Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1968 En Meksikurbo

1968 en Meksikurbo

En jaro 1968 ankaŭ en Meksiko studenta agitiĝo disvolviĝis, kaj ĝis finiĝis tragike per la buĉado de la 2-a de oktobro 1968 en Meksikurbo. Instigite de la movadoj, kiuj ondis Eŭropon kaj Usonon, ankaŭ la meksikurbaj studentoj agitiĝis. Estis fakte ankaŭ internaj kialoj: de 1945 ĝis 1968 la kresko de la Malneta Enlanda Produkto estis elstare alta: po 6 % jare, sed dumtempe aĉetpovo de la dungitoj malkreskis. Kaj la reĝimo, kiu estis teorie revoluciema("partio de la institucia revolucio") kaj eĉ burokrata sovetmaniere, estas fakte strete ligita je la kapitalismaj kaj la usonaj interesoj. La movado estis neperforta, la marksismaj rondoj kaj partioj partoprenis, sed precipe liberecema estis la spirito, kiel diris unu partoprenanto "ni samopiniis kun la junaj francoj, Berlin-anoj kaj usonaj studentoj, ke la plej bona registaro estas tiu, kiu ne ekzistas". Sed en la politika kulturo de la meksika ŝtato post duonjarcento da sampartirego batalo kontraŭ la ŝtato estis neakceptebla, kaj kiam la studentoj decidis marŝi ĝis antaŭ la fenestroj de la prezidento, regantoj ege serioze taksis la minacon. Cetere okazontis la Olimpiaj ludoj ekde la 12-a de oktobro, kaj la registaro nepre volis prezenti al la venonta monda "puran" landon, kaj nepre ne ke okazu samtempe malordoj. Multaj duboj, nescio, kaj polemikoj plu estas pri kiel disvolviĝis la okazaĵoj, resume iuj pensas, ke temis pri bedaŭrindaj hazardo kaj fuŝaĵo, aliaj ke temis pri antaŭplanita insido, sed ĉiakaze ŝajnas, ke kiam la studentoj decidis manifestacii sur la fama kaj vasta Placo de la tri kulturoj en Meksikurbo, la aŭtoritatoj pretis fari ion ajn por "frakasi" la movadon. 5000 policanoj kaj soldatoj estis sur la placo kun tankoj kaj militistaj veturiloj, kaj havis eĉ maŝinpafilojn kaj bazukojn. Tio decidigis la studentojn ne okazigi la marŝadson planitan ĉitage. Sed ankaŭ speciala korpuso Olimpia kreita aparte por sekurgii ordon dum la Olimpiaj ludoj, estis kaŝe kun la intenco aresti la studentaj estroj, kaj ŝajne nekonate de la armeanoj aperis sur la studenta podio pafante per revolveroj. Armeanoj kredante je pafoj de la manifestaciantoj ekpafis. Estis 300 studentoj mortigitaj. Sed la buĉado ne estis pure akcidenta, ĉar oni trovis kadavrojn, kiuj estis mortigitaj per bajonetoj aŭ per pafoj deapudaj, do per intenca furioziĝo. Inter la viktimoj estis ankaŭ infanoj. Poste oni torturis kelarestitajn studentojn, ke ili "konfesu", ke ili havis armilojn, kaj eĉ donis nomojn de politikistoj, kun kiuj ili havis komploton, sed tiuj deklaroj konvinkis neniun. Post la eventoj, la ununura ano de la reĝimo, kiu malkaŝe protestis, estis la beletristo kaj onta Nobelpremiulo Oktavio PAZ: li estis ambasadoro en Nov-Delhio kaj eksiĝis. Poste forta repremo batis la studentajn gvidantojn kaj kelkaj profesorojn, sekvata post kelkaj jaroj de amnestio. Kaj la junaj protestintoj ofte estis ricevontaj altajn, profitdonajn postenojn, kaj dum la jaroj kvietiĝos kaj reiros en la vicojn de establita ordo, escepte de kelkaj, kiuj iĝis gerilanoj en subŝtato Guerrero, kie ili estos finmortigitaj ĉiuj.

