1914Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1914
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1914 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 10-a Universala Kongreso de Esperanto maleblita pere milito.
- Lizzie IDDON kronita reĝino.
- Publikita la Plena Esperanto-Japana Vortaro.
- Publikita Forta Impreso de Ivan ŜIRJAEV.
- Casas Jaume GRAU kaj Leopold BUXBAUM eklernis Esperanton.
- Fondita Esperanto-grupo en Bexleyheath.
- Eko de Unua Mondmilito.
- Niĝerio fariĝas Brita kolonio.
- Inaŭguro de la Panama Kanalo. Ameriko geologie disiĝas al Nordameriko kaj Sudameriko.
- The strength of the strong ("La forto de la fortoj") de Jack LONDON.
- Kreita Federal Trade Commission (Federacia Komerca Komisiono) en Usono.
- Jesuo revenis al Tero, laŭ Testemunioj de Jehovo.
Naskiĝoj
- Curt J. MILKSCHUTZ
- Ĉeĥio: Bohumil HRABAL
- Norvegio: Thor HEYERDAHL
- 24-a de januaro : Hana VÍTOVÁ
- 18-a de februaro : Jaan OJALO
- 27-a de marto: Karel ŠOLC
- 31-a de marto : Meksiko : Octavio PAZ
- 2-a de aprilo: Britio: Alec GUINNESS
- 4-a de aprilo : Marguerite DURAS
- 21-a de aprilo: József PAPP
- 30-a de aprilo: Dorival CAYMMI, Brazila kantisto kaj muzikisto.
- 24-a de majo: Lilli PALMER
- 31-a de julio : Louis de FUNÈS
- 15-a de septembro : Will QUADFLIEG
Mortoj
- Fernand BLANGARIN
- Ambrose BIERCE
- Peter K. GEIER
- 25-a de marto: Frederic MISTRAL
- 31-a de marto: Italio: Christian MORGENSTERN
- 2-a de aprilo: Paul HEYSE
- 8-a de aprilo: Ĉeĥio: Jakub ARBES
- 24-a de majo : Martin PACKNESS
- 19-a de junio : Anglio: A. J. EDMONDS
- 21-a de junio: Bertha VON SUTTNER
- 28-a de junio: Franz FERDINAND, Arkiduko de Aŭstrio, kaj lia edzino Sofia murdiĝis per Serbia naciisto, la kaŭzo de la Unua Mondmilito.
- 31-a de julio: Jean JAURÈS
- 5-a de septembro: Louis FAUVART-BASTOUL
- 11-a de septembro: Claudius COLAS
- 30-a de oktobro : Ernst STADLER
- 3-a de novembro: Georg Trakl
----
1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1914年
ko:1914년
simple:1914
th:พ.ศ. 2457
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
JarcentojHistorio > Jarcentoj
----
Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj.
La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000.
La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo.
Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo:
Kategorio:Tempo
ja:年表
simple:Century
Lizzie IDDONEdE-I
Lizzie IDDON, anglino. Naskiĝis en la 12-a de aŭgusto 1887 en Accrington. Fondis grupojn en Southport kaj Accrington. De 1910 esperanta instruisto. Kroniĝis "Reĝino" kun ora medalo ĉe Literatura Esperanta Konkurso por originala versaĵo, 1914.
Ivan ŜIRJAEVEdE - Ivan Grenadieviĉ ŜIRJAEV - rusaj
Ivan Grenadieviĉ ŜIRJAEV (ps. Ivan Malfeliĉulo) (naskiĝis 11-an de aprilo 1877 en Vetereja, gubernio Jaroslavl - mortis 23-an de oktobro 1933) estis rusa instruisto, post 1904 vilaĝa pastro en Vologda. Post lia morto pastro K. M. Kolobaŝkin okazigis diservojn en Esperanto je lia rememoro en la preĝejo de Lomigory (6-a de novembro, 11-a de novembro, 1-a de decembro).
Ŝirjaev fariĝis esperantisto en 1895 kaj dum sia tuta vivo seninterrompe uzis Esperanton, partoprenis la literaturajn konkursojn de SFPE, La Ondo de Esperanto, Internaciaj Floraj Ludoj ktp. Li kunlaboris al L' Esperantiste, Lingvo Internacia, La Lumo, La Ondo de Esperanto, Literatura Mondo ktp.
Originalaj verkoj:
:Sen titolo (eble la unua romano verkita en Esperanto, sed eldonita nur en 1995)
:Sep rakontoj (1906)
:La ciganino (1907), rakonto en brajla preso
:Tra la loko ensorĉita (1913)
:Forta impreso (1914)
:Peko de Kain (1933)
Gravaj tradukoj restis en manuskripto:
:Fratoj Karamazov de Fjodor DOSTOJEVSKIJ
:Milito kaj paco de Lev TOLSTOJ
:Liturgio laŭ la ordo de Sankta Johano Orbuŝulo
Al li apartenas ankaŭ grava iniciato:
dum daŭro de kelkaj jaroj ĝis majo 1930 li kompilis 2092 alfabete ordigitajn artikoletojn kaj artikolojn sub titolo "Esperanto-Enciklopedio". Tiu ĉi laboraĵo fariĝis la kerno de la Enciklopedio de Esperanto (Budapest 1933)
kaj pro siaj meritoj li ricevis la titolon iniciatinto-ĉefredaktoro.
Casas Jaume GRAUEdE-G
Kategorio:Katalunaj esperantistoj
Jaume GRAU CASAS, kataluno. Naskiĝis en la 2-a de decembro 1896 en Barcelono. E-isto kaj aktiva prop-isto de 1914. En 1920-24 li estis dir. de Kataluna Esperantisto. Krom multaj artikoloj kaj versaĵoj, aperintaj en K. E-isto, LM, HDE, k. a. kaj prop. artikoloj, al lia plumo apartenas jenaj libroj: Amaj Poemoj, 1924 kaj Novaj Amaj Poemoj, 1927, (ambaŭ originala poemaro); La Kataluna Popolkanto, 1925; Barbaraj Prozaĵoj, trad. de Bertrana, 1926. Estas redaktanto kaj ĉefa tradukanto de Kataluna Antologio, 1925. LK de 1926.
Leopold BUXBAUMEdE-B
Leopold BUXBAUM (buksbaum), polica konsilisto en Wien. Esperantisto de 1914. Sukcesis envicigi Esperanton en la polican faklernejon en Wein. kaj atingi, ke la policanoj ricevis oficialan Esperanto-insignon imititan de aliaj landoj.
BexleyheathBexleyhaeath laŭ Enciklopedio de Esperanto estas loko kie refugintoj kaj skotoj fondis Esperanto-grupo en 1914 sub gvido de Alexander William THOMSON.
Unua MondmilitoHistorio > 20-a jarcento > Unua Mondmilito < Mondmilito
----
La Unua Mondmilito (1914-1918), estis la unua milito, en kiu implikiĝis nacioj, kiuj transetendiĝis trans pli ol duono de la terglobo, tial mondmilito. La milito estis inter la Alianco (Britio, Francio, Italio, Rusio kaj Usono) kaj la Centraj Povoj (Germanio, Aŭstrio-Hungario, la Otomana Imperio kaj Bulgario).
Oni kutime nomis ĝin La Granda Milito aŭ iafoje La milito por fini ĉiujn militojn ĝis la komenco de la Dua mondmilito, kvankam la nomo Unua mondmilito estis lanĉita jam en 1920.
Iuj kleruloj rigardas la unuan mondmiliton kiel nur la unuan fazon de 30-jara milito, kiu daŭris de 1914 ĝis 1945.
