Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Vikipediistoj de Kolombio. Vi ankaŭ povas kunlabori! ---- Geografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio ---- SudamerikoSudameriko Kolombio - Colombia [kolombja] Lando en nordokcidento de Sudameriko.
- Landkodo: CO.
- E-nomo: Kolombia Respubliko.
- Nacia nomo: República de Colombia.
- Etimologio: lando estis nomita pro Kristoforo KOLUMBO.
- Areo: 1.138.914 kv. km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Alvaro URIBE (2002).
- Muziko de Kolombio: Bambuko , Sanhuanero , Vaĝenato , Horopo , Kumbjo , Ĉampeto , Torbeĝino, Abozao, Buĝerengo, Poro, Ĉoka Son', Kalipso, Pasiĝo, Gvabino.
- Adm. divido: 32 Departementoj kaj 1 ĉefurba distrikto: Amazono, Antjokio, Araŭko, Atlantiko, Bolivaro, Bojakao, Cezaro, Ĉefurba Distrikto de Bogoto, Ĉokoo, Gvajnio, Guaviaro, Kaldaso, Kaketao, Kasanareo, Kaŭko, Kordoba, Kundinamarko, La Gŭahira, Magdaleno, Metao, Narino, Norda Santandero, Putumajo, Kindio, Risaraldo, Sankta Andreo kaj Providenco, Santandero, Sukreo, Tolimo, Ujlao, Valo de Kaŭko, Vaŭpeso, Viĉado
- Ĉefurbo: Bogoto (6.276 mil).
- Urboj: Medeĝino (1.419 mil), Kalio (1.324 mil), Barankiĝo (897 mil).
- Loĝantaro: 36.813 mil (1995), inter ili kolombianoj 97,2%, indiĝenoj 2,3%.
- Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
- Kredantoj: katolikoj.
- MNP: totala - 87 mlrd $; pokapa - 1.910 $.
- Eksporto: kafo, perloj, nafto, karbo, floroj, Smeraldoj. Kaj 80 % da la kokaino en la mondo.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: fariĝis sendependa de Hispanio je la 7-an de aŭgusto de 1819, sed tio ne alportis la pacon. La jaroj 1899-1902 kaj 1948-1958 estis rimarkindaj pro grandaj politikaj kontraŭstaroj. En la 1980-aj jaroj landa registaro komencis batalon kontraŭ krimaj grupoj, kiuj regis la neleĝan eksporton de narkotaĵoj. La nuna Panamo estis parto de Kolombio ĝis 1903, kiam ĝi sendependiĝis sub la pafiloj de Usono, kiu deziris konstrui grandan kanalon tra ĝia teritorio.
- Heredaĵo: Kartaheno, historia centro de Santa Cruz, nacia parko de Los Catios. Laŭ loĝantaro, Kolombio estas la tria plej granda lando en Latinameriko -- nur Brazilo kaj Meksiko estas pli grandaj. En la okcidento estas la Pacifiko, en la nordo la Kariba Maro, en la oriento Venezuelo kaj en sudo la ĝangalo de Amazono. La registaro nur regas duonon de la teritorio, ĉar la nacio nun ŝirita de enlanda milito inter kvar armeoj: # FARK - 18.000 soldatoj - gerila armeo, maldekstrema, originale stalinista # ELN - 4.500 soldatoj - gerila armeo, maldekstrema, originale inspirita de la revolucio en Kubo # AUK - 8.500 soldatoj - kvazaŭmilitista, dekstrema # nacia armeo - 55.000 soldatoj - regas la grandajn urbojn, estas helpata de Usono kaj toleras AUK-on Po ĉirkaŭ 3500 homoj mortas en la milito jare. Dum la nacia armeo dependas de impostoj por ĝia enspezo, impostoj kiuj estas malgrandigitaj de la milito mem, la aliaj tri armeoj aĉetas armilojn per kokaino (kaj ankaŭ per nafto, oro kaj smeraldoj). Strategie grava estas la valo de la Arato en la nordokcidento, kiu kunigas la Kariban Maron kaj la Pacifikon. Laŭ la valo fluas la komercon inter kokaino kaj armiloj. Prezidento Andres PASTRANA cedis al FARK teritorion de ĝangalo, montaro kaj ebenaĵo en la mezo de la lando por trakti pri paco. Sed, post jaroj de vana interparolo, li reprenis la teritorion kaj pligrandigis la armeon. Interalie, FARK batalas per forkaptado kaj murdo de eminentuloj(juĝistoj, politikistoj) kaj bombatako de pontoj kaj pilonoj, ktp. Usono donas monon al Kolombio por batali kontraŭ narkotaĵoj, kiun Kolombio laŭvice elspezas por detrui la kampojn de kokao de FARK por malhelpi ĝian produktadon de kokaino. Vidu ankaŭ:Shakira, Silva kaj Villalba, Garzon kaj Collazos, HeKeIsDa, Toto, la MomposinaDosiero:Colombia_regioni_geografiche.jpg ----

Enkonduko

Kolombio (oficiala nomo, República de Colombia - Respubliko de Kolombio), respubliko situanta en la nordokcidenta parto de Sudameriko, limas norde kun Panamo kaj Kariba maro, oriente kun Venezuelo kaj Brazilo, sude kun Peruo kaj Ekvadoro, kaj okcidente kun la Pacifika maro. Kolombio estas la unusola lando de Sudameriko kiu havas marbordojn kun la Pacifika kaj Atlantika oceanoj. Laŭ ĝiaj insuloj Sabkta Andreo, Providenco kaj Sankta Katalino
- kiuj apartenas al al provinco Sankta Andreo kaj Providenco), kaj laŭ la akvoj kij aldoniĝas al la kontinenta teritorio en la kariba maro, Kolombio havas limojn ankaŭ kun Honduraso, Nikarakvo, Kostariko, Panamo, Haitio kaj Dominiko. Inkludante la maraj kaj submaraj akvoj kiuj apartenas al la lando en Pacifiko kaj Karibo, marstrio de 19 km2 sur ĉiu marbordo (kalkulante la insulojn) el kiuj 339.500 km2 estas de Pacifiko kaj 589.160 de Karibo, la totala areo estas 2.070.408 km2. La lando havas 1.141.748 km² de kontinenta areo. La ĉefurbo estas Bogoto (Santafé de Bogotá), kiu estas ankaŭ ĝia plej granda kaj loĝantohava urbo.

Teritorio kaj rimedoj
  -

La topografia elemento plej karaktera de Kolombio estas la montaro Andoj, situanta en la centra kaj okcidenta parto de la lando, kiu etendiĝas nord-suden tra preskaŭ ĝia tuta longeco. Andoj kunformiĝas per tri ĉefaj montaroj paralelaj inter si: la Orienta montaro, la Centra montaro kaj la Okcidenta montaro. Sur la Kariba marbordo troviĝas izolata montara sistemo konata kiel neĝata montaro de Sankta Marto, kies plej altaj punktoj estas la vertoj Kristoforo Kolumbo (5.776 m) kaj Simono Bolivaro (5.535 m). En la Centra montaro troviĝas kelkaj vulkanaj montpintoj, kiuj kunformas la Nacian parkon de La Neĝmontoj (Neĝmonto de Tolim 5.616 m; Neĝmonto Ruiz, 5.400 m; kaj Sankta Isabelo) kaj la Nacia parko de la Neĝmonto Ŭjla (Huila) (Neĝmonto Ŭjla, 5.750 m). Oriente de la Orienta montaro, kie plej alta punkto esta la neĝata montaro Kokuj’ (Cocuy) (5.493 m), troviĝas grandaj vastecoj de malaltaj varmegaj terenoj, malmulte loĝataj kaj nur parte esplorataj de petrolaj kompanioj. La norda parto de tiu ĉi regiono estas kovrata de ĝangalo de abunda vegetaĵaro drenata de la riveroj Kaketa’ (Caquetá), Vaŭpes’ (Vaupés) kaj Putumajo (Putumayo) (tiu ĉi lasta natura landlimo kun Ekvadoro kaj Peruo). La norda parto dela regiono, de pleja areo, estas formata de enormaj ebenaĵoj konataj kiel Los Llanos, kaj estas trakurata de la la riveroj Araŭka (Arauca) (kiu estas la natura landlimo kun Venezuelo), Meta’ (Meta) kaj Gŭavjaro (Guaviare) Inter a montaroj troviĝas altebenaĵoj, la plejmulto rl ili situantaj je pli lo 2.438 m de alteco, kaj fruktodonaj valoj drenataj de la ĉefaj riveroj de la lando. La rivero Magdaleno (Magdalena) estas la plej grava de Kolombio; ĝi fluas norden inter la Orienta kaj Centra montaroj, trairanta preskaŭ la tutan landon, kaj enfluanta en la Kariba maro proksime de la urbo Barankilo (Barranquilla), post deiro de ĉirkaŭ 1.540 km. La rivero Kaŭka (Cauca) ankaŭ estas grava rivero kaj transport-rimedo; ĝi fluas norden inter la Centra kaj Okcidenta montaroj, kaj kuniĝas kun Magdaleno proksimume 320 km antaŭ alveni al la Kariba maro. Okcidenter de la Okcidenta montaro kuras la rivero Atrato, kiu trairas la humida ĝangalo de la Pacifika regiono, ĝi estas la ĉefa vojo de transporte en la regiono, kaj ĝi enfluas en la golfo Urabao (Urabá), en la Kariba maro. Al la okcidenta baseno aŭ de Pacifiko apartenas, inter aliaj, la riveroj Sankta Johano (San Juan), (proponata kiel rivera vojo por kuniĝi kun Atrato kiel vojo Atlantik-pacifika) kaj Patia, kiu formas la kavaĵ-regiono Patia kiam ĝi trairas la Okcidentan montaron antaŭ ĝia elfluiĝo en Pacifikon. La marborda linio de Kolombio havas 3.210 km, el kiuj pli lo 1.600 km etendiĝas laŭlonge de Karibo. Estas multaj elfluejoj de riveroj laŭlonge de la marbordoj, sed ne ekzistas naturaj havenoj kiuj helpu la pason de la ŝipoj.

