:: wikimiki.org ::
| 1926 |
1926Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1926
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1926 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 18-a Universala Kongreso de Esperanto en Edinburgo.
- 8-a Brazila Kongreso de Esperanto en Vitorio.
- fondita en Moskvo Esperanto-Asocion „Reciprokhelpo“.
- skismo en Nerdelanda movado, fondita Nederlandan Esperanto-Asocion.
- Esperantujo : La Biblio eldoniĝis en Esperanto.
- Fonditaj la Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistoj (TAGE) kaj nuna Internacia Pedagogia Revuo.
- Franz CHRISTANELL prezidento de AED.
- Eldonita Filatelia Terminaro.
- Eldonita Barbaraj Prozaĵoj de Casas Jaume GRAU.
- Publikita Pri historia evoluado de moderna Japanujo, kondukinta alta renovigo de imperiestra reĝimo en 1868 de Fuĵisaŭa Ĉikao
- Adolf BARTOŠÍK, Aleksandro ERJUĤIN kaj Pál TOLNAI eklernis Esperanton.
- Portugalio: eko de la diktatoreco.
- Saudi-Arabio unuiĝis pluraj princlandoj de la Araba duoninsulo.
- Eko de Showa Periodo en Japanio.
- Unua Ukrania Ortodoksa Popo alvenis al Brazilo
- Libano akiris konstitucion.
- Subskribita la Berlina Traktato
Naskiĝoj
- Walter FRANCINI
- Flori NIKOLOV
- Karel KRAFT
- Symilde SCHENK LEDON
- 15-a de januaro : Maria SCHELL
- 17-a de marto : Siegfried LENZ
- 24-a de marto : Dario FO
- 28-a de aprilo : Harper LEE
- 31-a de majo : James KRÜSS
- 1-a de junio : Usono: Marilyn MONROE
- 25-a de junio : Aŭstrio: Ingeborg BACHMANN
- 26-a de julio : Ana María MATUTE
- 5-a de aŭgusto : Per WAHLÖÖ
- 13-a de aŭgusto : Fidel CASTRO
- 14-a de aŭgusto : René GOSCINNY
- 15-a de oktobro : Michel FOUCAULT
- 18-a de oktobro : Klaus KINSKI
- 23-a de novembro : Sai Baba
Mortoj
- 28-a de marto : Ralph ELIOT
- 23-a de aŭgusto : Usono: Rudolph VALENTINO
- 3-a de oktobro: François DRUDIN
- 29-a de decembro : Rainer Maria Rilke
- Antonio GAUDÍ
- Claude MONET
----
1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1926年
ko:1926년
simple:1926
th:พ.ศ. 2469
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
20-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jaroj:
ja:20世紀
ko:20세기
simple:20th century
Universala Kongreso de EsperantoEsperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto
----
Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA.
UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.
Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato.
La kongresoj estas similaj, sed kompreneble varias de jaro al jaro. En UK estas:
- klerigaj programeroj, kiel prelegoj kaj debatoj pri la Kongresa Temo, la Internacia Kongresa Universitato, kaj prelegoj pri la kongresa lando.
- distraj kaj artaj programeroj, kiel la nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, balo, kaj la Belartaj Konkursoj.
- organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj.
- Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco.
- libroservo.
- prezentaĵoj de movadaj aktivaĵoj en ĉiuj sferoj de la vivo.
La UK celas esti revuo de la Esperanto-movado en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj.
Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK).
La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer.
En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe.
Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj
Eksteraj Ligiloj
[http://www.uea.org/kongresoj/index.html Informoj] de UEA pri la UK-oj
Literaturo
- Ziko Marcus SIKOSEK: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, UEA: Rotterdam 2005, 217 p.
Kategorio:Esperanto-movado -
EdinburgoEŭropo > Britio > Skotlando
----
Dunedin estas ankaŭ novzelanda urbo., Edinburgh estas la nura urbo en Tristan da Cunha.
----
| http://www.wikipedia.org/upload/a/a3/Edinpain.JPG | | - La kastelo - |
Edinburgo (angle Edinburgh [edenbara], skotgaele Dùn Éideann [dun ejĝan]; ambaŭ signifas "monto de Edin") estas la ĉefurbo de Skotlando. Ĝi situas ĉe la suda flanko de la rivero Forth.
Loĝantaro – 445 000 (j. 2000)
Ĝi estas la historia, kultura kaj politika centro de Skotlando.
Ĝi ankaŭ estas la financocentro, turisma centro kaj hejmo de la skota parlamento.
La nova kaj malnova partoj de la urbo estas loko de Monda kulturheredaĵo.
La Kastelo de Edinburgo enhavas la Kapelon de Sankta Margarita (St. Margaret) el la 12-a jarcento.
La Palaco Holyrood (15-a – 16-a jarcento) estas la oficiala skota loĝejo de la monarko.
Troviĝas tri universitatoj – Universitato de Edinburgo (ekde 1583), Universitato Heriot-Watt kaj la Universitato Napier.
Aliaj vizitindaĵoj
- La strato Royal Mile [rojal majl] ("Reĝa mejlo")
- Reĝa Skota Akademio
- Nacia Galerio de Skotlando
- Reĝa Skota Muzeo
- Muzeo de Skotlando (konstruita en 1998)
- Edinburgh Festival, somera festivalo pri teatro, danco kaj scenejaj artoj.
Esperanto en Edinburgo
La 18-a Universala Kongreso okazis en Edinburgo inter la 1-a kaj la 7-a de aŭgusto de 1926
Kategorio:Urboj de Britio
ja:エディンバラ
th:เอดินบะระ
Brazila Kongreso de EsperantoBrazila Kongreso de Esperanto estas ĉiujara nacia kongreso de Esperanto de Brazilo kiu okazas ekde 1907.
VitorioVitorio estas:
- Esperantigita nomo de brazila urbo Vitória.
- Esperantigita nomo de hispana urbo Vitoria-Gasteiz, ĉefurbo de Eŭska Aŭtonoma Komunumo.
- Persona nomo
MoskvoGeografio > Eŭropo > Rusio > Moskva Regiono > Moskvo < Urboj
----
Urboj
Moskvo (ruse Москва, Moskva) estas urbo en centro de eŭropa parto de Rusio, nuntempa ĉefurbo de la ŝtato.
- loko: 55,75 Norde, 37,62 Oriente
- horzono: GMT+3h (+4h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 13.200 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Historio
Unua mencio pri Moskvo en rusaj kronikoj estis en jaro 1147, kiam princo Jurij DOLGORUKIJ invitis tien princon de Ĉernigov. En 13-a jarcento kune kun aliaj rusaj princejoj ĝi spertis invadon de mongoloj kaj estis detruita en jaroj 1237-38.
