:: wikimiki.org ::
| 1955 |
1955Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1955
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1955 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 40-a Universala Kongreso de Esperanto en Bolonio.
- 3-a Landa Kongreso de ELNA.
- Translokiĝo de la Centra Oficejo de UEA el Anglio al Roterdamo.
- Reviviĝo de la Esperanto-movado en Sovetunio
- Eklernis Esperanton: Leopoldo KNOEDT.
- James Cooke BROWN ekkreis Loglanon.
- Kreita Eŭropa lingvo.
- 1-a Kongreso de Interlingvao.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- 1-a de januaro: fondita la unua Kampara Ligo en Brazilo.
- 1-a de januaro: Sudano sendependiĝis.
- 15-a de januaro: Inaugurita la Hidreletrikejo de Paŭlo-Afonso.
- 20-a de marto: sendependenco de Tunizio.
- 5-a de aprilo: Winston CHURCHILL eksiĝis ĉefministro de Britio.
- 15-a de aprilo: komisiono elektas lokon kie estis konstruota Braziljo.
- 15-a de majo: Aŭstrio : Sendependeco unuafoje postmilite ekrekonata.
- 19-a de majo: Aŭstrio deklaris porĉiaman neutralecon.
- 23-a de septembro: Argentino : Juan Domingo PERÓN eksprezidentiĝas pro puĉo.
- Aniĝas al UNO: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio.
- Japanio : Ekregas LDP.
- Anglio : Liverpool : ekesto de Beatles
- Usono : Aŭtobusa bojkoto en Montgomery, Alabamo, por civilaj rajtoj por nigruloj.
Naskiĝoj
- 18-a de januaro : Kevin COSTNER
- 20-a de januaro : JORGOS
- 9-a de marto : Ornella MUTI
- 11-a de marto : Nina HAGEN
- 19-a de marto : Bruce WILLIS
- 12-a de aŭgusto : Heintje
- Solen'
- Gaston Hoessélo EBOE
Mortoj
- José GARZÓN RUIZ
- Josef BARVÍŘ
- Jan Amos KAJŠ
- 11-a de marto : Alexander FLEMING
- 10-a de aprilo : Pierre TEILHARD DE CHARDIN
- 18-a de aprilo : Albert EINSTEIN
- 12-a de aŭgusto : Svislando : Thomas MANN
- 25-a de aŭgusto : Heinrich SPOERL
- 30-a de septembro : Usono : James DEAN
- 1-a de novembro : Dale CARNEGIE
- 23-a de decembro : Francisco GAVIDIA
----
1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1955年
ko:1955년
simple:1955
th:พ.ศ. 2498
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
20-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jaroj:
ja:20世紀
ko:20세기
simple:20th century
Normala jaro komenciĝanta sabateNormala jaro komenciĝanta sabate.
Ĉi tiaj jaroj estas (laŭ gregoria kalendaro):
1583 1594 1605 1611 1622 1633 1639 1650 1661 1667 1678 1689 1695 1701 1707 1718 1729 1735 1746 1757 1763 1774 1785 1791 1803 1814 1825 1831 1842 1853 1859 1870 1881 1887 1898 1910 1921 1927 1938 1949 1955 1966 1977 1983 1994 2005 2011 2022 2033 2039 2050 2061 2067 2078 2089 2095 2101 2107 2118 2129 2135 2146 2157 2163 2174 2185 2191
Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je lundo
Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je dimanĉo
kategorio:Kalendaro
Universala Kongreso de EsperantoEsperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto
----
Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA.
UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.
Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato.
La kongresoj estas similaj, sed kompreneble varias de jaro al jaro. En UK estas:
- klerigaj programeroj, kiel prelegoj kaj debatoj pri la Kongresa Temo, la Internacia Kongresa Universitato, kaj prelegoj pri la kongresa lando.
- distraj kaj artaj programeroj, kiel la nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, balo, kaj la Belartaj Konkursoj.
- organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj.
- Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco.
- libroservo.
- prezentaĵoj de movadaj aktivaĵoj en ĉiuj sferoj de la vivo.
La UK celas esti revuo de la Esperanto-movado en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj.
Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK).
La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer.
En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe.
Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj
Eksteraj Ligiloj
[http://www.uea.org/kongresoj/index.html Informoj] de UEA pri la UK-oj
Literaturo
- Ziko Marcus SIKOSEK: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, UEA: Rotterdam 2005, 217 p.
Kategorio:Esperanto-movado -
Landa Kongreso de ELNAEsperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-renkontiĝo
----
La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko havas ĉiujare ekde 1953 landan kongreson. La kongreson organizas Loka Kongresa Komitato (LKK), kun helpo de Komisiito pri Kongresoj. Kvankam plejofte en Usono, ĝi foje okazas en najbara lando, aŭ Meksiko aŭ Kanado.
Listo de Kongresoj
Eksteraj Ligoj
- [http://www.pobox.com/~jimhenry/esp/esma/planoj.htm Kongresa Manlibro de ELNA]
- [http://www.esperanto.org/ELNA/ Hejmpaĝoj de kelkaj lastaj kongresoj]
Centra OficejoPluraj Esperanto-oficejo havis aŭ havas la nomon "Centra Oficejo". Plej menciindas la iama Esperantista Centra Oficejo en Parizo kaj la Centra Oficejo de UEA.
UEAUniversala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 119 landoj (laŭ la Jarlibro de 2001) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Krom individuaj membroj, 95 landaj Esperanto-asocioj aliĝis al UEA. La nuna prezidanto de UEA estas Renato CORSETTI.
