Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1967

1967

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1967 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1967 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 52-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo.
- Fonditaj la Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj la Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale.
- Kreita Anglo-Lat.
- Junio : Palestino : Israelo kaptas Cisjordanion de Jordanio kaj la Gazan Sektoron de Egipto en la Sestaga Milito.
- Aŭstralio : La aŭstraloj akceptas civitanajn rajtojn.
- Niĝerio : Eko de la Biafra milito.
- Indonezio kunfondas ASEAN.
- Ribelo en Bolivio sub la gvido de Che Guevara.
- Demokratia Jemeno aniĝas al UNO.
- Gabono : prezidentiĝas Omar BONGO, ŝanĝante la landon al unupartia ŝtato.
- Usono : Carl STOKES fariĝis la urbestro de Cleveland, Ohio, fariĝante la unua nigra urbestro de granda usona urbo.

Naskiĝoj


- 28-a de oktobro : Julia ROBERTS

Mortoj


- Francisko SZILÁGYI
- 27-a de marto : Jaroslav HEYROVSKÝ
- 18-a de februaro : Robert OPPENHEIMER
- 12-a de majo : Britio: John MASEFIELD, verkisto
- 7-a de junio : Usono: Dorothy PARKER, verkistino
- 10-a de junio : Spencer TRACY
- 28-a de junio : Oskar Maria GRAF
- 7-a de julio : Britio: Vivien LEIGH, aktorino
- 18-a de julio : CASTELLO BRANCO
- 9-a de oktobro : André MAUROIS ----
1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1967年 ko:1967년 ms:1967 simple:1967 th:พ.ศ. 2510

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Jarcentoj

Historio > Jarcentoj ---- Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj. La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000. La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo. Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo: Kategorio:Tempo ja:年表 simple:Century

20-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jaroj:
19011902190319041905 19061907190819091910
19111912191319141915 19161917191819191920
19211922192319241925 19261927192819291930
19311932193319341935 19361937193819391940
19411942194319441945 19461947194819491950
19511952195319541955 19561957195819591960
19611962196319641965 19661967196819691970
19711972197319741975 19761977197819791980
19811982198319841985 19861987198819891990
19911992199319941995 19961997199819992000
ja:20世紀 ko:20세기 simple:20th century

Universala Kongreso de Esperanto

Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto ---- Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA. UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado. Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato. La kongresoj estas similaj, sed kompreneble varias de jaro al jaro. En UK estas:
- klerigaj programeroj, kiel prelegoj kaj debatoj pri la Kongresa Temo, la Internacia Kongresa Universitato, kaj prelegoj pri la kongresa lando.
- distraj kaj artaj programeroj, kiel la nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, balo, kaj la Belartaj Konkursoj.
- organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj.
- Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco.
- libroservo.
- prezentaĵoj de movadaj aktivaĵoj en ĉiuj sferoj de la vivo. La UK celas esti revuo de la Esperanto-movado en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj. Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK). La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer. En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe.

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj

Eksteraj Ligiloj

[http://www.uea.org/kongresoj/index.html Informoj] de UEA pri la UK-oj

Literaturo


- Ziko Marcus SIKOSEK: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, UEA: Rotterdam 2005, 217 p. Kategorio:Esperanto-movado
-


Roterdamo

Geografio > Eŭropo > Nederlando > Suda Holando > Roterdamo ---- Roterdamo (nederlande Rotterdam) estas la dua plej granda urbo en Nederlando en la provinco de Suda Holando kaj havas ĉ. 600 000 enloĝantojn. Oni ligas la urbon al la humanisto Erasmo de Roterdamo kaj al la tre granda haveno (la plej granda en Eŭropo kaj antaŭe la plej granda en la mondo).

Historio

En 1230 Roterdamo fondiĝis. La nomo Rotterdam signifas "akvobaron de Rotte". "Rotte" estas la nomo de unu el la du riveroj, apud kiu la urbo kreskas. Al Roterdamo donis urbajn rajtojn Willem la 4-a de Holando je la 7-a de junio 1340. En 1872 konstruiĝis la Nieuwe Waterweg ("Nova Akvovojo"), larĝa kanalo inter Roterdamo kaj la Norda Maro. La 14-an de majo 1940 bombis Roterdamon la germania aerarmeo (Luftwaffe) dum la lasta el kvin tagoj de milito en Nederlando. La kerno de la urbo estis preskaŭ tute detruita, kion la artisto Ossip ZADKINE poste esprimis per sia statuo Stad zonder hart ("Urbo sen Koro"). La statuo troviĝas en la norda parto de la urbo. De la 1950-aj jaroj ĝis la 1970-aj jaroj, la urbo estis rekonstruata. Arkitektura reformado dum la 1980-aj jaroj helpis evoluigi pli "loĝeblan" urbmezon per novaj stiloj de konstruaĵoj. En la 1990-aj jaroj konstruiĝis ĉe la suda bordo de la rivero, granda nova komercejo, kiun oni nomas la Kop van Zuid ("Kapo de la Sudo"). Roterdamo, Amsterdamo, Hago, Utreĥto kaj kelkaj aliaj urboj dum lastaj jardekoj kreskas preskaŭ en unu grandan urbon apud la marbordo. Ĉi tiun urban regionon oni iufoje nomas Randstad ("Randurbo").

Esperanto en Roterdamo

La Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio troviĝas en Roterdamo. Ekzistas loka Esperanto-grupo, nomata Merkurio, ĉar unu el ĝiaj radikoj estis grupo de komercistoj.

