:: wikimiki.org ::
| 1893 |
1893Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1893
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1893 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 1-a de decembro : Fondita unua ne oficiala Esperanto-rondeto en Varsovio.
- Louis de BEAUFRONT konsilis ke entute ĉio, kiu tuŝas esperantan aferon, havu verdan koloron kaj portu supre stelon.
- L.L. ZAMENHOF tranlokiĝis kun sia familio al Grodno.
- Eburbordo iĝas Franca kolonio.
- En la usona urbo Ĉikago okazas la mond-foiro "Kolumbia Ekspozicio".
- Kreitaj Dil kaj Universala.
Naskiĝoj
- Mihály SÁROSSY
- Emilie SUCHARDOVÁ
- 29-a de junio : Pedro CASAS
- 19-a de julio : Vladimir MAJAKOVSKIJ
- 21-a de julio : Hans FALLADA
- 8-a de aŭgusto : Frits FAULHABER
- 12-a de aŭgusto : G. Demetrio KONSTANTOPOULOS
- 22-a de aŭgusto : Usono : Dorothy PARKER
- 13-a de septembro: Antono LLINÁS BELLVEHI
- 16-a de septembro : Alexander KORDA
- 18-a de septembro : Fuĵisaŭa Ĉikao
- 22-a de septembro : Hans LEIP
- 17-a de oktobro : Charles PICHON
- 1-a de decembro : Ernst TOLLER
- 13-a de decembro: Thorsten TORBÄJ
- 26-a de decembro : MAO Zedong
Mortoj
- 17-a de januaro : Rutherford B. HAYES
- 6-a de julio : Guy de MAUPASSANT
Esperanto-libroj eldonitaj en 1893
- Beaufront, Louis de: Prexgareto por katolikoj / trad. en Esperanto par L. de Beaufront. - Epernay: Bonnard [k.a.], [1893]. - 45 p.
- LIBRO RUTH La libro Ruth / el la originalo trad. E. Neumark. - N?rnberg: Tümmel, 1893. - 15 p.
- La liro de la esperantistoj : kolekto da versaxjoj en la lingvo internacia "Esperanto" / eld. A. Grabowski. - N?rnberg: Tümmel, 1893. - 157 p.
- SVENSK-ESPERANTISK ORDBOK Svensk-esperantisk ordbok / utarb. af L - . - Upsala: Esperantof÷rening, [1893]. - 63 p. - (Det Internationela Spraket Esperanto ; 2)
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Dua libro de l' lingvo internacia / Dr. Esperanto. - Varsovio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: "Esperanto": mexzdunarodnyj jazyk : predislovie i polnyj ŭcebnik / Ludwik Lazar Zamenhof. - Novoe stereotipnoe izd. - S.-Peterburg: Obxŝcestvo Esperantistov, 1893 ; [1892]. - 42 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Lärobok med fullständig Esperantsk-svensk ordbok / af L. Zamenhof. Íversatt och med f÷rfattarens tillstand utg. af B. G. Jonsson. - Upsala: Klubo Esperantista, 1893]. - 63 p. - (Det Internationela Spraket Esperanto ; 1)
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Langue internationale Esperanto : introduction et manuel / du L. Zamenhof. Trad. par L. de Beaufront. - Nouvelle Úd. stÚrÚotypÚe de l' ouvrage russe Varsovie ; Epernay: Zamenhof ; Beaufront, 1893. - 32 p.
----
1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1893년
simple:1893
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
19-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
Jaroj:
ja:19世紀
ko:19세기
simple:19th century
th:คริสต์ศตวรรษที่ 19
zh-min-nan:19 sè-kí
Varsovio
Geografio > Eŭropo > Pollando > Listo de urboj de Pollando > Varsovio < Urbo
----
Varsovio estas la ĉefurbo de Pollando kaj de la pola distrikto (vojevodio) Mazowieckie. Ĝi situas ĉe la rivero Vistulo.
Vistulo
Vistulo)]]
Vistulo]
Vistulo]
Vistulo
Vistulo
Vistulo
Vistulo
Vistulo
Vistulo
Vistulo
Trifoje la urbo estis gastiganto de la Universala Kongreso de Esperanto: en 1937, 1959 kaj 1987.
Varsovio estas naskiĝurbo de Joseph NELS.
Pri la urbo
Varsovio festis sian 400jariĝon en 1996, kiel unue reĝa rezidejo, kaj poste ĉefurbo. Antaŭ ol ĝi fariĝis ĉefurbo de Pollando, dum tri jarcentoj ĝi estis la ĉefurbo de aŭtonomia Mazovia Princlando. Post la morto de la lasta mazovia princo, Janusz la 3a, en 1526, laŭ pli frua interkonsento, la tuta Mazovio estis enkorpigita al Pollando.
La lastaj du reĝoj el la dinastio Jagiellona, Sigismundo la Maljuna kaj Sigismundo Aŭgusto, ĝuste aprezis la situon de Varsovio de ekonomia kaj politika vidpunktoj. Tial Sigismundo Aŭgusto konstante loĝis en Varsovio dum la lastaj jaroj el sia vivo, 1569-1572. Tiutempe li komencigis konstrui la Varsovian Kastelon kaj konstruigis lignan ponton, laŭditan de fakuloj kaj poetoj, super la rivero Vistulo.
La signifo de Varsovio multe kreskis en 1569, kiam deputitoj de Pollando kaj Litovio decidis pri unio de ambaŭ ŝtatoj, nomata Lublina Unio, kaj ke de tiam okazados en Varsovio ĉiuj ĝeneralaj kunvenoj de Sejmo (pola parlamento) de Pola Reĝlando kaj de Litovia Princlando. Ankaŭ en Varsovio oni ekde 1573 elektadis reĝojn, kvankam formale ja Krakovo daŭre estis la ĉefurbo de la unio. Pro pluraj kaŭzoj Varsovio komencis ĉiam pli gravi en la vivo de ambaŭ popoloj, interalie pro ĝia centra situo, faciliganta la regadon, kaj ĉar estis konvene de tie flosigi la grenon, abundan sur la mazoviaj ebenajoj, sur Vistulo al Gdansko, kaj de tie al okcidenta Eŭropo. Cion tion aprezis Sigismundo la 3a Vasa, kiam tiu reĝo en 1596 decidis tiuvoje flosigi, de Krakovo al Varsovio, la reĝinon kun la kortego kaj la reĝa havajo.
