Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1891

1891

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1891 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1891 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Vasilij Nikolajeviĉ DEVJATNIN pasis de Volapuko al Esperanto.
- Fondita Klubo Esperantista en Upsala
- Fino de la Mondo laŭ prediris Joseph SMITH.
- Survivlulilo por antaŭnaskitoj inventita en Berlino.
- Thomas Alva EDISON konstruis parolantan pupon.
- Gvineo fariĝas franca kolonio.
- 31-a de januaro: ribelo en Portugalio.
- Kreita Monda libera itala.

Naskiĝoj


- Hemann REMERS
- Otto BRANDT
- Ismael GOMES BRAGA
- Mikaelo GABRIELO
- Vlado JUKL
- Ĉeĥio : Vladislav VANCURA.
- 13-a de januaro : Hungario : Julio BAGHY
- 14-a de januaro : Leo BLAAS
- 9-a de marto: Otto EBERLER
- 11-a de marto : Hector CACHON
- 24-a de marto : Francio : Ludoviko GLODEAU
- 23-a de aprilo : Ukrajno : Sergej PROKOFJEV
- 23-a de majo : Svedio : Pär LAGERKVIST
- 14-a de julio : Fréhel
- 31-a de julio: Delfi DALMAU
- 23-a de aŭgusto: Pál TOLNAI
- 22-a de septembro : Hans ALBERS
- 10-a de decembro : Germanio : Nelly SACHS

Mortoj


- 10-a de februaro : Svedio : Sofja KOVALEVSKAJA
- 9-a de marto : Amalie DIETRICH
- 28-a de septembro : Herman MELVILLE

Esperanto-libroj eldonitaj en 1891


- Du rakontoj en la lingvo internacia Esperanto] / el la pola lingvo trad. A. Grabowski. - Nürnberg: Tümmel, 1891. - 20 p. (Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto ; [42]) Sienkiewicz, Henryk: Janko-Muzikanto : [noveleto]... Glowacki, Aleksander = Prus, Boleslaw - Renaskita Manfred : dramo en tri aktoj / de K. R. Trad. V. V. de Majnov. -Nürnberg: Kron, 1891. - 18 p. - ([Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto ; 46])
- Meier, Ludwig Emil: Vollständige methodische Grammatik, Formenlehre und Syntax der internationalen Sprache Esperanto / Ludwig Meier. - München: Meier, 1891. - 68 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Die Weltsprache "Esperanto": vollständiges Lehrbuch nebst zwei Wörterbüchern / nach der russischen Ausg. von L. Samenhof hrsg. von W. H. Trompeter. - Nürnberg: Tümmel, 1891. - 79 p. : ilustr. ----
1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1891년 simple:1891

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Jarcentoj

Historio > Jarcentoj ---- Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj. La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000. La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo. Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo: Kategorio:Tempo ja:年表 simple:Century

19-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento Jaroj:
18011802180318041805 18061807180818091810
18111812181318141815 18161817181818191820
18211822182318241825 18261827182818291830
18311832183318341835 18361837183818391840
18411842184318441845 18461847184818491850
18511852185318541855 18561857185818591860
18611862186318641865 18661867186818691870
18711872187318741875 18761877187818791880
18811882188318841885 18861887188818891890
18911892189318941895 18961897189818991900
ja:19世紀 ko:19세기 simple:19th century th:คริสต์ศตวรรษที่ 19 zh-min-nan:19 sè-kí

Vasilij Nikolajeviĉ DEVJATNIN

Vasilij Nikolajeviĉ DEVJATNIN (naskiĝis en 1862, mortis en 1938) estis rusa esperantisto kaj instruisto.

