:: wikimiki.org ::
| 19-a De Julio |
19-a de julio----
Historio > Tagoj > la 19-a de julio
----
La 19-a de julio estas la 200-a tago de la jaro (la 201-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 165 tagoj restas.
Je la 19-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 1870 : Komenciĝas la milito inter Francio kaj Germanio
Naskiĝoj
- 1814 : Samuel COLT
- 1819 : Gottfried KELLER, Svislando
- 1834 : Edgar DEGAS, pentristo
- 1863 : Hermann BAHR
- 1879 : Francio : Nehou : Eŭgeno LANTI
- 1893 : Vladimir MAJAKOVSKIJ
- 1898 : Herbert MARCUSE
- 1889 : J. R. G. ISBRÜCKER
Mortoj:
- 1965 : Syngman RHEE, 1-a prezidento de Sud-Koreo
- 2002 : Vasil STANOVIĈ
Specialaj tagoj kaj festoj:
- Nikaragvo : Tago de nacia liberigo
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 18-a de julio | 20-a de julio
- 19-a de junio | 19-a de aŭgusto
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:7月19日
ko:7월 19일
simple:July 19
th:19 กรกฎาคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
1870Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1870
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1870 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Zamenhof denove eniris en la Bialistokan realan gimnazion.
- Italio fin-unuiĝas
- 15-a de julio : Manitobo kaj la Nordokcidentaj Teritorioj aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- 19-a de julio : Komenciĝas la milito inter Francio kaj Germanio.
Naskiĝoj
- Alfred ADLER
- Isidoro FELS
- 13-a de aprilo : Rudolf KAFTAN
- 22-a de aprilo : Lenino
- 20-a de junio : Siegfried Eduard SPIELMANN
- 17-a de julio : John Edgar McFADYEN
- 6-a de aŭgusto : Josep PRATDESABA
- 9-a de septembro : Fanny BONNET
- 19-a de oktobro : Josef KRUMPHOLC
- 22-a de oktobro: Rusio : Ivan BUNIN
- 21-a de novembro : Jozefo ARTIGAS LASALA
- 10-a de decembro : Sophie Marie-Aline MENU de MÉNIL
Mortoj
- 9-a de junio : Britio : Charles DICKENS
- 23-a de septembro : Francio : Prosper MÉRIMÉE
- 21-a de novembro : Ĉeĥio : Karel Jaromir ERBEN.
- 5-a de decembro: Francio: Alexandre DUMAS (Patro)
----
1865 | 1866 | 1867 | 1868 | 1869 | 1870 | 1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1870년
simple:1870
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Politiko
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
1814Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1814
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1814 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Malto koloniitas far Britio.
- Norvegio sendependiĝas de Danio, tuj enirante novan union kun Svedio. Je la 17-a de majo: Norvegia konstitucio.
- Usono : La britoj malsukcesis kapti la Fortikaĵon McHenry en Marilando. Francis Scott KEY komponis la himnon The Star Spangled Banner pri la situacio post tiu batalo.
Naskiĝoj
- Eugène VIOLLET-LE-DUC
- 12-a de februaro : Jenny MARX
Mortoj
-
----
1809 | 1810 | 1811 | 1812 | 1813 | 1814 | 1815 | 1816 | 1817 | 1818 | 1819
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1814년
1819Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1819
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1819 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Danio : Adam OEHLENSCHLÄGER verkas Der er et yndigt land.
- 7-a de aŭgusto : Kolombio sendependiĝas de Hispanio.
- 14-a de decembro : Alabamo fariĝas la 22-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
- 8-a de februaro : John RUSKIN
- 25-a de marto : Ferooj : Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB
- 24-a de majo : Reĝino Viktorino de Britio.
- 20-a de junio : Jacques OFFENBACH
- 19-a de julio : Svislando : Gottfried KELLER
- 1-a de aŭgusto : Herman MELVILLE
- 13-a de septembro : Clara SCHUMANN
- 22-a de novembro : Anglio : George ELIOT
- 30-a de decembro : Theodor FONTANE
Mortoj
- 19-a de aŭgusto : James WATT
----
1814 | 1815 | 1816 | 1817 | 1818 | 1819 | 1820 | 1821 | 1822 | 1823 | 1824
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1819년
Gottfried KELLERLiteraturo > Germanlingva Literaturo >Gottfried KELLER < Germana Lingvo
----
Germana Lingvo
Gottfried KELLER ( - la 19an de julio 1819 en Zürich, † la 15an de julio 1890 samloke) estis svisa verkisto.
Lia origina deziro, fariĝi pentristo en Munkeno, fiaskis. Li reiris al Svislando, serĉis kontaktojn al politike progreseme liberalaj intelektuloj kaj per stipendio li fine povis sen financaj problemoj studi historion, filozofion kaj literaturon en Germanio. Ekde 1850 li plene dediĉis sin al la verkado; en la jaro 1855 li revenis al Zürich, kie li de 1861 ĝis 1876 okupis la postenon de urba skribisto.
La verkaro de Gottfried Keller konsistas ĉefe el poemoj, romanoj kaj noveloj. Je la komenco de sia kariero li akuzis en siaj verkoj politikajn kaj sociajn malbonaĵojn, poste li pli kaj pli priskribis la strebadon de siaj protagonistoj al feliĉa vivo kaj socia bonfarto.