Al la supre menciitaj motivoj aldoniĝis la fakto, ke la reĝo, kiu deve
nis de sveda dinastio, batalis tiam por reakiro de la sveda trono. Estis pli facile gvidi la aferojn ĉi-riIate en Varsovio (pli proksima al Svedio) kaj ankaŭ rilate al la tiame daŭranta milito kontraŭ Moskvo. La lasta preteksto por la translokiĝo estis incendio de la reĝa Kastelo Wawel en Krakovo.
Konfirmante tiun gravan eventon, la heredanto de la trono post Sigismundo la 3a, lia filo Ladislao la 4a, starigis sur malnova Varsovio la Krakovan Pordegon kaj, antaŭ ĝi, kolonon kun statuo de sia patro tenanta maldekstramane krucon kaj dekstramane glavon. La monumento baldaŭ fariĝis simbolo de la ĉefurbeco de Varsovio.
Tra la jarcentoj
En la 17a jarcento Varsovio ankoraŭ ne estis granda urbo, nek tre pura (laŭ raportoj de kelkaj vizitintoj), tamen ankaŭ kultura centro ĝi fariĝis. En la reĝa kastelo konstante okazadis teatraj kaj muzikaj prezentoj de diversiandaj artistoj.
La Kulture grava progreso okazis en la dua duono de la 18a jarcento, dum la regado de Stanislao Aŭgusto, la lasta reĝo de Pollando. Li okazigadis en la Kastelo la „ĵaŭdajn tagmanĝojn", kiujn partoprenis diversĝenraj famaj artistoj, diskutante ĉe la reĝa tablo pri gravaj kulturaj kaj ŝtataj aferoj. Tiutempe ekestis en Varsovio la Nacia Teatro, fondita de la „patro de la pola teatro", Wojciech Boguslawski. Oni konstruis belan palacon en la Parko Lazienki, kiu ekhavis ankaŭ subĉielan teatron en novklasika stilo. La reĝo, kiel mecenato, allogis al Varsovio eksterlandajn artistojn. Ekde 1767 tie Ioĝis la fama pentristo Canaletto (Belotto Bernardo), kiel reĝa ĉefpentristo. Liaj bildoj pri la urbo estis grava dokumentaro por la rekonstruo de Varsovio, preskaŭ plene ruinigita dum la 2a mondmilito.
Inter 1795 kaj 1918 Pollando estis sub regado de tri najbaraj ŝtatoj: Aŭstrio, Prusio, Ruslando. La okupaciantoj celis degradi Varsovion ekonomie, politike kaj kulture - feliĉe sensukcese. Gi daŭre estis kultura kaj spirita centro de Pollando, kaj de tie ĉiam venis instigo al luktado por sendependa Pollando (insurekcioj en 1830-31 kaj 1863). Kiam en 1918 Pollando renaskiĝis, Varsovio restis eksterdube la ĉefurbo.
La unuan de septembro 1939 Germanio ekatakis Pollandon. Plej longe tri semajnojn sin defendis la ĉefurbo. Ekestis Pola Subtera Stato, kies celo estis defendi kaj mobilizi la loĝantojn kontraŭ la barbara okupacianto. La nazioj, same kiel la antaúaj, planis degradi Varsovion, ĉar ili konsideris ĝin danĝera. Tial ili igis Krakovon la ĉefa urbo en la tiama Generala
Dum nazia periodo Krakovo dum mallonga tempo transprenis la rolon de ĉefurbo.
Gubernio, kiel nomiĝis granda parto de Pollando regata de la nazioj. Kaj denove Varsovio kontraŭstaris. La 19an de aprilo 1943 okazis insurekcio en la Varsovia Getto, kiam la nazioj alvenis por forveturigi la lastajn 60 mil judajn loĝantojn al murdkoncentrejoj. En aŭgusto 1944 eksplodis dua insurekcio en la urbo. Pri la politika decido komenci ĝin, disponante nur je junaj patriotoj ne sufiĉe preparitaj nek armitaj, historiistoj esprimas negativan opinion, sed neniu neas la heroecon de la batalintaj varsovianoj. Pereis tiam ĉ. 200 mil loĝantoj; dum la tuta okupacio 800 000 varsovianoj pereis.
La nazioj decidis plene detrui Varsovion kaj forveturigi la postvivantojn al Germanio aŭ aliaj lokoj en Pollando. Fine de Ia milito, 85 % el la varsoviaj konstruaĵoj estis detruitaj, industrio je 90 %, kaj la juda kvartalo je 100 %. La urbo preskaŭ ne plu havis loĝantojn, kaj la nova pola registaro alfrontis la demandon, ĉu ĝi restu ĉefurbo. Forigi Ia ruinojn ŝajnis apenaŭ eble. Venkis tamen patriotaj sentoj kaj la amo al Varsovio, kiu estis do rekonstruita, kun la historiaj Malnova kaj Nova Urboj, per fortostreĉo de Ia tuta lando. Nun 1 800 000 homoj loĝas en Varsovio, kiu estas grava kiel industria kaj kultura centro, kun dudeko da dramteatroj, 2 operejoj, 4 pupteatroj, sciencaj institucioj, kaj pluraj parkoj, el kiuj la piej bela estas Lazienki.
Esperanto
En la 400-jaraĝa, kiel ĉefurbo, Varsovio la Esperanto-movado, kiu
tie ekestis, daŭras jam preskaŭ 110 jarojn. Tie vivis kaj verkis ankaŭ la unuaj eminentaj verkistoj: Grabowski, Kabe, Belmont. Malgraŭ la okupacianto, tie ekestis en 1893 la unua Esperanto-rondeto. Tie vivis familioLamenhof sindone laborante por Esperanto kaj por la disvastigo de homaranismaj ideoj. Varsovio kun granda gastamo akceptis plurfoje la mondan esperantistaron.
