:: wikimiki.org ::
| 1936 |
1936Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1936
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1936 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 28-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno
- 18-a de septembro Skismo de UEA per la fondo de Internacia Esperanto-Ligo en Londono.
- Hans Hermann KÜRSTEINER ĉefdeledito de Svisio
- Eklernis Esperanton: Vladimír MOHAPL
- Malpermeso de agado por Esperanto en Germanio.
- Rapidvortoj refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio.
- Eko de la Hispana Enlanda Milito.
- Carl VON OSSIETZKY liberigita.
Naskiĝoj
- DEGUĈI Kjotaro
- 17-a de majo : Usono : Dennis HOPPER
- 17-a de junio : Ken LOACH
- 15-a de novembro : Wolf BIERMANN
Mortoj
- Josef EISELT
- 18-a de januaro : Britio : Rudyard KIPLING
- 11-a de junio : Robert Erwin HOWARD
- 12-a de junio : Karl KRAUS
- 18-a de junio : Maksim GORKIJ
- 15-a de aŭgusto : Italio : Grazia DELEDDA
- 19-a de aŭgusto : Hispanio : Federico GARCIA LORCA
- 10-a de decembro : Italio : Luigi PIRANDELLO
----
1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1936年
ko:1936년
simple:1936
th:พ.ศ. 2479
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
JarcentojHistorio > Jarcentoj
----
Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj.
La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000.
La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo.
Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo:
Kategorio:Tempo
ja:年表
simple:Century
20-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jaroj:
ja:20世紀
ko:20세기
simple:20th century
Universala Kongreso de EsperantoEsperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto
----
Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA.
UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.
Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato.
La kongresoj estas similaj, sed kompreneble varias de jaro al jaro. En UK estas:
- klerigaj programeroj, kiel prelegoj kaj debatoj pri la Kongresa Temo, la Internacia Kongresa Universitato, kaj prelegoj pri la kongresa lando.
- distraj kaj artaj programeroj, kiel la nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, balo, kaj la Belartaj Konkursoj.
- organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj.
- Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco.
- libroservo.
- prezentaĵoj de movadaj aktivaĵoj en ĉiuj sferoj de la vivo.
La UK celas esti revuo de la Esperanto-movado en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj.
Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK).
La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer.
En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe.
Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj
Eksteraj Ligiloj
[http://www.uea.org/kongresoj/index.html Informoj] de UEA pri la UK-oj
Literaturo
- Ziko Marcus SIKOSEK: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, UEA: Rotterdam 2005, 217 p.
Kategorio:Esperanto-movado -
Vieno:Ĉi tiu artikolo temas la Aŭstrian urbon. Por aliaj signifoj, vidu Vieno (apartigilo).
----
Geografio > Eŭropo > Aŭstrio > Vieno
----
Vieno (germane Wien) estas la ĉefurbo kaj Federacia Lando de la respubliko Aŭstrio.
Vieno troviĝas apud ambaŭ bordoj de la Danubo, 40 km for de la limo al Slovakio kaj la slovaka ĉefurbo Bratislavo, kaj apud la rivero Vieno. Ekkonilo de Vieno estas la Stefana Katedralo, sidejo de la ĉefepiskopo de Vieno.
Vieno estas la sidejo de diversaj internaciaj organizaĵoj kiel la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL) kaj la Internacia Atomenergia Agentejo (IAEA). Vieno estas la tria UNO-urbo. La urbocentro de Vieno estas rigardata kiel Monda Kulturheredaĵo de Unesko.
Vieno konsistas el 23 distriktoj (vidu Vienaj Urbodistriktoj).
Vieno akceptis kvar Universalajn Kongresojn de Esperanto en 1924, 1936, 1970 kaj 1992.
Esperantistaj Gravuloj
Vieno estas naskiĝurbo de Rudolf Michael FREY kaj Alfred SCHAUHUBER.
Vieno estis hejmurbo de Theodor FUCHS, Albert MAIR kaj Siegfried LEDERER.
Muziko
En muzikhistorio, Vieno estas ligita al du grupoj de gravegaj komponistoj verkantaj tie, nome la 1-a (Joseph HAYDN, Wolfgang Amadeus MOZART, Ludwig van BEETHOVEN) kaj 2-a Vienaj ŝkoloj (Arnold SCHOENBERG, Alban BERG, Anton WEBERN). Aliaj gravaj Vienaj komponistoj estas ekz-e Franz SCHUBERT, kaj Johann kaj Josef STRAUSS.
Vidindaĵoj kaj gravaj konstruaĵoj:
- Prater
- katedralo sankta Stefano
- Hofburg
- Palaco Schönbrunn
- Internacia Esperanto-Muzeo
Internacia Esperanto-Muzeo
----
EdE-W
Wien. (Vieno). Ĉefurbo de Aŭstrujo; 1,866.000 loĝantoj. 16-a UK 6-14 aŭg 1924 kun 3 100 partoprenantoj el 40 landoj. Decidoj pri la kongresa regularo, lingva disciplino, rezolucio pri neŭtraleco. Poste: multjara batalado por pagi la gravan deficiton. - 5-a kongreso de SAT 11-15 aŭg. 1925 kun ĉ. 150 partoprenantoj el 7 landoj. Decido, ke SAT restos supertendenca. Malaprobo pri futurismaj lingvaj eksperimento. - Antaŭkongreso 7 jul. 2 aŭg. 1929 kun la plimulto de la partoprenantoj de la 21-a UK, kun parolado de la ŝtatprezidanto Miklas okaze de la inaŭguro de la Int. E-Muzeo, fondita en 1928. - Int konferenco „E en la lernejon kaj praktikon“, 20-24 majo 1934. [http://www.presse.tk/ Source: Press]
En Vieno naskiĝis
- Rolf WANKA
el Monato (gazeto) (2003/11, p.10)
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto W
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:urboj de Aŭstrio
Kategorio:Monda Kulturheredaĵo de UNESKO
ja:ウィーン
ko:빈
simple:Vienna
18-a de septembro----
Historio > Tagoj > la 18-a de septembro
----
La 18-a de septembro estas la 261-a tago de la jaro (la 262-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 104 tagoj restas.
