Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1925

1925

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1925 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1925 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 17-a Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo.
- Kataluna Antologio publikita.
- Malfermo de unua Somera Universitato.
- Esperanto akceptita kiel klara lingvo en telegrafio.
- Apero de unua poŝtmarko en Esperanto.
- Pierre Paul Ferdinand Mourier NEERGAARD kaj László SPIERER lernis Esperanton.
- La Kataluna Popolkanto publikita de Casas Jaume GRAU.
- Okazis en Parizo samtempe 2 konferencoj, nome la Internacia Konferenco por Uzado de Esperanto en Sciencoj Puraj kaj Aplikitaj organizita de la Internacia Scienca Asocio Esperantista, kaj la Dua Konferenco por la Uzado de Esperanto en Komerco kaj Industrio sub aŭspicioj de la Societo „Esperanto et Commerce“ kaj la Komitato de la Pariza Foiro.
- Fondita Esperanto-Organizo de la Ofichavantoj de Vieno.
- Esperanto Triumfonta iĝis Heroldo de Esperanto.
- Jaroslav HEYROVSKÝ kunkreis la polarografon.
- Francisco Cândido XAVIER fariĝis spiritisto.
- La Real Academia de la Lengua oficiale ŝanĝis la nomon de la lingvo "castellana" (Kastila) al "Español" (Hispana Lingvo).
- Irano : Mohamed Reza PAHLAVI proklamita imperiestro.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Turkio.
- 1-a de januaro: Norvegio : Oslo denove estas la nomo de la ĉefurbo, anstataŭ Christiania.
- Usono : Vajomingo : Nellie Tayloe ROSS fariĝis la unua virina ŝtatestro en Usono.
- Universala Telegrafa Unio deklaris Esperanton Klaran Lingvon.
- Britio: fondita la "Air Defences of Great Britain" (Aeraj Defendoj de Britio).
- Oni konvenciis ke Astronomia Tago ekis je media-nokto.
- 3-a de marto: Benito MUSSOLINI malfermis Italian Parlamenton.
- "Unione Sindacala Italiana" (Sindikata Itala Unio) malfermita.
- Leo TROTSKJ forigita de estraro de Milita Konsilantaro de Rusa Revolucio.
- Internacia Konferenco Pri Sano en Singapuro - Ligo de Nacioj
- Francisco FRANCO iĝis Koronelo.
- 21-a de februaro Grupo de Virgulino Ferreira da Silva (Lampião) venkis paraibajn militfortojn.
- Vivanta latino, Veltpiĉno, Internacia komunika lingvo kaj Universal (Radzeckim) kreitaj.

Naskiĝoj


- Maria ANGELOVA
- Hella LANKA
- Evaldo PAULI
- Edwin BURG
- Jiří ZVĚŘINA
- 14-a de januaro : MIŜIMA Jukio: Japana Verkisto
- 14-a de januaro : Grace HOFFMAN
- 18-a de januaro: Gilles DELEUZE
- 20-a de januaro: Ernesto CARDENAL
- 8-a de februaro : Usono, Jack LEMMON
- 12-a de marto : Harry HARRISON
- 3-a de junio : Tony CURTIS
- 11-a de junio : William STYRON
- 1-a de aŭgusto : Aŭstrio, Ernst JANDL
- 28-a de aŭgusto : Arkadij STRUGACKIJ
- 10-a de novembro : Britio, Richard BURTON
- 10-a de novembro : Jon MIRANDE
- 20-a de novembro : Robert F. KENNEDY
- 25-a de decembro : Germanio, Hildegard KNEF
- 27-a de decembro : Michel PICCOLI

Mortoj


- Theodor FUCHS
- Aleksandr POSTNIKOV
- Guido BANTI
- Karel PELANT
- 6-a de februaro : Karel Emanuel MACAN
- 12-a de majo : Amy LOWELL
- 22-a de julio : Sophie Marie-Aline MENU de MÉNIL
- 30-a de aŭgusto: Joseph SILBERNIK
- 5-a de decembro : Władysław Stanisław REYMONT ----
1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1925年 ko:1925년 simple:1925 th:พ.ศ. 2468

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

20-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jaroj:
19011902190319041905 19061907190819091910
19111912191319141915 19161917191819191920
19211922192319241925 19261927192819291930
19311932193319341935 19361937193819391940
19411942194319441945 19461947194819491950
19511952195319541955 19561957195819591960
19611962196319641965 19661967196819691970
19711972197319741975 19761977197819791980
19811982198319841985 19861987198819891990
19911992199319941995 19961997199819992000
ja:20世紀 ko:20세기 simple:20th century

