Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1922

1922

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1922 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1922 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 14-a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinki;
- Firmata la Kontrakto de Helsinki pri la organizo de la Esperanto-movado.
- La Tria Asembleo de Ligo de Nacioj akceptas raporton pri Esperanto kiel internacia helplingvo. La raporto de Ligo de Nacioj misinformis ke Albana registraro enkodukis Esperanton en duagradaj lernejo. Sed en tiu jaro Albanio havas malpli ol 6 Esperantistojn.
- Ekapero de Literatura Mondo en Budapeŝto.
- Internacia Konferenco pri Esperanto en Lernejoj en Ĝenevo.
- Brazila Parlamento donis monan subvencion al Brazila esperanto-movado.
- Fondita Esperanto-grupo de Brescia
- Eŭgeno LANTI publikigis broŝuron For la Neŭtralismon.
- Japanujo kaj mondlingvo publikita de Fuĵisaŭa Ĉikao.
- Unuaj dissendoj de Esperanto per radio.
- Fondita Societo de ĉeĥoslovakaj nevidantaj Esperantistoj, Bulteno de CK SEU kaj Tramvojista Esperanto-Unuiĝo de Vieno.
- Esperantiĝis: ::Mladen VRTUNSKI, Anton GOLDMANN, Hector VERMUYTEN kaj Léon BERGIERS.
- Aleksandr POSTNIKOV liberigita.
- Planlingvoj Okcidentalo kaj Esperantido de Antido publikitaj.
- februaro okazis la Artmoderna Semajno en San-Paŭlo, kiu ekestis la Modernisma Skolo de Brazila literaturo.
- 28-a de februaro: Egipto sendependiĝas de Britio
- 11-a de septembro: Palestino estas transdonita for de la otomana imperio al la brita imperio
- Jaroslav HEYROVSKÝ diskrovis la polarografion
- Kreita Kasuelo

Naskiĝoj


- 31-a de januaro: Otaviano CURVELO de SOUZA
- 10-a de junio: Usono, Judy GARLAND
- 19-a de septembro : Emil ZATOPEK
- 8-a de novembro : Christiaan BARNARD
- 4-a de decembro : Gérard PHILIPE
- 24-a de decembro : Ava GARDNER
- Carlo MUSAZZI
- Árni BÖDVARSSON
- Rüdiger EICHHOLZ
- Aderaldo ROCHA

Mortoj


- Jiří František CHALOUPECKÝ
- Leon FAUVART-BASTOUL
- 7-a de februaro : Francio, Fernand DORÉ
- 14-a de marto : Karolo la 1-a (Aŭstrio)
- 27-a de marto: John ANDERSON
- 2-a de aŭgusto: Kanado, Alexander Graham BELL
- 11-a de novembro: Brazilo: Nuno BAENA
- 18-a de novembro: Francio, Marcel PROUST ----
1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1922年 ko:1922년 simple:1922 th:พ.ศ. 2465

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Jarcentoj

Historio > Jarcentoj ---- Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj. La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000. La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo. Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo: Kategorio:Tempo ja:年表 simple:Century

Helsinki

Geografio > Eŭropo > Finnlando > Helsinko < Urbo ---- Helsinko, la ĉefurbo de Finnlando, situas apud la Balta Maro kaj estas ankaŭ grava havenurbo. La urbo unufoje gastigis la Olimpiajn Ludojn (en 1952) kaj dufoje la Universalan Kongreson de Esperanto (en 1922 kaj 1969). La Kontrakto de Helsinko el 1922 starigis novan organizadon inter UEA, la naciaj societoj (landaj asocioj), la Lingva Komitato kaj la Universalaj Kongresoj. Supera organo de la esperantistoj fariĝis Internacia Centra Komitato de la Esperanto Movado. Finna nomo: Helsinki [HELsinki]
Sveda nomo: Helsingfors [HelsinFOŜ, -FORS]
Situo: 24° 58’ OR, 60° 10’ NO
Horzono: GMT+2 h (+3 h de aprilo ĝis oktobro)
Loĝantaro: 559 330 (komence de 2004)

Ekstera ligo:


- [http://www.esperanto.fi/helsinki Esperanto-Klubo de Helsinki] ------------ EdE-H Helsinki, ĉefurbo de Finnlando, 234.000 loĝantoj. 14a UK 9-l5 aŭg. 1922, 820 kongresanoj el 30 landoj; grava kontrakto pri la organizo inter UEA kaj la naciaj societoj. Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo Kategorio:Urboj de Finnlando ja:ヘルシンキ ko:헬싱키 simple:Helsinki

Esperanto-movado

Esperanta Kulturo > Esperanto-movado ---- La Esperanto-movado estas movado por disvastigi Esperanton ĉirkaŭ la mondo. Estas multaj diversaj kialoj, pro kiuj oni provas disvastigi ĝin. Kelkaj faras tion, ĉar ili volas mondan pacon, aliaj simple volas komunikiĝi kun homoj tra la tuta mondo, aliaj por organizi mondskale la laboristan lukton kaj aliaj faras ĝin por lingva egaleco. (Tamen estas dubinde, ke nur la disvastigo de Esperanto sufiĉas por krei mondan pacon, ĉar la militojn kaŭzas ne nur komunikaj malfaciloj, kaj ne malofte oni batalas kontraŭ samlingvanoj.) En la Esperanto-movado troviĝas mondskalaj asocioj kiaj UEA, TEJO, SAT, kaj aliaj iniciatoj kiaj la Esperanta Civito Civito de Esperantio inspirita de la Raŭmismo.
Tre utilaj kaj gravaj Esperanto-servoj estas Esperanto korespondservo kaj Pasporta Servo monda peresperanta gastiga servo.
Ĉirkaŭ la Esperanto-movado ekzistas diversaj Interlingvistikaj instancoj kiaj Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED). En la Esperanto-movado ankaŭ ekzistas entreprenoj diverscelaj :
- Eldonistoj
- Turismagentejoj : Esperantotur
- LF-koop

Vidu ankaŭ:


- Gravaj geesperantistoj
- Laborista Esperanto-movado
- Finvenkismo kaj Fina venko
- Raŭmismo
- Interna ideo
- Historio de la Esperanto-movado
- Hilelismo
- Homaranismo
- Neŭtralismo
- Desuprismo - Desubismo
- Tradicia Esperanto-Ideologio
- Slango

Ligo de Nacioj

Ligo de Nacioj Fondita je iniciato de la usona prezidento Woodrow WILSON pere de la Traktato de Versailles en 1920. Tiu kontrakto enhavis ĉefe la postulojn de la venkintoj de la unua mondmilito kontraŭ Germanio. La ideo havas plurajn patrojn, interalie la germanan filozofon Immanuel KANT, kiu fine de la 18a jarcento en Zum ewigen Frieden proponis aliancon de tiuj ŝtatoj, en kiuj liberas la civitanoj. Ligo de Nacioj celis esti tia alianco por pace solvi disputojn inter la membroj kaj defendi la membrojn kontraŭ atakoj de ekstere. La Ligo grandparte ne povis plenumi tion pro

- la nealiĝo de pluraj ŝtatoj (precipe Usono mem; kelkaj atribuas tion al la agado de Henry Cabot LODGE),
- la malvenko de la demokratio en aliaj (ekz. Germanio, membro de 1926 ĝis 1933),
- la eksigo de agresemaj membroj (ekz. Sovetunio, kiu atakis Finnlandon en 1939)
- sed ankaŭ pro la tolerado de agresemo de aliaj membroj (ekz. Italio, kiu en 1936 atakis la membron Etiopio, kaj buĉis civilulojn tieajn pere de bombadoj kaj uzo de venengaso; la parolado de la etiopia delegito denuncinta tiujn militkrimojn estas seninterese kaj senreage aŭskultita de la esence okcidentula ĉeestantaro. La Ligo estis dissolvita oficiale en 1946.