La hodiaŭa UEA estas kunfandaĵo de la malnova UEA, fondita la 28-an de aprilo 1908 en Svislando fare de interalie Hector HODLER, kaj de Internacia Esperanto-Ligo, fondita la 18-an de septembro 1936 en Britio. La kunfandiĝo okazis en 1947.
UEA havas Centran Oficejon en Roterdamo, Nederlando. Tie rezidas oficiale ankaŭ TEJO. Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekz. la Serva Centro en Ĝenevo (1947-1960/1980) aŭ la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj.
UEA celas, laŭ la Statuto el 1980:
:a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;
:b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
:c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
:ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
Ĉiujare, UEA organizas la Universalan Kongreson (UK), kiun partoprenas kutime 1500-3000 homoj. UEA eldonas librojn, havas [http://www.uea.org/katalogo/ la plej grandan perpoŝtan Esperanto-libroservon en la mondo] (kun pli ol 4000 libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj), tenas informejon kaj gravan Esperanto-bibliotekon, nome Biblioteko Hector Hodler. UEA tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fako.
UEA eldonas monatan oficialan organon Esperanto kaj manlibron pri la Esperanto-movado Jarlibro.
UEA ĉiujare organizas Belartajn Konkursojn pri diversaj artaĵoj en Esperanto.
UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj. Kelkaj estas "aliĝintaj", simile al landaj asocioj, kaj sendas komitatanon al la UEA-Komitato. La plej multaj havas nur "kunlaboran" kontrakton kun UEA, inter ili ĉiuj "neneŭtralaj" asocioj kiel ekzemple la religiaj.
Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizo por Normigado (ISO). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj laŭokaze ĉe aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA. Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junuloj el la tuta mondo.
Vidu ankaŭ : Ĝeneralaj Direktoroj de UEA, Prezidantoj de UEA, Honoraj membroj de UEA, Honoraj prezidantoj de UEA, Honora patrona komitato, Volontuloj de UEA
Enciklopedio de Esperanto 1933-34 pri UEA
EdE-U
UEA. - Plej grava organizaĵo de E. - Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: „Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj per malgranda maklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.“ La UK decidis „Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu nomo ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E-istaj Agentejoj.“ Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita.
Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n-ro 30 (de la 1-a majo) de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA.
Alia ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA.
Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en ,E' (12 majo 1908) fiksis la celojn: 1. Sub la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvano kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. - 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj. - 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. - Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto.
La unua kunveno de UEA okazis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fakoj ekzistintaj tiam (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdelegitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223.
Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj entenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumentas la fakto, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj.
La eksplodo de la milito trafis UEA en la plej bona stato: solida konduto financa, fido ĝenerala ĉe la E-ista publiko, klaraj gvidlinioj, ĝojiga membrostato. Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito. Tio permesis, ke la Centra Oficejo daŭrigu unue sian kutiman laboron, degeliĝanta al nenio dum la unuaj monatoj kaj nur time repreninta ioman amplekson post januaro 1915. La stabo, konsistinta kun la direktoro el ses personoj, malgrandiĝis je du por poste kreski ĝis ok kaj dek kun la libervolaj helpantoj.
UEA dissendis dum sept. 1914 cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu ĉi informo tradukita en 30 lingvojn aperis en centoj da tagaj gazetoj. Ĝi tekstis: „Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝas surprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la oficejo de UEA, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn en la malamikaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel Perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al UEA, 10. rue de la Bourse, Genève, Svislando. Dum sept. ĝis dec. 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga - pro la laboro kiun postulis la plenumo. Jen la dispartiĝo laŭ fakoj: 1. simpla transsendo; 2. specialaj servoj; 3. monsendo; 4. militistoj; 5. civilkaptitoj; 6. rehejmigado de civiluloj en militregionoj; 7. militkaptitoj kaj rilatoj kun la respektivaj aŭtoritatoj; 8. rilatoj kun ruĝkrucaj organizaĵoj; 9. Ruĝa Kruco, Ĝenevo; 10. variaĵoj. Neforgesindaj estas la servoj, kiujn plenumis la delegitoj Pinagel, Alfred Mahn, Bernhard Luis, Charles Brunet, Schwaiger, f-ino Gérard, prof. Christaller, St. Rudnicki, Szabunlevicz kaj aro da aliaj.
Menciinda detalo en la historio de UEA estas la ĉikanoj. De 1916 la gazeto ,E' estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto. (La gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francujo.) Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaraj landoj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis periodaĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn.
La agado de UEA sur E-ista kampo estis tiu de ligilo inter la ankoraŭ funkciantaj organizaĵoj en kelkaj neŭtralaj landoj kaj la aktivaj E-istoj. Aperis regule ,E‘ ĉiumonate kun artikoloj pri tutmondaj problemoj. En 1916 aperis jarlibro, kiu enhavis ĉefajn informojn kaj la adresaron de delegitoj. Plie aperis dufoje libreto: „E dum la milito“, kiu enhavis resumon de la stato de la movado. Elokvente parolis pri la sekvoj de la milito la ciferoj. En 1914 la nombro de pagintaj anoj estis 7233, en 1915 estis 2699, en 1918 1958.
Je la 11-a nov. 1918 silentis la kanonoj. Unu post la aliaj alvenis leteroj de revenintaj soldatoj. Per Alvoko al la E-istaro (jan. 1919) subskribita de Hodler kaj E. Stettler, UEA anoncis la reprenon de la laboroj. La malsano de Hodler devigis ŝanĝon en la administra gvidado, kiun akceptis E. Stettler kaj dum marto ankaŭ la Centra Oficejo translokiĝis al Bern. La jaro 1919 estis plene dediĉita rekonstrui la asocion. Je la fino de la jaro UEA kalkulis 3114 anojn. La sumo de poŝtaĵoj ricevitaj kaj senditaj atingis denove 20.000 kontraŭ 8.300 en 1918.
