:: wikimiki.org ::
| 1959 |
1959Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1959
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1959 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio.
- Pola Radio komencas ĉiutagan elsendojn en Esperanto.
- UEA transpasas la nombron de 30.000 membroj.
- Publikita hipoteza Lingwe uniwersala kaj Lalortelo.
- La aŭstrala piloto Jack BRABHAM gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jaroslav HEYROVSKÝ ricevis la Nobel-Premion pri Fiziko
- Francisco Cândido XAVIER traslokiĝis al Uberaba.
- 3-a de januaro : Alasko fariĝas la 49-a ŝtato de Usono.
- 21-a de aŭgusto : Havajo fariĝas la 50-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
- Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO
- Philip BREWER
Mortoj
- Pollando : Kabe
- 26-a de marto : Usono : Raymond CHANDLER
- 22-a de novembro : Gérard PHILIPE
----
1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1959年
ko:1959년
simple:1959
th:พ.ศ. 2502
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
20-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jaroj:
ja:20世紀
ko:20세기
simple:20th century
Universala Kongreso de EsperantoEsperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto
----
Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA.
UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.
Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato.
La kongresoj estas similaj, sed kompreneble varias de jaro al jaro. En UK estas:
- klerigaj programeroj, kiel prelegoj kaj debatoj pri la Kongresa Temo, la Internacia Kongresa Universitato, kaj prelegoj pri la kongresa lando.
- distraj kaj artaj programeroj, kiel la nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, balo, kaj la Belartaj Konkursoj.
- organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj.
- Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco.
- libroservo.
- prezentaĵoj de movadaj aktivaĵoj en ĉiuj sferoj de la vivo.
La UK celas esti revuo de la Esperanto-movado en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj.
Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK).
La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer.
En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe.
Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj
Eksteraj Ligiloj
[http://www.uea.org/kongresoj/index.html Informoj] de UEA pri la UK-oj
Literaturo
- Ziko Marcus SIKOSEK: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, UEA: Rotterdam 2005, 217 p.
Kategorio:Esperanto-movado -
Pola RadioRadio Polonia estas radiostacio en Pollando, elsendante diverslingve el Varsovio kun novaĵoj pri Pollando, okcidenta Eŭropo, kaj la mondo ĝenerale.
"Radio Polonia aŭdigas elsendon en Esperanto..."
[http://www.wikipedia.com/upload/radio_polonia_specimeneto.mp3 Aŭskultu MP3]
Dum kvardek jaroj, Radio Polonia elsendas ĉiutage duonhoran Esperantan redakcion, ankaŭ kun novaĵoj pri la movado kaj Esperantujo.
Je la 28-a de aprilo, 2002, Radio Polonia intervjuis la fondinton de la Esperanta Vikipedio, Chuck SMITH. [http://www.wikipedia.com/upload/2002-04-28-radio_polonia_pri_vikipedio.mp3 Aŭskultu MP3]
Eksteraj ligiloj
:TTT-ejo de la Esperanta redakcio: http://www.radio.com.pl/polonia/eo/
:Aŭdu la elsendojn surrete: http://www.wrn.org/ondemand/poland.html
UEAUniversala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 119 landoj (laŭ la Jarlibro de 2001) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Krom individuaj membroj, 95 landaj Esperanto-asocioj aliĝis al UEA. La nuna prezidanto de UEA estas Renato CORSETTI.
La hodiaŭa UEA estas kunfandaĵo de la malnova UEA, fondita la 28-an de aprilo 1908 en Svislando fare de interalie Hector HODLER, kaj de Internacia Esperanto-Ligo, fondita la 18-an de septembro 1936 en Britio. La kunfandiĝo okazis en 1947.
UEA havas Centran Oficejon en Roterdamo, Nederlando. Tie rezidas oficiale ankaŭ TEJO. Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekz. la Serva Centro en Ĝenevo (1947-1960/1980) aŭ la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj.
UEA celas, laŭ la Statuto el 1980:
:a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;
:b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
:c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
:ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
Ĉiujare, UEA organizas la Universalan Kongreson (UK), kiun partoprenas kutime 1500-3000 homoj. UEA eldonas librojn, havas [http://www.uea.org/katalogo/ la plej grandan perpoŝtan Esperanto-libroservon en la mondo] (kun pli ol 4000 libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj), tenas informejon kaj gravan Esperanto-bibliotekon, nome Biblioteko Hector Hodler. UEA tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fako.
UEA eldonas monatan oficialan organon Esperanto kaj manlibron pri la Esperanto-movado Jarlibro.
UEA ĉiujare organizas Belartajn Konkursojn pri diversaj artaĵoj en Esperanto.
UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj. Kelkaj estas "aliĝintaj", simile al landaj asocioj, kaj sendas komitatanon al la UEA-Komitato. La plej multaj havas nur "kunlaboran" kontrakton kun UEA, inter ili ĉiuj "neneŭtralaj" asocioj kiel ekzemple la religiaj.
Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizo por Normigado (ISO). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj laŭokaze ĉe aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA. Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junuloj el la tuta mondo.
Vidu ankaŭ : Ĝeneralaj Direktoroj de UEA, Prezidantoj de UEA, Honoraj membroj de UEA, Honoraj prezidantoj de UEA, Honora patrona komitato, Volontuloj de UEA
Enciklopedio de Esperanto 1933-34 pri UEA
EdE-U
UEA. - Plej grava organizaĵo de E. - Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: „Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj per malgranda maklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.“ La UK decidis „Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu nomo ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E-istaj Agentejoj.“ Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita.
Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n-ro 30 (de la 1-a majo) de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA.
Alia ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA.
Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en ,E' (12 majo 1908) fiksis la celojn: 1. Sub la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvano kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. - 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj. - 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. - Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto.
La unua kunveno de UEA okazis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fakoj ekzistintaj tiam (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdelegitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223.
Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj entenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumentas la fakto, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj.