Famaj roterdamanoj


- Erasmo, humanisto
- Gerrit Paulus de BRUIN, esperantista verkisto
- Dekerido, esperantista verkisto

Arkitekturo

Dekerido Dekerido Dekerido Kategorio:Urboj de Nederlando Kategorio:Esperanto-movado ja:ロッテルダム

Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale

La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale) (CDELI) en La Chaux-de-Fonds, Svislando, estis fondita en 1967. Ĝi estas fako de la Urba Biblioteko kaj enhavas pli ol 20.000 bibliografiajn unuojn. Interlingvistike neŭtrala (tial la nomo en la franca), CDELI ne entenas nur esperantaĵojn, sed celas konservi dokumentojn en ĉiuj planlingvoj: tie situas la plej riĉaj bibliotekoj en Volapuko kaj en Okcidentalo, interalie.

Ekstera ligo:

[http://www.tejo.org/uea/SVISLANDO UEA-Vikio: SVISLANDO] [http://www.chaux-de-fonds.ch/bibliotheques/pages/pages/Fonds/CDELI_ES.htm CDELI] CDELI CDELI CDELI Kategorio:Planlingvoj

Anglo-Lat

Anglo-Lato (Anglo-Lat) estas internacia planlingvo proponita de Robert MONTEIRO aŭ MONTERO en 1967. Ĝi estas kompromisplanlingvo kaj baziĝas sur la angla kaj la hispana lingvo. Skizo pri la projekto aperis en revuo Quinto Lingo. Kategorio:Kompromisplanlingvoj

Israelo

Geografio > Azio > Palestino > Israelo ---- Palestino Palestino ---- Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisrael, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Izraelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, centro de monoteismaj mondreligioj - Judismo, Kristanismo, Islamo, la Bahaa Kredo.
- Landkodo: IL.
- E-nomo: [a] Izraelio; [o] Israela Ŝtato.
- Nacia nomo: Medinat Jisrael (he), Daulat Israil (ar).
- Areo: 20800 kv.km. inter ili teritorio de Palestina araba politika unuo - 6.220 kv.km.;
- Teritorioj de Palestina Aŭtonomio: # Cisjordanio # Gaza Sektoro
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Moshe KACAV.
- Registarestro: ĉefministro Ariel SHARON (2001)
- Parlamento: Kneset, kun 120 membroj
- Ĉefurbo: (Jerusalemo) (504 mil)
- Adm. divido: 6 provincoj.
- Urboj: Tel-Avivo (321 mil), Hajfo (223 mil).
- Loĝantaro: 5.521 mil (1995), inter ili 83,3% hebreoj, 17,0% palestinaj araboj.
- Ŝtatlingvo: Oficiale la ivrita kaj la araba. La rusa estas parolata de la granda enmigra komunumo el eksa Sovetunio. Estas disvastigita ankaŭ la angla lingvo.
- Kredantoj: judoj, islamanoj, kristanoj.
- MNP: totala - 94 mlrd $; pokapa - 15.920 $.
- Eksporto: frukto, legomaro, naftoproduktoj, kemiaĵoj, maŝinindustria produktaĵo.
- Monunuo: nova siklo.
- Organizoj: UNO (1949)
- Historio:
1948 Deklaro de Israela Ŝtato
1948-1949 Milito por sendependeco, reunuiĝo de Okcidenta Jerusalemo
1948-1952 Ĥajim VAJCMAN, unua israela prezidento
1949-1953 David BEN-GURION, unua israela ĉefministro (vidu Ĉefministroj de Israelo
1949 Akcepto de Israelo en UNO
1956 Sinaja kampanjo kaj Libana krizo
1967 Sestaga milito, reunuigo de Jerusalemo kun ties orienta parto kaj kaptado de aliaj teritorioj
1973 Milito kun Sirio kaj Egiptio
1978 Interkonsento de Camp-David, paco kun Egiptio
1982 Operacio nomigita Paco al Galileo, detruo de palestinanaj militbazoj en suda Libano kaj komenco de Israela okupado de suda Libano.
1994 Kreo de araba Palestina Aŭtonomio en Gaza Sektoro kaj Cisjordanio

- Heredaĵo: Jerusalemo (Muro de lamentoj, Domo de Roko, templo de Dia tombo, Via dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum). Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la Judoj en la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britan regon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo kaj ŝtato Araba. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga Milito de junio de 1967, la Israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo. Estas multaj konfliktoj inter la Palestinanoj kaj la Judoj pri la rego de Gazastrio, la Okcidenta Bordo, la Golana Montaro, kaj la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. Laŭ multaj Judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la Judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la Palestinianoj, la invado de ilia lando de la Judoj, kaj la rego de la Judoj tie estas grava maljustaĵo. La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la Judoj, al la Islamanoj, sed ankaŭ al la Kristanoj.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Israelo
- Landnomoj
- [http://membres.lycos.fr/vilhelmo/vidal.html Israelo kontraŭ Israelo/artikolo] ja:イスラエル ko:이스라엘 ms:Israel simple:Israel zh-min-nan:Í-sek-lia̍t-kok