Dum la lastaj jaroj la Esperantomovado en Pollando ŝrumpis ĉefe pro ekonomiaj faktoroj, sed ankaŭ pro iasenca inflacio de la idealismo post la abrupta falo de la socialisma sistemo. Tamen en Varsovio daŭras Ia kluba vivo, aktivas de kelkaj jaroj konstanta Esperanto-teatro, „Espero", kaj de Varsovio flugas en la mondon Esperanto per la elsendoj de Pola Radio.
Okaze de la 400a datreveno en 1996 de la ĉefurbeco de Varsovio speciala komitato aranĝis solenaĵojn.
parto laŭ oktobro 1996 - MONATO
Faktoj
Pola nomo: Warszawa [varŝava]
Situo: 21° OR, 52°15’ NO
Loĝantaro: 2,269 milionoj
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Vidindaĵo
Pałac Kultury i Nauki (Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco)
vidu ankaŭ
- Varsovia Vento
- Varsovia geto
-------
Warszawa (elp. Varŝava, E-a nomo Varsovio), ĉefurbo de Polujo, sur ambaŭ bordoj de la rivero Wisla (Vistulo), 1.100.000 loĝantoj. En 1887 tie eliris „la unua broŝuro pri E“, tie Z verkis ĉiujn siajn ellaboraĵojn E-ajn, tie li pasigis sian preskaŭ tutan vivon ekde sia 12-a jaro, tie en la hebrea tombejo troviĝas la tombo de Z. Ĉe strato Dzika, nuntempe nomata Zamenhofa sub n-ro 9, kie dum multaj jaroj loĝis kaj verkis Z, nun estas enmurigita tabulo honore je lia memoro. La lastajn jarojn de sia vivo Z pasigis en la loĝejo ĉe strato Królewska 41. Plenmerite W. estas nomata lulilo de E. Krom la Majstro en W. vivis kaj kreadis 1a unuaj pioniroj de E-movado kaj literaturo: Grabowski, Zakrzewski, Kabe, Leo Belmont, Wasniewski, ktp. Pilgrimoj al W., precipe al la tombo de Z, okazadas relative ofte, menciindaj ĉefe: 6 aŭg. 1927 post la UK en Dancigo kaj 9 aŭg. 193l post la UK en Krakovo. (v. Dzika 9, Królewska 41, Monumento de Z, Polujo, kaj Z.)
E. WIESENFELD.
Eksteraj ligiloj
- [http://hometown.aol.de/Questius/Polska/Warszawa.htm Bildoj pri Varsovio]
- [http://um.warszawa.pl/mapa/ Interaktiva urbomapo]
- [http://www.um.warszawa.pl/ Warszawa.pl] (pollinvga)
- [http://www.samper.pl/obrazki/panorama0.jpg Panoramo de la urbocentro]
- [http://www.starawarszawa.pl malnovaj poŝtkartaj fotoj]
- [http://www.1944.pl Muzeo pri la Varsovia Ribelo de 1944] (kvinlingva)
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto W
EdE-W
ja:ワルシャワ
ko:바르샤바
simple:Warsaw
EburbordoGeografio > Afriko > Ebur-Bordo
----
Dosiero:eburbordo.gif
Côte d'Ivoire (fr) [kodiVŬA']
Lando en okcidenta Afriko.
- Landkodo: CI.
- E-nomo: [a] Eburio, Kotdivuaro. [o] Respubliko Ebur-Bordo.
- Nacia nomo: Republique de Côte d'Ivoire.
- Etimologio: la landnomo franclingve signifas "ebura bordo".
- Areo: 322.463 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: Robert GUEI.
- Ĉefurbo: Jamusukro (90 mil).
- Urboj: Abiĝano (2.530 mil)
- Loĝantaro: 13.978 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: franca.
- Eksporto: kafo, kakao, naftoproduktoj, konstrulignaĵo.
- Pokapa GNP: 660 $.
- Organizoj: UNO (1960)
- Historio: de 1893 estis kolonio de Francio. En 1960 akiris sendependecon.
Esperanto en Ebur-Bordo
Ebur-Borda Esperanto-Asocio anas en UEA.
Ekstera ligo
- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/Afriko/Ebur-Bordo/ Kategorio en DMoz]
!
ja:コートジボワール
ko:코트디부아르
ms:Côte d'Ivoire
simple:Côte d'Ivoire
zh-min-nan:Côte d'Ivoire
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Politiko
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
ĈikagoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Ilinojo > Ĉikago
----
Ilinojo
Ĉikago (anglalingve, Chicago [ŝiKAGo]) - "La dua urbo", "La urbo de larĝaj ŝultroj", "La porkbuĉisto por la mondo", "La venta urbo". Plej granda urbo en la ŝtato Ilinojo, tria plej granda urbo en Usono. Loĝantoj 2,9 milionoj, en la ĉikaga regiono, 9,6 milionoj. Centro por teknologio kaj scienca esplorado, fabrikado kaj transporto. Centro ankaŭ por komerco en agrikulturaj akcioj. Etne tre diversa urbo, kvartaloj de hindoj, ĉinoj, meksikanoj, portorikanoj, poloj kaj aliaj etnoj troviĝas en la urbo. Konataj manĝaĵoj: dika pico, pola (fum)kolbaso, rostkolbaso, kaj porkaĵo.
La nomo venis el indiana frazo kiu signifas "odoro de sovaĝa cepo." Ĉikago estis la loko de Fortikaĵo Dearborn, kie masakriĝis blankhaŭtuloj fare de indianoj en la jaro 1812. La urbo korporaciiĝis en 1833. La urbo pro ĝia oportuna loko por translanda transporto (lago Miĉigano estas obstaklo kontraŭ okcidenta progreso) la urbo rapide kreskiĝis. en 1871 granda fajro, kiun laŭlegende flamigis bovo, detruis la centron de la urbo. Ĝi rekonstruiĝis kaj en 1893 la urbo triumfe okazigis la mond-foiron "Kolumbia Ekspozicio." Je 1900, Ĉikago estis la 6a plej granda urbo en la mondo. Dua mond-foiro okazis en 1933, nomata "Jarcento de Progreso." Dum la alkohol-malpermeso en Usono, Ĉikago gajnis fifamon pro mafia agado kaj polica kontraŭagado.