La eksplodo de la milito trafis UEA en la plej bona stato: solida konduto financa, fido ĝenerala ĉe la E-ista publiko, klaraj gvidlinioj, ĝojiga membrostato. Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito. Tio permesis, ke la Centra Oficejo daŭrigu unue sian kutiman laboron, degeliĝanta al nenio dum la unuaj monatoj kaj nur time repreninta ioman amplekson post januaro 1915. La stabo, konsistinta kun la direktoro el ses personoj, malgrandiĝis je du por poste kreski ĝis ok kaj dek kun la libervolaj helpantoj.
UEA dissendis dum sept. 1914 cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu ĉi informo tradukita en 30 lingvojn aperis en centoj da tagaj gazetoj. Ĝi tekstis: „Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝas surprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la oficejo de UEA, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn en la malamikaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel Perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al UEA, 10. rue de la Bourse, Genève, Svislando. Dum sept. ĝis dec. 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga - pro la laboro kiun postulis la plenumo. Jen la dispartiĝo laŭ fakoj: 1. simpla transsendo; 2. specialaj servoj; 3. monsendo; 4. militistoj; 5. civilkaptitoj; 6. rehejmigado de civiluloj en militregionoj; 7. militkaptitoj kaj rilatoj kun la respektivaj aŭtoritatoj; 8. rilatoj kun ruĝkrucaj organizaĵoj; 9. Ruĝa Kruco, Ĝenevo; 10. variaĵoj. Neforgesindaj estas la servoj, kiujn plenumis la delegitoj Pinagel, Alfred Mahn, Bernhard Luis, Charles Brunet, Schwaiger, f-ino Gérard, prof. Christaller, St. Rudnicki, Szabunlevicz kaj aro da aliaj.
Menciinda detalo en la historio de UEA estas la ĉikanoj. De 1916 la gazeto ,E' estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto. (La gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francujo.) Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaraj landoj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis periodaĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn.
La agado de UEA sur E-ista kampo estis tiu de ligilo inter la ankoraŭ funkciantaj organizaĵoj en kelkaj neŭtralaj landoj kaj la aktivaj E-istoj. Aperis regule ,E‘ ĉiumonate kun artikoloj pri tutmondaj problemoj. En 1916 aperis jarlibro, kiu enhavis ĉefajn informojn kaj la adresaron de delegitoj. Plie aperis dufoje libreto: „E dum la milito“, kiu enhavis resumon de la stato de la movado. Elokvente parolis pri la sekvoj de la milito la ciferoj. En 1914 la nombro de pagintaj anoj estis 7233, en 1915 estis 2699, en 1918 1958.
Je la 11-a nov. 1918 silentis la kanonoj. Unu post la aliaj alvenis leteroj de revenintaj soldatoj. Per Alvoko al la E-istaro (jan. 1919) subskribita de Hodler kaj E. Stettler, UEA anoncis la reprenon de la laboroj. La malsano de Hodler devigis ŝanĝon en la administra gvidado, kiun akceptis E. Stettler kaj dum marto ankaŭ la Centra Oficejo translokiĝis al Bern. La jaro 1919 estis plene dediĉita rekonstrui la asocion. Je la fino de la jaro UEA kalkulis 3114 anojn. La sumo de poŝtaĵoj ricevitaj kaj senditaj atingis denove 20.000 kontraŭ 8.300 en 1918.
Du gravaj okazintaĵoj distingas la jaron 1920: la morto de la fondinto Hodler kaj la okazigo de l' unua postmilita UK en Hago. Monumenton Hodler ne bezonas, tion li kreis en UEA, en kiu li metis sian tutan koron, amon kaj inteligenton. Bela memoraĵo, kiun li lasis, estis la donaco de kapitalo, kiu devis certigi la ekziston de UEA. Dum la UK la ĉefa laboro de la UEA-kunveno estis la diskuto pri la statuto, kiu estis verkata de Stettler.
La UK en Helsinki en 1922 alportis gravan ŝanĝon: UEA fariĝis kolono de duflanka tutmonda organizaĵo E-ista. Per la kontrakto de Helsinki UEA fordonis certajn laborojn, kiujn ĝi ĝis tiam plenumis. La evoluo de UEA ĝis 1932 iris sian vojon, regule kaj decide. Ĝi ĉefe dediĉis sin al la firmigo de la propra organizaĵo, al la plibonigo de la servoj, al la plidensigo de la delegita reto kaj al la pligrandigo de la membraro.
La membraro de 1919 kreskis ĝis 1927, poste malkreskis.
- 1920: 3894
- 1921: 5570
- 1922: 6253
- 1923: 6332
- 1924: 8205
- 1925: 9424
- 1926: 8687
- 1927: 9100
- 1928: 9095
- 1929: 9113
- 1930: 9062
- 1931: 8835
- 1932: 8619
La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia malsaniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien.
Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlibron 1934 p: 6-16.
Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908-1933, verkita de Georgo Agricola (Jarlibro 1933), kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.
Eksteraj ligoj
[http://www.uea.org La TTT-ejo de UEA]
[http://www.tejo.org La TTT-ejo de TEJO]
----
Se vi anstataŭe volis informojn pri la brita universitato, UEA, vi povas trovi ilin ĉe University of East Anglia.
Kategorio:Esperanto-asocio
LalorteloLalortelo (Lalortel) estas internacia planlingvo proponita de usona pastro Robert N. YETTER (?-2002) el Susquehanna, Pensilvanio, en 1959. Ĝi estas miksa lingvo kun tre deformitaj radikoj kaj arbitra gramatiko. Kelkaj fontoj, kiel la hungara vikipedio kaj Tazio CARLEVARO klasifikas ĝin kiel apriora lingvo.
Unuaj versoj de patro nia: Sma Tanog, doj abre in larin: Volu pa torer ende medo, pa govunt ende luno, nim pa nazo ende kavo, on Jorda liku in larin.
=Bibliografio=
Yetter, Robert N.
Lalortel radicarum and introduction
Susquehanna (Pennsylvania): 1959 (22 p.)
kategorio:planlingvoj
Aŭstralio
Geografio > Oceanio > Aŭstralio < Kontinento
----
Aŭstralio estas la plej malgranda kontinento en la suda hemisfero.