Majo 1968

Historio > Francio > Majo 1968 < Socia movado kategorio:laborista movado kategorio:revolucioj

Majo 68 en Parizo

La "movado de marto". La ribelo komenciĝis la 3an de majo en la universitato de Nantero , per ĝenerala striko. Dum unu semajno, la studentoj barikadis la Latinan Kvartalon (studenta kvartalo de Parizo) kaj la tre forta polica reprimo, kiu sekvis, kondukis al subita pliakriĝo de la krizo : la studentoj okupadis la fakulaton de Sorbono.
- Reveno de Georges POMPIDOU elde Rumanio: kaj la striko etendiĝis al la laboristaro. Flanke de grupo de radikalaj studentoj (la "Raĝuloj"), la situaciistoj formis "Komitaton Raĝuloj-S.I.", ekregis la "Komitaton de okupado de Sorbono", kaj alvokis "okupi ĉiujn uzinojn en Francio kaj formi laboristajn Komitatojn". Malsukcesante adoptigi tiun alvokon fare de la ĝenerala asembleo, ili forlasis la Komitaton de Okupado por formi "Komitaton por la Daŭrigo de la Okupadoj".
- Ĝenerarala manifestacio de la 13-a de majo.
- La strikoj. La interkonsento de Grenelle La sinteno de sindikatoj rilate la studenta movado.
- Unua parolado de generalo DE GAULLE kaj ties fiasko:
- Lia malapero al Baden-Baden kaj dua parolado.
- La juna destrula manifestacio:
- Balotoj. Velkado de la movado La Junularoj Komunistaj Revoluciistaj estis dissolvitaj per registara dektreto, konsekvence ilian fortan agadon dum majo 1968.

La ideoj de Majo 68

Heredaĵo, aŭ manko de heredaĵo, de Majo 68


- En 1978 revuo Kontakto aperigis kajeron sub la temo "La sekdek-oka, ĉu decida jaro?"

Aliaj movadoj plimalpli samtempaj


- en Kalifornio
- En Germanio, post mortigo de Benno OHNESORG fare de policano dum manifestacio en (1967) kaj atenco al Rudi DUTSCHKE en (1968).
- En Italio
- En Meksiko, 4 monatoj da studenta agito finiĝanta per buĉado de 300 manifestanoj, vidu 1968 en Meksikurbo.

1968

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1968 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1968 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 53-a Universala Kongreso de Esperanto en Madrido.
- Jorge Luis GUTIÉRREZ eklernis Esperanton.
- Fondo de Institucio Hodler'68 kaj de Esperanto-Biblioteko de La Chaux-de-Fonds.
- Majo: Francio: Maja Ribelo
- Ekvatora Gvineo sendependiĝas de Hispanio.
- Al UNO aniĝas Ekvatora Gvineo, Maŭricio, kaj Svazilando.
- Malio : Ekregas militistoj.
- Usono : Petrolo malkovriĝis en Alasko.
- Barejno eks-protektoratiĝas je Britio.
- Butano : kreiĝas kabineto de ministroj.
- Brunejo : sultaniĝas Muda Hassanal Bolkiah Muzaddin Wadaula.
- Praga Printempo: Sovetunio invadas Ĉeĥoslovakion.
- 2-a de oktobro: studenta masakro en Meksikurbo
- Alan Kej elpensis Dynabook - plenfunkcian komputilon de futuro. Nun la komputilon oni nomas tekokomputilo.

Naskiĝoj

Mortoj


- 27-a de marto : Jurij GAGARIN
- 16-a de aprilo : Usono : Edna FERBER
- 1-a de junio : Helen KELLER
- 6-a de junio : Robert F. KENNEDY
- 14-a de junio : Italio : Salvatore QUASIMODO
- 20-a de junio : Zdeněk ŠTĚPÁNEK
- 27-a de oktobro : Britio : Lise MEITNER
- 17-a de novembro : Wilhelm LEHMANN
- 25-a de novembro : Upton SINCLAIR
- 26-a de novembro : Arnold ZWEIG
- 28-a de novembro : Enid BLYTON
- 1-a de decembro : Hugo HAAS
- 20-a de decembro : Usono : John STEINBECK
- Hans Hermann KÜRSTEINER
- L. N. NEWELL ----
1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1968年 ko:1968년 simple:1968 th:พ.ศ. 2511