Ligo de Nacioj kaj Esperanto

Ĉe la Ligo estis Edmond PRIVAT la ĉefa Esperanto-lobiisto, kiu atingis almenaŭ ke la vicsekretario NITOBE Inazi verkis sufiĉe favoran raporton pri la stato de Esperanto (1922), estis historia ŝanco por E-o iĝis laborlingvo de liu organizo, sed la franca delegito plej draste oponis tiun projekton, kaj ĝi fiaskis. Ankaŭ estas menciinda la inĝeniero Leonardo TORRES QUEVEDO, membro de la Komisiono por Intelekta kooperado (antaŭulo de la Unesko), kiu proponis la unuan rezolucion favoran al la konsiderado de la internacia lingvo, ankaŭ sensukcese. -------------------------------------------------------------

Laŭ Enciklopedio de Esperanto

Ligo de Nacioj. Jam en la unua kunveno de la Ligo en 1920 kelkaj delegitoj proponis rekomendan rezolucion por Esperanto, kun peto, ke la sekretariaro preparu raporton. La propono estis prokrastata. En la sekvanta jaro, 1921, simila propono estis farata, petanta denove pri enketo farota de la sekretariaro. Dume la vic. sekr. ĝenerala de la Ligo, d-ro Nitobe (v.) estis vizitinta la kongreson en Praha kaj estis favore raportinta pri siaj spertoj. La sekvo estis, ke la supre nomita propono estis akceptata kaj ke la sekretariaro ricevis komision prepari raporton. Vasta enketo estis entreprenata, kaj la Konferenco pri Esperanto en Lernejoj (v. Konferencoj), okazinta en apr. 1922 en la palaco de la Ligo liveris same tre utilan materialon. La raporto de la sekretariaro do estis prezentata al la tria kunveno de la Ligo en sept. 1922. Ĝi estis oficiale akceptata, sed la demando pri enkonduko en lernejoj estis transdonata al la Komisiono por intelekta Kooperado. La rezolucio, kiun tiu komisiono faris en aŭg. 1923, estis iom stranga: ĝi opiniis, ke antaŭ ĉio ĝi devas rekomendi la studadon de vivantaj lingvoj, kiel unu el la plej potencaj rimedoj por la intelekta alproksimiĝo de la diversnaciaj homoj kaj do ne povas favori Esperanton. Tamen klopodo akceptigi tiun rezolucion, nur bazitan sur politikaj intrigoj, en la kunveno de la Ligo mem, ne sukcesis, kaj la afero do restis kia ĝi estis. La raporto de la sekretariaro ankaŭ entenis paragrafon por rekomendi faciligon al Esperanto en la int. telegrafado. En pli favora momento, en 1924, la persa delegitaro proponis rezolucion, rekomendantan la traktadon kaj la tarifon de tiel nomata „klara lingvo“ (ne kodo) por Esperanto. Tiu rezolucio estis unuanime akceptata kaj ĝi estis do la unua interŝtata rekono de Esperanto kiel uzata lingvo. En 1925 la Universala Telegrafa Unio en sia tutmonda konferenco en Parizo sekvis la rekomendon de la Ligo kaj ŝanĝis sian regularon tiel, ke Esperanto estas allasata kiel „klara“ lingvo flanke de la latina. - La E-istaro dankas la sukcesojn de tiu ĉi kvinjara pacienca laboro en unua loko al Edmondo Privat. Laŭ la „Historio kaj Organizo de la E-movado“ de J. R. G. ISBRÜCKER. ja:国際連盟 ko:국제 연맹

Albanio

Geografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Albanio ---- Dosiero:al.gif Albane Shqiperia [ŝĉipria] Lando en Balkana duoninsulo, inter Grekio, Serbio kaj Montenegro, Makedonio kaj Adriatiko.
- Landkodo: AL.
- E-nomo: [a] Albanujo; [o] Albana Respubliko.
- Nacia nomo: [o] Republika e Shqiperise.
- Etimologio: la nomo en albana lingvo signifas "aglo".
- Areo: 28.748 kv.km.
- Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Alfred MOISIU (2003).
- Leĝdona organo: Kuvendi Popullor (parlamento, 140 membroj).
- Ĉefurbo: Tirano (560 mil).
- Urboj: Enver Hoĥa (72 mil), Ŝkodro (71 mil), Elbasan (70 mil).
- Adm. divido: 36 distriktoj kaj 1 municipalitato (Rreth).
- Loĝantaro: 3.490 mil (2000).
- Etnoj:: Albana Grupo
- Ŝtatlingvo: albana.
- Kredantoj: islamanoj 60%, katolikoj 10%, ortodoksuloj 20%.
- Nacia festo:28-a de novembro - tago de deklaro de sendependeco (1912);
- Monunuo: Leko (=100 kintaroj).
- Eksporto: fero, gaso, nafto, frukto, legomaro.
- Perkapa GNP: 670 $.
- Organizoj: UNO (1955)
- Historio: En 1992 estis malpermesita totalisma reĝimo kaj komunista partio. Iamaj gvidantoj estis prezentitaj al la juĝistaro. En 1997 opoziciuloj provis ekposedi ŝtatpotencon per amasaj malordoj kaj milita kontraŭstaro.
- Heredaĵo: ruinoj de Butrint, urbo-muzeoj: Berat kaj Girokastra.

Esperanto en Albanio

El EdE-A La unua esperantisto estis Lazar Shantja en Skutari (Shkodra) en 1913. (v. ,E' 1914, p: 22-23). Unua lernolibro aperis en 1928. Esperantlingva verko pri Skanderbeg estis eldonita en 1929, 144 p., ĝin kompilis Cuk Simoni. Laŭ la statistiko de Dietterle, en la lando troviĝis nur 6 E-istoj. En 1933 UEA-delegito nur en Skutari. En la raporto de la Ligo de la Nacioj estas legeble, ke la albana registaro en 1922 enkondukis devigan instruadon de E en la duagradaj lernejoj, sed tiu detalo ŝajnas esti eraro aŭ mistifiko. ---- Informoj pri Esperanto-albana(j) vortaro(j)

vidu ankaŭ


- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj

Ekstera ligo


- [http://www.esperanto.be/fel/2004/008097.html Bardhyl SELIMI: ALBANIO: Adriatika marbordo] Monato (gazeto) (2004/1, p. 20) Kategorio:Albanio als:Albanien fiu-vro:Albaania ja:アルバニア ko:알바니아 ms:Albania roa-rup:Albanii simple:Albania th:ประเทศแอลเบเนีย zh-min-nan:Shqipëria

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Literatura Mondo

Literatura Mondo estis la plej grava literatura revuo esperanta, periodaĵo inter la du mondmilitoj, redaktita en Hungario kaj estis aperanta (kun interrompo) inter 1922 kaj 1949.

Historio

La periodaĵo ekaperis en Budapeŝto en 1922 - eldonita de Teodoro SCHWARTZ (oktobro de 1922 - septembro de 1924), kaj redaktita de Kalocsay kaj Baghy. Poste ĝin eldonis Hungara Esperanto-Instituto, ĉefe ĝia gvidanto d-ro Vince TÓTH, ĝis ĉeso en aprilo de 1926. La revuon refondis en januaro de 1931 Vilmos BLEIER, kiu fariĝis la eldonisto kaj administranto de Literatura Mondo. Ĉefredaktistoj estis denove K. Kalocsay kaj J. Baghy, respondeca redaktisto K. BODÓ kaj redaktistoj d-ro Ferenc SZILÁGYI kaj L. TOTSCHE. Baghy eksiĝis en jan 1933 pro personaj kaj principaj motivoj. Literatura Mondo havis la plej internacian kunlaborantaron, eĉ de Orienta Azio. Plej ŝatataj estis ĝiaj observoj kaj objektive detalaj kritikoj kaj la naciaj numeroj, el kiuj aperis ĝis nun la estona, pola, ĉeĥa, jugoslava, latva, sveda. Literatura Mondo estis ankaŭ la debutejo de la nova poetogeneracio. La formato estis ĉiam la sama: 30 x 23. En la unua periodo aperis entute 838 paĝoj, en la dua 830 paĝoj (sen la aldonaĵoj). En 1933 la recenza kaj lingva enhavo aperis en la aldonaĵo: „Bibliografia Gazeto“ (72 p.), de januaro de 1934 tiu ĉi kvaronjaraĵo havas la titolon: „Lingvo Libro“. Literatura Mondo aperis ĉiam en arta eksteraĵo kun multaj ilustraĵoj. Entute: la revuo havas ne facile takseblan signifon en la historio de la Esperanta literaturo.

Eldonejo

En la dua periodo Literatura Mondo estas ankaŭ la plej aktiva Esperanto-eldonejo. La celo de la eldonejo estas helpi la eldonon de la unuaj verkoj de novaj verkistoj kaj tiurimede kreskigi la originalan literaturon samtempe donante signifan kvanton da tradukita literaturo. Dum la kvar jaroj de ĝia ekzistado ĝi aperigis 43 diversgrandajn verkojn kun paĝonombro 7600 kaj vendoprezo de 185 svisaj frankoj. En 1933 ĝi fondis la Asocion de Esperantistaj Libro-Amikoj. Inter la verkoj donitaj de LM ni trovas ĉiujn verkojn de Kalocsay, la originalajn verkojn de Engholm, la unuajn originalajn verkojn en libroformo de Totsche, Weinhengst, Aisberg, Hendrik ADAMSON, la unuan arthistorion en nia lingvo, kaj Enciklopedio de Esperanto. La programo por 1935 antaŭvidis 15 verkojn en proks. 5000 paĝoj. La eldonaĵoj de la firmo elstaras ankaŭ pro ilia plaĉa ekstero kaj nepre altnivela enhavo, senriproĉa stilo. Laŭ aserto de kelkaj kritikistoj la eldonejo vartas la neologismajn verkistojn. Por la redaktantoj de la Enciklpedio, tian aserton senbazigis la fakto, ke krom en la verkoj de Baghy, Kalocsay kaj Totsche inter la aliaj verkistoj oni apenaŭ povas trovi iujn, kiuj uzas neologismojn. La eldonejon gvidas de la fondo V. Bleier kaj de tiu tempo laboris por ĝi la Pestvidéki Nyomda Vác (presejo apud Budapest en Vác.) Pri la aktiveco kaj laboro de la entrepreno informas ĝia katalogo senpaga, eldonita en 1934. La redaktistoj de la Enciklopedio taksi ĝin la plej bela kaj plej impona el ĉiuj tiuspecaj presaĵoj. La stafeton transprenis la renoma revuo Norda Prismo eldonita inter 1955 kaj 1974 en Finnlando.

