Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1949

1949

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1949 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1949 okazis, interalie:

Eventoj


- 34-a Universala Kongreso de Esperanto en Bournemouth.
- Karel KRAFT eniras E-movadon.
- Danio, Francio, Italio ekmembras en NATO.
- Ankaŭ Sovetio akiras Atombombon.
- Israelo: Fino de la sendependeciga milito. David BEN-GURION elektatas unua ĉefministro. La lando iĝas UNO-membro.
- Ĉinion subjugigas komunistoj sub MAO Zedong. Kapitalismemuloj fuĝas Tajvanen.
- Aŭstrio: unua SOS-Infanvilaĝo.
- Progresa lingvo proponita.
- 5-a de januaro en Brazilo leĝo pri pago de salajro en dimanĉoj kaj feriaj tagoj.
- 31-a de januaro : Ĉinio : Pekino liberiĝas. Je la 1-a de oktobro ĝi ĉefurbiĝas.
- 31-a de marto : Novlando aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- 23-a de majo : Germania konstitucio.

Naskiĝoj


- Roberto PASSOS NOGUEIRA
- Pedro ALMODÓVAR
- 26-a de marto: Patrick SÜSKIND
- 21-a de majo: Arno HINTJENS, kantisto
- 22-a de junio: Meryl STREEP
- 12-a de aŭgusto: Fernando COLLOR de MELLO
- 23-a de septembro: Bruce SPRINGSTEEN, kantisto
- 8-a de oktobro: Sigourney WEAVER
- 25-a de decembro: Sissy SPACEK

Mortoj


- František KAVAN
- 21-a de majo : Francio : Klaus MANN
- 10-a de junio : Norvegio : Sigrid UNDSET
- 16-a de aŭgusto : Usono : Margaret MITCHELL
- 8-a de septembro : Richard STRAUSS ----
1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1949年 ko:1949년 simple:1949 th:พ.ศ. 2492

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

20-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jaroj:
19011902190319041905 19061907190819091910
19111912191319141915 19161917191819191920
19211922192319241925 19261927192819291930
19311932193319341935 19361937193819391940
19411942194319441945 19461947194819491950
19511952195319541955 19561957195819591960
19611962196319641965 19661967196819691970
19711972197319741975 19761977197819791980
19811982198319841985 19861987198819891990
19911992199319941995 19961997199819992000
ja:20世紀 ko:20세기 simple:20th century

Normala jaro komenciĝanta sabate

Normala jaro komenciĝanta sabate. Ĉi tiaj jaroj estas (laŭ gregoria kalendaro): 1583 1594 1605 1611 1622 1633 1639 1650 1661 1667 1678 1689 1695 1701 1707 1718 1729 1735 1746 1757 1763 1774 1785 1791 1803 1814 1825 1831 1842 1853 1859 1870 1881 1887 1898 1910 1921 1927 1938 1949 1955 1966 1977 1983 1994 2005 2011 2022 2033 2039 2050 2061 2067 2078 2089 2095 2101 2107 2118 2129 2135 2146 2157 2163 2174 2185 2191 Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je lundo Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je dimanĉo kategorio:Kalendaro

Bournemouth

Geografio > Eŭropo > Britio > Anglio > Angla regiono > South West England > Bournemouth ---- Bournemouth [bonmut] estas kaj urbo kaj unuara instanco en la angla regiono South West England. Loĝantaro - 162 000 (1997) Areo – 46 km² La urbo Bournemouth estas tre bonkonata kaj populara feriurbo ĉe la suda marbordo de Anglio. Loĝantaro – 50 000 Industrio – turismo, granda konferencejo. La 34-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Bournemouth en 1949. Eksteraj ligoj
- [http://www.bournemouth.gov.uk Oficiala TTT]
- [http://www.streetmap.co.uk/newmap.srf?x=408500&y=91500&z=5&sv=408500,91500&st=4&tl=Grid+Location+408500,91500&mapp=newmap.srf&searchp=newsearch.srf Mapo de Bournemouth] ---- Vidu ankaŭ : Loka regado kaj administrado en Britio

Karel KRAFT

Ĉeĥaj esperantistoj Karel KRAFT, naskiĝis en 1926, pedagogo, en la movado aktiva ekde 1949, kio rezultigis fondon de Esperanto-klubo en Dobříš (1957) kaj en Příbram (1961), realigon de Somera Esperanto-Tendaro en Županovice (1958), membro de ekzamena komisiono, ĉefa aŭtoro de la novaj vortaroj Esperanta-ĉeĥa kaj Ĉeĥa-Esperanta. Notinda estas lia dudekjara subteno al blindaj esperantistoj en Sovetio, kiujn li kontaktis pere de brajlo kun cetera Esperanta blindulmovado. Lia movada vivo estas multfaceta, kvankam pro siaj politikaj konceptoj lin ofte mal-helpis la komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio.

Danio

Geografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Danio ---- Danio - Danmark (da) [denmak] Lando en norda Eŭropo, inter Balta Maro kaj Norda Maro. Ĝi fizike konsistas el duoninsulo Jutlando kaj 405 nomohavaj insuloj, el kiuj nur 82 loĝatas. Plej gravaj insuloj estas Fyn kaj Sjælland (ejo de ĉefurbo Kopenhago). Sude havas mallongan terlimon al Germanio, norde kaj oriente marlimas al Norvegio kaj Svedio pere de maretoj Skagerrak kaj Kattegat. Kattegat
- Landkodo: DK.
- E-nomo: [a] Danujo, Danlando; [o] Reĝlando Danio.
- Nacia nomo: Kongeriget Danmark (da) [KONGeĥiid/-iiz denmak].
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Administra divido: 14 komunoj, 2 urboj (Kopenhago kaj Frederiksbergo) kaj 2 aŭtonomiaj teritorioj.
- Aŭtonomiaj teritorioj: Ferooj kaj Gronlando.
- Urboj: Kopenhago (1.377 mil), Arhuzo (182 mil), Odense (137 mil).
- Lingvoj parolataj: dana, platdiĉa, germana
- Kredantoj: evangeli-luteranoj.
- GNP: totala - 184 mlrd $; pokapa - 29.890 $.
- Eksporto: viandaĵo, fiŝo, laktaĵo, elektrovaroj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
- Historio: en 1849 estis anoncita kiel konstitucia monarkio. De 1949 membro de NATO, kaj de 1973 - membro de EU.
- Heredaĵo: katedra templo de Roskilde.