Dum la dua mondmilito, la Projekton Manhattan oni starigis en Universitato de Ĉikago, por esplori la eblecon de krei atoman bombon. Pli da nobelpremiitoj ligiĝas al tiu universitato ol iu ajn institucio. La amasbuĉejoj en la centro allogis nigrahaŭtajn homojn al laboro kaj el subpremo en la sudaj ŝtatoj. Samtempe la urbo suferis pro la eliro de multaj loĝantoj al la pli verdaj antaŭurboj. Grandaj domaj projektoj konstruiĝis en la urbo, kiuj ne kuracis problemojn de povreco sed kreis pliajn problemojn. En la 1990-aj jaroj, la Chicago Bulls kun Michael JORDAN gajnis mondskalan famon en korbopilko.
La urbo havas fortan Esperanto-grupon, kaj gastigis la landan kongreson de ELNA en 1962, 1973, kaj 1989.
Eksteraj ligoj
- [http://egov.cityofchicago.org Oficiala urba retejo] (angle)
- [http://www.esperanto-chicago.org Esperanto-Societo de Ĉikago]
ja:シカゴ
ko:시카고
simple:Chicago, Illinois
th:ชิคาโก
DilDil estas volapukido proponita de Fieweger el Breslau, Germanio, en 1893. Tre eble Fieweger estas kaŝnomo, la aŭtoro prezentas la lingvon kvazaŭ kreitan de iu Dro. Gül el Bagdado, kvankam Gül estas turka nomo.
Nombroj (1-10): un, tun, zan, fir, bej, siz, sib, sek, nov, unez.
=Bibliografio=
- Fieweger
Dil o med gutun kaipeni fra nepoz ze gloz doka Gül en Bagdad
1893;
- Fieweger
International Verkehrssprache Dil oder bestes Verstaendigungsmittel zwischen den Nationen nach dem System des Dr. Gül in Bagdad
Boston: 1893;
- Fieweger
Stammwörterbuch des Dil
Breslau: Aderholz, 1894
kategorio:volapukidoj
Mihály SÁROSSYEsperanto-teatro > Mihály SÁROSSY
----
SÁROSSY Mihály [ŝarosi], hungaro, estis esperanto-aktoro kaj kantisto kiu ludis inter alie kun Julio BAGHY. Naskiĝis en 1893 en Budapesto. Esperantistiĝis dum la rusa militkaptiteco.
Granda sukceso dum la UK en Nurenbergo ĉe la prezentado de L. M. Populara kantisto dum artaj vesperoj, ankaŭ li partoprenis ekzemple en "La paĝio del' reĝino", de Jenö HELTAI kaj Emil MAKAI, en postkongreso de la 13-a UK en Prago en Budapeŝto en 1921 kaj en Ginevra de Edmond PRIVAT prezentita en 17-a UK en Ĝenevo.
Estis du E-gramofondiskoj kun liaj kantoj. Lin oni povas aŭdi en Esperanta Songazeto prezentante "La arto" registrita en 1938.
Citita en
SÁROSSY Mihály
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S
EdE-S
SAROSSY
Emilie SUCHARDOVÁĈeĥaj esperantistoj
Emilie SUCHARDOVÁ (1893-1934) estis ĉeĥa esperantistino, blindulino, komitatanino de SOĈNE.
29-a de junio----
Historio > Tagoj > la 29-a de junio
----
La 29-a de junio estas la 180-a tago de la jaro (la 181-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 185 tagoj restas.
Je la 29-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- 1906: Fondo de Brazila Klubo Esperantista, unua E-Grupo de Rio-de-Ĵanejro.
Naskiĝoj
- 1746 : Joachim Heinrich CAMPE, verkisto kaj pedagogo
- 1861 : Dr. William MAYO, kuracisto
- 1893 : Pedro CASAS
- 1900 : Antoine de SAINT EXUPÉRY, franca verkisto
- 1941 : Kwame TURE, (nask. Stokeley Carmichael)
- 1951 : Keno DON ROSA
Mortoj
- 1861 : Elizabeth Barrett BROWNING, poetino
- 1895 : Thomas Henry HUXLEY, sciencisto
:::Brazilo : Divisa : Floriano PEIXOTO
- 1927: John Cyprian RUST
- 1940 : Paul KLEE, svisa artisto
- 1969 : Moise THSOMBE, Premiero de la Demokratia Respubliko Kongo
- 2003 : Katharine HEPBURN, aktorino
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:6月29日
ko:6월 29일
simple:June 29
th:29 มิถุนายน
Pedro CASASEdE-C
Urugvaja esperantisto
Pedro CASAS (kazas), urugvajano, librotenisto kaj ĵurnalisto, poste inĝ. de radio. Naskiĝis en la 29-a de junio 1893 en Mosuitos, mortis la 23-an de januaro 1959. Esperantisto de 1913. Estis sekretario kaj prezidanto de UES. Ĉefa aranĝinto de la 1-a Sudamerika Esperanto Kongreso. Profesia ĵurnalisto, kiu multe propagandis kaj skribis pri Esperanto.
19-a de julio----
Historio > Tagoj > la 19-a de julio
----
La 19-a de julio estas la 200-a tago de la jaro (la 201-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 165 tagoj restas.
Je la 19-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 1870 : Komenciĝas la milito inter Francio kaj Germanio
Naskiĝoj
- 1814 : Samuel COLT
- 1819 : Gottfried KELLER, Svislando
- 1834 : Edgar DEGAS, pentristo
- 1863 : Hermann BAHR
- 1879 : Francio : Nehou : Eŭgeno LANTI
- 1893 : Vladimir MAJAKOVSKIJ
- 1898 : Herbert MARCUSE
- 1889 : J. R. G. ISBRÜCKER
Mortoj:
- 1965 : Syngman RHEE, 1-a prezidento de Sud-Koreo
- 2002 : Vasil STANOVIĈ
Specialaj tagoj kaj festoj:
- Nikaragvo : Tago de nacia liberigo
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 18-a de julio | 20-a de julio
- 19-a de junio | 19-a de aŭgusto
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:7月19日
ko:7월 19일
simple:July 19
th:19 กรกฎาคม
Vladimir MAJAKOVSKIJLiteraturo > Ruslingva Literaturo > Vladimir MAJAKOVSKIJ < Rusa lingvo
----
Vladimir Vladimiroviĉ MAJAKOVSKIJ (naskiĝis la 19-an de julio, 1893, mortis la 14-an de aprilo, 1930) estis rusa poeto.