Vivo

Vasilij Devjatnin pasigis siajn infanjarojn en la sovaĝa Orlova regiono. Li fariĝis instruisto de la latina lingvo kaj rusa literaturoj en Kievo, poste en Vilno. Antaŭe li estis Volapükisto. En 1891 li ekkonis Esperanton. Post unu-monata studado li jam tradukis la poemon Anĝelo de Miĥail LERMONTOV, presita en julia numero de La Esperantisto. De nun li fariĝis korespondanto, poste amiko de Zamenhof. Li partoprenis la 1-an UK kaj iĝis LK. Ĉe la UK 1911 li gajnis la unuan premion de literaturo konkurso. El Antverpeno, laŭ la invito de Sebert, li iris Parizon, kie li dum unu jaro vigle laboris por Esperanto; poste li piediris (kun la turka Esperantisto Roman) dum 42 tagoj al la Krakova UK. Siajn travivaĵojn dum tiu vojaĝo li priskribis en interesa libro Propaganda piedvojaĝo. Post ia kongreso li laboris en Munkeno por la entrepreno Parkurbo Esperanto, post kies fiasko li vojaĝis al Leipzig por labori en la Saksa Esperanto-Instituto. Fine de julio 1914 li ekveturis al Parizo por la UK, sed nokte la vagonaro estis haltigata, ĉiuj al-Parizaj vojaĝantoj estis arestataj kaj per longaj flankvojoj oni resendis ilin al Leipzig. Devjatnin fariĝis militkaptito en urbeto Traunstein apud Leipziko ĝis 1918. Post la unua jaro Devjatnin povis daŭrigi sian Esperantistan agadon, donis Esperanto-lecionojn al germanaj suboficiroj kaj ricevis eĉ salajron. De 1918 ĝis 1922 li laboris en Leningrado, gvidis kursojn, estris societon ktp.; de tiam li vivis en Kievo.

Literatura agado

Vasilij Devjatnin estis bonega stilisto kun ampleksa literatura agado. De li aperis en Fundamenta Krestomatio versaĵoj originalaj kaj tradukitaj kaj la originala rakonto Arturo. Li tradukis:
- la poemon Demono de Lermontov (1894, 57 paĝoj, la 73-a libro Esperanta);
- verkojn de A. PUŜKIN:
  - Boris Godunov (1894-95),
  - Poltava, 1906,
  - Ruslano kaj Ludmila;
- Fablojn de Krylov;
- la dramon La Reĝo Judea de Romanov;
- la poemon Garantio de Schiller;
- Infano de zorgo de Herder;
- Demono kaj Anĝelo de Lermontov. Li verkis komedietojn originalajn: Edziĝo, Nefinita dramo kaj La instruita mimikisto. Lia pli granda originala poezia verko estas Nevola mortiginto (1896). Alia verko estas la Unuaj Esperanto-Satiroj (1919.) Kolekto de liaj literaturaj verkoj aperis en kvar volumoj de Plena Verkaro (1906-11, 584 p.). Aliaj verkoj:
- Propaganda piedvojaĝo al la oka (1913, 94 paĝoj);
- Elementa Esperanta Sintakso (1924);
- Esperanta Afiksaro (1914);
- lernolibroj por rusoj. Li kunlaboris al La Esperantisto, La Ondo de Esperanto ktp.

Legu pli

Artikolo de Demetrio VIKTOROV-ĈEĤOVIĈ en Literatura Mondo 1931, paĝo 118. Devjatnin, Vasilij Nikolajevic Devjatnin, Vasilij Nikolajevic

Volapuko

Kategorio:Planlingvoj Lingvo > Planlingvoj > Volapuko ---- Nomo: Volapuko (Volapük)
Parolantoj: kelkdek
Landoj: nenie
Origino: inventita de Johann Martin SCHLEYER, 1879
Skribo: latina
ISO 639-kodoj: vol kaj vo specimeno: La Patro Nia:
O Fat obas, kel binol in süls,
paisaludomöz nem ola!
Kömomöd monargän ola!
Jenomöz vil olik,
äs in sül, i su tal.
Bodi obsik vädeliki givolös obes adelo.
E pardolös obes debis obsik,
äs id obs aipardobs debeles obas.
E no obis nindukolös in tentadi,
sod aidalivolös obis de bad.

Historio

En 1879 germana prelato, Johann Martin SCHLEYER (Ŝlajer), kreis novan lingvon por la tuta mondo, onidire pro la konsilo de Dio. La ideo iĝis sufiĉe populara, kaj post kelkaj jaroj la nova lingvo Volapuko akiris anaron de pli ol centmil homoj tra Eŭropo kaj Ameriko. Okazis internaciaj kongresoj en 1884 (Friedrichshafen), 1887 (München), kaj 1889. Je 1889 ekzistis 316 lernolibroj en 25 lingvoj, 283 kluboj, kaj ĉirkaŭ 25 gazetoj. Malgraŭ tiu frua sukceso, post deko da jaroj ĝia parolantaro frakasiĝis pro luktoj pri la reg- kaj reform-povo de la lingvo. La plimulto flugis al aliaj planlingvoj, ekz. al la juna Esperanto, kaj nuntempe nur kelkaj interesitoj scipovas la lingvon. En 1931 Arie DE JONG faris revizion de Volapuko, kiun ekuzis ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj el la parolantoj de la lingvo. Nuntempe la malmultaj volapukistoj uzas tiun version. Gravaj kolektoj de volapukaĵoj ekzistas ĉe La Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, la American Philosophical Society (Usona Filozofia Societo) en Filadelfio, Pensilvanio, [http://www.amphilsoc.org/library/mole/v/volapuk.htm], kaj la Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Ekzistas du retpoŝtaj diskutgrupoj dediĉitaj al volapuko, kaj kelkaj retpaĝoj parte aŭ tute en volapuko, krom pluraj kun informo kaj lerniloj (ĉefe en la angla kaj Esperanto).