Ĝenevo

Geografio > Eŭropo > Svislando > Ĝenevo ---- Ne konfuzu ĝin kun itala Ĝenovo. ---- Ĝenovo france Genève [ĵз'næv], germane Genf [genf], itale Ginevra [ĝi'ne:vra], romanĉe Geneva [ĝe'ne:va] ----
- Lingvo: franca.
- Enloĝantoj: 184.758 (2003).
- Religio: kalvinismo.
- Geografiaj koordinatoj: Svisa kantoneto (ŝtaturbo) ĉe la okcidenta rando de Lemano, kie elfluas Rodano. La pravilaĝon fondis la kelta popolo de la Alobrogoj. Cezaro vokis tiun vilaĝon Geneva (Bellum gallicum, 1:7).
En la 5-a jarcento, Ĝenevo iĝis ĉefurbo de Burgonjo.
En 1536 alvenis Kalvino, kiu iniciatis teokratian regadon.
Apartenis al la napoleona Unua Franca Imperio ĝis 1813.
En 1814 fariĝis 22-a kantono de la Svisa Konfederacio. Ĉe la suda rando de Rodano kaj Lemano situas la Rues-Basses [rü bas] (Malaltaj Stratoj), komerca centro de la urbo (stratoj Rue du Rhône, Rue de la Confédération, Rue de Rive, Place Molard.
En la plej alta punkto de la Malnova Urbo estas la Preĝejo de Sankta Petro (Temple St-Pierre), la katedralo de Ĝenevo.
Norde de la lago estas la Palaco de la Unuiĝintaj Nacioj (Palais des Nations). Universala Esperanto-Asocio havis sian sidejon en tiu ĉi urbo de la fondiĝo en 1908 ĝis 1919, post jaro en Berno denove en Ĝenevo ekde 1920 kaj de tiam ĝis 1947. En tiu jaro la sidejo eknomiĝis Serva Centro. Ĝi funkciis ĝis 1960/1962 ĉefe kiel stokejo de la Biblioteko Hector Hodler; la plej multaj librojn oni en tiuj jaroj transportis al la Centra Oficejo en Roterdamo. En 1980 la Serva Centro malaperis el la statuto. Sidloko de 2-a Universala Kongreso de Esperanto. --- EdE-G Geneve. Urbo en Svislando ĉe lago Leman, 131.500 loĝantoj. Sidloko de la Ligo de la Nacioj kaj aliaj gravaj int. institucioj, ankaŭ de UEA. - 2-a UK 28 aŭg. - 2 sept. 1906, 818 par-toprenantoj el 30 landoj; fondo de Konstanta Kongresa Komitato: deklaracio pri neŭtraleco de la E-kongresoj. - 17-a UK 2-7 aŭg. 1925, 953 kon-gresanoj el 35 landoj; prelegoj de la unua Somera Universitato; Z-a me-morfesto. ja:ジュネーブ

Kataluna Antologio

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K Kataluna Antologio Kompilis Jaume GRAU CASAS, kunlaboris Josep GRAU CASAS, Ventura, Amades, Pellicer, Sola, Guardiet, Jofre, Capdevila, Torne, Pujula, Rossello, Torrents, Delfi kaj Josep DALMAU 1925, 416 p. Dua eld. 1931. Enhavo: Studoj pri la katalunaj lingvo kaj literaturo; Antikvaj aŭtoroj; Popolkantoj; Modernaj aŭtoroj. "La libro estas abunda fonto de klasika beleco. Pli ol 50 verkistoj, poetoj kun pli ol 140 prozaj kaj versaj verkoj pledas elokvente por siaj lingvo kaj popolo". (jobo, L M, 1925, p: 165).

Poŝtmarko

Filatelo - Fakverko:Filatelo Poŝtmarko estas papera marko kun difinita valoro, kutime indikata en certa valuto. Ĝi estas eldonata de poŝtoj por faciligi la pagadon de afranko. Poŝtmarkon oni gluas sur leteron aŭ alian sendaĵon por montri la pagitecon. Por faciligi la gluadon multaj poŝtmarkoj dorse portas tavolon de gumo aŭ estas por vendo gluitaj sur glata papero, de kiu eblas depreni ilin.