Malneta Enlanda Produkto

La Malneta Enlanda Produkto (MEP) estas ekonomika mezuro de grandeco de la ekonomio de ŝtato aŭ teritorio. Ĝi plejofte ne estas taŭga mezuro de feliĉeco aŭ riĉeco de la individuaj homoj, unuavice pro la nenaturaj (sed rezulto de valutbors-kurzaj efikoj) intervalutaj rilatoj, due pro malegaleco de riĉodispartigo. Ĝi estas kalkulata per sumigo de la tuta valoro de ĉiuj varoj kaj servoj produktitaj / plenumitaj dum iu periodo (plej ofte, jaro) en la studata teritorio. Tio estas
- la valoro de ĉiuj enspezoj faritaj
- plus la amortizoj
- minus la produktadaj kaj doganaj impostoj en iu lando dum unu jaro. Dividante per la nombro de la loĝantoj oni ricevas la personan ("kapan") MEP.

por legi statistikojn, alilingve:


- angle: GDP
- dane: BNI
- france: PIB
- nederlande: BNP
- portugale: PIB

Vidu ankaŭ

Malneta Enlanda Produkto po kapo ja:国内総生産 simple:Gross Domestic Product Kategorio:ekonomiokategorio:ekonomiko

Olimpiaj ludoj

Sporto > Olimpikoj ---- SportoLa Olimpiaj Ludoj, aŭ Olimpikoj, estas divers-sporta turniro, kiu okazas ĉiun kvaran jaron. Origine okazigitaj en Olimpio en antikva Grekio, ilin reiniciatis la franca barono Pierre DE COUBERTIN dum la lasto de la 19-a jarcento. La Ludoj de la Olimpiado, pli bone konata kiel la someraj Olimpikoj, okazintas ĉiujarkvare ekde 1896, escepte dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj. Speciala versio por vintraj sportoj, nomata la vintraj Olimpikoj, komencis en 1924, sed ekde 1994 tiuj ĉi ludoj ne okazas dum la sama jaro de la someraj Olimpikoj

Sportoj

En la someraj ludoj estas akvosportoj, arkpafado, atletiko, basbalo, biciklado, bokso, futbalo, gazonhokeo, gimnastiko, halterlevo, ĵudo, kanuo kaj kajako, korbopilko, lukto, manpilko, moderna pentatlono, pafado, rajdado, remado, skermo, softbalo, tabloteniso, tekvondo, teniso, triatlono, velado, volanludo kaj volejbalo. En la vintraj ludoj estas biatlono, glacihokeo, glitkurado, glitŝtonludo, luĝo, skiado kaj sportsledo.

Antikvaj Ludoj

Vidu ĉefartikolon: Antikvaj Olimpiaj Ludoj La Olimpikoj havas longan tradicion. Oni neplue scias, kiel originis la antikvaj Olimpiaj Ludoj, sed estas multaj legendoj pri tiu temo. Unuafoje dokumente menciitaj ili estis en la jaro 776 antaŭ Kristo en Grekio, sed tiuj certe ne estis la unuaj ludoj. Tiutempe ili estis plejparte regiona afero, kun nur unu konkurso, la stadiona kuro (192 m). Poste aldoniĝis pliaj konkursoj: tiutempe la sportistoj konkursis en kuro (longaj kaj mallongaj distancoj), pentatlono (kuro, longosalto, lancoĵeto, diskoĵeto, lukto), pugnoluktado (aŭ pankracio, lukto kaj pugnobatalo) kaj ĉevalvetkuro, pentatlono. Je la lasta tago de la evento poetoj kaj filozofoj povis prezenti siajn verkojn kaj ideojn. La lastaj Olimpiaj Ludoj de la Antikveco okazis en la jaro 393 post Kristo: La imperiestro Teodozio malpermesis pliajn ludojn pro la pagana karaktero de ili.