38
Ekde 14-a jarcento dank' al sia sukcesa geografia lokiĝo kaj energia politiko de moskvaj princoj ĝi komencis unuigi landojn ĉirkaŭ si. En 14-a kaj 15-a jarcentoj Moskvo venkis en akra konkuro kun Tverj por ĉefa rolo en unuigado de rusaj landoj kaj gvidis lukton por liberigo de la mongola jugo. Ĉirkaŭ jaro 1326 en Moskvon estis transigita sidejo de metropolitoj de Rusa ortodoksa eklezio. Moskva princo Dmitrij DONSKOJ en jaro 1380 sukcesis fari decidan venkon super mongoloj sur Kulika Kampo.
En fino de 15-a jarcento moskva grandprinco Ivan III Vasiljeviĉ proklamis sin "cezaro de la tuta Rusujo": Moskvo fariĝis ĉefurbo de unueca Rusa ŝtato. En tiu tempo komenciĝis grandskala rekonstruo de Moskva Kremlo, estis konstruataj brikaj muroj, ĉefaj katedraloj de Kremlo kaj sonorilturo "Ivan Velikij" ("Granda Johano", alto 81 m). En regado de caro Ivan la 4-a Vasiljeviĉ (Ivan la Terura - la unua rusa reganto kun titolo de caro) kiel simbolo de venko super Kazana ĥanejo estis konstruita Pokrovskij-katedralo, pli vaste konata sub nomo "templo de Basilo la Beata" - nune tio estas unu el ĉefaj simboloj de Rusio.
En 17-a jarcento Moskvo fariĝis granda urbo, ĝia loĝantaro estis ĉirkaŭ 200 mil homoj. Post transigo de ĉefurbo en Sankt-Peterburgo (jaro 1712) Moskvo konservis rolon de granda ekonomia, kultura kaj spirita centro de Rusio; en jaro 1755 tie estis malfermita la unua en la lando [http://universitato.narod.ru universitato].
1712
En la 2-a de septembro de jaro 1812 en Moskvon eniris trupo de Napoleono, invadinta Rusion. Post tri tagoj komenciĝis grandega incendio, detruanta du trionojn de la urbo, kaj ekde 6-a de oktobro la franca armeo forlasis Moskvon. Restaŭrado de la urbo kreis novan aspekton de ĝia centro.
En fino de 19-a kaj komenco de 20-a jarcento Moskvo fariĝis granda industria kaj komerca centro, ĝia loĝantaro atingis 1 milionon da homoj. Tie okazis gravaj eventoj de Rusia revolucio de 1905 kaj Rusia revolucio de 1917.
Post fondiĝo de Soveta potenco al Moskvo marte de la jaro 1918 estis transigita statuso de ĉefurbo (anstataŭ Petrogrado). En jaro 1935 estis promulgita Ĝenerala plano de rekonstruo de Moskvo, laŭ kiu oni plenumis multajn konstruadojn, grandpatre formitajn nuntempan aspekton de Moskvo. En la sama jaro en Moskvo komencis funkcii metropoliteno.Tamen en 20-aj kaj 30-aj jaroj estis detruitaj multaj konstruaĵoj, precipe, ekliziaj, el kiuj la plej konata estas nune restaŭrita Katedralo de Kristo la Savinto.
Dum la Granda Patria Milito (1941-1945) Moskvo estis grava centro de defendo kaj ariero. Apud Moskvo en fino de novembro - komeco de decembro de jaro 1941 germanaj trupoj spertis unuan seriozan malvenkon dum la tuta mondmilito, kio likvidis senperan danĝeron por la urbo. Post la venko la 24-an de junio de jaro 1945 sur Ruĝa Placo okazis solena parado.
En 50-aj - 80-aj jaroj okazis granda loĝejkonstruado por la urbanoj kaj pli ol duobla kresko de la urba teritorio.
Post komenco de la Transformado (Perestrojka) en mezo de 80-aj jaroj Moskvo fariĝis areo de ĉefaj eventoj de ĝi, kies kulmino estis amasaj elpaŝoj de moskvanoj kontraŭ la antikonstitucia puĉo en aŭgusto de jaro 1991.
Nuntempe Moskvo estas ĉefa ekonomia, politika kaj kultura centro de Rusio, kies disvolviĝo estas unu el la plej sukcesaj en la lando. En 1990-aj kaj komenco de 2000-aj jaroj okazis multnombra konstruado kaj restaŭrado, kiu multe influis al aspekto de la urbo, precipe de ĝia centra parto. 850-jara jubileo de Moskvo, kiun oni festis en jaro 1997, fariĝis granda evento por ĉiuj moskvanoj.
Eventoj
Elektromanko, 25-a de majo 2005
Moskvo restis sen elektro pro difektiĝo de malnova transformatoro en la suda parto de la urbo. Proksimume duono de la urbo (la suda) kaj ankaŭ multaj urboj de la Moskva provinco dum ĉ. 2–3 horoj estis absolute senigitaj de elektroenergio. Tio kaŭzis halton de kvin (el pli ol dek) linioj de metroo, misfunkcion de pluraj Interretaj serviloj kaj telefon-retoj. Malsanulejoj, parlamento, kosmoŝipa centro kaj aliaj gravaj konstruaĵoj transiris al aŭtonomaj elektrocentraloj kaj ne estis damaĝitaj.
La antaŭkalkuloj montras, ke financa damaĝo al Moskvo povas totali je ekvivalento de 1 mlrd da usonaj dolaroj.
Rusiaj ĵurnaloj mencias, ke antaŭe, post la elektromanko en Usono kaj Kanado je la 14-a de aŭgusto 2003, administracio de la tutlanda energia sistemo "РАО ЕЭС" komentis, ke simila evento ne povas okazi en Rusio pro la granda fidindeco de la tuta sistemo.
Vidu ankaŭ
- Esperantaj memorigaj lokoj en Moskvo
- Moskva metroo
Eksteraj ligoj
- [http://www.moskvo.ru/moskvo.html Moskvaj Esperantistoj pri Moskvo]
- [http://www.esperanto2.narod.ru/3MkM.htm ESEO "Moskvo kaj moskva" de V. Lebedev]
Kategorio:Urboj de Rusio
-
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
als:Moskau
ja:モスクワ
ko:모스크바
simple:Moscow
th:มอสโก
zh-min-nan:Moskva
EsperantujoEsperantujo (ankaŭ Esperantio) estas neformala nomo de la komunumo de Esperanto-uzantoj kaj ties kulturo ktp. Oni diras Esperantujo kvazaŭ temus pri lando, kvankam kompreneble Esperantujo ne havas propran areon sur la tersurfaco. Foje oni tamen diras, ke ĉie, kie Esperantistoj kunestas, estas parto de Esperantujo.
En Eŭropo je la 2-a de junio 2001 kelkaj establoj fondis la Esperantan Civiton, kiu celas esti subjekto de internacia juro. Tiel ili strebas plian koheriĝon kaj akcepton de la Esperanto-movado. Ĝenerale temas pri la personoj kiuj vivas Esperanton raŭmisme. Tamen, ne ĉiuj konsentas pri ĉi tiu ago, kaj aktivuloj de la Civito restas minoritato ene de la Esperanto movado.
