:: wikimiki.org ::
| 1927 |
1927Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1927
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1927 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 19-a Universala Kongreso de Esperanto en Danzig.
- Unuaj ministerie aprobitajn lerno- kaj legolibrojn de Esperanto por aŭstriaj lernejoj;
- Esperanto estas la sola traduklingvo dum konferenco de Internacia Eduka Oficejo pri "Paco per lernejoj" en Prago.
- Fonditaj Sud-Brazila Esperantistigilo kaj Amika Rondo en Sundsvall.
- Publikitaj la originala novelaro Dancu, Marionetoj de Baghy kaj la originala poemaro Novaj Amaj Poemoj de Casas Jaume GRAU.
- SAT publikigis Kvardek Jarojn.
- Publikigita la unua Esperanto-Lernolibro en Aŭstrio.
- Boris Lvoviĉ EJDELMAN eklernis Esperanton.
- En Hukuoka okazis Japana Esperanta Kongreso.
- Odo BUJWID vojaĝis al Brazilo.
- Kreitaj Kosmiano, Cosman kaj Cosmolingvia.
- Francisco Cândido XAVIER fariĝis edukata mediumo.
- 4-a de februaro: Usono : Eldoniĝis la unua kina filmo kun parolado, The Jazz Singer
- En Ĉinio, Ĉina Komunisma Partio rompiĝis je Kuomintang.
- Kreita aerdivizio de Brazila armeo (estonta Brazila aerarmeo).
- Fondiĝis la belga germanlingva gazeto Grenz-Echo
Naskiĝoj
- Ivon BARBOSA
- 16-a de aprilo : Joseph RATZINGER
- 25-a de aprilo : Albert UDERZO
- 6-a de julio : Janet LEIGH
- 29-a de julio : Nederlando: Harry MULISCH
- 16-a de septembro : Peter FALK
- 16-a de oktobro : Germanio/Pollando (Gdansk): Günter GRASS
Mortoj
- Walter CURRIE
- Lilian M. PYKE
- Julia FERNANDES
- Julius PATZELT
- Fran KOLAR
- 29-a de junio: John Cyprian RUST
- 20-a de julio : Alcebiades PAIS
- 24-a de julio : Japanio : Tokio : AKUTAGAWA Ryunosuke (memmortige)
- 14-a de septembro : Svislando : Hugo BALL
----
1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1927年
ko:1927년
simple:1927
th:พ.ศ. 2470
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
JarcentojHistorio > Jarcentoj
----
Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj.
La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000.
La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo.
Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo:
Kategorio:Tempo
ja:年表
simple:Century
Normala jaro komenciĝanta sabateNormala jaro komenciĝanta sabate.
Ĉi tiaj jaroj estas (laŭ gregoria kalendaro):
1583 1594 1605 1611 1622 1633 1639 1650 1661 1667 1678 1689 1695 1701 1707 1718 1729 1735 1746 1757 1763 1774 1785 1791 1803 1814 1825 1831 1842 1853 1859 1870 1881 1887 1898 1910 1921 1927 1938 1949 1955 1966 1977 1983 1994 2005 2011 2022 2033 2039 2050 2061 2067 2078 2089 2095 2101 2107 2118 2129 2135 2146 2157 2163 2174 2185 2191
Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je lundo
Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je dimanĉo
kategorio:Kalendaro
19-a UK 1927Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto > 19-a UK 1927
----
En 1927 (28-a de julio - 4-a de aŭgusto) okazis en civito Danzig la 19-a UK kun 905 kongresanoj el 35 landoj sub la prezido de B. AELTERMANN. Dum la malfermo, C. LINDHAGEN, ĉefurbestro de Stockholm, parolis Esperante. Oni plantis jubilean kverkon sur la Esperanto-Placo, kie staras ankaŭ Esperanto-monumento. Okazis enketo pri la lerneja instruado de Esperanto. Por Esperanto laboradas krom DEA ankaŭ katolika, laborista, bontemplana kaj pacifista grupoj.
DanzigGeografio > Eŭropo > Pollando > Gdańsk
----
Pollando]
Pollando
Pollando
Pollando
Pollando
Pollando
Gdańsk (kaŝube:Gduńsk; esperante : Gdansko; germane Danzig) estas urbo ĉe la Balta maro kaj ĉefurbo de la regiono (województwo) Pomorskie en Pollando. En Gdańsk loĝas proksimume 460.000 homoj (2004).
Historio
Ĝis la fino de la Unua Mondmilito ĝi apartenis al Germanio kaj poste estis Libera urbo sub komisaro de la Ligo de Nacioj de 1920 ĝis 1939. Ĝi havis 238.000 loĝantojn (1933).
En 1939 Germanio aneksis ĝin post milita konkero. Ekde 1945 la plej multaj germanaj enloĝantoj, se ili ne jam estis fuĝintaj, estis elpelitaj.
Lech Wałęsa, la unua ŝtatestro de postkomunisma Pollando, antaŭe laboris tie en ŝipfarejo.
Vidu EdE-D:
Esperantismo en Gdańsk
Laŭ UEA (1928), pioniroj estis s-ino A. TUSCHINSKI kaj L. RAJKOWSKI. DEA estis fondita en 1907 de s-ino Tuschinski. Dum ĝia 25-jara ekzistado, la Asocio plenumadis neinterrompitan varbad- kaj instrulaboron. Okazis kurso en popolaltlernejo, krom tio por komercistoj, fervojistoj, tramistoj, soldatoj, policistoj, doganoficistoj ktp.
En 1927 (28-a de julio - 4-a de aŭgusto) tie okazis la 19-a UK kun 905 kongresanoj el 35 landoj sub la prezido de B. AELTERMANN. Dum la malfermo, C. LINDHAGEN, ĉefurbestro de Stockholm, parolis Esperante. Oni plantis jubilean kverkon sur la Esperanto-Placo, kie staras ankaŭ Esperanto-monumento. Okazis enketo pri la lerneja instruado de Esperanto. Por Esperanto laboradas krom DEA ankaŭ katolika, laborista, bontemplana kaj pacifista grupoj.
