:: wikimiki.org ::
| 1946 |
1946Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1946
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1946 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Symilde SCHENK LEDON lernis Esperanto.
- Rapidvortoj 4-afoje refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis.
- Francio: La francoj adoptas per referendumo la forlason de la Tria Respubliko kaj la starigon de la Kvara Respubliko. La nova konstitucio (17-a konstitucio de Francio ekde 1789) estigas parlamentan reĝimon. La Kvara Franca Respubliko daŭros ĝis 1958 pro politika malstabilo kaj koloniaj krizoj.
- Tajlando : Pumpipon ADULIADET surtroniĝas.
- Filipinoj sendependiĝas de Usono.
- Argentino : Juan Domingo PERÓN prezidantiĝas.
- UNO : Tryggve LIE iĝas la unua ĝenerala sekretario. Aniĝas: Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando.
- 4-a de novembro: Efektiviĝas la konstitucio de Unesko kiam 20 ŝtatoj deponas akceptilojn.
Naskiĝoj
- 5-a de januaro : Diane KEATON
- 12-a de marto : Usono : Liza MINNELLI
- 6-a de julio : Usono : George W. BUSH
- 5-a de septembro : Freddie MERCURY
- 4-a de oktobro : Susan SARANDON
- 20-a de oktobro : Elfriede JELINEK
Mortoj
- 6-a de junio : Gerhart HAUPTMANN
- 13-a de aŭgusto : Britio : H. G. WELLS
- Josef VÁVROVSKÝ
- Julio MANGADA ROSENÖRN
- Alberto COUTO FERNANDES
----
1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1946年
ko:1946년
ms:1946
simple:1946
th:พ.ศ. 2489
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
20-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jaroj:
ja:20世紀
ko:20세기
simple:20th century
Symilde SCHENK LEDONSymilde SCHENK LEDON brazila esperantistino naskita en Porto Alegro 1926, mortis en la 3-a de marto 2003. Esperantistino de 1946. Ekde 1983 ekzorgis pri La Lampiro kaj redaktis ĝin. Ŝi iĝis sekretariino de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1984 kaj 1992, ĝia vicprezidanto en 1986 kaj prezidanto en 1988. Reprezentanto de Brazilo por Amerika Agado ekde 1993. Komitatano A de UEA por Brazilo, sekretariino de 29-a Brazila Kongreso de Esperanto en 1993. Ŝi estis prezidanto de BEL en 1995, ĉefdeligitino de UEA en Brazilo, ano de SAT. Inspiro por multaj esperantistoj en la mondo.
Reginald John Garfield DUTTONReginald John Garfield DUTTON (8-a de novembro, 1886 - 1970), angla ĵurnalisto. Li verkis rapidan skribsistemon por la angla, "Dutton One-Week Shorthand" (eldonoj 1916, 1919). De 1920 li entuziasmis dum kelka tempo pri Esperanto. Poste li inventis Speedwords, kiu estas kaj rapidskribsistemo kaj internacia helplingvo.
[http://www.geocities.com/Athens/Delphi/2464/rjgdutton.html Biografio de DUTTON] (angle)
Ligo de NaciojLigo de Nacioj
Fondita je iniciato de la usona prezidento Woodrow WILSON pere de la Traktato de Versailles en 1920. Tiu kontrakto enhavis ĉefe la postulojn de la venkintoj de la unua mondmilito kontraŭ Germanio.
La ideo havas plurajn patrojn, interalie la germanan filozofon Immanuel KANT, kiu fine de la 18a jarcento en Zum ewigen Frieden proponis aliancon de tiuj ŝtatoj, en kiuj liberas la civitanoj.
Ligo de Nacioj celis esti tia alianco por pace solvi disputojn inter la membroj kaj defendi la membrojn kontraŭ atakoj de ekstere. La Ligo grandparte ne povis plenumi tion pro
- la nealiĝo de pluraj ŝtatoj (precipe Usono mem; kelkaj atribuas tion al la agado de Henry Cabot LODGE),
- la malvenko de la demokratio en aliaj (ekz. Germanio, membro de 1926 ĝis 1933),
- la eksigo de agresemaj membroj (ekz. Sovetunio, kiu atakis Finnlandon en 1939)
- sed ankaŭ pro la tolerado de agresemo de aliaj membroj (ekz. Italio, kiu en 1936 atakis la membron Etiopio, kaj buĉis civilulojn tieajn pere de bombadoj kaj uzo de venengaso; la parolado de la etiopia delegito denuncinta tiujn militkrimojn estas seninterese kaj senreage aŭskultita de la esence okcidentula ĉeestantaro.
