1961Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1961
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1961 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 46-a Universala Kongreso de Esperanto en Harrogate.
- UEA aĉetis la domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.
- Eklernis Esperanton: Vasil STANOVIĈ.
- Fontita Esperanto-klubo en Příbram.
- Nord-Irlando : Ekflamas civilmilito inter katolikoj kaj protestantoj.
- Jânio QUADROS iĝis prezidento de Brazilo;
- Sendependiĝas Tanganjiko (la kontinenta parto de la nuna Tanzanio). Ĝi estis brita kolonio. Same: Siera-Leono.
- Eritreo : Komenciĝas liberig-milito kontraŭ Etiopio, kondukota de Liberiga Nacia Fronto de Eritreo.
- Barbado akiras rajton de memregado.
- UNO : U THANH anstataŭigas Dag HAMMARSKJOLD kiel ĝenerala sekretario.
- UNO : Aniĝas Maŭritanio, Mongolio, Siera-Leono kaj Tanzanio.
- 12-a de aprilo : Jurij GAGARIN flugas en la kosmon.
Naskiĝoj
- Audino CASTELO BRANCO
- 9-a de junio : Michael J. FOX
- 12-a de septembro : Kanado : Mylène FARMER.
- 20-a de oktobro : David GAINES
- 19-a de novembro : Meg RYAN
Mortoj
- Antonín ELTSCHKNER
- EMBA
- 10-a de januaro : Usono : Dashiell HAMMETT.
- 13-a de majo : Usono : Gary COOPER.
- 2-a de julio : Usono : Ernest HEMINGWAY.
----
1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1961年
ko:1961년
simple:1961
th:พ.ศ. 2504
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
JarcentojHistorio > Jarcentoj
----
Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj.
La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000.
La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo.
Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo:
Kategorio:Tempo
ja:年表
simple:Century
HarrogateHarrogate estas banurbo en la angla provinco North Yorkshire.
Loĝantaro - 70 000
Ĝi estas bonkonata kiel konferenc-urbo. La konferencoj de la plej gravaj politikaj partioj, sindikatoj kaj komercaj foiroj ofte vizitas la urbon ĉar troviĝas multe da bonaj hoteloj kaj la konferencejoj estas grandaj kaj modernaj.
Urbo de la 46-a UK 1961.
UEAUniversala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 119 landoj (laŭ la Jarlibro de 2001) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Krom individuaj membroj, 95 landaj Esperanto-asocioj aliĝis al UEA. La nuna prezidanto de UEA estas Renato CORSETTI.
La hodiaŭa UEA estas kunfandaĵo de la malnova UEA, fondita la 28-an de aprilo 1908 en Svislando fare de interalie Hector HODLER, kaj de Internacia Esperanto-Ligo, fondita la 18-an de septembro 1936 en Britio. La kunfandiĝo okazis en 1947.
UEA havas Centran Oficejon en Roterdamo, Nederlando. Tie rezidas oficiale ankaŭ TEJO. Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekz. la Serva Centro en Ĝenevo (1947-1960/1980) aŭ la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj.
UEA celas, laŭ la Statuto el 1980:
:a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;
:b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
:c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
:ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
Ĉiujare, UEA organizas la Universalan Kongreson (UK), kiun partoprenas kutime 1500-3000 homoj. UEA eldonas librojn, havas [http://www.uea.org/katalogo/ la plej grandan perpoŝtan Esperanto-libroservon en la mondo] (kun pli ol 4000 libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj), tenas informejon kaj gravan Esperanto-bibliotekon, nome Biblioteko Hector Hodler. UEA tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fako.
UEA eldonas monatan oficialan organon Esperanto kaj manlibron pri la Esperanto-movado Jarlibro.
UEA ĉiujare organizas Belartajn Konkursojn pri diversaj artaĵoj en Esperanto.
UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj. Kelkaj estas "aliĝintaj", simile al landaj asocioj, kaj sendas komitatanon al la UEA-Komitato. La plej multaj havas nur "kunlaboran" kontrakton kun UEA, inter ili ĉiuj "neneŭtralaj" asocioj kiel ekzemple la religiaj.
Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizo por Normigado (ISO). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj laŭokaze ĉe aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA. Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junuloj el la tuta mondo.
Vidu ankaŭ : Ĝeneralaj Direktoroj de UEA, Prezidantoj de UEA, Honoraj membroj de UEA, Honoraj prezidantoj de UEA, Honora patrona komitato, Volontuloj de UEA
Enciklopedio de Esperanto 1933-34 pri UEA
EdE-U
UEA. - Plej grava organizaĵo de E. - Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: „Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj per malgranda maklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.“ La UK decidis „Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu nomo ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E-istaj Agentejoj.“ Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita.
Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n-ro 30 (de la 1-a majo) de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA.
Alia ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA.
Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en ,E' (12 majo 1908) fiksis la celojn: 1. Sub la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvano kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. - 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj. - 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. - Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto.
La unua kunveno de UEA okazis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fakoj ekzistintaj tiam (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdelegitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223.
Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj entenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumentas la fakto, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj.
La eksplodo de la milito trafis UEA en la plej bona stato: solida konduto financa, fido ĝenerala ĉe la E-ista publiko, klaraj gvidlinioj, ĝojiga membrostato. Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito. Tio permesis, ke la Centra Oficejo daŭrigu unue sian kutiman laboron, degeliĝanta al nenio dum la unuaj monatoj kaj nur time repreninta ioman amplekson post januaro 1915. La stabo, konsistinta kun la direktoro el ses personoj, malgrandiĝis je du por poste kreski ĝis ok kaj dek kun la libervolaj helpantoj.