Aŭstralio ankaŭ estas lando sur la kontinento Aŭstralio, insulo Tasmanio kaj multnombraj insuletoj.
- Landkodo: AU.
- E-nomo: [o] Aŭstralia Komunumo.
- Nacia nomo: [o] Commonwealth of Australia.
- Areo: 7.682.300 kv.km. Naturo: 40% de la teritorio estas tropikoj, unu triono - dezerto.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio - federacia parlamenta ŝtato.
- Adm. divido: 6 ŝtatoj kaj 2 teritorioj.
- Kvinslando - ĉefurbo Brisbano
- Novsudkimrujo - ĉefurbo Sidnejo
- Okcidentaŭstralio - ĉefurbo Perto
- Sudaŭstralio - ĉefurbo Adelajdo
- Tasmanio - ĉefurbo Hobarto
- Viktorio - ĉefurbo Melburno
- Norda Teritorio - ĉefurbo Darvino
- Eksteraj Teritorioj:
- Aŝmora kaj Kartia Insuloj
- Aŭstralia Antarkta Teritorio
- Kokosinsuloj
- Koralmaraj Insuloj
- Kristnaskinsulo
- Norfolkinsulo
- Makvora Insulo
- Ŝtatestro: Brita reĝino Elizabeto la 2-a (Elizabeth II) (ekde 1952), kiu en la lando estas prezentita de General-guberniestro.
- Leĝdona organo: duĉambra parlamento (224 membroj).
- Ĉefurbo: Kanbero (331 mil).
- Urboj: Sidnejo (3,9 mln), Melburno (3,0 mln), Brisbano (1,3 mln), Perto (1,2 mln), Adelajdo (1,0 mln).
- Loĝantaro: 18,7 mln (2000), inter ili anglo-aŭstralianoj 73%, angloj 6%, italoj 4%, aborigenoj - 228 mil.
- Ŝtatlingvo: angla.
- Kredantoj: 26% katolikoj, 24% anglikanoj;
- Ekonomiko: per ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13an lokon en la mondo. Gravegan rolon havas mina industrio kaj agrokulturo. La lando havas grandan provizon de energetika kaj minerala krudaĵoj.
- Monunuo: aŭstralia dolaro;
- GNP: totala - 384 mlrd $; pokapa: 18.720 $.
- Nacia festo: 26a de Januaro - tago de Aŭstralio.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: Aŭstralia Unio kreiĝis en 1901, fariĝis aŭtonomio de Britio en 1942. En 1967 aborigenoj akceptis ĉiujn civilajn rajtojn. En 1999 okazis referendumo, kiu devis klarigi la demandon de landa politika aranĝo. Plimulto de la loĝantoj rifuzis modelon de respublika aranĝo kaj subtenis ekzistantan sistemon.
- Heredaĵo: Cacadoo-nacia parko, Granda bariera rifo, Tasmania rezervejo, Vilandra lagregiono.
La granda insulo de Aŭstralio estas samtempe sendependa lando kaj kontinento. Aŭstralio situas en la Suda Pacifiko, kaj havas 7.682.300 km2 en areo, proksimume la grando de la kontinenta Usono.
La nomo "Aŭstralio" venas de la latina vorto australis, kaj signifas "suda." La aŭstralianoj ofte diras, ke sia lando estas "sube," (angle "down under." )
Willem JANZ (1606) kaj Abel TASMAN (1642), nederlandanoj, kaj la Ŝipestro James COOK (1770), brito, vizitis Aŭstralion. La unua brita kolonio estis apud Sidnejo (1788.) Nuntempe Australio havas 18,783,551 loĝantojn (2000).
La ĉefurbo de la lando estas Kanbero, kiu estas en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio en Novsudkimrujo.
Australio havas multajn marsupiulojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valabio, la vombato, la koalo; aliaj interesaj bestoj estas la monotremoj, kiel la ornitorinko kaj la eĥidno, kaj granda birdo, la emuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, ŝafoj, kaj kunikloj. Kvinslando havas tre longan koralan rifon.
La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la angla, sed la aborigenoj parolis 250 malsamajn lingvojn antaŭ la jaro 1800. Hodiaŭ restas nur proksimume 40,000 aborigenoj de pura raso. Ili nun parolas eble nur 50 aborigenajn lingvojn. Restas aliaj 40,000 homoj de raso miksta.
-----
Esperanto en Aŭstralio
Esperanto ekzistas en Aŭstralio ekde 1905, laŭ la libro "Esperanto en Aŭstralio" verkita de Ray Ross. La plej granda Esperanto-organizo en Aŭstralio estas la Aŭstralia Esperanto-Asocio. La Universala Kongreso okazis en Adelajdo en 1997.
- Teresa Metherall (1923-2004), dumviva membro en Melburno, forpasis la 18-an de majo post apopleksio.
(rimarku - la sekvanta artikolo estas tre malnova kaj ne aktuala)
EdE-A > Aŭstralio
Aŭstralio. Pro la relativa neneceseco de helplingvo en unulingva kontinento, la progreso de Esperanto estis en Aŭstralio malrapida. Krome, la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum la veturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas al britaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas, ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado.
Certe antaŭ 1900, lernolibroj en angla lingvo ekatingis Aŭstralion, eĉ kelkaj personoj provis lerni Esperanton. Ĉirkaŭ 1909, doktoro John Pollen vizitis antipodojn, kaj en Adelaide li ricevis bonan akcepton de universita profesoro Naylor (amiko de profesoro Murray). Naylor mem baldaŭ forvelkis rilate al Esperanto, tamen en 1904 lia eldiro helpis al la propagando.
