Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1907

1907

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1907 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1907 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo.
- 1-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- Fonditaj Brazila Esperanto-Ligo, Societo Sankta Katarino kaj La Verda Stelo Antverpeno.
- Aperis Internacia Krestomatio kaj Unua Legolibro, ambaŭ de Kabe.
- Henri VALLIENNE publikigis la unuan E-an originalan romanon " La Kastelon de Prelongo".
- Ivan ŜIRJAEV publikigis la E-an originalan rakonteton "La Ciganino" en brajla preso.
- Paul BOULET publikigis Francan Gramatikon por Esperantistoj kaj Tri Monologojn.
- Eklernis Esperanton: Aldo Ferdinando SCHMUCKER, Albin SANDSTRÖM, Péter TÖRÖK, Lehman WENDELL, Carl Johan JOHANSSON, Josep M. TERRICABRAS, Anders ROSENBERG, Rolf BUGGE PAULSEN, John Edgar McFADYEN, Albin Henning HALLDOR, Josep ALBAGÉS VENTURA, Julius GLÜCK, Julia FERNANDES kaj Peteris KIKAUKA.
- René de SAUSSURE proponas spesmilon.
- Fonditaj la Esperanto-Grupoj de Kenigsbergo kaj Santiago.
- Ido, Novslava lingvo, Novilatiino, Magistra lingvo kaj Apolema kreitaj.
- Fundamento tradukita al Slovaka lingvo.
- Ekaperis Brazila Revuo Esperantista.
- Fondita Brazila Ligo Esperantista.
- SIFO bombatencis Manchu-admiralon en Kantono.
- 23-a de januaro: Usono: Charles CURTIS fariĝis la unua usona indiana senatano.
- Usona subŝtato Indianao kiel unua proklamas leĝon pri truda steriligado de kelkaj malsanuloj kaj de la "vaguloj" kaj "nenitaŭguloj". Pliposte ĝis 30 subŝtatoj kaj aliaj landoj starigos similan leĝon.
- 16-a de novembro : Oklahomo fariĝis la 46-a ŝtato de Usono.
- Butano: monarkio establiĝis.
- The iron heel ("La fera kalkanumo") de Jack LONDON
- En islama universitato de Aligarh (Hindio) kreitis lernejo por la virinoj.

Naskiĝoj


- Donald R. DUNCAN
- Roberto das NEVES
- Milivoje PAVLOVIĆ
- Hasan KOCAMAN
- Adolf BARTOŠÍK
- 1-a de februaro : Günter EICH
- 19-a de februaro : Pierre Paul Ferdinand Mourier NEERGAARD
- 11-a de marto : Georg MAURER
- 14-a de aprilo : Ladislav BOHÁČ
- 12-a de majo : Katharine HEPBURN
- 13-a de majo : Daphne DU MAURIER
- 22-a de majo : Britio : Laurence OLIVIER
- 26-a de majo : John WAYNE
- 31-a de majo : Britio : Peter FLEMING
- 10-a de junio : Petro FIRU
- 6-a de julio : Frida KAHLO
- 16-a de julio : Barbara STANWYCK
- 31-a de aŭgusto: Johannes WESTEN
- 15-a de septembro : Fay WRAY
- 14-a de novembro : Svedio : Astrid LINDGREN
- 28-a de novembro : Italio : Alberto MORAVIA

Mortoj


- 2-a de februaro : Rusio : Dmitri Mendeleev
- 16-a de februaro : Giosuè CARDUCCI
- 7-a de septembro : Sully PRUDHOMME
- 29-a de novembro: Marko ZAMENHOF
- 17-a de decembro: William THOMSON, pli bona konata Lordo KELVINO, inventisto de la absoluta sistemo por temperaturo.
- Norvegio : Edvard GRIEG
- E. Martyn WESTCOTT ----
1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1907年 ko:1907년 simple:1907 th:พ.ศ. 2450

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Jarcentoj

Historio > Jarcentoj ---- Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj. La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000. La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo. Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo: Kategorio:Tempo ja:年表 simple:Century

20-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jaroj:
19011902190319041905 19061907190819091910
19111912191319141915 19161917191819191920
19211922192319241925 19261927192819291930
19311932193319341935 19361937193819391940
19411942194319441945 19461947194819491950
19511952195319541955 19561957195819591960
19611962196319641965 19661967196819691970
19711972197319741975 19761977197819791980
19811982198319841985 19861987198819891990
19911992199319941995 19961997199819992000
ja:20世紀 ko:20세기 simple:20th century

Universala Kongreso de Esperanto

Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto ---- Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA. UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado. Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato. La kongresoj estas similaj, sed kompreneble varias de jaro al jaro. En UK estas:
- klerigaj programeroj, kiel prelegoj kaj debatoj pri la Kongresa Temo, la Internacia Kongresa Universitato, kaj prelegoj pri la kongresa lando.
- distraj kaj artaj programeroj, kiel la nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, balo, kaj la Belartaj Konkursoj.
- organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj.
- Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco.
- libroservo.
- prezentaĵoj de movadaj aktivaĵoj en ĉiuj sferoj de la vivo. La UK celas esti revuo de la Esperanto-movado en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj. Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK). La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer. En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe.