Du gravaj okazintaĵoj distingas la jaron 1920: la morto de la fondinto Hodler kaj la okazigo de l' unua postmilita UK en Hago. Monumenton Hodler ne bezonas, tion li kreis en UEA, en kiu li metis sian tutan koron, amon kaj inteligenton. Bela memoraĵo, kiun li lasis, estis la donaco de kapitalo, kiu devis certigi la ekziston de UEA. Dum la UK la ĉefa laboro de la UEA-kunveno estis la diskuto pri la statuto, kiu estis verkata de Stettler.
La UK en Helsinki en 1922 alportis gravan ŝanĝon: UEA fariĝis kolono de duflanka tutmonda organizaĵo E-ista. Per la kontrakto de Helsinki UEA fordonis certajn laborojn, kiujn ĝi ĝis tiam plenumis. La evoluo de UEA ĝis 1932 iris sian vojon, regule kaj decide. Ĝi ĉefe dediĉis sin al la firmigo de la propra organizaĵo, al la plibonigo de la servoj, al la plidensigo de la delegita reto kaj al la pligrandigo de la membraro.
La membraro de 1919 kreskis ĝis 1927, poste malkreskis.
- 1920: 3894
- 1921: 5570
- 1922: 6253
- 1923: 6332
- 1924: 8205
- 1925: 9424
- 1926: 8687
- 1927: 9100
- 1928: 9095
- 1929: 9113
- 1930: 9062
- 1931: 8835
- 1932: 8619
La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia malsaniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien.
Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlibron 1934 p: 6-16.
Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908-1933, verkita de Georgo Agricola (Jarlibro 1933), kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.
Eksteraj ligoj
[http://www.uea.org La TTT-ejo de UEA]
[http://www.tejo.org La TTT-ejo de TEJO]
----
Se vi anstataŭe volis informojn pri la brita universitato, UEA, vi povas trovi ilin ĉe University of East Anglia.
Kategorio:Esperanto-asocio
RoterdamoGeografio > Eŭropo > Nederlando > Suda Holando > Roterdamo
----
Roterdamo (nederlande Rotterdam) estas la dua plej granda urbo en Nederlando en la provinco de Suda Holando kaj havas ĉ. 600 000 enloĝantojn.
Oni ligas la urbon al la humanisto Erasmo de Roterdamo kaj al la tre granda haveno (la plej granda en Eŭropo kaj antaŭe la plej granda en la mondo).
Historio
En 1230 Roterdamo fondiĝis. La nomo Rotterdam signifas "akvobaron de Rotte". "Rotte" estas la nomo de unu el la du riveroj, apud kiu la urbo kreskas.
Al Roterdamo donis urbajn rajtojn Willem la 4-a de Holando je la 7-a de junio 1340.
En 1872 konstruiĝis la Nieuwe Waterweg ("Nova Akvovojo"), larĝa kanalo inter Roterdamo kaj la Norda Maro.
La 14-an de majo 1940 bombis Roterdamon la germania aerarmeo (Luftwaffe) dum la lasta el kvin tagoj de milito en Nederlando. La kerno de la urbo estis preskaŭ tute detruita, kion la artisto Ossip ZADKINE poste esprimis per sia statuo Stad zonder hart ("Urbo sen Koro"). La statuo troviĝas en la norda parto de la urbo.
De la 1950-aj jaroj ĝis la 1970-aj jaroj, la urbo estis rekonstruata. Arkitektura reformado dum la 1980-aj jaroj helpis evoluigi pli "loĝeblan" urbmezon per novaj stiloj de konstruaĵoj. En la 1990-aj jaroj konstruiĝis ĉe la suda bordo de la rivero, granda nova komercejo, kiun oni nomas la Kop van Zuid ("Kapo de la Sudo").
Roterdamo, Amsterdamo, Hago, Utreĥto kaj kelkaj aliaj urboj dum lastaj jardekoj kreskas preskaŭ en unu grandan urbon apud la marbordo. Ĉi tiun urban regionon oni iufoje nomas Randstad ("Randurbo").
Esperanto en Roterdamo
La Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio troviĝas en Roterdamo. Ekzistas loka Esperanto-grupo, nomata Merkurio, ĉar unu el ĝiaj radikoj estis grupo de komercistoj.
Famaj roterdamanoj
- Erasmo, humanisto
- Gerrit Paulus de BRUIN, esperantista verkisto
- Dekerido, esperantista verkisto
Arkitekturo
Dekerido
Dekerido
Dekerido
Kategorio:Urboj de Nederlando
Kategorio:Esperanto-movado
ja:ロッテルダム
Esperanto-movadoEsperanta Kulturo > Esperanto-movado
----
La Esperanto-movado estas movado por disvastigi Esperanton ĉirkaŭ la mondo. Estas multaj diversaj kialoj, pro kiuj oni provas disvastigi ĝin. Kelkaj faras tion, ĉar ili volas mondan pacon, aliaj simple volas komunikiĝi kun homoj tra la tuta mondo, aliaj por organizi mondskale la laboristan lukton kaj aliaj faras ĝin por lingva egaleco. (Tamen estas dubinde, ke nur la disvastigo de Esperanto sufiĉas por krei mondan pacon, ĉar la militojn kaŭzas ne nur komunikaj malfaciloj, kaj ne malofte oni batalas kontraŭ samlingvanoj.)