Li naskiĝis en la kartvela vilaĝo Bagdadi, kiel filo de arbaristo. Jam en la aĝo de 14 jaroj li partoprenis demonstraciojn kontraŭ la caro. Post la subita morto de sia patro en la jaro 1906 lia familio transloĝiĝis al Moskvo. Tie li daŭrigis la lernadon en gimnazio, krome li pasie legis marksisman literaturon kaj aliĝis al la socidemokrata laborista partio de Rusio. En 1908 li devis forlasi la gimnazion, ĉar lia patrino ne plu havis la necesan monon por pagi la instruadon. Pro politika ribelemo Vladimir Majakovskij trifoje estis arestita, kaj striktajn punojn (ekz. deportadon) li nur eskapis pro sia juneco. En la soleco de la arestejo li en 1909 verkis siajn unuajn poemojn, kiujn tamen la gardistoj konfiskis.
Reveninte el la malliberejo, Majakovskij denove partoprenis la revolucian movadon. En 1911 li komencis studi arton. Li aliĝis al la futurisma grupo Gileja kaj publikigis en decembro 1912 siajn unuajn poemojn en la futurisma almanako Poŝĉeĉina obŝĉestvennomu vkusu. En la jaro 1914 li pro sia politika aktivado devis forlasi la altlernejon.
La liriko de Majakovskij fariĝis pli kaj pli agresema kontraŭ la politika sistemo siatempa. Liaj temoj estis amo, revolucio, religio kaj arto. Lia lingvaĵo estis la lingvaĵo de la simpla popolo, kaj per intensaj, provokaj tonoj li detruis la iluzion de la idealisma kaj romantisma poezio. Lia malfeliĉa amo al Lilja BRIK, la edzino de lia eldonisto Ossip BRIK, same kiel la revolucio kaj la milito influis lian verkadon.
De 1915 ĝis 1917 li vivis en Petrogrado (nuntempe: Peterburgo). Je la komenco de la revolucio li en maristaj teatroj deklamis poemojn. Reveninte al Moskvo li preparis politike agitantajn, satirajn afiŝojn por la rusa novaĵ-agentejo ROSTA. En 1919 li eldonis sian unuajn poemaron. Lia popurareco en la juna Sovetunio kreskis.
Sekvis pluraj vojaĝoj ene de Sovetunio kaj eksterlanden: ekz. al Francio, Germanio kaj Usono. La influo de tiuj ĉi vojaĝoj retroviĝis en verkoj kiel ekz. Moe otkrytie Ameriki (= Mia malkovro de Ameriko, 1925). En Usono li konatiĝis kun Elli JONES; el mallonga amrilato rezultis unu filino. Poste li enamiĝis al Tatjana JAKOVLEVA, al kiu li dediĉis la poemon Pismo Tatjane Jakovlevoj (1928).
Fine de la 1920-aj jaroj Majakovskij en sia verkaro pli kaj pli kritikis la novajn evoluojn en la socio, kiel lia satira dramo Klop (= La cimo) atestas. La lastajn monatojn de lia vivo karakterizis malsano kaj seniluziiĝo politika kaj privata.
La 14-an de aprilo 1930 li mortpafis sin mem.
En la jaro 1940 la naskiĝurbo de la poeto ricevis la nomon Majakovskij.
En Esperanto aperis
- Per voĉo plena : revoluciaj poemoj. - Leipzig: Ekrelo, 1930.
- Bone! : Poemo de l' oktobro. - Moskva: Unio de Sovetaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksteraj Landoj ; Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj, 1967
- Jubilee / trad. de Nikolaj V. LOZGAĈEV. - [La Chaux-de-Fonds]: Kooperativo de Literatura Foiro, 1988
- Per plena voĉo / En: Tutmonda sonoro. Vol. 2
Ekstera ligilo
[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.tradukita.m.html#vladimir_majakovskoj Rete legeblaj verkoj]
Majakovskij, Vladimir
Majakovskij, Vladimir
21-a de julio----
Historio > Tagoj > la 21-a de julio
----
La 21-a de julio estas la 202-a tago de la jaro (la 203-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 165 tagoj restas.
Je la 21-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 1900 : Unua Esperantista vespermanĝo en Parizo
- 1907 : Fondita la Brazila Esperanto-Ligo
- 1960 : Sirima BANDARANAIKE de Sri-Lanko fariĝis la unua virina ĉefministro en la mondo
Naskiĝoj
- 1893 : Hans FALLADA
- 1899 : Ernest HEMINGWAY, verkisto
- 1881 : Josef BURGER
- 1948 : Cat STEVENS
Mortoj
- 1796 : Robert BURNS, skota poeto
- 1870 : Joseph STRAUSS, komponisto
- 1964 : Luiz da COSTA PORTO CARREIRO Neto
- 1979 : Ludwig RENN, verkisto
- 1998 : Alan SHEPARD, usona kosmanaŭto
Specialaj tagoj kaj festoj
- Belgio: nacia tago
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:7月21日
ko:7월 21일
simple:July 21
th:21 กรกฎาคม
Hans FALLADALiteraturo > Germanlingva Literaturo > Hans FALLADA < Germana Lingvo
----
La germana verkisto Hans FALLADA [hans FAlada] naskiĝis je la 21-a de julio 1893 en Greifswald kaj mortis je la 5-a de februaro 1947 en Berlino. Lia reala nomo estis Rudolf DITZEN.
La vivo de la verkisto estas karakterizita de psikaj problemoj kaj alkoholmisuzo. Fininte la lernadon antaŭ la abiturienta ekzameno, li vivtenis sin per diversaj okupoj. La tempon de 1917 ĝis 1919 li pasigis ĉefe en hospitaloj por drogmaniuloj kaj en la 1920-aj jaroj li dufoje estis arestita pro defraŭdo. En la jaro 1929 li ediziĝis al Anna ISSEL, kies personeco fariĝis la modelo por la protagonistinoj de pluraj romanoj.