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj

Eksteraj Ligiloj

[http://www.uea.org/kongresoj/index.html Informoj] de UEA pri la UK-oj

Literaturo


- Ziko Marcus SIKOSEK: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, UEA: Rotterdam 2005, 217 p. Kategorio:Esperanto-movado
-


Kembriĝo

Estas pluraj urboj nomitaj Cambridge:

Britio


- Cambridge (Britio)

Usono


- Cambridge (Masaĉuseco) (loko de Universitato Harvard)
- Cambridge (Marilando)

Brazila Kongreso de Esperanto

Brazila Kongreso de Esperanto estas ĉiujara nacia kongreso de Esperanto de Brazilo kiu okazas ekde 1907.

Brazila Esperanto-Ligo

La Brazila Esperanto-ligo estis fondita en la 21-a de julio 1907 kaj rekonita kiel utila por la nacia publiko en la 21-a de oktobro 1921. Ĝi kunordigas la esperanto-movadon en Brazilo kaj agas interalie tiel:
- eldonas la revuon Brazila Esperantisto;
- havas librovendejo kun verkoj en kaj pri Esperanto;
- havas bibliotekon;
- organizas korespondajn kursojn;
- peras abonojn de Esperantorevuoj kaj -ĵurnaloj;
- okazigas ĉiujare Brazilan Kongreson de Esperanto; Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Esperanto-asocio

Kabe

Kabe estas la pseŭdonimo de d-ro Kazimierz BEIN (1872-1959), pola okulkuracisto, krome leksikografo, tradukisto kaj dumtempe tre aktiva esperantisto. Li estis unu el la plej grandaj stilistoj dum la frua periodo de la Esperanto-literaturo. Liaj ĉefverkoj estas lia traduko de La Faraono de PRUS, kaj la Vortaro. Kabe estis dum kelkaj jaroj la plej elstara Esperanto-tradukisto. Sed en 1911 li subite malaperis el la movado, sen komento pri la kialoj. Li rezignis pri Esperanto-kariero kaj anstataŭe fariĝis direktoro de la Varsovia Oftalmologia Instituto. El lia pseŭdonimo poste estiĝis Esperanta verbo kabei, kio signifas estinte aktivulo forlasi la Esperanto-movadon. Ankaŭ kabeiĝi estas ofte aŭdata varianto.

Verkaro

Tradukoj:
- Fundo de l’mizero de Wacław SIEROSZEWSKI (granda historia romano)
- La Faraono de Bolesław PRUS
- La interrompita kanto de Eliza ORZESZKOWA
- Pola Antologio
- Versaĵoj en prozo de Ivan TURGENEV
- Patroj kaj filoj de TURGENEV
- Elektitaj fabeloj de la Fratoj GRIMM
- Internacia Krestomatio
- Unua legolibro
- La lasta de Władysław Stanisław REYMONT Plia verko:
- Vortaro de Esperanto (vortaro Esperanta-Esperanta kun klaraj trafaj difinoj)

