![]() ![]() ![]() |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
ĈinioĈinio (ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó), la Meza Regno, estas la plej granda nacio en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resaniĝas de fremda rego. En la urboj (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo, estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj. Frenezuloj kaj almozuloj ne ofte estas vidataj en grandaj urboj, kiel en Usono. Policanoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed ili ne respektas homajn rajtojn.Geografio kaj loĝantaroNur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj. Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj. Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj). 81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).Provincoj kaj teritoriojKanado- Anhujo Ānhuī - Ĉinghajo Qīnghǎi - Ĉongĉingo Chóngqìng - Fuĝjano Fújiàn - Gansuo Gānsù - Gujĝoŭo Guìzhōu - Gŭangdongo Guǎngdōng - Gŭangŝjio Guǎngxī - Ĝeĝjango Zhèjiāng - Ĝjangsuo Gānsù - Ĝjangŝjio Jiāngxī - Ĝjilino Jílín - Hajnano Hǎinán - Hebejo Héběi - Hejlongĝjango Hēilóngjiāng - Henano Hénán - Honkongo (Ŝianggango) Xiānggǎng - Hubejo Húběi - Hunano Húnán - Interna Mongolio Nèiměnggǔ - Junano Yúnnán - Ljaŭningo Liáoníng - Makao Àomén - Ninŝao Níngxià - Pekino Běijīng - Siĉŭano Sìchuān - Ŝandongo Shāndōng - Ŝanhajo Shànghǎi - Ŝanŝjio Shānxī - Ŝenŝjio Shǎnxī - Ŝinĝjango Xīnjiāng - Tajvano Táiwān (politike sendependa ŝtato ne regata de Ĉinio) - Tibeto Xīzàng - Tjanĝino Tiānjīn La plej grandaj urbojLa nombroj de loĝantoj estas el la jaro 2000.
Etnoj91,9% hanĉina, 8,1% alia: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia, mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio, Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.ReligioOficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato. Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso).ŜtatoLa ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.HistorioVidu ĉe Historio de ĈinioĈinujo en la Enciklopedio de EsperantoĈinujo. Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo. E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai (蔡元培 Cai Yuanpei) forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado. La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y. P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K. C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo en Kanton. Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin, Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow. La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922-23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo. Samtempe reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fudan-Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow. Intertempe la movado en Kanton montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado, fondis E Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa propagando. Okazis grandioza Z festo en 1926. Granda procesio tra la urbo. Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo. 800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en 1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj, gazeto Kantona E-isto en 1931. En 1929 nova centro ekstariĝis en Hankow. La movado venas preskaŭ subite, kun neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco. Pioniroj. Tikos Fang, Fu-Picing, k. a. La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la translokigo de la ĉefurbo al Nanking. Sed estas reviviĝo en 1931; granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Chinkiang (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en Sui-Yuen (pioniro Wang Si-ĉaŭ). Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tai-yuen, Foo-chow, Lienping, Ning-po, Soo-chow, Cheng-tu, Tsi-nan, Tsmgtao, Amoy, Shen-si, Yun-nan, Nanking, Chang-sha, Shaoshin, Chun-chow, Swatow kaj en la universitatoj de Ching-Hua, Nan-Kai, Hu-Nan kaj ankaŭ en la arsenalo de Han-Yang. Fondiĝas ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj flugfolioj. Estas reprezentitaj la int. organizaĵoj de E. Registara subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton al Int. E konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kanton E Instituto por du klasoj; la centra komitato de Kuo-Min-Tang malfermas E fakon en sia eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de E pere de Komitato de Int. Rilatoj (Nanking), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio. Shanghai, Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Ĉinujo. WON KENN.Literaturo- Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994. La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a. Vidu ankaŭ- Listo