En la jaro 1932 Hans Fallada subite gajnis internacian famon: pro la socikritika romano Kleiner Mann, was nun?, temanta pri juna familio, kiu malgraŭ gravaj ekonomiaj problemoj majstris la vivon. Kuraĝigite de la sukceso Fallada aĉetis bienon en Norda Germanio kaj daŭrigis la verkadon de similaj romanoj, sed transiris al politike neŭtrala kaj amuza temaro, kiam la naziaj regantoj akre kritikis liajn verkojn.
En la jaro 1944 Hans Fallada eksedziĝis. Post la provo, mortigi sian eksedzinon, oni denove portis lin al hospitalo por drogmaniuloj. Unu jaron poste li edziĝis al virino, kiu same kiel li luktis kontraŭ sia manio. En 1947 - la jaro de lia morto - finfine aperis nova socikritika romano de la aŭtoro. Postmorte (1950) eldoniĝis lia membiografia romano Der Trinker (= La drinkulo).
Famaj verkoj:
- Der junge Godeschal (romano, 1920)
- Bauern, Bonzen und Bomben (romano, 1931)
- Kleiner Mann, was nun? (romano, 1932)
- Wer einmal aus dem Blechnapf frisst (romano, 1934)
- Wolf unter Wölfen (romano, 1937)
- Der ungeliebte Mann (romano, 1940)
- Damals bei uns daheim (membiografio, 1941)
- Jeder stirbt für sich allein (romano, 1947)
- Der Trinker (membiografio, eld. 1950)
Frits FAULHABEREdE-F
- nederlandaj
Frits FAULHABER (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1893 en Amsterdamo – mortis la 2-an de marto 1979 en Amsterdamo, Nederlando) estis nederlanda esperantisto, domfarbisto.
Esperantisto de 1912. Propagandis en la armeo 1917-18. Estrarano de FLEN 1920-23 kaj 1927-34. Redaktis ties organon Arbeider Esperantist en 1929, kunredaktisto de ĝia lingva aldono 1931-34. Prezidanto de la Laborista Esperanto-Ekzamena Komitato. Radio-paroladetoj, skriba kurso por kursgvidantoj, aŭtoro de "Konsilanta Gramatiko". Li ankaŭ estis membro de la literatura komitato de SAT.
Li estis tra pluraj jardekoj unu el la simboloj de la Esperanto-movado en sia lando. Faulhaber aktivis ĉefe en la laboristaj rondoj: estrarano 1920-1923, redaktoro de Arbeider Esperantist inter 1927 kaj 1934, prezidanto de ekzamena komitato ktp. Tamen, lia ĉefa kontribuo al Esperanto estas pli lingva ol movada. Faulhaber verkis tutan aron da nederlandlingvaj E-lerniloj, el kiuj pluraj akiris internacian renomon. Li estis ankaŭ fruktodona tradukisto. Dum multaj jaroj Faulhaber estis membro de la Akademio de Esperanto.
Verkoj
- Tra la labirinto de la gramatiko (8 eldonoj de post 1934)
- La komencanto
- Post la kurso (kun G. P. de Bruin, 1937)
- Ne tiel, sed tiel ĉi - konsilaro pri la stilo (1965)
- Esperanta mozaiko (1967)
- Faulhaber rakontas (1972).
Tradukoj
- Thijssen, Theo: La nevenkebla ĝeno (1939)
- Dekker, Maurits: La mondo ne havas atendejon (1951)
- Adema, Tjeerde: Dekkinga fuĝas (1957)
- Tiavea, Tuiavii de: La papalagoj (1963)
FAULHABER
FAULHABER
FAULHABER
FAULHABER
FAULHABER
FAULHABER
G. Demetrio KONSTANTOPOULOSKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K
G. Demetrio KONSTANTOPOULOS, greko milita farmaciisto. Naskiĝis en la 12-a de aŭgusto 1893 en Arta. Malnova Esperantisto, kiu fondis grupon en Arta jam 1909. En Joannina li instruis Esperanton en la klasika gimnazio kaj varbis multajn eminentulojn de sia restadejo.
22-a de aŭgusto----
Historio > Tagoj > la 22-a de aŭgusto
----
La 22-a de aŭgusto estas la 234-a tago de la jaro (la 235-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 131 tagoj restas.
Je la 22-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 1941 : Germanaj soldatoj atingis Leningradon
- 1943 : Kharkov estis liberigita
Naskiĝoj
- 1862 : Claude DEBUSSY, komponisto
- 1893 : Dorothy PARKER, Usono
- 1902 : Leni RIEFENSTAHL, germana reĝisorino
- 1920 : Ray BRADBURY, usona verkisto
- 1921 : Johan Hammond ROSBACH, norvega Esperanto-verkisto
- 1928 : Karlheinz STOCKHAUSEN, komponisto
- 1933 : Irmtraud MORGNER, verkistino
Mortoj
- 1280 : Nikolaŭ la 3-a, Papo
- 1850 : Nikolaus LENAU
- 1903 : Robert SALISBURY, brita ĉefministro
- 1957 : Leopoldo MACHADO BARBOSA
- 1978 : Jomo KENYATTA, la unua ĉefministro de Kenjo
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 21-a de aŭgusto | 23-a de aŭgusto
- 22-a de julio | 22-a de septembro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:8月22日
ko:8월 22일
simple:August 22
th:22 สิงหาคม
Dorothy PARKERLiteraturo > Anglalingva Literaturo > Dorothy PARKER < Angla Lingvo
----
Dorothy PARKER (naskiĝis la 22-an de aŭgusto, 1893, mortis la 7-an de junio, 1967) estis usona ĵurnalistino kaj verkistino.
Dorothy Parker naskiĝis en West End, Nov-Ĵerzejo. Ŝi komencis sian karieron verkante por revuoj kiel ekz. Vogue kaj Vanity Fair, poste fariĝis memstara verkistino.
Plej famaj estas ŝiaj rakontoj kaj poemoj, foje sarkaste humuraj, foje amare tristaj. Krome ŝi verkis dramojn, recenzojn kaj scenarojn. Ŝi mortis en Novjorko.