UEA dissendis dum sept. 1914 cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu ĉi informo tradukita en 30 lingvojn aperis en centoj da tagaj gazetoj. Ĝi tekstis: „Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝas surprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la oficejo de UEA, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn en la malamikaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel Perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al UEA, 10. rue de la Bourse, Genève, Svislando. Dum sept. ĝis dec. 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga - pro la laboro kiun postulis la plenumo. Jen la dispartiĝo laŭ fakoj: 1. simpla transsendo; 2. specialaj servoj; 3. monsendo; 4. militistoj; 5. civilkaptitoj; 6. rehejmigado de civiluloj en militregionoj; 7. militkaptitoj kaj rilatoj kun la respektivaj aŭtoritatoj; 8. rilatoj kun ruĝkrucaj organizaĵoj; 9. Ruĝa Kruco, Ĝenevo; 10. variaĵoj. Neforgesindaj estas la servoj, kiujn plenumis la delegitoj Pinagel, Alfred Mahn, Bernhard Luis, Charles Brunet, Schwaiger, f-ino Gérard, prof. Christaller, St. Rudnicki, Szabunlevicz kaj aro da aliaj.
Menciinda detalo en la historio de UEA estas la ĉikanoj. De 1916 la gazeto ,E' estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto. (La gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francujo.) Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaraj landoj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis periodaĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn.
La agado de UEA sur E-ista kampo estis tiu de ligilo inter la ankoraŭ funkciantaj organizaĵoj en kelkaj neŭtralaj landoj kaj la aktivaj E-istoj. Aperis regule ,E‘ ĉiumonate kun artikoloj pri tutmondaj problemoj. En 1916 aperis jarlibro, kiu enhavis ĉefajn informojn kaj la adresaron de delegitoj. Plie aperis dufoje libreto: „E dum la milito“, kiu enhavis resumon de la stato de la movado. Elokvente parolis pri la sekvoj de la milito la ciferoj. En 1914 la nombro de pagintaj anoj estis 7233, en 1915 estis 2699, en 1918 1958.
Je la 11-a nov. 1918 silentis la kanonoj. Unu post la aliaj alvenis leteroj de revenintaj soldatoj. Per Alvoko al la E-istaro (jan. 1919) subskribita de Hodler kaj E. Stettler, UEA anoncis la reprenon de la laboroj. La malsano de Hodler devigis ŝanĝon en la administra gvidado, kiun akceptis E. Stettler kaj dum marto ankaŭ la Centra Oficejo translokiĝis al Bern. La jaro 1919 estis plene dediĉita rekonstrui la asocion. Je la fino de la jaro UEA kalkulis 3114 anojn. La sumo de poŝtaĵoj ricevitaj kaj senditaj atingis denove 20.000 kontraŭ 8.300 en 1918.
Du gravaj okazintaĵoj distingas la jaron 1920: la morto de la fondinto Hodler kaj la okazigo de l' unua postmilita UK en Hago. Monumenton Hodler ne bezonas, tion li kreis en UEA, en kiu li metis sian tutan koron, amon kaj inteligenton. Bela memoraĵo, kiun li lasis, estis la donaco de kapitalo, kiu devis certigi la ekziston de UEA. Dum la UK la ĉefa laboro de la UEA-kunveno estis la diskuto pri la statuto, kiu estis verkata de Stettler.
La UK en Helsinki en 1922 alportis gravan ŝanĝon: UEA fariĝis kolono de duflanka tutmonda organizaĵo E-ista. Per la kontrakto de Helsinki UEA fordonis certajn laborojn, kiujn ĝi ĝis tiam plenumis. La evoluo de UEA ĝis 1932 iris sian vojon, regule kaj decide. Ĝi ĉefe dediĉis sin al la firmigo de la propra organizaĵo, al la plibonigo de la servoj, al la plidensigo de la delegita reto kaj al la pligrandigo de la membraro.
La membraro de 1919 kreskis ĝis 1927, poste malkreskis.
- 1920: 3894
- 1921: 5570
- 1922: 6253
- 1923: 6332
- 1924: 8205
- 1925: 9424
- 1926: 8687
- 1927: 9100
- 1928: 9095
- 1929: 9113
- 1930: 9062
- 1931: 8835
- 1932: 8619
La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia malsaniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien.
Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlibron 1934 p: 6-16.
Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908-1933, verkita de Georgo Agricola (Jarlibro 1933), kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.
Eksteraj ligoj
[http://www.uea.org La TTT-ejo de UEA]
[http://www.tejo.org La TTT-ejo de TEJO]
----
Se vi anstataŭe volis informojn pri la brita universitato, UEA, vi povas trovi ilin ĉe University of East Anglia.
Kategorio:Esperanto-asocio
Vasil STANOVIĈEsperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > Ukraina esperantisto
----
Vasil STANOVIĈ (naskiĝis 1940, mortis la 19-an de julio 2002)estis esperantisto de 1961, fotoĵurnalisto, eldonisto kaj kunfondinto de Ukrainia Esperanto-Asocio (1989).
En sia eldonejo “Bona Koro” li renaskigis la aperon de E-aImanako Ukraina Stelo, aperigis Ukrainan-Esperantan vortareton (kunaŭtoris ĝin).
En Ukrainio kaj Esperantio li estis konata pro siaj multaj fotoekspozicioj.
Nord-IrlandoGeografio > Eŭropo > Irlando > Nord-Irlando < Unuigita Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando
----
La areo de Nord-Irlando estas 14.120 km2, kaj la loĝantaro estas proksimume 1.633.000. Nord-Irlando situas en la nord-orienta angulo de la insulo Irlando. Nur la mallarĝa Norda Markolo disigas Nord-Irlandon de Skotlando. Post 1603, dum la rego de Jakobo la 1-a de Anglio (1603- 1625), multaj protestantaj setlintoj venis al Irlando de Britio. Ĉiujare, la protestantoj festas "Oranĝan Tagon," ĉar je la 12-a de julio, 1690, en Britio, la protestanta armeo de William de Orange venkis la katolikan armeon de Jakobo la 2-a.
En 1920, Akto de la Brita Parlamento apartigis Nord-Irlandon de la cetero de la ĉefe katolika Irlanda Respubliko. Sed en Nord-Irlando daŭras konfliktoj inter la protestantoj kaj la romaj katolikoj. La plejparto da katolikoj volas unuigi Nord-Irlandon kaj la Irlandan Respublikon. La plejparto da protestantoj volas konservi la unuecon kun Britio.
