Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1905

1905

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1905 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1905 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 21-a de januaro: Zamenhof scribas faman biografileteron al C. MICHAUX
- Aŭgusto : Francio, Bulonjo-ĉe-Maro : Okazas la unua Universala Kongreso de Esperanto. (vd. 2005).
- Rosa JUNCK deklarita de Zamenhof modelo de Esperanto-prononco.
- Elekto de unua Lingva Komitato;
- Akcepto de Deklaro pri Esperantismo;
- Revuo Esperanto fondita de Paul BERTHELOT;
- Fondita Seattle Philatelic Esperanto Society unua Esperanto-Klubo en Ŝtato Vaŝingtonio.
- Fondita Esperanto-Societoj en Romo, Novjorko, Kanariaj Insuloj kaj Ipswich.
- Fondita Anarkiista Esperanto-klubo (la unua pure laborista Esperanto-Klubo en la mondo).
- Paul BOULET publikiĝis Méthode pour apprendre seul l' Espéranto.
- Ivan H. KRESTANOV, George COX, TIHANYI József, Giacomo BIANCHINI, Otto JESPERSEN, Frederic PUJOLÀ I VALLÉS, Montagu Christie BUTLER kaj Ludoviko GLODEAU eklernis Esperanton.
- Esperanta Skarabaro unua esperanta revuo en Kostariko.
- Esperantigita unua ĉeha libro: "Majstro Jan Hus" de Josef F. KHUN.
- Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto fariĝis dua parto de Fundamento kaj iĝis "netuŝebla".
- Brazila Revuo "O Cinzel" publikigis anedoktojn en Esperanto.
- 1-a de septembro : Alberto kaj Saskaĉevano aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- Japanio venkas Rusion, konkerante Manĉurion.
- Einstein publikigas sian unuan teorion pri relativeco.

Naskiĝoj


- ISAMU Yamaga
- Vuk ECHTNER
- Faik BAĤTEEV
- Hugo RÖLLINGER
- 24-a de januaro: Poul JÖRGENSEN
- 26-a de januaro: Bernhard MINETTI
- 6-a de februaro : Jan WERICH
- 9-a de februaro: Henrik SEPPIK
- 16-a de majo : Usono: Henry FONDA.
- 21-a de junio : Jean-Paul SARTRE, franca verkisto
- 18-a de julio: Lászlo HALKA
- 18-a de septembro : Svedio : Greta GARBO
- 28-a de septembro : Max SCHMELING
- 9-a de novembro : Germanio : Erika MANN

Mortoj


- 24-a de marto : Francio, Amiens : franca verkisto Jules VERNE.
- 4-a de julio: Elisée RECLUS ----
1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1905年 ko:1905년 simple:1905 th:พ.ศ. 2448

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

20-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jaroj:
19011902190319041905 19061907190819091910
19111912191319141915 19161917191819191920
19211922192319241925 19261927192819291930
19311932193319341935 19361937193819391940
19411942194319441945 19461947194819491950
19511952195319541955 19561957195819591960
19611962196319641965 19661967196819691970
19711972197319741975 19761977197819791980
19811982198319841985 19861987198819891990
19911992199319941995 19961997199819992000
ja:20世紀 ko:20세기 simple:20th century

21-a de januaro

Historio > Tagoj > la 21-a de januaro ---- La 21-a de januaro estas la 21-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 344 tagoj restas (345 en superjaroj). Je la 21-a de januaro okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1561 : Francis BACON, sciencisto
- 1854 : Eusápia PALADINO
- 1857 : Firmin DURIEUX
- 1867 : Ludwig THOMA, germana verkisto
- 1885 : Umberto NOBILE, itala aviadisto
- 1941 : Placido DOMINGO, hispana kantisto
- 1942 : Edwin STARR, usona kantisto

Mortoj


- 1815 : Matthias CLAUDIUS, verkisto
- 1831 : Achim VON ARNIM, verkisto
- 1883 : Amélie Gabrielle BOUDET
- 1924 : Lenino, la unua estro de la Sovetunio
- 1940 : Einar BENEDIKTSSON, Islando
- 1950 : George ORWELL, verkisto

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 21-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.