Personas
- Świętopełk (1191-1266)
- Jan Dantyszek (1485-1548)
- Abraham van den Blocke (1572-1628)
- Izaak van den Blocke (1572-1626)
- Jeremiasz Falck (1610-1667)
- Jerzy Strakowski (1614-1675)
- Jan Heweliusz (1611-1687)
- Gabriel Daniel Fahrenheit (1686-1736)
- Daniel Gralath (1708-1767)
- Daniel Chodowiecki (1726-1801)
- Adam Kazimierz Czartoryski, (1734-1823)
- Jan Uphagen (1731-1802)
- Krzysztof Celestyn Mrongovius (1764-1855)
- Arthur Schopenhauer (1788-1860)
- Lech Bądkowski (1920-1984)
- Günter Grass (1927)
- Lech Wałęsa (1943)
- Krzysztof Kolberger (1950)
- Jan de Weryha-Wysoczański (1950)
- Jerzy Owsiak (1953)
- Donald Tusk (1957)
- Paweł Huelle (1957)
- Dariusz Michalczewski (1968)
Eksteraj ligoj
- http://www.gdansk.pl/
- http://www.trojmiasto.pl/
- http://www.gdynia.pl/
- http://www.sopot.pl/
- http://www.gdanskie-organy.com
Kategorio:Urboj de Pollando
ja:グダニスク
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí
AŭstrioGeografio > Eŭropo > Aŭstrio
----
La respubliko Aŭstrio estas parlamenta-demokratia ŝtato en centra Eŭropo, konsistante el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno.
Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de UNO kaj ekde 1995 de Eŭropa Unio.
Historio
Ĉefartikolo: Historio de Aŭstrio
Iam la pova centro de la granda aŭstra-hungara imperio, Aŭstrio post la malvenko en la unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al malgranda respubliko. Post la anekso al la Hitlera Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉo de la formarŝo de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria identeco, estas forte diskutata ekde la kolapso de Sovetunio en 1991 kaj la aliĝo al la Eŭropa Unio en 1995. Kiel bonhava lando Aŭstrio aliĝis en 1999 al la Eŭropa Mona Unio.
Politiko
Aŭstrio estas laŭ la federacia konstitucio de 1920 federacia, parlamenta-demokratia respubliko, konsistante el naŭ federaciaj landoj. Ŝtatestro estas la Federacia Prezidento, kiu estas elektita ĉiujn 6 jarojn rekte de la civitanoj. Unu rekte sekvanta reelekto estas permesata. Li nomumas la Federacian Kancelieron. La prezidento povas libere elekti la kandidaton por la federacia kanceliero, sed li devas fakte orientiĝi je la proporcioj de la partioj en la Nacia Konsilio. La federacia kanceliero estas la estro de la federacia registaro, kies membroj estas nomumitaj de la prezidento laŭ la proponoj de la kanceliero. La federacia registaro povas esti revokita de la Nacia Konsilio per voĉdono pri malkonfido.
La aŭstria parlamento konsistas el du ĉambroj. La konsisto de la Nacia Konsilio estas determinita ĉiujn 4 jarojn per ĝenerala balotado. La membroj de la Federacia Konsilio estas senditaj de la landaj parlamentoj. La Nacia Konsilio estas la dominanta ĉambro en la aŭstria leĝdonado. La Federacia Konsilio posedas en la plej multaj kazoj nur prokrastigan vetorajton, kiu povas esti malvalidigita per persistrezolucio de la Nacia Konsilio.
Federaciaj Landoj
Aŭstrio konsistas el naŭ federaciaj landoj. Tiuj estas dividitaj en distriktoj.
Vidu ankaŭ: Urboj en Aŭstrio
Ekonomio
Eksportado
- Maŝinindustria produktaĵo
- Transporta instalaĵo
- Papero kaj Celulozo
- Metalo
- Ŝtalo.
Turismo
[http://www.winterreisen.de/ski_a.htm Aŭstrio]
Mondaj heredaĵoj
- Urbocentro de Graz
- Historia centro de Vieno
- Historia centro de Salzburg
- Palaco kaj ĝardeno de Schönbrunn
- Semeringa fervojo
Esperanto-movado
Ĉefartikolo: Esperanto en Aŭstrio
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Aŭstrio
- Landnomoj
Kategorio:Aŭstrio
als:Österreich
fiu-vro:Austria
ja:オーストリア
ko:오스트리아
ms:Austria
simple:Austria
th:ประเทศออสเตรีย
zh-min-nan:Tang-kok
PragoGeografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago
----
Koordinatoj:
Ĉeĥio
Ĉeĥio
Prago (ĉeĥe Praha) estas la ĉefurbo de Ĉeĥio, kaj antaŭ 1993 estis la ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio, kaj pli frue la ĉefurbo de la bohemia reĝlando.
Prago situas en la praga baseno sur ambaŭ bordoj de la rivero Vultavo. Ĝi ampleksas 496 km2, kaj havas ĉirkaŭ 1 200 000 loĝantojn.
Vizitindaj lokoj en Prago estas la Malnova Urbo, la Nova Urbo, la Malgranda Kvartalo, Hradčany kaj Vyšehrad.
Vizitindaj lokoj estas ankaŭ subterejo en Prago – vidu artikolon pri Subterejo en Ĉeĥio - sekcio Prago.
Ĉefurba regiono Prago
Prago kaj Ĉefurba regiono Prago
Prago estas la administra centro de la ĉeĥaj registaro, parlamento, senato kaj prezidanto kreante memstaran distrikton Prago-urbo. Ĝi estas ankaŭ laŭstatuta kaj pli supera teritorie administra tutaĵo je nivelo de Regiono. Ĝi situas meze de teritorio de Bohemio kaj ĝi estas ĉiuflanke ĉirkaŭata de distriktoj: distrikto Prago-okcidento kaj distrikto Prago-oriento kaj ĝi situas en Mezbohemia Regiono, kies administraj oficejoj havas sidejon same en Prago.
