:: wikimiki.org ::
| 1911 |
1911Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1911
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1911 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 7-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.
- 4-a Brazila Kongreso de Esperanto en Juiz de Fora.
- Fondita en Prago la Laborista Unuiĝon Esperantista, fako de socialdemokratia Laborista Akademio.
- Eldonitaj filatelia tabelo en Esperanto kaj esperantaj revuoj Vekiĝo kaj La Kulturo.
- Esperantiĝis:
John Edward HOOKHAM, Leopold DREHER, Hugo STEINER Dubús NÚNEZ, Jozefo ARTIGAS LASALA, Nikolaj Jakovleviĉ INCERTOV, Alexander William THOMSON, Antono LLINÁS BELLVEHI, Miklós BÁNÓ, Norbert BARTHELMESS kaj Michele ARABENO
- L.L. ZAMENHOF prezentis al la Internacia Kongreso de Rasoj, en Londono, memuaron pri Homaranismo.
- L. SCHLAF estis eksigata el la movado pro profitcela agado.
- Arestita kaj kondamnita Aleksandr POSTNIKOV. Post la aresto de li, en Peterburgo okazis traserĉoj en la loĝejoj de multaj esperantistoj.
- La Respubliko de Ĉinio estas fondita de SUN Yixian. Lanĉo de Gregoria kalendaro.
- Mongolio liberiĝas de Manĉurio, Gvidanto de Mongola Budhismo Bogd Ghavzandamba proklamita reĝo de libera ŝato Mongolio.
- Libio fariĝas kolonio de Italio.
- The cruise of the Snark de Jack LONDON.
- Kreitaj planlingvoj Mezhdunarodny Nauchny Yazyk kaj Cosmo-English.
Naskiĝoj
- Rita AAGAARD
- Fanny Luiza DUPRÉ
- Herbert WOHLFAHRT
- Vlastimil BLAŽEK
- P. H. VAN TERWISGA
- Jan FILIP
- Josef VÍTEK
- Svislando: Max FRISCH
- 6-a de februaro: Ronald REAGAN, usona prezidento naskiĝis en Tampico, Ilinojo
- 23-a de februaro: Yokaanam
- 26-a de marto: Usono: Tennessee WILLIAMS
- 23-a de junio: Ernesto SABATO
- 24-a de junio: Juan Manuel FANGIO
- 16-a de julio: Usono: Ginger ROGERS
- 19-a de septembro: William GOLDING
- 3-a de decembro : Nino ROTA
Mortoj
- Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ
- 1-a de aŭgusto:Konrad DUDEN
- 5-a de novembro : Charles STEWART
- 8-a de novembro : Siegfried LEDERER
----
1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1911年
ko:1911년
simple:1911
th:พ.ศ. 2454
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
20-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jaroj:
ja:20世紀
ko:20세기
simple:20th century
AntverpenoGeografio > Eŭropo > Belgio > Flandrio > Antverpenio > Antverpeno
----
Antverpeno (nederlande: Antwerpen, france: Anvers) estas urbo kun granda haveno en Belgio. Antverpeno estas la dua plej granda urbo de Belgio kaj la plej granda de la Flandra regiono. La urbo havas 455.148 (2004) enloĝantojn kaj la tuta kunurbaĵo enhavas ĉirkaŭ 800.000 enloĝantojn. Ĝi estas la ĉefurbo de Antverpenio. La urbo troviĝas je la dekstra bordo de la rivero Skeldo kaj estas konata pro sia vasta havenoregiono kun internacia kargotransporto.
Antverpeno estas konata kiel 'la Jerusalemo de la okcidento' pro la granda juda komunumo, de kiu multaj estas ege ortodoksaj. Antverpeno estas la koro de la diamantindustrio, kaj se temas pri komerco, kaj se temas pri tajli. Ekde la jaroj 1990 la urbo estas ankaŭ konata pro modoprojekto, danke al kelkaj sukcesplenaj studentoj de la Reĝa Akademio por Belaj Artoj.
Antverpeno ankaŭ estas konata pro sia zoologia ĝardeno, kiu estas unu el la plej malnovaj de la mondo. La Antverpena zoo troviĝas en la mezo de urbo kaj loĝigas pli ol 4000 bestojn. La Reĝa Kompanio por Zoologio kontrolas la bonfarton de la bestoj kaj jam dum pli ol 100 jaroj helpas protekti endanĝerigitajn bestajn speciojn.
Ekde 1977, la komunumoj Berchem, Berendrecht-Zandvliet-Lillo, Borgerhout, Deurne, Ekeren, Hoboken, Merksem kaj Wilrijk apartenas al Antverpeno, la ĉefa komunumo.
Historio
Wilrijk
Wilrijk
Wilrijk
Wilrijk
Wilrijk
Ĉefe en la jaroj sub la regado de Karlo la 5-a kaj en la unuaj jaroj sub la regado de Filipo la 2-a (en la 16-a jarcento) Antverpeno estis bonfarta kaj ege grava havenurbo, kiu dum kelka tempo kondukis la dancojn al okcidenta Eŭropo. Ĉirkaŭ 1400 Antverpeno estis relative malgranda urbo, kiu havis malpli ol 10.000 enloĝantojn. En la 15-a jarcento la urbo komencis rapidege evolui ĝis unu el la plej grandaj komercurboj de Eŭropo. En la jaro 1500 Antverpeno havis pli malpli 50.000 enloĝantojn, ĉirkaŭ 1560 la cifero atingis la nombro de 100.000. Oni povas rajte nomi Antverpenon la naskiĝloko de la libera komerco, ĉar en tiu tempo la komercistoj de Antverpeno enkondukis kelkajn sistemojn kiuj nuntempo ankoraŭ apartenas al la ekonomia sistemo, ekzemple la akciulaĵo kaj la Borso.
Meze de la 16-a jarcento la Kalvinismo komencis havi grandan sekvantaron en la urbo. Ĉe religia nombrado (censo) ĉirkaŭ 1580 de vicreĝo Vilhelmo de Oranĝo evidentiĝis, ke 33 % de la loĝantaro estis sekvanto de la Kalvinismo, 17 % de la Luteranismo kaj 50 % de la Katolikismo. La kvereloj de la ribelo kontraŭ Hispanio kaŭzis grandan damaĝon al la urbo. En 1576 la urbo estis rabita de ribelaj hispanaj dungsoldatoj, kiuj murdis 8.000 civilulojn (Hispana furio). Poste la urbo aliĝis al la Pacigo de Gento kaj estis la ĉefurbo de la kontraŭ-Hispana ribelo dum la venontaj 9 jaroj. En 1585 Antverpeno, post sieĝo kiu prekaŭ daŭris tutan jaron, estis konkerita de la hispana vicreĝo Aleksandro Farnese, duko de Parma. Post tiu konkero, proksimume la duono de la loĝantaro foriris al Holando. La loĝantarnombro malaltiĝis ĝis 45.000. Holandaj kaj zelandaj ŝipoj baris la Skeldoelfluejon kaj tiel eluziĝis la tiama hispana urbo de la transmara komerco. En la venontaj du jarcentoj Antverpeno ne plu atingus la prosperon de la antaŭa periodo, sed estus troe diri ke la urbo velkis. Antverpeno restis unu el la plej gravaj ekonomiaj kaj kulturaj centroj de la hispanaj (kaj post aŭstriaj) Nederlandoj. Ĝi naskis en tiu tempo grandajn pentristojn kiel Rubens kaj Teniers.