Klimato

Kolombio situas komplete en la varmega terzono, meteorologia esprimo kiu nomas la areon de la tersurfaco inter la tropiko de Kankro kaj la tropiko de Kaprikorno. Spite de tio, la klimato varias laŭ la surmarnivela alteco. La malaltaj marbordaj regionoj kaj la kavregionoj de la valoj de Patia kaj Magdaleno havas varmegan klimaton, kun jaraj temperaturoj kiuj atingas averaĝon de 24 a 26,7 ºC. Dum la jari alterniĝas periodoj de tri monatoj de pluvo kaj tri monatoj de nepluvo (somero). Laŭlonge de la Pacifika marbordo la pluvfalo estas tre abunda kaj ĝi povas atingi 12.000 mm jare; en Bogoto la kvanto de pluvo kolektita jare estas 1.060 mm kaj en Barankilo 800 milimetroj. En la duoninsulo Guahira (Guajira), kiu limas kun Venezuelo, la pluvo atingas nur 300 mm jare. En la deklivoj de la Orienta montaro ĝenerale estas seka vetero.

Naturaj rimedoj

La mineralaj rimedoj de la lando estas variaj kaj abundaj. Kolombio estas la unua produktanto en la mondo de smeraldoj kaj havas konsiderindajn mineralajn rezervojn konsistantaj el petrolo kaj natura gaso, karbo, oro, arĝento, fero, salo, plateno kaj uranio.

Flaŭro kaj faŭno

La flaŭro kaj faŭno de Kolombio estas tiel variaj kiel ĝia topografio. Laŭlonge de la Kariba marbordo kreskas manglaroj kaj kokosarboj. De la marnivelo ĝis 5.000 m, estas multaj arbaroj kiuj okupas entute 50 milionojn da hektaroj (496.010 km², la 47,8% de la totala areo), en kiuj oni trovas arbojn komerce profiteblajn, kiel mahagono, palosanto
- , kverko, nogal
- , cedro, pino kaj kelkajn variojn de balzamo
- . Inter la tropikaj plantoj oni inkludas: kaŭĉuko, chicle
- , kino, vanilo, sarsaparilo, absinto, goma de copal
- , ipakakuano, fabo tonka kaj frijol
- kastora. Aliaj plantoj propraj el la lando estas: la frajlejon
- , la oca
- kaj la tagua
- . Inter la sovaĝaj bestoj oni trovas la plej grandajn mamulojn de Sudameriko, kiel jaguaro, pumo, tapiro, pekario (pecarí), formikurso, kariakuo (cariacú), mielurso, bradipo, kaj kelkaj specoj de simioj, kiel la simio ĉukuta (chucuto). La lacertojn, kiuj antaŭe abundis laŭlonge de la ĉefaj riveroj, oni ĉazis intense, pro tio ili nuntempe malabundas. En la tropikaj regionoj loĝas multaj varioj de serpentoj. Inter la plej elstaraj birdoj menciendas la kondoro, vulturo, tukano, psitako, pauhilo (paujil), cikonio, tento (tente), kaj kolibro.

Grundoj

Kolombio havas fruktodonajn malaltajn valojn dediĉataj al brutarbredado kaj agroindustrio, kaj deklivoj de la montaroj uzataj por kultivoj de meza grandeco, kaj altajn ebenaĵojn dediĉataj al agrikulturo kaj paŝtado. En 1999 oni kalkulis je 4 milionoj da hektaroj la terno dediĉata al kultivoj, tie estas, 4.2% de la landa areo. E la amazonia regiono kaj en la ĝangaloj dela provinco Ĉokoo (Chocó) de la Pacifika regiono oni uzas ankoraŭ arkaikajn metodojn kultivi per fortranĉo kaj bruligado.

Mediaj temoj

La vastaj pluvĝangaloj de Kolombio, kiuj kovras 47.8% de la lando, aperas inter tiuj de pli granda biologia diverseco en la mondo. Kvankam Kolombio okupas nur ĉirkaŭ dekonon de areo de ĝia najbaro Brazilo, ĝi havas preskaŭ la saman kvanton de bestaj specioj. Kolombio aperas inter la dek unuaj landoj en la mondo pro biologia doverseco. Oni pensas ke Kolombio enhavas ĉirkaŭ 10% de la flaŭro kaj faŭno kombinita de la mondo kaj inkludas multajn specojn minacatajn aŭ ekzotikajn. La lando estas la unua en la mondo per ĝiaj 1.695 malsimilaj specoj de birdoj. Ĉokoo en Kolombio estas unu el la regionoj plej riĉaj en la mondo pro botanika diverseco. Inter 1990 kaj 195, oni elforstigis
- ĉirkaŭ 1.3 milionoj de hektaroj de tero en Kolombio, kvankam la plej granda parto de la arbaroj de la lando restas neekspluatataj. Estas maloftaj la klopodoj revigligi la arbarojn kiun oni ekspluatas komerce. Kolombio protektas 9% (1977) el ĝia teritorio kiel naciaj parkoj kaj aliaj naturaj rezervejoj. Spite de tio, estas tre malfacile kontroli kelkajn el tiuj terenoj, pro la ĉeesto de narkotikistoj. Ĉirkaŭ 4,2% de la teritorio de Kolombio havas konstantan kultivadon. La sola uzado de pesticidoj
- provokis damaĝon al la grundo; la uzado de fruktodonigaj kemiaĵoj kreskis je 3% inter 1994 kaj 1997. Aliaj agrikolaj kutimoj, krom la deforestado, kontribuis al la degenerado del agrundo. Kolombio estas membro de traktatoj pri biodiverseco, klimata ŝanĝiĝo, specoj en danĝero malaperi, konservado de mara vivo kaj tropikaj arbaroj.

Loĝantaro

La kolombia loĝantaro estas rezulto de miksado inter la hispanoj kaj eŭropeoj kiuj konkeris kaj koloniigis la teritorion de la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj, la afrikanoj (nigroj) importitaj kioel sklavoj de la 17-a jarcento ĝis komencoj de la 19-a, kaj la la praloĝantoj amerikaj (indiĝenoj). De la 19-a jarcento kaj dum la 20-a la inmigrado de araboj, speciale al al kaariba marbordo kaj la insulo Sankta Andreo, estis ĉiujare pli grava. En la diversaj regionoj de la lando oni povas vidiĝi tri grupoj: mestizo (miksaĵo indiĝen-blanka), mulato (miksaĵo nigra-blanka), kaj zambo
- (miksaĵo indiĝena-nigra). La plej granda parto de la loĝantaro de la lando, kiu loĝas en la deklivoj de la montaroj kaj en al altaj ebenaĵoj, estas mestiza. En la Kariba marbordo ĉefas mestizoj kaj mulatoj, kaj en la Pacifika marbordo elstaras mulatoj kaj zamboj. 2.7% el la loĝantaro postulas aparteni al indiĝena etno aŭ al nigra grupo, kaj per tio ili havas specialajn rajtojn (terposedo, edukado, politika partopreno) rekonatajn en la Konstitucio de 1991.

