1928Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1928
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1928 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 20-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.
- Unua lernolibro de Esperanto por Albanoj verkita de Skanderbeg.
- Fondo de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno.
- Eklernis Esperanton: George Markham HAYTON, Ángel LUNA CÁRDENAS kaj OOHAŜI Kaiziro .
- Kreita Etem.
- Interreligia Konferenco por Paco en Hago.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Egipto
- 25-a de januaro: Getúlio VARGAS iĝis ŝtatestro de Suda Rio-Grando
- 21-a de februaro: Benito MUSSOLINI enigis la faŝisman milicion je itala armeo.
- 22-a de februaro: Fondita la Sociedad Espiritismo Verdadero, Argentino
- 28-a de aprilo: Fondita Samba Lernejo Estação Primeira da Mangueira
- 17-a de majo: eko de Olimpiaj ludoj de Amsterdamo
- 5-a de oktobro: arestita Sankta Tranquilino UBIARCO ROBLES
- 22-a de oktobro: João PESSOA iĝis ŝtatestro de Paraibo
- Kreitaj Ojropapiĉno kaj Serva lingvo
Kulturaj eventoj
- Fondita gazeto La Ora Epoko
- Kornvalo: Gorsedh Kernow fondita de Henry JENNER.
- Usono : Walt DISNEY kreis Mikĉjon Muson
- 11-a de januaro: Tarsila do AMARAL finfinis la pentraĵon O Abaporu
Naskiĝoj
- Usono : Carl WOESE.
- 23-a de januaro : Jeanne MOREAU
- 27-a de februaro: Cláudio CORRÊA e CASTRO
- 1-a de marto : Francio: Jacques RIVETTE
- 3-a de marto : Gudrun PAUSEWANG
- 4-a de marto : Alan SILLITOE, verkisto
- 6-a de marto : Kolombio: Gabriel GARCIA MARQUEZ
- 12-a de marto : Edward ALBEE
- 21-a de marto : Peter HACKS
- 6-a de aprilo : Usono : James WATSON, unu el la malkovrintoj de la strukturo de DNA-molekulo.
- 23-a de aprilo : Shirley TEMPLE, aktorino
- 1-a de majo: Antônio DELFIM NETTO
- 14-a de majo: Ernesto Che GUEVARA
- 4-a de junio: Antônio Ermírio de MORAES
- 5-a de junio : Otto F. WALTER, svisa verkisto
- 23-a de julio : Hubert SELBY, verkisto
- 6-a de aŭgusto: Andy WARHOL, artisto
- 7-a de aŭgusto : Erika LAGRANGE
- 31-a de aŭgusto : Georges LAGRANGE, franca Esperanto-verkisto
- 9-a de novembro : Anne SEXTON
Mortoj
- 9-a de januaro : Josep M. TERRICABRAS
- 11-a de januaro : Thomas HARDY
- 12-a de marto : Daniel Ozro Smith LOWELL
- 18-a de junio : Roald AMUNDSEN, norvega esploristo
- 12-a de aŭgusto : Leos JANACEK
- 14-a de aŭgusto : Klabund
- 13-a de septembro : Italo SVEVO
- 14-a de oktobro: Hemann REMERS
- 28-a de oktobro : Paul FAST
- 25-a de decembro: João Augusto ZANI (pioniro de Conceição do Maú - Roraimo)
- Jozsef HALÁSZ
----
1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1928年
ko:1928년
simple:1928
th:พ.ศ. 2471
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
JarcentojHistorio > Jarcentoj
----
Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj.
La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000.
La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo.
Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo:
Kategorio:Tempo
ja:年表
simple:Century
20-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jaroj:
ja:20世紀
ko:20세기
simple:20th century
Universala Kongreso de EsperantoEsperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto
----
Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA.
UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.
Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato.
