Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1900

1900

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1900 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1900 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 21-a de julio: unua Esperantista vespermanĝo en Parizo.
- Paul FRUICTIER, J. R. G. ISBRÜCKER, Charles LAISANT,
- Leon FAUVART-BASTOUL kaj Theodor ČEJKA eklernis Esperanton.
- Theodor ČEJKA publikigis la duan lernolibron de Esperanto por Ĉeĥoj.
- Emile GASSE eklernis Esperanton, unua en Normandio.
- Fondita Esperanto-Grupo en Dijon
- Leon BOLLACK publikigis la Lingvon Bluan.
- The son of the wolf ("La filo de la lupo") de Jack LONDON
- Brita Laborista Partio fondita.
- Tutmonda Ekspozicio en Parizo

Naskiĝoj


- KENN Won
- Adolf MALÍK
- Vselovod IVANOV
- Dalibor CHALUPA : Ĉeĥio
- 4-a de februaro : Jacques PRÉVERT
- 7-a de februaro : Tibor CZITROM
- 5-a de aprilo : Spencer TRACY
- 28-a de aprilo : Germanio : Bruno APITZ
- 12-a de majo : Aŭstrio : Helene WEIGEL
- 5-a de junio : Hungario : Dennis GABOR
- 29-a de junio : Antoine de SAINT EXUPÉRY
- 14-a de julio : Susumu AIBARA
- 29-a de julio : Svedio : Eyvind JOHNSON
- 20-a de septembro : CASTELLO BRANCO
- 8-a de novembro : Usono : Margaret MITCHELL
- 19-a de novembro : Germanio : Anna SEGHERS
- 22-a de decembro: Hermanus Jacob BLOKKER

Mortoj


- 20-a de januaro : Britio : John RUSKIN
- 25-a de aŭgusto : Germanio : Nietzsche
- 30-a de novembro : Francio : Oscar WILDE ----
1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900| 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1900年 ko:1900년 simple:1900 th:พ.ศ. 2443

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

20-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jaroj:
19011902190319041905 19061907190819091910
19111912191319141915 19161917191819191920
19211922192319241925 19261927192819291930
19311932193319341935 19361937193819391940
19411942194319441945 19461947194819491950
19511952195319541955 19561957195819591960
19611962196319641965 19661967196819691970
19711972197319741975 19761977197819791980
19811982198319841985 19861987198819891990
19911992199319941995 19961997199819992000
ja:20世紀 ko:20세기 simple:20th century

Normala jaro komenciĝanta lunde

Normala jaro komenciĝanta lunde. Ĉi tiaj jaroj estas (laŭ gregoria kalendaro): 1590 1601 1607 1618 1629 1635 1646 1657 1663 1674 1685 1691 1703 1714 1725 1731 1742 1753 1759 1770 1781 1787 1798 1810 1821 1827 1838 1849 1855 1866 1877 1883 1894 1900 1906 1917 1923 1934 1945 1951 1962 1973 1979 1990 2001 2007 2018 2029 2035 2046 2057 2063 2074 2085 2091 2103 2114 2125 2131 2142 2153 2159 2170 2181 2187 2198 Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je lundo Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je dimanĉo kategorio:Kalendaro

Parizo

Geografio > Eŭropo > Francio > Pariza Regiono > Parizo < Urboj | Francaj departementoj ---- Francaj departementoj]
- loko: 48,85 Norde, 2,33 Oriente, aŭ aliforme:
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 10.150 mil (en la aglomeraĵo en 2000) Parizo (france Paris [pa-RI]) estas la ĉefurbo de Francio. Parizo ankaŭ estas franca departemento kun numero 75, kiu estis la vico de la eksa departemento Seine. Loĝantaro: 2,1 milionoj en la urbo mem, 10,56 milionoj kun la ĉirkaŭaĵo. (1999) Parizo havas historion de pli ol du jarmiloj. Unue fondita kun la nomo Lutecio (latine: Lutetia) tri jarcentojn antaŭ Kristo, ĝi eknomiĝis Parizo dum la 4-a jarcento post Kristo. En 1792 kaj en 1871 la Pariza Komunumo ludis apartan politikan rolon. En 1792 ĝi estis plej radikala motoro de la Franca Revolucio. En 1871 ĝi batalis la francan registaron, kiu elektis Versajlon kiel sidejon. En Parizo estis sidejo de Centra Presejo Esperantista.