Historio

En la pratempo de poŝta trafiko kutime la ricevanto de letero pagis la kostojn de transporto. Se tamen la sendanto pagis ĝin, oni skribis tion sur la koverton. La Pariza poŝtestro De Velayer presigis en 1653 vinjetojn kun la surskribo "Billets de Port Paye". Oni uzis tiujn de 1653 ĝis 1676. La sveda parlamentano Treffenberg proponis la , ke la sendkostojn oni pagu per "afrankstamppaperoj". koverto En 1837 la anglo Rowland HILL inventis sistemon, laŭ kiu ne la ricevanto, sed la sendanto de letero pagu la kostojn de la transportado. Laŭ tiu sistemo la sendanto devis aĉeti pago-kvitancon en poŝtejo kaj glui ĝin sur la leteron. Tiu kvitanco estis la praa formo de poŝtmarko. Reĝino Viktorino aprobis la sistemon de Hill kaj estis bildigita sur la unua poŝtmarko, kiu krom la bildo portis la surskribon Postage (afranko) kaj One Penny (unu penco). Tiu marko, presita per nigra inko de angla libroeldonisto James CHALMERS, ricevis la nomon "penny black" (penca nigraĵo, aŭ nigra penco). Post longaj provoj kaj priparoloj ĝi enkondukiĝis en la trafikon la . La ekzemplon de Anglujo sekvis en 1842 la poŝto de kelkaj Usonaj urboj, en 1843 Zuriko, en 1844 Brazilo, en 1845 Finnlando, Italujo kaj Basel.

Reguloj

La Internacia Poŝta Unio postulas de siaj anoj, ke internacia uzataj poŝtmarkoj portu
- la landon en latina skribo;
- la valoron en la landa valuto en eŭropaj ciferoj. Ĉar Britio eldonis la unuajn poŝtmarkojn, ĝi ricevis la privilegion ne meti landonomon sur la markojn. La devo meti landonomon iom embarasis Federacian Respublikon Germanio, kiu pro la ekzisto de GDR ne povis meti "Germanio", sed tiutempe ankaŭ ne volis agnoski la ekziston de du germanaj ŝtatoj. Kompromise oni metis "Deutsche Bundespost" (Germana Federacia Poŝto). Foje ekzistas poŝtmarkoj kun indiko ne de mona valoro, sed de la postulebla servo (ekzemple "enlanda letero peza ĝis 20 g"). Tiaj markoj ne estas internacie uzeblaj. Post la enkonduko de la eŭro, kiam ankoraŭ cirkulis antaŭ-eŭra kontanta mono, la eŭro-landaj poŝtoj skribis sub la eŭra valoro la malnov-valutan valoron en malpli granda preso.

Anstataŭaĵoj

Afrankaj stampoj

Firmaoj kaj institucioj, kiuj amase sendas poŝtaĵojn, perdus tro da tempo per surgluado de poŝtmarkoj. Ili surmetas afrankan stampon kaj pagas al la poŝto laŭ la nombro de metitaj stampoj. Eblas ankaŭ liveri neafrankitajn leterojn al la poŝto kaj pagi por la surmeto de afrankaj ŝtampoj. eŭro

Ciferecaj poŝtmarkoj

En kelkaj landoj eblas mendi afrankon per la Interreto; oni ricevas maŝine legeblan kodon, kiun oni presas sur leteron. Tiu kodo estas esence granda nombro. La poŝto tenas liston de ĉiuj eldonitaj nombroj, dum la traktado de letero registras la nombron kaj akceptas ĝin kiel konfirmilon de pago; samtempe ĝi forstrekas la nombron el la listo, tiel ke ne eblas sendi duan leteron per la sama nombro.

Kolektado

Poŝtmarkoj jam delonge estas ŝatata kolekto-objekto. Kolektado de poŝtmarkoj nomiĝas filatelo. Evidente filatelistoj ne ŝatas la novajn teknikojn, kiuj anstataŭas la poŝtmarkojn. Iuj maloftaj markoj akiris tre altan filatelan valoron. Kelkaj malgrandaj ŝtatoj produktas poŝtmarkojn precipe por filatelistoj, ekzemple Liĥtenŝtejno kaj San-Marino. Kelkaj poŝtoj ofertas al klientoj individuajn poŝtmarkojn kun propra bildo, ekzemple Aŭstrio kaj Nederlando. kategorio:poŝto ja:切手 ko:우표 th:แสตมป์

László SPIERER

SOMLAI László (Ladislao Spierer, pseŭdonimo: L. Rereips) (naskiĝis la 7-an de marto 1906 en Vajszló, mortis la 12-an de marto 1971 en Budapeŝto) estis hungara esperantisto kaj pentraĵagento. László Somlai lernis Esperanton en 1925 kaj dum kelkaj jaroj estis prezidanto de HESL. Li estis fakdelegito de UEA pri literaturo, iama kunlaborinto de Literatura Mondo, kiam ĝi estis redaktata en Budapeŝto. Estas mirinde, ke li tradukis en Esperanton pli ol cent diversajn hungarajn literaturaĵojn, el kiuj la plej menciindaj estas La knaboj de Paŭlo-strato, La vojoj estas nekonataj, La strato de fiŝanta kato, Amara pano, Printempo de morto kaj Sep vangofrapoj. Li estis ankaŭ posedanto de unu el la plej riĉaj privataj Esperanto-bibliotekoj en la mondo.