La tikla demando pri flagoj
La ruĝa "+" sur blanka fono kun ruĝa mano centre estas ofte en libroj la flago de Nord-Irlando, sed en realo tiu flago estas ofenda al multaj nordirlandanoj kaj sekve ofte ne uzata en plej neŭtralaj kuntekstoj. Iam oni proponis novan neŭtralan flagon (ruĝa "x" sur blanka fono), sed ĝis nun tiu estas preskaŭ neniam uzata.
Lingvoj en Nord-Irlando
Estas tri oficialaj lingvoj en Nordirlando:
- [http://eo.wikipedia.org/wiki/angla_lingvo Angla lingvo]
- [http://eo.wikipedia.org/wiki/irlanda_lingvo Irlanda lingvo]
- [http://eo.wikipedia.org/wiki/Ulstera_skota_lingvo Ulsterskota lingvo]
Aldone, estas du gestolingvoj (la brita kaj la irlanda) plus diversaj alinaciaj lingvoj, aparte la ĉina.
Lokoj en Nord-Irlando
- Belfasto (300.000) estas la ĉefurbo.
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
Eksteraj ligoj
[http://www.speaknorniron.8m.net/ Dialekto de la angla lingvo en Nordirlando]
ja:北アイルランド
ko:북아일랜드
simple:Northern Ireland
KatolikojRomkatolikismo aŭ simple Katolikismo (ekde ĉ. 30) estas la plej granda branĉo (trunko laŭ katolikoj) de kristanismo,
havante 1027 milionojn da anoj, precipe en Eŭropo, Sudameriko kaj centra
Afriko.
Katolikismo estas la okcidenta, latina branĉo de kristanismo, kiu havas
53% el ĉiuj kristanoj. (La aliaj du branĉoj,
la ortodoksa kaj la
protestanta, havas 214 kaj 316 milionojn). La
Katolika Eklezio enhavas ĉiun eklezion, kiu rekonas la aŭtoritaton de
la papo, la episkopo de Romo. Kvankam la eklezio
ortodoksa similas al la katolika en rito,
doktrino kaj strukturo, ĝi ne rekonas la papon.
Kiel scio pri la patro helpas kompreni la filon, tiel ankaŭ scio pri
katolikismo helpas kompreni la Okcidenton, precipe ĝian historion,
literaturon, belarton kaj kredon, ĉar la Okcidento
plenaĝiĝis sub la Eklezio.
La baza kredo de la Eklezio estas resumita en
La Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo
de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en
la evangelioj. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas
la rozario.
Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas la eklezio, kiun Jesuo Kristo
mem fondis kiam li diris al Sankta Petro:
:Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian
eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la
ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio
estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos
malligita en la ĉielo.
:(Mateo 16:18-19)
La papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj lia aŭtoritato.
Petro kaj la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo) fariĝis per
senrompa institucia daŭreco la papo kaj episkoparo de la nuna
Katolika Eklezio. Kiel institucio, la Eklezio konservas la veron kaj
spiritan potencon de Jesuo kaj la apostoloj per sia tradicio kaj
sakramento.
Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis la Nova
Testamento<, la kristana duono de la
Biblio. Ĉi tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi nur estas
parto, ne la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte pri rito, monogamio,
aborto, dimanĉa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale
klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraŭ herezo)
fariĝas dogmo. Dogmo estas difinita de aŭ la papo aŭ
koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege
asertas dogmon, li
ne povas
erari.
Sakramento
Katolikismo rekonas sep sakramentojn:
# bapto
# konfirmacio
# komunio
# konfeso
# matrimonio
# ordino
# unkto
Meso: Komunio estas oferita dum ĉiu meso. Ĉiu katoliko
devas iri al meso dimanĉe kaj ferie. Meso devenas de la paska manĝo de
Jesuo je la antaŭvespero de lia krucumado. Kiel paska manĝo, ĝi
konsistas de preĝoj, kantoj, legadoj de la Biblio kaj manĝo. La
manĝo konsistas de la eŭkaristio: pano kaj vino transformita de
Dio per la sacerdoto en la korpon kaj sangon de Kristo. Estas tri legadoj:
unu el la Malnova Testamento, unu el la Nova Testamento kaj unu el la
evangelioj. La sacerdoto predikas pri la legadoj. Sed dum la koro de la
protestanta dimanĉa programo estas la prediko, la koro de la katolika
estas la eŭkaristio, kiu venas post la prediko.
Sanktuloj
Sanktuloj: sanktulo estas sankta kristano nun en la ĉielo, kiu
povas aŭdi niajn preĝojn kaj preĝi por ni. Katolikoj preĝas al
sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj nune en la ĉielo, kiuj estas
favoritaj de Dio. Inter sanktuloj, Sankta Maria, la patrino de
Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara.
- Listo de katolikismaj sanktuloj
Katolikaj Kredoj
La Eklezio Romkatolika instruas ke la mondo estas kreigita de Dio. Dio estas unu, sed vivtenas en tri distingaj, kunegalaj, kaj kuneternaj personoj – la Patro, la Filo, kaj la Spirito Sankta. Adamo, la unua homo, malobeis Dion kaj tiel apartigis la homaron de Li, irigante morton en la mondon. Por repaciĝi la homaron kun Dio, kaj tiel akiri pro ili vivon eternan, Dio sendis sian Filon, Jesuon Kriston, por reaĉeti la homaron. Jesuo enkorpiĝis per la Spirito Sankta kaj la Virga Maria, kaj restas kaj plene homa kaj plene dia. Li igis la homaron lerni kiel vivi, kaj mortis sur la kruco pro la pekoj de la homaro. Post tri tagoj, li releviĝis, kaj altiĝis de la morto. Je la fino de tempo, estos ĝenerala releviĝo de la mortuloj, kaj fina juĝo.
