:: wikimiki.org ::
| 1910 |
1910Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1910
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1910 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Esperantujo: 6-a Universala Kongreso de Esperanto en Vaŝingtono.
- 1-a Rusia Kongreso de Esperantistoj en Peterburgo.
- 1-a Kongreso de Katolikoj Esperantistoj en Parizo en kiu estis fundata IKUE;
- Esperantujo: 3-a Brazila Kongreso de Esperanto en Petropolo.
- Esperantujo: Francisko Valdomiro LORENZ rezignis pri Nov-Esperanto kaj revenis al Esperanto.
- Esperantujo: Himnaro Esperanta publikita.
- Esperantujo: Georgi AKTARĜIEV iĝis prezidento de Bulgara Esperanto-Asocio, BEA.
- Esperantujo: Fonditaj la Internacia Asocio de Instruistoj (IAI) kaj la unua Internacia Pedagogia Revuo.
- Esperantujo: Fondita la Kataluna Esperantisto.
- Esperantujo: Fondita la Esperanto Hejmo de Liono, Francio.
- Esperantujo: Fondita la Esperanto-Grupo de Bordighera.
- Esperantujo: La Nova Testamento de la Biblio eldoniĝis en Esperanto
- Esperantujo: Jenö FUCHS tradukis el la Hungara lingvo al Esperanto la Elektitaj Poemoj de Petöfi.
- Esperantujo: Enciklopedia Vortareto Esperanta publikita de Charles VERAX.
- Esperantujo: Fondita la Klubo "Stelo Bosnia" de Josef EISELT.
- Esperantujo: OISHI Wasaburo, Paŭlo MEDEM, Hector CACHON, Siegfried Eduard SPIELMANN, Isabelle M. HORN, Aleksandr Miĥajloviĉ NEDOŜIVIN kaj Ernest DREZEN eklernis Esperanton.
- Esperantujo: Ors. Vicente INGLADA kaj fariĝis Akademiano.
- Kreitaj Adjuvilo kaj Academia pro Interlingua.
- Fino de Ji dinastio en Koreio.
- Kongolo Brazavila iĝas parto de Franca Ekvatora Afriko.
- To build a fire ("Konstrui fajron") de Jack LONDON eldoniĝis.
- Brazilo: Cearao: Fortalezo: La Teatro José de Alencar finkonstruitas.
Naskiĝoj
- Lisbono: Albertino dos SANTOS MATIAS
- Varsovio,Pollando: Irena SENDLEROWA
- Japanio: KUROSAWA Akira
- André SCHILD
- 28-a de januaro : Adina MANDLOVÁ
- 30-a de januaro : Carola HÖHN
- 5-a de marto: HUYNG BA DUONG
- 2-a de aprilo: Francisco Cândido XAVIER
- 10-a de aprilo : Simeon St. ĤESAPĈIEV
- 20-a de aprilo : Brigitte MIRA
- 24-a de aprilo : Wilhelmus Johannes Arnoldus MANDERS
- 27-a de aprilo : Ranieri MAZZILLI
- 30-a de majo : Inge MEYSEL
- 17-a de septembro: Frantisek HRUBIN
- 26-a de novembro: Karl SCHULZE
Mortoj
- 21-a de aprilo: Mark TWAIN, usona verkisto
- 26-a de aprilo: Bjørnstjerne BJØRNSON, norvega verkisto
- 27-a de majo: Robert KOCH
- 5-a de junio: O. HENRY
- 17-a de oktobro: Kurd LASSWITZ
- 15-a de novembro: Wilhelm RAABE
- 20-a de novembro: Lev TOLSTOJ, rusa verkisto
----
1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1910年
ko:1910년
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
JarcentojHistorio > Jarcentoj
----
Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj.
La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000.
La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo.
Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo:
Kategorio:Tempo
ja:年表
simple:Century
20-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jaroj:
ja:20世紀
ko:20세기
simple:20th century
Normala jaro komenciĝanta sabateNormala jaro komenciĝanta sabate.
Ĉi tiaj jaroj estas (laŭ gregoria kalendaro):
1583 1594 1605 1611 1622 1633 1639 1650 1661 1667 1678 1689 1695 1701 1707 1718 1729 1735 1746 1757 1763 1774 1785 1791 1803 1814 1825 1831 1842 1853 1859 1870 1881 1887 1898 1910 1921 1927 1938 1949 1955 1966 1977 1983 1994 2005 2011 2022 2033 2039 2050 2061 2067 2078 2089 2095 2101 2107 2118 2129 2135 2146 2157 2163 2174 2185 2191
Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je lundo
Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je dimanĉo
kategorio:Kalendaro
EsperantujoEsperantujo (ankaŭ Esperantio) estas neformala nomo de la komunumo de Esperanto-uzantoj kaj ties kulturo ktp. Oni diras Esperantujo kvazaŭ temus pri lando, kvankam kompreneble Esperantujo ne havas propran areon sur la tersurfaco. Foje oni tamen diras, ke ĉie, kie Esperantistoj kunestas, estas parto de Esperantujo.
En Eŭropo je la 2-a de junio 2001 kelkaj establoj fondis la Esperantan Civiton, kiu celas esti subjekto de internacia juro. Tiel ili strebas plian koheriĝon kaj akcepton de la Esperanto-movado. Ĝenerale temas pri la personoj kiuj vivas Esperanton raŭmisme. Tamen, ne ĉiuj konsentas pri ĉi tiu ago, kaj aktivuloj de la Civito restas minoritato ene de la Esperanto movado.
Laŭ Ethnologue Esperantujo ampleksas pli-malpli 2 milionojn da homoj, kvankam supozeble multe pli eta kvanto sentas sin parto de komunumo.
En la 1910-aj jaroj, estis propono krei en malgranda Moresnet Esperantan regnon nome Amikejo. Ankaŭ, en la 1960-aj jaroj, estis misprovata krei novan regnon, nomatan la Insulo de la Rozoj, en Adriatiko apud Italio.