Ĝenerala informo pri la loĝantaro

La projekciojn pri loĝantaro faras la Nacia Administra Departamento pri Statistiko (hisp. DANE). La kalkulata loĝantaro por 2002 estis 41’008.227 loĝantoj. Pli lo 74% loĝas en la urbaj areoj. La ĉefaj homkernoj trovoĝas proksime de la valoj de la riveroj Magdaleno kaj Kaŭko, de la marborda regiono Kariba kaj de la altebenaĵo Kundinamarka-Bojaka, nomata ebenaĵo de Bogoto, kie situas la ĉefurbo dela respubliko.

Oficialaj kaj parolataj lingvoj

La oficiala lingvo estas la hispana. Oni parolas pli lo 60 indiĝenajn dialektojn, kiuj devenas de la lingvistikaj familioj araŭak’ (arawak), karib (kariba), chibcha (ĉibĉa) kaj orienta tukano.

Religio

La Konkordato de 1973 donis privilegian pozicion al katolikismo; ĉirkaŭ 95% el la kolombianoj estas katolikaj. Tamen, la konstitucio de 1991 starigis la liberecon pri kulto. Ekzistas malgrandaj minoritatoj de protestantoj, judoj kaj aliaj religioj.

Administra divido kaj ĉefaj urboj

Kolombio dividiĝas en 32 provincoj kaj ĉefurba distrikto. La ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Bogoto (Santafé de Bogotá), grava administra, industria, financa kaj komerca centro kiu havas loĝantaron (laŭ la popolnombrado de 1999) de 6’273.000 personoj. Aliaj gravaj urboj estas la komercaj kaj tekstilaj centroj de Kalio (2.111.000 loĝantoj) kaj Medeĝino (1’958.000 loĝantoj); ĝiaparte, Barankilo (1’226.000 loĝantoj) kaj Kartaheno (Cartagena 887.000 loĝantoj) estas elstaraj marhavenoj kaj Kartaheno havas petrolan terminalon
- . En Bogoto, Kalio kaj Barankilo situas la ĉefaj internaciaj flughavenoj de la lando.

Edukado

La baza instruado unuagrada (5 jaroj) kaj duagrada (4 jaroj) havas periodon de naŭ jaroj. 97.1% el la loĝantaro estas alfabetigita
- . La Ŝtato garantias la bazan edukadon unuagradan por la plej granda parto de la loĝantaro en la popularaj sektoroj (tavoloj 1, 2 kaj 3). La eklezio, same kiel gepatroj kaj privataj investistoj, rajtas instali kaj gvidi edukigajn ionstituciojn, laŭgvide de la oficialaj programoj kreintaj de la nacia registaro. Laŭ la popolkalkulado de 1993, 49% el al loĝantaro estis tiu jaro atinginta la studoj pri unuagrada edukado, 33% la duagrada kaj 8.1% la supera edukado. En Bogoto koncentriĝas 16% el la universitataj studentoj. Laŭ datumoj de 1998-1999, la nombro da lernantoj enskribitaj en unuagradaj lernejoj estis 5,06 milionoj; kaj en duagradaj lernejoj, inklude de institucioj pri profesia kaj instruista formado, 3.55 milionoj. Dum tiu periodo Kolombio havis proksimume 235 institucioojn pri supera edukado, kun la enskribo de 644.188 lernantoj. La ĉefaj universitataj centroj publikaj kaj privataj estas> la Nacia universitato de Kolombio, starigita en 1967 kaj kun sidejoj en Bogoto, Medeĝino, manizaleso, Palmiro, Leticio kaj la insulo de Sankta Andreo; la Universitato de Antjokio en Medeĝino, la plej antikva de la lando, fondita en 1801; la Universitato de Valo en Kalio; la Universitato de Andoj kaj la Pontifika Universitato Javeriana, ambaŭ en Bogoto, kaj la Industria Universitato de Santandero en Bukaramango. En la ĉefaj urboj de la lando ekzistas publikaj kaj privataj universitatoj.

Kulturo

En Kolombio oni parolas pri kelkaj kulturaj regionoj, en kiuj la indiĝena, nigra kaj eŭropea (speciale hispana) influoj estas diversaj. La mestizigo permesas paroli pri marbordaj kulturoj, deklivaj kulturoj kaj kulturoj de la altebenaĵo. Studemuloj parolas pri antjokia aŭ montarana kulturo, santandera aŭ novhjispana kulturo, anda kulturo aŭ kulturo de intensa akulturado
- , nigra aŭ marbnorda-rivera-minregiona kulturo kaj kulturoj aŭtente indiĝenaj disetenditaj en la tuta nacia teritorio (ekzistas 65 etnoj rekonataj en al lando). En la regionojn de ebenaĵoj de la orienta parto nun estas kunformiĝanta la ebenaĵa kulturo. Pro la vestaĵoj, la loĝejoj, la manĝaĵoj, la religio, kaj ĝenerale, pro la moroj, oni povas kapti la malsimilecon de socikulturaj grupoj pro la kontakto efektivigita dum la lastaj jaroj. Kolombio havas kontinentan tradicion parolante pri pensuloj kaj verkistoj; oni devas elstarigi, inter aliaj nomoj: José Asunción Silva, Rafael Pombo, José Eusebio Caro, Gregorio Gutiérrez González, José Eustasio Rivera, Luis Carlos López, Porfirio Barba, León de Greiff, Guillermo Valencia, Jorge Rojas, Eduardo Carranza, Baldomero Sanín Cano, Pedro Gómez Valderrama kaj Germán Arciniegas. Inter la plej ekstaraj kolombiaj verkistoj troviĝas la romanisto de la 19-a jarcento Jorge Isaacs kaj, en la 20-a jarcento, la poeto kaj romanisto Alvaro Mutis, gajninto de la Premio Princo de Asturias pri la Verkado en 1997, kaj la romanisto Gabriel García Márquez, Nobelpremiito en 1982. La Nacia Biblioteko de Kolombio, situanta en Bogoto, havas ĉirkaŭ 700.000 volumenoj; ekzistas bibliotekoj ankauix en la urbetoj kaj volaĝoj de la tuta lando. La ĉefaj muzeo situiĝas en la ĉefurbo. La Nacia Muzeo enhavas kolektojn kiuj rakontas la hispanan konkeron kaj la kolonian periodon. La Nacia Muzeo pri Arkeologio elmontras ilarojn, skulptaĵojn en ŝtono, teksaĵojn, oraĵojn kaj aliajn objektojn kiujn oni trovis en la tuta nacia teriotorio. La fama Muzeo pri Oro montras gravan kolekton de objektoj antaŭhispanaj faritaj el oro de la diversaj indiĝenaj kulturoj.

Ekonomio

Kolombio estis ĝis nelongej jardekoj lando ĉefe agra, kun ekonomio kiu dependis tradicie de la kafo. Ĉirkaŭ 27% el la aktiva loĝantaro sin dediĉas ankoraŭ hodiaŭ al agrikulturo, ĉefe al kultivado de kafo, banano, kotono, rizo, sukerkano kaj panelkano
- , maizo, terpomo, sorgo, platano kaj floroj. Pligrandiĝis al ĉerpado de petrolo, karbo kaj oro, kaj konserviĝas la produktado de smeraldoj; sammaniere disvolviĝas birdkulturado, la mara fiŝkaptado, la leĝera kaj peza industrio kun fortaj investoj de eksterlandaj kapitaloj. La bruta interna produkto en 2000 estis 81.283 milionoj da dolaroj, kiujn signifas 1.920 dolaroj per capita
-

Ekonomio

La kafo estas la ĉefa kultivo. Post Brazilo, Kolombio estas la dua produktanto en la mondo kaj la unua en la produktado de fajna kafo. Oni kultivas ĉefe en la deklivoj de la montaroj iner 914 m kaj 1.828 m de alteco, ĉefe en la provincoj Kaldaso (Caldas), Antjokio, Kundinamarko, NordSantandero, Tolimo, Santandero, Risaraldo kaj Kindio. En preskaŭ miliono da hektaroj oni trovas pli lo 150.000 kultivejoj de kafo, ĝenerale malgrandaj. En 2001 la prokuktado estis 700.000 tunoj, la plej granda parto el ili eksportiĝis al Usono. Aliaj konsiderindaj kultivoj estas: sukerkano, rizo, banano, tabako, kotono kaj trokikaj kaj duontropikaj floroj. Kelkaj malpli gravaj kultivoj konsistas el celealoj, legomoj kaj larĝa diverseco de fruktoj. Oni ankaŭ kultivas plantojn kiuj produktas pita
- , henequén
- kaj kanabo, kiujn oni uzas en fabrikado de ŝnuroj kaj kostaloj (sakoj faritaj el fibroj). En 2001, la brutaro konsistis de 28.3 milionoj da bovoj, 2.8 milionoj de porkoj, 2.2 milionoj da ŝafoj kaj 2.5 milionoj da ĉevaloj.

