Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1919

1919

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1919 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1919 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Eklernis Esperanton: Lajos KÖKÉNY, KAWASAKI Naokazu, Božena SKLENČKOVÁ, Rudolf Michael FREY kaj József MAJOR .
- Fondinta Nippon Esperanto-Sya de KUZNECOV
- Refondita la Esperanto-Asocio de Ŝanhajo de LU Ŝi-Ŝin.
- Eldonejo Ferdinand Hirt und Sohn ekeldonis Esperantajn librojn.
- Aleksandr POSTNIKOV arestita.
- Publikitaj Berna Esperantido, Lipskito, Latinulo, Ao kaj Amiana.
- Afganio sendependiĝas de Britio.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Serbio kaj Rumanio.
- Ernest RUTHERFORD disigis unue foje la atomon.
- Germanio : Unua komerca aviadilinio BerlinoLeipzigoVeimaro.
- Aperis Kato Felikso de Pat SULLIVAN kaj Otto MESMER.
- En Hollywood, Charles CHAPLIN, David Wark GRIFFITH, Douglas FAIRBANKS e Mary PICKFORD fondis la cineman studion "United Artists Corporation".
- Epitacio PESSOA iĝis prezidento de Brazilo.
- Fondita la ina sekcio de skotistoj en Brazilo.
- 28-a de decembro: Morihei UESHIBA, kreinto de Aikido, kontaktigis kun Onisaburo DEGUĈI, fundinto de Oomoto, kaj fariĝis Oomotano.

Naskiĝoj


- Oswaldo LEITE de MORAES
- Vladimír MOHAPL
- Arnošt BALÁŠ
- 1-a de januaro : J. D. SALINGER
- 14-a de marto : Jaroslav DAVID
- 13-a de aprilo : Howard KEEL
- 8-a de majo : Lex BARKER
- 22-a de oktobro: Doris LESSING
- 2-a de novembro : Fernando de DIEGO

Mortoj


- 15-a de januaro: Rosa LUKSEMBURG kaj Karl LIEBNEKCHT
- 21-a de februaro : Giles Leigh BROWNE
- 6-a de majo: Usono: L. Frank BAUM
- 18-a de aŭgusto: Stanislav SCHULHOF
- 23-a de oktobro: KOBAJAŜI Mokiĉi
- Usono: Pensilvanio: Eli KELLER ----
1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1919年 ko:1919년 simple:1919 th:พ.ศ. 2462

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Jarcentoj

Historio > Jarcentoj ---- Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj. La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000. La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo. Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo: Kategorio:Tempo ja:年表 simple:Century

20-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jaroj:
19011902190319041905 19061907190819091910
19111912191319141915 19161917191819191920
19211922192319241925 19261927192819291930
19311932193319341935 19361937193819391940
19411942194319441945 19461947194819491950
19511952195319541955 19561957195819591960
19611962196319641965 19661967196819691970
19711972197319741975 19761977197819791980
19811982198319841985 19861987198819891990
19911992199319941995 19961997199819992000
ja:20世紀 ko:20세기 simple:20th century

Normala jaro komenciĝanta merkrede

Normala jaro komenciĝanta merkrede. Ĉi tiaj jaroj estas (laŭ gregoria kalendaro): 1586 1597 1603 1614 1625 1631 1642 1653 1659 1670 1681 1687 1698 1710 1721 1727 1738 1749 1755 1766 1777 1783 1794 1800 1806 1817 1823 1834 1845 1851 1862 1873 1879 1890 1902 1913 1919 1930 1941 1947 1958 1969 1975 1986 1997 2003 2014 2025 2031 2042 2053 2059 2070 2081 2087 2098 2110 2121 2127 2138 2149 2155 2166 2177 2183 2194 Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je lundo Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je dimanĉo kategorio:Kalendaro

KAWASAKI Naokazu

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K Kategorio:Akademio de Esperanto Japana esperantisto KAWASAKI Naokazu, japano. (naskiĝis la 31-an de januaro 1902 en Osaka-si - mortis la 18-an de januaro 1991 en Osako, Japanio) estis multjara membro de la Akademio de Esperanto. Studis francan literaturon en Waseda-Universitato. Esperantisto de 1919; LK de 1933. Enkondukis en Japanion diversajn teoriojn de eŭropaj Esperanto-gramatikistoj. Prilingvaj artikoloj kaj verkoj 119. Iniciatis en 1928 aranĝon de lekcioj pri Esperantologio en Japana Esperanto-Kongreso. En 1930 kun Okamoto eldonis gazeton Esperantologio (Japanlingve). Lia ĉefverko "Kie estas amo, tie estas Dio", 1930, estas detala komentario de la verko de Tolstoj laŭ traduko de Ŝidlovskaja kaj unika "Bibliografio de la libroj, kiuj utilas por praktike studi Esperanton"; dua pligrandigita eldono en 1934. Kompilis: Literatura Legolibro, Franca Parto, 1934. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto. Ankaŭ post la milito Kawasaki restis aktiva, i. a. kiel esperantologo, kontribuanto de Nova Vortaro Esperanto-Japana (1963) kaj aŭtoro de japanlingva Elementoj de Esperanto (1964).