Vidu ankaŭ jenon:


- 20-a de januaro | 22-a de januaro
- 21-a de decembro | 21-a de februaro
- Historio - Tagoj. ja:1月21日 ko:1월 21일 simple:January 21 th:21 มกราคม

C. MICHAUX

C. MICHAUX estas menciata kiel aktoro de teatraĵo prezentita dum la 1-a UK 1905. Li eble estis parenco de Alfred MICHAUX, advokato el Bulonjo-ĉe-Maro, la ĉefa organizanto de la unua Universala Kongreso de Esperanto. Tiu ĉi poste verkis reformitan Esperanton, sen ĝermanaj radikoj, kiun li nomis Romanal. Kune kun Paul BOULET li verkis lernolibron por franclingvanoj (Methode pour apprendre seul l'Espéranto).

Aŭgusto

Aŭgusto (latine, Augustus) estas la oka monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas laŭ Aŭgusto Cezaro. Antaŭe la monato (kiu prae nomiĝis Sextilis, "sesa" (vidu septembro) havis 30 tagojn; sed kiam ĝi renomiĝis por Aŭgusto, oni pliigis ĝin je unu por ke ĝi havu la saman kvanton da tagoj kiel julio, la monato de Julio Cezaro. Aŭgusto estas monato de la somero en la Norda Hemisfero kaj de la vintro en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en julio estas Leono kaj Virgulino. Aŭgusto venas post julio kaj antaŭ septembro. Aŭgusto komenciĝas en la sama semajntago kiel februaro nur en superjaro.

Vidu ankaŭ :

August, août, agosto, agosto, agost, August, augustus, august, august, augusti, Agosto, август, sierpień, Αυγουστος, Lúnasa (vidu lamaso.), abuztu/agorril. ja:8月 ko:8월 ms:Ogos simple:August th:สิงหาคม

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

Universala Kongreso de Esperanto

Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto ---- Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA. UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado. Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato. La kongresoj estas similaj, sed kompreneble varias de jaro al jaro. En UK estas:
- klerigaj programeroj, kiel prelegoj kaj debatoj pri la Kongresa Temo, la Internacia Kongresa Universitato, kaj prelegoj pri la kongresa lando.
- distraj kaj artaj programeroj, kiel la nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, balo, kaj la Belartaj Konkursoj.
- organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj.
- Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco.
- libroservo.
- prezentaĵoj de movadaj aktivaĵoj en ĉiuj sferoj de la vivo. La UK celas esti revuo de la Esperanto-movado en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj. Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK). La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer. En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe.

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj

Eksteraj Ligiloj

[http://www.uea.org/kongresoj/index.html Informoj] de UEA pri la UK-oj

Literaturo


- Ziko Marcus SIKOSEK: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, UEA: Rotterdam 2005, 217 p. Kategorio:Esperanto-movado
-


Rosa JUNCK

Ĉeĥaj geesperantistoj Rosa JUNCK (1850-1929) estis ĉeĥa esperantistino, laŭ Zamenhof modelo de Esperanto-prononco ĉe UK 1905. EdE-J Rosa JUNCK (naskiĝinta Bílek), instruistino de lingvoj. Naskiĝis en la 24-a de majo 1850 en Tábor (Bohemujo) mortis en la 27-a de julio 1929 en Bordighera (Italujo). Loĝis en Italujo de 1890. Esperantisto de 1897, deklamis poemon en Boulogne ĉe la unua UK. Esperantistino, laŭ Zamenhof modelo de Esperanto-prononco . Fariĝis vicprezidantino de la grupo en Bordighera. Verkis multajn artikolojn en kaj pri Esperanto por italaj kaj Esperantaj gazetoj. Tradukis "Floro de Pasinto", 1906, "Kverko kaj Floro", 1906, ambaŭ de Amicis; tradukis en italan la "Fundamento de Esperanto".

