Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1934

1934

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1934 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1934 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 26-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo.
- Publikiĝis originala verko "Kantoj de Amo kaj Sopiro" de Miĥalski.
- Alcindo BRITO eklernis Esperanton.
- Jaroslav MAŘÍK pasis de Esperantido al Esperanto.
- En la 20-a de majo ĝis 24-a de majo okazis en Vieno Internacia Konferenco: Esperanto en la Lernejon kal la Praktikon, pro iniciato de Rudolf Michael FREY.
- Fino de usona rego de Haitio.
- Kroniko.

Naskiĝoj


- Gersi Alfredo BAYS
- Mikaelo TERNAVSKI
- Zdenko KŘIMSKÝ
- 9-a de marto : Jurij GAGARIN, rusa astronaŭto
- 24-a de aprilo : Usono : Shirley MACLAINE, usona aktorino kaj dancistrino
- 13-a de majo : Adolf MUSCHG, svisa verkisto
- 6-a de junio : Alberto la 2-a, sesa Reĝo de la Belgoj
- 13-a de julio : Wole SOYINKA, niĝeria verkisto
- 20-a de septembro : Sophia LOREN, itala aktorino
- 28-a de septembro : Brigitte BARDOT, franca aktorino
- 26-a de oktobro : Ulrich PLENZDORF, germana verkisto
- en svislanda ubo Thun : Jean ZIEGLER svisa docento, verkisto, deputito kaj alimondisma aktivulo.

Mortoj


- 1-a de januaro : Jakob WASSERMANN, germana verkisto
- 15-a de januaro : Hermann BAHR
- 15-a de februaro : Hjalmar Johannes RUNEBERG
- 17-a de februaro : Alberto la 1-a, tria reĝo de la belgoj
- 23-a de februaro : Edward ELGAR, angla komponisto
- 4-a de julio : Marie CURIE, pola-franca natursciencistino
- 10-a11-a de julio : Erich MÜHSAM, germana verkisto
- 17-a de novembro : Joachim RINGELNATZ, germana verkisto
- Usono : Pensilvanio : Louise Adeline WEITZEL, usona verkistino
- Emilie SUCHARDOVÁ ----
1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1934年 ko:1934년 ms:1934 simple:1934 th:พ.ศ. 2477

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Jarcentoj

Historio > Jarcentoj ---- Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj. La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000. La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo. Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo: Kategorio:Tempo ja:年表 simple:Century

Normala jaro komenciĝanta lunde

Normala jaro komenciĝanta lunde. Ĉi tiaj jaroj estas (laŭ gregoria kalendaro): 1590 1601 1607 1618 1629 1635 1646 1657 1663 1674 1685 1691 1703 1714 1725 1731 1742 1753 1759 1770 1781 1787 1798 1810 1821 1827 1838 1849 1855 1866 1877 1883 1894 1900 1906 1917 1923 1934 1945 1951 1962 1973 1979 1990 2001 2007 2018 2029 2035 2046 2057 2063 2074 2085 2091 2103 2114 2125 2131 2142 2153 2159 2170 2181 2187 2198 Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je lundo Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je dimanĉo kategorio:Kalendaro

Universala Kongreso de Esperanto

Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto ---- Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA. UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado. Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato. La kongresoj estas similaj, sed kompreneble varias de jaro al jaro. En UK estas:
- klerigaj programeroj, kiel prelegoj kaj debatoj pri la Kongresa Temo, la Internacia Kongresa Universitato, kaj prelegoj pri la kongresa lando.
- distraj kaj artaj programeroj, kiel la nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, balo, kaj la Belartaj Konkursoj.
- organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj.
- Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco.
- libroservo.
- prezentaĵoj de movadaj aktivaĵoj en ĉiuj sferoj de la vivo. La UK celas esti revuo de la Esperanto-movado en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj. Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK). La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer. En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe.