Je la 18-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1936: fondita Internacia Esperanto-Ligo
Naskiĝoj
- 1786 : Justinus KERNER
- 1892 : Albin Henning HALLDOR
- 1893 : Fuĵisaŭa Ĉikao
- 1905 : Greta GARBO, Svedio
- 1949 : Mo MOWLAM, (Marjorie "Mo" MOWLAM), brita politikistino
Mortoj
- 1830 : William HAZLITT
- 1970 : Jimi HENDRIX
Specialaj tagoj kaj festoj
- Ĉilio: Nacia tago
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:9月18日
ko:9월 18일
simple:September 18
th:18 กันยายน
SkismoSkismo (de la greka σχισμα, schisma, el la verbo skizein dividi) estas disdividiĝo precipe de homaj organizaĵoj.
Skismoj
- Ĉinio
- Skismo inter Romkatolika Eklezio kaj Ĉina Katolika Asocio.
- Skismo inter maŭismo kaj soveta komunismo.
- Skismo de la romia Imperio en Okcidentan kaj Orientan Imperiojn
- Okcidenta skismo inter papoj de Avinjono kaj papoj de Romo (vidu antipapo).
- Orienta skismo, kiu estigis la Rom-katolikan Eklezion kaj la Ortodoksan Eklezion
- Idoskismo kiu estigis Idon
- Divido de islamo al sunaismo kaj ŝijaismo.
- Reformacio
- Skismo de la 2-a Internacio kiu naskis la 3-an Internacion
- Skismo en la esperanto-movado
- Galikanismo
Vidu ankaŭ Enlanda milito, secesio.
UEAUniversala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 119 landoj (laŭ la Jarlibro de 2001) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Krom individuaj membroj, 95 landaj Esperanto-asocioj aliĝis al UEA. La nuna prezidanto de UEA estas Renato CORSETTI.
La hodiaŭa UEA estas kunfandaĵo de la malnova UEA, fondita la 28-an de aprilo 1908 en Svislando fare de interalie Hector HODLER, kaj de Internacia Esperanto-Ligo, fondita la 18-an de septembro 1936 en Britio. La kunfandiĝo okazis en 1947.
UEA havas Centran Oficejon en Roterdamo, Nederlando. Tie rezidas oficiale ankaŭ TEJO. Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekz. la Serva Centro en Ĝenevo (1947-1960/1980) aŭ la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj.
UEA celas, laŭ la Statuto el 1980:
:a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;
:b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
:c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
:ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
Ĉiujare, UEA organizas la Universalan Kongreson (UK), kiun partoprenas kutime 1500-3000 homoj. UEA eldonas librojn, havas [http://www.uea.org/katalogo/ la plej grandan perpoŝtan Esperanto-libroservon en la mondo] (kun pli ol 4000 libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj), tenas informejon kaj gravan Esperanto-bibliotekon, nome Biblioteko Hector Hodler. UEA tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fako.
UEA eldonas monatan oficialan organon Esperanto kaj manlibron pri la Esperanto-movado Jarlibro.
UEA ĉiujare organizas Belartajn Konkursojn pri diversaj artaĵoj en Esperanto.
UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj. Kelkaj estas "aliĝintaj", simile al landaj asocioj, kaj sendas komitatanon al la UEA-Komitato. La plej multaj havas nur "kunlaboran" kontrakton kun UEA, inter ili ĉiuj "neneŭtralaj" asocioj kiel ekzemple la religiaj.
Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizo por Normigado (ISO). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj laŭokaze ĉe aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA. Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junuloj el la tuta mondo.
Vidu ankaŭ : Ĝeneralaj Direktoroj de UEA, Prezidantoj de UEA, Honoraj membroj de UEA, Honoraj prezidantoj de UEA, Honora patrona komitato, Volontuloj de UEA
Enciklopedio de Esperanto 1933-34 pri UEA
EdE-U
UEA. - Plej grava organizaĵo de E. - Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: „Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj per malgranda maklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.“ La UK decidis „Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu nomo ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E-istaj Agentejoj.“ Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita.
Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n-ro 30 (de la 1-a majo) de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA.
Alia ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA.
Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en ,E' (12 majo 1908) fiksis la celojn: 1. Sub la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvano kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. - 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj. - 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. - Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto.
La unua kunveno de UEA okazis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fakoj ekzistintaj tiam (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdelegitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223.
Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj entenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumentas la fakto, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj.
La eksplodo de la milito trafis UEA en la plej bona stato: solida konduto financa, fido ĝenerala ĉe la E-ista publiko, klaraj gvidlinioj, ĝojiga membrostato. Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito. Tio permesis, ke la Centra Oficejo daŭrigu unue sian kutiman laboron, degeliĝanta al nenio dum la unuaj monatoj kaj nur time repreninta ioman amplekson post januaro 1915. La stabo, konsistinta kun la direktoro el ses personoj, malgrandiĝis je du por poste kreski ĝis ok kaj dek kun la libervolaj helpantoj.