En la Esperanto-movado troviĝas mondskalaj asocioj kiaj UEA, TEJO,
SAT, kaj aliaj iniciatoj kiaj la Esperanta Civito Civito de Esperantio inspirita de la Raŭmismo.
Tre utilaj kaj gravaj Esperanto-servoj estas Esperanto korespondservo kaj Pasporta Servo monda peresperanta gastiga servo.
Ĉirkaŭ la Esperanto-movado ekzistas diversaj Interlingvistikaj instancoj kiaj Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED).
En la Esperanto-movado ankaŭ ekzistas entreprenoj diverscelaj :
- Eldonistoj
- Turismagentejoj : Esperantotur
- LF-koop
Vidu ankaŭ:
- Gravaj geesperantistoj
- Laborista Esperanto-movado
- Finvenkismo kaj Fina venko
- Raŭmismo
- Interna ideo
- Historio de la Esperanto-movado
- Hilelismo
- Homaranismo
- Neŭtralismo
- Desuprismo - Desubismo
- Tradicia Esperanto-Ideologio
- Slango
Leopoldo KNOEDTGravaj esperantistoj - Esperantlingva literaturo - Brazilaj geesperantistoj
Leopoldo KNOEDT (Naskiĝis en 1921 - mortis en LA 25-a de julio2000 en Lauro de Freitas) estas unu el la ĉefaj brazilaj esperantistoj, Honora Membro de UEA, fakdelegito pri tradukado kaj vortaroj, membro (1986-1995) de Akademio de Esperanto.
Li lernis Esperanton en 1955, tuj aliĝis al UEA kaj baldaŭ poste ekinstruis la lingvon universitate. Li tradukis la librojn Elektitaj Poemoj (CASTRO ALVES), La Luzidoj (Luís de CAMÕES), A Raça Menina (el Infana Raso de William AULD), La Balado de Prizono Reding (Oscar WILDE), La Morto de Kinkas Akvobleko (Jorge AMADO), Infero, unua libro de la Dia Komedio de Dante ALLIGHIERI, Vivoj sekaj de Graciliano RAMOS kaj plurajn aliajn. Lia voĉo aŭdeblas en la KD La Korvo (kun la muzikestro Flávio FONSECA). Je eduka kampo, li adaptis la Zagreban Metodon al la portugala. Pluraj verkoj kaj tradukoj de Knoedt atendas eldono, i.a., Amazonia Urno.
LoglanoLingvo > Planlingvoj > Loglano
----
Loglano — [Loglan, el angla logical language (logika lingvo)] — Planlingvo kreita en la jaro 1955-a fare de D-ro James Cooke BROWN /ĝejmz kuk braŭn/. Li komencis verki nelongan (li pensis
tiam) artikolon pri la ebleco de kontrolo de psikologia fenomeno konata
ankaŭ kiel hipotezo de Sapir-Whorf. La temo iĝis la plej grava laboro
de lia vivo — por kontroli la hipotezon de Whorf, D-ro Brown komencis krei
specialan artefaritan lingvon.
La esenco de la hipotezo estas: "lingvo influas pensadon". D-ro Brown
kaj liaj kunlaborantoj kreis principojn por kontroli la Whorf-efikon kaj
la plej gravan ilon por tio — elstare logikan lingvon, kiu estas dekomence
konata kiel Loglano.
Jaroj pasis kaj oni ekkomprenis, ke Loglano estas ne nur altvalora pro
antropologiaj sciencaj testoj, sed ankaŭ por komunikado inter homo kaj
komputilo, por komputila analizado de tekstoj, ktp.
Dum dek unu jaroj oni kreis la lingvon — en 1966 aperis la unua eldono de
"Loglan 1", priskribo de la lingvo. Kelkajn jarojn poste komputilaj
kontroloj trovis en Loglano sintaksajn neprecizojn. La lingvo denove
troviĝis en laboratorio. Nur en 1988 oni eldonis la finan varianton de
Loglano.
Nun oni povas diri, ke Loglano estas ne nur kodaro, sed
parolebla lingvo — ja kelkaj homoj ne nur verkas Loglane, sed eĉ
jam povas paroli.
Tamen ne estas simple lerni Loglanon. La lingvo mem ne estas malfacila:
ĝi havas simplan gramatikon, kaj ĉefaj vortoj estis kreitaj por havi komunajn sonojn kun la ses lingvoj de UNo. Malgraŭ tio, iuj opinias, ke por ĉiuj en la mondo, ĝi estas egale fremda. Alia problemo estas, ke malgraŭ homa menso ŝatas logikon, ĝi ne vere uzas ĝin: pensi en tiom preciza lingvo estas malfacile.
Loĵban-skismo
Dum la jaroj 1980-aj, okazis lukto pri aŭtororajto de la lingvo. Grupo de loglanistoj, kiuj ne estis kontentaj pri la aŭtoritato de Brown unue provis uzi la lingvon ekster la Loglana Instituto. Kiam Brown asertis sian kopirajton pri la lingvo, ili fondis Logiklingvan Grupon (LLG) kaj kreis propran version de la lingvo kun modifitaj vorttrezoro kaj interne kreita nomo Loĵbano.
Unue la gramatiko estis la sama kiel tio de Loglano, sed iom post iom la du grupoj evoluigis siajn lingvojn malsame. La loĵbanistaro nun estas pli aktiva ol la loglanistaro, des pli post la morto de d-ro Brown en 2000. Fakte okazas interproksimiĝo de la du grupoj, sed kompreneble ne de la lingvoj.