Verkaro


- Edelbaum, Halina: Dokumento pri la studentaj jaroj de L. L. Zamenhof: oficialaj arkivoj gimnaziaj kaj universitataj en la rusa lingvo (La komentaro de Naokazu Kawasaki. Eld. de Ĵuntaro Iuaŝita. - Tokio: Iuaŝita, 1977. - 239, 22 p. : ilustr.)
- Esperanta legolibro de mondliteraturo (kompil. de N. Kawasaki. - Tokio: Japana Esperanto-Instituto)
- Kawasaki, Naokazu: Dua libro kaj ĝia ruslingva eldono, studkunveno de Japana Esperanto-Instituto, 1977-10-23, en Otu (1977)
- Kawasaki, Naokazu:
Dukonsonantaj kombinoj en Esperanto (Osaka: Universitato de Fremdaj Lingvoj, 1952. - 25 p.)
- Kawasaki, Naokazu:
El la tagolibro de N. Kawasaki: (1916 - 1940) (Oosaka: aŭtoro, 1984. - 23 folioj)
- Kawasaki, Naokazu:
Elementoj de Esperanto (Tokyo: Daigakusyorin, [1963]. - 173 p.)
- Kawasaki, Naokazu:
Enciklopedieto de kulturaj vortoj de Esperanto (Osaka: Esperanto-Societo)
- Kawasaki, Naokazu:
Fremdaj vortoj en antaŭparolo de unua libro; Propraj nomoj en ekzercoj de dua libro (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo : [La junta de gobierno presidida por el Magfco. y Excmo. Sr. Rector, decidió la publicación ... come homenaje al profesor Don Juan Régulo Pérez con motivo de su jubilación, a los 70 años...] ; p.[283] - 291)
- Kawasaki, Naokazu:
Fremdlingvaĵoj en Zamenhofaj verkoj (Osaka: Esperanto-Societo, [1940]. - D, 52 p.)
- Kawasaki, Naokazu:
Historia signifo de Zamenhof, plena vortaro Esperanto-rusa, 1909 (1975. - 3 folioj)
- Kawasaki, Naokazu:
Historia signifo de Zamenhof, plena vortaro rusa-internacia, 1889 (1974)
- Kawasaki, Naokazu:
Kelkaj komentoj pri la kvin tekstoj de "Marta" (En: Li kaj ni: festlibro por la 80a naskiĝtago de Gaston Waringhien (1901 29 julio - 1981) / Hrsg.: Haupenthal, Reinhard ; p.219 - 245)
- Kawasaki, Naokazu: Kunmetitaj vortoj el Zamenhofaj verkoj (Osaka, 1949. - 162 p.)
- Kawasaki, Naokazu: Latoviano Libekusu to Litowania no Dombrovsuki (Repr. from "Memoirs of the Nara University", 1976, Nara: Nara Daigaku, 1976. - 14 p.)
- Kawasaki, Naokazu: Monto gravediĝis, muso naskiĝis: personaj notoj pri la Universala Kongreso de Esperanto, 1978, Varna (Osaka, 1978 - 13 p.)
- Kawasaki, Naokazu: Ne konfuzu!: Komparo de signifoj en Esp, A, F, G (Osaka: Esperanto-Societo, 1940. - 35 p.)
- Kawasaki, Naokazu: Pri Marignoni, unua Esp. lernolibro por italoj, 1890: raporto al la studokunveno de Japana Esperanto-Instituto, 1976-11-09, Kioto (1976)
- Kawasaki, Naokazu: Radikoj de "Ekzercaro" (proks. 1939)
- Kawasaki, Naokazu: Unuaj libroj: Dombrovskij - litova, Huertas - hispana, Lorenc - ĉeĥa: raporto ĉe Japana Esperanto-Instituto, Tokio (1976)
- Ossaka, Kenĵi: Prilingvaj artikoloj de Ossaka: liaj cirkuleroj interne de la Lingva Komisiono de Japana Esperanto-Instituto (kompil. de Naokazu Kawasaki. - Oosaka: Kasiwara Esperanta Dokumento-Centro, 1978. - 56 folioj)
- Tolstoj, Lev Nikolaeviĉ: Kie estas amo, tie estas Dio (ruslingve verkita de Tolstoj. Esperanten trad. de Ŝidlovskaja, japanlingven trad. kaj komentariita de N. Kawasaki. - [Tokio]: Japana Esperanto-Instituto, 1930. - 331 p., aldonoj; Ambaŭteksta kaj komentaria serio ; 5)