Jordanio

Geografio > Azio > Jordanio ---- Dosiero:jordanio.gif Jordanio - al-Urdun - اردن Lando inter Sirio, Irako, Saŭda Arabio kaj Israelo.
- Landkodo: JO.
- E-nomo: (oficiala plena nomo) Haŝemita Respubliko Jordanio.
- Nacia nomo: al-Mamlakat al-Urdunijat al-Haŝimijah, المملكة الأردنية الهاشمية.
- Areo: 89206 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: reĝo Abdullah la 2-a de Jordanio.
- Ĉefurbo: Amano (800 mil).
- Urboj: az-Zarka (274 mil), Irbid (145 mil).
- Loĝantaro: 4.212 mil (1995), araboj kaj kelkaj minoritatoj.
- Ŝtatlingvo: araba.
- Kredantoj: islamanoj.
- Eksporto: fosfatoj, fruktoj kaj legomoj.
- Pokapa GNP: 1.510 $.
- Organizoj: UNO (1955)
- Heredaĵo: Petra (malnova Nabatea urbo), Akaba, Vadi Rum, Kusajr Amra. En 1947 UNO decidis fini la britan regon de Palestino, kaj dividis la regionon en du partojn: juda ŝtato (Israelo) kaj araba ŝtato: Jordanio. En 1967 en la Sestaga Milito, Israelo forkaptis Cisjordanion kaj la orientan parton de Jerusalemo de Jordanio. Kategorio:Jordanio ja:ヨルダン ko:요르단 ms:Jordan th:ประเทศจอร์แดน zh-min-nan:Jordan

Egipto

Geografio > Afriko > Egiptio ---- Afriko Egiptio, arabe: مصر Misr Araba Respubliko Egiptio, arabe: جمهوريّة مصر العربيّة Ĝumhuriyat Misr al-Arabiyah, egipte araba: Gumhuriyet Masr el-Arabiye (1)la nomo devenas el la greka Aigyptos, kiu mem devenas de ties egiptlingva antikva nomo : Hat-ka-ptah = la kastelo de la spirito de Ptah


Loko: 27 No, 30 Or (nordorienta Afriko) Areo: 995.450 km²
semotaŭga: 2% Loĝantaro: 68.359.979 (2000, takso), % urbana: 45% (2000)
homoj po kv. km: 68,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3433,6 (2000)
kreskanta procento: 1,72% (2000, takso)
naskoj: 25,38 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 7,83 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,35 po 1000 homoj (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 62,32 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,15 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 63,33 jaroj (61,29 viroj, 65,47 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Kairo القاهرة
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):
Religio: 94% islamo, 6% kopta kristanismo kaj aliaj
Lingvo: la araba (oficiala). La klerularo regas la anglan kaj la francan
alfabeta: 51,4% (63,6% viroj, 38,8% virinoj) (1995 takso)
sendependeco: la 28an de februaro 1922 de Britio
organizoj: UNO (1945), Araba Ligo
konstitucio: la 11-an de septembro 1971
korupteco: 3,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) Ekonomio: 62 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,91 kd (1998, takso)
kreskada procento: 5% (1999, takso)
inflacio: 3,7 % (1999)
senokupa: 11,8 % (1999, takso)
registara buĝeto: 8,2 Gd (1998/99) Valuto: 1 egipta pundo (EGP)

Vidu ankaŭ

Pri antikva Egiptio

Vidu la artikolojn
- Egipta civilizo
- Faraono (kun plena listo de tiuj)
- hieroglifoj
- Howard CARTER
- Kleopatra
- Moseo
- Nefertito
- Rozeta ŝtono

pri postaj epokoj

Aleksandrio, Biblioteko de Aleksandrio, , Ptolemeo, Origeno, Plotino, Sankta Antonio, Nag-Hamado, Napoleono la 1-a de Francio, Nasser, Qutb, Sueza Kanalo, Nilo, Brita regado en Egiptio Egiptia Reĝlando ------- Historio de E-o en Egiptio: (laŭ EdE-E 1933) La unuaj pioniroj estis: A. Piotet en Ismailia, Robert Laussac kaj René Japiot en Alexandria en 1901. La lasta en 1903 presis artikolojn en "La Correspondance Egyptienne illustrée." En 1908 Fadie en Chartum gvidis E kursojn. En 1922 aperis prop. gazeto Egipta E-isto. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 6 urboj. Pri la progresado en la lastaj jaroj informas nin la ICK-raportoj. "La movado pli kaj pli atingas palpeblan formon, kiel i. a. pruvas la regule aperantaj prop. artikoloj en la enlanda gazetaro, precipe araba" (1929). "La grupo de Port Said, konsilita de C. M. Cather, faris bonegan laboron. Pli kaj pli montriĝas la fruktoj de koresponda kurso en araba lingvo" (1930). "Valoran instigon ricevis la laboro per la vizito de Scherer kaj kelkaj paroladoj. La apero de araba lernolibro de Amin El-Mofti en Aleksandrio faciligis la instruadon" (1932). "La ekzisto de araba lernolibro, de arabaj ŝlosiloj kaj flugfolioj faciligis senteble la laboron. Specialan meriton pro sia senlaca laboro akiris Tadros Migalli en Fayoum, kiu fariĝis la efektiva gvidanto nuntempa. Ĉiama helpemo de Nassif Marus. Lastatempe la grupo de Kairo tre vigliĝis dank' al la kunlaboro de L. N. Newell, kiu organizis kurson laŭ Cseh-metodo" (1933). UEA-del. en 1933 en Alexandria (ankaŭ EG), Fayoum, Ismailia kaj Kafr Ghannam.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Egiptio
- Landnomoj ! als:Ägypten ja:エジプト ko:이집트 ms:Mesir simple:Egypt th:ประเทศอียิปต์ zh-min-nan:Ai-ki̍p