Gramatiko

Elparolo kaj literumo

Volapuko notiĝas per signaro, en kiu literoj kaj sonoj sin respondas unuope. Ĝi uzas latinidajn literojn krom q w, kaj prae ĝi ne havis r. En la sekva listo prononcindikoj estas laŭ la internacia fonetika alfabeto: : a [a], ä [ɛ], b [b], c [dʒ] aŭ [tʃ], d [d], e [e], f [f], g [g], h [h], i [i], j [ʃ], k [k], l [l], m [m], n [n], o [o], ö [ø], p [p], r [r], s [s], t [t], u [u], ü [y], v [v], x [ks], y [j], z [ts] Akcento trafas la lastan silabon. La revizio de DE JONG aldonis la fonemon "r", kaj ŝanĝis kelkajn (sed ne la plej oftajn) vortojn kiuj originale havis "l", por ke ili iĝu pli rekoneblaj. Ekzemple, "lilöm" (= "pluvo", el la angla "rain") en la originala Volapuko fariĝis "rein"

Vortprovizo

La vortprovizon Schleyer prenis el diversaj eŭropaj lingvoj, ofte aliformigita preter facila rekonebleco. Ekzemple, "vol" (mondo) kaj "pük" (lingvo) devenas el la anglaj vortoj "world" kaj "speech". Tiuj ŝanĝoj havas du ĉefajn kialojn: Schleyer evitis kunmetojn de konsonantoj, malfacilajn por multaj, kaj li forlasis "r", uzante nur "l" ĉar parolantoj de lingvoj kiel la ĉina ne distingas tiujn du fonemojn. Kvankam tute malgrava lingvistike, tiun ĉi "deformadon" multe mokis la kontraŭuloj de la lingvo. (Nuntempe, la "logika" planlingvo Loĵbano simile deformas sian vortprovizon por akordigi ĝin je ĝia unika fonologio. La mallongdaŭra Vorlin, kies ĉiuj radikoj havas formon KVK aŭ KVKVK, uzis similan metodon.)

Morfologio

La gramatiko de Volapuko estas, simile al tiu de Esperanto, ĝenerale bazita je la hindeŭropaj lingvoj kun pli regulita karaktero: gramatikaĵoj formiĝas per kunmetado de neŝanĝeblaj elementoj, ne per ŝanĝemaj fleksioj. Same kiel la ĝermanaj lingvoj sed malsame kiel Esperanto, ĝi uzas kvar kazojn ĉe la substantivo: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo. La verbo estas tre fajnsenca, kaj "fleksiiĝas" laŭ tempo, finiteco, aktiveco, persono, nombro, kaj (en la tria persono) sekso de la subjekto. Simile kiel Esperanto, Volapuko havas multajn afiksojn por kunmeti vortojn el pli bazaj, ekz. "-ef" (-aro), "-il" (-eta), "-öf" (-eco). La plejmulto de radikoj estas baze substantivoj, kaj oni povas fari el ili ne nur verbojn (per diversaj finaĵoj kaj komencaĵoj), adjektivojn (-ik), kaj adverbojn (-iko), sed ankaŭ prepociziojn (-ü) kaj konjunkciojn (-ä). La multenombrajn pronomojn oni faras el la ununombraj regule per "-s": "ob" = mi, "obs" = ni, ktp. La revizio de DE JONG iom simpligis la gramatikon, kaj forigis iom da seksismo en la pronomoj kaj afiksoj (komparu kun Riismo).

Kromsignifo de vorto Volapuko

Ĉar la vortoj en Volapuko estas misformitaj kaj nerekoneblaj, en multaj lingvoj la vorto "Volapuko" akiris la kromsignifon "aro da nekompreneblaj vortoj". Ankaŭ la esperantistoj, renkontante ion tute nekompreneblan, diras: "Tio estas por mi volapukaĵo".