La Eklezia Rolo
Jesuo elektis dek du precipajn disĉiplojn, aŭ apostolojn, tiujn Li respondecigis por Lia Eklezio. Malsame ol multaj Protestantoj, Katolikanoj rigardas la videblan Eklezion kiel diodestinito, protectata de Dio. La Ekezio estas, laŭ la Skribitoj, “la korpo de Kristo" kaj estas unu unuiĝita korpo de kredantoj kaj en ĉielo kaj en tero. Tial, estas nur unu vera Eklezio, ne pluraj. En tero, la gvidado de la Eklezio estis donata al Sankta Petro, kaj al episkopoj sekvantaj lin, kiuj nomiĝas Papojn. Katolikanoj kredas ke Jesuo prometis ke la Eklezio en tero ĉiam estos restigata en vero kaj gvidata de la Spirito Sankta. Alivorte, la Eklezio ĉiam kaj senerare instruos veran ismon. Tiu vero enhaviĝas kaj en la Skribitoj kaj en la tradicioj konservitaj en la Eklezio. Por eniri la Eklezion, oni devas kredi je Jesuo Kristo, akcepti Liajn instruitojn, kaj recevi la Sakramenton de Bapto.
Savo
La Eklezio instruas ke savo al vivo eterna estas la volo de Dio por ĉiaj homoj. Savo estas esence per Gracio – alivorte estas donaĵo senkosta de Dio, donata al pekistoj per la ofero de Kristo. Tamen, malsame ol Kalvinismanoj, Katolikanoj kreda ke devas esti respondo libera kaj humana al Dia Gracio, kiun la individo povas akcepti aŭ malakcepti. Post la akcepto de Gracio, Bapto tiam donas renovigo, pardono de pekoj kaj adopto en la Eklezion, la familion de Dio. Post bapto, la Katolikkristano devas peni esti disĉiplo vera de Jesuo. Kredanto devas serĉi pardono de sevaj pekoj, kaj peni agi laŭ la ekzemplo de Jesuo. Por helpi Kristanojn, Jesuo estas provizinta sep Sakramentoj, kiu donas Gracion de Dio al kredanto.
Katolikanoj kredas ke Dio laboras aktive en la mondo. Kristanoj povas gracipliigi per preĝo, bonfaroj, kaj tiaj spiritaj disciplinoj, kiaj abstino kaj pilgrimo. Preĝo havas la formojn de laŭdo, danko, kaj peto. Tiuj, kiuj jam estas en ĉielo, la Virgo Maria kaj la Sanktuloj, povas esti petataj partopreni en la preĝo de ia Kristano, kaj preĝi por tiuj en tero. Kiel la Patrino de Jesuo, la Virgo Maria estas considerata ankaŭ la patrino spirita de ĉiaj Kristanoj. Kristano, kiu mortas en stato de gracio, sen neconfesita kaj nepentita peko morta, heredos vivon eternan. Tamen, multoj eble devos suferi staton malpermantenta puriganta antaŭ eniri ĉielon. Tiu stato nomas Purgatorio. Instruoj Katoloikoj emfazas pardonon, bonfaron al aliujn, kaj sankteco de vivo, kontraŭantaj eŭtanazion, eŭgenikon, kaj aborton, ĉio de kiuj povas detrui die kreigitan vivon.
Herezoj
La ĉefaj herezoj:
- gnostikismo
- arianismo
- albiganismo
- protestantismo
- modernismo
Ĝenerale, herezoj ne povas gluti la katolikan ideon de sakramento:
la ideo diras ke la dia kaj la materia povas kuniĝi kaj unuiĝi -- ĉu en
Kristo mem, ĉu en la pano kaj vino de komunio, ĉu eĉ en la ostoj de
sanktulo. Ekzemple, la sakramentoj de protestantismo estas simbola, sed ne
magia, dum modernismo vidas la naturan tre detale sed estas tute blinda al
la supernatura.
La ĉefa skismoj:
- ortodoksismo
- anglikanismo
Vidu ankaŭ :
- Jansenismo
Monaĥaj ordenoj
Ekde la 4a jarcento formiĝis komunumoj de kune vivantaj piuloj. En la 5a jarcento estis fondita la Benediktana ordeno. Ordeno estas nomo por organizoj de homoj, kiuj jhuris kunvivi lau certaj reguloj, kutime lau la tri evangeliaj konsiloj: malriĉemo, ĉastemo, obeemo. En la postaj jarcentoj multaj diversaj monaĥaj ordenoj fondiĝis.
Katolikismo kaj Esperanto
La ĉefa Esperantista organizo estas IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910.
Ĝia revuo estas Espero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903).
IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo. Ĝia retpoŝta dissendolisto estas ikue @ yahoogroups.com.
Sendepende de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika.
La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Ĉeĥio.
Radio Vatikana trifoje po semajno elsendas en Esperanto.
Papo Johano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzas Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siaj paskaj kaj kristnaskaj salutparoladoj.
Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav VLK de Praha, kardinalo Dionigi TETTAMANZI de Milano kaj ĉefepiskopo JAKUBINYI de Transilvanio.
En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio.
Preĝejo kiu havas hejmpaĝon en Esperanto estas la preĝejo de Sta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Ĝia pastro estas esperantisto.
Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio
Ĉefepiskopo Jakubinyi de Rumanio, kies diocezo (Transilvanio) estas
duone rumana kaj duone hungara laŭ lingvo,
proponas Esperanton kiel la
interlingvo de la Eklezio:
La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika
eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni
uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam oni surprenus la
vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus
lingvan imperiismon.
Li ankaŭ diris:
Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana,
por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto.
Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito
por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.
La latina mortis kiel interlingvo en la Eklezio post la Dua Vatikana
Koncilio (1962-65), tial Esperanto estas proponita kiel anstataŭo.
La plej grandaj lingvoj inter katolikoj: la
hispana(26%),
portugala (12%),
angla (12%),
franca (11%),
itala (5%) kaj
germana(4%). Tiuj estas la ses lingvoj de
la vatikana TTT-ejo.
Du trionoj parolas unu el la kvin plej grandaj lingvoj -- precize la kvin
lingvoj, kiuj estas la fonto de Interlingvao, la memnomate latina
moderna.
Ekstera ligo
- [http://www.ikue.org IKUE]
Kategorio:Katolikismo
ja:カトリック
Jânio QUADROSJânio da SILVA QUADROS, prezidento de Brazilo (januaro-aŭgusto 1961) naskiĝis en Campo Grande, en la 25-a de januaro de 1917 kaj mortis en San-Paŭlo, en la 16-a de februaro de 1992.