Tradukoj


- ASZLÁNYI Károly: Sep vangofrapoj
- BÍRÓ Lajos: Fraŭlino Ida
- DARVAS József: Amara pano
- FÖLDES Jolánta: La strato de fiŝanta kato
- KASSÁK Lajos: La vojoj estas nekonataj
- MOLNÁR Ferenc: La knaboj de la Paŭlo-strato (A Pál utcai fiúk), fama romano pri bataloj inter knabo-bandoj, plurfoje filmigita, Rickmansworth: Esperanto Publishing, 1938, 187 paĝoj (= La Epoko Libro-Klubo 2)
- PETŐFI Sándor: La avo, Purmerend: Muusses, 1937, 31 paĝoj (= Muusses Esperanto Biblioteko 8)
- PORZSOLT Kálmán: La vojo malsupren
- RÁKOSI Viktor: For la viandon
- ZILAHY Lajos: Printempo de morto Kategorio:Hungaraj esperantistoj

Casas Jaume GRAU

EdE-G Kategorio:Katalunaj esperantistoj Jaume GRAU CASAS, kataluno. Naskiĝis en la 2-a de decembro 1896 en Barcelono. E-isto kaj aktiva prop-isto de 1914. En 1920-24 li estis dir. de Kataluna Esperantisto. Krom multaj artikoloj kaj versaĵoj, aperintaj en K. E-isto, LM, HDE, k. a. kaj prop. artikoloj, al lia plumo apartenas jenaj libroj: Amaj Poemoj, 1924 kaj Novaj Amaj Poemoj, 1927, (ambaŭ originala poemaro); La Kataluna Popolkanto, 1925; Barbaraj Prozaĵoj, trad. de Bertrana, 1926. Estas redaktanto kaj ĉefa tradukanto de Kataluna Antologio, 1925. LK de 1926.

Heroldo de Esperanto

Esperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-gazeto > Heroldo de Esperanto ---- Heroldo de Esperanto aŭ HdE estas gazeto fondita en aprilo 1920 de Teo JUNG en Kolonjo (Germanio), sub la titolo "Esperanto Triumfonta". Originale semajna, ĝi estis (kaj daŭre estas, kvankam nun trisemajna) la plej ofte aperanta gazeto en Esperanto. Politike kaj religie sendependa (sed fakte modere orientita), ĝi pretervivis la unuan persekuton de la nazia reĝimo, sed en 1936 devis migri al Nederlando. En la dialektiko inter UEA (centralo en Ĝenevo) kaj la landaj societoj (CO en Parizo) HdE estis principe favora al la duaj, kaj forte subtenis la skismon de 1936, fariĝante unu el la du oficialaj organoj de la nova Internacia Esperanto-Ligo. Post la dua mondmilito Teo Jung daŭrigis la redaktadon ĝis 1961, sed nur duonmonate. La konfliktemo kontraŭ la rekunigita UEA ne ĉesis: unue ĝi havis koloron de lingva batalo (HdE defendis la atistojn) kaj poste flamis, sub la nova redaktorino Ada FIGHIERA SIKORSKA, ĝis pinto de akreco en 1969-1974. Post la retiriĝo de Ivo LAPENNA, la gazeto subtenis la novan kurson en UEA, tamen ree kun kelkaj distanciĝoj kaj fortaj kritikoj pri financaj kaj administraj temoj. Je la morto de Ada Fighiera Sikorska (1996) la gazeton transprenis Itala Interlingvistika Centro, kiu tuj cedis ĝin al LF-koop. Nova redaktorino fariĝis Perla MARTINELLI. Danke al LF-koop HdE daŭras kiel eĉ pli ofte aperanta informa gazeto pri la Esperanto-mondo, sendependa religie kaj politike. En 1998 la redakcio de HdE iniciatis, kun aliaj establoj, la Pakton por la Esperanta Civito. La transdono de Heroldo de Esperanto, laŭ informo en Dumonata Bulteno de Torina Esperanto Centro, okazis en konflikta etoso inter LF-koop kaj la Societo "Heroldo de Esperanto" kies prezidanto estis Gian Carlo FIGHIERA. Li konsideris ke LF-koop "ekmalrespektis la tradicion kaj principojn" de la gazeto. FIGHIERA klarigas : "La tradicio kaj principoj estis, i.a.: la gazeto havas ĉefe informan karakteron pri la disvastigo de Esperanto; ĝi estas sendependa kaj supertendenca pri movadaj ideologioj kaj internaj konfliktoj. Kiel ĉiuj povas konstati, la supraj kondiĉoj neniam estis respektataj de la nova redakcio." Li estus la unusola vivanta membro de la antaŭa eldona societo, kaj eksmembro de LF-koop (eksigita de la Asembleo en marto 1998). Ekde 2003 HdE havas du redaktorojn, kiujn nomumis LF-koop: Perla MARTINELLI kaj Marie-France CONDE REY. Konstantaj kunlaborantoj estas Zofia Banet FORNALOWA, Leen DEIJ, Marco PICASSO, Johann H. ROSBACH, Giorgio SILFER, Ljubomir TRIFONĈOVSKI, Walter ŻELAZNY.