Božena SKLENČKOVÁ

Ĉeĥaj esperantistoj Božena SKLENČKOVÁ (Naskiĝis en la 18-a de aprilo 1897 en Ĉibuz- mortis en 1983) edzino de Otto SKLENČKOVÁ. Esperantistino de 1919, kunlaboris en Teritoria Oficejo de UEA (librotenado, administrado de membroj de UEA, ĈAE). kaj en Ĉeĥoslovaka Antologio. Citita en Enciklopedio de Esperanto EdE-S. Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S

József MAJOR

MAJOR József aŭ Jozefo Major (naskiĝis la 2-an de februaro 1904 en Cece, Hungario - mortis la 5-an de aŭgusto 1993 en Velingtono, Nov-Zelando). Li estis hungara esperantisto. Li estis profesoro de lingvoj. Li studis en la Universitato „Sorbonne“ en Parizo. Li lernis Esperanton en Budapeŝto, Laborista Grupo en 1919. De tiam li konstante propagandis, gvidis kursojn, verkis artikolojn. Gajnis unuan premion ĉe Floraj Ludoj. Li estis sekretario de Oomoto Internacia en Parizo. Li vojaĝadis tra Japanujo, faris pli ol cent paroladojn, interesigis japanan gazetaron pri Esperanto. En 1929 li forlasis Eŭropon. Post okjara loĝado en Parizo veturis al Japanujo, kie li fariĝis redaktoro de "Oomoto Internacia" dum kvin jaroj kaj gvidis kursojn Esperantajn kaj nacilingvajn. Ekde 1938 li vivis en Nov-Zelando, kies Esperanto-movadon li vigligis inter alie kiel estrarano de la landa asocio kaj redaktoro (1985-1992) de ties organo "Novzelanda Esperantisto". Li estis komitatano de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj UEA-fakdelegito pri filozofio. Kategorio:Hungaraj esperantistoj Kategorio:Novzelandaj esperantistoj

KUZNECOV

KUZNECOV, ruso. Venis en Japanujon en 1919, instruis per rekta metodo Esperanton en Nippon Esperanto-Sya, Tôkyo, en 7920. - (Kaw.) Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado

Ŝanhajo

Geografio > Azio > Ĉinio > Ŝanhajo < Urboj Urboj] Ŝanhajo (ĉine: 上海, pinjine: shàng hǎi) estas la plej granda urbo de Ĉinio kaj situas ĉe la delto de Ĉang Ĝjang. La ĉinaj mallongigoj de Ŝanhajo estas (滬 or 沪) kaj Shēn (申). La nomo Ŝanhajo signifas "sur la maro" aŭ "sur la maron". Ŝanhajo estas unu el la kvar municipoj, kiuj havas la statuson de provinco. Ĉang Ĝjang Ŝanhajo estas urbo kaj provinco en Ĉinio kie LU Ŝi-Ŝin fondis Esperanto-Asocion en 1912.

Historio

Antaŭ la urbo de Ŝanhajo, ĝi nomis sin Songliang--parto de la urbo de Suĝoŭo. Tio estis mil jaroj antaŭen. Muroj konstruiĝis en 1553 post Jesuo Kristo, kaj tio estis la komenco de la urbo de Ŝanhajo. Tamen, antaŭ la 19-a jarcento, la urbo ne enhavis multe da grandajn artaĵojn, kiel aliaj ĉinaj urboj. Antaŭ la jaro 1927 Ŝanhajo estis en la provinco de Ĝjangsuo (ĉefurbo Nankino). La rolo de Ŝanhajo grandiĝis dum la 19-a jarcento, ĉar li estis bone trovita por la Okcidento.

Ekonomio

Ŝanhajo estas la ekonomia centro de Ĉinio. Ĝi konkurencas kun Honkongo; la lasta havas pli bonan juran sistemon kaj pli grandajn bankojn, sed la unua havas pli bonajn ligojn kun la ĉina registaro.

Arĥitekturo

La arĥitekturo de Ŝanhajo estas fama. Ĝi ankaŭ havas unu el la plej modernaj transportaj sistemoj de la mondo. La plej alta konstruaĵo de Ĉinio estas en Ŝanhajo.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.smartshanghai.com shanghai .... cultur
- nightlife
- dining] http://www.china.org.cn/esperanto/2429.htm Kategorio:Urboj de Ĉinio ja:上海 ko:상하이 ms:Shanghai th:เซี่ยงไฮ้ zh-min-nan:Siōng-hái

