La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitajinformoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historio > Jarcentoj
----
Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj.
La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000.
La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo.
Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo:
Kategorio:Tempoja:年表simple:Century
Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto
----
Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA.
UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.
Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato.
La kongresoj estas similaj, sed kompreneble varias de jaro al jaro. En UK estas:
- klerigaj programeroj, kiel prelegoj kaj debatoj pri la Kongresa Temo, la Internacia Kongresa Universitato, kaj prelegoj pri la kongresa lando.
- distraj kaj artaj programeroj, kiel la nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, balo, kaj la Belartaj Konkursoj.
- organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj.
- Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco.
- libroservo.
- prezentaĵoj de movadaj aktivaĵoj en ĉiuj sferoj de la vivo.
La UK celas esti revuo de la Esperanto-movado en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj.
Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK).
La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer.
En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe.
Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj
Eksteraj Ligiloj
[http://www.uea.org/kongresoj/index.html Informoj] de UEA pri la UK-oj
Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 119 landoj (laŭ la Jarlibro de 2001) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Krom individuaj membroj, 95 landaj Esperanto-asocioj aliĝis al UEA. La nuna prezidanto de UEA estas Renato CORSETTI.
La hodiaŭa UEA estas kunfandaĵo de la malnova UEA, fondita la 28-an de aprilo1908 en Svislando fare de interalie Hector HODLER, kaj de Internacia Esperanto-Ligo, fondita la 18-an de septembro1936 en Britio. La kunfandiĝo okazis en 1947.
UEA havas Centran Oficejon en Roterdamo, Nederlando. Tie rezidas oficiale ankaŭ TEJO. Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekz. la Serva Centro en Ĝenevo (1947-1960/1980) aŭ la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj.
UEA celas, laŭ la Statuto el 1980:
:a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;
:b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
:c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
:ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
Ĉiujare, UEA organizas la Universalan Kongreson (UK), kiun partoprenas kutime 1500-3000 homoj. UEA eldonas librojn, havas [http://www.uea.org/katalogo/ la plej grandan perpoŝtan Esperanto-libroservon en la mondo] (kun pli ol 4000 libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj), tenas informejon kaj gravan Esperanto-bibliotekon, nome Biblioteko Hector Hodler. UEA tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fako.
UEA eldonas monatan oficialan organon Esperanto kaj manlibron pri la Esperanto-movado Jarlibro.
UEA ĉiujare organizas Belartajn Konkursojn pri diversaj artaĵoj en Esperanto.
UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj. Kelkaj estas "aliĝintaj", simile al landaj asocioj, kaj sendas komitatanon al la UEA-Komitato. La plej multaj havas nur "kunlaboran" kontrakton kun UEA, inter ili ĉiuj "neneŭtralaj" asocioj kiel ekzemple la religiaj.
Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizo por Normigado (ISO). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj laŭokaze ĉe aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA. Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junuloj el la tuta mondo.
Vidu ankaŭ : Ĝeneralaj Direktoroj de UEA, Prezidantoj de UEA, Honoraj membroj de UEA, Honoraj prezidantoj de UEA, Honora patrona komitato, Volontuloj de UEA
Enciklopedio de Esperanto 1933-34 pri UEA
EdE-U
UEA. - Plej grava organizaĵo de E. - Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: „Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj per malgranda maklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.“ La UK decidis „Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu nomo ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E-istaj Agentejoj.“ Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita.
Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n-ro 30 (de la 1-a majo) de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA.
Alia ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA.
Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en ,E' (12 majo 1908) fiksis la celojn: 1. Sub la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvano kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. - 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj. - 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. - Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto.
La unua kunveno de UEA okazis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fakoj ekzistintaj tiam (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdelegitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223.
Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj entenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumentas la fakto, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj.
La eksplodo de la milito trafis UEA en la plej bona stato: solida konduto financa, fido ĝenerala ĉe la E-ista publiko, klaraj gvidlinioj, ĝojiga membrostato. Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito. Tio permesis, ke la Centra Oficejo daŭrigu unue sian kutiman laboron, degeliĝanta al nenio dum la unuaj monatoj kaj nur time repreninta ioman amplekson post januaro 1915. La stabo, konsistinta kun la direktoro el ses personoj, malgrandiĝis je du por poste kreski ĝis ok kaj dek kun la libervolaj helpantoj.