Lingva Komitato

Esperanto > Lingvaj institutoj > Lingva Komitato ---- La Lingva Komitato, fondita dum la Unua Universala Kongreso en Bulonjo-sur-Maro en 1905, estis sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon. Ĝi estas la antaŭulo de la Akademio de Esperanto. Ĝin prezidis Emile BOIRAC. Ĝi havis "superan Komisionon" nomatan "Akademio". En 1948, kadre de ĝenerala reorganizado, la Lingva Komitato kaj ties Akademio estis kunfanditaj, kaj ricevis la nomon "Akademio de Esperanto". (kompletigenda)

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Seattle Philatelic Esperanto Society

Seattle Philatelic Esperanto Society fondiĝis en 1905, unu jaron pli frue ol la ĝenerala Seattle Esperanto Society. Ĝi ŝajne daŭris ĝis la unua mondmilito. Kategorio:Esperanto-klubo

Vaŝingtonio

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Vaŝingtonio ---- Ne konfuzu ĝin kun Usona ĉefurbo Vaŝingtono ---- Dosiero:us-wa.gif Vaŝingtonio (angle, Washington [ŬOŜ-ing-tn], laŭ Georgo VAŜINGTONO) estas en la nordo de la pacifika marbordo apud la kanada landlimo, kaj fariĝis la 42-a ŝtato de Usono je la 11-a de novembro 1889. Antaŭ ŝtatiĝo, la registaro de la kolonio donis voĉdon-rajton al virinoj, sed ĉe ŝtatiĝo la usona parlamento deklaris ke virina voĉdon-rajto estas kontraŭ la konstitucio. La vulkano Monto Saint Helens erupciis en 1980 mortigante 61 homojn. En la balotado de la 2-a de novembro 2004, malpli ol 0,1% da voĉoj disigis la du ĉefkandidatojn, la Demokrato Christine GREGOIRE kaj la Respublikano Dino ROSSI. Gregoire inaŭguriĝis je la 12-a de januaro, 2005. (La Demokrato John KERRY venkis en la ŝtato rilate al la usona prezidenteco.) Loĝantaro: 5,894,121 (en 2000)
Ĉefurbo: Olympia
Plej granda urbo: Seattle
Aliaj urboj: Spokeno (Spokane), Takomo (Tacoma), Belvjuo (Bellevue), Kirklando (Kirkland), Jakimao (Yakima), Belingamo (Bellingham), Sedro-Vulio (Sedro-Woolley), Valavalo (Walla Walla), Litvagono (Pullman), Vankuvero (Vancouver), Evereto (Everett), Bremertono (Bremerton), Redmondo (Redmond), Venaĉio (Wenatchee), Elenzburgo (Ellensburg), Portaŭnsendo (Port Townsend), Portanĝeleso (Port Angeles), Mosealagurbo (Moses Lake), Kenmoro (Kenmore), Bothelo (Bothell), Lago-Arbaro-Parko (Lake Forest Park)

Eksteraj Ligoj

[http://www.state.wa.us TTT-ejo de Vaŝingtonio en la angla] Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:ワシントン州 ko:워싱턴 주 th:มลรัฐวอชิงตัน