Vidindaĵoj
La urbo estas riĉa je vidindaĵoj. La sekvantaj donas impreson de la urbo:
- "Het Steen", kun la ŝipomuzeo,
- Brabo,
- La Reĝa Muzeo por Belaj Aroj en Sud-Antverpeno,
- La Antverpena zoo,
- La "Hof van Leire", kie troviĝas tereno de la Antverpena Universitato,
- La stacidomo de Antwerpen-Centraal ĉe Astridplein,
- La nova (ankoraŭ estas konstruata) justicejo en la ekstrema sudo jam aspektas tre moderna,
- La Rubens domo, pri fama pentristo,
- La katedralo,
- Muzeo Plantin-Moretus, pri fama presisto,
- Van Wesenbeekstraat, la Ĉina Urbo de Antverpeno,
- Boerentoren, la unua ĉielskrapanto sur la eŭropa kontinento
La haveno de Antverpeno
La haveno de Antverpeno estas unu el la plej grandaj de la tuta mondo. Pro ĝia centra situo, internaciaj firmaoj kiel BASF kaj Bayer tie havas gravajn produktejojn. La haveno precipe famas pro ĝia transŝanĝo de konteneroj.
La ekspansio de la haveno minacas i.a. la vilaĝon Doel. La registaro nove konstruigis la Deurganckdokon ĵus sude de la vilaĝa centro. Kompreneble ĝi ankaŭ kreas multajn laborlokojn.
Trafiko kaj Transporto
Trafiko
La bulvardoj (franca bulvardo, itala bulvardo, amerika bulvardo kaj brita bulvardo) estas la plej gravaj arterioj en Antverpeno. Ĉirkaŭ la urbo estas la aŭtostrado R1. Ĉi tiu kunligas la A1/E19 (Breda unuflanke kaj Meĥleno aliflanke), la A12 (Bergen op Zoom), la A21/E34 (Turnhout-Eindhoven), la A13/E313 (Haselto) kaj la A14/E17 (Gento). Pro la kunveno de grandaj nord-sudkunligoj (de Roterdamo, Amsterdamo kaj aliaj partoj de Nederlando ĝis Antverpeno, Bruselo kaj Charleroi kaj plien al Francio) kaj gravaj orient-okcidentkunligoj (inter Germanio, kun ĉefe Aachen kaj Kolonjo, unuflanke kaj la belga marbordo aliflanke) la antverpena ringoŝoseo estas unu el la plej veturigitaj partoj de aŭtostrado en Okcidenta Eŭropo, kun la trafika ĥaoso kiel sekvo.
Publika transporto
La Flandra Transportkompanio "De Lijn" ekspluatas la urbotransporton en Antverpeno per busoj kaj tramoj. Tri tramolinioj uzas tunelon (premetroon) sub la urbo kaj Skeldo, nome tramoj 2, 3 kaj 15. En Antverpeno estas ok stacidomoj: Antverpeno-Centra, -Berchem, -Dam, -Luchtbal, -Noorderdokken, -Oost, -Zuid kaj Hoboken-Polder; el kiuj la stacidomoj Antverpeno-Centra kaj -Berchem estas la plej gravaj fervojaj nodoj. Antverpeno havas rektajn fervojajn kunligojn al Gento (linio 59), Roosendaal (linio 12), Meĥleno (linio 25 kaj 27), Puurs (linio 52) kaj Lier (linio 15).
Sporto
En Antverpeno estas du futbalaj teamoj:
- Germinal-Beerschot (unua klaso)
- Antwerp FC (dua klaso)
Antverpeno kaj Esperanto
La Universala Kongreso okazis tri-foje en Antverpeno:
- 7-a UK 1911
- 20-a UK 1928
- 67-a UK 1982
La Esperanto-domo de Antverpeno estas multe vizitata de eksterlandaj esperantistoj.
Eksteraj ligiloj
(nederlande kaj angle)
(nederlande, france kaj angle)
----
Vidu por la samnoma provincio: Antverpenio
Kategorio:Urboj de Belgio
ja:アントワープ
Brazila Kongreso de EsperantoBrazila Kongreso de Esperanto estas ĉiujara nacia kongreso de Esperanto de Brazilo kiu okazas ekde 1907.
PragoGeografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago
----
Koordinatoj:
Ĉeĥio
Ĉeĥio
Prago (ĉeĥe Praha) estas la ĉefurbo de Ĉeĥio, kaj antaŭ 1993 estis la ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio, kaj pli frue la ĉefurbo de la bohemia reĝlando.
Prago situas en la praga baseno sur ambaŭ bordoj de la rivero Vultavo. Ĝi ampleksas 496 km2, kaj havas ĉirkaŭ 1 200 000 loĝantojn.
Vizitindaj lokoj en Prago estas la Malnova Urbo, la Nova Urbo, la Malgranda Kvartalo, Hradčany kaj Vyšehrad.
Vizitindaj lokoj estas ankaŭ subterejo en Prago – vidu artikolon pri Subterejo en Ĉeĥio - sekcio Prago.
Ĉefurba regiono Prago
Prago kaj Ĉefurba regiono Prago
Prago estas la administra centro de la ĉeĥaj registaro, parlamento, senato kaj prezidanto kreante memstaran distrikton Prago-urbo. Ĝi estas ankaŭ laŭstatuta kaj pli supera teritorie administra tutaĵo je nivelo de Regiono. Ĝi situas meze de teritorio de Bohemio kaj ĝi estas ĉiuflanke ĉirkaŭata de distriktoj: distrikto Prago-okcidento kaj distrikto Prago-oriento kaj ĝi situas en Mezbohemia Regiono, kies administraj oficejoj havas sidejon same en Prago.