Ligoj

En la reto estas atingeblaj jenaj tradukoj de Kabe:
- [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/faraono1/index.html Faraono I]
- [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/faraono2/index.html Faraono II]
- [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/faraono3/index.html Faraono III]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Noveloj/cxusxiamas.html Ĉu ŝi amas aŭ ne amas?]
- [http://boulogne2005.online.fr/eo/historio/kabe.htm Parolado de Kabe] ĉe la unua Universala Kongreso en 1905 pri la ĝistiama historio de la movado, kaj la bezono de Internacia Esperanto-Ligo Aliaj ligoj:
- [http://ttt.esperanto.org/Ondo/H-kabe.htm Intervjuo kun Kabe] el Literatura Mondo, 1931, numero 7, verŝajne de Edmund kaj Jan Fethke ---- El la Enciklopedio de Esperanto Kabe (d-ro Kazimierz Bein), polo, okulkuracisto. Naskiĝis en 1872. En siaj junaj jaroj li miksiĝis en kontraŭrusan movadon, pro kio li estis ekzilita por pluraj jaroj. Tial nur en 1899 li finis la medicinan fakultaton en Kazan. Li verkis multajn prifakajn librojn kaj artikolojn, fondis la Varsovian Instituton por Okulmalsanoj, kies direktoro li estas ĝis nun, kaj la Polan Oftalmologian Societon. Li estas konata ankaŭ kiel amatora foto-artisto. En la esperanta mondo li famiĝis, sub la pseŭdonimo Kabe, per la traduko de la Fundo de l' Mizero de Sieroszewski, kiu aperis en Lingvo Internacia en 1904. Ekde 1906 li estis vicprezidanto de la Akademio. En 1911 li forlasis la movadon, kaj de tiam tute ne okupiĝas plu pri Esperanto. La motivoj de ĉi tiu decido estas ankoraŭ neklaraj, verŝajne kontribuis en tio ankaŭ personaj kaŭzoj (malpaciĝo kun Grabowski, Zakrzewski kaj aliaj), sed aliparte estas nekompreneble, ke lokaj kaŭzoj difinu ies sintenon al tia vaste internacia afero, kia estas Esperanto. Intervjuate en 1931 (Literatura Mondo paĝo 144.), li parolas pri neprogreso de Esperanto, kiun li ne rigardas solvo de la internacia lingvo. Laŭ tio ĉi, do lian "Grandan Rezignon" motivus principaj konsideroj. Kia ajn estis la kaŭzo de lia retiriĝo, la esperantistaron vigle okupis ĉi tiu neordinara sinteno, ke iu, ĉe la kulmino de sia esperantista gloro, riĉiginte la lingvon per gravaj laboroj kaj eksterordinara influo, subite, en siaj junaj jaroj, turnas por ĉiam la dorson al la kampoj de siaj riĉaj rikoltoj. Lia nomo fariĝis kvazaŭ la simbolo de apostateco, aŭdante pri "kabeoj", la esperantistoj scias, pri kiuj temas. La du ĉefverkoj de Kabe estas: Vortaro de Esperanto (vortaro esperanta, en kiu la esperantajn vortojn li difinas, tre klare, tre trafe, en ia eleganta maniero) kaj la traduko de La Faraono, granda romano de Prus. La granda merito de Kabe estas lia influo rilate al la evoluo de la esperanta prozo-stilo. Lia lingvaĵo estas pura klara, simpla, vere eleganta, libera de ĉiu naciismo: la "spirito de la lingvo" vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte. Liaj frazoj estas perfekte ekvilibritaj, ĉiu vorto sur sia ĝusta loko. Mankas ĉiu nenecesa komplikaĵo aŭ trologikaĵo; ekz. li preskaŭ ĉiam evitas la kompleksajn verboformojn (estas -inta, estis -anta). Li skribas vere internacian Esperanton, lingvon agrable glatan, lude legeblan. Li mem klarigas tion, en la supre nomita intervjuo, per sia plurlingveco, laŭ li: "por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn". Ĉi tio nepre estis vera por la unua periodo de la lingvo, kiam Esperanto ne havis ankoraŭ propran spiriton kaj oni ĝin devis krei, sed ĝi pli kaj pli perdas sian signifon per la iom-post-ioma kompletiĝo kaj memstariĝo de la lingvo. Originale li ne verkis. Laŭ lia opinio, "la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili." Same prava opinio; sed aliflanke la lingvo certe bezonas ankaŭ originalajn verkistojn kiuj, eĉ se ili malpli evoluigos la lingvon mem, uzos kaj per tio sankcios kaj fiksos la profiton akiritan de la tradukistoj. Verkoj krom la menciitaj:
- Orzeszko: La Interrompita Kanto
- Pola Antologio
- Internacia Krestomatio
- Fratoj Grimm: Elektitaj Fabeloj
- Unua Legolibro
- Turgenev: Versaĵoj en prozo
- Turgenev: Patroj kaj Filoj. - KALOCSAY Kálmán. Kabe Kategorio:Esperanto-movado Kabe Kabe Kabe Kabe ja:カジミエシュ・バイン