Sestaga Milito

La sestaga milito estas la milito, kiu komenciĝis la 5-an de junio 1967 inter Israelo sur unu flanko kaj Jordanio, Egiptio kaj Sirio sur la alia flanko. La Israelanoj atakis unue, sed ili faris tion nur, ĉar la najbaraj arabaj ŝtatoj, gvidataj de la Egipta prezidanto Nasser, estis amasigantaj siajn armeojn ĉe la limo kun Israelo kaj donis multajn signalojn, ke ili intencis baldaŭ ataki Israelon kaj forviŝi ĝin. La milito daŭris nur ses tagojn, kaj la israelanoj gajnis surprize facile kontraŭ tri ŝtatoj multe pli grandaj ol ilia. Dum la milito, Israelo kaptis la teritoriojn de Cisjordanio, Gaza kaj orienta Jerusalemo, kaj neniam forlasis ilin. La israela generalo Moŝe DAYAN fariĝis nacia heroo por la israelanoj. En la araba mondo, la malvenko estis konsiderata kiel senprecedenca katastrofo en araba historio. ja:第三次中東戦争 th:สงครามหกวัน

Aŭstralio

Geografio > Oceanio > Aŭstralio < Kontinento ---- Aŭstralio estas la plej malgranda kontinento en la suda hemisfero. Aŭstralio ankaŭ estas lando sur la kontinento Aŭstralio, insulo Tasmanio kaj multnombraj insuletoj.
  • Landkodo: AU.
  • E-nomo: [o] Aŭstralia Komunumo.
  • Nacia nomo: [o] Commonwealth of Australia.
  • Areo: 7.682.300 kv.km. Naturo: 40% de la teritorio estas tropikoj, unu triono - dezerto.
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio - federacia parlamenta ŝtato.
  • Adm. divido: 6 ŝtatoj kaj 2 teritorioj.
    - Kvinslando - ĉefurbo Brisbano
    - Novsudkimrujo - ĉefurbo Sidnejo
    - Okcidentaŭstralio - ĉefurbo Perto
    - Sudaŭstralio - ĉefurbo Adelajdo
    - Tasmanio - ĉefurbo Hobarto
    - Viktorio - ĉefurbo Melburno
    - Norda Teritorio - ĉefurbo Darvino
  • Eksteraj Teritorioj:
    - Aŝmora kaj Kartia Insuloj
    - Aŭstralia Antarkta Teritorio
    - Kokosinsuloj
    - Koralmaraj Insuloj
    - Kristnaskinsulo
    - Norfolkinsulo
    - Makvora Insulo
  • Ŝtatestro: Brita reĝino Elizabeto la 2-a (Elizabeth II) (ekde 1952), kiu en la lando estas prezentita de General-guberniestro.
  • Leĝdona organo: duĉambra parlamento (224 membroj).
  • Ĉefurbo: Kanbero (331 mil).
  • Urboj: Sidnejo (3,9 mln), Melburno (3,0 mln), Brisbano (1,3 mln), Perto (1,2 mln), Adelajdo (1,0 mln).
  • Loĝantaro: 18,7 mln (2000), inter ili anglo-aŭstralianoj 73%, angloj 6%, italoj 4%, aborigenoj - 228 mil.
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Kredantoj: 26% katolikoj, 24% anglikanoj;
  • Ekonomiko: per ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13an lokon en la mondo. Gravegan rolon havas mina industrio kaj agrokulturo. La lando havas grandan provizon de energetika kaj minerala krudaĵoj.
  • Monunuo: aŭstralia dolaro;
  • GNP: totala - 384 mlrd $; pokapa: 18.720 $.
  • Nacia festo: 26a de Januaro - tago de Aŭstralio.
  • Organizoj: UNO (1945)
  • Historio: Aŭstralia Unio kreiĝis en 1901, fariĝis aŭtonomio de Britio en 1942. En 1967 aborigenoj akceptis ĉiujn civilajn rajtojn. En 1999 okazis referendumo, kiu devis klarigi la demandon de landa politika aranĝo. Plimulto de la loĝantoj rifuzis modelon de respublika aranĝo kaj subtenis ekzistantan sistemon.
  • Heredaĵo: Cacadoo-nacia parko, Granda bariera rifo, Tasmania rezervejo, Vilandra lagregiono.
La granda insulo de Aŭstralio estas samtempe sendependa lando kaj kontinento. Aŭstralio situas en la Suda Pacifiko, kaj havas 7.682.300 km2 en areo, proksimume la grando de la kontinenta Usono. La nomo "Aŭstralio" venas de la latina vorto australis, kaj signifas "suda." La aŭstralianoj ofte diras, ke sia lando estas "sube," (angle "down under." ) Willem JANZ (1606) kaj Abel TASMAN (1642), nederlandanoj, kaj la Ŝipestro James COOK (1770), brito, vizitis Aŭstralion. La unua brita kolonio estis apud Sidnejo (1788.) Nuntempe Australio havas 18,783,551 loĝantojn (2000). La ĉefurbo de la lando estas Kanbero, kiu estas en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio en Novsudkimrujo. Australio havas multajn marsupiulojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valabio, la vombato, la koalo; aliaj interesaj bestoj estas la monotremoj, kiel la ornitorinko kaj la eĥidno, kaj granda birdo, la emuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, ŝafoj, kaj kunikloj. Kvinslando havas tre longan koralan rifon. La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la angla, sed la aborigenoj parolis 250 malsamajn lingvojn antaŭ la jaro 1800. Hodiaŭ restas nur proksimume 40,000 aborigenoj de pura raso. Ili nun parolas eble nur 50 aborigenajn lingvojn. Restas aliaj 40,000 homoj de raso miksta. -----

