Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1939

1939

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1939 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1939 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

- 31-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno.
- Ĉeso de la civilmilito en Hispanio.
- Germanio kaj Sovetunio interkonsentis, dividi inter si Pollandon. Aŭguste Germanio ekatakis Pollandon. Komenco de la Dua Mondmilito.
- 1-a de septembro : Germanio invadis Pollandon; komenciĝis la Dua Mondmilito.
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio.
- Kreita Monda lingvo.

Naskiĝoj

- 28-a de februaro : Erika PLUHAR
- 31-a de marto : Volker SCHLÖNDORFF
- 7-a de aprilo : Usono : Francis Ford COPPOLA
- 20-a de aprilo : Norvegio : Gro Harlem BRUNDTLAND, politikisto
- 28-a de majo : Vida JERMAN
- 14-a de julio : Ĉeĥio : Karel GOTT
- 18-a de novembro : Margaret ATWOOD
- 26-a de novembro : Tina TURNER
- 16-a de decembro : Japanio : Liv ULLMANN, norvega aktoro

Mortoj

- 28-a de januaro : Francio : William Butler YEATS
- 22-a de majo : Jiri MAHEN
- 22-a de majo : Ernst TOLLER ----
1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1939年 ko:1939년 simple:1939 th:พ.ศ. 2482

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj

- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato

- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Jarcentoj

Historio > Jarcentoj ---- Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj. La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000. La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo. Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo: Kategorio:Tempo ja:年表 simple:Century

Berno

right Berno (germane Bern, france Berne [beĥn], itale kaj rumanĉe Berna) estas kantono kaj ties ĉefurbo en Svislando. Samtempe Berno estas la ĉefurbo de Svislando. Loĝantaro: 125'000 (urbo), 950'000 (kantono). Areo: 5'959 km².

Esperanto-movado

En Berno okazis la Universala Kongreso en 1913. Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo Kategorio:Svislando Kategorio:Enciklopedio de Esperanto B als:Bern ja:ベルン

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ

- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo

- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok

Dua Mondmilito

Dua Mondmilito - Konflikto dum 1939 - 1945 inter la Akso (la potencoj de centra Eŭropo kaj Japanio), kaj la Alianco (potencoj de okcidenta Eŭropo, Sovetunio kaj Usono).

Politikaj bazoj de la milito

Post la Unua Mondmilito la ekonomia kaj politika situacioj en diversaj eŭropaj landoj estis tre malfacila, kaj en pluraj landoj la demokratio malvenkis kontraŭ diktaturaj reĝimoj. Unu el tiu estis la nacisocialisma reĝimo de Adolf Hitler en Germanio, ekde 1933. La plej baza principo de lia ideologio estis antisemita rasismo, kiu dividis la homaron en fruktodonajn ("arjoj", t.e. nejudaj blankuloj), pasivajn (azianoj, afrikanoj) kaj danĝerajn (ĉefe la judoj) rasojn. Judismo, sed ankaŭ kristanismo, kapitalismo, liberalismo kaj komunismo estis nomataj kreaĵoj de "la judo", por konkeri la mondan regadon. Sekve Hitler persekutis precipe judojn (fakte tiujn, kiuj genealogie havis judajn praulojn; fine estis mortigitaj 4-6 milionoj), sed ankaŭ aliajn "rasojn" kaj ĝenerale tiujn, kiuj provis rezisti la reĝimon. Hitler Aliaj trajtoj de la nacisocialismo pli similas al pli fruaj ekstremistaj tendencoj: la ekspansiismo teritoria, la provo sendependiĝi ekonomie (aŭtarkismo), la agresema propagando. La eksterpolitika koncepto de Hitler estis konkeri Ruslandon, grandparte ekstermi ties loĝantaron kaj koloniigi ĝin per germanoj aŭ aliaj "arjoj". En Italio, kvankam subteninte la venkantojn de la unua mondmilito, fine diktatoriĝis Benito MUSSOLINI, kun vizio pri la starigo de nova Romia Imperio. Mussolini simile kredis je la supereco de la itala popolo, kaj vidis similaĵojn kun Hitler, speciale en la kontraŭado al komunismo. En 1936, Italio kaj Germanio traktatis por kune kontraŭstari komunismon. La kunlaboron inter la du landoj oni nomis la Akso, ĉar la linio inter Berlino kaj Romo estus akso, ĉirkaŭ kiu la sorto de la tuta Eŭropo ŝpinus. Germanio kaj Italio armis sin, la ceteraj potencoj en Eŭropo devis do fari same. Japanio havis imperiismajn dezirojn por esti la reganto en la Pacifiko. En septembro 1940, ĝi aliĝis la Akson je la Tripartia Pakto inter Japanio, Germanio kaj Italio, sub kiu Italio kaj Germanio agnoskis la rajton de Japanio krei ordon en Azio, kaj reciproke Japanio agnoskis la rajton de Germanio kaj Italio establi novan ordon en Eŭropo.

