Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1940-oj

1940-oj

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1940-oj Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1910-aj jaroj - 1920-aj jaroj - 1930-aj jaroj - 1940-aj jaroj - 1950-aj jaroj - 1960-aj jaroj - 1970-aj jaroj Jaroj: 1940 - 1941 - 1942 - 1943 - 1944 - 1945 - 1946 - 1947 - 1948 - 1949 ----

Eventoj


- Genocido de eŭropaj judoj kaj ciganoj (porajmos)
- Dua Mondmilito

Inventaĵoj kaj malkovraĵoj


- Transistoro
- Atombombo
- Supersona flugado

Signifaj personoj


- morto de Adolf HITLER
- Josif Visarionoviĉ STALIN
- Harry TRUMAN ja:1940年代 ko:1940년대 simple:1940s

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Jarcentoj

Historio > Jarcentoj ---- Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj. La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000. La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo. Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo: Kategorio:Tempo ja:年表 simple:Century

19-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento Jaroj:
18011802180318041805 18061807180818091810
18111812181318141815 18161817181818191820
18211822182318241825 18261827182818291830
18311832183318341835 18361837183818391840
18411842184318441845 18461847184818491850
18511852185318541855 18561857185818591860
18611862186318641865 18661867186818691870
18711872187318741875 18761877187818791880
18811882188318841885 18861887188818891890
18911892189318941895 18961897189818991900
ja:19世紀 ko:19세기 simple:19th century th:คริสต์ศตวรรษที่ 19 zh-min-nan:19 sè-kí

20-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jaroj:
19011902190319041905 19061907190819091910
19111912191319141915 19161917191819191920
19211922192319241925 19261927192819291930
19311932193319341935 19361937193819391940
19411942194319441945 19461947194819491950
19511952195319541955 19561957195819591960
19611962196319641965 19661967196819691970
19711972197319741975 19761977197819791980
19811982198319841985 19861987198819891990
19911992199319941995 19961997199819992000
ja:20世紀 ko:20세기 simple:20th century

21-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento Jaroj:
20012002200320042005 20062007200820092010
20112012201320142015 20162017201820192020
20212022202320242025 20262027202820292030
20312032203320342035 20362037203820392040
20412042204320442045 20462047204820492050
20512052205320542055 20562057205820592060
20612062206320642065 20662067206820692070
20712072207320742075 20762077207820792080
20812082208320842085 20862087208820892090
20912092209320942095 20962097209820992100
ja:21世紀 ko:21세기 simple:21st century

1930-aj jaroj

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1930-aj jaroj Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1900-aj jaroj - 1910-aj jaroj - 1920-aj jaroj - 1930-aj jaroj - 1940-aj jaroj - 1950-aj jaroj - 1960-aj jaroj Jaroj: 1930 - 1931 - 1932 - 1933 - 1934 - 1935 - 1936 - 1937 - 1938 - 1939 ----

Eventoj


-

Inventaĵoj kaj malkovraĵoj


-

Signifaj personoj


- ko:1930년대 ja:1930年代 nb:1930-årene simple:1930s

1940-aj jaroj

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1940-oj Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1910-aj jaroj - 1920-aj jaroj - 1930-aj jaroj - 1940-aj jaroj - 1950-aj jaroj - 1960-aj jaroj - 1970-aj jaroj Jaroj: 1940 - 1941 - 1942 - 1943 - 1944 - 1945 - 1946 - 1947 - 1948 - 1949 ----

Eventoj


- Genocido de eŭropaj judoj kaj ciganoj (porajmos)
- Dua Mondmilito

Inventaĵoj kaj malkovraĵoj


- Transistoro
- Atombombo
- Supersona flugado

Signifaj personoj


- morto de Adolf HITLER
- Josif Visarionoviĉ STALIN
- Harry TRUMAN ja:1940年代 ko:1940년대 simple:1940s

1960-aj jaroj

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1960-oj Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1930-aj jaroj - 1940-aj jaroj - 1950-aj jaroj - 1960-aj jaroj - 1970-aj jaroj - 1980-aj jaroj - 1990-aj jaroj Jaroj: 1960 - 1961 - 1962 - 1963 - 1964 - 1965 - 1966 - 1967 - 1968 - 1969 ----

Eventoj


- Kultura Revolucio okazis en Ĉinio kun politika kaj ekonomia ĥaoso.
- Berlina Muro estis konstruita en 1961.
- Vjetnama Milito komenciĝis.
- John F. KENNEDY kaj Martin Luther KING mortis.
- Inkubo, la unusola filmo tute en Esperanto, estas farita en 1965.
- Televida serio Star Trekunue montrita.

Inventaĵoj kaj malkovraĵoj


- Rokmuziko estas disvolvata. The Beatles pasis Elvis PRESLEY ixgante la plej populara muzikgrupo tutmonde.
- Sovetio lanĉis unuajn viron kaj virinon al ekstera spaco.
- Usonaj astronaŭtoj veturigis spacoŝipojn al la Luno. (Vidu Apollo.)
- ARPANET starigita, kiu poste evoluis al la moderna Interreto.

Signifaj Personoj


- Leonid BREĴNEV
- Charles DE GAULLE
- Jurij GAGARIN
- Imperiestro Hirohito de Japanio
- John F. KENNEDY
- MAO Zedong
- Marilyn MONROE
- Pelé
- Elvis PRESLEY
- Charles SCHULZ ja:1960年代 ko:1960년대 simple:1960s

1940

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1940 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1940 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 15-a de majo : La unua McDonald's restoracio estas fondita.
- Spirito Emmanuel verkis mensaĝon "La misio de Esperanto" kaj konsilis spiritistojn lerni la lingvon.

Naskiĝoj


- Trevor STEELE
- Anatolij GONĈAROV
- Vasil STANOVIĈ
- 18-a de marto : Arlette LAGUILLER
- 19-a de marto: Carlo MINNAJA
- 7-a de julio : Ringo STARR
- 7-a de oktobro : Raimund HARMSTORF
- 9-a de oktobro : John LENNON

Mortoj


- 21-a de januaro : Islando : Einar BENEDIKTSSON
- 16-a de marto : Svedio : Selma LAGERLÖF
- 21-a de aŭgusto : Meksiko : Lev TROCKIJ
- 22-a de decembro : Nathanael WEST
- Usono: Pensilvanio : Charles Christopher MORE ----
1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1940年 ko:1940년 simple:1940 th:พ.ศ. 2483

1942

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1942 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1942 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Julio : Kaŭkazion invadas germana armeo. 17 Julio komenciĝis Batalo de Stalingrado.
- Septembro : Germanio atakas Rusian urbon Stalingrado.
- Aŭstralio fariĝas aŭtonomio de Britio.