Famaj verkoj:
- Gedichte (poemoj, 1846)
- Neuere Gedichte (poemoj, 1851)
- Der grüne Heinrich (romano, 1854/55; novtekstigo 1879/80)
- Die Leute von Seldwyla (noveloj, 1856; ampleksigita 1873/74)
- Züricher Novellen (noveloj, 1878)
- Das Sinngedicht (noveloj, 1882)
- Martin Salander (romano, 1886)
Jeno aperis en Esperanto:
La forĝisto de sia feliĉo ; Virgino kaj monakino / Trad.: Jakob SCHMID. En: Svisa antologio. - Budapest: Literatura Mondo, 1939, p. 86-116
Arbara kanto ; Vespera kanto ; Vintra nokto ; Nokta silento ; Almozulo ; Adiaŭ / Trad.: Hilda Dresen. En: Svisa antologio. - Budapest: Literatura Mondo, 1939., p. 326-329
Eugenia / trad.: Reinhard HAUPENTHAL. – Saarbrücken : Iltis-Eld., 1990. – 27 p. – (Iltis-Serioj ; 2, Beletro Tradukita ; 2) ISBN 3-927613-10-X
Vintra nokto / trad.: H. Dresen. – En: Nova Esperanta krestomatio. - Rotterdam : UEA, 1991, p. 443
SvislandoGeografio > Eŭropo > Svislando
----
right
right
germane Schweiz [ŝvajc]
france Suisse [sŭis]
itale Svizzera [ZVICcera]
romanĉe Svizra [ŜVICra]
svisgermane Schwyz [ŝvi:c]
Svislando aŭ Svisio estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. Germanio estas norda de Svislando, Italio estas suda, Francio estas okcidenta, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno orienta.
- Landkodo: CH (mallongigo de "Confoederatio Helvetica", la latina nomo).
- E-nomo: Svisio, Svisujo, Svislando; Helvetio (historia); Svisa Konfederacio (oficiala).
- Oficiallingvaj nomoj: Schweizerische Eidgenossenschaft (de), Confédération Suisse (fr), Confederazione Svizzera (it), Confederaziun Svizra (rm), Confoederatio Helvetica (latine).
- Etimologio: landa malnova nomo estas Helvetio, kio devenas de helvetaj triboj.
- Areo: 41.300 kv.km.
- Politika sistemo: federacia parlamenta demokratio. La leĝdonan povon en Svislando posedas la Federacia Asembleo (germ. Bundesversammlung, fr. Assemblée Fédérale, it. Assemblea Federale). La asembleo konsistas el la Konsilio de la Ŝtatoj (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj) kaj la Nacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj). La anojn de la Konsilio de la Ŝtatoj nomumas la kantonoj (duo po kantono, unu po duonkantono), la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.
- Ŝtatestro: prezidanto Samuel SCHMID dum 2005.
- Ĉefurbo: Berno (301 mil).
- Urboj: Zuriko (840 mil), Ĝenevo (382 mil), Bazelo (363 mil), Laŭzano (260 mil).
- Administracia divido: 26 kantonoj. (Vd. sube.)
- Loĝantaro: 7.259 mil (2001), inter ili 61,5% germano-svisoj, 17,1% franco-svisoj, 6,4% italoj, 3,4% italo-svisoj, 2,5% germanoj.
- Ŝtatlingvo: germana (63,6%), franca (19,2%), itala (7,6%) kaj romanĉa (0,6%). Aliaj lingvoj: hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%), angla (0,9%). (1990)
- Kredantoj: katolikoj (44,1%), protestantoj (36,6%), nekredantoj (11,7%), islamanoj (4,5%), ortodoksuloj (1,2%), aliaj (1,9%). (2000)
- GNP: totala -305 mlrd $; pokapa - 40.630 $.
- Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, kemiaĵoj, horloĝoj, nutraĵoj, ĉokolado.
- Monunuo: svisa franko (=100 centimoj).
- Organizoj: UNO (2002)
- Historio: en 1648 de Sankta Romia Imperio apartiĝis kelkaj kantonoj, kiuj kreis sendependan ŝtaton. En 1815 Svisio deklaris eternan neŭtralecon kaj partoprenis en neniaj militoj.
