Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Vikipediistoj de Kolombio. Vi ankaŭ povas kunlabori! ---- Geografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio ---- SudamerikoSudameriko Kolombio - Colombia [kolombja] Lando en nordokcidento de Sudameriko.
- Landkodo: CO.
- E-nomo: Kolombia Respubliko.
- Nacia nomo: República de Colombia.
- Etimologio: lando estis nomita pro Kristoforo KOLUMBO.
- Areo: 1.138.914 kv. km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Alvaro URIBE (2002).
- Muziko de Kolombio: Bambuko , Sanhuanero , Vaĝenato , Horopo , Kumbjo , Ĉampeto , Torbeĝino, Abozao, Buĝerengo, Poro, Ĉoka Son', Kalipso, Pasiĝo, Gvabino.
- Adm. divido: 32 Departementoj kaj 1 ĉefurba distrikto: Amazono, Antjokio, Araŭko, Atlantiko, Bolivaro, Bojakao, Cezaro, Ĉefurba Distrikto de Bogoto, Ĉokoo, Gvajnio, Guaviaro, Kaldaso, Kaketao, Kasanareo, Kaŭko, Kordoba, Kundinamarko, La Gŭahira, Magdaleno, Metao, Narino, Norda Santandero, Putumajo, Kindio, Risaraldo, Sankta Andreo kaj Providenco, Santandero, Sukreo, Tolimo, Ujlao, Valo de Kaŭko, Vaŭpeso, Viĉado
- Ĉefurbo: Bogoto (6.276 mil).
- Urboj: Medeĝino (1.419 mil), Kalio (1.324 mil), Barankiĝo (897 mil).
- Loĝantaro: 36.813 mil (1995), inter ili kolombianoj 97,2%, indiĝenoj 2,3%.
- Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
- Kredantoj: katolikoj.
- MNP: totala - 87 mlrd $; pokapa - 1.910 $.
- Eksporto: kafo, perloj, nafto, karbo, floroj, Smeraldoj. Kaj 80 % da la kokaino en la mondo.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: fariĝis sendependa de Hispanio je la 7-an de aŭgusto de 1819, sed tio ne alportis la pacon. La jaroj 1899-1902 kaj 1948-1958 estis rimarkindaj pro grandaj politikaj kontraŭstaroj. En la 1980-aj jaroj landa registaro komencis batalon kontraŭ krimaj grupoj, kiuj regis la neleĝan eksporton de narkotaĵoj. La nuna Panamo estis parto de Kolombio ĝis 1903, kiam ĝi sendependiĝis sub la pafiloj de Usono, kiu deziris konstrui grandan kanalon tra ĝia teritorio.
- Heredaĵo: Kartaheno, historia centro de Santa Cruz, nacia parko de Los Catios. Laŭ loĝantaro, Kolombio estas la tria plej granda lando en Latinameriko -- nur Brazilo kaj Meksiko estas pli grandaj. En la okcidento estas la Pacifiko, en la nordo la Kariba Maro, en la oriento Venezuelo kaj en sudo la ĝangalo de Amazono. La registaro nur regas duonon de la teritorio, ĉar la nacio nun ŝirita de enlanda milito inter kvar armeoj: # FARK - 18.000 soldatoj - gerila armeo, maldekstrema, originale stalinista # ELN - 4.500 soldatoj - gerila armeo, maldekstrema, originale inspirita de la revolucio en Kubo # AUK - 8.500 soldatoj - kvazaŭmilitista, dekstrema # nacia armeo - 55.000 soldatoj - regas la grandajn urbojn, estas helpata de Usono kaj toleras AUK-on Po ĉirkaŭ 3500 homoj mortas en la milito jare. Dum la nacia armeo dependas de impostoj por ĝia enspezo, impostoj kiuj estas malgrandigitaj de la milito mem, la aliaj tri armeoj aĉetas armilojn per kokaino (kaj ankaŭ per nafto, oro kaj smeraldoj). Strategie grava estas la valo de la Arato en la nordokcidento, kiu kunigas la Kariban Maron kaj la Pacifikon. Laŭ la valo fluas la komercon inter kokaino kaj armiloj. Prezidento Andres PASTRANA cedis al FARK teritorion de ĝangalo, montaro kaj ebenaĵo en la mezo de la lando por trakti pri paco. Sed, post jaroj de vana interparolo, li reprenis la teritorion kaj pligrandigis la armeon. Interalie, FARK batalas per forkaptado kaj murdo de eminentuloj(juĝistoj, politikistoj) kaj bombatako de pontoj kaj pilonoj, ktp. Usono donas monon al Kolombio por batali kontraŭ narkotaĵoj, kiun Kolombio laŭvice elspezas por detrui la kampojn de kokao de FARK por malhelpi ĝian produktadon de kokaino. Vidu ankaŭ:Shakira, Silva kaj Villalba, Garzon kaj Collazos, HeKeIsDa, Toto, la MomposinaDosiero:Colombia_regioni_geografiche.jpg ----

Enkonduko

Kolombio (oficiala nomo, República de Colombia - Respubliko de Kolombio), respubliko situanta en la nordokcidenta parto de Sudameriko, limas norde kun Panamo kaj Kariba maro, oriente kun Venezuelo kaj Brazilo, sude kun Peruo kaj Ekvadoro, kaj okcidente kun la Pacifika maro. Kolombio estas la unusola lando de Sudameriko kiu havas marbordojn kun la Pacifika kaj Atlantika oceanoj. Laŭ ĝiaj insuloj Sabkta Andreo, Providenco kaj Sankta Katalino
- kiuj apartenas al al provinco Sankta Andreo kaj Providenco), kaj laŭ la akvoj kij aldoniĝas al la kontinenta teritorio en la kariba maro, Kolombio havas limojn ankaŭ kun Honduraso, Nikarakvo, Kostariko, Panamo, Haitio kaj Dominiko. Inkludante la maraj kaj submaraj akvoj kiuj apartenas al la lando en Pacifiko kaj Karibo, marstrio de 19 km2 sur ĉiu marbordo (kalkulante la insulojn) el kiuj 339.500 km2 estas de Pacifiko kaj 589.160 de Karibo, la totala areo estas 2.070.408 km2. La lando havas 1.141.748 km² de kontinenta areo. La ĉefurbo estas Bogoto (Santafé de Bogotá), kiu estas ankaŭ ĝia plej granda kaj loĝantohava urbo.