Naskiĝoj


- Gilberto GIL
- Cilka KOTYZOVÁ
- Vlasta JANÁKOVÁ
- 8-a de januaro : Stephen HAWKING
- 30-a de januaro : Heidi BRÜHL
- 13-a de marto: Scatman John, ĵaza kantisto
- 24-a de aprilo : Barbra STREISAND
- 18-a de junio : Thabo MBEKI, Prezidento de Sud-Afriko
- 18-a de junio : Paul McCARTNEY, brita kantisto
- 2-a de julio : Meksiko : Vicente FOX QUESADA
- 2-a de aŭgusto : Peruo : Isabel ALLENDE
- 27-a de novembro : Jimi HENDRIX

Mortoj


- Julius GLÜCK
- Ĉeĥio : Vladislav VANCURA.
- 22-a de februaro : Brazilo: Stefan ZWEIG
- 3-a de novembro : Belgio: Carl STERNHEIM ----
1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1942年 ko:1942년 ms:1942 simple:1942 th:พ.ศ. 2485

1944

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1944 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1944 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Bulgarion eniras Soveta armeo

Naskiĝoj


- Rudolf FRIDRICH
- Karel KÝR
- Henri MASSON
- Hungario : NEMERE István.
- 22-a de januaro : Angela WINKLER
- 9-a de februaro : Alice WALKER
- 2-a de marto : Uschi GLAS
- 7-a de marto: Serge SIRE
- 4-a de aprilo : Sirio : Bassam TIBI
- 17-a de majo : David KELLY
- 29-a de majo : Helmut BERGER
- 19-a de junio : Chico BUARQUE
- 22-a de junio : Aŭstrio : Klaus Maria BRANDAUER
- 31-a de julio : Geraldine CHAPLIN
- 12-a de septembro : Barry WHITE
- 25-a de septembro : Michael DOUGLAS
- 2-a de decembro : Botho STRAUSS

Mortoj


- 5-a de majo : Bertha BENZ
- 31-a de julio : Antoine de SAINT EXUPÉRY
- 17-a de oktobro : Germanio : Adolf SCHMIDT
- 30-a de decembro : Romain ROLLAND ----
1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1944年 ko:1944년 simple:1944 th:พ.ศ. 2487

1945

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1945 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1945 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Miroslav SMYČKA eklernis Esperanton
- Sovetunio kaptas orientan Berlinon. Usono, Britio kaj Francio Okcidentan.
- Usono inventintas la atombombon. Ludprovas la novan armilon kontraŭ Japanaj urboj Hiroshima kaj Nagasaki. Fino de la Dua Mondmilito. Eko de la Fridmilito.
- Belgio ekas kiel centro de Eŭropa kunlaborado.
- 15-a de aŭgusto : Suda Koreio sendependiĝas de Japanio.
- 17-a de aŭgusto : Indonezio sendependiĝas de Nederlando. Prezidentiĝas Suharto. Konstitucio.
- 2-a de septembro : Vjetnamo sendependiĝas de Francio.
- 24-a de oktobro : Unuiĝintaj Nacioj fondatas far Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egipto, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgio, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Rusio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrajno, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko fondatas far Tito.
- Londona Konferenco adoptis la konstitucion de Unesko.
- Kreita Volduo.

Naskiĝoj


- 6-a de februaro : Jamajko : Bob MARLEY
- 31-a de majo : Germanio : Rainer Werner FASSBINDER
- 9-a de julio : Dean R. KOONTZ
- 27-a de aŭgusto : Marianne SÄGEBRECHT

Mortoj


- Hendrik BULTHUIS
- Josef ŠUSTA
- Jan RAMBOUSEK
- 23-a de februaro : Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ
- marto: Anne FRANK, la preciza dato ne estas konata.
- 12-a de aprilo : Franklin D. ROOSEVELT
- 22-a de aprilo : Käthe KOLLWITZ
- 28-a de aprilo : Benito MUSSOLINI
- 30-a de aprilo : Adolf HITLER kaj Eva BRAUN
- 27-a de junio : Emil HÁCHA
- 26-a de septembro : BARTÓK Béla
- 13-a de oktobro : Milton HERSHEY ----
1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1945年 ko:1945년 simple:1945 th:พ.ศ. 2488

1946

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1946 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1946 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Symilde SCHENK LEDON lernis Esperanto.
- Rapidvortoj 4-afoje refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis.
- Francio: La francoj adoptas per referendumo la forlason de la Tria Respubliko kaj la starigon de la Kvara Respubliko. La nova konstitucio (17-a konstitucio de Francio ekde 1789) estigas parlamentan reĝimon. La Kvara Franca Respubliko daŭros ĝis 1958 pro politika malstabilo kaj koloniaj krizoj.
- Tajlando : Pumpipon ADULIADET surtroniĝas.
- Filipinoj sendependiĝas de Usono.
- Argentino : Juan Domingo PERÓN prezidantiĝas.
- UNO : Tryggve LIE iĝas la unua ĝenerala sekretario. Aniĝas: Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando.
- 4-a de novembro: Efektiviĝas la konstitucio de Unesko kiam 20 ŝtatoj deponas akceptilojn.

Naskiĝoj


- 5-a de januaro : Diane KEATON
- 12-a de marto : Usono : Liza MINNELLI
- 6-a de julio : Usono : George W. BUSH
- 5-a de septembro : Freddie MERCURY
- 4-a de oktobro : Susan SARANDON
- 20-a de oktobro : Elfriede JELINEK

Mortoj


- 6-a de junio : Gerhart HAUPTMANN
- 13-a de aŭgusto : Britio : H. G. WELLS
- Josef VÁVROVSKÝ
- Julio MANGADA ROSENÖRN
- Alberto COUTO FERNANDES ----
1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1946年 ko:1946년 ms:1946 simple:1946 th:พ.ศ. 2489

1948

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1948 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1948 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 33-a Universala Kongreso de Esperanto en Malmö.
- Gersi Alfredo BAYS eklernis Esperanton.
- 1-a de januaro : Italio akiras sian konstitucion.
- Luksemburgio deprenas el sia konstitucio la artikolon pri neŭtraleco.
- 5-a de majo : Okazis la unua oficiala festa "tago de la infanoj" en Japanio
- 14-a de majo : Israelo deklaras sin sendependa, juda ŝtato. Hajm WEIZMAN elektatas unua prezidento. Postsekvas sendependeciga milito.
- Kolombio : Novaj tumultoj.
- UAE: Ras-Al-Ĥajmo: emiriĝas Saqr Bin Muhammad al-Qasimi.
- Aniĝas al UNO : Birmo.
- 10-a de decembro: La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj adoptiĝis de la UNO.
- 16-a de decembro: La tabulludo Skrablo publikiĝis.
- Jaroslav MAŘÍK enesperantigis la Ĉeĥoslovakan konstitucion
- Koreio fariĝis respubliko.
- Fonditaj urboj Glenrothes en Britio kaj Paŭlo-Afonso en Brazilo.
- Kreitaj planlingvoj Europa latine kaj Lingo.