Profesoro Urlaub, privata instruisto de la germana lingvo, prenis la aferon kaj ofte priparolis ĝin. En 1906 interesiĝis William Muirden, posedanto de Komerca kaj Prepara Gimnazio, kredinte, ke Esperanto "havas komercajn eblecojn" kaj aranĝis, ke Urlaub faru lekciono. La komercaj studentoj ricevis ordonon ĉeesti. La ĉambro pleniĝis - mi inter ili. Urtaub lekciis angle kun tre germana parol-maniero. La studentoj malatentis, os-cedis, ridis, intermetis malsaĝaĵojn. Subite inter la bruo venis Muirden. Silento. Urlaub faris simplan demandon, sed neniu respondis. Muirden tondravoĉe alvokis al iu respondi, la alvokita ne povis, poste mi sekvis kaj diris ian stultaĵon, kiu furiozigis la iom ekscitiĝeman Urlaub. Poste la aŭskultado estis pli atenta kaj oni tondre aplaŭdegis - pro la fino. Kelkaj promesis aĉeti lernolibron kaĵ almenaŭ mi aĉetis libreton de Bullen, por 8 pencoj. Post trafoliumeto la libro ripozis dum kvin jaroj en la ŝranko. Kunloĝado kun pastro S. Lenton, kiu ŝatis serĉadi en la libro-ŝrankoj: kaj paro de kunlernantoj fariĝis Esperantistoj. Plua kvino da jaroj kaj unu el ili (mi), translokiĝinte al Metbourne, staris antaŭ aŭdantaro, konsistanta el kvar profesoroj kaj tri-cent homoj en la universitata domo, por fari sian unuan seriozan proponan paroladon.
Dumtempe la vizito de Pollen fruktiĝis, li trovis Esperantistojn en Melburno (G. Gordon, J. G. Pyke k. a.), en Sydney (G. Collindridge, E. Pryke) kaj en Novzelando. Bonaj kluboj stariĝis. En 1911 okazis la unua E kongreso en A. en Adelaide. La organizantoj plenigis la liston de "subtenantoj" kun nomoj de 4 minis-troj kaj 24 gravuloj alispecaj, sed dubinde estas, ĉu iu el ili krom min-istro de edukado, Conybeer, rigardis la aferon serioza. La ministro celis diri kelkajn vortojn E-e ĉe iu festeno, kiuj sufiĉe ridigis la aŭdantaron kaj eble bone impresis la publikon pri la facileco de E. La kongreso sukcesis, sed la organizantoj lasis ŝuldojn nepag-itajn, kiuj fuŝis la reklamon por la E--istoj en Adelaide kaj lasis al ili ĝin pa-gi. Estis kelkaj jaroj antaŭ ol la perdo pagiĝis sub gvido de Waterman. La kongreso kuraĝigis la s-anojn en aliaj urboj. Plivigliĝo. Eĥoj de la idista afero trapasis sen tro multe da malu-tilo, sed ĉiam estis unu-du personoj, kiuj uzis la "preson" por malfunkci-igi la radojn.
Melbourne eble prenas la laŭrojn kiel la plej forta E centro en A. M. E Society estis forte starigita, sed ĝi ne daŭris sen interna disputo. W. L. Edmanstone eksiĝis kaj en alia strato starigis M. Komercan Klubon E-an, kiu laboris por E tra la militegaj jaroj. Edmanstone mem foriris al Velingtono (Novzelando) kaj tie star-igis alian klubon kaj daŭris fari multon ĝis la nuntempo. La komercan grupon gvidis Smart, poste L. E Thomson, kun helpo de multe el la malnovaj anoj de la pliaĝa M. Societo. Sed en 1920 okazis alia interna disputo inter la M-anoj kaj W. J. Drummond starigis la M. E Klubon: prez. estis Pyke kaj sekr. R. R. Rawson. La komerca klubo eksiĝis kaj ĝiaj anoj iris al la nova grupo. Ambaŭ kluboj funkcias ĝis hodiaŭ kaj krome grupoj en kelkaj antaŭurboj: Coburg, Surrey Hitls ktp. En Sydney L. E. Pfahl estis kaj estas la konstanta kolono de la movado. La floranta periodo de la S. Societo okazis, kiam d-ro F. Wil-liams translokiĝis el Melbourne kaj vigle organizis publikajn paroladojn antaŭ la homamasoj, kiuj kolektiĝas ĉiudimanĉe en la Sydney-Domain--Parko; ankaŭ Awayl kaj V. Rutland faris sian parton. Tiamaniere miloj da homoj aŭdis pri E kaj ricevis presaĵon pri ĝi. En Brisbane ne-granda, sed bone starigita grupo delonge funkcias, nun sub la gvido de M. Hyde. En Adelaide W. L. Wa-terman daŭras labori por la loka grupo kaj en Perth prezidas Byatt, kiu estas ankaŭ prez. de la landa organizo AEA.
Oficiala subteno? Kelkaj ministroj parolis favore, sed ne faris pluon. Ministro de edukado Davies en 1932 en Novsudkimrujo promesis star-igi Eksperimenton laŭ la Eccles-plano en iu lernejo de Sidnejo, sed ĝis nun la direktoro de la edukado, Thomas, sukcesis flankenirigi la dez-iron. Inter la universitataj homoj post nedaŭra subteno de Naylor alportis fortan kaj longedaŭran helpon Mere-dith Atkinson, prof. de ekonomio ĉe M. Univ., kiu poste eksiĝis el la Uni-versitato kaj dum kelkaj jaroj (ĝis sia morto) donis senavare lokon por E en sia gazeto Stead's Review. Gravan sukceson signifas la E-aj kaj por E-aj paroladoj de R. R. Rawsor el la Radio Stacio en Melbourne, unufoje dum ĉiu monato dum kelkaj jaroj.
Izola laboro okazis inter policistoj kaj inter skoltoj, sed mankas la frukto. Peacock, oficisto de la Sava Armeo, faras propagandon en sia fako. Eble la plej interesa laboro estis tiu de Edmanstone en Wellington inter malliberigitoj, konsentite de la direktoro de la malliberejoj.
L. E. THOMSON
vidu
- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj
- [http://www.anbg.gov.au/anbg/esperanto/ Aŭstralia Nacia Botanika Ĝardenaro]
Biblio:
title: "BOOMERANG COLLECTION ", éditions du Pécari, author: Serge d'Ignazio : ©2004 - http://www.atlantica.fr ISBN 2-91284-835-0 (version française) - ISBN 2-912848-41-5 (english version)
Kategorio:kontinentoj
Kategorio:Aŭstralio
ja:オーストラリア
ko:오스트레일리아
minnan:Ò-tāi-lī-a
ms:Australia
simple:Australia
th:ประเทศออสเตรเลีย
Jack BRABHAMSir John Arthur Brabham (naskiĝis la 2-an de aprilo en Sidnejo) estas ex-F1-a piloto, ankaŭ ex-konstruisto.
