Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1894

1894

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1894 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1894 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto eldonita de Zamenhof.
- Kreita planlingvo Communia.
- Balotado pri ŝanĝoj en Esperanto. La propono de Zamenhof (uzi la -i por la pluralo anstata la nuna -oj e forigi la ĉapelojn) ne sukcesis.
- Usono : astronomo Lowell konstruatigis marsan observodomon meze de Arizono.
- Eŭskio : Sabino DE ARANA-GOIRI kreas la Eŭskan flagon.
- Usono : Milton HERSHEY fondas la Hershey Chocolate Company en Hershey, Pensilvanio.

Naskiĝoj


- 7-a de januaro: Józef LITAUER
- 23-a de januaro : Joseph NELS
- 4-a de aprilo: Einar ADAMSON
- 8-a de aprilo : Francio : Metz: humuristo Raymond SCHWARTZ
- 27-a de aprilo: Vincenzo MUSELLA
- 6-a de majo : Leon COURTINAT
- 27-a de majo : Usono : Dashiell HAMMETT
- 9-a de junio : Nederlando: P. W. BAAS
- 22-a de julio : Vince TÓTH
- 22-a de julio : Oskar Maria GRAF
- 22-a de julio : Erik Alfred Torbjörn COLLINDER
- 26-a de julio : Aldous HUXLEY
- 4-a de oktobro: Frans G. BENGTSSON
- 21-a de oktobro : Japanio : EDOGAWA Ranpo
- 10-a de novembro : Lisa TETZNER
- 11-a de decembro : Rolf BUGGE PAULSEN
- 25-a de decembro: Saul J. JAFFE
- Usono : Pensilvanio : Berks : Paul Brendle HORNING
- Vasilij ĴELEZNJAKOV

Mortoj


- 1-a de januaro : Heinrich Rudolf HERTZ
- 20-a de septembro : Heinrich HOFFMANN
- 3-a de decembro : Samoo : Robert Louis STEVENSON ----
1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1894년 simple:1894

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

19-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento Jaroj:
18011802180318041805 18061807180818091810
18111812181318141815 18161817181818191820
18211822182318241825 18261827182818291830
18311832183318341835 18361837183818391840
18411842184318441845 18461847184818491850
18511852185318541855 18561857185818591860
18611862186318641865 18661867186818691870
18711872187318741875 18761877187818791880
18811882188318841885 18861887188818891890
18911892189318941895 18961897189818991900
ja:19世紀 ko:19세기 simple:19th century th:คริสต์ศตวรรษที่ 19 zh-min-nan:19 sè-kí

Normala jaro komenciĝanta lunde

Normala jaro komenciĝanta lunde. Ĉi tiaj jaroj estas (laŭ gregoria kalendaro): 1590 1601 1607 1618 1629 1635 1646 1657 1663 1674 1685 1691 1703 1714 1725 1731 1742 1753 1759 1770 1781 1787 1798 1810 1821 1827 1838 1849 1855 1866 1877 1883 1894 1900 1906 1917 1923 1934 1945 1951 1962 1973 1979 1990 2001 2007 2018 2029 2035 2046 2057 2063 2074 2085 2091 2103 2114 2125 2131 2142 2153 2159 2170 2181 2187 2198 Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je lundo Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je dimanĉo kategorio:Kalendaro

Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto

EdE-E Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto, estis eldonita de Zamenhof en 1894, Varsovio, 43 p., 7-a eld. 1910, 55 p. La sola plena lernolibro de E, verkita de Zamenhof. Ĝi konsistas el 42 ekzercoj, el kiuj la kvar unuaj instruas pri la ĝusta legado (alfabeto, akcento), la ceteraj prezentas gradigitajn E tekstojn (apartaj frazoj kaj fabelo La Feino); al tiu ekzerco estas aldonita kvinlingva komentario klariganta ĉiun novan vorton kaj ĉiun gramatikan regulon. En 1905 ĝi konsistigis la duan parton de Fundamento de E (v) do ĝi fariĝis netuŝebla. M. ŜIDLOVSKAJA.