Teritorio kaj rimedoj
  -

La topografia elemento plej karaktera de Kolombio estas la montaro Andoj, situanta en la centra kaj okcidenta parto de la lando, kiu etendiĝas nord-suden tra preskaŭ ĝia tuta longeco. Andoj kunformiĝas per tri ĉefaj montaroj paralelaj inter si: la Orienta montaro, la Centra montaro kaj la Okcidenta montaro. Sur la Kariba marbordo troviĝas izolata montara sistemo konata kiel neĝata montaro de Sankta Marto, kies plej altaj punktoj estas la vertoj Kristoforo Kolumbo (5.776 m) kaj Simono Bolivaro (5.535 m). En la Centra montaro troviĝas kelkaj vulkanaj montpintoj, kiuj kunformas la Nacian parkon de La Neĝmontoj (Neĝmonto de Tolim 5.616 m; Neĝmonto Ruiz, 5.400 m; kaj Sankta Isabelo) kaj la Nacia parko de la Neĝmonto Ŭjla (Huila) (Neĝmonto Ŭjla, 5.750 m). Oriente de la Orienta montaro, kie plej alta punkto esta la neĝata montaro Kokuj’ (Cocuy) (5.493 m), troviĝas grandaj vastecoj de malaltaj varmegaj terenoj, malmulte loĝataj kaj nur parte esplorataj de petrolaj kompanioj. La norda parto de tiu ĉi regiono estas kovrata de ĝangalo de abunda vegetaĵaro drenata de la riveroj Kaketa’ (Caquetá), Vaŭpes’ (Vaupés) kaj Putumajo (Putumayo) (tiu ĉi lasta natura landlimo kun Ekvadoro kaj Peruo). La norda parto dela regiono, de pleja areo, estas formata de enormaj ebenaĵoj konataj kiel Los Llanos, kaj estas trakurata de la la riveroj Araŭka (Arauca) (kiu estas la natura landlimo kun Venezuelo), Meta’ (Meta) kaj Gŭavjaro (Guaviare) Inter a montaroj troviĝas altebenaĵoj, la plejmulto rl ili situantaj je pli lo 2.438 m de alteco, kaj fruktodonaj valoj drenataj de la ĉefaj riveroj de la lando. La rivero Magdaleno (Magdalena) estas la plej grava de Kolombio; ĝi fluas norden inter la Orienta kaj Centra montaroj, trairanta preskaŭ la tutan landon, kaj enfluanta en la Kariba maro proksime de la urbo Barankilo (Barranquilla), post deiro de ĉirkaŭ 1.540 km. La rivero Kaŭka (Cauca) ankaŭ estas grava rivero kaj transport-rimedo; ĝi fluas norden inter la Centra kaj Okcidenta montaroj, kaj kuniĝas kun Magdaleno proksimume 320 km antaŭ alveni al la Kariba maro. Okcidenter de la Okcidenta montaro kuras la rivero Atrato, kiu trairas la humida ĝangalo de la Pacifika regiono, ĝi estas la ĉefa vojo de transporte en la regiono, kaj ĝi enfluas en la golfo Urabao (Urabá), en la Kariba maro. Al la okcidenta baseno aŭ de Pacifiko apartenas, inter aliaj, la riveroj Sankta Johano (San Juan), (proponata kiel rivera vojo por kuniĝi kun Atrato kiel vojo Atlantik-pacifika) kaj Patia, kiu formas la kavaĵ-regiono Patia kiam ĝi trairas la Okcidentan montaron antaŭ ĝia elfluiĝo en Pacifikon. La marborda linio de Kolombio havas 3.210 km, el kiuj pli lo 1.600 km etendiĝas laŭlonge de Karibo. Estas multaj elfluejoj de riveroj laŭlonge de la marbordoj, sed ne ekzistas naturaj havenoj kiuj helpu la pason de la ŝipoj.

Klimato

Kolombio situas komplete en la varmega terzono, meteorologia esprimo kiu nomas la areon de la tersurfaco inter la tropiko de Kankro kaj la tropiko de Kaprikorno. Spite de tio, la klimato varias laŭ la surmarnivela alteco. La malaltaj marbordaj regionoj kaj la kavregionoj de la valoj de Patia kaj Magdaleno havas varmegan klimaton, kun jaraj temperaturoj kiuj atingas averaĝon de 24 a 26,7 ºC. Dum la jari alterniĝas periodoj de tri monatoj de pluvo kaj tri monatoj de nepluvo (somero). Laŭlonge de la Pacifika marbordo la pluvfalo estas tre abunda kaj ĝi povas atingi 12.000 mm jare; en Bogoto la kvanto de pluvo kolektita jare estas 1.060 mm kaj en Barankilo 800 milimetroj. En la duoninsulo Guahira (Guajira), kiu limas kun Venezuelo, la pluvo atingas nur 300 mm jare. En la deklivoj de la Orienta montaro ĝenerale estas seka vetero.

Naturaj rimedoj

La mineralaj rimedoj de la lando estas variaj kaj abundaj. Kolombio estas la unua produktanto en la mondo de smeraldoj kaj havas konsiderindajn mineralajn rezervojn konsistantaj el petrolo kaj natura gaso, karbo, oro, arĝento, fero, salo, plateno kaj uranio.

Flaŭro kaj faŭno

La flaŭro kaj faŭno de Kolombio estas tiel variaj kiel ĝia topografio. Laŭlonge de la Kariba marbordo kreskas manglaroj kaj kokosarboj. De la marnivelo ĝis 5.000 m, estas multaj arbaroj kiuj okupas entute 50 milionojn da hektaroj (496.010 km², la 47,8% de la totala areo), en kiuj oni trovas arbojn komerce profiteblajn, kiel mahagono, palosanto
- , kverko, nogal
- , cedro, pino kaj kelkajn variojn de balzamo
- . Inter la tropikaj plantoj oni inkludas: kaŭĉuko, chicle
- , kino, vanilo, sarsaparilo, absinto, goma de copal
- , ipakakuano, fabo tonka kaj frijol
- kastora. Aliaj plantoj propraj el la lando estas: la frajlejon
- , la oca
- kaj la tagua
- . Inter la sovaĝaj bestoj oni trovas la plej grandajn mamulojn de Sudameriko, kiel jaguaro, pumo, tapiro, pekario (pecarí), formikurso, kariakuo (cariacú), mielurso, bradipo, kaj kelkaj specoj de simioj, kiel la simio ĉukuta (chucuto). La lacertojn, kiuj antaŭe abundis laŭlonge de la ĉefaj riveroj, oni ĉazis intense, pro tio ili nuntempe malabundas. En la tropikaj regionoj loĝas multaj varioj de serpentoj. Inter la plej elstaraj birdoj menciendas la kondoro, vulturo, tukano, psitako, pauhilo (paujil), cikonio, tento (tente), kaj kolibro.

Grundoj

Kolombio havas fruktodonajn malaltajn valojn dediĉataj al brutarbredado kaj agroindustrio, kaj deklivoj de la montaroj uzataj por kultivoj de meza grandeco, kaj altajn ebenaĵojn dediĉataj al agrikulturo kaj paŝtado. En 1999 oni kalkulis je 4 milionoj da hektaroj la terno dediĉata al kultivoj, tie estas, 4.2% de la landa areo. E la amazonia regiono kaj en la ĝangaloj dela provinco Ĉokoo (Chocó) de la Pacifika regiono oni uzas ankoraŭ arkaikajn metodojn kultivi per fortranĉo kaj bruligado.

Mediaj temoj

La vastaj pluvĝangaloj de Kolombio, kiuj kovras 47.8% de la lando, aperas inter tiuj de pli granda biologia diverseco en la mondo. Kvankam Kolombio okupas nur ĉirkaŭ dekonon de areo de ĝia najbaro Brazilo, ĝi havas preskaŭ la saman kvanton de bestaj specioj. Kolombio aperas inter la dek unuaj landoj en la mondo pro biologia doverseco. Oni pensas ke Kolombio enhavas ĉirkaŭ 10% de la flaŭro kaj faŭno kombinita de la mondo kaj inkludas multajn specojn minacatajn aŭ ekzotikajn. La lando estas la unua en la mondo per ĝiaj 1.695 malsimilaj specoj de birdoj. Ĉokoo en Kolombio estas unu el la regionoj plej riĉaj en la mondo pro botanika diverseco. Inter 1990 kaj 195, oni elforstigis
- ĉirkaŭ 1.3 milionoj de hektaroj de tero en Kolombio, kvankam la plej granda parto de la arbaroj de la lando restas neekspluatataj. Estas maloftaj la klopodoj revigligi la arbarojn kiun oni ekspluatas komerce. Kolombio protektas 9% (1977) el ĝia teritorio kiel naciaj parkoj kaj aliaj naturaj rezervejoj. Spite de tio, estas tre malfacile kontroli kelkajn el tiuj terenoj, pro la ĉeesto de narkotikistoj. Ĉirkaŭ 4,2% de la teritorio de Kolombio havas konstantan kultivadon. La sola uzado de pesticidoj
- provokis damaĝon al la grundo; la uzado de fruktodonigaj kemiaĵoj kreskis je 3% inter 1994 kaj 1997. Aliaj agrikolaj kutimoj, krom la deforestado, kontribuis al la degenerado del agrundo. Kolombio estas membro de traktatoj pri biodiverseco, klimata ŝanĝiĝo, specoj en danĝero malaperi, konservado de mara vivo kaj tropikaj arbaroj.