Vidu ankaŭ ĉe Esperanta flago, La Espero, Esperantaj festotagoj.
Multaj Esperantistoj deziras ke Esperantio iam ricevos sufiĉan rekonon por havi ".eo" sufikson je la interreto.
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.mv.ru/Lernolibro/ch20.html Lando, kiu ne estas sur la mapo]
Esperantio
Esperantio
VaŝingtonoGeografio > Landoj > Ameriko > Usono > Vaŝingtono < Urbo
----
Ne konfuzu ĝin kun pacifika usona federaciero Vaŝingtonio.
----
Vaŝingtono (angle, Washington, D.C.), kiu havas 572.059 loĝantojn laŭ la censo de 2000, kaj areon de 177 km2, estas la ĉefurbo de Usono. Vaŝingtono situas en D.K.—la Distrikto Kolumbio—inter la ŝtatoj Virginio kaj Marilando ĉe la Potomaka Rivero. La Distrikto Kolumbio enhavas nur la urbon Vaŝington, sed D.K. ne estas unu de la 50 ŝtatoj de Usono, kaj estas regata de la Kongreso mem.
Vaŝingtono estas grava urbo por la federacia kaj internacia regado. Oni trovas la tri branĉojn de la Usona registaro tie:
1. La ekzekutiva branĉo - La familio de la prezidanto de Usono loĝas en la White House (Blanka Domo), ĉe Pennsylvania Avenue 1600, kaj tie la prezidanto akceptas regnestrojn de la tuta mondo. La loĝejo de la prezidanto havas 132 ĉambrojn.
2. La leĝdona branĉo - La granda kupolo de la Usona Kapitolo staras 55 metrojn sur altaĵeto en Vaŝingtono. En tiu Kapitolo kunvenas la 100 membroj de la Usona Senato kaj la 435 membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj.
3. La juĝista branĉo - Ankaŭ la konstruaĵo de la Ĉefkortumo estas en la urbo Vaŝingtono.
La Biblioteko de Kongreso en Vaŝingtono estas la plej granda biblioteko en Usono. La Smithsonian Institute estas mondfama muzearo. Ankaŭ la usona monfarejo estas en la ĉefurbo.
Estas multaj monumentoj en Vaŝingtono. La Vaŝingtona monumento estas alta obelisko de 170 metroj. Oni povas supreniri la obeliskon per lifto, aŭ supreniri la 898 ŝtupojn per piedoj. Granda statuo de Lincoln estas en la monumenta konstruaĵo de Lincoln. Kaj oni povas vidi la monumentan konstruaĵon de Jefferson apud la tajda baseno.
La nomo de la urbo deriviĝas de Georgo VAŜINGTONO (angle George Washington), la unua prezidanto de la nacio. Oni devis trovi lokon por la nova ĉefurbo. Washington, kiu havis sian domon en la apuda Monto Vernon, proponis la ejon je 1791. La franco Pierre Charles L'ENFANT kaj la usonanoj Andrew ELLICOTT kaj Benjamin BANNEKER planis la novan ĉefurbon.
La urbo gastigis la 6-a Universalan Kongreson en 15-a ĝis 20-a de aŭgusto 1910 (357 kongresanoj el 20 landoj, 60 anoj el Eŭropo), kaj la Landan Kongreson de ELNA en 1960, 1977, kaj 1987.
Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj Kategorio:Ĉefurboj
ja:ワシントンD.C.
ko:워싱턴 D.C.
PeterburgoGeografio > Eŭropo > Rusio > Sankt-Peterburgo
----
Rusio
Sankt-Peterburgo (ruse Санкт-Петербург [sanktpitirbúrg]) aŭ simple Peterburgo, estas urbo ĉe la Balta Maro sur bordoj de rivero Neva, estas la dua plej granda urbo de Rusio kaj la ĉefa haveno de la lando.
- loko: 59,95° Norde, 30,33° Oriente
- horzono: GMT+3h (+4h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 5.550 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
La urbo ankaŭ nomiĝas (en kelkaj esperantlingvaj fontoj) Petroburgo (Sankt-Petroburgo). Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrad(o) de 1924 ĝis 1991.
1991
La urbo estas forta altirpunkto por turistoj el ĉiuj partoj de la mondo. Imperiestraj palacoj (18-a-19-a jc.), multaj artmuzeoj, parkoj, teatroj ktp.
Vidu ankaŭ: Ermitejo
Historio
Movade
Ermitejo
Famaj esperantistoj
- Naskiĝurbo de Nikolaj Aleksandroviĉ KAZI-GIREJ
- Tie movadis Aleksandr Miĥajloviĉ NEDOŜIVIN
- Grigorij CEJTIN, lingvisto.
- Nelli KUDLANOVA
- Varvara CVETKOVA
Esperanto-kolektivoj
En la urbo estas minimume kvar E-kluboj kaj E-grupoj.
# Esperanto-societo "Espero" fondita la 15-an de aprilo 1892.
# Sankt-Peterburga Interlingvistika Rondo (SPIRo) fondita en 2004.
# E-Klubo de nevidantoj "Amikaro" fondita en 1979.
kaj aliaj.
Fama ensemblo "Blua Ponto" kaj kelkaj aliaj muzikistoj kaj muzik-grupoj artumas en la urbo.
Okazintaj en Peterburgo E-aranĝoj
La urbo gastigis kongresojn de SAT en 1926 kaj 1996.
En 1995 okazis Internacia Junulara Kongreso en Serovo, ripozloko apartenanta al Peterburgo.
Julie de la jaro 2004 Peterburgo dum tri tagoj gastigis [http://peterburgo.info/ak2004/ Antaŭkongreson de IJK-2004].