Communia

Komunia lingvo (Communia) estas planlingvo proponita de J. STEMPFL en 1894. Ĝi estas bazita sur latina lingvo. Louis COUTURAT e Leopold LEAU citis ĝin en sia Histoire de la langue universelle. Ĝi estas evoluigita formo de Myrania, reformita, simpligita kaj pli analiza. Ĝi estas tre naturalisma, ĝiaj radikoj naturaj, ne deformitaj, estas prenitaj el la latina, kun derivo neregula, eble pli neregula ol en la latina lingvo men. Nombroj (1-10): un dui tri quadri quini sexi septi octi noni dezi. =Bibliografio= Libert, Alan.
Artificial Descendants of Latin
Lincom GmbH, 2003
140 pp.
ISBN 3895868183 La projekto recevis la bibliotekan kodon 417.7 “1894” de Biblioteko Butler. Kategorio:Modifita latina

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Marso

Vidu ankaŭ dio Marso. Ne konfuzu ĝin kun mardomarto. ----
  • Nomo: Marso (Sol IV)
  • Diametro: 6794 km
  • Maso: 0,64219 . 1024 kg (0,107 da tero)
  • Loko: la 4-a planedo, 227,94 milionoj km for de la Suno (1,52 AU).
  • Tago: 88 642,6 s (24h 37m 22,6s)
  • Jaro: 59,355 Ms (686,98 tertagoj)
  • Gravito: 3,7 m/s2 (0,38 da tergravito)
  • Temperaturo: 190 K – 240 K
  • Atmosfero: 95% karbona dioksido, 3% nitrogeno, 1,6% argono (premo: 7 mb)
  • Koloro: ruĝa (hejmo de giganta, ruĝa porko, laŭ melanezianoj)
  • Lunoj: 2: Fobo, Dejmo
  • Eltrovinto: antikvulo
  • Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
  • Nuna loko en la Zodiako: Virgo (decembro 2002)
Marso, frato de Tero kaj Venuso, estas malgranda, malvarma, dezerta mondo. Simile al Tero, ĝia tago daŭras 24,6 horoj, ĝi havas sezonojn, polusan glacion kaj eble iam havis riverojn kaj grandan maron. Aliflanke, Marso estas multe pli malgranda ol Tero, tial ĝi ne povas teni sufiĉan aeron, sub sia roza ĉielo, por varmigi sin kaj allasi grandan floradon de vivo : la nuna aero estas tiel maldensa kaj malvarma, ke akvo ne povas esti fluida, kaj eĉ akva glacio ne fandas sed bolas (kiel glacio de karbona dioksido sur Tero). Se vi starus sur Marso sen premovesto, al vi estus tre malvarma sed via sango bolus!
Dosiero:vikinglander1-1-thumb.jpg
La surfaco de Marso fotografita per la spacprobo Viking.
[http://www.wikipedia.com/upload/vikinglander1-1.jpg Pligrandigu bildon]

Geografio

Kvankam Marso estas pli malgranda ol Tero, la areo de tero seka estas la sama. La nordo atestas pri antikva akvofluado – pri riveroj kaj eĉ granda maro – sed la sudo estas tre kraterita, kiel la Luno aŭ Merkuro. La suda tero estas multe pli alta ol la nordo. Marso, kiel la Tero, havas polusan glacion, glacio akva ĉe la norda poluso kaj glacio karbon-dioksida ĉe la sudo. Marso havas la plej altan monton konatan al homo, Olympus Mons ("monto Olimpo"), kiu estas 24 km alta de bazo al pinto! Eĉ ĉe la bazo (500 km en diametro), la klifo estas 6 km en alteco. Marso ankaŭ havas grandegan kanjonon, Valles Marineris, kiu estas 4000 km en longeco kaj 2–7 km en profundeco. En la sudo estas kratero mezuranta 2000 km en diametro kaj 6 km en profundo: Hellas Planitia ("Helenio ebenaĵo"). Por komparo, la pinto de Monto Everesto sur Tero estas 8,850 km super la maro. (Laŭ internacia konsento, la nomoj de marsaj lokoj estas en la latina).

Vivo?