Forstkulturado kaj fiŝkaptado

La forsta areo situiĝas precipoe en la kolombia amazonio, en la Pacifika marbordo, la la regiono de Katatumbo (en la landlimo kun Venezuelo) kaj en kelkaj regionoj de forstoj en al altaj kaj mezaj deklivoj de la rivberoj Magdaleno kaj Kaŭko. La jara produktado de ligno estas 17,8 milionoj de m³. La plej granda parto de la ligno estas uzata en la industrio, bruigado, la meblaro kaj alioj sektoroj. En la marbordaj akvoj kaj en multaj riveroj kaj lagoj estas larĝa diverseco de fiŝoj, inter kiuj elstaras: truto, tarpón
- , pez vela
- , blanquillo
- , jaiba
- , mojarra
- kaj tinuso. La jara kaptado en 1997 estis 199.227 tunoj, el kiuj preskaŭ la duono korespondis al fiŝoj de sensala akvo.

Ekspluatado de mineraloj

Petrolo kaj oro estas la ĉefaj mineralaj produktoj. Ono ĉerpas konsiderindajn kvantojn de aliaj mineraloj, kiel arĝento, smeraldoj, plateno, kupro, nikelo, natura gaso kaj karbo. Unu el la karbominoj pli elstaraj estas tiu de Cerrejón
- , la Guahiro. En 1999 oni produktis ĉirkaŭ 32.8 milionojn da tunoj de karbo kaj 5.097 milionojnda natura gaso jare. La petrola industrio estas sub kontrolo de nacia kompanio kaj de kelkaj koncesioj al eksterlandaj kapitaloj. La produktado de kruda petrolo koncentriĝas en la valo de la rivero Magdaleno, proksimume je 645 km de la kariba maro, kaj en la regiono situanta inter la Orienta montaro kaj Venezuelo; la jara produktado estas 301’695.500 bareloj. En Kolombio ekzistas kelkaj rafinejoj, inter kiuj elstaras tiu situanta en Barankabermeho (Barrancabermeja), krom tiuj situantaj en la golfo de Moroskilo (Morrosquillo) kaj Kartaheno. La mineralekspluatado de oro ĉeestas de antaŭhispanaj tempoj, kaj disvolviĝas ĉefe en la provincoj Antjokio kaj, malpli intense, en Kaŭko, Kaldaso, Narino, Tolimo kaj Ĉokoo. Kolombio estas ;a unua produktanto de oro de LatinAmeriko, kun jarac produktado de 19.000 kg en 2000. La ĉefaj mineralekspluataj centroj pri smeraldoj estas ;la minejoj El Muzo kaj Ĉivoro (Chivor). Aliaj mineralaj produktaĵoj estas: fero, arĝento, plateno, plumbo, nikelo, kalkoŝtono, sulfuro, gipso, dolomito
- , marmoro, feldespato
- , argilo kaj kaolino
- , siliko kaj kvarco, tera salo kaj mara salo.

Industrio

La industrio, stimulita en la jardeko de 1950 per starigo de tre altaj impostoj sur la importado, estas kunformata ĝenerale de entreprenoj malgrandskalaj kiuj produktas por la nacia kaj anda merkato, precipe. Ĉiuj kune reprezentas 20% de la jara produktado. Ankaŭ havas grandan gravecon la industriejoj kie oni produktas ŝpinadoj de kotono, situantaj ĉefe en la urboj de Barankilo, Manizaleso kaj Medeĝino. Aliaj elstaraj industrioj estas tiuj dediĉataj al farado de manĝaĵoj, produktoj de tabako, fero kaj ŝtalo, kaj transportaĵoj, same kiel la eldona industrio. La kemiaj produktoj estas havantaj kreskantan apogeon, same kiel ŝuproduktado, la teksa industrio kaj la petrola. Oni faras ĉapelojn el palmo kaj kristalaĵojn. La kolombia politiko de ekonomia malfermeco, disvolviĝanta de la komencoj de la jardeko de 1990, centriĝas ĉefe en la liberigado de la ekstera komerco, kiu produktis gravajn efektojn en la nacia industrio pro reestrukturiĝo, moderniĝo, aliancoj, kunfandiĝoj, vendadoj al internaciaj konsorcioj, eniro de kapitaloj, modifo de la financa strukturo kaj akceligado de la infrastrukturo
- por potencigi la landon kiel platformo konkurpova je internacia nivelo. La eksportado de hejtaĵo estis en 1999 40.6% el la tuta eksporto; tiuj de manfaritaj produktoj, 29.7%; kaj tiuj de manĝaĵoj, 23.8%; tiuj ĉi lastaj en 1980 reprezentis 71.8% el la kolombia eksportado.

Energio

La lando havs multajn hidroelektajn instalaĵojn kiuj generas 72,71% de la elektra produktado. En 2001 la tiujara produktado estis 42.992 milionoj de KWh. La ĉefaj hidroelektraj sistemoj troviĝas en Antiokio, Kundinamarko, Ŭilo kaj Tolimo. En la provinco Bojakao elstaras la hiidroelektra centro Ĉivoro kaj en Antiokio tiu de Guatapeo, la plej granda de la lando.

Mono kaj Banksistenmo

La Colombia monunuo estas la peso, dividita en cent centavoj (2.504,24 pesoj egalis al 1a usona dolaro en 2002, kun averaĝa jara devaluto de 5 al 6%). La Banko de la Respubliko estas la unusola emisianto de mono kaj la regulilo de la mona político de la lando, sendepennde de la nacia registaro. Ĝi ankaŭ cunabas respondecojn pri la monaj politikoj kun la mona konsilantaro de la registaro. En kolombio aktivas pli ol 25 bankaj komenrcaj institucioj, krom la registaraj bankoj kaj aliaj financaj institucioj oficialaj ka duonoficialaj. La merkato de divizoj troviĝas en Bogoto, Medeĝino kaj Kalio.

Komerco

La político de malfermo de la Kolombia ekonomio, en progreso dekomence de la jardeko de 1990, centriĝas ĉefe en la liberigo de la ekstera komerco, kio produktis gravajn efektojn en al naciaj industrioj rilate al reestrukturigo, renovigo, modernigo, alaincoj, kunigoj, vendoj al internaciaj konsorcioj
    - , eniro de kapitaloj, modifo de la financa strukturo kaj akceligo de konstruaĵoj de infraestrukturo por potencigi la landon kioel konkurencan platformon internacie. La eksportoj de hejtaĵo (karbo kaj petrolo) estis en 2002 la 35,9% de la totala exportado; tiuj de manfaritaj produktoj, la 37,8%; kaj tiuj de manĝaĵoj, la 18,5% (kafo: la 8,14%); tiuj ĉi lastaj en 1980 reprezentis la 71,8% de la kolombiaj eksportadoj. La poreksportaj cellandoj estas Usono (preskaŭ 50%), la Anda Komunumo kaj la Eŭropa Unio. Oninimportas ĉefe metalajn kaj kemiajn produktaĵojn (60%) kaj al deveno coincidas kun la landoj al kiuj oni exportas. Usono estas la ĉefa komerca partnero de Kolombio, sekvara de Germanio, Brazilo, Nederlando, Belgio, Luksemburgio, Argentino, Ĉilio, Meksiko, japanio kaj Venezuelo. En 2002 oni kalkulis ke la valoro de la tiujaraj eksportoj estis 11.897 milionoj de usonaj dolaroj kaj de la importoj 12.690 milionoj de dolaroj.