Eksteraj ligoj
[http://peterburgo.info Pri Peterburgo: komuna blogo de peterburgaj esperantistoj] (eo)
[http://fontanka.ru Novaĵbendo el Peterburgo] (ru)
[http://enlight.ru/camera/index_e.htm Multegaj fotoj de Peterburgo kaj apudaĵoj] (ru, en, de)
Category:Urboj de Rusio
-
als:Sankt-Petersburg
ja:サンクトペテルブルク
ko:상트페테르부르크
ParizoGeografio > Eŭropo > Francio > Pariza Regiono > Parizo < Urboj | Francaj departementoj
----
Francaj departementoj]
- loko: 48,85 Norde, 2,33 Oriente, aŭ aliforme:
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 10.150 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Parizo (france Paris [pa-RI]) estas la ĉefurbo de Francio. Parizo ankaŭ estas franca departemento kun numero 75, kiu estis la vico de la eksa departemento Seine.
Loĝantaro: 2,1 milionoj en la urbo mem, 10,56 milionoj kun la ĉirkaŭaĵo. (1999)
Parizo havas historion de pli ol du jarmiloj. Unue fondita kun la nomo Lutecio (latine: Lutetia) tri jarcentojn antaŭ Kristo, ĝi eknomiĝis Parizo dum la 4-a jarcento post Kristo.
En 1792 kaj en 1871 la Pariza Komunumo ludis apartan politikan rolon. En 1792 ĝi estis plej radikala motoro de la Franca Revolucio. En 1871 ĝi batalis la francan registaron, kiu elektis Versajlon kiel sidejon.
En Parizo estis sidejo de Centra Presejo Esperantista.
Arto kaj Historio
:Sainte-Chapelle
:Notre Dame (Katedralo)
:Baziliko de Sacré Coeur
:Muzeo Louvre kun sia piramido.
:Les Invalides
:La Place des Vosges
:Eiffel-Turo konstruita de Gustave EIFFEL, kiu ankaŭ faris la feran strukturon de la Statuo de Libereco, en Novjorko.
:Arc de Triomphe
:La Sorbonne
:Panthéon
:Orsay-Muzeo
:Picasso-Muzeo
:Muzeo de Modernaj Artoj en la Centre Georges Pompidou
:Obélisque en Place de la Concorde
:Champs Elysées
Gravuloj
:Esperanto-movado
- Parizo estas naskiĝurbo de Henri FAVREL, Fanny BONNET, André BAUDET, Emile GASSE, Louis COZIC, Georges WARNIER, kaj Ernest ARCHDEACON.
- En Parizo loĝis József MAJOR kaj Frederic PUJOLÀ I VALLÉS.
- Tie mortis Gustaf HENRICLUNDQUIST kaj Théophile CART.
Théophile CART
-
Kategorio:Urboj de Francio
Kategorio:Francaj Departementoj
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
als:Paris (Stadt)
ko:파리 시
ja:パリ
simple:Paris
th:ปารีส
IKUEEdE-I
IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910, estas la ĉefa esperantista katolika organizo.
Ĝia revuo estas Espero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903).
IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo. Ĝia retpoŝta dissendolisto estas ikue@yahoogroups.com.
Sendepende de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika.
La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Ĉeĥio.
Radio Vatikana trifoje po semajno elsendas en Esperanto.
Papo Johano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzas Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en sia paska salutparolado.
Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav VLK de Praha, kardinalo Dionigi TETTAMAZZI de Ĝenovo kaj ĉefepiskopo JAKUBINYI de Transilvanio.
En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio.
Preĝejo kiu havas hejmpaĝon en Esperanto estas la preĝejo de Sta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Ĝia pastro estas esperantisto.
Ekstera ligo
- [http://www.ikue.org IKUE]
Brazila Kongreso de EsperantoBrazila Kongreso de Esperanto estas ĉiujara nacia kongreso de Esperanto de Brazilo kiu okazas ekde 1907.
PetropoloGeografio>Ameriko>Sudameriko>Brazilo>Rio-de-Ĵanejrio>Petropolo<Urbo
Petropolo, portugallingve Petrópolis (Urbo de Petro), estas agrabla urbo en Ŝtato Rio-de-Ĵanejrio, fondita por esti somera ĉefurbo de Brazilo. Ĝia nomo devenas de la nomo de brazilaj imperiestroj, Petro la 1-a kaj Petro la 2-a. Ankoraŭ nune vivas tie brazilaj princoj, idoj de imperiestroj, pro tio, Petropolo estas alinomita "Imperia Urbo". Ankaŭ kelkfoje (tre malofte), brazilaj prezidentoj iras al Petropolo estri tie dum somero kaj la urbo iĝis brazila ĉefurbo dum kelkaj tagoj.
Francisko Valdomiro LORENZEsperanta Kulturo - Esperantlingva Literaturo - Ĉeĥio - Brazilo - Francisko Valdomiro Lorenz
Francisko Valdomiro Lorenz (fransiskŭ valdomirŭ lorenz) /fran'siskŭ vałdomirŭ lorenz/ naskiĝis en la 24-a de decembro 1872, la 23-an horon kaj 12 minutoj, en Zbislav, apud urbo Tcháslav en Ĉeĥio, mortis en la 13-a horo de la 24-a de majo 1957 en Porto Alegro), laŭ origina ĉeĥa nomo František Vladimír Lorenc, filo de dungita muelisto František Lorenc kaj Tereza, naskita Viktová, li havis kvar gefratojn.
Kiam li estis 15-jaraĝa en Kolin li lernis Volapukon, kaj du jaroj post, Esperanton. aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj, aperinta jam en la jaro 1890, tri jarojn post apero de la Unua Libro de Zamenhof.