Arto kaj Historio

:Sainte-Chapelle :Notre Dame (Katedralo) :Baziliko de Sacré Coeur :Muzeo Louvre kun sia piramido. :Les Invalides :La Place des Vosges :Eiffel-Turo konstruita de Gustave EIFFEL, kiu ankaŭ faris la feran strukturon de la Statuo de Libereco, en Novjorko. :Arc de Triomphe :La Sorbonne :Panthéon :Orsay-Muzeo :Picasso-Muzeo :Muzeo de Modernaj Artoj en la Centre Georges Pompidou :Obélisque en Place de la Concorde :Champs Elysées

Gravuloj

:Esperanto-movado
- Parizo estas naskiĝurbo de Henri FAVREL, Fanny BONNET, André BAUDET, Emile GASSE, Louis COZIC, Georges WARNIER, kaj Ernest ARCHDEACON.
- En Parizo loĝis József MAJOR kaj Frederic PUJOLÀ I VALLÉS.
- Tie mortis Gustaf HENRICLUNDQUIST kaj Théophile CART. Théophile CART
-
Kategorio:Urboj de Francio Kategorio:Francaj Departementoj Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo als:Paris (Stadt) ko:파리 시 ja:パリ simple:Paris th:ปารีส

Paul FRUICTIER

EdE-F - francaj Paul FRUICTIER (früftje), franco, d-ro med., ĉefredaktoro de du francaj med. gazetoj. Nask. 4 jan. 1879 en Amiens. Lernis E-n en 1900; post ses semajnoj renkontiĝis en Paris kun Sveda kuracisto, d-ro Krikortz, kaj povis interparoli kun li kaj gvidi lin en la Universala Ekspozicio. Komitatano de la SFPE, malfermis kursojn kaj havis i a. lernantojn Cart kaj Warnier. Dum multaj jaroj partoprenis en la klopodoj de la fondintoj de la Pariza grupo. En 1902 fariĝis ĉefred. de Lingvo Internacia, kiun presigis Lengyel en Szegszard (Hungarujo), kaj kun tiu ĉi fondis la Presan E-istan Societon en Paris 1905; fondis (1904) kaj redaktis ĝiŝ 1906 la Int. Sciencan Revuon. En 1906 aperigis kelkajn numerojn de Int. Medicina Revuo, redaktita en E kaj en diversaj naciaj lingvoj, por disvastigi E-n inter kuracistoj; sed tiu entrepreno estis antaŭtempa, kaj la gazeto baldaŭ malaperis. Poste li vojaĝis, precipe en Oriento. - Verkis multajn artikolojn en E; la plimulto aperis en L. I. subskribitaj: O. Wood, P. Aliamet, ktp. Liaj plej konataj verkoj estas: E-a Sintakso, 1903, unua provo de plena gramatiko en E. E-a Vortfarado, 1914, Ambaŭ verkoj estas kunigitaj ka kompletigitaj antaŭnelonge de Grenkamp-Kornfeld, kun la titolo Kompleta Gramatiko de E. L. K. de 1905. L. BASTIEN.

J. R. G. ISBRÜCKER

EdE-I J. R. G. ISBRÜCKER (isbrüker), nederlandano, inĝ. Naskiĝis en 19-a de julio 1889 en Hago, mortis en 1966. E-isto de 1909. Estrarano de la haga grupo kaj de LEEN. LK kaj Akademiano. Prez. de la 12-a Universala Kongreso en Hago. Komitatano de UEA. Membro de la ekzamena komitato. Aŭtoro de La evoluo de la telefonio; kaj de Historio kaj organizo de la. E-movado, kunaŭtoro de kontraŭ-Ida broŝuro. Tradukis en E Gijsbrecht van Amstel, de Vondet kaj en kunlaboro kun J. C. Isbrücker-Dirksen kaj J. Ziermans Akbar, de P A. S. van Limburg Brouwer. Inter 1937 kaj 1963 prezidanto de la Akademio. Sub lia gvido aperis Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro kaj studo Pri la vortfarado en Esperanto. Profesie li estis inĝeniero de elektrotekniko, speciale pri malforta kurento. Ĝis sia pensiiĝo li estis vicdirektoro de la Supera Teknika Lernejo en Hago. Liaj nederlandaj lernolibroj pri elektroniko ĉiam enhavis resumon en Esperanto. En Esperanto li verkis la libron "La evoluo de la Telefonio", kiu vekis en prof. Privat interesiĝonpri la radio. Tiu sekve de tio fondis Radion Ĝenevo kaj kunvokis en 1925 en tiu urbo internacian konferencon de radiostacioj, kiun inĝ. Isbrücker prezidis en Esperanto.

