:: wikimiki.org ::
| 19-a De Septembro |
19-a de septembro----
Historio > Tagoj > la 19-a de septembro
----
La 19-a de septembro estas la 261-a tago de la jaro (la 262-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 104 tagoj restas.
Je la 19-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1982: Scott E FAHLMAN ekproponas uzi tajpajn mienojn :-) kaj :-(
Naskiĝoj
- 1877 : Louis FAUVART-BASTOUL
- 1908 : Mika WALTARI, Finnlando
- 1911 : William GOLDING
- 1921 : Paulo FREIRE
- 1922 : Emil ZATOPEK
Mortoj
- 1881 : James A. GARFIELD
- 1958 : Rudolf ROCKER, Usono
- 1970 : Johannes Heinrich SCHULTZ, Germanio
- 1985 : Italo CALVINO
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ
- Historio - Tagoj.
ja:9月19日
ko:9월 19일
simple:September 19
th:19 กันยายน
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
1982Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1982
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je vendredo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1982 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 67-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.
- Ĉinio revalidigas dekreton de 1963 pri la instruado de Esperanto kiel nedeviga fremda lingvo en altlernejoj.
- Kreitaj la lingvoj Marparolo kaj Laadano.
- 8-a de januaro : AT&T konsentas dispeciĝi en 22 firmaojn.
- 28-a de januaro : Italio: James L. DOZIER estas liberigita de polico post 42 tagoj da mallibero sub Ruĝaj Brigadoj.
- 1-a de februaro : Senegalo and Gambio formas konfederacion Senegambio.
- 10-a de marto
- Usona registaro malpermesas importon de libia nafto akuzante subtenon de terorismon.
- Sizigio: ĉiuj 9 planedoj enliniiĝas en la sama falnko de Suno.
- 2-a de aprilo : La Falklanda Milito komencas : Argentino ekmilitas kontraŭ Britio pro ties posedo de Falklandinsuloj, sed la britoj baldaŭ venkas. La milito daŭris tra la printempo ĝis la 20-a de junio.
- 25-a de aprilo : Israelio tute retretas de Sinajo laŭ traktato kun Egiptio.
- 30-a de majo : Hispanio iĝas la 16-a ano de NATO.
- 23-a de julio : La Internacia Komisio pri Balenkaptado decidas ĉesigi komercan balenkaptadon en 1985-1986.
- 20-a de aŭgusto : Libana Enlanda Milito: Plurnacia trupo venas en Bejruton por kontroli la retreton de Organizo por la Liberigo de Palestinio el Libano.
- 19-a de septembro: Scott E FAHLMAN ekproponas uzi tajpajn mienojn :-) kaj :-(
- 1-a de oktobro - Helmut KOHL sekvas post Helmut SCHMIDT kiel regestro de Germanio per balotado pri malfido.
- 7-a de novembro: Turkio akiras sian konstitucion.
- 4-a de decembro: Ĉinio akiras sian konstitucion.
- Jaro kun supersekundo.
- Israelo Sud-Libane ekdetruas palestinajn militbazojn.
- Saudi-Arabio: Fahd bin abd al-Aziz al-Saud surtroniĝas.
- Ekvatora Gvineo: Teodoro OBIANG NGUEMA prezidentiĝas.
- UNO: Javier PÉREZ DE CUELLAR anstataŭigas Kurt WALDHEIM kiel ĝenerala sekretario.
- Svedio:
- Disigo de muzikgrupo ABBA
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ ricevas Nobel-premion pri literaturo
- Usono: Fondo de Sun Microsystems
- Svisio: Komuna skribita formo de romanĉa lingvo, Rumantsch grischun, estas kreita de Heinrich SCHMID.
- Hispanio: Monda Futbalpokalo.
- Unue komputila viruso, verkita de Richard SKRENTA tutmondiĝas.
Naskiĝoj
- 5-a de januaro : Kroatio : Janica Kostelić
- 30-a de aprilo : Kirsten DUNST.
Mortoj
- 5-a de marto : John BELUSHI
- 6-a de marto : Usono: Ayn RAND
- 29-a de majo : Francio : Romy SCHNEIDER
- 10-a de junio : Germanio : Rainer Werner FASSBINDER
- 18-a de junio : Curd JÜRGENS
- 29-a de julio : W.K. ZWORYKIN, rusa inventisto.