Transporto kaj komunikadoj

En la tuta montara teritorio, kie troviĝas la plej granda kvanto de loĝantoj de la lando, existas ampleksa voja reto, kun ŝoseoj kiuj ebligas la trasporton de vehikloj por leĝera kaj peza kargo. Ne estante vojoj konstruitaj laŭ perfektaj normoj (kompare kun la eŭropaj aŭ usonaj ŝoseoj), oni povas aserti ke ili prmesas la komunikadon inter la diversaj vilaĝoj kaj urboj de la lando. Pli ol 90% de la municipoj enretiĝas per tiuj ŝoseoj. Siaflanke, la Ebenaĵoj kaj la amazona ĝangalo, kiuj kovras proksimume la alian duonon de la lando, komunikiĝas per rivera transporto, kelkaj teraj vojoj kaj vasta reto de malgrandaj flughavenoj kaj ekflugejoj. La aera transporta estas tre grava por la lando, ĉar kunigas la ĉefajn urbajn centrojn kun mezaj kaj malgrandaj lokoj de economía graveco. El terreno irregular de Colombia obliga a que la construcción de carreteras y vías de tren sea muy costosa. Colombia cuenta con 3.154 km de vías férreas, nacionalizadas a partir de 1954 y actualmente en desuso, excepto para el transporte de mercancías. La mayor parte de estos ferrocarriles nacionales eran líneas que llegaban al río Magdalena, la principal arteria de transporte del país durante el siglo XIX y buena parte del siglo XX, pues era navegable a lo largo de casi 1.100 km a partir de su desembocadura. Las carreteras suman 112.988 km y comprenden una parte de la autopista que une Caracas, la capital venezolana, con Quito, la capital de Ecuador, a través de Bogotá y de otras poblaciones colombianas. En Colombia el transporte aéreo comenzó en 1919 y actualmente varias compañías nacionales e internacionales sirven al país. En 1946 Colombia, Venezuela y Ecuador acordaron establecer la Marina Mercante Gran Colombia, aunque Venezuela se retiró en 1953. Los principales puertos son Buenaventura, Tumaco, Santa Marta, Barranquilla y Cartagena. La neevena tereno de Kolombio devigas ke la monstruo de ŝoseoj kaj vojoj estu tre multekosta. Kolombio havas 3.154 km de fervojoj, naciigitaj ende 1954 kaj nuj neuzataj, krom por transporto de varoj. La plej granda p
1903

1903

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1903 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1903 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Publikita Fundamenta Krestomatio;
- La revuo Juna Esperantisto fondita de Edmond PRIVAT kaj Hector HODLER fondis en Ĝenevo.
- Ekapero de Espero Katolika, la plej longdaŭra Esperanta gazeto kaj "La Suno Hispana" unua Esperanta revuo en Hispanio.
- Fonditaj Esperanta Grupo en Utrecht kaj unua Esperanto-Societo en Peruo.
- William Percy MERRICK, Fanny BONNET, Georges WARNIER, Francesco BARBERI, Masgrau Jacint BREMON, William George ADAMS kaj Giles Leigh BROWNE eklernis Esperanton.
- Kreitaj Latino sen fleksio, Universal (Molenaar), Talo kaj Adam-man Tongue.
- Internacia disputo (inter Usono kaj Meksiko) estas kiel unuafoje depost la Traktato de Rastatt findecidita per teksto en la angla lingvo, kaj ne en la franca, kiu estis ĝis tiam la internacie uzita diplomata lingvo.
- Maŭritanio fariĝis kolonio de Francio.
- Panamo sendependiĝas de Kolombio.
- The call of the wild ("La voko de la sovaĝa") de Jack LONDON.
- The people of the abyss ("La popolo de la abismo") de Jack LONDON.
- La germana fizikisto Philipp Lenard malkovras, ke la atomo estas "malplena kiel la kosmo".

Naskiĝoj


- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- Ellen LYMBURN
- Bill KEABLE
- 6-a de januaro: Karl Ludvig SÖDERBERG
- 23-a de januaro : George ORWELL
- 13-a de februaro : Belgio : Georges SIMENON
- 21-a de februaro : Francio : Raymond QUENEAU
- 23-a de februaro : Julius FUCIK
- 27-a de februaro : Germanio : Grethe WEISER
- 3-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 9-a de aprilo : MATUBA Kikunobu
- 28-a de marto : Eugenia MORARIU
- 3-a de majo : Marcel ROUX
- 8-a de junio : Belgio : Marguerite YOURCENAR
- 14-a de julio : Irving STONE
- 29-a de aŭgusto : Ernst KREUDER
- 24-a de septembro : Dimitrij SNEĴKO
- 17-a de oktobro : Nathanael WEST
- 28-a de oktobro : Evelyn WAUGH
- 5-a de decembro : Johannes HEESTERS
- 26-a de decembro : Lev Rafailoviĉ ZINDER, elstara sovetia lingvisto
- Britio : Amy JOHNSON
- Ángel LUNA CÁRDENAS

Mortoj


- 28-a de aprilo : Emile LOMBARD
- 1-a de novembro : Theodor MOMMSEN ----
1898 | 1899 | 1900 | 1901 | | 1902 | 1903| 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 |
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1903年 ko:1903년 simple:1903

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Jarcentoj

Historio > Jarcentoj ---- Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj. La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000. La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo. Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo: Kategorio:Tempo ja:年表 simple:Century

Juna Esperantisto

EdE-J Juna Esperantisto estis la kreaĵo de du junaj, entuziasmaj E-istoj: Privat kaj Hodler en Geneve, kiuj unue intencis nur eldoni Genevan lokan organon, sed post la 2-a n-ro JE jam fariĝis int. ligilo de diverslandaj junaj E-istoj. Dum 1903 aperis de apr. 6 n-roj, ĉiuj hektografiitaj, binditaj ktp. de la eldonantoj mem; de jan.-sept. 1904 ĝi aperis litografiita kun presita kovrilo kaj kun ilustraĵoj kaj de nov. 1904- dec. 1905 presita; la formato estis ĝis tiam 21x14 kaj 24x16, la paĝnombro 4-24. Finan fundamenton ricevis JE kiam en jan. 1906 "Presa E-ista Societo" en Paris prenis sur sin la eldonadon; red. Paŭlo Lengyel, Gazeto por Junuloj, Instruistoj kaj E-Lernantoj. De jan. 1910-dec.1911 aperis 24 n-roj. IV+16-18 p. 24x15 kun entute 372 p.; de jan. 1912-julio 1914-31 n-roj. IV-VIII+16-24x16. P. TARNOW.

Hector HODLER

Esperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > Svisa esperantisto > Hector HODLER < Prezidantoj de UEA ---- Hector HODLER (naskiĝis je la 1-a de oktobro, 1887, mortis la 31an de marto, 1920) estis svisa esperantisto kiu havis fortan influon sur la frua esperanto-movado. Hodler naskiĝis en Ĝenevo kaj estis filo de la fama svisa pentristo Ferdinand HODLER, kiu post malriĉa vivofazo fariĝis subite tre bonhava. Kiel 16-jarulo Hector Hodler lernis esperanton kun sia samlernejano Edmond PRIVAT, fondis baldaŭ poste klubon kaj la etan gazeton Juna Esperantisto. Ili iom poste Iernis Idiom Neutral kaj Bolak, por konvinkiĝi, ĉu vere Esperanto estas la plej bona internacia lingvo. Krom Juna Esperantisto, li verkis artikoloj en Tra la Mondo kaj la traduko de la novelo de Bernardin de SAINT PIERRE Paŭlo kaj Virginio (1905). En 1906, okaze de la dua UK lin interesis precipe la organizaj proponoj de Théophile ROUSSEAU kaj Carles, pri ia Esperanto-konsuloj, en kiuj li vidis realigebla sian planon, nome, organizi reciprokan sinhelpon inter bonvolaj homoj. Jen, la ĝermo de UEA kaj ĝiaj iniciatintoj. La ĵurnalisto en 1907 transprenis la revuon "Esperanto" de Paul BERTHELOT, kiu fondis kaj ĝis tiam redaktis ĝin, kaj faris ĝin la plej grava organo pri organizaj demandoj de la lingva komunumo. Krome ĝi enhavis multe da artikoloj pri "socia vivo", simile al al nuntempa Monato. Li redaktis ĝin 13 jarojn, ĝis sia morto, krom ses monatojn en 1914 dum la unua mondomilito. Ĝi ankoraŭ nuntempe aperas kiel asocia organo de UEA. Li verkis multajn gravajn artikolojn, tradukis, sugestis traduki ĉefverkojn anstataŭ bagatelaĵoj. Li signis siajn artikolojn per: A R. La proponoj de Rousseau kaj Carles kunfandiĝis kun liaj planoj, ili estis pritraktataj en lia gazeto kaj trovis varman akcepton. Okaze de la Universala Kongreso de 1907, ekzistis jam ĉirkaŭ 200 konsuloj. Hodler kaj aliaj kiel Théophile ROUSSEAU fondis Universalan Esperanto-Asocion je la 28-a de aprilo 1908. Hodler fariĝis Ĝenerala Direktoro kaj Vicprezidanto. Unu el liaj amikoj kaj kunlaborantoj estis Eduard STETTLER, al la redaktantoj apartenis Edmond PRIVAT. Hodler volis per ĝi "krei fortikan ligilon de solidareco inter diverslingvanoj." Dum la milito Hodler kun la tiama sekretario de UEA Hans JAKOB organizis la Dummilitan Helpservon de UEA, servo farinta eksterordinaran bruon. Post la morto de prezidanto Harold BOLINGBROKE MUDIE en 1916 oni atendis ĝis la militfino kaj en 1919 elektis Hodler prezidanto. Hodler speciale interesiĝis pri socialaj demandoj, pacismo kaj bestprotektado. Privat skribis pri li: "Al tio, kion iniciatis la genio de Zamenhof sur kampo lingva, li aldonis la necesan bazon sur la kampo socia." Laŭ la artikolo de László HALKA en Enciklopedio de Esperanto, "estas karakterize por lia nobla animo kaj humaneco, ke en Geneve li aliĝis al la loka bestprotekta societo, kaj diris, ke li ŝatus fari el UEA asocion, por protekti la homojn". Je la fino de sia vivo, dum la milito, kiam li jam estis ofte malsana, li turnis sin ĉefe al sciencaj problemoj. En 1916 li skribis 387 paĝan franclingvan verkon pri la paca organizo de l' popoloj. Hodler mortis en Lysin, Svislando, la 31-an de marto 1920. Post sia morto en 1920 li heredigis al UEA la revuon "Esperanto" kaj sian esperanto-bibliotekon, kiu nuntempe portas lian nomon, cetere grandan kapitalon kun la celo certigi ĝian ekziston. Hodler Hector Hodler Hector