Verkoj


- Esperanto als de internationale taal der techniek (1924)
- Esperanto en de Internationale Congressen (1926-1931)
- La evoluo de la telefonio (1928)
- Historio kaj organizo de la Esperanto-movado (1932)
- La Esperanto-movado: ĝia historio, organizo kaj nuna stato (kun C. Stöp-Bowitz, 1948)
- Lucifer

Tradukoj


- Limburg Brouwer, P. A. S. van: Akbar : orienta romano (Trad. J. C. kaj J. R. G. Isbrücker kaj J. Ziermans.
- Vondel, Joost van den: Gysbreght van Aemstel : la detruo de lia urbo kaj lia ekzilo (1932)
- Vondel, Joost van den: Josef en Dotan (1937) Rimarkigo: Nekrologon pri inĝ. Isbrücker verkis en marta n-ro de Esperanto 1967 Ivo Lapenna, sed li ne menciis daton de la morto, eĉ ne la jaron. Sed ĉar ĉiuj ceteraj nekrologoj en la sama numero koncernas finon de 1966, verŝajne ankaŭ Isbrücker forpasis tiutempe.

Charles LAISANT

LAISANT, Charles LAISANT, Charles LAISANT, Charles LAISANT, Charles Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L LAISANT, Charles Charles LAISANT (lezan), franco, matematikisto kaj politikisto. Naskiĝis en la 1-a de novembro 1841 en La Basse-Indre (apud Nantes), mortis en la 5-a de majo 1920 en Asnières (apud Parizo). Oficiro ĝis 1876, sed jam de 1871 li interesiĝis pri la politiko. Deputito, redaktoro kaj direktoro de politikaj ĵurnaloj, li apogis la faman generalon Boulanger, kaj pro tio estis kondamnita. De 1893 li dediĉis sin nur al la scienco. Li verkis plurajn librojn pri supera matematiko. Varbita de Meray al Esperanto en 1900, li propagandis ĝin inter la scienculoj. Vicprezidanto de SFPE. Kunlaboris en kelkaj Esperantaj gazetoj, kaj verkis broŝurojn pri kaj en Esperanto. Vicprezidanto de la Pariza Esperanto Grupo, 1901.

Verkoj eldonitaj en Esperanto


- La parlamentisma iluzio, (trad. Fi-Blan-Go), Paco-Libereco, 1910

Theodor ČEJKA

Ĉeĥaj esperantistoj Theodor ČEJKA (1878-1957), lernejestro en Bystřice pod Hostýnem. Esperantisto de 1900. Estas nestoro de la Esperanto-movado en la ĉeĥaj landoj, fakte ĝia fondinto. Čejka verkis la unuajn bonegajn lernolibrojn en kunlaboro kun eminenta komeniologo J. Krumpholc kaj V. Bilík, aperintaj en aro da eldonoj, la unua aperis en 1900. Ankaŭ verkis vortarojn, kiel ekzemple E-Ĉ vortaron, 1908, 170 p. L. K. Redaktoro de la iama Internacia Pedagogia Revuo; li tradukadis el verkoj de T. G. Masaryk, J. S. Machar kaj aliaj. Eminenta aŭtoro kaj redaktoro.

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Emile GASSE

EdE-G - Franca esperantisto Emile GASSE (gas) (naskiĝis la 26-an de oktobro 1881 en Parizo - mortis la 29-an de aprilo 1974 en Hyeres, Francio) estis la unua esperantisto en sia regiono (Normandio). Franco, asekur-agento, kunfondis la Popolan Universitaton en La Havro. Esperantiĝis en marto 1900 (la unua en Normandujo), partoprenis interalie ankaŭ la 1-an UK en Bulonjo, gvidis centojn da kursoj, inter kiuj ankaŭ oficialan (devigan) ĉe la Komerca Supera Lernejo en Parizo. Ĝis sia morto funkciis kiel fakdelegito de UEA.