La kongresoj estas similaj, sed kompreneble varias de jaro al jaro. En UK estas:
- klerigaj programeroj, kiel prelegoj kaj debatoj pri la Kongresa Temo, la Internacia Kongresa Universitato, kaj prelegoj pri la kongresa lando.
- distraj kaj artaj programeroj, kiel la nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, balo, kaj la Belartaj Konkursoj.
- organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj.
- Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco.
- libroservo.
- prezentaĵoj de movadaj aktivaĵoj en ĉiuj sferoj de la vivo.
La UK celas esti revuo de la Esperanto-movado en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj.
Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK).
La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer.
En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe.
Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj
Eksteraj Ligiloj
[http://www.uea.org/kongresoj/index.html Informoj] de UEA pri la UK-oj
Literaturo
- Ziko Marcus SIKOSEK: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, UEA: Rotterdam 2005, 217 p.
Kategorio:Esperanto-movado -
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí
SkanderbegKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S
EdE-S
Skanderbeg, heroo de Albanujo. Kompilis Cuk Simoni, 1929, 144 p. Historia verko pri la „savinto“ de la albanoj kontraŭ la turka invado en 15-a jarcento. La unua E-lingva verko aperinta en Albanujo.
Internacia Esperanto-MuzeoMuzeo > Esperanto-muzeo > Internacia Esperanto-Muzeo
----
La Internacia Esperanto-Muzeo (IEM) estis fondita en Vieno en 1927 fare de Hugo STEINER. En 1928 ĝi fariĝis parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko kaj ekloĝis en la centro de urbo, en la tiel nomata Hofburg, la iama rezidejo de la imperiestroj. Ekde la komenco ĝi rolis kiel muzeo, biblioteko kaj arkivejo. La nazioj fermis la muzeon en 1938, Steiner atingis ties remalfermon en 1947. Inter 1958 kaj 1984, Walter HUBE laboris tie kaj direktoriĝis en 1965. Ekde 1985 gvidas ĝin Herbert MAYER, kiu atingis la oficialan kreon de la Kolekto por Planlingvoj sine de la Aŭstria Nacia Biblioteko en 1990. La Kolekto por Planlingvoj daŭrigas la bibliotekan laboron de IEM, tiel ke preskaŭ 80-jara kolektado estigis la hodiaŭ plej kompletan lingvistikan fakbibliotekon por Esperanto kaj interlingvistiko en la mondo. Ties elektronika katalogo, Trovanto, estas alirebla ankaŭ en la Interreto.
En 2005 la muzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj transloĝiĝis al Palais Mollard. Temas pri nove restaŭrita baroka palaco en la centro de Vieno inter la Ministerio por Internaj Aferoj kaj la Ministerio por Eksteraj Aferoj.
La oficiala nomo en la germana lingvo estas "Internationales Esperanto-Museum", ekde 2004 ekzistas apude la mallongigita formo "Esperantomuseum".
Adreso
De la ejo
Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Palais Mollard
Herrengasse 9
1010 Vieno
Austrio
Por sendaĵoj
Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Josefsplatz 1
1010 Vieno
Austrio
Deĵoraj horoj
(ekde novembro 2005)
- Esperantomuzeo:
- lun. – merkr., vendr. – sab. 10h00 – 14h00
- ĵaŭde 15h00 – 19h00
- Kolekto por Planlingvoj:
- lun. – merkr., 9h00 – 16h00
- ĵaŭde 12h00 – 19h00
- vendr. 9h00 – 13h00
Ekstera ligilo
- [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index.htm Sammlung für Plansprachen und Esperantomuseum].
IEMV IEMV IEMV
Kategorio:Esperanto-muzeo
George Markham HAYTONEdE-H
George Markham HAYTON (hejtn), anglo, eksinĝeniero. Nask. en la 8-a de majo 1874 en Niton, Wight. Esperantistiĝis en 1928. Kontrola ekzamenisto de BEA. Prez. de Sudmezlanda Federacio, 1928. Sekr. de Sudorienta Federacio 1929-32. Kelkaj trad. en Esperantaj gazetoj.