La Ligo estis dissolvita oficiale en 1946.
Ligo de Nacioj kaj Esperanto
Ĉe la Ligo estis Edmond PRIVAT la ĉefa Esperanto-lobiisto, kiu atingis almenaŭ ke la vicsekretario NITOBE Inazi verkis sufiĉe favoran raporton pri la stato de Esperanto (1922), estis historia ŝanco por E-o iĝis laborlingvo de liu organizo, sed la franca delegito plej draste oponis tiun projekton, kaj ĝi fiaskis.
Ankaŭ estas menciinda la inĝeniero Leonardo TORRES QUEVEDO, membro de la Komisiono por Intelekta kooperado (antaŭulo de la Unesko), kiu proponis la unuan rezolucion favoran al la konsiderado de la internacia lingvo, ankaŭ sensukcese.
-------------------------------------------------------------
Laŭ Enciklopedio de Esperanto
Ligo de Nacioj. Jam en la unua kunveno de la Ligo en 1920 kelkaj delegitoj proponis rekomendan rezolucion por Esperanto, kun peto, ke la sekretariaro preparu raporton. La propono estis prokrastata. En la sekvanta jaro, 1921, simila propono estis farata, petanta denove pri enketo farota de la sekretariaro. Dume la vic. sekr. ĝenerala de la Ligo, d-ro Nitobe (v.) estis vizitinta la kongreson en Praha kaj estis favore raportinta pri siaj spertoj. La sekvo estis, ke la supre nomita propono estis akceptata kaj ke la sekretariaro ricevis komision prepari raporton. Vasta enketo estis entreprenata, kaj la Konferenco pri Esperanto en Lernejoj (v. Konferencoj), okazinta en apr. 1922 en la palaco de la Ligo liveris same tre utilan materialon. La raporto de la sekretariaro do estis prezentata al la tria kunveno de la Ligo en sept. 1922. Ĝi estis oficiale akceptata, sed la demando pri enkonduko en lernejoj estis transdonata al la Komisiono por intelekta Kooperado. La rezolucio, kiun tiu komisiono faris en aŭg. 1923, estis iom stranga: ĝi opiniis, ke antaŭ ĉio ĝi devas rekomendi la studadon de vivantaj lingvoj, kiel unu el la plej potencaj rimedoj por la intelekta alproksimiĝo de la diversnaciaj homoj kaj do ne povas favori Esperanton. Tamen klopodo akceptigi tiun rezolucion, nur bazitan sur politikaj intrigoj, en la kunveno de la Ligo mem, ne sukcesis, kaj la afero do restis kia ĝi estis. La raporto de la sekretariaro ankaŭ entenis paragrafon por rekomendi faciligon al Esperanto en la int. telegrafado. En pli favora momento, en 1924, la persa delegitaro proponis rezolucion, rekomendantan la traktadon kaj la tarifon de tiel nomata „klara lingvo“ (ne kodo) por Esperanto. Tiu rezolucio estis unuanime akceptata kaj ĝi estis do la unua interŝtata rekono de Esperanto kiel uzata lingvo. En 1925 la Universala Telegrafa Unio en sia tutmonda konferenco en Parizo sekvis la rekomendon de la Ligo kaj ŝanĝis sian regularon tiel, ke Esperanto estas allasata kiel „klara“ lingvo flanke de la latina. - La E-istaro dankas la sukcesojn de tiu ĉi kvinjara pacienca laboro en unua loko al Edmondo Privat.