Historio laŭ datoj
Mezbohemia Regiono]]
- post la jaro 870 fondita Praga burgo de princo Bořivoj la 1-a
- 872 Svatopluk agnoskis Bořivojon, alveno de grandmoravia episkopo Metodo en Pragon, akceptado de ortodoksio en Bohemio – inkluzive de Bořivoj kaj Ludmila en 874 aŭ 880
- 883 Bořivoj konstruis en Levý Hradec preĝejon de Sankta Klimento, la unua preĝejo en Bohemio
- 885 konstruita preĝejo de Virgulino Mario en Praga burgo
- 888 – 890 Prago konkerita de Grandmoravia regno
- 895 post la morto de Svatopluk forŝiro de Grandmoravia regno, vasala interkonsento de Spytihněv la 1-a kun orientfranka reĝo Arnulfo Karintia pri ŝirmo kontraŭ hungaroj; malfermiĝo al karolina kulturo kaj enpraktikigo de latina liturgio
- post 926 fondita rotondo de sankta Vito en Praga burgo
- 932? korprestaĵoj de duko sankta Venceslao enigitaj en la rotondo de sankta Vito
- la 10-a jarcento en kontraŭa bordo de rivero Vultavo fondita burgo Vyšehrad
- 965 la unua skribatestaĵo de araba-juda komercisto Ibráhím Ibn Jákúb pri Prago kiel pri riĉa komercurbo el ŝtono kaj kalko
- 973 fondo de episkopejo enfalanta sub mohuĉa ĉefepiskopejo, la unua episkopo estis saksia monaĥo Detmaro;
- 995 pro murdo de Slavník-anoj Prago fariĝis unusola sidejo de potenco en la princlando
- 1085 Prago reĝa urbo, la sidejo de la unua ĉeĥa reĝo Vratislav la 1-a
- 1140 – 1172 akirinte titolon de Vladislav la 2-a de imperiestro Frederiko la 1-a Barbarossa pro helpo dum militiro ĝis Milano; Prago denove reĝa urbo
- 1172 finita konstruado de la dua ŝtonponto en meza Eŭropo – ponto de Judita
- 1198 sidejurbo de reĝo Přemysl Otakar la 1-a kaj ekde la jaro 1212 ankaŭ de heredintoj de lia titolo
- post la jaro 1230 estiĝo de Malnova Urbo
- 1257 fondita Malgranda Kvartalo de Přemysl Otakar la 2-a
- 1310 – 1346 post la morto de Venceslao la 3-a fariĝis Johano de Luksemburgio ĉeĥa reĝo
- ĉirkaŭ 1320 estiĝo de Hradčany
- 1338 fondita Malnovurba urbodomo – la signifo de la urbo kreskas
- 1342 la ponto de Judita deŝirita pro inundo
- 1344 la praga episkopejo avancigita je ĉefepiskopejo Ernesto el Pardubice, komencita konstruado de katedralo de sankta Vito, Venceslao kaj Vojtěch
- 1346 – 1378 erao de Karolo la 4-a, Prago ĉefurbo de Bohemia reĝlando kaj de Sankta Romia Imperio, signifa komerckruciĝo kaj la tria plej granda urbo de Eŭropo, fortega kulmine urbanista evoluo
- 1348 per Karola dokumento fondita unua universitato en meza Eŭropo (Universitato de Karolo)
- 1348 fondita Nova Urbo; granda incendio de Malnova Urbo
- 1357 fondita de Petro Parler konstruado de Karola ponto
- 1378 – 1415 kresko de religiaj konfliktoj kaj socia streĉo; estiĝo de reforma movado frunte kun rektoro de la universitato kaj predikisto Jan HUS, lia agado en Betlema kapelo; akriĝo de la situacio, kiam Jan Hus estis brulmortigita dum eklezia koncilio en Konstanco
- 1419 – 1437 komenco de provoj de pastraro pri reformo de la eklezio en husana revolucio kontraŭ katolika eklezio kaj la imperiestro
- junio de 1419 la unua praga defenestrado de urbodomanoj en Novurba urbodomo per homamaso, ribelo de malriĉularo gvidita de husana predikisto Jan ŽELIVSKÝ
- 1420 batalo en Prago en Vítkov, malvenko de kruckaravano de imperiestro Zigmundo la 1-a gvidita de Jan ŽIŽKA; unuiĝo de la pragaj vilaĝoj en unu urbon, kresko de la potenca evoluo de Prago en lando
- 1424 portempa intercivitana milito, malvenkoj de soldataro de praganoj kaj nobelara unueco kun Žižka kontraŭ orfoj ĉe Skalice kaj Maleŝov; denova disiĝo de la pragaj urboj post malunueco inter malnovurbaj moderaj husanoj kaj novurbaj radikaloj
- majo de 1434 konkero de Nova Urbo per la soldataro de Malnova Urbo kaj nobelara unueco, kelke da tagoj antaŭ malvenko de radikalaj orfoj per nobelara unueco ĉe Lipany
- 1458 Jiří el Poděbrady elektita kiel reĝo de landa koncilio en Malnovurba urbodomo
- 1483 ribelo de pragaj urbanoj kontraŭ provoj pri renovigo de influo de la katolika eklezio
- 1526 alveno de Ferdinando la 1-a kaj habsburga monarĥio sur ĉeĥan tronon (ĝis la jaro 1918)
- 1547 malsukcesa nobelara ribelo kontraŭ reĝo Ferdinando la 1-a, sekvanta limigo de urbaj privilegioj, politika potenco kaj memstareco, konfiskado de posedaĵo kaj malfloro
- 1583 – 1612 Rudolfo la 2-a ĉeĥa reĝo; Prago sidejo de la imperiestro, ĝi estas duafoje eŭropa movadcentro de socia kaj kultura vivo kaj klereco, renesanca alikonstruo de la urbo
- 1618 kiam fervora katoliko Ferdinando la 2-a nuligis religiajn liberecojn kaj pluajn rajtojn, garantiitaj de Rudolfo, eksplodis ĉeĥa nobelara ribelo kontraŭ Habsburgoj, la dua praga defenestrado en Praga burgo
- 1619 kiel reĝo elektita Frederiko la 1-a, ano de Protestanta Unio
- novembro de 1620 malvenko de soldataroj de ĉeĥaj nobelaroj en Blanka Monto per armeo de Ferdinando, la fuĝo de „Vintra reĝo“ Frederiko el la lando, subpremo de la ribelo
- junio de 1621 publika ekzekuto de 27 ĉeĥaj nobeloj el vicoj de la ribeliĝintaj nobelaroj kontraŭ la imperiestro en Malnovurba placo
- 1620 – 1621 komenco de malluma periodo, malfloro de la ĉeĥa lingvo kaj la nacia konscio, persekutado kaj amasa foriro de ĉeĥaj kaj moraviaj protestantoj (Václav HOLLAR, Johano Amoso KOMENIO); transŝovo de gravaj oficejoj ĝis Vieno kaj politika falo de la urbo en provincan nivelon; samtempe jezuita rekatoligo, estiĝo de novaj monaĥejoj kaj temploj; konstruado de novaj palacoj de katolikaj aristokratoj