Verkoj


- Kurso tutmonda de la lingvo internacia Esperanto laŭ la metodo natura (1905)
- Monoteismo kaj pozitiva moralo
- Raciaj derivo kaj verbuzo: necesega aldonaĵo al ĉiuj nunaj vortaroj kaj lernolibroj

Tradukoj


- Balzac, Honoré de: Eugenino Grandet (1909)
- Renan, Ernest: Vivo de Jesuo (1907)

Normandio

Geografio > Eŭropo > Francio > Normandio ---- Normandio, franclingve Normandie [normãdi], estas historia provinco de Francio, situanta en la nordokcidenta parto de la lando. Ĝi ŝuldas sian nomon al la Normanoj, skandinavaj popoloj kiuj invadis kaj okupis la regionon en la 9a kaj 10a jarcentoj. La nuna Normandio estas dividita en du administraciajn regionojn: Supra Normandio (france: Haute Normandie), kaj Malsupra Normandio (france: Basse Normandie).
- La unua Esperantisto en Normandio estis Emile GASSE en 1900. ja:ノルマンディー

Dijon

Francio > Dijon ---- Dijon ([diĵÕ]) estas Franca urbo, ĉefurbo de la departemento Côte-d'Or kaj de la regiono Bourgogne. Ekzistas Esperanto-Grupo fondita en 1900. Kategorio:Urboj de Francio ja:ディジョン

Leon BOLLACK

Riĉa franca komercisto kiu kreis la "Lingvon Bluan" en 1900. Poste li fariĝis Idisto.

Lingvo blua

Lingvo>Planlingvo>Lingvo blua La Lingvo Blua, Bolak aŭ Lingua Blau, estis kreita de Leon BOLLACK, riĉa franca komercisto, kaj prezentita en Parizo dum Tutmonda Ekspozicio de 1900. Ĝi estas nomata ankaŭ "Bolak", de la nomo de sia kreinto, kiel la "Lingvon Internacian" oni nomas "Esperanto" de la pseŭdonimo de Zamenhof. Ĝi nomiĝas "Lingvo Blua" ĉar ĉiuj homoj povas vidi la ĉielon "sur kies bluo ne devas esti landlimoj" laŭ Bolak. H.G. WELLS atentis pri "Lingvo Blua" kaj verkis pri ĝi. La moto de Bolak estas "Dovem pro tle" (la dua lingvo por ĉiuj), ĝia simbolo estas margarito. Bollack promesis ke oni eblas lerni legi kaj traduki sian lingvon nur en 3 minutoj! =Gramatiko= Bolak estas miksa lingvo, kvankam ĝia vortprovizo estas aposteriora, ĝia gramatiko estas tre malsama al naturaj lingvoj. Bolak estas aglutina lingvo kaj iom similas al Esperanto, sed dum Esperanto uzas aglutinecon ĉefe logike, en Bolak, la afiksoj estas ĉefe emociaj.

Alfabeto kaj prononco

Bolak uzas modifitan latinan alfabeton kun 19 literoj: A, ♥, B, D, F, G, I, K, L, M, N, O, P, R, S, T, U, V, Ч. La litero ♥, eble reprezentas la "centra a" /ə/ (ä en la germana, æ en la franca); Ч estas el la cirila alfabeto kaj havas la sonon de Esperanta c. Laŭ la aŭtoro, 14 el ili estas prononcataj kiel en la franca.

Morfologio

En Bolak estas du klasoj de vortoj: "granmots" kaj "motules". La granmots apartenas al semantika strukturo, la motules al gramatika strukturo.