Laŭ Ethnologue Esperantujo ampleksas pli-malpli 2 milionojn da homoj, kvankam supozeble multe pli eta kvanto sentas sin parto de komunumo.
En la 1910-aj jaroj, estis propono krei en malgranda Moresnet Esperantan regnon nome Amikejo. Ankaŭ, en la 1960-aj jaroj, estis misprovata krei novan regnon, nomatan la Insulo de la Rozoj, en Adriatiko apud Italio.
Vidu ankaŭ ĉe Esperanta flago, La Espero, Esperantaj festotagoj.
Multaj Esperantistoj deziras ke Esperantio iam ricevos sufiĉan rekonon por havi ".eo" sufikson je la interreto.
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.mv.ru/Lernolibro/ch20.html Lando, kiu ne estas sur la mapo]
Esperantio
Esperantio
BiblioLa Biblio estas la Sankta Libro, la Vorto de Dio, de Judismo
kaj Kristanismo. Ĝi estis verkita inter la jaroj -1500 ĝis 150 en la
greka kaj la hebrea en la orienta Mediteraneo, precipe en Palestino. Al
la juda biblio la kristanoj aldonis la
Novan Testamenton, kiu priskribas la vivon kaj instruon de
Jesuo Kristo kaj de la kristanoj de la unua jarcento. Kristanoj ankaŭ
kredas al la juda biblio kaj nomas ĝin la Malnova Testamento (kiun la
judoj nomas la Tanaĥo). Al la kristana biblio la
mormonoj aldonis la Libron
de Mormon inter aliaj libroj. La islamanoj
anstataŭigis por la Biblio, laŭ islamo la difekta Vorto de Dio, la
Koranon, laŭ islamo la sendifekta Vorto de Dio, donita de la anĝelo Gabrielo al Mohameto, la Fina Profeto.
Mohameto
Ĉefaj partoj de la Biblio
La Hebrea Biblio
La juda biblio (Tanaĥo, aŭ Malnova Testamento)
La termino "Tanaĥ'" (hebree תנ״ך ) estas siglo formita el la komencliteroj de la Leĝo [torah, תורה] + la Profetoj [neviim, נביאים] + la Skriboj [ketuvim, כתובים] . La kristana "Malnova Testamento" enhavas la samajn librojn, sed en iom malsama ordo.
La Leĝo:
- Genezo
- Eliro
- Levidoj
- Nombroj
- Readmono
La kvin libroj de Moseo: la leĝo de Dio donita al la judoj per Moseo, kies kapo estas la Dekalogo. Priskribas la historion de la mondo de la kreo de la mondo de Dio al la epoko de Moseo. Adamo kaj Eva, Noa, Babelo, Abraham, Jakob, Jozef, moralo, koŝero, ritoj, ktp. La ceteraj libroj de la juda biblio estas helpo por interpreti la leĝon. La grekoj nomis la kvin librojn la Pentateŭĥos, kaj modernaj judoj nomis ilin la Torao (la instruo). (Notu, ke iafoje "Torao" signifas la entutan malkaŝon de Dio -- la Tanaĥo kaj la Talmudo).
La Profetoj:
- Josuo
- Juĝistoj
- Samuel (libro unua)
- Samuel (libro dua)
- Reĝoj (libro unua)
- Reĝoj (libro dua)
- Jesaja
- Jeremia
- Jeĥezkel
:La Dekduopo:
: - Hoŝea
: - Joel
: - Amos
: - Obadja
: - Jona
: - Miĥa
: - Naĥum
: - Ĥabakuk
: - Cefanja
: - Ĥagaj
: - Zeĥarja
: - Malaĥi
La skriboj de la profetoj, sanktaj homoj kiuj parolis kun Dio. Ĉi tiuj libroj enskribis tion, kion Dio diris al ili. La profetoj admonis kontraŭ la diboĉado de la judoj sub la reĝoj, profetinte la pereon de Izraelo per Asirio, la elvenon al Babilono, la revenon al Izraelo, kaj la alvenon de la Mesio, kiu regos la mondon en paco kaj justeco. La fruaj ses libroj (de Josuo al 2 Reĝoj) priskribas la historion de la judoj de -1100 al -600.
La Skriboj
- Psalmaro
- Sentencoj
- Ijob
- Alta Kanto
- Rut
- Plorkanto
- La Predikanto
- Ester
- Daniel
- Ezra
- Neĥemja
- 1 Kroniko
- 2 Kroniko
Ĉi tiuj libroj estis skribitaj de profetoj per la gvido de Dio, sed ne estas rektaj profetaĵoj. Ili enhavas sanktajn proverbojn, kantojn, preĝojn, rakontojn, ktp; la psalmojn de Davido, la sentencojn de Salomono, la rakonton de Ijob, Daniel en la leonejo, ktp.
La Dua-kanonaj libroj (aŭ Apokrifo)
- Tobit
- Judit
- Aldonoj al Ester
- 1 Makabeoj
- 2 Makabeoj
- Saĝeco de Salomono
- Siraĥ
- Baruĥ
: - Letero de Jeremia
- Aldonoj al Daniel
- 1 Esdras -
- 2 Esdras -
- Preĝo de Manase -
- 3 Makabeoj
- 4 Makabeoj
- Psalmaro de Salomono
- Psalmo 151
- Ĥanoĥ
kaj multaj aliaj ... La dikliteraj estas en la Biblio de la Roma Katolika Eklezio, kaj en la nova eldono (2003) de la Sankta Biblio en Esperanto. La steletitaj libroj troviĝas en anglalingvaj protestantaj "apokrifoj", kaj oficiale presiĝas ankaŭ en apendico de la Romkatolika Biblio, kvankam ne rigardate de la Roma Eklezio kiel kanonaj. La ceterajn en la listo rekonas iuj orientaj ortodoksaj eklezioj (jen greka, jen slavaj, jen etiopia...) sed ne aliaj nek la okcidentaj eklezioj.
Libroj de la antikva biblio, kiuj, elĵetite de rabenoj en la jaroj 90-92, jam ne estas en la juda biblio. La rabenoj elĵetis ilin, ĉar ili estis skribitaj ne en la hebrea, sed en la greka. Inter la kristanoj, la protestantoj rigardas la apokrifon edifa, sed ne sankta, dum la ortodoksuloj kaj katolikoj, aliflanke, ankoraŭ retenas la apokrifaĵojn en siaj biblioj.
Aldonaj Kristanaj libroj (Nova Testamento)
Pri la Biblia Enhavo
La historioj kaj rakontoj en la Biblio ne estas akademiaj, sciencaj aŭ ĵurnalistaj, sed priskribas per ekzemplo la rilaton inter Dio kaj homo, la mondbildon kaj doktrinon de Judismo kaj Kristanismo.
