:: wikimiki.org ::
| 1913 |
1913Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1913
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1913 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 9-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno.
- 5-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- 2-a Tutruslanda Esperanto-Kongreso.
- 29-a de oktobro leĝo permesas nedevigan istruon de Esperanto en oficialaj lernejoj de urbo Rio-de-Ĵanejro.
- Lazar SHANTJA unua Esperantisto en Albanio.
- "Tra la Loko Ensorĉita" publigita de Ivan ŜIRJAEV.
- Zamenhof publikigis Deklaracion pri homaranismo.
- Lidja ZAMENHOF, Pedro CASAS, Saldanha Jorge de CARREIRA kaj Josef BURGER eklernis Esperanton.
- Jiří František CHALOUPECKÝ pasis al Ido.
- Planlingvoj Lingvo Cosmopolita, Viva kaj Domnio publikitaj.
Naskiĝoj
- Ulf RIBERS
- José DUTRA MENDES
- Štěpán URBAN
- Georges JUNIER
- Jaroslav MAŘÍK
- Egiptio: Albert COSSERY
- Hispanio : Angel Figuerola AUQUE
- 25-a de februaro: Germanio: Gert FRÖBE
- 26-a de februaro: Germanio: Hermann LENZ
- 27-a de februaro: Usono: Irwin SHAW
- 10-a de aprilo: Germanio: Stefan HEYM
- 3-a de majo : Usono : William Motter INGE
- 10-a de oktobro : Claude SIMON
- 2-a de novembro: Usono: Burt LANCASTER
- 5-a de novembro: Hindio: Vivien LEIGH
- 17-a de novembro : Albert CAMUS
- 22-a de novembro : Anglio: Benjamin BRITTEN
- 11-a de decembro : Jean MARAIS
Mortoj
- Brazilo : Santos : CAMPOS SALLES
- 22-a de februaro:Ferdinand de SAUSSURE
- 25-a de majo : Gábor BÁLINT
- 10-a de julio: Mikolas ALES
- 10-a de aŭgusto: Johannes LINNANKOSKI
- 29-a de septembro: Rudolf DIESEL
----
1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Mortoj
- 10-a de julio: Mikolas ALES
- 10-a de aŭgusto: Johannes LINNANKOSKI
- 29-a de septembro: Rudolf DIESEL
----
1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1913年
ko:1913년
simple:1913
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
20-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jaroj:
ja:20世紀
ko:20세기
simple:20th century
Normala jaro komenciĝanta merkredeNormala jaro komenciĝanta merkrede.
Ĉi tiaj jaroj estas (laŭ gregoria kalendaro):
1586 1597 1603 1614 1625 1631 1642 1653 1659 1670 1681 1687 1698 1710 1721 1727 1738 1749 1755 1766 1777 1783 1794 1800 1806 1817 1823 1834 1845 1851 1862 1873 1879 1890 1902 1913 1919 1930 1941 1947 1958 1969 1975 1986 1997 2003 2014 2025 2031 2042 2053 2059 2070 2081 2087 2098 2110 2121 2127 2138 2149 2155 2166 2177 2183 2194
Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je lundo
Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je dimanĉo
kategorio:Kalendaro
Bernoright
Berno (germane Bern, france Berne [beĥn], itale kaj rumanĉe Berna) estas kantono kaj ties ĉefurbo en Svislando. Samtempe Berno estas la ĉefurbo de Svislando. Loĝantaro: 125'000 (urbo), 950'000 (kantono). Areo: 5'959 km².
Esperanto-movado
En Berno okazis la Universala Kongreso en 1913.
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Svislando
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto B
als:Bern
ja:ベルン
Brazila Kongreso de EsperantoBrazila Kongreso de Esperanto estas ĉiujara nacia kongreso de Esperanto de Brazilo kiu okazas ekde 1907.
Rio-de-ĴanejroGeografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo > Rio-de-Ĵanejro < urboj >
----
- Situo: 22° 54’ sude, 40° 20’ okcidente
- Areo: 1.261 km2
- Horzono: GMT-3h
- Loĝantaro: ĉirkaŭ 11.000 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
GMT
Rio de Ĵanejro, portugalligve: Rio de Janeiro /Riŭ djĵan'ejrŭ/, regione [ĥiŭ: ĝjĵan'ej:rŭ], mallongigo de "Mui Heróica e Leal Cidade de São Sebastião do Rio de Janeiro", estas la ĉefurbo de la ŝtato de Rio-de-Ĵanejro (Rio-de-Ĵanejrio) kaj estis ĉefurbo de Brazilo de 1763 ĝis 1960. De 1808 ĝis 1820 ankaŭ ĉefurbo de Portugalio. Ĝi estas nomigita "Urbo Mirinda" (Cidade maravilhosa), ĉar lia belega situo ĉe la Gŭanabara golfo kaj inter grandiosaj montoj. La plej fama de tiuj montoj estas la "sukerpano" (Pão de Açúcar). Antaŭe ĝi estis, krom ĉefurbo, la plej granda urbo de Brazilo, kultura kaj ekonomia centro. Hodiaŭ urbo Rio-de-Ĵanejro estas iom dekadenta, ne nur ne estas plu ĉefurbo, sed ne estas plu la plej granda urbo de Brazilo, eĉ ne la ekonomia centro. Kulture, ĝi devas dividi spacon kun San-Paŭlo, kaj Salvadoro.