Eksteraj ligoj


- http://www.tekstoj.nl/lm/ Kategorio:Esperantlingva literaturo Kategorio:Hungaraj Esperanto-gazetoj

Budapeŝto

Geografio > Eŭropo > Hungario > Budapest < Urbo ---- Budapeŝto (hungare Budapest [BUdapeŝt]) estas la ĉefurbo de Hungario. Ĝi situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Danubo kaj estas la industria, komerca kaj trafika centro de la lando. Budapeŝto estiĝis la 1-an de januaro en 1873 el la apartaj urboj Peŝto (situanta sur la orienta bordo de Danubo), Buda kaj Óbuda (okcidente). En 1937 la agosfero de la Ĉefurba Publiklabora Konsilio plivastiĝis al ĉirkaŭo de Budapeŝto. Tiu iĝis bazo de estigo de granda Budapeŝto (1950) surbaze de leĝo 1949 XXVI.tv.. Tiel ĝi pligrandiĝis ekde la 1-a de januaro 1950, kiam oni aligis pli grandajn komunumojn de la ĉirkaŭaĵo nomata Granda Budapeŝto, kies loĝantaro atingis 2 milionojn. Peŝto]] Iom da statistiko: Loĝantaro: ĉ. 2 milionoj
Areo: ĉ. 525 km²
Situo: 19° 03’ OR, 47° 30’ NO en Karpata Baseno
Rivero: Danubo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Meza temperaturo: 11'C
::~ de januaro: -1'C
::~ de julio: 22'C
Jara precipitokvanto: ĉ. 600 mm
Geografia specialaĵo: pli ol 130 varmaj fontoj
GMT GMT] =Pri la urbo= Dumilionkapa grandurbo – trafluanta riverego – pitoreskaj montetoj kun grandiozaj panoramoj: jen le mez-eŭropa metropolo. Dumiljara ĉefurbo: iam en la Romia provinco Panonio – poste de la hungaraj reĝoj (inter ili de imperiestro Sigismondo de Luxemburg) – poste de la Habsburg-reĝoj kaj imperiestroj. Tie ĉi miksiĝas antikvaj, mezepokaj, turkaj kaj modernaj aspektoj ambaŭflanke de Danubo en la ĉefurbo de Hungario, en kiu loĝas kvinono de la landa loĝantaro.

Pest

Sur la maldekstra bordo de Danubo situas la urboparto Pest (Peŝto). Apud la eleganta, blanka kabloponto Erzsébet-híd (Elizabeta Ponto) videblas la Romia fortreso, grava komercejo siatempa inter la Romianoj kaj la "barbaroj". Danubo estis la orienta limo (limes) de la Imperio komence de nia erao dum 4 jarcentoj. Ĉe ties trapasejo kreiĝis foiro kaj urbo; la apuda miljara preĝejo montras restaĵojn el la 12-a jarcento, ĉirkaŭe ankaŭ nun pulsas la moderna komercado, viglas la vivo en la promenstratoj inter elegantaj magazenoj. Veturo per ŝiplinio tra la ĉefurbo donas neforgeseblan travivaĵon pro la superba panoramo! Menciindas la muzika kaj teatra vivo en la urbo de Ferenc Liszt, Béla Bartók, Zoltán Kodály, Ferenc Kálmán, la eminentaj muzeoj kaj la jam historie uzitaj kuracfontoj, surprize abundaj.