Partoj


- Jutlando: Vendsyssel, Sønderjylland
- Fyn kaj insuletoj:
- Sjælland:
- Bornholm:

Plej grandaj urboj (2001)

# Kopenhago - 499.263 # Arhuzo - 286.903 # Odense - 183.617 # Aalborg - 161.906 # Frederiksberg - 91.079 # Esbjerg - 82.691 # Randers - 62.291 # Horsens - 55.103 # Næstved - 46.536

Insuloj laŭ enloĝateco

# Sjælland - 2.033.467 # Fyn - 438.521 # Amager - 151.593 # Lolland - 71.473 # Als - 51.268 # Bornholm - 44.924 # Falster - 42.902 # Mors - 23.028 # Langeland - 14.708 # Møn - 10.368 # Ærø - 7.600 # Tåsinge - 6.256 # Samsø - 4.331 # Thurø - 3.638 # Fanø - 3.241 # Læsø - 2.362 # Bogø - 1.014 # Fur - 999 # Orø - 936 # Rømø - 805 # Fejø - 625 # Jegindø - 548 # Sejerø - 405 # Agersø - 279 # Strynø - 211 # Femø - 204 # Enø - 203 # Aarø - 199 # Bjørnø - 54

EdE-D Danio

Danujo. Jam antaŭ 1850 du danoj, la fama lingvisto Rasmus Rask kaj la komedi-verkisto Thomas Overskou sendepende unu de la alia sin okupis pri konstruado de artefarita lingvo. Sed la ĝenerala publiko ne konatiĝis kun tiu demando antaŭ ol Volapük eniris en Danlandon 1886 kaj post malmultaj jaroj malaperis. La unua dana lernolibro de Esperanto, verkita de Christian NIELSEN aperis en Flensburg 1890. Verŝajne nur tre malmultaj adeptoj de Esperanto troviĝis en Danlando antaŭ la apero de vortaro kaj lernolibro de Fr. Skeet-Giörling (1904), "la patro de la dana E movado". Li faris siajn unuajn kursojn en Aalborg ĉirkaŭ 1904, sed poste li transloĝiĝis al Kopenhago, kie li daŭrigis sian laboron kun granda sukceso. La konata lingvisto, prof. Otto JESPERSEN (aŭtoro de la lingvoprojekto "Novial") varme interesiĝis pri Esperanto kaj publikigis longan rekomendan artikolon pri ĝi en la multe legata revuo "Tilskueren" (1905). Samtempe alia fama lingvisto prof. Vilhelm THOMSEN verkis kaj eldonis broŝuron pri "la komuna lingvo de la scienco." Fine en 1906 fondiĝis la unua E grupo dana, "E-ist-foreningen", kies unua prez. estis magistro Holger WIEHE kaj ĝia sekr. f-ino Gunvar MONSTER. Post unu jaro tiu grupo ekeldonis la unuan danan E gazeton E-Bladet: Helpa Lingvo, kiun redaktis Wiehe. Fervoraj E-istoj faris paroladojn pri la nova lingvo, precipe Skeel-Giörling kaj Monster. En 1907 la plej granda Kopenhaga gazeto "Politiken" ekinteresiĝis pri Esperanto kaj aranĝis kursojn kun 350 kursanoj. Skeet-Giörling instruis ilin. Ankaŭ en Kristana Unuiĝo por junuloj en Kopenhago li aranĝis kursojn. Post tiuj kursoj fondiĝis E grupo por junuloj, kies prez. fariĝis Svend REHLING. En laboristaj rondoj gvidis Leo ABRAHAM kursojn kaj fondis poste grupon. Tiuj du grupoj ne vivis longe. Ankaŭ ekster Kopenhago la E movado ekfloris. En Odder kaj Brönderslev okazis kursoj, kaj en Randers kaj Faaborg fondiĝis kluboj. Plej vigle laboris la klubo en Odense, kie N. C. CARLSEN faris gravan propagandon. En la tiea komerca lernejo oni komencis instrui E-n. Baldaŭ sekvis la seminario en Odense. La klubo en Odense fondiĝis 1907, 1910 fondiĝis la laborista klubo. En Kopenhago Bendix, P. Borberg, f-ino Monster kaj Skeel-Giörling faris la plej grandan laboron. Bendix instruis i. a. E-n en kurso de 300 telefonistinoj. En jan. 1908 fondiĝis laŭ instigo de f-ino Sehroder Centra Dana E-ista Ligo (CDEL). En 1909 fondiĝis "Aaiborg EK" (prezidita de E. Friis), "EK de Vejle" (M. Packness), "Randers EK" serĝento Rasmussen) "Konversacia Klubo de Aarhus" (Chr. HEILSKOV) kaj en 1910 "ES de Esbjerg." La unua jarkunveno de danaj E-istoj okazis en Arhuzo 1909. Poste en Kopenhago en 1910, Odense en 1911, Vejle en 1912, Arhuzo en 1913, Horsens en 1914, Odense en 1915, Kopenhago en 1916, Kolding en 1919, Grenaa en 1925, Sönderborg en 1927, Odense en 1928, Holbak en 1929, Kopenhago en 1930, Odense en 1931, Arhuzo en 1932, Odense en 1933. Post la granda antaŭenpuŝo en 1907-09 la dana E-movado dum pluraj jaroj pli malrapide progresis. Tre notinda tamen estas la agado de E-oficejo en Kopenhago, kiu en la komenco de la milito tutmonda interrilatis kun la militantaj landoj kaj faris gravan kaj plejparte sukcesan laboron por serĉi vunditajn kaj malaperintajn homojn el ĉiuj landoj kaj doni informojn al iliaj parencoj. Post la apero de Ido venis malfacila tempo por la dana E-movado. Multaj E-istoj transiris al Ido, i. a. prof. Jespersen, kiu en Kopenhago kaj per la gazetaro en la tuta lando gvidis fortan batalon kontraŭ E. Lia famo helpis lin; sed li ne sukcesis krei grandan Ido-movadon. Oni fariĝis skeptika pri la mondlingva problemo - jen la ĉefa kaŭzo de la multjara malprogresado de E en nia lando, fakte ĝis 1927, kaj post tiam denove kelkajn jarojn pro la apero de Novial ("Jesperanto" kiun vorton moke kreis unu el la Kopenhagaj gazetoj). Notinde estas, ke la kontraŭ-Ido-polemikon gvidis f-ino M. NOLL, Kopenhago. En la vintro 1925-26 okazis disaŭdigo de E-kurso per La danaj radiostacioj. Ĝin gvidis ĉefinstruistino Rybo. Grandamase estis aĉetataj lernolibroj, sed la radioestraro post kelkaj monatoj malpermesis tiun E-kurson (motivo: tro malmultaj interesas sin pri E.) Aŭtunon 1927 denove disaŭdiĝis E per la radio-stacioj, sed nur kiel ĉiusabata programresumo. En la 31 de decembro 1927 vespere la dana radiofonio sendis saluton al eksterlando en dana, angla, franca, germana kaj E lingvoj. Post tiu tempo la radio-estraro ne plu volis permesi E-n. Ne ekzistas multaj lernolibroj en dana lingvo. Tiuj de Chr. Nielsen kaj de Packness ne estas multe konataj. La plej bona estis la lernolibro de Skeel-Giorling. Unua eldono baldaŭ elĉerpiĝis kaj sekvis novaj; post la morto de la aŭtoro ĝi ne plu estis eldonata. En 1918 P. Zoffmann eldonis sian lernolibron; 1922 aperis dua eldono. En 1924 aperis lernolibreto de M Noll. En 1930 aperis nova lernolibro de L. Friis. Vortaroj La unuan E-vortaron eldonis Skeel-Giorling (1907). En 1909 eldonis K. Bendix sian D-E vortaron. Post la morto de Skeel-Gibrling lia vortaro ne aperis en dua eldono, sed A. P. Dueholm eldonis bonegan E-D vortaron. En 1922 P. Zoffmann eldonis sian vortaron kun E-dana kaj dana-E partoj. Ĝi estas multe aĉetata de komencantoj, ĉar ĝi enhavas ambaŭ partojn, sed ĝi ne estas tiel detala kiel la aliaj. Perkorespondan kurson, kiu konsistas el 6 lecionoj, eldonis CDEL en 1928. Kvankam ĝi estas tre konciza, ĝi tamen estis multe vendata pro vigla propagando. Post fondiĝo de CDEL aperis multaj danaj E-gazetoj: 1907-1912 Dana E-isto, red. A. Nissen; 1912-1913 Danlando, sama redaktoro. Dum la mondmilito ne aperis dana E-gazeto. En l919-1920 E-raporto de CDEL. Dum 1920-1922 denove ne ekzistis dana E-gazeto. En 1922-1926 aperis raporto pri dana E-movado en ,E' de UEA. En 1926-1928 eldonis P. Neergaard je propraj kostoj kaj risko "La Forta Voko"-n, sed ĉar li kontraktis kun la revuo "Sind og Samfund" pri aperigo de "La Forta Voko" en ĝi, decidis CDEL mem eldoni sian gazeton Dansk E-Blad (dana E-gazeto), redaktoro M. Palsberg, Aarhus. E-ekzamenoj okazis jam en 1908, sed post tiam neniu partoprenis en ekzamenoj ĝis 1928, kiam CDEL ellaboris tute novan ekzamenregularon. Ĝi konsistas el 3 gradoj: I, II kaj III. La lasta estas por kursgvidado. Per tiu nova regularo okazis multaj ekzamenoj en diversaj lokoj, kaj ofte kun granda aro da partoprenantoj. La stato de CDEL en la fino de 1932 estas: 15 grupoj kun proks. 500 membroj. Kelkaj kluboj ne apartenas al CDEL, kaj izoluloj nepovas esti membroj de CDEL sen aniĝo al klubo. Entute estas venditaj proks. 15 000 lernolibroj en Danio. En diversaj urboj fondiĝis laboristaj grupoj, kiuj ne apartenas al CDEL, sed intencas starigi propran landan organizon. R. Jorgensen, Aabyhoj, faris tiurilate grandan laboron. En 1929 okazis Ĉe-kurso en Odense gvidata de T. Morariu. En 1931 venis Ajo, Karlsruhe, al Danlando por je propraj kostoj kaj risko gvidi Ĉe-metodajn kursojn. Tion li tre sukcese faris. Li propagandis kaj instruis en Sönderhorg, Lunderskov, Kolding, Arhuzo, Aalborg kaj Randers. En somera ferio 1932 aranĝis L. Friis en Silkeborg Ĉe-metodan kurson por geinstruistoj kun Ajo kiel gvidanto. Tiuj pli ol 30 geinstruistoj ne nur lernis la lingvon, sed hejmenveninte preskaŭ ĉiuj propagandis kaj gvidis E-kursojn. Aŭtune 1932 alvenis Ĉe-instruistino M. Saxl, Berlin, por gvidi kursojn. Ŝi instruis en Silkeborg, Arhuzo, Aalborg, Hobro, Hjorring, Brönderslev, kaj Randers.
- Nicolai Liventhal (1916-2004), FD pri ekonomio, lingvoj kaj kriptologio en Kopenhago, forpasis en Kastrup. La ekonomiisto el Tallinn, esperantisto ekde 1934 kaj estrarano de la estona asocio (1938-1940), venis en 1943 pro edziĝo al Danio. Post 1974 li apogis la Neŭtralan Esperanto-Movadon (NEM).

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Danio
- Landnomoj Kategorio:Danio als:Dänemark fiu-vro:Taani ja:デンマーク ko:덴마크 ms:Denmark simple:Denmark th:ประเทศเดนมาร์ก zh-min-nan:Dan-kok

Italio

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio ---- Dosiero:it.gif ---- Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj 1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000 Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400 kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de Cezaro, Cicerono, Vergilio, Danto, Giotto, Sankta Francisko, Leonardo da VINCI, Mikelanĝelo, Galileo, Antonio VIVALDI kaj multaj aliaj.