- 1627 Ferdinando la 2-a proklamis Renovigitan landan establon, permesita nur katolika religio, forpreno de preskaŭ plena politika potenco al la reĝaj urboj kaj firmigo de absoluta potenco de la reganto kaj liaj centraj oficejoj en Vieno
- 1648 la lasta el la sieĝadoj de svedoj subgvide de generalo Königsmarck, okupo de okcidenta bordo de rivero Vultavo dank‘ al perfido de gardistaro, prirabo de maldekstrebordaj monaĥejoj, Praga burgo kaj kolektaĵoj de Rudolfo, bombardado kaj sieĝado de orientaj pragaj urboj, batalo je Karola ponto; la urbo rezistis al la atakoj dank‘ al ĝustatempaj aŭstriaj helpoj, novaj barokaj fortikaĵoj kaj same al kontribuoj de „pragaj studentoj“ en la batalo je la ponto, ĝis subskribo de la interkonsento pri paco en Vestfalio
- 1689 granda incendio en la urbo; impulso al konstruado en stilo de praga baroka arkutekturo
- 1741 okupo de la urbo per franca-bavaria soldataro dum milito je aŭstria heredaĵo
- 1744 okupo de prusia armeo enkadre de la sama konflikto
- 1784 kuniĝo de kvar ĝis nun memstaraj pragaj urboj (Hradčany, Malgranda Kvartalo de Prago, Malnova Urbo de Prago, Nova Urbo de Prago) per patento de imperiestro Jozefo la 2-a
- 1791 la unua Ĝenerala landa ekspozicio
- 1784 – 1848 tempo de nacia renaskiĝo, komencoj de industria revolucio, estiĝo de ĉeĥaj institutoj, evoluo de industriaj antaŭurboj malantaŭ la remparoj de Prago;
- junio de 1848 ribelo de radikalaj demokratoj; okupo de la urbo per la imperiestra armeo gvidita de marŝalo Alfred WINDISCHGRÄTZ, instalo de armea diktaturo en Bohemio
- 1849 – 1859 malfondo de servuteco, teritorie-administra reformo; firmigo de la polica reĝimo dum absolutismo de ministro Alexander BACH
- 1861 – 1913 akiro de ĉeĥa plimulto en urba administrado, komenco de modernigo de la metropolo inkluzive de konstruado de reprezentaj kaj utilobjektoj (Nacia teatro, Nacia muzeo, Rudolfino, Petřína belvedero, sportejoj), ties infrastrukturo (lumigo, pontoj, publika transporto, telefona kaj elektra reto), novaj institutoj (Akademio de sciencoj, politikaj partioj, sindikatoj), aranĝo de ampleksaj socia-kulturaj kaj sportaj agadoj
- 1890 centjara inundo, inundigo de Malnova Urbo ĝis Malnovurba placo, detruiĝo de kelkaj arkoj de Karola ponto
- 1893 nesentemaj konstrureguligoj de Malnova Urbo kaj Juda kvartalo
- oktobro de 1918 proklamo de memstareco de Ĉeĥoslovakio, Prago estas ĉefurbo de la nova respubliko, per homamaso detruita Mariana kolono, statuto de marŝalo Radecký, imperiestro Francisko Jozefo la 1-a kaj pluaj simboloj de la habsburga superregado
- 1922 la urbo disvastigita en teritorio de Granda Prago per aliĝo de 37 ĉirkaŭaj vilaĝoj, la sekvantaj jaroj havas ekfloron de la urbo en kulturo, arto, arkitekturo (avangardo, funkcionalismo)
- 1923 komencita radiodisaŭdiga elsendado el flughaveno en Kbely
- septembro de 1929 finigita alkonstruado de la katedralo de sankta Vito al 1000-jara datreveno de la murdado de sankta Venceslao
- 1937 malfermo de internacia flughaveno en Ruzyně
- 1938 nombro de loĝantoj atingis 1 milionon, preparo de sekurecdisponoj enkadre de la ĝenerala mobilizo - vidu: [http://eo.wikipedia.org/wiki/Kroniko_de_la_fortikigado_de_%C4%88e%C4%A5oslovakio]
- marto de 1939 okupo de la urbo per germana armeo; ondo de emigrado; proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio kiel konsisto de Tria Regno; enpraktigigo de dekstreflanka trafiko en la stratoj
- novembro de 1939 studenta demonstracio kontraŭ naziismo, la morto de Jan OPLETAL; fermo de ĉiuj altlernejoj en Protektorato
- 1939 – 1945 okupado per la nazia Germanio; ekzekutoj, arestado kaj deportado de politikaj malamikoj per gestapo; iompostioma pereo de centdudeka historia juda komunumo
- majo de 1942 atenco de ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj selditaj el Anglio por atenci regnan protektoron Heydrichon; akriĝo de polica teroro
- februaro de 1945 flugatako de usona aerofloto (sekve de eraro en navigacio al Prago anstataŭ al Dresdeno, pereis Emaŭza monaĥejo, konstruaĵoj en Nusle kaj fabrikoj en Vršovice
- majo de 1945 Praga ribelo, abruptaj bataloj en la tuta urbo (incendio de Malnovurba urbodomo, batalo je konstruaĵo de Ĉeĥoslovaka radio, defendo kontraŭ taĉmentoj de SS en Pankrác, helpo de vlasov-anoj en sudo, traktado de usona delegitaro kun germanoj, sekve alveno de soveta armeo direkte de Ruzyně
- 1948 post la postmilita preparo de la situacio helpe de Sovetunio kaj post februara puĉo alveno de la komunisma partio al potenco, la dua ondo de emigrado, komenco de politikaj procesoj, ŝtatigo de privataj entreprenoj, enpraktikigo de cenzuro kaj sistema polica kontrolo per la ŝtato, reformo de la administrado de la urbo, malfondo de magistrato kaj nova divido de distriktoj
- 1953 al la unuamaja festotago komencita elsendado de Ĉeĥoslovaka televido
- 1960 nova teritorie-administra divido de Prago kaj aligo de 4 vilaĝoj; komencoj de amasa konstruado de panelkvartaloj en periferio de Prago
- 1968 komenco de la funkciado de nova internacia flughaveno en Ruzyně, aligo de pluaj 21 vilaĝoj al la urbo
- 1968 „Praga printempo 1968“ – per ŝanĝoj en gvidantaro de Komunisma partio de Ĉeĥoslovakio (KPĈ), prezidento kaj registaro, ebligo de demokratiaj reformoj kaj „socialismo kun homa vizaĝo“; nuligo de cenzuro, ekfloro de la politika vivo kaj renovigado de rilatoj kun la mondo; kritiko flanke de Sovetunio kaj la amikiĝintaj landoj kontraŭ influoj de dekstranaro
- somero de 1968 daŭrigo de la reformoj, averto flanke de Sovetunio kaj de Leonid Iljiĉ BREĴNEV, plilongigata ĉeesto de armeo de Sovetunio dum ekzercado; ultimato de Komunisma partio de Sovetunio (KPSU) dum traktado en slovaka urbo Čierna nad Tisou