Buda

Ferenc Liszt Ferenc Liszt Meze de la dekstraborda, monteca urboparto Buda regas la iama Fortikaĵo kun la fabeleca Fiŝista Bastiono kaj la gotika Matias-preĝejo. La grandkupola, majesta Palaco donas lokon al la Nacia Galerio, Nacia Biblioteko, ankaŭ al aliaj muzeoj. Interne viziteblas la mezepokaj partoj de la historia reĝa palaco (okupita de la nazia armeo kaj rekonstruita el la militaj ruinoj). Apude la Gellért-monton kronas la Citadelo. La fortikaĵmonton Buda kun la apuda Danubo-bordo, ĉi tiun unikan centran parton de Budapeŝto, Unesko taksas kiel nepre savindan kaj evoluigindan eron de la Monda Kultura Heredaĵo kaj protektas ĝin. La koro de tiu kvartalo estas la fortikaĵmonto Buda, kies historio – laŭ pruvo de arkeologiaj trovaĵoj – reiras ĝis la 12a jarcento. La konstruaĵoj sur la fortikaĵmonto dividiĝas je du memstaraj grupoj: sur la malpli alta suda ekstremo staras la imponaj konstruaĵoj de la iama reĝa palaco, sur la nordaj du trionoj de la altebenaĵo troviĝas la loĝdomoj kaj preĝejoj de la burĝa kvartalo. Tiu ĉi lasta ekzistas jam fine de la 12a jarcento, ĝi rapide evoluis post 1242, kiam reĝo Adalberto la 4-a ĉirkaŭigis la loĝlokon per fortikaĵmuroj. La kvartalo pleniĝis je hungaroj kaj germanoj, ĉi tie staris eĉ palaceto de la reĝa familio. Sur la loko de la palaco-kvartalo situis la unua reĝa konstruaĵo, datebla je la unua duono de la 14-a jarcento. En tiu periodo estis konstruita la turo nomita laŭ princo Stefano, filo de reĝo Karlo Roberto, ano de Anjou-dinastio el Napolo. La frato de princo Stefano, kiu poste fariĝis reĝo Ludoviko la Granda, en la jaro 1347 translokis sian sidejon el al urbo Visegrád al Buda. Tiam komenciĝis la konstruado de la reĝa palaco kaj ĝia defenda sistemo, kiu daŭris du jarcentojn. La konstruaĵoj de Ludoviko la Granda situis norde de la turo princo Stefano, kaj ties palaco rigardis al Danubo. La sekva periodo ligiĝas al la nomo de reĝo Sigismondo (el la Luksemburga dinastio, 1387-1487), kiu de 1410 plenumis ankaŭ la rolon de cezaro (imperiestro). La gotikstilaj konstruaĵoj starigitaj en lia epoko situas pli norde. Ili laŭ grandeco kaj ornamoj multe superis la pli fruajn. La palaco Friss ([friŝ], 'freŝa'), kiu en 1419 jam staris preta, kaj ĝia korto kun malfermita arkado – laŭ la atesto de ŝtonoj ĉizitaj en 1380 – supozeble havas kontakton kun la metiejo Parler en Prago. En 1458 estis elektita reĝo Matiaso, la filo de János Hunyadi, la fama militestro kontaŭ la turkoj. Matiaso organizis fortan armeon, li establis fortan centran potencon, kaj li havis eĉ pli grandan havaĵon ol liaj samtempuloj, la angla kaj franca reĝoj. Li konstruigis palacaron tiutempe unu el la plej brilaj, jam kun trajtoj de la stilo “quatrocento” (itale: 15-a jarcento). La kortego de Matiaso - helpe de lia edzino Beatrix el Napolo kaj ŝin akompanantaj metiistoj, artistoj, krome helpe de hungaraj junuloj studantaj en Italio - fariĝis la hejmo de humanisma kulturo. De Bonfini, la historiisto de Matiaso, ni scias, ke estis trovebla en ĝi pompa marmora halo, riĉega biblioteko kun luksaj libroj (Corvinus), vastaj manĝejoj, ornamitaj dormoĉambroj. La diversaj ejoj estis ornamitaj per kasonoj, pompaj fornegoj, gravuritaj plankobrikoj, ruĝmarmoraj pordokadroj, kaj la koridoroj per renesancstilaj putoj, bronzaj statuoj kaj pordoj. En la jaro 1526 mallongtempe, sed de 1541 dum unu kaj duonjarcentoj la tuta urboparto fariĝis posedaĵo de turkaj konkerantoj. Ili nur simple foruzis sed ne konservis ĝin. La detruiĝon rapidigis ankaŭ la sieĝoj, incendioj, la eksplodo de la pulvo-turo. Kvankam en la jaro 1686 la urbo Buda estis liberigata de turka regado, la kvazaŭ monument-aspektaj konstruaĵoj restis ne renovigitaj dum la sekvaj tridek jaroj. Komence de la 18-a jarcento la ĉirkaŭaĵo de la palaco ĝis la fortikaĵmuroj estis niveligitaj pere de ruboj de la iama mezepoka palaco. Sur la ruboj estis konstruita modestaspekta kazernostila baroka kastelo, en ĝi ricevis lokon la aŭstra milita komandantaro. La konstruado rapidiĝis dum la regado de imperiestrino-reĝino Maria Terezia pro postulo de hungara nobelaro. Laŭ la planoj de I. N. Jadott, F. A. Hillebrandt kaj I. Oracsek inter 1749-1770 pretiĝis la palaco rigardanta al Danubo. Ĝian internaĵon ornamis la freskoj de Vinzenz Fischer. Ĝis 1780 la palaco fariĝis la sidejo de universitato, translokita el Nagyszombat, poste sidejo de la palatino, anstataŭanto de la reĝon. Post la 1867a aŭstra-hungara interkonsento denove montriĝis bezono por reprezenta reĝa palaco en Buda. En 1881 arkitekto Miklós Ybl estis komisiita alikonstrui la palacon. Post la morto de M. Ybl (1891) estis konstruita nova alo laŭ la planoj de Alajos Hauszmann tiel, ke la antaŭaj partoj de la palaco estis spegulite konstruitaj en la norda flanko. La palacaron fermas norde, flanke de la burĝa urboparto, muro kaj novbaroka barilo. Apude troveblas la placo Sankta Georgo (Szent György tér). Sur la danuba parto de la palaco en mezepoko staris la klostro kaj preĝejo de franciskanoj, dum la regado de turkoj la moskeo de paŝao de Buda. Inter 1728-1736 sur la sama loko la karmelanoj konstruis puritanan barokan klostron kaj preĝejon. Post la malfondo de la karmelana ordeno en 1787 la arkitekto Farkas Kempelen transformis la preĵejon je teatro. En ĝi okazis la unua hungarlingva teatra prezentado en la jaro 1790. Sude de la klostro-teatro lokigis sian palacon klasikstilan grafo Vince Sándor pere de konstruistoj János Ámon el Vieno kaj Mihály Pollack el Budapeŝto. La reliefojn kreis la skulptisto Anton Kirchmayer el Bavario. La Aleksandro-palaco (Sándor palota) fariĝis la sidejo de la ĉefministro inter 1867 kaj 1945. [http://www.ferien24.org/ ] La mezepoka burĝa parto de Buda komenciĝis ĉe la nuna Paradoplaco (Disz tér). La sistemo de la stratoj preskaŭ konserviĝis ĝis hodiaŭ. Ĝi montras la skemon de plane konstruita urbo. La Paradoplaco donas specifan historian sekcon tra la konstruado de la burĝa kvartalo. La placo grandparte konsistas el modestaj burĝaj barokaj (n-ro 15a), klasikismaj, historiismaj domoj, sed ankaŭ tie troveblas ekzemplo de karakteriza aristokrata konstruaĵo: la palaco de Batthyány (n-ro 3a). Tiu duetaĝa reputacia domego konstruiĝis inter 1745-1748 laŭ la planoj de József Gissl utiligante du mezepokajn domojn. La apude staranta senkaraktera domo montras indan vidaĵon malantaŭ ĝia pordo: tie troveblas el la 13-15a jarcentoj unu el la karakterizaj elementoj de la burĝa konstruarto: la plej frua sidniĉo. Sub la numero 13a troveblas la klasikisma domo konstruita en 1815, devenas same el la mezepoko. Ĝiaj superfenestraj reliefoj simbolas la diojn kaj heroojn: Diana, Romulo, Remo, Rea Silvia kaj Pallas Athene. La larĝa strato Trezorista (Tárnok utca) kondukas al la centro de la fortikaĵkvartalo, ĉiuj domoj en ĝi estis konstruitaj sur mezepokaj restaĵoj en la 18-19a jarcentoj. Du domoj ankoraŭ montras la tiutempan formon. Sub la n-ro 14a videblas bela ekzemplo de la 14-15-jarcenta stilo: antaŭen konstruita etaĝo, la dekoraĵ-pentraĵoj de la fasado, la formo kaj la truoj de la tegmento. (Vid-al-vide en la moderna loĝdomo, malantaŭ la pordego, estas videblaj belaj sidniĉoj). Sub la numero 18a, teretaĝe, videblas la restaĵoj de la iam tie funkciinta apoteko. La placo Sankta-Triunuo (Szentháromság-tér) estas la centro de la civitana kvartalo. Ĝi ricevis la nomon pri tiu statuokompozicio, kiun skulptis inter 1711-14 Fülöp Ungleich el Eisenstadt, kaj ĝin reliefigis Antal Hörger. Per la riĉa baroka statuokompozicio dankis la civitanoj de Buda al Dio la foriĝon de pesto. Bavario Unu el la karakterizaj partoj de la placo estas la urbodomo de Buda, kvankam ĝia pordego malfermiĝas al la strato Szentháromság. Ĝi estis konstruita inter 1702-1710 laŭ la planoj de Ceresola Denerio, kaj ĝia internaĵo aludas la mezepokon. Krom la eleganta ŝtuparejo ankaŭ menciindas la iama kapelo, en kiu videblas la stukoreliefoj de Sankta Maria kaj de Sankta Floriano, protektanto kontraŭ incendio. Vid’-al-vide al la urbodomo staras civitanaj loĝdomoj el la 18a jarcento. Inter ili la plej fama estas tiu kapvost-harlig-stila, en kiu de 1827 funkcias la sukeraĵejo Ruszwurm. Ĝian ampirstilan instalaĵon pretigis lignaĵisto Krautsiedler kaj skulptisto Lőrinc Dunainszky.

Vidindaĵoj

Baziliko de Budapeŝto

Krom la fortikaĵo kaj Parlamento la plej grava artvalora konstruaĵo estas la Baziliko de Sankta Stefano, kaj krom la Matias-preĝejo ĝi estas la plej frekventata katolika religia centro. La 20an de aŭgusto – la nacia festo de la ŝtato, kaj memortago pri la unua reĝo sankta Stefano – ne nur la katolikoj venas ĉi tien rememori pri la historiaj okazintaĵoj. La preĝejon planis kaj konstruis en klasika stilo József Hild. Li jam antaŭ la Baziliko konstruis multajn klasikismajn domojn kaj preĝejojn. Al lia arto oni povas danki la impone simplajn trankvilajn liniojn ekstere kaj interne. Festan impreson donas la vasta ŝtuparo. Interna formo tiel estas planita, ke nenio fortiru la okulojn de la ĉefa altaro, de la monumento de Sankta Stefano. Post la morto de Hild la kupolon finis alia elstara konstru-artisto, Miklós Ybl en eklektika stilo, li iomete riĉigis kelkajn simplajn partojn sed tio ne rompis, ŝanĝis la klasikan formon. Hodiaŭ estas modo ĉi tie aranĝi geedziĝan ceremonion. Sur la unua etaĝo estas religia ekspozicio, kaj kiu ne timas ŝtuparojn, povas grimpi al la turo, kaj de tie rigardi la urbon.

Placo Kossuth Lajos

Unu el la plej belaj placoj de la hungara ĉefurbo, proksime al Danubo, kontraŭ la fortikaĵmonteto, tiu kvadratforma teritorio estas trankvila oazo en la urbocentro. Tri gravaj konstruaĵoj donas la ĉefan formon al la placo. • La Parlamento konstruita por miljara datraveno de landkonveno. • La Popolarta Muzeo (Etnografia Muzeo) • La Ministerio pri Agrikulturo. La plej interesa parto de la placo estas la Parlamentejo konstruita en novgotika stilo. Grupoj povas eĉ interne rigardi en iu tago de semajno la imponajn salonojn, la belegajn historiajn pentraĵojn de Mihály Munkácsy, Károly Lotz, k.a. Se oni ne havas eblecon aŭ tempon eniri ankaŭ estas bela travivaĵo rigardi la eksteran parton. Jen kelkaj ciferoj: la baza teritorio: 17745 msup2;, alteco de kupolo: 96 m, 88 skulptaĵoj ornamas la eksterajn murojn, sur la danuba parto staras la skulptaĵoj de la hungaraj reĝoj kaj regantoj; sur la alia parto la regantoj de Transilvanio kaj hungaraj herooj. La konstruartisto de la parlamentejo estis Imre Steindl. La Etnografian Muzeon planis Alajos Hauszmann, sed ankaŭ ĉi tie staras artlaboroj de famaj skulptistoj: János Fadrusz kaj György Zala. La muzeo havas riĉan hungaran materialon, sed ofte estas en ĝi aranĝitaj ekspozicioj pri alilandaj etnografiaj materialoj. Antaŭ la Agrikultura Ministerio staras modernaj skulptaĵoj de Árpád Somogyi. Sur la placo estas du famaj skulptaĵoj: novbarokstila monumento de Francisko Rákóczi, hungara reganto komence de XVIII-a jarcento, gvidanto de liberbatalo. (skulptisto János Pásztor). La ĉefa monumento montras la hungaran reganton kaj organizanton de la liberecbatalon en 1948-49. j. Lajos Kossuth. En la tagoj de naciaj festoj ĉi tie estas hisata la ŝtata flago, kaj la loĝantoj venas aŭskulti la ŝtatprezidanton, poste okazas demonstracioj, koncertas muzikaj ensembloj.