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj

Eksteraj Ligiloj

[http://www.uea.org/kongresoj/index.html Informoj] de UEA pri la UK-oj

Literaturo


- Ziko Marcus SIKOSEK: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, UEA: Rotterdam 2005, 217 p. Kategorio:Esperanto-movado
-


Kantoj de Amo kaj Sopiro

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K Kantoj de Amo kaj Sopiro De Eŭgeno MIĤALSKI. 1934, 48 p. "La kajero entenas poemojn el la jaroj 1917 kaj 1918. . . La poemoj estas ne seninteresaj provoj de poeta studtempo." (G. Karezag, "Lingvo, Libro", 1934, 30 P.)

Jaroslav MAŘÍK

Esperanta Kulturo - Ĉeĥio - Jaroslav Mařík < Ĉeĥaj esperantistoj Jaroslav MAŘÍK ((naskiĝis la 22-an de decembro 1913 - mortis la 5-an de majo 1997) estis ĉeĥa esperantisto, honora membro de UEA. Post Esperantidon (1929), li ellernis aŭtodidakte Esperanton (1934), estis en Ĉeĥio estro de la Gazetara Servo, kasisto de Radio-komisiono, membro de la Lingva komisiono, membro de Vortara sekcio, ĉefdelegito de la E-junularo, redaktanto de la junulara bulteno Tagiĝo, instruanto kaj ekzamenanto en someraj E-tendaroj, komitatano de AEĈSR, komitata-no de UEA (1950-51), profesia redakciano de la ĉiutagaj E-elsendoj de Radio-Praha (tradukisto, parolisto, komentisto pri E-movado kaj sporto), aktiva partoprenanto en artprogramoj de la Verda Stacio. Post likvido de AEĈSR kaj EK Praha li funkciis kiel gvidanto de la interes-rondeto "Esperantista Klubo en Praho" (rezigno en 1962 pro netolereblaj ĝenadoj flanke de la sekreta ŝtata polico). En 1968-1969 li prezidis la Preparkomitaton de Ĉeĥa E-Asocio kaj en tiu funkcio li en la 27-a de januaro 1969 "solene" transprenis en la ministerio de internaj-aferoj la permeson (aprobitan statuton) por lanĉi ĈEA. Kiel estrarano de ĈEA li poste laboris ĝis 1977. Inter la esperantistoj konata kiel "marŝanta enciklopedio pri la movado". Aŭtoro aŭ kunaŭtoro de multaj verkoj: Resuma historio de la Esperanto-Movado (1955, por SET), Skizo pri la Esperanto-historio de Ĉeĥoslovakio (por "Esperanto en perspektivo" de Ivo LAPENNA), Kiu kiam? (1987, memorkalendaro, ĉs. parto), aŭtore kunlaboris kaj kompletigis la Historion de la Esperanto-Movado en Ĉeĥoslovakio de S. Kamaryt (1983); preparis Aldonon de novaj terminoj por la "Gran-da vortaro Ĉeĥa-Esperanta" de fratoj Filip (1949) kaj esperantigis la Fremdlingvan korespondadon por filatelistoj (1962) de d-ro P. Kucharský kaj komercan terminaron Alilandano antaŭ vendotablo de Z. Hubka. Male en la ĉeĥan lingvon li tradukis la Armean terminaron de E. D. Durant (1948) kaj Suplementon de Plena Vortaro de G. Waringhien (1959, en manuskripto). Lingve li kunlaboris ĉe Esperanta-ĉeĥa kaj ĉeĥa-esperanta poŝvortaro de R. Hromada; laŭ mendo de institucioj J. Mařík tradukis la verkojn Konstitucio de Ĉeĥoslovaka Respubliko (1948), Lerneja reformo de Ĉeĥoslovakio (1949, 1950), Ĉeĥoslovakio en nombroj (1959, 1962), Agad-programo de K.P.Ĉ (1968). En la ĉeĥan li tradukis Homlupon de la estono A. Gailit (1936). Ni ne devas forgesi lian partoprenon en preparo de libroj Praha-gvidlibro (1961) kaj Poŝatlaso de la mondo, kontribuadon al multaj gazetoj Esperantaj kaj ĉeĥaj, kolektadon de materialoj (ekz. pri Francisko Valdomiro LORENZ, biografioj de elstaraj esperantistoj) reviziadon de verkoj kaj tradukoj (lastatempe manuskripton pri Komenio). Li estis la plej aktiva kontribuanto al Starto.