- Esperanto-movado
- Esperanto-movado | Apencelo Ekstera ( - ) (AR)
Herisau |
49.300 |
germ. |
|
Appenzell-Innerrhoden | Apencelo Interna ( - ) (AI) |
Appenzell |
13.100 |
germ. |
Bazelo Kampara ( - ) (BL) |
Liestal |
225.800 |
germ. |
Bazelo Urba ( - ) (BS) |
Bazelo |
194.300 |
germ. |
| Berno (BE) |
Berno |
925.500 |
germ., fr. |
| Friburgo (FR) |
Friburgo |
194.700 |
fr., germ. |
| Ĝenevo (GE) |
Ĝenevo |
363.600 |
fr. |
| Glarus | Glaruso (GL) |
Glarus |
36.600 |
germ. |
| Grizono (GR) |
Chur |
166.500 |
germ., rom., it. |
| Ĵuraso (JU) |
Delémont |
64.700 |
fr. |
| Lucerno (LU) |
Lucerno |
306.100 |
germ. |
| Neuchâtel | Neŭŝatelo (NE) |
Neuchâtel |
156.200 |
fr. |
Nidwalden | Nidvaldo ( - ) (NW) |
Stans |
31.000 |
germ. |
Obwalden | Obvaldo ( - ) (OW) |
Sarnen |
27.600 |
germ. |
| St. Gallen | Sankt-Galo (SG) |
St. Gallen |
403.900 |
germ. |
| Ŝafhaŭzo (SH) |
Ŝafhaŭzo |
69.800 |
germ. |
| Schwyz | Ŝvico (SZ) |
Schwyz |
103.400 |
germ. |
| Solothurn | Soloturno (SO) |
Solothurn |
219.500 |
germ. |
| Thurgau | Turgovio (TG) |
Frauenfeld |
192.400 |
germ. |
| Tiĉino (TI) |
Bellinzona |
277.200 |
it. |
| Uri | Urio (UR) |
Altdorf |
33.500 |
germ. |
| Valezo (VS) |
Sion/Sitten |
232.600 |
fr., germ. |
| Vaud | Vaŭdo (VD) |
Laŭzano |
550.300 |
fr. |
| Zug | Cugo (ZG) |
Zug |
827.840 |
germ. |
| Zuriko (ZH) |
Zuriko |
1.131.500 |
germ. |
|
- = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden. |
-
als:Schweiz
ja:スイス
ko:스위스
ms:Switzerland
simple:Switzerland
th:ประเทศสวิตเซอร์แลนด์
zh-min-nan:Sūi-se
Edgar DEGASArto > Pentrado
----
Pentrado
Edgar Degas, naskita la 19-an de julio 1834 en Parizo, mortinta tie la 29-an de septembro, estis franca pentristo kaj skulptisto. Lia vera nomo estis Hilaire Germain Edgar de Gas.
DEGAS EDGAR
DEGAS EDGAR
ja:エドガー・ドガ
ko:에드가르 드가
1863Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1863
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1863 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Usono : Utaho : Arĝento malkovriĝis en la ŝtato kiu komencis influon de homoj serĉantaj la valoran metalon.
- 20-a de junio : Okcidenta Virginio fariĝis la 35-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
- 9-a de marto : Gerald KYFFIN-TAYLOR
- 28-a de marto : Ernest ARCHDEACON
- 19-a de julio : Hermann BAHR
- 18-a de decembro: Franz FERDINAND, Arkiduko de Aŭstrio
- 29-a de decembro : Francisco GAVIDIA
Mortoj
- 20-a de septembro : Jacob GRIMM
- 13-a de decembro : Friedrich HEBBEL
----
1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864 | 1865 | 1866 | 1867 | 1868
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1863년
simple:1863
1879Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1879
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1879 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- L.L. ZAMENHOF finis gimnazion kaj forventuris Moskvon por studi en universitato.
- Gvineo-Bisaŭo fariĝas Portugala kolonio.
- Johann Martin SCHLEYER publikigis sian mondolingvon Volapukon.
Naskiĝoj
- Josef VÁVROVSKÝ
- Josef BARVÍŘ
- Brazilo: Everardo BACKHEUSER
- Hispanio: Ors. Vicente INGLADA
- Hungario : Rezsö KÓKAI
- Svislando : Einstein.
- 1-a de januaro : E. M. FORSTER
- 12-a de januaro : Carl Wictor SJÖGREN
- 27-a de februaro : Louis COZIC
- 2-a de marto : Peeter ERNITS
- 4-a de marto : Bernhard KELLERMANN
- 2-a de aprilo : Jacint COMELLA MORA
- 12-a de aprilo : Ralph ELIOT
- 6-a de junio : Artur DEGEN
- 19-a de julio : Francio : Nehou : Eŭgeno LANTI
- 14-a de aŭgusto : John MACLEAN
- 7-a de novembro : Ukrainio : Lev TROCKIJ
- 31-a de decembro: Tódor KOVÁCS
Mortoj
- Eugène VIOLLET-LE-DUC
----
1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1879년
simple:1879
NehouNehou (france Néhou) estas urbeto de la departemento Manche, en la franca regiono Basse-Normandie.
Naskiĝoj :
- Eŭgeno LANTI, 19-a de julio 1879.
Eŭgeno LANTIGravaj esperantistoj > Eŭgeno LANTI < Esperantlingva literaturo
----
Esperantlingva literaturo
Lanti (pseŭdonomo de Eugène ADAM, Nehou 19-a de julio 1879-1947), normando, instruisto pri manlaboro kaj geometria desegnado. Lia stilo estas simpla, klara, sarkasma. La uzadon de afiksoj li reduktadis laŭ principo de "sufiĉo kaj neceso" je minimumo. Fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda (1921) kaj longjara redaktoro de klasbatala revuo Sennaciulo.