Laŭ la „Historio kaj Organizo de la E-movado“ de J. R. G. ISBRÜCKER.
ja:国際連盟
ko:국제 연맹
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Politiko
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
1789Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1789
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1789 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Francio : Komenco de la Franca Revolucio kontraŭ la ĝistiama absoluta monarkio. Ĝi daŭros ĝis 1799, kiam Napoléon BONAPARTE kaptis la regpotencon. ~ Je la 14-a de julio 1789, la parizanoj prenis la Bastilon (reĝa malliberejo, simbolo de la absoluta reĝa potenco); de la fino de la 19-a jarcento, la franca nacia festo okazas la 14-an julio. Jam en 1790 la 14-a de julio estis festata kiel Fête de la Fédération (Federacia Festo).
- 4-a de marto: La konstitucio de Usono efektiviĝas.
- 28-a de aprilo: Polinezio Ribelo sur la brita mararmea ŝipo Bounty.
- 21-a de novembro: Nord-Karolino fariĝis la 12-a ŝtato de Usono.
-
Naskiĝoj
- 16-a de marto : Georg OHM
- 21-a de aŭgusto: Augustin Louis CAUCHY
- 15-a de septembro: Usono: James Fenimore COOPER
Mortoj
-
----
1784 | 1785 | 1786 | 1787 | 1788 | 1789 | 1790 | 1791 | 1792 | 1793 | 1794
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1789년
simple:1789
1958Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1958
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1958 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 49-a Universala Kongreso de Esperanto en Majenco.
- Penka BATOEWA kaj Anatolij GONĈAROV eklernis Esperanton.
- Vuk ECHTNER enkarceregita.
- 1-a de januaro : Eŭropo : La du Romaj Traktatoj starigas la Eŭropan Ekonomian Komunumon (EEK) kaj la Eŭropa Atom-Energia Komunumo (EAEK, Eŭratom) inter la membroŝtatoj-fondintoj : Francio, Germanio, Belgio, Italio, Luksemburgo kaj Nederlando -- "Eŭropo de la Ses".
- 28-a de septembro : Francio : La francoj adoptas per referendumo sian nunan konstitucion ; ĝi estas promulgita la 4-an de oktobro 1958.
- 4-a de oktobro : Francio : La ĵus adoptita, nuna konstitucio de Francio estas promulgita. Ĝi tiel estas la 18-a konstitucio de Francio ekde 1789. Estigante parlamentan reĝimon, ĝi starigas la nunan Kvinan Francan Respublikon.
- Francio : Charles DE GAULLE estas elektita prezidento de la Franca Respubliko. Li tiel estas la unua prezidento en la Kvina Respubliko.
- Kolombio : Stabiliĝo.
- Gvineo sendependiĝas sub Ahmed Sekou TOURE, aniĝante al UNO.
- Kreita Romanido.
- La brita piloto Mike HAWTHORN gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
- 29-a de aprilo : Michelle PFEIFFER
- 29-a de aŭgusto : Michael JACKSON (muzikisto)
- 16-a de oktobro : Tim ROBBINS
Mortoj
- Josef ŠILHART
- 21-a de decembro Usono : Lion FEUCHTWANGER
- 24-a de decembro : William Ebenezer THOMSON
----
1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1958年
ko:1958년
simple:1958
th:พ.ศ. 2501
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
ArgentinoGeografio > Ameriko > Sudameriko > Argentino
----
Sudameriko Sudameriko
Argentino - Argentina
Lando en Sudameriko, inter Andoj kaj Atlantiko.
Bazaj informoj
- Landkodo: AR.
- E-nomo: [o] Argentina Respubliko.
- Nacia nomo: [o] República Argentina.
- Areo: 2.758.827 kv.km. Malvinoj (Falklandoj) estas disputataj kun Britio.
- Politika sistemo: federacia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Néstor KIRCHNER (2003).
- Ĉefurbo: Bonaero (12.600 mil).
- Urboj: Kordobo (1.284 mil), Rosario (1.121 mil). Vidu artikolon Listo de urboj de Argentino.
- Adm. divido: 23 provincoj kaj unu federacia distrikto: Bonaera Provinco (Provincia de Buenos Aires); Catamarca; Chaco; Chubut; Cordoba; Corrientes; Federa Distrikto (Distrito Federal); Entre Rios; Formosa; Jujuy; La Pampa; La Rioja; Mendoza; Misiones; Neuquen; Rio Negro; Salta; San Juan; San Luis; Santa Cruz; Santa Fe; Santiago del Estero; Tierra del Fuego, Antartica e Islas del Atlantico Sur; Tucuman. Vidu Provincoj de Argentino.