Kastelo de Prelongo

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K Kastelo de Prelongo. La unua originala E-romano. Verkita de Henri VALLIENNE 1907, 515 p. "Mi estis kortuŝata, kiam mi ricevis la dikan volumon. Amoj, ne salonaj, konvenegaj, sed jen sovaĝe pasiaj, amoj kaj sango kaj ploro, jen flame, rave malsingardaj. Neniu nenecesa priskribado neniu filozofa disertacio; vigla rapida rakonto, simpla stilo, klara lingvo." (R. Deshays, L I, 1907, p. 473.) Nuntempan kritikanton v. ĉe Vallienne. =Enhavo:= Lakeo de la markizoj de Prelongo en Normandio per lerta priŝtelado de siaj mastroj riĉigis kaj respektigis sian familion. Lia filo Viktoro eĉ ambicias fariĝi edzo de la markiza filino Matilda. Li eniras armeon, atingas la rangon de kapitano kaj esperas, ke la oficira titolo anstataŭos sufiĉe la mankon de titolo nobela. Tamen lia edziĝpropono estas malrespekte rifuzita, kio en la junulo vekas kriman venĝemon. Li elspionis, ke Matilda vizitadas surĉevale marbordan dometon, en kiu ŝia senedzine graveda amikino Valentino atendas akuŝon de bastarda infano. Viktoro - per helpo de krimulo Duponto kaj de sia amatino Jozefino - forrabas la ĵusnaskiton, planante ĉantaĝi Matildan, sed hazarde li tiel savas la vivon de la bebo, ĉar tiunokte ŝtormo forbalaas la dometon en la maron. Matilda edziniĝas al Gastono, duko de Blasano, sed post la geedziga ceremonio estas en la preĝejo trovita korbo kun la bebo kaj letero asertanta, ke ŝi estas la patrino. Ŝi ne neas, ĉar ŝi ĵuris al Valentino neniam perfidi ŝian sekreton. La malfeliĉa Gastono mortigas sin kaj liberigas tiel Matildan por supozata amanto. Viktoro per minacoj kontraŭ la bebo kaj kontraŭ la maljunaj gemarkizoj devigas Matildan edziniĝi al li, sed eĉ prizonado ne devigas ŝin „plenumi edzinajn devojn“ kaj doni propran idon. Post du jaroj reaperas Valentino, kiun savis el la maro amerikaj maristoj, ankaŭ Gastono revenas vivanta, ĉar lia ŝajna morto estis nur apopleksio, kiun li suferis de sia deksesa jaro. Viktoro estas forpelita kaj Matilda revenas al sia vera edzo. La romano iomete similas al verkoj de A. Dumas-patro aŭ al angla gotika romano (A. Radcliffe), estas plena de streĉaj, surprizaj aŭ misteraj situacioj (venenita ponardo, subteraj koridoroj, vekiĝo en kripto, prizona ĉambro sen fenestroj, oftaj alivestiĝoj ktp.). Kvincent paĝoj de la romano legiĝas facile kaj amuze. La lingvaĵo estas iom arkaika (ŝi estas pli bela al ŝia patrino, sed same lerta ol ŝia patrino), sed enhavas ankaŭ kelkajn tre spritajn esprimojn: mi ne estas ŝancema, vi igas min bolanta, tio plennaze bonodoras la nuntempecon, ŝi spronis sian rajditon, dubeblua firmamento kaj dubeverda herbejo, pluvigi sur iun honorojn kaj riĉaĵojn, ili naĝis en ravo, ŝi estis filinigita de maljuna onklino, kiu kare pagigis maldolĉan panon per sia kolerema kaj malgaja karaktero, ili fariĝis sendisiĝaj amikinoj, lia amelmontro, la ostoj perfekte kunlutiĝis, ŝi trinkis liajn parolojn, ŝi dormis pugnoferme, ŝi vane kavigis sian cerbon pri la demando, li punis lin per grava survangaro, sur la tablo liniiĝis maldikaj tasoj el porcelano, manĝegite de maltrankvilo, li legis per neridema voĉo, ŝi estis edziniĝanto, ni fermu niajn vojaĝkestojn kaj eliru anglamaniere, teni leteron ankoraŭ en sia krispiĝinta mano, dezirante al li neniaman revidon, la ŝipo fendis la ondojn per sia ŝipnazo, nun la okulmasko ŝiriĝis, trafita de komunikebla malsano, akcepti brakomalferme, danĝera kiel Damoklesa glavo pendante super ŝia kapo, plorinda erarulino, ŝvitgutoj perliĝis el la tempioj, silentu do la langmalbonulo, la maljunaj geperukuloj, rigardi tra spionfenestro, maĉi malsonorajn minacojn, liaj multaj ŝipoj sulkas ĉiujn marojn de nia terglobo, eble mi estis unu el malfeliĉiloj, luppaŝe li proksimiĝis, hakilo manumita de fortika brako, aĉeti plezurŝipon, kaŝi sin malantaŭ plektobarilo, la tropika subo bronzumis lian vizaĝkoloron, li laŭiris flankan vojeton. =Ekstera ligo= http://www.esperanto.nu/eLibrejo/