Historio laŭ datoj
Mezbohemia Regiono]]
- post la jaro 870 fondita Praga burgo de princo Bořivoj la 1-a
- 872 Svatopluk agnoskis Bořivojon, alveno de grandmoravia episkopo Metodo en Pragon, akceptado de ortodoksio en Bohemio – inkluzive de Bořivoj kaj Ludmila en 874 aŭ 880
- 883 Bořivoj konstruis en Levý Hradec preĝejon de Sankta Klimento, la unua preĝejo en Bohemio
- 885 konstruita preĝejo de Virgulino Mario en Praga burgo
- 888 – 890 Prago konkerita de Grandmoravia regno
- 895 post la morto de Svatopluk forŝiro de Grandmoravia regno, vasala interkonsento de Spytihněv la 1-a kun orientfranka reĝo Arnulfo Karintia pri ŝirmo kontraŭ hungaroj; malfermiĝo al karolina kulturo kaj enpraktikigo de latina liturgio
- post 926 fondita rotondo de sankta Vito en Praga burgo
- 932? korprestaĵoj de duko sankta Venceslao enigitaj en la rotondo de sankta Vito
- la 10-a jarcento en kontraŭa bordo de rivero Vultavo fondita burgo Vyšehrad
- 965 la unua skribatestaĵo de araba-juda komercisto Ibráhím Ibn Jákúb pri Prago kiel pri riĉa komercurbo el ŝtono kaj kalko
- 973 fondo de episkopejo enfalanta sub mohuĉa ĉefepiskopejo, la unua episkopo estis saksia monaĥo Detmaro;
- 995 pro murdo de Slavník-anoj Prago fariĝis unusola sidejo de potenco en la princlando
- 1085 Prago reĝa urbo, la sidejo de la unua ĉeĥa reĝo Vratislav la 1-a
- 1140 – 1172 akirinte titolon de Vladislav la 2-a de imperiestro Frederiko la 1-a Barbarossa pro helpo dum militiro ĝis Milano; Prago denove reĝa urbo
- 1172 finita konstruado de la dua ŝtonponto en meza Eŭropo – ponto de Judita
- 1198 sidejurbo de reĝo Přemysl Otakar la 1-a kaj ekde la jaro 1212 ankaŭ de heredintoj de lia titolo
- post la jaro 1230 estiĝo de Malnova Urbo
- 1257 fondita Malgranda Kvartalo de Přemysl Otakar la 2-a
- 1310 – 1346 post la morto de Venceslao la 3-a fariĝis Johano de Luksemburgio ĉeĥa reĝo
- ĉirkaŭ 1320 estiĝo de Hradčany
- 1338 fondita Malnovurba urbodomo – la signifo de la urbo kreskas
- 1342 la ponto de Judita deŝirita pro inundo
- 1344 la praga episkopejo avancigita je ĉefepiskopejo Ernesto el Pardubice, komencita konstruado de katedralo de sankta Vito, Venceslao kaj Vojtěch
- 1346 – 1378 erao de Karolo la 4-a, Prago ĉefurbo de Bohemia reĝlando kaj de Sankta Romia Imperio, signifa komerckruciĝo kaj la tria plej granda urbo de Eŭropo, fortega kulmine urbanista evoluo
- 1348 per Karola dokumento fondita unua universitato en meza Eŭropo (Universitato de Karolo)
- 1348 fondita Nova Urbo; granda incendio de Malnova Urbo
- 1357 fondita de Petro Parler konstruado de Karola ponto
- 1378 – 1415 kresko de religiaj konfliktoj kaj socia streĉo; estiĝo de reforma movado frunte kun rektoro de la universitato kaj predikisto Jan HUS, lia agado en Betlema kapelo; akriĝo de la situacio, kiam Jan Hus estis brulmortigita dum eklezia koncilio en Konstanco
- 1419 – 1437 komenco de provoj de pastraro pri reformo de la eklezio en husana revolucio kontraŭ katolika eklezio kaj la imperiestro
- junio de 1419 la unua praga defenestrado de urbodomanoj en Novurba urbodomo per homamaso, ribelo de malriĉularo gvidita de husana predikisto Jan ŽELIVSKÝ
- 1420 batalo en Prago en Vítkov, malvenko de kruckaravano de imperiestro Zigmundo la 1-a gvidita de Jan ŽIŽKA; unuiĝo de la pragaj vilaĝoj en unu urbon, kresko de la potenca evoluo de Prago en lando
- 1424 portempa intercivitana milito, malvenkoj de soldataro de praganoj kaj nobelara unueco kun Žižka kontraŭ orfoj ĉe Skalice kaj Maleŝov; denova disiĝo de la pragaj urboj post malunueco inter malnovurbaj moderaj husanoj kaj novurbaj radikaloj
- majo de 1434 konkero de Nova Urbo per la soldataro de Malnova Urbo kaj nobelara unueco, kelke da tagoj antaŭ malvenko de radikalaj orfoj per nobelara unueco ĉe Lipany
- 1458 Jiří el Poděbrady elektita kiel reĝo de landa koncilio en Malnovurba urbodomo
- 1483 ribelo de pragaj urbanoj kontraŭ provoj pri renovigo de influo de la katolika eklezio
- 1526 alveno de Ferdinando la 1-a kaj habsburga monarĥio sur ĉeĥan tronon (ĝis la jaro 1918)
- 1547 malsukcesa nobelara ribelo kontraŭ reĝo Ferdinando la 1-a, sekvanta limigo de urbaj privilegioj, politika potenco kaj memstareco, konfiskado de posedaĵo kaj malfloro
- 1583 – 1612 Rudolfo la 2-a ĉeĥa reĝo; Prago sidejo de la imperiestro, ĝi estas duafoje eŭropa movadcentro de socia kaj kultura vivo kaj klereco, renesanca alikonstruo de la urbo
- 1618 kiam fervora katoliko Ferdinando la 2-a nuligis religiajn liberecojn kaj pluajn rajtojn, garantiitaj de Rudolfo, eksplodis ĉeĥa nobelara ribelo kontraŭ Habsburgoj, la dua praga defenestrado en Praga burgo
- 1619 kiel reĝo elektita Frederiko la 1-a, ano de Protestanta Unio
- novembro de 1620 malvenko de soldataroj de ĉeĥaj nobelaroj en Blanka Monto per armeo de Ferdinando, la fuĝo de „Vintra reĝo“ Frederiko el la lando, subpremo de la ribelo
- junio de 1621 publika ekzekuto de 27 ĉeĥaj nobeloj el vicoj de la ribeliĝintaj nobelaroj kontraŭ la imperiestro en Malnovurba placo
- 1620 – 1621 komenco de malluma periodo, malfloro de la ĉeĥa lingvo kaj la nacia konscio, persekutado kaj amasa foriro de ĉeĥaj kaj moraviaj protestantoj (Václav HOLLAR, Johano Amoso KOMENIO); transŝovo de gravaj oficejoj ĝis Vieno kaj politika falo de la urbo en provincan nivelon; samtempe jezuita rekatoligo, estiĝo de novaj monaĥejoj kaj temploj; konstruado de novaj palacoj de katolikaj aristokratoj
- 1627 Ferdinando la 2-a proklamis Renovigitan landan establon, permesita nur katolika religio, forpreno de preskaŭ plena politika potenco al la reĝaj urboj kaj firmigo de absoluta potenco de la reganto kaj liaj centraj oficejoj en Vieno