Faktoj:


- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).

Regionoj

Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj. Kategorio:Italio als:Italien fiu-vro:Itaalia ja:イタリア ko:이탈리아 ms:Itali simple:Italy th:ประเทศอิตาลี zh-min-nan:Italia

NATO

La Nord-Atlantika Traktat-Organizo (anglalingve, North Atlantic Treaty Organisation - NATO; franclingve, l'Organisation du Traité de l'Atlantique Nord - OTAN) estas internacia organizo por defenda kunlaboro, starigita en 1949, por subteni la Nord-Atlantikan Traktaton, subskribita en Vaŝingtono la 4-an de aprilo, 1949. La kerna reguligo estas Artikolo 5, kiu tekstas: :La Partioj konsentas, ke armita atako kontraŭ unu aŭ pli el ili en Eŭropo aŭ en Nord-Ameriko estos konsiderata kiel atako kontraŭ ĉiuj el ili kaj sekve ili konsentas ke, se tia armita atako okazos, ĉiuj el ili, praktikante la rajton de individua aŭ kolektiva sindefendo agnoskita de artikolo 51 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, helpos la Partion aŭ Partiojn tiel atakitajn per tuja agado, individue aŭ kune kun la aliaj Partioj, tiel, kiel tiu taksas necesa, inkluzive la uzadon de armita perforto, por restarigi kaj konservi la sekurecon de la Nord-Atlantika regiono. Ĉi tiu reguligo havis la celon, ke se Sovetunio atakus la eŭropajn aliancanojn de Usono, tio estus traktata kiel atako kontraŭ Usono mem. Tamen, la timata soveta invado de Okcidenta Eŭropo neniam okazis. Anstataŭe, oni uzis tiun artikolon la unuan fojon dum la historio de la traktato la 12-an de septembro, 2001, responde al la terorisma atako de la 11-a de septembro 2001. Kontraste al la Varsovia Kontrakto, kiu dissolviĝis post la fino de la Malvarma Milito, NATO ekzistas ĝis hodiaŭ.

Membro-Ŝtatoj

Ŝtatoj ĉisube sen kroma aliĝo-jaro estas membroj ekde la fondo en 1949.
- Belgio
- Bulgario (2004)
- Ĉeĥio (1999)
- Danio
- Estonio (2004)
- Francio
- Germanio (1955)
- Grekio (1952)
- Hispanio (1982)
- Hungario (1999)
- Islando
- Italio
- Kanado
- Litovio (2004)
- Luksemburgo
- Nederlando
- Norvegio
- Pollando (1999)
- Portugalio
- Rumanio (2004)
- Slovakio (2004)
- Slovenio (2004)
- Turkio (1952)
- Unuiĝinta Reĝlando
- Usono Grekio kaj Turkio aliĝis al la organizo en Februaro 1952. Germanio aliĝis kiel Okcidenta Germanio en 1955 kaj la germana unuiĝo en 1990 etendis membrecon al la regionoj de la eksa Germana Demokratia Respubliko GDR. Oni enlasis Hispanion en Februaro 1982 kaj la landoj de la eksa Varsovia Pakto, Pollando, Hungario, kaj Ĉeĥio faris historion per aliĝo la 12-an de marto, 1999. Francio ankoraŭ estas membro de NATO sed retiriĝis de la milita komando en 1966. Islando, la ununura membro de NATO, kiu ne havas propran militan potencon, aliĝis kun la kondiĉo, ke oni ne devigus ĝin partopreni en militado.

Historio

La 17-an de marto, 1948, Benelukso, Francio, kaj la Unuiĝinta Reĝlando subskribis la Traktaton de Bruselo, kiu estas antaŭanto al la akordo de NATO. Sovetunio kaj ĝiaj satelitaj ŝtatoj faris la Varsovian Pakton en la 1955 jaro por kontraŭpezi NATO-on. Ambaŭ organizoj estis kontraŭaj unu al la alia dum la malvarma milito. Post la forfalo de la Ferkurteno en 1989, la Varsovia Pakto diseriĝis. NATO la unuan fojon implikiĝis en milita agado dum la Kosova Milito, kiam ĝi efektivigis 11-semajnan bomban kampanjon kontraŭ serbaj militfortoj ekde la 24-a de marto, 1999. Tri ekskomunismaj landoj, Hungario, Ĉeĥio kaj Pollando, aliĝis al NATO en 1999. Je la Praga konferenco de la 21-22 de novembro, 2002, sep landoj estas invititaj eknegoci por aliĝi al la alianco: Estonio, Latvio, Litovio, Slovenio, Slovakio, Bulgario kaj Rumanio. Oni atendas, ke la invititaj landoj aliĝos en 2004. Probable, oni diros al Albanio kaj Makedonio, ke ili ne plenumis la ekonomiajn, politikajn kaj militajn kriteriojn de reformo kaj devos atendi. Kroatio turnis sin al aliĝo en 2002 kaj ĵus komencis la procezon. La decido de Charles DE GAULLE forigi Francion de la milita komando de NATO en 1966, por ke ĝi sekvu sian propran nukledefendan programon, kaŭzis la alilokigon de la stabejo de NATO de Parizo (Francio) al Bruselo (Belgio) ĝis la 16-a de oktobro 1967. Dum la politika stabejo troviĝas en Bruselo, la milita stabejo, la Supera Stabejo Aliancaj Potencoj Eŭropo, troviĝas tuj sude de Bruselo, en la urbo Mons. La la 10-an de februaro, 2003, NATO alfrontis seriozan krizon pro la rompo fare de Francio kaj Belgio de la proceduro de silenta aprobo pri la tempo de protektaj agoj por Turkio, en la kazo de eventuala milito kontraŭ Irako. Germanio ne uzis sian rajton rompi la proceduron, sed diris, ke ĝi subtenas la vetoon. La la 16-an de aprilo 2003, NATO konsentis preni la komandon en aŭgusto de la Internacia Sekureca Asista Taĉmento (ISAF) en Afganio. La decido venis pro la peto de Germanio kaj Nederlando, la du nacioj, kiuj gvidis ISAF-on en la tempo de la akordo. Ĉiuj 19 ambasadoroj de NATO aprobis ĝin unuanime. Tio estas la unua fojo en la historio de NATO, ke ĝi ekgvidis mision ekster la nord-atlantika regiono. Kanado originale estis elektita por ekgvidi ISAF-on en aŭgusto. La 29-a de marto 2004, sep novaj nacioj aliĝis kun NATO: Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio kaj Slovenio.