Kaŭzoj de la milito
Inter la plej potencaj landoj de Eŭropo jam tra longa periodo antaŭ la milito pliakriĝadis la intereskonfliktoj. Ilia ĉefa ekonomia kaŭzo estis la neegala evoluo de la kapitalismo en tiuj landoj. Ekzemple en Britio la moderna ekonomio evoluis jam frue kaj povis ekregi grandan parton de la mondaj merkatoj kaj krudmaterialoj. Kontraste la germana ekonomio sekvis malfrue sed tre dinamike en tempo kiam la "kolonia kuko" estis jam preskaŭ komplete dividita inter Britio kaj Francio. Politike formiĝis du diplomatiaj-militaj kontraktsistemoj, kiuj pli kaj pli evoluis je antagonismaj blokoj. Dum okazis la ĝis tiam plej enorma armado kaj floris naciismo, samtempe malkreskis la preteco solvi intereskonfliktojn pace.(Vidu sube).
La okazo por komenci la militon, certe ne ĝia kaŭzo, estis la murdo je la 28-a de junio, 1914 de la heredonto al la Aŭstria-Hungara trono, Franz Ferdinand, Arkiduko de Aŭstrio, kaj lia morganata edzino Sophia en Sarajevo, Bosnio fare de serbi-favora naciisto, la (bosnia-serbia studento nome de Gavrilo PRINCIP).
Princip estis unu el aro da sep murdistoj, kiuj ĉeestis tiun tagon en Sarajevo. Ĉiuj estis membroj de la anarkiisma societo Nigra Mano. Li kaj liaj ses komplicoj estis arestitaj kaj juĝitaj de la aŭtoritatuloj. Laŭ raportoj publikigitaj de unu el la komplicoj de Nigra Mano, implikiĝis 21 murdistoj, sed ĉi tiu aserto ne estas konfirmita.
Imperiaj interesoj
Ekzistis kompleksa situacio inter la ĉefe monarkiaj landoj kaj imperioj, kiuj ekzistis en Eŭropo de 1914. Estas malkonsento inter historiistoj pri tio, kiam kaj kie ĉi tiu situacio estiĝis, sed estas konsento, ke ĝi estas grava faktoro por kompreni, kiel la murdo kondukis al senprecedenca mortigo en milito, kiu implikis naciojn, kiuj havis nenian ajn rektan koncernon kun la murdo de Arkiduko Franz Ferdinand nek kun lia lando.
Multaj el ĉi tiuj eŭropaj imperioj kaj landoj havis ankaŭ transmarajn koloniojn. Laŭ la iniciato de Britio sub Benjamin DISRAELI, eĉ la iam heziteme imperiisma Otto von BISMARCK finfine konstatis la valoron de kolonioj por sekurigi (laŭ liaj vortoj) "novajn merkatojn por germana industrio, la ekspansion de komerco, kaj novan kampon por germana agado, civilizo, kaj kapitalo".
La absolutismaj Centraj Potencoj, gvidataj de nove unuigita, diname industriiĝanta Germana Imperio, kun ekspansianta mararmeo, kiu duobliĝis laŭ grando inter la Franca-Prusa Milito kaj la Granda Milito, estis strategiaj minacoj al la merkatoj kaj sekureco de la pli establitaj Aliancaj Potencoj kaj Rusio.
La Kora Entento estis do neformala konsento inter Britio kaj Francio planita por plu malrapidigi germanan ekspansiismon. La Kora Entento, kune kun la franca-rusa alianco, servis komunan geopolitikan intereson.
Francio kaj Britio estis do devigitaj fini sian jarcent-daŭran malamikecon. Britaj politikistoj timis la eblecon de ankoraŭ unu germana milita venko sur Francio kiel la Franca-Prusa Milito, el kiu racie povus rezulti germana preno de la transmaraj kolonioj de Francio, iel malo de la efektiva rezulto de la Granda Milito, post kiu Britio okupis la plejparton de la germanaj kaj otomanaj kolonioj kiel "protektoratojn". Ĉi tiu ebleco estis speciale timiga konsiderante, ke la francaj kolonioj ĝenerale estis proksimaj al la britaj; Nigerio, ekzemple, estis ĉirkaŭata de franca teritorio, Hindio estis proksima al Franca Hindoĉinio, ktp.
Post la morto de kajsero Vilhelmo la 1-a de Germanio en 1888, lia filo, Frederiko (aŭ Friedrich) la 2-a heredis la kronon de Prusio kaj la tronon de la Germana Imperio. Li mortis mallonge post kiam li sukcedis al la trono pro kancero de la laringo, kaj sukcedis lin lia filo Vilhelmo la 2-a de Germanio. Malbonega diplomato kaj pli malbona politikisto, Vilhelmo ĉefe malhelpis al la provoj de la maljuniĝanta Kanceliero Bismarck konservi la diplomatian potenco-ekvilibron kiu tenis Francion izolita, kaj malhelpis al la enlanda realpolitiko de Bismarck, kiu tenis konservativajn partiojn en relativa potenco en la Reichstag. Post la elektoj de 1890, en kiu la centraj kaj maldekstraj partioj faris grandajn gajnojn, parte pro la malŝato de tio, ke la kajsero havis la saman Kancelieron kiu gvidis lian avon dum la plejparto de lia kariero, Bismarck devis demisii. Li mortis post ok jaroj kaj, feliĉe por li, antaŭ ol li povus spekti Vilhelmon la 2-an detrui la diplomatiajn kaj militajn gajnojn, kiujn li atingis.
Strategia konkurenco inter la Brita kaj Germana Imperioj post la emeritiĝo de Bismarck pliintensigis la klopodon fortikigi la ekzistantajn influsferojn kaj preni novajn koloniojn. Ekzemploj de ĉi tiuj konfliktoj inkluzivas la Marokan Krizon de 1905 kaj la Krizon de Tanĝero. Ĉi tiuj konfliktoj komenciĝis, kiam Vilhelmo agnoskis la marokan sendenpendecon de Francio, la nova strategia partnero de Britio. Dum la Dua Maroka Krizo, la Germana Imperio sendis sian mararmeon al Maroko, ree provante la necertan Anglan-Francan Ententon.
La specifa disfalo de la alianca sistemo, kiu tenis la Germanion de Bismarck ĉefa, estas preskaŭ tute kaŭzita de Vilhelmo la 2-a. Rusio eniris defendan akordon kun la Germana Imperio dum la tempo de Bismarck. Wilhelm rifuzis renovigi ĝin pro necertaj kialoj. Kiam Britio -- kiu estis izolismema, kontenta regi sian transmaran imperion, kaj ĝenerale la oceanojn -- eliris el sia izoliteco, ĝi unue penis alianciĝi kun la Germana Imperio. Oni notu, ke la britaj monarkoj estis de la Domo de Hanovro, kiu estis parenca aŭ intergeedza kun multaj germanaj noblaj domoj, inkluzive Hohenzollern, la regantoj de la Germana Imperio. Plie, Vilhelmo la 2-a, nepo de la reĝino Viktoria estis, do, nevo de ŝia filo, la reĝo Eduardo la 7-a. Ne profitante de tiuj ligoj, Vilhelmo ofendis sian onklon, kiu poste alportis sian helpon al la faro de la angla-franca Entento, li mallaudis la "malestimindan etan armeon" de Britio, malakceptis ilian oferton, kaj komencis sencelan mararmean armilkonkurson. Wilhelm tiel gajnis la malamikecon de du el la grandaj potencoj de Eŭropo, kiuj alianciĝis, kiel oni vidos, kun la tria kaj plej venena, kvankam plej malforta, malamiko de Germanio: Francio.
La ekvilibro de potenco
Je la komenco de la 20-a jarcento estis en Eŭropo delikata potenco-ekvilibro, kiun sapeis aro da eventoj:
- Brita altiro al la franca-rusa alianco, kuraĝita de la timo pro la kontesto de la Germana Imperio al la brita mara supereco.
- Sekvantaj Germanaj kaj aŭstriaj-hungariaj kontestoj al la angla-franca-rusa "Triobla Entento"
- Germana timo pro la rapida resaniĝo de Rusio post ĝia malvenko en 1905 de Japanio kaj sekvanta revolucia malordo.
- La estiĝo de potencaj naciismaj aspiroj inter la balkanaj ŝtatoj, kiuj laŭvice rigardis al Berlino, Vieno aŭ Peterburgo por diplomatia subteno.
