Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1889

1889

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1889 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1889 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Aperis la poemo "Al la fratoj" de L.L. ZAMENHOF.
- Novembro: L.L. ZAMENHOF translokiĝis en la urbo Ĥerson (suda Rusio) pro monaj kialoj.
- En Nürnberg aperis La Esperantisto, unua gazeto en Esperanto.
- Publikita unua Adresaro de Esperantistoj.
- Gustaf HENRICLUNDQUIST publikigis la unuan lernolibron de Esperanto en sveda lingvo.
- Rudolfs LIBEKS publikigis la unuan lernolibron de Esperanto en latva lingvo.
- Daniele MARIGNONI publikigis la unuan lernolibron de Esperanto en itala lingvo.
- Francisko Valdomiro LORENZ pasis de Volapuko al Esperanto kaj gvidis unuan Esperato-Kurson en Ĉeĥio.
- František HÁJEK kaj Gaston MOCH eklernis Esperanton.
- Aleksandro DAMBRAUSKAS ekzilita de cara registraro.
- Lasta Volapukista Internacia Kongreso.
- Kreitaj Anti-Babilona kaj Anglo-franca.
- 2-a de novembro : Norda Dakoto kaj Suda Dakoto fariĝis la 39-a kaj 40-a ŝtatoj de Usono.
- 8-a de novembro : Montano fariĝis la 41-a ŝtato de Usono.
- 11-a de novembro : Vaŝingtonio fariĝis la 42-a ŝtato de Usono.
- 15-a de novembro : Brazilo fariĝis respubliko post la ellandiĝo de Pedro la Dua.
- 19-a de novembro : Brazilo akiris sian flagon.
- Gabono iĝis parto de Franca Kongo.
- Nietzsche publikiĝis "La Krepuskon de la Dioj".
- Turo Eiffel konstruita.
- Japanio akiris konstitucion.
- Kreita Zilengo.

Naskiĝoj


- Gustav SCHOLZE
- Stefano LA COLLA
- 3-a de februaro: Anton GOLDMANN
- 22-a de marto: Dubús NÚNEZ
- 7-a de aprilo: Ĉilio : Gabriela MISTRAL
- 16-a de aprilo : Britio : Charlie CHAPLIN
- 20-a de aprilo : Adolf HITLER
- 22-a de aprilo : Ludwig RENN
- 26-a de aprilo : Ludwig WITTGENSTEIN
- 5-a de julio : Jean COCTEAU
- 19-a de julio: J. R. G. ISBRÜCKER
- 29-a de julio : Felikso DIEZ
- 19-a de aŭgusto: Janos KÖNIG
- 6-a de septembro: Elisabeth WUNDERLICH
- 1-a de oktobro: Hector VERMUYTEN
- 3-a de oktobro : Carl VON OSSIETZKY
- 11-a de oktobro : Nikolaj BORISOV
- 27-a de oktobro : OHAŜI Unokiĉi
- 14-a de novembro : Jawaharlal NEHRU, ĉefministro de Hindio
- 20-a de novembro : Edwin HUBBLE, astronomo (m. 1953)

Mortoj


- Britio : Toynbee.
- 8-a de marto: Anton ROMAKO, pentristo
- 15-a de junio: Mihai EMINESCU

Esperanto-libroj eldonitaj en 1889


- Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto". - Varsovio ; Nurnbergo: Zamenhof ; Tümmel,
- Einstein, Leopold: Internacia ou Volapük? Trad. de Auguste Demonget. - Paris: Ghio, 1889. - g, 32 p.
- Einstein, Leopold: Volapük und Lingvo Internacia : nebst einer Beilage enthaltend den neuesten Bericht der Amerikan. Philosoph. Gesellschaft von Philadelphia über eine internationale Sprache. Nürnberg: Stein, 1889. - 26 p.
- Goethe, Johann Wolfgang von: La gefratoj : komedio en unu akto. El la originalo trad. A. Grabowski. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 26 p.
- Lermontov, Miĥail Jureviĉ: Princino Mary : rakonto / de M. Lermontov. Trad. E. de Wahl. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 32 p.
- Libeks, Rudolfs: Starptautiska waloda no Dr. Esperanto: preeskschwahrdi, gramatika, gabalini lasischanai, starptautiska-latwiska un latwiska-starptautiska wahrdnize / sastahdijis R. Libeks. - Riga: Sichman, 1889. - 88 p.
- Steiner, Peter: Drei Weltsprach-Systeme: Pasilingua, Volapük, La lingvo internacia: nebst Einladung zur Unterzeichnung für das Weltsprachblatt "Ta pasifolia" / von P. Steiner. - Berlin [k.a.]: Heuser, 1889. - 30 p.
- VOLLSTAENDIGER LEHRGANG DER Vollständiger Lehrgang der internationalen Sprache: nebst Wörterbuch zum Gebrauche für Deutsche / hrsg. vom Nürnberger Weltsprache-Verein. - Nürnberg: Korn, 1889. - 32 p.
- Wahl, Edgar Alexei Robert von: Diccionario de las lenguas internacional y espanol / de E. de Wahl. L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p., 1 faldfolio Antauparolo al la vortaro de la lingvo "Esperanto"
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Antauparolo al la vortaro de la lingvo "Esperanto" / L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p. Paralleltitel: Predislovie e slovarju jazyka "Esperanto"
- Zamenhof, Ludwik Lazar: An attempt towards an international language / by Dr. Esperanto. Transl. by Henry Phillips. - New York, NY: Holt and Co., 1889. - 56 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Dictionnaire international-fran ais / L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Dr. Esperanto's international language : introduction and complete grammar : por angloj / English ed. by R. H. Geoghegan. - Warsaw: Samenhof, 1889. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: International-deutsches Wörterbuch / L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Internationelt sprak : företal och fullständig lärobok : por svedoj / Dr. Esperanto. Ífversättningen verkstäld G. Henriclundquist. - Warschau: Samenhof, 1889. - 39 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Me^zdunarodnyj jazyk : predislovie i polnyj u^cebnik : por rusoj / Dr. Esperanto. - 3. izd. - Var^sava: Zamenhof, 1889. - 40, 6 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Pribavlenie ko vtoroj knige me^zdunarodnago jazyka / russkij perevod bro^sjury d-ra Esperanto. - Var^sava: Zamenhof, 1889. - 23 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Vtoraja kniga me^zdunarodnago jazyka / Dr. Esperanto. - [2. eld.] Var^sava: Izd. L. Zamenhofa, 1889. - 52 p. Klju^c ko vtoroj knige me^zdunarodnago jazyka Originaltitel: Dua libro de l' lingvo internacia - Zamenhof, Ludwik Lazar: Wörterbuch der internationalen Esperanto-Sprache / L. Samenhof. - Warschau: Samenhof ; [Kelter] ----
1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1889년