Ĝeneralaj Sekretarioj de NATO


- Lord ISMAY (1952-1957)
- Paul-Henri SPAAK (1957-1961)
- Dirk STIKKER (1961-1964)
- Manlio BROSIO (1964-1971)
- Joseph LUNS (1971-1984)
- Lord CARRINGTON (1984-1988)
- Manfred WÖRNER (1988-1994)
- Willy CLAES (1994-1995)
- Javier SOLANA (1995-1999)
- Lord ROBERTSON (1999-hodiaŭ) Vidu ankaŭ: Eŭrop-Atlantika Partnereca Konsilio, Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, Okcident-Eŭropa Unio, UN

Ekstera Ligilo


- [http://www.nato.int/ Oficiala ttt-ejo de NATO] kategorio:traktatoj ja:北大西洋条約機構 ko:북대서양 조약 기구 th:องค์การสนธิสัญญาป้องกันแอตแลนติกเหนือ

Atombombo

Difino

Atombombo estas bombo funkcianta per la energio produktita de la fisiofuzio de atomaj kernoj, t.e. de nuklea energioatom-energio. La ĝusta nomo devus esti nuklea bombo, ĉar fakte la energio estas originata en procezoj en la nukleo de la atomoj, kaj ne en la atomo kiel tuto. La uzo estas malsama laŭ lingvoj, kaj en Esperanto la nomo atombombo pli enradikiĝis en nefaka literaturo. Kelkfoje la vorto atombombo estas uzata nur por la armiloj kiuj uzas la nuklean fision, la t.n. A-bomboj, dum tiuj uzantaj la fuzion ricevas la nomon H-bomboj (hidrogenaj bomboj). Estas atentigenda ke la granda detrukapablo de la nukleaj armiloj estas produktata de la liberigo de energio, ĉefe meĥanika (pro la eksplodo) aŭ terma. La elsendo de joniga radiado estas sekundara, kvankam ĝi havas longdaŭrajn efikoj.

Tipoj de atombombo

A-bombo

A-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea fendiĝo de uraniaj (aŭ similaj) atomkernoj. Ĉi tiajn eksplodigis Usono en 1945.

H-bombo

H-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea kunfandiĝo de hidrogenaj atomkernoj.

Neŭtrona bombo

N-bombo estas nedisvolvita armilo, kiu pliigus la radioaktivan karakteron de la bombo, per la elsendo de neŭtronoj, malpliigante la detruadon de la celo mem.

Historio

La unua atombomo estis konstruita de Usono dum la Dua Mondmilito. Kiam estis malkovrita la nuklea fisio, en 1939, la sciencistoj rimarkis ke ĝi ebligis la militan uzon. La milita situacio, kaj la timo ke la nazia reĝimo en Germanio povus disvolvi la armilon antaŭe okazigis la sisteman esploron, per la kreado de la Projekto Manhattan. Inter tiuj kiuj partoprenis ĝin estis John von NEUMANN, Edward TELLER, Robert OPPENHEIMER, Richard Phillips FEYNMAN kaj Hans Albrecht BETHE. La unuan bombon oni test-eksplodigis la 16-an de julio 1945 en la dezerto de Alamogordo en Nov-Meksiko. La atoma programo estis komencinta la 6-an de decembro 1941 kaj kostis en 1945 2 miliardojn da tiamaj dolaroj. Pluraj miloj da tunoj da uranio el belga Kongo estis kaŝe transportitaj al Usono. Nur kelkajn horojn, post kiam evidentiĝis, ke "la bombo funkciis", la usona krozoŝipo USS Indianapolis forlasis la havenon de San-Francisko. Ĝia celo estis la insulo Tinian en la Pacifiko. En ĝia ŝipkelo troviĝis "Little Boy", la urania bombo, kiu la detruos Hiroŝimon. Miloj da sciencistoj kaj teknikistoj kaŝe kunlaboris en la projekto. Eĉ plej multaj pintaj politikistoj kaj militaj komandantoj ne sciis pri ĝi. Prezidenton Harry S. TRUMAN nur je la oni informis pri la fakto, ke Usono jam dum du kaj duona jaroj laboris pri la atombombo. Lia antaŭulo, prezidento Franklin D. ROOSEVELT, kiu mortis du semajnojn antaŭe, tute ne informis lin pri tio. Je la 24-a de julio Truman dum konferenco de Potsdam rakontis al Iosif STALIN pri nova armilo kun nekonata forto. Stalin apenaŭ reagis; lia bonege funkcianta sekreta servo ŝajne zorgis pri tio, ke Stalin mem sciis pli frue pri tiu bombo ol Truman mem.

Atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasako

Ĝis nun nur unu ŝtato faligis atombombon kontraŭ loĝataj urboj. Tiu ĉi estis Usono, en 1945, en la finaj tagoj de la Dua Mondmilito, kontraŭ la japanaj urboj Hiroŝimo (la 6-an de aŭgusto), kaj Nagasako (la 9-an). Usono elektis uzi la bombojn por eviti eventualan invadon de la Japana ĉefinsulo, kaj la multcentoj da miloj da mortoj kiuj nepre sekvus.