- aŭgusto de 1968 – la 21-an de aŭgusto okazis nokta invado de armeoj de Varsovia interkonsento, okupo de Prago peraviadile per paraŝutistaro el Ruzyně; bataloj en la centro de la urbo, civitanaj protestagadoj; entrudigo de moskvaj protokoloj al arestita gvidantaro de KPĈ; eksterordinara kongreso de KPĈ en Vysočany
- januaro de 1969 Prago la ĉefurbo de la ĉeĥoslovaka federacio, sidejo de la federala kaj ĉeĥa registaroj
- 1969 membrulmortigo de Jan PALACH, Jan ZAJÍC – vidu [http://eo.wikipedia.org/wiki/V%C3%ADtkov], E. PLOCK kaj aliaj civitanaj protestoj; glorigoj de gajno en Mondo-Majstrokonkurso en hokeo superkreskintaj en kontraŭsovetan demonstracion kaj atakoj (Aerofloto); bruta subpremo de la aŭgusta demonstracio per la ĉeĥoslovaka armeo kaj la nova konzervativa gvidantaro de KPĈ kaj sekva legaligo de la intervenoj; komenco de periodo de „normaligo“
- 1970 aperis „Ekkonoj el la kriza evoluo“, tutnaciaj politikaj purigagadoj, „interŝanĝoj de legitimiloj“ kaj kontrolesploroj en KPĈ, firmigo de neostalinismo kaj polica ŝtato sub Gustáv HUSÁK; aligo de pluaj 4 vilaĝoj al la teritorio de la urbo
- 1973 konstruita Nusela ponto, konsisto de konstruata nordsuda magistralo
- 1974 komencita trafiko de la unua el la tri estontaj linioj de metroo; aligo de 30 vilaĝoj, sekva konstruado de superkvartalo Suda Urbo
- 1977 proklamo de Ĉarto 77 kaj sekva „Antiĉarto“, porreĝima kongreso de ĉeĥoslovakaj verkistoj [http://www.czech.tk/ Fuente: Prensa]
- 1983 remalfermo de Nacia teatro post renovigo
- 1985 ĉeĥoslovaka grandioza ekzercado nomata „spartakiado“ en Strahov dum ĉeesto de 1 miliono da homoj (lasta)
- 1985 – 1989 profundigado de ekonomiaj problemoj, perdo de konkurenckapablo de la lando kaj la stato de la urbo (trafika kaj ekologia situacio, provizado, stato de la historia centro); nur etaj ŝanĝoj enkadre de programo de „renovigo“ subinflue de soveta „renovigo“ – „perestrojko“
- 1987 vizito de Michail GORBAĈOV en Prago, sen granda influo
- 1988 kontraŭreĝimaj aspektoj dum datrevenaj demonstracioj en aŭgusto kaj oktobro, en La tago de homaj rajtoj permesita amasiĝo de opozicio en Škroupovo-placo
- januaro de 1989 „semajno de Palach“ kontraŭreĝimaj demonstarcioj kaj policaj intervenoj, pluaj demonstracioj la 21-an de aŭgusto kaj la 28-an de oktobro en Venceslaa placo; plua kresko de montroj de politika opozicio kaj kritiko de publiko
- majo de 1989 lasta amase organizita unuamaja manifestado, anstataŭ Letná en Venceslaa placo
- oktobro de 1989 de somero amasa alkresko de elmigrintoj el Germana Demokratia Respubliko (GDR) postulantaj en praga grandambasadorejo de Federacia Respubliko Germanio (FRG) azilon, premo de okcidentgermanaj kaj ĉeĥoslovakaj organoj en GDR, la rezulto estis malfermo de limoj inter GDR kaj FRG kaj pli malfrue falo de berlina muro
- novembro de 1989 subpremo de studenta manifestacio en Nacia avenuo, ŝtorma reago de la publiko, ondo de strikoj kaj centmilaj demonstracioj en Venceslaa placo kaj en Letná, „velura revolucio“, forfajfado de gvidanto de la praga KPĈ M. Štěpánon dum demonstracio en uzino ČKD Vysočany; iompostiomaj cedoj flanke de la registaro kaj de KPĈ, interŝanĝita Miloš JAKEŠ frunte de la partio kun Karel URBÁNEK
- decembro de 1989 post plua intensiĝo de la premo de la publiko (kaj senhelpe de Sovetunio al la partio) la registaro demisiis, kooptado de nekomunismaj deputitoj, ŝanĝo de Konstitucio (forpreno de artikolo pri gvidanta rolo de KPĈ, Nacia fronto kaj lernado de marksismo); abdiko de Gustáv HUSÁK
- 1990 mallongtempe antaŭ junia libera balotado nesolvita eksplodo de eksplodaĵo en Malnovurba placo; ŝanĝo de la nomo de la respubliko al Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko (ĈSFR); historie la unua vizito de papo Johano Paŭlo II kaj usona prezidento George BUSH en Prago
- 1990 forŝovo de la lastaj taĉmentoj de la soveta armeo el la lando
- 1991 malharmoniigo dum traktadoj je leĝpovo de naciaj registaroj kaj la nomo de la lando; okazis jubilea Ĝenerala landa ekspozicio
- 1992 la historia centro de Prago enskribita en liston de Fonduso de la monda heredaĵo de UNESCO; post politikaj disputoj de la registaroj de la respublikoj aprobita apartiĝo de la federacio de Ĉeĥoslovakio; abdiko de prezidento; en novembro aprobita Konstitucio de Ĉeĥa respubliko
- januaro de 1993 Prago fariĝis ĉefurbo de memstara Ĉeĥa respubliko kaj ties institucioj
- 1995 nova teritorie-administra divido de la urbo, ekesto de aŭtonomioj de la urbaj partoj
- 2000 Prago elektita unu el la eŭropaj urboj de kulturo (por jaro 2000); finigo de alikonstruo de Smíchov
- septembro de 2000 kongreso de Internacia monfoduso, surstrataj kunpuŝiĝoj de antiglobalaj demonstrantoj (plejparte alilandanoj) kun polico
- oktobro de 2001 konferenco de kapuloj de ŝtatoj de NATO; ekde septembro plifortigita sekurecdisponoj inkluzive de armea gardado de ambasadorejoj kaj Radio Libera Eŭropo
- aŭgusto 2002 kvincentjara inundo, kontraŭinundaj disponoj, trafitaj riverbordaj kvartaloj Zbraslav, Smíchov, Malgranda Kvartalo, norda parto de Malnova Urbo, Karlín, Holešovice, Bubeneč, Libeň kaj Trója; evakuado de Karlín, kie detruiĝis kelke da konstruaĵoj; subakvigo de sektoroj de la metroo en la centro de Prago
- majo de 2004 oficialaj glorigoj de la eniro de la lando en Eŭropan Union
Vidu ankaŭ
- Praga historio
Famaj praganoj
- Franz KAFKA, germanlingva verkisto; Karel Emanuel MACAN.