Loglana literaturo
En Loglano ekzistas multaj malgrandaj tekstoj, ankaŭ beletraj.
La sola romano en Loglano estis verkita de brito Alex LEITH, forpasinta en 2001 fervora entuziasto de la lingvo. La romano, "La Unua Vizito al Loglando", rakontas pri vizito de studanto de loglano al elpensita ŝtato Loglandias kaj pri liaj aventuroj tie; ĝi estis publikigita post la morto de la aŭtoro, en 2002.
Plia informo
Nombroj (1-10): ne, to, te, fo, fe, so, se, vo, ve, neni.
Eksteraj ligoj
- [http://loglan.euro.ru/loglano.html Pri Loglano en Esperanto]
- [http://www.loglan.org La Loglana Instituto] (en la angla)
Kategorio:Planlingvoj
InterlingvaoLingvo > Planlingvoj > Interlingvao
----
Nomo: Interlingua
Parolantoj: ĉ. 1000
Landoj: en 25 landoj, plejparte en Eŭropo
Origino: inventita de Alexander GODE, 1951, kiel sintezo de la angla, franca, itala, hispana kaj la portugala.
Skribo: latina
Specimeno: la Patro Nia ([http://www.wikipedia.com/upload/paternoster-ia.mp3 Aŭdigu sondosieron])
Nostre Patre, qui es in le celos,
que tu nomine sia sanctificate;
que tu regno veni;
que tu voluntate sia facite
super le terra como etiam in le celo.
Da nos hodie nostre pan quotidian,
e pardona a nos nostre debitas
como nos pardona a nostre debitores,
e non duce nos in tentation,
sed libera nos de malo.
Ĉi tiu artikolo temas pri la Interlingvao de GODE, ne la pli malnova Interlingua de Peano. Interlingua nek estas Interlingue, alia nomo de Okcidentalo.
Interlingvao, naskite en 1951, estas lingvo planlingvo novlatina. Ĝi estas sintezo de la angla, franca, itala, hispana kaj portugala lingvoj.
Historio
Interlingvaon kreis ĉefe Alexander GODE. Li parte uzis la laboron faritan en IALA. Li faris tion post la morto en 1950 de Alice Vanderbilt MORRIS, kiu monhelpis tiun institucion dum la jaroj 1924-50.
Tradicie Interlingvao prezentas sin kiel studindan per tio, ke ĝi estas lingvo naturalisma, kongrua al la vortprovizo kaj gramatiko de la ĉefaj okcidentaj lingvoj, kaj ke ĝi tiel peras ilian esprimkapablon kaj kulturon. Iuj uzantoj do asertas, ke Interlingvao valoras ne tiom kiel komunikilo, ol kiom instruo kaj enkonduko en lingvostudon.
Parolantaro
Interlingvao estas, teorie, pli-malpli komprenebla sen studo al la parolantoj de siaj fontlingvoj — al 1240 milionoj, unu kvinono de la homaro. Fakte komprenas ĝin kleraj homoj parolantaj la latinidajn lingvojn, t.e. verŝajne ĉirkaŭ 100 aŭ 150 milionoj de homoj. En la komenco de la 21a jarcento ĝi estas la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj.
Interlingvao havas proksimume mil fluajn parolantojn. Inter multaj
aliaj uzoj, ĝi estas uzata en resumoj de sciencaj artikoloj. Por
tia uzo, la lingvo estas ideala: uzata kiel lingvo legata de tiuj, kiuj
havas bonan scion de latinaj radikoj pro laboro kaj studo en scienco.
Interlingvao estas instruata en lernejoj en Svedio kaj Danio (?) kiel
enkonduko al la angla, franca, ktp. Krom tio, Interlingvao ankoraŭ ne trovis ian subtenon de iu registaro.
Gramatiko
Vortprovizo
Interlingvao, pruntas vortojn laŭ jenaj reguloj:
- Vorto eniras Interlingvaon se ĝi ekzistas en almenaŭ tri el la kvar fontlingvoj: la angla, franca, itala aŭ hispana/portugala – la lastajn validas kiel unu. Se vorto ekzistas nur en du el la fontolingvoj, tiam ĝia ekzisto en la germana aŭ la rusa akceptigas ĝin.
- La interlingvaa formo de vorto estas la supozebla praformo, kutime latina aŭ angla.
Interlingvao tiel rekte kaj nerekte ĉerpas el la grekolatina vortaro, internacia en la praktiko de scienco. En komparo kun Esperanto Interlingvao ne abunde uzas regulajn afiksojn:
Elparolo kaj literumo
Al la bazaj 26 literoj respondas sonoj, kiuj en kelkaj okazoj regule dependas je la antaŭa aŭ posta literoj (vidu ekzemple ĉe "c"). En multaj okazoj estas preferinda prononco laŭeble konforma al la originala lingvo (ekzemple walzer, germandevena, sonas kiel [valtser]). Pro tio la sekvaj reguloj estas indikaj, oni lernu la prononcojn kun la vortoj.
La elparolo de interlingvao toleras iom da vario. En la ĉi-suba listo eblaj variaĵoj aperas post oblikva streko.