Modernaj ludoj

leftLa Olimpiaj Ludoj de la nuntempo estas iniciatitaj de la barono Pierre de COUBERTIN, kiu en la jaro 1894 fondis la Internacian Olimpian Komitaton. Laŭ lia idealo la ludoj kunigu sportistojn de ĉiuj popoloj, haŭtkoloroj kaj religioj por konkursi en paca etoso. En la jaro 1896 en Ateno okazis la unuaj Olimpiaj Ludoj de la nuntempo (295 viroj el 13 landojen 42 konkursoj), kaj ekde tiam ili okazas – krom interrompoj pro la mondmilitoj - ĉiun kvaran jaron en malsama loko. Ekde la jaro 1924 ankaŭ vintraj ludoj okazas: unue samjare kiel la someraj ludoj, sed ekde 1994 (pro komercaj kialoj) en dujara alterno kun ili. Olimpika ĵuro: "Nome de ĉiuj partoprenantoj, mi promesas, ke ni partoprenos en tiuj ĉi olimpiaj ludoj konsiderante kaj obeante ĝiajn validajn regulojn, en la bona spirito de , kaj por la honoro de niaj teamoj.

Kroniko: Someraj Ludoj

:1-aj 1896 Ateno (Grekio) (starto de 100-metra kuro, venkis Thomas Burke kun 12 s) :2-aj 1900 Parizo (Francio) :3-aj 1904 St. Louis (Usono) :4-aj 1908 Londono (Britio) :5-aj 1912 Stokholmo (Svedio) :6-aj 1916 Berlino (ne okazis pro la Unua Mondmilito) :7-aj 1920 Antverpeno (Belgio) :8-aj 1924 Parizo (Francio) :9-aj 1928 Amsterdamo (Nederlando) :10-aj 1932 Los-Anĝeleso (Usono) :11-aj 1936 Berlino (Germanio) (olimpika ĵurado) Jesse OWENS, nigrulo venkis 4 ormedalojn en la nazia Germanio :12-aj 1940 Tokio (ne okazis pro la Dua Mondmilito) :13-aj 1944 Londono (ne okazis pro la Dua Mondmilito) :14-aj 1948 Londono (Britio) :15-aj 1952 Helsinko (Finnlando) :16-aj 1956 Melburno (Aŭstralio) :17-aj 1960 Romo (Italio) :18-aj 1964 Tokio (Japanio) (Yoshinori Sakai, studento el Hiroŝimo, portas la olimpikan torĉon al la olimpikaj ludoj) :19-aj 1968 Meksikurbo (Meksiko) :20-aj 1972 Munkeno (Germanio) palestina teroratako kontraŭ israelaj sportistoj :21-aj 1976 Montrealo (Kanado) 22 afrikaj landoj bojkotis, ĉar la partoprenanta Nov-Zelando pli frue ludis rugbeon kun Sud-Afriko :22-aj 1980 Moskvo (Sovetunio) Usono kaj 50 okcidentaj landoj bojkotis tion pro la [Afganio|afgania] interveno de Sovetunio :23-aj 1984 Los-Anĝeleso (Usono) socialistaj landoj bojkotis :24-aj 1988 Seulo (Suda Koreio) :25-aj 1992 Barcelono (Hispanio) :26-aj 1996 Atlanto (Usono) :27-aj 2000 Sidnejo (Aŭstralio) :28-aj 2004 Ateno (Grekio) :29-aj 2008 Pekino (Ĉinio) :30-aj 2012 Londono (Anglio)

Kroniko: Vintraj Ludoj

skiado, sketado, glacihokeo. :1-aj 1924 Chamonix (Francio) (296 atletoj el 16 landoj en 16 konkursoj) :2-aj 1928 St. Moritz (Svislando) :3-aj 1932 Lake Placid (Usono) :4-aj 1936 Garmisch-Partenkirchen (Germanio) :5-aj 1948 St. Moritz (Svislando) :6-aj 1952 Oslo (Norvegio) :7-aj 1956 Cortina d’Ampezzo (Italio) :8-aj 1960 Squaw Valley (Usono) :9-aj 1964 Innsbruck (Aŭstrio) :10-aj 1968 Grenoblo (Francio) :11-aj 1972 Sapporo (Japanio) :12-aj 1976 Innsbruck (Aŭstrio) :13-aj 1980 Lake Placid (Usono) :14-aj 1984 Sarajevo (Jugoslavio) :15-aj 1988 Kalgario (Kanado) :16-aj 1992 Albertville (Francio) :17-aj 1994 Lillehammer (Norvegio) :18-aj 1998 Nagano (Japanio) :19-aj 2002 Salt Lake City (Usono) :20-aj 2006 Torino (Italio) :20-aj 2010 Vankuvero (Kanado) Vidu ankaŭ:
- Special-Olimpiko
- Olimpiaj ludoj de la etaj eŭropaj ŝtatoj Kategorio:Sporto ja:近代オリンピック ko:올림픽 ms:Sukan Olimpik th:กีฬาโอลิมปิก zh-min-nan:Olympia Ūn-tōng-hoē