Loĝantaro

La kolombia loĝantaro estas rezulto de miksado inter la hispanoj kaj eŭropeoj kiuj konkeris kaj koloniigis la teritorion de la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj, la afrikanoj (nigroj) importitaj kioel sklavoj de la 17-a jarcento ĝis komencoj de la 19-a, kaj la la praloĝantoj amerikaj (indiĝenoj). De la 19-a jarcento kaj dum la 20-a la inmigrado de araboj, speciale al al kaariba marbordo kaj la insulo Sankta Andreo, estis ĉiujare pli grava. En la diversaj regionoj de la lando oni povas vidiĝi tri grupoj: mestizo (miksaĵo indiĝen-blanka), mulato (miksaĵo nigra-blanka), kaj zambo
- (miksaĵo indiĝena-nigra). La plej granda parto de la loĝantaro de la lando, kiu loĝas en la deklivoj de la montaroj kaj en al altaj ebenaĵoj, estas mestiza. En la Kariba marbordo ĉefas mestizoj kaj mulatoj, kaj en la Pacifika marbordo elstaras mulatoj kaj zamboj. 2.7% el la loĝantaro postulas aparteni al indiĝena etno aŭ al nigra grupo, kaj per tio ili havas specialajn rajtojn (terposedo, edukado, politika partopreno) rekonatajn en la Konstitucio de 1991.

Ĝenerala informo pri la loĝantaro

La projekciojn pri loĝantaro faras la Nacia Administra Departamento pri Statistiko (hisp. DANE). La kalkulata loĝantaro por 2002 estis 41’008.227 loĝantoj. Pli lo 74% loĝas en la urbaj areoj. La ĉefaj homkernoj trovoĝas proksime de la valoj de la riveroj Magdaleno kaj Kaŭko, de la marborda regiono Kariba kaj de la altebenaĵo Kundinamarka-Bojaka, nomata ebenaĵo de Bogoto, kie situas la ĉefurbo dela respubliko.

Oficialaj kaj parolataj lingvoj

La oficiala lingvo estas la hispana. Oni parolas pli lo 60 indiĝenajn dialektojn, kiuj devenas de la lingvistikaj familioj araŭak’ (arawak), karib (kariba), chibcha (ĉibĉa) kaj orienta tukano.

Religio

La Konkordato de 1973 donis privilegian pozicion al katolikismo; ĉirkaŭ 95% el la kolombianoj estas katolikaj. Tamen, la konstitucio de 1991 starigis la liberecon pri kulto. Ekzistas malgrandaj minoritatoj de protestantoj, judoj kaj aliaj religioj.

Administra divido kaj ĉefaj urboj

Kolombio dividiĝas en 32 provincoj kaj ĉefurba distrikto. La ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Bogoto (Santafé de Bogotá), grava administra, industria, financa kaj komerca centro kiu havas loĝantaron (laŭ la popolnombrado de 1999) de 6’273.000 personoj. Aliaj gravaj urboj estas la komercaj kaj tekstilaj centroj de Kalio (2.111.000 loĝantoj) kaj Medeĝino (1’958.000 loĝantoj); ĝiaparte, Barankilo (1’226.000 loĝantoj) kaj Kartaheno (Cartagena 887.000 loĝantoj) estas elstaraj marhavenoj kaj Kartaheno havas petrolan terminalon
- . En Bogoto, Kalio kaj Barankilo situas la ĉefaj internaciaj flughavenoj de la lando.

Edukado

La baza instruado unuagrada (5 jaroj) kaj duagrada (4 jaroj) havas periodon de naŭ jaroj. 97.1% el la loĝantaro estas alfabetigita
- . La Ŝtato garantias la bazan edukadon unuagradan por la plej granda parto de la loĝantaro en la popularaj sektoroj (tavoloj 1, 2 kaj 3). La eklezio, same kiel gepatroj kaj privataj investistoj, rajtas instali kaj gvidi edukigajn ionstituciojn, laŭgvide de la oficialaj programoj kreintaj de la nacia registaro. Laŭ la popolkalkulado de 1993, 49% el al loĝantaro estis tiu jaro atinginta la studoj pri unuagrada edukado, 33% la duagrada kaj 8.1% la supera edukado. En Bogoto koncentriĝas 16% el la universitataj studentoj. Laŭ datumoj de 1998-1999, la nombro da lernantoj enskribitaj en unuagradaj lernejoj estis 5,06 milionoj; kaj en duagradaj lernejoj, inklude de institucioj pri profesia kaj instruista formado, 3.55 milionoj. Dum tiu periodo Kolombio havis proksimume 235 institucioojn pri supera edukado, kun la enskribo de 644.188 lernantoj. La ĉefaj universitataj centroj publikaj kaj privataj estas> la Nacia universitato de Kolombio, starigita en 1967 kaj kun sidejoj en Bogoto, Medeĝino, manizaleso, Palmiro, Leticio kaj la insulo de Sankta Andreo; la Universitato de Antjokio en Medeĝino, la plej antikva de la lando, fondita en 1801; la Universitato de Valo en Kalio; la Universitato de Andoj kaj la Pontifika Universitato Javeriana, ambaŭ en Bogoto, kaj la Industria Universitato de Santandero en Bukaramango. En la ĉefaj urboj de la lando ekzistas publikaj kaj privataj universitatoj.

Kulturo

En Kolombio oni parolas pri kelkaj kulturaj regionoj, en kiuj la indiĝena, nigra kaj eŭropea (speciale hispana) influoj estas diversaj. La mestizigo permesas paroli pri marbordaj kulturoj, deklivaj kulturoj kaj kulturoj de la altebenaĵo. Studemuloj parolas pri antjokia aŭ montarana kulturo, santandera aŭ novhjispana kulturo, anda kulturo aŭ kulturo de intensa akulturado
- , nigra aŭ marbnorda-rivera-minregiona kulturo kaj kulturoj aŭtente indiĝenaj disetenditaj en la tuta nacia teritorio (ekzistas 65 etnoj rekonataj en al lando). En la regionojn de ebenaĵoj de la orienta parto nun estas kunformiĝanta la ebenaĵa kulturo. Pro la vestaĵoj, la loĝejoj, la manĝaĵoj, la religio, kaj ĝenerale, pro la moroj, oni povas kapti la malsimilecon de socikulturaj grupoj pro la kontakto efektivigita dum la lastaj jaroj. Kolombio havas kontinentan tradicion parolante pri pensuloj kaj verkistoj; oni devas elstarigi, inter aliaj nomoj: José Asunción Silva, Rafael Pombo, José Eusebio Caro, Gregorio Gutiérrez González, José Eustasio Rivera, Luis Carlos López, Porfirio Barba, León de Greiff, Guillermo Valencia, Jorge Rojas, Eduardo Carranza, Baldomero Sanín Cano, Pedro Gómez Valderrama kaj Germán Arciniegas. Inter la plej ekstaraj kolombiaj verkistoj troviĝas la romanisto de la 19-a jarcento Jorge Isaacs kaj, en la 20-a jarcento, la poeto kaj romanisto Alvaro Mutis, gajninto de la Premio Princo de Asturias pri la Verkado en 1997, kaj la romanisto Gabriel García Márquez, Nobelpremiito en 1982. La Nacia Biblioteko de Kolombio, situanta en Bogoto, havas ĉirkaŭ 700.000 volumenoj; ekzistas bibliotekoj ankauix en la urbetoj kaj volaĝoj de la tuta lando. La ĉefaj muzeo situiĝas en la ĉefurbo. La Nacia Muzeo enhavas kolektojn kiuj rakontas la hispanan konkeron kaj la kolonian periodon. La Nacia Muzeo pri Arkeologio elmontras ilarojn, skulptaĵojn en ŝtono, teksaĵojn, oraĵojn kaj aliajn objektojn kiujn oni trovis en la tuta nacia teriotorio. La fama Muzeo pri Oro montras gravan kolekton de objektoj antaŭhispanaj faritaj el oro de la diversaj indiĝenaj kulturoj.