Eksteraj ligoj


- [http://www.esperantio.net/heroldo.php Heroldo de Esperanto]
- [http://www.murialdo.it/didaskaleion/esper/bult47.htm "Heroldo" reiros al sia legitima posedanto] en dumonata bulteno de TORINA ESPERANTO-CENTRO n. 47. januaro-februaro 1999 (§ 7-a) --------------- EdE-H Heroldo de Esperanto. Unu el la plej gravaj gazetoj en E, semajna, ilustrita, internacia. HDE estas fondita en apr. 1920 sub titoio "E Triumfonta" de Teo Jung. Ĝi aperis de 20 nov. 1920 ĉiusemajne, de dec. 1924 ĝis fino de 1925, duonsemajne, dum la 15a UK 1923 ĉiutage. La nomon HDE ĝi ricevis kun la unua n-ro de 1925. Formato: 46x30 cm, kun kelkfojaj ŝanĝetoj. Paĝonombro: 4-6-8-10. Abonantaro: 20 nov. 1920 ĉ. 500, 3 sept. 1927 2900, fine de 1924 2500, aŭtune 1928 1800, l jan. 1929 pli ol 2000, apr. 1930 ĉ. 2600. Ĝis aŭtuno 1928 HDE aperis en Horrem apud Köln, de tiam en Köln. Red., poste ĉefred. la fondinto kaj posedanto Teo Jung, respondeca red. J. F. Berger, anonca red. M. Wieland, kunlaboras multaj verkistoj kaj prop-istoj. Apud HDE aperis dum plimalpli longa daŭro diversaj aldonoj, eĉ apartaj eldonaĵoj, kiel "Verda Stelo". Nunaj regulaj aldonoj: Lingva Kritiko, monata revuo por lingvaj demandoj (kun lab. prof. Migliorini, La Colla ktp.); La Bela Mondo, monata paĝo por turismo ktp.; Nia Revueto, dumonata aldono por junuloj La Strigo, dumonata paĝo pri literaturo kaj arto; Humoro, Distro, Ludo, dumonata paĝo; La Anteno, radiopaĝo Sur la kvin linioj, muzika paĝo; La Regno Virina, paĝo por virinoj. La kuraĝa iniciato - fondo kaj regula aperigo de semajna gazeto signas memorindan fakton en la historio de E, kun speciala graveco por la postmilitaj jaroj. En 1925 HDE fondis Librofakon, kiu eldonis i. a. du romanojn de Remarque, originalan historian verkon de Haefker, "Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo" de Scherer, romanojn originalajn kaj tradukitajn, lernolibrojn ktp. La ĝis nun eldonitaj 64 diversgrandaj volumoj havas vendvaloron de 2. 140 sv. fr. HDE havas dekomence propran presejon; presejestro estas L. Goppel. L. pluajn detalojn en la 500a kaj 566 n-roj de HDE. Kategorio:Esperanto-gazeto

Francisco Cândido XAVIER

Francisco Cândido XAVIER (fran'siskux kã'didux sxavi'eR), alinomata Chico XAVIER, estis la plej fama brazila mediumo. Naskiĝis en Pedro Leopoldo (Minas-Ĝerajso), en la 2-a de aprilo 1910. En 1925 farigxis spiritisto. En 1927 fariĝis edukata mediumo. En 1931 publikigis la unuan libron psikografita de li. Ricevis psikografie pli ol 50 librojn en Pedro Leopoldo. En 1959 transloĝiĝis al Uberaba. Entute psikografiis 400 librojn, kelkaj tradukitaj al Esperanto. En 1981 la Deputita Ĉambro de Brazilo proponis lin al Instituto Nobel por la ricevo de Nobelpremio por Paco. Elkarniĝis en 30-a de junio 2002.