Klare, la granda demando estas: Ĉu Marso ebligas – nun aŭ iam – vivon? Tra 20-a jarcento, la penso kaj kredo pri la ekzisto de marsa vivo alternadis: Dum la 1930-aj jaroj, inteligenta vivo sur Marso ŝajnis tiel probabla, ke usona radioprezento reĝisorita de Orson WELLES pri La Milito de Mondoj laŭ romano de H. G. WELLS pri invado de marsanoj sur Tero, estis kredita kiel prava novaĵo! H. G. WELLS Tia kredo en anglalingvaj landoj estis instigita de mistraduko de verko de la kolorblinda, itala astronomo, Schiaparelli. En 1877 li diris, ke li eltrovis kanalojn sur Marso. Sed la angla lingvo havas du vortojn por "kanalo": canal por kanalo artefarita kaj channel por kanalo natura. Schiaparelli pensis pri kanalo natura, sed lia vorto estis tradukita en la anglan kiel canal – kanalo artefarita, implicinte vivon inteligentan sur Marso. La usona astronomo Lowell, ekscitite de la "eltrovo", konstruis observatorion en la dezerto de Arizono en 1894 por mapi Marson. Lowell eltrovis (probable preter la povo de sia teleskopo!) pli ol 500 tiajn kanalojn artefaritajn, produkton de civilizo mortanta. Tia Marso estis priverkita de la sciencfikciaj aŭtoroj H. G. WELLS en 1898 en Milito de la Mondoj kaj Edgar Rice BURROUGHS en la 1930-aj jaroj en sia serio pri Barsoom (la indiĝena nomo por Marso, laŭ Burroughs. Burroughs ankaŭ verkis la serion pri Tarzano, homo de la ĝangalo). Ankaŭ en Rusio romano kaj filmo "Aelita" traktis la "marsan imperion". Sed dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, robotoj senditaj al Marso eltrovis planedon dezertan kaj kruelan. En 1976, Viking 1 & 2 vojaĝis al Marso por eltrovi proprainstrumente, ĉu vivo ja ekzistas sur Marso. Kvankam iuj el ĝiaj eksperimentoj sukcesis, aliaj malsukcesis. Ne havante sufiĉan pruvon, sciencistoj konkludis, ke vivo ne ekzistas sur Marso. La espero (kaj eĉ timo) pri marsa vivo disfalis. Sed dum la 1990-aj jaroj, la bildo ŝanĝiĝis ankoraŭ denove. En 1996 roko de Marso, kiu falis al Tero, estis eltrovita, kiu ŝajne atestis pri vivo antikva sur Marso. En la roko kemiaĵoj estas trovitaj, kiuj ordinare estas formitaj de vivo, ne de iu ajn alia procezo konata.

La Nova Flugaro

La nova flugaro de robotoj, kiu estas sendata al Marso inter 1996-2005, eble plue klarigos la demandon pri vivo. La unuaj robotoj alvenis al Marso je la somero de 1997 por mapi Marson en detalo kaj esplori la supraĵon. La misio de Pathfinder ankaŭ alvenis en la sama somero, en Ares Vallis ("valo de Ares, helena samvalorulo de romia Marso"), kie antaŭ 1-3 miliardoj jaroj estis grandega inundo. Pathfinder sendas robotan veturilon, Sojourner, por esplori la terenon. En 1999 alia misio al Marso estis senditaj de Usono por esplori la sudan poluson, sed ĝi fiaskis. Kiel rezulto, en 2000, Usono malambiciigis sian programon por Marso, kaj ĝia espero venigi marsajn rokojn al la Tero estis detruita. La sekvonta roboto sendita al Marso estis Beagle 2 el Eŭropo (Beagle 1 estis la ŝipo de Darvino). Ĝi estis lanĉita de orbitulo Mars Express (lanĉita de Tero la ) kaj surmarsiĝis la . Ĉar poste neniam establiĝis radia kontakto, ĝi supozeble estis detruita. Mars Express funkcias kaj faris multajn fotojn de la marsa surfaco. Komence de 2004 sukcese almarsiĝis la usonaj sondiloj Spirit (MER-A) kaj Opportunity (MER-B). En aŭgusto 2005 estis lanĉita la usona mars-sondilo Mars Reconnaissance Orbiter. En 2003, Marso estis 56 milionojn da km proksime de Tero -- la plej proksima distanco ĝis 2287. La planedo Marso nomiĝas laŭ la romia Dio Marso, verŝajne pro sia sangruĝa koloro.
- John Hickman The Political Economy of Very Large Space Projects Journal of Evolution and Technology. Vol. 4, November 1999. [http://www.transhumanist.com/volume4/space.htm Terraforming] ---- Kategorio:Sunsistemo als:Mars (Planet) ja:火星 ko:화성 ms:Marikh simple:Mars (planet) th:ดาวอังคาร

Arizono

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Arizono ---- Dosiero:us-az.gif Arizono (angle, Arizona) fariĝis la 48-a ŝtato de Usono je la 14-a de februaro 1912. Ĝi estis la lasta de la tuŝantaj 48 ŝtatoj eniri la union. Kelkaj geografiaj elstaraĵoj en Arizono estas la Kanjono Granda, altebenaĵo Kaibab, la pentrita dezerto kaj dezerto Sonoran, kaj la ŝtonigita arbaro. Loĝantaro: 5,130,632 (en 2000)
Ĉefurbo: Phoenix TTT-ejo de Arizono en la angla http://www.state.az.us Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:アリゾナ州 ko:애리조나 주