Historio
Rio de Janeiro estis fondita la 1-a de marto 1565 proksime de vilaĝo "Carioca" (Domo de la Brankulo en indiĝena lingvo). 1565
- Naskiĝurbo de Petro la 2-a (imperiestro de Brazilo) kaj Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO.
- Baggi de ARAUJO propagandis Esperanton tie.
Kategorio:Urboj de Brazilo
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí
AlbanioGeografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Albanio
----
Dosiero:al.gif
Albane Shqiperia [ŝĉipria]
Lando en Balkana duoninsulo, inter Grekio, Serbio kaj Montenegro, Makedonio kaj Adriatiko.
- Landkodo: AL.
- E-nomo: [a] Albanujo; [o] Albana Respubliko.
- Nacia nomo: [o] Republika e Shqiperise.
- Etimologio: la nomo en albana lingvo signifas "aglo".
- Areo: 28.748 kv.km.
- Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Alfred MOISIU (2003).
- Leĝdona organo: Kuvendi Popullor (parlamento, 140 membroj).
- Ĉefurbo: Tirano (560 mil).
- Urboj: Enver Hoĥa (72 mil), Ŝkodro (71 mil), Elbasan (70 mil).
- Adm. divido: 36 distriktoj kaj 1 municipalitato (Rreth).
- Loĝantaro: 3.490 mil (2000).
- Etnoj:: Albana Grupo
- Ŝtatlingvo: albana.
- Kredantoj: islamanoj 60%, katolikoj 10%, ortodoksuloj 20%.
- Nacia festo:28-a de novembro - tago de deklaro de sendependeco (1912);
- Monunuo: Leko (=100 kintaroj).
- Eksporto: fero, gaso, nafto, frukto, legomaro.
- Perkapa GNP: 670 $.
- Organizoj: UNO (1955)
- Historio: En 1992 estis malpermesita totalisma reĝimo kaj komunista partio. Iamaj gvidantoj estis prezentitaj al la juĝistaro. En 1997 opoziciuloj provis ekposedi ŝtatpotencon per amasaj malordoj kaj milita kontraŭstaro.
- Heredaĵo: ruinoj de Butrint, urbo-muzeoj: Berat kaj Girokastra.
Esperanto en Albanio
El EdE-A
La unua esperantisto estis Lazar Shantja en Skutari (Shkodra) en 1913. (v. ,E' 1914, p: 22-23). Unua lernolibro aperis en 1928. Esperantlingva verko pri Skanderbeg estis eldonita en 1929, 144 p., ĝin kompilis Cuk Simoni. Laŭ la statistiko de Dietterle, en la lando troviĝis nur 6 E-istoj. En 1933 UEA-delegito nur en Skutari. En la raporto de la Ligo de la Nacioj estas legeble, ke la albana registaro en 1922 enkondukis devigan instruadon de E en la duagradaj lernejoj, sed tiu detalo ŝajnas esti eraro aŭ mistifiko.
----
Informoj pri Esperanto-albana(j) vortaro(j)
vidu ankaŭ
- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj
Ekstera ligo
- [http://www.esperanto.be/fel/2004/008097.html Bardhyl SELIMI: ALBANIO: Adriatika marbordo] Monato (gazeto) (2004/1, p. 20)
Kategorio:Albanio
als:Albanien
fiu-vro:Albaania
ja:アルバニア
ko:알바니아
ms:Albania
roa-rup:Albanii
simple:Albania
th:ประเทศแอลเบเนีย
zh-min-nan:Shqipëria
Ivan ŜIRJAEVEdE - Ivan Grenadieviĉ ŜIRJAEV - rusaj
Ivan Grenadieviĉ ŜIRJAEV (ps. Ivan Malfeliĉulo) (naskiĝis 11-an de aprilo 1877 en Vetereja, gubernio Jaroslavl - mortis 23-an de oktobro 1933) estis rusa instruisto, post 1904 vilaĝa pastro en Vologda. Post lia morto pastro K. M. Kolobaŝkin okazigis diservojn en Esperanto je lia rememoro en la preĝejo de Lomigory (6-a de novembro, 11-a de novembro, 1-a de decembro).