: a [a], b [b], ch [k] aŭ [ʃ] / [tʃ], c [k] aŭ [c] (antaŭ i e y), d [d], e [e], f [f], gi [ʒ] antaŭ a, o, u, g [g] aŭ [ʒ] (en finaĵo "-age"), h [h] (krom en ph rh th), i [i] aŭ [j] (antaŭ vokalo), j [ʒ] / [dʒ], k [k], l [l], m [m], n [n], o [o], ph [f], p [p], qu [kw] aŭ [k] (en vortetoj "que" "qui" kaj derivaĵoj), rh [r], r [r], s [s] aŭ [z] (inter vokaloj), th [t], t [t] aŭ [ts] (antaŭ i), u [u] aŭ [w] (antaŭ vokalo), v [v], w [w] aŭ [v], x [ks], y [i] aŭ [j] (antaŭ vokalo), z [z]
Duoblaj konsonantoj estas elparolataj kiel unuoblaj: "ecclesia" [e'klezja].
Diftongiĝas: "ai" [aj], "au" [aw], "ei" [ej], "eu" [ew], "oi" [oj], "ou" [ow].
Akcento trafas la silabon antaŭ la lasta konsonantgrupo, ne enkalkulante la finaĵon "-s" de plurnombro: "regula" [re'gula], plunombre "regulas" [re'gulas], "trovar" [tro'var]. Pro etimo ekzistas esceptoj, kia "corpore" ['korpore].
Ekzemploj: "corde" ['korde], "concerto" [kon'certo], "schola" ['skola], "choc" [ʃok], "agente" [a'gente], "avan'tage" [avantaʒe], "secretario" [sekre'tarjo], "mangiar" [man'ʒar], "quanto" ['kwanto], "que" [ke], "absolute" [abso'lute], "accusativo" [akuza'tivo], "telephono" [tele'fono], "nation" [na'tsjon], "industria" [indus'tria], "puero" ['pwero], "typo" ['tipo], "yogurt" [jo'gurt]
Ekzistas dua ortografio pli proksima al tiuj de latinidaj lingvoj, kiu ne notas "ph" sed "f", ne "y" sed "i" kaj ŝanĝas ankaŭ la finaĵojn de kelkaj vortoj. Tiu pli simpla literumo malofte uziĝas.
Sintakso
La gramatiko estas la minimuma gramatiko komuna al la kvar fontlingvoj. Ekzemple, ĉiu fontlingvo faras per finaĵo plurnombron de o-vortoj, kutime -s, kaj tial Interlingvao havas tian finaĵon. Aŭ, ekzemple, ne ĉiu fontlingvo kongruigas la substantivon kun la adjektivo (t.e, la angla), tial Interlingvao ne akordigas ilin. Kaj tiel plu.
Listo de internaciaj kongresoj de Interlingvao
- 1955: 25–30 de julio, Tours, Francio.
- 1957: 3–10 de aŭgusto, Basel, Svislando.
- 1959: 1–6 de aŭgusto, Tours, Francio.
- 1971: 24–27 de julio, Basel, Svislando.
- 1974: 23–30 de julio, Norwich, Britio.
- 1983: 28 de julio — 3 de aŭgusto, Sheffield, Britio.
- 1985: 28 de julio — 4 de aŭgusto, Taastrup, Danio.
- 1987: 26 de julio — 2 de aŭgusto, Parizo, Francio.
- 1989: 22–30 de julio, Zwolle, Nederlando.
- 1991: 4–11 de aŭgusto, Helsingborg, Svedio.
- 1993: 24–31 de julio, Borne, Nederlando.
- 1995: 5–12 de aŭgusto, Prago, Ĉeĥio.
- 1997: 26 de julio — 2 de aŭgusto, Strasburgo, Francio.
- 1999: 24–31 de julio, Focsani, Rumanio.
- 2001: 28 de julio — 4 de augusto, Gdansk, Pollando.
- 2003: 26 de julio — 2 de aŭgusto, Lovetch, Bulgario.
- 2005: 16 de julio — 22 de julio, Svedio.
Interlingvaaj Revuoj
- Actualitates — Interlingua i Norden
Ekstera ligo
- [http://www.interlingua.com/ Oficiala TTT-paĝo de Union Mundial pro Interlingua]
- [http://ia.wikipedia.org Interlingvao Vikipedio]
Kategorio:Planlingvojkategorio:eŭroklono
ja:インターリングア
Juan Manuel FANGIOJuan Manuel Fangio (naskiĝis la 24-an de junio, 1911 en Balcarce, mortis la 17-an de julio, 1995 en Bonaero) estis unu el la plej grandaj F1-aj pilotoj.
Ĉampiono de F1 en 1951, 1954, 1955, 1956 kaj 1957.
FANGIO, Juan Manuel
FANGIO, Juan Manuel
ja:ファン・マヌエル・ファンジオ
Formulo UnuFormulo Unu (F1) estas konkursa kategorio en la regularo de FIA (Fédération Internationale de l'Automobile).
Formulo Unu aŭ Grand-Premia aŭto-kurado estas laŭ multaj la pinto de aŭtosporto kaj ĉiukaze estas la plej altkosta sporto en la mondo. Ĝi konsistas el serio da (ĉi-tiam 19) konkursoj en kurejoj sur ordinaraj stratoj kaj specialaj aŭto-konkursejoj. Kvankam la centro de Formulo Unu estas sendube Eŭropo, kuradoj okazas ankaŭ en Ameriko, Azio kaj Aŭstralio.
Historio
En sia historio, la serio evoluiĝis el antaŭmilitaj Eŭropaj Grand-Premiaj kuradoj en la 1930aj. Reviviĝis aŭtosporto post la dua mondmilito, kaj tiam oni formaligis la ĉampionecon en 1950. Reguloj ŝanĝiĝis multe kiel ankaŭ pliboniĝis aŭto-teĥnologio, je la enkonduko de `flugiloj' kaj aerodinamika grund-efiko en la malfruaj 1970aj, kaj tiam en la 1980aj, la epoko de turbo-motoroj, kiam kuradis la plej forta aŭto-ligo de iam.