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

19-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento Jaroj:
18011802180318041805 18061807180818091810
18111812181318141815 18161817181818191820
18211822182318241825 18261827182818291830
18311832183318341835 18361837183818391840
18411842184318441845 18461847184818491850
18511852185318541855 18561857185818591860
18611862186318641865 18661867186818691870
18711872187318741875 18761877187818791880
18811882188318841885 18861887188818891890
18911892189318941895 18961897189818991900
ja:19世紀 ko:19세기 simple:19th century th:คริสต์ศตวรรษที่ 19 zh-min-nan:19 sè-kí

Al la fratoj

EdE-A > Al la fratoj Al la fratoj. Poemo de Zamenhof, kiu unue aperis en 1889 en La Esperantisto. "Per tiu poemo, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera silento pensante al la vasta rondo familia." (Pri-vat, Vivo de Z, p: 43.) Forte ni staru, fratoj amataj,
por nia sankta afero!
Ni bataladu kune tenataj
per unu bela espero!

Regas ankoraŭ nokto sen luno,
la mondo dormas obstine,
sed jam leviĝos baldaŭ la suno,
por lumi, brili senfine.

Veku, ho veku, veku konstante,
ne timu ridon, insulton!
Voku, ho voku, ripetadante,
ĝis vi atingos aŭskulton!

Dekon da fojoj vane perdiĝos
la voko via ridata,
– la dekunua alradikiĝos,
kaj kreskos frukto benata.

Tre malproksime ĉiuj ni staras
la unuj de la aliaj...
Kie vi estas, kion vi faras,
ho, karaj fratoj vi miaj?

Vi en la urbo, vi en urbeto,
en la malgranda vilaĝo,
ĉu ne forflugis kiel bloveto
la tuta via kuraĝo?

Ĉu vi sukcese en via loko
kondukas nian aferon,
aŭ eksilentis jam via voko,
vi lacaj perdis esperon?

Iras senhalte via laboro
honeste kaj esperante?
Brulas la flamo en via koro
neniam malfortiĝante?

Forte ni staru, brave laboru,
kuraĝe, ho nia rondo!
Nia afero kresku kaj floru
per ni en tuta la mondo!

Ni ĝin kondukos ne ripozante,
kaj nin lacigos nenio;
ni ĝin traportos, sankte ĵurante,
tra l' tuta mondo de Dio!

Malfacileco, malrapideco
al ni la vojon ne baros.
Sen malhonora malkuraĝeco
ni kion povos, ni faros.

Staras ankoraŭ en la komenco
la celo en malproksimo,
– ni ĝin atingos per la potenco
de nia forta animo!

Ni ĝin atingos per la potenco
de nia sankta fervoro,
ni ĝin atingos per pacienco
kaj per sentima laboro.

Glora la celo, sankta l' afero,
la venko – baldaŭ ĝi venos;
levos la kapon ni kun fiero,
la mondo ĝoje nin benos.

Tiam atendas nin rekompenco
la plej majesta kaj riĉa:
nia laboro kaj pacienco
la mondon faros feliĉa!



Novembro

Novembro (latine, November) estas la dekunua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 30 tagojn. Ĝia nomo devenas de la fakto ke ĝi estis la naŭa monato de la romia kalendaro dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro. Novembro estas monato de la aŭtuno en la Norda Hemisfero kaj de la printempo en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en novembro estas Skorpio kaj Sagitario (arkpafisto). Novembro venas post oktobro kaj antaŭ decembro. Novembro komenciĝas en la sama semajntago kiel marto en ĉiu jaro, kaj kiel februaro en superjaro.

Vidu ankaŭ :


- Saveno kaj Hallowe'en November, novembre, noviembre, novembre, novembre, November, november, november, Novembro, ноябрь, listopad, Νοεμβριος, Samhain, azaro. als:November ja:11月 ko:11월 ms:November simple:November th:พฤศจิกายน



Rusio

Geografio > Azio > Rusio < Eŭropo ---- Eŭropo Eŭropo Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, Rusialingvo: Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:
- 21 respublikoj;
- 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
- 8 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
- 6 regionoj (ruse - край);
- 49 provincoj (ruse - область');
- 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo. Respublikoj:
Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio Aŭtonoma provinco:
Hebrea Aŭtonomio Aŭtonomaj distriktoj:
Ĉukotka, Jamalo-Nenecija, Jevenkija, Ĥanti-Mansio, Kamĉatka, Korjakija, Perm-Komi, Tajmirija. Regionoj:
Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Stavropola. Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Permja, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa. Urboj: Urboj de Rusio Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1). ---- Geografiaj Regionoj:
Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio ---- Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio) Azio Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8% Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso), % urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Moskvo

Etnoj de Rusio

Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belorusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo, islamo, aliaj
Lingvo: la rusa, aliaj (la tatara, finna, ĉuvaŝa, baŝkira, mordva, ĉeĉena, ĥakasa, udmurta, maria, oseta, kabarda, komia, burjata, karaĉaja-balkara, ĉeĉena, inguŝa, jida, tuva, adigea, samea).
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)

Registaro

Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio

Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999) Valuto: 1 rublo (R)

Historio

Prahistorio

1 p.K.

En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento. En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj. Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.

1000

En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en 1480.

1500

En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.

1600

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En 1721 li fondis la rusan imperion.