LU Ŝi-Ŝin

LU Ŝi-Ŝin estis ĉina esperantisto kaj la unua pioniro de Esperanto en centra kaj norda Ĉinujo. Lu Ŝi-Ŝin lernis Esperanton de rusa esperantisto. Li ekpropagandis en 1909 kaj esperantigis K. C. ŜAN. Li fondis Esperanto-Asocion en Ŝanhajo en 1912 kaj refondis ĝin en 1919. Li gvidis la tutan movadon kun Ŝan en Centra Ĉinujo antaŭ la unua Mondmilito. Li revivigis la movadon tuj post la milito. Li kunlaboris energie kun Nujuez (?). Li verkis la libretojn Esperanto; Esperanto por Ĥino; Konversacio. Kategorio:Ĉinaj esperantistoj Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L

Aleksandr POSTNIKOV

Gravaj esperantistoj>>Rusaj esperantistoj Aleksandr' Alekse'jeviĉ PO'STNIKOV ruso, kapitano de Rusa Gvardio (1880-1925). Fama Rusa esperantisto, energia propagandisto de Esperanto. En 1909 li fondis Ruslandan Ligon Esperantan, revivigis la gazeton „Ruslanda Esperantisto“. aranĝis kaj okazigis la unuan Rusian Kongreson de Esperantistoj en 1910 en Peterburgo. Aristokrato, kavaliro de multaj ordenoj pro partopreno en 28 bataloj dum la Japana Milito, Aleksandr POSTNIKOV estis brila kaj neordinara persono en la Rusia Esperano-movado en la komenco de la 20-a jarcento, sed dum multaj jardekoj tiun nomon kovris la kurteno de prisilentado. Li uzus Esperanton „ankaŭ por la malhonora kontraŭregna agado“ (laŭ esprimo de Ŝirjaev) kaj tio kaŭzis al la plua Esperanto-movado en Rusio tre senteblan ekbaton. En 1911 li estis arestata kaj akuzata pri spionado. La 26-an de aŭgusto 1911 la Juĝistaro de Peterburga Milit-Distrikta Juĝejo deklaris la verdikton. A. Postnikov estis senigita de ĉiuj rangoj, ordenoj, surbrusta akademia signo, posedrajtoj kaj kondamnita al 8-jara bagnado. La Ligo kun siaj filioj estis fermata de la registaro.

Biografio

Aleksandr POSTNIKOV naskiĝis la 23-an de julio 1880 en Kovno en nobela familio. La familio de Alekse'j Postnikov (lia patro), ekskolonelo estis granda: Aleksandr havis kvar fratojn kaj fratinojn (Rigardu Feodor POSTNIKOV). La patro, dizirante vidi siajn filojn heredantoj de militista dinastio, sendis ilin, unu post alia, en Pskovan Kadetan lernejon. Aleksandr finis tiun en 1897, poste finis la Militan Altlernejon en Pavlovsk, apud Sankt-Peterburgo en 1899. La signojunkro Postnikov elstaris ne nur pro sukcesa studado de artileria merito, sed ankaŭ pro perfekta posedo de fremdaj lingvoj kaj pro verkado de patriotismaj poemoj. Post finstudo Aleksandr militservis en Transkaŭkazio. En 1900 li trafis la Unuan Orient-Siberian Artilerian brigadon kaj partoprenis la Ĥinujan militiron, enterprenitan de internaciaj trupoj por subpremi la "Bokseran" ribelon. En 1903 A. Postnikov sukcesis pasi selekton por studentiĝi en la Akademio de la Ĉafŝtabo Pro sukcesa studado A. Postnikov estis honorigita per la surbrusta signo de la Akademio. Krom studado, li ekde marto 1904 ĝis septembro 1905 partoprenis la Rus-Japanan militon Dum tiu milito la subleŭtenanto Postnikov partoprenis 27 batalojn kaj kelkfoje ricevis honorigon de la registaro. En la aĝo de 25 jaroj li ricevas la rangon de stab-kapitano. Post reveno en Sankt-Peterburgon, A. Postnikov provizore estas roton de la Preobraĵenskij regimento ĝis oktobro 1909. De tie li foriras al rezervo.

Esperanta agado

La E-agadon de A. Postnikov ni povas sekvi ekde 1907. Li laboris tre aktive, multe vojaĝis, propagandis Esperanton en Volga regiono kaj ĉe la bordo de la Nigra maro.
En 1908 dank' al unuiĝo de la Peterburgaj societoj " Espero" kaj " Esperanto" estis fondita la Ruslanda Ligo Esperantista (RLE) Kiel pezidanto de tiu ligo estis elektita A. Postnikov. Aleksandro ankaŭ revivigis la revuon "Ruslanda Esperantisto", farinte ĝin oficiala organo de RLE. En 1909 li reprezentis Ruslandon en la V-a Tutmonda Kongreso de Esperanto (Barcelono, Hispanio).
En 1910, A. Postnikov aranĝis la unuan Rusian Kongreson de Esperantistoj, kiuj kunigis diversajn societojn de Rusujo. En la kongreso partoprenis ankaŭ doktoro L. L. ZAMENHOF. A. Postnikov opiniis, ke por disvastigo de Esperanto tre gravas ricevi subtenon de la regnestro. Li tiurilate atingis kelkajn gravajn sukcesojn: li ricevis dankleteron de la imperiestrino Aleksandra Fjodorovna Romanova pro la donaco (lernolibroj kaj vortaroj de Esperanto), kiun li faris al la grandprincino Olga Nikolajevna; en majo Postnikov aranĝis la decidon de la Ministerio de Komerco kaj Industrio pri sendado de oficiala reprezentanto de la Minesterio al la VI-a Tutmonda kongreso (Vaŝington).
En 1910 Aleksandr POSTNIKOV ankaŭ fondis la "Universalan Ligon". Dum la Vaŝingtona kongreso okazigis unuan kunvenon de ĝi.