Ivan ŜIRJAEV

EdE - Ivan Grenadieviĉ ŜIRJAEV - rusaj Ivan Grenadieviĉ ŜIRJAEV (ps. Ivan Malfeliĉulo) (naskiĝis 11-an de aprilo 1877 en Vetereja, gubernio Jaroslavl - mortis 23-an de oktobro 1933) estis rusa instruisto, post 1904 vilaĝa pastro en Vologda. Post lia morto pastro K. M. Kolobaŝkin okazigis diservojn en Esperanto je lia rememoro en la preĝejo de Lomigory (6-a de novembro, 11-a de novembro, 1-a de decembro). Ŝirjaev fariĝis esperantisto en 1895 kaj dum sia tuta vivo seninterrompe uzis Esperanton, partoprenis la literaturajn konkursojn de SFPE, La Ondo de Esperanto, Internaciaj Floraj Ludoj ktp. Li kunlaboris al L' Esperantiste, Lingvo Internacia, La Lumo, La Ondo de Esperanto, Literatura Mondo ktp. Originalaj verkoj: :Sen titolo (eble la unua romano verkita en Esperanto, sed eldonita nur en 1995) :Sep rakontoj (1906) :La ciganino (1907), rakonto en brajla preso :Tra la loko ensorĉita (1913) :Forta impreso (1914) :Peko de Kain (1933) Gravaj tradukoj restis en manuskripto: :Fratoj Karamazov de Fjodor DOSTOJEVSKIJ :Milito kaj paco de Lev TOLSTOJ :Liturgio laŭ la ordo de Sankta Johano Orbuŝulo Al li apartenas ankaŭ grava iniciato:
dum daŭro de kelkaj jaroj ĝis majo 1930 li kompilis 2092 alfabete ordigitajn artikoletojn kaj artikolojn sub titolo "Esperanto-Enciklopedio". Tiu ĉi laboraĵo fariĝis la kerno de la Enciklopedio de Esperanto (Budapest 1933) kaj pro siaj meritoj li ricevis la titolon iniciatinto-ĉefredaktoro.

Brajlo

Skribarto > Skriboj > Planskribo > Brajlo ---- Brajlo estas planskribo inventita de Louis BRAILLE por blinduloj aŭ homoj kun tre malbona vidkapablo. Ĝi konsistas el palpeblaj punktoj ŝtancitaj en la paperon. Dosiero:brajlo.gif
Brajla ĉelo Dosiero:brajla_alfabeto.gif Brajlo konsistas el aranĝo de punktoj, kiu formas literojn de la alfabeto, ciferojn kaj interpunkciojn. La baza Brajla simbolo nomiĝas "Brajla ĉelo" kaj konsistas el 6 punktoj ordigitaj en la formo de ortangulo, 3 punktoj vertikale kaj 2 horizontale. Aliaj simboloj konsistas el nur kelkaj de tiuj ĉi 6 punktoj. La 6 punktoj ofte aludiĝas per numeroj laŭ la pozicio en la ĉelo. Ekz.: 124 estas numerokodo por litero "F". Ne ekzistas Brajlaj simboloj por majuskloj. Kiam majuskla litero estas bezonata, oni faras simbolon "punkto 6" en la ĉelo antaŭ la litero. La unuaj dek neĉapelitaj literoj de la alfabeto ankaŭ estas la ciferoj. Por fari numeron, oni uzas numero-signon, kiu estas punktoj 3-4-5-6. Do, "1" estas numero-signo kune kun "A". "2" estas numero-signo kune kun "B". Ktp. Laŭ la Nacia Federacio por la Blinduloj (Usono), spertaj homoj povas legi Brajle po 200-400 vortojn minute. (Konsiderendas, ke la usona lingvo havas multe da tre mallongaj vortoj.)

Rilate al Esperanto

Ankaŭ la Esperantaj kromsignoj estas skribeblaj brajle. La ĉapelon indikas la punkto 6, aldonita al la literoj c/g/h/j/s; litero "ŭ" estas horizontala spegulaĵo de litero "u". Laŭ Otto Prytz (http://groups.google.be/group/soc.culture.esperanto/browse_frm/thread/bf3d2acbfbd289c8/d6ab484869d2fbc3): "La sistemo necesigas ankaŭ modifon de alia litero: La konvencia reprezento de "w" en brajlo estas punktoj 2456, simbolo egala al tiu de la E-a "ĵ". Se en E-a teksto aperas "w" (ekzemple en propra nomo), oni transskribas ĝin per punktoj 23456, do aldonante punkton 3 al la konvencia signo." La Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) zorgas pri la kreo kaj disvastigo de brajlaj publikaĵoj en Esperanto. Helene GIROUD skribis la unuan tekston en Esperanto per brajlo. ---- Kategorio:Alfabeto ja:点字 ms:Braille th:อักษรเบรลล์

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Aldo Ferdinando SCHMUCKER

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S EdE-S Itala esperantisto Aldo Ferdinando SCHMUCKER, aŭ SCHMUCKHER (naskiĝis 1890 - mortis la 24-an de februaro 1977, en Genova, Italio) estis itala esperantisto, profesoro, d-ro de leĝoscienco kaj instr. en Genova. Lerninta Esperanton jam en 1907 li instruis ĝin oficiale en la Universitato de Genova. Li estis kunfondinto de "Liguria E-Katedro", kiu en 1912 transformiĝis en Italan E-Instituton. Gvidis multajn kursojn en tiu urbo kaj en la apudaj komunumoj antaŭ kaj post la milito; dum tri jaroj gvidis kurson ĉe la Univ. kaj tri jarojn ĉe vespera komunuma lernejo, ambaŭ oficialaj.

