:: wikimiki.org ::
| 1933 |
1933Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1933
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1933 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 25-a Universala Kongreso en Kolonjo.
- Publikita Peko de Kain de Ivan ŜIRJAEV.
- Publikita Gvidilo tra la Esperanto Movado de Gerrit Paulus de BRUIN.
- Apero de Enciklopedio de Esperanto.
- Brita Esperanto-Asocio anigis al UEA.
- 30-a de januaro : Adolf HITLER iĝis regna kanceliero de Germanio.
- Germana sekcio eliris la Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistoj.
- Otto SIMON estas ekzilita de Nazioj.
- Carl VON OSSIETZKY arestita en koncentrejo.
- Germanio kaj Japanio eliris la Ligon de Nacioj.
- Usono : La Aŭtoritato de la Valo Tennessee en Alabamo establiĝis per akto de la nacia parlamento.
Naskiĝoj
- Miroslav HLAVÁČ
- Eurico FIGUEIRA
- Mario SOLA
- Salah GHANEM
- Irako: Himar Al-RASHID
- 3-a de januaro : Maxie WANDER
- 29-a de januaro : Sacha DISTEL
- 13-a de februaro : Kim NOVAK
- 14-a de marto : Michael CAINE
- 15-a de aprilo : Boris STRUGACKIJ
- 31-a de julio : Cees NOOTEBOOM
- 22-a de aŭgusto : Irmtraud MORGNER
- 13-a de novembro : Germanio : Peter HÄRTLING
- 4-a de decembro : Horst BUCHHOLZ
Mortoj
- 5-a de januaro : Calvin COOLIDGE
- 31-a de januaro: Anglio : John GALSWORTHY
- 18-a de marto: Japanio: JOŜINO Sakuzo
- 23-a de junio : M. F. ONNEN
- 9-a de julio: Viktoro POLGAR
- 30-a de julio : Bulgario : Georgi AKTARĜIEV
- 15-a de oktobro : Japanio : NITOBE Inazo
- 23-a de oktobro : Ivan ŜIRJAEV
- 9-a de decembro : Felikso ZAMENHOF
- Josef KOŽÍŠEK
----
1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1933年
ko:1933년
simple:1933
th:พ.ศ. 2476
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
20-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jaroj:
ja:20世紀
ko:20세기
simple:20th century
KolonjoGeografio > Eŭropo > Germanio > Nord-Rejno-Vestfalio > Kolonjo < Urboj
----
- loko: 50.93 Norde, 6.97 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 967.000 (2003) (1.850 mil en la aglomeraĵo en 2000)
- areo: 405 km2
Kolonjo (germane, Köln [keln], france kaj angle, Cologne [kolonj]) estas granda urbo en okcidenta Germanio sur ambaŭ bordoj de la rivero Rejno. Kolonjo, kiel la nomo indikas, estis kolonio de Romio proksima de la limo de la imperio. En 50 la romia imperiestro Klaŭdio nomis la urbon laŭ sia edzino Agripina: Colonia Claudia Ara Agrippinensium. Kompreneble, la nomo mallongiĝis. La urbo havis ekde romiaj tempoj multajn judojn kaj estis la elirpunkto de la alorienta migrado de la judoj tra la nuna Germanio, Pollando kaj Rusio dum 500-1900.
En la 5-a jarcento, rego de la urbo iris al la frankoj. Poste Karolo la Granda starigis ĉefepiskopon en Kolonjo. La ĉefepiskopoj de la urbo fariĝis princoj de la Sankta Romia Imperio kaj regis la urbon ĝis 1288. Eĉ hodiaŭ Kolonjo estas grava centro de germana katolikismo kaj havas la plej grandan gotikan katedralon (jen bildo [http://en.wikipedia.org/upload/4/49/Cologne_cathedral3.jpg]) de Eŭropo: ĝiaj turoj estas 157 m altaj.