En 1893, pro politikaj kialoj, venis en Brazilon kun falsa pasporto. Alvenis Rio-de-Ĵanejron, tiaman ĉefurbon. Tie li sciiĝis ke ne povos daŭrigi vojaĝon ĝis la ŝtato Suda Rio-Grando, ĉar tie komenciĝis revolto kontraŭ la Prezidento Floriano PEIXOTO. Tiel li dungiĝis en l' orminejoj de Mariana kaj Morro Velho en ŝtato Minas Gerais. Fine li sukcesis atingi en januaro 1894 la urbon Porto Alegron. Tiam li estis elektita por labori en la fako de enmigrado de Sekretario por Internlando pro ordono de Júlio de CASTILHOS, tiam subŝtatestro en legenda intervuo kiu daŭris tutan tagon kaj li estis publike ekzaminita en pli ol 10 lingvoj. Samtempe, li sukcesis havigi kroman dungon ĉe la industriisto Otto SCHOENWALD. Finfine en 1894 li alloĝiĝis terkulturan kolonion San-Felicianon kaj ricevis, kiel liber-homo, pecon de tero de registraro. Li kultivis sian terpecon kaj starigis privatan lernejon en la vilaĝo, en herba kabano. En 1903 li estis nomumita de sekretario por internlandaj aferoj por regi provizore la naŭan lernejon por maskla sekso de Kolonio San-Feliciano. De 1909 ĝis 1943 estis instruisto en vilaĝo. En la fino de januaro 1950 li transloĝiĝis al Porto Alegro.
Daŭre partoprenis la Esperanto-movadon. Aprobis la idistajn reformojn, sed poste deklaris sin fidela al Esperanto (Bohema Esperantisto, 1910, V. p: 39.). En 1930 aliĝis al Nov-Esperanto, rezigninte pri sia propra projekto „Mundial“. Fine, revenis al Esperanto kaj restis fidela al ĝi.
Li estis poligloto, sciis pli ol 80 lingvojn kaj entute li estas aŭtoro de cento da verkoj, el kiuj 56 prese aperis; ili estas studoj pri jogo, rilatas gramatikojn de diversaj indianaj lingvoj. Lia plej grava faro estis traduko de Bhagavad-Gita el sanskrito; Diverskolora Bukedeto estas poemtradukoj el 80 lingvoj. Poemoj mediume verkitaj Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo. Aŭtoro de lernolibro de Esperanto por portugaloj, por kiuj li ankaŭ ellaboris stenografion. En manuskripto ankoraŭ restis Antologio de brazilaj poetoj.
Li estis mediumo kaj transendis multajn esperantajn mesaĝojn de spiritoj en kaj pri Esperanto.
Astrologo, redaktis dum multaj jaroj la "Almanaque do Pensamento", astrologian almanakon, kiu ekzistas ĝis nun. Estis ano de Círculo Esotérico da Comunhão do Pensamento (Esotera Rondo de l' Komunio de Pensado). Estis "doktoro pri kabalo" de Societo Rozkruca. Li estis ankaŭ masonisto.
Kiam li mortis, li estis la lasta esperantisto de 1887, pro tio, Radio Roma faris omaĝon al li en 1957.
Estis esperanto-grupo kun lia nomo en Santos. Ekzistas en Brazilo la Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz kaj eldonejo "Dr. Francisco Valdomiro Lorenz" (neesperantista). Estas masonisma loĝio kun lia nomo en Porto Alegro. Estas strato kun lia nomo en urbo Americana.
Listo de verkoj de F.V.Lorenz
#Esperanto por Bohemoj, 1890
#Gramatyka jezika Portugalskiego, 1908 (Baza gramatiko de Portugallingvo, Pollingve);
#Slovník Polsko-Portugalski, 1910 (Vortaro Pola-Portugala);
#Ensinos Paternos, 1909 (Patraj instruoj);
#Diálogos Iniciáticos (Iniciaj Dialogoj);
#Receituário dos Melhores Remédios Caseiros (Aro de plibonaj hejmaj sanigiloj);
#Homeopathia Doméstica Brasileira (Hejma Brazila homeopatio);
#Contos e Apólogos, 1910 (Rakontoj kaj Fabeloj);
#Pequeno Consultório Hermético, 1919 (Malgranda Hermetika Sanigilumo);
#Noções Elementares de Cabala (Elementaj Nocioj pri Kabalo);
#No Jardim da Alma (En Anima Ĝardeno);
#Moysés e Siphoráh, 1920 (Moseo kaj Siforo);
#Krishna, o Salvador da India (Krŝno, la Hinda Savanto);
#Estenographia Ideal (Ideala Stenografio);
#A sorte Revelada pelo Horoscopo Kabalistico (La sorto revelaciita per kabala horoskopo);
#Elementos de Chiromancia (Elementoj pri Ĥiromancio);
#O Filho de Zanoni (La filo de Zanonio);
#Chamas de ódio e a Luz do Puro Amor 1927 (Flamoj de malamo kaj lumo de pura amo);
#Um Apótolo de Progresso (Apostolo de Progreso);
#Pequena Antologia Tcheque, 1928 (Malgranda Ĉeha antologio);
#A Mentalidade Ameríndia, 1921 (La Amerikindiĝena penso);
#Iniciação Linguistica, 1929 (Lingvistika Enkonduko);
#Lições Práticos de Ocultismo Utilitário, 1942 (Praktikaj lecionoj pri utilema okultismo);
#Raios de Luz Espiritual, 1944 (Radikoj de Spirita Lumo);
#A Voz do Antigo Egito, 1946 (Voĉo el Malnova Egiptio);
#Mensagens Rosacrucianas (Rozakrucaj mesaĝoj);
#Diverskolora Bukedeto, 1941
#Esperanto Sem Mestre, 1948 (Esperanto sen instruanto);
#Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo, 1944
#La Brazilaj Aruakoj
#Kompleta Gramatiko de la Tupia Lingvo
#Brazila Antologio Poezia