Invado

La 23-an de aŭgusto, 1939, Germanio kaj Sovetunio subskribis la pakton Molotov-Ribbentrop. Publike, ĝi estis pakto de neagreso, sed ĝi inkluzivis sekretan parton, en kiu Germanio kaj Sovetunio konsentis disdividi Pollandon inter si. La 1-an de septembro 1939, Germanio sen ajna provoko invadis kaj okupis sian duonon de Pollando laŭ la pakto. Francio kaj Britio antaŭe promesis garantiojn al Pollando, kaj do la 3-an de septembro, ili deklaris militon kontraŭ Germanio. La 17-an de septembro, Sovetunio invadis la duan duonon de Pollando. Varsovio falis la 27-an de septembro. Hitler tiam lanĉis atakon kontraŭ Norvegio kaj Danlando, kiuj falis vintron 1940. Majon, Germanio atakis la beneluksajn landojn, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo falis poste. Ili kaptis Parizon tiujunie. Germanio tiam komencis kontraŭ Britio bombadon, kiu malfortigis la landon, sed ne kapitulacigis ĝin. Marton de 1941 Bulgario membriĝis en la Akso.

Usono

La politiko de Usono estis oficiale neŭtrala dum la 1930aj. Dum la granda armiĝo de Eŭropo, Usonaj fabrikoj profitis vendante armilojn al ambaŭ flankoj, sed pli multe al Britio. La neŭtrala politiko de "pagu-portu" aplikiĝis post la invado de Pollando. Usono, kvankam oficiale neŭtrala dum la fruaj tagoj de la milito, ne pruntedonis monon nek armilojn al minacaj landoj, tial do, ne al la Aksaj potencoj. UsonoJapanio atakis Usonon la 7-an de decembro, 1941 (la atako kontraŭ Pearl Harbor), kaj la sekvan tagon Usono deklaris militon kontraŭ Japanio. La saman semajnon, Germanio kaj Italio deklaris militon kontraŭ Usono, kaj Usono reciprokis.

1942

atako kontraŭ Pearl HarborLa Akso atingis sian plej grandajn sukcesojn dum 1942. Japanio havis grandan imperion en la Pacifiko, kaj regis grandan parton de Ĉinio. Germanio posedis Francion, Pollandon, Skandinavion, kaj nordan Afrikon. Italio posedis teritoriojn en Afriko kaj fidelis al la Akso. Krom Svislando, Sovetio kaj Britio, la ceteron de Eŭropo regis la Akso. Germanio tiam invadis Sovetion. La unuaj etapoj de la kampanjo estis tre sukcesaj: la ukrajnoj bonvenigis la germanojn kiel liberigantojn kontraŭ la sovetoj. Kampanjoj al Moskvo ne sukcesis, do Hitler puŝis suden. Li sieĝis Stalingradon, sed februaron de 1943 la Nazioj devis rezigni sian sovetan kampanjon, kaj kiel eĥo de la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, sin turnis okcidenten, ĉasitaj de la Ruĝa Armeo. La Alianco kontraŭbatalis per malgrandaj paŝoj. Usono insulon post insulo elpuŝis Japanion kaj subtenis ĉinajn armeojn en norda Ĉinio kontraŭ Japanio. En norda Afriko, Usona kaj Brita armeoj fine venkis Germanion kaj ĝian plej gravan generalon Erwin ROMMEL en la dezertoj tie. En 1943 Italio sub Viktoro Emanuelo la 3-a kaj Pietro BADOGLIO ŝanĝis la flankon; la Alianco sukcesis liberigi Sicilion kaj, dum 1944, ankaŭ Romon.