- 12-a de aŭgusto : Usono : Henry FONDA
- 29-a de aŭgusto : Britio : Ingrid BERGMAN
- 14-a de septembro : Monako : Grace KELLY
- 4-a de oktobro : Kanado : Glenn GOULD, pianisto.
- 28-a de novembro : Rolf WANKA
- Ĉeĥio: Roman JAKOBSON
- Germanio: Irmgard KEUN
- Sovetunio: Leonid BREĴNEV
----
1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1982
ja:1982年
ko:1982년
simple:1982
th:พ.ศ. 2525
MienoTipografio
----
Miensimbolo estas kombino de klavar-signoj uzata por esprimi senton aŭ nuanci frazon je Interreto, babilejo, poŝtelefon-mesaĝumado (SMS) ktp.
Pluraj lingvoj uzas la vorton emoticon [emOtikon] ("emocia simbolo"), inter esperantlingvaj komputilistoj oni ĝin ofte simple nomas mieno.
Pro la fakto, ke multaj ne-lingvaj gestoj perdiĝas en ne-vid-al-vida komunikado, miensimboloj ekestis kaj evoluis dum la mallonga erao de Interreto.
La plej kutima miensimbolo estas: :-) Ĝi esprimas senton de gajo, ĝojo (rigardu ĝin klininte la kapon maldekstren por kompreni).
Alia ofta mieno estas :-( kiu esprimas malan senton.
Tiuj apartenas al la tielnomataj plenaj mienoj, t. e. mieno konsistanta el almenaŭ 3 signoj. Neplenaj mienoj estas interalie :) kaj :(.
Iritiĝinte pro la bezono ĉiam kap-klini por ĝuste rigardi la signojn, iuj japanoj ekuzis Japanajn miensimbolojn, kiuj rekte "staras" kaj pli bone respegulas orient-azian esprimmanierojn. Ekzemploj estas: (^_^) "ĝojo" kaj \(^_^)/ "venkinteco, hura!".
Listo de oftaj kaj malpli oftaj miensimboloj
| Mieno | Signifo |
| :-) | ĝojo, gajo |
| :) | - |
| :-)) | ĝojego |
| :-D | granda rideto |
| :'-) | feliĉo |
| :-( | malĝojo, tristo, malkontento |
| :( | - |
| :-(( | tristego |
| :-> | moketanta rideto |
| ;-) | indikumado, amindumado (per palpebrumoj) |
| :'( | plorado |
| >:-( | furiozo |
| :-/ | eta malkontento; dubo |
| :-| | ne gravas |
| :-o | miro |
| :-O | granda miro |
| :-] | Stulteco |
:- - | kiso |
| B-) | "Mi portas ŝirm-okulvitrojn!" |
| 8-) | "Mi portas okulvitrojn!" |
| :-! | "Mi fum(em)as!" |
| :-? | "Mi fum(em)as perpipe!" |
| 8:-) | "Mi portas har-banton!" |
| :-)8 | "Mi estas ino!" |
| :-):- | "Mi estas iĉo!" |
| =|:-) | "Mi portas ĉapelon!" |
| <|-) | "Mi portas tradician orient-aziecan kampar-ĉapelon!" |
| :-)= | "Mi havas barbon!" |
Louis FAUVART-BASTOULEdE-F
- francaj
Louis FAUVART-BASTOUL, franco, filo de ambaŭ antaŭaj, d-ro de leĝoscienco. Naskiĝis en la 19-a de septembro 1877 en Blois, en 5-a de septembro 1914 mortpafita ĉe la Marna batalo. Li skribis en juraj revuoj kaj ankaŭ okupis sin pri muziko. Verkis: "D'une langue auxiliaire au point de vue du droit des gens", 1906. Kunverkis Triope.
1908Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1908
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1908 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 4-a Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno
- 26-a de septembro okaziĝis kunveno de Moskvaj kuracistoj dediĉita al la propagando kaj praktika aplikado de Esperanto.
- Fondo de UEA, Federacio Esperantista Rodana, la Ligo de Germanlingvaj Esperanto Grupoj, Dia Regno kaj Esperanto Grupo de Palermo.