Eksteraj ligoj


- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/Misc/volagram.html Mallonga gramatiko de Volapuko]
- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/HBoV/ Manlibro de Volapuko] en HTML kaj skanfoto de originala libro de 1888 (angle)
- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/VolVifik/volvif00.html Dekleciona kurso pri volapuko (angle)]
- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/ Ligaro pri Volapük ĉe Ken CAVINESS]
- [http://www.rick.harrison.net/langlab/dejong.html Artikolo pri la revizio de 1931 (angle)]
- [http://www.esperanto.fi/volapuk.html Historia artikolo el Esperanta Finnlando]
- [http://wwwcs.upb.de/extern/fb/2/Kyb.Paed/INT/06-int.htm Historio de Volapuko] el la libro Enkonduka lernolibro de interlingvistiko
- [http://member.netease.com/~htliu/biblio.html#chap2 Listo de libroj en kaj pri Volapuko]
- [http://vo.wikipedia.com/ Vükiped], Vikipedio en Volapük
- [http://www.yahoogroups.com/group/volapuk Volapükalised] - Volapuka diskutgrupo ĉe Yahoo (en la lingvo kaj pri ĝi en diversaj aliaj lingvoj) Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto v kategorio:planlingvoj

EdE-V

Volapük. De 1881 ĝis 1889 tiu ĉi lingvosistemo konstruita de prelato Schleyer, havis tiajn sukcesojn, kiuj okulvideble montris, ke artefarita lingvo estas tute bone uzebla ĉe la internaciaj rilatoj. 300 societoj, pli ol 1000 diplomitaj instruistoj, pli ol 300 lerniloj kaj libroj, 25 gazetoj en tiu lingvo - tiaj estis la atingoj de Volapuko. Sed dum 2-3 postsekvintaj jaroj, la Volapuko-movado komencis rapide malkreski kaj baldaŭ tute ĉesis. La pereon influis certe la formate strukturaj mankoj de Volapuko, sed ankoraŭ pli gravan rolon en la disfalo ludis la motivoj socie-organizaj. Volapuko estis finkonstruita de unu homo, arbitre elektinta por sia lingvo radikojn kaj gramatikajn regulojn, ne liginta sin tiurilate per internacie jam ekzistantaj normoj. Rezulte, aperis lingva vermiĉelo, en kiu sub la formo „Bodugän“ estis ne eble diveni Portugalujon; sub la formo „plim“ la internacian vorton komplimento. La arbitreco de la Volapuko-konstruo antaŭdifinis ĝian nepran dependon por ĉiam de la subjektiva bontrovo de la aŭtoro. Tiamaniere ĝi povis disvolviĝi nur laŭ tiu direkto kaj nur en tiuj kadroj, kiuj ŝajnis akcepteblaj por la bontrovo de Schleyer. Tio bremsis la normalan evoluon de la lingvo, eliminis - malgraŭ la struktura simileco al la naturaj lingvoj - la eblon libere evolui kaj pliriĉiĝi. Ankoraŭ kreskis la neebleco de normala lingvo-evoluo pro la personaj opinioj kaj organiza politiko de Schleyer. Li konsideris Volapukon „sia lingvo“, „sia“ propraĵo. Li malakceptis ĉiun penson, ke iu ajn (ĉu persono, ĉu kolektivo) povu direkti la evoluon de „lia“ lingvo. La prezidantoj de la volapükistaj societoj estis devige konfirmataj de Schleyer. Okazis, ke unuanime elektitaj gvidantoj de regionaj kaj naciaj volapükistaj societoj ne estis konfirmataj kaj ricevis senapelacian rifuzon de Schleyer. La ĉefaj kontinentoj de volapükistoj ne povas akcepti tiajn despotajn organizformojn. La movado por la monda lingvo postulis demokratiecon. Tiam dum 1888-89 okazis demokrata revolucio, direktita kontraŭ la tirana reĝimo de Schleyer. La tria internacia kongreso de Volapuko en 1889 en Parizo, dum kiu ĉiuj raportoj kaj diskutoj okazis nur en Volapuko, kategorie malakceptis la pretendojn de Schleyer pri aŭtokrata direktado de la movado kaj lingvo kaj elektis Akademion, kiu devis direkti dum la estonto la pluan evoluon de Volapuko. Schleyer restis sola kun malgranda grupo da adeptoj de sia reĝimo, la Schleyer-a lingvo haltis en sia progreso. Vidu Idiom-Neutral. ja:ヴォラピュク ko:볼라퓌크 simple:Volapük