Advokato, li estis instruisto pri procesa juro en Universidade Mackenzie.
De 1948 ĝis 1950 li estis urbkonsilanto en San-Paŭlo. Poste li estis subŝtata deputito (1951-1953), urbestro de San-Paŭlo (1953-1954), kaj subŝtatestro de San-Paŭlo (1955-1959). En 1958 elektiĝis federacia deputito, sed rezignis por kandidatiĝi al prezidenteco. Estis elektita prezidento en 1960.
Enoficiĝis kiel prezidento en la 31-a de januaro de 1961, kaj faris strangajn agojn. Li malpermesis bikinojn en belkonkursoj, malpermesis kokbatalojn kaj intencis normigi ludkartadon. Jânio ordenigis per la Ordem do Cruzeiro do Sul Erneston Che GUEVARA, tiam ministro de Kubo, tio malplaĉis Usonon.
En Brazilo, salajroj, eĉ privataj, estas definitaj de prezidento, sed li ne plialtigis la salajrojn en 1961.
Carlos LACERDA, subŝtatestro de Guanabara, per alparolo en 24-a de aŭgusto de 1961 akuzis ke Jânio planis puĉon. En 25-a de aŭgusto, Jânio QUADROS rezignis prezidantecon.
En 1962 QUADROS kandidatigis al subŝtatestreco de San-Paŭlio, sed ne estis elektita. En 1964, post la militista puĉo, oni abrogaciis liajn rajtojn.
Li reakiris siajn rajtojn en 1974, sed ne plu partorprenis de la politika vivo ĝis 1982, kiam denove kandidatigis al subŝtatestreco de San-Paŭlio, sed, denove, ne estis elektita. En 1985 estis elektita urbestro de San-Paŭlo kaj estrigis la urbon ĝis 1988.
Mortis en San-Paŭlo en la 16-a de februaro de 1992.
Verkoj
- Curso prático da língua portuguesa e sua literatura (1966),
- História do povo brasileiro (1967, kun Afonso ARINOS),
- Novo Dicionário Prático da Língua Portuguesa (1976)
- Quinze contos (1983).
BraziloGeografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo
----
----
Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio.
Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej
industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco.
----
Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko)
Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 %
Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso)
% urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio,
Germanio,
Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e
miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj (
japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala),
hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso)
Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988
Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999)
Valuto: 1 realo (R$)
Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo.
----
right
Subŝtatoj:
1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto
Esperanto-Movado
Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)
Vidu Ankaŭ
Historio de Brazilo
Igŭacuo
Itajpu
Listo de urboj de Brazilo
Prezidento de Brazilo
Landnomoj
Brazila ekstera politiko
Eksteraj ligoj
[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo]
[http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle.
[http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo];
!
fiu-vro:Brasiilia
ja:ブラジル
ko:브라질
ms:Brazil
simple:Brazil
th:ประเทศบราซิล
zh-min-nan:Pa-se
BritioTiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo).
----
Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio
----
La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo.
La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno.
En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando.
La insulo Britio mem (Great Britain aŭ Britain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a .
Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations).
----
Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo
Kategorio:Britio
als:Grossbritannien und Nordirland
ja:イギリス
ko:영국
ms:United Kingdom
simple:United Kingdom
th:สหราชอาณาจักร
zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok
Siera-LeonoGeografio > Afriko > Siera-Leono
----
Dosiero:sl.gif
Sierra Leone
Lando en Okcidenta Afriko.
- Landkodo: SL.
- E-nomo: Siera-Leona Respubliko.
- Nacia nomo: Republic of Sierra Leone.
- Etimologio: landnomo portugallingve signifas "monto de leono".
- Areo: 71.740 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Ahmad Tejan KABBAH.
- Ĉefurbo: Fritaŭno (497 mil).
- Loĝantaro: 4.195 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: angla.
- Pokapa GNP: 180 $.
- Historio: en 1787 brito G. SHARP kreis ĉi-tie loĝlokon por liberigitaj sklavoj - Freetown (libera urbo). De 1808 fariĝis Brita kolonio. Sendependa ŝtato ekde 1961.
Kategorio:Siera-Leono
ja:シエラレオネ
ko:시에라리온
ms:Sierra Leone
zh-min-nan:Sierra Leone
EtiopioGeografio > Afriko > Etiopio
----
Dosiero:et.gif
Dosiero:et.gif
Etiopio - Jeityopia
Lando en Orienta Afriko, de kie eliras la Nilo Blua.
- Landkodo: ET.
- E-nomo: [a] Etiopujo; [m] Abisenujo; [o] Federacia Demokratia Respubliko Etiopio.
- Nacia nomo: Jeityopia Huzbawi Demokrasijawi Republik (am); Federative Democratic Republic of Ethiopia (en).
- Areo: 1.221.900 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Negasso Gidada.
- Ĉefurbo: Adis-Abebo (1.243 mil).
- Loĝantaro: 56.404 mil (1995), inter ili 39,2% amharoj, 38,0% oromoj, 7,4% tigrajoj.
- Ŝtatlingvo: amhara kaj angla.
- Kredantoj: islamanoj 50%, kristanoj 40%, animistoj 10%.
- Eksporto: kafo, ledaĵo, semoj de oleaj kreskaĵoj.
- Pokapa GNP: 100 $.
- Organizoj: UNO (1945).
- Heredaĵo: Aksuma urboruinoj, Simena nacia parko, Lalibela (enroke elĉizita) templo.
Historio
De 330 kristana ŝtato, pro prediko de Frumentius.
Ĝi sekvis la egiptan eklezion al koptismo. Post islama konkero de Egiptio, ĝi restis izolita el ceteraj kristanoj. La rumoroj pri foraj etiopaj kristanaj reĝoj estis unu el la fontoj de la legendo de Pastro Johano.
En 19-a jarcento dum afrika koloniado konservas sendependecon. Tial rastafarianismo kredis Etiopion la lando promesita de Dio al la nigruloj.
En 1930-aj jaroj estis okupita de Italio. Ĝis 1974 ĝin regis Hajle Selasie. Post tio venis periodo de militaj reĝimoj, popolaj malkontentoj kaj konfliktoj. En 1991 de la ŝtato dispartiĝis Eritreo.