- La esperantistoj ĉesigas kunlaboron kun Delegacio por alpreno de lingvo internacia;
- Ekaperas la Oficiala Gazeto Esperantista;
- La Paro MEGAHY, Augusts KAZOKS, Leo BLAAS, John H. FAZEL kaj Ernest ARCHDEACON eklernis Esperanton.
- Ido-skismo.
- Starigo de Delegita reto
- Aperas supera komisiono de Lingva Komitato.
- Fondo de "ŝtateto" Amikejo, unua "Esperanta regno" en la mondo.
- Theodor ĈEIKA publikigis vortaron Esperanto-Ĉeĥan.
- P. Jovan JOVANOVIĈ publikigis unuan lernolibron al serbioj.
- Skismo en Ĉeĥa Esperanta movado.
- Doktoriga tezo Utileco kaj ebleco de alpreno de internacia helplingvo por la Medicino prezentita de Pierre CORRET.
- Publikitaj Interpreso kaj Panariŝo.
- Svisa Bankunio enkondukis ĉekojn internaciajn kun spesmilaj valoroj.
- Olimpiadoj de Londono
- 13-a de januaro: Henry FARMAN traflugis unu kilometron ronde per balono.
- "La Bonne Auberge" la unua pornografia filmo.
- 8-a de marto: Usono: Fajro de la Triangula Fabrikejo en Bostono, kie 129 virinoj perdis siajn vivojn dum ili strikis. La datrevenon oni festas en multaj landoj sub la nomo Virina Tago.
- Unua aro de japanoj al Brazilo por anstataŭigi nigrajn sklavulojn
- Bulgario sendependiĝas de Turkio.
- Brazilo : Cearao : Fortalezo: La Teatro José de Alencar ekkonstruatas.
Naskiĝoj
- Oswaldo ARRUDA STEIN
- Li NAIXI
- Tomáš BALDA
- 1-a de januaro : Hungario : Edward TELLER
- 9-a de januaro: Simone de BEAUVOIR
- 22-a de februaro : John MILLS
- 5-a de marto : Britio: Rex HARRISON
- 7-a de marto : Anna MAGNANI
- 7-a de marto: Zbigniew Marian ZIEBINSKI, Brazila teatrologisto
- 9-a de marto: Luís Cosme,Brazila komponisto
- 14-a de marto: Maurice MERLEAU-PONTY
- 14-a de marto: Arnaldo ESTRELLA, Brazila muzikisto
- 21-a de marto: João de SOUZA LIMA, Brazila muzikisto
- 28-a de marto: Luís VIANA Filho, Brazila verkisto
- 5-a de aprilo : Usono : Bette DAVIS
- 23-a de majo: Sílvio CALDAS, Brazila kantisto kaj komponisto
- 27-a de majo: Zeferino VAZ, Brazila klerulo
- 28-a de majo : Britio : Ian FLEMING
- 26-a de junio : Willy BURGEMEISTER
- 27-a de junio: João GUIMARÃES ROSA, Brazila verkisto
- 4-a de julio: Adolfo CASAIS MONTEIRO, Portugala poeto
- 3-a de aŭgusto: Ernesto GEISEL, Brazila diktatoro
- 26-a de aŭgusto: Simão MATHIAS, Brazila kemiisto
- 28-a de aŭgusto : Robert MERLE
- 9-a de septembro : Italio : Cesare PAVESE
- 19-a de septembro : Finnlando : Mika WALTARI
- 11-a de oktobro: Cartola, Brazila muzikisto kaj komponisto
- 15-a de oktobro: Otávio de FARIA, Brazila verkisto
- 12-a de novembro : Germanio : Hans Werner RICHTER
- 26-a de decembro: Charles Julius DUNLOP, Brazila verkisto
- 31-a de decembro: Simon WIESENTHAL
Mortoj
- 9-a de januaro : Wilhelm BUSCH
- 28-a de januaro: Sankta Josef FREINADEMETZ
- 24-a de junio : Grover CLEVELAND
- 22-a de julio: Randal CREMER
- 9-a de aŭgusto: José Plácido de CASTRO
- 25-a de aŭgusto : Francio : Antoine Henri BECQUEREL
- 29-a de septembro: MACHADO de ASSIS, Brazila verkisto
- 22-a de oktobro: Artur Nabantino GONÇALVES de AZEVEDO, Brazila verkisto
- 21-a de decembro : P. DIAKONOV
- 21-a de decembro: Klara POELZL, patrino de Adolf HITLER
- 27-a de decembro: Vicgrafo de SINIMBU, brazila eks-ĉefministro
----
1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1908年
ko:1908년
simple:1908
th:พ.ศ. 2451
Mika WALTARILiteraturo > Finnlingva Literaturo > Mika WALTARI < Finna Lingvo
----
Mika WALTARI (naskiĝis la 19-an de septembro, 1908 en Helsinki, mortis la 26-an de aŭgusto, 1979 samloke) estis finna verkisto.