UEA dissendis dum sept. 1914 cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu ĉi informo tradukita en 30 lingvojn aperis en centoj da tagaj gazetoj. Ĝi tekstis: „Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝas surprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la oficejo de UEA, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn en la malamikaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel Perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al UEA, 10. rue de la Bourse, Genève, Svislando. Dum sept. ĝis dec. 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga - pro la laboro kiun postulis la plenumo. Jen la dispartiĝo laŭ fakoj: 1. simpla transsendo; 2. specialaj servoj; 3. monsendo; 4. militistoj; 5. civilkaptitoj; 6. rehejmigado de civiluloj en militregionoj; 7. militkaptitoj kaj rilatoj kun la respektivaj aŭtoritatoj; 8. rilatoj kun ruĝkrucaj organizaĵoj; 9. Ruĝa Kruco, Ĝenevo; 10. variaĵoj. Neforgesindaj estas la servoj, kiujn plenumis la delegitoj Pinagel, Alfred Mahn, Bernhard Luis, Charles Brunet, Schwaiger, f-ino Gérard, prof. Christaller, St. Rudnicki, Szabunlevicz kaj aro da aliaj.
Menciinda detalo en la historio de UEA estas la ĉikanoj. De 1916 la gazeto ,E' estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto. (La gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francujo.) Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaraj landoj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis periodaĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn.
La agado de UEA sur E-ista kampo estis tiu de ligilo inter la ankoraŭ funkciantaj organizaĵoj en kelkaj neŭtralaj landoj kaj la aktivaj E-istoj. Aperis regule ,E‘ ĉiumonate kun artikoloj pri tutmondaj problemoj. En 1916 aperis jarlibro, kiu enhavis ĉefajn informojn kaj la adresaron de delegitoj. Plie aperis dufoje libreto: „E dum la milito“, kiu enhavis resumon de la stato de la movado. Elokvente parolis pri la sekvoj de la milito la ciferoj. En 1914 la nombro de pagintaj anoj estis 7233, en 1915 estis 2699, en 1918 1958.
Je la 11-a nov. 1918 silentis la kanonoj. Unu post la aliaj alvenis leteroj de revenintaj soldatoj. Per Alvoko al la E-istaro (jan. 1919) subskribita de Hodler kaj E. Stettler, UEA anoncis la reprenon de la laboroj. La malsano de Hodler devigis ŝanĝon en la administra gvidado, kiun akceptis E. Stettler kaj dum marto ankaŭ la Centra Oficejo translokiĝis al Bern. La jaro 1919 estis plene dediĉita rekonstrui la asocion. Je la fino de la jaro UEA kalkulis 3114 anojn. La sumo de poŝtaĵoj ricevitaj kaj senditaj atingis denove 20.000 kontraŭ 8.300 en 1918.
Du gravaj okazintaĵoj distingas la jaron 1920: la morto de la fondinto Hodler kaj la okazigo de l' unua postmilita UK en Hago. Monumenton Hodler ne bezonas, tion li kreis en UEA, en kiu li metis sian tutan koron, amon kaj inteligenton. Bela memoraĵo, kiun li lasis, estis la donaco de kapitalo, kiu devis certigi la ekziston de UEA. Dum la UK la ĉefa laboro de la UEA-kunveno estis la diskuto pri la statuto, kiu estis verkata de Stettler.
La UK en Helsinki en 1922 alportis gravan ŝanĝon: UEA fariĝis kolono de duflanka tutmonda organizaĵo E-ista. Per la kontrakto de Helsinki UEA fordonis certajn laborojn, kiujn ĝi ĝis tiam plenumis. La evoluo de UEA ĝis 1932 iris sian vojon, regule kaj decide. Ĝi ĉefe dediĉis sin al la firmigo de la propra organizaĵo, al la plibonigo de la servoj, al la plidensigo de la delegita reto kaj al la pligrandigo de la membraro.
La membraro de 1919 kreskis ĝis 1927, poste malkreskis.
- 1920: 3894
- 1921: 5570
- 1922: 6253
- 1923: 6332
- 1924: 8205
- 1925: 9424
- 1926: 8687
- 1927: 9100
- 1928: 9095
- 1929: 9113
- 1930: 9062
- 1931: 8835
- 1932: 8619
La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia malsaniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien.
Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlibron 1934 p: 6-16.
Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908-1933, verkita de Georgo Agricola (Jarlibro 1933), kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.
Eksteraj ligoj
[http://www.uea.org La TTT-ejo de UEA]
[http://www.tejo.org La TTT-ejo de TEJO]
----
Se vi anstataŭe volis informojn pri la brita universitato, UEA, vi povas trovi ilin ĉe University of East Anglia.Kategorio:Esperanto-asocio
Nacilingvoj: La hispana lingvo estas plejofte uzata. Eblas trovi personojn parolantajn aliajn eŭropajn lingvojn, ĉefe italan kaj germanan, Restas malmultaj parolantoj de indianaj lingvoj, ĉefe: keĉua (900 000 parolantoj), mapudunguna (40 000), amuzgoa (27 000), chatinoa (21 000).