----------
Etiopia Esperanto-movado laŭ EdE-E 1933
Etiopujo. (Afriko.). Laŭ UEA1928 la "unua E-isto estis Karlo Ludvik en Addis Abeba en 1925. Laŭ la Dietterle-statistiko E-istoj estis nur en A. A.
Kategorio:Etiopio
ja:エチオピア
ko:에티오피아
ms:Habsyah
th:ประเทศเอธิโอเปีย
zh-min-nan:Ityop'iya
UNO:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un.
----
Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj
----
Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo.
Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas
190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj,
provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi
la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.
Strukturo
Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Historio
1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton,
starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de
disputoj inter nacioj.
1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis.
Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON
unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj.
En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli
libere sekvi sian ekspansiemon.
1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra
Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko.
24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis.
Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio,
Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio,
Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio,
Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio,
Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano,
Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo,
Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando,
Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo,
Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis.
Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas.
1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas.
1948: Birmo aliĝas.
1949: Israelo aliĝas.
1950: Indonezio aliĝas.
1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario,
Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio,
Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo,
Portugalio, Rumanio.
1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio
aliĝas.
1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas.
1958: Gvineo aliĝas.
1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno,
Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa,
Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo,
Somalio kaj Togo.
1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio,
Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas.
1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko,
Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas.
1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas.
1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas.
1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas.
1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto
aliĝas.
1967: Demokratia Jemeno aliĝas.
1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando
aliĝas.
1970: Fiĝioj aliĝas.
1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas.
1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj
transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano.
1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta)
aliĝas,
1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa
aliĝas.
1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj,
Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj
Surinamo.
1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas.
1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas.
1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas.
1979: Sent-Lucio aliĝas.
1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo
aliĝas
1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas.
1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas.
1984: Brunejo aliĝas.
1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj
okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon.
1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon
en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas:
Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio,
Nord-Koreio kaj Sud-Koreio.
1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano,
Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio,
Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio,
Turkmenio kaj Uzbekio.
1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo,
Makedonio, Monako kaj Slovakio.
1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la
plej malgranda membroŝtato de la UNO. La Konsilio de Kuratorado provizore
eksiĝis pro la fino de ĝia mandato.
1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas.
2000: Tuvalo aliĝas.
2001: La UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune
ricevis la Nobelan Pacpremion.
2002: Post kelkjara helpado de UNO sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.
Ĝeneralaj Sekretarioj de UN
Eksteraj Ligiloj
- La TTT-ejo de la UNO: http://www.un.org/ (angle, arabe, ĉine, france, ruse, hispane)
Kategorio:Internacia organizaĵo
UNUIĜITAJ NACIOJ
ja:国際連合
ko:국제 연합
ms:Pertubuhan Bangsa-Bangsa Bersatu
simple:United Nations
th:สหประชาชาติ
zh-min-nan:Liân-ha̍p-kok
MaŭritanioGeografio > Afriko > Maŭritanio
----
Dosiero:mr.gif
Maŭritanio - Al-Muritanija (arabe) - Mauritanie (franca)
Lando en Okcidenta Afriko.
- Landkodo: MR.
- E-nomo: [a] Maŭrujo, Maŭrlando; [o] Maŭritana Islama Respubliko.
- Nacia nomo: Al-Djumhurija al-Islamiija al-Muritanija (ar), Republique islamique de Mauritanie (fr).
- Etimologio: landnomo laŭ unu versio devenas el la tribnomo de Maŭroj, laŭ dua versio - el Fenicia vorto "Mauharim", kio signifas "orienta".
- Areo: 1.030.700 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Maaouya Ould Sid Ahmed Taya (1997).
- Ĉefurbo: Nuakŝuto (150 mil).
- Loĝantaro: 2.274 mil (1995), inter ili mauroj 82,4 %, volofoj 6,4%.
- Ŝtatlingvo: araba kaj franca.
- Kredantoj: muzulmanoj.
- Eksporto: fiŝo, fera krudaĵo.
- Pokapa GNP: 460 $.
- Historio: en 1903-1960 Maŭritanio estis Franca kolonio, depost tio - sendependa ŝtato.
Kategorio:Maŭritanio
ja:モーリタニア
ko:모리타니
ms:Mauritania
zh-min-nan:Mauritania
MongolioGeografio > Azio > Mongolio
----
Dosiero:mn.gif
Mongol Uls
Lando en Centra Azio.
- Landkodo: MN.
- E-nomo: [a] Mongolio.
- Nacia nomo: Mongol Uls.
- Areo: 1.566.500 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Nacagijn BAGABANDI (1997-2001, 2001-2005).
- Ĉefurbo: Ulan-Batoro (900 mil).
- Loĝantaro: 2.461 mil (1995), inter ili 80% ĥalĥa-mongoloj, 5% kazaĥoj.
- Ŝtatlingvo: mongola.
- Eksporto: mineraloj, viandaĵo, ledaĵo, lano.
- Pokapa GNP: 310 $.
- Esperanto: Movado en Mongolio
Geografia situo
Mongolio, situanta en Centra Azio, inter la 87G 44M - 119G 56M de orienta longitudo kaj inter 41G 35M - 52G 09M de norda latitudo, etendiĝas sur 1566500 kvadratkilometra surfaco. Limas norde kun Rusia Federacio (3485 km) kaj sude kun Ĉina Popola Respubliko (4673 km).
Fiziografio
Mongolio situas 1600 metrojn de super mar-nivelo. Teritorion de Mongolio oni dividas tri latitudcirklajn fiziografiajn zonojn: montara (centra kaj norda parto 32,3%), stepa (meza kaj orienta parto 53,2%) kaj Gobi-dezerta (suda parto 14,5%). La zonoj diferenciĝas per geologia strukturo, reliefeco, akvaro, grundo, klimato ktp. En Mongolio ekzistas kvar grandaj montoĉenoj: Altajo/Altaj (sud-okcidente), Sojon (nord-okcidente), Ĥangaj (centre) kaj Ĥentij (nord-oriente). La plej longa el ili estas Altaj (ĉ.1500 km). La plej alta punkto en Mongolio estas montopinto Ĥujten en montoĉeno Altaj, kiu altas je 4374 metroj de super mar-nivelo. Sed la plej malalta punkto estas nomata Ĥuĥ Nuurijn Ĥonĥor (552 m), en Esperanto "Valo de la Blua lago", en Orienta Mongolio. Ankau ĉi-tie ekzistas granda stepo Dornijn Iĥ (iĥ) Tal, Granda Orienta Stepo (250000 km.kv). Orienta kaj sud-orienta partoj havas tre multe da stepoj.