Ángel LUNA CÁRDENASEsperanto-movado > Historio de la Esperanto-movado > Meksiko - Meksikaj esperantistoj
La inĝeniero Ángel LUNA CÁRDENAS (1903 - mortis la 15-an de februaro 1993 en Meksikurbo) lernis Esperanton en 1928, kune kun sia edzino kaj sia frato.
En 1950, kune kun José SERRANO, Alberto GÓMEZ CRUZ, Cristóbal FLORES, José PERCHES kaj aliaj, fondis la Esperantan Meksikan Asocion, kiu en 1963 fariĝis Meksika Esperanto-Federacio.
Inĝ. LUNA kun granda fervoro dediĉis sian tempon kaj financajn rimedojn al propagando de Esperanto. Dufoje li represis la hispanan Ŝlosilon por disdoni ĝin senpage inter instruistoj de elementaj lernejoj, bedaŭrinde, sen kontentigaj rezultoj.
Kiam la esperanto-movado en Meksiko postrestis, li ĉiam klopodis unuigi la disigitajn esperantistojn; dum la krizaj jaroj de la 1970-jardeko, li cedis sian oficejon por la esperanto-kunsidoj, kun la nomo "Esperanto-Oazo".
Dank' al lia iniciativo, por la celebro de la jubileo de Esperanto, la radio-stacio XEQK, de la Meksika Instituto de Radio, disaŭdigis informojn pri la lingvo dum pluraj monatoj.
Inĝ. Luna estis UEA-fakdelegito pri domkonstruado.
EtemEtem estas internacia planlingvo kreita en 1917 kaj reprezentita en 1928 de rusa arabista kaj fonetikisto Nikolay Vladimirovich YUSHMANOV, profesoro pri Studoj pri Egipto kaj Afriko dum 41 jaroj en Universitato de Leningrado. Ĝi devenas el Idiom Neutral.
Unuaj versoj de Patro nia: Nostro patro ki es in urano, tuo nomin a sanktifik, tuo vol a es, kuam in urano tam in geo.
Alia ekzempleto: "Etem signifie ekonomi, tempor, energi, medi" (Etem signifas ekonomio, tempo, energio, rapido).
kategorio:volapukidoj
HagoGeografio>Eŭropo>Nederlando>Suda Holando>Hago<Urbo
Hago (den Haag). Loĝurbo de la reĝino de Nederlando 443.000 loĝantoj. Sidejo de la nederlanda registaro. Pacpalaco. Loko de la internacia kortumo, la internacia krima tribunalo kaj la militkrima tribunalo de UN pri eksa Jugoslavio.
La blazono de Hago montras cikonion (foje nomatan ardeo), kiu en la beko portas angilon.
Historio
Hago ekestis en 1248,
kiam grafo Vilhelmo la 2-a de Holando igis tie konstrui kastelon.
Lia filo Floris konstruis la "kavaliran salolon" (Ridderzaal), kiu nun estas urba vidindaĵo.
La nomo den Haag ([den Haĥ] = la heĝo, arbareto) estas la origina;
omaĝe al grafo Vilhelmo oni ek de 1639 uzas ankaŭ "'s-Gravenhage" (heĝo de la grafo),
analoge al Den Bosch, nomata ankaŭ "'s-Hertogenbosch" (=arbaro de la duko).
Nur en 1806 Hago ricevis la statuson de urbo.
Ĝi neniam estis fortikigita kaj tial ne posedas urbomurajn restaĵojn.
En Hago ĉirkaŭ la jarcenta ŝanĝo de 1900
okazis du pac-konferencoj.
La unuan (1899) iniciatis la rusia imperiestro
Nikolao la 2a Aleksandroviĉ;
ĝi proktektis la rajtojn de vunditoj kaj ŝiprompuloj
kaj malestimis certajn batalilojn.