de urboj de Ĉinio - Landnomoj - El Popola Ĉinio - Ĉiang Kai-ŝek - Diaoyu-Insularo - Dramo en Ĉinio - [http://www.chinareport.com.cn/18s/01/index.htm koncize pri Ĉinio] als:Volksrepublik China ja:中華人民共和国 ko:중화인민공화국 ms:Republik Rakyat China simple:People's Republic of China th:สาธารณรัฐประชาชนจีน zh-cn:中华人民共和国 zh-min-nan:Tiong-hoâ Jîn-bîn Kiōng-hô-kok zh-tw:中华人民共和国 EsperantoĈi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.Specifaj trajtojLa strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo. VortprovizoLa vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.Etimaj ekzemploj- el latinidaj lingvoj: - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko - el la itala: ĉielo, fari, voĉo - pluraj: facila, fero, tra, verda - el ĝermanaj lingvoj: - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro - el slavaj lingvoj: - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto - el la rusa: barakti, serpo, vosto - pluraj: klopodi, krom, prava - el pliaj hindeŭropaj lingvoj - el la greka: kaj, biologio, politiko - el la litova: du, ju, tuj - el sanskrito: budho, nirvano - el aliaj lingvoj - el la samea: boaco - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno - el la ĉina: toŭfuo Principoj de la vortelektoLa tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina - abituriento laŭ germana kaj rusa - ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj - funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto. Specifaj vortoj en EsperantoNe ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdoAlfabeto kaj ortografioLa literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ. - 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u. - 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux. LingvoevoluoKvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea - arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono) - nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj - evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio - uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r. - ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj - pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta - evito de kompleksaj verboformoj - uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. ( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata. ( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto. ( - ) Uzebla nur por la tria persono. ParolantaroLa nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn. MovadoLa ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.KulturoEsperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.Famaj aŭtoroj de verkoj en EsperantoAnkaŭ viduEsperanto kaj internacia uzo por pagata laboro?Esperanto kaj firmaoj- KAVA-PECH Eksteraj ligoj- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj - [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA] - [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj - [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero). - [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"] Kritikoj- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve) - [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí SIFOKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S EdE-S SIFO, ĉino, verkisto, la unua anarkiisto en Ĉinujo. Naskiĝis en 1884 en Kantono, mortis pro malriĉeco, neflegita dum la malsano en la 27-a de marto 1915 en Ŝanhajo. Partoprenis de sia junaĝo politikan revolucion por renversi la Manchu-dinastion. Bombatencis Manchu admiralon en Kantono, 1907; malsukcesis; perdis sian maldekstran brakon; en malliberejo dum 3 jaroj. Multe verkis. Helpis sukcesigi la revolucion; rezignis altan ŝtatoficon; sin turnis por socia revolucio. Adepto de la doktrinoj de Tolstoj kaj Kropotkin. Fondis „Konsciencan Grupon“ kun vivreformaj principoj. (vegetara, senservista, senedzeca ktp). Esperantisto de 1912. Kunfondinto de Esperanto Asocio en Ŝanhajo. En 1913 eldonis ĉiusemajnan ĉinan Esperanto-gazeton „La Voĉo de la Popolo“. Fariĝis mem redaktoro, kompostisto kaj presisto kaj predikis anarkiistan komunismon.Gerrit Paulus de BRUINEdE-B Gerrit Paulus de BRUIN (brojn), nederlandano, kontoristo. Naskiĝis en la 3-a de oktobro 1895 en Roterdamo. Fabriklaboristo de la 12-a ĝis 21-a jara aĝo. Lernis E-n en 1912-13. Publikigis artikolojn speciale en laboristaj gazetoj. Kompilis Historion de la laborista E-movado ĝis 1914 (La Nova Epoko, 1931). Aŭtoro de Gvidilo tra la Esperanto-movado, 1933 kaj de nia lingva propaganda broŝuro. Propagandis por SAT en Nederlando de 1922. Gvidis la Nederlandan Laboristan E-Servon 1922-25. Sekr. kas. de Laborista Ekzamena Komitato. Kunlaboris al SAT-eldonaĵoj. Celkunlaboranto de la