- Loĝantaro: 36.995 mil (2000), inter ili 84,2% argentinanoj (plimulto hispandevenaj kaj italdevenaj), 4,3% italoj, 600 000 Indianoj, la ĉefaj indianaj popoloj en argentino estantaj : aymara, guarani, chiripá,choroti,chulupi, kaiwá, mapuche, mocoví, ona, pilagá, puelche, quechua, tapieté, tehuelche, toba, wichí.
- Ŝtatlingvo: hispana.
- Nacilingvoj: La hispana lingvo estas plejofte uzata. Eblas trovi personojn parolantajn aliajn eŭropajn lingvojn, ĉefe italan kaj germanan, Restas malmultaj parolantoj de indianaj lingvoj, ĉefe: keĉua (900 000 parolantoj), mapudunguna (40 000), amuzgoa (27 000), chatinoa (21 000).
- Kredantoj: katolikoj.
- MEP: totala - 319 miliardoj $; pokapa - 8.030 $.
- Ekonomiko: industria lando kun altevoluinta agrikulturo. Ĝi havas multajn naturajn riĉaĵojn kiel nafto, gaso kaj hidroenergio.
- Monunuo: peso (=100 centavoj).
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: En 1816 akiris sendependecon de Hispanio. Juan PERÓN estis prezidanto 1946-1955 kaj 1973-1974. En 1976 okazis milita renverso kontraŭ la prezidantino Isabel Peron, la tria edzino de Peron. En la postaj jaroj, multaj homoj "malaperis", verŝajne kaŝe murditaj de la registaro. En 1982 partoprenis en la Falklanda milito kontraŭ Britio. En 1989 Argentino suferis pro hiperinflacio kaj denove en 2002. Pro grandaj eksterlandaj ŝuldoj kaj registaro malŝparema, la ekonomio estas tre nestabila. Inter 1991-2001, la peso estis ligita al la usona dolaro, sed la ŝuldoj de la registaro kreskis tro kaj en decembro 2001 la ligo al la dolaro rompiĝis, kaj la ekonomio disfalis.
- Heredaĵo: Naciaj parkoj de Iguazu kaj Los Glaciares.
- Esperanto:. Vidu Esperanto en Argentino
vidu ankaŭ
- Argentina Esperanto-Ligo
- Listo de urboj de Argentino
- Argentina ekstera politiko
- Landnomoj
- Patagonio
Eksteraj ligoj:
- [http://www.esperanto.org.ar Esperanto Argentina]
- [http://ael.esperanto.org.ar Argentina Esperanto Ligo]
Kategorio:Argentino
Kategorio:Sudameriko
fiu-vro:Argentina
ja:アルゼンチン
ko:아르헨티나
ms:Argentina
simple:Argentina
th:ประเทศอาร์เจนตินา
Juan Domingo PERÓNJuan Domingo PERÓN (naskiĝis la 8-an de oktobro 1895, mortis la 1-an de julio 1974) estis argentina politikisto en la 20-a jarcento.
Perón, arda naciisto, estis diktatoro de Argentino en la kvardekaj kaj kvindekaj jaroj, kaj denove, mallonge, en la sepdekaj jaroj. Li fondis popolisman movadon justicialismo, ankaŭ nomatan peronismo, kiu sin apogis je la plej malsupraj tavoloj, la sindikatoj kaj la t.n. senĉemizuloj. Ĝi estis forte kontraŭkomunisma, sed sen tre klara ideologio, kio permesis la ekeston de aloj ekstremmaldekstraj ĝis ekstremdekstraj, kaj kiu ankoraŭ restas forta en Argentino (pluraj el la lastaj prezidentoj, inklude de la nuna, sin deklaras peronistoj).
La dua edzino de Perón, Eva Duarte, Evita, estis la plej potenca virino de Argentino antaŭ sia frua morto.