Péter TÖRÖK

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto T EdE-T TOROK PETER TÖRÖK Péter, hungaro, gimnazia profesoro. Naskiĝis en la 23-a de januaro 1857 en Hajdúböszörmény, mortis en la 28-a de novembro 1929 en Debrecen. Tre diversflanka, krom Esperanto li okupiĝis pri mineralogio, botaniko kaj entomologio. Esperantisto de 1907. Lingva Komitatano. Estis gvidanto de la Esperanto-movado en Debrecen. Verkis lernolibrojn, (La Esperanto-Sintakso intermnacie premiita), bonan Esperanto-Hungara vortaron kaj porĉiaman kalendaron. En manuskripto kelkaj gravaj verkoj. (1. „H Heroldo“ 1929. B. n-ro 6.)

Lehman WENDELL

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto W EdE-W Usona esperantisto Lehman WENDELL (ŭendel), (naskiĝis la 2-an de januaro 1878 en Sycamore (Illinois - mortis en majo 1977 en Minneapolis, Usono) estis usona dentisto, esperantisto ekde 1907. Li estis honora membro de ELNA, vicprezidanto de EANA, 1910; prezidanto de Esperanto-Grupo de Tacoma (Washington), 1913; prezidanto de Esperanto-Grupo de Minneapollis kaj Saint Paul (Minnesota), 1925; vicprezidanto de EANA, 1927. Instruis Esperanton en Universitato de Minnesota de 1926. Tradukis „Sub la Meznokta Suno“; „Sep Ridoj“; kaj „La Lasta Usonano“. Membro de UEA dum pluraj jardekoj.

Verkoj kaj tradukoj


- Esperanto: the second language for all (1930)
- Indiana legendo pri la ventoj
- Sep ridoj: amerikaj humuraĵoj
- Sub la meznokta suno (traukaĵoj kaj originalaĵoj el la sveda lingvo, 1910)
- Mitchell, J. A.: La lasta usonano: fragmento el la taglibro de Kan-Li, princo de Dimf-Ju-Ĉur kaj admiralo en la persa maristaro (1911, 1924)

Josep M. TERRICABRAS

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto T EdE-T Kategorio:Katalunaj esperantistoj Josep M. TERRICABRAS (terrikabras), kataluno, d-ro kuracisto. Naskiĝis en la 12-a de septembro 1878 en Vic, mortis samloke en la 9-a de januaro 1928. Esperantisto de 1907, prezidanto de la loka Esperanto-Grupo, membro de la komitato por gastigo de la aŭstro-infanoj post la milito. Propagandaj artikoloj.

Anders ROSENBERG

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto R EdE-R
Sveda esperantisto

Anders ROSENBERG, svedo, popollerneja instruisto, poste, gimnastika direktoro, akvo-kuracisto kaj higienisto. Naskiĝis en la 19-a de januaro 1861 en Tygelsjo. Esperantisto de 1907. Delegito de UEA. Propagandisto, kursgvidado, kelkaj libretoj.

Rolf BUGGE PAULSEN

EdE-B Rolf BUGGE-PAULSEN, norvego, antaŭe diversaj profesioj, ĉefe kapitano de infanterio, Oslo. Naskiĝis la 11-an de decembro 1894 en Bergen. Ano de pedagogiaj kaj humanismaj asocioj; artikoloj por revuoj kaj gazetoj, pluraj vojaĝoj eksterlande. Esperantisto de 1907. Prezidanto de NEL 1919. Ano de ekzamena komisiono de NEL depost 1923, L. K. 1932; ktp. Restarigis "Norvegan Esperantiston en 1922 kaj 1932. Vizitis kvar UKkiel reprezentanto de la norvega registaro. Faris multajn propagandaj paroladojn diversloke, faris depost 1925 ĉirkaŭ 25 radioparoladojn kaj gvidis en la fino de 1928 kaj komenco de 1929 la unuan radiokurson de Esperanto en Novergio. Gvidis multajn kursojn i. a. 7 kursojn en Svedlando invitita de SEI. 1931-1932 gvidis 4 Cseh-kursojn por policanoj en Oslo, fondigis klubon inter policistoj. Preparis la kurson de A. Cseh ĉe la Universitato en Oslo, 1930. Verkis aŭ eldonigis propagandilojn kaj lernolibrojn. BUGGE-PAULSEN, Rolf Kategorio:Naskoj de 1894

Albin Henning HALLDOR

EdE-H Albin Henning HALLDOR, svedo, ĝardenisto, redaktoro. Naskiĝis en la 18-a de septembro 1892 en Sumne. E-isto de 1907. Estrarano kaj afergvidanto de Eldona Societo E. Sekr. de SEF 1922-27. Red. de La Espero 1921-27.