Biografio
Liaj gepatroj estis farmistoj. Li estis sinsekve terkulturisto, lignaĵisto, meblofaristo meblodesegnisto. Li studis vespere ĝis 1914. Li lernis Esperanton en 1914 - 1915 ĉe la fronto, kie li estis mobilizita en ambulanco. Post la malmobilizo, fariĝinte tre skeptika pri anarĥiismo, li ekdediĉis sin al la mondlingva movado. En 1919, li ankoraŭ hezitis ĉu aliĝi al Esperanto aŭ al Ido. Li tiam konatiĝis en Parizo kun Lucien BANMER kaj Ludoviko GLODEAU, kun kiuj li reaktivigis la asocion Liberiga Stelo, kiu iĝis SAT en 1921.
En 1927, Lanti loĝis en Parizo kun Ellen Kate LIMOUZIN, la onklino de George ORWELL. Orwell vizitis ilin, kaj suferis, ĉar Esperanto, kiun li ne kapablis paroli, estis la ĉefa lingvo en la domo. De Lanti, Orwell eksciis la ideologian flankon de la lingvo. Tiu ideo kaj kelkaj trajtoj de Esperanto aperis poste en la Newspeak de "1984".
Kiel memlernanto, kiu ĉiam bezonis kontroli sian lingvaĵon en la franca helpe de Petit Larousse, li strebis al kreado de esperanta ekvivalento de tiu vortaro kaj tial iniciatis la redaktadon de la Plena Vortaro, antaŭulo de la nuna PIV, kiu estis unuafoje eldonita de SAT en 1930.
En 1933, Lanti forlasis sian postenon de prezidanto de la plenumkomitato de SAT, kiun li okupis ekde la fondiĝo, vundita de kritikoj kontraŭ lia agado kaj personeco. Sed li plu kontribuis aktive al la vivo de SAT, ĉefe per verkado. Per liaj agadoj kaj verkoj, li estis la ĉefa iniciatinto de la sennaciismo.
En 1935 li fondis la sendependan gazeton Herezulo, per kiu li kritikis la sovetian politikon laŭ maniero multe pli akra ol en Sennaciulo.
Post sia emeritiĝo en 1937 li definitive forlasis Francion, kaj ekvojaĝis tra la mondo. Li restadis en Japanio, Oceanio kaj Sudameriko, kaj alvenis fine al Meksikio. Suferanta pro nekuracebla malsano li pendumis sin per duŝeja aparato la 17an de januaro 1947.
Verkoj
Originalaj
En Esperanto
- For la neŭtralismon, SAT, 1922
- La Laborista Esperantismo, SAT, 1928, [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/rubrique.php3?id_rubrique=61 La Laborista Esperantismo]
- Naciismo, SAT, 1930
- Vortoj de Kamarado E. Lanti, SAT, 1931, [http://satesperanto.free.fr/lanti/index.htm Vortoj de k-do Lanti]
- Manifesto de la Sennaciistoj, 1931, [http://home.arcor.de/gmickle/skk/92ms.html Manifesto de la Sennaciistoj]
- Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935, kun Ivon
- Leteroj de Lanti, SAT, 1940
- Fredo, membiografia fragmento publikigita en Vivo de Lanti, de Ed BORSBOOM, SAT, 1976
[http://home.arcor.de/gmickle/pf/m35sateb1.html#a02 Mi ĝojas esti esperantisto] (artikolo)
En la franca
- Où en est la question de la langue internationale?', 1919
- La langue internationale, 1925
Tradukoj
- Skizo pri Filozofio de la Homa Digno de P. ĴIL, SAT, 1934
- Tri verkoj de Volter : Kandid', Zadig, kaj Senartifikulo
Aliaj ligoj
[http://ttt.esperanto.org/Ondo/H-privat.htm Privat kaj Lanti] artikolo de Georges LAGRANGE en La Ondo de Esperanto
[http://www.nodo50.org/esperanto/lanti.htm Lanti, la sennaciisto] de Tonyo del Barrio
(angla) [http://marxists.org/archive/lanti/index.htm en marxists.org ("marksistoj.org") pri Lanti]
Omaĝo
De la lasta jaro ekzistas gazetoteko (= biblioteko de magazinoj kaj periodaĵoj, anstataŭ libroj) kies nomo omaĝas Lanti: [http://www.gazetoteko.com Gazetoteko Lanti].
LANTI Eŭgeno LANTI LANTI LANTI LANTI Eŭgeno LANTI Eŭgeno LANTI Eugène kategorio:komunismo
1893Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1893
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1893 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 1-a de decembro : Fondita unua ne oficiala Esperanto-rondeto en Varsovio.
- Louis de BEAUFRONT konsilis ke entute ĉio, kiu tuŝas esperantan aferon, havu verdan koloron kaj portu supre stelon.
- L.L. ZAMENHOF tranlokiĝis kun sia familio al Grodno.
- Eburbordo iĝas Franca kolonio.
- En la usona urbo Ĉikago okazas la mond-foiro "Kolumbia Ekspozicio".
- Kreitaj Dil kaj Universala.