Posta sorto

Subite, 28-an de marto 1911 li estis arestata. Post la aresto de la prezidanto de RLE en Peterburgo okazis traserĉoj en la loĝejoj de multaj esperantistoj. Aleksandr POSTNIKOV estis akuzata pri spionado, ĉar en unu el bankoj oni trovis 200-rublan kvitancon kaj konstatis, ke tiun sumon pagis eksterlanda agento.
La 26-an de aŭgusto la Juĝistaro de Peterburga Milit-Distrikta Juĝejo deklaris la verdikton. A. Postnikov estis senigita de ĉiuj rangoj, ordenoj, surbrusta akademia signo, posedrajtoj kaj kondamnita al 8-jara bagnado.
Ruslanda Esperanto-movado tuj distanciĝis de A. Postnikov, nomante lin "hazarda persono en la movado". Sed RLE estis malfermita.
Aleksandr POSTNIKOV estis liberigita aprile 1917 pro Februara revolucio. Li estis amnestiita kiel politika ekzilito.
Post reveno al Petrogrado oni al Postnikov reatribuis la kapitanan rangon, poste en la sama jaro li ricevis la rangon de kolonelo de Ĉefstabo.
En decembro 1917, Postnikov okupiĝis pri socia agado: li estis elektita de la Ligo de Socialistoj-Universaljeroj kiel membro de Petrograda Soveto. En 1919 li havis postenon de stabestro en la Stabo pri defendo de fervojoj kaj poste -- ĉefo de la stabo de interna gardo.
Junie 1919 Postnikov estis arestita, kaŭze ke li estas "blankgvardiano kaj nefidinda persono". Poste li estis liberigita kaj denove oficis, sed decembre oni denove arestis lin, akuzis pri "kontraŭrevolucia agado" kaj restis en koncentrejon. La Centra Plenumkomitato nuligis la juĝverdikton en oktobro 1920. Postnikov estis liberigita kaj ĝis novembro 1921 instruis militarton en la kursoj por militistaj gvidantoj en Mogiljov. En novembro 1921, A. Postnikov estis denove arestita. Oni suspektis lin pri spionado kaj kondamnis al 2 jaroj da ekzilo en koncentrejo, sed subite oni nuligis la verdikton kaj en majo 1922 li estis liberigita. Ĝis oktobro 1924 A. Postnikov instruis strategion diversloke. En oktobro 1924 li restis sen laboro. En la fino de marto 1925 estis arestitaj multaj membroj de la Ligo de Socialistoj-Universaljeroj; inter ili ankaŭ la prezidanto de la Ligo, Aleksandr Postnikov. Oni opiniis la Ligon kontraŭrevolucia organizaĵo. La juĝproceso kontraŭ la membroj de la Ligo okazis la 19-an de junio 1925.
Edzino de Postnikov, estinte sekretario de la Ligo de Socialistoj-Universaljeroj, estis kondamnita al 3-jara ekzilo en koncentrejo. La similajn verdiktojn ricevis aliaj socialistoj. Nur unu persono estis kondamnita al pafekzekuto. Tiu persono estis Aleksandro Postnikov. La saman nokton la verdikto estis plenumita.
Ĉiuj kondamnitoj de la juĝproceso estis rehabilititaj nur en 1993.

Fontoj


- Anatolo SIDOROV "A. A. Postnikov: vivo kaj agado de rusa oficiro"
- Mikaelo BRONŜTEJN "Dek tagoj de kapitano Postnikov" (originala historia romano en Esperanto pri eventoj en Rusia Esperantujo antaŭ cento da jaroj (2004). ISBN 5-86038-027-5.