- 1648 la lasta el la sieĝadoj de svedoj subgvide de generalo Königsmarck, okupo de okcidenta bordo de rivero Vultavo dank‘ al perfido de gardistaro, prirabo de maldekstrebordaj monaĥejoj, Praga burgo kaj kolektaĵoj de Rudolfo, bombardado kaj sieĝado de orientaj pragaj urboj, batalo je Karola ponto; la urbo rezistis al la atakoj dank‘ al ĝustatempaj aŭstriaj helpoj, novaj barokaj fortikaĵoj kaj same al kontribuoj de „pragaj studentoj“ en la batalo je la ponto, ĝis subskribo de la interkonsento pri paco en Vestfalio
- 1689 granda incendio en la urbo; impulso al konstruado en stilo de praga baroka arkutekturo
- 1741 okupo de la urbo per franca-bavaria soldataro dum milito je aŭstria heredaĵo
- 1744 okupo de prusia armeo enkadre de la sama konflikto
- 1784 kuniĝo de kvar ĝis nun memstaraj pragaj urboj (Hradčany, Malgranda Kvartalo de Prago, Malnova Urbo de Prago, Nova Urbo de Prago) per patento de imperiestro Jozefo la 2-a
- 1791 la unua Ĝenerala landa ekspozicio
- 1784 – 1848 tempo de nacia renaskiĝo, komencoj de industria revolucio, estiĝo de ĉeĥaj institutoj, evoluo de industriaj antaŭurboj malantaŭ la remparoj de Prago;
- junio de 1848 ribelo de radikalaj demokratoj; okupo de la urbo per la imperiestra armeo gvidita de marŝalo Alfred WINDISCHGRÄTZ, instalo de armea diktaturo en Bohemio
- 1849 – 1859 malfondo de servuteco, teritorie-administra reformo; firmigo de la polica reĝimo dum absolutismo de ministro Alexander BACH
- 1861 – 1913 akiro de ĉeĥa plimulto en urba administrado, komenco de modernigo de la metropolo inkluzive de konstruado de reprezentaj kaj utilobjektoj (Nacia teatro, Nacia muzeo, Rudolfino, Petřína belvedero, sportejoj), ties infrastrukturo (lumigo, pontoj, publika transporto, telefona kaj elektra reto), novaj institutoj (Akademio de sciencoj, politikaj partioj, sindikatoj), aranĝo de ampleksaj socia-kulturaj kaj sportaj agadoj
- 1890 centjara inundo, inundigo de Malnova Urbo ĝis Malnovurba placo, detruiĝo de kelkaj arkoj de Karola ponto
- 1893 nesentemaj konstrureguligoj de Malnova Urbo kaj Juda kvartalo
- oktobro de 1918 proklamo de memstareco de Ĉeĥoslovakio, Prago estas ĉefurbo de la nova respubliko, per homamaso detruita Mariana kolono, statuto de marŝalo Radecký, imperiestro Francisko Jozefo la 1-a kaj pluaj simboloj de la habsburga superregado
- 1922 la urbo disvastigita en teritorio de Granda Prago per aliĝo de 37 ĉirkaŭaj vilaĝoj, la sekvantaj jaroj havas ekfloron de la urbo en kulturo, arto, arkitekturo (avangardo, funkcionalismo)
- 1923 komencita radiodisaŭdiga elsendado el flughaveno en Kbely
- septembro de 1929 finigita alkonstruado de la katedralo de sankta Vito al 1000-jara datreveno de la murdado de sankta Venceslao
- 1937 malfermo de internacia flughaveno en Ruzyně
- 1938 nombro de loĝantoj atingis 1 milionon, preparo de sekurecdisponoj enkadre de la ĝenerala mobilizo - vidu: [http://eo.wikipedia.org/wiki/Kroniko_de_la_fortikigado_de_%C4%88e%C4%A5oslovakio]
- marto de 1939 okupo de la urbo per germana armeo; ondo de emigrado; proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio kiel konsisto de Tria Regno; enpraktigigo de dekstreflanka trafiko en la stratoj
- novembro de 1939 studenta demonstracio kontraŭ naziismo, la morto de Jan OPLETAL; fermo de ĉiuj altlernejoj en Protektorato
- 1939 – 1945 okupado per la nazia Germanio; ekzekutoj, arestado kaj deportado de politikaj malamikoj per gestapo; iompostioma pereo de centdudeka historia juda komunumo
- majo de 1942 atenco de ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj selditaj el Anglio por atenci regnan protektoron Heydrichon; akriĝo de polica teroro
- februaro de 1945 flugatako de usona aerofloto (sekve de eraro en navigacio al Prago anstataŭ al Dresdeno, pereis Emaŭza monaĥejo, konstruaĵoj en Nusle kaj fabrikoj en Vršovice
- majo de 1945 Praga ribelo, abruptaj bataloj en la tuta urbo (incendio de Malnovurba urbodomo, batalo je konstruaĵo de Ĉeĥoslovaka radio, defendo kontraŭ taĉmentoj de SS en Pankrác, helpo de vlasov-anoj en sudo, traktado de usona delegitaro kun germanoj, sekve alveno de soveta armeo direkte de Ruzyně
- 1948 post la postmilita preparo de la situacio helpe de Sovetunio kaj post februara puĉo alveno de la komunisma partio al potenco, la dua ondo de emigrado, komenco de politikaj procesoj, ŝtatigo de privataj entreprenoj, enpraktikigo de cenzuro kaj sistema polica kontrolo per la ŝtato, reformo de la administrado de la urbo, malfondo de magistrato kaj nova divido de distriktoj
- 1953 al la unuamaja festotago komencita elsendado de Ĉeĥoslovaka televido
- 1960 nova teritorie-administra divido de Prago kaj aligo de 4 vilaĝoj; komencoj de amasa konstruado de panelkvartaloj en periferio de Prago
- 1968 komenco de la funkciado de nova internacia flughaveno en Ruzyně, aligo de pluaj 21 vilaĝoj al la urbo
- 1968 „Praga printempo 1968“ – per ŝanĝoj en gvidantaro de Komunisma partio de Ĉeĥoslovakio (KPĈ), prezidento kaj registaro, ebligo de demokratiaj reformoj kaj „socialismo kun homa vizaĝo“; nuligo de cenzuro, ekfloro de la politika vivo kaj renovigado de rilatoj kun la mondo; kritiko flanke de Sovetunio kaj la amikiĝintaj landoj kontraŭ influoj de dekstranaro
- somero de 1968 daŭrigo de la reformoj, averto flanke de Sovetunio kaj de Leonid Iljiĉ BREĴNEV, plilongigata ĉeesto de armeo de Sovetunio dum ekzercado; ultimato de Komunisma partio de Sovetunio (KPSU) dum traktado en slovaka urbo Čierna nad Tisou
- aŭgusto de 1968 – la 21-an de aŭgusto okazis nokta invado de armeoj de Varsovia interkonsento, okupo de Prago peraviadile per paraŝutistaro el Ruzyně; bataloj en la centro de la urbo, civitanaj protestagadoj; entrudigo de moskvaj protokoloj al arestita gvidantaro de KPĈ; eksterordinara kongreso de KPĈ en Vysočany
- januaro de 1969 Prago la ĉefurbo de la ĉeĥoslovaka federacio, sidejo de la federala kaj ĉeĥa registaroj