De 1288 ĝis 1475 resp. 1794 Kolonjo estis "libera urbo", tio signifas, ke ĝi estis submetata nur al la imperiestro. Ĝi prosperis kiel membro de la Hansa Ligo ĝis la 16-a jarcento kaj sukcesis senpotencigi la princepiskopon. En la epoko de la religiaj konfliktoj la urbo komencis malprosperi. En 1794 Francio aneksis la landon maldekstran de la Rejno kaj sekve ankaŭ Kolonjon.
En 1815, post la militoj de Napoleono la 1-a de Francio, Rejnlando kaj Vestfalio estis donitaj al Prusio. La provinca ĉefurbo de Rejnlando fariĝis Koblenz, sed Kolonjo estis (kaj estas) sidejo de unu el la granddistriktoj en la regiono. La 19a jarcento kunportis industrian kaj ekonomian reviviĝon de la urbo kaj la finkonstruon de la katedralo, komencita en la 13a jarcento. Grava por la evoluo estis interalie la trajnlinio Kolonjo-Antverpeno, per kiu oni transportis Ruhr-regionan karbon al la oceano, kaj kiu estis unu el la unuaj internaciaj trajnkonektoj.
Post la 1-a Mondmilito la venkintoj devigis la detruon de ĉiuj fortikaĵoj ĉirkaŭ Kolonjo, kaj la urbo estis okupata de britaj soldatoj (ĝis 1926). La 12an de marto 1933 la nacisocialistoj, post premo kaj perforto, laŭ la balotoj fariĝis la plej granda frakcio en la urboparlamento. La postan tagon la katolik-partia urbestro Konrad ADENAUER fuĝis.
Dum la regado de la nacisocialistoj la Rejnlando denove fariĝis parto de la germana armea teritorio (1936), kaj ekde 1942 fariĝis unu el la ĉefaj celoj de la usonaj kaj britaj bombatakoj. En 1940 la diktaturo forprenis la kolonjajn ciganojn, la postan jaron la kolonjajn judojn.
Post la 2-a Mondmilito la tute detruita Kolonjo estis okupata unue de la usona armeo, kiu reinstalis ADENAUER kiel urbestron, kaj baldaŭ poste de la brita armeo, kiu malinstalis lin: fakte pro lia memstareco, oficiale pro lia "malkapableco". Kvar jarojn poste ADENAUER fariĝis la unua ĉefministro de Federacia Respubliko Germanio.
Kolonjo, ne la ĉefurbo sed la plej granda metropolo de la nova regiona ŝtato Nord-Rejno-Vestfalio, evoluis denove al riĉa kaj kulturplena urbo, interalie kun la Okcidentgermana Radio en 1956, la samjare finrestaŭrita katedralo, la Romia-Ĝermana Muzeo en 1974, la muzeo Wallraff-Richartz en 1986. De 1949 ĝis 1999, kiam la iom pli suda Bonn estis la sidejo de la federaci-germana registaro kaj parlamento, Kolonjo havis iel la statuson de "krom-ĉefurbo".
Ĝis 1994 Germanio estis okupita de la venkintaj potencoj, sed la politika influo de la okcidentaj venkintoj jam rapide post 1949/1952 plimalfortiĝis. Tamen restis en Nord-Rejno-Vestfalio la brita regulo, ke la urbanoj elektas la urboparlamenton kaj tiu poste elektas la ĉefurbestron (neprofesian) kaj la urbodirektoron (plenofican, ĉefon de la administrado). En 1994 tio estis ŝanĝita: ekde 1999 la kolonjanoj unuafoje rekte elektis sian ĉefurbestron.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.stadtpanoramen.de/koeln/koeln.html StadtPanoramen Köln] - Panorama Kolonjo
- [http://www.esperantoland.org/grupoj/leggrupo.php?grid=394&R=13 Kolonja Esperanto-klubo]
- [http://www.esperanto.de/vereine/gruppen.html#Köln Ligo al la Kolonja esperantistaro]
- [http://www.esperanto.de/revelo/prezentoj/Nordrejno.htm Ligo al la nordrejna parto en la REVELO-paĝoj]
---
=Encilopedio de Esperanto=
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K
Köln. (Kolonjo). Urbo en Germanujo sur ambaŭ bordoj de la Rejno; 740. 000 loĝantoj. 25-a UK 29 jul. 5 aŭg. 1933; la kongreson antaŭis gravaj malfaciloj pro la tiamaj politikaj ŝanĝoj; okazis interkonsento pri la organizo. Tie aperas la grava E-a gazeto HDE.