Libroj psikografitaj de Chico XAVIER en Esperanto


- Infanoj en la transtombo de la spirito Knabo Marko.
- Patro nia de la spirito Meimei.
- Verda Signalo de spirito Andreo Ludoviko.
- Ago kaj Reago de spirito Andreo Ludoviko.
- Nia hejmo de spirito Andreo Ludoviko.
- Kristana agendo de spirito Andreo Ludoviko.
- Penso kaj vivo de spirito Emmanuel. XAVIER

Hispana lingvo

Ĉi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio. ---- La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio. La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte. La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido. Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde. Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo. En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.

Historio

Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj. En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo. En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj. Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko. Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ĝis Madrido. Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn. La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.

Hispana lingvo kaj Esperanto

Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:

Identaj (laŭ litero):

al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp.

Tre similaj:

alto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki), que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp. La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana. La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple, boca [boka] (buŝo), caballo [kabaljo] (ĉevalo), playa [plaja] (plaĝo), ktp.

Hispanaj vortoj en Esperanto

bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo) Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto

Famaj aŭtoroj de la hispanlingva literaturo

Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio

Famaj kantistoj en la hispana lingvo

La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira

Vidu ankaŭ


- Hispanaj Idiotismoj

Eksteraj ligoj


- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
  - [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
  - [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101] ja:スペイン語 simple:Spanish

Irano

Geografio > Azio > Irano ---- Azio thumb Irano - Iran - ايران Irano estas unu el antikvaj landoj, situanta en Sud-Okcidenta Azio. Ankoraŭ en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao ĉi-tie loĝadis popoloj parolintaj en hindeŭropaj lingvoj, aperis fortaj ŝtatoj - Medio kaj Persio, pli poste Baktrio kaj Partio. (1) Akemenida Irano estis fakte la unua imperio de antikva mondo, kies potenco disvastigadis de Grekio ĝis Hindio. Ĝin sekvis la Sasanida dinastio. Sur la procesoj de etna kaj kultura evoluado forte influis konkermilitoj de araboj dum 6-7 jc. Ili alportis novan religion - Islamon, kiu de tempo al tempo forpelis la malnovan - Zoroastrismon. Malgraŭ de daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, iranaj popoloj konservis sian originecon kaj en 16 jc denove kreis ŝtaton. En la 19a jarcento Irano famiĝis kiel la naskiĝlando de la Bahaa Kredo, kiu nun estas la dua plej granda minoritata religio en Irano, post Islamo. Nuntempa Irano estas bona ekzemplo de mirinda kunvivado de jarmilaj tradicioj kun specifikeco de islama revolucio. Eĉ multjara milito kun Irako ne povis detrui la kutiman vivritmon, ĝian variecon kaj brilon.

vidu ankaŭ


- Historio de Irano
- Iranaj Artistoj
- Perslingva literaturo
- Listo de urboj de Irano
- Landnomoj

eksteraj ligoj


- [http://www.geocities.com/esagil1/arkiran.htm malnovega historio de Irano] (france)
- (1)[http://www.geocities.com/esagil1/iraniens.htm alveno de la unuaj iranaj popoloj en Irano] (france)
- [http://www.bahai.org/article-1-8-3-6.html la situacio de bahaanoj en Irano] (angle) Kategorio:Irano ja:イラン ko:이란 ms:Iran simple:Iran th:ประเทศอิหร่าน zh-min-nan:Iran

Mohamed Reza PAHLAVI

Mohammad Reza Pahlavi (
- 26-a de oktobro 1919 en Teherano; mortis je 27-a de julio 1980 en Kairo) estis ŝaĥo de Persio (Irano) kaj lasta reganto sur la trono de Pfauen. Irano Li estis filo de Reza PAHLAVI ja:モハンマド・レザー・パフラヴィー ko:모하마드 레자 팔레비