Novjorko

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Nov-Jorkio > Novjorko < Urboj ---- Urboj
- loko:
- horzono: GMT-5h (-4h somere)
- loĝantaro: 21.500 mil homoj (en la aglomeraĵo) Novjorko, aŭ Nov-Jorko (angle New York [nu-jork]) estas la plej granda urbo en Usono kaj grava monda centro por komerco kaj financo. La stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la urbo. La politika urbo enhavas 8,0 milionojn da homoj, la aglomeraĵo, kies diametro estas 200 km, enhavas 21,5 milionojn (la dua plej granda de la mondo). Ĝi estas en la nordoriento de la lando ĉe la marbordo. Novjorko situas en la plej suda pinto de la usona subŝtato Nov-Jorkio. Ĝi estis fondita kiel Nov-Amsterdamo (Nieuwe Amsterdam) de la nederlandanoj en 1624. La britoj forprenis la urbon en 1664 kaj renomis ĝin Novjorko. La malnova Jorko estas angla urbo (kiu iam estis la romia urbo Eboracum). http://en.wikipedia.org/upload/thumb/7/7b/300px-Map_of_New_York_highlighting_NYC.jpg
Lokiĝo de Novjorko en la subŝtato Nov-Jorko. Novjorko estas la centro de financo, amaskomuniko, modo, teatro kaj belarto en Usono. Nur Los-Anĝeleso konkuras kontraŭ Novjorko kiel kultura centro de la lando. Los-Anĝeleso, (3) Kvinzo, (4) Bronkso, (5) Staten-Insulo]] Novjorko konsistas de jenaj kvin komunumoj (boroughs) (kun la nombro de loĝantoj en 2000):
- Manhatano (Manhattan) - 1,5 milionoj, 61 km2
- Broklino (Brooklyn) - 2,5 milionoj, 212 km2
- Bronkso (The Bronx) - 1,3 milionoj, 114 km2
- Kvinzo (Queens) - 2,2 milionoj, 290 km2
- Staten-Insulo (Staten Island) - 0,4 milionoj, 116 km2 Manhatano estas la kultura kaj komerca koro de la urbo; la aliaj burgoj estas plejparte plenaj de domaroj, tombejoj kaj etnaj kvartaloj. Novjorko iam (1865-1970) estis granda haveno de transmaraj ŝipoj kaj havis multajn fabrikojn kaj malpuran aeron. Sed la fabrikoj foriris al Orienta Azio kaj la haveno nun estas en Nov-Ĵerzejo. La ekonomia koro de la urbo nun estas la grandaj bankoj de Wall Street ("Murstrato"), kiu estas la financa ĉefurbo de la mondo. Novjorko estas urbo de "tiuj, kiuj venis el aliloko." Ne nur lokoj usonaj, sed lokoj tramondaj. Novjorko estas plena de enmigrintoj kaj la usona kulturo ne ĉie regas. De kvartalo al kvartalo, la kulturo ofte ŝanĝiĝas: juda (Novjorko estas la urbo kun plej da judoj kaj jidoparolantoj en la mondo), jamajka, dominga, greka, hindia, rusa, salvadorana, ktp. Estas pli da Puertorikanoj en Novjorko ol en Puerto-Riko mem. La riĉaj, la malriĉaj kaj la enmigrantoj loĝas en la urbo mem. La burĝaro, aliflanke, plejparte loĝas en la antaŭurboj de Long-Insulo, Vestĉestro, suda Konetikuto kaj norda Nov-Ĵerzejo. 13,5 milionoj loĝas en la antaŭurboj. La Statuo de Libereco, kvankam ĝi troviĝas en novĵerzeja teritorio, estas grava simbolo de Novjorko; tamen ne nur de la metropolo, sed ankaŭ de tuta Usono. Ĝin donacis Francio al Usono por celebri la centjaran datrevenon de la usona sendependiĝo. Je la 11-a de septembro 2001 la Ĝemelturoj estis tute detruitaj per pasaĝer-aviadiloj kaptitaj de islamismaj atencistoj. Ilian lokon prenu la Turo de la Libero, estonta la plej alta konstruaĵo de la mondo. La urbo gastigis la landan kongreson de ELNA en 1957, 1964, 1981 kaj 1995.
- [http://www.cnewyork.net/ Fotoj pri Novjorko] kategorio:Urboj de Nov-Jorkio kategorio:Urboj de Usono ja:ニューヨーク (市) ko:뉴욕 simple:New York City zh-cn:纽约市 zh-tw:紐約市