Ĝenevo

Geografio > Eŭropo > Svislando > Ĝenevo ---- Ne konfuzu ĝin kun itala Ĝenovo. ---- Ĝenovo france Genève [ĵз'næv], germane Genf [genf], itale Ginevra [ĝi'ne:vra], romanĉe Geneva [ĝe'ne:va] ----
- Lingvo: franca.
- Enloĝantoj: 184.758 (2003).
- Religio: kalvinismo.
- Geografiaj koordinatoj: Svisa kantoneto (ŝtaturbo) ĉe la okcidenta rando de Lemano, kie elfluas Rodano. La pravilaĝon fondis la kelta popolo de la Alobrogoj. Cezaro vokis tiun vilaĝon Geneva (Bellum gallicum, 1:7).
En la 5-a jarcento, Ĝenevo iĝis ĉefurbo de Burgonjo.
En 1536 alvenis Kalvino, kiu iniciatis teokratian regadon.
Apartenis al la napoleona Unua Franca Imperio ĝis 1813.
En 1814 fariĝis 22-a kantono de la Svisa Konfederacio. Ĉe la suda rando de Rodano kaj Lemano situas la Rues-Basses [rü bas] (Malaltaj Stratoj), komerca centro de la urbo (stratoj Rue du Rhône, Rue de la Confédération, Rue de Rive, Place Molard.
En la plej alta punkto de la Malnova Urbo estas la Preĝejo de Sankta Petro (Temple St-Pierre), la katedralo de Ĝenevo.
Norde de la lago estas la Palaco de la Unuiĝintaj Nacioj (Palais des Nations). Universala Esperanto-Asocio havis sian sidejon en tiu ĉi urbo de la fondiĝo en 1908 ĝis 1919, post jaro en Berno denove en Ĝenevo ekde 1920 kaj de tiam ĝis 1947. En tiu jaro la sidejo eknomiĝis Serva Centro. Ĝi funkciis ĝis 1960/1962 ĉefe kiel stokejo de la Biblioteko Hector Hodler; la plej multaj librojn oni en tiuj jaroj transportis al la Centra Oficejo en Roterdamo. En 1980 la Serva Centro malaperis el la statuto. Sidloko de 2-a Universala Kongreso de Esperanto. --- EdE-G Geneve. Urbo en Svislando ĉe lago Leman, 131.500 loĝantoj. Sidloko de la Ligo de la Nacioj kaj aliaj gravaj int. institucioj, ankaŭ de UEA. - 2-a UK 28 aŭg. - 2 sept. 1906, 818 par-toprenantoj el 30 landoj; fondo de Konstanta Kongresa Komitato: deklaracio pri neŭtraleco de la E-kongresoj. - 17-a UK 2-7 aŭg. 1925, 953 kon-gresanoj el 35 landoj; prelegoj de la unua Somera Universitato; Z-a me-morfesto. ja:ジュネーブ

La Suno Hispana

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L La Suno Hispana. La plej ofte tre vigla kaj serioza E-a vivo en Hispanujo estis multe malhelpata kaj ofte sufokata de la naciaj kaj personaj kontraŭbataloj. Ĝis 1910, kiam la movado ne estis ankoraŭ ampleksa, regis entute unueco, kaj LSH, of. org. de la HSPE, kiu komencis aperi en okt. 1903, povis bone vivi kaj tute regule aperi ĉiumonate. Sed de 1910, la jaro, en kiu estis fondata la KEF, kaj komencis aperi „Kataluna E-isto“, ĝi eliris tre malregule kaj ĉesis en jan. 1913. Ĝi estis en majo 1913 anstataŭata per „El E-ista“. Kvankam „Kataluna E-isto“ daŭris aperi en la kataluna parto de H., la hispana parto restis sen gazeto, ĝis kiam Mangada Rosenörn en Madrid komencis eldoni en jan. 1917 „Hispana E-isto“-n. LSH estante pure prop. gazeto, HE estis tute skribita en E kaj favoris krom la propagando, la poezion kaj literaturon kaj donis en ĉiu n-ro bonajn priskribojn pri hispanaj pejzaĝoj, urboj ka konstruaĵoj kun multaj belaj bildoj. Ĝi aperis tute regule monate ĝis febr. 1923, kiam Mangada devis translogiĝi al Afriko. Dum ĉi tiu tempo kelkaj malnovaj E-istoj restarigis LSH kaj fondis HEA-n, kies of. org. estis LSH. Mangada, kiu revenis el Afriko, cedis la intencon, reeldoni HE-n, por ne malhelpi la movadon. Tiu epoko daŭris 3 jarojn, de jan. 1924 - dec. 1927. Nun la vojo por Rosenörn estis denove libera kaj li eldonis de jan. 1928 - ? „Hispana E-isto“ kaj de ?-hodiaŭ „Hispana E Gazeto“-n kiel of. org. de HEA. P. TARNOW.

Hispanio

Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio ---- Dosiero:es.gif Hispanio - España Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].

Ĝeneralaj informoj


- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado ----

Administra organizado

Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio

Lingvoj

Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska Vidu:
- Lingvoj de Hispanio

Geografio

La ĉefaj riveroj estas Miño (
- ), Doŭro (
- ), Taĵo (
- ), Gvadiano (
- ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia. (
- ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj": Mapo de aŭtonomaj komunoj

Naciaj Parkoj


- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)]) ----

Historio de Hispanio

Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio :Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio

Prahistorio

Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.

Antikva epoko

Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj. La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj. Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo. (fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp. Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj. 409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.

Mezepoko

711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo. 900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo. 1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon 1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon. 1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.

Moderna epoko

1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon. 1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro. Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio. Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.

Nuntempa epoko

Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi. 1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko. 1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko. 1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn. 1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion. 1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio. 1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro). 1986: Hispanio aniĝas EEK-n. 2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.

Ekstera ligilo

el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12) fiu-vro:Hispaania ja:スペイン ko:에스파냐 ms:Sepanyol simple:Spain th:ประเทศสเปน zh-min-nan:Se-pan-gâ

Peruo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Peruo ---- Dosiero:pe.gif Peruo - Peru Lando en Sud-Ameriko, ĉe Pacifiko.