La dua konferenco en 1907 decidis pri la protekto de
civiluloj.
Tria konferenco estis planita por 1925,
sed ne povis okazi pro la Unua Mondmilito.
Signifo por Esperanto
En Hago funkciis la Centrale Esperanto-Boekhandel kaj Internacia Cseh-Instituto de Esperanto, fondita en 1930.
- Naskiĝurbo de J. R. G. ISBRÜCKER, Anne VANDERLOVE
- Priesperantaj eventoj okazis tie:
12a UK 9-15 aŭg. 1920 kun 408 partoprenantoj el 27 landoj. Decidoj pri nova organizado de Lingva Komitato, pri teknikaj vortaroj, pri komuna centro. Samtempe okazis la 6a Int. Katolika E Kongreso; fondo de IK. Interreligia Konferenco por la Paco en la 31-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1928. Esperanto estas sola traduka lingvo.
Situo kaj evoluo
Ĉar Hago neniam havis urbomurojn, ĝi povis libere kreski.
Ĝi nun estas la tria plej granda urbo de Nederlando.
Kune kun proksimaj urbo (Delft, Leiden, Roterdamo, aliaj) ĝi formas urbecan regionon nomatan Randstad (randa urbo).
La urbocentro situas ĉ. 6 km de la bordo de la Norda Maro.
Ĉemare situas la kvartaloj Kijkduin [KEJKdojn] kaj Scheveningen (SĤEveninge].
Ekstera ligo
[http://www.denhaag.nl/ urba retpaĝejo]
EdE-H
Kategorio:Urboj de Nederlando
ja:ハーグ
ko:헤이그
EgiptoGeografio > Afriko > Egiptio
----
Afriko
Egiptio, arabe: مصر Misr
Araba Respubliko Egiptio, arabe: جمهوريّة مصر العربيّة Ĝumhuriyat Misr al-Arabiyah, egipte araba: Gumhuriyet Masr el-Arabiye
(1)la nomo devenas el la greka Aigyptos, kiu mem devenas de ties egiptlingva antikva nomo : Hat-ka-ptah = la kastelo de la spirito de Ptah
Loko: 27 No, 30 Or (nordorienta Afriko)
Areo: 995.450 km²
semotaŭga: 2%
Loĝantaro: 68.359.979 (2000, takso),
% urbana: 45% (2000)
homoj po kv. km: 68,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3433,6 (2000)
kreskanta procento: 1,72% (2000, takso)
naskoj: 25,38 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 7,83 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,35 po 1000 homoj (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 62,32 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,15 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 63,33 jaroj (61,29 viroj, 65,47
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Kairo القاهرة
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):
Religio:
94% islamo,
6% kopta kristanismo kaj aliaj
Lingvo:
la araba (oficiala).
La klerularo regas
la anglan kaj
la francan
alfabeta: 51,4% (63,6% viroj, 38,8% virinoj) (1995 takso)
sendependeco: la 28an de februaro 1922 de Britio
organizoj: UNO (1945), Araba Ligo
konstitucio: la 11-an de septembro 1971
korupteco: 3,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio: 62 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,91 kd (1998, takso)
kreskada procento: 5% (1999, takso)
inflacio: 3,7 % (1999)
senokupa: 11,8 % (1999, takso)
registara buĝeto: 8,2 Gd (1998/99)
Valuto: 1 egipta pundo (EGP)
Vidu ankaŭ
Pri antikva Egiptio
Vidu la artikolojn
- Egipta civilizo
- Faraono (kun plena listo de tiuj)
- hieroglifoj
- Howard CARTER
- Kleopatra
- Moseo
- Nefertito
- Rozeta ŝtono
pri postaj epokoj
Aleksandrio, Biblioteko de Aleksandrio, , Ptolemeo, Origeno, Plotino, Sankta Antonio, Nag-Hamado, Napoleono la 1-a de Francio, Nasser, Qutb, Sueza Kanalo, Nilo, Brita regado en Egiptio Egiptia Reĝlando
-------
Historio de E-o en Egiptio:
(laŭ EdE-E 1933)
La unuaj pioniroj estis: A. Piotet en Ismailia, Robert Laussac kaj René Japiot en Alexandria en 1901. La lasta en 1903 presis artikolojn en "La Correspondance Egyptienne illustrée." En 1908 Fadie en Chartum gvidis E kursojn. En 1922 aperis prop. gazeto Egipta E-isto. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 6 urboj.