Lia posteulino estis la tria edzino María Estela MARTÍNEZ DE PERÓN, Isabelita, kiu estis la unua ino kiu iĝis prezidento de la respubliko.
PERÓN, Juan Domingo
PERÓN, Juan Domingo
ja:フアン・ペロン
ms:Juan Peron
UNO:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un.
----
Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj
----
Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo.
Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas
190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj,
provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi
la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.
Strukturo
Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Historio
1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton,
starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de
disputoj inter nacioj.
1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis.
Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON
unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj.
En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli
libere sekvi sian ekspansiemon.
1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra
Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko.
24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis.
Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio,
Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio,
Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio,
Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio,
Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano,
Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo,
Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando,
Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo,
Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis.
Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas.
1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas.
1948: Birmo aliĝas.
1949: Israelo aliĝas.
1950: Indonezio aliĝas.
1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario,
Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio,
Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo,
Portugalio, Rumanio.
1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio
aliĝas.
1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas.
1958: Gvineo aliĝas.
1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno,
Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa,
Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo,
Somalio kaj Togo.
1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio,
Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas.
1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko,
Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas.
1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas.
1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas.
1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas.
1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto
aliĝas.
1967: Demokratia Jemeno aliĝas.
1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando
aliĝas.
1970: Fiĝioj aliĝas.
1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas.
1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj
transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano.
1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta)
aliĝas,
1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa
aliĝas.
1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj,
Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj
Surinamo.
1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas.
1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas.
1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas.
1979: Sent-Lucio aliĝas.
1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo
aliĝas
1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas.
1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas.
1984: Brunejo aliĝas.
1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj
okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon.
1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon
en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas:
Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio,
Nord-Koreio kaj Sud-Koreio.
1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano,
Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio,
Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio,
Turkmenio kaj Uzbekio.
1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo,
Makedonio, Monako kaj Slovakio.
1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la
plej malgranda membroŝtato de la UNO. La Konsilio de Kuratorado provizore
eksiĝis pro la fino de ĝia mandato.
1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas.
2000: Tuvalo aliĝas.
2001: La UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune
ricevis la Nobelan Pacpremion.
2002: Post kelkjara helpado de UNO sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.
Ĝeneralaj Sekretarioj de UN
Eksteraj Ligiloj
- La TTT-ejo de la UNO: http://www.un.org/ (angle, arabe, ĉine, france, ruse, hispane)
Kategorio:Internacia organizaĵo
UNUIĜITAJ NACIOJ
ja:国際連合
ko:국제 연합
ms:Pertubuhan Bangsa-Bangsa Bersatu
simple:United Nations
th:สหประชาชาติ
zh-min-nan:Liân-ha̍p-kok
AfganioGeografio > Azio > Afganio
----
Dosiero:af.gif
Afganio (Afghanestan) افغانستان
Lando en la sudo de Centra Azio.
Ĝeneralaĵoj
- Landkodo: AF.
- E-nomo: [a] Afganistano, Afganujo; [o] Islama Ŝtato Afganio.
- Nacia nomo: [o] Dowlat-e Eslami-ye Afghanestan.
- Areo: 652.090 kv.km.
- Politika sistemo: islama milita respubliko.
- Ŝtatestro: Hamid KARZAI
- Ĉefurbo: Kabulo (1.500 mil).
- Urboj: Kandahar (198 mil), Herat (156 mil).
- Adm. divido: 30 provincoj: Badakhshan, Badghis, Baghlan, Balkh, Bamian, Farah, Faryab, Ghazni, Ghowr, Helmand, Herat, Jowzjan, Kabol, Kandahar, Kapisa, Konar, Kondoz, Laghman, Lowgar,
Nangarhar, Nimruz, Oruzgan, Paktia, Paktika, Parvan, Samangan, Sar-e Pol, Takhar, Vardak, Zabol.
- Loĝantaro: 25.800 mil (2000), inter ili 38 % puŝtunoj, 25% taĝikoj, pli ol 5 milionoj estas rifuĝintoj.
- Ŝtatlingvo: paŝtua (35%) kaj persa (=daria, 50%), uzbeka, turkmena, beluĉa, ktp.
- Kredantoj: islamanoj (sunaistoj 84%, ŝiaistoj 15%).
- Pokapa GNP: 800$.