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Joseph SMITH

Joseph SMITH estis la fondinto kaj unua profeto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj Laŭ lia propra historio, post profunda preĝado Dio la Patro kaj Jesuo Kristo montriĝis antaŭ li. Ili poste sendis anĝelon al li, kiu rakontis al li pri malnovaj, enfositaj oraj tabuloj sur kiuj estis skribita la Libro de Mormon. En 1830 li publikigis la Libron de Mormon kaj oficiale fondis la eklezion. Dum lia estreco, pro persekuto, la eklezio forkuris el Nov-Jorkio, tra Ohio kaj Misurio, kaj fine fondis urbon en okcidenta Ilinojso, ĉe la bordo de la rivero Misisipo. En la 27-a Junio, 1844, dum li estis en malliberejo (pro akuzoj kiuj estis laŭ li senbazaj), homamaso maskumita de ciro atakis la malliberejon kaj mortigis lin kaj lian fraton Hyrum. Post lia morto, lia sekvinto Brigham YOUNG gvidis la mormonojn al Utaho. ja:ジョセフ・スミス・ジュニア ko:조지프 스미스 2세

Thomas Alva EDISON

Historio de Scienco kaj Teknologio > Edisono ---- Historio de Scienco kaj Teknologio Thomas Alva EDISON (tOmas Alva EDison), 11-a de februaro 1847 - 18-a de oktobro 1931, estis fama usona inventisto kaj entreprenisto. Edisono kaj liaj helpantoj inventis la elektran lampeton, fonografon kaj multajn diversajn ilojn. Li ankaŭ sukcese eksperimentis pri la provizo de elektro al domoj kaj en Novjorko starigis la unuan centralon. Edisono sukcesis industriiĝi inventadon, kontraste al la antaŭaj pli artecaj inventistoj. La firmao de Edisono estis granda pioniro de filmkomerco dum la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj. William DICKSON, dungito ĉe la laboratorio de Edisono en Menlo Park, Nov-Ĵerzejo, kreis fruan specon de kinokamerao, sed la montrilo, la Kinematografo, estis skatolo kun okulumilo por ke la spektantoj rigardu (kaj pagu) unuope. Enspeziga, sed nur kiel novamuzaĵo -- la spektantaro ŝatis nek la mallongecon de la filmoj (nur unu-du minutoj) nek la malkomforton de la kinejetoj. Dickson poste forlasis Edisonon por krei novan projekciilon ne limigitan je po unu spektanto. Li batalis kontraŭ Nikola TESLA, pri kiel organizi elektran sistemon. Edisono pledis por kontinua elektro kaj Tesla por alterna elektro. Kategorio:Usonanoj ja:トーマス・エジソン ms:Thomas Edison simple:Thomas Alva Edison th:โทมัส เอดิสัน

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

Portugalio

Geografio > Eŭropo > Iberio > Portugalio ---- Portugalio estas eŭropa lando troviĝanta en sudokcidenta terlango de la kontinento, en la okcidenta parto de Iberio. Unusola ĝia najbaranta ŝtato estas Hispanio, okcidentajn kaj sudajn bordojn prilavas akvojn de Atlantiko. Al Portugalio plu apartenas kelke da insulaj landoj en apudaj akvoj: Acoroj, Madejro kaj Sovaĝaj insuloj. Nomo de la lando estiĝis el romia markigo Portus Cale. Cale estis markigo de origina vilaĝo en delto de rivero Doŭro. Tiun ĉi teritorion akiris ĉirkaŭ la jaro 200 antaŭ Kristo romianoj de Kartago en la paso de la dua punika milito. Visigotoj poste en mezepoko korektis nomon de la teritorio je Portucale, kiu pli malfrue donis estiĝon de nomo Portugale, do Portugalio. En la 9-a jarcento nocio Portugalio ensumigis teritorion proksimume inter riveroj Minjo kaj Doŭro. El la nomo Portugalio estis per ties mallongigo derivita ankaŭ hodiaŭa nomo de urbo troviĝanta sur la loko de la origina vilaĝo Cale, do Porto. Portugalio gvidas longan disputon kontraŭ Hispanio pri teritorio en orienta limo kun Hispanio nomata Olivença, hispane Olivenza. Laŭ Viena Kongreso el la jaro 1815 la teritorio estis aljuĝita al Portugalio kaj Hispanio devligis sin redoni ĝin. Sed tio neniam okazis, pri kio Portugalio regule atentigas. Olivença estas sub hispana administrado ekde la jaro 1801.