T-Tago kaj Eŭropa Kampanjo

Dum la sovetianoj iom post iom pelis la germanojn en la orienta fronto, la okcidenta silentis. La silento rompiĝis la 6-an de junio 1944. La Alianco lanĉis la plej grandan invadon en historio, de la suda bordo de Anglio trans la Manikon kontraŭ la Normandia bordo en Francio, inter Le Havre kaj Cherbourg /Ŝerbur/. Tiom da ŝipoj sidis sur la Maniko, ke germana komandanto rigardante radaron komentis "tiom da ŝipoj ne ekzistas". La Alianco sukcesis tiutage preni sufiĉe da tero por daŭre alterigi pluajn ekipaĵojn kaj trupojn. La someron kaj aŭtunon de 1944, la Alianco puŝis germanojn el Francio. Granda batalo en norda Francio okazis novembron de 1944, la germana defendo de la patrujo malfortiĝis kaj la Aliancanoj rompis ĝian linion. Aprile, la okcidenta fronto atingis la riveron Elbo. Sovetaj soldatoj samtempe atingis Berlinon. Hitler memmortigis sin la 30-an de aprilo 1945. Berlino falis la sekvan tagon. Senkondiĉan kapitulacon devis akcepti kaj subskribi la germanaj aŭtoritatoj la 8-an de majo 1945. Tiam, la milito en Eŭropo finiĝis.

Fino

8-an de majo Japanio someron de 1945 estis perdinta ĉiujn siajn posedaĵojn, tamen ne kapitulacis. Kamikazoj atakis la usonajn batalŝipojn alproksimiĝintajn la japanan landon. La someron de 1945, Usono minacis uzi novan armilon kiu kaŭzus neimageblan detruon. Japanio ne reagis, kaj la 6-an de aŭgusto, Usono lanĉis por la unua fojo en historio atoman bombon kontraŭ la urbo Hiroŝimo. Centoj da miloj pereis pro nur unu bombo. Japanio ankoraŭ ne respondis, kaj la 9-an de aŭgusto dua atombombo falis en Nagasaki. Malmultajn tagojn poste, Japanio kapitulacis, kaj la dua mondmilito finiĝis.

Poste

La fino de la Dua Mondmilito estis la komenco de la Malvarma Milito inter la okcidentaj potencoj kaj la socialismaj landoj de orienta Eŭropo. Germanio restis dividita dum 45 jaroj, kaj reunuiĝis nur en 1990. En Novjorko, la landoj de la mondo starigis UNon por preventi ian trian mondmiliton kaj krei ordon. La Malvarma Milito inter la demokrataj landoj kaj komunismaj manifestiĝis en veraj militoj inter Usono kaj komunismaj reĝimoj en Koreio kaj Vjetnamio. La dua mondmilito influas la nunan staton de la mondo, kie landlimojn kaj politikajn strukturojn influis la postresto de la milito.

Gravaj kampanjoj

- Septembra kampanjo, "Fall Weiss"
- Operaco Weserübung
- Batalo de Francio, "Fall Gelb"
- Balkana kampanjo, "Unternehmen Marita"
- Operaco Barbaroso
- Nord-Afrika kampanjo
- Itala kampanjo
- Operaco Overlord