Kanariaj Insuloj

Geografio > Atlantiko > Makaronezio > Kanarioj < Hispanio
Pri la E-movado vidu la artikolon pri Kanariaj insuloj. ----
Kanariaj insuloj
La hispanaj insuloj de Kanarioj (hispane Islas Canarias [islas kanarjas]) situas en la Atlantiko, proksimume 100 km de la Afrika marbordo de Maroko. La aŭtonoma komunumo de Kanarioj (7.242 km2) havas 1.700.000 loĝantojn. Ĝi konsistas el la provincoj de Las Palmas (4.072 km2) kaj Santa Cruz de Tenerife (3.170 km2). La plej gravaj kanariaj urboj estas Las Palmas de Gran Canaria kaj Santa Cruz de Tenerife. Ankaŭ historia estas La Laguna, kun universitato, kie instruis interalie la eldonisto Juan RÉGULO PÉREZ. La ĉefaj insuloj de Kanarioj estas:
- Provinco de Las Palmas:
  - Gran Canaria
  - Lanzarote
  - Fuerteventura
- Provinco de Santa Cruz de Tenerife:
  - Tenerife
  - La Palma
  - La Gomera
  - El Hierro Aliaj malgrandaj insuloj: Alegranza, Graciosa, Lobos kaj Montaña Clara. Dosiero:Kanarioj.png Ĉiu el la sep grandaj insuloj posedas aŭtonoman registaron, nomatan cabildo [kaBILdo]. Aliflanke, ĉiu el ili estas tre malsimila al la alia el geografia kaj pejzaĝa vidpunktoj. Oni povas trovi el dezertoj en la orientaj insuloj ĝis praarbaroj en la plej orientaj aŭ vulkanoj en la centraj. Preskaŭ duono de la Naciaj Parkoj de Hispanio troviĝas en Kanarioj. En Tenerife troviĝas la Teide, la plej alta el la hispanaj montoj (3.718 metrojn de alteco), kiu, kun la ĉirkaŭaĵoj, formas la plej vizitatan Nacian Parkon de la lando. La Palma havas ankoraŭ vulkanan aktivadon en la monto Teneguía kaj en la Roque de los Muchachos (2.426 m), en la limo de la Nacia Parko Caldera de Taburiente. Lanzarote estas la plej orienta, kaj tie troviĝas la Nacia Parko de Timanfaya. La loĝdenseco estas 219 loĝ./km², multe pli alta ol la averaĝo de Hispanio. Gran Canaria kaj Tenerife posedas pli ol la 80% de la tuta loĝantaro de la insuloj.

Historio

La Kanarioj estis loĝataj de antaŭlonge de berberdevenaj popoloj, kiuj estas kune (sed iom ne tre ekzakte) nomataj guanĉoj (guanches). La nomo de la insuloj verŝajne devenas de la latina vorto latin "Canis" (hundo), eble pro la ekzisto de grandaj hundoj. Ili estis vizitataj de diversaj esploristoj, sed ĝis la 15-a jarcento la loĝantoj restis relative izolitaj. En 1402 ekas la konkero de la insularo, per la invado fare de Jean de BETHENCOURTH de la insulo Lanzarote. Pro la rezistado de la indiĝenoj la invado ne finiĝas ĝis 1495, kiam la tenerifanoj kapitulacas kaj la tuta insularo estas aldonita al la kronlando de Kastilio. La insuloj fariĝis punkto de provizado dum la vojaĝoj inter Eŭropo kaj Ameriko aŭ Afriko, kio donas certan prosperecon. Poste ili suferas procezon de malriĉiĝo, kiu kondukas al forta elmigrado al Ameriko. Post la 1960-aj jaroj la granda alfluo de turistoj, precipe el Norda Eŭropo, ŝanĝis la ekonomion de la regiono. Kategorio:Hispanio Kategorio:Aŭtonoma Komunumo de Hispanio ja:カナリア諸島 zh-min-nan:Canaria Kûn-tó

Paul BOULET

EdE-B Paul BOULET (bule), franco, supera administranto de la Doganoj ĉe la Ministrejo de la Financoj. Naskiĝis en la 2-a de januaro 1884 en Brebieres (apud Arras). Esperantiĝis en 1902. Sekr. de la Organiza Komitato de la 1-a UK 1905. Kunfondis la grupon de Rouen, gvidis kursojn, kunlaboris en la Revuo.