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

24-a de majo

Historio > Tagoj > la 24-a de majo ---- La 24-a de majo estas la 144-a tago de la jaro (la 145-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 221 tagoj restas. Je la 24-a de majo okazis, interalie:

Eventoj


- 1844 : Unua mesaĝo sendita per Morsa kodo.
- 1993 : Eritreo sendependiĝis

Naskiĝoj


- 15 : CALIGULA (antaŭe Gaius Julius Caesar Germanicus)
- 1544 : William GILBERT
- 1686 : Gabriel Daniel FAHRENHEIT
- 1743 : Jean-Paul MARAT
- 1753 : Oliver CROMWELL
- 1810 : Abraham GEIGER
- 1819 : Reĝino Viktorino de Britio
- 1831 : Richard HOFFMAN
- 1850 : Rosa JUNEK
- 1854 : Louis MOUNTBATTEN
- 1870 : Jan Christian SMUTS
- 1891 : William F. ALBRIGHT
- 1903 : Aram KATCHATURIAN
- 1904 : George FORMBY, brita muzikisto
- 1905 : Miĥail ŜOLOĤOV, sovetia verkisto, Nobelpremiito (1965)
- 1914 : Lilli PALMER
- 1932 : Arnold WESKER, brita dramisto
- 1941 : Bob DYLAN, usona kantisto (Robert Allen Zimmerman)
- 1957 : Francisko Valdomiro LORENZ

Mortoj


- 1144 : PETRONELLA
- 1543 : Nikolao KOPERNIKO, pola astronomo
- 1792 : Jakob Michael Reinhold LENZ
- 1848 : Annette VON DROSTE-HÜLSHOFF
- 1914 : Martin PACKNESS
- 1959 : John Foster DULLES
- 1974 : Duke ELLINGTON
- 1995 : Harold WILSON, brita ĉefministro

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ :
- 23-a de majo | 25-a de majo
- 24-a de aprilo | 24-a de junio
- Historio - Tagoj. ja:5月24日 ko:5월 24일 simple:May 24 th:24 พฤษภาคม

Rudolf Michael FREY

EdE-F - aŭstraj Rudolf Michael FREY (frej), aŭstriano, kalkulkonsilanto de la magistrato en Vieno. Naskiĝis en la 1-a de februaro 1885 en Vieno. Konatiĝis kun Esperanto per L. Siedi pro tia Esperanta insigno dum febr. 1919. Fondita de li: Tramvojista Esperanto-Unuiĝo de Vieno, 1922, Austria Esperantista Pacifista Societo, 1924, Esperanto-Organizo de la Ofichavantoj de Vieno, 1925. Faris en 1931 (15 febr.-26 marto) propagandvojaĝajn lumbildon kaj filmon "por Aŭstrio" tra Svedlando, Norvegujo kaj Danlando kun subteno de oficialaj instancoj de Aŭstrujo kaj de la nordaj landoj kaj sekve de tio en Vieno multajn paroladojn per lumbildoj kaj filmoj pri la skandinavaj landoj kun speciala propaganda por Esperanto. Iniciatinto de la Esperanta Internacia Konferenco: Esperanto en la Lernejon kal la Praktikon, Vieno, majo 1934.