Ĉampiono de F1 en 1959, 1960 kaj 1966.
BRABHAM, Jack
BRABHAM, Jack
Formulo UnuFormulo Unu (F1) estas konkursa kategorio en la regularo de FIA (Fédération Internationale de l'Automobile).
Formulo Unu aŭ Grand-Premia aŭto-kurado estas laŭ multaj la pinto de aŭtosporto kaj ĉiukaze estas la plej altkosta sporto en la mondo. Ĝi konsistas el serio da (ĉi-tiam 19) konkursoj en kurejoj sur ordinaraj stratoj kaj specialaj aŭto-konkursejoj. Kvankam la centro de Formulo Unu estas sendube Eŭropo, kuradoj okazas ankaŭ en Ameriko, Azio kaj Aŭstralio.
Historio
En sia historio, la serio evoluiĝis el antaŭmilitaj Eŭropaj Grand-Premiaj kuradoj en la 1930aj. Reviviĝis aŭtosporto post la dua mondmilito, kaj tiam oni formaligis la ĉampionecon en 1950. Reguloj ŝanĝiĝis multe kiel ankaŭ pliboniĝis aŭto-teĥnologio, je la enkonduko de `flugiloj' kaj aerodinamika grund-efiko en la malfruaj 1970aj, kaj tiam en la 1980aj, la epoko de turbo-motoroj, kiam kuradis la plej forta aŭto-ligo de iam.
La malfruajn 1980ajn aperis multspecaj elektronikaj helpiloj, por ke stiristoj (de kelkaj nomataj "pilotoj") pli bone regu siajn trememajn maŝinojn, interalie aktivaj risortoj, nekrampaj bremsiloj kaj tiro-stabiligo. Iujn evoluaĵojn inspiris modernaj strat-aŭtoj, kaj reciproke iuj, ekzemple aktivaj risortoj, inventiĝis por konkursoj kaj poste havebliĝis ĉe publiko. Ĉiukaze, spektantoj perceptis ke la evoluaĵoj neniigis la neceson por pilota kapablo kaj tial do en 1994 la F1-grupo devigis nature aerumitajn motorojn kaj forigis multe da helpiloj. Iom post iom kelkaj revenis je la konstato ke la teamoj malobeas la regulojn.
Nunaj reguloj de Formulo Unu postulas ke la aŭtojn konstruu la teamoj mem. La reguloj unikas en Formulo Unu. Ili postulas ke la aŭtojn drivu 3-litraj, normale aerumitaj motoroj. Ĉiuj aŭtoj havas motoron V-10, situanta inter la piloto kaj la malantaŭa akso, tipe havanta 800-ĉevalan povon. La aŭtoj, samkiel en la plimulto da klasoj de eksterarad-aŭtoj, havas grandajn flugilojn kiuj premas la aŭton al la strato, La subaĵo estas ebena, malkiel en antaŭaj epokoj, kiam invertita aerofolio kreis sub la aŭto spacon da malalta premo, por efike suĉi la aŭton al la strato. La aŭtoj konstruiĝas el miksaĵo de karba fibro kaj similaj malpezegaj (kaj multege altkostaj) materialoj, kun minimuma seka pezo de 500 kilogramoj. Laŭ regulo, la pneŭoj havas minimume tri sulkojn por malrapidigi la aŭtojn. (Glata pneŭo, sen sulkoj, plej bonus en sekaj kondiĉoj). La brulaĵon speciale rafinas la grandaj benzinaj korporacioj. Bremsiloj estas karbo-fibraj diskoj. La aŭtoj estas arkitektitaj por minimuma pezo, kaj sekve, post la fino de la kurado estas esence forĵetindaj. Ferdinand PORSCHE diris, ke optimuma konkurs-aŭto disfalas ĉe la celo – alie ĝi havis nenecese fortan konstruon.
En pasintaj jaroj, troaĵo da aŭtoj venis por konkursi en F1, kaj teamoj devas meriti antaŭe por havi sian lokon sur la krado. Nun, la kostoj estas tiom altaj kaj la ebleco ne kuri ne plu estas praktika, tial do la organizaĵo kiu prizorgas la ĉampionecon (FOCA), vendas al teamoj la rajton konkursi en F1-kuradoj. Ĉiu teamo kurigas meze du aŭtojn en ĉiu kurado.
Kuradoj
Semajnfino de kurado komenciĝas kutime vendredon, per libera praktiko dum kiu la pilotoj lernos la kurejon, kaj la teamoj eksperimentas pri la aŭtoj kaj determinas la plej bonajn aranĝojn por tiu kurejo. Meritado, por determini la ordon de la aŭtoj por la krado, okazas kutime sabaton. La pilotoj dum unu horo provas fari plej rapidan ĉirkaŭon, kaj la ordon oni fiksas laŭ ĉies plej rapidan ĉirkaŭiron. Okazas dum la semajnfino kuradoj en aliaj aŭtoklasoj por distri la spektantojn.
La kurado mem, kutime okazanta dimanĉan posttagmezon, komenciĝas per praktika ĉirkaŭo, post kiu la aŭtoj kuniĝas sur la "krado" laŭ la ordo en kiu ili meritis. Ili ekas je la komenc-signo situanta super la komenc-fina linio kaj konsistanta el kvin lumoj. Ĉiu brilas unu sekundon kaj ĉiuj malheliĝas, je kiam komenciĝas la kurado. La plimulto da kuradoj distancas 300 kilometrojn, kaj daŭras 2 horojn. Pilotoj haltas por benzino kaj freŝaj pneŭoj minimume unu fojon, kaj eble du aŭ tri fojojn. Decidi kiam halti kompare kun aliaj aŭtoj estas gravege - se kuranta piloto sekvas antaŭan aŭton kaj ne povas pasi, tiu eble haltus pli frue esperante ke kiam ili rekurados, ili povus kuri kiom eble plej rapide en libera aero, kaj tiel do povis pasi aliajn haltantajn aŭtojn.