La regionaj sekurecaj koncernoj de Aŭstrio kreskis kun la preskaŭ-duobligo de la teritorio de la najbara Serbio kiel rezulto de la Balkanaj Militoj de 1912-1913. Post la sarajeva murdo, la Aŭstria-Hungara Imperio, agante ĉefe sub la influo de la Ministro por Eksterlandaj Aferoj Leopold von BERCHTOLD, sendis efektive neplenumeblan ultimaton enhavantan dek kvin postulojn al Serbio la 23-an de julio, 1914, akceptenda ĝis post 48 horoj. Serbio konsentis al ĉiuj krom unu el la postuloj. La Aŭstria-Hungara Imperio tamen rompis diplomatiajn rilatojn (25-a de julio) kaj deklaris militon (28-a de julio) per telegramo al la serba registaro.
La rusa registaro, kiu vidis sin kiel garantianton de serba sendependenco, mobilizis sian armeon la 30-an de julio. Tion ordonis Nikolao la 2-a de Rusio, kiun premis lia militista stabo. Tio sekvis rompon en gravega telegrama komunikado inter Nikolao kaj Vilhelmo. La Germana Imperio, alianco laŭ traktato kun la Aŭstria-Hungara Imperio, postulis ke Rusio retiru siajn fortojn (31-a de julio), sed la rusa registaro persistis, ĉar malmobilizo malebligus al ĝi reaktivigi ĝian militan planon dum mallonga periodo. La Germana Imperio deklaris militon kontraŭ Rusio (1-a de aŭgusto) kaj, post du tagoj, kontraŭ ties aliancano Francio.
La komenco
1914:
- 28-a de julio, La Aŭstria-Hungara Imperio deklaras militon kontraŭ Serbio;
- 1-a de aŭgusto, La Germana Imperio deklaras militon kontraŭ Rusio;
- 3-a de aŭgusto, La Germana Imperio deklaras militon kontraŭ Francio;
- 4-a de aŭgusto -
- Germanio invadas unue malgrandan Luksemburgon kaj poste ekinvadas neŭtralajn Belgion kaj Moresneton;
- Britio deklaras milion kontraŭ la Germana Imperio post kiam la germanoj rifuzis respekti la neŭtralecon de Belgio;
- Aŭstralio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
- Kanado deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
- Nov-Zelando deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
- 23-a de aŭgusto, Japanio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio.
- Septembro de 1914, Unia Pakto estas subskribita de Francio, Britio, kaj Rusio;
1915:
- 23-a de majo, Italio deklaras militon kontraŭ Aŭstrio-Hungario;
1916:
- 28-a de aŭgusto, Italio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
1917:
- 24-a de februaro, Oni donis al la usona ambasadoro al la Unuiĝinta Reĝlando, Walter H. PAGE, la Telegramon de Zimmerman, en kiu la Germana Imperio ofertis doni la usonan sudokcidenton reen al Meksiko, se Meksiko deklarus militon kontraŭ Usono;
- 6-a de april, Usono deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
- 7-a de aprilo, Kubo deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
- 14-a de aŭgusto, Ĉinio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio.
Oni ofte atribuas la komencon de la konflikto al la aliancoj kiuj establiĝis dum la antaŭaj jardekoj -- Germanio-Aŭstrio-Italio kontraŭ Francio-Rusio; kun Britio kaj Serbio aliancaj kun tiu lasta. Fakte neniuj el la aliancoj estis aktivigitaj dum la komenco, kvankam la rusa ĝenerala mobilizo kaj la germana deklaro de milito kontraŭ Francio havis kiel motivon la timon de la aktivigo de la kontraŭa alianco.
La deklaro de milito de Britio kontraŭ la Germana Imperio (4-a de aŭgusto) estis oficiale la rezulto ne de ĝiaj komprenoj kun Francio kaj Rusio (formale Britio ne estis alianco de ambaŭ potencoj), sed de la germana invado de Belgio, kies sendependecon Britio garantiis subteni en 1839, kaj kiu staris en la vojo de la planita germana itinero por la invado de la alianco de Rusio, Francio.
La plano de la Germana Imperio (nome la plano de Schlieffen) por trakti la francan-rusan aliancon estis elvenki Francion kaj tiam turni sin al la pli malrapide mobiliziĝanta rusa armeo. La germana plano inkluzivis postuli liberpasadon trans Belgio kaj Luksemburgo. Kiam oni malpermesis tion, Germanio invadis, kaj rapide okupis Luksemburgon sed renkontis reziston antaŭ la fortresoj de la belga urbo Liége. Britio sendis armeon al Francio, kiu antaŭeniris en Belgion.
La malfruoj kaŭzitaj de la rezisto de la belgaj, francaj, kaj britaj fortoj kaj la neatendite rapida mobilizo de la rusoj malhelpis la germanajn planojn. Rusio atakis en Orienta Prusio, kio deturnis germanajn fortojn kiuj estis planitaj por la okcidenta fronto, kio ebligis al la francaj kaj britaj fortoj halti la germanan antaŭeniro al Parizo ĉe la Unua Batalo de la Marno (septembro 1914) dum la Centraj Potencoj (la Germana kaj Aŭstria-Hungara Imperio) estis devigitaj militi ĉe du frontoj.
Eniro de la Otomana Imperio
La Otomana Imperio aliĝis al la centraj potencoj en oktobro ĝis novembro 1914, minacante la kaŭkaziajn teritoriojn de Rusio kaj la komunikadon de Britio kun Hindio kaj la oriento per la Kanalo Sueza. Brita agado malfermis alian fronton en la sudo per la kampanjoj de Gallipoli (1915) kaj Mezopotamio; unue la turkoj sukcesis elpeli la malamikan invadon. Sed en Mezopotamio, post la katastrofa Sieĝo de Kut, la britoj reorganizis sin kaj kaptis Bagdadon en marto 1917. Pli okcidente en Egiptio, unuaj britaj malsukcesoj estis superitaj, kiam Jerusalemo estis kaptita en decembro 1917 kaj la Egipta Ekspedicia Brigado sub Edmund ALLENBY antaŭeniris kaj rompis la otomanajn fortojn ĉe la Batalo de Megido.
Itala partopreno
Italio, ĝis nun teorie aliancano de la Germana kaj Aŭstria-Hungara Imperioj sed kun propraj planoj kontraŭ aŭstria teritorio en Sudtirolo, Istria kaj Dalmatio, aliĝis al la Aliancanoj en majo 1915, deklarante militon kontraŭ Germanio post dek kvin monatoj. Caporetto (oktobro 1917) provizore eliminis Italion kiel grandan minacon.
La falo de Serbio
Post forpelo de tri aŭstriaj invadoj en aŭgusto-decembro 1914, Serbio falis al kuna germana, aŭstria, kaj bulgara invado en oktobro 1915. Serbiaj soldatoj eldaŭradis en Albanio kaj Grekio, kie franca-brita forto alteriĝis por oferti helpon kaj premi la grekan registaron, ke ĝi eniru en militon kontraŭ la Centraj Potencoj.
Fruaj stadioj: de romantikismo ĝis la tranĉeoj
La percepto de milito en 1914 estis preskaŭ romantika, kaj multaj homoj salutis ĝian deklaron kun granda entuziasmo. La ofta vidpunkto estis ke ĝi estos mallonga milito de manovrado kun kelkaj akraj agadoj (por "lernigi al la malamiko lecionon") kaj finiĝos per venka eniro en la ĉefurbon (la malamikan ĉefurbon, kompreneble) kaj de tie hejmen por venka parado kaj reen al la "normala" vivo. Estis iuj pesimistoj (kiel Lordo Kitchener), kiuj antaŭdiris ke la milito estos longa, sed "ĉiuj sciis" ke la Milito "finiĝos ĝis Kristnasko".