Naskiĝoj


- Karel DANĚK
- WACHA Balázs
- 12-a de aprilo : Germanio : Joseph Martin FISCHER ("Joschka FISCHER")
- 28-a de junio : Kathy BATES
- 21-a de julio : Cat STEVENS

Mortoj


- 30-a de januaro : Mohandas K. GANDHI
- 9-a de aprilo : Kolombio : Jorge Eliecer GAITÁN
- 4-a de julio: MONTEIRO LOBATO
- 17-a de septembro : Svislando : Emil LUDWIG ----
1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1948 ja:1948年 ko:1948년 simple:1948 th:พ.ศ. 2491

Genocido

Genocido estas la sistema kaj planita ekstermado de popolo, de etna grupo aŭ de difinita homa grupo. Ĉi tiun fakvorton ekuzis en 1944 la pola advokato Raphael LEMKIN.

Vidu ankaŭ

:Holokaŭsto :Armena genocido :Bangladeŝa genocido :"Porajmos" :progromo :Sven LINDKVIST ja:ジェノサイド simple:Genocide

Judoj

La Judoj estas la gento kiu tradicie parolis la hebrean kaj sekvis judismon, kvankam multaj Judoj ne komprenas la hebrean kaj/aŭ ne sekvas la judan religion. La juda religio havas fortan ligon al la teritorio de Israelo; tiu ligo estas centra al la cionismo, komence nereligia politika movado inter la Judoj dum la 20a jarcento. Estas du ĉefaj specoj de Judoj, laŭ origino:
- Sefardoj
- Aŝĥenazoj Je 2000 estis 13 milionoj da Judoj dise tra la mondo: 5800 mil en Usono (44%), 4847 mil en Israelo (37%), 600 mil en Francio (5%), 550 mil en Rusio kaj 400 mil en Ukrainio, inter aliaj. Do 81% el Judoj nun loĝas en du nacioj: Usono kaj Israelo. Novjorko mem havas 1750 mil Judojn. Sed tio estas moderna fenomeno: Antaŭ 1930, Rusio, Germanio, Pollando kaj Litovio havis grandajn nombrojn de Judoj. Dum la Dua Mondmilito, Hitlero mortigis 35% el la Judoj en la mondo. La restintoj plejparte migris al Usono aŭ Israelo. Nun Germanio havas nur 100 mil Judojn (2005). En 1939 estis 16.7 milionoj da Judoj. Kvankam ili estas gento malgranda kaj ofte senlanda, la Judoj estas gento tre antikva kaj profunde influa. Kaj la kristanismo kaj la islamo havas radikojn judajn. La Judoj, kiuj plej grave influis la nejudan socion en la moderna periodo, estis ĝenerale nereligiaj, almenaŭ laŭ la tradicia senco: Spinozo, Markso, Lev TROCKIJ, Freŭdo, Ejnstejno, Zamenhof, ktp. Iasence, oni povus diri, la Okcidento mem estas civilizo duone greka kaj duone juda.

Kiu estas Judo?

La preciza difino de "Judo" estas afero tre politika kaj polemika. Kelkaj ortodoksaj rabenoj faras distingon inter "Israelido" (ano de la gento) kaj "Judo" (praktikanto de la ortodoksa judismo). Eĉ pli konflikte, ortodoksaj Judoj, reformistaj Judoj, konservativaj Judoj kaj nereligiaj Judoj havas malsamajn kriteriojn pri aparteno al la juda gento. Por la reformistoj en Usono kaj pluraj aliaj landoj, Judo estas tiu, kiu aŭ (a) havas almenaŭ unu judan gepatron, havas aŭ havis judan edukon aŭ identiĝon, kaj ne konvertiĝis al alia religio, aŭ (b) konvertiĝis al judismo, kaj ne rekonvertiĝis al alia religio. Por la ortodoksuloj, Judo estas tiu kiu aŭ (a) estis naskita el Judino, aŭ (b) konvertiĝis al ortodoksa judismo. (En ĉi sistemo, la unuaj Judoj estas tiuj kiuj, laŭ la ortodoksoj, ricevis la revelacion en Sinai). En Usono, nereligiaj Judoj ĝenerale sekvas la reformistan vidpunkton; la konservativa judismo havas oficialan pozicion similan al la ortodoksa, sed almenaŭ du trionoj de ĝiaj praktikantoj havas personan pozicion similan al la reformista. Ĉiu, kiu havas almenaŭ unu avon aŭ avinon, kiu (a) estis agnoskita kiel juda laŭ la ortodoksa vidpunkto, kaj (b) ne praktikis alian religion, rajtas migri al Israelo; tamen tiuj, kiuj ne estas agnoskitaj kiel Judoj de la ortodoksuloj estas registritaj kiel ne-Judoj en Israelo, kaj, ekz., ne rajtas edzi(ni)gi Judojn ene de la ŝtato, aŭ esti enterigita en la plejmulto de tombejoj, inkluzive de armeaj tombejoj - krom aliaj malavantaĝoj. Kategorio:Judismo ja:ユダヤ人 ko:유대인

Porajmos

En Cigana lingvo tiu vorto signivas "la voranto". Tiel ciganoj nomis la provon ekstermi ilian popolon fare de la nazioj, simile al la vorto ŝoaho de la judoj. Legu ankaŭ: Holokaŭsto. Ne eblas tiel bone kiel pri la judoj nombri - kaj eĉ malpli nomi - la viktimojn inter la ciganaj komunumoj. Tiu estas pro diversaj kialoj: la ciganoj estis plejparte analfabetaj kaj ne kunigitaj kun la ekstera socio; kaj ili estis rigardataj kun indiferenteco - se ne vera malamo - kiu eĉ kreskis post la nazia epoko. La taksoj pri ilia kvanto estas inter 200 000 kaj 800 000. Historio:

Transistoro

Transistoro estas solid-stata semikonduktaĵa aparato uzata por amplifado kaj ŝaltado, kaj havas tri terminalojn: malgranda kurentotensio aplikita al unu terminalo regas la kurenton tra la du aliaj. Ĝi estas la ĉefa komponanto en ĉia moderna elektroniko. En diĝitaj cirkvitoj, transistoroj uziĝas kiel tre rapidaj elektraj ŝaliloj, kaj aranĝoj de transistoroj povas funkcii kiel logikaj pordoj, RAM-tipa storaĵo kaj aliaj aparatoj. En analogaj cirkvitoj, transistoroj uziĝas kiel amplifiloj. Transistoro estis ankaŭ kutima nomo dum la 1960-oj por transistora radiofono, poŝe granda portebla radiofono kiu uzis transistorojn, anstataŭ vakutuboj, kiel siajn aktivajn elektronikaĵojn.