Poentojn gajnas la pilotoj kaj teamoj eksklusive pro ties rango en iu kurado. La gajninto ricevas 10 poentojn, duarangulo 8 poentojn, triarangulo 6, kvara 5, kvina 4 kaj sesa 3. La jarĉampiono estas la piloto (aŭ por la konstruista ĉampioneco, la teamo) kun plej da poentoj.
Malgraŭ ĝia stato kiel la pinto de aŭtosporto laŭ buĝetoj kaj pilota lerto, oni ofte akuzas ke Formulo-Unu estas neekcita kompare kun malpli prestiĝaj kategorioj. La malsamoj de pilotaj kapabloj kutime negravas pro la relativaj rapidoj en la malsamaj konstruistoj, kaj pasado sur la kurejo maloftas pro la aerodinamiko; sekvantajn aŭtojn malbone efikas la fronta aŭto (tial do pasi estas tre riske kaj preskaŭ neniam okazas, krom se la sekvanta aŭto estas multe pli rapida ol la fronta).
Formulo-Unu estas iomete pli obskura en Usono kompare kun ties preskaŭ tute enlandaj eksterarad-aŭtaj serioj (nun ekzistas du grandaj serioj, IRL kaj CART) kaj NASCAR, tamen laŭ buĝeto kaj tutmonda televida spektantaro, ĝi pli grandas ol ambaŭ. Taksoj pri la buĝeto por Ferrari dum 1999 estis ĉirkaŭ 240 milionoj da usonaj dolaroj, kaj eĉ Minardi, la plej malforta teamo, laŭdire elspezis 50 milionojn. Taksoj pri televida spektantaro estas po ĉirkaŭ 300 milionoj por ĉiu kurado.
Ĉampionoj
En 1950, mond-ĉampioneca Formulo Unu kreiĝis por pilotoj. En 1958, oni starigis ĉampionecon ankaŭ por konstruistoj.
Ekde 1974, nur tri teamoj superas en la ĉampioneco: McLaren, Williams kaj Ferrari, kiuj konstruis veturilojn por ĉiuj krom du mond-ĉampionoj dum tiu periodo.
Pilotoj
Konstruistoj
Kurejoj (Cirkvitoj)
Ĉiuj la subaj kurejoj gastigis eventon de Formulo-Unu inter 1950 kaj nun:
- A1-Ring, Aŭstrio
- Adelajdo, Aŭstralio
- Ain Diab, Maroko
- Aintree, Britio
- Anderstorp, Svedio
- Berlin, Germanio (Federala Respubliko)
- Brands Hatch, Britio
- Bremgarten, Svisio
- Buenos-Ajreso, Argentino
- Clermont-Ferrand, Francio
- Dalaso, Usono
- Detrojto, Usono
- Dijon, Francio
- Donington, Britio
- East London, Sudafriko
- Enzo e Dino Ferrari, Italio
- Estoril, Portugalio
- Fenikso, Usono
- Gilles Villeneuve, Kanado
- Hermanos Rodriguez, Meksiko
- Hockenheim, Germanio
- Hungaroring, Hungario
- Imola, Italio (Grand-Premio de San-Marino)
- Indianapoliso, Usono
- Interlagos, Brazilo
- Jacarepagua, Brazilo
- Jarama, Hispanio
- Jerez, Hispanio
- Kyalami, Sudafriko
- Lasvegaso, Usono
- Le Mans, Francio
- Long Beach, Usono
- Magny-Cours, Francio
- Melburno, Aŭstralio
- Monsanto, Portugalio
- Montekarlo, Monako
- Montjuïc, Barcelono, Katalunio, Hispanio (ne plu uzata)
- Montmeló, Katalunio, Hispanio
- Monto Fuji, Japanio
- Mont-Tremblant, Kanado
- Monza, Italio
- Mosport, Kanado
- Nivelles, Belgio
- Nurburgring, Germanio
- Osterreichring, Aŭstrio
- Paul Ricard, Francio
- Pedralbes, Barcelono, Katalunio, Hispanio (ne plu uzata)
- Pescara, Italio
- Porto, Portugalio
- Reims, Francio
- Riverside, Usono
- Rouen, Francio
- Sebring, Usono
- Sepang, Malajzio
- Silverstone, Britio
- Spa-Francorchamps, Belgio
- Suzuka, Japanio
- TI Aida, Japanio
- Watkins Glen, Usono
- Zandvoort, Nederlando
- Zeltweg, Aŭstrio
- Zolder, Belgio
Rete
- [http://www.china.org.cn/world/shi-living/aktuala_temo/143.htm Reklamo kaj F1] [en Esperanto]
- [http://www.formula1.com Formula1.com] - oficiala retloko por Formulo Unu [en Angla]
- [http://www.forix.com FORIX.com] - plena listo de statistikoj por Formulo Unu
- [http://www.funof1.com.ar/f1/_spe.htm Funo!] - Tekstoj, nombroj, bildoj kaj statistikoj pri la Formulo 1 [en Esperanto]
Formulo Unu
!
ja:フォーミュラ1
Jaroslav HEYROVSKÝJaroslav HEYROVSKÝ [hejrovski] (naskiĝis la 20-an de decembro 1890 - mortis la 27-an de marto 1967) estis ĉeĥa fizika kemiisto, ricevinta en 1959 Nobel-premion.
Li naskiĝis en Prago kaj unue studis kemion, fizikon kaj matematikon ĉe la Praga universitato kaj poste foriris studi al la University College en Londono. En tiu ĉi tempo li renkontis tiom gravajn homojn kiel Sir William RAMSAY. Li abituriis en 1913; laborante kun profesoro Frederick George DONNAN li ege ekinteresiĝis pri elektrokemio.
Li ricevis siajn sekvajn titolojn en 1918 kaj 1923. Heyrovsky komencis sian sciencan karieron ĉe la Karola Universitato en Prago, kie li baldaŭ fariĝis profesoro de fizika kemio.