- Monunuo: afgana afganio (= 100 puloj);
- Organizoj: UNO (1946)
- Historio: sendependiĝis en 1919 post la tria milito kun Anglio. Establiĝis konstitucia monarĥio en 1963, defalis en 1973. Kontraktis kun Sovetunio pri amikeco kaj kunlaboro en 1978. En la lando estis komencitaj reformoj, kiuj elvokis kontraŭstaron de konservema islama opozicio. Al milita kontraŭstaro sekvis okupacio de la lando de sovetia armeo dum 1979-1989]. En lastaj jaroj ĝi fariĝis areno de civila milito. De 1998 grandan parton de la lando kun ĉefurbo regis la t.n. Taliboj. En 2001 la Taliba reĝimo estis renversita de la ribeloj en la nordo kun helpo de Usono.
Gentoj
La afganoj ne estas unu gento, sed konsistas el paŝtuoj, kuzoj de la persoj, en la sudo, la hazaroj en la centro kaj, en la nordo, la uzbekoj kaj taĝikoj, kiuj estas tjurkaj. La lando ne estas unuigita de lingvo aŭ sango, sed de religio (islamo), siaj malamikoj kaj la ŝirmejo de la altaj montoj.
Dosiero:Gake5.jpg
vilaĝo en Afganio (apud Kabulo)
Historio
Afganio estas lando monta kaj seka inter Pakistano kaj Irano en centra Azio. Sed ekde Aleksandro la Granda, ĝi estas lando dezirata pro ĝia strategia loko inter Barato, Ĉinio, Rusio kaj la Araba Duoninsulo. Aleksandro, islamo, la mongoloj kaj Tamerlano konkeris ĝin, sed Britio kaj Rusio fiaskis en la afero. Kaj nun Usono batalas tie.
En nuna Afganio floris la helenbudhaa arto kaj civilizo, el la influo de idoj de indiĝenoj kaj helenaj soldatoj de Aleksandro, konvertiĝintaj al Budhismo.
Afganio troviĝis centre de la multkulturaj imperioj fonditaj de la Sakaoj (1-a jarcento a.K.) kaj de la Kuŝanoj (1-3 jarcentoj p.K.)
Afganio unufoje floris sub civilizo persa kaj prosperis kiam la interkomerco de Ĉinio, Barato kaj Arabio fluis tra la lando. Sed post 1700 la markomerco de Nederlando kaj poste de Britio forlogis la komercon.
Afganio fariĝis sendependa regno en 1747. La reĝo de Afganio falis en 1973 kaj, post mallonga respubliko (1973-78), la lando estis regita de komunista marioneto de la Sovetunio. En 1979, Sovetunio sendis la armeon por subteni lin kaj tie batalis vane ĝis 1989 kontraŭ lokaj armeoj, kiuj estas subtenitaj de Pakistano per la mono kaj armiloj el Usono. Enlanda milito sekvis la militon kontraŭ Sovetunio ĝis 1992, kiam la Norda Alianco unuigis la landon, sed regis korupte kaj malforte.
En 1996 la Taliboj venkis la Aliancon, forpuŝinte ĝin al la nordo, kaj regis honeste sed severe, enkondukinte severan interpreton de islamo. Grava subteno de la nova reĝimo estis Osama BIN-LADEN kaj lia araba legio.
En 2001, post atako de Bin-Laden kontraŭ Usono, la Norda Alianco, nun ribeloj de la nordo, ricevis la helpon de la aviadiloj kaj bomboj de Usono. La Alianco facile venkis la Talibojn. Nova provizora registaro estis starigita sub Hamid KARZAI. Osama Bin-Laden uzis Afganion kiel bazon de sia terorista organizo. Usono nun serĉas lin inter la multaj kavernoj kaj montoj de la lando.
vidu ankaŭ
- Listo_de_urboj_de_Afganio
- Landnomoj
Dosiero:AfganioProksimedeKabuloLoger.jpg
Eksteraj ligoj
- [http://www2u.biglobe.ne.jp/~fukuto/aaadem/universitato.htm Tutnova E-o-asocio en Afganio!]