Tanko

Tanko estas kirasita, memmova maŝino kun ofte movebla kirasturo kaj kanono. Ĝi plej ofte estas movata per turniĝantaj larĝaj raŭpoj. La unuaj tankoj aperis en la Unua Mondmilito, en 1916. Oni uzas kontraŭ la tankoj kontraŭtankan grenadon, raketon, bazukon aŭ minojn. Unu el la plej famaj rusaj tankoj estis la tanko T-34 dum la Dua Mondmilito. La vorto "tanko" devenas el la portugala "tanque" [tanke] (cisterno) tra la angla "Tank", ĉar anglaj projektistoj diris al laboristoj, ke ili konstruas cisternkamionojn. Kategorio:Armiloj ja:戦車 ko:전차 ms:Kereta kebal th:รถถัง zh-min-nan:Tank

Bajoneto

Ĉi tiu artikolo estas pri armilo. Vidu ankau jenon:
- Bajoneta kunigo
- Bajoneta ŝpato ---- Bajoneto estas nepafa armilo, iaspeca tranĉilo aŭ pikilo. Ĝi estas destinita por aldona muntado sur fino de pafilo laŭlonge. Per pafilo kun bajoneto eblas piki en proksima batalo. Kategorio:Armiloj

Octavio PAZ

Literaturo > Hispanlingva Literaturo > Octavio PAZ < Hispana Lingvo ---- Octavio PAZ (Oktavjo PAS) (naskiĝis la 31-an de marto, 1914, mortis la 20-an de aprilo, 1998) estis meksika verkisto kaj diplomato. Octavio Paz naskiĝis en Meksikurbo. Li komencis verki en 1931 kaj lia unua libro estis Luna silvestre (Sovaĝa luno, 1931). Li organizis kaj redaktoris plurajn kulturajn revuojn (Barandal, Taller), kaj en 1945 komencis sian diplomatan karieron, kiun li forlasis en 1968, kiel protesto pro la masakro de Tlaltelolko. En 1950 li publikigis El laberinto de la soledad (La labirinto de la soleco), eseo en kiu li esploras la esencon de la meksikaneco. En 1981, Octavio Paz ricevis la Premion Cervantes kaj, en 1990, ricevis la Nobelpremion de literaturo. Ne nur mondkonata poeto, sed ankaŭ elstara eseisto, Octavio Paz forpasis post longa kancera malsano. Lia heredaĵo, tamen, estas vasta: ĉirkaŭ 15 dikaj volumoj kiuj kovras la sennombrajn aspektojn de lia intelekta agado: literaturo, historio, politika kritiko kaj, super ĉio, poezio. Li ja mem diris ke li deziris esti rigardata, antaŭ ĉio, kiel poeto. Fragmentoj el sia poezio aperis esperante en la bulteno de Meksika Esperanto-Federacio, Ni ĉiuj. PAZ OCTAVIO ja:オクタビオ・パス

Amnestio

Amnestio estas nuligo de puno de kulpita krimulo laŭ iniciato de ŝtato. Amnestioj okazadas:
- Por malpligrandigi kvanton de homoj en malliberejoj por ŝpari monan elspezon por la malliberejoj;
- Por pligrandigi konkordon en socio, aparte se la homoj estis malliberigitaj per alia antaŭa ŝtata reĝimo;
- Se iu homo estis malliberigita pro ne tro danĝera krimo kaj bone kondutis en la malliberejo. Malracie farita amnestio povas igi grandajn malagrablaĵojn se danĝeraj krimuloj en granda kvanto okazas liberigitaj. Ĉi tio okazis en Sovetunio en 1953 kiam estis granda amnestio kiu okazis okaze de morto de Iosif STALIN. Male, la ĝenerala amnestio al "politikaj krimuloj" en Brazilo en 1979 permesis la reveno de la lando al "normala" parlamenta demokratio.