Esperanto en Aŭstralio

Esperanto ekzistas en Aŭstralio ekde 1905, laŭ la libro "Esperanto en Aŭstralio" verkita de Ray Ross. La plej granda Esperanto-organizo en Aŭstralio estas la Aŭstralia Esperanto-Asocio. La Universala Kongreso okazis en Adelajdo en 1997.
- Teresa Metherall (1923-2004), dumviva membro en Melburno, forpasis la 18-an de majo post apopleksio. (rimarku - la sekvanta artikolo estas tre malnova kaj ne aktuala) EdE-A > Aŭstralio Aŭstralio. Pro la relativa neneceseco de helplingvo en unulingva kontinento, la progreso de Esperanto estis en Aŭstralio malrapida. Krome, la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum la veturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas al britaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas, ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado. Certe antaŭ 1900, lernolibroj en angla lingvo ekatingis Aŭstralion, eĉ kelkaj personoj provis lerni Esperanton. Ĉirkaŭ 1909, doktoro John Pollen vizitis antipodojn, kaj en Adelaide li ricevis bonan akcepton de universita profesoro Naylor (amiko de profesoro Murray). Naylor mem baldaŭ forvelkis rilate al Esperanto, tamen en 1904 lia eldiro helpis al la propagando. Profesoro Urlaub, privata instruisto de la germana lingvo, prenis la aferon kaj ofte priparolis ĝin. En 1906 interesiĝis William Muirden, posedanto de Komerca kaj Prepara Gimnazio, kredinte, ke Esperanto "havas komercajn eblecojn" kaj aranĝis, ke Urlaub faru lekciono. La komercaj studentoj ricevis ordonon ĉeesti. La ĉambro pleniĝis - mi inter ili. Urtaub lekciis angle kun tre germana parol-maniero. La studentoj malatentis, os-cedis, ridis, intermetis malsaĝaĵojn. Subite inter la bruo venis Muirden. Silento. Urlaub faris simplan demandon, sed neniu respondis. Muirden tondravoĉe alvokis al iu respondi, la alvokita ne povis, poste mi sekvis kaj diris ian stultaĵon, kiu furiozigis la iom ekscitiĝeman Urlaub. Poste la aŭskultado estis pli atenta kaj oni tondre aplaŭdegis - pro la fino. Kelkaj promesis aĉeti lernolibron kaĵ almenaŭ mi aĉetis libreton de Bullen, por 8 pencoj. Post trafoliumeto la libro ripozis dum kvin jaroj en la ŝranko. Kunloĝado kun pastro S. Lenton, kiu ŝatis serĉadi en la libro-ŝrankoj: kaj paro de kunlernantoj fariĝis Esperantistoj. Plua kvino da jaroj kaj unu el ili (mi), translokiĝinte al Metbourne, staris antaŭ aŭdantaro, konsistanta el kvar profesoroj kaj tri-cent homoj en la universitata domo, por fari sian unuan seriozan proponan paroladon. Dumtempe la vizito de Pollen fruktiĝis, li trovis Esperantistojn en Melburno (G. Gordon, J. G. Pyke k. a.), en Sydney (G. Collindridge, E. Pryke) kaj en Novzelando. Bonaj kluboj stariĝis. En 1911 okazis la unua E kongreso en A. en Adelaide. La organizantoj plenigis la liston de "subtenantoj" kun nomoj de 4 minis-troj kaj 24 gravuloj alispecaj, sed dubinde estas, ĉu iu el ili krom min-istro de edukado, Conybeer, rigardis la aferon serioza. La ministro celis diri kelkajn vortojn E-e ĉe iu festeno, kiuj sufiĉe ridigis la aŭdantaron kaj eble bone impresis la publikon pri la facileco de E. La kongreso sukcesis, sed la organizantoj lasis ŝuldojn nepag-itajn, kiuj fuŝis la reklamon por la E--istoj en Adelaide kaj lasis al ili ĝin pa-gi. Estis kelkaj jaroj antaŭ ol la perdo pagiĝis sub gvido de Waterman. La kongreso kuraĝigis la s-anojn en aliaj urboj. Plivigliĝo. Eĥoj de la idista afero trapasis sen tro multe da malu-tilo, sed ĉiam estis unu-du personoj, kiuj uzis la "preson" por malfunkci-igi la radojn. Melbourne eble prenas la laŭrojn kiel la plej forta E centro en A. M. E Society estis forte starigita, sed ĝi ne daŭris sen interna disputo. W. L. Edmanstone eksiĝis kaj en alia strato starigis M. Komercan Klubon E-an, kiu laboris por E tra la militegaj jaroj. Edmanstone mem foriris al Velingtono (Novzelando) kaj tie star-igis alian klubon kaj daŭris fari multon ĝis la nuntempo. La komercan grupon gvidis Smart, poste L. E Thomson, kun helpo de multe el la malnovaj anoj de la pliaĝa M. Societo. Sed en 1920 okazis alia interna disputo inter la M-anoj kaj W. J. Drummond starigis la M. E Klubon: prez. estis Pyke kaj sekr. R. R. Rawson. La komerca klubo eksiĝis kaj ĝiaj anoj iris al la nova grupo. Ambaŭ kluboj funkcias ĝis hodiaŭ kaj krome grupoj en kelkaj antaŭurboj: Coburg, Surrey Hitls ktp. En Sydney L. E. Pfahl estis kaj estas la konstanta kolono de la movado. La floranta periodo de la S. Societo okazis, kiam d-ro F. Wil-liams translokiĝis el Melbourne kaj vigle organizis publikajn paroladojn antaŭ la homamasoj, kiuj kolektiĝas ĉiudimanĉe en la Sydney-Domain--Parko; ankaŭ Awayl kaj V. Rutland faris sian parton. Tiamaniere miloj da homoj aŭdis pri E kaj ricevis presaĵon pri ĝi. En Brisbane ne-granda, sed bone starigita grupo delonge funkcias, nun sub la gvido de M. Hyde. En Adelaide W. L. Wa-terman daŭras labori por la loka grupo kaj en Perth prezidas Byatt, kiu estas ankaŭ prez. de la landa organizo AEA. Oficiala subteno? Kelkaj ministroj parolis favore, sed ne faris pluon. Ministro de edukado Davies en 1932 en Novsudkimrujo promesis star-igi Eksperimenton laŭ la Eccles-plano en iu lernejo de Sidnejo, sed ĝis nun la direktoro de la edukado, Thomas, sukcesis flankenirigi la dez-iron. Inter la universitataj homoj post nedaŭra subteno de Naylor alportis fortan kaj longedaŭran helpon Mere-dith Atkinson, prof. de ekonomio ĉe M. Univ., kiu poste eksiĝis el la Uni-versitato kaj dum kelkaj jaroj (ĝis sia morto) donis senavare lokon por E en sia gazeto Stead's Review. Gravan sukceson signifas la E-aj kaj por E-aj paroladoj de R. R. Rawsor el la Radio Stacio en Melbourne, unufoje dum ĉiu monato dum kelkaj jaroj. Izola laboro okazis inter policistoj kaj inter skoltoj, sed mankas la frukto. Peacock, oficisto de la Sava Armeo, faras propagandon en sia fako. Eble la plej interesa laboro estis tiu de Edmanstone en Wellington inter malliberigitoj, konsentite de la direktoro de la malliberejoj. L. E. THOMSON