Lipskito

Lipskito (Lips Kith) estas planlingvo kreita de Joseph SCARISBRIKC en 1919. Estas ĝi miksa lingvo kun forta apriora emo. Plejparto de vortprovizo, ĉefe substantivoj, estas formataj de 6 "primitivaj konsonantoj":
- "s" ago, kirlo
- "k" unuigo, unuiĝo
- "p" puktado, projekcio
- "t" tuŝo sen unuigo
- "m" buŝo
- "n" nazo
- "r" ondmovoj
- "l" glitado, glisado
- "w" defleksio, turnado Substantivoj havas 3 kazojn: nominativon, akuzativon kaj genitivon. Nombroj (1-10): tun twi tri pes pen sek sep nok nik tek Patro nia: Koor Pater, wes-amün per-an wolk-alon; Ko-te NOM mak-Es-u TEK-SAK, Ko-te REK-ol mak-Es-u nar, Ko-te WOL mak-Es-u pak-narün, oos per-an wolk-ol swos pok ters-ol; Too nos nautin-pel pan-ol timos; Ka slus-e noor keik-olon oos prut-ï noor keik-aron; Ka ne teuk nos pen peir-olon, meen wart nos tau ponar (Tun); Tan Rek-ol es-amün ko-te; Tan Krat-ol es-amün ko-te; Tan Klut-ol es-amün ko-te; Por A! Por OO! SEN! =Bibliografio= Scarisbrick, Joseph
Lips Kith, a world language
Trowbridge: Lansdown, 1919
(141 p.) =Ekstera ligo= http://www.langmaker.com/lipskith.htm kategorio:planlingvoj

Aĵo

Aĵo signifas iun tuŝeblan, percepteblan aferon, do materian objekton.

Vidu ankaŭ


- -aĵ
- afero
- objekto (filozofio) simple:Thing

Afganio

Geografio > Azio > Afganio ---- Dosiero:af.gif
Dosiero:Afganiomontoj.jpeg
Afganio (Afghanestan) افغانستان Lando en la sudo de Centra Azio.

Ĝeneralaĵoj

  • Landkodo: AF.
  • E-nomo: [a] Afganistano, Afganujo; [o] Islama Ŝtato Afganio.
  • Nacia nomo: [o] Dowlat-e Eslami-ye Afghanestan.
  • Areo: 652.090 kv.km.
  • Politika sistemo: islama milita respubliko.
  • Ŝtatestro: Hamid KARZAI
  • Ĉefurbo: Kabulo (1.500 mil).
  • Urboj: Kandahar (198 mil), Herat (156 mil).
  • Adm. divido: 30 provincoj: Badakhshan, Badghis, Baghlan, Balkh, Bamian, Farah, Faryab, Ghazni, Ghowr, Helmand, Herat, Jowzjan, Kabol, Kandahar, Kapisa, Konar, Kondoz, Laghman, Lowgar, Nangarhar, Nimruz, Oruzgan, Paktia, Paktika, Parvan, Samangan, Sar-e Pol, Takhar, Vardak, Zabol.
  • Loĝantaro: 25.800 mil (2000), inter ili 38 % puŝtunoj, 25% taĝikoj, pli ol 5 milionoj estas rifuĝintoj.
  • Ŝtatlingvo: paŝtua (35%) kaj persa (=daria, 50%), uzbeka, turkmena, beluĉa, ktp.
  • Kredantoj: islamanoj (sunaistoj 84%, ŝiaistoj 15%).
  • Pokapa GNP: 800$.
  • Monunuo: afgana afganio (= 100 puloj);
  • Organizoj: UNO (1946)
  • Historio: sendependiĝis en 1919 post la tria milito kun Anglio. Establiĝis konstitucia monarĥio en 1963, defalis en 1973. Kontraktis kun Sovetunio pri amikeco kaj kunlaboro en 1978. En la lando estis komencitaj reformoj, kiuj elvokis kontraŭstaron de konservema islama opozicio. Al milita kontraŭstaro sekvis okupacio de la lando de sovetia armeo dum 1979-1989]. En lastaj jaroj ĝi fariĝis areno de civila milito. De 1998 grandan parton de la lando kun ĉefurbo regis la t.n. Taliboj. En 2001 la Taliba reĝimo estis renversita de la ribeloj en la nordo kun helpo de Usono.

Gentoj

La afganoj ne estas unu gento, sed konsistas el paŝtuoj, kuzoj de la persoj, en la sudo, la hazaroj en la centro kaj, en la nordo, la uzbekoj kaj taĝikoj, kiuj estas tjurkaj. La lando ne estas unuigita de lingvo aŭ sango, sed de religio (islamo), siaj malamikoj kaj la ŝirmejo de la altaj montoj. Dosiero:Gake5.jpg
vilaĝo en Afganio (apud Kabulo)