Motules

La "malgrandaj vortoj", aŭ motules, havas maksimume 3 literojn. Se estas 3 literoj en motule, la lasta ne povas esti konsonanto. Ili plenumas 4 funkciojn: interjekcian, "trabaran", konektan kaj designan. ---- Bazaj interjekciaj motules havas unu vokalon: a (manko), e (abundeco), i (troeco), o (dubo), u (reciproko). Krom tiuj estas duoblaj interjekcioj kiu signifus la malon: aa (rezigno), ee (kondamno), ii (doloro), oo (apelo), uu (repuŝo). La bazaj interjekcioj estas ankaŭ "margaritaj" prefiksoj, ili modifas la "granmots" laŭ ilia baza signifo. Ekzemple, la granmot lov signifas "amo", do: alov (manko de amo)= indiferenco; elov (abundeco de amo) = pasio; ilov (troeco de amo) = idolatrio; olov (duba amo) = emo. La prefikson u- oni uzas nur kun adjektivoj kaj adverboj: uloved = ame reciproke. ---- La trabaraj motules kreas "trabaron" inter la vortoj. Tiuj motules dividiĝas en du grupoj: a) tiuj kiuj havas du malsamajn vokalojn; b) tiuj kiuj havas unu konsonanton kaj unu vokalon. La unua klaso de trabaraj motules formitaj per du vokaloj estas tiuj kiuj permesas enkonduki frendajn vortojn en la diskurso:
- au: indikas propran nomon (au Roberto, au Smith);
- eu: indikas teknikajn vortojn (eu Geologia, eu chronometros);
- iu: indikas vorton el la lingvo de la alparolanto;
- ou: indikas vorton el la lingvo de la parolanto. Se, ekzemple, portugalano kaj anglo parolas en Bolak kaj iu volas panon, li diru: "et givo pan" (donu al mi panon). Sed se la portugalano ne memoras la bolakan vorton "pan", li povas diri: "et givo ou pão" (donas al mi tiun kiun mi nomas "pão" en mia lingvo), aŭ, se li scias la anglan vorton "bread": "et givo iu bread" (donu al mi tiun kiun vi nomas "bread" en via lingvo). La dua klaso de vokalaj trabaraj motules estas vortoj similaj al Esperanta "je":
- io: je (ĝenerala prepozicio);
- oi: ĝenerala konjukcio;
- ea: ĝenerala singulara adjektivo;
- ae: ĝenerala plurala adjektivo. La tria klaso de vokalaj trabaraj motules estas verbaj vortetoj:
- oa = ek-;
- eo = fine (perfekto);
- ia = vole (volitivo);
- oe = -u (imperativo);
- ai = eme;
- ei = eble;
- ie = -ad, ade;
- ao = rare; Estas 45 trabaraj motules kun konsonantoj (k+v aŭ k+k+v). Ekzemploj:
- nu: ne (me nu lovi: mi ne amas);
- du: ĉu (me du lovi?: ĉu mi amas?);
- tnu: ĉu ne (me tnu lovi?: Ĉu mi ne amas?);
- ku subordigo (... ku me lovi: ...ke mi amas);
- knu nea subordigo (...knu me lovi: ...ke mi ne amas);
- su: memeco (me su lovi: mi amas min mem);
- snu nea memeco (me snu lovi: mi ne amas min men). Alia grupo de motules povas esti ankaŭ prefiksoj:
- ru: re-;
- pu: ĉef-;
- чu: vic-, sub-;
- fku: kontraŭ-;
- pru: pra-, eks-;
- plu: mult-;
- smu: duon-;
- sku: -oz-, -plen;
- kvu: bon-;
- mu: mis-; ---- La konektaj motules samvaloras al prepozicioj kaj konjukcioj. La bazaj konektaj motules rilatas al tempo kaj spaco kaj komencas per i- aŭ o-: ib (supre); oч (malsupre); og (malantaŭe); ik (antaŭ); ot (ekstere); in (en); il (ĉirkaŭ); ol (apud). Tiuj povas esti modifataj por indiki movon per aldono de -i aŭ -o: ogo (malantaŭen), ini (al), ktp. Konektaj motules sen komenca i aŭ o ne indikas tempon aŭ spacon: ki (kun), spi (rilate al), pi (por) ktp. Aliaj gravaj konektaj motules estas it (kaj) kaj or (aŭ); si (jes) kaj no (ne). ---- Designaj motules havas unu vokalo (a aŭ e) kaj unu aŭ du konsonantoj. Estas kvar tipoj de designaj motules: relativaj, interrogativaj/ekkriaj, personaj, posedaj: Personaj pronomoj: me (mi), te (ci), ve (singulara vi), se (li), le (ŝi), чe (ĝi), ne (ni), pe (plurala familia vi), ge (plurala respekta vi), be (vira ili), fe (ina ili), de (neŭtra ili). La personaj pronomoj havas 6 kazojn: Posedan pronomojn oni faras per aldono de -a (singularo) kaj ŝanĝo de -e al -ae (pluralo): mea (mia) mae (miaj), vea (via), vae (pluralo), ktp. La indefinaj designantoj estas ĉirkaŭ 50, ili komencas per vokalo kaj finas per konsonanto en singularo, la pluralon oni faras per -e: ab/abe (tia, tiaj); am/ame (la samo); ap/ape (iu); as/ase (iu ajn); av/ave (alia).