Ŝirjaev fariĝis esperantisto en 1895 kaj dum sia tuta vivo seninterrompe uzis Esperanton, partoprenis la literaturajn konkursojn de SFPE, La Ondo de Esperanto, Internaciaj Floraj Ludoj ktp. Li kunlaboris al L' Esperantiste, Lingvo Internacia, La Lumo, La Ondo de Esperanto, Literatura Mondo ktp.
Originalaj verkoj:
:Sen titolo (eble la unua romano verkita en Esperanto, sed eldonita nur en 1995)
:Sep rakontoj (1906)
:La ciganino (1907), rakonto en brajla preso
:Tra la loko ensorĉita (1913)
:Forta impreso (1914)
:Peko de Kain (1933)
Gravaj tradukoj restis en manuskripto:
:Fratoj Karamazov de Fjodor DOSTOJEVSKIJ
:Milito kaj paco de Lev TOLSTOJ
:Liturgio laŭ la ordo de Sankta Johano Orbuŝulo
Al li apartenas ankaŭ grava iniciato:
dum daŭro de kelkaj jaroj ĝis majo 1930 li kompilis 2092 alfabete ordigitajn artikoletojn kaj artikolojn sub titolo "Esperanto-Enciklopedio". Tiu ĉi laboraĵo fariĝis la kerno de la Enciklopedio de Esperanto (Budapest 1933)
kaj pro siaj meritoj li ricevis la titolon iniciatinto-ĉefredaktoro.
ZamenhofPluraj homoj havas aŭ havis la familian nomon Zamenhof:
- La iniciatinto de Esperanto
- L. L. ZAMENHOF
- Edzino de Ludoviko
- Klara ZAMENHOF
- Gefiloj de Ludoviko
- Adamo ZAMENHOF
- Leono ZAMENHOF
- Lidja ZAMENHOF
- Bofilino de Ludoviko
- Wanda ZAMENHOF
- Nepo de Ludoviko
- Louis-Christophe ZALESKI-ZAMENHOF
- Frato de Ludoviko
- Felikso ZAMENHOF
- Frato de Ludoviko
- Henryk ZAMENHOF
- Nevino de Ludviko
- Romana ZAMENHOF
- Nevo de Ludoviko
- Stephen ZAMENHOF
- Nepino de kuzo de Ludoviko
- Zoja M. ZAMENHOF
- Nepo de kuzo de Ludoviko
- Lev Miĥajloviĉ ZAMENHOF
Kompleta verko pri ĉiuj Zamenhofoj: "La familio Zamenhof" de Zofia Banet FORNALOWA, postparolo de Giorgio SILFER, eldonis LF-koop, 2000.
Ankaŭ vidu: Grava esperantisto
Eksteraj ligoj
- [http://nikst.boom.ru/Esperante/zmz.htm Zoja Miĥajlovna Zamenhof] : Pri geparencoj de L. L. ZAMENHOF en Rusio.
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr51/nomata.html Kiel estis nomata Zamenhof ?] de N. Z. MAIMON
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z
EdE-Z
----
Zamenhof. Verkis Ernest DREZEN, SAT, 1929, 49 p. Enhavo: Z-a junaĝo. La interna ideo. Sionismo. Religiaj konceptoj, Idealismaj kontraŭdiroj, Personeco, Lasta tragedio de Z. - La principoj de racia gramatiko kaj de int. vortaro. Z kiel filologo. Kolektivismo en la kreado de la lingvo. Z kaj reformoj en E. Lingva unueco de E-istoj, ktp.
Deklaracio pri homaranismoEdE-D
Deklaracio pri homaranismo. De Zamenhof 1913, 14 p. "Li ne nasku al matura Esperanto malpli aĝan fraton, kiu deprenas de la amata unuanaskito la patrajn karesojn." ktp. (N. K., L. 1. 1913, p: 469.)
Lidja ZAMENHOFGravaj esperantistoj - Esperantlingva literaturo
----
Lidja ZAMENHOF, la plej juna filino de la iniciatinto de Esperanto, L. L. ZAMENHOF, naskiĝis je la 29-a de januaro 1904, estis murdita en la nazia ekstermejo Treblinka iam post somero 1942.