La ĉefa laborkampo de Heyrovsky estis polarografio. Li malkovris ĝin en 1922 kaj kunkreis polarografon kontinue laborantan (1925). Li estis fondinto kaj unua direktoro de Polarografia Instituto de Ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj (1950-1963).
Sekve de lia morto en 1967 li estis entombigita ĉe la tombejo de Vysehrad en Prago.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.nobel.se/chemistry/laureates/1959/index.html Paĝo de la komisio de Nobel premioj pri Jaroslav Heyrovsky - angle]
- [http://uea.org/kongresoj/1996/heyrov.html Esperantlingva prelego] pri J. Heyrovský de Prof. Jaroslav NOVOBILSKÝ dum la 81-a UK 1996 en Prago
HEYROVSKY JAROSLAV
Heyrovsky, Jaroslav
Heyrovsky, Jaroslav
AlaskoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Alasko
----
Alasko (angle, Alaska) fariĝis la 49-a ŝtato de Usono je la 3-a de januaro 1959.
Alasko estas vasta, geografie diversa senloĝantejo. Ĝia grandeco estas kvinono de la areo de ĉiuj aliaj ŝtatoj kune. Originale loĝis tie indiĝenaj popoloj. Rusiaj peltkomercistoj en la 1740-aj jaroj trovis komercan valoron tie. Rusio vendis Alaskon al Usono en 1867 kontraŭ 7.2 miliono de usonaj dolaroj. Petrolo malkovriĝis en 1968 kaj, post konstruo de petroldukto en la sekva jardeko, petrolo fariĝis centraĵo de la ekonomio de la ŝtato.
Loĝantaro: 626,832 (en 2000)
Ĉefurbo: Juneau
TTT-ejo de Alasko en la angla http://www.state.ak.us
Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj
ja:アラスカ州
ko:알래스카 주
ms:Alaska
simple:Alaska
th:มลรัฐอะแลสกา
zh-min-nan:Alaska
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
21-a de aŭgusto----
Historio > Tagoj > la 21-a de aŭgusto
----
La 21-a de aŭgusto estas la 233-a tago de la jaro (la 234-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 132 tagoj restas.
Je la 21-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 1959 : Havajo fariĝis la 50-a ŝtato de Usono
- 1991 : Puĉo kontraŭ Miĥail GORBAĈEVO malsukcesis
Naskiĝoj
- 1789 : Augustin Louis CAUCHY
- 1872 : Aubrey BEARDSLEY, artisto
- 1904 : Count BASIE (William Allen Basie), ĵazmuzikisto
Mortoj
- 1838 : Adelbert VON CHAMISSO, Germanio
- 1940 : Lev TROCKIJ, Meksiko, revoluciulo
- 1943 : Henrik PONTOPPIDAN
- 1947 : Ettore BUGATTI
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:8月21日
ko:8월 21일
simple:August 21
th:21 สิงหาคม
HavajoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Havajo < Polinezio < Oceanio
----
Dosiero:us-hi.gif
Havajo (angle, Hawaii [ha-ŬAJ-i]; havaje, Hawai'i [ha-ŭa-I-i]) estas vulkana insularo en la Pacifika Oceano, kiu fariĝis la 50-a ŝtato de Usono je la 21-a de aŭgusto 1959. Inter la ŝtatoj de Usono, Havajo havas kelkajn distingojn:
- la ŝtato kun la plej suda loko en Usono (Suda Pinto, angle South Point, ĉe la insulo de Hawaii)
- la sola ŝtato kiu situas tute en la tropikoj
- unu el du ŝtatoj ekster la 48 konektitaj ŝtatoj de Usono (la alia estas Alasko)
- la sola ŝtato kies lando ankoraŭ kreskadas pro aktivaj vulkanoj
- unu el du ŝtatoj kies loĝantaro ne havas majoritaton de blankuloj (la alia estas Kalifornio)
- la ŝtato kiu havas la plej grandan proporcion de aziaj personoj
- la ŝtato kun pli da endanĝerigataj specioj ol la aliaj ŝtatoj
- la sola ŝtato kiu produktas kafon kiel ĉefa industrio
La ŝtato inkluzivas 19 insulojn kaj atolojn en la centra Pacifika Oceano.
La ok plej grandaj insuloj de Havajo, kaj la insuloj kiuj havas daŭrajn loĝantarojn, estas: Hawaii, Kauai, Lanai, Maui, Molokai, Oahu, Niihau, kaj Kahoolawe. Tiuj ĉi insuloj situas en la sudorienta parto de la insularo. Ĉiuj el la insuloj formiĝis per vulkana agado; aktuala vulkana agado okazas sur la insulo Hawaii.
Loĝantaro: 1,211,537 (en 2000)
Ĉefurbo/Plej granda urbo: Honolulu
Lingvoj: Angla (Usonangla), Havaja
Ekonomio
La ĉefaj industrioj en Havajo estas turismo kaj agrikulturo (ĉefe sukerkano kaj ananaso). Turismo estas la plej granda industrio en Havajo, kun multaj hoteloj sur ĉiuj el la ĉefaj insuloj. La malneta produkto en Havajo je 2003 estis USD $47 miliardoj.
Historio
Havajo estis regno sendependa ĝis la jaro 1893. Kelkaj ne-havajaj personoj, inkluzivante la usonan ministron John STEVENS, konspiris faligi la regino Liliuokalani. Sen la rajtigo de la usona registraro, kaj kun la helpo de la usona mararmeo, ministro Stevens kreis registaron provizoran. Je la 17-a de januaro 1893, la regino Liliuokalani abdikis sian tronon. La nova registaro iĝis la Republiko de Havajo, kiu petis la usona registaro ke ĝi aneksu Havajon. Samtempe, la regino petis la usona prezidanto Grover CLEVELAND ke li renversu la faligon de la regno, sen sukceso.
Poste, je 1898, la usona registaro aneksis Havajon kiel teritorion. Je la 21-a de aŭgusto 1959, la usona Kongreso akceptis Havajon kiel ŝtaton.