Preĝejoj

Multajn kaj tre belajn preĝejojn havas Budapeŝto, ni vidu kelkajn el ili. La preĝejo de Szent Péter 'St. Stefano' en la 5-a distrikto estas la plej bela, ne nur en Budapeŝto, sed ankaŭ en la tuta lando. Oni konstruis ĝin de la jaro 1852 ĝis 1901. Ĝi estas la rezulto de la plej eminentaj hungaraj artistoj. La preĝejo estas 60 metrojn alta kaj 50 metrojn larĝa kaj la kupolo estas 96 metrojn alta. Ekstere kaj interne ornamas ĝin multaj statuoj, precipe la statuoj de hungaraj sanktuloj. Super la enirejo staras la statuo de la Sankta Virgulino, kiel protektanto de Hungarlando, sur la altaro la statuo de St. Stefano, la unua reĝo de Hungario; la statuon skulptis Alajos Strobl. La bildoj estas verkoj inter aliaj de Benczur, Lotz kaj Feszty. Egyetemi templom (Universitata Preĝejo) estas tre vizitata Preĝejo de Sankta Stefano sur la fortikaĵo en la reĝa palaco En tiu ĉi preĝejo troviĝas la dekstra mano de la unua hungara reĝo Sankta Stefano. La relikvo restis konservita jam mil jarojn. Ĉiujare je la 20a de aŭgusto okazas granda nacia festo por la memoro de la unua kristana reĝo de Hungario. Krome estas vizitindaj la jam priskribitaj Belvárosi Templom (Preĝejo de interna urbo) Eskű-tér kaj Szent Szűz Templom (Preĝejo de Sankta Virgulino) -tér. Sur la sama placo staras ankoraŭ la preĝejo de grekkatolikoj. La preĝejo nomata de Jézus Szent Szíve (Sankta Koro de Jesuo), kaj sur la strato Üllői la preĝejo Erzsébet r”kim d s (por memoro de la senkulpa hungara reĝino Elizabeto). Sur la placo Dek preĝejo de la evangelistoj. Sur la placo Kálvin la preĝejo de reformitoj. En la strato Dohány preĝejo de Izraelitoj.

Parlamentejo

Transilvanio La konstruado de la novgotika Parlamentejo komenciĝis en la jaro 1885, kaj jam meze de la sekva jaro kunsidis en ĝi la Parlamento, sed ĝi estis finkonstuita nur en 1906 kun surfaco 17745 m2 . Ĝi estas 268 metrojn longa 118 metrojn larĝa. La alteco de la kupolo estas 96 m, ĝi havas 27 pordegojn kaj 29 ŝtuparojn. La eksterajn murojn ornamas 88 elstaroj figuroj de la hungara historio. La ĉefa enirejo de la Parlamentejo estas de la Placo Kossuth (Kossuth Lajos tér). La stuparo, kiun gardas du leonoj, kondukas al la meza kupolo de la konstruaĵo. Dekstre de ĝi troviĝas la tielnomata kongresa halo, maldekstre la kunsidejo de la Parlamento. Ankaŭ ene de la Parlamentejo multaj pentraĵoj, statuoj reliefoj gobelinoj ornamas la opajn salonojn. En la Salono Munkácsy videblas la fama pentraĵo de Mihály Munkácsy: Patrujkonkero. En la Parlamentejo funkcias ankaŭ publika biblioteko en kiu troveblas 400 mil libroj.

Parko de Placo Kossuth

En la parko de la placo oni statuigis du famulojn: En la norda parto staras la statuo de Lajos Kossuth skulptita de Kisfaludi Stróbl Zsigmond, la flankajn simbolikajn figurojn skulptis András Kocsis, kaj Lajos Ungváry. Sur la suda parto staras ekde 1935 la statuo de Ferenc Rákóczi la IIa. La placon ĉirkaŭas tri famaj konstruaĵoj: oriente la Etnografia Muzeo (Néprajzi Múzeum) kaj la Ministerio pri Agrikulturo (Mezőgazdasági Minisztérium). En la iama Kurio nun funkcias la Etnografia Muzeo, kiun oni konstruis en 1896 laŭ la planoj de Alajos Hauszmann. Sur la frunta fasado videblas romia ĉaro kun tri ĉevalaj, kies skulptisto estis Károly Sennyey. La aliajn figurojn skulptis János Fadrusz kaj Győrgy Zala. La ĉefan halon ornamas la freskoj de Károly Lotz. Sude de la muzeo funkcias la Ministerio pri Agrikulturo konstruita inter 1885-1887 laŭ la planaj de Bukovits Gyula. Antaŭ la palaco dekstre staras statuo de Agronomistino, maldekstre tiu de Falĉisto ambaŭ skulptaĵoj de Árpád Somogyi.

Placo de Libereco

Proksime al la Parlamentejo en la centro de la oficeja kvartalo troviĝas simetria placo kun multaj vidindaĵoj. Ĝis 1898 sur la placo staris kazerno de Habsburgoj. Ĉe ĝia muro oni mortpafis Lajos Batthyány, la unuan ĉefministron de sendependa Hungario, post la falo de liberecbataloj en 1849. Ankaŭ ĉi tie oni simbole pendumis Lajos Kossuth, Mihály Táncsics kaj Dániel Irányi, gvidantojn de liberecbataloj, kiuj elmigris.

Placo de Herooj

Placo de Herooj La finon de la strato Andrássy kronigas la Placo de Herooj, la plej grandioza placo de Budapeŝto. Ĝian imponan aspekton donas tri artaj konstruaĵoj: Memorpalaco Mileneuma, Belarta Muzeo kaj Arta Halo. Ilin oni konstruis en la jaro 1896 okaze de la miljaro datreveno de patrujokupo laŭ la planoj de skulptisto György Zala kaj Albert Schickedanz. Meze sur 36 metrojn alta kolono staras Ĉefanĝelo Gabrielo kun flugiloj. Sur la kvadrata altaĵo staras la statuoj de sep veziroj de patrujokupantoj. Antaŭ ili troviĝas memortabulo por herooj, kiuj oferis siajn vivojn por la libereco kaj la nacia sendependeco. Malantaŭ la artaĵoj en duonrondo inter ornamitaj kolonoj - kvazaŭ hungara panteono - viciĝas la statuoj de elstaraj hungaraj personoj de la reĝo Sankta Stefano ĝis Lajos Kossuth la gvidanto de liberecbatalo kontraŭ Habsburgoj en 1848-1849.