Ekonomio

Kolombio estis ĝis nelongej jardekoj lando ĉefe agra, kun ekonomio kiu dependis tradicie de la kafo. Ĉirkaŭ 27% el la aktiva loĝantaro sin dediĉas ankoraŭ hodiaŭ al agrikulturo, ĉefe al kultivado de kafo, banano, kotono, rizo, sukerkano kaj panelkano
- , maizo, terpomo, sorgo, platano kaj floroj. Pligrandiĝis al ĉerpado de petrolo, karbo kaj oro, kaj konserviĝas la produktado de smeraldoj; sammaniere disvolviĝas birdkulturado, la mara fiŝkaptado, la leĝera kaj peza industrio kun fortaj investoj de eksterlandaj kapitaloj. La bruta interna produkto en 2000 estis 81.283 milionoj da dolaroj, kiujn signifas 1.920 dolaroj per capita
-

Ekonomio

La kafo estas la ĉefa kultivo. Post Brazilo, Kolombio estas la dua produktanto en la mondo kaj la unua en la produktado de fajna kafo. Oni kultivas ĉefe en la deklivoj de la montaroj iner 914 m kaj 1.828 m de alteco, ĉefe en la provincoj Kaldaso (Caldas), Antjokio, Kundinamarko, NordSantandero, Tolimo, Santandero, Risaraldo kaj Kindio. En preskaŭ miliono da hektaroj oni trovas pli lo 150.000 kultivejoj de kafo, ĝenerale malgrandaj. En 2001 la prokuktado estis 700.000 tunoj, la plej granda parto el ili eksportiĝis al Usono. Aliaj konsiderindaj kultivoj estas: sukerkano, rizo, banano, tabako, kotono kaj trokikaj kaj duontropikaj floroj. Kelkaj malpli gravaj kultivoj konsistas el celealoj, legomoj kaj larĝa diverseco de fruktoj. Oni ankaŭ kultivas plantojn kiuj produktas pita
- , henequén
- kaj kanabo, kiujn oni uzas en fabrikado de ŝnuroj kaj kostaloj (sakoj faritaj el fibroj). En 2001, la brutaro konsistis de 28.3 milionoj da bovoj, 2.8 milionoj de porkoj, 2.2 milionoj da ŝafoj kaj 2.5 milionoj da ĉevaloj.

Forstkulturado kaj fiŝkaptado

La forsta areo situiĝas precipoe en la kolombia amazonio, en la Pacifika marbordo, la la regiono de Katatumbo (en la landlimo kun Venezuelo) kaj en kelkaj regionoj de forstoj en al altaj kaj mezaj deklivoj de la rivberoj Magdaleno kaj Kaŭko. La jara produktado de ligno estas 17,8 milionoj de m³. La plej granda parto de la ligno estas uzata en la industrio, bruigado, la meblaro kaj alioj sektoroj. En la marbordaj akvoj kaj en multaj riveroj kaj lagoj estas larĝa diverseco de fiŝoj, inter kiuj elstaras: truto, tarpón
- , pez vela
- , blanquillo
- , jaiba
- , mojarra
- kaj tinuso. La jara kaptado en 1997 estis 199.227 tunoj, el kiuj preskaŭ la duono korespondis al fiŝoj de sensala akvo.

Ekspluatado de mineraloj

Petrolo kaj oro estas la ĉefaj mineralaj produktoj. Ono ĉerpas konsiderindajn kvantojn de aliaj mineraloj, kiel arĝento, smeraldoj, plateno, kupro, nikelo, natura gaso kaj karbo. Unu el la karbominoj pli elstaraj estas tiu de Cerrejón
- , la Guahiro. En 1999 oni produktis ĉirkaŭ 32.8 milionojn da tunoj de karbo kaj 5.097 milionojnda natura gaso jare. La petrola industrio estas sub kontrolo de nacia kompanio kaj de kelkaj koncesioj al eksterlandaj kapitaloj. La produktado de kruda petrolo koncentriĝas en la valo de la rivero Magdaleno, proksimume je 645 km de la kariba maro, kaj en la regiono situanta inter la Orienta montaro kaj Venezuelo; la jara produktado estas 301’695.500 bareloj. En Kolombio ekzistas kelkaj rafinejoj, inter kiuj elstaras tiu situanta en Barankabermeho (Barrancabermeja), krom tiuj situantaj en la golfo de Moroskilo (Morrosquillo) kaj Kartaheno. La mineralekspluatado de oro ĉeestas de antaŭhispanaj tempoj, kaj disvolviĝas ĉefe en la provincoj Antjokio kaj, malpli intense, en Kaŭko, Kaldaso, Narino, Tolimo kaj Ĉokoo. Kolombio estas ;a unua produktanto de oro de LatinAmeriko, kun jarac produktado de 19.000 kg en 2000. La ĉefaj mineralekspluataj centroj pri smeraldoj estas ;la minejoj El Muzo kaj Ĉivoro (Chivor). Aliaj mineralaj produktaĵoj estas: fero, arĝento, plateno, plumbo, nikelo, kalkoŝtono, sulfuro, gipso, dolomito
- , marmoro, feldespato
- , argilo kaj kaolino
- , siliko kaj kvarco, tera salo kaj mara salo.

Industrio

La industrio, stimulita en la jardeko de 1950 per starigo de tre altaj impostoj sur la importado, estas kunformata ĝenerale de entreprenoj malgrandskalaj kiuj produktas por la nacia kaj anda merkato, precipe. Ĉiuj kune reprezentas 20% de la jara produktado. Ankaŭ havas grandan gravecon la industriejoj kie oni produktas ŝpinadoj de kotono, situantaj ĉefe en la urboj de Barankilo, Manizaleso kaj Medeĝino. Aliaj elstaraj industrioj estas tiuj dediĉataj al farado de manĝaĵoj, produktoj de tabako, fero kaj ŝtalo, kaj transportaĵoj, same kiel la eldona industrio. La kemiaj produktoj estas havantaj kreskantan apogeon, same kiel ŝuproduktado, la teksa industrio kaj la petrola. Oni faras ĉapelojn el palmo kaj kristalaĵojn. La kolombia politiko de ekonomia malfermeco, disvolviĝanta de la komencoj de la jardeko de 1990, centriĝas ĉefe en la liberigado de la ekstera komerco, kiu produktis gravajn efektojn en la nacia industrio pro reestrukturiĝo, moderniĝo, aliancoj, kunfandiĝoj, vendadoj al internaciaj konsorcioj, eniro de kapitaloj, modifo de la financa strukturo kaj akceligado de la infrastrukturo
- por potencigi la landon kiel platformo konkurpova je internacia nivelo. La eksportado de hejtaĵo estis en 1999 40.6% el la tuta eksporto; tiuj de manfaritaj produktoj, 29.7%; kaj tiuj de manĝaĵoj, 23.8%; tiuj ĉi lastaj en 1980 reprezentis 71.8% el la kolombia eksportado.

Energio

La lando havs multajn hidroelektajn instalaĵojn kiuj generas 72,71% de la elektra produktado. En 2001 la tiujara produktado estis 42.992 milionoj de KWh. La ĉefaj hidroelektraj sistemoj troviĝas en Antiokio, Kundinamarko, Ŭilo kaj Tolimo. En la provinco Bojakao elstaras la hiidroelektra centro Ĉivoro kaj en Antiokio tiu de Guatapeo, la plej granda de la lando.

Mono kaj Banksistenmo

La Colombia monunuo estas la peso, dividita en cent centavoj (2.504,24 pesoj egalis al 1a usona dolaro en 2002, kun averaĝa jara devaluto de 5 al 6%). La Banko de la Respubliko estas la unusola emisianto de mono kaj la regulilo de la mona político de la lando, sendepennde de la nacia registaro. Ĝi ankaŭ cunabas respondecojn pri la monaj politikoj kun la mona konsilantaro de la registaro. En kolombio aktivas pli ol 25 bankaj komenrcaj institucioj, krom la registaraj bankoj kaj aliaj financaj institucioj oficialaj ka duonoficialaj. La merkato de divizoj troviĝas en Bogoto, Medeĝino kaj Kalio.