Haitio

Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Hispanjolo > Haitio < Nordameriko ---- Dosiero:ht.gif Lando ĉe Kariba Maro, okcidenta parto de Hispanjolo (la orienta parto estas Domingo). Listo de urboj de Haitio Kategorio:Haitio ja:ハイチ ko:아이티 ms:Haiti simple:Haiti zh-min-nan:Haiti

Gersi Alfredo BAYS

Gersi Alfredo BAYS /ĵer'si al'fredo ba'i/ (naskiĝis en 1934) estas brazila esperantisto. Li eklernis Esperanton en 1947. Li estas eldonisto de la literatura revuo Fonto kaj eldonejo Fonto en Chapecó, suda Brazilo. Li verkis la originalan romanon "La Profeto el Pedras" krom rakontojn kaj artikolojn. Li estas ano de Akademio de Esperanto ekde 2004. BAYS, Gersi Alfredo BAYS, Gersi Alfredo

Zdenko KŘIMSKÝ

Ĉeĥaj esperantistoj Zdenko KŘIMSKÝ (naskiĝis 1934 - mortis la 22-an de julio 1999 65-jara, en Mělník, Ĉeĥio) estis ĉeĥa esperantisto, eksa sekretario de ĈEA (1973-1985) kaj komitatano de UEA (1980-1986), poste entreprenisto de firmao Interhelpo En Mělník li servis pli frue kiel delegito. Pro lia merito ĈEA akiris siatempe urbocentran oficejon en Prago, kiun li renovigis kaj ekipis (bedaŭrinde nun perdita). Li estis iniciatinto de Sociologia esploro de sintenoj al Esperanto, kies rezulto aperis broŝure (esperantigis J. Vondroušek, 1981)

Jurij GAGARIN

Jurij Alekseeviĉ GAGARIN (cirile Юрий Алексеевич Гагарин) naskiĝis je la 9-a de marto 1934 en Gĵatsk, Rusio. Li famiĝis kiel la unua homo en la kosmo: Je la 12-a de aprilo 1961 li en la kosmoŝipo Vostok unufoje ĉirkaŭiris la Teron. La flugo daŭris 108 minutojn kaj restis lia lasta ekskurso en la kosmon: je la 27-a de marto 1968 Gagarin mortis dum avidadila akcidento. Ekzistas ankaŭ vidpunkto, ke la flugo de Gagarin ne estis plene sukcesa, ĉar li surteriĝis ne ene de la kosmoŝipo. Tamen la paraŝuta surteriĝo de Gagarin estis antaŭplanito: la maniero surteriĝi, do, ne influas la fakton, ke li estis la unua en la apud-Tera orbito.

Renomo

1968 Post la flugo de "Vostok" Gagarin iĝis la plej fama homo sur la Tero. Pri li artikolis ĉiuj ĵurnaloj de la mondo. Li ricevis ordenojn, diplomojn kaj aliajn honor-signojn de multaj registaroj en Eŭropo, Azio, Afriko, Suda kaj Norda Ameriko. Kun misio de paco kaj amikeco Gagarin vizitis multajn landojn. Gagarin estis elektita honora urbano de la sekvaj urboj: Kaluga, Novoĉerkassk, Sumgait, Smolensk, Vinnica, Sevastopol, Saratov (Sovet-Unio); Sofia, Pernik, Plovdiv (Bulgario), Atenoj (Grekio), Famagusta, Limasol (Cipro); St. Denis (Francio), Trenčianské Teplice (la eksa Ĉeĥoslovakio, nun Slovakio). Li ankaŭ ricevis orajn ŝlosilojn de la urbaj pordegoj en Kairo kaj Aleksandrio (Egipto).

Ekstera Ligilo

[http://kosmonauxtiko.narod.ru/Personoj/Kosmonauxtoj/Jurij_Gagarin.htm Detala biografio] GAGARIN JURIJ GAGARIN JURIJ ja:ユーリイ・ガガーリン ko:유리 가가린 th:ยูริ กาการิน