Enciklopedio.Verkoj- Gvidilo tra la Esperanto-movado, 1933 - La laborista esperantista movado antaŭ la mondmilito, SAT, 1936 BRUIN Gerrit BRUIN Gerrit Maksimiliano BLASSBERGEdE-B Maksimiliano BLASSBERG, polo, kuracisto en Krakovo. Naskiĝis en la 28-a de aprilo 1875. Aŭtoro de pli ol 60 medicinaj verkoj en lingvoj pola, germana kaj Esperanta. Esperantisto de 1912. Kelkajn jarojn estrarano de Esperanto-Grupo. Ĉefa Esperanta agado sur profesia kampo. Estis prezidanto de TEKA kaj ĝia honora ano. Artikoloj en la antaŭmilita Kuracisto, Internacia Medecina Revuo, Esperanto, Literatura Mondo.Helmi DRESENHelmi DRESEN [drezen] (naskiĝis la 4-an de julio 1892 en Kolgo, mortis dum la Dua Mondmilito), estonino. Esperantisto de 1912. Fratino de Hilda DRESEN. DRESEN, Helmi DRESEN, HelmiCarl Adolph HVORSLEVEdE-H Carl Adolph HVORSLEV (vorsleŭ), dano, instruisto de natursciencaj fakoj en Aarhus. Naskiĝis en la 10-a de junio 1880 en Rindsholmo. Esperantisto de 1912. Energia propagando skriba kaj buŝa. Estrarano de la loka grupo kaj landa societo. Ano de la ekzamena komisiono.ŜanhajoGeografio > Azio > Ĉinio > Ŝanhajo < Urboj Urboj] Ŝanhajo (ĉine: 上海, pinjine: shàng hǎi) estas la plej granda urbo de Ĉinio kaj situas ĉe la delto de Ĉang Ĝjang. La ĉinaj mallongigoj de Ŝanhajo estas Hù (滬 or 沪) kaj Shēn (申). La nomo Ŝanhajo signifas "sur la maro" aŭ "sur la maron". Ŝanhajo estas unu el la kvar municipoj, kiuj havas la statuson de provinco. Ĉang Ĝjang Ŝanhajo estas urbo kaj provinco en Ĉinio kie LU Ŝi-Ŝin fondis Esperanto-Asocion en 1912.HistorioAntaŭ la urbo de Ŝanhajo, ĝi nomis sin Songliang--parto de la urbo de Suĝoŭo. Tio estis mil jaroj antaŭen. Muroj konstruiĝis en 1553 post Jesuo Kristo, kaj tio estis la komenco de la urbo de Ŝanhajo. Tamen, antaŭ la 19-a jarcento, la urbo ne enhavis multe da grandajn artaĵojn, kiel aliaj ĉinaj urboj. Antaŭ la jaro 1927 Ŝanhajo estis en la provinco de Ĝjangsuo (ĉefurbo Nankino). La rolo de Ŝanhajo grandiĝis dum la 19-a jarcento, ĉar li estis bone trovita por la Okcidento.EkonomioŜanhajo estas la ekonomia centro de Ĉinio. Ĝi konkurencas kun Honkongo; la lasta havas pli bonan juran sistemon kaj pli grandajn bankojn, sed la unua havas pli bonajn ligojn kun la ĉina registaro.ArĥitekturoLa arĥitekturo de Ŝanhajo estas fama. Ĝi ankaŭ havas unu el la plej modernaj transportaj sistemoj de la mondo. La plej alta konstruaĵo de Ĉinio estas en Ŝanhajo.Eksteraj ligiloj- [http://www.smartshanghai.com shanghai .... cultur - nightlife - dining] http://www.china.org.cn/esperanto/2429.htm Kategorio:Urboj de Ĉinio ja:上海 ko:상하이 ms:Shanghai th:เซี่ยงไฮ้ zh-min-nan:Siōng-hái BraziloGeografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo -------- Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco. ---- Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko) Areo: 8.456.510 km² semotaŭga: 5 % Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso) % urbana: 81 % (2000) homoj po kv. km: 20,4 (2000) homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000) kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso) naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso) mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso) migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso) mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso) infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso) meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Braziljo La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo Lingvoj: la portugala (oficiala), hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon. alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso) Registaro: demokratio. sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio Organizoj: UNO (1945) konstitucio: la 5-an de oktobro 1988 Ekonomio: 270 Gd (1998, takso) po kapo: 1,56 kd (1998, takso) kreskado en procento: 0,8% (1999, takso) inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994) senokupa: 7,5 % (1999) Valuto: 1 realo (R$) Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo. ---- right Subŝtatoj: 1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto Esperanto-MovadoVidu- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito) - Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito) Vidu AnkaŭHistorio de Brazilo Igŭacuo Itajpu Listo de urboj de Brazilo Prezidento de Brazilo Landnomoj Brazila ekstera politikoEksteraj ligoj[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo] [http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle. [http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo]; ! fiu-vro:Brasiilia ja:ブラジル ko:브라질 ms:Brazil simple:Brazil th:ประเทศบราซิล zh-min-nan:Pa-seVenezueloLa Bolivara Respubliko de Venezuelo (Hispane: República Bolivariana de Venezuela) estas tropika lando situanta en la norda marbordo de Sudameriko. Ĝiaj landlimoj estas: norde la Kariba Maro kaj la Atlantika Oceano, Gujano oriente, Brazilo sude, kaj Kolombio okcidente. Norde, ne malproksime de la Venezuela marbordo troviĝas ankaŭ la karibaj insuloj de Arubo (Nederlando) kaj Trinidado kaj Tobago. La nomo de la lando estis inspirata de Amerigo Vespucci en 1499, dum lia esplorado de la nordokcidenta marbordo (konata hodiaŭ kiel la Golfo de Venezuelo), kune kun Alonso de OJEDA. La skipo observis vilaĝojn de la indiĝenoj, kiuj havis la domojn super la akvo, apogitaj sur stangoj. Por Vespucci, ĉi tio estis klara rememoro al la urbo Venecio. La eltrovita regiono estis baptita kiel Venezuela, kio signifis Eta VenecioHistorioLa lando estis loĝata antaŭ 1492 de diversaj disaj triboj de indianoj, ne unuigitaj kiel en aliaj regionoj de Sudameriko. La konkero farede la Hispana Imperio estis sufiĉe rapida, kvankam komence nur la marborodo estis koloniata. La sendependeco de la lando estis atingita kaj agnoskita en 1821, kvankam en la unuaj jaroj la nuna lando formis parton de la Konfederacio de la Granda Kolombio. En la luktoj de sendependiĝo ludis grandan rolon la nacia heroo Simón BOLÍVAR. La historio de la sendependa lando dividiĝas komune en kvin periodojn, la kvin respublikojn. La Kvina Respubliko naskiĝis post la nova konstitucio de 1999 favorita de la nuna prezidento Hugo CHÁVEZ. En 2004 okazis kontraxuregitaraj protestoj, apogitaj de Usono. La 4-an de decembro 2005 okazis parlamentaj balotoj, kiujn bojkotis la opoziciaj partioj. la partoprenanto estis 25%, komparante al la pli fruaj 50-60% (2000 kaj 2002). Partio de Chavez (Movado por la Kvina Respubliko) akiris 114 (68%) el la 167 sidejoj de la Nacia Asembleo. La balotojn diris korekta ĉiu lando de la Tero, krom Usono.Teritoria organizadoVenezuelo estas respublika lando, dividita en 23 ŝtatoj, la Federa Distrikto (la urbo de Karakaso), 72 federaj dependaĵoj (insuloj kaj insuletoj) kaj la teritorio de la Esekiba Gujano (Guayana Esequiba) (areo reklamata de Venezuelo). Ŝtatoj:- Amazonio - Anzoátegui - Apure - Aragua - Barinas - Bolivaro - Carabobo - Cojedes - Delta Amacuro - Falcón - Guárico - Lara - Mérida - Miranda - Monagas - Nueva Esparta - Portuguesa - Sucre - Táchira - Trujillo - Vargas - Yaracuy - Zulia Vidu apartan artikolon Teritoria organizado de Venezuelo Vidu ankaŭ Listo de urboj de Venezuelo Kategorio:Venezuelo ja:ベネズエラ ko:베네수엘라 ms:Venezuela simple:Venezuela th:ประเทศเวเนซุเอลา zh-min-nan:Venezuela Lingvo KosmopolitaLingvo Kosmopolita estis proponata de René de SAUSSURE en 1912 kiel reformo al siaj antauaj projektoj. Ŝanĝoj kompare kun Esperanto: esis anstataŭ estis, cienco anstataŭ scienco, interaltre anstataŭ interalie, ey anstataŭ kaj, ktp. ---- Especimeno: I fari talon progreson la cienco sukcesis per la uzado di multan naturanan produktaton, nekonocitan da lan antikun; interaltre kaŭchuko ey gutaperko esis ey restas ankore un nun nedispenseblan por ol Kategorio:EsperantidojFraternitatoFraternitato (Fraternitat, "Frateco" en kataluna lingvo) estas internacia planlingvo proponita de Del Monaco en 1912. Ĝi estas projekto tre simila al Romanaï. Eble estas eŭroklono. kategorio:eŭroklonoĈinioĈinio (ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó), la Meza Regno, estas la plej granda nacio en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resaniĝas de fremda rego. En la urboj (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo, estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj. Frenezuloj kaj almozuloj ne ofte estas vidataj en grandaj urboj, kiel en Usono. Policanoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed ili ne respektas homajn rajtojn.Geografio kaj loĝantaroNur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj. Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj. Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj). 81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).Provincoj kaj teritoriojKanado- Anhujo Ānhuī - Ĉinghajo Qīnghǎi - Ĉongĉingo Chóngqìng - Fuĝjano Fújiàn - Gansuo Gānsù - Gujĝoŭo Guìzhōu - Gŭangdongo Guǎngdōng - Gŭangŝjio Guǎngxī - Ĝeĝjango Zhèjiāng - Ĝjangsuo Gānsù - Ĝjangŝjio Jiāngxī - Ĝjilino Jílín - Hajnano Hǎinán - Hebejo Héběi - Hejlongĝjango Hēilóngjiāng - Henano Hénán - Honkongo (Ŝianggango) Xiānggǎng - Hubejo Húběi - Hunano Húnán - Interna Mongolio Nèiměnggǔ - Junano Yúnnán - Ljaŭningo Liáoníng - Makao Àomén - Ninŝao Níngxià - Pekino Běijīng - Siĉŭano Sìchuān - Ŝandongo Shāndōng - Ŝanhajo Shànghǎi - Ŝanŝjio Shānxī - Ŝenŝjio Shǎnxī - Ŝinĝjango Xīnjiāng - Tajvano Táiwān (politike sendependa ŝtato ne regata de Ĉinio) - Tibeto Xīzàng - |