Bataloj

- Ardena ofensivo
- Batalo de Francio, "Fall Gelb"
- Batalo de Dunkirko, "Dynamo"
- Batalo de Britio
- Batalo de Kreto
- Batalo de Smolensk
- Batalo de Minsko
- Batalo de Kievo
- Batalo de Moskvo
- Dua Batalo de Ĥarkovo
- Batalo de Stalingrado
- Tria Batalo de Ĥarkovo
- Batalo de Kursko
- Unua Batalo de Alameino
- Dua Batalo de Alameino
- Batalo de Normandio, "T-Tago" aŭ "Operacio Overlord"
- Batalo de Tali-Ihantala
- Batalo de Arnhemo
- Batalo de Montekasino
- Batalo de Varsovio
- Batalo de Berlino
- Batalo de Leyte
- Batalo de Peleliu
- Batalo de Iwo Jima
- Batalo de Okinawa
- Batalo de Lugou-ponto
- Batalo de Ĉangŝa
- Batalo de Cent Regimentoj
- Batalo de Milne Bay
- Batalo de Prachuab Khirikhan

Sieĝoj

- Sieĝo de Varsovio
- Sieĝo de Leningrado
- Sieĝo de Lvovo
- Sieĝo de Modlin
- Sieĝo de Novorossijsk
- Sieĝo de Odeso
- Sieĝo de Sevastopolo
- Sieĝo de Tobruko

Mararmeaj bataloj

- Batalo de Plata-Rivero
- Unua Batalo de Narviko
- Dua Batalo de Narviko
- Batalo de la Atlantiko
- Batalo de Kabo Matapan
- Batalo de Pearl Harbor
- Batalo de la Korala Maro
- Batalo de Midway
- Batalo de la Komandorskaj Insuloj
- Batalo de Guadalcanal
- Batalo de Samar

Gravaj kampanjoj de bombardado

- Varsovio
- Roterdamo
- Coventry
- Londono "The Blitz" kaj la V1 kaj V2 kampanjo
- Baedeker raids
- Pearl Harbor
- Stalingrado 23-an de aŭgusto 1942
- Helsinkio februaro 1944
- Talino februaro ĝis marto 1944
- Narva marto 1944
- Tokio
- Hamburgo
- Kassel
- Rostock
- Lübeck
- Dresdeno
- Hiroŝimo
- Nagasako
- Ĉongkingo

Defendaj linioj

- Fortikaĵoj en Eŭropo
- Atlantika muro
- Gustava linio
- Maginot-linio
- Arpada linio en la Karpatoj, Transilvanio. La Ruĝa Armeo preterpasis ĝin.

Interesaĵoj

- La dua mondmilito daŭris precize 2 194 tagojn (1-a de septembro 19392-a de septembro de 1945).
- 70 ŝtatoj partoprenis en la milito, el tio 30 ŝtatoj aktive partoprenis en la militaj operacioj.
- La militaj operacioj okazis en la teritorio de 40 ŝtatoj.
- Sole 6 ŝtatoj restis neŭtralaj (Hispanio, Irlando, Portugalio, San-Marino, Svedio, Svislando kun Liĥtenŝtejno).
- Sume 110 milionoj da homoj estis vokitaj en la armean deĵoron.
- Lige al la dua mondmilito pereis 50 milionoj da homoj, vunditaj estis 35 milionoj da homoj.
- La rektaj militelspezoj sumiĝis je proksimume 1 biliono da usonaj dolaroj.

Vidu ankaŭ

- Joseph GOEBBELS
- Reinhard HEYDRICH
- Heinrich HIMMLER
- Adolf HITLER
- SS Kategorio:Milito Kategorio:Militoj Kategorio:Naziismo als:Zweiter Weltkrieg ja:第二次世界大戦 ko:제2차 세계 대전 ms:Perang Dunia II simple:World War II th:สงครามโลกครั้งที่สอง

1-a de septembro

Historio > Tagoj > la 1-a de septembro ---- La 1-a de septembro estas la 244-a tago de la jaro (la 245-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 121 tagoj restas. Je la 1-a de septembro okazis, interalie:

Eventoj

- 1905 : Alberto kaj Saskaĉevano aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- 1939 : Germanio invadis Pollandon; komenciĝis la Dua Mondmilito

Naskiĝoj

Mortoj

- 1970 : François MAURIAC
- 1992 : Árni BÖDVARSSON

Specialaj tagoj kaj festoj

---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:9月1日 ko:9월 1일 simple:September 1 th:1 กันยายน

Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio

Ĉeĥoslovakio > linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj ---- Tiu ĉi kroniko enhavas eventojn, kiuj estas kunigitaj kun fortikigado en Ĉeĥoslovakio dum la jaroj 1934 - 1938.