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Shirley MACLAINE

Kino > Aktoroj > Shirley MACLAINE ---- Shirley MACLAINE (
- la 24an de aprilo 1934 en Richmond, Virginio) estas usona aktorino kaj dancistino, ankaŭ reĝisorino. Ŝi komencis sian karieron kiel kantistino kaj dancistino en la Broadway-Teatro. En 1956 ŝi ricevis sian unuan filmrolon en la Hitchcock-filmo The Trouble with Harry. Shirley MacLaine, kiu komence reprezentis la rolskemon de infaneca naivulino, en siaj pli malfruaj filmoj pli kaj pli transiris al karakteraj roloj. Ekde la 1970-aj jaroj ŝi ankaŭ verkas kaj engaĝiĝas por politikaj celoj. Ŝi estas la fratino de la aktoro Warren BEATTY. Famaj filmoj:
- The Trouble with Harry (Usono, 1956)
- Around the World in 80 Days (Usono, 1956)
- Ask any Girl (Usono, 1959)
- The Apartment (Usono, 1960)
- Irma la Douce (Usono, 1963)
- Two Mules for Sister Sara (Usono, 1969)
- A change of Seasons (Usono, 1980)
- Terms of Endearment (Usono, 1983)
- Steel Magnolias (Usono, 1989)
- Postcards from the Edge (Usono, 1990) Premioj:
- Oskaro por la ĉefrolo en Terms of Endearment (1984) ja:シャーリー・マクレーン

13-a de majo

Historio > Tagoj > la 13-a de majo ---- La 13-a de majo estas la 133-a tago de la jaro (la 134-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 232 tagoj restas. Je la 13-a de majo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1717 : Maria Teresia
- 1767 : Johano la 6-a de Portugalio
- 1842 : Arthur SULLIVAN, komponisto de operetoj kun William GILBERT
- 1849 : Elisabeth D`ESPÉRANCE
- 1882 : Georges BRAQUE, pentristo
- 1907 : Daphne DU MAURIER
- 1913 : Gil EVANS, Usono, ĵazmuzikisto
- 1914 : Joe LEWIS, boksisto
- 1934 : Adolf MUSCHG, verkisto kaj literatursciencisto
- 1941 : Senta BERGER
- 1950 : Stevie WONDER, usona muzikisto

Mortoj


- 1961 : Gary COOPER, Usono
- 2005 : Eddie BARCLAY

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:5月13日 ko:5월 13일 simple:May 13 th:13 พฤษภาคม

6-a de junio

---- Historio > Tagoj > la 6-a de junio ---- La 6-a de junio estas la 157-a tago de la jaro (la 158-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 208 tagoj restas. Je la 6-a de junio okazis, interalie:

Eventoj


- 1683 : Oksfordo : Muzeo Ashmolean malfermiĝis
- 1809 : Svedio enkondukis la konstitucion de 1809
- 1976 : Tumultoj ĉe Soweto en Sud-Afriko

Naskiĝoj


- 1599 : Diego VELÁZQUEZ, pentristo
- 1606 : Pierre CORNEILLE
- 1799 : Aleksander PUŜKIN, poeto
- 1850 : Karl Ferdinand BRAUN, fizikisto, nobelpremiita pro fiziko 1909
- 1868 : Robert Falcon SCOTT, esploristo
- 1875 : Thomas MANN, germana verkisto, nobelpremiita pro literature en 1929
- 1879 : Artur DEGEN
- 1934 : Alberto la 2-a, sesa kaj nuna reĝo de la belgoj
- 1939 : Louis ANDRIESSEN, nederlanda komponisto
- 1956 : Bjorn BORG, sportisto (teniso)

Mortoj


- 1831 : Jeremy BENTHAM, filozofo
- 1843 : Friedrich HÖLDERLIN, germana verkisto
- 1891 : Sir John A. MACDONALD, la unua ĉefministro de Kanado
- 1946 : Gerhart HAUPTMANN
- 1961 : Carl Gustav JUNG, psikologo
- 1968 : Robert F. KENNEDY, usona senatano kaj prokuro
- 1983 : Hans LEIP
- 1987 : ISAMU Yamaga
- 2005 : Anne BANCROFT