Komerco

La político de malfermo de la Kolombia ekonomio, en progreso dekomence de la jardeko de 1990, centriĝas ĉefe en la liberigo de la ekstera komerco, kio produktis gravajn efektojn en al naciaj industrioj rilate al reestrukturigo, renovigo, modernigo, alaincoj, kunigoj, vendoj al internaciaj konsorcioj
    - , eniro de kapitaloj, modifo de la financa strukturo kaj akceligo de konstruaĵoj de infraestrukturo por potencigi la landon kioel konkurencan platformon internacie. La eksportoj de hejtaĵo (karbo kaj petrolo) estis en 2002 la 35,9% de la totala exportado; tiuj de manfaritaj produktoj, la 37,8%; kaj tiuj de manĝaĵoj, la 18,5% (kafo: la 8,14%); tiuj ĉi lastaj en 1980 reprezentis la 71,8% de la kolombiaj eksportadoj. La poreksportaj cellandoj estas Usono (preskaŭ 50%), la Anda Komunumo kaj la Eŭropa Unio. Oninimportas ĉefe metalajn kaj kemiajn produktaĵojn (60%) kaj al deveno coincidas kun la landoj al kiuj oni exportas. Usono estas la ĉefa komerca partnero de Kolombio, sekvara de Germanio, Brazilo, Nederlando, Belgio, Luksemburgio, Argentino, Ĉilio, Meksiko, japanio kaj Venezuelo. En 2002 oni kalkulis ke la valoro de la tiujaraj eksportoj estis 11.897 milionoj de usonaj dolaroj kaj de la importoj 12.690 milionoj de dolaroj.

Transporto kaj komunikadoj

En la tuta montara teritorio, kie troviĝas la plej granda kvanto de loĝantoj de la lando, existas ampleksa voja reto, kun ŝoseoj kiuj ebligas la trasporton de vehikloj por leĝera kaj peza kargo. Ne estante vojoj konstruitaj laŭ perfektaj normoj (kompare kun la eŭropaj aŭ usonaj ŝoseoj), oni povas aserti ke ili prmesas la komunikadon inter la diversaj vilaĝoj kaj urboj de la lando. Pli ol 90% de la municipoj enretiĝas per tiuj ŝoseoj. Siaflanke, la Ebenaĵoj kaj la amazona ĝangalo, kiuj kovras proksimume la alian duonon de la lando, komunikiĝas per rivera transporto, kelkaj teraj vojoj kaj vasta reto de malgrandaj flughavenoj kaj ekflugejoj. La aera transporta estas tre grava por la lando, ĉar kunigas la ĉefajn urbajn centrojn kun mezaj kaj malgrandaj lokoj de economía graveco. El terreno irregular de Colombia obliga a que la construcción de carreteras y vías de tren sea muy costosa. Colombia cuenta con 3.154 km de vías férreas, nacionalizadas a partir de 1954 y actualmente en desuso, excepto para el transporte de mercancías. La mayor parte de estos ferrocarriles nacionales eran líneas que llegaban al río Magdalena, la principal arteria de transporte del país durante el siglo XIX y buena parte del siglo XX, pues era navegable a lo largo de casi 1.100 km a partir de su desembocadura. Las carreteras suman 112.988 km y comprenden una parte de la autopista que une Caracas, la capital venezolana, con Quito, la capital de Ecuador, a través de Bogotá y de otras poblaciones colombianas. En Colombia el transporte aéreo comenzó en 1919 y actualmente varias compañías nacionales e internacionales sirven al país. En 1946 Colombia, Venezuela y Ecuador acordaron establecer la Marina Mercante Gran Colombia, aunque Venezuela se retiró en 1953. Los principales puertos son Buenaventura, Tumaco, Santa Marta, Barranquilla y Cartagena. La neevena tereno de Kolombio devigas ke la monstruo de ŝoseoj kaj vojoj estu tre multekosta. Kolombio havas 3.154 km de fervojoj, naciigitaj ende 1954 kaj nuj neuzataj, krom por transporto de varoj. La plej granda parto de la naciaj fervojoj estis linioj kiuj aliris al la rivero Magdalena, la ĉefa arterio de gtransporto de la lando dum la 19-a jarcento kaj bona parto de la 20-a jarcento, ĉar la Rivero estis navigaciebla laŭlonge de preskaŭ 1.000 km ende la enfluejo. La ŝoseoj sumas 112.988 km kaj kunformas parton de aŭtovojo kiu kunigas Karakason, la Venezuela ĉefurbo, kun Kito, la ĉerurbo de Ekvadoro, tra Bogoto kaj aliaj kolombiaj urboj. En Kolombio la aera transporto komenciĝis en 1919 kaj nun kelkaj naciaj kaj internacioaj kompanjoj servas la landon. En 1946 Colombio, Venezuelo kaj ekvadoro interkonsentis starigi la Komerca Ŝipkompanjo Grand-Kolombia, kvankam Venezuelo retiriĝis en 1953. (La kompanjo, unu el la plej bonaj kaj prosperasj el Ameriko, bankrotis iom post la starigo de al Ekonomia Malfermo en la 90-aj jaroj. La tradukisto de tiu ĉi artikolo, eksmaristo de la Grand-Kolombia, propraokule devis suferi tiun bedaŭrindaĵon). La ĉefaj havenoj estas Buenaventura, Tumaco, Sankta Marto, Barankilo kaj Kartaheno.

Laboro

La aktiva loĝantaro estas 19,4 milionoj (2002); 22% el ĝi sin dediĉas al agrikulturo, forstkulturo kaj fiŝkaptado, 18% al minindustrio, kaj 59% al sektoro de servoj. Pli ol 1,6 milionoj da personoj sin organizas en sindikatoj, inter kiuj elstaras Unuiĝinta Vcentro de laboristoj de Kolombio (CUT), kun 1,2 milionoj da membroj, la la Ĝenerala Konfereracio de Laboristoj de Kolombio (CGTG), kun 400.000 membroj. La rajton fari strekon garantias la konstitucio por ĉiuj laboristoj kiuj ne sin dediĉu al publikaj servoj.

REGISTARO

La konstitucio de 1991, kiu anastataŭis tiun de 1886, difinas Kolombion kiel socian Ŝtaton de rajto, organizitan en formo de unuiĝinta Respubliko, necentrigita, kun aŭtonomio de la teritoriaj estaĵoj, demokratia, partoprenpova kaj pluralisma. La elcentriga proceso komenciĝis per serio de leĝoj kaj dekretoj en kiuj oni donis aŭtonomion al la municipoj, proceso komencigita jam en 1983.

Ekzekutiva povo

En Kolombio la nacia ekzekutiva povo kuŝas en prezidento kiu oni elektas per rekta popota voĉo kaj kiu povas efektivigi sian postenon dum Kva. Jaroj. La voĉrajto estas universala por ĉiuj viroj kaj virinoj kun pli ol 18 jaroj. La prezidento nomumas la ministraron , kiun aprobas la Congreso. De la konstitucio de 1991 la guberniestroj de la provincoj elektiĝas per popota voĉdonado, same kiel la urbestroj, por periodoj de tri jaroj.

Leĝiga povo

La leĝiga povo kuŝas en la Nacia Congreso, formata de la Ĉampro de reprezentantoj, de 161 membroj, kaj la Senato de la Respubliko, kun 102 membroj. La konstitucio de 1991 punas la malĉesstemon kaj malpermesas ke la membroj del Congreso disvolvu samtempe alian ajn publika posteno.