Pri la progresado en la lastaj jaroj informas nin la ICK-raportoj. "La movado pli kaj pli atingas palpeblan formon, kiel i. a. pruvas la regule aperantaj prop. artikoloj en la enlanda gazetaro, precipe araba" (1929). "La grupo de Port Said, konsilita de C. M. Cather, faris bonegan laboron. Pli kaj pli montriĝas la fruktoj de koresponda kurso en araba lingvo" (1930). "Valoran instigon ricevis la laboro per la vizito de Scherer kaj kelkaj paroladoj. La apero de araba lernolibro de Amin El-Mofti en Aleksandrio faciligis la instruadon" (1932). "La ekzisto de araba lernolibro, de arabaj ŝlosiloj kaj flugfolioj faciligis senteble la laboron. Specialan meriton pro sia senlaca laboro akiris Tadros Migalli en Fayoum, kiu fariĝis la efektiva gvidanto nuntempa. Ĉiama helpemo de Nassif Marus. Lastatempe la grupo de Kairo tre vigliĝis dank' al la kunlaboro de L. N. Newell, kiu organizis kurson laŭ Cseh-metodo" (1933).
UEA-del. en 1933 en Alexandria (ankaŭ EG), Fayoum, Ismailia kaj Kafr Ghannam.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Egiptio
- Landnomoj
!
als:Ägypten
ja:エジプト
ko:이집트
ms:Mesir
simple:Egypt
th:ประเทศอียิปต์
zh-min-nan:Ai-ki̍p
25-a de januaroHistorio > Tagoj > la 25-a de januaro
----
La 25-a de januaro estas la 25-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 340 tagoj restas (341 en superjaroj).
Je la 25-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1736 : Joseph-Louis de LAGRANGE
- 1759 : Robert BURNS
- 1874 : William Somerset MAUGHAM, Francio
- 1877 : Peter ZOFFMANN
- 1881 : Emil LUDWIG, Germanio
- 1882 : Virginia WOOLF, Britio
- 1884 : Montagu Christie BUTLER
- 1917 : Jânio QUADROS
Mortoj
- 1969 : Irene CASTLE, usona dancistino
- 1990 : Ava GARDNER, usona aktoristino
- 2004 : Fanny BLANKERS-KOEN, nederlanda atletino
Specialaj tagoj kaj festoj
- Katolika Festotago de Konversio de apostolo Sankta Paŭlo.
Tagoj de semajno
La 25-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.
Vidu ankaŭ jenon:
- 24-a de januaro | 26-a de januaro
- 25-a de decembro | 25-a de februaro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:1月25日
ko:1월 25일
simple:January 25
th:25 มกราคม
Getúlio VARGASGetúlio Dornelles VARGAS [ĵetuljŭ dorhneljz varhgaz], naskita je la 19-a de aprilo 1882 en São Borja (Suda Rio-Grando), mortinta je la 24-a de aŭgusto 1954 en Rio-de-Ĵanejro, estis grava politikisto en la Historio de Brazilo .
Li plurfoje estis prezidento de Brazila respubliko,
unufoje (1951–1954) en popole elektita registaro.
Li havis la kromnomon "patro de la malriĉuloj"
(portugale: pai dos pobres).
Li mortis pafante sin mem al la koro.