Kiel junulo li komencis verki poezion, poste dediĉis sin al prozo. Post studado de filozofio li laboris kiel ĵurnalisto kaj fine kiel libera verkisto. En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento li estis gvida persono de grupo Tulenkantajat (Portantoj de fajro), kies manifeston Hurmioituneet kasvot (Ekstaza vizaĝo) li eldonis en 1924 kune kun Olavi PAAVOLAINEN.
En 1931 li edziĝis al Marjatta Luukkonen.
Grandan sukceson akiris jam la unua romano Granda iluzio pri moralaj problemoj de la postmilita generacio. Sukcesaj estis ankaŭ spritaj detektivaj rakontoj pri komisaro Palmu. La plej grandajn sukcesojn li gajnis per la verkado de historiaj romanoj.
[redaktu]
Kelkaj verkoj
- Suuri illusioni (1928, Granda iluzio)
- Isästä poikaan (1933-1935, De patro al filo)
- Vieras mies tuli taloon (1937, Fremdulo venas)
- Kuka murhasi rouva Skrofin? (1939, Kiu murdis s-inon Skrof?)
- Kaarina Maununtytär (1942)
- Sinuhe, egyptiläinen (1945, Egiptano Sinuhe)
- Mikael Karvajalka (1948, Miĥaelo Karvajalka, travivaĵoj de junulo dum la Luther-erao)
- Johannes Angelos (1952, pri falo de Konstantinopolo)
- Turms, kuolematon (1955, Senmorta Turms)
- Feliks onnellinen (1958, Feliks la feliĉa)
- Valtakunnan salaisuus (1959, Mistero de la regno)
- Ihmiskunnan viholliset (1964, Malamikoj de la homaro)
- Noita palaa elemään (Sorĉistino revenas, dramo)
- Nuori Johannes (1980, Obskura anĝelo)
- Kirjailijan muistelmat (1980, rememoroj de la verkisto)
1911Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1911
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1911 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 7-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.
- 4-a Brazila Kongreso de Esperanto en Juiz de Fora.
- Fondita en Prago la Laborista Unuiĝon Esperantista, fako de socialdemokratia Laborista Akademio.
- Eldonitaj filatelia tabelo en Esperanto kaj esperantaj revuoj Vekiĝo kaj La Kulturo.
- Esperantiĝis:
John Edward HOOKHAM, Leopold DREHER, Hugo STEINER Dubús NÚNEZ, Jozefo ARTIGAS LASALA, Nikolaj Jakovleviĉ INCERTOV, Alexander William THOMSON, Antono LLINÁS BELLVEHI, Miklós BÁNÓ, Norbert BARTHELMESS kaj Michele ARABENO
- L.L. ZAMENHOF prezentis al la Internacia Kongreso de Rasoj, en Londono, memuaron pri Homaranismo.
- L. SCHLAF estis eksigata el la movado pro profitcela agado.
- Arestita kaj kondamnita Aleksandr POSTNIKOV. Post la aresto de li, en Peterburgo okazis traserĉoj en la loĝejoj de multaj esperantistoj.
- La Respubliko de Ĉinio estas fondita de SUN Yixian. Lanĉo de Gregoria kalendaro.
- Mongolio liberiĝas de Manĉurio, Gvidanto de Mongola Budhismo Bogd Ghavzandamba proklamita reĝo de libera ŝato Mongolio.
- Libio fariĝas kolonio de Italio.