Elekto de la cel-urboj

La Cel-Komitato, en kunsido ĉe Los Alamos la , elektis laŭorde la sekvajn cel-urbojn: Kioto, Hiroŝimo, Jokohamo, la arsenalon (armejon) en Kokura, Niigata, kaj eble la Palacon de la Imperiestro. Laŭ Robert JUNGK: :"En la mallonga listo de atombombotaj cel-urboj, aparte de Hiroŝimo, Kokura kaj Niigata, troviĝis la japana urbo de temploj, Kioto. Kiam la spertulo pri Japanujo, Profesoro Edwin O. REISCHAUER, aŭdis tian teruran novaĵon, li fulmis al la oficejo de sia ĉefo, Majoro Alfred MacCORMACK, en departemento de la Armea Spiona Servo. La ŝoko igis lin ekplori. MacCormack, klera kaj humana advokato el Novjorko, ekde tiam penis por konvinki la Ministron pri Milito Henry L. STIMSON indulgi Kioton kaj eltiri ĝin el la nigra listo." Ĉi rakontadon de la eventoj parte konfirmas Richard RHODES, kiam li priskribas la rifuzon de Stimson atombombi Kioton, kontraŭ la prefero de Generalo Leslie GROVES.

Sekvoj de la eksplodoj

La postvivintaj viktimoj, tiamaj kaj postaj, de la du atombombaj atakoj ricevas la japandevenan nomon hibakuŝoj.

Postaj disvolviĝoj

La Soveta Unio kreis sian propran A-bombon en 1949, parte per spionado de la usona projekto kaj parte per propra esploro. En la jardeko de la 50-aj jaroj ambaŭ superpotencoj disvolvis kaj testis la fuziajn bombojn, kaj komencis la nuklean vetkuron, per kiu oni klopodis krei pli potencajn armilojn. Aliaj landoj kiuj havas tiajn armilojn estas Britio, Francio kaj Ĉinio, kiuj estas la t.n. anoj de la nuklea klubo, kiuj klopodis por bari la disvastigon de la produktado de armiloj, fare de aliaj ŝtatoj. Tamen, oni scias ke Hindio kaj Pakistano, kaj eble Sudafriko kaj Israelo havas propran stokon. Baldaŭ kreiĝis ankaŭ la movadon kontraŭ la nukleaj armiloj, kun rolo ankaŭ de parto de la nukleaj fizikistoj kiuj helpis en la disvolvo de la armiloj mem.

Deveno de la ideo

La unua, kiu pensis pri la eblo uzi la ĵus malkovritan atom-energion kiel plej povan kaj teruran armilon estis, jam en 1909, Frederick SODDY en sia libro The interpretation of radium. La ideon reprenis poste, en 1914, H.G. WELLS, romanoforme en The world set free. En 1915, post pli ol unu jarcento da "plicivilizado" de militoj kaj da establado de "pri-militaj leĝoj" (ekzemple, ke militon oni faru nur inter militistoj, aŭ ke oni ne suferigu senkulpajn civilulojn), la unua, kiu verkis libron por konsili kiel celon la eldetruadon de plena urbo, inkluzive kiel malhelpi la agadon de fajrobrigado kaj ke do la urbo forbrulu tute, estis la brita matematikisto F.W. LANCHESTER en "Aircraft in warfare" ("Aviadiloj en milito"). Li konsentis, ke kelkaj morale obĵetos, sed kiel li diris malestime: "ĉiam estos sentemuloj".

Atombomboj kiel globa minaco

Armila vetkuro kaj reciproka dekonvinko

Nuklea vintro

Atombombo en la literaturo

Nefikcie


- "Notoj pri la Delto" de s-ino OKADA Haru, eljapanigita de GAKU Konisi, eld. Japana Esperanta Librokooperativo, 1992. Impresa verko en bonega traduko.
- "Kun la kadavro de l'Edzino" de Ogura Toyofumi, tradukita de TANAKA Sadami, eldonita de Japana esperanto Librokooperativo en 1954.
- "Flustras Hiroŝimo" (ses porinfanaj rakontoj atombombtemaj), 1990, Osaka. Tradukis Tanaka Sadami.
- "Infanoj de Hiroŝimo" (inkluzivas "Kanto de Hirosimo" de Ogura Toyofumi). Tradukis Tanaka Sadami.

Fikcie


- Jean NOCHER
- Dino BUZZATI

Eksteraj ligoj


- [http://www.coara.or.jp/~ryoji/abomb/e-index.html Hiroŝimo: persona atestaĵo de transvivanto (angle)] Kategorio:Armiloj ja:核兵器 ko:핵무기 ms:Senjata nuklear simple:Nuclear weapon th:อาวุธนิวเคลียร์

Israelo

Geografio > Azio > Palestino > Israelo ---- Palestino Palestino ---- Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisrael, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Izraelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, centro de monoteismaj mondreligioj - Judismo, Kristanismo, Islamo, la Bahaa Kredo.
- Landkodo: IL.
- E-nomo: [a] Izraelio; [o] Israela Ŝtato.
- Nacia nomo: Medinat Jisrael (he), Daulat Israil (ar).
- Areo: 20800 kv.km. inter ili teritorio de Palestina araba politika unuo - 6.220 kv.km.;
- Teritorioj de Palestina Aŭtonomio: # Cisjordanio # Gaza Sektoro
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Moshe KACAV.
- Registarestro: ĉefministro Ariel SHARON (2001)
- Parlamento: Kneset, kun 120 membroj
- Ĉefurbo: (Jerusalemo) (504 mil)
- Adm. divido: 6 provincoj.
- Urboj: Tel-Avivo (321 mil), Hajfo (223 mil).
- Loĝantaro: 5.521 mil (1995), inter ili 83,3% hebreoj, 17,0% palestinaj araboj.
- Ŝtatlingvo: Oficiale la ivrita kaj la araba. La rusa estas parolata de la granda enmigra komunumo el eksa Sovetunio. Estas disvastigita ankaŭ la angla lingvo.
- Kredantoj: judoj, islamanoj, kristanoj.
- MNP: totala - 94 mlrd $; pokapa - 15.920 $.
- Eksporto: frukto, legomaro, naftoproduktoj, kemiaĵoj, maŝinindustria produktaĵo.
- Monunuo: nova siklo.
- Organizoj: UNO (1949)
- Historio:
1948 Deklaro de Israela Ŝtato
1948-1949 Milito por sendependeco, reunuiĝo de Okcidenta Jerusalemo
1948-1952 Ĥajim VAJCMAN, unua israela prezidento
1949-1953 David BEN-GURION, unua israela ĉefministro (vidu Ĉefministroj de Israelo
1949 Akcepto de Israelo en UNO
1956 Sinaja kampanjo kaj Libana krizo
1967 Sestaga milito, reunuigo de Jerusalemo kun ties orienta parto kaj kaptado de aliaj teritorioj
1973 Milito kun Sirio kaj Egiptio
1978 Interkonsento de Camp-David, paco kun Egiptio
1982 Operacio nomigita Paco al Galileo, detruo de palestinanaj militbazoj en suda Libano kaj komenco de Israela okupado de suda Libano.
1994 Kreo de araba Palestina Aŭtonomio en Gaza Sektoro kaj Cisjordanio