Inventado

La transistoro estis inventita ĉe Bell Laboratories dum Decembro 1947 de John BARDEEN, Walter Houser BRATTAIN, kaj William Bradford SHOCKLEY, kiuj estis aljuĝitaj la Nobelan Premion pri Fiziko dum 1956. Ironie, ili klopodis fabriki kamp-efikan transistoron (E-e: KET, angle: FET) antaudirita de Julius edgar LILIENFELD tiom frue kiom 1925 sed fine malkovris kurentan amplifadon en punkt-kontakta transistoro kiu sekve evolŭis iĝi la dupolusa junta transistoro (E-e: DJT, angle BJT)

Transistora Funkciado

Transisitoro estas tri-terminala aparato. En la DJT, elektra kurento enmetiĝas en la bazo (B) kaj modulas kurentan fluon inter la aliaj du terminaloj sciitaj kiel elsendilo kaj kolektilo. En KEToj, la tri terminaloj nomiĝas pordo (P), fonto (F), kaj drenilo (D) respektive, kaj tensio aplikita al la pordo modulas la kurenton inter la fonto kaj la drenilo.

Dupolusa Junta Transistoro

Koncepte, oni povas kompreni dupolusan juntan transistoron kiel du diodoj kun malantaŭo al malantaŭo, konektitajn tiel ke ili kunhavas aŭ siajn pozitivajn aŭ negativajn terminalojn. La antaŭen-biasita elsendil-baza junto allasas portantoj facile flui el la elsendilo. La bazo fabrikiĝas sufiĉe maldika, ke plej multaj injektitaj portantoj atingas la kolektilon anstataŭ rekombini en la bazo. Ĉar malgrandaj ŝanĝoj de la baza kurento signife efikas kolektilan kurenton, la transistoro povas funkcii kiel elektronika amplifilo. La rejŝo de amplifiado, kutime nomita la kurenta pliiĝo (b), estas proksimume cent por plej multaj specoj de DJT-oj. Tio estas unu miliampero de baza kurento kutime igas kolektilan kurenton de proksimume cent miliamperoj. DJT-oj venkas je ĉiaj amplifikiloj de sone al radiofone frekvencaj aplikaĵoj kaj estas ankaŭ popularaj kiel elektronikaj ŝaltiloj.

Kamp-Efikaj Transistoroj

La plej kutima speco de kamp-efika transistoro, la MOSKED (metal-oksid-semikonduktaĵa kamp-efika transistoro) povas ankaŭ esti regardata kiel du malantaŭ-al-malantaŭ-aj diodoj kiuj apartigas la fontan terminalon de la drenila terminalo. La volumenaĵo intera kovriĝas de ekstrme maldika izola tavolo kiu portas la pordan elektrodon. Kiam tensio aplikiĝas inter la pordo kaj la fonton, elektran kampo kreiĝas en tiu volumenaĵo, kiu kaŭzas konduktivan kanalon formi inter lal fonto kaj la dernilo kaj kiu allasas kurentan fluon transe flui. La kvanto da tiu ĉi fluo povas esti modulata aŭ tute haltita per variado de la porda tensio. Ĉar la pordo estas izola, nenioma DK-a kurento fluas al aŭ de la la porda elektrodo. Tiu ĉi manko de porda kurento (komare al la baza kurento de la DJT), kaj la kapablo de la MOSKET agi kiel ŝaltilo, allasas kreadon de aparte rendimentaj cirkvitoj. De tio, MOSKET-oj jam fariĝas la domina teknologio uzita en komputa ekipaĵo tiel kiel mikroprocesoro kaj stora aparato tiel kiel RAMO. La plej ofta formo de MOSKET-a transistoro uzata hodiaŭ estas la KMOS-o (komplementa metal-oksid-semikonduktaĵo), kiu estas la bazo de preskaŭ ĉiuj integritaj cirkvitoj produktitaj.

Avantaĵoj de Transisitoroj Super Vakutuboj

Antaŭ la transistoro, la termjona valvo aŭ vakutubo estis la ĉefa komponanto de amplifilo. Gravaj avantaĝoj, kiuj allasis transistorojn anstataŭi iliajn valvajn antaŭulojn en preskaŭ ĉiuj aplikaĵoj, estas:
- plia malgrandeco
- pli simpla manufakturado, kaj de tio
- pli malalta kosto
- pli malalta operacia tensio
- manko de hejtita filamento, kaj de tio
- pli malalta pova disipado
- plia fidindeco, kaj
- plia daŭrivo. Termjonaj valvoj estas ankoraŭ uzata ĉe tre alt-povaj aplikaĵoj tiel kiel signala amplifado por radiofona dissendado. Iuj sonaj amplifiloj ankaŭ uzas ilin, iliaj entuziasmuloj asertas ke la sono estas pli bona. Aparte, iuj argumentas ke la pli granda nombro da elektronoj en vakutubo pli bone kondutas kun pli granda statistika akurateco. Aliaj detektas distingan "varmecon" en la sono. La "varmeco" estas fakte distordo kaŭzita de la vakutuboj, sed aŭdamantoj trovas certan kvanton da "nebuleco" plaĉa. La "dua generacio" de komputiloj tra la 1950-oj kaj 1960-oj elstarigis tabulojn plenaj kun individuaj transistoroj. Sekve, transistoroj, aliaj komponantoj, kaj la necesaj konduktiloj estis integritaj en unuopaj, amas-produktitaj komponantoj en integritaj cirkvitoj. Ĉe moderna cifera eletroniko, unuopaj transistoroj estas maloftaj, kvankam ili restas kutimaj en povaj kaj analogaj aplikaĵoj.

Historio

Ĉiuj transistoroj dependas de semikonduktaĵoj. Do, la historio de transistoroj komencas kun la fruaj uzoj de semikonduktaĵoj.

1900-oj

Semikonduktaĵoj estis uzita en elektoniko dum kelka tempo antaŭ la inventado de la transistoro. Ĉirkaŭ la ŝanĝo de la 20-a jarcento, ili estis tre kutimaj kiel detektoroj en radiofonoj, uzite en aparto nomita "Kata Vangharo". Tiuj ĉi detektoroj estis iel ĝenaj, tamen, postulante de la funkciiganto movi malgrandan volframan filamenton (la vangharon) ĉirkau la surfaco de la kristalo ĝis ĝi subite komencis funkcii. Tiam, dum periodo de kelkaj horoj aŭ tagoj, la kristalo malrapide malfunkciiĝis kaj la proceso devis esti refarita. Je tiu tempo, ilia funkcio estis tute mistera. Post la enkonduko de radiofonoj bazitaj sur vakutuboj kiuj estis pli fidindaj kaj amplifitaj, la katvanghara sistemo rapide malaperis.