Naskiĝoj
- Mihály SÁROSSY
- Emilie SUCHARDOVÁ
- 29-a de junio : Pedro CASAS
- 19-a de julio : Vladimir MAJAKOVSKIJ
- 21-a de julio : Hans FALLADA
- 8-a de aŭgusto : Frits FAULHABER
- 12-a de aŭgusto : G. Demetrio KONSTANTOPOULOS
- 22-a de aŭgusto : Usono : Dorothy PARKER
- 13-a de septembro: Antono LLINÁS BELLVEHI
- 16-a de septembro : Alexander KORDA
- 18-a de septembro : Fuĵisaŭa Ĉikao
- 22-a de septembro : Hans LEIP
- 17-a de oktobro : Charles PICHON
- 1-a de decembro : Ernst TOLLER
- 13-a de decembro: Thorsten TORBÄJ
- 26-a de decembro : MAO Zedong
Mortoj
- 17-a de januaro : Rutherford B. HAYES
- 6-a de julio : Guy de MAUPASSANT
Esperanto-libroj eldonitaj en 1893
- Beaufront, Louis de: Prexgareto por katolikoj / trad. en Esperanto par L. de Beaufront. - Epernay: Bonnard [k.a.], [1893]. - 45 p.
- LIBRO RUTH La libro Ruth / el la originalo trad. E. Neumark. - N?rnberg: Tümmel, 1893. - 15 p.
- La liro de la esperantistoj : kolekto da versaxjoj en la lingvo internacia "Esperanto" / eld. A. Grabowski. - N?rnberg: Tümmel, 1893. - 157 p.
- SVENSK-ESPERANTISK ORDBOK Svensk-esperantisk ordbok / utarb. af L - . - Upsala: Esperantof÷rening, [1893]. - 63 p. - (Det Internationela Spraket Esperanto ; 2)
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Dua libro de l' lingvo internacia / Dr. Esperanto. - Varsovio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: "Esperanto": mexzdunarodnyj jazyk : predislovie i polnyj ŭcebnik / Ludwik Lazar Zamenhof. - Novoe stereotipnoe izd. - S.-Peterburg: Obxŝcestvo Esperantistov, 1893 ; [1892]. - 42 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Lärobok med fullständig Esperantsk-svensk ordbok / af L. Zamenhof. Íversatt och med f÷rfattarens tillstand utg. af B. G. Jonsson. - Upsala: Klubo Esperantista, 1893]. - 63 p. - (Det Internationela Spraket Esperanto ; 1)
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Langue internationale Esperanto : introduction et manuel / du L. Zamenhof. Trad. par L. de Beaufront. - Nouvelle Úd. stÚrÚotypÚe de l' ouvrage russe Varsovie ; Epernay: Zamenhof ; Beaufront, 1893. - 32 p.
----
1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1893년
simple:1893
Vladimir MAJAKOVSKIJLiteraturo > Ruslingva Literaturo > Vladimir MAJAKOVSKIJ < Rusa lingvo
----
Vladimir Vladimiroviĉ MAJAKOVSKIJ (naskiĝis la 19-an de julio, 1893, mortis la 14-an de aprilo, 1930) estis rusa poeto.
Li naskiĝis en la kartvela vilaĝo Bagdadi, kiel filo de arbaristo. Jam en la aĝo de 14 jaroj li partoprenis demonstraciojn kontraŭ la caro. Post la subita morto de sia patro en la jaro 1906 lia familio transloĝiĝis al Moskvo. Tie li daŭrigis la lernadon en gimnazio, krome li pasie legis marksisman literaturon kaj aliĝis al la socidemokrata laborista partio de Rusio. En 1908 li devis forlasi la gimnazion, ĉar lia patrino ne plu havis la necesan monon por pagi la instruadon. Pro politika ribelemo Vladimir Majakovskij trifoje estis arestita, kaj striktajn punojn (ekz. deportadon) li nur eskapis pro sia juneco. En la soleco de la arestejo li en 1909 verkis siajn unuajn poemojn, kiujn tamen la gardistoj konfiskis.
Reveninte el la malliberejo, Majakovskij denove partoprenis la revolucian movadon. En 1911 li komencis studi arton. Li aliĝis al la futurisma grupo Gileja kaj publikigis en decembro 1912 siajn unuajn poemojn en la futurisma almanako Poŝĉeĉina obŝĉestvennomu vkusu. En la jaro 1914 li pro sia politika aktivado devis forlasi la altlernejon.
La liriko de Majakovskij fariĝis pli kaj pli agresema kontraŭ la politika sistemo siatempa. Liaj temoj estis amo, revolucio, religio kaj arto. Lia lingvaĵo estis la lingvaĵo de la simpla popolo, kaj per intensaj, provokaj tonoj li detruis la iluzion de la idealisma kaj romantisma poezio. Lia malfeliĉa amo al Lilja BRIK, la edzino de lia eldonisto Ossip BRIK, same kiel la revolucio kaj la milito influis lian verkadon.
De 1915 ĝis 1917 li vivis en Petrogrado (nuntempe: Peterburgo). Je la komenco de la revolucio li en maristaj teatroj deklamis poemojn. Reveninte al Moskvo li preparis politike agitantajn, satirajn afiŝojn por la rusa novaĵ-agentejo ROSTA. En 1919 li eldonis sian unuajn poemaron. Lia popurareco en la juna Sovetunio kreskis.