Ĝeneralaj informoj

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Peruo En praaj tempoj ekzistis diversaj antaŭinkaaj kulturoj, inter kiuj ĉavina, ĉimua, moĉika, nazka, tiaŭanaka kaj aliaj. Ĉirkaŭ la 14-a jarcento formiĝis la Inkaa imperio, kiu etendiĝis ne nur en la nuna Peruo sed ankaŭ en granda parto de la najbaraj landoj. Ĝia ĉefurbo estis Kusko, en la perua montaro. Komence de la 15-a jarcento alvenis malgrandaj trupoj de hispanaj konkerantoj, estrataj de Francisco PIZARRO, kiuj profitis de la dividoj en la imperio por subigi ĝin. La konkero kreis la Vicreĝujo de Peruo, kiu ampleksis la plejmulton de la tiam konata Sudameriko, apartenanta al la Hispana Imperio. La sendependeco estis prokalmita de la generalo José de SAN MARTÍN en 1821, kaj firmigita de Simón BOLÍVAR en 1824. La decida batalo okazis en Ajakuĉo (Ayacucho) je la 9-a de decembro de 1824, kie estis venkita la reĝista armeo de Hispanio. De tiam komencis la respublika vivo, plejparte malpaca. Fine de la 19-a jarcento okazis la Milito de la Pacifiko, kun Ĉilio, kiu finiĝis en 1883 per la perdo de parto de la perua teritorio. La nuntempa periodo karakteriziĝis per sinsekvo de militistaj puĉoj, kun granda malstabileco. Post grava krizo en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, en la 90-aj komenciĝis periodo pli demokrata, sed kun ankoraŭa malstabileco pro la epizodoj de koruptado (prezidentoj Alan GARCÍA, Alberto FUJIMORI)

Administra divido

Depost 2002, Peruo estas dividita en 25 regionoj, plus la provinco de Limo, kiu taŭgas kiel metropolitana centro. La nunaj regionoj estas:

- Amazonio
- Ancash
- Apurimako (Apurímac)
- Arekipo (Arequipa)
- Ajakuĉo (Ayacucho)
- Kaĥamarko (Cajamarca)
- Callao
- Kusko (CuscoCuzco)
- Huancavélica

- Huánuco
- Ica
- Junín
- La Libertad
- Lambayeque
- Lima regiono
- Loreto
- Madre de Dios

- Moquegua
- Pasko (Pasco)
- Piura
- Puno
- San Martín
- Tacna
- Tumbes
- Ukajalio (Ucayali)

Vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Peruo Kategorio:Peruo ja:ペルー ko:페루 ms:Peru simple:Peru th:ประเทศเปรู zh-min-nan:Perú

Fanny BONNET

EdE-B Fanny BONNET (bone), francino, profesorino de angla lingvo kaj de stenografio. Naskiĝis en la 9-a de septembro 1870 en Paris. Esperantiĝis en 1903. Kasistino de SFPE de 10 jaroj, komitatanino de la "Federation Universitaire Esperantiste de France".

Georges WARNIER

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto W EdE-W Georges WARNIER (varnje), franco, administranto de komercaj societoj. Naskiĝis en la 5-a de oktobro 1884 en Parizo. Agema membro de Rotary-Club. Esperantiĝis en 1903 kaj de tiu momento ne ĉesis propagandi per ĉiuj rimedoj. En 1906 fondis la „Librejon de Esperanto“. De 1906 ĝis 1913 gvidis multajn kursojn. Sekretario de la X-a Kongreso, Parizo, 1914. Prezidanto de la Pariza grupo de 1924. Prezidis la Lokan Komitaton de la XXIV-a Kongreso, Parizo, 1932, kaj tiun kongreson li sukcesigis malgraŭ gravegaj malfacilaĵoj. Malavare fondis kun Ernest ARCHDEACON la „Domon de l' Esperanto“, kiu subtenas ĉiujn praktikajn formojn de propagando en Francujo, kaj kies vicprezidanto li estas. Disvastigis Esperanto ĉe la Rotarianoj. Membro de la Konsilantaro de la Internacia Cseh-Instituto de Esperanto; efike helpis al enkonduko de tiu ĉi instrumetodo en Francujo, kaj al ĝia sukceso. Unu el la plej agema francaj Propagandistoj, precipe en komercistaj medioj. Krom artikoloj, li verkis kun Chavet: „Esperanto-Manuel“, 1906 (55.000 venditaj ĝis 1932; „Dictionnaire français-Esperanto“, 1911; „Corrigé d' Esperanto-Manuel“, 1912.

Masgrau Jacint BREMON

EdE-B Jacint BREMON MASGRAU, kataluno, kuracisto-radiologo, redaktoro de kuracista revuo. Naskiĝis la 28-an de januaro 1885 en Banyoles, mortis la 21-an de aprilo 1960. Fervora pioniro depost 1903. Kunfondinto de pluraj societoj, komitatano de la 5a UK. Aŭtoro de multaj prop. artikoloj, de vortaro kaj gramatiko. Redaktoro de Tutmonda Espero, 1909, prezidanto de Espero Kataluna, kaj de KEF. Verkoj: E-gramatiko, (vendita en pli ol 60.000 ekzempleroj; ŝlosilo; kelkaj tradukoj kolektitaj sub titolo Hejma Prozo. L. K. En la unika gramafondisko, kiu ekzistas kun la voĉo de Zamenhof, la kunparolanto estas D-ro Bremon.

Verkoj


- Hejma prozo: kolekto de tradukoj eldonitaj okaze de la XIIa Kataluna Kongreso en Palma de Mallorca (Vinyals, 1925. - 64 p.)
- ¨Quiere usted aprender esperanto?: Manual de la conversación esperanta: método Willemans. Granada, (proks. 1930). - IX, 62 p. BREMON MASGRAU JACINT Kategorio:Katalunaj esperantistoj

William George ADAMS

Enciklopedio de Esperanto - A - Angla esperantisto William George ADAMS (21.4.1886 San Jose-?), usonano, daktiloskopiisto. En 1903 li iĝis esperantisto, en 1906 li kunfondis Esperanto-grupon por Seattle (Washington), kaj ĝia sekretario 1906-08. Subredaktoro de gazeto Amerika Esperantisto en 1908-1909. Estinta loko-kome. Kufefmalretuloj Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio (Budapeŝto 1933).

Fuŝe skanita; se mi disponus pri EdE mi korektus ĉion! loko-kome? kufefmalretuloj? ... 15:38, 3. Jul 2004 (UTC) Haruo



Tradukis interalie la usonan nacian himnon; verkis teatraĵeton, "Piramo kaj Tisbeo". ADAMS William George ADAMS William George ADAMS William George DAMS William George

Giles Leigh BROWNE

EdE-B Giles Leigh BROWNE (braŭn), anglo. Naskiĝis en Londono, en la 26-a de julio 1883, mortis en la 21-a de februaro 1919. E-istiĝis en 1903. La unuan tagon de lernado faris publikan paroladon en E. La unua E-instruisto sub la "London County Council." Klera lingvisto kaj poeto: trad. E-en el multaj lingvoj. Dum la milito unu el la registaraj cenzuristoj por E. Sciis 24 lingvojn; sur lia leterpapero ili aperis en trikolumna listo, kaj sube: "Skribu en Esperanto".

Latino sen fleksio

Lingvo > Planlingvoj > Latino sen fleksio ---- Nomo: Latine sine Flexione (originale, Interlingua)
Parolantoj: neniu konata
Landoj: nenie
Origino: inventita de Giuseppe PEANO, 1903 el la latina klasika sed kun la absoluta minimumo da gramatiko (t.e., sen fleksio)
Skribo: latina
specimeno: La Patro Nia:
Patre nostro, qui es in celos,
que tuo nomine fi sanctificato.
Que tuo regno adveni;
que tuo voluntate es facto
sicut in celo et in terra.
Da hodie ad nos nostro pane quotidiano.
Et remitte ad nos nostro debitos,
sicut et nos remitte ad nostro debitores.
Et non induce nos in tentatione,
sed libera nos ab malo.
En 1903 Peano (1858-1932), itala logikisto, inventis lingvon, kiun li nomis Interlingua, sed ni nomas Latino sine Flexione -- Latino sen fleksio. La nuntempa Interlingvao estas la lingvo de Gode. La vortprovizo devenas plejparte de la latina klasika kaj la gramatiko estas eĉ pli simpla ol la de Esperanto: kiel la ĉina, ĝi posedas nenian devigitan finaĵon, ne eĉ por la pluralo. Peano enkondukis sian lingvon per artikolo, kiun li komence skribis en la latina klasika. Post klarigo pri la neneceso de iu finaĵo, li faligis ĝin for de sia latina. Li ripetis tion ĝis li skribis en latina tute sen iu ajn finaĵo -- Latino sen fleksio. Lia latina estas neatendite legebla:
Latino es lingua internationale in occidente de Europa ab tempore de imperio romano, per toto medio aevo, et in scientia usque ultimo seculo. Seculo vigesimo es primo que non habe lingua commune. Hodie quasi omne auctore scribe in proprio lingua nationale, id es in plure lingua neo-latino, in plure germanico, in plure slavo, in nipponico et alio. Tale multitudine de linguas in labores de interesse commune ad toto humanitate constitute magno obstaculo ad progressu.
Ĉi tiu legebleco inspiris la Interlingvaon de Gode.