La komenco de la tranĉeado
Post ilia komenca sukceso ĉe la Marno, la fortoj de Germanio kaj de la Entento komencis serion da preterflankaj manovroj por provi devigi la alian retiriĝi, en la tiel nomata Konkurso al la Maro. Francio kaj Britio rapide trovis sin frontitaj de tranĉeaj germanaj pozicioj de Loreno ĝis la flandra marbordo de Belgio. La flankoj prenis fiksitajn poziciojn; la francoj kaj la britoj estis la atakantoj kaj la germanoj estis la defendantoj. Unu konsekvenco de tio estis, ke la germanaj tranĉeoj estis multe pli bone konstruitaj ol tiuj de ilia malamiko; la anglaj-francaj tranĉeoj estis nur 'provizoraj' antaŭ ol iliaj fortoj transrompos trans la germanajn defendojn. Neniu el la flankoj montriĝis kapabla livri decidan frapon dum la venontaj kvar jaroj, kvankam longedaŭra germana agado ĉe Verdun (1916) puŝis la francan armeon preskaŭ ĝis disfalo ĉar amasa dizerto sapeis la frontan linion.
Ĉirkaŭ 800 000 soldatoj de Britio kaj la Brita Imperio estis ĉe la okcidenta fronto dum ĉiu specifa punkto, ĉiuj el 1 000 batalionoj okupis sektoron de la linio de Belgio ĝis la Arne kaj uzis monatdaŭran kvar-stadian sistemon, krom se okazadis ofensivo. La fronto enhavis pli ol 9 600 kilometrojn da tranĉeoj. Ĉiu bataliono tenis sian sektoron dum proksimume semajno antaŭ ol iri reen al la subtenlinioj kaj tiam al la rezervlinioj antaŭ semajno eksterlinia, ofte en la regiono de Poperinge aŭ Amiens.
La Sommo kaj Passchendaele
Kaj la Batalo de la Sommo kaj Passchendaele ankaŭ ĉe la okcidenta fronto rezultigis enorman vivperdon ĉe ambaŭ flankoj sed minimuma antaŭeniro en la milito. Estas interese noti, ke, kiam la britoj atakis je la unua tago de la batalo de la Sommo, kaj perdis grandegan kvanton da homoj pro daŭra hajlo de maŝin-pafado, ili ja sukcesis gajni iom da grundo. Tial, anstataŭ malsimetria atako, kiam nur britaj soldatoj atakas, el kio rezultus granda kvanto da vunditoj nur por la britoj, la kvanto de la atakoj estis pli-malpli simetrie dividita, kio kaŭzis simetria disdivido de la vunditoj.
Venengaso
Eĉ ne unue ruiniganta aro da novaj armiloj atingis la necesan venkon: venengaso (unue uzita de la germanoj kontraŭ rusaj soldatoj sen multe da sukceso en la batalo de Bolimow la 1-an de januaro, 1915. Pli konata kaj ofte citita kiel la unua uzo estas atako sur kanadaj soldatoj ĉe Ypres la 22-an de aprilo, 1915), likva fajro enkondukita de la germanoj ĉe Hooge la 30-an de julio, 1915, kaj kirasitaj tankoj (unue uzataj de la britoj ĉe la Sommo la 15-an de septembro, 1916) ĉiuj komence kaŭzis panikon inter la malamiko, sed ne sukcesis atingi daŭran transrompon.
Aviadiloj kaj submaraj ŝipojoj
Milita aviado atingis rapidan antaŭeniron, de la disvolvo de (komence primitivaj) antaŭen-pafantaj aeraj maŝin-pafiloj fare de la germana aerforto en la aŭtuno de 1915 ĝis la alsendo de bombaviadiloj kontraŭ Londono (julio 1917); eĉ pli dramate, almenaŭ por Britio, estis la uzo de la germanaj submarŝipoj (germane: U-Boot) kontraŭ alianca komerca ŝipado en malpermesitaj akvoj ekde februaro 1915. La decido de Germanio forigi limigojn de la submara agado (1-a de februaro, 1917) spronis Usonon partopreni en la milito ĉe la flanko de la Aliancanoj (6-a de aprilo). La sinkigo de la pasaĝerŝipo Lusitania estis speciale kontroversia "trafo" por la submarŝipoj.
Germanaj venkoj en la Oriento
La rusaj komencaj planoj por milito postulis la samtempan invadon de aŭstria Galicio kaj germana Orienta Prusio. Kvankam la komenca antaŭeniro de Rusio en Galicion estis plejparte sukcesa, oni forpuŝi ilin de Orienta Prusio per la venkoj de germanaj generaloj Paul von HINDENBURG kaj Erich LUDENDORFF ĉe la Batalo de Tannenberg kaj la Batalo de la Masuriaj Lagoj en aŭgusto kaj septembro 1914. La malpli disvolvita ekonomia kaj milita organizo de Rusio baldaŭ montriĝis malegala al la kuna potenco de la Germana kaj Aŭstria-Hungara Imperioj. Frue en 1915 la rusoj estis forpelitaj for de Galicio, kaj en majo la Centraj Potencoj atingis rimarkindan transrompon ĉe la sudaj limoj de Pollando, kaptante Varsovion la 5-an de aŭgusto kaj devigante la rusojn retiriĝi el la tuto de Pollando.
Rusio maltrankviligita
Malŝato kun la militkonduko de la rusa registaro kreskis malgraŭ la sukceso de la ofensivo de Brusilov en junio 1916 en orienta Galicio kontraŭ la aŭstrianoj, kiam la rusa sukceso estis sapeita de la malvolonto de aliaj generaloj dediĉi iliajn fortojn por subteno de la venka sektorkomandanto. La bonŝanco de la aliancanoj revigliĝis nur provizore kun la eniro de Rumanio en la militon la 27-an de aŭgusto: Germanaj fortoj venis por helpi batalantajn aŭstriajn unuojn en Transilvanio, kaj Bukareŝto falis al la Centraj Potencoj la 6-an de decembro. Intertempe, interna malkvieto kreskis en Rusio, dum la Caro restis eksterkontakta ĉe la fronto, dum la pli kaj pli senkompetenta regado de la Imperiestrino tiris protestojn de ĉiuj partoj de la rusa politika vivo, kaj rezultigis la murdon de Rasputin, la preferato de Aleksandra, fare de konservativaj nobeloj en decembro 1916.
La Rusia Revolucio
En marto 1917, manifestacioj en Sankt-Peterburgo apogeis en la abdiko de Caro Nikolao la 2-a kaj la nomumado de malforta centrisma provizora registaro de Kerenskij, kiu dividis la potencon kun la socialistoj de la Soveto de Petrogrado. Ĉi tiu divido de potenco kondukis al konfuzo kaj ĥaoso, kaj ĉe la fronto kaj hejme, kaj la armeo fariĝis pli kaj pli malkapabla efike rezisti la germanojn. Intertempe, la milito, kaj la registaro, fariĝis pli kaj pli malpopularaj, kaj la malkontento estis strategie uzita de la bolŝevisma partio, gvidata de Vladimir Iljiĉ ULJANOV "Lenin", ekzilinto veturigita el Svisio al Rusio fare de Germanio, por gajni potencon. La venko de la bolŝevistoj en novembro estis tuj sekvata de armistico kaj negocoj kun la germanoj. Komence, la bolŝevistoj rifuzis konsenti al la severaj germanaj postuloj, sed kiam la germanoj rekomencis la militon kaj marŝis senpune tra Ukrajno, la nova registaro konsentis al la Traktato de Brest-Litovsk la 3-an de marto, 1918, kiu eligis Rusion el la milito kaj cedis vastajn teritoriojn en la oriento -- inkluzive Finnlandon, la baltajn provincojn, Pollandon, kaj Ukrajnon -- al la Centraj Potencoj.
Eniro de Usono
Frue en 1917 Germanio rekomencis sian politikon de senlima submara militado. Tio, kune kun publika indigno pro la Telegramo de Zimmerman, kondukis al fina rompo de rilatoj inter Usono kaj la Centraj Potencoj. Prezidento Woodrow WILSON tiam petis, ke la Usona Kongreso deklaru militon. Tion oni faris la 6-an de aprilo, 1917. (Nur unu kongresano, Jeanette RANKIN de Montano, voĉdonis kontraŭ la milito).