UEA dissendis dum sept. 1914 cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu ĉi informo tradukita en 30 lingvojn aperis en centoj da tagaj gazetoj. Ĝi tekstis: „Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝas surprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la oficejo de UEA, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn en la malamikaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel Perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al UEA, 10. rue de la Bourse, Genève, Svislando. Dum sept. ĝis dec. 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga - pro la laboro kiun postulis la plenumo. Jen la dispartiĝo laŭ fakoj: 1. simpla transsendo; 2. specialaj servoj; 3. monsendo; 4. militistoj; 5. civilkaptitoj; 6. rehejmigado de civiluloj en militregionoj; 7. militkaptitoj kaj rilatoj kun la respektivaj aŭtoritatoj; 8. rilatoj kun ruĝkrucaj organizaĵoj; 9. Ruĝa Kruco, Ĝenevo; 10. variaĵoj. Neforgesindaj estas la servoj, kiujn plenumis la delegitoj Pinagel, Alfred Mahn, Bernhard Luis, Charles Brunet, Schwaiger, f-ino Gérard, prof. Christaller, St. Rudnicki, Szabunlevicz kaj aro da aliaj.
Menciinda detalo en la historio de UEA estas la ĉikanoj. De 1916 la gazeto ,E' estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto. (La gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francujo.) Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaraj landoj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis periodaĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn.
La agado de UEA sur E-ista kampo estis tiu de ligilo inter la ankoraŭ funkciantaj organizaĵoj en kelkaj neŭtralaj landoj kaj la aktivaj E-istoj. Aperis regule ,E‘ ĉiumonate kun artikoloj pri tutmondaj problemoj. En 1916 aperis jarlibro, kiu enhavis ĉefajn informojn kaj la adresaron de delegitoj. Plie aperis dufoje libreto: „E dum la milito“, kiu enhavis resumon de la stato de la movado. Elokvente parolis pri la sekvoj de la milito la ciferoj. En 1914 la nombro de pagintaj anoj estis 7233, en 1915 estis 2699, en 1918 1958.
Je la 11-a nov. 1918 silentis la kanonoj. Unu post la aliaj alvenis leteroj de revenintaj soldatoj. Per Alvoko al la E-istaro (jan. 1919) subskribita de Hodler kaj E. Stettler, UEA anoncis la reprenon de la laboroj. La malsano de Hodler devigis ŝanĝon en la administra gvidado, kiun akceptis E. Stettler kaj dum marto ankaŭ la Centra Oficejo translokiĝis al Bern. La jaro 1919 estis plene dediĉita rekonstrui la asocion. Je la fino de la jaro UEA kalkulis 3114 anojn. La sumo de poŝtaĵoj ricevitaj kaj senditaj atingis denove 20.000 kontraŭ 8.300 en 1918.
Du gravaj okazintaĵoj distingas la jaron 1920: la morto de la fondinto Hodler kaj la okazigo de l' unua postmilita UK en Hago. Monumenton Hodler ne bezonas, tion li kreis en UEA, en kiu li metis sian tutan koron, amon kaj inteligenton. Bela memoraĵo, kiun li lasis, estis la donaco de kapitalo, kiu devis certigi la ekziston de UEA. Dum la UK la ĉefa laboro de la UEA-kunveno estis la diskuto pri la statuto, kiu estis verkata de Stettler.
La UK en Helsinki en 1922 alportis gravan ŝanĝon: UEA fariĝis kolono de duflanka tutmonda organizaĵo E-ista. Per la kontrakto de Helsinki UEA fordonis certajn laborojn, kiujn ĝi ĝis tiam plenumis. La evoluo de UEA ĝis 1932 iris sian vojon, regule kaj decide. Ĝi ĉefe dediĉis sin al la firmigo de la propra organizaĵo, al la plibonigo de la servoj, al la plidensigo de la delegita reto kaj al la pligrandigo de la membraro.
La membraro de 1919 kreskis ĝis 1927, poste malkreskis.
- 1920: 3894
- 1921: 5570
- 1922: 6253
- 1923: 6332
- 1924: 8205
- 1925: 9424
- 1926: 8687
- 1927: 9100
- 1928: 9095
- 1929: 9113
- 1930: 9062
- 1931: 8835
- 1932: 8619
La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia malsaniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien.
Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlibron 1934 p: 6-16.
Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908-1933, verkita de Georgo Agricola (Jarlibro 1933), kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.
Eksteraj ligoj
[http://www.uea.org La TTT-ejo de UEA]
[http://www.tejo.org La TTT-ejo de TEJO]
----
Se vi anstataŭe volis informojn pri la brita universitato, UEA, vi povas trovi ilin ĉe University of East Anglia.
Kategorio:Esperanto-asocio
Internacia Esperanto-LigoInternacia Esperanto-Ligo estis fondita post alvoko de Louis BASTIEN en la 18-a de septembro 1936. La UEA-Estraro sub gvido de Bastien anoncis en marto/aprilo 1936 la translokigon de la Centra Oficejo de Ĝenevo al Londono, por eviti financan katastrofon kaŭzotan pro la altaj kostoj en Ĝenevo. Sed svisaj esperantistoj per indiko al formala eraro en la decido-proceduro malebligis la translokigon (malgraŭ unua komitata decido kaj voĉdonigo de la delegitoj mankis denova komitata decido, kiu estus kostinta plurajn monatojn da tempo). Provo de Bastien dum kaj post la UK 1936 en Vieno, trovi interkonsenton kun la svisoj, fiaskis, simile provo de J. R. G. Isbrücker en 1937.