Specialaj tagoj kaj festoj


- Nacia tago de Svedio ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:6月6日 ko:6월 6일 simple:June 6 th:6 มิถุนายน

Alberto la 2-a (Belgio)

right Albert la 2-a, (Alberto Felikso Humberto Teodoro Kristiano Eŭgeno Mario, naskiĝis la 6-an de junio 1934), frato de Baldueno la 1-a kaj edzo de la reĝino Paola, estas la 6-a Reĝo de la Belgoj ekde 1993. Flandre oni nomis lin Albert [ALbert], france Albert [alBER]. Pro la du- aŭ trilingveco de la lando tiu ĉi artikolo indikas liajn antaŭnomojn en internacia formo. Alberto estas la dua filo de Leopoldo la 3-a kaj reĝino Astrid. Li je la 2-a de julio 1959 edziĝis kun la itala princino Paola Ruffo di Calabria kaj havas kun ŝi tri gefilojn (Filip, Astrid, Laurent). Krome li estas, kiel li konfirmis, patro de Delphine Boël, filino de Sybille de Selys-Longchamps. Li iĝis reĝo je la 9-a de aŭgusto 1993 post la morto de sia frato Baldueno, kies verkon kaj personecon li evidente admiras. Tiutempe ankoraŭ vivis lia pliaĝa fratino Jozefino-Ĉarloto, sed la nuna belgia leĝo, kiu permesas al virinoj la reĝan sukcedon, ankoraŭ ne validis pri ŝi. Ĝis antaŭ nelonge Alberto entuziasmis pri motorveturado kaj fieris pri sia motorciklo de marko Harley-Davidson. Nur post kor-operacio en 2000 li tre reduktis siajn veturadojn.

Ekstera ligo

[http://www.monarchie.be Oficiala retejo de la belga monarkio] (france, nederlande, germane, angle) Kategorio:Belgaj reĝoj Kategorio:Naskoj de 1934 ja:アルベール2世 (ベルギー王)

Listo de belgaj reĝoj

Tiu listo estas listo de Reĝoj de la Belgoj, ekde 1830, dato de la fondo de la nuntempa belga ŝtato. Kategorio:Belgio ja:ベルギーの国王

13-a de julio

Historio > Tagoj > la 13-a de julio ---- La 13-a de julio estas la 194-a tago de la jaro (la 195-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 171 tagoj restas. Je la 13-a de julio okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- -100 : Cezaro (aŭ 12-a de julio)
- 1608 : Ferdinando la 3-a
- 1773 : Wilhelm Heinrich WACKENRODER, verkisto
- 1934 : Wole SOYINKA, verkisto
- 1934 : Aleksei YELISEYEV, kosmonaŭto

Mortoj


- 1951 : Arnold SCHOENBERG, komponisto
- 1954 : Frida KAHLO, pentristino
- 1970 : Arthur MILLER, verkisto
- 1981 : André SCHILD

Specialaj tagoj kaj festoj


- Mongolio : Naadam ferio, 3-a tago
- Internacia Festotago de Rokmuziko. ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:7月13日 ko:7월 13일 simple:July 13 th:13 กรกฎาคม

Wole SOYINKA

Literaturo > Anglalingva Literaturo > Wole SOYINKA < Angla Lingvo ---- La niĝeria verkisto Wole SOYINKA naskiĝis je la 13-a de julio 1934 en Abeokuta. Plurajn jarojn de sia vivo Wole Soyinka pasigis eksterlande: parte libervole por studi kaj labori (ekz. en Britio), sed parte ankaŭ, ĉar la regantoj en lia patrujo persekutis la politike ege aktivan kaj kritikeman verkiston, kiu pro siaj konvinkoj ankaŭ plurajn jarojn (1965 kaj 1967-1969) pasigis en malliberejo. Gajninte en la jaro 1986 la Premion Nobel de Literaturo, li intertempe apartenas al la plej famaj reprezentantoj de la afrika literaturo. Famaj verkoj:
- A dance of the forests (teatraĵo, 1963)
- The lion and the jewel (komedio, 1963)
- The interpreters (romano, 1965)
- Idanre, and other poems (poemoj, 1967)
- Madmen and specialists (tragedio, 1971)
- A shuttle in the crypt (poemoj, 1972)
- Season of anomy (romano, 1973)
- Death and the King's horseman (dramo, 1976)
- Ak頭 the years of childhood (membiografio, 1981) SOYINKA WOLE ja:ウォーレ・ショインカ