als:Köln
ja:ケルン
simple:Cologne
Peko de KainKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto P
EdE-P
Peko de Kain. Novelo originale de Ŝirjaev, 1932, 35 p. La aŭtoro kontraŭstarigas la sorton de militrifuzinto kaj batalanto, glorigas la unuan kaj prezentas per koloraj penikstrekoj la teruron, kiu atingis la duan. (Laŭ L. M. 1932)
Gvidilo tra la Esperanto-MovadoEdE-G
Gvidilo tra la Esperanto-Movado. Kompilis G. P. de Bruin. 1933, 48 p. La verko celas skizi en konciza formo bildon de la tuta E historio, movado, literaturo. Iom pli detala priskribo de la laborista E-movado.
Gerrit Paulus de BRUINEdE-B
Gerrit Paulus de BRUIN (brojn), nederlandano, kontoristo. Naskiĝis en la 3-a de oktobro 1895 en Roterdamo. Fabriklaboristo de la 12-a ĝis 21-a jara aĝo. Lernis E-n en 1912-13. Publikigis artikolojn speciale en laboristaj gazetoj. Kompilis Historion de la laborista E-movado ĝis 1914 (La Nova Epoko, 1931). Aŭtoro de Gvidilo tra la Esperanto-movado, 1933 kaj de nia lingva propaganda broŝuro. Propagandis por SAT en Nederlando de 1922. Gvidis la Nederlandan Laboristan E-Servon 1922-25. Sekr. kas. de Laborista Ekzamena Komitato. Kunlaboris al SAT-eldonaĵoj. Celkunlaboranto de la Enciklopedio.
Verkoj
- Gvidilo tra la Esperanto-movado, 1933
- La laborista esperantista movado antaŭ la mondmilito, SAT, 1936
BRUIN Gerrit
BRUIN Gerrit
Brita Esperanto-AsocioBrita Esperanto-Asocio, asocio por Esperanto en Britio, fondita en 1904, aliĝis al UEA en 1933.
En 1976 fondiĝis Esperanto-Asocio de Britio kiel registrita bonfara asocio surbaze de Brita Esperanto-Asocio.
Kategorio:Iama Esperanto-asocio
UEAUniversala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 119 landoj (laŭ la Jarlibro de 2001) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Krom individuaj membroj, 95 landaj Esperanto-asocioj aliĝis al UEA. La nuna prezidanto de UEA estas Renato CORSETTI.
La hodiaŭa UEA estas kunfandaĵo de la malnova UEA, fondita la 28-an de aprilo 1908 en Svislando fare de interalie Hector HODLER, kaj de Internacia Esperanto-Ligo, fondita la 18-an de septembro 1936 en Britio. La kunfandiĝo okazis en 1947.
UEA havas Centran Oficejon en Roterdamo, Nederlando. Tie rezidas oficiale ankaŭ TEJO. Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekz. la Serva Centro en Ĝenevo (1947-1960/1980) aŭ la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj.
UEA celas, laŭ la Statuto el 1980:
:a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;
:b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
:c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
:ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
Ĉiujare, UEA organizas la Universalan Kongreson (UK), kiun partoprenas kutime 1500-3000 homoj. UEA eldonas librojn, havas [http://www.uea.org/katalogo/ la plej grandan perpoŝtan Esperanto-libroservon en la mondo] (kun pli ol 4000 libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj), tenas informejon kaj gravan Esperanto-bibliotekon, nome Biblioteko Hector Hodler. UEA tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fako.
UEA eldonas monatan oficialan organon Esperanto kaj manlibron pri la Esperanto-movado Jarlibro.
UEA ĉiujare organizas Belartajn Konkursojn pri diversaj artaĵoj en Esperanto.
UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj. Kelkaj estas "aliĝintaj", simile al landaj asocioj, kaj sendas komitatanon al la UEA-Komitato. La plej multaj havas nur "kunlaboran" kontrakton kun UEA, inter ili ĉiuj "neneŭtralaj" asocioj kiel ekzemple la religiaj.
Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizo por Normigado (ISO). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj laŭokaze ĉe aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA. Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junuloj el la tuta mondo.
Vidu ankaŭ : Ĝeneralaj Direktoroj de UEA, Prezidantoj de UEA, Honoraj membroj de UEA, Honoraj prezidantoj de UEA, Honora patrona komitato, Volontuloj de UEA
Enciklopedio de Esperanto 1933-34 pri UEA
EdE-U
UEA. - Plej grava organizaĵo de E. - Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: „Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj per malgranda maklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.“ La UK decidis „Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu nomo ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E-istaj Agentejoj.“ Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita.
Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n-ro 30 (de la 1-a majo) de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA.
Alia ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA.
Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en ,E' (12 majo 1908) fiksis la celojn: 1. Sub la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvano kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. - 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj. - 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. - Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto.
La unua kunveno de UEA okazis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fakoj ekzistintaj tiam (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdelegitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223.
Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj entenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumentas la fakto, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj.
La eksplodo de la milito trafis UEA en la plej bona stato: solida konduto financa, fido ĝenerala ĉe la E-ista publiko, klaraj gvidlinioj, ĝojiga membrostato. Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito. Tio permesis, ke la Centra Oficejo daŭrigu unue sian kutiman laboron, degeliĝanta al nenio dum la unuaj monatoj kaj nur time repreninta ioman amplekson post januaro 1915. La stabo, konsistinta kun la direktoro el ses personoj, malgrandiĝis je du por poste kreski ĝis ok kaj dek kun la libervolaj helpantoj.
UEA dissendis dum sept. 1914 cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu ĉi informo tradukita en 30 lingvojn aperis en centoj da tagaj gazetoj. Ĝi tekstis: „Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝas surprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la oficejo de UEA, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn en la malamikaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel Perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al UEA, 10. rue de la Bourse, Genève, Svislando. Dum sept. ĝis dec. 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga - pro la laboro kiun postulis la plenumo. Jen la dispartiĝo laŭ fakoj: 1. simpla transsendo; 2. specialaj servoj; 3. monsendo; 4. militistoj; 5. civilkaptitoj; 6. rehejmigado de civiluloj en militregionoj; 7. militkaptitoj kaj rilatoj kun la respektivaj aŭtoritatoj; 8. rilatoj kun ruĝkrucaj organizaĵoj; 9. Ruĝa Kruco, Ĝenevo; 10. variaĵoj. Neforgesindaj estas la servoj, kiujn plenumis la delegitoj Pinagel, Alfred Mahn, Bernhard Luis, Charles Brunet, Schwaiger, f-ino Gérard, prof. Christaller, St. Rudnicki, Szabunlevicz kaj aro da aliaj.
Menciinda detalo en la historio de UEA estas la ĉikanoj. De 1916 la gazeto ,E' estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto. (La gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francujo.) Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaraj landoj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis periodaĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn.
La agado de UEA sur E-ista kampo estis tiu de ligilo inter la ankoraŭ funkciantaj organizaĵoj en kelkaj neŭtralaj landoj kaj la aktivaj E-istoj. Aperis regule ,E‘ ĉiumonate kun artikoloj pri tutmondaj problemoj. En 1916 aperis jarlibro, kiu enhavis ĉefajn informojn kaj la adresaron de delegitoj. Plie aperis dufoje libreto: „E dum la milito“, kiu enhavis resumon de la stato de la movado. Elokvente parolis pri la sekvoj de la milito la ciferoj. En 1914 la nombro de pagintaj anoj estis 7233, en 1915 estis 2699, en 1918 1958.