Tial Bastien kaj la aliaj Estraranoj de UEA forlasis la Asocion kaj fondis Internacian Esperanto-Ligon, kun sidejo en Britio. Tre baldaŭ preskaŭ ĉiuj membroj kaj aliĝintaj asocioj de UEA transiris al ĝi. Ĉe UEA-Ĝenevo restis nur la svisa kaj la hispana landaj asocioj, krome kelkaj cent membroj. Oni parolis pri Skismo.
Post la dua mondomilito la du asocioj kunfandiĝis sub la malnova nomo UEA, la prezidintoj Hans Kürsteiner kaj Louis Bastien fariĝis Honoraj Prezidantoj de la nova UEA.
UEA-Ĝenevo estis liverinta nur ducent membrojn al la nova asocio. En Ĝenevo restis "Serva Centro" gvidata honorofice de Hans JAKOB.
Vidu ankaŭ : Universala Esperanto-Asocio.
SvisioGeografio > Eŭropo > Svislando
----
right
right
germane Schweiz [ŝvajc]
france Suisse [sŭis]
itale Svizzera [ZVICcera]
romanĉe Svizra [ŜVICra]
svisgermane Schwyz [ŝvi:c]
Svislando aŭ Svisio estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. Germanio estas norda de Svislando, Italio estas suda, Francio estas okcidenta, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno orienta.
- Landkodo: CH (mallongigo de "Confoederatio Helvetica", la latina nomo).
- E-nomo: Svisio, Svisujo, Svislando; Helvetio (historia); Svisa Konfederacio (oficiala).
- Oficiallingvaj nomoj: Schweizerische Eidgenossenschaft (de), Confédération Suisse (fr), Confederazione Svizzera (it), Confederaziun Svizra (rm), Confoederatio Helvetica (latine).
- Etimologio: landa malnova nomo estas Helvetio, kio devenas de helvetaj triboj.
- Areo: 41.300 kv.km.
- Politika sistemo: federacia parlamenta demokratio. La leĝdonan povon en Svislando posedas la Federacia Asembleo (germ. Bundesversammlung, fr. Assemblée Fédérale, it. Assemblea Federale). La asembleo konsistas el la Konsilio de la Ŝtatoj (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj) kaj la Nacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj). La anojn de la Konsilio de la Ŝtatoj nomumas la kantonoj (duo po kantono, unu po duonkantono), la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.
- Ŝtatestro: prezidanto Samuel SCHMID dum 2005.
- Ĉefurbo: Berno (301 mil).
- Urboj: Zuriko (840 mil), Ĝenevo (382 mil), Bazelo (363 mil), Laŭzano (260 mil).
- Administracia divido: 26 kantonoj. (Vd. sube.)
- Loĝantaro: 7.259 mil (2001), inter ili 61,5% germano-svisoj, 17,1% franco-svisoj, 6,4% italoj, 3,4% italo-svisoj, 2,5% germanoj.
- Ŝtatlingvo: germana (63,6%), franca (19,2%), itala (7,6%) kaj romanĉa (0,6%). Aliaj lingvoj: hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%), angla (0,9%). (1990)
- Kredantoj: katolikoj (44,1%), protestantoj (36,6%), nekredantoj (11,7%), islamanoj (4,5%), ortodoksuloj (1,2%), aliaj (1,9%). (2000)
- GNP: totala -305 mlrd $; pokapa - 40.630 $.
- Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, kemiaĵoj, horloĝoj, nutraĵoj, ĉokolado.
- Monunuo: svisa franko (=100 centimoj).
- Organizoj: UNO (2002)
- Historio: en 1648 de Sankta Romia Imperio apartiĝis kelkaj kantonoj, kiuj kreis sendependan ŝtaton. En 1815 Svisio deklaris eternan neŭtralecon kaj partoprenis en neniaj militoj.
- Esperanto-movado
- Esperanto-movado | Apencelo Ekstera ( - ) (AR)
| Herisau |
49.300 |
germ. |
Appenzell-Innerrhoden | Apencelo Interna ( - ) (AI) |
Appenzell |
13.100 |
germ. |
Bazelo Kampara ( - ) (BL) |
Liestal |
225.800 |
germ. |
Bazelo Urba ( - ) (BS) |
Bazelo |
194.300 |
germ. |
| Berno (BE) |
Berno |
925.500 |
germ., fr. |
| Friburgo (FR) |
Friburgo |
194.700 |
fr., germ. |
| Ĝenevo (GE) |
Ĝenevo |
363.600 |
fr. |
| Glarus | Glaruso (GL) |
Glarus |
36.600 |
germ. |
| Grizono (GR) |
Chur |
166.500 |
germ., rom., it. |
| Ĵuraso (JU) |
Delémont |
64.700 |
fr. |
| Lucerno (LU) |
Lucerno |
306.100 |
germ. |
| Neuchâtel | Neŭŝatelo (NE) |
Neuchâtel |
156.200 |
fr. |
Nidwalden | Nidvaldo ( - ) (NW) |
Stans |
31.000 |
germ. |
Obwalden | Obvaldo ( - ) (OW) |
Sarnen |
27.600 |
germ. |
| St. Gallen | Sankt-Galo (SG) |
St. Gallen |
403.900 |
germ. |
| Ŝafhaŭzo (SH) |
Ŝafhaŭzo |
69.800 |
germ. |
| Schwyz | Ŝvico (SZ) |
Schwyz |
103.400 |
germ. |
| Solothurn | Soloturno (SO) |
Solothurn |
219.500 |
germ. |
| Thurgau | Turgovio (TG) |
Frauenfeld |
192.400 |
germ. |
| Tiĉino (TI) |
Bellinzona |
277.200 |
it. |
| Uri | Urio (UR) |
Altdorf |
33.500 |
germ. |
| Valezo (VS) |
Sion/Sitten |
232.600 |
fr., germ. |
| Vaud | Vaŭdo (VD) |
Laŭzano |
550.300 |
fr. |
| Zug | Cugo (ZG) |
Zug |
827.840 |
germ. |
| Zuriko (ZH) |
Zuriko |
1.131.500 |
germ. |
|
- = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden. |
-
als:Schweiz
ja:スイス
ko:스위스
ms:Switzerland
simple:Switzerland
th:ประเทศสวิตเซอร์แลนด์
zh-min-nan:Sūi-se
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí
Vladimír MOHAPLĈeĥaj esperantistoj
Vladimír MOHAPL, d-ro (1919) aktivulo en Olomouc, esperantisto ekde 1936 kiel lernanto de H. Seppik, aktivis kiel klubestro en Olomouc, regiona komisiito, redaktoro de Informilo, membro de revizia kaj kontrola komisiono de ĈEA.