Vivo
Lidja ZAMENHOF lernis Esperanton kiel 9-jara knabino. En la aĝo de 14 jaroj ŝi jam pretigis tradukojn el la pola literaturo, kelkaj jarojn poste aperis ŝiaj unuaj publikigaĵoj. Fininte en 1925 sian universitatan studadon de juro, ŝi fordonis sin tute al la laboro por Esperanto. En la sama jaro dum la 17-a Universala Kongreso en Ĝenevo ŝi konatiĝis kun bahaismo. Lidja ZAMENHOF fariĝis sekretariino de la homaranisma Esperanto-Societo Konkordo en Varsovio kaj ofte aranĝis paroladojn kaj kursojn. Ekde la viena UK en 1924 ŝi ĉeestis ĉiun Universalan Kongreson. Kiel cseh-metoda instruistino de Esperanto Z. faris propagandan vojaĝon kaj gvidis en diversaj landoj multajn kursojn.
Ŝi aktive kunlaboris en la Studenta Esperanto-movado; en la Internacia Studenta Ligo, en UEA, Cseh-Instituto kaj en la bahaa movado. Krome Z. skribadis por la ĵurnalo Literatura Mondo, precipe studojn pri la pola literaturo, kaj kontribuis ankaŭ al Pola Esperantisto, La Praktiko, Heroldo de Esperanto kaj Enciklopedio de Esperanto.
Tre konata estas ŝia traduko de "Quo vadis", verko de Sienkiewicz, publikigita en 1933.
En la jaro 1937 ŝi iris al Usono por pli longa restado. En decembro 1938 ŝi devis forlasi Usonon ĉar ties enmigroservo (Immigration Service) ne plilongigis ŝian restadopermeson pro kontraŭregula "pagita laboro" por esperantokursoj. Postrevene vojaĝante tra sia hejmlando ŝi instruis pri Esperanto kaj bahaismo.
Poste sub la germana okupada reĝimo ŝi estis arestita kaj malliberigita en la geto de Varsovio. Tie ŝi klopodis helpi al aliaj havigi medicinon kaj nutraĵojn. Finfine ŝi estis transportita al tiel nomata "koncentrejo" (fakte:ekstermejo) en Treblinka, kie ŝi estis murdita iam post la somero de la jaro 1942.
Rememoro
Je ŝia memoro kaj honoro en decembro 1995 okazis speciala kunveno en Jewish Holocaust Museum en la usona ĉefurbo Vaŝingtono. La aranĝaĵo atentigis pri la klopodoj de esperantistoj savi persekutitajn judojn dum la Dua Mondmilito.
Verkoj
- Tradukaĵoj:
#la ampleksa libro pri Bahaismo: „Baha' u'llah kaj la Nova Epoko“ de John Ebenezer ESSLEMONT;
#„Parizaj Paroladoj de Abdul Baha“;
#„Iridiono“ de l' klasika pola aŭtoto Zygmunt KRASIŃSKI;
#noveloj de B. Prus;
#„Quo Vadis“, de Henryk SIENKIEWICZ;
- Originalo:
- „Homo, Dio, Profeto“.
Literaturo pri Z.
Ŝian vivon kaj agadon priskribis Isaj DRATWER en la libro "Lidia Zamenhof. Vivo kaj agado" kaj anglalingve Wendy HELLER en "Lidia. The life of Lidia Zamenhof, Daughter of Esperanto". Ankaŭ ampleksa ĉapitro de la libro "La familio Zamenhof" de Zofia BANET-FORNALOWA estas dediĉita al Lidia ZAMENHOF. Informojn pri ŝi donas ankaŭ pluraj publikigaĵoj de Bahaa E-movado kaj pluraj aliaj artikoloj.
La dokumenta dramo "Ni vivos!" de Julian MODEST bildigas la sorton de la familio Zamenhof en la varsovia geto.
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z
Saldanha Jorge de CARREIRAEdE-C - Portugala esperantisto
Saldanha Jorge de CARREIRA (karejra), portugalo, bankoficisto. Naskiĝis en la 12-an de januaro 1887, mortis la 7-an de februaro 1970 pro aŭtoakcidento).