Dua Mondmilito

Dum la Dua Mondmilito radara esplorado rapide puŝis la frekvencojn de la radaraj radioriceviloj en regionon kie tradiciaj tub-bazitaj riceviloj ne plu funkciis bone. Kaprice, Russell Ohl de Bell Laboratories decidis provi katvangharon. Post elĉasado en vendejo de uzitaj radioriceviloj en Manhattan, li trovis ke ĝi funkciis multe pli bone ol tub-bazitaj sistmoj. Li tiam komencis peni ekkompreni kial ili estis tiel "strangaj". Li elspezis plejparton da 1939 provante kreskigi pli puraj kristaloj. Li baldaŭ eltrovis ke kun pli alte kvalitaj kristaloj, la "strangeco" foriris -- sed ilia kapableco funkcii kiel radiofona detektoro ankaŭ foriris. Je unu tago, li trovis ke unu el liaj plej puraj kristaloj, tamen, funkciis bone, kaj interese ĝi havis klare videblan fendon proksime al la mezo. Kvankam, dum li movis tra la ĉambro penante testi ĝin, la detektoro foje mistere funkciis kaj foje malfunckiis. Post studado, li trovis ke la konduto estis regata de lumo en la ĉambro, ju pli lumo des pli konduktanco. Li invitis kelkaj aliaj homoj vidi ĝin, kaj Brattain tuj ekkomprenis ke estis ia junto ĉe la fendo. Pluaj esploroj klarigis la restanta mistro. La kristalo fendis ĉar ĉiu flanko entenis tre ete malsamaj kvantoj de malpuraĵo kiu Ohl ne povis forigi - proksimume 0,2%. Unu flanko de la kristalo entenis malpuraĵojn kiuj aldonis ekstrajn elektronojn kaj faris ĝin konduktanto. La alia flanko havis malpuraĵojn kiuj tendencis kunligi tiujn ĉi eletronojn, farante el ĝi izolaĵon. Kiam la du lokiĝis kun flank-al-flake , la elektronoj povis puŝiĝi el la flanko kun la ekstraj elektronoj (baldaŭ nomota elsendilo) kaj esti anstatauita de novaj elektronoj proviziita (eble de baterio) kie ili fluis en la izolaĵan parton kaj kolektiĝis per la filamento (la kolektilo). Tamen kiam la tensio inversiĝis, la elektonoj puŝataj en la kolektilo rapide plenigis la "truojn" kaj konduktado tuj ĉesis. Tiu ĉi junto de la du kristaloj (aŭ partoj de unu kristalso) kreis solid-statan diodon, kaj la koncepto baldaŭ sciiĝis kiel semikonduktado.

Disvolvado

Arme kun scio pri la funkciado de tiuj ĉi novaj diodoj, urĝa peno komencis por lerni fabriki ilin je postulo. Teamoj ĉe Purdue University, Bell Labs, MIT, kaj University of Chicago kuniĝis fari pli bonajn kristalojn. Interne de jaro, germanio germania produktado perfektiĝis ĝis punkto kie milit-gradaj diodoj utiliĝis en plej multaj radaraj aparatoj. La ŝlosilo por disvolvado de transistoro estis plua komprenado de la proceso de elektrona movebleco en semikonduktaĵo. Ekkompreniĝis ke se estis maniero regi la fluon de elektronoj de la elsendilo al la konektilo, oni povas fari amplifilon. Ekzemple, se oni metis kontaktiloj ĉe ambau flankoj de unuopa speco de kristalo, la kurento ne fluus tra ĝi. Tamen, se tria kontaktilo povus "injekti" elektronojn aŭ truojn en la materialon, kurento povus flui. Efektiva farado de tio ĉi ŝajnis esti tre malfacila. Se la kristalo havus iun ajn bonsencan grandecon, la kvanto da elektronoj (aŭ truoj) proviziita devus esti tre granda -- kiu farus ĝin malpli utila kiel amplifilo ĉar ĝi postulus grandan kurenton komence. Tio dirite, la tuta ideo de kristala diodo estis ke la kristalo mem povis provizii eletronojn trans tre malgranda distanco. La ŝlosilo ŝajnis esti meti kaj la enmetan kaj la elmetan kontaktojn tre proksima kunen sur la surfaco de la kristalo. Brattain komencis laboradon konstrui tian aparaton, kaj tantaligaj alludoj kontinuis aperi dum la teamo prilaboris la problemon. Unu tagon, la sistemo fukciis, la neksta ĝi ne funkciis. Je unu instanco, ne-funkcia sistemo ekfunkciis kiam metita en akvo. La duopo, Brattain kaj Ohl, fine disvolvis novan fakon sub kvantuma mekaniko sciitan kiel surfacan fizikonpor ekspliki la konduton. Escence la elektronoj en iu peco de kristalo migrus pro apudaj ŝargoj. Elektonoj en elsendiloj aŭ "truoj" en la kolektiloj grapolus sur la surfaco de la kristalo kie ili povus trovi siajn malajn ŝargojn ŝvebantan en la aero (aŭ akvo). Tamen, ili povus esti pelita for de la surfaco de malgranda kvanto de ŝargoj aplikita al alia loko. Anstataŭ bezonado de granda provizio de elektronoj, tre malgranda nombro en la ĝusta loko trafus. Ilia kompreno solvis la problemon de bezonado de tre malgranda rega areo al certa grado. Anstatŭ bezoni du apartajn semikonduktantojn konektita de kuna, sed eta regiono, unuopa pli granda surfaco sufiĉus. La elsendilo kaj kolektilo estus ambaŭ metitaj tre proksime sur unu flanko, kun la rega drato sur la alia. Kiam kurento aplikiĝis al la rega drato, elektronoj aŭ truoj elpelus, tute trans la bloko de semikonduktaĵo, kaj kolektiĝus sur la fora surfaco. Tiel longe kiel la elsendilo kaj la kolektilo estus tre proksima kune, tio ĉi allasu sufiĉajn elektronojn aŭ truojn inter ilin por allasi konduktadon komenci.