RapidvortojRapidvortoj, aŭ Speedwords, sialingve rapmotz aŭ rap lin rie ([Rap]rapida [Lin]lingva [Rie] stenografio), estas konstruita lingvo farita de anglo Reginald John Garfield DUTTON (1886-1970) ano de Royal Society of Arts ekde 1918. En sia tempo, Rap lin rie havis aprobvortojn de multaj anglaparolantoj.
Miksa lingvo, ĝi celas plejeblan koncizon por rapideco de esprimado. La aŭtoro komencis labori la projekton en 1922, la unua versio (nomita "International Symbolic Script") eldoniĝis en 1935; postaj versioj publikiĝis en 1936, 1943, 1946, kaj 1951. Kiel kelkaj aliaj planlingvoj, ĝi rehavis interesatojn en lastaj jaroj per la Interreto.
Estas nur 493 bazkonceptaj vortoj; la plej oftaj estas unuliteraj, la malpli oftaj duliteraj aŭ triliteraj. Ankaŭ estas afiksoj (unuliteraj) por derivi pliajn vortojn.
Nombroj (1-10): u, dos, tri, qar, fun, ses, sep, otto, nyn, ty.
=Vortareto=
#a: al
#ab: pri
#af: afero
#afm: propraĵo
#al: ĉio
#atu: espero
#au: aŭdi
#ax: demando
#b: sed
#be: antaŭ
#bil: konto
#by: apud, de
#c: ĉi tio
#d: de
#da: doni
#de: tago
#e: esti
#ev: akiri
#f: por
#fa: fari
#fe: feliĉa
#fid: fidela
#fin: trovi
#fir: firma
#g: ili
#go: iri
#gu: bona
#guv: afable
#h: havi
#ha: propa
#i: en
#if: informo
#int: intereso
#ir: ĉi tie
#iz: ĉikune
#j: mi, min
#k: tio; firmao
#ko: veni
#ku: ferma
#l: la
#m: kun
#n: ne
#nov: nova
#nu: nun
#num: nombro
#o: sur; senjoro
#ob: prenis
#or: aŭ
#ord: ordo
#ot: alia
#ov: supre
#p: povi
#pa: pagamento
#pl: bonvole
#pri: prezo
#q: demando
#r: volo; -os
#s: li
#sa: scii
#sen: senti
#so: sekve
#se: semajno
#spe: paroli
#t: ĝi
#tat: estado
#te: tempo
#terl: ŝtato
#u: unu; iu; oni; definita artikolo
#ub: favoro
#ul: iu ajn, iom
#um: iam
#ur: reveno
#up: supren
#uti: materio
#uv: unua
#uvo: lasta
#v: vi
#via: vojo
#vu: vidi
#w: ni
#x: se
#y: estis
#yfa: faris
#z: kiel
#za: kara
#ze: sendi
=Ekzemplo=
Qar dosty & sep an pas wi perz yzes fovi o c terle u nov dem, ygeni i libs, & diwe a l wee k al on e fony eg.
Nu w e usiv i l lamu vavo va, tes xi k dem or ul dem so geni & so diwe p l due.
W e yren o l lamu utva ag d k va. W h ko a diwe u par d k ag z u edi rax ep f cu qi ir yda gi biz k k dem ypi do. T e alge oki & oki k w debi fa c.
B i u la sig, w p n diwe -- w p n disak -- w p n masak -- c plag. L bra onz, bi & bix, qi ylutie ir, h disak t myx ov wi pov vis ad or ado.
Abraham Lincoln
Kvar dudekoj kaj sep jaroj antaŭe, niaj gepatroj fondis en tiu ĉi kontinento novan nacion, konceptita en libereco, kaj dediĉita al la propozicio laŭ kiu ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj.
Nun, ni estas engaĝitaj en granda enlanda milito, kiu testas ĉu tiu nacio, aŭ iu nacio tiel konceptita kaj dediĉita, povas longe daŭri. Ni estas kunvenitaj en granda batalkampo de tiu milito. Ni venis dediĉi parton de tiu kampo kiel fina ripozejo por tiuj kiuj tie ĉi donis sian vivon por ke tiu nacio povas vivi. Estas tute konforma kaj deca ke ni devas fari tion.