Granmots

Granmots, aŭ "grandaj vortoj" formas la semantikan bazon de la lingvo. Ili devas havi 3 aŭ pli literoj. Se havas nur 3 literoj, devas fini per konsonanto. La radikoj de gramnots devas fini per konsonanto, ekcepte d kaj ч (malgraŭ kelkaj bazaj adverboj finas per ĝi). Estas 4 tipoj de granmots: a) nomoj (inkluzive nombroj), b) verboj, c) atributivoj (adjektivoj) kaj d) modifantoj (adverboj). Nomoj Nomoj en Bolak devas en ĝiaj radikaj formoj eki kaj fini per unu aŭ du konsonantoj. Ili ne povas esti ч aŭ d. Normale tiuj radikoj estas unusilabaj kiuj ne povas esti identaj al iu afikso. Pro tio, kelkaj vortoj kiel "sigar" (cigaro) estas du silabaj. Oni faras la pluralo per -u: sigar/sigaru (cigaro/cigaroj), kval/kvalu (ĉevalo/ĉevaloj). La inan formon oni faras per prefikso u-, kaj estas ankaŭ la prefikso stu- por viraj estoj: kval/ukval/stukval (ĉevalo/ĉevalino/virĉevalo). Kvankam estas neregulaj inaj nomoj de familianoj, oni povas fari ĝin ankaŭ regule:
- per: patro;
- mer aŭ uper: patrino;
- lonk: onklo;
- tant aŭ ulonk: onklino;
- man: viro;
- fem aŭ umen: viro. Por formi kunmetajn vortojn, oni bezonas uzi la infikson -u-: kafumilv [kaf (kafo) + u + milv (muelilo) = kafmuelilo); dormukar [dorm (dormi) + u + kar (vagono) = litvagono]. Sufiksoj (la komparo al Esperantaj afiksoj estas kvazaŭa):
- -or : -ist-, -ant- (spil = ludo; spilor = ludisto, ludanto);
- -ort : -ej- (pan = pano; panort = panejo);
- -in : -in- (nur virinaj titoloj akiritaj per edzineco: reks = reĝo; reksin = regino, sed kvin = reĝino laŭ propra rajto);
- -as : -eg-;
- -et : -et-;
- -an-: -an- (nur loĝantoj); ---- Nombroj: (1-10): ven, dov, ter, far, kel, gab, чep, lok, nif, dis. (11-19): diven, didov, diter, difar, dikel, digab, diчep, dilok, dinif. Dezenoj: 20 (dovis), 21 (dovis ven), 30 (teris), 40 (faris), ktp. Aliaj nombroj: 100: son; 101: son ven; 125: son dovis kel; 200: dovson; 1000: mel; 2015: dovmel dikel; 10000: dismel; 100000: sonmel; 1000000: mlon. Per -am oni faras araj nombroj: venam (unueco); dovam (paro), teram (trio), ktp. Per -em oni faras ordajn nombrojn: venem (unua), dovem (dua), terem (tria), ktp. Per -ip oni faras oblajn nombrojn: dovip (duoblo), terip (trioblo), farip (kvaroblo), ktp. Per -om, oni faras onajn nombrojn: sonom (centono), melon (milono), dovom (duono), ktp. Per -erl oni faras specajn nombrojn: doviserl (dudek tipoj da), sonerl (cent tipoj da) ktp. Per -olt oni faras fojajn nombrojn: venolt (unufoje), didovolt (dekdufoje), kelisolt (kvindekfoje), ktp. ---- Verboj en Bolak havas tempojn kiuj iom malsamaj al naturaj lingvoj kaj tute malsama al indeŭropaj lingvoj:
- Eterna: lovi (ami)
- Prezento: lovo (esti amanta)
- Pasinto: love (esti aminta)
- Futuro: lova (esti amonta) La verboj, kiel en Esperanto, ne varias laŭ persono kaj la pronomo (aŭ nomo) devas veni eksplicita: Me lovo (mi estas amanta), te lova (ci estas amonta). La verboj havas du formojn: jesa kaj nea. Por formi nean formon oni devas meti u-: Me ulovo (mi ne estas amanta). Verboj ankaŭ havas du voĉojn, aktivan kaj pasivan. Por formi pasiva voĉon oni metu -u- inter radiko kaj tempa sufikso: me lovuo (mi estas amata), me ulovuo (mi ne estas amata). ---- Modifantoj estas klaso de granmots kiu similas al adjektivo, adverboj kaj kelkaj verbaj formoj. Atribuantoj estas subklaso de modifantoj formata de radiko, vokalo kaj -d. La vokalo dependas de la ideo aŭ tempo:
- lovid: amanta (ĝenerale);
- lovod: amanta (momente);
- loved: aminta;
- lovad: amonta. Atribuantoj uzataj en predikativa funkcio povas esti rigardita kiel verboj: me lalgo (mi estas malsana, mi malsanas). Adverbaj modifantoj finas per -ч: moч (tre, multe), paч (malmulte), ili povas deveni de atribuantoj:
- loviч: amante (ĝenerale);
- lovoч: amante (momente);
- loveч: aminte;
- lovaч: amonte. =Ekzemploj= Patro Nia Nea Per, ev ra seri in silu,
vea nom sy santigui,
vea regu ey komi,
vea vil ey makui il gev so in sil.
Ev givo day nes pan taged ana.
It ev solvi nae fansu ana
so ne solvo aye re unifanso na.
It ev nu lefti na to temt,
lo ev bevri na om mal.