vidu


- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj
- [http://www.anbg.gov.au/anbg/esperanto/ Aŭstralia Nacia Botanika Ĝardenaro] Biblio: title: "BOOMERANG COLLECTION ", éditions du Pécari, author: Serge d'Ignazio : ©2004 - http://www.atlantica.fr ISBN 2-91284-835-0 (version française) - ISBN 2-912848-41-5 (english version) Kategorio:kontinentoj Kategorio:Aŭstralio ja:オーストラリア ko:오스트레일리아 minnan:Ò-tāi-lī-a ms:Australia simple:Australia th:ประเทศออสเตรเลีย

Aŭstraloj

Aborigeno origine estas nomo por la mitaj praloĝantoj de antikva Latio, antaŭ la alveno de la romanoj. Ĝi estas uzata ankaŭ en la ĝenerala signifo praloĝantoindiĝeno. La vorto venas etimologie de la latinlingvaj vortoj ab origine, "dekomence". Sub influo de la Angla lingvo kelkaj uzas la vortojn precipe por la aborigenoj de Aŭstralio.

Niĝerio

Geografio > Afriko > Niĝerio ---- Dosiero:ng.gif
http://de.wikipedia.org/upload/5/59/Nigeria.png
Mapo de Niĝerio el CIA World Factbook
Niĝerio - Nigeria [najĜIria] La plej dense loĝata lando en Okcident-Afriko.
  • Landkodo: NG.
  • E-nomo: Niĝeria Federacia Respubliko.
  • Nacia nomo: Federal Republic of Nigeria.
  • Areo: 924.000 kv.km.
  • Politika sistemo: federacia respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Olusegun Obasanjo.
  • Ĉefurbo: Abuĝo (400 mil, politika), Lagoso (6 mln, ekonomika).
  • Urboj: Ibadano (1.060 mil), Ogbomoŝo (527 mil).
  • Adm. divido: 19 ŝtatoj kaj federacia ĉefurbo.
  • Loĝantaro: 115.000 mil (1998), inter ili 21% joruba, 21% haŭsa, 18% igbo, 12% fulbe.
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Parollingvoj: haŭsa, joruba, igba, fula, kanura, ibibia, eda.
  • Kredantoj: islamanoj 46%, kristanoj 32%, animistoj 20%.
  • Eksporto: nafto, kakao, palmoleo, kauĉuko, kotono.
  • Pokapa GNP: 260 $.
  • Organizoj: UNO (1960)
  • Historio: en 1914 fariĝis Brita kolonio. En 1960 estis deklarita sendependeco, al kio sekvis konfliktoj inter diversaj etnogrupoj. En 1967-1970 en orienta parto de la lando estis deklarita Biafra Respubliko.
Niĝerio estas la plej granda nacio en Afriko: el la afrikanoj sude de la Saharo, unu el tri loĝas en Niĝerio. Kiel multe de la nacioj de Afriko, Niĝerio estas linio metita sur mapo de Britio. Per la linio, tri grandaj gentoj -- la haŭsoj de la seka, islama nordo, la joruboj de la malseka, kristana, urbara sudokcidento, kaj la malriĉaj iboj de la naftoriĉa sudoriento -- kaj multe de malgrandaj gentoj inter ili, estas metitaj en unu "nacion". En ĝia mallonga vivo, Niĝerio jam estis fendita de civila milito (1967-1970), militio kiu portis morton al unu miliono da homoj. Sed la linio kiu donas sangon kaj malpacon, ankaŭ donas riĉecon: la nafto sub la tero, iu el la plej pura kaj bona en la mondo. El la du -- la malpaceco inter gentoj kaj la nafto -- venas nacio kuntenita de militista, koruptema tiranecon. La nordaj islamaj federacieroj leĝigis interpreton de ŝario por krima juro. La konfliktoj pri homaj rajtoj (kazo de adultakuzita Safiya HUSEINI (2002) kaŭzis diskutegon en la lando kaj internaciajn protestojn. Kategorio:Niĝerio ja:ナイジェリア ko:나이지리아 ms:Nigeria simple:Nigeria zh-min-nan:Nigeria

Indonezio

Geografio > Azio > Indonezio ----
Dosiero:id.gif
Indonezio, restaĵo de la nederlanda imperio, nun estas praktike la java imperio. La provincoj estas ribelemaj kaj la nacio eble disiĝos kiel la Sovetunio. Unu provinco, Orienta Timoro, jam sendependiĝis (1999).