Historio

Afganio estas lando monta kaj seka inter Pakistano kaj Irano en centra Azio. Sed ekde Aleksandro la Granda, ĝi estas lando dezirata pro ĝia strategia loko inter Barato, Ĉinio, Rusio kaj la Araba Duoninsulo. Aleksandro, islamo, la mongoloj kaj Tamerlano konkeris ĝin, sed Britio kaj Rusio fiaskis en la afero. Kaj nun Usono batalas tie. En nuna Afganio floris la helenbudhaa arto kaj civilizo, el la influo de idoj de indiĝenoj kaj helenaj soldatoj de Aleksandro, konvertiĝintaj al Budhismo. Afganio troviĝis centre de la multkulturaj imperioj fonditaj de la Sakaoj (1-a jarcento a.K.) kaj de la Kuŝanoj (1-3 jarcentoj p.K.) Afganio unufoje floris sub civilizo persa kaj prosperis kiam la interkomerco de Ĉinio, Barato kaj Arabio fluis tra la lando. Sed post 1700 la markomerco de Nederlando kaj poste de Britio forlogis la komercon. Afganio fariĝis sendependa regno en 1747. La reĝo de Afganio falis en 1973 kaj, post mallonga respubliko (1973-78), la lando estis regita de komunista marioneto de la Sovetunio. En 1979, Sovetunio sendis la armeon por subteni lin kaj tie batalis vane ĝis 1989 kontraŭ lokaj armeoj, kiuj estas subtenitaj de Pakistano per la mono kaj armiloj el Usono. Enlanda milito sekvis la militon kontraŭ Sovetunio ĝis 1992, kiam la Norda Alianco unuigis la landon, sed regis korupte kaj malforte. En 1996 la Taliboj venkis la Aliancon, forpuŝinte ĝin al la nordo, kaj regis honeste sed severe, enkondukinte severan interpreton de islamo. Grava subteno de la nova reĝimo estis Osama BIN-LADEN kaj lia araba legio. En 2001, post atako de Bin-Laden kontraŭ Usono, la Norda Alianco, nun ribeloj de la nordo, ricevis la helpon de la aviadiloj kaj bomboj de Usono. La Alianco facile venkis la Talibojn. Nova provizora registaro estis starigita sub Hamid KARZAI. Osama Bin-Laden uzis Afganion kiel bazon de sia terorista organizo. Usono nun serĉas lin inter la multaj kavernoj kaj montoj de la lando.

vidu ankaŭ


- Listo_de_urboj_de_Afganio
- Landnomoj Dosiero:AfganioProksimedeKabuloLoger.jpg

Eksteraj ligoj


- [http://www2u.biglobe.ne.jp/~fukuto/aaadem/universitato.htm Tutnova E-o-asocio en Afganio!]
- [http://www.afghansongs.com/ aŭdi rete afganan muzikon] Category:Afganio als:Afghanistan ja:アフガニスタン ko:아프가니스탄 ms:Afghanistan simple:Afghanistan th:ประเทศอัฟกานิสถาน zh-min-nan:Afghanistan

Britio

Tiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo). ---- Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio ---- La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo. La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno. En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando. La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a . Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations). ---- Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo Kategorio:Britio als:Grossbritannien und Nordirland ja:イギリス ko:영국 ms:United Kingdom simple:United Kingdom th:สหราชอาณาจักร zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok


Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Serbio

Geografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Serbio kaj Montenegro > Serbio ----
Dosiero:Srdrzas.gif
Serbio - Србијa - Srbija
- Areo: 88.361 km²
- Loĝantaro: 9.778.991 (en 1991). Jare 2003 ĉirkaŭ: serboj 80 %, albanoj 16%, hungaroj 4%, ciganoj, alioj.
- Ĉefurbo: Beogrado
- Ŝtatlingvo: serba.
- Kredantoj: ortodoksismo (serboj), islamo (albanoj), katolikismo (hungaroj).
- Monunuo: dinaro (= 100 paraoj) Boris Tadić - prezidento de Serbio.

Ernest RUTHERFORD

Sciencisto > Ernest RUTHERFORD ---- Sciencisto Ernest RUTHERFORD (naskiĝis la 30-an de aŭgusto, 1871, mortis la 19-an de oktobro, 1937) estis angla fizikisto. Ernest Rutherford naskiĝis en Brightwater apud Nelson (Novzelando). En Novzelando li studis fizikon kaj matematikon. En la jaro 1895 li vojaĝis al Britio, por daŭrigi siajn studojn en Kembriĝo. Ekde 1898 li okupis profesoran postenon en Montrealo (Kanado) kaj ekde 1907 li agadis en Manchester (Britio). Kulmino de lia kariero estis la gajno de la Premio Nobel de Kemio en 1908. Ekde 1919 li gvidis la laboratorion Cavendish en Kembriĝo. En la jaro 1931 li gajnis li nobeltitolon Lord Rutherford of Nelson. Li mortis en Kembriĝo. La plej fama scienca merito de Ernest Rutherford estas lia kontribuo al la laŭ li nomata atommodelo. Pro siaj esploroj pri radioaktiveco li nuntempe estas rigardata kiel unu el la fondintoj de la nuklea fiziko. RUTHERFORD Ernest RUTHERFORD Ernest ja:アーネスト・ラザフォード