- The cruise of the Snark de Jack LONDON.
- Kreitaj planlingvoj Mezhdunarodny Nauchny Yazyk kaj Cosmo-English.
Naskiĝoj
- Rita AAGAARD
- Fanny Luiza DUPRÉ
- Herbert WOHLFAHRT
- Vlastimil BLAŽEK
- P. H. VAN TERWISGA
- Jan FILIP
- Josef VÍTEK
- Svislando: Max FRISCH
- 6-a de februaro: Ronald REAGAN, usona prezidento naskiĝis en Tampico, Ilinojo
- 23-a de februaro: Yokaanam
- 26-a de marto: Usono: Tennessee WILLIAMS
- 23-a de junio: Ernesto SABATO
- 24-a de junio: Juan Manuel FANGIO
- 16-a de julio: Usono: Ginger ROGERS
- 19-a de septembro: William GOLDING
- 3-a de decembro : Nino ROTA
Mortoj
- Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ
- 1-a de aŭgusto:Konrad DUDEN
- 5-a de novembro : Charles STEWART
- 8-a de novembro : Siegfried LEDERER
----
1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1911年
ko:1911년
simple:1911
th:พ.ศ. 2454
1921Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1921
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1921 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 13-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago.
- 1-a SAT-kongreso.
- 6-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- La Akademio de Esperanto aprobas laŭvole anstataŭigi ĥ per k en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r.
- Fondo de SAT.
- Fondo de grupo de Esperanto de Sovjetlanda Esperantista Unuiĝo,Keio Universitato, Japanio kaj Sveda Laborista Esperanto-Asocio.
- La Vendreda Klubo publikita de Johannes DIETTERLE
- Hugo RÖLLINGER, Juntaro IŬAŜITA, Sam Owen JANSSON kaj Ludwig PUFF eklernis Esperanton.
- Aleksandr POSTNIKOV.
- Rusio invadis Kartvelion, kiu fariĝis tiam Gruzia Soveta Respubliko.
- Mongolio: Popola revolucio. Forpasas la lasta mongola reĝo.
- Antisionismaj atakoj en Jafo, Palestinio
- Irlando sendependiĝas de Britio.
- Luksemburgio eniras ekonomian-doganan union kun Belgio.
- Irano : Eko de la diktatoreco de Mohamed Reza PAHLAVI.
- Niĝero ekestas kiel Franca kolonio.
- Kreita Optoezo.
Naskiĝoj
- 5-a de januaro : Friedrich DÜRRENMATT
- 9-a de januaro : Usono, Patricia HIGHSMITH
- 25-a de marto : Germanio, Simone SIGNORET
- 16-a de aprilo : Britio, Peter USTINOV
- 2-a de majo : Hindio, Satjaĵit RAY
- 6-a de majo : Aŭstrio, Erich FRIED
- 19-a de majo : Eddie BARCLAY
- 20-a de majo : Wolfgang BORCHERT
- 26-a de junio : Mirko HANÁK
- 12-a de septembro : Pollando, Stanislaw LEM
- 19-a de septembro : Paulo FREIRE
- 30-a de septembro : Deborah KERR
- 13-a de oktobro : Yves MONTAND
- 1-a de novembro : Ilse AICHINGER
- 3-a de novembro : Usono, Charles BRONSON
- 10-a de decembro : Germanio, Christine BRÜCKNER
- Norvegio, Johan Hammond ROSBACH, Esperanto-verkisto
- Brazilo: Leopoldo KNOEDT
- Linhart RÝZNAR
Mortoj
- Antoni GRABOWSKI
- 2-a de aŭgusto : Italio,Enrico CARUSO
- 26-a de aŭgusto : Ludwig THOMA
----
1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1921年
ko:1921년
simple:1921
th:พ.ศ. 2464
1922Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1922
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1922 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 14-a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinki;
- Firmata la Kontrakto de Helsinki pri la organizo de la Esperanto-movado.
- La Tria Asembleo de Ligo de Nacioj akceptas raporton pri Esperanto kiel internacia helplingvo. La raporto de Ligo de Nacioj misinformis ke Albana registraro enkodukis Esperanton en duagradaj lernejo. Sed en tiu jaro Albanio havas malpli ol 6 Esperantistojn.