Famaj verkoj
- Such a Pretty Little Picture (rakonto, 1922)
- Enough Rope (poezio, 1926)
- Sunset Gun (poezio, 1928)
- Big Blonde (rakonto, 1929)
- Close Harmony (dramo, 1929 - kun Elmer RICE)
- Laments for the Living (rakontoj, 1930)
- Death and Taxes (poezio, 1931)
- After such Pleasures (rakontoj, 1933)
- The Ladies of the Corridor (dramo, 1953 - kun Arnaud D'USSEAU)
Eksteraj ligiloj
[http://www.metrodemontreal.com/matt/esperanto/parker Parker Parkere - Rete legeblaj verkoj] tradukitaj de Mateo McLAUCHLIN
Antono LLINÁS BELLVEHIKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto LLLINÁS BELLVEHI Antono
Kategorio:Hispanaj esperantistoj
Laŭ EdE
Antono LLINÁS BELLVEHI (ljinas beljvehi), hispano, ĝis 1921 komercisto, poste ŝtata oficisto. Naskiĝis en la 13-a de septembro 1893 en Santa Coloma de Farners. Esperantisto de 1911, starigis grupojn, verkis artikolojn. Aktiva SAT-ano.
Aldono
Li forpasis en 1993
16-a de septembro----
Historio > Tagoj > la 16-a de septembro
----
La 16-a de septembro estas la 259-a tago de la jaro (la 260-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 106 tagoj restas.
Je la 16-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1810 : Meksiko sendependiĝas
Naskiĝoj
- 1888 : Frans Eemil SILLANPÄÄ, Finnlando
- 1892 : Werner BERGENGRUEN
- 1886 : René DUBOIS
- 1893 : Alexander KORDA
- 1924 : Lauren BACALL
- 1927 : Peter FALK
Mortoj
- 1736 : Gabriel Daniel FAHRENHEIT
- 1977 : Maria CALLAS, Francio
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:9月16日
ko:9월 16일
simple:September 16
th:16 กันยายน
Alexander KORDASiro Alexander Korda fakte Sándor László KELLNER ( - 16-a de septembro de 1893 en Pusztatúrpásztó, Hungario; † 23-a de januaro de 1956 en London) estis juddevena hungara-brita filmproducento kaj reĝisoro.
Post la pariza studvojaĝo, li unuafoje ricevis eblon por reĝisorado en Kolozsvár en 1916 ĉe JANOVICS Jenő [janoviĉ jeno]. Li iĝas sukcesa reĝisoro kaj poste ĉefreĝisoro de la propra filmprodukta firmao, Corvin.
Dum la Hungara Sovetrespubliko en 1919 li agadis kiel direktorano kaj kiel arta gvidanto de la hungara filmproduktado. Post kolapso de la komunisma ekpserimento en Hungario, li forlasas la landon kaj eklaboras en 1919 en Aŭstrio. Li kreas en 1923 propran fimproduktan firmaon en Berlin. En 1926 li laboras alterne en Britio kaj Hollywood. En 1932 li kreas propran fimproduktan firmaon en Anglio, London Film.
Korda faris mutfilmojn en Hungario ekde 1914 kaj kelkajn filmojn en Aŭstrio. Fine de la 1920-aj jaroj, li translokiĝis al Anglio kaj komencis surfilmigi tie laŭtfilmojn. Kiel producento li helpis la junajn talentojn kaj apogis Laurence OLIVIER, David LEAN kaj Carol REED.
Alexander Korda mortis en 1956 je koratako. Li estis frato de reĝisoro Zoltan KORDA (KORDA Zoltán).
Li ricevis kavaliran rangon pro la renaskigo de la angla filmindustrio.
Lian nomon portos - laŭ planoj ekde novembro de 2005 - filmstudio en Hungario, en Etyek, konstruata far Andy VAJNA.
Filmografio (laŭtfilmo)
- 1930 - Lilies of the Field
- 1931 - Marius - komuna reĝisorado kun Marcel PAGNOL
- 1933 - The Private Life of Henry VIII. - kun Charles LAUGHTON kaj Robert DONAT
- 1934 - The Private Life of Don Juan (kun Douglas Fairbanks sen. kaj Merle Oberon)
- 1936 - Rembrandt - kun Charles Laughton
- 1941 - That Hamilton Woman - kun Vivien Leigh kaj Laurence Olivier
- 1945 - Perfect Strangers - kun Robert Donat kaj Deborah Kerr
- 1947 - An Ideal Husband - kun Paulette Goddard
filmografio (kiel produkatnto)
- 1934 - The Scarlett Pimpernel - reĝisorado: Harold Young (kun Leslie Howard kaj Merle Oberon)
- 1936 - The Man Who Could Work Miracles - reĝisorado: Lothar Mendes
- 1937 - I, Claudius - reĝisorado: Josef von Sternberg (kun Charles Laughton kaj Merle Oberon)
- 1937 - Elephant Boy - reĝisorado: Zoltan Korda (kun Sabu)
- 1939 - The Four Feathers - reĝisorado: Zoltan Korda
- 1940 - Ŝtelisto de Bagdad - reĝisorado: Ludwig Berger (kun Sabu kaj Conrad Veidt)
- 1941 - Lydia - reĝisorado: Julien Duvivier (kun Merle Oberon)
- 1942 - Esi aŭ neesti - reĝisorado: Ernst Lubitsch (kun Carole Lombard kaj Jack Benny)
- 1942 - La ĝangala libro - reĝisorado: Zoltan Korda (kun Sabu)
- 1948 - Anna Karenina - reĝisorado: Julien Duvivier (kun Vivien Leigh kaj Ralph Richardson)
- 1949 - La tria hompo - reĝisorado: Carol Reed (kun Joseph Cotten kaj Orson Welles)
- 1955 - Storm over the Nile - reĝisorado: Zoltan Korda
Korda
Fuĵisaŭa ĈikaoEdE-F
- japanaj
FUĴISAŬA Ĉikao,(Hepburn: FUJISAWA Chikao), japano, antaŭe: membro de Konstanta Sekretariejo de Ligo de Nacioj en Ĝenevo; prof, de imp. Univ. de Kyuŝu (historio moderna de int. politiko). Nun: publicisto, sekr. de studejo de spirita kulturo en J Ministrejo por Edukado; laboras por plibonigi kulturajn rilatojn inter Japanujo kaj Ĉinujo. L. K. Direktoro de Japana Esperanta Instituto. Honora membro de Hungara Esperanta Societo. Naskiĝis en la 18-a de septembro 1893 en Tokyo-si. Fondis JEI kun Ossaka kaj Asai. Penis kun Privat por ke Ligo de Nacioj faru utilan rezolucion por Esperanto kaj sukcesis. Ĉeestis Universala Kongreso de Esperanto en Hago kaj Prago. Prez. de JE Kongreso en Hukuoka, 1927, Tokyo, 1932. Flua E oratoro kaj poligloto. Verkis: "Japanujo kaj mondlingvo", Esperanto, 1922; "Pri historia evoluado de moderna Japanujo, kondukinta alta renovigo de imperiestra reĝimo en 1868", 1926.