Sed, en pli vasta senso, ni ne povas dediĉi, ni ne povas konsekri, ni ne povas sanktigi, tiun lokon. La bravaj homoj, vivaj kaj mortaj, kiuj batalis tie ĉi, jam konsekris ĝin tre super nia malriĉa povo de grandigi aŭ malgrandigi tion.
Abraham LINCOLN
=Bibliografio=
Dutton, Reginald John Garfield
Teach Yourself Dutton Speedwords
Teach Yourself Books, 1951
English Universities Press, 1971 [revised]
Dutton, Reginald John Garfield
Dutton Speedwords Dictionary
London: Dutton Publications, 1951 [4th edition] (64 p.)
- [http://www.geocities.com/Athens/Delphi/2464/ Paĝo pri Speedwords] de Bob PETRY (angle)
kategorio: planlingvoj
simple:Dutton's Speedwords
Reginald John Garfield DUTTONReginald John Garfield DUTTON (8-a de novembro, 1886 - 1970), angla ĵurnalisto. Li verkis rapidan skribsistemon por la angla, "Dutton One-Week Shorthand" (eldonoj 1916, 1919). De 1920 li entuziasmis dum kelka tempo pri Esperanto. Poste li inventis Speedwords, kiu estas kaj rapidskribsistemo kaj internacia helplingvo.
[http://www.geocities.com/Athens/Delphi/2464/rjgdutton.html Biografio de DUTTON] (angle)
Kroniko de la fortikigado de ĈeĥoslovakioĈeĥoslovakio > linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj
----
Tiu ĉi kroniko enhavas eventojn, kiuj estas kunigitaj kun fortikigado en Ĉeĥoslovakio dum la jaroj 1934 - 1938.
1934
Somero de 1934
- 7. 8. de 1934
:Ĉe landaj armeaj komandantejoj Prago kaj Brno fonditaj grupoj pri fortikigado.
- Aŭgusto de 1934
:La unua vizito de grupo de la ĉeĥoslovakaj oficiroj en objektoj de la franca Maginot-linio.
Aŭtuno de 1934
- 21. ĝis 23. 10. de 1934
:Okazis supraĵesploro de la tereno kaj de la estonta fiksita vojdirekto de la fortikaĵoj en Ostrava-regiono.
1935
Vintro de 1934 - 1935
- 15. 2. de 1935
:Esploro de la estonta fortikigsektoro Moravská Ostrava.
- 16. 2. de 1935
:Esploro de la estontaj fortikaĵoj en fiksita vojdirekto Horní Morava kaj Orlice.
- 21., 22. 2. de 1935
:Esploro de la estontaj fortikaĵoj en spaco Dobrošov kaj Stachelberg.
- 20. 3. de 1935
:Fondita konsilantaro por fortikigado kaj direkcio de fortikiglaboroj (DFL), kiu estis agadonta ekde la 1. 4. 1935.
Printempo de 1935
- 7. 4. de 1935
:Alveturo de subkolonelo DRECQUE, de la franca konsilanto por konstruado de la fortikaĵoj. 12. 5. de 1935 alveturis lia helpanto kapitano Marcel FORCEVILLE.
- 12. 4. de 1935
:La definitiva esploro de la fiksita vojdirekto de la estontaj fortikaĵoj en Ostrava-regiono.
- 16. 4. de 1935
:Destinita organizaĵo Direkcio de Fortikiglaboroj (DFL).
- 18. 4. de 1935
:Kreitaj la unuaj du Grupaj Komandantejoj de Pioniraro (GKP) por konstrui la pezajn fortikaĵojn en Ĉeĥoslovakio, kiuj estis transformitaj el la ĝisnunaj fortikiggrupoj.
- 25. 4. de 1935
:Aprobita la fiksita vojdirekto de la pezaj fortikaĵoj en Ostrava-regiono de ĉefstabestro.
- 30. 4. ĝis 11. 5. de 1935
:Vizito de ok ĉeĥoslovakaj oficiroj frunte kun generaloj HUSÁREK kaj ŠTĚPÁNEK en fortikigita sektoro Strasburgo de Maginot-linio.
- 4. 5. de 1935
:Alveno de la unuaj oficiroj al GKP II en Hlučín.
- 16. 5. de 1935
:Subskribo de aliancana kontrakto inter Ĉeĥoslovakio kaj Sovetunio.
Somero de 1935
- 19. ĝis 24. 6. de 1935
:Destinita detala dislokigo de la infanteriaj fuortoj ekde Steinberg ĝis Landa Pordego ĉe GKP III kaj tiu ĉi fiksita vojdirekto aprobita de la ĉefstabestro.
- 11. 7. de 1935
:Aferoj, rilatantaj al la fortikigado, estis ekskluzivitaj el kompetenco de IV/1-a sekcio de MND kaj subordigitaj ekskluzive al la direkcio de fortikiglaboroj.
- 12. 7. de 1935
:Komenco de agado de GKP III en Králíky.
- 17. 7. de 1935
:Interkonsiliĝo en Škoda-uzino, rilatanta al projektado de artileria materialo por la daŭraj fortikaĵoj.
- 27. ĝis 30. 7. de 1935
:Esploro de la fiksita vojdirekto de la pezaj fortikaĵoj en sektoro Landa Pordego – Komáří vrch.
- 5. 8. de 1935
:Destino de vicigo de insisteco por konstrui kaj fabriki la armilaron por la daŭraj fortikaĵoj.