Je la 7-a de decembro 1941, la japana flugarmeo atakis la usona mararmeo ĉe Haveno Pearl sur la insulo Oahu, proksime al la urbo Honolulu; sekve, Usono komencis militi kontraŭ Japanio en la Dua Mondmilito.
La maniero ke Usono aneksis Havajon eĉ nun estas temo de kontroversio. Oni diras ke Usono regis Havajon sen partopreno de la indiĝenoj, laŭ kolonia maniero. Uzi havajan lingvon estis kontraŭleĝa. Ĉar la estroj de la plantejoj stimulis enmigron de homoj de aliaj etnoj (ĉinoj, japanaj, k.t.p.), tiamaniere Havajanoj fariĝis minoritato en sia propra lando.
Je 1993 la usona prezidanto Bill Clinton subskribis Publika Leĝo 103-150; ĝi esprimas bedaŭron por la usona partopreno en la faligo de la havaja regno. La reprezantantoj al la usona Kongreso proponas ke estu leĝo ke ebligas la havajan popolon negoci kun la usona registaro nacio-al-nacio, en la sama maniero kiel la nativaj popoloj de Norda Ameriko.
Ŝajnas ke la detruon de la Havajaj kulturo kaj lingvo preskaŭ ne plu eblas ŝanĝi, sed lastatempe ekzistas lernejoj kiuj instruas havajalingve, kaj havajoj havas novan fieron post la cent-jara datreveno de la faligo de la regno.
Ekstera ligo
- [http://www.state.hi.us TTT-ejo de Havajo] (en la angla )
Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj
ja:ハワイ州
ko:하와이 주
simple:Hawaii
th:มลรัฐฮาวาย
zh-min-nan:Hawai‘i
Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGOIzabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO (jza'beł kris'tina oli'vejra santiagŭ), kuracistino, magistrino pri Antropologio. Naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro en 1959. Ekesperantiĝis en 1980, partoprenis de UKj de Braziljo (1981) kaj Antverpeno (1982), kongreso de TEJO en Leuven (1982) kaj seminario TEJO-KER en Szentendre (1982), prezidantino de Internacia Festivalo de Pupteatro en Zagreb. Instruis Esperanton kaj gvidis muzikan programeron en radio Imprensa-FM. Verko: "O Que é Esperanto" (Kio estas Esperanto) publikita de ne-esperantista eldonejo Braziliense.
Philip BREWERPhilip BREWER naskiĝis en 1959. Li eklernis Esperanton en 1986.
Kun lia frato, Steven BREWER, li verkas hajkojn sub la pseŭdonomo Istvan Bierfaristo.
Dum 1996-1997 li estis redaktoro de Esperanto_USA, la novaĵletero de ELNA, la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko.
Eksteraj Ligoj
- [http://esperanto.philipbrewer.net personaj paĝoj]
- [http://www.bierfaristo.com Zne Hajkoj de Istvan Bierfaristo]
PollandoGeografio > Eŭropo > Pollando
----
Pollando (en pola: Polska) estas lando en Centra Eŭropo.
- Adm. divido: 16 distriktoj (vojevodioj) (Dolnośląskie, Kujawsko-Pomorskie, Łódzkie, Lubelskie, Lubuskie, Małopolskie, Mazowieckie, Opola, Podkarpackie, Podlaskie, Pomorskie, Silezia, Świętokrzyskie, Warmińsko-Mazurskie, Wielkopolskie, Zachodniopomorskie).
Vidu Listo de urboj de Pollando
- Kredantoj: katolikoj.
- GNP: totala - 139 mlrd $; pokapa - 2.790 $.
- Eksporto: kupro, karbo, aŭtomobiloj, ŝuoj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO (1999), EU (2004).
Historio
Listo de reĝoj de Pollando, Pola-bolŝevika milito, Jozefo PILSUDSKI, Jozefo BEM, Jerzy POPIELUSZKO, Władysław GOMUŁKA
De 1947 Pollandon regis komunismo. En 1989 post demokratiaj elektoj en la administradon de la lando venis laborista partio Solidareco sub gvido de Lech WAŁĘSA
- Heredaĵo: koncentrejo en Oświęcim, nacia parko Białowieża, historia centro de Krakovo, malnova urbo de Varsovio, industria komplekso Nova Huta.
- Historio de Esperanto en Pollando
Pollando estas lando en la mezo de Eŭropo; ĝi havas areon de 312.685 km2, kaj loĝantaron de 39.633.912 (en 2001). Norde de Pollando estas la Balta Maro, Rusio (regiono de Kaliningrado), kaj Litovio; oriente estas Belarusio kaj Ukrainio; sude estas Slovakio kaj Ĉeĥio; kaj okcidente estas Germanio.
Polska, la nomo de la lando en la pola, devenas de vorto signifanta "kampo" aŭ "maldensejo." En la norda parto de Pollando estas malaltejoj kaj lagoj; en la meza parto estas grandaj ebenaĵoj kaj malprofundaj riveraj valoj; kaj en la suda estas altejoj kaj montaroj.
La poloj estas okcidentslava popolo. Post la jaro (?) poloj konstruis urbetojn en la nuntempa Pollando. En 966 Princo Mieszko enloĝis la unuan bone konatan historie polan ĉefurbon ĉe Gniezno, apud Poznan. En 966 je la 4-a de aprilo, Mieszko la 1-a, filo de Lech, kiu estis la filo de Ziemowit, agnoskis la katolikismon kiel la ŝtatan religion per edzidĝo al la Ĉeha kaj Romkatolika princino Dobrawa kaj per tiu geedziĝo oficiale akceptis la romkatolikismon. Lia Filo Bolesław la 1-a (Boleslavo la Valianta) akceptis reĝan kronon de la romkatolika papo kaj oficiala kapo de la Roma Imperio de tiuj tempoj. Iĝinte tiel oficiale laŭ la romkatolika eklezio la unua suverena reĝo de la suverena Regno de Pollando enkadre de la Sankta Roma Imperio li mortis la saman jaron en 1025.
| | |