La Usona Armeo kaj la Usona Nacia Gvardio antaŭe mobiliziĝis en 1916 por ĉasi la meksikan "banditon" Pancho VILLA, kio helpis plirapidigi la mobilizon. La usona mararmeo sukcesis sendi batalŝipan grupon al Scapa Flow por aliĝi al la brita Granda Floto, kaj kelkajn destrojerojn al Queenstown, Irlando (nuntempe Cobh), por helpi gardi konvojojn. Tamen, pasis iom da tempo antaŭ ol la usonaj fortoj sukcesis kontribui signifan hompovon al la okcidenta kaj itala frontoj.
La britoj kaj francoj insistis, ke Usono emfazu sendi infanterion por refortigi la linion. Dum la milito mankis al la usonaj fortoj propraj artileriaj, aviadaj, kaj inĝenieraj unuoj. Tamen generalo John PERSHING, komandanto de la Usona Ekspedicia Brigado, rezistis disrompon de usonaj unuoj por uzi ilin kiel plifortikigon por britaj kaj francaj unuoj, kiel la Aliancanoj sugestis.
Germana ofensivo de 1918
La eniro de Usono en la militon la pasintan jaron faris la finfinan alvenon de usonaj soldatoj certa, dum la eltiro de Rusio kaj la itala katastrofo ĉe Caporetto ebligis la transigon de germanaj soldatoj al la okcidento. Kvar sinsekvaj germanaj ofensivoj sekvis, kaj tiu de la 27-a de majo donis atingojn antaŭ Parizo kompareblajn al la unua antaŭeniro.
La 21-an de marto 1918 Germanio lanĉis gravan ofensivon, "Operacio Michael", kontraŭ la britaj kaj konfederaciaj fortoj. La germana armeo disvolvis novajn taktikojn kun sturmantoj, infanterio trejnita laŭ la taktikoj de Hutier (laŭ Oskar von HUTIER) por infiltri kaj preni tranĉeojn.
La Aliancanoj reagis per nomumado de franca Feldmarŝalo Foch por kunordigi la tuton de la alianca agado en Francio, kaj tiam generalisimo de ĉiuj aliancaj fortoj ĉie.
La germana ofensivo antaŭeniris 60 km kaj tiel premis la britajn liniojn, ke la komandanto de la Brita Ekspedicia Forto Feldmarŝalo Kavaliro Douglas HAIG, eligis Ĝeneralan Ordonon la 11-an de aprilo dirante, "Kun niaj dorsoj al la muroj kaj kredante je la justeco de nia kaŭzo, ĉiu el ni devas batali ĝis la fino." Tamen, ĝis tiam, la germana ofensivo paneis pro loĝistikaj problemoj. Kontraŭatakoj de kanadaj fortoj kaj fortoj de ANZAC puŝis la gemanojn reen.
Alianca venko
La Usona Ekspedicia Forto, sub Generalo John PERSHING, eniris la batalliniojn en gravaj nombroj en aprilo 1918. Je la Batalo de Belleau Wood, de la 1-a de junio ĝis la 30-a de junio, 1918], la Dua Divizio, inkluzive la Usonan Marinfanterion, helpis en la elpelo de la germana ofensivo minancanta Parizon.
La 18-an de julio, 1918, ĉe la Batalo de Chateau-Thierry, francaj kaj usonaj fortoj ekofensivis.
La brita armeo, uzante grandan nombron da tankoj, atakis ĉe Amiens la 8-an de aŭgusto, kaŭzante tian surprizon kaj konfuzon, ke la germana ĉefkomandoro, Generalo Ludendorff, diris, ke tio estis "la plej nigra tago de la germana armeo".
La 16-an de septembro la Unua Usona Armeo, kiu lastatempe estis organizita el la Usona Ekspedicia Brigado, eliminis la elstaraĵon de Saint-Mihiel, kiun la germanoj antaŭe okupis ekde 1914. Ĉi tiu elstaraĵo minacis la fervojan linion Parizo-Nancy. Al usonaj fortoj mankis artileria subteno, kiun provizis la francoj kaj la britoj. Tio ankaŭ estis la unua uzo de la Usona Tanka Korpuso, gvidata de vic-kolonelo George PATTON. Post kvar tagoj, la elstaraĵo estis elpelita.
La 26-an de septembro usonaj fortoj komencis la Ofensivon de Meuse-Argonne, kiu daŭris ĝis la fino de la milito. Ŝlosila germana observadposteno ĉe Monteto 305 en Montfaucon d'Argonne estis kaptita la 27-an de septembro. Proksimume 18 000 usonanoj falis dum ĉi tiu ofensivo. Ĉi tio estis la unua ofensivo kondukita de Usono kiel sendependa armeo. La ĝenerala puŝo de Generalo Pershing estis la rivero Rejno, kiun li atendis transrompi frue en 1919.
La 24-an de oktobro, la itala armeo, kun tre limigita usona helpo, komencis la ofensivon de Vittorio Veneto kontraŭ la Aŭstria-Hungara Imperio, kiu daŭris ĝis la 4-a de novembro.
Fino de la milito
Germanio petis batalhalton la 3-an de oktobro, 1918, sekvata de Aŭstrio-Hungario la 8-an de novembro, 1918. La batalado finiĝis per armistico konsentita la 11-an de novembro ĉe Compiègne.
Kiam Vilhelmo la 2-a ordonis al la Germana Altmara Floto, ke ĝi eliru por ataki la aliancajn mararmeojn, ili ribelis ĉe Wilhelmshaven ekde la 29-a de oktobro, 1918. La kajsero fuĝis al Nederlando, kiu donis al li politikan azilon. La 9-an de novembro, la Respubliko estis proklamita, signante la finon de la Germana Imperio de 1871. Vidu Respubliko de Weimar por detaloj.
La konsekvencoj de la milito estis longedaŭraj. La Traktato de Versailles de junio 1919 oficiale finis la militon kontraŭ Germanio. La traktato postulis, ke Germanio akceptu respondecon pro la komenco de la militon kaj pagu amasajn reparaciojn. Ĝi enhavis klaŭzon, kiu kreis Ligon de Nacioj, internacia organizo, kiu devas preventi novan militon. Tamen, la usona Senato neniam ratifikis la traktaton, malgraŭ la kampanjo de Woodrow WILSON subteni la traktaton kaj lian ideon por Ligo de Nacioj. Anstataŭe, Usono negocis apartan pacon kun Germanio (aŭgusto 1921), kiu ne inkluzivis postulon aliĝi al la Ligo.
Vidu ankaŭ
- Naciismo
- Kurdio
- Thomas Edward LAWRENCE
- Haŝemidoj
- Lothar VON RICHTHOFEN
- Francisko Jozefo la 1-a
- Karolo la 1-a
- Kristnasko 1914 kaj fraternigo intertrancea [http://eo.wikipedia.org/wiki/Joyeŭ_No%C3%ABl]
Karolo la 1-a
konkludo de ĉi ĉio estis centmiloj da mortoj kaj centmiloj da krucoj
Eksteraj ligoj
- [http://r.platteau.free.fr/prozajtradukajxoj.html#EKSTERORDINARA escepta sed sencplena okazaĵo: fraternigo intertranĉea]
Kategorio:Militoj Kategorio:Historio Kategorio:milito
ja:第一次世界大戦
ko:제1차 세계 대전
ms:Perang Dunia I
simple:World War I
th:สงครามโลกครั้งที่หนึ่ง
BritioTiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo).
----
Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio
----
La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo.
La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno.
En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando.
La insulo Britio mem (Great Britain aŭ Britain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a .
Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations).