Esperanto en Prago
- Esperanto en Prago
Esperantistoj, kiuj movadis en Prago
- Antonín ELTSCHKNER
- Siegfried LEDERER
Pragaj legendoj
La mito de golemo, kota figuro vivigita de rabeno per Kabalo.
Rilataj temoj
- Ĉeĥoslovakio
- Ĉeĥio
- Bohemio
- Moravio
- Silezio
- Distriktoj de Ĉeĥio
Eksteraj ligoj
- [http://www.digitalprague.com digital Prague]
- [http://www.praha-mesto.cz Informpaĝo de Prago]
Kategorio:Ĉeĥio
Kategorio:Prago
Kategorio:Urboj de Ĉeĥio
Kategorio:Turismaj lokoj en Ĉeĥio
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Monda Kulturheredaĵo de UNESKO
ja:プラハ
ko:프라하
simple:Prague
Sud-Brazila EsperantistigiloSud-Brazila Esperantistigilo estis societo, kiu laŭ ĝia stranga, sed logika nomo, sin proponis esti "ilo por igi esperantistojn" en sudo de Brazilo. Ĝia nomo estas inspirita en 10-kajera verko de William S. BENSON Universala Esperantistigilo.
Historio
En 1923, post parolado pri Esperanto farita de Inĝeniero Everardo BACKHEUSER, ĉe Sociedade Leopoldina, en Porto Alegre, Viterbo de CARVALHO organizis la Grêmio Esperantista Everardo Bacheuser (Esperanto-Klubo Everardo Bacheuser), kies ĉefgividanto estis Christiano KRAEMER. En junio 1923, Kraemer mortis kaj la animo de aliaj samideanoj malvigliĝis kaj ĝi malaperis.
Kelkajn jaroj post, en la 6-a de oktobro 1927, Carvalho organizis kunsidon ĉe Clube Caixeral de Porto Alegre, de kiu partoprenis ĉirkaŭ 100 homoj. Oni decidis fondi la esperantistan societon "Sud-Brazilan Esperantistigilon".
Ĝia unua prezidanto estis la dentisto kaj filatelisto Benjamin CELESTINO CAMOSATO kaj la vicprezidanto estis Viterbo de CARVALHO. Ankaŭ en la estraro estis Majoro José de CARVALHO LIMA (unua sekretario), Nayr de PAULA (dua sekretariino), Ary ZAMORA (kasisto), Jozefo JOELS (bibliotekisto) Júlio BIBEL Jr. (filatela direktoro!).
Multaj esperanto-kursoj estis gvidataj de Viterbo. Tiam, estis malfacile trovi esperantajn lernilojn en la portugala. Tial Viterbo de CARVALHO decidis en 1932 prepari metodon por instrui Esperanton.
La grava komerca presejo Globo de Porto Alegre eldonis la libron kun 158 paĝoj kaj titolo: "Estudo do Esperanto - Divastigado de tutmonda lingvo en Brazilo". La aŭtoro prezentiĝis sub plumnomo KVERKO (traduko de lia familinomo, CARVALHO). La libro, malgraŭ kelkaj tipografiaj eraroj, estas bone farita.
Malgraŭ la organizado de kursoj, kaj de la intensa informado pri la lingvo Esperanto, pere de la ĵurnaloj de Porto Alegre (Correio do Povo, Diário de Notícias, A Federação), la Sud-Brazila Esperantistigilo ne survivis al Granda Depresio kiu afektis ankaŭ Brazilon. Inĝeniero Viterbo de CARVALHO bezonis translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro, kaj sen lia entuziasma gvidado, la afero malvigliĝis kaj la societo ekdormis por ĉiam.
Kiel rememoro kaj postsigno, dum multaj jaroj, restis fiksita surla fronta parto de la domo n-ro 1431 de strato Andradas, la ŝildeto kun kurioza nomo "Sud-Brazila Esperantistigilo", tuj apud alia ŝildo kun kolora dentaro, kiu montris la konsultejon de Benjamin CAMOSATO, ĝia nura prezidinto.
kategorio:Brazilo kategorio:Iama Esperanto-asocio
BaghyJulio BAGHY (originale BAGHY Gyula, pseŭdonome Jobo), (naskiĝis la 13-an de januaro 1891 en Szeged, mortis la 18-an de marto 1967) estis verkisto kaj aktoro. Naskita en Hungario, li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian laboron por la Esperanto-movado dum ses-jara milita kaptiteco en Siberio. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.
Lia patro estis drama aktoro kaj la patrino teatra sufloristino. Post liaj lernejaj studoj ankaŭ li fariĝis aktoro kaj reĝisoro de diversaj teatroj. La milito rompis lian karieron kaj ses jarojn li devis pasigi for de sia patrujo en rusa militkaptiteco. Ankoraŭ dum sia junaĝo multaj liaj poemoj kaj noveloj hungarlingvaj aperis en hungaraj gazetoj. En 1911 li konatiĝis kun Esperanto kaj ĝia "interna ideo" tuj forlogis lin. Lia ampleksa Esperanto-agado komenciĝis jam en la siberia militkaptitejo, kie li gvidis multajn kursojn por diversnacianoj. Alveninte al Hungarujo post la milito, li fariĝis unu el la ĉefaj gvidantoj de la Esperanto-movado: multaj diversgradaj kursoj, gvidado de E-Rondo Amika, aranĝo de literaturaj vesperoj, ktp.
Dum pluraj UK-j li estis aktoro (kaj reĝisoro) de la kongresaj teatraĵoj. Por la reorganizo de la internacia Esperanto-movado ellaboris detalan proponon: Publika letero (1931). Baghy agitis multe por plialtigi la spiritan nivelon de la esperantistaro; tion celis ankaŭ lia iniciato, laŭ kiu la naskiĝtago de Zamenhof fariĝis la tago de la esperanta libro. Kiel Cseh-metoda instruisto en la lastaj jaroj li gvidis multajn kursojn en Estonio, Latvio, Nederlando, Francio, ktp.