1800

Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev TOLSTOJ, Fjodor DOSTOJEVSKIJ, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon. En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la bazangulo. Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron. En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto. La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944). Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma Milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn. La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo. Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij GAGARIN), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil ARMSTRONG, 1969). Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj bezonis reformon. Anstataŭ reformo, Leonid BREĴNEV elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama BIN LADEN Fine en 1987, Miĥail GORBAĈOV penis reformi kaj, en 1988 retiris la armeon el Afganio. Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis. La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi. Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris JELCIN estis elektita unua prezidento de Rusio la . Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis. En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar DUDAJEV penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon. Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir PUTIN, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004. En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.

Esperanto-movado

Vidu: Historio de Esperanto en Rusio

Vidu ankaŭ


- Listo de famaj rusoj

Eksteraj ligoj

[http://novajxojelrusio.blogspot.com/ E-lingvaj Novaĵoj el Rusio] als:Russland ja:ロシア ko:러시아 ms:Russia roa-rup:Rusii simple:Russia th:สหพันธรัฐรัสเซีย zh-min-nan:Lō·-se-a


Nürnberg

Geografio > Eŭropo > Germanio > Bavario > Nurenbergo < Urbo ---- http://en.wikipedia.org/upload/thumb/2/2a/180px-Nurnberg.jpg Nurenbergo estas grava ekonomia kaj kultura centro de Norda Bavario; 495 mil loĝantoj. Dum Mezepoko la urbo estis kunvenloko de la Reichstage t.e. la parlamentoj de Sankta Romia Imperio, tio plenumitis en la Nurenberga kastelo.
En modernaj tempoj Nurenbergo estis kia ĉefurbo de industrio de l'ludiloj. En 1923 la urbo estis gastiganto de la Universala Kongreso de Esperanto. Dum Naziismo ĝi estis ĉefa loko de amasaj renkontiĝoj, kaj inter la 20-a novembro 1945 et le 1-a octobro 1946 tie sidis la Tribunalo de Nurenbergo. la urbo estis el inter la plej pitoreskaj mezeopkstilaj urboj de Germanio, sed ĝi estis ege bombita dum Dua mondmilito, tamen kelkaj vidindaj konstruaĵoj ĉu transvivis, ĉu estis rekonstruitaj poste. Germana nomo: Nürnberg [nirnberk]
Situo: 11°05’ OR, 49°26’ NO
Loĝantaro: ĉ. 490.000
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) Ĉefa famulo de la urbo estas Albrecht DÜRER. En Nurembergo aperis iumatene la fama kaj mistera Kaspar Hauser [http://www.familie-wimmer.com/orte/o02/o02fk/fk02/fk-eo.html BONVENON EN LA KATOLIKA PREĜEJO DE NIA SINJORINO] [http://www.esperanto-nuernberg.de Ligo al la Nurenberga Esperanto-Grupo] Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto N EdE-N Nürnberg. Urbo en Germanujo (Bavarujo); 415.500 loĝantoj. En dec. 1888 la ĝis tiam Volapükista, Nürnberger Weltsprache Verein' decidis aliĝi al E kaj tiel tiu ĉi societo estis la unua E-ista organizaĵo, en kies kadro laboris ankaŭ L. Einstein. En okt. 1889 aperis tie la unua E-gazeto ,La E-isto, eld. de Ch. Schmidt. Ankaŭ la ,Biblioteko de la lingvo int. E' estis presata en N. ĉe W. Tümmel. - Urbo de la 15-a UK 2-8 aŭg. 1923, 4963 enskribintoj (laŭ Privat almenaŭ 4000 partoprenantoj) el 43 landoj. - 8-a Int. Katolika E Kongreso en 1923. ja:ニュルンベルク ko:뉘른베르크

La Esperantisto

La Esperantisto. La unua gazeto en E. La unua n-ro estis datita: Nürnberg, 1. Sept. 1889 kaj havis la titolon: „La Esperantisto. Gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto. Sub la kunlaborado de Dr. Esperanto (Dro L. Zamenhof) eldonata de Christian SCHMIDT, prezidanto de la klubo mondlingva en Nürnberg. Eliras unu fojon en la monato.“ Ĝi estis 8 paĝa provnumero kaj enhavis artikolon „Prospekto“ en germana, franca kaj E-a lingvoj, artikolon pri „E kaj Volapük“ en germana, kaj E-a, versaĵon ,Al la E-isto‘ kun germana traduko, fine bibliografion kaj anoncojn pri aperontaj libroj. „Ĉe la fino de l889 la gazeto havis 113 abonintojn, plejparte rusajn. . . LE tuj fariĝis plej efika centrigilo kaj kuraĝigilo inter la diverslandaj adeptoj, kiaj antaŭe havis kvazaŭ neniun alian ligilon ol sian korespondadon kun D-ro Z. La gazeto donas bonajn tekstojn, kiuj helpas pli profundan studadon de la lingvo, ĝi ebligas la aŭtoron de la lingvo doni ĝeneralajn klarigojn al ĉiuj per siaj ,Respondoj al amikoj' kaj samtempe ĝi informadas pri la progresoj de E...
En 1890 LE entute transiris en la manojn de D-ro Z, sed nur tre malfacile kaj multekoste li povis aperigi la gazeton kun tiel malmultaj abonintoj. En aŭ 1891 li proponas organizon de Akcia Societo E-ista. . . Ĉirkaŭ fino de tiu jaro la personaj cirkonstancoj de D-ro Z fariĝis tiel premantaj, ke li trovis sin devigata forlasi la kondukadon de la tuta afero. . . Feliĉe tiam aperis nobla, malavara savanto... W. H. Trompeter... Lia energio ebligis al li oferi la necesan sumon por subteni la tutan entreprenon de la gazeto ĝis 1894. . . En literatura parto de LE aperis (en 2-a n-ro de 1895) traduko de verketo de Tolstoj ,Prudento kaj kredo'. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la eniradon de LE en Ruslandon, kie la gazeto havis la plej grandan parton de siaj abonantoj. . . La 5-6-a n-ro de LE (majo-junio 1895) estis la lasta de tiu organo, kiu dum ses jaroj estis la centro de la tuta movado. Dum sekvantaj monatoj okazis komprenebla senkuraĝiĝo inter la E-istoj kaj eĉ ĉe ilia Majstro“. (Privat, Hist. de E, I-p: 44-55.) La lasta n-ro aperis fakte en aŭg. 1895. Entute eliris 66 n-roj. Nombro de la abonantoj en 1894: 717, el kiuj 60% estis ruslandanoj. (BIL, p: 306). Kategorio:Esperanto-gazeto

Gustaf HENRICLUNDQUIST

Gustaf Henrik LUNDQUIST, svedo, literaturisto. Naskiĝis en 1865 en Ystad, mortis en novembro 1930 en Parizo. Ĉirkaŭ 1890 li migris al Francujo, prenis al si la nomon Sebastien Voirol, vivis tie kiel franca verkisto. Tradukis en 1889 la unuan libron de Zamenhof al sveda lingvo; tiu estis la unua sveda lernolibro de Esperanto. Li estis kunrespondanto de Giuseppe PEANO kaj proponis planlingvon Casuela en 1922.