Unua Transistoro

La unua transistoro bezonis ioman tempon por konstrui. Ili faris multajn provojn konstrui tian sistemon kun variaj iloj, sed ĝenerale malsukcesis. Muntaĵoj kie la kontaktiloj estis sufiĉe proksimaj estis nevarie tiel rompiĝema kiel estis la originalaj katvangharaj detektoroj. Fine ili havis praktikan trarompon. Peco de oro ora folio estis gluita al la rando de plasta kojno, kaj tiam la folio estis tranĉita kun razilo ĉe la pinto de triangulo. La rezulto estis du tre proksime interspacigitaj kontaktiloj de oro. Kiam la plasto estis puŝita malsupren al la surfacon de la kristalo kaj tensio aplikita al al alia flanko (sur la bazo de la kristalo), kurento ekfulis de unu kontaktilo al la alia dum la baza tensio pelis la elektronoj for de la bazo al la alia flanko malproksime de la kontaktiloj. La punkt-kontakta transistoro estis inventita, primativan vario de la DJT. Tia sistemo ne multe praktike utilis. Ĝi ne estis pli bona ol la malnovaj katvangkaroj. Baldaŭ pli novaj metodoj kaj kompreno allasis multe pli fortikajn versiojn. Ene de kelkaj jaroj, transistor-bazitaj produktoj, plej notinde radiofonoj, aperiĝis sur la merkato.

Origino de la Nomo

En vakutubo (Brita: valvo), ŝanĝoj de la plata kurento estas proporcia al ŝanĝoj de krada tensio, al unua aproksimaĵo. La rejŝo (kruento/tensio) havas dimensiojn de kondutanco. Ĉar la kurento kaj tensio ne mezuriĝas ĉe la samaj terminaloj, ĝi aludiĝas kiel "transkonduktanco" anstataŭ "konduktanco", kaj estas grava taks-nombro por vakutubo. Se vakutuboj nomiĝis por siaj funkcio anstataŭ siaj strukturoj, ili eble nomiĝis "transkonduktoroj". John R. Pierce fabrikis la nomo "transistoro" en 1949. Oni originale pensis ke la transistoro povus esti konsiderita kiel elektronika dualo de vakutubo. La eco ekvivalenta al transkonduktanco estus "transresistanco" kaj la aparato estus "transresistoro" aŭ mallonge "transistoro". Okazis ke la transistoro ne estas sufiĉe proksima al vakutuba dualo por ke la koncepto iom utilu kvante, kaj la koncepto "transresistanco" nur dauras en la nomo "transistoro".

Fruaj Konsumantaj kaj Hobiaj Aplikaĵoj

La transistora radiofono estis la unua ĉef-flua aplikaĵo de transistoro. Eĉ antau la 1940-oj, ordinaraj konsumantaj radiofonoj estis iom kompleksaj elektronikaĵoj, uzante kelkaj vakutubojn kaj bazitaj sur la brile inĝenia superheterodina teknologio de Armstrong. Por plenigi konsumantajn anticipojn, estis necese ke transistoraj radiofonoj uzu similajn cirkvitojn. Ne estis facile dum la fruaj tagoj fidinde funkciigi transistorojn kiel amplifilojn kaj oscililojn en la radiofonfrekvenca (RF-a) amplekso -- eĉ la 540 - 1700 kHz amplitudmodula (AM-a) dissenda bendo. Malgrandigitaj versioj de multaj komponantoj tiel kiel mez-frekvenca (MF-a, angle IF) transformilo kaj multopigitaj agordaj kondensiloj ne estis havebla. La unua signifa konsumanta aplikaĵo de transistoroj estis la fonoforo, kiu bezonis nur sonfrekvenca amplifado, kaj reprezntis merkaton kie malgrandigo estis grava kaj malalta prezo ne estis posulto. Raytheon, kiu jam disvolvis malgrandizitajn kaj fortikizitajn vakutubojn por la militistaro, enkondukis la unuan transistorizitan fonoforon. Raytheon ankaŭ enkondukis la la unua transistoro, la CK722, kiu estis larĝe havebla tra ĉiutagaj komercaj kanaloj. Elektronikaj hobiistoj de la 1950-oj favorkore pensas pri la CK722, esence la sola transistoro havebla dum preskaŭ jardeko, kaj sennombraj hejmfaritaj projektoj dezajniĝis ĉirkaŭ ĝi. La CK722-oj haveblaj al hobiistoj estis esence tiuj kiuj malsukcesis kvalitan kontrolon por pli postulaj aplikaĵoj. Bazita sur germanio, kun malalta amplifado kaj alta elsendil-al-kolektila likaĵo, kaj kun alta variado de ero al ero, dezajnado de praktikaj cirkvitoj kun tiuj ĉi komponantoj estis tre defia.

Malgrandigo

La unua KMOS-a transistora cirkito estis enkondukita de RCA dum 1963. Plua nivelo de malgrandigo poste fariĝis ebla kun la inventado de la integrita cirkvito, kiu inkludis multajn transistorojn sur unu floko de silico, kaj kondukis al nova geracio de aparatoj tiel kiel poŝkalkuliloj kaj ciferecaj horloĝoj.

Eksternaj Ligoj


- PBS's [http://www.pbs.org/transistor/ Transistorized!]
- Lucent Technologies, [http://www.lucent.com/minds/transistor/ The transistor legacy]
- American Physical Society (APS) [http://www.aps.org/apsnews/1100/110004.html This Month in Physics History - November 17 - December 23, 1947: Invention of the First Transistor]
- Science Friday, "[http://www.sciencefriday.com/pages/1997/Dec/hour1_121297.html 50 Years of the Transistor]". December 12, 1997.
- [http://www.ee.washington.edu/circuit_archive/parts/cross.html Transistor Cross Reference Database] de Jerry Russell
- AudioUK's Milestones: http://www.audiouk.com/info/transistor.htm
- [http://www.ck722museum.com/ The CK722 Museum] Kategorio:Elektrotekniko ja:トランジスタ ko:트랜지스터

Atombombo

Difino

Atombombo estas bombo funkcianta per la energio produktita de la fisiofuzio de atomaj kernoj, t.e. de nuklea energioatom-energio. La ĝusta nomo devus esti nuklea bombo, ĉar fakte la energio estas originata en procezoj en la nukleo de la atomoj, kaj ne en la atomo kiel tuto. La uzo estas malsama laŭ lingvoj, kaj en Esperanto la nomo atombombo pli enradikiĝis en nefaka literaturo. Kelkfoje la vorto atombombo estas uzata nur por la armiloj kiuj uzas la nuklean fision, la t.n. A-bomboj, dum tiuj uzantaj la fuzion ricevas la nomon H-bomboj (hidrogenaj bomboj). Estas atentigenda ke la granda detrukapablo de la nukleaj armiloj estas produktata de la liberigo de energio, ĉefe meĥanika (pro la eksplodo) aŭ terma. La elsendo de joniga radiado estas sekundara, kvankam ĝi havas longdaŭrajn efikoj.

Tipoj de atombombo

A-bombo

A-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea fendiĝo de uraniaj (aŭ similaj) atomkernoj. Ĉi tiajn eksplodigis Usono en 1945.

H-bombo

H-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea kunfandiĝo de hidrogenaj atomkernoj.

Neŭtrona bombo

N-bombo estas nedisvolvita armilo, kiu pliigus la radioaktivan karakteron de la bombo, per la elsendo de neŭtronoj, malpliigante la detruadon de la celo mem.