Eŭskio

ja:バスク国自治州 Geografio > Eŭropo > Eŭskio ---- Dosiero:es-pv.gif Dosiero:es-pv.gif Eŭskio, aŭ Vaskio, (eŭske Euskal Herria) estas la tradicia lando de la Eŭskoj. Ĉar la Eŭskoj neniam havis fortegan politikan unuecon, ĝi nuntempe troviĝas en situacio simila al tiu de dispecigita Kurdio: Du el ĝiaj tri ĉefaj partoj troviĝas ene de la Hispana regno, dum Norda Eŭskio estas Franca. En vastaj areoj ĝi jam estas kulture latinidigita, kun ofta perdo de la nura antaŭhindeŭropa lingvo de Eŭropo, la Eŭska. Eŭskio, vastasence, ampleksas la jenajn sep provincojn: Ene de Hispanio: :En Eŭska Aŭtonomia Komunumo (ofte nomata "Eŭskio" ankaŭ):
- Alavo (eŭske Araba, hispane Álava)
- Gipusko (eŭske Gipuzkoa, hispane Guipúzcoa)
- Biskajo (eŭske Bizkaia, hispane Vizcaya) :Navara Aŭtonoma Komunumo
- Navaro (Eŭske Nafarroa, hispane Navarra) Ene de Francio (oficiale en departemento Atlantikaj Pireneoj, france Pyrénées-Atlantiques):
- Lapurdo (eŭske Lapurdi, france Labourd)
- Malalta Navaro (eŭske Behenafarroa, france Basse Navarre)
- Zubero (eŭske Zuberoa, france Soule) La flago de Eŭskio nomatas Eŭske "Ikurrina". Eŭskaj naciistoj klopodas konservi sian antikvan lingvon viva, kaj akiri sendependecon de Hispanio kaj Francio.



Pensilvanio

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Pensilvanio ---- Dosiero:us-pa.gif Pensilvanio (angle, Pennsylvania [pensilvejnja]) estis brita kolonio de Nordameriko (1682-1776) kaj nun estas unu el la 50 ŝtatoj de Usono, havante 12,3 milionojn homojn kaj 119.290 km2 da areo. Ĝi estas en la nordoriento de la lando, inter Novjorko kaj Vaŝingtono. Pensilvanio havas du grandajn urbegojn: Filadelfio en la oriento kaj Pitsburgo en la okcidento. La ĉefurbo estas malgranda urbo en la centro: Harrisburg. La ŝtato estas plejparte montara kaj arbara. Pensilvanio estis fondita de Admiralo William PENN en 1682 kiel kolonio de la brita imperio. PENN ricevis la nordamerikan terpecon de La Brita Reĝo kiel donacon, sed li elektis krome pagi al la lokaj indianoj, al kiuj ĝi vere apartenis. "Pensilvanio" en la latina signifas "la arbaro de Penn". La kolonio toleris religiojn, eĉ judismon kaj katolikismon, kaj fariĝis loko de rifuĝejo interalie de kvakeroj kaj de parolantoj de la pensilvanigermana lingvo (inkluzive amananoj ("amiŝoj") kaj menonanoj). En 1776, Pensilvanio, kun 12 aliaj kolonioj, ribelis kontraŭ la reĝo por fondi Usonon. Pensilvanio fariĝis la 2-a ŝtato de Usono je la 12-a de decembro 1787. Antaŭ la konstruado de Vaŝingtono, Filadelfio estis la ĉefurbo de la nova nacio. Dum 1850-1950, Pensilvanio produktis multe de la ŝtalo kaj karbo de Usono. Ĝi estas fama kiel produktanto de la ĉokolado de Hershey's Chocolate (ĉokolado de Hershey), kompanio fondita de la menonano Milton HERSHEY. : Graflandoj
- Berks - Lancaster - Lehigh Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:ペンシルバニア州 ko:펜실베이니아 주 simple:Pennsylvania

7-a de januaro

Historio > Tagoj > la 7-a de januaro ---- La 7-a de januaro estas la 7-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 358 tagoj restas (359 en superjaroj). Je la 7-a de januaro okazis, interalie:

Eventoj


- 1549: Kreita la ofico ĝenerala-guberniestro de Brazilo;
- 1610: Galilejo eltrovis la tri plej grandajn lunojn de Jupitero: Ioo, Eŭropo, kaj Kalistoo.