Sveda lingvo


- Nomo: Svenska

- Parolantoj: proksimume 9.000.000 en Svedio kaj proksimume 300.000 en Finnlando

- Skribo: latina
- Kodo laŭ ISO 639-1: sv
- Kodo laŭ ISO 639-2: swe La sveda lingvo apartenas al la orienta branĉo de la nordĝermana lingvaro. Al la plej fruaj tekstoj en ĝi apartenas la mezepokaj provincleĝoj. Dum la malfrua mezepoko la sveda, same kiel la dana kaj norvega sed malsame al la islanda, importis amason da vortoj el la platdiĉa lingvo. platdiĉa lingvo

Specimeno (la Patro Nia):

Vår fader, du som är i himlen.
Låt ditt namn bli helgat.
Låt ditt rike komma.
Låt din vilja ske, på jorden så som i himlen.
Ge oss i dag vårt bröd för dagen som kommer.
Och förlåt oss våra skulder,
liksom vi har förlåtit dem som står i skuld till oss.
Och utsätt oss inte för prövning, utan rädda oss från det onda.
(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 2000: Bibel 2000.)
Fader vår som är i himmelen!
Helgat varde ditt namn;
tillkomme ditt rike;
ske din vilja, såsom i himmelen,
så ock på jorden;
vårt dagliga bröd giv oss idag;
och förlåt oss våra skulder,
såsom ock vi förlåta dem oss skyldiga äro;
och inled oss icke i frestelse,
utan fräls oss ifrån ondo.
Ty riket är ditt, och makten, och härligheten,
i evighet.
Amen.
(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 1917, kun postbiblia aldono.) Kategorio:Nordĝermana lingvaro ja:スウェーデン語 ko:스웨덴어

Rudolfs LIBEKS

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L Rudolfs LIBEKS, latvo, instr. Elmigris dum la 1890-aj jaroj Brazilon, kie mortis. Unua pioniro de Esperanto en Latvolando. Verkis la unuan lernolibron por latvoj. Ĝi estis la unua lernolibro, presita ekster Varsovio, aperis 1889 ĉe Sichman, Rigo, notita en la listo de unuaj Esperanto-libroj kiel n-ro 29.

Latva lingvo

Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Balta > Latva ---- La latva lingvo estas lingvo parolata ĉefe inter Latvoj en Latvio, kie ĝi estas la oficiala lingvo, kaj ankaŭ de ne-Latvoj en tiu lando. La parolantaro sume inkluzivas ĉirkaŭ 1,5 milionojn da homoj.
Latva lingvo (Latviešu valoda)
Parolata en:Latvio kaj aliaj landoj
Parolantaro: 1,5 milionoj
Genetika
klasifiko:
Hindeŭropa
 Balta
  Orienta
   Latva
Oficialeco
Oficiala lingvo de:Latvio
Lingvaj kodoj
ISO 639-1:lv
ISO 639-2:lav
SIL:LAT
La latva estas fleksia lingvo kun multaj analizaj formoj, tri dialektoj, kaj germana sintaksa influo. Estas du genroj en la latva. Ĉiu substantivo fleksias laŭ sep kazoj: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, instrumentalo, lokativo, kaj vokativo.

Historio

Ĝis la 16-a jarcento, la latva lingvo evoluis bazata je la latgala lingvo kun influo de la kurona, la semigala kaj selona lingvoj (ĉiuj estis baltaj). La plej malnovaj ekzemploj de latvalingva skribaĵo estis el 1585-jara kateĥismo.

Klasifiko

La latva estas unu el du ankoraŭ ekzistantaj baltaj lingvoj, subgrupo de la hindeŭropa lingvaro. Ambaŭ la latva kaj speciale la litova estas konsiderata kiel la plej arĥaikaj el la ankoraŭ parolataj hindeŭropaj lingvoj. La plej parencaj aliaj hindeŭropaj lingvoj estas la slava kaj ĝermana lingvaroj.

Ortografio

Kiel la plejparto de hindeŭropaj lingvoj, la latva uzas modifitan latinan alfabeton kiu enhavas 33 literojn. La alfabeto, kiel Esperanto, mankas la literojn q, w, x, kaj y, sed ĝi aldonis la literojn ā, č, ē, ģ, ī, ķ, ļ, ņ, š, ū, kaj ž. Ö estas uzata nur en la latgala dialekto, ĉar ĝia oficiala uzo finiĝis dum la 1940-oj. Ĉiu fonemo havas propran literon, tial oni ĉiam povas scii la prononcon de vorto kiam oni legas ĝin. La akcento, kun kelkaj esceptoj, estas sur la unua silabo.

Lingvo kaj politiko

Latvio estas lando kiun historie influis Germanio, Pollando, Svedio kaj Rusio. Ambaŭ dum carismaj tempoj (kiam Latvio estis parto de la Rusa Imperio) kaj dum soveta okupo en la dua duono de la 20-a jarcento, multaj Rusoj enmigris en la landon sen akiri la latvan lingvon. Hodiaŭ, la latva estas la denaska lingvo de nur ĉirkaŭ 60% de la nacia loĝantaro (malpli ol 50% en urbegoj). Kiel parto de ĝia sendependenciĝa procezo dum la fruaj 1990j, Latvio (kaj ankaŭ Estonio) kreis lingvajn leĝojn por defendi la lingvon kontraŭ malapero.