----
Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo
Kategorio:Britio
als:Grossbritannien und Nordirland
ja:イギリス
ko:영국
ms:United Kingdom
simple:United Kingdom
th:สหราชอาณาจักร
zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok
AmerikoGeografio > Kontinentoj > Ameriko
----
Ameriko estas kontinento inter Azio kaj Eŭropo. Ĝia nomo devenas de la itala maristo Amerigo VESPUCCI. Oni povas dividi Amerikon en tri partojn: Nordameriko, Mezameriko kaj Antiloj, kaj Sudameriko.
(vidu Abya Yala)
Nordameriko
Nordameriko havas areon de 23.477.000 km2. Ĝi havas tri sendependajn landojn:
- Kanado
- Meksiko
- Usono
:Ankaŭ Gronlando (dana) estas en Nordameriko.
Mezameriko
Mezameriko kaj Antiloj (aŭ la Kariba Insularo) havas areon de 758.000 km2. Ĝi havas dudek sendependajn landojn:
- Antigvo-Barbudo
- Bahamoj
- Barbado
- Belizo
- Domingo
- Dominiko
- Grenado
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduro
- Jamajko
- Kostariko
- Kubo (lando)
- Nikaragvo
- Panamo
- Puerto-Riko (ŝtato libera asociiĝinta kun Usono)
- Salvadoro
- Sankta Kristofo kaj Neviso
- Sankta Lucio
- Sankta Vincento kaj Grenadinoj
- Trinidado kaj Tobago
Sudameriko
Sudameriko havas areon de 17.809.000 km2. Ĝi havas dek du sendependajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Urugvajo
- Venezuelo
Dosiero:ameriko-eta.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/nordameriko.png Pligrandigu mapon de Nordameriko]
[http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon de Sudameriko]
En Nordameriko, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko, sed en Sudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unu kontinento. La ekzisto de la dividantaj Panama kanalo kaj Mezamerika istmo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kiel mondparto izolita disde Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio kaj bedaŭras malpurigi la najbarecon de usonanoj.
El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Nordameriko (= Ameriko norde de Meksiko) kaj Latin-Ameriko (tiuj areoj sude de Usono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (= Brazilo, portugallingva).
Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la anglan frazo "American to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tiu ofte ĉangrenigas aliaj landanoj, ĉar se oni diras "Amerikanoj invadis landon", "Amerikanoj mortpafas militmalliberulojn", "Amerikanoj pisas sur Koranon", "Amerikanoj mortpunas adoleskanton", ktp. ne eblas scii se la novaĵo diras pri anoj de tuta Ameriko, aŭ nur pri Usonanoj, ĉar oni ne povas scii ĉu "amerikano" estas ano de "Ameriko" aŭ "Amerikoj".
En la jaro 1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi Amerikon Abya Yala. Tiu nomo estis proponita de la Tuloj, panama indiĝena popolo.
Vidu ankaŭ
- Historio de Ameriko
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
- Amerikaj montoj
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Ameriko
ja:アメリカ州
ko:아메리카
simple:The Americas
th:ทวีปอเมริกา
zh-min-nan:Bí-chiu
SudamerikoGeografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko
----
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Sudameriko
ja:南アメリカ
ko:남아메리카
simple:South America
th:ทวีปอเมริกาใต้
zh-min-nan:Lâm Bí-chiu
Jack LONDONLiteraturo > Anglalingva Literaturo > Jack LONDON < Angla Lingvo
----
Jack LONDON [ĝak londen], Usona verkisto (naskiĝis je la 12-a de januaro 1876, mortis je la 22-a de novembro 1916)
Li pasigis sian infanaĝon en granda malriĉeco. Kiel 14-jarulo li forlasis sian hejmon, por serĉi aventurojn. Komence li laboris en fabriko, poste kiel maristo. Pro vagabondado oni arestis lin en 1894. Unu jaron poste li jam sukcese trapasis la abiturientan ekzamenon kaj ekstudis en la Universitato de Berkeley. En 1897 Jack London ĉesigis la studadon sen diplomo, por serĉi oron en Alasko. Sensukcese li revenis post iom da tempo. Ne trovinte konstantan laborpostenon, li tiam decidis, vivteni sin per verkado.
La libroj de London pritraktas la travivon de homoj kaj bestoj en la naturo, sed ankaŭ sociajn problemojn. Ili respegulas la vivon de la aŭtoro, liajn spertojn kiel vagabondo, aventuremulo, maristo, orserĉisto, verkisto kaj alkoholulo. En 1916 Jack London mortis en sia ranĉo en Kalifornio, verŝajne pro malsano, aŭ kiel pluraj esploristoj supozas eĉ pro memmortigo.
Famaj verkoj:
- The son of the wolf, 1900 (La filo de la lupo)
- The call of the wild, 1903 (La voko de la sovaĝa)
- The people of the abyss, 1903 (La popolo de la abismo)
- The Sea-Wolf, 1904 (La marlupo)
- The iron heel, 1907 (La fera kalkanumo)
- To build a fire, 1910 (Konstrui fajron)
- The cruise of the Snark, 1911 (La krozado de la Snark)
- The strength of the strong, 1914 (La forto de la fortoj)
Tio aperis en Esperanto
- La fera kalkanumo, 1930. Trad.: Georgo SAVILLE
- La forto de la fortaj. 1914 Trad.: Karlo FRODING
- Ĥinago. 1924 Trad.: Kalinsky
- Rakonto pri Kiŝ. 1932 Trad.: E.H. COLLINSON
- Konstrui fajron, 1984. Trad.: D. C. LAROQUE.
- Norda odiseado kaj aliaj rakontoj 1988. Trad.: Fernando de DIEGO.
- La balenodento, tr. William AULD
Tio estas rete legebla
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr14/dio.html Dio de liaj prapatroj] (Trad. : Reto ROSSETTI)
Vidu ankaŭ
Jack KEROUAC
Originaloj rete
- [http://www.americanliterature.com/YR/CW/CWINDX.HTML The Call of the Wild]
London Jack
ja:ジャック・ロンドン
Jesuo
Vivo, interpreto, fontoj
Jesuo Kristo (ĉ. -5 ĝis ĉ. 33) (latine, Jesus Christus; greke, Ιησους
Χριστος /jesus ĥristos/)
estis juda predikanto kaj profeto, kiu verŝajne naskiĝis en
Nazareto kaj mortis krucumita en Jerusalemo. Fidindaj
historiaj informoj pri lia vivo mankas, sed multaj rakontoj pri lia
vivo estas kolektitaj en la kvar evangelioj: la unuaj kvar libroj de
la Nova Testamento de la kristana Biblio. Laŭ
kristanismo, Jesuo Kristo estas samtempe filo de Dio kaj Dio mem,
kaj li resurektis du tagojn post sia morto sur la kruco.
Notu: Ĉi tiu artikolo asertas pri li nur tion, kion samepokaj nekristanaj fontoj asertis pri li, kaj raportas kristanan aŭ partian kredon pri li kiel tia.
La nomo Jesuo Kristo
Jesuo venas el la latina Iesus, kiu siavice venas el la helena Iesous (Ιησους). La helena formo estas transliterado de la aramea nomo Jeŝua (ישוע) /jeŝŭa/, mallonga formo de hebrea Jehoŝua (יהושע) /jehoŝua/, kiu signifas "la sinjoro estas savado" aŭ "Jehovah savas".
La titolo Kristo venas, tra la latina, el la helena Ĥristos (Χριστος), kiu signifas unktita. La helena formo estas laŭvorta transskribo de Messiah el la hebrea mashiyakh (משיח) aŭ aramea m'shikha (משיחא).
En araba lingvo, Jesuo estas rekonata de islamanoj kiel profeto Isa bin Marjam (عيسى بن مريم), de arabaj kristanoj kiel Jasu al-Masih (يسوع المسيح).
Jesuo parolis aramee, kiu tiam estis komuna lingvo en Galileo kaj Judeo; sekve dum sia vivo li estis konata kiel Jeŝua. Li verŝajne ankaŭ parolis la komercan helenan, kaj liaj studoj pri skribaĵoj igis lin familiara kun la hebrea.