Justica povo

Ĉiujn 24 membroj de la Supera kortumo pri Justico elektas la antaj ĉefjuĝistoj. La justica sistema formiĝas ankaŭ de la superaj kaj nesuperaj distriktoj, kaj provincaj kaj municipal juĝejoj. Ekzistas krom tio du justicaj instancoj: la Konsilantaro de Ŝtato kies devo estas kontroli la Ŝtaton, kaj la Konstitucia Kortumo, kies misio estas kontroli la plenumon de la konstitucio de 1991. La konstitucio malpermesis la ekstradicion de naciuloj, sed reformo de 1996 permesis ĝin denove, kun antaŭkondiĉoj kaj sen retroaktiveco por kiuj jam subiĝis al la kolombia justico, malgraŭ se oni deliktu en aliaj landoj de la mondo (ĉefe rilate al trafiko de narkotikaĵoj). La mortpunon malpermesas la Colombia leĝaro.

Politikaj partioj

Kolombio havas politikan sistemon relative libera kaj malferma en kiu partoprenas bona nombro da partioj. La plej membrohavaj estas tradicie la Socia Konservativa Partio, favora al plifortigo de centra registaro kaj al intima rilato kun la lkatolika Eklezio, kaj al Liberala Partio, favora al la plifortigo de lokaj registaroj kaj almla disigo inter la Eklezio kaj la Ŝtato. La lastatempa ideología tendenco de la unua alproksimiĝas al la kristan-deokratio eŭropa, dum liberalismo simpatias kun la soci-demokrataj kurentoj. Ambaŭ rekonas ke la katolika Eklezio estas grava forto institucia, speciale por trovi vojojn kiuj forigu la politikan kaj socian perforton kiun suferas la nuna Kolombia socio. Inter 1958 kaj 1974 la liberaluloj kaj la konservativuloj estis al unusolaj laŭleĝaj grupoj, pro la konstitucia reformo de 1957 kiun oni pensis por malaktivigi la fortan kontraŭstaron inter ili. Sub tio akordo, kiun oni nomis Nacia Fronto, ĉiu partio havis ekzakte la saman numeron de postenoj en la leĝiga ĉambro, en la ministraro kaj en aliaj instancoj, kaj la prezidenteco alterniĝis inter la gvidantoj de tiuj du partioj. Dum la jardeko de 1980 la liberaluloj havis la plimulton en ambaŭ ĉambroj de la congreso. La situacio konserviĝas, ĝenerale, senŝanĝa. En la elktoj de marto de 1994, la gerila grupo Movado 19 de Aprilo (M-19), kiu en la elektoj de 1990 aperis kielm la tria politika forto sub la nomo Demokratia Aliando Movado 19 de Aprilo (AD M-19), suferis seriozan elektan baton. La Patruja Unuiĝo, alianco de maldekstremaj grupoj gvidataj de la Komunisma Partio (fondita en la jardekod e 1930), suferis la murdon de multaj el ĝiaj sampartianoj kaj iom post iom perdis elektan peson ĝis preskaŭ malaperi el la nacia scenejo. Aliaj politikaj movadoj kun elekta pezo nuntempe estas: Nova Forto Demokratia, Nacia Konservativa Movado, Progresema Forto de Kuraĝo –ĉiuj ili el konservativa origino– la organizaĵo de extrema dekstro Forto Kolombio –de nelonga apero– kaj Alternativo Vivo, kiu kunigas grupojn kaj sendependajn gravulojn.

Sano kaj Socia bonigo

La nivelosj de publika sano pliboniĝas, malgraŭ tio ke la nombro de kuracistoj estas ankoraŭ nesufiĉa (unu por ĉiu 1.090 loĝantoj). La plej granda parto dela kuracistoj de la lando laboras en la grandaj urboj. Kolombio havas preskaŭ 750 hospitalojn kaj 860 sanulejojn. La espero de vivo estas de 67.6 jaroj por la viroj kaj 75.4 jaroj por la virinoj (laŭ kalkuloj por 2004). La malario kaj flava febro stas ankoraŭ endemiaj malsanoj en kelkaj regionoj de la lando. La plej ghranda parto de la industriaj laboristoj havas sistemonde Socian Sekurecon kiu donas servojn de porpatrina kaj denta helpo, asekuron kontraŭ akcidentoj, pagojn por kompensigo kaj kripligo al la laboristoj kaj pensiojn por emeritiĝo. La sistema subtenas sin finence pere de kontribuioj de dungistoj, dungitoj kaj la registaro.

Defendo

En Colombia es obligatorio que todos los ciudadanos varones mayores de 18 años presten un año de servicio militar en el Ejército o la Policía. En la actualidad es conocido como servicio obligatorio para bachilleres, muchos de ellos menores de edad. En 1995 se encontraban prestando el servicio militar obligatorio 5.000 soldados menores de edad, pero disposiciones legislativas del año 1998 fijaron la edad de 18 años como mínima obligatoria. Las Fuerzas Armadas de Colombia estaban formadas en 2002 por 200.000 personas. En Kolombio estas devige ke ĉiuj viraj civitanoj pli aĝaj ol 18 servu dum jaro en la Armeo aŭ la Polico. Nuntempe tiu sistemo konata kiel deviga militservo por abiturientoj, multaj el ili neplenaĝaj. En 1995 estis en deviga militservo 5.000 soldatoj nepelnaĝaj, sed leĝaj reguloj de la jaro 1998 fiksis la aĝon de 18 jaroj kiel minimume deviga. La Armitaj Fortoj de Kolombio en 2002 havis 200.00 personojn.

HISTORIO

Iam kompletigota... ---- ---- Kategorio:Kolombioja:コロンビアko:콜롬비아ms:Colombiazh-min-nan:Colombia

Ras-al-Ĥajmo

Geografio > Azio > Arabio > Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj > Ras-al-Ĥajmo ---- Dosiero:uae-ras-al-khaimah.gif

Ras-al-Ĥajmo - Ra's al-Ĥajma - راس الخيمة

Ras-al-Ĥajmo [rA's al-hAjma], arabe: راس الخيمة estas unu el la sep emirlandoj (princlandoj) de UEA. Ĝi havas loĝantaron ĉ. 155,000 (laŭ 1997 takso), kaj okupas 1,700 kv. km-ojn, kiu konsistas 2,2% de la teritorio de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ŝejĥo Saqr Bin Muhammad al-Qasimi estas la plej longe reganta ŝtatestro en sud-okcidenta Azio kaj estas en la ofico de 1948. ja:ラアス・アル=ハイマ

UNO

:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un. ---- Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj ---- Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas 190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.

Strukturo

Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, ĈinioFrancio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
1948

1948

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1948 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1948 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 33-a Universala Kongreso de Esperanto en Malmö.
- Gersi Alfredo BAYS eklernis Esperanton.
- 1-a de januaro : Italio akiras sian konstitucion.
- Luksemburgio deprenas el sia konstitucio la artikolon pri neŭtraleco.
- 5-a de majo : Okazis la unua oficiala festa "tago de la infanoj" en Japanio
- 14-a de majo : Israelo deklaras sin sendependa, juda ŝtato. Hajm WEIZMAN elektatas unua prezidento. Postsekvas sendependeciga milito.
- Kolombio : Novaj tumultoj.
- UAE: Ras-Al-Ĥajmo: emiriĝas Saqr Bin Muhammad al-Qasimi.
- Aniĝas al UNO : Birmo.
- 10-a de decembro: La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj adoptiĝis de la UNO.
- 16-a de decembro: La tabulludo Skrablo publikiĝis.
- Jaroslav MAŘÍK enesperantigis la Ĉeĥoslovakan konstitucion
- Koreio fariĝis respubliko.
- Fonditaj urboj Glenrothes en Britio kaj Paŭlo-Afonso en Brazilo.
- Kreitaj planlingvoj Europa latine kaj Lingo.