Sekvis pluraj vojaĝoj ene de Sovetunio kaj eksterlanden: ekz. al Francio, Germanio kaj Usono. La influo de tiuj ĉi vojaĝoj retroviĝis en verkoj kiel ekz. Moe otkrytie Ameriki (= Mia malkovro de Ameriko, 1925). En Usono li konatiĝis kun Elli JONES; el mallonga amrilato rezultis unu filino. Poste li enamiĝis al Tatjana JAKOVLEVA, al kiu li dediĉis la poemon Pismo Tatjane Jakovlevoj (1928).
Fine de la 1920-aj jaroj Majakovskij en sia verkaro pli kaj pli kritikis la novajn evoluojn en la socio, kiel lia satira dramo Klop (= La cimo) atestas. La lastajn monatojn de lia vivo karakterizis malsano kaj seniluziiĝo politika kaj privata.
La 14-an de aprilo 1930 li mortpafis sin mem.
En la jaro 1940 la naskiĝurbo de la poeto ricevis la nomon Majakovskij.
En Esperanto aperis
- Per voĉo plena : revoluciaj poemoj. - Leipzig: Ekrelo, 1930.
- Bone! : Poemo de l' oktobro. - Moskva: Unio de Sovetaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksteraj Landoj ; Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj, 1967
- Jubilee / trad. de Nikolaj V. LOZGAĈEV. - [La Chaux-de-Fonds]: Kooperativo de Literatura Foiro, 1988
- Per plena voĉo / En: Tutmonda sonoro. Vol. 2
Ekstera ligilo
[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.tradukita.m.html#vladimir_majakovskoj Rete legeblaj verkoj]
Majakovskij, Vladimir
Majakovskij, Vladimir
1898Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1898
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1898 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Fondita Unuiĝo Franca por Esperanto kaj Klubo Esperantista en Stokholmo
- Georgi AKTARĜIEV, Firmin DURIEŬ kaj E. BARDOULET eklernis Esperanton.
- Revista Brazileira publikis unua artikolon pri Esperanto en Brazilo.
- Publikita Dilpok.
- 2-a de septembro: Sudano: Venkas Britianoj en la "Batalo de Omdurman".
- Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiame hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio, konkerante ĝiajn koloniojn Kubon, Puerto-Rikon, Filipinojn kaj Gvamon.
- Havajon kontraŭleĝe aneksas Usono.
- 13-a de junio : Jukonteritorio eniris la Kanadan Konfederacion.
- Idiom Neutral kreita de Akademio de Volapukistoj.
Kulturaj eventoj
- Usono : Apero de La milito de la mondoj far H. G. WELLS.
Naskiĝoj
- Hermann WAGNER
- Ary ZAMORA
- Lampião
- Lila WILTSHIRE
- Penka BATOEWA
- Francisco ALMADA
- 23-a de januaro : Rusio : Sergeï Mikaïlovitch EISENSTEIN
- 10-a de februaro : Germanio : Bertolt Brecht
- 6-a de marto : Therese GIEHSE
- 10-a de marto: Augustin PUN
- 26-a de aprilo : Vicente ALEIXANDRE
- 5-a de junio : Federico GARCIA LORCA
- 17-a de junio : M. C. ESCHER, artisto
- 22-a de junio : Germanio : Erich Maria REMARQUE
- 30-a de julio : Henry MOORE
- 10-a de oktobro : Eugen WÜSTER
- 18-a de oktobro : Lotte LENYA
- 27-a de oktobro : František BĚHOUNEK
- 30-a de novembro : Franz SCBEIBENREITER
Mortoj
- 14-a de januaro : Lewis CARROLL
- 31-a de marto : Eleanor MARX
- 19-a de majo : William Ewart GLADSTONE
- 20-a de septembro : Theodor FONTANE
- 25-a de septembro : Hieronymus Theodor RICHTER
- 28-a de novembro : Conrad Ferdinand MEYER
----
1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902 | 1903
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1898년
simple:1898
1889Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1889
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1889 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Aperis la poemo "Al la fratoj" de L.L. ZAMENHOF.
- Novembro: L.L. ZAMENHOF translokiĝis en la urbo Ĥerson (suda Rusio) pro monaj kialoj.
- En Nürnberg aperis La Esperantisto, unua gazeto en Esperanto.
- Publikita unua Adresaro de Esperantistoj.
- Gustaf HENRICLUNDQUIST publikigis la unuan lernolibron de Esperanto en sveda lingvo.
- Rudolfs LIBEKS publikigis la unuan lernolibron de Esperanto en latva lingvo.
- Daniele MARIGNONI publikigis la unuan lernolibron de Esperanto en itala lingvo.
- Francisko Valdomiro LORENZ pasis de Volapuko al Esperanto kaj gvidis unuan Esperato-Kurson en Ĉeĥio.
- František HÁJEK kaj Gaston MOCH eklernis Esperanton.
- Aleksandro DAMBRAUSKAS ekzilita de cara registraro.
- Lasta Volapukista Internacia Kongreso.
- Kreitaj Anti-Babilona kaj Anglo-franca.
- 2-a de novembro : Norda Dakoto kaj Suda Dakoto fariĝis la 39-a kaj 40-a ŝtatoj de Usono.
- 8-a de novembro : Montano fariĝis la 41-a ŝtato de Usono.
- 11-a de novembro : Vaŝingtonio fariĝis la 42-a ŝtato de Usono.
- 15-a de novembro : Brazilo fariĝis respubliko post la ellandiĝo de Pedro la Dua.