Historio

La unua atombomo estis konstruita de Usono dum la Dua Mondmilito. Kiam estis malkovrita la nuklea fisio, en 1939, la sciencistoj rimarkis ke ĝi ebligis la militan uzon. La milita situacio, kaj la timo ke la nazia reĝimo en Germanio povus disvolvi la armilon antaŭe okazigis la sisteman esploron, per la kreado de la Projekto Manhattan. Inter tiuj kiuj partoprenis ĝin estis John von NEUMANN, Edward TELLER, Robert OPPENHEIMER, Richard Phillips FEYNMAN kaj Hans Albrecht BETHE. La unuan bombon oni test-eksplodigis la 16-an de julio 1945 en la dezerto de Alamogordo en Nov-Meksiko. La atoma programo estis komencinta la 6-an de decembro 1941 kaj kostis en 1945 2 miliardojn da tiamaj dolaroj. Pluraj miloj da tunoj da uranio el belga Kongo estis kaŝe transportitaj al Usono. Nur kelkajn horojn, post kiam evidentiĝis, ke "la bombo funkciis", la usona krozoŝipo USS Indianapolis forlasis la havenon de San-Francisko. Ĝia celo estis la insulo Tinian en la Pacifiko. En ĝia ŝipkelo troviĝis "Little Boy", la urania bombo, kiu la detruos Hiroŝimon. Miloj da sciencistoj kaj teknikistoj kaŝe kunlaboris en la projekto. Eĉ plej multaj pintaj politikistoj kaj militaj komandantoj ne sciis pri ĝi. Prezidenton Harry S. TRUMAN nur je la oni informis pri la fakto, ke Usono jam dum du kaj duona jaroj laboris pri la atombombo. Lia antaŭulo, prezidento Franklin D. ROOSEVELT, kiu mortis du semajnojn antaŭe, tute ne informis lin pri tio. Je la 24-a de julio Truman dum konferenco de Potsdam rakontis al Iosif STALIN pri nova armilo kun nekonata forto. Stalin apenaŭ reagis; lia bonege funkcianta sekreta servo ŝajne zorgis pri tio, ke Stalin mem sciis pli frue pri tiu bombo ol Truman mem.

Atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasako

Ĝis nun nur unu ŝtato faligis atombombon kontraŭ loĝataj urboj. Tiu ĉi estis Usono, en 1945, en la finaj tagoj de la Dua Mondmilito, kontraŭ la japanaj urboj Hiroŝimo (la 6-an de aŭgusto), kaj Nagasako (la 9-an). Usono elektis uzi la bombojn por eviti eventualan invadon de la Japana ĉefinsulo, kaj la multcentoj da miloj da mortoj kiuj nepre sekvus.

Elekto de la cel-urboj

La Cel-Komitato, en kunsido ĉe Los Alamos la , elektis laŭorde la sekvajn cel-urbojn: Kioto, Hiroŝimo, Jokohamo, la arsenalon (armejon) en Kokura, Niigata, kaj eble la Palacon de la Imperiestro. Laŭ Robert JUNGK: :"En la mallonga listo de atombombotaj cel-urboj, aparte de Hiroŝimo, Kokura kaj Niigata, troviĝis la japana urbo de temploj, Kioto. Kiam la spertulo pri Japanujo, Profesoro Edwin O. REISCHAUER, aŭdis tian teruran novaĵon, li fulmis al la oficejo de sia ĉefo, Majoro Alfred MacCORMACK, en departemento de la Armea Spiona Servo. La ŝoko igis lin ekplori. MacCormack, klera kaj humana advokato el Novjorko, ekde tiam penis por konvinki la Ministron pri Milito Henry L. STIMSON indulgi Kioton kaj eltiri ĝin el la nigra listo." Ĉi rakontadon de la eventoj parte konfirmas Richard RHODES, kiam li priskribas la rifuzon de Stimson atombombi Kioton, kontraŭ la prefero de Generalo Leslie GROVES.

Sekvoj de la eksplodoj

La postvivintaj viktimoj, tiamaj kaj postaj, de la du atombombaj atakoj ricevas la japandevenan nomon hibakuŝoj.

Postaj disvolviĝoj

La Soveta Unio kreis sian propran A-bombon en 1949, parte per spionado de la usona projekto kaj parte per propra esploro. En la jardeko de la 50-aj jaroj ambaŭ superpotencoj disvolvis kaj testis la fuziajn bombojn, kaj komencis la nuklean vetkuron, per kiu oni klopodis krei pli potencajn armilojn. Aliaj landoj kiuj havas tiajn armilojn estas Britio, Francio kaj Ĉinio, kiuj estas la t.n. anoj de la nuklea klubo, kiuj klopodis por bari la disvastigon de la produktado de armiloj, fare de aliaj ŝtatoj. Tamen, oni scias ke Hindio kaj Pakistano, kaj eble Sudafriko kaj Israelo havas propran stokon. Baldaŭ kreiĝis ankaŭ la movadon kontraŭ la nukleaj armiloj, kun rolo ankaŭ de parto de la nukleaj fizikistoj kiuj helpis en la disvolvo de la armiloj mem.

Deveno de la ideo

La unua, kiu pensis pri la eblo uzi la ĵus malkovritan atom-energion kiel plej povan kaj teruran armilon estis, jam en 1909, Frederick SODDY en sia libro The interpretation of radium. La ideon reprenis poste, en 1914, H.G. WELLS, romanoforme en The world set free. En 1915, post pli ol unu jarcento da "plicivilizado" de militoj kaj da establado de "pri-militaj leĝoj" (ekzemple, ke militon oni faru nur inter militistoj, aŭ ke oni ne suferigu senkulpajn civilulojn), la unua, kiu verkis libron por konsili kiel celon la eldetruadon de plena urbo, inkluzive kiel malhelpi la agadon de fajrobrigado kaj ke do la urbo forbrulu tute, estis la brita matematikisto F.W. LANCHESTER en "Aircraft in warfare" ("Aviadiloj en milito"). Li konsentis, ke kelkaj morale obĵetos, sed kiel li diris malestime: "ĉiam estos sentemuloj".

Atombomboj kiel globa minaco

Armila vetkuro kaj reciproka dekonvinko

Nuklea vintro

Atombombo en la literaturo

Nefikcie


- "Notoj pri la Delto" de s-ino OKADA Haru, eljapanigita de GAKU Konisi, eld. Japana Esperanta Librokooperativo, 1992. Impresa verko en bonega traduko.
- "Kun la kadavro de l'Edzino" de Ogura Toyofumi, tradukita de TANAKA Sadami, eldonita de Japana esperanto Librokooperativo en 1954.
- "Flustras Hiroŝimo" (ses porinfanaj rakontoj atombombtemaj), 1990, Osaka. Tradukis Tanaka Sadami.
- "Infanoj de Hiroŝimo" (inkluzivas "Kanto de Hirosimo" de Ogura Toyofumi). Tradukis Tanaka Sadami.