- Aŭgusto de 1935
:Proklamita konkurso por konstrui la unuan subsektoron de la pezaj fortikaĵoj ĉe GKP II en Ostrava-regiono kun objektoj MO S-2 ĝis MO S-8. Venk-oferto donita 25. 9. de 1935.
Aŭtuno de 1935
- 15. 10. de 1935
:Komencita konstruado de la unua subsektoro de la pezaj fortikaĵoj ĉe GKP II en Ostrava-regiono.
- 12., 13. kaj 15. 11. de 1935
:La unuaj provoj en pripafado de ferbetonaj tabuloj en spaco Jince.
Vintro de 1935 - 1936
- Decembro de 1935
:Prilaborita la unua programo de la konstruado de la fortikaĵoj, planitaj en 5 etapojn.
- 22. 12. de 1935
:Konstrue finita la unua infanteria fuorto de la tuta ĉeĥoslovaka fortikaĵsistemo, kio estis MO S-8 „Dvůr Paseky“.
1936
Vintro de 1935 - 1936
- 4. 1. de 1936
:Komisiita konstruado de la unua ĉeĥoslovaka fuortaro Smolkov.
Printempo de 1936
- 26. 3. de 1936
:La germana generala stabo eldonis „Direktivon por unuecaj preparoj por ebla milito“.
- 1. ĝis 6. 4. de 1936
:En tereno signopalisitaj objektoj de fuortaroj Hůrky, Bouda, Adam kaj Hanička.
- 29. 4. de 1936
:En la ĉeĥoslovaka armeo fonditaj korpusoj kiel nova grado de organizado kaj komandado al soldataroj. Profundigita tiel reorganizo komencita en la jaro 1935. La korpusoj estos rolintaj gravan rolon dum konstruado de objektoj de la malpezaj fortikaĵoj.
- 19. ĝis 22. 5. de 1936
:Esploro de la fiksita vojdirekto ekde Dobrošov ĝis Stachelberg en sektoroj Trutnov kaj Náchod. La sektoro estis signopalisita la 9-an ĝis la 10-an de oktobro.
- 19. ĝis 27. 5. de 1936
:Betonado de la provobjekto en spaco Jince.
- 2. 6. de 1936
:DFL finigis suman programon de la fortikiglaboroj en Ĉeĥoslovakio.
- 4. 6. de 1936
:Pritraktado de la suma programo de la fortikiglaboroj per La plej supera konsilantaro de ŝtata defendo (SKŜD).
- 5. 6. de 1936
:Registaro de Ĉeĥoslovakio prenis en konscion tiun ĉi programon.
Somero de 1936
- Julio de 1936
:SKŜD kaj la registaro igis al DFL ordonon, por ke oni komencu samtempan fortikigadon de ĉiuj ŝtatlimaj sektoroj (per la malpezaj fortikaĵoj).
- 16. ĝis 20. 8. de 1936
:Esploro de fuortaro Dobrošov kaj dislokigo de la objektoj.
- 12., 13. 9. de 1936
:Esploro de fuortaro Skutina.
- 14. 9. de 1936
:Komencita betonado de la unua infanteria fuorto en la sektoro Králíky – de objekto K S-9.
Aŭtuno de 1936
- 11. 11. de 1936
:Prezidento de la respubliko trarigardis la provobjekton en spaco Jince kaj li trarigardis montro-pafadon el la objekto.
1937
Vintro de 1936 - 1937
- 5. 1. de 1937
:Interkonsiliĝo pri komenco de la konstruado de nova tipo de la malpeza objekto modelo 37.
Printempo de 1937
- 21. 4. de 1937
:Signopalisita fuortaro Stachelberg.
- 22. 4. de 1937
:Signopalisita fuortaro Dobrošov.
- 11. 5. de 1937
:Komencita armigado de la sektoro Moravská Ostrava (ĝis 1. 3. 1938).
- 12. ĝis 14. 5. de 1937
:Signopalisita fuortaro Skutina.
- 20. 5. de 1937
:La prezidento de la respubliko aprobis definitivan organizadon de limregionaj regimentoj kaj batalionoj kaj ties dislokigojn.
- 10. ĝis 21. 6. de 1937
:Signopalisita fuortaro Poustka.
Somero de 1937
- 24. 6. de 1937
:La germana generala stabo eldonis novan version de la direktivoj por preparo de milito, enhavanta varianton de batalo en du batalfrontoj kun ĉefa atako kontraŭ Ĉeĥoslovakio.
- 28. 6. de 1937
:Komenco de la konstruado de la pezaj fortikaĵoj en Náchod-regiono.
- 8. ĝis 30. 7. de 1937
:Signopalisata fuortaro Jírova hora en Hronov-regiono.
- Julio de 1937
:Delegacio de fortikigfakuloj de la rumana generala stabo vizitis Ĉeĥoslovakion.
- 15. 8. de 1937
:Fondita la 4-a limgardista regimento en Hlučín – la unua fortikaĵtaĉmento de la ĉeĥoslovaka armeo.
- 23. kaj 26. 8. de 1937
:La prezidento de la respubliko trarigardis fortikaĵojn en ĉirkaŭaĵoj de Hlučín kaj en Králíky.
- 10. 9. de 1937
:Signopalisitaj fermejoj Chrastava kaj Mníšek en ĉirkaŭaĵo de Liberec.
Aŭtuno de 1937
- 5. 11. de 1937
:Mallarĝa rondo de la naziaj politikistoj kaj generalaro frunte kun HITLER decidis pri estonta atako kontraŭ Aŭstrio kaj Ĉeĥoslovakio.