Julius GLÜCK

Ĉeĥaj esperantistoj ---- Julius GLÜCK [jUlius glük] (12-a de marto 1877-1942 ?) estis germana esperantisto naskita en Duschnik (Ĉeĥoslovakio). Profesoro OSTWALD instruis al li Esperanton en 1907, kaj Glück de tiam dediĉis preskaŭ la tutan vivon al la movado. Li propagandis en Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Pollando, Germanio kaj Francio. Li estis estrarano de UEA en Vieno, de GEA, kaj prezidanto de pluraj EG-j kaj tiu de la EA en Berlino ktp. Li faris 104 Esperanto-paroladojn en Radio-Berlin, inter ili 3 radiokursojn. Glück verkis propagandajn artikolojn por ĉirkaŭ 40 germanaj gazetoj kaj revuoj. Posedas la prof. diplomon de Internacia Instituto de Esperanto, estis ekzamena komisaro de tiu Instituto kaj tiu en Aŭstrio. Ĝis 1933 gvidis 208 Esperanto-kursojn; laŭ sia kalkulo li havas ĉirkaŭ 30.000 Esperanto-lernantojn en Germanio. Li partoprenis ankaŭ la internacian Esperanto-movadon. Li estis kunlaboranto de Lingvo Internacia, La Revuo, Esperanto, Heroldo de Esperanto kaj aliaj. Li direktis fabrikon en Berlino. Laŭ aserto de lia nevo, Glück en 1912 renkontiĝis en Krakova 8-a Universala Kongreso kun Lenin.

Verkoj


- germanlingva lernolibro (kun SOS), 1910, ĝis 1933 eldoniĝis 35.000 e-roj.
- germana lernolibro por memstudado kaj radio.
- aliaj lerniloj, ankaŭ en periodaĵoj.
- Albumo pri la Universala kongreso de Krakovo en 1912 (ĉefkunlaboranto).
- El la klasika periodo de Esperanto. Antoni Grabowski kaj K. Bein (Kabe).
Pro Esperanto, Vieno, 1989 (36p.) [http://www.geocities.com/origlit/uea/proerec.html >recenzeto] Tiu ĉi artikolo reddonas informojn el Enciklopedio de Esperanto - G

Julia FERNANDES

EdE-F - Brazilaj geesperantistoj Julia FERNANDES (fernandiŝ), brazilanino. Mortis en 1927. Esperantisto de 1907. Fondantino de Virina Esperanto-Klubo en 1912, kies animo ŝi estis ĝismorte.