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Turkio

Geografio > Azio > Anatolio > Turkio < Balkana Duoninsulo < Eŭropo ---- Eŭropo
Loko: 39 No, 35 Or (sudokcidenta Azio) Areo: 770.760 km²
semotaŭga: 32% Loĝantaro: 65.666.667 (2000, takso), % urbana: 75% (2000)
homoj sur km²: 85,2 (2000)
homoj sur km² da semotaŭga tero: 266,2 (2000)
kreskada rapido: 1,27% (2000, takso)
naskoj: 18,65 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortoj: 5,96 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
migrantoj: 0 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 48,9 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,16 infanoj naskitaj po virino (2000, takso)
meza vivo-longo: 70,97 jaroj (68,63 viroj, 73,41 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Ankara
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso): Etnoj: ĉ. 74% turka, ĉ. 25% kurdoj, ankaŭ kelkmil reprezentantoj de kaŭkaziaj etnoj: abĥazoj, osetoj ka.
Religio: 99,8% islamo 0,2% aliaj (kristanismo kaj judismo)
Lingvo: turka (oficiala), kurda (mallaŭleĝa - laŭ la turka leĝo kurdoj ne rajtas uzi sian lingvon)
alfabeta: 82,3% (1995 takso) Registaro: parlamenta demokratio tolerita de la militistaro.
sendependeco: la 29-an de oktobro 1923
organizoj: UNO (1945), NATO (1952).
konstitucio: la 7-a de novembro 1982
korupteco: 3,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) Ekonomio: 97 Gsk (1998, takso)
po kapo: 1,48 ksk (1998, takso)
kreskanta procento: -5% (1999, takso)
inflacio: 65% (1999)
senokupa: 7,3% (1999, takso) kaj subokupa 6,9%
registara buĝeto: 25,7 Gsk (1999, takso) Valuto: 1 liro. De la 1-a de januaro 2005 nova liro (TRY) = 1.000.000 da malnovaj (TRL)

Vidu ankaŭ


- Esperanto-movado
- Greka-turka milito (1919-1922)
- İsmet İNÖNÜ
- Listo de urboj de Turkio dosiero:turkiomapok.jpg

Ekstera ligilo

el Monato (gazeto) (2004/12 p.10) Kategorio:Turkio ja:トルコ ko:터키 ms:Turki simple:Turkey th:ประเทศตุรกี zh-min-nan:Türkiye

Norvegio

Geografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Norvegio ---- Dosiero:no.gif (Norvege Norge (Bokmål) aŭ Noreg (Nynorsk)) Lando en Norda Eŭropo, sur la Skandinava duoninsulo.
- Landkodo: NO.
- E-nomo: [a] Norvegio (Norvegujo); [o] Norvega Reĝlando.
- Nacia nomo: Kongeriket Norge/Noreg [KONGerike NOReg].
- Areo: 385 199 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Harald la 5-a.
- Ĉefurbo: Oslo (480 mil).
- Urboj: Bergen (181 mil), Trondheim (128 mil).
- Adm. divido: 19 provincoj [no:fylke].
- Dependaj teritorioj: :1. Buvetinsulo :2. Svalbardo kaj Jan-Majen-Insulo
- Loĝantaro: 4 354 mil (1995), inter ili 96,7% norvegoj, 0,7% sameoj.
- Ŝtatlingvoj: norvega (bokmål kaj nynorsk), samea (nord-samea, sud-samea kaj lulea samea).
- Kredantoj: luteranoj.
- GNP: totala - 159 mlrd $; pokapa - 31 250 $.
- Eksporto: nafto kaj naftoproduktoj (inkl. gaso), ŝipoj, fiŝaĵoj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO (1949)
- Nacia himno: Ja, vi elsker dette landet (Jes, ni amas nian landon)

Geografio

Norvegio estas konata pro sia bela naturo, precipe la longaj, profundaj fjordoj en la okcidenta parto de la lando kaj pluraj grandaj glaĉeroj. Norvegio grandparte estas montaro kaj arkta tundro. La lando konsistas el 19 provincoj aŭ gubernioj [no:fylke]. Ĉiu gubernio konsistas el komunumoj [no:kommuner], ĉiu kun propra komunuma registaro kaj po unu komunumestro/urbestro [no:ordfører]. La plej multaj komunumoj konsistas el bienaroj [no:bygder], kun klare difinitaj bienoj [no:gårder], ĉiu kun propra nomo. La (malmultaj) urbaj komunumoj estas dividitaj en urbopartoj [no:bydeler], ofte kun ties malnova disdivido (en bienoj) preservita, eĉ en lokoj kie oni ne plu okupiĝas pri agrikulturo.