Naskiĝoj


- Karel DANĚK
- WACHA Balázs
- 12-a de aprilo : Germanio : Joseph Martin FISCHER ("Joschka FISCHER")
- 28-a de junio : Kathy BATES
- 21-a de julio : Cat STEVENS

Mortoj


- 30-a de januaro : Mohandas K. GANDHI
- 9-a de aprilo : Kolombio : Jorge Eliecer GAITÁN
- 4-a de julio: MONTEIRO LOBATO
- 17-a de septembro : Svislando : Emil LUDWIG ----
1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1948 ja:1948年 ko:1948년 simple:1948 th:พ.ศ. 2491

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Jarcentoj

Historio > Jarcentoj ---- Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj. La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000. La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo. Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo: Kategorio:Tempo ja:年表 simple:Century

20-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jaroj:
19011902190319041905 19061907190819091910
19111912191319141915 19161917191819191920
19211922192319241925 19261927192819291930
19311932193319341935 19361937193819391940
19411942194319441945 19461947194819491950
19511952195319541955 19561957195819591960
19611962196319641965 19661967196819691970
19711972197319741975 19761977197819791980
19811982198319841985 19861987198819891990
19911992199319941995 19961997199819992000
ja:20世紀 ko:20세기 simple:20th century

Universala Kongreso de Esperanto

Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto ---- Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA. UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado. Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato. La kongresoj estas similaj, sed kompreneble varias de jaro al jaro. En UK estas:
- klerigaj programeroj, kiel prelegoj kaj debatoj pri la Kongresa Temo, la Internacia Kongresa Universitato, kaj prelegoj pri la kongresa lando.
- distraj kaj artaj programeroj, kiel la nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, balo, kaj la Belartaj Konkursoj.
- organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj.
- Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco.
- libroservo.
- prezentaĵoj de movadaj aktivaĵoj en ĉiuj sferoj de la vivo. La UK celas esti revuo de la Esperanto-movado en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj. Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK). La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer. En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe.

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj

Eksteraj Ligiloj

[http://www.uea.org/kongresoj/index.html Informoj] de UEA pri la UK-oj

Literaturo


- Ziko Marcus SIKOSEK: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, UEA: Rotterdam 2005, 217 p. Kategorio:Esperanto-movado
-


Malmö

Svede Malmö, dane Malmø, latine Malmogia aŭ Ellebogium: urbo ĝis 1658 en Danio, ekde tiu jaro en Svedio (la tria laŭ grandeco, kaj la plej granda en ĝia plej suda provinco Skanio. Ĝi havis 267 171 loĝantojn komence de 2004. Malmö estas nuntempe urbo internacieca. 24% el ĝiaj loĝantoj naskiĝis ekster Svedio. En la urbo estas parolataj ĉirkaŭ 100 lingvoj. Ĝi situas ĉe Sundo, vidalvide de Kopenhago en Danio, kun kiu ĝi nuntempe estas ligita per ponto Malmö gastigis la 33-an Universalan Kongreson de Esperanto en 1948, kaj la 40-an kongreson de SAT en 1967. La 27-an aŭgusto 2005 oni inaŭguris la gravan konstruaĵon Turning Torso

ŝerce

Martin WEICHERT verkis limerikon uzante la nomon de la urbo: Parolis turisto en Malmö
"Prefere ol kapti la salmö,
aŭ naĝi en fjordo
en malvarma nordo
mi ludas kun ŝalmö sub palmö!"


Gersi Alfredo BAYS

Gersi Alfredo BAYS /ĵer'si al'fredo ba'i/ (naskiĝis en 1934) estas brazila esperantisto. Li eklernis Esperanton en 1947. Li estas eldonisto de la literatura revuo Fonto kaj eldonejo Fonto en Chapecó, suda Brazilo. Li verkis la originalan romanon "La Profeto el Pedras" krom rakontojn kaj artikolojn. Li estas ano de Akademio de Esperanto ekde 2004. BAYS, Gersi Alfredo BAYS, Gersi Alfredo

Italio

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio ---- Dosiero:it.gif ---- Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj 1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000 Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400 kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de Cezaro, Cicerono, Vergilio, Danto, Giotto, Sankta Francisko, Leonardo da VINCI, Mikelanĝelo, Galileo, Antonio VIVALDI kaj multaj aliaj.

Faktoj:


- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).

Regionoj

Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj. Kategorio:Italio als:Italien fiu-vro:Itaalia ja:イタリア ko:이탈리아 ms:Itali simple:Italy th:ประเทศอิตาลี zh-min-nan:Italia

Luksemburgio

Geografio > Eŭropo > Luksemburgo ----
Dosiero:lu.gif
luksemburgdialekte Lezebuurg - france Luxembourg [lüksãbur] - germane Luxemburg [LUKSemburg] Lando en Okcidenta Eŭropo, inter Francio, Belgio kaj Germanio.
- Landkodo: LU.
- E-nomo: [a] Luksemburgio; [o] Luksemburga Granda Duklando.
- Nacia nomo: Grousherzogdem Lezebuurg (lu), Grand-Duche de Luxembourg (fr), Grossherzogtum Luxemburg (de).
- Areo: 2.600 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: Granda Duko Henri Albert Gabriel Felix Marie Guillaume (el la dinastio Nassau) 2000.
- Ĉefurbo: Luksemburgo (76 mil).
- Urboj: Esch (28 mil), Differdange (18 mil).
- Adm. divido: 3 provincoj kun 12 kantonoj.
- Loĝantaro: 410 mil (1995), inter ili 75,1% luksemburganoj, 6,3% italoj.
- Ŝtatlingvo: luksemburga, franca kaj germana.
- Kredantoj: katolikoj.
- Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilindustria produktaĵo, kemiaĵoj, plasto.
- Pokapa GNP: 41.210 $.
- Monunuo: eŭro EUR ( = 100 cendoj)
- Organizoj: UNO (1945), EU
- Historio: ĝis la deklaro de sendependeco en 1890, ĝi estis en unio kun Nederlando. De 1921 estas en ekonomia-dogana unio kun Belgio. En 1948 oni deprenis el la konstitucio la artikolon pri la neŭtraleco. De 1957 membro de Eŭropa Unio.
- Esperanto-movado Kategorio:Luksemburgo als:Luxemburg ja:ルクセンブルク ko:룩셈부르크 ms:Luxembourg simple:Luxembourg th:ประเทศลักเซมเบิร์ก zh-min-nan:Luxembourg

Japanio

Geografio > Azio > Orienta Azio >Japanio ---- Japanio (japanlingve :日本 [nihon/nippon] laŭlitera signifo: Origino de la Suno)
En antikva epoko, nomiĝis "Yamato (大和 [jamato])". Insularlando en Orienta Azio.
Landkodo: .JP
E-nomo:Japanio (aŭ Japanujo)
Naciaj nomoj:日本 [nihon/nippon] (japane), 大和[jamato] (japane en antikva epoko) Areo: 374.744 km²
semotaŭga: 11% Loĝantaro: 126.549.976 (julio 2000, takso), % urbana: 79% (2000)
homoj po kv. km: 337,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3070,0 (2000)
kreskanta procento: 0,18% (2000, takso)
naskoj: 9,96 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,15 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +0,0 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 3,91 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,41 infanoj naskita po virino
meza vivo longeco: 80,7 jaroj (77,51 viroj, 84,05 virinoj) (2000, takso) Etnoj: 99,4% japana, 0,6% aliaj (precipe korea)
Religio: 84% budhismo kaj ŝintoismo, 16% aliaj (0,7% kristanismo)
Lingvo: la japana(efektive oficiala), la korea(korea-japano uzas), la aina(aino uzas/is), la okinavaja (insularo Ryu Kyu)
alfabeta: 99% Registaro: parlamenta demokratio en formo, rego de unu partio, la LDP (la Liberala Demokrata Partio), en praktiko. La LDP, kiu regis 1955-93 kaj 1994-nun (2002), reprezentas la intereson de la bankoj, vendejoj, bienistoj, NTT (la ĉefa telefona kompanio), poŝtejoj kaj konstruantoj. Tial la kosto de la reto kaj rizo estas alta kaj la bankoj estas malsanaj.
sendependeco: -660
organizoj: UNO (1956)
konstitucio: la 3-an de majo 1947
korupteco: 6,4 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) Ekonomio: 711 Gd (1998)
po kapo: 5,62 kd (1998)
kreskanta procento: 0,3% (1999, takso)
inflacio: -0,8% (1999, takso)
senokupa: 4,7% (1999, takso) ---- Regionoj:Japanaj regionoj