Ekzempla teksto

La Patro Nia latve: :Mūsu Tēvs debesīs, :svētīts lai top Tavs Vārds, :lai nāk Tava Valstība, :Tavs Prāts lai notiek kā debesīs, tā arī virs zemes. :Mūsu dienišķo maizi dod mums šodien :un piedod mums mūsu parādus, :kā arī mēs piedodam saviem parādniekiem, :un neieved mūs kārdināšanā, :bet atpestī mūs no ļauna. :Jo Tev pieder Valstība, spēks un gods mūžīgi. :Āmen.

Eksteraj Ligiloj


- [http://lv.wikipedia.org Latvalingva Vikipedio] Kategorio:Lingvo ja:ラトビア語

Daniele MARIGNONI

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto M EdE-M Daniele MARIGNONI (marinjoni), italo d-ro jura. Li loĝis en Crema, Lombardio. Mortis antaŭ multaj jaroj. Eksvolapükisto. Li estis la unua kaj dum sufiĉe longa tempo la sola itala Esperantisto. Verkis kaj eldonis la unuan lernolibron de Esperanto en itala lingvo en 1889.

Eksteraj ligoj

[http://www.ikue.org/roma/marignoni.htm Il primo esperantista italiano] (italalingva informo) [http://www.ikue.org/roma/marignoni3eo.htm Ceremonio honore al Daniele Marignoni] (en Esperanto) MARIGNONI Daniele

Francisko Valdomiro LORENZ

Esperanta Kulturo - Esperantlingva Literaturo - Ĉeĥio - Brazilo - Francisko Valdomiro Lorenz Francisko Valdomiro Lorenz (fransiskŭ valdomirŭ lorenz) /fran'siskŭ vałdomirŭ lorenz/ naskiĝis en la 24-a de decembro 1872, la 23-an horon kaj 12 minutoj, en Zbislav, apud urbo Tcháslav en Ĉeĥio, mortis en la 13-a horo de la 24-a de majo 1957 en Porto Alegro), laŭ origina ĉeĥa nomo František Vladimír Lorenc, filo de dungita muelisto František Lorenc kaj Tereza, naskita Viktová, li havis kvar gefratojn. Kiam li estis 15-jaraĝa en Kolin li lernis Volapukon, kaj du jaroj post, Esperanton. aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj, aperinta jam en la jaro 1890, tri jarojn post apero de la Unua Libro de Zamenhof. En 1893, pro politikaj kialoj, venis en Brazilon kun falsa pasporto. Alvenis Rio-de-Ĵanejron, tiaman ĉefurbon. Tie li sciiĝis ke ne povos daŭrigi vojaĝon ĝis la ŝtato Suda Rio-Grando, ĉar tie komenciĝis revolto kontraŭ la Prezidento Floriano PEIXOTO. Tiel li dungiĝis en l' orminejoj de Mariana kaj Morro Velho en ŝtato Minas Gerais. Fine li sukcesis atingi en januaro 1894 la urbon Porto Alegron. Tiam li estis elektita por labori en la fako de enmigrado de Sekretario por Internlando pro ordono de Júlio de CASTILHOS, tiam subŝtatestro en legenda intervuo kiu daŭris tutan tagon kaj li estis publike ekzaminita en pli ol 10 lingvoj. Samtempe, li sukcesis havigi kroman dungon ĉe la industriisto Otto SCHOENWALD. Finfine en 1894 li alloĝiĝis terkulturan kolonion San-Felicianon kaj ricevis, kiel liber-homo, pecon de tero de registraro. Li kultivis sian terpecon kaj starigis privatan lernejon en la vilaĝo, en herba kabano. En 1903 li estis nomumita de sekretario por internlandaj aferoj por regi provizore la naŭan lernejon por maskla sekso de Kolonio San-Feliciano. De 1909 ĝis 1943 estis instruisto en vilaĝo. En la fino de januaro 1950 li transloĝiĝis al Porto Alegro. Daŭre partoprenis la Esperanto-movadon. Aprobis la idistajn reformojn, sed poste deklaris sin fidela al Esperanto (Bohema Esperantisto, 1910, V. p: 39.). En 1930 aliĝis al Nov-Esperanto, rezigninte pri sia propra projekto „Mundial“. Fine, revenis al Esperanto kaj restis fidela al ĝi. Li estis poligloto, sciis pli ol 80 lingvojn kaj entute li estas aŭtoro de cento da verkoj, el kiuj 56 prese aperis; ili estas studoj pri jogo, rilatas gramatikojn de diversaj indianaj lingvoj. Lia plej grava faro estis traduko de Bhagavad-Gita el sanskrito; Diverskolora Bukedeto estas poemtradukoj el 80 lingvoj. Poemoj mediume verkitaj Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo. Aŭtoro de lernolibro de Esperanto por portugaloj, por kiuj li ankaŭ ellaboris stenografion. En manuskripto ankoraŭ restis Antologio de brazilaj poetoj. Li estis mediumo kaj transendis multajn esperantajn mesaĝojn de spiritoj en kaj pri Esperanto. Astrologo, redaktis dum multaj jaroj la "Almanaque do Pensamento", astrologian almanakon, kiu ekzistas ĝis nun. Estis ano de Círculo Esotérico da Comunhão do Pensamento (Esotera Rondo de l' Komunio de Pensado). Estis "doktoro pri kabalo" de Societo Rozkruca. Li estis ankaŭ masonisto. Kiam li mortis, li estis la lasta esperantisto de 1887, pro tio, Radio Roma faris omaĝon al li en 1957. Estis esperanto-grupo kun lia nomo en Santos. Ekzistas en Brazilo la Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz kaj eldonejo "Dr. Francisco Valdomiro Lorenz" (neesperantista). Estas masonisma loĝio kun lia nomo en Porto Alegro. Estas strato kun lia nomo en urbo Americana.