Provincoj


- Akershus
- Øst-Agder
- Buskerud
- Finnmark
- Hedmark
- Hordaland
- Møre og Romsdal
- Nordland
- Nord-Trøndelag
- Oppland
- Oslo
- Rogaland
- Sogn og Fjordane
- Sør-Trøndelag
- Telemark
- Troms
- Vest-Agder
- Vestfold
- Østfold Vd. ankaŭ Dependaj teritorioj ĉi-supre.

Kulturo

Lingvo

La norvega popolo parolas la norvegan, komprenata en ĉiuj regionoj de Norvegio. La samea minoritato parolas la samean, ĝenerale ne kompreneblan por la resto de la loĝantaro. Pri Esperanto, vidu Esperanto-movado/Norvegio.

Kelkaj famaj norvegoj

:Niels Henrik ABEL (matematikisto) :Roald AMUNDSEN (esploristo) :Bjørnstjerne BJØRNSON (verkisto) :Gro Harlem BRUNDTLAND (politikisto) :Ole BULL (violonisto) :Leiv ERIKSON (esploristo) :Edvard GRIEG (komponisto) :Knut HAMSUN (verkisto) :Sonia HENIE (sportisto) :Thor HEYERDAHL (esploristo) :Ludvig HOLBERG (verkisto) :Henrik IBSEN (verkisto) :Helge INGSTAD (esploristo) :Trygve LIE (politikisto) :Edvard MUNCH (pentristo) :Fridtjof NANSEN (humanisto, esploristo) :Vidkun QUISLING (politikisto) :Grete WAITZ (sportisto) :Ivar AASEN (lingvisto) als:Norwegen [[got:

Christiania

La vorto Christiania havas pli ol unu signifon:
- La antaŭa nomo de la ĉefurbo de Norvegio; vd. Christiania (Oslo)
- La nomo de la civito meze en Kopenhago, Danio; vd. Christiania (civito)

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Vajomingo

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Vajomingo ---- Dosiero:us-wy.gif Vajomingo (angle, Wyoming [ŭaj-O-ming]) fariĝis la 44-a ŝtato de Usono je la 10-a de julio 1890. Vajomingo estis la unua usona ŝtato kiu donis voĉdon-rajtojn al virinoj. En 1925, Nellie Tayloe ROSS fariĝis la unua virina ŝtatestro en Usono, post la morto de sia edzo. La ŝtato estas plej konata pro siaj naturaj elstaraĵoj, inter kiuj estas Nacia Parko Yellowstone, la plej aĝa kaj granda usona nacia parko kaj loko de la gejsero Old Faithful. Loĝantaro: 493,782 (en 2000)
Ĉefurbo: Cheyenne TTT-ejo de Vajomingo en la angla http://www.state.wy.us Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:ワイオミング州 ko:와이오밍 주

Klara lingvo

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K Klara lingvo. Esprimo uzata en telegrafaj rilatoj. Estas kodaj lingvoj, por kiuj oni devas pagi telegramojn laŭ nombro de literoj kaj klaraj lingvoj, por kiuj oni pagas laŭ nombro de vortoj. En oktobro 1925 la Universala Telegrafa Unio deklaris E-n klara lingvo. v. PTT. (I. Privat, Hist. Il. p : 171.)

Callejón de Huaylas

Callejón de Huaylas ("Gasse von Huaylas") ist ein Gebirgstal in der Region Ancash im nordwestlichen Anden-Hochgebirge von Peru.

Lage

Das Callejón de Huaylas wird auf seiner ganzen Länge von 150 km vom Río Santa in nordwestlicher Richtung durchflossen und durch zwei Gebirgsketten begrenzt, die schneebedeckte Cordillera Blanca ("Weiße Bergkette") im Nordosten und die Cordillera Negra ("Schwarze Bergkette") im Südwesten. Aus der Cordillere Blanca ragt der Huascarán hervor, mit 6.746 m ü.NN der höchste Berggipfel Perus. Das Tal liegt auf einer Höhe von etwa 4.000 m ü.NN im Süden und weniger als 2.000 m im Norden, wo der Río Santa das Tal des Callejón de Huaylas verlässt.

Bevölkerung

Die Bevölkerung des Callejón de Huaylas besteht aus Quechua-sprachigen Indios, die meisten von ihnen Kleinbauern in den Bergdörfern des Tals, und Spanisch-sprachigen Mestizen in den kleinen Städten entlang des Río Santa. Politisch und wirtschaftlich dominieren die Mestizen, allerdings haben Abwanderung, Ausbildung und der Tourismus in den letzten Jahrzehnten einen ge