Faktoj:

Loko: 5 Su, 120 Or (sudorienta Azio) Areo: 1.826.440 km²
semotaŭga: 10% Loĝantaro: 224.784.210 (julio 2000, takso) % urbana: 28% (2000)
homoj po kv. km: 123,1 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 1230,7 (2000)
kreskanta procento: 1,63% (2000, takso)
naskoj: 22,6 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 6,31 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +0,0 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 42,21 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,61 infanoj naskita po virino
meza vivo longeco: 67,96 jaroj (65,61 viroj, 70,42 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Ĝakarto
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 45% java, 14% sunda, 7,5% madura, 7,5% marborda malaja, 26% aliaj
Religio: 88% islamismo, 8% kristanismo (5% protestantismo, 3% katolikismo), 2% hinduismo, 1% budhismo, 1% aliaj (1998)
Lingvo: la Indonezia (oficiala), angla, nederlanda, java. La angla estas disvastigita en la lernejoj.
alfabeta: 83,8% (89,6% viroj, 78% virinoj) (1995, takso) Registaro: demokratio tolerita de la armeo. Multe de la potenco kaj riĉo de la lando restas en la manoj de Suharto, la eks-tirano, kaj liaj amikoj kaj parencoj.
sendependeco: la 17-an de aŭgusto 1945
organizoj: UNO (1950), ASEAN (1967)
konstitucio: aŭgusto 1945, nula dum 1949-59
korupteco: 1,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) Ekonomio: 121 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,54 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 0% (1999, takso)
inflacio: 2% (1999)
senokupa: 15-20% (1998, takso) Valuto: 1 rupiah (Rp)
valoro:

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Indonezio
- Landnomoj Kategorio:Indonezio ja:インドネシア ko:인도네시아 ms:Indonesia simple:Indonesia th:ประเทศอินโดนีเซีย zh-min-nan:Ìn-nî

Bolivio

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Bolivio ---- Sudameriko Bolivio - Bolivia Lando en Sudameriko.

Bazaj informoj

Dosiero:Bl-map.png -------

Historio

Bolivio estis parto de la Inkaa imperio en la 13-a jarcento. Post la alveno de la hispanaj konkerantoj en la 16-a jarcento, ĝi fariĝis parto de la Vicreĝlando de Peruo, kun la nomo Supera Peruo. Ĝi estis tre grava parto de la imperio pro la abundo de arĝento. La lando sendependiĝis en 1825, kaj prenis sian nomon el liberiganto Simón BOLÍVAR. La povon prenis kaj plu havis la descendantoj de eŭropa origino, kun apenaŭa partopreno de indianoj. Bolivion perdis sian aliron al la Pacifika Oceano en la fino de la 19-a jarcento, post milito kun Ĉilio (Milito de la Pacifiko). En postaj jaroj ĝi ankaŭ perdis parton de sia teritorio: Akro iris al Brazilo, kaj parto de la Ĉako al Paragvajo, post la t.n. Ĉaka milito. Dum plejmulto de sia historio, Bolivio suferis de grava politika malstabileco, kaj ĝi havas la rekordon de militistaj puĉoj en la tuta Ameriko. En 1967 estis provo de revolucio, gvidata de Che Guevara, kiu estis mortigita en la montaroj de la lando. En la jardeko de 1980 la situacio iom stabiliĝis kaj alvenis reprezenta demokratio. Tamen, tio malhelpis postan daŭran malstabilecon, kiu kondukis al diversaj demisioj de prezidentoj. Nuntempe oni vidas grandigantan influon de la indiana movado, kaj peton de socialaj reformoj por unu el la plej malriĉaj landoj de la kontinento.

Esperanto-movado

Vidu: Bolivio:Esperanto-movado

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Bolivio
- Landnomoj
- Evo MORALES

Eksteraj ligoj


- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amsudant/bolivie.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en Bolivio (france)] Kategorio:Bolivio ja:ボリビア ko:볼리비아 ms:Bolivia th:ประเทศโบลิเวีย zh-min-nan:Bolivia

Che

Che estas esprimo uzata en la hispana lingvo en Argentino, Urugvajo kaj partoj de Bolivio, kun signifo simila al ulo aŭ por voki. En la ceteraj landoj de Latinameriko ĝi estas uzata por alnomi la argentinanojn. De tiu esprimo devenas la nomo per kiu estas konata la revoluciulo Ernesto Guevara, el Che. En Hispanio, ĝi estas uzata en Valencio, kaj tial en aliaj regionoj oni uzas ĝin por aludi la valencianojn. La vorto verŝajne devenas de la valencia vorto xiquet (knabo). Eblas tamen ke la sudamerika uzado devenas el iu el la indianaj lingvoj.

UNO

:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un. ---- Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj ---- Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas 190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.