- Heredaĵo: Jerusalemo (Muro de lamentoj, Domo de Roko, templo de Dia tombo, Via dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum). Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la Judoj en la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britan regon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo kaj ŝtato Araba. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga Milito de junio de 1967, la Israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo. Estas multaj konfliktoj inter la Palestinanoj kaj la Judoj pri la rego de Gazastrio, la Okcidenta Bordo, la Golana Montaro, kaj la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. Laŭ multaj Judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la Judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la Palestinianoj, la invado de ilia lando de la Judoj, kaj la rego de la Judoj tie estas grava maljustaĵo. La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la Judoj, al la Islamanoj, sed ankaŭ al la Kristanoj.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Israelo
- Landnomoj
- [http://membres.lycos.fr/vilhelmo/vidal.html Israelo kontraŭ Israelo/artikolo] ja:イスラエル ko:이스라엘 ms:Israel simple:Israel zh-min-nan:Í-sek-lia̍t-kok

David BEN-GURION

right David BEN-GURION, hebree דויד בן גוריון, (naskiĝis 1886, mortis 1973) estis israela politikisto. Ben-Gurion naskiĝis en Pollando kiel David Grün. Li establiĝis en Palestinon en 1906. Dum la Unua Mondmilito li starigis la Judan Legion. Li fondis kaj estris la israelan laborpartion (Mapai). Ben-Gurion estis la unua ĉefministro de Israelo (1948-1953). En 1955 li fariĝis ministro pri defendo en la registaro de Moŝe ŜARETT kaj poste en la sama jaro duafoje ĉefministro. Li demisiis en 1963 sed tuj reiĝis ĉefo de la registaro.

Listo de verkoj


- Rebirth And Destiny Of Israel (Renasko Kaj Destino De Israelo)
- The Jews In Their Land (La Judoj En Ilia Lando)
- My Talks With The Arabs (Miaj Diskutoj Kun La Araboj) ja:ダヴィド・ベン=グリオン

Ĉinio

Ĉinio (ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó), la Meza Regno, estas la plej granda nacio en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resaniĝas de fremda rego. En la urboj (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo, estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj. Frenezuloj kaj almozuloj ne ofte estas vidataj en grandaj urboj, kiel en Usono. Policanoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed ili ne respektas homajn rajtojn.

Geografio kaj loĝantaro

Nur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj. Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj. Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj). 81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).

Provincoj kaj teritorioj

Kanado
- Anhujo Ānhuī
- Ĉinghajo Qīnghǎi
- Ĉongĉingo Chóngqìng
- Fuĝjano Fújiàn
- Gansuo Gānsù
- Gujĝoŭo Guìzhōu
- Gŭangdongo Guǎngdōng
- Gŭangŝjio Guǎngxī
- Ĝeĝjango Zhèjiāng
- Ĝjangsuo Gānsù
- Ĝjangŝjio Jiāngxī
- Ĝjilino Jílín
- Hajnano Hǎinán
- Hebejo Héběi
- Hejlongĝjango Hēilóngjiāng
- Henano Hénán
- Honkongo (Ŝianggango) Xiānggǎng
- Hubejo Húběi
- Hunano Húnán
- Interna Mongolio Nèiměnggǔ
- Junano Yúnnán
- Ljaŭningo Liáoníng
- Makao Àomén
- Ninŝao Níngxià
- Pekino Běijīng
- Siĉŭano Sìchuān
- Ŝandongo Shāndōng
- Ŝanhajo Shànghǎi
- Ŝanŝjio Shānxī
- Ŝenŝjio Shǎnxī
- Ŝinĝjango Xīnjiāng
- Tajvano Táiwān (politike sendependa ŝtato ne regata de Ĉinio)
- Tibeto Xīzàng
- Tjanĝino Tiānjīn

La plej grandaj urboj

La nombroj de loĝantoj estas el la jaro 2000.

Etnoj

91,9% hanĉina, 8,1% alia: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia, mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio, Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.

Religio

Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato. Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso).

Ŝtato

La ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.

Historio

Vidu ĉe Historio de Ĉinio

Ĉinujo en la Enciklopedio de Esperanto

Ĉinujo. Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo. E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai (蔡元培 Cai Yuanpei) forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado. La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y. P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K. C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo en Kanton. Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin, Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow. La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922-23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo. Samtempe reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fudan-Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow. Intertempe la movado en Kanton montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado, fondis E Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa propagando. Okazis grandioza Z festo en 1926. Granda procesio tra la urbo. Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo. 800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en 1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj, gazeto Kantona E-isto en 1931. En 1929 nova centro ekstariĝis en Hankow. La movado venas preskaŭ subite, kun neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco. Pioniroj. Tikos Fang, Fu-Picing, k. a. La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la translokigo de la ĉefurbo al Nanking. Sed estas reviviĝo en 1931; granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Chinkiang (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en Sui-Yuen (pioniro Wang Si-ĉaŭ). Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tai-yuen, Foo-chow, Lienping, Ning-po, Soo-chow, Cheng-tu, Tsi-nan, Tsmgtao, Amoy, Shen-si, Yun-nan, Nanking, Chang-sha, Shaoshin, Chun-chow, Swatow kaj en la universitatoj de Ching-Hua, Nan-Kai, Hu-Nan kaj ankaŭ en la arsenalo de Han-Yang. Fondiĝas ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj flugfolioj. Estas reprezentitaj la int. organizaĵoj de E. Registara subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton al Int. E konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kanton E Instituto por du klasoj; la centra komitato de Kuo-Min-Tang malfermas E fakon en sia eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de E pere de Komitato de Int. Rilatoj (Nanking), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio. Shanghai, Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Ĉinujo. WON KENN.