Belarta Muzeo kaj ĉirkaŭo

La muzeo estis konstruita inter 1900-1906 laŭ la planaj de Albert Schickedanz kaj Fülöp Herczog. Ĝia antaŭa parto montras stilon de klasikismo kun la kopio de timpanono de Partenon-preĝejo el Ateno. Malantaŭ ĝi sur la domego estas videblaj la stilo de neorenesanco. La plej valorojn artobjektojn oni prezentas en konstantaj ekspozicioj. Krome oni regule aranĝas laŭtemajn ekspoziciojn el la propraj kaj pruntitaj artaĵoj. La kremon de la artaĵoj kon-sistigas famaj pentraĵoj de italaj pentristoj: Raffael, Tiziano, Giorgione, Paolo Veronese pentristoj el Okcidenta Eŭropo: P. Breughel, F. Haes, Rembrandt, Rubens, Van Dyck; riĉa kolekto de pentristoj el Hispanio: Greco, Goya, Valazquez, Ribera, Murill; en la germana kolekto: Dürer, Holbein, Malbertsch. Vid’ al vide al la muzeo staras domego, kiun oni konstruis laŭ la planoj de Albert Schickedanz kaj Fülöp Herczog. Ĝi aspektas kiel greka templo kun korintikaj kolonoj kaj estas la plej granda ekspoziciejo en Hungario. En ĝi oni aranĝas regule la Landan Artan Ekspozicion. Malantaŭ la Placo de Herooj etendiĝas la plej granda parko de Budapeŝto, la Urbobosko kiun oni regule flegas kaj uzas por kulturaj kaj refreŝigaj celoj. Ĉi tiun urban arbareton sur proksimume 1 km2 teritorio oni komencis planti en 1817. Nun jam ĝi estas samtempe ankaŭ kvazaŭ arboreto pro la multegaj specoj de diversaj arboj kaj arbustoj. En la parko troviĝaj diversaj amuzejoj. La Ĉefurba Besto- kaj Flaŭroĝardeno estas la plej vizitata el inter la amuzejoj. Ĝi funkcias ekde 1866. En la orientstilaj ekzotikaj konstruaĵoj, pavilonoj inter romantikaj artefaritaj rokoj kaj lagetoj, en akvarioj, vitrodomaj videblas pli ol 3500 diversaj bestoj el la plej diversaj partoj de la mondo. Oni flegas ankaŭ plurajn specojn de floroj kaj arboj. En la alia flanko de la strato oni konstruis la Kuracbanejon “Széchenyi” inter 1909-1913. En 1926 oni alkonstruis subĉielajn basenojn kaj novajn konstruaĵojn. En ĝi oni utiligas varmajn fontojn trovitajn en 1878 respektive en 1936. El la ĉi lasta venas la 76-°C-a kuraciga akvo el 1256 metroj. La unuan Amuzan Parkon oni formis el la iama “Vurstli” kaj “Angla-Parko” en 1950. Ĉiujare pli ol 2 milionoj da vizitantoj pasigas agrablajn minutojn inter la proksimume cent diversaj amuziloj. Sude de la Amuza Parko sur artefarita insuleto staras historiisma fortikaĵo (Vajdahunyad vára) nun Agrikultura Muzeo konsistanta el 21 konstruaĵoj, konstruitaj en 1896 fare de Ignác Alpár. Parte ĝi estas kopio de fortikaĵo Vajdahunyad el Transilvanio, parte estas kopio de aliaj famaj konstruaĵoj. En la koridoroj kaj ĉirkaŭ la fortikaĵo pluraj statuoj estas videblaj. La plej fama estas tiu de Anonymus, la unua nekonata historiisto de Hungario. En 21 salonoj de la Agrikultura Muzeo oni prezentos fragmentojn de bestobredado. Estas prezentitaj ankaŭ primitivaj kaj modernaj iloj de agrikulturo, vinberokulturado, arbaromastrumado kaj ankaŭ ĉasado. En la Herbario oni zorgas nun pri duonmiliono da kreskaĵoj, kaj estas videbla la ekspozicio “Kreskaĵoj de Hungario”. Parto de la lageto - flanke de Placo de Herooj - vintre estas subĉiela glitejo. Ĝin oni konstruis fine de la pasinta jarcento laŭ la planoj de Imre Francsek en varia-secesia stilo. En la suda angulo de la Urbo Parko funkcias Trafikmuzeo konstruita en 1896, planita de Krisztián Ulrich. Riĉa kolektaĵo prezentas ĉiujn sferojn de trafiko, videblas ankaŭ la kabineto de unua hungara kozmonaŭto Bertalan Farkas kiu estas esperantisto.

Hungara Nacia Galerio

La Hungara Nacia Galerio estas la plej granda nacia belarta kolekto de Hungario. Ĝiaj ekspozicioj ekde 1975 estas viziteblaj en centra parto de la iama reĝa fortikaĵo. Hodiaŭ oni nomas ĝin Palaco de Buda-fortikaĵo. En la renovigitaj partoj de la iama reĝa palaco ricevis lokon la Historia Muzeo de Budapeŝto, la Hungara Nacia Galerio, kaj en la plej lastaj jaroj la Landa Biblioteko Széchenyi. La plej malnovaj artobjektoj de la kolekto de Hungara Nacia Galerio devenas el la Galerio de Nacia Muzeo - fondita en 1957, kunstariĝis(?) de la hungardevenaj artobjektoj de Hungara Nacia Muzeo (fondita en 1802), Belarta Muzeo, Landa Galerio kaj ĉefurba Galerio. Pli frue ĉi tiu kolekto estis ekspoziciita en la haloj de iama Kurio, nun Etnografia Muzeo. En la jaro 1974 ankaŭ la mezepokaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj venis ĉi tien el la Belarta Muzeo kaj krome fondiĝis ene de Hungara Nacia Galerio la kolekto de afiŝoj. Hodiaŭ preskaŭ la muzeo gardas 55 mil artobjektojn. Elekto el tiu stoko estas videbla en la ekspozicihaloj.

Lapidario

En la konstantaj ekspozicioj la artobjektoj laŭ naskiĝjaro sekvas unu la alian de la teretaĝo ĝis la tria. Sur la teretaĝo en la Lapidario estas videblaj la mezepokaj ŝtonmemoraĵoj kaj artaĵoj de romantika kaj gotika epokoj de la fondo ĝis la hodiaŭaj tagoj.

Gotikaj artaĵoj

La hungaran belarton el la 14-a kaj 15-a jarcentoj reprezentas gotikaj lignoskulptaĵoj kaj grandaj pentraĵoj el la iama Nord-hungario, ekzemple: Slatvina Madono, Madono el Toporto, Doroteo el Barka, Pentraĵoj de majstro M. S. kaj P. N., altaroj el Jánosrét. En la iama halo de trono sin prezentas malnov-gotikaj triptikoj. Ĉi tiu kolekto estas la plej riĉa en Eŭropo.

Unua etaĝo - barokaj artaĵoj

Konstantaj ekspozicioj troveblas ankaŭ sur la unua etaĝo. Malfrurenesancaj kaj barokaj artaĵoj el ja jaroj inter 1550 kaj 1800, portretoj, barokaj artaĵoj kaj artobjektoj de hungara klerismo, de Jakab Bogdány, Ádám Mányoki, Maulbertsch kaj siaj samepokanoj. La malfrubarokan historian pentradon el la 18-a jarcento reprezentas Dorfmeister kaj pentristoj de hungaraj historiaj temoj. Sub la kupolo videblas monumentaj barokaj skulptaĵoj. La pentradon de la 19-a jarcento reprezentas pejzaĝpentraĵoj, ĝenropentraĵoj kaj portretoj de la pliaĝa Károly Markó, Miklós Barabás, József Borsos, Géza Mészöly, Károly Lotz, Bertalan Székely, Pál Szinyei Merse kaj en la koridoro trairanta el la kupalo-halo al la parto B kaj en la halon estas videblaj la elstaraj historiaj pentraĵoj hungaraj de Bálint Kiss, Viktor Madarász, Bertalan Székely, Mór Than, Gyula Benczur, Soma Orlai Petrich. Flanke de Danubo en la vico de klimatizitaj haloj videblas la pentraĵoj de Mihály Munkácsi (munkaĉi) kaj László Pál. La skulptaĵoj de Miklós Izsó, Alajos Stróbl, György Zala, János Fadrusz kaj aliaj majstroj estas videblaj en la ekspoziciejo de la 18-a jarcenta pentrado kaj en la turniĝareo de ŝtuparo inter la unua etaĝo kaj la dua.

Dua etaĝo - novaj stiloj

La ekspozicioj en la dua etaĝo prezentas la belartojn de la jarcentŝanĝiĝo kaj de la 20-a jarcento. Ĉi tie oni povas rigardi - interalie - la pentraĵojn de la metiejo Nagybánya. En la dua kaj tria etaĝoj estas prezentataj la plej belaj artaĵoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj; la reprezentantoj de la metiejo Nagy-bánya, de Vedres, kiu prezentis la renesancan mondkoncepton , de la lirike konstruktivisma Egry kaj de diversaj novstilaj artistoj.