Eksteraj ligoj:

Humoraĵe: http://www.volapug.net/n002/ammisil002.htm Serioze: http://www.langmaker.com/bolak.htm kategorio:planlingvoj

Brita Laborista Partio

La Brita Laborista Partio (angle: Labour Party) estis fondita en 1900 instige de Keir HARDIE kiel la Komitato por Laborista Reprezentado (angle: Labour Representation Committee). La celo estis reprezenti sindikatojn kaj socialistajn societojn kiel aparta grupo en parlamento. En 1900 nur unu parlamentano estis elektita (nome Keir HARDIE Por Merthyr Tydfil, industria urbo en suda Kimrio. En 1906 26 parlamentanoj estis elektitaj kaj la nomo de la grupo estis ŝanĝita al la Laborista Partio. En 1922 ĝi preterpasis la Liberalan Partion kiel la ĉefa partio de opozicio. Ĝi tenis la povon en 1945-51, 1964-70, 1974-79, 1997-2001 kaj 2001- . Dum la jardeko 1990a, ĝi iom apartiĝis de la sindikatoj,nomante sin maloficiale la Nova Laborista Partio (angle: New Labour). Responde, la konata ministo-sindikatestro Arthur SCARGILL fondis la (tre minoritatan) Socialisman Laboristan Partion (angle: Socialist Labour Party). Eksteraj Ligoj
- [http://www.labour.org.uk Labour Party ] Aliaj Britaj Politikaj Partioj
- Liberaldemokratia Partio
- Konservativa Partio Vidu ankaŭ:
- Aneurin BEVAN
- Tony BENN
- Tony BLAIR
- Gordon BROWN
- Dennis HEALY
- Clare SHORT ja:労働党 (イギリス)

KENN Won

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K KENN Won, ĉino, d-ro de beletristiko, univ. prof. Naskiĝis en 1900 en Kantono. Esperantistiĝis antaŭ la Unua Mondmilito. Studis en Liono, Francujo 1921. Delegito al: Internacia Edukista Konferenco, Ĝenevo, 1922; Internacia Komerca Konferenco, Venecio, 1923; Internacia Radia Konferenco, Parizo, 1925. Partoprenis la Universala Kongreso en Vieno kaj Ĝenevo, 5 landajn kongresojn en Eŭropo. Membro kaj konsilanto de ICK; LK. Preleganto de la Somera Universitato en Ĝenevo. Artikoloj en diversaj gazetoj. Direktoro de Esperanto-Instituto en Kantono, 1926. Gvidas la movadon en Kantono kun Wu, Hsu, Sinpak k. a. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. Kategorio:Ĉinaj esperantistoj

Vselovod IVANOV

EdE-I Vselovod Pavloviĉ IVANOV (ps. L. IVN.) naskiĝis en Odeso en 1900. Profesie li estis instruisto pri historio en mezlernejo. Li esperantiĝis en 1916. Li kunlaboris al SAT-organoj per poemoj, kaj estis intima amiko de MIĤALSKI, kiu dediĉis al li plurajn poemojn. Poste li ankaŭ estis aktiva en IAREV. Li estis arestita en la 1-a de aŭgusto 1937 kaj mortpafita en la 24-a de novembro.