Vortprovizo

Peano akceptis la vortojn de la latina klasika kaj iun ajn vorton kiu ekzistas en almenaŭ du lingvoj latinidaj. Tial li ne devis utili kuriozan ĉirkaŭparolon por modernaĵoj. Sed ĉar Peano forŝiris la tradician gramatikon, la formoj de vortoj ŝajnas eĉ pli kaprica kaj tial pli malfacila lerni ol en la klasika latina. Por deveni vortojn de vortaro de la latina klasika:
Substantivoj: Peano uzas la ablativan formon, kiu estas devenigita el la genetiva formo de la vortaro per la jenaj ŝanĝoj: -ae -> a, -i -> -o, -us -> -u, -ei -> -e, -is -> -e. Ekzemple:
    rosa, rosae      -> rosa
    annus, anni      -> anno
    puer, pueri      -> puero
    casus, casus     -> casu
    cornu, cornus    -> cornu
    dies, diei       -> die
    pax, pacis       -> pace
    dens, dentis     -> dente
    doctor, doctoris -> doctore
    genus, generis   -> genere
    corpus, corporis -> corpore
Adjektivoj: estas formata el la neŭtra nominativo laŭ la jenaj ŝanĝoj: -e -> -e, -um -> -o, -is -> -e. Ekzemple:
    breve -> breve
    nigrum -> nigro
    audacis -> audace

Gramatiko

Latino sen fleksio ne posedas finaĵojn. Anstataŭ ĝi dependas de vortordo, kunteksto kaj helpvortoj por klarigi la interrilaton de vortoj.
  • Vortordo: La baza vortordo estas: subjekto - predikato - objekto. La adjektivo sekvas post la substantivo, la adverbo post la verbo. Kvankam iu ajn vorto povas roli kiel substantivo, adjektivo, ktp., plejparte la rolo sekvas la originon de la vorto: scribe, ĉar ĝi devenas de la latina verbo scribere, signifas "skribi" kaj ne "skribo". Por "skribo", oni kutime uzus la vorton scripto. Ktp.
  • Artikolo: kiel en la rusa kaj la latina klasika, la artikolo ne ekzistas.
  • Personaj Pronomoj: me, te, illo, illa, id, nos, vos, illos, illas.
  • Posesivaj Pronomoj: meo, tuo, suo, nostro, vostro, suo
  • Numeraloj: zero, uno, duo, tres, quatuor, quinque, sex, septem, octo, novem, decem, decem-uno, viginta, triginta... centum, mille, millione, milliardo.
  • Numeraloj ordaj: primo, secundo, tertio, quarto...decimo...vigesimo...centesimo. Peano uzis ĉi tiujn ĉar ili estas sufiĉe internaciaj.
  • Substantivo: nur havas unu finaĵon, kaj eĉ tiu ne estas devigita: la pluralo -s. Sed la pluralo, kie oni devas esprimi ĝin, estas facile esprimita per ĉirkaŭparolo: patre habe tres filio.
  • Adjektivo: ne kongruas kun la substantivo. Por la kompariga formo, uzu plus kaj minus:
    - Turre es plus alto quam domo, et minus alto quam monte
    
  • Verboj: estas kvar formoj:
  • infinitivo: amare, scribere, ire
  • indikativo: ama, scribe, i
  • pasinta participo: amato, scribeto, ito
  • aktiva participo: amante, scribente, inte
  • Por la latinaj verboj neregulaj, por la radika (indikativa) formo, uzu: mita, mede, nasce, ori, vol, pote. Verboj ne havas nombron, tempon aŭ personon. Tiuj estas esprimitaj, kie necesas, per adverboj, pronomoj kaj ĉirkaŭparoloj:
        - me jam ama
        - heri me scribe
        - me i ama
        - me es amato
    
    Tial, anstataŭ amo, amas, amat, oni diras me ama, te ama, illo ama.
  • Adverboj: per ĉirkaŭparola esprimo: me scribe in modo claro
  • Gramatikaj vortoj: ab, ante, aut, circa, contra, cum, de, ex, in, per, pro, sine, supra, aut, et, jam, non, nam, dum, quando, satis, semper, si, tamen, ut...
....

Kritiko

Kvankam Peano forigis la finaĵojn de la latina klasika, li retenis la vortprovizon en ĝia tuta malfacila gloro. Simile al la Interlingvao de Gode, la baza radikaro de Latino sen fleksio estas tro granda por la vulgarulo. Kaj la manko de finaĵoj ne signifas manko de gramatiko, nur gramatiko kiu agas per aliaj rimedoj: vi ankoraŭ devas lerni la vortordon kaj ĉirkaŭparolojn necesajn por efika esprimado en la lingvo.

Post Peano

Nuntempe la latina de Peano estas eĉ pli morta ol la latina klasika, restante kuriozaĵo. Sed la Interlingvao de Peano inspiris Godeon kontribui sian Interlingvaon, Interlingvao kiu evitis la difektojn de Peano: Gode uzis vortojn latinidajn, ne klasikajn, kaj li konservis sufiĉan finaĵojn por fari la lingvon natura kaj facile lernebla por angloj kaj latinidoj. ---- EdE-I Interlingua. Projekto de int. lingvo de prof. G. Peano, 1909. La aŭtoro celis krei lingvon el la vortarmaterialo de la latina lingvo, laŭeble tute forigante la gramatikon kaj anstataŭ ĝi starigante fiksan vortordon en la propozicio. Tiun taskon li solvis kontentige; kaj por ĉiuj eŭropanoj, konantaj la latinan lingvon, la tekstoj en Interlingua estas facile kompreneblaj. Sed samtempe tre malfacile estas ellerni korekte skribi, kaj despli - paroli la lingvon, kiu ne havas gramatikon kaj kiu tial plej vastagrade utiligas la kaosan fleksian sistemon de vortoderivado de eŭropaj lingvoj. La lasta cirkonstanco postulas, ke estu ellernataj ne nur la vortoj-radikoj, sed ankaŭ ĉiuj iliaj derivaĵoj. Simila lingvosistemo do estas facile akceptebla nur por edukitaj klasikuloj, kaj en realeco nur inter tiuj klasikuloj Interlingua trovis siajn adeptojn. Peano mem en siaj deklaroj sufiĉe klare limigis la taskon de sia sistemo, kiel lingvon destinitan por uzado al intelektuloj kaj speciale substrekis, ke li tute ne celis krei lingvon, facilan por vastaj, klasike ne edukitaj amasoj.

Ekstera ligo

http://www.geocities.com/Athens/Olympus/2948/index2.html Kategorio:Modifita latina

Talo (planlingvo)

Talo (Tal) esta planlingvo proponita de Albert HOESSRICH en 1903. kategorio:planlingvoj

Maŭritanio

Geografio > Afriko > Maŭritanio ---- Dosiero:mr.gif Maŭritanio - Al-Muritanija (arabe) - Mauritanie (franca) Lando en Okcidenta Afriko.
  • Landkodo: MR.
  • E-nomo: [a] Maŭrujo, Maŭrlando; [o] Maŭritana Islama Respubliko.
  • Nacia nomo: Al-Djumhurija al-Islamiija al-Muritanija (ar), Republique islamique de Mauritanie (fr).
  • Etimologio: landnomo laŭ unu versio devenas el la tribnomo de Maŭroj, laŭ dua versio - el Fenicia vorto "Mauharim", kio signifas "orienta".
  • Areo: 1.030.700 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Maaouya Ould Sid Ahmed Taya (1997).
  • Ĉefurbo: Nuakŝuto (150 mil).
  • Loĝantaro: 2.274 mil (1995), inter ili mauroj 82,4 %, volofoj 6,4%.
  • Ŝtatlingvo: araba kaj franca.
  • Kredantoj: muzulmanoj.
  • Eksporto: fiŝo, fera krudaĵo.
  • Pokapa GNP: 460 $.
  • Historio: en 1903-1960 Maŭritanio estis Franca kolonio, depost tio - sendependa ŝtato.
Kategorio:Maŭritanio ja:モーリタニア ko:모리타니 ms:Mauritania zh-min-nan:Mauritania

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

Kolombio

Esperanto-movado en Kolombio