Tria etaĝo - medaloj kaj grafikaĵoj

Sur la tria etaĝo estas videblaj la medaloj kaj malgrandaj skulptaĵoj de la artistoj de la 19-a 20-a jarcentoj, krome la grafikaj ekspozicioj elektitaj el la kolektaĵo de la Hungara Nacia Galerio. En la ekspozicio-halo "Metiejo" sin prezentas la nuntempaj eksperimentemaj artistoj. La konstruadon de la reĝa fortikaĵo komencis reĝo Béla la kvara por defendi sin kontraŭ la eventuala plua atako de tataroj. En 1255 jam staris tie murĉirkaŭita fortikaĵo ĉirkauita defendanta ankaŭ la urbon. Dum la regado de Sigmundo Luksemburga la fortikaĵo iĝis pli kaj pli la sidejo de reĝoj. Tion pruvas ankaŭ la konstruadoj dum la 14-15-a jarcentoj. En ĉi tiu epoko oni konstruis ekzemple la grandegan palacon Friss (friŝŝ). La dua granda epoko de la konstruado ligiĝas al la klera, renesanca reĝo Matiaso Hunyadi (Hunjadi) dum la dua duono de la 15-a jarcento. La mirindajn halojn, meblojn kaj garni-turojn de lia palaco ankaŭ la tiatempaj historiistoj menciis ravige. Post la runigado de la palaco fare de turka armeo, sur la lokon de mezepoka palaco komence de la 18-a jarcento oni konstruis barokan kastelon. Dum la regado de la habsburga imperiestrino Maria Terezia oni pligrandigis la kastelon je palaco. Poste, sekve de la bataloj por la hungara libereco kontraŭ habsburgoj, ĝi forbrulis. La rekonstruado komenciĝis laŭ la planoj de Nikolao Ybl (fama hungara arkitekto) kaj finis ĝin Alojzio Hauszmann en la jaro 1902. Dum la dua mondmilito la palaco grave defektiĝis. Post la milito sed ĉefe de la 60-aj jaroj oni rekonstruis la palacon laŭ la iama baroka originalo. La Nacia Muzeo estis fondita de la palatino (= guberniestro) Jozefo kaj grafo Széchenyi. Tiu ĉi lasta donacis al la lando sian rican kaj faman kolekton, kaj la parlamento laŭ la propono de la eminenta palatino decidis konstrui nacian muzeon. Multaj donacemuloj pliriĉigis ĝin kaj nun jam la Hungara Nacia Muzeo en kelkaj fakoj estas inter la plej riĉaj de la eŭropaj muzeoj.

Belarta Muzeo

La fronton de la muzeo ornamas la kopioj de la famaj grekaj statuoj. La moderna kolekto de la bildoj devenis el la kolekto de la Nacia Muzeo. Oni trovas tre valorajn bildojn ankaŭ de Murillo, Rembrandt, kaj de multaj aliaj mondfamaj artistoj. Ĉi tie estas bildoj de eminentaj hungaraj pentristoj de..... La Muzeo de Agrikulturo estis fondita en 1896 fare de I. Darányi la ministro pri agrikulturo plenuminte la ĝeneralan deziron konservi la belan kaj riĉan kolekton de la miljara ekspozicio en konstanta muzeo. Ĉi tie oni trovas ĉion, kio rilatas al la hungara agrikulturo. Muzeo Mem la konstruaĵo estas klasika, inda al la enhavo. Ankaŭ en la hungara historio havis rolon la muzeo, ĉar en 1848, dum la batalo por defendi la liberecon, Petőfi la apostolo de la libereco, deklamis sian poemon "Talpra magyar", starante sur la ŝtuparo de la muzeo, entuziasmigante revulucieman homamason. Sekve el tiu ĉi loko ekflamis la revolucio.

Banejoj

Ene de le monto troviĝas kavernaj fontoj, kies kuracakvoj nutras du banejojn. Sude funkcias la kuracbanejo kaj hotelo kaj kuracbanejo Gellért Szálló és Gyógyfürdő. Ĝi estis kontruita inter 1911-1918, kaj ankaŭ nun ĝi apartenas al la plej belaj kaj elegantaj hoteloj de Budapeŝto. Ene de ĝi funkcias la plej arte konstruita banejo de la ĉefurbo. En la orienta deklivo de la monto, apud la ponto Elizabeta troviĝas la banejo Rudaŝ (Rudas-fürdő). Jam antaŭ la turka regado ĝi funkciis. En 1566 Srokoli Mustafa paŝao rekonstruis la malnovan banejon. Dum la jarcentoj plurfoje oni renovigis kaj plukonstruis ĝin, sed ankoraŭ staras partoj el la turka epoko.

Insulo Margit

Insulo Margit (Margit-sziget) estas unu el inter la plej vizitataj ripozlokoj de Budapeŝto. Ĝi estas atingebla ankaŭ de Margit-ponto (Margit-hid). Jam de la vojeto de la ponto oni povas ĝui du vidindaĵojn el inter la multaj aliaj: statuo de unuiĝo de Budapeŝto kaj malantaŭ ĝi la grandega fontano, kiun vespere oni lumigas per diversaj koloroj.

Monto Gellért

La plej bona panoramo al Budapeŝto ĝueblas sur la Monto Gellért (Gellért-hegy). Ĝi estas relative malalta (235 m), sed vide de Pest, pro siaj rokoj kaj krudaj deklivoj ŝajnas multe pli granda ol ĝi vere estas. La monton kvazaŭ kronas Citadella (citadelo) kontruita post la liberecbataloj en 1848 kiel kazerno. Dum la pasintaj jardekoj ĝi estis transdonita pli kaj pli al turistoj. Széchenyi Sur elegantaj ŝtuparoj eblas surgrimpi ĝin de Elizabet-ponto. Survoje ni povas ripozi ĉe balkonoj de skulptaĵo de Gellért, kies pompon akcentas la duondronde aranĝitaj kolonoj malantaŭ ĝi kaj antaŭ ĝi videblaj akvofaloj. Gellért laŭ la legendoj de ĉi tie estis rulita en la Danubon en najlita barelo. Sur la Monto Gellért funkcias bierejoj, vinejoj, diversaj vendejoj, eĉ turista hotelo. Sur ĝi funkcias elvidejo, de kie la tuta urbo estas bone trarigardebla. Sur ĝia suda ekstremo estis starigita en 1947 la Monumento de Libereco skulptita de Stróbl Zsigmond Kisfaludi. La palmon tenanta virino staras sur 29 metrojn alta kolono.

Aquincum

La unuan urbon ĉi tie fondis kelta tribo (Eraviskoj) en nordo de Buda, kies karakterizan nomon Ak-ink (akvo-riĉa) konservis la Romianoj, kiuj antaŭ 2 mil jaroj konkeris la regionon okcidente de Danubo. Kiel rezidejo de vickonsulo kaj grava legio, kreiĝis vera urbo kun 2 amfiteatroj (!), kun ĉiaj atributoj de la tiama Romia civilizo: grandaj vilaoj kun mozaikoj kaj varmakva hejtado, banejoj kaj longaj akvo-kondukiloj por liveri la termalakvon al la foraj kazernoj, en la "legia urbo". La muzeo de Aquincum prezentas parton de la "civila urbo", la produktaĵojn de la tiamaj metiistoj, la varojn de la negocado, kaj multajn artaĵojn de pentristoj kaj skulptistoj, eĉ orgenon. Preter la ŝoseo (konstruita jam de romianoj) videblas pilastroj kaj arkoj de la romia akvokondukilo, ankaŭ la plej granda amfiteatro ekster Italio (por 22 mil spektantoj), kaj la malgranda amfiteatro (apud la Muzeo) de la "civila kvartalo". Nun tiu kvartalo, eĉ pli norden preter la riverbordo, estas ŝatata ripozejo kaj centro de la boatsportoj, kun pluraj plaĝoj kaj kampadejoj, gardantaj la titolon: Római part, Római fürdő (romia bordo/banejo). =Akvaproviza Servo= La Akvoproviza Servo de la ĉefurbo travivis du mondmilitojn, ekonomiajn krizojn, mizerajn periodojn, tamen ĝi seninterrompe kaj daŭre liveris por la ĉefurbaj konsumantoj bonkvalitan akvon. Dum la dua mondmilito la akvoduktaron damaĝis pli ol mil difektoj. La riparlaboroj ne ĉesis eĉ dum la bataloj, kiam 22 laborulojn atingis la heroa morto. La egajn damaĝojn de la konstruaĵoj kaj maŝinoj oni rekonstruis dum tri jaroj, kaj en 1947 sub la rekonstruita Ponto Libereco per kvar akvokonduktiloj estis ree interligita Peŝt kaj Buda. La plej grava produktejo de la trinkakvo estas la Szentendre-a insulo, kie senriproĉan akvon produktas la surbordaj putoj. La akvo fluas tra tuneloj al Békásmegyer kaj Káposztásmegyer, tie ĝi rekontiĝas kun la akvo de la maldakstra bordo. Krom la nordaj produktejoj ankaŭ interne de la ĉefurbo funkcias akvoproduktejoj sur la dekstra riverbordo kaj sur la insulo Margarita pluraj filtrantaj putoj produktas la trinkakvon. La akvon de la produktejoj maŝinejoj tra cefpremduktoj liveris en la reton de la zonoj kaj en la kolektajn basenojn. Budapeŝto nuntempe jam de 40-50 kilometra distanco prenas sian akvon, kaj per multekostaj procedoj faras ĝin bonkvalita. Unu moderna, komforta familia domo postulas ĉiutage mil litrojn da akvo, kaj pro tio necesas investado de 55 mil forintoj. La kresko de la produktokostoj igas arda problemo la ŝparon de la trinkakvo. La industrio estas por la akvo-prezo instigata por ŝpari. La grandkonsumantaj entreprenoj ricevas kontingenton, kiun superante ili devas pagi grandegan punon. El tiuj sumoj la Tutlanda Akvoafera Instanco donas subtenon al tiuj entreprenoj, kiuj investas por akvoŝparado. =Esperanto en Budapeŝto= Ĝi estis la loko de du Internaciaj Esperantaj Katolikaj Kongresoj, la 3-a en 1912, kaj la 15-a en 1930, okaze de la festoj de sankta Emeriko. En julio 1929 la urbo Budapest aranĝis la unuan internacian pedagogian kurson laŭ Cseh-metodo. Inter la 1-a kaj la 8-a de aŭgusto de 1929, ĝi estis la loko de 21-a Universala Kongreso de Esperanto; ĉeestis 1256 kongresanoj el 33 landoj; la temoj estis elparolado, radio-propagando, tradukado en kongresoj. Ankau okazis la 51-a (1966) kaj la 68-a (1983) UK-oj. Budapeŝto estis la eldonloko de "Literatura Mondo", AELA kaj Hungara Vivo. Julio BAGHY, KALOCSAY Kálmán, ÚJLAKY-NAGY Tibor, Valdemar LANGLET, Teodoro ŜVARC (kaj lia filo George SOROS) loĝis tie. Adalberto HULEŜ vivis en Budapeŝto inter la jaroj 1958-1964 kaj 1979-2001. József MAJOR tie lernis Esperanton. Enciklopedio de Esperanto rigardis Budapeŝton kiel gravan spiritan centron tiutempan de Esperanto. La Esperanto-Kolektaĵo Fajszi komenciĝis el laboro de unu persono, Károly FAJSZI, kiu ekkolektis ĉirkaŭ 1970. En 1991, estis eldonita katalogo de la kolekto kun 542 paĝoj. =Famaj budapeŝtanoj=