René de SAUSSURE

Gravaj esperantistoj>>svisa esperantisto
René de SAUSSURE (naskiĝis en Ĝenevo dum 1868; mortis en Berno dum 1943) estis Svisa profesia matematikisto, kiu skribis gravajn verkojn pri Esperanto kaj interlingvistiko laŭ lingvista vidpunkto. Lia ĉefa verko estis analizo pri la logiko de vortfarado de Esperanto ("Fundamentaj reguloj de la vortteorio en Esperanto"), defendanta Esperanton kontraŭ kelkaj Idistaj kritikoj. Grava estis lia principo de Neceso kaj sufiĉo, per kiu li kontraŭstaris la kritikon de Louis COUTURAT ke Esperanto ne kongruas kun la principo de Renversebleco. Li estis frato de Ferdinand de SAUSSURE, fama kreinto de moderna lingvistiko. Eble pro lia influo, Ferdinand de SAUSSURE enmetis neŭtran mencion al Esperanto en sian libron "Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko" dum 1913. En 1907 li proponis la adopton de spesmilo kaj prenis sur sin la redaktadon de Internacia Scienca Revuo, sub kiu la gazeto bonege prosperis kaj pliampleksiĝis. Sed Saussure skribante sub pseŭdonimo Antido pli kaj pli uzis la gazeton por diskuti reformojn en Esperanto. En 19191920 nova lingvo Antido jam estas preta, sed ankoraŭ en 1921 Saussure mem konsideris ĝin nur "dialekton" de Esperanto. De li estis redaktita la revuo Lingvo Cosmopolita pri nova lingvo. En la 1-a de septembro 1925, la jaro de nova Universala Kongreso en Ĝenevo, Saussure komunikis en cirkulero, ke li ĉesas nomi sin esperantisto, ke li forlasas la esperantan standardon kun verda stelo sur blanka fundo kaj levas la standardon de Nov-Esperanto kun blanka stelo sur verda fundo. Antido estis lingvoprojekto pli proksima al "ortodoksa" Esperanto ol Ido. Li proponis ŝanĝon en ortografio kaj korelativa sistemo, foreston de akuzativo kaj kelkajn ŝanĝojn malpli gravajn en la vortprovizo. Pro tiu "herezo" li estis forigita el la Akademio de Esperanto kaj estis ankaŭ rifuzita de Idistoj kaj finfine restis izolita. Kelkaj homoj nun pensas, ke Saussure estis miskomprenita, ĉar lia Antida propono ne estis, de komence, "nova" lingvo kiel Ido, sed nur reforma propono al la Akademio. --- EdE-S Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S René de SAUSSURE (sosür) (ps. Antido), franco svisa, univ. prof. Kelkajn jarojn E-isto, kiu kunlaboris al „Tra la Mondo“, „La Revuo“, „E“ kaj „Oficiala Gazeto“, red. de „Int. Scienca Revuo“, kaj de „Svisa Espero“. Trad. „Aline“ de Ramuz, 1911, „Adele Kamm“ de Seipel, 1914, „La devo“ de Naville, 1910. Elpensis la monsistemon „spesmilo“ (v.). Forlasinte E-n, eldonis la lingvo-projekton „Antido“, tiun ĉi mezan solvon inter E kaj Ido, 1907. Poste aperigis la projekton „Esperantido“ (1917) kaj ankaŭ skizojn de aliaj lingvoprojektoj. M. C. Butler skribis pri li en „The Encyclopedia Britanica“ (1927): „Prof. R. de Saussure, kredante ke kelkaj malpli gravaj trajtoj de E malhelpas propagandon, celas ilin elimini, sed samtempe konservi la esencajn kvalitojn de la lingvo. De 1907 ĝis nun serio de eksperimentaj projektoj fluadas el lia lingvo-laboratorio: Antido I, Antido II, Lingvo Kosmopolita, Esperantido, kaj fine Nov-Esperanto (1925). Lia sinteno de scienca sendependeco kaj esploremo, tamen, estas „voĉo krianta en la dezerto“. Noto de M. C. B. Kiam venis la Idista krizo, la E-ista mondo sentis la falsecon de la Idista argumento, sed ne povis ĝin rebati. En serio da brilaj monografoj S. defendis E-n kontraŭ Idistaj atakoj. Ĉiu posta verkisto aŭ instruisto ŝuldas al S. „Saussure, - la pura, klara Mens',
La projektinto, projektonto,
Trabrilis, kvazaŭ lumofonto
La vortstrukturon lia Lens'.“
(Kalocsay, Rimportretoj.)
SAUSSURE, RENE DE

Kenigsbergo

Kenigsbergo estas historia nomo de Kaliningrado, ĉefurbo de la samnoma regiono de la Rusa Federacio. En Kenigsbergo naskiĝis interalie Immanuel KANT kaj Siegfried LIEBECK. La urbo famas ankaŭ pro la matematika problemo de la sep pontoj en Königsberg solvita de Leonhard EULER en 1736.

Wikipedia:Articles for deletion/AMC KOSHY



eba szkoy darmowe statystyki online casinos Nurkowanie










































:: RELATED NEWS ::
Sherborn
Sherborn is a town located in Middlesex County, Massachusetts. It is in area code 508 and has the Zip code 01770. As of the 2004 annual report, the town had a total population of 4,552. The assessed value of the town for the Fiscal year 2005 is $1,008,146,994. Sherborn shares its highly ranked public school system with the town of

Kongpang
Venonat, known in Japan as Kongpang (コンパン Konpan), Bluzuk in Germany, and Mimitoss in France, is a fictional character from the Pokémon franchise. It is an Bug/Poison Pokémon; evolving into Venomoth at level 31. Venomoth is
Konpan
Venonat, known in Japan as Kongpang (コンパン Konpan), Bluzuk in Germany, and Mimitoss in France, is a fictional character from the Pokémon franchise. It is an Bug/Poison Pokémon; evolving into Venomoth at level 31. Venomoth is
Kompan
Venonat, known in Japan as Kongpang (コンパン Konpan), Bluzuk in Germany, and Mimitoss in France, is a fictional character from the Pokémon franchise. It is an Bug/Poison Pokémon; evolving into Venomoth at level 31. Venomoth is
St. Anthony of Padua (Ottawa)
St. Anthony of Padua is a Roman Catholic church in Ottawa, Canada. Founded in 1908 it has long been the focal point of Ottawa's Italian-Canadian community. The church is located at 427 Booth Street in the heart of Little Italy. T
Allan Pilkey
Allan Pilkey is a former politician in Ontario, Canada. He served as mayor of Oshawa, and was a New Democratic Party member of the Legislative Assembly of Ontario from 1990 to

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org