Historio: En 1816 akiris sendependecon de Hispanio. Juan PERÓN estis prezidanto 1946-1955 kaj 1973-1974. En 1976 okazis milita renverso kontraŭ la prezidantino Isabel Peron, la tria edzino de Peron. En la postaj jaroj, multaj homoj "malaperis", verŝajne kaŝe murditaj de la registaro. En 1982 partoprenis en la Falklanda milito kontraŭ Britio. En 1989 Argentino suferis pro hiperinflacio kaj denove en 2002. Pro grandaj eksterlandaj ŝuldoj kaj registaro malŝparema, la ekonomio estas tre nestabila. Inter 1991-2001, la peso estis ligita al la usona dolaro, sed la ŝuldoj de la registaro kreskis tro kaj en decembro 2001 la ligo al la dolaro rompiĝis, kaj la ekonomio disfalis.
Heredaĵo: Naciaj parkoj de Iguazu kaj Los Glaciares.
- [http://www.pobox.com/~jimhenry/esp/esma/planoj.htm Kongresa Manlibro de ELNA]
- [http://www.esperanto.org/ELNA/ Hejmpaĝoj de kelkaj lastaj kongresoj]
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono - Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratiafederaciarespubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio1776 de Britio - organizoj: UNO (1945), NATO - konstitucio: la 4-an marto 1789 - korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Ĉeĥaj esperantistoj, Terminologio
----
Jan POSPÍŠIL (naskiĝis 1954) estas ĉeĥa esperantisto, inĝeniero, aktivulo de Scienc-teĥnika sekcio de ĈEA, kunfondinto kaj ekskomitatano de TEC-UEA, aktivulo pri terminologio, kunlaborinto en DLT-projekto kaj en Esperanta Bildvortaro en fakoj Aviado, aviada Meteorologio, Aerodromo, aviada Medicino k.a. fakoj rilataj al aeronaŭtiko, Aviado, kosmonaŭtiko, flugado.
Por la DLT-projekto li en la 1980-aj jaroj uzis sian UEA-kodon jopo kiel pseŭdonimon: en Esperanto elparolitaj jp, do jopo.
En 1992-1993 li laboris profesie por terminologio kadre de UEA kiel direktoro de Terminologia Esperanto-Centro (la 4-a oficejo de UEA, en Ĉeĥio).
POSPÍŠIL, Jan
Krys UNGAR
Krys UNGAR (naskiĝis 1954) estas poetino esperantlingva.
Ŝi gajnis diversajn premiojn por poezio kaj eseoj ĉe la Belartaj Konkursoj kaj Floraj Ludoj, estis proklamita Florluda Majstro (1990). Dum pluraj jaroj, ŝi ne aktivas en la E-movado, pro diversaj vivo- kaj laborpremoj. Aktuale ŝi laboras kiel sendependa tradukisto, principe en la medicina fako. Ŝi loĝas en Nottingham, Britio.
Kaj tamen....
Foje mi revis pri reven’
al verva vers’ kaj verda mor’.
Pikis min anticip’, sed jen
langvoris plumo, ĉar la kor’
profundas tro por simpla kant’.
Dum vortoj vakis en mallum’.
mi, provizora kabeant’,
tiamen strebis el la nun’.
For memkompato, for riproĉoj!
Amo min vokas kaj destino.
Eksonas novaj verdaj voĉoj –
ne gravas ĉi ekspoetino.
Tamen, solene mi promesos:
mi Esperanton ne forgesos.
(Nottingham, 12 julio, 2004. Mi ĵuras, ke la poemeto aperas kun permeso de la verkinto ;) )
Krys B
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/literaturo/autor/ungar.html foto pri Krys Ungar kaj ligo al verko]
Dennis QUAID
Kino > Aktoroj > Dennis QUAID
----
Dennis QUAID (naskiĝis la 9-an de aprilo, 1954) estas usonaaktoro.
Dennis Quaid naskiĝis en Houston, Teksaso. Unuajn spertojn kiel aktoro li gajnis kiel lernanto kaj poste kiel studento de la teatra fako.
En la jaro 1976 li sekvis sian fraton Randy QUAID al Hollywood, kie li unu jaron poste havis sian filmdebuton. Famon portis al li la filmo The Right Stuff (1983), kiu gajnis kvar Oskarojn.