Baghy kunlaboris al multaj Esperanto-gazetoj, kaj estis unu el la ĉefredaktoroj de Literatura Mondo (ĝis 1933). Liajn verkojn karakterizas la tendenco, kiun esprimas lia devizo: "Amo kreas pacon, Paco konservas homecon, Homeco estas plej alta idealismo." Liaj unuaj poemoj venis el rusa militkaptiteco; ili kaŭzis surprizon kaj ĝojon. Zamenhof kaj la antaŭmilitaj Esperanto-poetoj estis baritaj de la lingvo, kiu donis malmulte da eblecoj. Mem Zamenhof povis forgesigi la neperfektecon de la poezia lingvo, almenaŭ plejparte per sia sincera, nobla, arda sento, kiu kreskis super la formaĵojn. Sed krom la eksperimentoj de Grabowski, neniu poeto volis, aŭ povis elperforti sin el la frua tradiciemo de la juna esperanta poezio.
Post la mondmilita apatio kun multobligita forto eksonis la individua, nova, melodiriĉa poezio de Baghy. Lia unua poemaro, la Preter la vivo (1922) montris novan vojon al la Esperanto-poezio; la vorto, la rimo, la bildoj ricevas novan signifon kaj en la abundo de la novaj belaĵoj la leganto estas forsorĉita, ĉu temas pri individua temo, ĉu pri homaranismaj pensoj. En lia verkaro eĉ la multe prikantitaj temoj aperas kun la efiko de la novo, ĉar la verkado estas lia bezono kaj li ĉiam trovas originalan formon en ta esprimo de siaj sentoj. Feliĉe li retrovas la asonancon, novajn formajn eblojn. En la dua poemvolumo, Pilgrimo (1926), lia talento plimaturiĝas, sed samtempe pli forte aperas lia patoso, kiu donas al lia poezio iom romantikisman aromon, sen, ke tio forigus nian intereson. La poemoj, troveblaj en la Migranta Plumo (1929) montras la serĉadon de novaj formoj. En la lasta poemvolumo La vagabondo kantas (1933) Baghy reiras al la klasika Esperanto-lingvo kaj inter puritanaj kadroj li pruvas sian eksterordinaran vers-faran talenton, sed kun kelkfoje sentebla influo de la hungara poezio.
Kiel novelisto, en Dancu Marionetoj (1927), Migranta Plumo, Printempo en la Aŭtuno (1931) li prezentas sin, kiel batalanto por la paco, uzante kelkfoje nigrajn kolorojn, sed kelkfoje la pintigitan krajonon de la satiristo. Sed en la laste citita longa novelo li desegnas per subtilaj pastelkoloroj, kun speciala ŝato de siaj figuroj, knabinon kaj knabon, kies burĝonan amon li prirakontas. Lia unua romano la Viktimoj (1926) estas romano el la militkaptita vivo; la stilo, konstruo, interna ardo, humoro tiom ligas la leganton, ke, malgraŭ la neverŝajneco de la romantikaj figuroj, estas ne eble ne ŝati la romanon, ĉar la poeto scias la manieron kredigi al ni, kion li kredas. Lia plej signifa verko estas la vasta romano Hura! (1930), kiu estas parte brila satiro de la homa socio kaj socianoj, parte utopio, kaj tiu parto paliĝas apud la majstra grimaco.
En la Migranta Plumo ni trovas liajn dramprovojn. En la verkado komence de 1930-aj (La vagabondo kantas; simplaj versoj; Verdaj Donkiĥotoj, romano kaj karikaturoj (1933) Baghy ŝoviĝas ĉiam pli kaj pli al la satiro kaj li iĝas akra kaj forta kritikanto de la Esperanto-movado. Lia verko: La teatra korbo (1934) enhavas rememoraĵojn jam ekde la infanaĝo kaj konfesojn pri la homo kaj verkisto; ĝi kontribuas multajn interesajn detalojn ankaŭ al la esperantista kariero de Baghy.
Du el liaj verkoj ricevis akademian premion. Multaj noveloj kaj poemoj de li aperis en diversaj lingvoj.
Citaĵo de Ulrich LINS:
:"Baghy, karese nomata Paĉjo, esprimis sentojn, kiuj dekomence estis karaj al la esperantistoj... Li evitis ligi sin al konataj politikaj-ideologiaj pozicioj kaj tiamaniere helpis al la meza nepolitikema esperantisto identigi sin kun lia idealo de homa frateco."
Verkoj
- Preter la vivo, 1922, poemaro
- Pilgrimo, 1926, poemaro
- Viktimoj, 1926 (2-a eldono 1930) - romano el la militkaptita vivo
- Dancu Marionetoj!, 1927, novelo
- Migranta Plumo, 1929, novelo
- Hura!, 1930 (germana traduko - 1933) - satira romano
- Insulo de Espero, daŭrigo de Hura!, malaperinta dum la Dua Mondmilito
- Printempo en la aŭtuno, 1931
- Sur sanga tero, 1933
- La Vagabondo Kantas, 1933
- Verdaj Donkiĥotoj (noveloj kaj skeĉoj, kun unu romaneto), 1933
- La Teatra Korbo, 1934, novelaro
- Sonĝe sub pomarbo
- En maskobalo
- Koloroj, 1960, (tiam konsistanta nur el jam aperintaj)
- Ĉielarko, 1966 - versa reverko de fabeloj de 12 popoloj
- Aŭtuna foliaro, 1970 (eldonita postmorte)
- En 1971 'Viktimoj kaj Sur Sanga Tero reaperis en unu volumo en 1971.
Rete legeblaj verkoj
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.originala.b.html#julio_baghy Listo de ĉiuj liaj rete alireblaj verkoj]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/migranta/ Migranta Plumo]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Kursoj/Verda_Koro/leciono_01.html La Verda Koro]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Noveloj/Kiel_Mihok_Instruis_Angle.html Kiel Mihok instruis angle]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/vagabondo/ La Vagabondo Kantas]
Eksteraj ligoj
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr65/baghy.html Apreza artikolo pri Julio Baghy] de Karolo PIĈ
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr65/julio.html Poemo pri Baghy] de Jiři KOŘÍNEK
- [http://www.mindspring.com/~jimhenry/esp/baghy.htm Recenzo de Hura!]
- Aŭstriaj militmalliberuloj en Rusio dum la unua mondmilito. El la kolorfotado-verkaro de Sergei Miĥailoviĉ PROKUDIN-GORSKJI. Tiu sceno montras samsortuloj kiel la roluloj de Baghy en Viktimoj kaj Sur Sanga tero.