Fikcie


- Jean NOCHER
- Dino BUZZATI

Eksteraj ligoj


- [http://www.coara.or.jp/~ryoji/abomb/e-index.html Hiroŝimo: persona atestaĵo de transvivanto (angle)] Kategorio:Armiloj ja:核兵器 ko:핵무기 ms:Senjata nuklear simple:Nuclear weapon th:อาวุธนิวเคลียร์

Adolf HITLER

Adolf HITLER (20-a de aprilo, 188930-a de aprilo, 1945) estis „gvidanto kaj kanceliero de la tria regno“ en la jaroj 19331945 kaj arkitekto de nazia reĝimo fondita je filozofio de rasa supereco kaj genocido. Kiel tia li portis ĉefan kulpon pro eksplodigo de la dua mondmilito kaj pro morto de milionoj da homoj en batalkampoj kaj en pereigtendaroj.

Hitler junaĝe

La homo, kiu gvidis vicon da malhelaj tagoj al Germanio kaj ankaŭ al granda parto de Eŭropo kaj antaŭ kiu en teruro tremis la tuta mondo, estiĝis el malgajaj rilatoj. Li naskiĝis la 20-an de aprilo de 1889 en supraaŭstria Branau am Inn, malgraŭ ke li konsideris sian ĝustan hejmo-urbon ĉiam Linzon, kie li pli malfrue elkreskis. Lia patro estis malpli supera oficisto Alois HITLER, eksteredzeca filo de malriĉa servistino. (Ĝis la jaro 1876, kiam li transprenis la familian nomon post la duonpatro, li uzis junulinan familian nomon de la patrino – Schicklgruber.) Alois HITLER estis tirana patro kaj li ne havis grandan komprenon por „revema“ karaktero de la filo. Lia filo estis pleje malbona studento. En la jaro 1905 li forlasis gimnazion sen abiturientdiplomo. Li volis fariĝi pentristo, sed pentraĵoj kaj akvareloj, kiujn li prezentis dum akcept-ekzamenoj en Viena Akademio de Belartoj, atestis pri manko de talento kaj gvidis dufoje al lia rifuzo. Post la morto de la amata patrino (patro Alois mortis jam pli baldaŭ) Adolf Hitler transloĝiĝis en Vienon por daŭre, esperante ke li vivtenos sin ĉi tie kiel artisto. En la jaroj 19071913 li mizere vagabondis kiel pentristo de afiŝoj, bildkartoj kaj similaj „artaĵoj“. Li trafalis sin en absolutan apation kaj certan direkton al liaj ideoj donis nur fortiĝanta rasa malamo kaj malamikeco celita precipe kontraŭ judoj, en kiu li komencis vidi danĝeron por ĝermana (aŭ „arija“) raso. En la jaro 1913 Hitler transloĝiĝis ĝis Munkeno, eble por ke li en Aŭstrio-Hungario evitu rekrutigon. En la jaro 1914 li tamen devis reveni kaj subiĝi al esploro ĉe armea kuracisto, kiu konstatis lin kiel maltaŭga de la deĵoro. Spite al tio post eksplodo de la unua mondmilito Hitler propravole aniĝis al la 16-a rezervista regimento de bavaria infanterio. La militservo farigis el la nesignifa junulo fanatikan militariston kaj nacionaliston. Hitler militservis kiel mesaĝisto, li avancis je kaporalo kaj li estis kvarfoje ordenita, lastfoje la 4-an de aŭgusto de 1918 per Fera kruco de la 1-a klaso. Jam en oktobro de 1916 li suferis gravan vundon kaj fine de la milito trafis lin toksiga gaso. La armeo evidente fariĝis lia hejmo: li restis en ĝi eĉ post kapitulaco de Germanio deĵorante ĝis aprilo de 1920. Jam kiel armea politika agento en aŭgusto de 1919 en Munkeno li aniĝis en Germanan Laboristan Partion kaj post foriro el agaddeĵoro li komencis labori en sekcio de la partia propagando.

Hitler en politiko

La postmilita periodo estis en Germanio tempo de ĥaosoj kaj krizo. Versajla Kontrakto estis al germanoj nekompatema kaj la lando pleje ankoraŭ ne rekonsciiĝis pro malsukcesa provo de movado de spartakanoj pri bolŝevika renverso. Hitler vetis ĝuste je tiuj ĉi ĥaosoj, kiam li en aŭgusto de 1920 alikreis sian politikan formacion en Nacie socialisman laboristan partion de Germanio (NSDAP), mallongigite nazian partion. Kun helpo de staba oficiro Ernst RÖHM li mem estis en julio de 1921 elektita en ties frunton. El Hitler fariĝis strata oratoro demagogie atakanta al „malamikoj de Germanio“, precipe al komunistoj kaj judoj, sed ankaŭ al venkintaj ŝtatoj, kiuj entrudigis al la germana nacio malglorigan pacon.

Malliberigita

En la tagoj la 8-a ĝis la 9-a de novembro de 1923 grupo de Hitler faris faman munkenan „bieran puĉon“, kuraĝa provo konkeri anojn de la landa registaro kaj transpreni potencon en la tuta Bavario. La puĉo estis facile subpremita kaj Hitler aperis antaŭ tribunalo. La tribunalo mezuris al li kvin jarojn de malliberigo pro grandperfido. En landsberga fortikaĵo proksime de Munkeno Hitler verkis sian politikan konfesion nomita Mein Kampf (Mia batalo), en kiu li precize formulis ideologion de naziismo, proklamis eternan batalon al judismo, komunismo, al „faliga“ demokratio kaj ankaŭ ekspluatisma kapitalismo en la tuta mondo orakolante estiĝon de renaskiĝa kaj rase purigita Germanio, dotita de nevenkebla nacia volo. Li verkis pri Germanio, kiu denove ekstaros, por ke ĝi ekregu al la tuta mondo; pri Germanio, kiu postulos – kaj ankaŭ ĝi akiros – Lebensraum, vivspacon ne nur en meza Eŭropo, sed ankaŭ en vastaj stepoj de Rusio.

Reveno el malliberejo

Hitler pasigis en la malliberejo nur naŭ monatojn. Post la liberigo li komencis tuj fortigi pozicioj de sia partio, precipe en industria nordo. En tiu ĉi periodo li akiris por nazia ideo kelkon da viroj, kiuj en proksima estonteco estis terurigontaj la landon en terurojn de amasa murdado kaj tutmondan militan incendion. Apartenis al ili Hermann GÖRING, fama aviadista aso el la unua mondmilito, plu majstra propagandist