Dum la laboro por la filmo Innerspace en 1987 li konatiĝis kun la aktorino Meg RYAN. La paro geedziĝis en 1991, sed disiĝis en 2000.
Dennis Quaid ankaŭ agas kiel komponisto kaj kantisto.
Listo de filmoj
- The Long Riders (1979)
- The Right Stuff (1983)
- Enemy Mine (1985)
- The Big Easy (1987)
- When I Fall in Love (1988)
- D.O.A. - Dead on Arrival (1988)
- Postcards From the Edge (1990)
- Wyatt Earp (1994)
- Something to Talk About (1995)
- Any Given Sunday (1999)
- Frequency (2000)
- Traffic (2000)
- Far from Heaven (2002)
- Cold Creek Manor (2003)
- The Day after Tomorrow (2004)
- Flight of the Phoenix (2004)
- The Alamo (2004)
QUAID, Dennisja:デニス・クエイド
17-a de julio
----
Historio > Tagoj > la 17-a de julio
----
La 17-a de julio estas la 198-a tago de la jaro (la 199-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 167 tagoj restas.
Je la 17-a de julio okazis, interalie:
Historio > Tagoj > la 1-a de oktobro
----
La 1-a de oktobro estas la 274-a tago de la jaro (la 275-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 91 tagoj restas.
Je la 1-a de oktobro okazis, interalie:
----
Historio > Tagoj > la 23-a de junio
----
La 23-a de junio estas la 174-a tago de la jaro (la 175-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 191 tagoj restas.
Je la 23-a de junio okazis, interalie:
Matematiko > Komputiko > Turing
----
Alan Mathison TURING [turing] (naskiĝis 23-a de junio, 1912, mortis 7-a de junio, 1954), britamatematikisto, estas la fondinto de komputiko.
En 1936, respondinte al la demando de Godelo pri tio, kio estas komputebla, li verkis De Nombroj Komputeblaj en kiu li priskribis modelon de la komputilo en formo la plej simpla, abstrakta kaj esenca -- la Universala Maŝino de Turing.
Dum la 1940-aj jaroj, Turing rompis la ĉifron de la nazioj (per lia maŝino, la Bombe) kaj, post la milito, helpis realigi la modernan komputilon.
En la 1950-aj jaroj li filozofiis pri artefarita inteligento kaj biologio kaj proponis la faman Provaĵon de Turing de komputila inteligento.
En 1952 Alan Turing estis arestita sub akuzo de samseksemo, post ke la brita polico trovis lin kaj alian viron seksagante. Post tio, li estis perfortita ricevi "hormon-terapion", kiu forte perturbis lian menson, kaj post du jaroj li memmortigis per cianido post longa (dujara) deprimo-periodo.
Universala maŝino de Turing
En 1936, respondinte al la demando de Godelo pri tio, kio estas
komputebla, li verkis artikolon De nombroj komputeblaj, en kiu li
priskribis modelon de la komputilo en formo la plej simpla, abstrakta kaj
esenca – La universala maŝino de Turing.
La maŝino turinga konsistas el tri partoj:
bendo por registri la demandon kaj respondon de la maŝino en la formo de literoj aŭ numeroj.
legilo por legi kaj skribi la literojn. Ĝi povas legi literon,
skribi literon, moviĝi unu paŝon dekstren sur la bendo, aŭ moviĝi unu
paŝon maldekstren.
decidilo kiu prenas la literon el la legilo kaj, dependante de
la litero, ordonas la legilon moviĝi aŭ skribi aŭ legi.
Tio ŝajnas simpla, sed Turing pruvis, ke tia maŝino povas komputi ion ajn,
kio estas komputebla.
Fakte, ĉiu ekzistanta komputilo estas esence tia maŝino.
La teknologio estas nur rimedo por rapidigi aŭ grandigi la komputadon, do diferenco de grado, ne de speco, ne de esenco, ne de ebleco.
Laŭ materialistoj (ekzemple, Daniel DENNETT), eĉ la homa
cerbo estas maŝino turinga.
La teorio ke ĉiuj komputebla funkcio povas esti komputita de maŝino turinga nomiĝas la Tezo Church-Turing.
Alonzo CHURCH estis alia matematikisto de tiu tempo; lia lambdokalkulo estas ekvivalento de la maŝino turinga kaj oni povas pruvi ke ankaŭ ĝi povas komputi ĉiujn komputeblajn funkciojn.