Naskiĝoj


- 1800 : Millard FILLMORE
- 1834 : Philipp REIS
- 1895 : Luiz da COSTA PORTO CARREIRO Neto
- 1882 : Bernhard KÖTZ
- 1883 : Georgi NIKOLOV
- 1884 : Juan BARCELO ANDREU
- 1890 : Henny PORTEN
- 1894 : Józef LITAUER
- 1899 : Francis POULENC
- 1956 : Uwe OCHSENKNECHT

Mortoj


- 1989 : Hirohito

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 7-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.

Vidu ankaŭ jenon:


- Historio - Tagoj. ja:1月7日 ko:1월 7일 simple:January 7 th:7 มกราคม

Józef LITAUER

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L Józef LITAUER, polo, advokato. Naskiĝis en la 7-a de januaro 1894 en Lodz. Kunlaboranto de ĉiutaga organo de la Pola Socialista Partio. Kunfondanto de Esperanto-Rondo Konkordo en Varsovio. Generala sekretario kaj prezidinto de LEA „Lahoro“ en Polujo. Generala sekretario (ĝis 1931) de Internacia Societo de Esperantistoj-Juristoj. Dum la milito sekretario de Esperantista Amikaro en Lyon (Francujo).

Joseph NELS

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto N EdE-N
Franca esperantisto Joseph NELS, franco (de pola deveno), kontisto. Nask. 23-a de januaro 1894 en Warszawa. En 1912-13, fondis Esperantan junularan grupon de Varsovio. Post la Unua Mondmilito estis unu el la reorganizantoj de la Lab. G. en Paris kaj de la Federacio de la Pariza regiono, kies komitatano li estas. Kunfondis Verdan Katon, kunfondis kaj prezidas la sekcionon de Montmartre.

Einar ADAMSON

Enciklopedio de Esperanto - A - svedaj Einar ADAMSON (4-a de aprilo 1894 Mora - ), svedo, redaktoro, pseŭdonomoj Eran; E-r, A-n. Agis en la laborista movado, 1916-1930; traveturis la tutan landon per paroladoj. De 1930 eldonis sendependan kulturan semajngazeton "Minareton", kiu enhavas regule artikolojn pri Esperanto. Jam en 1913 eldonis la hektografian gazeton La Folio, en 1914 la presitan La Espero. Faris paroladojn pri Esperanto en proksime 300 lokoj, fondis 30 Esperanto-grupojn, gvidis kursojn en multaj lokoj. Kunfondis SLEA en 1922 kaj ĝian gazeton; estis prezidanto kaj redaktis ĝis 1930. Organizis la 8-an SAT-kongreson en Gotenburgo 1928. Poste prezidanto de Esperanto Klubo en Göteborg. Verkis propagandajn libretojn 1915, 17, 18, 20, 24, lernolibron por maristoj, 1926, alian lernolibron, 1928, kompilis Kongres-Albumon pri la 8-a SAT-kongreso, verkis du interesajn verkojn pri la nova Ruslando: Studvojaĝo en Sovet-Rusio. 1926, kaj Sub ruĝaj standardoj, 1928. ADAMSON Einar ADAMSON Einar DAMSON Einar

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

Metz

Metz - urbo en nord-orienta Francio, ĉefurbo de Loreno kaj de departamento Moselle. Metz estas naskiĝurbo de Marie LARROCHE. http://de.wikipedia.org/upload/3/31/Metz_panorama.jpg Kategorio:Urboj de Francio ja:メス

27-a de aprilo

Historio > Tagoj > la 27-a de aprilo ---- La 27-a de aprilo estas la 117-a tago de la jaro (la 118-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 248 tagoj restas. Je la 27-a de aprilo okazis, interalie:

Eventoj


- 1848 : Francio oficiale malpermesas sklavecon en siaj kolonioj.
- 1945 : Starigo de la 2-a Aŭstra Respubliko
- 1960 : Sendependeco de Togolando
- 1961 : Sendependeco de Siera-Leono

Naskiĝoj


- 1791 : Samuel MORSE
- 1820 : Herbert SPENCER, filozofo
- 1822 : Ulysses S. GRANT, 18-a prezidento de Usono
- 1894 : Vincenzo MUSELLA
- 1910 : Ranieri MAZZILLI
- 1927 : Coretta KING edzino de Martin Luther KING

Mortoj


- 1521 : Ferdinand MAGELLAN
- 1882 : Ferdinand REICH
- 1882 : Ralph Waldo EMERSON
- 1937 : Antonio GRAMSCI, itala politikisto
- 1965 : Edward R. MURROW
- 1972 : Kwame NKRUMAH

Specialaj tagoj kaj festoj


- Sudafriko