Aliaj aldonoj kaj sintenoj pri Biblio
Talmudo
La Talmudo: laŭ Judismo parto de la leĝo de Moseo estis enskribita kiel liaj kvin libroj, sed alia parto estis transdonita per la buŝo, de instruisto al lernanto tra la epokoj. Ĉi tiu alia parto de la leĝo, la miŝno, kaj ĝia komentaro (la gemaro), finfine estis enskribita en la sesa jarcento. Ĉi tiu estas la Talmudo. Por Judismo ĝi estas praktike pli aŭtoritata ol la Tanaĥo (la leĝo + la profetoj + la
skriboj). Kristanoj ne rekonas (aŭ eĉ multe konas) la Talmudon.
Korano
La Korano: Laŭ Islamo, la kulmino de la Biblio estas la Korano. Dum la Biblio estas la difektema Vorto de Dio, la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio.
Aldonaj mormonaj libroj
- La Libro de Mormono
- Doktrino kaj Interligoj
- La Perlo de Granda Prezo aŭ, eble preferinde, "La Multevalora Perlo" (kp Mateo 13.46)
Tradukoj kaj Versioj
- Septuaginto
- Samariana Biblio
- Masora Biblio
- Heksapla
- Vulgato
- King James Version
Esperanto-Tradukoj
Zamenhof tradukis la tutan Malnovan Testamenton (la Masoran Biblion) en Esperanton. Komitato estis formita por traduki la Novan Testamenton, kiu eldoniĝis en 1910, kaj por pruvlegi la tradukon de la Zamenhof versio. La traduko de la Nova Testamento estas influita de la angla King James Version. En 1926, ambaŭ tradukoj eldoniĝis sub la nomo La Sankta Biblio. La Duakanonajn Librojn tradukis Gerrit BERVELING; la katolika parto de la Duakanonaj Libroj aldoniĝis je 2003 al La Sankta Biblio de 1926.
La Biblio en Esperanto (eksteraj ligoj)
- [ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/esperanto-texts.dir/estulumo.zip Teksto, iksokonvencie, zipigita] (1339K)
- [http://www.geocities.com/kalblando/biblio Kalblanda, HTML, X-sistemo, versigita]
Biblio - el EdE
EdE-B
Biblio. Ne nur de la religia vidpunkto, sed ankaŭ pro ĝia elstara literatura valoro, la Biblio estas rigardata de granda parto de la homaro ĉefa literaturaĵo de la mondo. Zamenhof mem konstatis tiun gravecon, kaj jam en La Revuo, en ĝia unua volumo, kontribuis tradukaĵojn de La Predikanto. En la U. K. en Cambridge en 1907 komitato formiĝis por akceli la tradukadon de la Biblio Komitato elektita dum la brita kongreso en Leeds en 1909, entreprenis la tradukadon de la Nova Testamento el greka teksto. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian RUST kaj Alfred Edward WACKRILL kaj la traduko aperis en 1912 ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando. La tasko pri la Malnova Testamento kuŝis en la plej kompetentaj manoj de Zamenhof mem, kiu kun admirinda persisto plenumis la laboron, tradukante el la hebrea originalo, kaj fine liveris la lastajn paĝojn nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Zamenhof konfidis la finpretigon al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis J. M. WARDEN. Dum la U. K. en Edinburgh, 1-an de aŭg. 1926, en Diservo en la katedralo de S-ta Giles, la tuta E-a Biblio estis solene kaj publike dediĉita. La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover. (v. ,E', Geneve, 1926, p: l37.) - Nombro de bibliopartoj venditaj en Esperanto ĝis 35 dec. 1931, estas: Biblioj kompletaj: 5444, Novaj Testamentoj kompletaj: 22,727, Evangelioj kal Psalmaro (aparte eldonitaj): 14,231. M. C. BUTLER.
Kategorio:Abrahamaj religioj
Kategorio:Sanktaj libroj
ja:聖書
ko:성서
nb:Bibelen
simple:Bible
zh-min-nan:Sèng-keng
TAGEKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto T
EdE-T
TAGE, faka asocio de la E-istaj instruistoj. v. lnstruistoj.
Franz CHRISTANELLEdE-C
Franz CHRISTANELL (kristanel), aŭstriano, d-ro, pastro kaj gimn. istrutisto de matematiko kaj fiziko en Salzburgo. ("Borromaeum"). Naskiĝis en 14-a de junio 1880 en Merano (nun en Italujo). Kun Esperanto li konatiĝis per d-ro Nezlederer en 1920. En 1921 kunfondis neŭtralan grupon en Salzburgo kaj restis ties animo. En 1925 prez. de la Aŭtra E Kongreso en Salcburgo. kaj en 1926 prez. de AED. Gvidis multajn kursojn laŭ Cseh-metodo. Enkondukis E-n kiel oficialan libervolan fakon en sia lernejo jam en 1922 kaj en 1928 fondis IKUE-grupon por studentoj kaj pastrokandidatoj. Verkis propran broŝuron, 1924, Gvidlibron pri Salcburgo, libreton La Vero pri Suda Tirolo, 1926, Kantaron de la Esperanto Grupo Salzburgo en 1930, kronikon de la SEG, 1931, kaj trad. du prop. enhavajn teatraĵetojn, 1922 kaj 1923. Serio de prop. teatraĵoj originalaj, prezentitaj okaze de Zamenhof-festoj; k. a. en manuskripto.
Casas Jaume GRAUEdE-G
Kategorio:Katalunaj esperantistoj
Jaume GRAU CASAS, kataluno. Naskiĝis en la 2-a de decembro 1896 en Barcelono. E-isto kaj aktiva prop-isto de 1914. En 1920-24 li estis dir. de Kataluna Esperantisto. Krom multaj artikoloj kaj versaĵoj, aperintaj en K. E-isto, LM, HDE, k. a. kaj prop. artikoloj, al lia plumo apartenas jenaj libroj: Amaj Poemoj, 1924 kaj Novaj Amaj Poemoj, 1927, (ambaŭ originala poemaro); La Kataluna Popolkanto, 1925; Barbaraj Prozaĵoj, trad. de Bertrana, 1926. Estas redaktanto kaj ĉefa tradukanto de Kataluna Antologio, 1925. LK de 1926.
Fuĵisaŭa ĈikaoEdE-F
- japanaj
FUĴISAŬA Ĉikao,(Hepburn: FUJISAWA Chikao), japano, antaŭe: membro de Konstanta Sekretariejo de Ligo de Nacioj en Ĝenevo; prof, de imp. Univ. de Kyuŝu (historio moderna de int. politiko). Nun: publicisto, sekr. de studejo de spirita kulturo en J Ministrejo por Edukado; laboras por plibonigi kulturajn rilatojn inter Japanujo kaj Ĉinujo. L. K. Direktoro de Japana Esperanta Instituto. Honora membro de Hungara Esperanta Societo. Naskiĝis en la 18-a de septembro 1893 en Tokyo-si. Fondis JEI kun Ossaka kaj Asai. Penis kun Privat por ke Ligo de Nacioj faru utilan rezolucion por Esperanto kaj sukcesis. Ĉeestis Universala Kongreso de Esperanto en Hago kaj Prago. Prez. de JE Kongreso en Hukuoka, 1927, Tokyo, 1932. Flua E oratoro kaj poligloto. Verkis: "Japanujo kaj mondlingvo", Esperanto, 1922; "Pri historia evoluado de moderna Japanujo, kondukinta alta renovigo de imperiestra reĝimo en 1868", 1926.