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Portugalio. Sur la terotorio de Portugalio dum lastaj 3000 jaroj alternis multe da civilizoj. Fenicoj, keltoj, grekoj, kartaganoj, romianoj kaj araboj – ĉiuj ŝanĝis kaj markis la evoluon de tiu ĉi parto de Eŭropo. En la 14-a jarcento kaj en la 15-a jarcento tio estis male portugaloj, kiuj pro siaj transmaraj malkovroj ŝanĝis la vizaĝon de la tuta mondo. La fruaj grekaj marnavigaciintoj nomis tiun ĉi teritorion Ophiussa (greke Lando de serpentoj), ĉar lokaj loĝantoj adoris serpentojn. Post ili alnavigaciis al bordoj de Portugalio fenicianoj – ĉirkaŭ la jaro 1104 antaŭ Kristo postlasinte ankaŭ multnombrajn spurojn en la loka kulturo. Post la jaro 1000 antaŭ Kristo invadis sur la teritorion keltoj el centra Eŭropo kaj iom post iom ili kunmiksiĝis kun la origina loĝantaro. Post la jaro 238 a.K. ekokupis la bordojn de Iberio kartaganoj. Sed je nuraj dek naŭ jaroj pli poste enpaŝis sur Iberion ankaŭ romianoj, kiuj dum la punikaj militoj forpuŝis kartaginanojn el la duoninsulo. Romianoj ĉi tie kreis parton de Hispana regno nomita Lusitania. En la 5-a jarcento estiĝis sueva regno, kiun konkeris visigotoj, je tri jarcentoj pli poste araboj. En la 11-a jarcento estiĝis en la paso de Reconquista portugala grafolando, kiu en la jaro 1139 proklamis sin kiel reĝlando. Reconquista estis el historia vidpunkto longa armea, politika kaj civiliziga procezo de rekonkero de Iberio per eŭropa civilizo, kiu iom post iom dispartigis la t. n. kordovan ĥalifujon. Ĝi kulminis ĝuste pro estiĝo de du kristanismaj, pli precize katolikaj, reĝlandoj – Hispanio kaj Portugalio. Portugaloj rekonkeris Lisbonon reen en la jaro 1147, Reconquista estis en Portugalio finita en la jaro 1250, Granado estis konkerita per kristanoj nur en la jaro 1492. Portugalio fariĝis en la paso de la 15-a jarcento pioniro de transmara ekspanzo, ĝi entreprenis malkovrigajn navigaciojn ĉirkaŭ Afriko ĝis Hindio akirante ampleksajn koloniajn posedaĵojn. Ekz. Orienta Timoro liberiĝis el la kolonigo nur en la jaro 1975. La plej signifaj kolonioj estadis Brazilo, Angolo kaj Mozambiko. Portugalio estis proklamita respubliko la 5-an de oktobro de 1910. Dum la unua mondmilito Portugalio staris je flanko de Konsento. Sed la unua portugala respubliko estis skuigata pro maltrankviloj kaj ĝi tial ne daŭris tro longe – en la jaro 1926 okazis nacionalisma puĉo. En la jaro 1932 generalo Salazar enpraktikigis en la lando skuiĝanta en la krizo diktatorecon. Dum la dua mondmilito Portugalio estis neŭtrala. Kvankam Portugalio estis ekonomie sufiĉe forta, ĝi ne sukcesis pluteni siajn koloniajn sinjorujojn. Ties disfalo komenciĝis ekde la jaro 1961, kiam Barato alligis multnombrajn teritoriojn inkluzive de Goao. Samtempe senĉese pli ofte aŭdiĝis voĉoj de pluaj, plejparte de afrikaj kolonioj (Angolo, Mozambiko, Gvineo Bisaŭa, Sao-Tomeo kaj Principeo, Kabo-Verdo). Ĝuste multekostaj kaj nesukcesaj militoj gvidis fine al falo de la reĝimo de Salazar. Caetano, sekvanto de Salazar, estis detronigita per armeo en la jaro 1974 (Revolucio de la Diantoj) kaj Portugalio fine ekpaŝis sur vojon de plurala demokratio. En la jaro 1986 la lando enpaŝis en Eŭropan Komunumon.