Je la 11-a nov. 1918 silentis la kanonoj. Unu post la aliaj alvenis leteroj de revenintaj soldatoj. Per Alvoko al la E-istaro (jan. 1919) subskribita de Hodler kaj E. Stettler, UEA anoncis la reprenon de la laboroj. La malsano de Hodler devigis ŝanĝon en la administra gvidado, kiun akceptis E. Stettler kaj dum marto ankaŭ la Centra Oficejo translokiĝis al Bern. La jaro 1919 estis plene dediĉita rekonstrui la asocion. Je la fino de la jaro UEA kalkulis 3114 anojn. La sumo de poŝtaĵoj ricevitaj kaj senditaj atingis denove 20.000 kontraŭ 8.300 en 1918.
Du gravaj okazintaĵoj distingas la jaron 1920: la morto de la fondinto Hodler kaj la okazigo de l' unua postmilita UK en Hago. Monumenton Hodler ne bezonas, tion li kreis en UEA, en kiu li metis sian tutan koron, amon kaj inteligenton. Bela memoraĵo, kiun li lasis, estis la donaco de kapitalo, kiu devis certigi la ekziston de UEA. Dum la UK la ĉefa laboro de la UEA-kunveno estis la diskuto pri la statuto, kiu estis verkata de Stettler.
La UK en Helsinki en 1922 alportis gravan ŝanĝon: UEA fariĝis kolono de duflanka tutmonda organizaĵo E-ista. Per la kontrakto de Helsinki UEA fordonis certajn laborojn, kiujn ĝi ĝis tiam plenumis. La evoluo de UEA ĝis 1932 iris sian vojon, regule kaj decide. Ĝi ĉefe dediĉis sin al la firmigo de la propra organizaĵo, al la plibonigo de la servoj, al la plidensigo de la delegita reto kaj al la pligrandigo de la membraro.
La membraro de 1919 kreskis ĝis 1927, poste malkreskis.
- 1920: 3894
- 1921: 5570
- 1922: 6253
- 1923: 6332
- 1924: 8205
- 1925: 9424
- 1926: 8687
- 1927: 9100
- 1928: 9095
- 1929: 9113
- 1930: 9062
- 1931: 8835
- 1932: 8619
La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia malsaniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien.
Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlibron 1934 p: 6-16.
Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908-1933, verkita de Georgo Agricola (Jarlibro 1933), kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.
Eksteraj ligoj
[http://www.uea.org La TTT-ejo de UEA]
[http://www.tejo.org La TTT-ejo de TEJO]
----
Se vi anstataŭe volis informojn pri la brita universitato, UEA, vi povas trovi ilin ĉe University of East Anglia.
Kategorio:Esperanto-asocio
30-a de januaroHistorio > Tagoj > la 30-a de januaro
----
La 30-a de januaro estas la 30-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 335 tagoj restas (336 en superjaroj).
Je la 30-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1933 : Adolf HITLER iĝis regna kanceliero en Germanio.
- 1948 : Mortigo de Mahatma GANDHI, hinda politikisto
- 1972 : Bloody Sunday (Sanga dimanĉo). En Derry/Londonderry (Norda Irlando), irlandaj katolikoj manifestacias por civilaj rajtoj. Brita armeo pafas ilin, mortigante 13 kaj vundante 14 pliajn.
Naskiĝoj
- 1781 : Adelbert VON CHAMISSO, Francio
- 1882 : Franklin D. ROOSEVELT
- 1937 : Vanessa REDGRAVE
- 1910 : Carola HÖHN
- 1942 : Heidi BRÜHL
- 1962 : Abdullah la 2-a, reĝo de Jordanio
Mortoj
- 1938 : Cairbar SCHUTEL
- 1948 : Mohandas K. GANDHI
- 1948 : Orville WRIGHT, usona aviadila pionero kaj aviadil-konstruisto
- 1951 : Ferdinand PORSCHE, aŭstra aŭtokonstruisto
- 1963 : Francis POULENC
Specialaj tagoj kaj festoj
-
Tagoj de semajno
La 30-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Mardo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095.