Kategorio:Japanio
Adolf BARTOŠÍKKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto B
EdE - Ĉeĥaj esperantistoj
Adolf BARTOŠÍK (1.5. 1907 Boršice- mortis la 3-an de februaro 1989 en Prago) estis ĉeĥa esperantisto.
Laŭprofesie faka instruisto-logopedo, hobie filatelisto (orumita medalo N. Kopernik, redaktoro de esperantista rubriko en filatelista bulteno) kaj grafikisto (portreto de Zamenhof, stampoj de ĉeĥoslovaka kampa poŝto en Britio dum la II-a mondmilito); fondinto de Slovaka Esperanto-Klubo en Uherské Hradiště, gvidanto de programoj de EK Prago. Esperantisto de 1926. Unua propagando en Kroměříž inter gestudantoj, rezulto 2 kursoj en YMCA. Gvidis Cseh-metodajn kursojn. Publikaj prelegoj en eksterlando. Kunlaboranto de Ligilo. Honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj multjara membro de UEA, en Prago. Inter la militoj li instruis Esperanton Ĉe-metode en Jugoslavio kaj Nederlando, kie li trovis esperantistan edzinon. Talenta grafikisto (1-a premio 1956 ĉe la 41-a UK), li krome postlasis unikan E-filatelan kolekton, kiu gajnis por li 32 distingojn kaj medalojn.
Pál TOLNAIKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto T
EdE-T
TOLNAI Pál, hungaro, komercisto. Naskiĝis en la 23-a de aŭgusto 1891 en Törökbálint. Kvinjara militkaptiteco en Siberio. Esperantisto de 1926. Ĉefsekretario de la UK en Budapesto kaj de HES en 1928-29. Prezidanto de la budapesta grupo de HES, komitatano de UEA. Kursoj, ankaŭ por blinduloj. Lia edzino Rózsi GÖNDÖR (Ro'ĵi Goendoer) estas aktiva Esperantisto kiu gvidis kursojn, tradukis novelojn. (laŭ „Hungara Heroldo“, 1930, n-ro 5.)
Kategorio:Hungaraj esperantistoj
PortugalioGeografio > Eŭropo > Iberio > Portugalio
----
Portugalio estas eŭropa lando troviĝanta en sudokcidenta terlango de la kontinento, en la okcidenta parto de Iberio. Unusola ĝia najbaranta ŝtato estas Hispanio, okcidentajn kaj sudajn bordojn prilavas akvojn de Atlantiko. Al Portugalio plu apartenas kelke da insulaj landoj en apudaj akvoj: Acoroj, Madejro kaj Sovaĝaj insuloj.
Nomo de la lando estiĝis el romia markigo Portus Cale. Cale estis markigo de origina vilaĝo en delto de rivero Doŭro. Tiun ĉi teritorion akiris ĉirkaŭ la jaro 200 antaŭ Kristo romianoj de Kartago en la paso de la dua punika milito. Visigotoj poste en mezepoko korektis nomon de la teritorio je Portucale, kiu pli malfrue donis estiĝon de nomo Portugale, do Portugalio. En la 9-a jarcento nocio Portugalio ensumigis teritorion proksimume inter riveroj Minjo kaj Doŭro. El la nomo Portugalio estis per ties mallongigo derivita ankaŭ hodiaŭa nomo de urbo troviĝanta sur la loko de la origina vilaĝo Cale, do Porto.
Portugalio gvidas longan disputon kontraŭ Hispanio pri teritorio en orienta limo kun Hispanio nomata Olivença, hispane Olivenza. Laŭ Viena Kongreso el la jaro 1815 la teritorio estis aljuĝita al Portugalio kaj Hispanio devligis sin redoni ĝin. Sed tio neniam okazis, pri kio Portugalio regule atentigas. Olivença estas sub hispana administrado ekde la jaro 1801.
Historio
Ĉefa artikolo: Historio de Portugalio.
Sur la terotorio de Portugalio dum lastaj 3000 jaroj alternis multe da civilizoj. Fenicoj, keltoj, grekoj, kartaganoj, romianoj kaj araboj – ĉiuj ŝanĝis kaj markis la evoluon de tiu ĉi parto de Eŭropo. En la 14-a jarcento kaj en la 15-a jarcento tio estis male portugaloj, kiuj pro siaj transmaraj malkovroj ŝanĝis la vizaĝon de la tuta mondo.
La fruaj grekaj marnavigaciintoj nomis tiun ĉi teritorion Ophiussa (greke Lando de serpentoj), ĉar lokaj loĝantoj adoris serpentojn. Post ili alnavigaciis al bordoj de Portugalio fenicianoj – ĉirkaŭ la jaro 1104 antaŭ Kristo postlasinte ankaŭ multnombrajn spurojn en la loka kulturo. Post la jaro 1000 antaŭ Kristo invadis sur la teritorion keltoj el centra Eŭropo kaj iom post iom ili kunmiksiĝis kun la origina loĝantaro.
Post la jaro 238 a.K. ekokupis la bordojn de Iberio kartaganoj. Sed je nuraj dek naŭ jaroj pli poste enpaŝis sur Iberion ankaŭ romianoj, kiuj dum la punikaj militoj forpuŝis kartaginanojn el la duoninsulo.
Romianoj ĉi tie kreis parton de Hispana regno nomita Lusitania. En la 5-a jarcento estiĝis sueva regno, kiun konkeris visigotoj, je tri jarcentoj pli poste araboj. En la 11-a jarcento estiĝis en la paso de Reconquista portugala grafolando, kiu en la jaro 1139 proklamis sin kiel reĝlando. Reconquista estis el historia vidpunkto longa armea, politika kaj civiliziga procezo de rekonkero de Iberio per eŭropa civilizo, kiu iom post iom dispartigis la t. n. kordovan ĥalifujon. Ĝi kulminis ĝuste pro estiĝo de du kristanismaj, pli precize katolikaj, reĝlandoj – Hispanio kaj Portugalio. Portugaloj rekonkeris Lisbonon reen en la jaro 1147, Reconquista estis en Portugalio finita en la jaro 1250, Granado estis konkerita per kristanoj nur en la jaro 1492.
Portugalio fariĝis en la paso de la 15-a jarcento pioniro de transmara ekspanzo, ĝi entreprenis malkovrigajn navigaciojn ĉirkaŭ Afriko ĝis Hindio akirante ampleksajn koloniajn posedaĵojn. Ekz. Orienta Timoro liberiĝis el la kolonigo nur en la jaro 1975. La plej signifaj kolonioj estadis Brazilo, Angolo kaj Mozambiko.