- Ekapero de Literatura Mondo en Budapeŝto.
- Internacia Konferenco pri Esperanto en Lernejoj en Ĝenevo.
- Brazila Parlamento donis monan subvencion al Brazila esperanto-movado.
- Fondita Esperanto-grupo de Brescia
- Eŭgeno LANTI publikigis broŝuron For la Neŭtralismon.
- Japanujo kaj mondlingvo publikita de Fuĵisaŭa Ĉikao.
- Unuaj dissendoj de Esperanto per radio.
- Fondita Societo de ĉeĥoslovakaj nevidantaj Esperantistoj, Bulteno de CK SEU kaj Tramvojista Esperanto-Unuiĝo de Vieno.
- Esperantiĝis:
::Mladen VRTUNSKI, Anton GOLDMANN, Hector VERMUYTEN kaj Léon BERGIERS.
- Aleksandr POSTNIKOV liberigita.
- Planlingvoj Okcidentalo kaj Esperantido de Antido publikitaj.
- februaro okazis la Artmoderna Semajno en San-Paŭlo, kiu ekestis la Modernisma Skolo de Brazila literaturo.
- 28-a de februaro: Egipto sendependiĝas de Britio
- 11-a de septembro: Palestino estas transdonita for de la otomana imperio al la brita imperio
- Jaroslav HEYROVSKÝ diskrovis la polarografion
- Kreita Kasuelo
Naskiĝoj
- 31-a de januaro: Otaviano CURVELO de SOUZA
- 10-a de junio: Usono, Judy GARLAND
- 19-a de septembro : Emil ZATOPEK
- 8-a de novembro : Christiaan BARNARD
- 4-a de decembro : Gérard PHILIPE
- 24-a de decembro : Ava GARDNER
- Carlo MUSAZZI
- Árni BÖDVARSSON
- Rüdiger EICHHOLZ
- Aderaldo ROCHA
Mortoj
- Jiří František CHALOUPECKÝ
- Leon FAUVART-BASTOUL
- 7-a de februaro : Francio, Fernand DORÉ
- 14-a de marto : Karolo la 1-a (Aŭstrio)
- 27-a de marto: John ANDERSON
- 2-a de aŭgusto: Kanado, Alexander Graham BELL
- 11-a de novembro: Brazilo: Nuno BAENA
- 18-a de novembro: Francio, Marcel PROUST
----
1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1922年
ko:1922년
simple:1922
th:พ.ศ. 2465
Emil ZATOPEKĈeĥio > Ĉeĥa sporto > Emil ZÁTOPEK
----
Emil ZÁTOPEK (naskiĝis la 19-an de septembro, 1922 en Kopřivnice, Ĉeĥoslovakio, mortis la 22-an de novembro, 2000 en Prago) estis ĉeĥa atleto.
Ĉeĥa atleto kiu apartenas al plej sukcesaj longdistancaj kurantoj en la historio de la sporto. Li gajnis oran medalon en konkurso trans 10.000 metroj dum la Olimpiaj ludoj 1948 en Londono kaj tri orajn medalojn 1952 ĉe la Olimpiko en Helsinki: en la 5,000- and 10,000-metra. konkursoj kaj en maratono. Dum lia sporta kariero li metis 18 mondajn rekordojn. Li posedis la rekordon trans 10.000 metroj ekde 1949 ĝis 1954. Lia plej bona tempo estis 28 minutoj kaj 54,2 sekundoj; li estis la unua kiu bezonis malpli ol 29 minutoj. Li ankaŭ metis mondajn rekordojn trans 5.000 metroj, 10 mejloj, 20.000 metroj, 25.000 metroj kaj 30.000 metroj.