Esperantisto de 1913. Li estis la unua Esperantista oficiro, kiu havis la permeson oficiale uzi la Esperantan distingilon sur sia maniko. (1917). Dum la milito en la tranĉeoj de Fauquissart li nomis la koridoron paralelan al la unua tranĉeo Zamenhof-Esperanto-Avenuo. Lia komandanto en sia verko: "En la centra roto estas du kuriozaj figuroj, du vicleŭtenantoj. Unu, Saldanha Carreira, malgrandeta, maldika, ĉiam modera, montrante ion samtempe malgajan kaj malsanan. Li havas la Esperantan pasion, kiu devigas lin eĉ propagandi al la serĝentoj, kun kiuj li parolas kaj al kompatindaj mallertaj soldatoj, kiuj lin rigardas surprizataj ktp. Li helpis starigon de PEA. De 1932 malfermis dialogan kurson kaj serion da paroladetoj pri Esperanto ĉe Radio Stacio CT IAA-Lisbono. LK de 1930, Ĉefdelegito de UEA. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. (laŭ EdE)
Dum multaj jaroj li estis kvazaŭ la personigo de Esperanto en Prtugalujo. Li lernis la lingvon en 1913 kaj klopodis disvastigi ĝin eĉ en militaj tranĉeoj. Li estis unu el la fondintoj de Portugala Esperanto-Asocio, ĉefdelegito de UEA de 1932 ĝis 1949, iama membro de la Lingva Komitato kaj kunaŭtoro de sukcesa lernolibro "Curso Elementar de Esperanto". En 1951 la Komitato de UEA nomis lin Honora Membro de la Asocio. Li gvidis diversajn kursojn, interalie en lisbona radio-stacio (1932), kaj li estis unu la ĉef-kunlaborantoj de "Enciklopedio de Esperanto" (1933-34). Ĉiujn Esperantajn librojn de sia riĉa biblioteko li postlasis al la Biblioteko de UEA, "honore al d-ro Edmond Privat". (laŭ E 775)
Verkoj
- Curso elementar de Esperanto (1919)
- Esperanto al infanoj (1967)
- Li kaj mi
- Gramática aplicada (1916)
- Historio de Esperanto en Portugalujo: kelkaj notoj por kompleta studo (1953)
Tradukoj
- Einstein, Leopold: Esperanto? : A idéia de uma lingua aŭiliar internacional desde Leibniz até hoje (Trad. de Saldanha Carreira e Mário de Caires, 1942)
- Nascimento, Manuel do: Nenio grava
Josef BURGEREdE-B
Josef BURGER, (ps, Kastelano), germano, karbministo. Naskiĝis en la 21-a de julio 1881 en Clarenthal-Saarbrücken. Esperantisto de 1913. Militservis 3 jarojn, varbis kaj instruis Esperanton ĉie, eĉ en la tranĉeo. Postmilite multaj kursoj en Essen kaj ĉirkaŭaĵo. De 1921 ano de SAT, poste de ties Literatura Sekcio. Gvidis internacian korespondadon en Esperanto por la Proleta Liberpensula Asocio en la Ruhr-regiono. Verkis kaj mem eldonis lernolibron germanlingvan por infanoj, 1926. Socialista poeto. Liaj kantoj, poemoj, rakontoj kaj artikoloj abundas en la SAT-organo kaj LEA-eldonaĵoj. Fekunda kantisto de aktualaĵoj. Li preferas la formon de kantoj, en kiuj li esprimas sin senpere, ne miskompreneble per simplaj vortoj. Li ne estas amiko de la poeziaj bombastoj, sed la ioman sekon de liaj ofte satirecaj versoj rekompencas tiuj socialistaj instruoj kaj profundaj pensoj, per kiuj plenas liaj strofoj. Ankaŭ en la rakontoj li montras nenian emon al romantiko kaj sentimentalismo. Li ĉiam instruas kaj semadas socialismon. De marto 1933 elmigrinto el Germanujo. EMBA.
Li mortis en 1970.
BURGER Josef
Jiří František CHALOUPECKÝĈeĥaj esperantistoj
Jiří František CHALOUPECKÝ (1890-1922) estis ĉeĥa esperantisto, fondis (1911) Laboristan Unuiĝon Esperantistan en Prago, fakon de socialdemokratia Laborista Akademio, kaj klasbatalan gazeton La Kulturon en 1912. En 1913 li pasis al Ido. Chaloupecký aliĝis al la komunista partio tuj post ĝia fondo. Li estis iniciatinto de la unua Spartakiado de la Federacio de Laboristaj Korpedukaj Uniĝoj (FDT) en Prago, Na Maninách, en 1921. Kelkloke tie aperigis surskriboj en Ido. Li mortis juna, lia enterigo en aprilo 1922 estis grava komunista manifestacio.
ĜidoGeografio >
Azio >
Saŭda Arabio >
Ĝido
----
Ĝido (arabe جدّة, [ĝeddah] aŭ [ĝiddah]) estas la plej granda urbo de Saŭda Arabio kaj ĝia plej grava haveno ĉe la Ruĝa Maro.
Ĝi situas en la provinco Heĝazo kaj probable havas pli ol 3.4 milionojn da loĝantoj.
Laŭ tradicio Ĝida enhavas la tombon de Evo, la biblia prapatrino de la homaro.
Ĝi estas la haveno de Mekao, situanta ĉ. 70 km oriente.
Multaj pilgrimantoj al Mekao iras tra Ĝido.
PlanlingvoPlanlingvo estas lingvo, kiu estas planita (aŭ planata) de homoj, por praktika uzado kaj ne nur por uzado en fikcio.