Baghy, Julio
Baghy, Julio
Baghy, Julio
BAGHY, Julio
Baghy, Julio
Baghy, Julio
Novaj Amaj PoemojOriginala poemaro de Casas Jaume GRAU publikita en 1927
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto N
EdE-N
Novaj Amaj Poemoj. Originale de Jaume Grau Casas. 1927, 32 p. „La aŭtoro. . . per sia neregula ritmado, kaj ankaŭ per la formo de l' poezioj, tre proksimiĝas al la franca senritma verso. Delikataj priamaj sopiroj.“ (G. S. ,E', 1927, p: 65)
SATEsperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-asocio > Sennacieca Asocio Tutmonda
----
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) estas sendependa, neneŭtrala tutmonda Esperanto-asocio. SAT multe eldonas, kaj inter ĝiaj eldonoj estas la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Ĝi havas tramondan reton de SAT-perantoj. Kaj SAT estas ligita al la Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA-oj) per la konvencio de Gotenburgo. SAT fondiĝis en 1921 kiel la organizaĵo de la Laborista Esperanto-movado. Grava figuro inter la fondintoj de SAT estas Eŭgeno LANTI.
Celoj
a) utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda;
b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro;
c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj.
ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al. tiu de SAT;
d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de la asocio.
Ĉi tiun difinon oni akceptis en la fonda kongreso de SAT en 1921, ĝi restas ĝis nun valida. En 1928 oni precizigis la celon per jena aldono:
SAT, ne estante politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj Ideoj per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevos en siaj apartaj medioj.
Unuvorte, SAT celas, per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado; helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj juĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun li opinias la plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.
SAT ne estas poresperanta organizo, t.e. ĝi ne estas organizo, kiu propagandas Esperanton. Ĝi estas peresperanta organizo, t. e. SAT utiligas Esperanton por siaj celoj.
Strukturo
SAT havas sennaciecan strukturon. La membroj aliĝas individue, kaj ne pere de landa asocio.
La decid-strukturo de SAT estas teorie per referendumoj religita al la bazo (ĉiuj kongres-decidoj validas nur post referendumo). Tiu statuta dispono celas bazan demokratian regadon; tamen la sperto montras, ke la plej multaj kongresdecidoj neniam estas submetitaj al referendumo. La SAT-estraro, kiu gvidas la asocion, nomiĝas Plenum-Komitato.
Redaktanto de Sennaciulo kaj jam dum jaroj Ĝenerala Sekretario estas Kreŝimir BARKOVIĈ.
Prezidanto de Plenum-Komitato estas ekde marto 2003 Jakvo ŜRAM.
Agado
SAT eldonas la ĉiumonatan gazeton Sennaciulo, la jaran kulturan Sennaciecan Revuon, kaj diversaj libroj kun kleriga enhavo, el kiuj la plej gravaj estas PIV. Ĝi ankaŭ publikigas plian klerigan materialon sur la [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/ reto]
Vidu ankaŭ
- Eldonoj de SAT
- Historio de SAT
- Kongreso de SAT
- Laboristaj Esperanto-Asocioj
Eksteraj ligoj
[http://satesperanto.free.fr/ La TTT-ejo de SAT]
[http://satesperanto.free.fr/satkulturo/ La retaj kulturpaĝoj de SAT]
[http://users.pandora.be/jakvo/Esperanto/satinfo.html Kio vere estas tio SAT]
[http://www.uea.org/agadoj/fakoj/laboristoj.html Paĝo pri SAT ĉe UEA]
Kategorio:Esperanto-asocio
Kategorio:Sennacieca Asocio Tutmonda
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S
Kategorio:Laborista Esperanto-movado
Kvardek JarojKvardek Jaroj estis verketoj dediĉitaj al la 40-jara jubileo de Esperanto. SAT, 1927. 48 p. Enhavo: Esperanto kaj lingvoscienco; Provo de kvanta elementanalizo en Esperanto; El la unuaj tagoj de Esperanto; Ĉu estis Zamenhof sennaciulo?; Evoluo de la interna ideo; Nuntempa stato kaj plua evoluo de laborista E-movado. Esperanto kaj edukado, ktp.
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K
AŭstrioGeografio > Eŭropo > Aŭstrio
----
La respubliko Aŭstrio estas parlamenta-demokratia ŝtato en centra Eŭropo, konsistante el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno.
Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de UNO kaj ekde 1995 de Eŭropa Unio.
Historio
Ĉefartikolo: Historio de Aŭstrio
Iam la pova centro de la granda aŭstra-hungara imperio, Aŭstrio post la malvenko en la unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al malgranda respubliko. Post la anekso al la Hitlera Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉo de la formarŝo de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria identeco, estas forte diskutata ekde la kolapso de Sovetunio en 1991 kaj la aliĝo al la Eŭropa Unio en 1995. Kiel bonhava lando Aŭstrio aliĝis en 1999 al la Eŭropa Mona Unio.
Politiko
Aŭstrio estas laŭ la federacia konstitucio de 1920 federacia, parlamenta-demokratia respubliko, konsistante el naŭ federaciaj landoj. Ŝtatestro estas la Federacia Prezidento, kiu estas elektita ĉiujn 6 jarojn rekte de la civitanoj. Unu rekte sekvanta reelekto estas permesata. Li nomumas la Federacian Kancelieron. La prezidento povas libere elekti la kandidaton por la federacia kanceliero, sed li devas fakte orientiĝi je la proporcioj de la partioj en la Nacia Konsilio. La federacia kanceliero estas la estro de la federacia registaro, kies membroj estas nomumitaj de la prezidento laŭ la proponoj de la kanceliero. La federacia registaro povas esti revokita de la Nacia Konsilio per voĉdono pri malkonfido.
La aŭstria parlamento konsistas el du ĉambroj. La konsisto de la Nacia Konsilio estas determinita ĉiujn 4 jarojn per ĝenerala balotado. La membroj de la Federacia Konsilio estas senditaj de la landaj parlamentoj. La Nacia Konsilio estas la dominanta ĉambro en la aŭstria leĝdonado. La Federacia Konsilio posedas en la plej multaj kazoj nur prokrastigan vetorajton, kiu povas esti malvalidigita per persistrezolucio de la Nacia Konsilio.
Federaciaj Landoj
Aŭstrio konsistas el naŭ federaciaj landoj. Tiuj estas dividitaj en distriktoj.
Vidu ankaŭ: Urboj en Aŭstrio
Ekonomio
Eksportado
- Maŝinindustria produktaĵo
- Transporta instalaĵo
- Papero kaj Celulozo
- Metalo
- Ŝtalo.
Turismo
[http://www.winterreisen.de/ski_a.htm Aŭstrio]
Mondaj heredaĵoj
- Urbocentro de Graz
- Historia centro de Vieno
- Historia centro de Salzburg
- Palaco kaj ĝardeno de Schönbrunn
- Semeringa fervojo
Esperanto-movado
Ĉefartikolo: Esperanto en Aŭstrio
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Aŭstrio
- Landnomoj
Kategorio:Aŭstrio
als:Österreich
fiu-vro:Austria
| | |