- Verkis:
  - kun Michaux: Méthode pour apprendre seul l' Espéranto, 1905.
  - Sola: Kongresa Libro, 1905.
  - Franca Gramatiko por Esperantistoj 1907.
  - Tri Monologoj, 1907.
  - Dumil novaj vortoj, 1909.
  - Kunlaboris kun Théophile CART en F-E kaj E-F vortaroj. - LK, 1909. Li eksiĝis pro troa laboro. BOULET, Paul BOULET, Paul

Ivan H. KRESTANOV

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Ivan H. KRESTANOV, bulgaro, lektoro de fremdlingvoj. Naskiĝis en la 28-a de oktobro 1896 en Pirdop. Loĝis en Sofia. Dum sia 15-jara vivado en eksterlando vizitis preskaŭ tutan Eŭropon. Esperantisto de 1905. Eldonis dudekon da libroj kaj libretoj en kaj pri Esperanto, gvidis kursojn faris paroladojn. Senlaca kaj entreprenema aganto. Lingva Komitatano, Kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto. Inter liaj verkoj:
- Bulgara Antologio;
- La bulgara lando kaj popolo;
- Vortaro de Esperanto por bulgaroj (aperis 3 eldonoj, 10000 e-roj).

TIHANYI József

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto T EdE-T TIHANYI József (tihanji), hungaro, kolonelo en pensio Esperantisto de 1905 (rigardinte Esperanto-lernolibron en montrofenestro). Kursoj por oficiroj en Kaposvar, 1911-13. Prezidanto de Budapesta grupo de HES, 1929-30. (I. „H. Heroldo“ 1933, n-ro 3.) Kategorio:Hungaraj esperantistoj

Giacomo BIANCHINI

Giacomo BIANCHINI naskiĝis en la 12-a de marto 1875 en Carbona apud San Vito al Tagliamento PN kaj mortis en 1954. Li esperantiĝis en 1905. Li redaktis lian unuan artikolon en friula ĵurnalo "Il Crociato" la 5.an de aŭgusto 1905. Li renkontis Zamenhof en 1908 en Vieno. Li verkis en Esperanto "Hebrea Kalendaro" (1906), "Malgranda katolika katekismo" (1937), "Tutmonda adresaro de katolikaj esperantistoj" (1914). Li estis pastro de Pradis UD, kaj skribis poeziojn pri la grotoj de Pradis. Li estis parokestro de Cimpello di Fiume Veneto PN de 1927 al 1954 kiam li mortis. Lia tombo estas en la centro de la tombejo de Cimpello .