Vivo
Jesuo naskiĝis ĉirkaŭ -6 -- eble je la printempo de -5 -- en Judio, gubernio de Romio. Laŭ la Biblio, Jesuo naskiĝis sub la reĝo Herodo la Granda sub la Stelo de Bet-Leĥem. Do li ŝajne naskiĝis inter -12 kaj -4.
Laŭ tradicio, lia naskiĝtago estas festata je la 25-a de decembro (Kristnasko), kvankam li probable naskiĝis en la printempo (notu la ŝafistojn en la rakonto pri lia naskiĝo en la Biblio). Kiam Maria, lia patrino, gravediĝis, ŝi ne estis edzinigita. Unuj diris ke lia patro estis Jozefo, tiama fianĉo de Maria, aliaj romia soldato, kaj eĉ aliaj -- la kristanoj kaj islamanoj -- la spirito de Dio. Dum parto de lia infaneco, Jesuo loĝis en Egipto. Li ŝajne havis almenaŭ unu fraton, Jakobo, kvankam li eble estis kuzo aŭ duonfrato.
Jesuo faris miraklojn, allogis sekvantojn for de judismo, instruis novan leĝon kaj religion, kaj eĉ antaŭdiris sian morton. Estante minaco kontraŭ Juda religio kaj Romio, li aperis antaŭ Poncio Pilato, la Romia aŭtoritato de Judio (reginte 26-36), kaj, verdiktita kulpa, estis mortigita sur kruco de soldatoj de Romio. Li estis mortigita je la tago antaŭ Pasko (grava Juda ferio je la komenco de printempo) ĉirkaŭ 33 por krimoj kontraŭ religio. Kiam li mortis, la ĉielo estis mallumigita.
Kiel tia fiaskema juda profeto fariĝis fondinto de monda religio? La kriza fakto estas ke liaj sekvantoj kredis ke Jesuo leviĝis el la mortintoj. Bedaŭrinde, nur kristanaj fontoj raportis pri tio, kaj eĉ ili ne raportas pri ia ajn postmorta apero antaŭ nekredantoj (escepte de la raporto de la evangelio de Petro, evangelio ne akceptita de kristanoj). Sed la kristana kredo pri la releviĝo ne nur estas afero de fido, sed ankaŭ estas racia argumento por ĝia historieco.
Laŭ la raporto de la Biblio, la postmortaj aperoj emis okazi je tagiĝo aŭ krepusko al sekvantoj enoko izolita (ekz., la tombo, serurita ĉambro, strando aŭ vojo malplena).
Interpreto
Laŭ la kristanoj , Jesuo estis tute Dio kaj tute homo (sed sen peko), kaj fakte estas la solenaskita Filo de Dio: li estis naskigita de virgulino, Maria , kiu estis gravedigita de la Spirito Sankta (t.e., Dio). Post lia morto sur la kruco, li estis entombigita. Li subeniris al infero kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj kaj, post 40 tagoj sur tero, supreniris al ĉielo, kie li nun estas, dekstre de la Patro. Jesuo revenos al tero je la Tago de Juĝado kiam li juĝos ĉiun homon, vivantan aŭ mortintan: la bona vivos ĉiam en la Regno de Dio kaj la malbona vivos ĉiam brulantaj en lago de fajro (infero). Jesuo mortis sur la kruco kiel pago al Dio por niaj pekoj, savante nin el infero (sed nur se ni kredas al li).
Notu: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco: La Patro, Dio kiel la ĉiopova kreanto de tero kaj ĉielo; La Filo, Dio kiel homo, kiel Jesuo mem; kaj La Spirito Sankta, Dio kiel spirito kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi. Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo.
Laŭ la Nova Testamento, Jesuo neniam klare diris ke li estas Dio aŭ la Filo de Dio. Li neniam eĉ nomis sin Jesuo -- anstataŭ li uzis la kuriozan titolon, Filo de Homo. Aliflanke, li ne korektis aŭ neis la uzon de Filo de Dio kaj agas kiel Dio, ne kiel homo: ekzemple, li pardonis pekojn kaj piediris sur la maro. Lia dieco estas manifestita ne per diro sed per ago.
"Tute Dio, tute homo": en la fruaj jarcentoj, multe de herezoj temis pri la dieco kaj homeco de Jesuo kaj la preciza rilato inter la du. Finfine, je la jarcento IV, la Eklezio asertis ke Jesuo estas, de nasko, tute homo kaj tute Dio, ke li enhavas du naturojn (dia kaj homa) sed estis nur unu persono. Sed kvankam li estis tute homo, li estis naskigita sen la originala peko de Adamo (la unua homo laŭ judismo, kristanismo kaj islamo), sen naturo pekema.
Al kristanoj, Sankta Paŭlo, kiu verkis preskaŭ duonon de la Nova Testamento, estas la precipa interpretisto de Jesuo.
Resumo de la kristana kredo pri Jesuo estas en La Kredo Nicea.
Laŭ la judoj , Jesuo estis falsa kaj blasfemanta profeto kiu sorĉis kaj logis judojn for de judismo. Kvankam ili atendis la Kriston anoncitan de siaj profetoj, ili kredis ke la Kristo estus reĝo karna kaj politika kiu venkus kaj regus la mondon en epoko de paco, tute malsimile al Jesuo. La titolo Kristo devenas de la greka vorto ĥristos, la oleo metita sur nova juda reĝo dum lia entroniĝo.
Laŭ la gnostikoj , Jesuo estis nek Dio nek homo sed Sendinto de Lumo de Dio. Kaj ne de la juda Dio aŭ la katolika Dio, kiu estis dio pretenda, sed de la vera Dio. La misio de Jesuo ne estis morti por niaj pekoj, sed por transdoni al ni sekretan scion, (greke, gnosis), por liberigi nin de iluzio kaj de ĉi tiu koruptita mondo. La ĉefa evangelio de la gnostika Jesuo estas la evangelio de Tomaso, kiu estis verkita en la jarcento I aŭ II. La unuaj komentaroj pri la evangelio de Johano estis gnostikaj, tial gnostikismo estas tre frua kaj eble radika formo de kristanismo.
Laŭ gnostikismo, Jesuo nur ŝajne suferis kaj mortis sur la kruco. Tial lia releviĝo ne estis neatendita.
...
Laŭ la islamanoj , Jesuo, nomigita Isa en la araba, estis sankta profeto de Dio, faris miraklojn, estis naskigita de la virgulino Marjam per la spirito de Dio, sed li ne estas Dio aŭ filo de Dio kaj ne estis najlita al kruco. Li estas menciita en la Korano kune kun Moseo, Abraham, Noah, Mohameto, ktp, kiel profeto, kaj estas tute homa kiel ili. Ekzemple, Jesuo, kiel Moseo, povis fari miraklojn ĉar Dio donis la potencon al li -- ne ĉar li estis Dio mem. La kristanoj ne komprenis tion kaj faris lin dio.
Kiel la kreskinta miskompreno (= judismo) pri la mesaĝo de Moseo necesigis la alvenon de Jesuo, tiel la kreskinta miskompreno (= kristanismo) pri la mesaĝo de Jesuo necesigis la alvenon de Mohameto, la fina profeto.
Pri la kruco kaj releviĝo, laŭ la Korano, Jesuo nur ŝajnis morti sur la kruco kaj poste Dio levis lin al si.
Laŭ la bahaanoj, Jesuo estis unu el la naŭ ĉefaj Mesaĝistoj de Dio, tiu por la epoko de la Romia Imperio, kaj ĝis la revelacio laŭ Mahometo. Bahaanoj akceptas la eldirojn de Kristo pri Sia Dieco, sed interpretas ilin laŭ la koncepto de Manifestiĝoj de Dio. Li estis perfekta spegulo de Dio, manifestante la Diajn atributojn kaj Volon, tamen ne la Dia Esenco Mem. Li estas Fondinto de la Kristana Kredo. Laŭ bahaanoj, Li estis Manifestiĝo de Dio, naskiĝis de virgulino, kaj faris miraklojn. Tamen, ili kredas ke Lia postmorta reviviĝo post krucumado devas esti interpretita metafore. Li venis duan fojon en Bahá'u'lláh, la Manifestiĝo por tiu ĉi epoko (mil jarojn) kaj Promesito de ĉiuj antaŭaj religioj.