Multaj ordinaraj normigitaj (skribaj) lingvoj estas diversgrade planitaj kaj planataj (precipe rilate al vortprovizo kaj ortografio). La terminon "planlingvo" oni tamen uzas ordinare (aŭ precipe) nur, kiam la planado rezultigis tute novan lingvon. Se tia planlingvo estas kreita el materialo pruntita el aliaj lingvoj, oni ne rigardas, ĉu antaŭe, ĉu poste, tiujn fontolingvojn kiel dialektojn de la nove kreita lingvo. Ili ekzistas plu kiel tute apartaj kaj memstaraj lingvoj.
ISO 639 havas kodojn por pluraj unuopaj planlingvoj: ili aperas en rektaj krampoj post la nomoj en la listo sube. Ĝi havas ankaŭ la kodon "art" por "aliaj planlingvoj".
Estas multaj tipoj de planlingvoj: esperantidoj, volapukidoj, kompromisplanlingvoj, zonaj planlingvoj ktp.
Ekzemploj de planlingvaj projektoj
3CL -
Adĵuvanto -
Afrihilio [afh] -
Americai Speak -
Atlango -
Baza Angla lingvo -
Concorde -
Dilpok -
Earth Language -
Esata -
Esperanto [epo, eo] -
Eŭrolingvo -
Eŭrolango -
Europanto -
Folkspraak -
Frater -
Gestuno -
Gloso -
Gumosopo -
Ido [ido, io] -
Intergloso -
Interlingu -
Interlingvao [ina, ia] -
Klingona [tlh] -
Latinesce -
Latino sen fleksio -
Latinvlo -
Ling -
Lingua Komun -
Linguum Islianum -
Lingva Xronari -
Loglano -
Loglio -
Loĵbano [jbo] -
Marparolo -
Mondial (planlingvo) -
Mundelingua -
Mundolingue -
Neo-Latin -
Nova Lingvafrankao -
Novialo -
Novilatiin -
NOXILO -
Okcidentalo [ile, ie] -
Rapidvortoj -
Romanova -
Signuno -
Slovio -
Solresolo -
Spelin -
Sev'varanes -
Suma -
Tokipono -
Universalgloto -
Volapuko [vol, vo] -
Vorlino
Ekzemploj de planitaj lingvoj, kiujn oni ne nomas "planlingvo", estas nynorsk, la oficiala skriba formo de la Romanĉa, kaj la Indonezia.
----
Vidu ankaŭ Planskribo, Esperantidoj, CDELI, Pasigrafio
Eksteraj ligoj
- [http://www.uni-paderborn.de/extern/fb/2/Kyb.Paed/INT/07-int.htm Detala prezento de la plej sukcesintaj planlingvoj] Kvina ĉapitro de la libro Enkonduka lernolibro de interlingvistiko verkita de Věra BARANDOVSKÁ-FRANK, membro de AIS.
- [http://www.sys.uea.ac.uk/~jrk/conlang.html Kelkaj retaj ligoj rilataj al planlingvoj]. (anglalingve). Kompilita de Richard KENAWAY. Troviĝas proksimume 310 planlingvoj en la listo.
- [http://www.langmaker.com/mlindex.htm Conlang database] de Jeffrey HENNING
ja:人工言語
Lingvo CosmopolitaLingvo Cosmopolita estas propono de René de SAUSSURE en 1913 de reformo de sia Lingvo Kosmopolita.
Kategorio:Esperantidoj
VivaViva estas internacia planlingvo proponita en 1913 de N. NYESMYEYANOV aŭ Nesmejanov.
Unuaj versoj de Patro nia: Patr no ki es en ska, santanu to im, komu to regn, makru to vil, ut en ska it on ge.
kategorio:planlingvoj
Ulf RIBERSSvedaj esperantistoj
Ulf RIBERS (1913-1999) forpasis oktobre en Motala (Svedio). Dum multaj jaroj li grave rolis en la sveda Esperanto-movado, i.a. kiel aktivulo de la eldonejo Progreso.
José DUTRA MENDESBrazilaj geesperantistoj
José DUTRA MENDES, profesoro, (naskiĝis en 1913 kaj mortis en la 11-a de majo 2000 en Fortalezo), kie li servis kiel vicdelegito de UEA dum tri jardekoj. Li estis dum multaj jaroj prezidanto de Cearaa Esperanto-Asocio kaj, en 1964 gvidis la organizon de la 18-a Brazila Kongreso de Esperanto. Pro malsano profesoro José Dutra Mendes rezignis la prezidantecon de CEA en la fino de 20-a jarcento.
Li kuntradukis la libron "Bazoj por via konduto" (1986) kaj kunverkis, kun Paulo AMORIM CARDOSO la Konsiloj al la junularo laŭ logozofia mondkoncepto en 1986. Li instruis Esperanton ĉe la Federacia Universitato de Cearao.