Otto JESPERSEN

Jens Otto Harry JESPERSEN (naskita je la 16-a de julio 1860, mortinta je la 30-a de aprilo 1943) estis lingvisto specialiĝinta pri la gramatiko de la angla lingvo. Li studis ĉe la universitato de Kopenhago kaj diplomiĝis pri la lingvoj angla, franca kaj latina. Poste li studis lingvistikon en Oksfordo. De 1893 ĝis 1925 Jespersen estis profesoro pri angla lingvo ĉe la Universitato de Kopenhago. Kune kun Paul PASSY li fondis la Internacian Fonetikan Asocion. Li subtenis kaj aktive evoluigis internaciajn planlingvojn kia Esperanto kaj estis ano de la delegitaro (delegacio por alpreno de internacia helplingvo) starigita de Louis COUTURAT en 1900. Tiu delegitaro kreis la planlingvon Ido kaj poste evoluigis la lingvon Novial, laŭ Jespersen plibonigo. Li evoluigis la teoriojn de rango kaj plektaĵo (latine nexus) en la dana lingvo en du artikoloj Sprogets logik (lingva logiko, 1913) kaj De to hovedarter af grammatiske forbindelser (la du precipaj specoj de gramatikaj interligoj, 1921). En sia teorio pri rangoj Jespersen disigis la parolpartojn de la sintakso kaj diferencigis inter primaraj, sekundaraj kaj terciaraj (unua-, dua-, triarangaj) elementoj; ekzemple en la sintagmo "bone vortigita frazo" "frazo" estas unuarangaĵo, difinata de duarangaĵo "formulita", kiu siavice estas modifata de la triarangaĵo "bone". La termino "plektaĵo" (nexus) aplikiĝas al frazoj, frazecaj strukturoj kaj frazaroj, en kiuj du konceptoj estas esprimataj en unu unuo; ekzemple "pluvis, li kuris domen". Tiu termino estas precizigita de plia koncepto nomata "junto" (angle junction), kiu reprezentas ideon esprimatan de du aŭ pli da elementoj, dum ke plektaĵo kombinas du konceptojn. Junto kaj plektaĵo pruviĝis valoraj por atentigi la lingvistikan mondon pri la koncepto de kunteksto. Jespersen ricevis fortan agnoskon pro kelkaj siaj libroj. Lia Modern English Grammar (gramatiko de la moderna angla) koncentriĝis pri morfologio kaj sintakso. Lia Growth and Structure of the English Language (kresko kaj strukturo de la angla lingvo) estas kompleta vido pri la angla lingvo el la vidpunkto de ne-anglalingvano kaj estas represata ankoraŭ pli ol 60 jarojn post lia morto kaj preskaŭ 100 jarojn post la unua eldono. Plurfoje Jespersen estis invitita al Usono kiel gasta profesoro kaj utiligis la okazon por studi la eduksistemon de tiu lando. Lia membiografio aperis en angla traduko en 1995. Jespersen estis ano kaj proponanto de fonosemantiko (kiu negas aŭ relativigas la konvenciecon de lingvo), pri kiu li skribis: "Ĉu vere estas multe pli granda logiko en la mala ekstremo, kiu negas ian son-simbolecon (escepte de la malgranda klaso de evidentaj eĥoismoj kaj onomatopeoj) kaj vidas en niaj vortoj nur kolekton da hazardaj kaj neraciaj asociaĵoj de sono kaj signifo? … Ne eblas negi, ke ekzistas vortoj, kiujn ni instinkte sentas adekvataj por esprimi la ideojn, kiujn ili reprezentas."

Bibliografio


- 1905: Growth and Structure of the English Language (ISBN 0226398773)
- 1909ff: A Modern English Grammar (en sep volumoj; la adjektivo "moderna" rilatas al la lingvo, ne al la gramatiko) (ISBN 0064933180)
- 1922: Language: Its Nature, Development, and Origin (ISBN 0044000073)
- 1924: The Philosophy of Grammar (ISBN 0226398811)
- 1928: [http://www.geocities.com/Athens/Forum/5037/AIL.html An International Language] (enkonduko al Novial)
- 1930: [http://www.blahedo.org/novial/nl.html Novial Lexike] (vortaro de Novial)
- 1938: En sprogmands levned, Kopenhago, membiografio de Jespersen
- 1995: A Linguist's Life: angla traduko de lia membiografio ... eldonita de Arne JUUL [k. al.]. Odense, 1995. (ISBN 8778381320) JESPERSEN Otto

Montagu Christie BUTLER

EdE-B - Brita esperantisto Montagu Christie BUTLER, (naskiĝis en la 25-a de januaro 1884 en Londono, mortis la 5-an de majo 1970) anglo, sekretario de Brita Esperanto-Asocio (1916-34); muzikisto (harpisto, instruisto de diversaj muzikiloj, kantado kaj komponado). Kvakero, vegetarano; diversaj premioj ĉe la Reĝa Akademio de Muziko, Londono. Esperantisto de 1905. De tiam instruis Esperanton. LK de 1922. Traduko (i. a.): Fundamentoj de la Kvakerismo; valoraj kolektoj: Esperanta Kantaro (358 kantoj) kaj Esperanta Himnaro (212 himnoj). Adaptis Pitmanan Stenografion al Esperanto, verkis lernolibron (Step by Step in Esperanto, lastatempe eldonita de ELNA). Redaktoro de The British Esperantist. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto. Akademiano kaj bibliotekisto de Brita Esperantista Asocio.

Verkoj


- Esperanto and Ido
- Esperanto for beginners (1931)
- Esperanto for young beginners
- Esperanto-English dictionary (1967)
- First lessons to young children
- First steps in Esperanto : a simple