Portugalio estis proklamita respubliko la 5-an de oktobro de 1910. Dum la unua mondmilito Portugalio staris je flanko de Konsento. Sed la unua portugala respubliko estis skuigata pro maltrankviloj kaj ĝi tial ne daŭris tro longe – en la jaro 1926 okazis nacionalisma puĉo. En la jaro 1932 generalo Salazar enpraktikigis en la lando skuiĝanta en la krizo diktatorecon. Dum la dua mondmilito Portugalio estis neŭtrala.
Kvankam Portugalio estis ekonomie sufiĉe forta, ĝi ne sukcesis pluteni siajn koloniajn sinjorujojn. Ties disfalo komenciĝis ekde la jaro 1961, kiam Barato alligis multnombrajn teritoriojn inkluzive de Goao. Samtempe senĉese pli ofte aŭdiĝis voĉoj de pluaj, plejparte de afrikaj kolonioj (Angolo, Mozambiko, Gvineo Bisaŭa, Sao-Tomeo kaj Principeo, Kabo-Verdo). Ĝuste multekostaj kaj nesukcesaj militoj gvidis fine al falo de la reĝimo de Salazar.
Caetano, sekvanto de Salazar, estis detronigita per armeo en la jaro 1974 (Revolucio de la Diantoj) kaj Portugalio fine ekpaŝis sur vojon de plurala demokratio. En la jaro 1986 la lando enpaŝis en Eŭropan Komunumon.
Politiko
Prezidento estas elektata rekte por kvinjara funkcia periodo en ĝenerala baloto. Li estas ĉefkomandanto de armitaj fortoj, surbaze de rezultoj de parlamentaj balotoj li nomas ĉefministron kaj de li proponita registaron. Li havas ankaŭ plenrajton disigi la parlamenton, revoki la registaron aŭ proklami militon. Sed ili estas limigitaj pro vico da kondiĉoj, inter kiuj apartenas ekzemple devo por konsulti kun deksepmembra Ŝtata konsilantaro. Tiu servas kiel konsilanta korpuso kaj ĝi konsistas el ses eksaj civilaj oficistoj (estintaj prezidentoj) kaj dek pluaj civitanoj – kvin elektas la parlamento, kvin la prezidento mem. Abunde uzata plenrajto de la prezidento estas vetoado de leĝoj.
Respublika Asembleo (portugale Assembleia da República) estas nomo de portugala unukamera parlamento konsistanta el 230 deputitoj. Ĝi estas elektata en ĝeneralaj balotoj por tempo 4 jaroj surbaze de principo de proporcia reprezentado. Prezidanto de Respublika Asembleo reprezentas la prezidenton en la tempo de lia neĉeesto.
Plenpovon tenas la registaro frunte kun ĉefministro. La registaro devas al la parlamento prezenti sian programon. Se ĝi ne estas negociita de plimulto da deputitoj, tio signifas konfirmo de la registaro en la funkcio.
Administra divido
La landa Portugalio havas 18 distriktojn:
Post reformo el la jaro 2004 la distriktoj estus pereotaj kaj la teritorio estus dividota en tri kategoriojn: aŭtonomaj regionoj, urbaj komunumoj, interurbaj komunumoj kaj grandurbaj distriktoj. Tiuj havos diversan nivelon de aŭtonomio en dependeco je loĝantaro.
Geografio
Nordo de la lando estas montoriĉa, en suda parto superas plejparte ebenaĵoj kaj nealte situantaj montetoj. La plej alta monto de kontinenta parto de la lando estas Mondego (1991 m super marnivelo), la plej alta punkto de la tuta lando poste situas sur Acoroj – Monto Pico (2351 m super marnivelo).
Acoroj kaj Madejro havas vulkanan originon, sur Acoroj estas eĉ ankoraŭ senĉese unu vulkano aktiva.
Inter la plej signifaj riveroj apartenas Teĵo, Gvadiano, Doŭro kaj Minjo.
Temperaturoj en la kontinenta Portugalio moviĝas inter 11°C vintre kaj 22 °C somere.
Ekonomio
Antaŭ plinombriiĝo de EU en la jaro 2004 Portugalio apartenis inter la plej malriĉaj landoj de la grupiĝo. Longtempa izoliĝo de la lando tre difektis la ekonomion.
Agrikulturo okupigas proksimume 11 % da laboruloj. Signifa estas kulturado de tritiko, maizo, vino (Oporto) kaj olivoj. Portugalio estas la plej granda monda kulturanto de korko. Inter animala produktado eminentas bredado de ŝafoj.
Portugalio havas grandajn rezervojn de ercoj volframo kaj kupro. Al industrio dukas vestindustrio kaj ŝuindustrio, aŭtomobila industrio kaj produktado de cemento. Proksimume de 75 % da eksterlanda interŝanĝo de tiu ĉi lando falas al EU.
En la lando oni sukcesas evolui terenon de servoj, ĉefe turismo. Portugalion vizitos ĉiujare preskaŭ 20 milionoj da turistoj.
Loĝantaro
La lando havas proksimume 10,5 milionoj da loĝantoj. En la pasinteco vico da portugaloj elloĝiĝis en aliajn eŭropajn landojn kun pli alta vivnivelo. Hodiaŭ Portugalio iom post iom fariĝas unu el cellandoj de almigrintoj.
Laŭ nacieco tiu ĉi lando estas tre ununacieca – sole 0,5 % da loĝantoj apartenas al alia ol portugala etno. 93% da loĝantoj konfesias romkatolikan religion, proksimume 3 % konfesias evangelion.
Grandajn malfacilaĵojn faris ĉefe en la pasinteco analfabetismo, kiu eĉ hodiaŭ moviĝas ĉirkaŭ 5%, kio estas unu el la plej altaj ciferoj en EU.
Kulturo
- Heredaĵo: hieronimita monaĥejo kaj Belema turo en Lisbono, historiaj centroj de Évora kaj Porto; portugala eposo - La Luziadoj (1572).
Esperanto en Portugalio
Vidu ĉefan artikolon pri historio de la movado en Portugalio
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Portugalio
Kategorio:Portugalio
Kategorio:Eŭropo
Kategorio:Eŭropa Unio
als:Portugal
ja:ポルトガル
ko:포르투갈
ms:Portugal
simple:Portugal
th:สาธารณรัฐโปรตุเกส
zh-min-nan:Portugal
Araba duoninsuloGeografio > Azio > Sud-okcidenta Azio > Araba duoninsulo < Duoninsulo
----
Duoninsulo en sud-okcidenta Azio, la plej granda en la mondo; Araboj nomas ĝin "insulo de araboj" (ĝazirat al arab). Arabio aŭ Araba duoninsulo estas hejmlando de la araba loĝantaro, lingvo kaj kulturo, ankaŭ mondreligio Islamo. Preskaŭ ĉiuj semidaj triboj, kiuj en antikveco transmigris al Mezopotamio kaj Palestino, originas de la centra Arabio. La centra parto de Arabio neniam estis konkerita de iuj imperioj kaj ĝi ĉefrolis en la historio de multaj muzulmanaj regnoj.