Listo de verkoj de F.V.Lorenz

#Esperanto por Bohemoj, 1890 #Gramatyka jezika Portugalskiego, 1908 (Baza gramatiko de Portugallingvo, Pollingve); #Slovník Polsko-Portugalski, 1910 (Vortaro Pola-Portugala); #Ensinos Paternos, 1909 (Patraj instruoj); #Diálogos Iniciáticos (Iniciaj Dialogoj); #Receituário dos Melhores Remédios Caseiros (Aro de plibonaj hejmaj sanigiloj); #Homeopathia Doméstica Brasileira (Hejma Brazila homeopatio); #Contos e Apólogos, 1910 (Rakontoj kaj Fabeloj); #Pequeno Consultório Hermético, 1919 (Malgranda Hermetika Sanigilumo); #Noções Elementares de Cabala (Elementaj Nocioj pri Kabalo); #No Jardim da Alma (En Anima Ĝardeno); #Moysés e Siphoráh, 1920 (Moseo kaj Siforo); #Krishna, o Salvador da India (Krŝno, la Hinda Savanto); #Estenographia Ideal (Ideala Stenografio); #A sorte Revelada pelo Horoscopo Kabalistico (La sorto revelaciita per kabala horoskopo); #Elementos de Chiromancia (Elementoj pri Ĥiromancio); #O Filho de Zanoni (La filo de Zanonio); #Chamas de ódio e a Luz do Puro Amor 1927 (Flamoj de malamo kaj lumo de pura amo); #Um Apótolo de Progresso (Apostolo de Progreso); #Pequena Antologia Tcheque, 1928 (Malgranda Ĉeha antologio); #A Mentalidade Ameríndia, 1921 (La Amerikindiĝena penso); #Iniciação Linguistica, 1929 (Lingvistika Enkonduko); #Lições Práticos de Ocultismo Utilitário, 1942 (Praktikaj lecionoj pri utilema okultismo); #Raios de Luz Espiritual, 1944 (Radikoj de Spirita Lumo); #A Voz do Antigo Egito, 1946 (Voĉo el Malnova Egiptio); #Mensagens Rosacrucianas (Rozakrucaj mesaĝoj); #Diverskolora Bukedeto, 1941 #Esperanto Sem Mestre, 1948 (Esperanto sen instruanto); #Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo, 1944 #La Brazilaj Aruakoj #Kompleta Gramatiko de la Tupia Lingvo #Brazila Antologio Poezia #Bhagavat Gitá (Esperanten tradukita) #Lingua "Ido" (Gramatica e Dicionario), 1913 (Lingvo Ido, Gramatiko kaj Vortaro); #Viagens no Mundo dos Espiritos (Vojaĝo al Spirita Mondo); #Deutsch-Chinesisch, Chinesisch-Deutsch Wörterbuch (Germana-Ĉina, Ĉina-Germana vortaro); #Deutsch-Japanisch, Japanisch-Deutsch Wörterbuch (Japana-Germana, Germana-Japana vortaro); #Vocabulário Portugues-Egipcio (Portugala-Egipta vortaro); #Vocabulário Persa Portugues (Persa-Portugala vortaro); #Vocabulário Basco-Portugues (Eŭska-Portugala vortaro); #Vocabulário Turco-Portugues (Turka-Portugala vortaro); #Vocabulário Yoruba-Portugues (Jorubaa-Portugala vortaro); #Ainu-Mongol-Mandchú (Ajnua-Mongola-Manĉua); #Tibetano-Tamil (Tibeta-Tamila); #A Lingua Tigré (Provincia da Etiopia),(Tigrea lingvo el ia Etiopa provinco); #Hupa (Hu-pé é um provincia da China), (Hupaa lingvo el ia Ĉina provinco); #Etrusco-Rásena (Etruska-Rasena lingvo); #Maláio-Portugues (Malaja-Portugala lingvo); #Maya-Portugues (Maja-Portugala lingvo); #Dacota, Ossage (Dakota, Osaĝo); #Marathi-Portugues (Maratia-Portugala lingvo); #Chinuk e Siuslavan (Ĉinuika kaj Siuslavana lingvoj); #Machichi Kashiana (Maĉiĉia Kaŝiana lingvo); #Cakchiquel (Kakĉikela lingvo); #Micmac (Mikmaka lingvo); #Mapuche (Mapuĉo); #Aimará (Ajmaraa lingvo); #Huioto e Megat (Huiotoa kaj Megata lingvoj); #Kvakiutl (Kvzkiutla lingvo); #Eskimó (Inuita lingvo); #Ouiché (Uiĉea lingvo); #Haida (Haida lingvo); #Navajo (Navaĥa lingvo); #Algonkin (Meskva); #Chukchee (Ĉukĉea lingvo); #Takelma (Takelma lingvo); #Maidú (Maidua lingvo); #Almanaque d'O Pensamento (Almanako de Revuo O Pensamento ekde 1912 ĝis 1964) (kompleigita post lia morto 24.5.1957) #Monogeismo Linguistico (Lingva Monogenismo 2000 paĝoj en pli ol 80 lingvoj - manuskripto) #Estre a Vida Espiritual e a Vida Submissa (Inter la Spirita kaj Submisa vivo); #14 Lições de Filosofia Yogi e Ocultismo Oriental (14 lecionoj pri Joga filozofio kaj Orienta Okultismo); #Curso Adiantado de Filosofia Yogi e Ocultismo Oriental (Progresa kurso pri Joga filozofio kaj Orienta Okultismo); #A Vida Depois da Morte (La vivo post la morto); #Raja Yoga (Raja Jogo); #O Cristanismo Místico (Mistika Kristanismo); #Filosofias e Religiões da India (Filozofio kaj Religioj de Hindio); #O Renascimento e a Lei do Karma (Renaskiĝo kaj Karma Leĝo); #Estudo da Religião (Studo pri Religio); #Da Pobreza ao Poder (Ekde Malriĉeco al Povo); #Zanoni, romance ocultista (Zanonio, okultisma romano); #Bhagavad Gítá (traduko); #O Labirinto do Mundo e o Paraiso dos Corações de Jan Amos Komenský (La Labirinto de la Mondo kaj la Paradizo de la Koroj. Traduko el Rumana al Portugala de verko de Komenský); #A Semântica das Letras (La Semantiko de la literoj); Post la morto, tio estas, de li skribitaj, ne nur eldonitaj, post lia morto, laŭ Brazila ĝenerala kredo (vidu Spiritismo). #Esperanto kiel Revelacio (diktita al mediumo Chico Xavier de la spirito de F.V.L. el la spirita mondo 1976); #Enfoques Espíritas (Spiritismaj vidpunktoj); En Enciklopedio de Esperanto: Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto

Volapuko

Kategorio:Planlingvoj Lingvo > Planlingvoj > Volapuko ---- Nomo: Volapuko (Volapük)
Parolantoj: kelkdek
Landoj: nenie
Origino: inventita de Johann Martin SCHLEYER, 1879
Skribo: latina
ISO 639-kodoj: vol kaj vo specimeno: La Patro Nia:
O Fat obas, kel binol in süls,
paisaludomöz nem ola!
Kömomöd monargän ola!
Jenomöz vil olik,
äs in sül, i su tal.
Bodi obsik vädeliki givolös obes adelo.
E pardolös obes debis obsik,
äs id obs aipardobs debeles obas.
E no obis nindukolös in tentadi,
sod aidalivolös obis de bad.

Historio

En 1879 germana prelato, Johann Martin SCHLEYER (Ŝlajer), kreis novan lingvon por la tuta mondo, onidire pro la konsilo de Dio. La ideo iĝis sufiĉe populara, kaj post kelkaj jaroj la nova lingvo Volapuko akiris anaron de pli ol centmil homoj tra Eŭropo kaj Ameriko. Okazis internaciaj kongresoj en 1884 (Friedrichshafen), 1887 (München), kaj 1889. Je 1889 ekzistis 316 lernolibroj en 25 lingvoj, 283 kluboj, kaj ĉirkaŭ 25 gazetoj. Malgraŭ tiu frua sukceso, post deko da jaroj ĝia parolantaro frakasiĝis pro luktoj pri la reg- kaj reform-povo de la lingvo. La plimulto flugis al aliaj planlingvoj, ekz. al la juna Esperanto, kaj nuntempe nur kelkaj interesitoj scipovas la lingvon. En 1931 Arie DE JONG faris revizion de Volapuko, kiun ekuzis ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj el la parolantoj de la lingvo. Nuntempe la malmultaj volapukistoj uzas tiun version. Gravaj kolektoj de volapukaĵoj ekzistas ĉe La Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, la American Philosophical Society (Usona Filozofia Societo) en Filadelfio, Pensilvanio, [http://www.amphilsoc.org/library/mole/v/volapuk.htm], kaj la Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Ekzistas du retpoŝtaj diskutgrupoj dediĉitaj al volapuko, kaj kelkaj retpaĝoj parte aŭ tute en volapuko, krom pluraj kun informo kaj lerniloj (ĉefe en la angla kaj Esperanto).

Gramatiko

Elparolo kaj literumo

Volapuko notiĝas per signaro, en kiu literoj kaj sonoj sin respondas unuope. Ĝi uzas latinidajn literojn krom q w, kaj prae ĝi ne havis r. En la sekva listo prononcindikoj estas laŭ la internacia fonetika alfabeto: : a [a], ä [ɛ], b [b], c [dʒ] aŭ [tʃ], d [d], e [e], f [f], g [g], h [h], i [i], j [ʃ], k [k], l [l], m [m], n [n], o [o], ö [ø], p [p], r [r], s [s], t [t], u [u], ü [y], v [v], x [ks], y [j], z [ts] Akcento trafas la lastan silabon. La revizio de DE JONG aldonis la fonemon "r", kaj ŝanĝis kelkajn (sed ne la plej oftajn) vortojn kiuj originale havis "l", por ke ili iĝu pli rekoneblaj. Ekzemple, "lilöm" (= "pluvo", el la angla "rain") en la originala Volapuko fariĝis "rein"

Vortprovizo

La vortprovizon Schleyer prenis el diversaj eŭropaj lingvoj, ofte aliformigita preter facila rekonebleco. Ekzemple, "vol" (mondo) kaj "pük" (lingvo) devenas el la anglaj vortoj "world" kaj "speech". Tiuj ŝanĝoj havas du ĉefajn kialojn: Schleyer evitis kunmetojn de konsonantoj, malfacilajn por multaj, kaj li forlasis "r", uzante nur "l" ĉar parolantoj de lingvoj kiel la ĉina ne distingas tiujn du fonemojn. Kvankam tute malgrava lingvistike, tiun ĉi "deformadon" multe mokis la kontraŭuloj de la lingvo. (Nuntempe, la "logika" planlingvo Loĵbano simile deformas sian vortprovizon por akordigi ĝin je ĝia unika fonologio. La mallongdaŭra Vorlin, kies ĉiuj radikoj havas formon KVK aŭ KVKVK, uzis similan metodon.)

Morfologio

La gramatiko de Volapuko estas, simile al tiu de Esperanto, ĝenerale bazita je la hindeŭropaj lingvoj kun pli regulita karaktero: gramatikaĵoj formiĝas per kunmetado de neŝanĝeblaj elementoj, ne per ŝanĝemaj fleksioj. Same kiel la ĝermanaj lingvoj sed malsame kiel Esperanto, ĝi uzas kvar kazojn ĉe la substantivo: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo. La verbo estas tre fajnsenca, kaj "fleksiiĝas" laŭ tempo, finiteco, aktiveco, persono, nombro, kaj (en la tria persono) sekso de la subjekto. Simile kiel Esperanto, Volapuko havas multajn afiksojn por kunmeti vortojn el pli bazaj, ekz. "-ef" (-aro), "-il" (-eta), "-öf" (-eco). La plejmulto de radikoj estas baze substantivoj, kaj oni povas fari el ili ne nur verbojn (per diversaj finaĵoj kaj komencaĵoj), adjektivojn (-ik), kaj adverbojn (-iko), sed ankaŭ prepociziojn (-ü) kaj konjunkciojn (-ä). La multenombrajn pronomojn oni faras el la ununombraj regule per "-s": "ob" = mi, "obs" = ni, ktp. La revizio de DE JONG iom simpligis la gramatikon, kaj forigis iom da seksismo en la pronomoj kaj afiksoj (komparu kun Riismo).