Atomo

Ĉirkaŭ 400 a.K. la greka filozofo Demokrito postulatis, ke devas ekzisti nedivideblaj eroj de materio, aŭ elementoj. Li nomis ĉi tiujn malgrandegan erojn de materio atomos, vorto kiu en la greka signifas "netranĉebla". Tamen, hodiaŭ ni scias ke la atomo reale estas dividebla. La atomo konsistas el la negativaj elektronoj, turniĝantaj ĉirkaŭ pozitiva atomkerno aŭ nukleo. La atomo pli malpli similas la sunsistemon; la kerno similas la sunon, kaj la elektronoj similas la ĉirkaŭantajn planedojn. La atomoj estas tiel malgrandaj, ke neniam oni vidis iun el ili, eĉ ne per elektronika mikroskopo. Ekzemple, la grando de atomo de hidrogeno estas nur 0,1 nanometro, aŭ 1/100.000.000.000 m (aŭ 10-10m). Kaj unu gramo de aluminio havas 20.000.000.000.000.000.000.000 atomojn (2x1022). La atomkerno konsistas el du specoj de nukleonoj: la pozitiva protono kaj la neŭtra neŭtrono. Estas ankaŭ multaj aliaj subatomaj partikloj: fotono, leptono, hadrono, mezono kaj kvarko. La atomoj de la elementoj kuniĝas por formi molekulojn. Ekzemplo de ordinara molekulo estas tiu de akvo, H2O, formita el du atomoj de hidrogeno, kaj unu de oksigeno.

Vidu ankaŭ

pozitrono - pozitronio ja:原子 ko:원자 ms:Atom simple:Atom th:อะตอม

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok


Leipzigo

Geografio > Eŭropo > Germanio > Saksio > Leipzig < Urbo ---- :Situo: 51° 20' NO, 12° 23' OR :Loĝantaro: 498.365 (2004) :Areo: 297,61 km² :Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Dosiero:Leipzig.jpg
Blazono de Leipzig
Leipzig (prononcu Lajbcig aŭ Lajbciĵ / esperantigita formo: Lejpcigo aŭ Lepsiko) estiĝis en la jaro 1015 el slava setlejo kun la nomo Lipsk (= loko de tilio). Ekde 1165 ĝi rajtis nomi sin urbo. Tie estis la sidejo de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko kun granda biblioteko antaŭ dua Mondmilito kaj konata Esperanta eldonejo F. Hirt und Sohn. Tie okazia la 9-a kongreso de SAT la 4-an ĝis 10-an de aŭgusto 1929 kun ĉirkaŭ 650 partoprenantoj el 22 landoj. Lepsiko estis naskiĝurbo de Walter LIPPMANN. Tie propagandis Elisabeth WUNDERLICH. Nuntempe Leipzig estas grava centro de internaciaj foiroj. Ankaŭ el scienca kaj kultura vidpunkto la urbo ludas centran rolon: Gravaj eldonejoj fondiĝis ĉi tie, same kiel la Deutsche Bücherei (= Germana Biblioteko) kiu kolektas ĉiun germanlingvan publikaĵon; krome la urbo disponas pri renomaj teatroj, koncertejoj, muzeoj, kabaredoj, botanika ĝardeno kaj bestĝardeno. La universitato de Leipzig, fondita en la jaro 1409, estas la dua plej malnova universitato de Germanio. La plej granda preĝejo de Leipzig, la Nikolaikirche, cetere ne nur famiĝis pro sia arkitektura valoro: En la jaro 1989 ĉi tie ĉiulunde kunvenis la kontraŭuloj de la orientgermana registara politiko kaj – kvankam parto de ili nur volis atingi pli humanan socialismon – ili kuniniciatis la reunuiĝon de Germanio en 1990. [http://www.esperanto.de/vereine/gruppen.html#Leipzig Ligo al la Esperanto-Klubo de Leipzig] ------------------------------------------------------------ Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L ja:ライプツィヒ ko:라이프치히 simple:Leipzig

Hollywood

Hollywood, Kalifornio estas sekcio de Los-Anĝeleso, Kalifornio, kiu famiĝis pro la tiea kina industrio. Kategorio:Kalifornio ja:ハリウッド

Brazilo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo ----
---- Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco. ---- Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko) Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 % Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso) % urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio, Germanio, Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj ( japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala), hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso) Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988 Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999) Valuto: 1 realo (R$) Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo. ---- right Subŝtatoj: 1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto

Esperanto-Movado

Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)

Vidu Ankaŭ

Historio de Brazilo Igŭacuo Itajpu Listo de urboj de Brazilo Prezidento de Brazilo Landnomoj Brazila ekstera politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo] [http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle. [http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo]; ! fiu-vro:Brasiilia ja:ブラジル ko:브라질 ms:Brazil simple:Brazil th:ประเทศบราซิล zh-min-nan:Pa-se

Brazilo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo ----
---- Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco. ---- Loko: 10 Su, 55 Ok (centra