Areo ĉ. 2,7 mln kv.km.Loĝantaro pli ol 35 mln. Ĉirkaŭita de Ruĝa Maro (okcidente), Adena Golfo kaj Araba Maro (sude), Omana Golfo kaj Persa Golfo (oriente). Plimulte - ebenaĵoj kaj plataĵoj, en okcidenta kaj sudo - altaj montoj, alteco ĝis 3600 m. Klimato tropika, seka (100-200 mm jare). Plejparte dezertoj - Rub-el-Hali, Dehna, Nefud, Tihama ka. Gravaj krudaĵoj de nafto.
En Arabio troviĝas la nacioj: Saŭda Arabio, Kuvajto, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Jemeno.
-----
EdE-A > Arabujo
Arabujo. En 1905 en Aden propagandis Cap. H. E. Jacob. En 1907 kaj 1908 aperis lernolibro por araboj (de Muusbah, 43 p. kaj de Haddad, 56 p.) I. ŜIRJAEV.
JapanioGeografio > Azio > Orienta Azio >Japanio
----
Japanio (japanlingve :日本 [nihon/nippon] laŭlitera signifo: Origino de la Suno)
En antikva epoko, nomiĝis "Yamato (大和 [jamato])".
Insularlando en Orienta Azio.
Landkodo: .JP
E-nomo:Japanio (aŭ Japanujo)
Naciaj nomoj:日本 [nihon/nippon] (japane), 大和[jamato] (japane en antikva epoko)
Areo: 374.744 km²
semotaŭga: 11%
Loĝantaro: 126.549.976 (julio 2000, takso),
% urbana: 79% (2000)
homoj po kv. km: 337,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3070,0 (2000)
kreskanta procento: 0,18% (2000, takso)
naskoj: 9,96 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,15 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +0,0 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 3,91 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,41 infanoj naskita po virino
meza vivo longeco: 80,7 jaroj (77,51 viroj, 84,05
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: 99,4% japana, 0,6% aliaj (precipe korea)
Religio:
84% budhismo kaj ŝintoismo, 16% aliaj (0,7% kristanismo)
Lingvo:
la japana(efektive oficiala),
la korea(korea-japano uzas),
la aina(aino uzas/is),
la okinavaja (insularo Ryu Kyu)
alfabeta: 99%
Registaro: parlamenta demokratio en formo, rego de unu partio, la
LDP (la Liberala Demokrata Partio), en praktiko. La LDP, kiu regis 1955-93
kaj 1994-nun (2002), reprezentas la intereson de la bankoj, vendejoj, bienistoj,
NTT (la ĉefa telefona kompanio), poŝtejoj kaj konstruantoj. Tial la kosto
de la reto kaj rizo estas alta kaj la bankoj estas malsanaj.
sendependeco: -660
organizoj: UNO (1956)
konstitucio: la 3-an de majo 1947
korupteco: 6,4 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio: 711 Gd (1998)
po kapo: 5,62 kd (1998)
kreskanta procento: 0,3% (1999, takso)
inflacio: -0,8% (1999, takso)
senokupa: 4,7% (1999, takso)
----
Regionoj:Japanaj regionoj
Prefektujoj
vidu detale:Japanaj prefektujoj
Gravaj urboj
vd. Listo de urboj de Japanio
(ordo alfabeta)
- Fukuoka
- Hakodate
- Hiroŝimo (Hiroshima) ,atombombita 6-a de aŭgusto 1945
- Jokohamo (Yokohama)
- Kioto (Kyoto) ,konata turisma urbo
- Kobe
- Koĉi
- Naha
- Nara ,konata turisma urbo
- Nagano ,1998 18-aj vintraj olimpikoj
- Nagasako (Nagasaki) ,atombombita 9-a de aŭgusto 1945
- Nagojo (Nagoya)
- Niigata
- Osako (Osaka)
- Sapporo ,1972 11-aj vintraj olimpikoj
- Sendai
- Tokio (Tokyo), ĉefurbo,plej granda en japanio, 1964 18-aj someraj olimpikoj
Historio
- Vidu Historio de Japanio
Esperanto en Japanio
2004
- Nisikawa Toyozô (1909-2004) mortis la 20-an de junio. En 1991/1992 li estis prezidanto de Japana Esperanto-Instituto kaj poste ties revizoro.
- Katsumori Hirosi (1925-2004), membro de UEA en Chubu (Japanio), mortis la 9-an de junio pro kancero. La profesoro pri fiziko interalie kompilis fakan terminaron Esperantan-japanan-anglan.
La 91-a Japana Esperanto-Kongreso
La 91-a Japana Esperanto-Kongreso okazis de la 22-a ĝis la 24-a de oktobro en Inuyama, apud Nagojo/Nagoya kun 457 aliĝintoj, el kiuj 123 estas "la moralaj". Inter la gastoj estis P. Jegorovas el Litovio, la lando de la venontjara UK, la ambasadoro de Litovio en Japanio d-ro Kudzys, Henry Studer el Davis, ĝemelurbo de Inuyama en Kalifornio, Usono, Jakvo Schram el Belgio, Duong Tu Kieu el Vjetnamio kaj Andrej Korobejnikov el Rusio, kiu donis piano-koncerton. La kongresan standardon transprenis esperantistoj el Jokohamo, kie okazos la venonta japana kongreso.
!
als:Japan
ja:日本
ko:일본
ms:Jepun
simple:Japan
th:ประเทศญี่ปุ่น
zh-min-nan:Ji̍t-pún
OrtodoksismoOrtodoksismo estas la trie plej granda branĉo de
kristanismo, havante 214 milionojn da anoj, precipe en orienta Eŭropo kaj okcidenta Azio. (Du aliaj branĉoj, la katolika kaj la protestanta, havas 1027 kaj 316 milionojn). Ĝi estas la orienta, greka branĉo de kristanismo, kiu havas 11% da ĉiuj kristanoj. Ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo en Grekio, Rusio, Serbio, okcidenta Azio, kaj iuj aliaj landoj.
Historio
La ortodoksa kaj katolika branĉoj estis unu eklezio ĝis la Granda Skismo de 1054. Depost 476, kiam la Roma Imperio ĉesis ekzisti, la
okcidenta kaj orienta eklezioj grade kreskis aparten, ĝis 1054, kiam la
orienta (ortodoksa) eklezio ne plu toleris la ĉiam pli kaj pli grandiĝantan pretendon de la papo (la episkopo de Romo) je supera aŭtoritato en la eklezio. La papo fariĝis tro potenca kaj kulture barbara (barbara ĉi tie signifu kion?). Kaj ĉi
tio ja estas la kriza malsamo inter la ortodoksismo kaj la katolikismo: en la
katolikismo la plejalta aŭtoritato estas la papo, dum en la ortodoksismo similan aŭtoritaton posedas nur la ekumena koncilio, ĉiu episkopo estas egala al ĉiuj aliaj.