Laŭ la modernistoj , Jesuo eble ne eĉ ekzistis sed estis mito inventita de fiŝkaptistoj kaj kredita de naivaj kamparanoj. Aŭ eble Jesuo fakte ekzistis kaj estis saĝa homo, sed li certe ne faris miraklojn aŭ releviĝis el la mortintoj kaj tial ne estis Dio veninta al tero. Modernismo estas materialisma en filozofio kaj tial kredas ke miraklo estas malebla. Tial ĝi kredas ke la kristana rakonto pri Jesuo necese malpravas iele. (Legu la tezon de Hume kontraŭ mirakloj en Ĉapitro 10 de Pri Homa Kompreno). La plej klera versio de la modernisma Jesuo estas la de usona profesoro John Dominic CROSSAN en lia 1991 libro, The Historical Jesus ("La Historia Jesuo").
La modernistoj interpretas la miraklojn (aŭ almenaŭ la raportojn pri ili) kiel pruvo ke Jesuo estas mito; la judanoj ke li estis sorĉisto; la islamanoj, ke li estis santka profeto; kaj la kristanoj, ke li estas Dio mem -- sed nur la kristanoj kredas ke li leviĝis el la mortintoj.
Fontoj
La precipa fonto pri Jesuo estas la kvar evangelioj de Mateo, Marko, Luko kaj Johano en la Biblio. Ĉi tiuj estis verkitaj inter jaroj 70
kaj 100 (t.e., pli ol 40 jaroj post la morto de Jesuo) kaj rakontas pri Jesuo laŭ la kristana kredo. Laŭ Sankta Ireneo de la jarcento II, Marko estis la evangelio de Sankta Petro verkita de lia sekvinto Marko, Luko estis la evangelio de Sankta Paŭlo verkita de lia sekvinto Luko, kaj Johano estis la evangelio de Sankta Johano verkita de li mem en maljuneco en Efeso.
La evangelio de Tomaso ankaŭ eble devenas de la 1-a jarcento (sed ankaŭ eble de la 2-a), sed la Eklezio ne ĝin rekonis kiel vera evangelio kaj tial la Biblio ne enhavas ĝin.
Ekzistas ankaŭ aliaj evangelioj, ekzemple la de Petro, Filipo, Maria kaj Hebreoj, el kiuj ni nur havas erojn, sed ili ŝajne estis verkitaj en la jarcento II aŭ poste. Kleruloj rekonstruis el la evangelioj de Mateo kaj Luko la perditan Q Evangelio ; kaj el Johano, la perditan evangelion de Signoj. Ili eble estis verkitaj dum 50-70.
Sed la senduba plej frua fonto pri Jesuo estas ne la evangelioj, sed la leteroj de Sankta Paŭlo, verkitaj dum 48-63 (du jardekojn post la morto de Jesuo). Spite ilian fruecon, ili priskribas la tute tradician kristanan komprenon pri Jesuo -- Jesuo kiel la Filo de Dio enkarnigita kiel homo por morti por niaj pekoj kaj relevigita el la mortintoj.
La precipaj fontoj el la 1-a jarcento laŭ jardeko:
- 30-oj: Jesuo krucumita
- 40-oj:
- 50-oj: la leteroj de Paŭlo: Romanoj, 1 Korintanoj, ktp.
- 60-oj: Q, Marko
- 70-oj: Signoj, 1 Petro
- 80-oj: Luko, Agoj, Mateo
- 90-oj: Hebreoj, Apokalipso, Jakobo, 2 Tesalonikanoj, Efesanoj, Johano, 1 Klemento, Didakeo
La Didakeo kaj 1 Klemento ne aperis en kristanaj biblioj post la 4-a jarcento. 1 Klemento estas letero de Klemento (papo 88–97) al la eklezio de Korinto. La Didakeo estas la baza instruo de Jesuo kaj liaj apostoloj.
(La Biblio estas havebla en Esperanto en kelkaj formoj).
Vidu ankaŭ: Logos - Mortotuko de Torino
Kategorio:Kristanismo
Kategorio:Profetoj
Kategorio:Bibliaj personoj
ko:예수 그리스도
ms:Yesus Kristus
ja:イエス・キリスト
simple:Jesus
th:เยซู คริสต์
zh-cn:耶穌基督
zh-tw:耶穌基督
TeroJen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento.
----
Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la
hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro
varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun).
La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo
La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema.
Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969.
Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte
kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.
Historio:
La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun:
-4,6: Tero formiĝis el polvo
-4,5: vulkanoj, astroidoj falegantaj, malbrila Suno
-4,4: atmosfero kaj koro formiĝas
-4,3: la plej malnova mineralo: zirkono en orienta Aŭstralio
-4,2:
-4,1:
-4,0: la antaŭviva supo
-3,9: vivo: DNA, geno
-3,8: ĉelo, bakterio, la plej malnova roko
sciata
-3,7:
-3,6:
-3,5: bluverda algo (la plej malnova fosilio)
-3,4:
-3,3:
-3,2:
-3,1:
-3,0:
-2,9:
-2,8:
-2,7:
-2,6:
-2,5: Suno plibriliĝas; dum la sekvanta miliardo da jaroj, oksigeno pligrandiĝas en la aero.
-2,4:
-2,3:
-2,2: la plej antikva glacia epoko (laŭ nia scio).
-2,1: ekpliiĝo de oksigeno
-2,0: komplika ĉelo
-1,9:
-1,8:
-1,7: superkontinento: Kolumbio
-1,6:
-1,5: oksigeno ĉe nuna nivelo
-1,4:
-1,3: viruso
-1,2: protozoo
-1,1:
-1,0: sekso
-0,9: unu tago = 18 horoj (65 ks)
-0,8: superkontinento: Rodinio
-0,7: spongo, meduzo, vermo, ostro, pekteno
-0,6: trilobito, konkulo, konko, krabo, salikoko, omaro, polpo, loligo
-0,5: fiŝo, osto, vertebrulo, likeno, musko, filiko, skorpio, miriapodo, Saharo ĉe la Suda Poluso kaj sub glacio. kontinentoj: Nordameriko, Eŭropo, Siberio, Gondvanolando oceanoj: Pantalaso, Japeto, Teiko, Uraliko
-0,4: vivo surtera: pulmo, amfibio, insekto, arbaro, flugilo (muŝoj), reptilio, Laŭrazio
-0,3: reptilioj superas: dinosaŭroj, trilobitoj tute pereiĝis, koleoptero, kurkulio, socio (insekta): blato, termito; mamulo, varma sango,
-0,2: krokodilo, birdo, testudo, iktiosaŭro, Gondvanolando frakasis, floro, abelo, makropo, Himalajo, Andoj
-0,1: dinosaŭroj tute pereiĝis, formiko, elefanto, baleno, Rokmontaro, herbo, palmopiedo (en Svedio!), muso, kuniklo, simio, homo, inteligenteco, maŝino
Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.
----
Vidu ankaŭ:
Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero
----
Kategorio:Sunsistemo
ja:地球
ko:지구
ms:Bumi
simple:Earth
th:โลก
zh-min-nan:Tē-kiû
Curt J. MILKSCHUTZEsperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > Argentina esperantisto > Curt J. MILKSCHUTZ
----
Curt J. MILKUSCHUTZ (1914-2001), UEA dumviva membro, iama delegito en Bonaero kaj fakdelegito pri grafologio kaj terkuturo.
Esperantisto ekde 1929, li aktivis en Argentina Esperanto-Ligo, inter 1955 kaj 1981 jen kiel sekretario jen kiel prezidanto.
Li servis kiel argentina ĉefdelegito de 1956 ĝis 1978.
El Esperanto oktobro 2001
ĈeĥioGeografio > Eŭropo > Ĉeĥio
----
Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km).
La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: |