- 19-a de novembro : Brazilo akiris sian flagon.
- Gabono iĝis parto de Franca Kongo.
- Nietzsche publikiĝis "La Krepuskon de la Dioj".
- Turo Eiffel konstruita.
- Japanio akiris konstitucion.
- Kreita Zilengo.
Naskiĝoj
- Gustav SCHOLZE
- Stefano LA COLLA
- 3-a de februaro: Anton GOLDMANN
- 22-a de marto: Dubús NÚNEZ
- 7-a de aprilo: Ĉilio : Gabriela MISTRAL
- 16-a de aprilo : Britio : Charlie CHAPLIN
- 20-a de aprilo : Adolf HITLER
- 22-a de aprilo : Ludwig RENN
- 26-a de aprilo : Ludwig WITTGENSTEIN
- 5-a de julio : Jean COCTEAU
- 19-a de julio: J. R. G. ISBRÜCKER
- 29-a de julio : Felikso DIEZ
- 19-a de aŭgusto: Janos KÖNIG
- 6-a de septembro: Elisabeth WUNDERLICH
- 1-a de oktobro: Hector VERMUYTEN
- 3-a de oktobro : Carl VON OSSIETZKY
- 11-a de oktobro : Nikolaj BORISOV
- 27-a de oktobro : OHAŜI Unokiĉi
- 14-a de novembro : Jawaharlal NEHRU, ĉefministro de Hindio
- 20-a de novembro : Edwin HUBBLE, astronomo (m. 1953)
Mortoj
- Britio : Toynbee.
- 8-a de marto: Anton ROMAKO, pentristo
- 15-a de junio: Mihai EMINESCU
Esperanto-libroj eldonitaj en 1889
- Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto". - Varsovio ; Nurnbergo: Zamenhof ; Tümmel,
- Einstein, Leopold: Internacia ou Volapük? Trad. de Auguste Demonget. - Paris: Ghio, 1889. - g, 32 p.
- Einstein, Leopold: Volapük und Lingvo Internacia : nebst einer Beilage enthaltend den neuesten Bericht der Amerikan. Philosoph. Gesellschaft von Philadelphia über eine internationale Sprache. Nürnberg: Stein, 1889. - 26 p.
- Goethe, Johann Wolfgang von: La gefratoj : komedio en unu akto. El la originalo trad. A. Grabowski. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 26 p.
- Lermontov, Miĥail Jureviĉ: Princino Mary : rakonto / de M. Lermontov. Trad. E. de Wahl. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 32 p.
- Libeks, Rudolfs: Starptautiska waloda no Dr. Esperanto: preeskschwahrdi, gramatika, gabalini lasischanai, starptautiska-latwiska un latwiska-starptautiska wahrdnize / sastahdijis R. Libeks. - Riga: Sichman, 1889. - 88 p.
- Steiner, Peter: Drei Weltsprach-Systeme: Pasilingua, Volapük, La lingvo internacia: nebst Einladung zur Unterzeichnung für das Weltsprachblatt "Ta pasifolia" / von P. Steiner. - Berlin [k.a.]: Heuser, 1889. - 30 p.
- VOLLSTAENDIGER LEHRGANG DER Vollständiger Lehrgang der internationalen Sprache: nebst Wörterbuch zum Gebrauche für Deutsche / hrsg. vom Nürnberger Weltsprache-Verein. - Nürnberg: Korn, 1889. - 32 p.
- Wahl, Edgar Alexei Robert von: Diccionario de las lenguas internacional y espanol / de E. de Wahl. L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p., 1 faldfolio Antauparolo al la vortaro de la lingvo "Esperanto"
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Antauparolo al la vortaro de la lingvo "Esperanto" / L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p. Paralleltitel: Predislovie e slovarju jazyka "Esperanto"
- Zamenhof, Ludwik Lazar: An attempt towards an international language / by Dr. Esperanto. Transl. by Henry Phillips. - New York, NY: Holt and Co., 1889. - 56 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Dictionnaire international-fran ais / L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Dr. Esperanto's international language : introduction and complete grammar : por angloj / English ed. by R. H. Geoghegan. - Warsaw: Samenhof, 1889. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: International-deutsches Wörterbuch / L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Internationelt sprak : företal och fullständig lärobok : por svedoj / Dr. Esperanto. Ífversättningen verkstäld G. Henriclundquist. - Warschau: Samenhof, 1889. - 39 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Me^zdunarodnyj jazyk : predislovie i polnyj u^cebnik : por rusoj / Dr. Esperanto. - 3. izd. - Var^sava: Zamenhof, 1889. - 40, 6 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Pribavlenie ko vtoroj knige me^zdunarodnago jazyka / russkij perevod bro^sjury d-ra Esperanto. - Var^sava: Zamenhof, 1889. - 23 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Vtoraja kniga me^zdunarodnago jazyka / Dr. Esperanto. - [2. eld.] Var^sava: Izd. L. Zamenhofa, 1889. - 52 p. Klju^c ko vtoroj knige me^zdunarodnago jazyka Originaltitel: Dua libro de l' lingvo internacia - Zamenhof, Ludwik Lazar: Wörterbuch der internationalen Esperanto-Sprache / L. Samenhof. - Warschau: Samenhof ; [Kelter]
----
1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1889년
1965Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1965
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1965 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 50-a Universala Kongreso de Esperanto en Tokio.