Prefektujoj

vidu detale:Japanaj prefektujoj

Gravaj urboj

vd. Listo de urboj de Japanio (ordo alfabeta)
- Fukuoka
- Hakodate
- Hiroŝimo (Hiroshima) ,atombombita 6-a de aŭgusto 1945
- Jokohamo (Yokohama)
- Kioto (Kyoto) ,konata turisma urbo
- Kobe
- Koĉi
- Naha
- Nara ,konata turisma urbo
- Nagano ,1998 18-aj vintraj olimpikoj
- Nagasako (Nagasaki) ,atombombita 9-a de aŭgusto 1945
- Nagojo (Nagoya)
- Niigata
- Osako (Osaka)
- Sapporo ,1972 11-aj vintraj olimpikoj
- Sendai
- Tokio (Tokyo), ĉefurbo,plej granda en japanio, 1964 18-aj someraj olimpikoj

Historio


- Vidu Historio de Japanio

Esperanto en Japanio

2004


- Nisikawa Toyozô (1909-2004) mortis la 20-an de junio. En 1991/1992 li estis prezidanto de Japana Esperanto-Instituto kaj poste ties revizoro.
- Katsumori Hirosi (1925-2004), membro de UEA en Chubu (Japanio), mortis la 9-an de junio pro kancero. La profesoro pri fiziko interalie kompilis fakan terminaron Esperantan-japanan-anglan.

La 91-a Japana Esperanto-Kongreso

La 91-a Japana Esperanto-Kongreso okazis de la 22-a ĝis la 24-a de oktobro en Inuyama, apud Nagojo/Nagoya kun 457 aliĝintoj, el kiuj 123 estas "la moralaj". Inter la gastoj estis P. Jegorovas el Litovio, la lando de la venontjara UK, la ambasadoro de Litovio en Japanio d-ro Kudzys, Henry Studer el Davis, ĝemelurbo de Inuyama en Kalifornio, Usono, Jakvo Schram el Belgio, Duong Tu Kieu el Vjetnamio kaj Andrej Korobejnikov el Rusio, kiu donis piano-koncerton. La kongresan standardon transprenis esperantistoj el Jokohamo, kie okazos la venonta japana kongreso. ! als:Japan ja:日本 ko:일본 ms:Jepun simple:Japan th:ประเทศญี่ปุ่น zh-min-nan:Ji̍t-pún


14-a de majo

Historio > Tagoj > la 14-a de majo ---- La 14-a de majo estas la 134-a tago de la jaro (la 135-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 231 tagoj restas. Je la 14-a de majo okazis, interalie:

Eventoj


- 1940 : Germana Lufwaffe bombis Roterdamo
- 1948 : Israelo deklaris sin sendependa ŝtato.
- 1955 : Subskribo de la Varsovia Pakto

Naskiĝoj


- 1316 : Karolo la 4-a
- 1771 : Robert OWEN
- 1867 : Kurt EISNER, politikisto kaj publicisto
- 1869 : Friedrich Karl KLEINE, kuracisto
- 1873 : Georg MAHN
- 1884 : Claude DORNIER, desegnisto de flugmaŝinoj
- 1885 : Otto KLEMPERER
- 1917 : Lou HARRISON, komponisto kaj esperantisto
- 1922 : Franjo TUDJMAN, prezidento de Kroatio
- 1936 : Bobby DARIN, usona kantisto

Mortoj


- 1847 : Fanny MENDELSSOHN, komponisto kaj pianisto
- 1912 : August STRINDBERG, Svedio
- 1987 : Rita HAYWORTH
- 1988 : Willem DREES, iama ĉefministro de Nederlando
- 1998 : Frank SINATRA, Usono

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:5月14日 ko:5월 14일 simple:May 14 th:14 พฤษภาคม

Israelo

Geografio > Azio > Palestino > Israelo ---- Palestino Palestino ---- Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisrael, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Izraelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, centro de monoteismaj mondreligioj - Judismo, Kristanismo, Islamo, la Bahaa Kredo.
- Landkodo: IL.
- E-nomo: [a] Izraelio; [o] Israela Ŝtato.
- Nacia nomo: Medinat Jisrael (he), Daulat Israil (ar).
- Areo: 20800 kv.km. inter ili teritorio de Palestina araba politika unuo - 6.220 kv.km.;
- Teritorioj de Palestina Aŭtonomio: # Cisjordanio # Gaza Sektoro
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Moshe KACAV.
- Registarestro: ĉefministro Ariel SHARON (2001)
- Parlamento: Kneset, kun 120 membroj
- Ĉefurbo: (Jerusalemo) (504 mil)
- Adm. divido: 6 provincoj.
- Urboj: Tel-Avivo (321 mil), Hajfo (223 mil).
- Loĝantaro: 5.521 mil (1995), inter ili 83,3% hebreoj, 17,0% palestinaj araboj.
- Ŝtatlingvo: Oficiale la ivrita kaj la araba. La rusa estas parolata de la granda enmigra komunumo el eksa Sovetunio. Estas disvastigita ankaŭ la angla lingvo.
- Kredantoj: judoj, islamanoj, kristanoj.
- MNP: totala - 94 mlrd $; pokapa - 15.920 $.
- Eksporto: frukto, legomaro, naftoproduktoj, kemiaĵoj, maŝinindustria produktaĵo.
- Monunuo: nova siklo.
- Organizoj: UNO (1949)
- Historio:
1948 Deklaro de Israela Ŝtato
1948-1949 Milito por sendependeco, reunuiĝo de Okcidenta Jerusalemo
1948-1952 Ĥajim VAJCMAN, unua israela prezidento
1949-1953 David BEN-GURION, unua israela ĉefministro (vidu Ĉefministroj de Israelo
1949 Akcepto de Israelo en UNO
1956 Sinaja kampanjo kaj Libana krizo
1967 Sestaga milito, reunuigo de Jerusalemo kun ties orienta parto kaj kaptado de aliaj teritorioj
1973 Milito kun Sirio kaj Egiptio
1978 Interkonsento de Camp-David, paco kun Egiptio
1982 Operacio nomigita Paco al Galileo, detruo de palestinanaj militbazoj en suda Libano kaj komenco de Israela okupado de suda Libano.
1994 Kreo de araba Palestina Aŭtonomio en Gaza Sektoro kaj Cisjordanio

- Heredaĵo: Jerusalemo (Muro de lamentoj, Domo de Roko, templo de Dia tombo, Via dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum). Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la Judoj en la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britan regon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo kaj ŝtato Araba. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga Milito de junio de 1967, la Israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo. Estas multaj konfliktoj inter la Palestinanoj kaj la Judoj pri la rego de Gazastrio, la Okcidenta Bordo, la Golana Montaro, kaj la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. Laŭ multaj Judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la Judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la Palestinianoj, la invado de ilia lando de la Judoj, kaj la rego de la Judoj tie estas grava maljustaĵo. La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la Judoj, al la Islamanoj, sed ankaŭ al la Kristanoj.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Israelo
- Landnomoj
- [http://membres.lycos.fr/vilhelmo/vidal.html Israelo kontraŭ Israelo/artikolo] ja:イスラエル ko:이스라엘 ms:Israel simple:Israel zh-min-nan:Í-sek-lia̍t-kok

Kolombio

Esperanto-movado en Kolombio
Dosiero:unbuilding.jpg
Stabejo de la UNO
(Foto senkopirajta)

Historio

1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj. 1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon. 1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko. 24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis. Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo. 1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis. Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas. 1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas. 1948: Birmo aliĝas. 1949: Israelo aliĝas. 1950: Indonezio aliĝas. 1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio. 1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aliĝas. 1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas. 1958: Gvineo aliĝas. 1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa, Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo, Somalio kaj Togo. 1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio, Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas. 1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas. 1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas. 1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas. 1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas. 1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto aliĝas. 1967: Demokratia Jemeno aliĝas. 1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando aliĝas. 1970: Fiĝioj aliĝas. 1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas. 1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano. 1973: Bahamoj ka