20-a de septembro

---- Historio > Tagoj > la 20-a de septembro ---- La 20-a de septembro estas la 263-a tago de la jaro (la 264-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 102 tagoj restas. Je la 20-a de septembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1814 : Usono: Maryland: Francis SCOTT KEY verkas The Star Spangled Banner, nacia himno de Usono
- 2004 : Vikipedio pasis 1 miliono da artikoloj.

Naskiĝoj


- 1878 : Upton SINCLAIR
- 1900 : CASTELLO BRANCO
- 1920 : Hanns CIBULKA
- 1934 : Sophia LOREN

Mortoj


- 1863 : Jacob GRIMM
- 1894 : Heinrich HOFFMANN
- 1898 : Theodor FONTANE
- 1917 : Emile BOIRAC
- 2005 : Simon WIESENTHAL

Specialaj tagoj kaj festoj

---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:9月20日 ko:9월 20일 simple:September 20 th:20 กันยายน

Sophia Loren

Kino > Aktoroj > Sophia Loren ---- Sophia Loren [sofia loREN], aŭ realnome: Sofia Villani Scicolone (naskiĝis la 20-an de septembron 1934 en Romo), estas itala aktorino. Malkovrita en beleckonkursoj, ŝi – subtenate de sia onta edzo, la produktoro Carlo PONTI - rapide evoluiĝis al unu el la plej popularaj filmaktorinoj de Italio. Fine de la 1950-aj jaroj ŝi elprovis sin ankaŭ en Hollywood; filmpartneroj estis i.a. Cary GRANT kaj Frank SINATRA. En la jaro 1961 Sophia Loren gajnis Oskaron pro sia ĉefrolo en la filmo La ciociara kaj 30 jarojn poste ŝi ricevis honoroskaron pro sia vivoverko.

Listo de filmoj


- Peccato che sia una canaglia (Italio, 1955)
- House Boat (Usono, 1958)
- La ciociara (Italio/Francio, 1960)
- Boccaccio 70 (Italio/Francio, 1962)
- Arabesque (Usono, 1966)
- A Countess from Hong Kong (Britio, 1967)
- Una giornata particolare (Italio/Kanado, 1977)
- Pret-a-Porter (Usono, 1995) Eksteraj ligoj
- [http://www.fotopalmas.com/_indici/RM02802.htm Fotoj de Sophia Loren] Loren, Sophia Loren, Sophia ja:ソフィア・ローレン

Brigitte BARDOT

Kino > Aktoroj > Brigitte BARDOT ---- Brigitte BARDOT [briĴIT barDO] (naskiĝis la 28an de septembro 1934 en Parizo) estas franca aktorino. Post kariero kiel fotomodelo, la reĝisoro (kaj ŝia dumtempa edzo) Roger VADIM malkovris ŝin por la kino. Kvankam ŝi ĉefe restas en la memoro de la publiko kiel sekssimbolo, ŝi ankaŭ havis okazojn por montri sian talenton por karakteraj roloj: ekz. en la filmoj Vie privée kaj Viva Maria! (ambaŭ de Louis MALLE). En la jaro 1973 la Brigitte Bardot retiriĝis el la kinolaboro, por dediĉi sin al la bestprotektado.