#Bhagavat Gitá (Esperanten tradukita)
#Lingua "Ido" (Gramatica e Dicionario), 1913 (Lingvo Ido, Gramatiko kaj Vortaro);
#Viagens no Mundo dos Espiritos (Vojaĝo al Spirita Mondo);
#Deutsch-Chinesisch, Chinesisch-Deutsch Wörterbuch (Germana-Ĉina, Ĉina-Germana vortaro);
#Deutsch-Japanisch, Japanisch-Deutsch Wörterbuch (Japana-Germana, Germana-Japana vortaro);
#Vocabulário Portugues-Egipcio (Portugala-Egipta vortaro);
#Vocabulário Persa Portugues (Persa-Portugala vortaro);
#Vocabulário Basco-Portugues (Eŭska-Portugala vortaro);
#Vocabulário Turco-Portugues (Turka-Portugala vortaro);
#Vocabulário Yoruba-Portugues (Jorubaa-Portugala vortaro);
#Ainu-Mongol-Mandchú (Ajnua-Mongola-Manĉua);
#Tibetano-Tamil (Tibeta-Tamila);
#A Lingua Tigré (Provincia da Etiopia),(Tigrea lingvo el ia Etiopa provinco);
#Hupa (Hu-pé é um provincia da China), (Hupaa lingvo el ia Ĉina provinco);
#Etrusco-Rásena (Etruska-Rasena lingvo);
#Maláio-Portugues (Malaja-Portugala lingvo);
#Maya-Portugues (Maja-Portugala lingvo);
#Dacota, Ossage (Dakota, Osaĝo);
#Marathi-Portugues (Maratia-Portugala lingvo);
#Chinuk e Siuslavan (Ĉinuika kaj Siuslavana lingvoj);
#Machichi Kashiana (Maĉiĉia Kaŝiana lingvo);
#Cakchiquel (Kakĉikela lingvo);
#Micmac (Mikmaka lingvo);
#Mapuche (Mapuĉo);
#Aimará (Ajmaraa lingvo);
#Huioto e Megat (Huiotoa kaj Megata lingvoj);
#Kvakiutl (Kvzkiutla lingvo);
#Eskimó (Inuita lingvo);
#Ouiché (Uiĉea lingvo);
#Haida (Haida lingvo);
#Navajo (Navaĥa lingvo);
#Algonkin (Meskva);
#Chukchee (Ĉukĉea lingvo);
#Takelma (Takelma lingvo);
#Maidú (Maidua lingvo);
#Almanaque d'O Pensamento (Almanako de Revuo O Pensamento ekde 1912 ĝis 1964) (kompleigita post lia morto 24.5.1957)
#Monogeismo Linguistico (Lingva Monogenismo 2000 paĝoj en pli ol 80 lingvoj - manuskripto)
#Estre a Vida Espiritual e a Vida Submissa (Inter la Spirita kaj Submisa vivo);
#14 Lições de Filosofia Yogi e Ocultismo Oriental (14 lecionoj pri Joga filozofio kaj Orienta Okultismo);
#Curso Adiantado de Filosofia Yogi e Ocultismo Oriental (Progresa kurso pri Joga filozofio kaj Orienta Okultismo);
#A Vida Depois da Morte (La vivo post la morto);
#Raja Yoga (Raja Jogo);
#O Cristanismo Místico (Mistika Kristanismo);
#Filosofias e Religiões da India (Filozofio kaj Religioj de Hindio);
#O Renascimento e a Lei do Karma (Renaskiĝo kaj Karma Leĝo);
#Estudo da Religião (Studo pri Religio);
#Da Pobreza ao Poder (Ekde Malriĉeco al Povo);
#Zanoni, romance ocultista (Zanonio, okultisma romano);
#Bhagavad Gítá (traduko);
#O Labirinto do Mundo e o Paraiso dos Corações de Jan Amos Komenský (La Labirinto de la Mondo kaj la Paradizo de la Koroj. Traduko el Rumana al Portugala de verko de Komenský);
#A Semântica das Letras (La Semantiko de la literoj);
Post la morto, tio estas, de li skribitaj, ne nur eldonitaj, post lia morto, laŭ Brazila ĝenerala kredo (vidu Spiritismo).
#Esperanto kiel Revelacio (diktita al mediumo Chico Xavier de la spirito de F.V.L. el la spirita mondo 1976);
#Enfoques Espíritas (Spiritismaj vidpunktoj);
En Enciklopedio de Esperanto: Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí
Himnaro EsperantaEdE-H
Himnaro Esperanta, kompilis M. C. Butler, 1910, 111 p., dua eld. 1921, 147 p. 211 poeziaj tekstoj uzeblaj de ĉiu kristano dum diservoj.
Georgi AKTARĜIEVEdE-A > Georgi AKTARĜIEV
Georgi AKTARĜIEV, bulgaro, ĵurnalisto korespondanto de Wolff-agentejo; antaŭe ŝtata oficisto. Naskiĝis en la 18-a de oktobro 1868 en Tirnovo, loĝis en Sofio, mortis en la 30-a de julio 1933 en Sofio. Unu el la plej malnovaj kaj aŭtoritataj E-istaj en Bulgario. E-isto de 1898. En 1904 redaktis la kvaran jar-kolekton de Rondiranto. Gvidis kursojn faris paroladojn. Estis prezidento de BEA en 1910-1912, 1920-1927 (BES), kaj ankaŭ post 1930 ĝis la morto.
BEAEdE
- BEA: Brita Esperanto-Asocio, v. Britujo.
- BEA: Bulgara Esperanto-Asocio, v. Bulgarujo.
EsperantujoEsperantujo (ankaŭ Esperantio) estas neformala nomo de la komunumo de Esperanto-uzantoj kaj ties kulturo ktp. Oni diras Esperantujo kvazaŭ temus pri lando, kvankam kompreneble Esperantujo ne havas propran areon sur la tersurfaco. Foje oni tamen diras, ke ĉie, kie Esperantistoj kunestas, estas parto de Esperantujo.
En Eŭropo je la 2-a de junio 2001 kelkaj establoj fondis la Esperantan Civiton, kiu celas esti subjekto de internacia juro. Tiel ili strebas plian koheriĝon kaj akcepton de la Esperanto-movado. Ĝenerale temas pri la personoj kiuj vivas Esperanton raŭmisme. Tamen, ne ĉiuj konsentas pri ĉi tiu ago, kaj aktivuloj de la Civito restas minoritato ene de la Esperanto movado.