Kromsignifo de vorto Volapuko

Ĉar la vortoj en Volapuko estas misformitaj kaj nerekoneblaj, en multaj lingvoj la vorto "Volapuko" akiris la kromsignifon "aro da nekompreneblaj vortoj". Ankaŭ la esperantistoj, renkontante ion tute nekompreneblan, diras: "Tio estas por mi volapukaĵo".

Eksteraj ligoj


- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/Misc/volagram.html Mallonga gramatiko de Volapuko]
- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/HBoV/ Manlibro de Volapuko] en HTML kaj skanfoto de originala libro de 1888 (angle)
- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/VolVifik/volvif00.html Dekleciona kurso pri volapuko (angle)]
- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/ Ligaro pri Volapük ĉe Ken CAVINESS]
- [http://www.rick.harrison.net/langlab/dejong.html Artikolo pri la revizio de 1931 (angle)]
- [http://www.esperanto.fi/volapuk.html Historia artikolo el Esperanta Finnlando]
- [http://wwwcs.upb.de/extern/fb/2/Kyb.Paed/INT/06-int.htm Historio de Volapuko] el la libro Enkonduka lernolibro de interlingvistiko
- [http://member.netease.com/~htliu/biblio.html#chap2 Listo de libroj en kaj pri Volapuko]
- [http://vo.wikipedia.com/ Vükiped], Vikipedio en Volapük
- [http://www.yahoogroups.com/group/volapuk Volapükalised] - Volapuka diskutgrupo ĉe Yahoo (en la lingvo kaj pri ĝi en diversaj aliaj lingvoj) Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto v kategorio:planlingvoj

EdE-V

Volapük. De 1881 ĝis 1889 tiu ĉi lingvosistemo konstruita de prelato Schleyer, havis tiajn sukcesojn, kiuj okulvideble montris, ke artefarita lingvo estas tute bone uzebla ĉe la internaciaj rilatoj. 300 societoj, pli ol 1000 diplomitaj instruistoj, pli ol 300 lerniloj kaj libroj, 25 gazetoj en tiu lingvo - tiaj estis la atingoj de Volapuko. Sed dum 2-3 postsekvintaj jaroj, la Volapuko-movado komencis rapide malkreski kaj baldaŭ tute ĉesis. La pereon influis certe la formate strukturaj mankoj de Volapuko, sed ankoraŭ pli gravan rolon en la disfalo ludis la motivoj socie-organizaj. Volapuko estis finkonstruita de unu homo, arbitre elektinta por sia lingvo radikojn kaj gramatikajn regulojn, ne liginta sin tiurilate per internacie jam ekzistantaj normoj. Rezulte, aperis lingva vermiĉelo, en kiu sub la formo „Bodugän“ estis ne eble diveni Portugalujon; sub la formo „plim“ la internacian vorton komplimento. La arbitreco de la Volapuko-konstruo antaŭdifinis ĝian nepran dependon por ĉiam de la subjektiva bontrovo de la aŭtoro. Tiamaniere ĝi povis disvolviĝi nur laŭ tiu direkto kaj nur en tiuj kadroj, kiuj ŝajnis akcepteblaj por la bontrovo de Schleyer. Tio bremsis la normalan evoluon de la lingvo, eliminis - malgraŭ la struktura simileco al la naturaj lingvoj - la eblon libere evolui kaj pliriĉiĝi. Ankoraŭ kreskis la neebleco de normala lingvo-evoluo pro la personaj opinioj kaj organiza politiko de Schleyer. Li konsideris Volapukon „sia lingvo“, „sia“ propraĵo. Li malakceptis ĉiun penson, ke iu ajn (ĉu persono, ĉu kolektivo) povu direkti la evoluon de „lia“ lingvo. La prezidantoj de la volapükistaj societoj estis devige konfirmataj de Schleyer. Okazis, ke unuanime elektitaj gvidantoj de regionaj kaj naciaj volapükistaj societoj ne estis konfirmataj kaj ricevis senapelacian rifuzon de Schleyer. La ĉefaj kontinentoj de volapükistoj ne povas akcepti tiajn despotajn organizformojn. La movado por la monda lingvo postulis demokratiecon. Tiam dum 1888-89 okazis demokrata revolucio, direktita kontraŭ la tirana reĝimo de Schleyer. La tria internacia kongreso de Volapuko en 1889 en Parizo, dum kiu ĉiuj raportoj kaj diskutoj okazis nur en Volapuko, kategorie malakceptis la pretendojn de Schleyer pri aŭtokrata direktado de la movado kaj lingvo kaj elektis Akademion, kiu devis direkti dum la estonto la pluan evoluon de Volapuko. Schleyer restis sola kun malgranda grupo da adeptoj de sia reĝimo, la Schleyer-a lingvo haltis en sia progreso. Vidu Idiom-Neutral. ja:ヴォラピュク ko:볼라퓌크 simple:Volapük

Ĉeĥio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio ---- Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km). La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo. Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj. Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj. La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj. En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj. Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco. Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio. En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko. Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.

Historio - Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio

Politika sistemo

Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj. La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.

Administra divido

235px
Mapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
REGIONO REGIONA URBO LOĜANTOJ (2001)
Ĉefurba regiono Prago Prago 1 160 118
Mezbohemia Regiono Prago 1 125 735
Sudbohemia Regiono České Budějovice 624 778
Regiono Plzeň Plzeň 549 369
Regiono Karlovy Vary Karlovy Vary 303 761
Regiono Ústí nad Labem Ústí nad Labem 819 442
Regiono Liberec Liberec 427 418
Regiono Hradec Králové Hradec Králové 548 698
Regiono Pardubice Pardubice 506 849
Regiono Vysočina Jihlava 517 959
Sudmoravia Regiono Brno 1 122 759
Regiono Olomouc Olomouc 637 401
Regiono Zlín Zlín 593 458
Moravia-Silezia Regiono Ostrava 1 264 347
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon. En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido. En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro. Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj. El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj. Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.

Administra divido - Rilataj temoj


- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio

Geografiaj kondiĉoj