Naskitaj


- Dennis GABOR (1900), Nobel-premiito pri fiziko.
- KARINTHY Frigyes (1887), hungara verkisto.
- KERTÉSZ Imre (1929), Nobel-premiito pri literaturo.
- MEDGYESSY Péter (1942), hungara ĉefministro.
- Ignaz Philipp SEMMELWEIS (1818), aŭstra-hungara kuracisto.
- Edward TELLER (1908), usona armilsciencisto.
- Henrik GELGER
- Mihály SÁROSSY

Mortintaj


- JÓKAI Mór (1904), hungara verkisto. [http://www.hungario.hu/bp.html esperantlingva paĝo pri Budapeŝto] Kategorio:Urboj de Hungario Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo ja:ブダペスト ko:부다페스트 simple:Budapest th:บูดาเปสต์

Ĝenevo

Geografio > Eŭropo > Svislando > Ĝenevo ---- Ne konfuzu ĝin kun itala Ĝenovo. ---- Ĝenovo france Genève [ĵз'næv], germane Genf [genf], itale Ginevra [ĝi'ne:vra], romanĉe Geneva [ĝe'ne:va] ----
- Lingvo: franca.
- Enloĝantoj: 184.758 (2003).
- Religio: kalvinismo.
- Geografiaj koordinatoj: Svisa kantoneto (ŝtaturbo) ĉe la okcidenta rando de Lemano, kie elfluas Rodano. La pravilaĝon fondis la kelta popolo de la Alobrogoj. Cezaro vokis tiun vilaĝon Geneva (Bellum gallicum, 1:7).
En la 5-a jarcento, Ĝenevo iĝis ĉefurbo de Burgonjo.
En 1536 alvenis Kalvino, kiu iniciatis teokratian regadon.
Apartenis al la napoleona Unua Franca Imperio ĝis 1813.
En 1814 fariĝis 22-a kantono de la Svisa Konfederacio. Ĉe la suda rando de Rodano kaj Lemano situas la Rues-Basses [rü bas] (Malaltaj Stratoj), komerca centro de la urbo (stratoj Rue du Rhône, Rue de la Confédération, Rue de Rive, Place Molard.
En la plej alta punkto de la Malnova Urbo estas la Preĝejo de Sankta Petro (Temple St-Pierre), la katedralo de Ĝenevo.
Norde de la lago estas la Palaco de la Unuiĝintaj Nacioj (Palais des Nations). Universala Esperanto-Asocio havis sian sidejon en tiu ĉi urbo de la fondiĝo en 1908 ĝis 1919, post jaro en Berno denove en Ĝenevo ekde 1920 kaj de tiam ĝis 1947. En tiu jaro la sidejo eknomiĝis Serva Centro. Ĝi funkciis ĝis 1960/1962 ĉefe kiel stokejo de la Biblioteko Hector Hodler; la plej multaj librojn oni en tiuj jaroj transportis al la Centra Oficejo en Roterdamo. En 1980 la Serva Centro malaperis el la statuto. Sidloko de 2-a Universala Kongreso de Esperanto. --- EdE-G Geneve. Urbo en Svislando ĉe lago Leman, 131.500 loĝantoj. Sidloko de la Ligo de la Nacioj kaj aliaj gravaj int. institucioj, ankaŭ de UEA. - 2-a UK 28 aŭg. - 2 sept. 1906, 818 par-toprenantoj el 30 landoj; fondo de Konstanta Kongresa Komitato: deklaracio pri neŭtraleco de la E-kongresoj. - 17-a UK 2-7 aŭg. 1925, 953 kon-gresanoj el 35 landoj; prelegoj de la unua Somera Universitato; Z-a me-morfesto. ja:ジュネーブ

Brazilo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo ----
---- Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco. ---- Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko) Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 % Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso) % urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio, Germanio, Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj ( japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala), hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso) Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988 Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999) Valuto: 1 realo (R$) Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo. ---- right Subŝtatoj: 1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto

Esperanto-Movado

Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)

Vidu Ankaŭ

Historio de Brazilo Igŭacuo Itajpu Listo de urboj de Brazilo Prezidento de Brazilo Landnomoj Brazila ekstera politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo] [http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle. [http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo]; ! fiu-vro:Brasiilia ja:ブラジル ko:브라질 ms:Brazil simple:Brazil th:ประเทศบราซิล zh-min-nan:Pa-se

Parlamento

Juro > Nacia juro > Konstitucia juro > Bazaj nocioj ---- Parlamento estas la reprezentantaro de la civitanoj, federitaj ŝtatoj aŭ lokaj teritorioj, kiu, en konstituciaj landoj, faras leĝojn kaj voĉdonas buĝeton. Cetere, ĝin oni kutime alnomas Leĝofara Povo kontraste al la Ekzekutiva Povo (registaro). Parlamento povas estas unu-, du- aŭ plur-ĉambra. La parlamento de federacia ŝtato estas ĝenerale duĉambra, t.e. unu ĉambro por reprezenti la civitanojn, la alia por reprezenti la federitajn ŝtatojn.
- Landoj kun parlamento unuĉambra : la Jugoslavio de marŝalo Tito...
- Landoj kun parlamento duĉambra : Britio, Germanio, Usono, Francio, Svisio...
- Landoj kun parlamento plurĉambra : la iama Napoleona Francio (kvarĉambra)... Ĝenerale, almenaŭ unu el la ĉambroj konsistas el homoj rekte aŭ nerekte elektitaj de la voĉrajta civitanaro. La eventualaj aliaj chambroj povas konsisti el dumvivaj, iam nomumitaj membroj, de homoj elektitaj de lokaj elektitoj... La parlamento rolas diversmaniere laŭ la ŝtata reĝimo.

Brescia

Brescia estas urbo en norda Italio en la regiono de Lombardio. Ĝi havas proxime 200.000 enloĝantojn, kaj estas la dua plej granda urbo de tiu regiono.

Notindaj enloĝantoj


- esperantisto Gaetano FACCHI, kiu fondis Esperanto-grupon en 1922.
- Arnaldo de Brescia, monaĥo de la 12-a jarcento
- Papo Paŭlo la 6-a
- Filosofo Emanuele SEVERINO Kategorio:Urboj de Italio

Eŭgeno LANTI

Gravaj esperantistoj > Eŭgeno LANTI < Esperantlingva literaturo ---- Esperantlingva literaturo Lanti (pseŭdonomo de Eugène ADAM, Nehou 19-a de julio 1879-1947), normando, instruisto pri manlaboro kaj geometria desegnado. Lia stilo estas simpla, klara, sarkasma. La uzadon de afiksoj li reduktadis laŭ principo de "sufiĉo kaj neceso" je minimumo. Fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda (1921) kaj longjara redaktoro de klasbatala revuo <