Kategorio:Japanio
22-a de septembro----
Historio > Tagoj > la 22-a de septembro
----
La 22-a de septembro estas la 265-a tago de la jaro (la 266-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 100 tagoj restas.
Je la 22-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1791 : Michael FARADAY, brita fizikisto
- 1891 : Hans ALBERS, germana aktoro kaj kantisto
- 1893 : Hans LEIP
- 1896 : Zdeněk ŠTĚPÁNEK
Mortoj
- 1826 : Johann Peter HEBEL, verkisto
- 1976 : Nazarena CARUANA, aktiva malta esperantisto
- 2003: Armand PIEN
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ :
- 21-a de septembro | 23-a de septembro
- 22-a de aŭgusto | 22-a de oktobro
- Historio - Tagoj.
ja:9月22日
ko:9월 22일
simple:September 22
th:22 กันยายน
Hans LEIPLiteraturo > Germanlingva Literaturo > Hans LEIP < Germana Lingvo
----
Hans LEIP [hans lajp] (naskiĝis la 22-an de septembro, 1893, mortis la 6-an de junio, 1983) estis germana verkisto.
Kiel filo de maristo li naskiĝis en Hamburgo. Li elprovis sin inter alie kiel instruisto, pentristo kaj grafikisto kaj faris plurajn ŝipvojaĝojn. Ekde 1923 li vivtenis sin de la verkado.
Al lia verkaro apartenas romanoj kaj rakontoj, dramoj kaj poemoj, kiujn li grandparte mem bildigis. Grandan popularecon akiris lia poemo Lili Marleen, kiun li verkis en sia trista humoro antaŭ la soldatiĝo en la jaro 1915. Presite ĝi fakte aperis nur dek du jarojn poste, en 1937, en la poemaro Die kleine Hafenorgel. En 1938 Norbert SCHULTZE kreis la melodion, kaj la radiostacio por germanaj soldatoj Soldatensender Belgrad regule disvastigis la kanton. Kvankam la teksto estas verkita el la perspektivo de soldato, la popularaj versioj estas kantataj de virinoj, ekz. Marlene DIETRICH, kaj Lale ANDERSEN, kiu per tiu ĉi kanto famiĝis.
Hans Leip mortis en Fruthwilen, Svislando.
Listo de verkoj
- Godekes Knecht (romano, 1925)
- Jan Himp und die kleine Brise (romano, 1934)
- Die kleine Hafenorgel (poemaro, 1937; en 1948 pli amplekse sub la titolo Die Hafenorgel)
- Das Muschelhorn (romano, 1940)
- Ein neues Leben (rakontoj, 1946)
- Der große Fluß im Meer (romano, 1954)
- Glück und Gischt (rakontoj, 1960)
- Am Rande der See (rakontoj, 1967)
- Aber die Liebe... (romano, 1969)
Eksteraj ligoj
- [http://www.cinquantini.it/esperant/kantoj/germanaj.html Lili Marleen en Esperanto]
17-a de oktobroHistorio > Tagoj > la 17-a de oktobro
----
La 17-a de oktobro estas la 290-a tago de la jaro (la 291-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 75 tagoj restas.
Je la 17-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 1918 : Jugoslavio deklaratas respublikon
- 1970 : Anwar SADAT fariĝis prezidento de Egipto
Naskiĝoj
- 1813 : Georg BÜCHNER
- 1893 : Charles PICHON
- 1903 : Nathanael WEST
- 1915 : Arthur MILLER, Usono
- 1918 : Rita HAYWORTH
- 1920 : Miguel DELIBES, Hispanio
Mortoj
- 1910 : Kurd LASSWITZ
- 1931 : Viktor HAWLIK
- 1944 : Adolf SCHMIDT, Germanio
- 1951 : Bernhard KELLERMANN
- 1973 : Ingeborg BACHMANN, Italio
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ:
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- 16-a de oktobro | 18-a de oktobro
- 17-a de septembro | 17-a de novembro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:10月17日
ko:10월 17일
simple:October 17
th:17 ตุลาคม
Legendary- Zao
Legendary is a "best of" album by Zao. It was released on December 17, 2003 on Solid State/Tooth & Nail/EMI Records.
Track listing
#"Skin Like Winter"
#"Five Year Winter"
#"A Fall Farewell"
#"Suspend Suspension"
#"Walk On By, Walk On Me"
#"Ravage Ritual"
#"Times Of Serparation"
#"Savannah"
#"The Race Of Standing Still"
#"Free The Three"
#"Angel Without Wings"
#"Ember"
#"The Ghost Palm"
#"Trash Can Hands"
#"The Icarus Complex"
#"One Last Time"
#"All Dressed Up (With No Place To Go)"
Personnel
- Dan Weyandt – vocals
- Scott Mellinger – guitar/bass
- Russ Cogdell – guitar/bass
- Jesse Smith – drums/guitar/vocals
- Rob Horner – bass
- Brett Detar – guitar/bass
- Shawn Jonas – vocals
- Roy Goudy – guitar
- Mic Cox – bass
- Corey Darst – vocals
Quotes
"Zao were quite literally one of the first few heavy bands to truly break out of the Christian underground scene and gain the attention and admiration of secular audiences... From their humbly loose hardcore beginnings to their overpowering metal meets death grind days, all the way to their progressive almost Neurosis like moments, the group have never been afraid to push themselves and 'Legendary' isn't afraid to show it... A fitting tribute to one of the underground's greats." —ThePRP.com
Category:2003 albums
Category:Zao albums
Category:Hardcore punk albums
zujer bielizna erotyczna venice luxury hotels spielautomaten wagi
|
|
|
| |