Georges JUNIEREsperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > franca esperantisto > Georges JUNIER
----
Géo (Georges) JUNIER, franco (1913 – mortis la 17-an de februaro 2000 en Gray, Francio) estis esperantisto ekde 1932.
Lia vivo-verko estis la deksalona Nacia Esperanto-Muzeo en Gray, kiun li kreis, gvidis kaj daŭre riĉiĝis.
Pro sia Esperanto agado li ricevis plurajn nemovadajn distingojn.
EgiptioGeografio > Afriko > Egiptio
----
Afriko
Egiptio, arabe: مصر Misr
Araba Respubliko Egiptio, arabe: جمهوريّة مصر العربيّة Ĝumhuriyat Misr al-Arabiyah, egipte araba: Gumhuriyet Masr el-Arabiye
(1)la nomo devenas el la greka Aigyptos, kiu mem devenas de ties egiptlingva antikva nomo : Hat-ka-ptah = la kastelo de la spirito de Ptah
Loko: 27 No, 30 Or (nordorienta Afriko)
Areo: 995.450 km²
semotaŭga: 2%
Loĝantaro: 68.359.979 (2000, takso),
% urbana: 45% (2000)
homoj po kv. km: 68,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3433,6 (2000)
kreskanta procento: 1,72% (2000, takso)
naskoj: 25,38 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 7,83 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,35 po 1000 homoj (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 62,32 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,15 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 63,33 jaroj (61,29 viroj, 65,47
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Kairo القاهرة
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):
Religio:
94% islamo,
6% kopta kristanismo kaj aliaj
Lingvo:
la araba (oficiala).
La klerularo regas
la anglan kaj
la francan
alfabeta: 51,4% (63,6% viroj, 38,8% virinoj) (1995 takso)
sendependeco: la 28an de februaro 1922 de Britio
organizoj: UNO (1945), Araba Ligo
konstitucio: la 11-an de septembro 1971
korupteco: 3,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio: 62 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,91 kd (1998, takso)
kreskada procento: 5% (1999, takso)
inflacio: 3,7 % (1999)
senokupa: 11,8 % (1999, takso)
registara buĝeto: 8,2 Gd (1998/99)
Valuto: 1 egipta pundo (EGP)
Vidu ankaŭ
Pri antikva Egiptio
Vidu la artikolojn
- Egipta civilizo
- Faraono (kun plena listo de tiuj)
- hieroglifoj
- Howard CARTER
- Kleopatra
- Moseo
- Nefertito
- Rozeta ŝtono
pri postaj epokoj
Aleksandrio, Biblioteko de Aleksandrio, , Ptolemeo, Origeno, Plotino, Sankta Antonio, Nag-Hamado, Napoleono la 1-a de Francio, Nasser, Qutb, Sueza Kanalo, Nilo, Brita regado en Egiptio Egiptia Reĝlando
-------
Historio de E-o en Egiptio:
(laŭ EdE-E 1933)
La unuaj pioniroj estis: A. Piotet en Ismailia, Robert Laussac kaj René Japiot en Alexandria en 1901. La lasta en 1903 presis artikolojn en "La Correspondance Egyptienne illustrée." En 1908 Fadie en Chartum gvidis E kursojn. En 1922 aperis prop. gazeto Egipta E-isto. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 6 urboj.
Pri la progresado en la lastaj jaroj informas nin la ICK-raportoj. "La movado pli kaj pli atingas palpeblan formon, kiel i. a. pruvas la regule aperantaj prop. artikoloj en la enlanda gazetaro, precipe araba" (1929). "La grupo de Port Said, konsilita de C. M. Cather, faris bonegan laboron. Pli kaj pli montriĝas la fruktoj de koresponda kurso en araba lingvo" (1930). "Valoran instigon ricevis la laboro per la vizito de Scherer kaj kelkaj paroladoj. La apero de araba lernolibro de Amin El-Mofti en Aleksandrio faciligis la instruadon" (1932). "La ekzisto de araba lernolibro, de arabaj ŝlosiloj kaj flugfolioj faciligis senteble la laboron. Specialan meriton pro sia senlaca laboro akiris Tadros Migalli en Fayoum, kiu fariĝis la efektiva gvidanto nuntempa. Ĉiama helpemo de Nassif Marus. Lastatempe la grupo de Kairo tre vigliĝis dank' al la kunlaboro de L. N. Newell, kiu organizis kurson laŭ Cseh-metodo" (1933).
UEA-del. en 1933 en Alexandria (ankaŭ EG), Fayoum, Ismailia kaj Kafr Ghannam.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Egiptio
- Landnomoj
!
als:Ägypten
ja:エジプト
ko:이집트
ms:Mesir
simple:Egypt
th:ประเทศอียิปต์
zh-min-nan:Ai-ki̍p
Albert COSSERY
Literaturo > Franclingva literaturo
----
Albert COSSERY, naskiĝinta en 1913 en Kairo estas franclingva verkisto nacie egiptano.