- Unua lernolibro de Esperanto al Araboj verkita de Salah GHANEM.
- Edwin BURG kaj Roberto PASSOS NOGUEIRA eklernis Esperanton.
- Kreita Esperanto-Kulturdomo kaj Ceará Esperanto-Junularo en Fortalezo.
- Oficiala permeso de organizita laboro por Esperanto en Germana Demokratia Respubliko.
- Usono : Eldoniĝis la unua usona Esperant-lingva kina filmo, Incubus.
- Kreitaj Nova Lingvafrankao, Guosa kaj Eŭronordo.
- Francio : Charles DE GAULLE estas reelektita prezidento de la Franca Respubliko. Tiu prezidenta elekto estas la unua rekte balotita de la popolo mem de post 1848 (antaŭe la prezidenton elektis ĝenerale la Parlamento).
- Indonezio : Post Sukarno prenas potencon Suharto. 500 000 da komunistoj kaj ĉinoj estas buĉitaj. Evontoj de tiu jaro estas temo de fama filmo "L'année de tous les dangers" (La jaro de ĉiuj danĝeroj)
- Ĉinio ekhavas la atombombon.
- Kongolo : Ekregas Mobutou Sesse Seko.
- Al UNO aniĝas Gambio, Maldivoj kaj Singapuro.
- Gambio sendependiĝas de Britio.
- Usono : Libereca marĉo en Alabamo de Selma al Montgomery por civilaj rajtoj por nigruloj.
- Tongo : Surtroniĝas Taufahau Tupou la 4-a.
- 15-a de februaro : Kanado: Flago kun folio de acero adoptiĝis.
Naskiĝoj
- Margareta HANDZLIK
- 23-a de majo : Tom TYKWER
- 10-a de junio : Veronica FERRES
- 31-a de julio : J. K. ROWLING
- 21-a de novembro : Björk
- 3-a de decembro : Katarina WITT
Mortoj
- Norvegio : Aksel SANDEMOSE
- 24-a de januaro : Winston CHURCHILL
- 21-a de februaro : Usono : Malcolm X murdiĝis.
- 28-a de julio : Japanio : EDOGAWA Ranpo
- 4-a de septembro : Albert SCHWEITZER
- 16-a de decembro : Francio : William Somerset MAUGHAM
----
1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1965年
ko:1965년
ms:1965
simple:1965
th:พ.ศ. 2508
Vasil STANOVIĈEsperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > Ukraina esperantisto
----
Vasil STANOVIĈ (naskiĝis 1940, mortis la 19-an de julio 2002)estis esperantisto de 1961, fotoĵurnalisto, eldonisto kaj kunfondinto de Ukrainia Esperanto-Asocio (1989).
En sia eldonejo “Bona Koro” li renaskigis la aperon de E-aImanako Ukraina Stelo, aperigis Ukrainan-Esperantan vortareton (kunaŭtoris ĝin).
En Ukrainio kaj Esperantio li estis konata pro siaj multaj fotoekspozicioj.
1-a de julio----
Historio > Tagoj > la 1-a de julio
----
La 1-a de julio estas la 182-a tago de la jaro (la 183-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 183 tagoj restas.
Je la 1-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 1867 : La Brita-Nordamerika Akto agnoskis la Kanadan Konfederacion de Kebekio, Ontario, Nov-Brunsviko kaj Nova-Skotio.
- 1962 : Ruando kaj Burundo fariĝis sendependaj ŝtatoj
- 1991 : Varsovia pakto oficiale nuligis
Naskiĝoj
- 1506 : Ludoviko la 1-a
- 1646 : Gottfried Wilhelm LEIBNIZ, matematikisto kaj filozofo.
- 1742 : Georg Christoph LICHTENBERG
- 1804 : George SAND, Francio
- 1818 : Ignaz SEMMELWEIS
- 1872 : Louis BLÉRIOT, franca aviadisto
- 1899 : Charles LAUGHTON, aktoro
- 1903 : Amy JOHNSON, angla aviadistino
- 1977 : Liv TYLER, usona aktorino
Mortoj
- 1925 : Erik SATIE, franca komponisto
- 1974 : Juan Domingo PERÓN, argentina politikisto
- 1983 : R. Buckminster FULLER, arkitekto kaj filozofo
- 2000 : Walter MATTHAU, Usono
- 2000 : Ivon BARBOSA
- 2004 : Marlon BRANDO, usona aktoro.
- 2005 : Luther VANDROSS, usona muzikisto
Specialaj tagoj kaj festoj
- Kanado: nacia tago, Kanada Tago (Canada Day/Fête du Canada, antaŭe Dominion Day).
- Burundo: nacia tago
- Hodiaŭ (en normal jaro) estas la meza tago de la jaro ĉar estas 182 tagoj antaŭ kaj 182 tagoj poste.
----
Vidu ankaŭ:
- 30-a de junio | 2-a de julio
- 1-a de junio | 1-a de aŭgusto
- Historio - Tagoj.
ja:7月1日
ko:7월 1일
th:1 กรกฎาคม
| |