Literaturo


- Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a.

Vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Ĉinio
- Landnomoj
- El Popola Ĉinio
- Ĉiang Kai-ŝek
- Diaoyu-Insularo
- Dramo en Ĉinio
- [http://www.chinareport.com.cn/18s/01/index.htm koncize pri Ĉinio] als:Volksrepublik China ja:中華人民共和国 ko:중화인민공화국 ms:Republik Rakyat China simple:People's Republic of China th:สาธารณรัฐประชาชนจีน zh-cn:中华人民共和国 zh-min-nan:Tiong-hoâ Jîn-bîn Kiōng-hô-kok zh-tw:中华人民共和国

MAO Zedong

MAO Zedong 毛澤東 (pr: maŭ cetung) naskiĝis la 26-an de decembro, 1893, mortis la 9-an de septembro, 1976) estis la prezidento de la Komunista Partio de Ĉinio de 1935 ĝis sia morto. Sub lia estreco, ĝi fariĝis la reganta partio de Ĉinio pro ĝia venko dum la Ĉina Enlanda Milito kaj la establo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949. 1949 Mao prilaboris specon de ĉinigita marksismo-leninismo, konata kiel maoismo, kaj dum sia regado, li kolektivigis la agrikulturon sub la Granda Salto Antaŭen. Li forĝis, kaj pli malfrue rompis, aliancon kun Sovetunio kaj lanĉis la Kulturan Revolucion. Mao estas vaste rekonita por krei plejparte unuiĝitan Ĉinion, kiu estis unuafoje libera de fremda dominado post la Opia Milito, dum oni samtempe kritikis lin pro la malsatego de 1958–1961 kaj la violento de la Kultura Revolucio. Oni kutime nomis lin Prezidanto Mao (毛主席, Mao Zhu-xi). Ĉe la apogeo de lia personeca kulto, Mao estis kutime konata kiel la "Kvar Grandaj": "Granda Instruisto, Granda Estro, Granda Ĉefkomandanto, Granda Stiristo (伟大导师,伟大领袖,伟大统帅,伟大舵手)". Kategorio:Diktatoroj ja:毛沢東 ko:마오쩌둥 simple:Mao Zedong th:เหมาเจ๋อตุง

Tajvano

Geografio > Azio > Tajvano ---- Dosiero:tw.gif Tajvano Insulo proksime de la kontinenta Ĉinio. Suverena ŝtato, sed ĝin ne agnoskas Ĉinio kaj aliaj landoj. Ĝi estas efektiva protektorato de Usono, kiu agnoskas la ŝtaton en agoj se ne en vortoj.
- Landkodo: TW.
- Nacia nomo: Respubliko de Ĉinio, [o] Chung-hua Min-kuo (laŭ Wade-Giles); Zhonghua Minguo (pinjine).
- Areo: 35.980 kv.km.
- Loĝantaro: 22,1 mln.
- Oficiala lingvo: Ĉina lingvo.
- Ĉefurbo: Tajpeo.
- GNP: totala - 283 mlrd $; pokapa - 16.500 $.
- Organizoj: UNO (1945-72). En 1972, UNO agnoskis la Popolrespublikon Ĉinio, kaj transdonis la UN-membrecon al ĝi, forprenante ĝin de Tajvano (kiu gajnis la membrecon en 1945).
- Eksporto: elektrovaroj, maŝinindustria produktaĵo, tekstilaĵoj. La Respubliko Ĉinio, fondita de SUN Yixian en 1911, unufoje (tre malforte) regis Ĉinion, sed post la venko de la komunistoj sub MAO Zedong en 1949, la respublikanoj forfuĝis al la ĉina insulo Tajvano malantaŭ la ŝirmo de la usona mararmeo. Laŭ la komunistoj, la respublikanoj estis koruptaj reprezentantoj de la kapitalista burĝaro de la urboj, ne de la popolo. Multaj kapitalistoj forfuĝis ne al Tajvano, sed al Honkongo, tiutempe kolonio de Britio. Dum la milito kontraŭ Japanio (1931-45), la respublikanoj batalis kontraŭ la japanoj kun la komunistoj kaj, post 1941 kun la helpo de Usono. Por la historio de kontinenta Ĉinio dum la jaroj 1911-1949, vidu la artikolon pri Ĉinio.

vidu ankaŭ


- [http://www.typo3.ms/ Typo3 Taiwan Group]
- Listo de urboj de Tajvano Ping Tung Tainan Kaohsiung
- Landnomoj ! Kategorio:Insuloj ja:台湾

Aŭstrio

Geografio > Eŭropo > Aŭstrio ---- La respubliko Aŭstrio estas parlamenta-demokratia ŝtato en centra Eŭropo, konsistante el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno. Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de UNO kaj ekde 1995 de Eŭropa Unio.

Historio

Ĉefartikolo: Historio de Aŭstrio Iam la pova centro de la granda aŭstra-hungara imperio, Aŭstrio post la malvenko en la unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al malgranda respubliko. Post la anekso al la Hitlera Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉo de la formarŝo de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria identeco, estas forte diskutata ekde la kolapso de Sovetunio en 1991 kaj la aliĝo al la Eŭropa Unio en 1995. Kiel bonhava lando Aŭstrio aliĝis en 1999 al la Eŭropa Mona Unio.

Politiko

Aŭstrio estas laŭ la federacia konstitucio de 1920 federacia, parlamenta-demokratia respubliko, konsistante el naŭ federaciaj landoj. Ŝtatestro estas la Federacia Prezidento, kiu estas elektita ĉiujn 6 jarojn rekte de la civitanoj. Unu rekte sekvanta reelekto estas permesata. Li nomumas la Federacian Kancelieron. La prezidento povas libere elekti la kandidaton por la federacia ka