La malfruajn 1980ajn aperis multspecaj elektronikaj helpiloj, por ke stiristoj (de kelkaj nomataj "pilotoj") pli bone regu siajn trememajn maŝinojn, interalie aktivaj risortoj, nekrampaj bremsiloj kaj tiro-stabiligo. Iujn evoluaĵojn inspiris modernaj strat-aŭtoj, kaj reciproke iuj, ekzemple aktivaj risortoj, inventiĝis por konkursoj kaj poste havebliĝis ĉe publiko. Ĉiukaze, spektantoj perceptis ke la evoluaĵoj neniigis la neceson por pilota kapablo kaj tial do en 1994 la F1-grupo devigis nature aerumitajn motorojn kaj forigis multe da helpiloj. Iom post iom kelkaj revenis je la konstato ke la teamoj malobeas la regulojn.
Nunaj reguloj de Formulo Unu postulas ke la aŭtojn konstruu la teamoj mem. La reguloj unikas en Formulo Unu. Ili postulas ke la aŭtojn drivu 3-litraj, normale aerumitaj motoroj. Ĉiuj aŭtoj havas motoron V-10, situanta inter la piloto kaj la malantaŭa akso, tipe havanta 800-ĉevalan povon. La aŭtoj, samkiel en la plimulto da klasoj de eksterarad-aŭtoj, havas grandajn flugilojn kiuj premas la aŭton al la strato, La subaĵo estas ebena, malkiel en antaŭaj epokoj, kiam invertita aerofolio kreis sub la aŭto spacon da malalta premo, por efike suĉi la aŭton al la strato. La aŭtoj konstruiĝas el miksaĵo de karba fibro kaj similaj malpezegaj (kaj multege altkostaj) materialoj, kun minimuma seka pezo de 500 kilogramoj. Laŭ regulo, la pneŭoj havas minimume tri sulkojn por malrapidigi la aŭtojn. (Glata pneŭo, sen sulkoj, plej bonus en sekaj kondiĉoj). La brulaĵon speciale rafinas la grandaj benzinaj korporacioj. Bremsiloj estas karbo-fibraj diskoj. La aŭtoj estas arkitektitaj por minimuma pezo, kaj sekve, post la fino de la kurado estas esence forĵetindaj. Ferdinand PORSCHE diris, ke optimuma konkurs-aŭto disfalas ĉe la celo – alie ĝi havis nenecese fortan konstruon.
En pasintaj jaroj, troaĵo da aŭtoj venis por konkursi en F1, kaj teamoj devas meriti antaŭe por havi sian lokon sur la krado. Nun, la kostoj estas tiom altaj kaj la ebleco ne kuri ne plu estas praktika, tial do la organizaĵo kiu prizorgas la ĉampionecon (FOCA), vendas al teamoj la rajton konkursi en F1-kuradoj. Ĉiu teamo kurigas meze du aŭtojn en ĉiu kurado.
Kuradoj
Semajnfino de kurado komenciĝas kutime vendredon, per libera praktiko dum kiu la pilotoj lernos la kurejon, kaj la teamoj eksperimentas pri la aŭtoj kaj determinas la plej bonajn aranĝojn por tiu kurejo. Meritado, por determini la ordon de la aŭtoj por la krado, okazas kutime sabaton. La pilotoj dum unu horo provas fari plej rapidan ĉirkaŭon, kaj la ordon oni fiksas laŭ ĉies plej rapidan ĉirkaŭiron. Okazas dum la semajnfino kuradoj en aliaj aŭtoklasoj por distri la spektantojn.
La kurado mem, kutime okazanta dimanĉan posttagmezon, komenciĝas per praktika ĉirkaŭo, post kiu la aŭtoj kuniĝas sur la "krado" laŭ la ordo en kiu ili meritis. Ili ekas je la komenc-signo situanta super la komenc-fina linio kaj konsistanta el kvin lumoj. Ĉiu brilas unu sekundon kaj ĉiuj malheliĝas, je kiam komenciĝas la kurado. La plimulto da kuradoj distancas 300 kilometrojn, kaj daŭras 2 horojn. Pilotoj haltas por benzino kaj freŝaj pneŭoj minimume unu fojon, kaj eble du aŭ tri fojojn. Decidi kiam halti kompare kun aliaj aŭtoj estas gravege - se kuranta piloto sekvas antaŭan aŭton kaj ne povas pasi, tiu eble haltus pli frue esperante ke kiam ili rekurados, ili povus kuri kiom eble plej rapide en libera aero, kaj tiel do povis pasi aliajn haltantajn aŭtojn.
Poentojn gajnas la pilotoj kaj teamoj eksklusive pro ties rango en iu kurado. La gajninto ricevas 10 poentojn, duarangulo 8 poentojn, triarangulo 6, kvara 5, kvina 4 kaj sesa 3. La jarĉampiono estas la piloto (aŭ por la konstruista ĉampioneco, la teamo) kun plej da poentoj.
Malgraŭ ĝia stato kiel la pinto de aŭtosporto laŭ buĝetoj kaj pilota lerto, oni ofte akuzas ke Formulo-Unu estas neekcita kompare kun malpli prestiĝaj kategorioj. La malsamoj de pilotaj kapabloj kutime negravas pro la relativaj rapidoj en la malsamaj konstruistoj, kaj pasado sur la kurejo maloftas pro la aerodinamiko; sekvantajn aŭtojn malbone efikas la fronta aŭto (tial do pasi estas tre riske kaj preskaŭ neniam okazas, krom se la sekvanta aŭto estas multe pli rapida ol la fronta).