ZÁTOPEK. komencis kuri en la jaro 1940. Li laboris en ŝufabriko, kie oni instigis lin partopreni en 1.500metra konkurso. Sen antaŭe trejni li venis dua al al celo. Ekde tiam li dediĉis sin al la trejnado. En 1946 ZÁTOPEK , kiu tiutempe armeservis, unuafoje altiris internacian atenton, kiam biciklinte de Prago al Berlino, li partoprenis 5.000metran konkurson de Aliiĝintaj okupadaj trupoj (Allied Occupation Forces) kaj venkis. Lia plej bona rekordo estis 1951 59 minutoj kaj 51,8 sekundoj trans 20 kilometroj. Dum la Olimpiaj ludoj 1952 en Helsinko li metis olimpikan rekordon en la 5.000metra kaj 10.000metraj konkursoj kaj kuris la ĝis tiam plej rapidan maratonon. La sukceso de ZÁTOPEK baziĝas grandaparte je lia neortodoksa trejnprogramo. Li senĉese eksperimentadis pri novaj ekzercoformoj kaj pluevoluigis intervalan trejnadon. ZÁTOPEK faris grandan nombron da ripetaĵo kaj malrapide trotis en la intervaloj, dum aliaj kutimis simple paŭzi. Komence oni mokis pri tio sed finfine tio iĝis fundamenta ŝtono en la ekzercosistemo de preskaŭ ĉiuj ambiciaj kurantoj.
ZATOPEK retiriĝis kiel elita kuranto en 1958.
Legu ankaŭ pri aliaj longdistancaj kurantoj!
ja:エミール・ザトペック
James A. GARFIELDHistorio > Usono > Prezidento de Usono > James A. GARFIELD
----
James Abram GARFIELD [Ĝejmz EJbrem GAfild] (naskiĝis la 19-an de novembro 1831, mortis la 19-an de septembro 1881) estis la dudeka prezidento de Usono. Li naskiĝis en la konteo de Cayahoga, Ohio. Charles J. GUITEAU, lia murdinto, pafis lin dufoje je la 2-a de julio 1881, en Vaŝingtono. Garfield mortis 49-jaraĝa en septembro en Elberon, Nov-Ĵerzejo.
Garfield estis bona oratoro. Lucretia RUDOLPH estis lia edzino, kaj ili havis sep gefilojn. Garfield estis membro de la Disĉiploj de Kristo.
Lia administrado daŭris nur ses monatojn, de la 4-a de marto ĝis la 19-a de septembro 1881.
GARFIELD JAMES A
ja:ジェームズ・ガーフィールド
ko:제임스 A. 가필드
simple:James A. Garfield
Rudolf ROCKERRudolf ROCKER, li naskiĝis la 25-an de marto 1873 en Mainz kaj mortis la 19-an de septembro 1958 en Mohegan, Maine, Usono) estis germana verkisto kaj anarkiisto.
Listo de verkoj
- Max Nettlau. Leben und Werk des Historikers vergessener sozialer Bewegungen (Karin Kramer Verlag, Berlin, 1978)
- Anarcho-Syndicalism: Theory and Practice (AK Press, 2004, ISBN 1902593928)
- Nationalismus und Kultur (Bibliothek Theleme, Münster, 1999)
Kategorio:Anarkiismo
Kategorio:Verkistoj
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
1970Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1970
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj
Jaroj: 1965 - 1966 - 1967 - 1968 - 1969 - 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1970 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 55-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno.
- Aperas Plena Ilustrita Vortaro (PIV);
- Hispanio : Angel Figuerola AUQUE fariĝis prezidanto de Hispana Esperanta-Federacio
- Germanio : Bavario : La partio CSU ("Kristana Socia Unuiĝo") gajnas la balotojn.
- Niĝerio : Ĉeso de la Biafra milito.
- Gambio fariĝas respubliko.
- Omano : Kabus ben Said sultaniĝas.
- Usono : Ohio : Membroj de la Nacia Gvardio pafis kaj mortigis kvar studentojn ĉe Ŝtata Universitato Kent dum manifestacio kontraŭ la milito en Vjetnamio.
- 26-a de marto : Unua supersonlima flugo de la Concorde.
- Fiĝioj sendependiĝas (10-a de oktobro) kaj aniĝas al UNO.
- 17-a de oktobro : Anwar SADAT fariĝis prezidento de Egipto.
- Gvajano eniras Britan Komunumon.