1934

Somero de 1934

- 7. 8. de 1934 :Ĉe landaj armeaj komandantejoj Prago kaj Brno fonditaj grupoj pri fortikigado.
- Aŭgusto de 1934 :La unua vizito de grupo de la ĉeĥoslovakaj oficiroj en objektoj de la franca Maginot-linio.

Aŭtuno de 1934

- 21. ĝis 23. 10. de 1934 :Okazis supraĵesploro de la tereno kaj de la estonta fiksita vojdirekto de la fortikaĵoj en Ostrava-regiono.

1935

Vintro de 1934 - 1935

- 15. 2. de 1935 :Esploro de la estonta fortikigsektoro Moravská Ostrava.
- 16. 2. de 1935 :Esploro de la estontaj fortikaĵoj en fiksita vojdirekto Horní Morava kaj Orlice.
- 21., 22. 2. de 1935 :Esploro de la estontaj fortikaĵoj en spaco Dobrošov kaj Stachelberg.
- 20. 3. de 1935 :Fondita konsilantaro por fortikigado kaj direkcio de fortikiglaboroj (DFL), kiu estis agadonta ekde la 1. 4. 1935.

Printempo de 1935

- 7. 4. de 1935 :Alveturo de subkolonelo DRECQUE, de la franca konsilanto por konstruado de la fortikaĵoj. 12. 5. de 1935 alveturis lia helpanto kapitano Marcel FORCEVILLE.
- 12. 4. de 1935 :La definitiva esploro de la fiksita vojdirekto de la estontaj fortikaĵoj en Ostrava-regiono.
- 16. 4. de 1935 :Destinita organizaĵo Direkcio de Fortikiglaboroj (DFL).
- 18. 4. de 1935 :Kreitaj la unuaj du Grupaj Komandantejoj de Pioniraro (GKP) por konstrui la pezajn fortikaĵojn en Ĉeĥoslovakio, kiuj estis transformitaj el la ĝisnunaj fortikiggrupoj.
- 25. 4. de 1935 :Aprobita la fiksita vojdirekto de la pezaj fortikaĵoj en Ostrava-regiono de ĉefstabestro.
- 30. 4. ĝis 11. 5. de 1935 :Vizito de ok ĉeĥoslovakaj oficiroj frunte kun generaloj HUSÁREK kaj ŠTĚPÁNEK en fortikigita sektoro Strasburgo de Maginot-linio.
- 4. 5. de 1935 :Alveno de la unuaj oficiroj al GKP II en Hlučín.
- 16. 5. de 1935 :Subskribo de aliancana kontrakto inter Ĉeĥoslovakio kaj Sovetunio.

Somero de 1935

- 19. ĝis 24. 6. de 1935 :Destinita detala dislokigo de la infanteriaj fuortoj ekde Steinberg ĝis Landa Pordego ĉe GKP III kaj tiu ĉi fiksita vojdirekto aprobita de la ĉefstabestro.
- 11. 7. de 1935 :Aferoj, rilatantaj al la fortikigado, estis ekskluzivitaj el kompetenco de IV/1-a sekcio de MND kaj subordigitaj ekskluzive al la direkcio de fortikiglaboroj.
- 12. 7. de 1935 :Komenco de agado de GKP III en Králíky.
- 17. 7. de 1935 :Interkonsiliĝo en Škoda-uzino, rilatanta al projektado de artileria materialo por la daŭraj fortikaĵoj.
- 27. ĝis 30. 7. de 1935 :Esploro de la fiksita vojdirekto de la pezaj fortikaĵoj en sektoro Landa PordegoKomáří vrch.
- 5. 8. de 1935 :Destino de vicigo de insisteco por konstrui kaj fabriki la armilaron por la daŭraj fortikaĵoj.
- Aŭgusto de 1935 :Proklamita konkurso por konstrui la unuan subsektoron de la pezaj fortikaĵoj ĉe GKP II en Ostrava-regiono kun objektoj MO S-2 ĝis MO S-8. Venk-oferto donita 25. 9. de 1935.