Testo de Turing
Je 1950 en sia artikolo Komputaj maŝinoj kaj
inteligenteco, Turing proponis la teston de Turing.
Ĝi diras, ke maŝino estas tiel inteligenta kiel homo, kiam homo kaj maŝino estas nedistingeblaj dum interparolado — ekzemple, ĉe babilejo en la
Interreto.
Nuntempe komputiloj povas sukcesi 25% da fojoj, sed plejparte
per artifiko kaj bonŝanco. Unu tia programo estas mgonz.lsp.
Unu el ekzemploj kiel oni povas praktike eluzi la teston de Turing estas kontraŭspama protekto per teĥniko nomata captcha.
TURING, AlanTURING, Alanja:アラン・チューリングko:앨런 튜링simple:Alan Turingth:แอลัน ทัวริง
13-a de julio
Historio > Tagoj > la 13-a de julio
----
La 13-a de julio estas la 194-a tago de la jaro (la 195-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 171 tagoj restas.
Je la 13-a de julio okazis, interalie:
----
Historio > Tagoj > la 14-a de julio
----
La 14-a de julio estas la 195-a tago de la jaro (la 196-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 170 tagoj restas.
Je la 14-a de julio okazis, interalie:
- Hispanaj dramoj / tradukis Vicente INGLADA ORS, 1911, Trovanto dokumentnumero 700.226-A.Esp-23
- La kreitaj profitoj / tradukis Vicente INGLADA ORS, 1932, Trovanto dokumentnumero 704.255-B.Esp
- La unuhora revfeliĉo / trad. Novejarque (Anĝelo) kaj Amparito Benet, 1914, Trovanto dokumentnumero 700.214-A.Esp-2
Kaj pluraj aliaj tradukitaj de Inglada:
- La nesia hejmo - Kruela adiaŭo - La getavoratoj - Triumfanta animo - La Angora katino - Perlabori sian vivon;
Eksteraj ligoj
- [http://www.tekstoj.nl/lm/lm22-3/ml_observo.html Recenzo pri lia verkaro]
- [http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/servanto.htm Traduko de La servanto de Don Juan al Esperanto]
BENAVENTE JACINTOBENAVENTE, Jacinto
Die Halloren Schokoladenfabrik ist die älteste deutsche Schokoladenfabrik. Die erstmalige Nennung des Unternehmens geht auf das Jahr 1804 zurück. Gegründet wurde die Firma in Halle (Saale), wo sich auch ihr Hauptsitz befindet.
Das bekannteste Produkt sind die "Halloren-Kugeln", welche ihren Namen von den in Halle in früherer Zeit tätigen Salzarbeitern, den Halloren, haben, angeblich weil die aus Sahne und Schokolade bestehenden pralinenartigen Kugeln (siehe Foto) an die Knöpfe an den Jacken der Halloren erinnern. Die Marktverbreitung war zu DDR-Zeiten enorm. Auch nach der Wende erfreuen sich die Hallorenkugeln zunehmender Beliebtheit.
M.C.Davies Karri and Jarrah Company Ltd
Maurice Coleman Davies (24 September1835–10 May1913) was a timber miller in the early history of Western Australia. He created the M.C.Davies Karri and Jarrah Timber Company, a timber empire that employed hundreds of men, laid over a hundred kilometres of private railway, and even built its own private
Outdoor relief For specific national programs, see Social Security (United States), National insurance (UK), Social Security (Sweden)
Social security mainly refers to a field of social welfare concerned with social protection, or protection against socially recognized needs, including poverty, old age, disability, unemployment, families with children and oth
M. C. Davies Karri and Jarrah Company Ltd
Maurice Coleman Davies (24 September1835–10 May1913) was a timber miller in the early history of Western Australia. He created the M.C.Davies Karri and Jarrah Timber Company, a timber empire that employed hundreds of men, laid over a hundred kilometres of private railway, and even built its own private
Al Bastı
Al Basti (Also Al Kardai or just Al) is a tormenting feminine night-demon in Turkish folklore (Anatolia, Turkmenistan). Those who she visits are said to wake up in an intense fever. She is also known to steal horses, who are found sweating and exhausted in the morning, and unable to provide a full days work. Due to her torments, she is also known as the "red mother" or "red lady". Her curse is similar to that which was accused of many witches
M. C. Davies Karri and Jarrah Company
Maurice Coleman Davies (24 September1835–10 May1913) was a timber miller in the early history of Western Australia. He created the M.C.Davies Karri and Jarrah Timber Company, a timber empire that employed hundreds of men, laid over a hundred kilometres of private railway, and even built its own private