Doktrino
La baza kredo de la Eklezio estas resumita en la Kredo Nicea. Ortodoksismo kredas ke la Biblio estas la sankta vorto de Dio, kaj sekvas la interpreton de la Grekaj Patroj (pensintoj kaj sanktuloj) de la frua eklezioj.
Ortodoksismo restas fidinda al la veroj de la unuaj sep tutmondaj
koncilioj (kunvenoj de la tutmonda episkoparo por decidi pri punktoj de
doktrino kaj praktiko), estinte tre konservema depost tiam pri
doktrino. Laŭ tio, la eklezioj nestoriana, armena, kopta kaj jakoba en la oriento, kaj protestantaj en la okcidento, estas herezaj, ĉar ili ne rekonas la tutan veron de la sep koncilioj. La eklezio katolika, aliflanke,
ja rekonas la sep konciliojn, sed bedaŭrinde la papo, la episkopo de Romo, aldonis doktrinon post la sep koncilioj, tial katolikismo ankaŭ eraras. Ortodoksismo ne agnoskas la aŭtoritaton de la papo super ĉiuj Kristanoj.
Simileco al katolikismo
Ortodoksismo ne agnoskas, ke la papo en Romo posedas aŭtoritaton super ĉiuj Kristanoj. Sed aparte de la papeco, la malsamo inter la ortodoksa kaj la katolika plejparte temas pri emfazo, ne la esenco: ekzemple, kvankam multaj ortodoksanoj kredas, ke Maria
ĉieliris, ĝi ne estas oficiala dogmo kiel en la katolika eklezio. Simile,
dum la katolika eklezio teorie konsentas kun la ortodoksa doktrino pri
diservo per ikonoj (t.e. bildoj de Jesuo kaj la sanktuloj kaj anĝeloj
iel partoprenas en la dia, kiel preĝoj kaj la sakramentoj), praktike tia diservo estas rara inter katolikoj.
Tial, laŭ katolikismo, ortodoksismo ne estas herezo (malsamo de
doktrino) sed skismo (malsamo de politiko). Katolikismo rekonas la
sakramentojn de ortodoksismo, kvankam ne inverse.
Sakramentoj
Ortodoksismo neoficiale rekonas sep sakramentojn aŭ "misterojn" (la greka vorto por sakramento):
# bapto
# konfirmacio
# komunio
# konfeso
# matrimonio
# ordino
# unkto
Moralo
La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj.
Organizo
Ortodoksismo ne estas unu, centrigita eklezio sed ĉeno de landaj
eklezioj, kiuj havas la saman doktrinon kaj sakramenton.
Ĉiu episkopo (estro de la eklezio por urbo aŭ gubernio) estas
egala al ĉiuj aliaj. La eklezio de ĉiu lando aŭ gento plejparte agas
sendepende de la aliaj. La "unua inter egalaj" estas la Patriarko de
Konstantinopolo (la nuna Istanbulo), sed lia potenco estas pli honora
ol praktika. Li estas la unua inter egaloj.
Ekzistas 14 aŭtokefalaj (sendependaj) kaj 3 aŭtonomaj ortodoksaj eklezioj, kiuj ĉiam estas listigitaj laŭ jena sinsekvo:
# Konstantinopola - sidejo en Istanbulo, Turkio
# Aleksandria - sidejo en Aleksandrio, Egipto
# Antiokia - sidejo en Damasko, Sirio
# Jerusalema - sidejo en Jerusalemo, Israelo
# Rusia - sidejo en Moskvo, Rusio
# Kartvela - sidejo en Tbilisi, Kartvelio
# Serba - sidejo en Beogrado, Serbio
# Rumana - sidejo en Bukareŝto, Rumanio
# Bulgara - sidejo en Sofio, Bulgario
# Kipra - sidejo en Nikozio, Kipro
# Helada - sidejo en Ateno, Grekio
# Pola - sidejo en Varsovio, Pollando
# Ĉeĥa-Slovaka - sidejo en Prago, Ĉeĥio
# Amerika - sidejo en Novjorko, Usono
# Sinaja (aŭtonoma) - sidejo de Kairo, Egipto
# Finna (aŭtonoma) - sidejo en Kuopio, Finnlando
# Japana (aŭtonoma) - sidejo en Tokio, Japanio
Sub la episkopo estas la sacerdoto aŭ sacerdotoj de ĉiu
preĝejo. Li predikas kaj faras la sakramentojn.
Pastro rajtas edziĝi antaŭ ordino, sed ne episkopoj nek monaĥoj.
La spirita centro de ortodoksismo ne estas la episkopoj, sed la
monaĥoj kiuj praktikas kristanismon konsideratan ideala, severan kaj mistikan.
Ortodoksismaj preĝejoj
sacerdoto
sur tiu ekzemplo de eno de ortodoksisma preĝejo, en Samarkando, kie ankoraŭ loĝas multaj rusoj, rimarku interalie: malĉeesto de seĝoj (malsimile al nunaj katolikaj preĝejoj) nek benkoj (kiel en protestantaj preĝejoj); la Ikonostazo t. e. ĉirkaŭvando kovrita de ikonoj kiu kaŝas la altaron, kaj kien la pastro eniras tra la ankaŭ videblaj pordoj. La cirillitera surskribo dekstre legiĝas voskresje t.e. "li resurektis" (Jesuo Kristo).
Kategorio:Ortodoksismo
ja:東方正教会
zh-cn:东正教
PopoNeformala sinonimo por ortodokskristana pastro (presbitero). ortodoksa kristanismo
----
la radiko pop| uzatas kiel mallongigo de la vorto populara vidu : Pop-muziko
BraziloGeografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo
----
----
Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio.
Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej
industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco.
----
Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko)
Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 %
Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso)
% urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio,
Germanio,
Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e
miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj (
japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala),
hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso)
Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988
Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999)
Valuto: 1 realo (R$)
Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo.
----
right
Subŝtatoj:
1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto
Esperanto-Movado
Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)
Vidu Ankaŭ
Historio de Brazilo
Igŭacuo
Itajpu
Listo de urboj de Brazilo
Prezidento de Brazilo
Landnomoj
Brazila ekstera politiko
Eksteraj ligoj
[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo]
[http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle.
[http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo];
!
fiu-vro:Brasiilia
ja:ブラジル
ko:브라질
ms:Brazil
simple:Brazil
th:ประเทศบราซิล
zh-min-nan:Pa-se
LibanoGeografio > Azio > Libano
----
Azio
Libano - (Lubnan, لبنان) - lando ĉe la orienta bordo de Mediteraneo.
- Landkodo: LB.
- E-nomo: mallonge Libano; oficiale, Libana Respubliko.
- Nacia nomo: Al-Ĝumhurija al-Lubnanija.
- Areo: 10.400 kv.km.
- Politika sistemo: prezidenta respublik
| | |