Aŭtuno de 1935

- 15. 10. de 1935 :Komencita konstruado de la unua subsektoro de la pezaj fortikaĵoj ĉe GKP II en Ostrava-regiono.
- 12., 13. kaj 15. 11. de 1935 :La unuaj provoj en pripafado de ferbetonaj tabuloj en spaco Jince.

Vintro de 1935 - 1936

- Decembro de 1935 :Prilaborita la unua programo de la konstruado de la fortikaĵoj, planitaj en 5 etapojn.
- 22. 12. de 1935 :Konstrue finita la unua infanteria fuorto de la tuta ĉeĥoslovaka fortikaĵsistemo, kio estis MO S-8 „Dvůr Paseky“.

1936

Vintro de 1935 - 1936

- 4. 1. de 1936 :Komisiita konstruado de la unua ĉeĥoslovaka fuortaro Smolkov.

Printempo de 1936

- 26. 3. de 1936 :La germana generala stabo eldonis „Direktivon por unuecaj preparoj por ebla milito“.
- 1. ĝis 6. 4. de 1936 :En tereno signopalisitaj objektoj de fuortaroj Hůrky, Bouda, Adam kaj Hanička.
- 29. 4. de 1936 :En la ĉeĥoslovaka armeo fonditaj korpusoj kiel nova grado de organizado kaj komandado al soldataroj. Profundigita tiel reorganizo komencita en la jaro 1935. La korpusoj estos rolintaj gravan rolon dum konstruado de objektoj de la malpezaj fortikaĵoj.
- 19. ĝis 22. 5. de 1936 :Esploro de la fiksita vojdirekto ekde Dobrošov ĝis Stachelberg en sektoroj Trutnov kaj Náchod. La sektoro estis signopalisita la 9-an ĝis la 10-an de oktobro.
- 19. ĝis 27. 5. de 1936 :Betonado de la provobjekto en spaco Jince.
- 2. 6. de 1936 :DFL finigis suman programon de la fortikiglaboroj en Ĉeĥoslovakio.
- 4. 6. de 1936 :Pritraktado de la suma programo de la fortikiglaboroj per La plej supera konsilantaro de ŝtata defendo (SKŜD).
- 5. 6. de 1936 :Registaro de Ĉeĥoslovakio prenis en konscion tiun ĉi programon.

Somero de 1936

- Julio de 1936 :SKŜD kaj la registaro igis al DFL ordonon, por ke oni komencu samtempan fortikigadon de ĉiuj ŝtatlimaj sektoroj (per la malpezaj fortikaĵoj).
- 16. ĝis 20. 8. de 1936 :Esploro de fuortaro Dobrošov kaj dislokigo de la objektoj.
- 12., 13. 9. de 1936 :Esploro de fuortaro Skutina.
- 14. 9. de 1936 :Komencita betonado de la unua infanteria fuorto en la sektoro Králíky – de objekto K S-9.

Aŭtuno de 1936

- 11. 11. de 1936 :Prezidento de la respubliko trarigardis la provobjekton en spaco Jince kaj li trarigardis montro-pafadon el la objekto.

1937

Vintro de 1936 - 1937

- 5. 1. de 1937 :Interkonsiliĝo pri komenco de la konstruado de nova tipo de la malpeza objekto modelo 37.

Printempo de 1937

- 21. 4. de 1937 :Signopalisita fuortaro Stachelberg.
- 22. 4. de 1937 :Signopalisita fuortaro Dobrošov.
- 11. 5. de 1937 :Komencita armigado de la sektoro Moravská Ostrava (ĝis 1. 3. 1938).
- 12. ĝis 14. 5. de 1937 :Signopalisita fuortaro Skutina.
- 20. 5. de 1937 :La prezidento de la respubliko aprobis definitivan organizadon de limregionaj regimentoj kaj batalionoj kaj ties dislokigojn.
- 10. ĝis 21. 6. de 1937 :Signopalisita fuortaro Poustka.