- 9. 11. de 1937
:Aprobita fina studo de direktoro de la fortikiglaboroj de generalo HUSÁREK pri plua konstruado de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj.
1938
Vintro de 1937 - 1938
- 1. 1. de 1938
:Fondita la 6-a limgardista regimento en Králíky.
- 1. 1. de 1938
:Fondita la 19-a limgardista regimento en Žamberk.
- 12. 3. de 1938
:Anekso de Aŭstrio. La saman tagon okazis grava interkonsiliĝo de DFL pri plua konstruado de la fortikaĵoj.
Printempo de 1938
- 26. 3. de 1938
:Komencita armigado de la fortikaĵoj en la sektoro Králíky – Mladkov (planata ĝis3. 8. de 1938).
- 15. 4. de 1938
:Komencita armigado de la fortikaĵoj en la sektoro Náchod (planata ĝis 19. 9. 1938).
- 21. 4. de 1938
:HITLER estas kunvenanta kun generalo KEITEL kaj ili precizigas intencon de la atako kontraŭ Ĉeĥoslovakio.
- 5. 5. de 1938
:Komencita armigado de la fortikaĵoj en la sektoro Trutnov (planata ĝis 27. 5. 1938).
- 12. 5. de 1938
:Ordonita kaj farita reorganizo de DFL.
- Majo de 1938
:En suda Moravio fonditaj la 3-a kaj la 11-a limgardistaj regimentoj nesubiĝantaj ĝisnun al DFL.
- 20. 5. de 1938
:Generalo KEITEL prezentis al HITLER por aprobi novajn direktivojn por gvidado de milito.
- 21. 5. de 1938
:La ĉeĥoslovaka registaro proklamis gardadon de ŝtatlimoj, per parta mobilizo ĝi batalpretigis la armeon kaj Gardistaron de ŝtata defendo.
Somero de 1938
- Junio de 1938
:Grupo de la sovetaj oficiroj trarigardis la ĉeĥoslovakajn fortikaĵojn.
- Julio de 1938
:Finaj provoj de fortikaĵaj kanonoj kaj minĵetiloj, akcepto de tiuj ĉi armiloj en la armilaron de la ĉeĥoslovaka armeo.
- 15. 7. de 1938
:Fondita la 50-a limgardista bataliono en Bratislava.
- 1. 8. de 1938
:Fondita la 17-a limgardista regimento en Trutnov.
- 1. 8. de 1938
:Fondita la 18-a limgardista regimento en Nové Město nad Metují.
- 9. ĝis 12. 8. de 1938
:Signopalisitaj izolitaj artileriaj fuortoj en suda Moravio.
- 31. 8. de 1938
:La ĉeĥoslovaka ĉefstabo eldonis direktivojn por agado de la armeo por okazo de la nazia ribelo en la limregiono.
- 3. 9. de 1938
:Interkonsiliĝoj de la naziaj generaloj kun HITLER.
- 9. 9. de 1938
:Interkonsiliĝo de la naziaj generaloj kun HITLER en Nurenbergo – konkreta preparo de agresio kontraŭ Ĉeĥoslovakio.
- 9. 9. de 1938
:La ĉeĥoslovaka ĉefstabestro prezentis al anoj de SKŜD memorandon, rifuzantaj pluajn cedaĵojn.
- 12., 13. 9. de 1938
:Eksplodis puĉo de henleinanoj en limregionaj teritorioj de Ĉeĥoslovakio.
- 13. 9. de 1938
:La ĉeĥoslovaka registaro proklamis en parto de limregionaj distriktoj esceptan punrajton kaj ĝi elsendis ĉi tien armeajn asistantarojn.
- 19. 9. de 1938
:La sudetogermana freikorps komencis batalagadojn kontraŭ defendantoj de la ĉeĥoslovaka ŝtatlimo inkluzive de hom-ekipoj de la malpezaj fortikaĵoj.
- 22. 9. de 1938
:La ĉeĥoslovaka registaro proklamis gardadon de ŝtatlimoj.
Aŭtuno de 1938
- 23. 9. de 1938
:La ĉeĥoslovaka registaro proklamis ĝeneralan mobilizon. Ĉeĥoslovakio enpaŝis en staton de batalpreteco.
- 27. 9. de 1938
:HITLER ordonis translokigi ataktaĉmentojn en elirejspacojn por atako kontraŭ Ĉeĥoslovakio.
- 28. 9. de 1938
:La ĉeĥoslovaka ĉefstabo ordonis akrigitan batalpretecon de la ĉeĥoslovaka armeo.
- 28. 9. de 1938
:La unuliniaj formacioj de la ĉeĥoslovaka armeo atingis batalpretecon, B-taĉmentoj finis la mobilizadon kaj foriradis ĝis kunvenspacoj, kie jam koncentriĝis proksimume 50 % da taĉmentoj.
- 30. 9. de 1938
:La ĉeĥoslovaka registaro akceptis la malglorigan munkenan diktaton.
- 30. 9. de 1938
:DFL ordonis haltigi ĉiujn fortikiglaborojn.
- 1. ĝis 10. 10. de 1938
:La ĉeĥoslovakaj limregionoj estis en kvin zonoj donita al la nazia Germanio.
- 5. 10. de 1938
:HITLER trarigardis la ĉeĥoslovakajn fortikaĵojn ĉirkaŭ Varnsdorf.
- 11. 10. de 1938
:Klement GOTT | |