Vidu ankaŭ jenon:
- 29-a de januaro | 31-a de januaro
- 30-a de decembro | 28-a de februaro | 29-a de februaro
- Historio - Tagoj.
ja:1月30日
ko:1월 30일
simple:January 30
th:30 มกราคม
GermanioGeografio > Eŭropo > Germanio
----
La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.
Geografio
Politika subdivido (federaciaj landoj
Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
Montaroj
Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco
La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).
Riveroj
Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale
Pli > Listo de riveroj en Germanio
Lagoj
Interalie: Konstanca Lago, Müritz
Insuloj
Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm
Historio
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
Legu pli > Historio de Germanio
Politiko
Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").
Esperanto en Germanio
Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio
En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj
Ekstera ligilo
- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio
Kategorio:Germanio
als:Deutschland
fiu-vro:S'aksamaa
ja:ドイツ
ko:독일
ms:Jerman
roa-rup:Ghirmânii
simple:Germany
th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี
zh-min-nan:Tek-kok
Otto SIMONKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S
EdE-S
Otto SIMON, aŭstro-germano, profesoro por matematiko kaj fiziko ĝis 1907 en Ung. Hradisch, poste en la Nova Komerca Akademio en Vieno. Esperantisto de 1902 post legado de franca revuo de Ch. Meray. Faris pioniran laboron en Aŭstrujo; multaj kursoj, artikoloj kaj paroladoj. Estis ĉiama membro de Germana Esperanto-Asocio (ekde la fondiĝo en 1904); pro „samdirektiĝo“ Hitlera li eksiĝis en 1933. Fondinto de la Ligo de Germanlingvaj Esperanto Grupoj en Aŭstrio, 1908. Post la Unua Mondmilito gvidanto de la laborista Esperanto-movado, estis prezidanto de ALLE, 1924-33. Ano de la ŝtata ekzamena komitato de 1925. Lingva Komitatano ekde 1905. Kunlaboris je Lingvo Internacia, „La Revuo“, „Marto“, „Tra la Mondo“, „Danubio“, „Germana Esperantisto“, „Informaj Raportoj“, „La Socialisto“ (kies eldonanto li estis). Aŭtoro de propaganda broŝuro, 1911, Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.
Carl VON OSSIETZKYLiteraturo > Germanlingva Literaturo > Carl VON OSSIETZKY < Germana Lingvo
----
Germana Lingvo
La germana publicisto Carl VON OSSIETZKY [kal fon osiecki] naskiĝis je la 3-a de oktobro 1889 en Hamburgo kaj mortis je la 4-a de majo 1938 en Berlino.
Jam ekde 1911 li publikigis pacifismajn gazetartikolojn, kaj lia servo dum la Unua mondmilito eĉ fortigis lian sintenon kontraŭ militarismo kaj naciismo. Pro artikolo malkaŝanta la sekretan armadon de la germana Reichswehr, oni arestis lin en la jaro 1931, sed amnestio liberigis lin unu jaron poste.
Post kiam en 1933 la nazioj akiris potencon, li denove estis arestita kaj portita al faŝisma koncentrejo. La Premion Nobel de Paco, kiun li gajnis en la jaro 1935, li ne rajtis akcepti: Adolf HITLER malpermesis al li kaj al ĉiu germana ŝtatano la akcepton de tiu ĉi premio.
Post fortaj protestoj el la tuta mondo Carl von Ossietzky povis forlasi la koncentrejon en la jaro 1936. Du jarojn poste li mortis pro la sekvoj de la aresto.
VON OSSIETZKY CARL
GermanioGeografio > Eŭropo > Germanio
----
La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.
Geografio
Politika subdivido (federaciaj landoj
Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
Montaroj
Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco
La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).
Riveroj
Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale
Pli > Listo de riveroj en Germanio
Lagoj
Interalie: Konstanca Lago, Müritz
Insuloj
Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm
Historio
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
Legu pli > Historio de Germanio
Politiko
Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").