Laŭ Ethnologue Esperantujo ampleksas pli-malpli 2 milionojn da homoj, kvankam supozeble multe pli eta kvanto sentas sin parto de komunumo.
En la 1910-aj jaroj, estis propono krei en malgranda Moresnet Esperantan regnon nome Amikejo. Ankaŭ, en la 1960-aj jaroj, estis misprovata krei novan regnon, nomatan la Insulo de la Rozoj, en Adriatiko apud Italio.
Vidu ankaŭ ĉe Esperanta flago, La Espero, Esperantaj festotagoj.
Multaj Esperantistoj deziras ke Esperantio iam ricevos sufiĉan rekonon por havi ".eo" sufikson je la interreto.
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.mv.ru/Lernolibro/ch20.html Lando, kiu ne estas sur la mapo]
Esperantio
Esperantio
Internacia Asocio de InstruistojLa Internacia Asocio de Instruistoj (mallongigite IAI) estis organo fundita de E-instruistoj en 1910.
Internacia Pedagogia RevuoEdE-I
Internacia Pedagogia Revuo. Organo de TAGE. v. Instruistoj.
EsperantujoEsperantujo (ankaŭ Esperantio) estas neformala nomo de la komunumo de Esperanto-uzantoj kaj ties kulturo ktp. Oni diras Esperantujo kvazaŭ temus pri lando, kvankam kompreneble Esperantujo ne havas propran areon sur la tersurfaco. Foje oni tamen diras, ke ĉie, kie Esperantistoj kunestas, estas parto de Esperantujo.
En Eŭropo je la 2-a de junio 2001 kelkaj establoj fondis la Esperantan Civiton, kiu celas esti subjekto de internacia juro. Tiel ili strebas plian koheriĝon kaj akcepton de la Esperanto-movado. Ĝenerale temas pri la personoj kiuj vivas Esperanton raŭmisme. Tamen, ne ĉiuj konsentas pri ĉi tiu ago, kaj aktivuloj de la Civito restas minoritato ene de la Esperanto movado.
Laŭ Ethnologue Esperantujo ampleksas pli-malpli 2 milionojn da homoj, kvankam supozeble multe pli eta kvanto sentas sin parto de komunumo.
En la 1910-aj jaroj, estis propono krei en malgranda Moresnet Esperantan regnon nome Amikejo. Ankaŭ, en la 1960-aj jaroj, estis misprovata krei novan regnon, nomatan la Insulo de la Rozoj, en Adriatiko apud Italio.
Vidu ankaŭ ĉe Esperanta flago, La Espero, Esperantaj festotagoj.
Multaj Esperantistoj deziras ke Esperantio iam ricevos sufiĉan rekonon por havi ".eo" sufikson je la interreto.
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.mv.ru/Lernolibro/ch20.html Lando, kiu ne estas sur la mapo]
Esperantio
Esperantio
Kataluna EsperantistoKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K
Kataluna Esperantisto. Of. org. de KEF. Aperas de 1910; 16-24 p. 24x17. Red. Pujula, poste Dalmau. "Bonega nacia organo, de tempo al tempo nur en E, dediĉita precipe al bela literaturo konkursado de Floraj Ludoj, nacia E-movado, E-ismo." (BIL, p: 327).
EsperantujoEsperantujo (ankaŭ Esperantio) estas neformala nomo de la komunumo de Esperanto-uzantoj kaj ties kulturo ktp. Oni diras Esperantujo kvazaŭ temus pri lando, kvankam kompreneble Esperantujo ne havas propran areon sur la tersurfaco. Foje oni tamen diras, ke ĉie, kie Esperantistoj kunestas, estas parto de Esperantujo.
En Eŭropo je la 2-a de junio 2001 kelkaj establoj fondis la Esperantan Civiton, kiu celas esti subjekto de internacia juro. Tiel ili strebas plian koheriĝon kaj akcepton de la Esperanto-movado. Ĝenerale temas pri la personoj kiuj vivas Esperanton raŭmisme. Tamen, ne ĉiuj konsentas pri ĉi tiu ago, kaj aktivuloj de la Civito restas minoritato ene de la Esperanto movado.
Laŭ Ethnologue Esperantujo ampleksas pli-malpli 2 milionojn da homoj, kvankam supozeble multe pli eta kvanto sentas sin parto de komunumo.
En la 1910-aj jaroj, estis propono krei en malgranda Moresnet Esperantan regnon nome Amikejo. Ankaŭ, en la 1960-aj jaroj, estis misprovata krei novan regnon, nomatan la Insulo de la Rozoj, en Adriatiko apud Italio.
Vidu ankaŭ ĉe Esperanta flago, La Espero, Esperantaj festotagoj.
Multaj Esperantistoj deziras ke Esperantio iam ricevos sufiĉan rekonon por havi ".eo" sufikson je la interreto.
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.mv.ru/Lernolibro/ch20.html Lando, kiu ne estas sur la mapo]
Esperantio
Esperantio
LionoGeografio > Eŭropo > Francio > Rodano-Alpoj > Liono
----
Liono (franclingve: Lyon [ljõ]) estas la dua urbo de Francio laŭ nombro de loĝantoj. Ĝi situas je la kunfluejo de Rodano (Rhône) kaj Saono (Saône). 445452 loĝantoj en 1999.
Liono (tiam latine: Lugdunum) estis fondita de la romia generalo Lucius Munatius Plancus je ĉirkaŭ -43. Dum la romia periodo, Liono estis la gaŭlia ĉefurbo.
gaŭlia
Ĝi konservas du romiajn teatrojn, amfiteatron, preĝejojn el diversaj epokoj, urbodomon el la 17-a jarcento, mezepokan hospitalon, kaj vastan kvartalon de domoj el la 15-a – 17-a jarcentoj, bone konservita kaj revalorigita, nomata malnova Liono (Vieux-Lyon). Ĝi estas la ĉefa turisma allogejo en la urbo.