Klimato
Mongolio havas kontinento-specifan klimaton, pro tio, ke la teritorio de Mongolio troviĝas fore de oceanoj, je la alteco de 1600 metroj super mar-nivelo kaj trapasas tra la lando la suda limo de eterna frosto de la Norda Terglobo kaj la norda limo de la centra Azia Granda dezerto. Ankaŭ Mongolio situas en modera zono de norda parto de la Terglobo, en meza latitudo. Kvankam en la sama latitudo ankaŭ situas Usono, Kanado, Ĉinio, Japanio, Francio, Italio, Anglio, landoj de meza Azio, postkomunismaj landoj de orienta Eŭropo, sed kompare al ili nur Mongola klimato multe malsamas. Vintro estas malvarma kaj longdaŭra, sed somero estas mallonga kaj varma. Averaĝaj temperaturoj de la aero vintre estas -15-20G.C, somere 20-25G.C, sed absolutaj temperaturoj atingas vintre ĝis -50G.C, somere 40G.C. Ventas ne tiel forte, averaĝe 3 m/s, sed povas ŝanĝiĝi. Dum printempo kaj aŭtuno ĝi povas atingi ĝis 15 m/s kaj pli. Tutjara atmosfera precipitado: 200-220 ml.
Hidrografio
Multaj el Mongolaj akvaj rezervoj konsistas el surfacaj akvoj kaj ĝia tutjara averaĝa flueco estas 34.3 mlrd.m.kub. 51% de akvaj rezervoj koncernas al basenaro de Nordglacia oceano, 12% al basenaro de Pacifika oceano kaj 37% al interna basenaro de centra Azio. En la lando fluas ĉirkau 4000 grandaj kaj malgrandaj riveroj, kiuj longas entute ĉ. 67000 km, multaj el ili estas montaraj riveroj diafanaj kaj rapidfluaj. Plej longaj riveroj: Orĥon (1124 km), Ĥerlen (1090 km), Selenge (1024 km), Zavĥan (808 km), Tuul (704 km), Ĥovd (593 km), Juroo (323 km), Onon (298 km), Ĥaraa (291 km). En montara kaj stepa regionoj estas sennombraj fontoj kaj riveretoj, el kiuj multaj havas mineralan akvon. Sufiĉe grandan parton de Mongolaj surfacaj akvoj okupas lagoj kaj troviĝas ĉ. 3000 lagoj, kiuj havas areojn pli granda ol 0,1 km.kv. Plej grandaj lagoj: Uvs (3350 km.kv), Ĥuvsgul (2760 km.kv), Ĥar-Us (1852 km.kv), Ĥjargas (1407 km.kv), Bujr (615 km.kv). Stepa kaj dezerta regionoj havas tre multe da putoj.
Mineraloj
Evidentigitaj en tiu lando ĉi-subaj utilaj mineraloj kaj kelkaj el ili estas elminigataj:
- hejtaĵ-energetikaj krudmaterialoj: nafto, ŝtonkarbo, skisto brulema;
- nigraj kaj koloraj metaloj: fero, mangano, kromo, vanado, volframo, molibdeno, kupro, plumbo, vismuto, zinko, aluminio, hidrargo, stano;
- multekostaj metaloj: oro, arĝento, plateno;
- agrokemika krudmaterialo: fluorspato, fosforito;
- teknika krudmaterialo: asbesto, grafito, gipso;
- altprezaj juvelaj ŝtonoj: kristalo, topazo, berilo, grenato, krizolito, ametisto, turkiso, smeraldo, jado.
Loĝantaro
Mongolio havas 2,5 miliono da loĝantaro. El ili urbanoj estas 1,5 miliono, sed kamparanoj 1 miliono. Oni konsideras Mongolion kiel junulara lando, ĉar pli ol 70% de loĝantaro estas gejunuloj malpli 35 jaraĝaj. Mongolio estas preskaŭ unuetna lando. Pli ol 90% de loĝantaro estas mongoloj, kiuj konsistas el ĉ. 20 etnogrupoj: ĥalĥoj, ojratoj, burjatoj, bargoj, darĥatoj, uzemĉinoj, caĥaroj ktp. Naciaj malplimultoj (6-7%): kazaĥoj, urjanĥoj kaj ĥotonoj, kiuj estas idaro de tjurkaj triboj, nun ili loĝas en plej okcidenta kaj nord-okcidenta partoj de Mongolio.
Lingvo
Mongola lingvo estas aglutina lingvo, apartenas al grupo de Altaja lingvaro. Ĝenerale, mongolan lingvon oni dividas en du grandajn partojn: nordan kaj sudan, kaj multajn dialektojn. Mongoloj en Mongolio, internaj-mongoloj en Ĉinio, burjat-mongoloj en Burjatio, respubliko de Rusia Federacio, kalmik-mongoloj en Kalmikio, respubliko de Rusia Federacio, kaj moguloj en Afganio parolas nordan mongolan, sed daguroj, dunsjanoj, mongoroj kaj baoanoj en Ĉinio parolas sudan mongolan. Naciaj malpli multoj: kazaĥoj, urjanĥoj kaj ĥotonoj parolas tjurkan lingvon. Dum sia historio, mongoloj verkis kaj uzis ch.10 skribojn (alfabetojn). El ili estas uzata malnova mongola skribo dum ĉ. 1300 jaroj. Alivorte, la malnovan mongolan skribon, skribatan de supre malsupren, oni ekuzis ekde 8-a jarcento pere de Sogdoj (kiuj loĝis inter meza kaj centra Azio). Kvankam nun (ekde 1940-aj jaroj) oni uzas cirilan skribon por oficialaj aferoj, la malnova mongola skribo devige instruatas en mezaj kaj altaj klasoj de mezlernejoj, ankau en kolegioj kaj universitatoj.