Somero de 1937

- 24. 6. de 1937 :La germana generala stabo eldonis novan version de la direktivoj por preparo de milito, enhavanta varianton de batalo en du batalfrontoj kun ĉefa atako kontraŭ Ĉeĥoslovakio.
- 28. 6. de 1937 :Komenco de la konstruado de la pezaj fortikaĵoj en Náchod-regiono.
- 8. ĝis 30. 7. de 1937 :Signopalisata fuortaro Jírova hora en Hronov-regiono.
- Julio de 1937 :Delegacio de fortikigfakuloj de la rumana generala stabo vizitis Ĉeĥoslovakion.
- 15. 8. de 1937 :Fondita la 4-a limgardista regimento en Hlučín – la unua fortikaĵtaĉmento de la ĉeĥoslovaka armeo.
- 23. kaj 26. 8. de 1937 :La prezidento de la respubliko trarigardis fortikaĵojn en ĉirkaŭaĵoj de Hlučín kaj en Králíky.
- 10. 9. de 1937 :Signopalisitaj fermejoj Chrastava kaj Mníšek en ĉirkaŭaĵo de Liberec.

Aŭtuno de 1937

- 5. 11. de 1937 :Mallarĝa rondo de la naziaj politikistoj kaj generalaro frunte kun HITLER decidis pri estonta atako kontraŭ Aŭstrio kaj Ĉeĥoslovakio.
- 9. 11. de 1937 :Aprobita fina studo de direktoro de la fortikiglaboroj de generalo HUSÁREK pri plua konstruado de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj.

1938

Vintro de 1937 - 1938

- 1. 1. de 1938 :Fondita la 6-a limgardista regimento en Králíky.
- 1. 1. de 1938 :Fondita la 19-a limgardista regimento en Žamberk.
- 12. 3. de 1938 :Anekso de Aŭstrio. La saman tagon okazis grava interkonsiliĝo de DFL pri plua konstruado de la fortikaĵoj.

Printempo de 1938

- 26. 3. de 1938 :Komencita armigado de la fortikaĵoj en la sektoro KrálíkyMladkov (planata ĝis3. 8. de 1938).
- 15. 4. de 1938 :Komencita armigado de la fortikaĵoj en la sektoro Náchod (planata ĝis 19. 9. 1938).
- 21. 4. de 1938 :HITLER estas kunvenanta kun generalo KEITEL kaj ili precizigas intencon de la atako kontraŭ Ĉeĥoslovakio.
- 5. 5. de 1938 :Komencita armigado de la fortikaĵoj en la sektoro Trutnov (planata ĝis 27. 5. 1938).
- 12. 5. de 1938 :Ordonita kaj farita reorganizo de DFL.
- Majo de 1938 :En suda Moravio fonditaj la 3-a kaj la 11-a limgardistaj regimentoj nesubiĝantaj ĝisnun al DFL.
- 20. 5. de 1938 :Generalo KEITEL prezentis al HITLER por aprobi novajn direktivojn por gvidado de milito.
- 21. 5. de 1938 :La ĉeĥoslovaka registaro proklamis gardadon de ŝtatlimoj, per parta mobilizo ĝi batalpretigis la armeon kaj Gardistaron de ŝtata defendo.

Somero de 1938

- Junio de 1938 :Grupo de la sovetaj oficiroj trarigardis la ĉeĥoslovakajn fortikaĵojn.
- Julio de 1938 :Finaj provoj de fortikaĵaj kanonoj kaj minĵetiloj, akcepto de tiuj ĉi armiloj en la armilaron de la ĉeĥoslovaka armeo.
- 15. 7. de 1938 :Fondita la 50-a limgardista bataliono en Bratislava.
- 1. 8. de 1938 :Fondita la 17-a limgardista regimento en Trutnov.
- 1. 8. de 1938 :Fondita la 18-a limgardista regimento en