Naskiĝoj
- 27-a de marto : Mariah CAREY
- 29-a de aprilo : Uma THURMAN
- 22-a de majo : Naomi CAMPBELL
- 24-a de julio : Jennifer LOPEZ
- 23-a de aŭgusto : Usono : River PHOENIX
- 25-a de aŭgusto : Claudia SCHIFFER
Mortoj
- 2-a de februaro : Bertrand RUSSELL
- 1-a de marto: Karel ŠOLC
- 20-a de aprilo : Paul CELAN
- 12-a de majo : Svedio : Nelly SACHS
- junio: Otto BRANDT
- 1-a de junio : Italio : Giuseppe UNGARETTI
- 7-a de junio : E. M. FORSTER
- 10-a de aŭgusto : Alexander GODE, inventisto de Interlingua
- 13-a de aŭgusto : Vernon Joseph LECK
- 1-a de septembro : François MAURIAC
- 18-a de septembro : Jimi HENDRIX
- 19-a de septembro : Germanio : Johannes Heinrich SCHULTZ
- 25-a de septembro : Svislando : Erich Maria REMARQUE
- 2-a de oktobro : Germanio : Grethe WEISER
- Josef BURGER
- Marcel MINNAERT
Ceteraj
- 1-a de januaro : Uniksa epoko komensis je 00:00:00 UTC.
----
1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1970
ja:1970年
ko:1970년
simple:1970
th:พ.ศ. 2513
GermanioGeografio > Eŭropo > Germanio
----
La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.
Geografio
Politika subdivido (federaciaj landoj
Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
Montaroj
Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco
La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).
Riveroj
Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale
Pli > Listo de riveroj en Germanio
Lagoj
Interalie: Konstanca Lago, Müritz
Insuloj
Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm
Historio
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
Legu pli > Historio de Germanio
Politiko
Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").
Esperanto en Germanio
Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio
En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj
Ekstera ligilo
- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio
Kategorio:Germanio
als:Deutschland
fiu-vro:S'aksamaa
ja:ドイツ
ko:독일
ms:Jerman
roa-rup:Ghirmânii
simple:Germany
th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี
zh-min-nan:Tek-kok
Italo CALVINO
Italo Calvino (Santiago de las Vegas, Kubo, 15-an de oktobro 1923 - Siena, 19-an de septembro 1985) estis itala verkisto.
Biografio
Naskiĝis en Kubo, kie laboris lia patro, tre juna iris loĝi en Italio ĉe Sanremo, kie havas laika kaj kontraŭfaŝisma edukado. Komencis studi agrikulturo ĝis eksplodo de 2-a Mondmilito, en jaro 1943 aliĝas al partizanoj kaj en 1945 al Itala Komunista Partio (al kiu apartenis ĝis 1956 kiam soveta armeo invadis Hungarion) kaj komencas studoj pri Literaturo. En tiu epoko ekkonas Cesare PAVESE-n.
En 1947 li publikigas sian unuan romanon, Il sentiero dei nidi di ragno bazita je sia sperto kiel partizano kaj en 1949 la rakonton Ultimo viene il corvo. Inter jaroj 1952 kaj 1959 li verkas la trilogion I nostri antenati formita per Il visconte dimezzato,Il barone rampante kaj Il cavaliere inesistente.
Verkisto kiu pasis tra diversaj periodoj kaj stiloj daŭrigis la publikadon ĝis sia morto en 1985 dum pretigis la Lezioni americane por Universitato Harvard, konitaj post sia morto kune kun Sotto il sole giaguaro, La strada di San Giovanni kaj Prima che tu dica pronto.
Verkoj
- Il barone rampante (1957)
- Il cavaliere inesistente (1959)
- Il visconte dimezzato]] (1952)
- Marcovaldo (1963)
- Fiabe italiane (1956)
- Gli amori difficili
- Lezioni americane (1985)
- Il sentiero dei nidi di ragno (1947)
- Le città invisibili (1972)
- Le cosmicomiche (1965)
- Racconti
- Ultimo viene il corvo (1949)
- Palomar (1983)
- La giornata di uno scrutatore (1964)
- L'entrata in guerra
- Collezione di sabbia
- Il castello dei destini incrociati (1969)
- La taverna dei destini incrociati (1973)
- La speculazione edilizia
- Se una notte d'inverno un viaggiatore (1979)
- Sotto il sole giaguaro
- Ti con zero (1968)
- La strada di san Giovanni
- Una pietra sopra
- Perché leggere i classici
- La nuvola | | | |