Listo de filmoj:


- Les grandes manoeuvres (Francio/Italio, 1955)
- Et Dieu créa la femme (Francio, 1956)
- En cas de malheur (Francio/Italio, 1958)
- La vérité (Francio/Italio, 1960)
- Vie privée (Francio/Italio, 1961)
- Le mépris (Francio/Italio, 1963)
- Viva Maria! (Francio/Italio, 1965)

External links


- [http://www.gainsbourg.org/vrsn3/html/zooms/brigittebardot/index.html A Tribute to Gainsbourg, zoom sur Brigitte Bardot] BARDOT, BRIGITTE ja:ブリジット・バルドー

26-a de oktobro

Historio > Tagoj > la 26-a de oktobro ---- La 26-a de oktobro estas la 299-a tago de la jaro (la 300-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 66 tagoj restas. Je la 26-a de oktobro okazis, interalie:

Eventoj


- 1984 : Usono: "Bebo Fae" ricevis transplantitan koron de paviano.
- 1896 : unua katolika diservo kun Esperantaj kantoj.

Naskiĝoj


- 1685 : Domenico SCARLATTI
- 1881 : Emile GASSE
- 1897 : Jakobo ŜAPIRO
- 1934 : Ulrich PLENZDORF, Germanio

Mortoj


- 1890 : Carlo COLLODI, Italio

Specialaj tagoj kaj festoj


- Aŭstrio: Nacia Tago ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:10月26日 ko:10월 26일 simple:October 26 th:26 ตุลาคม

Ulrich PLENZDORF

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Ulrich PLENZDORF < Germana Lingvo ---- Ulrich PLENZDORF (naskiĝis la 26-an de oktobro, 1934) estas germana verkisto, dramaturgo kaj scenaristo. Ulrich Plenzdorf naskiĝis en Orienta Berlino. Li (en Orienta kaj Okcidenta Germanio) famiĝis pro la socikritika teatraĵo Die neuen Leiden des jungen W., kiu laŭ la ekzemplo de la Goethe-verko Die Leiden des jungen Werthers (1774) priskribas la senfruktan provon de junulo, eskapi el sia filistreca medio. Uzante la ĵargonon de la orientgermana junularo de la 1970-aj jaroj, la verko ankaŭ tre bone respegulas la vivon en tiu ĉi tempo.

Listo de verkoj


- Die neuen Leiden des jungen W. (teatraĵo, 1972)
- Die Legende von Paul und Paula (filmscenaro, 1973)
- Kein runter, kein fern (rakonto, 1978)
- Legende vom Glück ohne Ende (romano, 1979)
- Vater Mutter Mörderkind (1993/94, televidaĵo kaj teatraĵo)

Thun

Geografio > Svisio > Berno ----

Famaj naskituloj de la urbo


- Jean ZIEGLER (kiu multe parolis pri siaj avoj kaj sia urbo en libro Le bonheur d'être suisse
- Drs. P

Willem Joost Deetman

: Wim Deetman

Prague hotels Gry Kabarety Dorota Rabczewska sylwester










































:: RELATED NEWS ::
Judeţul Saare
Saare este un judeţ în Estonia.

Oraşe


- Kuressaare

Comune


- Kaarma
- Kihelkonna
- Kärla
- Laimjala
- Leisi
- Lümanda
- Mu
Judeţul Tartu
Tartu este un judeţ în Estonia.

Oraşe


- Elva
- Kallaste
- Tartu

Comune


- Alatskivi
- Haaslava
- Kambja
- Konguta
- Laeva
-
Judeţul Valga
Valga este un judeţ în Estonia.

Oraşe


- Otepää
- Tõrva
- Valga

Comune


- Helme
- Hummuli
- Karula
- Palupera
- Puka

Judeţul Viljandi
Viljandi este un judeţ în Estonia.

Oraşe


- Mõisaküla
- Suure-Jaani
- Viljandi
- Võhma

Comune


- Abja
- Halliste
- Karksi
-
Judeţul Võru
Võru este un judeţ în Estonia.

Oraşe


- Võru

Comune


- Antsla
- Haanja
- Lasva
- Meremäe
- Misso
- Mõniste
- Rõuge <
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org