La urbo Liono estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
La urbestro Herriot, en frua 20-a jarcento, emis al Esperanto, kiam en la urbo estis radiostacio kun konstantaj esperantaj disaŭdigoj per laboro de E. Borel. Tie okazis la 7-a kongreso de SAT en 12–16-a de aŭgusto 1927, kun ĉirkaŭ 200 partoprenantoj el 15 landoj.
En Liono naskiĝis:
- Karakalo
- Allan KARDEC
- Klaŭdio
- Marcel ROUX
- Antoine de SAINT-EXUPÉRY
- Bertrand TAVERNIER
Urboj kaj urbetoj apud Liono
Albigny-sur-Saône [albinji sür sōn] / Albinji ĉe Saono
Bron [Brõ] (el la germana: kampo de Bero)
Cailloŭ-sur-Fontaines [Kaju sür Fõnen] / ŝtoneto-ĉe-Fonto
Caluire-et-Cuire [Kalüir e küir] / Kaluir kaj Kuir
Champagne-au-Mont-d'Or [ŝãpanj o mõ dor] / ĉampanjo ĉe ora monto
Charbonnières-les-Bains [ŝarbonjer le bī] / Karbonejo Barnurbo
Charly [ŝarli] (el la gaŭlo-romana: kampo de Carilius)
Chassieu [ŝasjö]
Collonges-au-Mont-d'Or [colõnĵ o mõ dor] / Kolonĝo ĉe ora monto
Corbas [korba]
Couzon-au-Mont-d'Or [kuzõ o mõ dor] / Kuzono ĉe ora monto (el la gaŭla: kampo de Colins)
Craponne [Krapon]
Curis-au-Mont-d'Or [küri(s) o mõ dor] / Kuriso ĉe ora monto
Dardilly [dardiji] (el la [latina]: kampo de Dardilius)
Décines-Charpieu [desin ŝarpjö] (el la latina: kampo de Dissinius)
Écully [eküli] (el la [gaŭla]: kampo de Scopilius)
Feyzin [fezī] (el la [latina]: kampo de Fasius)
Fleurieu-sur-Saône [Flörjö sür sōn] / Florejo ĉe Saono (el la latina: kampo de Florus)
Fontaines-Saint-Martin [Fõten sī martī] / Fontoj Sanktmartenaj
Fontaines-sur-Saône [Fõten sür sōn] / Fontoj ĉe Saono
Francheville [Frãŝvil] / Frankurbo
Genay [ĵöne] (el la latina: kampo de Gaienus)
Irigny [Irinji] (el la latina: kampo de Irinius)
Jonage [ĵonaĵ] (el la latina: kampo de Johannes)
Limonest [Limone]
Lyon [Ljõ] / Liono (el la gaŭla: fortreso de la dio Lug)
Marcy-l'Étoile [Marsi letŭal] (el la latina: kampo de Marcius)
Meyzieu [Mezjö] (el la latina: kampo de Masius)
Mions [Mjõ] (el la gaŭla: fortreso sidanta en altejo)
Montanay [Mõtane] (el la latina: montaro)
La Mulatière [La Mülatjer] / La Mulejo (el la franca: mulo, aŭ ankaŭ eble el la famulo Clément Mulat)
Neuville-sur-Saône [Növil sür sōn] / Novurbo ĉe Saono (el la franca: nova urbo)
Oullins [Ulī]
Pierre-Bénite [Pjer Benit] / ŝtono benita
Poleymieux-au-Mont-d'Or [Polemjö o mõ dor] (el la latina: kampo de Polemius)
Rochetaillée-sur-Saône [Roŝtaje sür sōn] / ŝtono tajla ĉe Saono
Rillieux-la-Pape [Rijö la pap]
Saint-Cyr-au-Mont-d'Or [Sī sir o mõ dor] / Sankta Ciriko ĉe Ora Monto (el la greka: Cyricus, nomo de 2 martiroj du IVa jarcento, en Cilicio kaj en Alexandrio.
Saint-Didier-au-Mont-d'Or [Sī didje o mõ dor] / Sankta Didiero ĉe Ora Monto
Sainte-Foy-lès-Lyon [Sīt foa le ljõ] / Sankta Fido apud Liono
Saint-Fons [Sī Fõ]
Saint-Genis-Laval [Sī ĵeni Laval] / Sankta bovido avala
Saint-Genis-les-Ollières [Sī ĵeni le oljer]
Saint-Germain-au-Mont-d'Or [Sī ĵermī o mõ dor] Sankta ĝermano ĉe Ora
Monto
Saint-Priest [Sī prijest] / Sankta Prejekto (el la latina: Praejectus, episkopo de Auvergne, VIIa jarcento
Saint-Romain-au-Mont-d'Or [Sī romī o mõ dor] / Sankta Romano ĉe Ora Monto
Sathonay-Camp [Satone Kã] / Satonaja Kampo (el la latina: kampo de Satto)
Sathonay-Village |Satone Vilaĵ] / Satonaja Vilaĝo (el la latina: kampo de Satto)
Solaize [Solez] (nomo de la rivero: la Souloise)
Tassin-la-Demi-Lune [Tasī la dömi lün] / Taseno la duona luno
La Tour-de-Salvagny [la tur de salvanji] / La Turo de Salvanio
Vaulx-en-Velin [Vo ē vœlī] / Valoj en Veleno
Vénissieux [Venisjö] (el la latina: kampo de Venissius)
Vernaison [vernezõ]
Villeurbanne [Vilörbano] (el la latina: kampo de Urbano)
Ekstera ligo
- http://lyon.rvl.free.fr/
Kategorio:Urboj de Francio
Kategorio:Monda Kulturheredaĵo de UNESKO
ja:リヨン
simple:Lyon
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Politiko
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
EsperantujoEsperantujo (ankaŭ Esperantio) estas neformala nomo de la komunumo de Esperanto-uzantoj kaj ties kulturo ktp. Oni diras Esperantujo kvazaŭ temus pri lando, kvankam kompreneble Esperantujo ne havas propran areon sur la tersurfaco. Foje oni tamen diras, ke ĉie, kie Esperantistoj kunestas, estas parto de Esperantujo.