Esperanto en Germanio
Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio
En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj
Ekstera ligilo
- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio
Kategorio:Germanio
als:Deutschland
fiu-vro:S'aksamaa
ja:ドイツ
ko:독일
ms:Jerman
roa-rup:Ghirmânii
simple:Germany
th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี
zh-min-nan:Tek-kok
Ligo de NaciojLigo de Nacioj
Fondita je iniciato de la usona prezidento Woodrow WILSON pere de la Traktato de Versailles en 1920. Tiu kontrakto enhavis ĉefe la postulojn de la venkintoj de la unua mondmilito kontraŭ Germanio.
La ideo havas plurajn patrojn, interalie la germanan filozofon Immanuel KANT, kiu fine de la 18a jarcento en Zum ewigen Frieden proponis aliancon de tiuj ŝtatoj, en kiuj liberas la civitanoj.
Ligo de Nacioj celis esti tia alianco por pace solvi disputojn inter la membroj kaj defendi la membrojn kontraŭ atakoj de ekstere. La Ligo grandparte ne povis plenumi tion pro
- la nealiĝo de pluraj ŝtatoj (precipe Usono mem; kelkaj atribuas tion al la agado de Henry Cabot LODGE),
- la malvenko de la demokratio en aliaj (ekz. Germanio, membro de 1926 ĝis 1933),
- la eksigo de agresemaj membroj (ekz. Sovetunio, kiu atakis Finnlandon en 1939)
- sed ankaŭ pro la tolerado de agresemo de aliaj membroj (ekz. Italio, kiu en 1936 atakis la membron Etiopio, kaj buĉis civilulojn tieajn pere de bombadoj kaj uzo de venengaso; la parolado de la etiopia delegito denuncinta tiujn militkrimojn estas seninterese kaj senreage aŭskultita de la esence okcidentula ĉeestantaro.
La Ligo estis dissolvita oficiale en 1946.
Ligo de Nacioj kaj Esperanto
Ĉe la Ligo estis Edmond PRIVAT la ĉefa Esperanto-lobiisto, kiu atingis almenaŭ ke la vicsekretario NITOBE Inazi verkis sufiĉe favoran raporton pri la stato de Esperanto (1922), estis historia ŝanco por E-o iĝis laborlingvo de liu organizo, sed la franca delegito plej draste oponis tiun projekton, kaj ĝi fiaskis.
Ankaŭ estas menciinda la inĝeniero Leonardo TORRES QUEVEDO, membro de la Komisiono por Intelekta kooperado (antaŭulo de la Unesko), kiu proponis la unuan rezolucion favoran al la konsiderado de la internacia lingvo, ankaŭ sensukcese.
-------------------------------------------------------------
Laŭ Enciklopedio de Esperanto
Ligo de Nacioj. Jam en la unua kunveno de la Ligo en 1920 kelkaj delegitoj proponis rekomendan rezolucion por Esperanto, kun peto, ke la sekretariaro preparu raporton. La propono estis prokrastata. En la sekvanta jaro, 1921, simila propono estis farata, petanta denove pri enketo farota de la sekretariaro. Dume la vic. sekr. ĝenerala de la Ligo, d-ro Nitobe (v.) estis vizitinta la kongreson en Praha kaj estis favore raportinta pri siaj spertoj. La sekvo estis, ke la supre nomita propono estis akceptata kaj ke la sekretariaro ricevis komision prepari raporton. Vasta enketo estis entreprenata, kaj la Konferenco pri Esperanto en Lernejoj (v. Konferencoj), okazinta en apr. 1922 en la palaco de la Ligo liveris same tre utilan materialon. La raporto de la sekretariaro do estis prezentata al la tria kunveno de la Ligo en sept. 1922. Ĝi estis oficiale akceptata, sed la demando pri enkonduko en lernejoj estis transdonata al la Komisiono por intelekta Kooperado. La rezolucio, kiun tiu komisiono faris en aŭg. 1923, estis iom stranga: ĝi opiniis, ke antaŭ ĉio ĝi devas rekomendi la studadon de vivantaj lingvoj, kiel unu el la plej potencaj rimedoj por la intelekta alproksimiĝo de la diversnaciaj homoj kaj do ne povas favori Esperanton. Tamen klopodo akceptigi tiun rezolucion, nur bazitan sur politikaj intrigoj, en la kunveno de la Ligo mem, ne sukcesis, kaj la afero do restis kia ĝi estis. La raporto de la sekretariaro ankaŭ entenis paragrafon por rekomendi faciligon al Esperanto en la int. telegrafado. En pli favora momento, en 1924, la persa delegitaro proponis rezolucion, rekomendantan la traktadon kaj la tarifon de tiel nomata „klara lingvo“ (ne kodo) por Esperanto. Tiu rezolucio estis unuanime akceptata kaj ĝi estis do la unua interŝtata rekono de Esperanto kiel uzata lingvo. En 1925 la Universala Telegrafa Unio en sia tutmonda konferenco en Parizo sekvis la rekomendon de la Ligo kaj ŝanĝis sian regularon tiel, ke Esperanto estas allasata kiel „klara“ lingvo flanke de la latina. - La E-istaro dankas la sukcesojn de tiu ĉi kvinjara pacienca laboro en unua loko al Edmondo Privat.