- 1969 membrulmortigo de Jan PALACH, Jan ZAJÍC – vidu [http://eo.wikipedia.org/wiki/V%C3%ADtkov], E. PLOCK kaj aliaj civitanaj protestoj; glorigoj de gajno en Mondo-Majstrokonkurso en hokeo superkreskintaj en kontraŭsovetan demonstracion kaj atakoj (Aerofloto); bruta subpremo de la aŭgusta demonstracio per la ĉeĥoslovaka armeo kaj la nova konzervativa gvidantaro de KPĈ kaj sekva legaligo de la intervenoj; komenco de periodo de „normaligo“
- 1970 aperis „Ekkonoj el la kriza evoluo“, tutnaciaj politikaj purigagadoj, „interŝanĝoj de legitimiloj“ kaj kontrolesploroj en KPĈ, firmigo de neostalinismo kaj polica ŝtato sub Gustáv HUSÁK; aligo de pluaj 4 vilaĝoj al la teritorio de la urbo
- 1973 konstruita Nusela ponto, konsisto de konstruata nordsuda magistralo
- 1974 komencita trafiko de la unua el la tri estontaj linioj de metroo; aligo de 30 vilaĝoj, sekva konstruado de superkvartalo Suda Urbo
- 1977 proklamo de Ĉarto 77 kaj sekva „Antiĉarto“, porreĝima kongreso de ĉeĥoslovakaj verkistoj [http://www.czech.tk/ Fuente: Prensa]
- 1983 remalfermo de Nacia teatro post renovigo
- 1985 ĉeĥoslovaka grandioza ekzercado nomata „spartakiado“ en Strahov dum ĉeesto de 1 miliono da homoj (lasta)
- 1985 – 1989 profundigado de ekonomiaj problemoj, perdo de konkurenckapablo de la lando kaj la stato de la urbo (trafika kaj ekologia situacio, provizado, stato de la historia centro); nur etaj ŝanĝoj enkadre de programo de „renovigo“ subinflue de soveta „renovigo“ – „perestrojko“
- 1987 vizito de Michail GORBAĈOV en Prago, sen granda influo
- 1988 kontraŭreĝimaj aspektoj dum datrevenaj demonstracioj en aŭgusto kaj oktobro, en La tago de homaj rajtoj permesita amasiĝo de opozicio en Škroupovo-placo
- januaro de 1989 „semajno de Palach“ kontraŭreĝimaj demonstarcioj kaj policaj intervenoj, pluaj demonstracioj la 21-an de aŭgusto kaj la 28-an de oktobro en Venceslaa placo; plua kresko de montroj de politika opozicio kaj kritiko de publiko
- majo de 1989 lasta amase organizita unuamaja manifestado, anstataŭ Letná en Venceslaa placo
- oktobro de 1989 de somero amasa alkresko de elmigrintoj el Germana Demokratia Respubliko (GDR) postulantaj en praga grandambasadorejo de Federacia Respubliko Germanio (FRG) azilon, premo de okcidentgermanaj kaj ĉeĥoslovakaj organoj en GDR, la rezulto estis malfermo de limoj inter GDR kaj FRG kaj pli malfrue falo de berlina muro
- novembro de 1989 subpremo de studenta manifestacio en Nacia avenuo, ŝtorma reago de la publiko, ondo de strikoj kaj centmilaj demonstracioj en Venceslaa placo kaj en Letná, „velura revolucio“, forfajfado de gvidanto de la praga KPĈ M. Štěpánon dum demonstracio en uzino ČKD Vysočany; iompostiomaj cedoj flanke de la registaro kaj de KPĈ, interŝanĝita Miloš JAKEŠ frunte de la partio kun Karel URBÁNEK
- decembro de 1989 post plua intensiĝo de la premo de la publiko (kaj senhelpe de Sovetunio al la partio) la registaro demisiis, kooptado de nekomunismaj deputitoj, ŝanĝo de Konstitucio (forpreno de artikolo pri gvidanta rolo de KPĈ, Nacia fronto kaj lernado de marksismo); abdiko de Gustáv HUSÁK
- 1990 mallongtempe antaŭ junia libera balotado nesolvita eksplodo de eksplodaĵo en Malnovurba placo; ŝanĝo de la nomo de la respubliko al Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko (ĈSFR); historie la unua vizito de papo Johano Paŭlo II kaj usona prezidento George BUSH en Prago
- 1990 forŝovo de la lastaj taĉmentoj de la soveta armeo el la lando
- 1991 malharmoniigo dum traktadoj je leĝpovo de naciaj registaroj kaj la nomo de la lando; okazis jubilea Ĝenerala landa ekspozicio
- 1992 la historia centro de Prago enskribita en liston de Fonduso de la monda heredaĵo de UNESCO; post politikaj disputoj de la registaroj de la respublikoj aprobita apartiĝo de la federacio de Ĉeĥoslovakio; abdiko de prezidento; en novembro aprobita Konstitucio de Ĉeĥa respubliko
- januaro de 1993 Prago fariĝis ĉefurbo de memstara Ĉeĥa respubliko kaj ties institucioj
- 1995 nova teritorie-administra divido de la urbo, ekesto de aŭtonomioj de la urbaj partoj
- 2000 Prago elektita unu el la eŭropaj urboj de kulturo (por jaro 2000); finigo de alikonstruo de Smíchov
- septembro de 2000 kongreso de Internacia monfoduso, surstrataj kunpuŝiĝoj de antiglobalaj demonstrantoj (plejparte alilandanoj) kun polico
- oktobro de 2001 konferenco de kapuloj de ŝtatoj de NATO; ekde septembro plifortigita sekurecdisponoj inkluzive de armea gardado de ambasadorejoj kaj Radio Libera Eŭropo
- aŭgusto 2002 kvincentjara inundo, kontraŭinundaj disponoj, trafitaj riverbordaj kvartaloj Zbraslav, Smíchov, Malgranda Kvartalo, norda parto de Malnova Urbo, Karlín, Holešovice, Bubeneč, Libeň kaj Trója; evakuado de Karlín, kie detruiĝis kelke da konstruaĵoj; subakvigo de sektoroj de la metroo en la centro de Prago
- majo de 2004 oficialaj glorigoj de la eniro de la lando en Eŭropan Union
Vidu ankaŭ
- Praga historio
Famaj praganoj
- Franz KAFKA, germanlingva verkisto; Karel Emanuel MACAN.
Esperanto en Prago
- Esperanto en Prago
Esperantistoj, kiuj movadis en Prago
- Antonín ELTSCHKNER
- Siegfried LEDERER
Pragaj legendoj
La mito de golemo, kota figuro vivigita de rabeno per Kabalo.
Rilataj temoj
- Ĉeĥoslovakio
- Ĉeĥio
- Bohemio
- Moravio
- Silezio
- Distriktoj de Ĉeĥio
Eksteraj ligoj
- [http://www.digitalprague.com digital Prague]
- [http://www.praha-mesto.cz Informpaĝo de Prago]
Kategorio:Ĉeĥio
Kategorio:Prago
Kategorio:Urboj de Ĉeĥio
Kategorio:Turismaj lokoj en Ĉeĥio
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Monda Kulturheredaĵo de UNESKO
ja:プラハ
ko:프라하
simple:Prague
FilatelioFilatelio aŭ filatelo estas laŭsistema kolektado de la poŝtmarkoj.
Komenca tempo
Multaj filatelistoj jam en la komencaj tempoj bone komprenis kaj inde taksis tiun profiton, kiun donas al ili Esperanto. Sur la paĝoj de multaj Esperanto-gazetoj senĉese estis presataj sennombraj anoncoj de filatelistoj, dezirantaj korespondi en Esperanto kaj interŝanĝi.