=Frua vivo=
Vargas estis ano de tradicia gaŭĉa familio.
En 1898 li soldatiĝis celante armean karieron, sed post kelkaj jaroj eliris el la servo.
En 1904 li studentiĝis en la jura fakultato de Porto Alegre kaj bakalaŭriĝis en 1907.
Laborinte ĉe la tribunalo de Porto Alegre li reiris al sia hejmurbo por esti tie advokato.
En 1909 kaj 1913 li elektiĝis subŝtata deputito, sed rezignis proteste al la tiama prezidento de Suda Rio-Grando, BORGES de MEDEIROS
En 1917 kaj 1921 li estis elektita kiel ano de la "Leĝodona Asembleo" de la subŝtato.
En 1923 li elektiĝis federacia deputito por la Respublikana Partio de Rio-Grando.
En la registaro de Washington Luís li estis ministro pri financoj.
Lasinte tiun oficon li en 1928 elektiĝis guberniestro de Rio-Grando, kiu li restis ĝis 1930.
Dum sia guberniestreco li forte kontraŭis la federacian registaron, postulante finon de balota korupteco per sekreta kaj universala balotado.
En tiu periodo, Vargas estis la lasta granda pensisto de brazila Pozitivismo.
=La provizora registaro (1930–1934)=
Kiam prezidento Washington Luís demandis al la subŝtratestroj, ĉu ili apogos lian prezidentokandidaton , la tiamaj subŝtatestroj João PESSOA de Paraibo, Antônio Carlos de Minas-Ĝerajso, kaj Getúlio VARGAS de Suda Rio-Grando neis sian apogon kaj komunikis intencon peti popolan konsulton (referendumon). La oficiala kandidato venkis, sed en 1930 milita kaj popola ribelo ebligis puĉon kontraŭ la prezidento.
João PESSOA estis murdita de João DANTAS pro personaj kialoj, sed Vargas kaj Assis CHATEAUBRIAND diris, ke la murdo havis politikajn kialojn, kaj akuzis la respublikan prezidenton kiel kaŭzanton de murdo. Tio ekigis popolan ribelon en Brazila Nordoriento kaj Rio-de-Ĵanejrio. Vargas eliris kun subŝtataj trupoj kaj marŝis al Rio-de-Ĵanejro, tiam brazila ĉefurbo, kaj puĉis kontraŭ la prezidento.
Kiam Vargas puĉis en 1930, li intencis estri absolute, sen konstitucio, kaj finis la "provizoran" respublikan periodon de la brazila historio laŭ ideoj de Pozitivismo. En 1932 la Pro-Konstitucia Revolucio en San-Paŭlio devigis Vargas-on akcepti novan konstitucion en 1934.
=La konstitucia registaro (1934–1937)=
En 1934, Brazilo havis sian 3-an konstitucion. Ĝi estis demokratia kaj simila al "normalaj" konstitucioj, devigis ekzistadon de parlamento, juĝistaro kaj respublika prezidento. Laŭ konstitucio, estu ĝenerala balotado en 1937 kaj la ministro José Américo de ALMEIDA kandidatiĝis al ofico kun apogo de Vargas. Sed, kelkajn monatojn antaŭ la dato de balotado, Vargas puĉis kaj kreis la "Novan Ŝtaton".
=La Nova Ŝtato (1937–1945)=
Nova Ŝtato]
Nova Ŝtato estis periodo de diktaturo, en kiu prezidanto estas ne nur ŝtatestro kaj registarestro, sed ankaŭ plej supera leĝdonanto kaj plej supera juĝisto. Unue, Vargas pensis krei pozitivisman diktaturon, kaj anstataŭigi la parlamenton per scienca akademio. Sed per influo de faŝismo li sanĝis siajn vidpunktojn.