Politiko

Prezidento estas elektata rekte por kvinjara funkcia periodo en ĝenerala baloto. Li estas ĉefkomandanto de armitaj fortoj, surbaze de rezultoj de parlamentaj balotoj li nomas ĉefministron kaj de li proponita registaron. Li havas ankaŭ plenrajton disigi la parlamenton, revoki la registaron aŭ proklami militon. Sed ili estas limigitaj pro vico da kondiĉoj, inter kiuj apartenas ekzemple devo por konsulti kun deksepmembra Ŝtata konsilantaro. Tiu servas kiel konsilanta korpuso kaj ĝi konsistas el ses eksaj civilaj oficistoj (estintaj prezidentoj) kaj dek pluaj civitanoj – kvin elektas la parlamento, kvin la prezidento mem. Abunde uzata plenrajto de la prezidento estas vetoado de leĝoj. Respublika Asembleo (portugale Assembleia da República) estas nomo de portugala unukamera parlamento konsistanta el 230 deputitoj. Ĝi estas elektata en ĝeneralaj balotoj por tempo 4 jaroj surbaze de principo de proporcia reprezentado. Prezidanto de Respublika Asembleo reprezentas la prezidenton en la tempo de lia neĉeesto. Plenpovon tenas la registaro frunte kun ĉefministro. La registaro devas al la parlamento prezenti sian programon. Se ĝi ne estas negociita de plimulto da deputitoj, tio signifas konfirmo de la registaro en la funkcio.

Administra divido

La landa Portugalio havas 18 distriktojn: Post reformo el la jaro 2004 la distriktoj estus pereotaj kaj la teritorio estus dividota en tri kategoriojn: aŭtonomaj regionoj, urbaj komunumoj, interurbaj komunumoj kaj grandurbaj distriktoj. Tiuj havos diversan nivelon de aŭtonomio en dependeco je loĝantaro.

Geografio

Nordo de la lando estas montoriĉa, en suda parto superas plejparte ebenaĵoj kaj nealte situantaj montetoj. La plej alta monto de kontinenta parto de la lando estas Mondego (1991 m super marnivelo), la plej alta punkto de la tuta lando poste situas sur AcorojMonto Pico (2351 m super marnivelo). Acoroj kaj Madejro havas vulkanan originon, sur Acoroj estas eĉ ankoraŭ senĉese unu vulkano aktiva. Inter la plej signifaj riveroj apartenas Teĵo, Gvadiano, Doŭro kaj Minjo. Temperaturoj en la kontinenta Portugalio moviĝas inter 11°C vintre kaj 22 °C somere.

Ekonomio

Antaŭ plinombriiĝo de EU en la jaro 2004 Portugalio apartenis inter la plej malriĉaj landoj de la grupiĝo. Longtempa izoliĝo de la lando tre difektis la ekonomion. Agrikulturo okupigas proksimume 11 % da laboruloj. Signifa estas kulturado de tritiko, maizo, vino (Oporto) kaj olivoj. Portugalio estas la plej granda monda kulturanto de korko. Inter animala produktado eminentas bredado de ŝafoj. Portugalio havas grandajn rezervojn de ercoj volframo kaj kupro. Al industrio dukas vestindustrio kaj ŝuindustrio, aŭtomobila industrio kaj produktado de cemento. Proksimume de 75 % da eksterlanda interŝanĝo de tiu ĉi lando falas al EU. En la lando oni sukcesas evolui terenon de servoj, ĉefe turismo. Portugalion vizitos ĉiujare preskaŭ 20 milionoj da turistoj.

Loĝantaro

La lando havas proksimume 10,5 milionoj da loĝantoj. En la pasinteco vico da portugaloj elloĝiĝis en aliajn eŭropajn landojn kun pli alta vivnivelo. Hodiaŭ Portugalio iom post iom fariĝas unu el cellandoj de almigrintoj. Laŭ nacieco tiu ĉi lando estas tre ununacieca – sole 0,5 % da loĝantoj apartenas al alia ol portugala etno. 93% da loĝantoj konfesias romkatolikan religion, proksimume 3 % konfesias evangelion. Grandajn malfacilaĵojn faris ĉefe en la pasinteco analfabetismo, kiu eĉ hodiaŭ moviĝas ĉirkaŭ 5%, kio estas unu el la plej altaj ciferoj en EU.

Kulturo


- Heredaĵo: hieronimita monaĥejo kaj Belema turo en Lisbono, historiaj centroj de Évora kaj Porto; portugala eposo - La Luziadoj (1572).