- [http://www.afghansongs.com/ aŭdi rete afganan muzikon]
Category:Afganio
als:Afghanistan
ja:アフガニスタン
ko:아프가니스탄
ms:Afghanistan
simple:Afghanistan
th:ประเทศอัฟกานิสถาน
zh-min-nan:Afghanistan
IslandoGeografio > Eŭropo > Nordio > Islando
----
Nordio
Nordio
Nordio
Nordio
Islando estas lando en Norda Atlantiko sur la samnoma insulo.
- Landkodo: IS.
- E-nomo: Islanda Respubliko.
- Nacia nomo: Lýðveldið Ísland.
- Areo: 103.000 kv.km.
- Politika sistemo: parlamenta respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Ólafur Ragnar Grímsson (1996).
- Leĝdona organo: Alþingi. Ĝi estis fondita en 930 kaj oni konsideras ĝin la plej malnova parlamento de mondo.
- Ĉefurbo: Rejkjaviko (133 mil).
- Loĝantaro: 268 mil (1995), inter ili 98,3% islandanoj.
- Ŝtatlingvo: islanda.
- Kredantoj: evangela-luteranoj.
- Eksporto: fiŝo, aluminio, fero, diatomito.
- Pokapa GNP: 24.950 $.
- Organizoj: UNO (1946)
- Nacihimno: Ó, guð, vors lands ("Ho, nialanda dio")
Naturaj vidindaĵoj
- Dimmugljufur
Historio de Esperanto-movado
EdE-I
Islando. La unua prop-isto estis Th. Thorsteinsson, kiu laboris de 1900 por E en Reykjavik. Aperis de li multaj artikoloj en la lokaj gazetoj kaj li verkis la unuan E lernolibron por islandanoj. 1906 venis el Francujo en la ĉefurbon sub verda E standardofiŝkaptistaj ŝipoj de Dtichochois, kio estis notita en la gazetoj. En 1913 oni prop-is eĉ inter la lepruloj. 25-a de novembro 1927 en Reykjavik estis fondita E societo, kaj la urbestro senpage disponis lernejon por E kursoj. Laŭ la Dietterle statistiko en 1928 E-istoj troviĝas en 12 lokoj. UEA-del. en 1933 en 3 lokoj.
- Vidu je Árni BÖDVARSSON
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Islando
- Landnomoj
Eksteraj ligoj
- [http://www.islandsmyndir.is Bildaro pri Islando]
!
Kategorio:Insuloj
als:Island
fiu-vro:Island'
ja:アイスランド
ko:아이슬란드
ms:Iceland
simple:Iceland
th:ประเทศไอซ์แลนด์
zh-min-nan:Peng-tē
TajlandoGeografio > Azio > Tajlando
----
Tajlando estas lando situanta en Sud-Orienta Azio. Ĝia tradicia nomo estas Siamio.
Geografio
Etnoj
75% Tajoj, 14% Hanĉinoj, Laŭoj, Malajoj, Kmeroj, Karenoj, Mjaŭoj, Monoj.
Religio
Budhismo 95%, islamo 4%, kristanismo 0.6% kaj ĉirkaŭ 65.000 hinduoj.
- Landkodo: TH.
- E-nomo: Tajlanda Reĝlando.
- Nacia nomo: Racha Anachak Thai.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Parollingvoj: laua, ĉina, malaja, kmera, karena, mjaŭa, mona.
- Kredantoj: budhistoj.
- GNP: totala - 166 mlrd $; pokapa - 2.740 $.
- Eksporto: rizo, industriaj varoj.
- Organizoj: UNO (1946)
1946 1946 1946 1946
1946
Kategorio:Tajlando
ja:タイ王国
ko:타이
ms:Thailand
th:ประเทศไทย
zh-min-nan:Thài-kok
4-a de novembro----
Historio > Tagoj > la 4-a de novembro
----
La 4-a de novembro estas la 308-a tago de la jaro (la 309-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 57 tagoj restas.