Verkoj:


- Ruĝo kaj Blanko, novelaro, eld. SAT, 1926.

Rete legeblaj poemoj


- [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=314 Laboristino] IVANOV Vselovod

Ĉeĥio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio ---- Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km). La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo. Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj. Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj. La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj. En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj. Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco. Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio. En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko. Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.

Historio - Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio

Politika sistemo

Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj. La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.

Administra divido

235px
Mapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
REGIONO REGIONA URBO LOĜANTOJ (2001)
Ĉefurba regiono Prago Prago 1 160 118
Mezbohemia Regiono Prago 1 125 735
Sudbohemia Regiono České Budějovice 624 778
Regiono Plzeň Plzeň 549 369
Regiono Karlovy Vary Karlovy Vary 303 761
Regiono Ústí nad Labem Ústí nad Labem 819 442
Regiono Liberec Liberec 427 418
Regiono Hradec Králové Hradec Králové 548 698
Regiono Pardubice Pardubice 506 849
Regiono Vysočina Jihlava 517 959
Sudmoravia Regiono Brno 1 122 759
Regiono Olomouc Olomouc 637 401
Regiono Zlín Zlín 593 458
Moravia-Silezia Regiono Ostrava 1 264 347
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon. En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido. En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro. Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj. El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj. Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.

Administra divido - Rilataj temoj


- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio

Geografiaj kondiĉoj

Regionoj de Ĉeĥio] Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km). El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy). Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m. Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando. Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj. :– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro. :– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.

Ekonomio

Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj. Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 20002001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso. Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico. Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj). La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj. Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.

Loĝantaro

La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio. Plimulto da loĝantoj de Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon (90,4 %) aŭ moravian (3,7 %) parolante ĉeĥe. La ĉeĥa lingvo apartenas en okcidentslavan branĉon de hindoeŭropa lingva grupo. Pluaj etnaj grupoj estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro. Plimulto da populacio estas ateistoj. La plej nombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro da konfesantoj de judaismo estas eta.

Kulturo


- Heredaĵo: Český Krumlov historia centro, Kutná Horamezepoka arĝenta urbo, Praga historia centro, malnova urbo Telč, Karlovy Vary – mondfama banurbo, Olomouc – ĉefepiskopejo.

Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Subterejo en Ĉeĥio
- Turismaj lokoj
- Ĉeĥlingva literaturo
- Ĉeĥa arto
- Ĉeĥa muziko
- Ĉeĥa filmo
- Ĉeĥa teatro
- Ĉeĥa scienco
- Ĉeĥa sporto
- Ĉeĥa Esperanto-movado
- Listo de urboj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
- Distriktoj de Ĉeĥio

Eksteraj ligoj


- [http://czech.europe-countries.com Bildoj de Ĉeĥa respubliko]
- [http://www.europe-atlas.com/czech-republic-map.htm Mapoj de Ĉeĥa respubliko] Kategorio:Ĉeĥio Kategorio:Eŭropo Kategorio:Eŭropa Unio ja:チェコ ko:체코 simple:Czech Republic zh-min-nan:Česko

4-a de februaro

Historio > Tagoj > la 4-a de februaro ---- La 4-a de februaro estas la 35-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 330 tagoj restas (331 en superjaroj). Je la 4-a de februaro okazis, interalie:

Eventoj


- 1927 : Usono: Eldoniĝis la unua kina filmo kun parolado, The Jazz Singer

Naskiĝoj


- 1688 : MARIVAUX
- 1881 : TUKIMOTO Kitadi
- 1896 : Friedrich GLAUSER
- 1897 : Ludwig ERHARD
- 1900 : Jacques PRÉVERT
- 1902 : Charles LINDBERGH
- 1906 : Clyde TOMBAUGH, Usono
- 1935 : Martti TALVELA
- 1963 : Dekerido

Mortoj


- 1957 : Erich PONTO
- 1995 : Patricia HIGHSMITH, Svislando

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 4-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609