Formulo-Unu estas iomete pli obskura en Usono kompare kun ties preskaŭ tute enlandaj eksterarad-aŭtaj serioj (nun ekzistas du grandaj serioj, IRL kaj CART) kaj NASCAR, tamen laŭ buĝeto kaj tutmonda televida spektantaro, ĝi pli grandas ol ambaŭ. Taksoj pri la buĝeto por Ferrari dum 1999 estis ĉirkaŭ 240 milionoj da usonaj dolaroj, kaj eĉ Minardi, la plej malforta teamo, laŭdire elspezis 50 milionojn. Taksoj pri televida spektantaro estas po ĉirkaŭ 300 milionoj por ĉiu kurado.
Ĉampionoj
En 1950, mond-ĉampioneca Formulo Unu kreiĝis por pilotoj. En 1958, oni starigis ĉampionecon ankaŭ por konstruistoj.
Ekde 1974, nur tri teamoj superas en la ĉampioneco: McLaren, Williams kaj Ferrari, kiuj konstruis veturilojn por ĉiuj krom du mond-ĉampionoj dum tiu periodo.
Pilotoj
Konstruistoj
Kurejoj (Cirkvitoj)
Ĉiuj la subaj kurejoj gastigis eventon de Formulo-Unu inter 1950 kaj nun:
- A1-Ring, Aŭstrio
- Adelajdo, Aŭstralio
- Ain Diab, Maroko
- Aintree, Britio
- Anderstorp, Svedio
- Berlin, Germanio (Federala Respubliko)
- Brands Hatch, Britio
- Bremgarten, Svisio
- Buenos-Ajreso, Argentino
- Clermont-Ferrand, Francio
- Dalaso, Usono
- Detrojto, Usono
- Dijon, Francio
- Donington, Britio
- East London, Sudafriko
- Enzo e Dino Ferrari, Italio
- Estoril, Portugalio
- Fenikso, Usono
- Gilles Villeneuve, Kanado
- Hermanos Rodriguez, Meksiko
- Hockenheim, Germanio
- Hungaroring, Hungario
- Imola, Italio (Grand-Premio de San-Marino)
- Indianapoliso, Usono
- Interlagos, Brazilo
- Jacarepagua, Brazilo
- Jarama, Hispanio
- Jerez, Hispanio
- Kyalami, Sudafriko
- Lasvegaso, Usono
- Le Mans, Francio
- Long Beach, Usono
- Magny-Cours, Francio
- Melburno, Aŭstralio
- Monsanto, Portugalio
- Montekarlo, Monako
- Montjuïc, Barcelono, Katalunio, Hispanio (ne plu uzata)
- Montmeló, Katalunio, Hispanio
- Monto Fuji, Japanio
- Mont-Tremblant, Kanado
- Monza, Italio
- Mosport, Kanado
- Nivelles, Belgio
- Nurburgring, Germanio
- Osterreichring, Aŭstrio
- Paul Ricard, Francio
- Pedralbes, Barcelono, Katalunio, Hispanio (ne plu uzata)
- Pescara, Italio
- Porto, Portugalio
- Reims, Francio
- Riverside, Usono
- Rouen, Francio
- Sebring, Usono
- Sepang, Malajzio
- Silverstone, Britio
- Spa-Francorchamps, Belgio
- Suzuka, Japanio
- TI Aida, Japanio
- Watkins Glen, Usono
- Zandvoort, Nederlando
- Zeltweg, Aŭstrio
- Zolder, Belgio
Rete
- [http://www.china.org.cn/world/shi-living/aktuala_temo/143.htm Reklamo kaj F1] [en Esperanto]
- [http://www.formula1.com Formula1.com] - oficiala retloko por Formulo Unu [en Angla]
- [http://www.forix.com FORIX.com] - plena listo de statistikoj por Formulo Unu
- [http://www.funof1.com.ar/f1/_spe.htm Funo!] - Tekstoj, nombroj, bildoj kaj statistikoj pri la Formulo 1 [en Esperanto]
Formulo Unu
!
ja:フォーミュラ1
1-a de januaroHistorio > Tagoj > la 1-a de januaro
----
La 1-a de januaro estas la 1-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 364 tagoj restas (365 in superjaroj).
Je la 1-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1858: Allan KARDEC kreis la unuan spiritisman revuon
- 1948 : Italio akiris sian konstitucion.
- 1956 : Sudano sendependiĝis
- 1999 : enkonduko de la Eŭro kiel ĝirala mono en la 11 landoj de la Eŭropa Valuta Unio.
- 2002 : enkonduko de la Eŭro kiel biletoj kaj moneroj.
Naskiĝoj
- 1484 : Zvinglo
- 1823 : PETÖFI Sándor
- 1846: Léon DENIS
- 1879 : E. M. FORSTER
- 1919 : J. D. SALINGER
- 1965 : Margareta HANDZLIK
Mortoj
- 1894 : Heinrich Rudolf HERTZ
- 1925 : Paŭlo MEDEM
- 1934 : Jakob WASSERMANN
- 1973 : František BĚHOUNEK
- 1998 : Mario SOLA
Specialaj tagoj kaj festoj
- La komenco de la nova jaro por multaj kulturoj.
- Haitio: nacia tago
Tagoj de semajno
La 1-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 | | |