Preskaŭ de la unuaj jaroj pri Esperanto interesiĝis gravaj filateliaj gazetoj:
- La Revue Philatelique Française presis favorajn artikolojn pri kaj eĉ en Esperanto.
- Les Archives des Collectionneurs havis specialan Espernato-rubrikon.
- L'Echo de la Timbrologie presis propagandajn artikolojn kaj plenan gramatikon de Esperanto.
- L'Annonce Timbrologie de Brŭelles alprenis Esperanton por interrilatoj kun fremdlandaj filatelistoj.
Terminaro
Ŝaĵne la fitatelistoj la unuaj komprenis ankaŭ la necesecon de speciala filatelia terminaro, ĉar ankoraŭ en 1903 René LEMAIRE verkis francan Esperantan filatelian vortaron. Poste grava filatelia firmo Senf en Leipzig en 1911 eldonis en kelkaj lingvoj, inter ili en Esperanto, tabelon de plej uzataj terminoj kaj esprimoj en filatelio. En 1926 aperis en Heroldo de Esperanto, poste en aparta libro Filatelia Terminaro de Herbert M. SCOTT en la lingvoj Esperanto, angla, franca kaj germana.
1930-aj jaroj
En la 1930-aj jaroj la nombro de Esperantistaj filatelistoj estis sufiĉe granda, nur ili dividiĝis inter la diversaj societoj. En Argentinio estis 6, en Associacion Filatelica (Bahia Blanca) 14, en Iharos 27, en Kangaroo 24, en Shimb Club Romana 4, en Fusion 36 ktp. Aparta societo por Esperantistaj filatelistoj estis la Tutmonda Asocio Kolektanta, kies organo, la Tutmonda Kolektanto, havis ĉiam adresojn de interŝanĝemuloj. Multaj filatelistaj adresoj estis troveblaj en BES-Adresaro, en la gazetoj Esperanto (gazeto) kaj Heroldo de Esperanto.
Stato en 2005
La nuna filatelisto Esperanto-organizo nomiĝas Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (ELF-AREK). Ĝi fondiĝis en 1968 kaj aliĝis al UEA en 1996. Ĝi havas 90 membrojn, kaj celas informi pri Esperantaj filatelaĵoj kaj glumarkoj, servi per stampobanko kaj konigi Esperanton inter filatelistoj. La prezidanto estas Hermann HEISS. Trefoje jare aperas la organo La Verda Lupeo.
Dekoj da fakdelegitoj de UEA okupiĝas pri filatelio.
Ekstera ligilo
[http://dauphin.guy.free.fr/ Listo kaj bildoj pri poŝtmarkoj eldonitaj favore al Esperanto]
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto F
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí
Leopold DREHER
Leopold DREHER, (pseŭdonomo: Leo Turno) hebreo, doktoro, advokato. Naskiĝis en la 24-a de oktobro 1896, loĝis en Krakow. Aktiva cionisto, multe verkis en la antikva hebrea lingvo. Esperantisto de 1911. En 1912 dum la UK en Krakow li jam estis ano de la organiza komitato. En 1918 li instigis al eldono de Esperanta Voĉo kaj estis la redaktanto dum kelkaj jaroj. Ano de la ekzekutiva komitato de PED. Lia unua tradukaĵo aperis (el la germana) en 1913 en Juna Esperantisto. Poste multaj aperis en Pola Esperantisto, Esperanta Voĉo, Esperanto Triumfonta, HDE, k.a. Li verkis ankaŭ prilingvajn studartikolojn. En 1922 aperigis kompletan lernolibron por poloj, (eliris 4 eldonoj), en 1925 superan kurson de Esperanto, en 1931 anekdotaron "Studo per Rido". Multaj kursoj. Lingva Komitatano. Kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.
Hugo STEINERKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S
EdE-S
Hugo STEINER (ŝtajner), fervoja ĉefinspektoro pens., registara konsilanto (pro eksterlanda propagandisto por Aŭstrujo pere de Esperanto). Naskiĝis en la 26-a de februaro 1878 en Betz. Esperantisto de 1911. En 1913 komencis gvidi kursojn, entute pli ol 70; i. a. depost 1927 en la polica lernejo Wien. Fondis grupojn en Korneuburg, 1914, en St. Polten 1924. En 1923 fondis la gazeton „Aŭstria Esperantisto“; redaktoro kaj eldonitisto . En 1924 ĝenerala sekretario de AED, prezidanto 1925-30 kaj de 1933 prezidanto de AEA. En 1928-29 prezidanto de Esperanto-Unuigo en Wien. En 1929 aranĝis gravan Antaŭkongreson en Wien kun inaŭguro de la Internacia Esperanto-Muzeo, kies fondinto kaj gvidanto li estas. De 1925 ĝis la fino KR-ano, delegito ĉe la diversaj UK-j kaj dum la konferencoj en Locarno kaj Prago. Kunlaboras por la Internacia Konferenco en Wien 1934. Je lia instigo la Aŭstriaj Fervojoj permesis Esperanto-kursojn por fervojistoj, (1924); permesis la Esperantan insignon dum deĵoro (1925); akceptigis en la konferenco de la fervojdirekcioj en Brŭelles (1927) alprenon de Esperanto por la subskriboj en translimaj vagonoj. Je lia instigo (depost 1928) la Ministerio por Komerco kaj Trafiko kaj aliaj faktoroj eldonis gvidfoliojn pri Aŭstrujo kaj Wien en granda kvanto; en 1929 li mem verkis gvidlibron pri Wien, 64 p. En 1930 faris kvarsemajnan varbvojaĝon por Aŭstrujo tra la nordbohemaj urboj. En 1932 deksemajna varbvojaĝo kun oficiala subteno tra Polujo, Dancigo, Litovujo, Estonujo, Finnlando, Norvegujo, Svedujo kaj Danujo. 48 publikaj paroladoj kun film- kaj lumbildo pri Aŭstrujo en Esperanto kaj paroladoj el Radio-stacioj Kaunas, Riga, Tallinn, Helsinki, Kiruna kaj Oslo. Atingis diverseajn sukcesojn por la E-movado en tiuj landoj. Honora membro de UEA, ktp. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.
Dubús NÚNEZKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto N
Kategorio:Hispanaj esperantistoj
La hispanino Amalia NÚÑEZ DUBÚS (elp. amalja nunjez dubus') - ŝi naskiĝis 1889 en Pamplona, mortis ? - estis telegrafistino kaj help-profesorino pri sciencoj. Ŝi lernis esperanton en 1911 kaj kontribuis al pluraj revuoj, interalie al Literatura Mondo, kaj al la esperantlingva Poemantologio "Dekdu Poetoj" aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de KALOCSAY Kálmán, kiu komentas ŝian poezion tiel:
"Kelkaj poemoj, kun sia senpova melankolio, aŭ ĉarma, mildvoĉa amrevemo, malkaŝas la poetinon. sed en la ceteraj nin surprizas filozofia profundo, morne subpentrita kosma meditado, severe bremsita humoro. Altaj temoj estas ellaboritaj kun la sugestio de alte serioza arto. Jen ekzemple la "rivero", en kies majeste ondantaj aleksandraj versoj disvolviĝas antaŭ ni la tuta homsorto en ĝisfine perfekte kondukita metaforo. Ĝi estas vere "granda" poemo. Sed ankaŭ la "virinaj" pecoj estas altklasaj. Ankaŭ ili estas konstruitaj sur ideo, sed la freŝa tono, sincereco, facileco de esprimo donas al ili sentan subpentron varman kaj senpere efektantan."