Li serĉis la apogon de laboristaro per novaj leĝoj, kiuj protektis la laboristojn, permesis sindikatojn kaj kreis socialan asekuron. Aliflanke, li kreis sekretan policon kaj propagandan departementon, malpermesis politikajn partiojn kaj privatajn armeojn. Li devigis al infanoj la bazan edukadon, sed malpermesis la uzon de alia lingvo krom la portugala en lernejoj.
Tiu diktaturo daŭris ĝis la 29-a de oktobro 1945, kiam okazis puĉo apogita de Usono.
=La tempo inter 1945 kaj 1950=
Post la puĉo, Vargas, post kelka tempo, kandidatiĝis al Senato kaj estis elektita kiel senatano.
=Elektita por regi (1950–1954)=
En 1949, Vargas kandidatiĝis al demokratia prezidanteco. Li estis elektita kaj ekoficis en 1950. En tiu periodo, li agis tute malsame al antaŭaj periodoj. Li respektis la leĝojn kaj estris la landon demokratie. Sed estas timo, ke li revenigu diktatoron, do multaj el liaj malamikoj atakis lin. En 1954 oni akuzis lin je korupteco, la afero t. n. "Mar de Lama" (Maro de koto), kaj li sinmortigis en aŭgusto 1954.
=Politika heredaĵo=
Oni nomas Vargas la kreinto de popularismo en Brazilo.
La regada stilo, kiu provis plaĉi samtempe al la elitoj kaj al la proletaro, ne estis vere vargana kreaĵo, sed al li ŝuldiĝas la ellaborado de la personkulto tipa por tiu politika ideologio.
En la jardeko post 1960, mallonge post la morto de Vargas, la popularisma stilo atingis novajn altojn en la personoj de Juscelino KUBITSCHEK kaj João GOULART.
En la lastaj jaroj la plej elstaraj reprezentantoj de popularismo estis Leonel BRIZOLA kaj, malpli klare, Luiz Inácio Lula da SILVA.
Aliflanke la personkulto kaj la subpremo de la maldekstro kaj la dekstro estis provoj, neniel konsidereblaj "senkulpaj", pri la kreo de armea diktaturo establita de 1964 al 1985.
La sovaĝaj metodoj de la politiko de Vargas en la subpremo de la "Komunisma Intenco" estis reuzotaj malmultajn jarojn poste de la armeanoj.
La fantomo de minacanta komunismo estis same uzota, sed ankaŭ kaŭze de la histeriiga influo de Usono, tradicia politika kaj kultura dominanto de Brazilo.
Interese, ke iuj asertas, ke la sinmortigo de Vargas kaŭzis prokraston de la armea puĉo, kiu okazis en 1964.
Oni kredas, ke la indigno kontraŭ la fortoj de la dekstro (tiutempe reprezentata de Carlos LACERDA kaj UDN), kiun oni respondecigis pri la sinmortigo de Vargas, malhelpis tiun akiris la povon. Sed pli klare la iloj, kiujn Vargas forĝis dum sia regado, kreis la kondiĉojn por la kreo de la armea diktaturo de 1964.
La partioj, kiujn fondis Vargas, restas vivaj en la brazila politiko, kvankam kun sufiĉe reduktita forto.
kategorio:Brazilo
VARGAS Getúlio
21-a de februaroHistorio > Tagoj > la 21-a de februaro
----
La 21-a de februaro estas la 52-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 313 tagoj restas (314 en superjaroj).
Je la 21-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1905: Zamenhof skribis faman biografileteron al Michaux.
Naskiĝoj
- 1903 : Raymond QUENEAU, Francio
- 1933 : Nina SIMONE, Usono
Mortoj
- 1862 : Justinus KERNER
- 1909 : Giles Leigh BROWNE
- 1965 : Malcolm X, Usono murdiĝis
- 2004 : John CHARLES, kimra futbalisto
Specialaj tagoj kaj festoj
- Internacia Tago de la denaska lingvo - festotago de Unesko
Tagoj de semajno
La 21-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 |