Albert Cossery naskigis en burĝa kopta-kristana familio kaj, kiel estis tiam kutima en la riĉaj familioj egiptaj, li studis en franclingva lernejo. Jam 10 jaraĝa li estas perfekte klera en la franca literaturo. Li ekverkas romanojn kaj poemojn. Dum vojaĝo en Usonon li renkontas kun Henry MILLER kiu ebligas eldonon de lia unua romano, en jaro 1940,Les hommes oubliés de Dieu (Dioforgesitaj homoj). en 1945 li iras Parizon,kie li instaliĝas en eta gastejo de la studenta kaj intelektula kvartalo Saint-Germain-des-Près kaj de tiam ĉial vivis hotele en ĝi, li plu loĝas tie.
Ĉiuj romanoj de Cossery sceniĝas en Egipto. La aŭtoro sentas malfalsan amon je siaj roluloj, ofte pitoreskaj kaj elstare originalaj, kaj se oni ofte sentas ironio en la situacioj, kondutoj, rezonadoj, li neniam estas cinika. El unu inter liaj romanon : Mendiants et orgueilleux (almozuloj kaj orgojlaj) oni faris filmon.
Le "mesaĝo" de lia verkaro estas iel anarĥia, laŭdas pigrecon, socian marĝenecon, kontraŭ la pezo la stulteco la krueleco de ĉiuj potencoj, liaj herooj estas almozuloj, dormemaj riĉuloj, ĉiesulinoj, petolaj kaj sentabuaj farsuloj, kiujn li oponas al la diktatoreco de socia ordo.
- Unu el liaj plej gravaj citaĵoj:
:Ne estas progreso de la homaro. Tio estas naivaĵaj gurdadoj. La homoj nuntempaj estas ekzakte la samaj kiel tiuj de antaŭ 3 000 jaroj.
Verkolisto:
- Les Couleurs de l'infamie
- Une ambition dans le désert
- La Violence et la dérision
- Les Hommes oubliés de Dieu
- La Maison de la mort certaine
- Les Couleurs de l'infamie
- Les Fainéants dans la vallée fertile
- Mendiants et orgueilleux
- Un complot de saltimbanques
HispanioGeografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio
----
Dosiero:es.gif
Hispanio - España
Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].
Ĝeneralaj informoj
- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado
----
Administra organizado
Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio
Lingvoj
Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska
Vidu:
- Lingvoj de Hispanio
Geografio
La ĉefaj riveroj estas Miño ( - ), Doŭro ( - ), Taĵo ( - ), Gvadiano ( - ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia.
( - ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo
Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj":
Mapo de aŭtonomaj komunoj
Naciaj Parkoj
- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)])
----
Historio de Hispanio
Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio
:Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio
Prahistorio
Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.
Antikva epoko
Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj.
La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj.
Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo.
(fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp.
Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj.
409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.
Mezepoko
711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo.
900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo.
1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon
1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon.
1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.
Moderna epoko
1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon.
1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro.
Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio.
Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.
Nuntempa epoko
Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi.
1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko.
1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko.
1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn.
1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion.
1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio.
1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro).
1986: Hispanio aniĝas EEK-n.
2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.
Ekstera ligilo
el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12)
fiu-vro:Hispaania
ja:スペイン
ko:에스파냐
ms:Sepanyol
simple:Spain
th:ประเทศสเปน
zh-min-nan:Se-pan-gâ
25-a de februaroHistorio > Tagoj > la 25-a de februaro
----
La 25-a de februaro estas la 56-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 309 tagoj restas (310 en superjaroj).
Je la 25-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1948 : Ĉeĥoslovakio komunistoj uzurpis la potencon (t.n. Venko de la Laborista Popolo)
- 1972 : Germana registaro pagis 5 milionojn da dolaroj al araba teroristo, kaptinta pasaĝerojn de aviadilo.
Naskiĝoj
- 1707 : Carlo GOLDONI, Italio
- 1842 : Karl MAY
- 1880 : Marcel DUPUIS
- 1890 : Vjaĉeslav MOLOTOV, soveta politikisto (mortis en 1986)
- 1913 : Gert FRÖBE
- 1917 : Anthony BURGESS, brita verkisto (mortis en 1993)
- 1943 : George HARRISON, muzikisto
- 1953 : José María AZNAR, ĉefministro de Hispanio
Mortoj
- 1983 : Tennessee WILLIAMS, Usono
Specialaj tagoj kaj festoj
-
Tagoj de semajno
La 25-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 | | |