Komparu kun: Esperanto-verkistoj
Laŭ EdE-N:
Amalia NÚÑEZ DUBÚS, hispanino, help-profesorino, telegrafistino. Naskiĝis en la 22-a de marto 1889 en Pamplona. Esperantisto de 1911. HEI-ano. Kursoj; kunlaboro al kelkaj Esperanto-revuoj, ankaŭ al Literatura Mondo.
Eksteraj ligoj
[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/dekdu/nunez-dubus/ Ŝiaj poemoj en Dekdu Poetoj]
Jozefo ARTIGAS LASALAEdE-A > Jozefo ARTIGAS LASALA
Jozefo ARTIGAS LASALA, hispano, lernejestro en Madrid. Naskiĝis en la 21-a de novembro 1870 en Pina. Esperantisto de 1911. Membro de HEI. Kursgvidado, grupfondado. Artikoloj en nacia gazetaro.
Kategorio:Hispanaj esperantistoj
Nikolaj Jakovleviĉ INCERTOVEdE-I
Nikolaj Jakovleviĉ INCERTOV, sovetiano, ruso, oficisto. Naskiĝis en 1896. Esperantisto de 1911. Membro de CK SEU de post 1922. Tre aktiva aganto de la Sovetia Esperanto-movado. Kunredaktanto de la periodaĵoj de SEU. Membro de Lingva Komisiono de SEU kaj IPELK. Prezidanto de Centra oficejo de kontraŭreligiuloj-Esperantistoj. Aŭtoro de l'instrua ruslingva broŝuro Kiel devas labori SEU-ĉelo kaj de Sendiuloj kaj internacia Esperanto-korespondado (sub ps. J. Ninov), 1930. Tradukinto kaj redaktinto de multaj Esperantaj eldonaĵoj ateistaj.
Alexander William THOMSONKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto T
EdE-T
Alexander William THOMSON (toms‘n) (ps. Avoto), brito, taksa komizo en fabrikejo de elektraj kabloj. Naskiĝis en la 15-a de marto 1896 en Hammersmith, apud Londono. Esperantisto de 1911. Fondinto de grupo en Bexleyheath (instruis skoltojn kaj belgajn rifuĝintojn), 1914. Fondinto kaj prezidanto de Skolta Esperantista Ligo, 1918. Fondinto de Psiĥa Esperanto Ligo, 1934. Predikis ĉirkaŭ 12-foje ĉe Esperanto diservo en Londono. Verkoj: „Rimvortaro Esperantista“, 1918; diversaj artikoloj kaj versoj en Esperantaj gazetoj.
Antono LLINÁS BELLVEHIKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto LLLINÁS BELLVEHI Antono
Kategorio:Hispanaj esperantistoj
Laŭ EdE
Antono LLINÁS BELLVEHI (ljinas beljvehi), hispano, ĝis 1921 komercisto, poste ŝtata oficisto. Naskiĝis en la 13-a de septembro 1893 en Santa Coloma de Farners. Esperantisto de 1911, starigis grupojn, verkis artikolojn. Aktiva SAT-ano.
Aldono
Li forpasis en 1993
Miklós BÁNÓEdE
BÁNÓ Miklós (ps. Ĉuvi Lovostan), hungaro, d-ro, inĝeniero. Naskiĝis en la 4-a de januaro 1890 en Miskolc. Perdis la vidpovon en 1915, sed ne ĉesis labori en teknikaj kaj stenografiaj movadoj de l' vidantoj. De 1911 Esperantisto. Propangandisto de La Verda Standardo. Post la milito animo de la Esperanto-movado inter hungaraj blinduloj, fondinto de blindula grupo de HES, akiris plurfoje permeson intense instrui Esperanton en la blindullernejoj. Verkis lernolibron, kritikojn, poemojn, ktp. Unua premio por originata poemo ĉe Katalunaj Floraj Ludoj. Lia edzino, Irén ANTAL, aktiva Esperantistino, kaj ilia filineto trijara: Klara Varma, jam paroletas E-e. Kunlaboranto de la Enciklopedio.
BANO
Michele ARABENOEdE-A > Michele ARABENO
Michele ARABENO, italo. Naskiĝis en la 31-a de marto 1872 en Ĝenovo. E-isto de 1911. Vizitis ekde la sepa UK en Antverpeno ĉiujn aliajn. Ĉe la kongresoj tre konata sub nomo: Onklo Miĉjo. UEA-del. kaj subtenanto de 1913. Tradukis novelojn, rakontojn, sonetojn, monologojn kaj "Devoj de la Homo" de Mazzini, kiu libro estas eldonita en 100 000 e-roj pagita per monkolekto kaj disdonita tra la mondo en 1922. Pro tiu ĉi traduko li ricevis prof. titolon.
HomaranismoEsperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-movado > Homaranismo < Religio
-------
Homaranismo estas la nova nomo kiun la iniciatinto de Esperanto, Ludoviko ZAMENHOF donis ekde 1906 al sia interpreto de la filozofia kaj religia doktrino Hilelismo (1901).
Laŭ la Plena Vortaro "Doktrino postulanta, ke ĉiu rigardu kaj amu ĉiulandajn homojn kiel siajn fratojn."
La alinomigo celis forigi judan trajton kaj maksimume neŭtraligi la koncepton, laŭ la modelo de neŭtrala lingvo kaj neŭtrale homa religio. Tiurilate Zamenhof uzis ankaŭ la vorton neŭtralismo sinonime al homaranismo, kaj neŭtralisto sinonime al homarano.
Pri ĝi, li pledis en aparta "Deklaracio" kaj en aliaj skribaĵoj.
La plej karakterizaj kaj gravaj estas la du unuaj punktoj de la "Deklaracio":
- Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.
- Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉiun ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.
Dietterle en la O. V, (paĝoj 313-343) publikis la tutan materialon kaj aldonis pri Zamenhof interalie: "La tre ideala homaranisma ideo okupis lin dum lia tuta vivo, kaj kiel ŝajnas al mi por li estis ankoraŭ pli grava, ol la tuta ideo de internacia lingvo, kiu evidente servis al li nur kiel vojo al la ideala celo, kiun li esprimis per la preskaŭ sinonimaj vortoj "hilelismo" kaj "homaranismo".
Pro diversaj kaŭzoj li komence timis, publikigi siajn ideojn sub sia nomo:
# pro la politika situacio en la tiama Rusio
# pro tio, ke li antaŭvidis atakojn kaj kritikojn eĉ de la plej fidelaj adeptoj de lia lingva ideo
# ĉar li ne volis, ke oni intermiksu la du por li samcelajn, sed principe diversajn ideojn.
Zamenhof ne sukcesis fondi movadon por Homaranismo, ja tion malhelpis ankaŭ la militeksplodo, sed troviĝis multaj, precipe inter la pacistoj, kiuj simpatiis kun tiu idearo.