Esperanto en Portugalio

Vidu ĉefan artikolon pri historio de la movado en Portugalio

Vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Portugalio Kategorio:Portugalio Kategorio:Eŭropo Kategorio:Eŭropa Unio als:Portugal ja:ポルトガル ko:포르투갈 ms:Portugal simple:Portugal th:สาธารณรัฐโปรตุเกส zh-min-nan:Portugal

Hemann REMERS

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto R REMERS REMERS EdE-R Hemann REMERS, germano, tornisto. Naskiĝis en 1891 en Düsseldorf, mortis en la 14-a de oktobro 1928. Aktivulo en la loka laborista grupo. Kunfondinto de la eldon-kooperativo de SAT kaj la kasisto ĝis 1924. Kunlaboris al SAT-gazetoj.

Otto BRANDT

Germana esperantisto Otto BRANDT (naskiĝis 1891, mortis komence de junio en 1970) estis germana esperantisto en Krefeld. Li lernis Esperanton 50 jarojn antaŭ la morto kaj estis malnova membro kaj fakdelegito por blinduloj.

Ismael GOMES BRAGA

Ismael GOMES BRAGA (iŝmael gomjz braga) [iŝma'eł 'gomjz 'bragə] (naskiĝis en Minas-Ĝerajso en la 14-a de julio 1891, mortis en la 18-a de januaro 1969) estis brazilano, librotenisto. Liaj pseŭdonimoj estis: Kristano Hagarido, Lino Teles, k.a. Li daŭre propagandis en spiritistaj rondoj, verkis artikolojn por pluraj gazetoj. En 1937 li kreis la Esperantan departementon de la Brazila Spiritisma Federacio. Li tradukis La Evangelio laŭ Spiritismo. En 1952, dum la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Recifo, Ismael gvidis en la sidejo de Spiritisma Federacio de Pernambuko la unuan spiritisman publikan kunsidon en Brazilo tute en Esperanto. Pri li estas biografio Iŝmael Gomes Braga

Verkoj


- Veterano
- Esperanto Sem Mestre
- Primeiro Manual de Esperanto
- Curso de Esperanto pela Biblia (Esperanto-kurso je la Biblio)
- Esperanto Modelo (kompilado) Estis vortaristo kaj kompilis du gravajn vortarojn por brazilanoj:
- Grande Dicionário Esperanto-Português kaj
- Dicionário Português-Esperanto. Estas vojo en San-Paŭlo kun lia nomo. BRAGA, Ismael GOMES

Vlado JUKL

EdE-J Vlado JUKL, ĉeĥoslovako, profesoro ĉe la Komerca Akademio en Bratislava. Naskiĝis en la 12-a de februaro 1892 en Mannheim (Germanujo). Funkciulo de diversaj Esperanto-organizaĵoj dum 1911-1913 ankaŭ en Rusujo. Instruis dum vico de sinsekvaj jaroj en sia lernejo. Dum 1933 kunlaboranto ĉe la Esperanto-disaŭdigoj en Bratislava. JUKL Vlado

Ĉeĥio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio ---- Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km). La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo. Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj. Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj. La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj. En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj. Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco. Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio. En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko. Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.

Historio - Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio

Politika sistemo

Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj. La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.

Administra divido

235px
Mapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
REGIONO REGIONA URBO LOĜANTOJ (2001)
Ĉefurba regiono Prago Prago 1 160 118
Mezbohemia Regiono Prago 1 125 735
Sudbohemia Regiono České Budějovice 624 778
Regiono Plzeň Plzeň 549 369
Regiono Karlovy Vary Karlovy Vary 303 761
Regiono Ústí nad Labem Ústí nad Labem 819 442
Regiono Liberec Liberec 427 418
Regiono Hradec Králové Hradec Králové 548 698
Regiono Pardubice Pardubice 506 849
Regiono Vysočina Jihlava 517 959
Sudmoravia Regiono Brno 1 122 759
Regiono Olomouc Olomouc 637 401
Regiono Zlín Zlín 593 458
Moravia-Silezia Regiono Ostrava 1 264 347
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon. En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido. En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro. Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj. El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj. Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.

Administra divido - Rilataj temoj


- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio

Geografiaj kondiĉoj

Regionoj de Ĉeĥio] Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km). El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy). Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m. Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando. Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj. :– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro. :– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.

Ekonomio

Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj. Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 20002001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso. Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico. Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj). La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj. Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.

Loĝantaro

La natura alkresko de la l