Je la 4-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1946 : Efektiviĝis la konstitucio de Unesko kiam 20 ŝtatoj deponis akceptilojn
- 1972 : Bangladeŝo akiras sian konstitucion
Naskiĝoj
- 1861: Enrico CAMPANILE
- 1890 : Klabund
Mortoj
- 1971: Mirko HANÁK
- 1995: Israelo: la ĉefministro Yitzhak RABIN estas murdita
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:11月4日
ko:11월 4일
simple:November 4
th:4 พฤศจิกายน
KonstitucioJuro > Konstitucia juro
----
Oni povas tiel difini konstitucion :
: Konstitucio estas la jura akto, kiu en ŝtato difinas la organizon de la reg-potencoj, la manieron elekti ilin, iliajn povojn kaj la rilatojn inter ili.
Ne necesas, ke la koncerna akto estu nomita "konstitucio" : nur la enhavaj dispozicioj igas la akton konstitucieca aŭ ne. Tiuj aktoj tiel povas esti nomitaj ja konstitucio, sed ankaŭ ĉarto aŭ fundamentaj leĝoj... Krome, eblas imagi, ke la koncernaj reguloj ne enestas en jura akto sed devenas de kutimoj -- kiel ekz. en Britio. Tio ĉi ne funde modifas la aferon, simple la konstitucia juro (aro de la konstituciaj reguloj) estos ne skriba sed kutima/parola ; ĝi tamen estos tiel forta kaj aŭtoritateca kiel skriba konstitucia juro. Cetere, en la landoj kie estas skriba konstitucio, ofte reguloj el kutimoj kompletigas ties dispoziciojn.
Plie, la konstitucioj de la federaciaj ŝtatoj entenas - krome de tiuj ĉi ordinaraj dispozicioj - la regulojn rilatajn al la dispartigo de la povoj/kompetentoj inter la federacia ŝtato kaj la federitaj ŝtatoj.
Fine, iuj konstitucioj ankaŭ aldonas deklaraciojn pri rajtoj aŭ fundamentaj liberecoj, ĉu en sia teksta korpo ĉu en sia antaŭparolo. Tio estas la kazo ekz. en Francio (kiu kalkulas 18 diversajn konstituciojn ekde 1789 !!) : la antaŭparolo de la konstitucio de 1958 referencas i.a. al la Deklaracioj pri la Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789 kaj entenas mem konfirmon pri kelknombraj rajtoj kaj publikaj liberecoj. La nocio pri konstitucio do ŝanĝiĝis iom-post-iom, kaj oni povas aldoni al la supra, klasika difino, ke : "La konstitucio entenas ankaŭ difinon de la civitanaj rajtoj kaj esencaj liberecoj, kiujn la registoj respektu."
La konstitucio de Masaĉuseco estus la plej aĝa ankoraŭ valida konstitucio en la mondo (1780) se oni ne enkalkulas la konstitucion de la Ligo de la Ses Nacioj Irokezaj (la "Gajanaŝagoŭa" ) kiu ekzista jam 1000 jarojn antaŭ Kristo. Masaĉuseco ankaŭ iniciatis la unuan Konstitucian Kongreson.
- Bazaj Konstituciaj Nocioj : registaro, ŝtato, ŝtatestro, parlamento...
- Registaraj Formoj : monokratio, oligarkio, demokratio...
- Politikaj Reĝimoj : parlamenta, prezidenta, asemblea...
Ekstera ligilo
el Monato (gazeto) (2004/07-08, p. 10)
ja:憲法
ko:헌법
simple:Constitution
zh-min-nan:Hiàn-hoat
5-a de januaroHistorio > Tagoj > la 5-a de januaro
----
La 5-a de januaro estas la 5-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 360 tagoj restas (361 en superjaroj).
Je la 5-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1634 - Unua presejo en Brazilo
- 1948 - Publikita la Raporto Kinsey
- 1983 - La ŝipo Barão de Teffé, estas unua brazila ŝipo kiu atingas la Antarkton
Naskiĝoj
- 1921 : Friedrich DÜRRENMATT
- 1932 : Umberto ECO
- 1946 : Diane KEATON
Mortoj
- 1933 : Calvin COOLIDGE
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festotago de Sankta Emiliana
- Festotago de Sankta Emilio
- Festotago de Sankta Rogerio
- Festotago de Sankta Edvardo
Tagoj de semajno
La 5-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- M | | |