Strukturo

Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Dosiero:unbuilding.jpg
Stabejo de la UNO
(Foto senkopirajta)

Historio

1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj. 1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon. 1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko. 24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis. Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo. 1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis. Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas. 1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas. 1948: Birmo aliĝas. 1949: Israelo aliĝas. 1950: Indonezio aliĝas. 1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio. 1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aliĝas. 1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas. 1958: Gvineo aliĝas. 1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa, Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo, Somalio kaj Togo. 1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio, Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas. 1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas. 1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas. 1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas. 1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas. 1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto aliĝas. 1967: Demokratia Jemeno aliĝas. 1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando aliĝas. 1970: Fiĝioj aliĝas. 1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas. 1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano. 1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta) aliĝas, 1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa aliĝas. 1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Surinamo. 1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas. 1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas. 1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas. 1979: Sent-Lucio aliĝas. 1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aliĝas 1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas. 1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas. 1984: Brunejo aliĝas. 1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon. 1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas: Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio, Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. 1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano, Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. 1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo, Makedonio, Monako kaj Slovakio. 1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la plej malgranda membroŝtato de la UNO. La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝis pro la fino de ĝia mandato. 1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas. 2000: Tuvalo aliĝas. 2001: La UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune ricevis la Nobelan Pacpremion. 2002: Post kelkjara helpado de UNO sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.

Ĝeneralaj Sekretarioj de UN

1946-1953Trygve LIENorvegio
1953-1961Dag HAMMARSKJÖLDSvedio
1961-1971U ThantBirmo
1972-1981Kurt WALDHEIM Aŭstrio
1982-1991Javier PEREZ DE CUELLARPeruo
1992-1997Boutros BOUTROS GHALIEgiptio
1997Kofi ANNANGanao

Eksteraj Ligiloj


- La TTT-ejo de la UNO: http://www.un.org/ (angle, arabe, ĉine, france, ruse, hispane) Kategorio:Internacia organizaĵo UNUIĜITAJ NACIOJ ja:国際連合 ko:국제 연합 ms:Pertubuhan Bangsa-Bangsa Bersatu simple:United Nations th:สหประชาชาติ zh-min-nan:Liân-ha̍p-kok

28-a de oktobro

Historio > Tagoj > la 28-a de oktobro ---- La 28-a de oktobro estas la 301-a tago de la jaro (la 302-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 64 tagoj restas. Je la 28-a de oktobro okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- 1896: Ivan H. KRESTANOV
- 1903: Evelyn WAUGH
- 1909: Francis BACON, pentristo
- 1960: Kim HENRIKSEN, muzikisto por Esperanto Desperado
- 1967: Julia ROBERTS
- 1974: Joaquin PHOENIX

Mortoj


- 1704: Locke
- 1858: Ida PFEIFFER
- 1928: Paul FAST

Specialaj tagoj kaj festoj

---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:10月28日 ko:10월 28일 simple:October 28 th:28 ตุลาคม

Julia ROBERTS

Kino > Aktoroj > Julia ROBERTS ---- AktorojJulia Fiona ROBERTS (naskiĝis la 28-an de oktobro, 1967) estas usona aktorino. Julia Roberts naskiĝis en Smyrna, Georgio. Kiel aktorino ŝi gajnis unuan atenton per rolo en la filmo Steel Magnolias (1988); mondfamon ŝi akiris en la jaro 1990, per la filmo Pretty Woman. Pro sia rolo ŝi unuafoje estis nomumita por la Oskaro. Pro ambaŭ roloj ŝi estis nomumita por la Oskaro. En la jaro 2001 ŝi unuafoje gajnis la premion, pro la ĉefrolo en la filmo Erin Brockovich. Ekde 2002 Julia Roberts estas edziniĝinta kun la kameraisto Daniel MODER. La 28-an de novembro, 2004 al la paro naskiĝis geĝemeloj: la filino Hazel Patricia kaj la filo Phinnaeus Walter. La aktoro Eric ROBERTS estas la frato de Julia Roberts.

Listo de filmoj


- Mystic Pizza (1988)
- Steel Magnolias (1989)
- Pretty Woman (1990)
- Flatliners (1990)
- Sleeping With the Enemy (1991)
- Hook (1991)
- The Pelican Brief (1993)
- I Love Trouble (1994)
- Prêt-à-Porter (1994)
- My Best Friend's Wedding (1997)
- Notting Hill (1999)
- Runaway Bride (1999)
- Erin Brockovich (2000)
- The Mexican (2001)
- America's Sweethearts (2001)
- Ocean's Eleven (2001)
- Full Frontal (2002)
- Confessions of a Dangerous Mind (2002)
- Mona Lisa Smile (2003)
- Ocean's Twelve (2004) ROBERTS, JULIA ROBERTS, JULIA ja:ジュリア・ロバーツ simple:Julia Roberts

27-a de marto

Historio > Tagoj > la 27-a de marto ---- La 27-a de marto estas la 86-a tago de la jaro (la 87-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 279 tagoj restas. Je la 27-a de marto okazis, interalie:

Eventoj


- 1896: aperis “Alvião”, ĵurnalo spiritisma publikita en urbo Taubaté, San-Paŭlio

Naskiĝoj


- 1845 : Wilhelm Conrad RÖNTGEN
- 1871 : Heinrich MANN, Germanio
- 1891 : Artur LINS de VASCONCELOS LOPES
- 1909 : Golo MANN
- 1914 : Karel ŠOLC
- 1915 : JONESCU-CAPATANA

Mortoj


- 1915 : SIFO
- 1922 : John ANDERSON
- 1968 : Jurij GAGARIN, unua spacvojaĝanto
- 1972 : M. C. ESCHER, artisto
- 2002 : Billy WILDER, Usono

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 27-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893<