Laŭ la „Historio kaj Organizo de la E-movado“ de J. R. G. ISBRÜCKER.
ja:国際連盟
ko:국제 연맹
Miroslav HLAVÁČĈeĥaj esperantistoj
Miroslav HLAVÁČ (1933-?) estas ĉeĥa esperantisto, arbara inĝeniero, laboris en SET Lančov, grandaj scioj pri botaniko.
Eurico FIGUEIRABrazilaj geesperantistoj
Eurico FIGUEIRA (naskiĝis en 1933 kaj mortis en 2003) estis Delegito de UEA, mortis la 30-an de marto en Taubaté, Brazilo.
kategorio:brazilaj esperantistoj
Salah GHANEMEsperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto < Salah GHANEM
----
Salah GHANEM (naskiĝis 1933) estas profesoro, psikologo, grafologia jurspertulo ĉe tribunaloj kaj honora membro de UEA (2003).
Li naskiĝis en Libano. Esperanton li lernis en 1960; pioniro de la movado en Libano, kies landan asocion li prezidis dum pluraj jaroj. Li eldonis la unuan E-araban lernolibron en 1965 kaj prizorgis E-elsendojn de radio en Libano. Honora membro de la Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo (1984) ; prezidanto de alta komitato por festi la centjariĝon de Esperanto (1987) kaj membro de la Brazila Akademio de Belarto (1965).
Himar Al-RASHIDEsperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > Iraka esperantisto < Himar Al-RASHID
----
Himar Al-RASHID (1933 – mortis la 25-an de aŭgusto 2002) estis iraka esperantisto.
Li estis kunfondinto de la Iraka Traduka Societo (1970), inter kies laborlingvoj estis ankaŭ Esperanto.
3-a de januaroHistorio > Tagoj > la 3-a de januaro
----
La 3-a de januaro estas la 3-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 362 tagoj restas (363 en superjaroj).
Je la 3-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1521 : Papo Leono la 10-a deklaras Luteron herezulo kaj elkomunumigas lin
- 1932 : La Brita Imperio arestas Mohandas GANDHI kaj Vallabhai PATEL
- 1959 : Alasko fariĝis la 49-a ŝtato de Usono
Naskiĝoj
- -106 : Cicerono
- 1829 : Konrad DUDEN, germana germanisto (!)
- 1854 : Basil P. MEGAHY
- 1883 : Clement ATTLEE, angla politikisto
- 1892 : Tolkien, angla verkisto en Sudafriko en la urbo Bloemfontein
- 1904 : Boris KOCHNO
- 1929 : Sergio LEONE, itala reĝisoro
- 1933 : Maxie WANDER, verkistino
- 1956 : Mel GIBSON, usona aktoro kaj reĝisoro
Mortoj
- 1975 : Robert NEUMANN, verkisto
- 1988 : Rose AUSLÄNDER, poetino
- 1898 : Therese GIEHSE, germana aktorino
- 1950 : Emil JANNINGS, aktoro
Specialaj tagoj kaj festoj
-
Tagoj de semajno
La 3-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 | | |