Laŭ marksisma vidpunkto la Homaranismo "kapablus nur fuŝi realan komprenon de la ekzistantaj socifortoj." (Drezen, Z, p: 13.)
La plej laika kerno de la homaranismo konsistigis la internan ideon de Esperanto. Iusence la interna "ideo" samsignifas al la (idea, filantropia) [http://www.info-servo.de/celo.htm "celo" de Esperanto].
Vd. ankaŭ la specialan hejmpaĝon pri [http://www.homaranismo.info/enhavo.htm homaranismo], kiu enhavas i.a. homaranisman leksikoneton.
Tiun homaranismon oni nepre ne konfuzu kun tiu de Auguste Comte kaj de la pozitivistoj.
--------
Tiu ĉi artikolo inkluzivigas informon el Enciklopedio de Esperanto.
Kategorio:Novaj religioj
Aleksandr POSTNIKOVGravaj esperantistoj>>Rusaj esperantistoj
Aleksandr' Alekse'jeviĉ PO'STNIKOV ruso, kapitano de Rusa Gvardio (1880-1925). Fama Rusa esperantisto, energia propagandisto de Esperanto. En 1909 li fondis Ruslandan Ligon Esperantan, revivigis la gazeton „Ruslanda Esperantisto“. aranĝis kaj okazigis la unuan Rusian Kongreson de Esperantistoj en 1910 en Peterburgo.
Aristokrato, kavaliro de multaj ordenoj pro partopreno en 28 bataloj dum la Japana Milito, Aleksandr POSTNIKOV estis brila kaj neordinara persono en la Rusia Esperano-movado en la komenco de la 20-a jarcento, sed dum multaj jardekoj tiun nomon kovris la kurteno de prisilentado. Li uzus Esperanton „ankaŭ por la malhonora kontraŭregna agado“ (laŭ esprimo de Ŝirjaev) kaj tio kaŭzis al la plua Esperanto-movado en Rusio tre senteblan ekbaton. En 1911 li estis arestata kaj akuzata pri spionado. La 26-an de aŭgusto 1911 la Juĝistaro de Peterburga Milit-Distrikta Juĝejo deklaris la verdikton. A. Postnikov estis senigita de ĉiuj rangoj, ordenoj, surbrusta akademia signo, posedrajtoj kaj kondamnita al 8-jara bagnado. La Ligo kun siaj filioj estis fermata de la registaro.
Biografio
Aleksandr POSTNIKOV naskiĝis la 23-an de julio 1880 en Kovno en nobela familio. La familio de Alekse'j Postnikov (lia patro), ekskolonelo estis granda: Aleksandr havis kvar fratojn kaj fratinojn (Rigardu Feodor POSTNIKOV).
La patro, dizirante vidi siajn filojn heredantoj de militista dinastio, sendis ilin, unu post alia, en Pskovan Kadetan lernejon. Aleksandr finis tiun en 1897, poste finis la Militan Altlernejon en Pavlovsk, apud Sankt-Peterburgo en 1899. La signojunkro Postnikov elstaris ne nur pro sukcesa studado de artileria merito, sed ankaŭ pro perfekta posedo de fremdaj lingvoj kaj pro verkado de patriotismaj poemoj.
Post finstudo Aleksandr militservis en Transkaŭkazio. En 1900 li trafis la Unuan Orient-Siberian Artilerian brigadon kaj partoprenis la Ĥinujan militiron, enterprenitan de internaciaj trupoj por subpremi la "Bokseran" ribelon.
En 1903 A. Postnikov sukcesis pasi selekton por studentiĝi en la Akademio de la Ĉafŝtabo Pro sukcesa studado A. Postnikov estis honorigita per la surbrusta signo de la Akademio. Krom studado, li ekde marto 1904 ĝis septembro 1905 partoprenis la Rus-Japanan militon Dum tiu milito la subleŭtenanto Postnikov partoprenis 27 batalojn kaj kelkfoje ricevis honorigon de la registaro. En la aĝo de 25 jaroj li ricevas la rangon de stab-kapitano.
Post reveno en Sankt-Peterburgon, A. Postnikov provizore estas roton de la Preobraĵenskij regimento ĝis oktobro 1909. De tie li foriras al rezervo.
Esperanta agado
La E-agadon de A. Postnikov ni povas sekvi ekde 1907. Li laboris tre aktive, multe vojaĝis, propagandis Esperanton en Volga regiono kaj ĉe la bordo de la Nigra maro.
En 1908 dank' al unuiĝo de la Peterburgaj societoj " Espero" kaj " Esperanto" estis fondita la Ruslanda Ligo Esperantista (RLE) Kiel pezidanto de tiu ligo estis elektita A. Postnikov. Aleksandro ankaŭ revivigis la revuon "Ruslanda Esperantisto", farinte ĝin oficiala organo de RLE. En 1909 li reprezentis Ruslandon en la V-a Tutmonda Kongreso de Esperanto (Barcelono, Hispanio).
En 1910, A. Postnikov aranĝis la unuan Rusian Kongreson de Esperantistoj, kiuj kunigis diversajn societojn de Rusujo. En la kongreso partoprenis ankaŭ doktoro L. L. ZAMENHOF. A. Postnikov opiniis, ke por disvastigo de Esperanto tre gravas ricevi subtenon de la regnestro. Li tiurilate atingis kelkajn gravajn sukcesojn: li ricevis dankleteron de la imperiestrino Aleksandra Fjodorovna Romanova pro la donaco (lernolibroj kaj vortaroj de Esperanto), kiun li faris al la grandprincino Olga Nikolajevna; en majo Postnikov aranĝis la decidon de la Ministerio de Komerco kaj Industrio pri sendado de oficiala reprezentanto de la Minesterio al la VI-a Tutmonda kongreso (Vaŝington).
En 1910 Aleksandr POSTNIKOV ankaŭ fondis la "Universalan Ligon". Dum la Vaŝingtona kongreso okazigis unuan kunvenon de ĝi.
Posta sorto
Subite, 28-an de marto 1911 li estis arestata. Post la aresto de la prezidanto de RLE en Peterburgo okazis traserĉoj en la loĝejoj de multaj esperantistoj. Aleksandr POSTNIKOV estis akuzata pri spionado, ĉar en unu el bankoj oni trovis 200-rublan kvitancon kaj konstatis, ke tiun sumon pagis eksterlanda agento.
La 26-an de aŭgusto la Juĝistaro de Peterburga Milit-Distrikta Juĝejo deklaris la verdikton. A. Postnikov estis senigita de ĉiuj rangoj, ordenoj, surbrusta akademia signo, posedrajtoj kaj kondamnita al 8-jara bagnado.
Ruslanda Esperanto-movado tuj distanciĝis de A. Postnikov, nomante lin "hazarda persono en la movado". Sed RLE estis malfermita.
Aleksandr POSTNIKOV estis liberigita aprile 1917 pro Februara revolucio. Li estis amnestiita kiel politika ekzilito.
Post reveno al Petrogrado oni al Postnikov reatribuis la kapitanan rangon, poste en la sama jaro li ricevis la ra | | |