En Eŭropo je la 2-a de junio 2001 kelkaj establoj fondis la Esperantan Civiton, kiu celas esti subjekto de internacia juro. Tiel ili strebas plian koheriĝon kaj akcepton de la Esperanto-movado. Ĝenerale temas pri la personoj kiuj vivas Esperanton raŭmisme. Tamen, ne ĉiuj konsentas pri ĉi tiu ago, kaj aktivuloj de la Civito restas minoritato ene de la Esperanto movado.
Laŭ Ethnologue Esperantujo ampleksas pli-malpli 2 milionojn da homoj, kvankam supozeble multe pli eta kvanto sentas sin parto de komunumo.
En la 1910-aj jaroj, estis propono krei en malgranda Moresnet Esperantan regnon nome Amikejo. Ankaŭ, en la 1960-aj jaroj, estis misprovata krei novan regnon, nomatan la Insulo de la Rozoj, en Adriatiko apud Italio.
Vidu ankaŭ ĉe Esperanta flago, La Espero, Esperantaj festotagoj.
Multaj Esperantistoj deziras ke Esperantio iam ricevos sufiĉan rekonon por havi ".eo" sufikson je la interreto.
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.mv.ru/Lernolibro/ch20.html Lando, kiu ne estas sur la mapo]
Esperantio
Esperantio
EsperantujoEsperantujo (ankaŭ Esperantio) estas neformala nomo de la komunumo de Esperanto-uzantoj kaj ties kulturo ktp. Oni diras Esperantujo kvazaŭ temus pri lando, kvankam kompreneble Esperantujo ne havas propran areon sur la tersurfaco. Foje oni tamen diras, ke ĉie, kie Esperantistoj kunestas, estas parto de Esperantujo.
En Eŭropo je la 2-a de junio 2001 kelkaj establoj fondis la Esperantan Civiton, kiu celas esti subjekto de internacia juro. Tiel ili strebas plian koheriĝon kaj akcepton de la Esperanto-movado. Ĝenerale temas pri la personoj kiuj vivas Esperanton raŭmisme. Tamen, ne ĉiuj konsentas pri ĉi tiu ago, kaj aktivuloj de la Civito restas minoritato ene de la Esperanto movado.
Laŭ Ethnologue Esperantujo ampleksas pli-malpli 2 milionojn da homoj, kvankam supozeble multe pli eta kvanto sentas sin parto de komunumo.
En la 1910-aj jaroj, estis propono krei en malgranda Moresnet Esperantan regnon nome Amikejo. Ankaŭ, en la 1960-aj jaroj, estis misprovata krei novan regnon, nomatan la Insulo de la Rozoj, en Adriatiko apud Italio.
Vidu ankaŭ ĉe Esperanta flago, La Espero, Esperantaj festotagoj.
Multaj Esperantistoj deziras ke Esperantio iam ricevos sufiĉan rekonon por havi ".eo" sufikson je la interreto.
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.mv.ru/Lernolibro/ch20.html Lando, kiu ne estas sur la mapo]
Esperantio
Esperantio
BiblioLa Biblio estas la Sankta Libro, la Vorto de Dio, de Judismo
kaj Kristanismo. Ĝi estis verkita inter la jaroj -1500 ĝis 150 en la
greka kaj la hebrea en la orienta Mediteraneo, precipe en Palestino. Al
la juda biblio la kristanoj aldonis la
Novan Testamenton, kiu priskribas la vivon kaj instruon de
Jesuo Kristo kaj de la kristanoj de la unua jarcento. Kristanoj ankaŭ
kredas al la juda biblio kaj nomas ĝin la Malnova Testamento (kiun la
judoj nomas la Tanaĥo). Al la kristana biblio la
mormonoj aldonis la Libron
de Mormon inter aliaj libroj. La islamanoj
anstataŭigis por la Biblio, laŭ islamo la difekta Vorto de Dio, la
Koranon, laŭ islamo la sendifekta Vorto de Dio, donita de la anĝelo Gabrielo al Mohameto, la Fina Profeto.
Mohameto
Ĉefaj partoj de la Biblio
La Hebrea Biblio
La juda biblio (Tanaĥo, aŭ Malnova Testamento)
La termino "Tanaĥ'" (hebree תנ״ך ) estas siglo formita el la komencliteroj de la Leĝo [torah, תורה] + la Profetoj [neviim, נביאים] + la Skriboj [ketuvim, כתובים] . La kristana "Malnova Testamento" enhavas la samajn librojn, sed en iom malsama ordo.
La Leĝo:
- Genezo
- Eliro
- Levidoj
- Nombroj
- Readmono
La kvin libroj de Moseo: la leĝo de Dio donita al la judoj per Moseo, kies kapo estas la Dekalogo. Priskribas la historion de la mondo de la kreo de la mondo de Dio al la epoko de Moseo. Adamo kaj Eva, Noa, Babelo, Abraham, Jakob, Jozef, moralo, koŝero, ritoj, ktp. La ceteraj libroj de la juda biblio estas helpo por interpreti la leĝon. La grekoj nomis la kvin librojn la Pentateŭĥos, kaj modernaj judoj nomis ilin la Torao (la instruo). (Notu, ke iafoje "Torao" signifas la entutan malkaŝon de Dio -- la Tanaĥo kaj la Talmudo).
La Profetoj:
- Josuo
- Juĝistoj
- Samuel (libro unua)
- Samuel (libro dua)
- Reĝoj (libro unua)
- Reĝoj (libro dua)
- Jesaja
- Jeremia
- Jeĥezkel
:La Dekduopo:
: - Hoŝea
: - Joel
: - Amos
: - Obadja
: - Jona
: - Miĥa
: - Naĥum
: - Ĥabakuk
: - Cefanja
: - Ĥagaj
: - Zeĥarja
: - Malaĥi
La skriboj de la profetoj, sanktaj h | | |