Kulturo
Krome de filosofia, religia kaj geografia klasifikado de homara kulturo kaj civilizacio, aliflanke oni povas dividi ĝin en du grandajn partojn laŭ vivmaniero de homaro: loksida kaj migrada (aŭ nomada). Mongoloj estas nomada popolo kun antikva kulturo. Spirita kulturo de mongoloj, ekzemple popola kutimo kaj mordevo, mitoj, legendoj, fabeloj, Popolaj Eposoj, proverboj, aforismoj, skriba literaturo, popola folkloro, tradicia kredo kaj religio, popola saĝeco, tradiciaj scioj kaj teknologioj estis malmulte pruntitaj de aliaj nacioj, sed progresis surbaze de kulturo de antikvaj mongolaj triboj. Tradicia loĝejo, vestaĵo, manĝaĵo, viv-instrumentoj kaj teknologioj, manlaboroj, kiuj apartenas al materiala kulturo de mongoloj evoluinte perfektiĝis sub influo de nomada kulturo, vivmaniero kaj naturaj specifikecoj. Kvankam, mongola tradicia vivmaniero kaj kulturo relative profunde konservitaj en nuna globalisma epoko kompare al aliaj nomadaj popoloj, kulturaj elementoj de Hindujo kaj Tibeto relative multe aperas en Mongolio, ĉar de antikva tempo en tiu lando disvastiĝis kaj multe prosperis Budhismo kaj ĝi faris grandan influon al vidpunkto, filosofio, tradicio kaj vivmaniero de mongoloj. Nuntempe, en Mongolio jam atingis altan nivelon de progreso ĉiuj ĝenroj de arto, ekzemple opero, baleto, kino, dramo, plastikaj artoj, literaturo, eĉ moderna muziko ktp.
Religio
De antikvaj tempoj mongoloj kredis Ŝamanismon, eĉ nun ĝi estas daŭrigata. Sed religio Budhismo la unuan fojon ekpenetris en nian landon dum periodo de Ĥunnu, la unua ŝtato en Mongola teritorio, antaŭ 2000 jaroj. Kvankam en 7-8 jarcentoj Budhismo ankoraŭfoje ekkomencis disvastiĝi trans la Ujgurio (nun ujguroj loĝas en okcidenta regiono de Ĉinio), tamen ne sukcesis esti kredo de ĉiuj mongoloj. Dum periodo de imperio de Ĉinggis ĥaan kaj liaj posteuloj, en Mongolio egalrajte prosperis multaj religioj: Ŝamanismo, Budhismo, Kristanismo kaj Islamo. Sed dum periodo de Mongola Juana imperio, Ĥubilaj ĥaan, nepo de Ĉinggis ĥaan, akceptis Hinajanan sekton de Budhismo kaj ĝi fariĝis kiel ŝtata religio. En 16-a jarcento Mongolaj "malgrandaj" reĝoj invitis en Mongolion la Gvidanton de Tibeta Mahajana sekto de Budhismo Sodnomghamc kaj donis al li la titolon Dalaj Lamao (Dalaj estas mongola vorto, en Esperanto kiel Oceano). De tiam Tibeta religia gvidanto nomiĝas Dalaj Lamao, kiel signifas Ocean-Lamao. Pro tio, tra la tuta Mongolio ekdisvastiĝis Mahajana sekto de Budhismo kaj ĝi jam fariĝis tutnacia religio. Tamen eĉ nun multaj mongoloj kredas du religiojn, Budhismon kaj Ŝamanismon. Dum jaroj de popola revolucio estis malpermesitaj religiaj rajtoj de mongolaj civitanoj, estis ekzekutitaj pli ol 30000 lamaoj kaj detruitaj pli ol 700 grandaj temploj. Oni diras, ke antaŭ popola revolucio en la lando estis ĉ.100000 lamaoj. Poste la venko de demokrata movado en la jaro 1990 Mongola registaro plene permesis religiajn aferojn al mongolaj civitanoj kaj temploj. Nun estas Budhismo ĉefa religio en Mongolio (sed ne ŝtata, ne oficiala). Pli ol 90% de loĝantaro kredas Budhismon. Tamen en la lando jam multiĝis ateistoj. En lastaj jaroj ekkomencis ekpenetri aliaj religioj, ekzemple Katolikismo, Bahaismo ktp. Nacia malplimulto - Kazaĥoj kredas Islamon.
Edukado
Mongola edukada sistemo konsistas el antaŭlerneja (infanĝardena), elementa lerneja (1-4), mezlerneja (5-9), altlerneja (10-11) kaj (inkluzive kolegian) universitata klerecoj. Oni senpage posedas ĝeneralan edukadon. Pli ol 90% de loĝantaro estas legoscia. Nuntempe en Mongolio funkcias ŝtataj kaj privataj klerigejoj: pli ol 700 ĝeneral-edukaj lernejoj kaj ĉirkaŭ 100 kolegioj kaj universitatoj.
Ŝtata strukturo
Mongolio - konstitucia, parlamentisma, unitara lando. Ŝtatestro de Mongolio estas la Prezidento kun limigitaj rajtoj, kiu estas elektata de tutpopolo por 4 jaroj. La Prezidento ankaŭ estras Nacian Armeon kaj Konsilion pri Nacia Sekureco de Mongolio. Nuna Prezidento estas N. Bagabandi (1997-2001, 2001-2005). Ŝtata supera kaj leĝdona organo estas Granda Ŝtata Ĥuralo (Parlamento) kun 76 membroj, kiuj estas elektataj kun 4 jara limtempo (Prezidanto N. Enkhbayar /2004.08.13-/). Ĉiuj teritori-administraj unuoj de Mongolio havas siajn Ĥuralojn. Plenuma kaj administra supera organo estas Registaro, kiu estas formata de Parlamento. Registaro de Mongolio konsistas el Ĉefministro kaj 12 aliaj ministroj. Nuna Ĉefministro estas |