Vidu ankaŭ jenon:


- Amnestio Internacia kategorio:Juro

Gerilo

Gerilo estas milito lanĉita de malgrandaj kombat-ĉeloj, disigitaj tra iu regiono, sen fronta linio. La ĉefaj taktikoj de gerilo estas embusko kaj sabotado. La vorto devenas el la hispana guerrilla, kiu signifas militeto, kaj kiu estiĝis duma la hispana rezistado al la franca invado de Napoleon BONAPARTE, duma 19a jarcento. La taktikoj, kompreneble, ekzistis de multe antaŭe. La fina celo de gerilo estas skui kaj eventuale renversi establigitan reĝimon. Grava faktoro por tiu sukceso estas la popola apogo kiun la gerilanoj povas akiri, por kaŝi ilin de la oficiala armeo kaj provizi manĝaĵojn kaj informojn pri la malamikojn. ja:ゲリラ ms:Gerila

Guerrero

Geografio > Ameriko > Meksiko > Guerrero < provinco ---- Guerrero [geREro] estas unu el la plej sudaj provincoj (subŝtato) de Meksiko, ĉe Pacifiko. Ĝi havas areon de 65.000 km² kaj loĝantaron de 3,1 milionoj. Ĝi dividiĝas en 76 komunumojn (municipojn). Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Chilpancingo. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-GRO". Estas la sola provinc-kodo, kies dua litero estas nek la dua litero de vorto en la provinca nomo, nek inicialo en ĝi. La nomo de la provinco honoras Vicente GUERRERO, militestron de la bataloj pri sendependiĝo. La plej konata urbo de la provinco estas Acapulco ĉe la pacifika bordo, konata ban- kaj feriloko. La marbordo formas plurajn lagunojn, el kiuj la plej gravaj estas Laguna Negra, Laguna de Coyuca kaj Laguna de Tres Palos. =Ekstera ligo= [http://www.guerrero.gob.mx oficiala retejo] ja:ゲレーロ州

Stabilitet

Stabilitet (latin för orubblighet, stadga) är förmågan att bibehålla och återta sin jämvikt. En kropps stabilitet är därmed förhållandet mellan den uppåtriktade kraften och tyngdpunken.

Historia

Stabiliteten har under sjöfartens historia varit ett stort problem som orsakat många katastrofer.

Idag

Faktorer

Stabiliteten är ett brett begrepp som innefattar och beror på många faktorer, bl.a.
- G - Tyngdpunktens läge
- I - Inverkan av fria vätskeytor
- B - Flytkraft
- D - Djupgående
- \Delta - Deplacement

Stabilitetsbegrepp

Med ett antal av dessa faktorer kända kan ett fartygs stabilitet beräknas med formlerna nedan, stabilitet är dock ett samlingsbegrepp och för att
- M - Metacentrum
- GZ - Statiskt stabilitet eller Rätande hävarm
- Dynamisk stabilitet

Formler

GZ=GM
- sin(\theta) där \theta=slagsida och 0^\circ\le\theta\le15^\circ

Stabilitetskrav

Se även



narty szwajcaria online slots zasony hoteles en Praga Sklep Nurkowy










































:: RELATED NEWS ::
Shirley Chisholm
Shirley Chisholm, eg. Shirley Anita St. Hill Chisholm, född 30 november 1924, död 1 januari 2005, amerikansk politiker (demokrat), första svarta politiker att väljas till amerikanska representanthuset, som rep
Diatonik (musik)
Diatonik (grekiska diatonikos, "mellanton"). Ett sätt att indela en oktav så att den består av två tetrakord som ligger på en heltons avstånd från varandra. En diatonisk skala tänker vi idag på som en vanlig durskala. Dess bakgrund står dock att finna i det antika Grekland och proportionsläran. Pythagoras (och hans elever) studerade proportioner genom att använda sig av s.k monokord, ett ensträngat instrument med ett flyttbart s
Kenneth Rosén
Kenneth Rosén, född ?, död 27 december 2004, fotbollsspelare (målvakt) och fotbollstränare. Kenneth Rosén var målvakt i Örebro SK 1974-1976. Han inledde sin tränarkarriär i Laxå IF 1977, fortsatte sedan i Karlslunds IF HFK 1977-1978 och därefter i Örebro SK 1980-1982. Han har också varit tränare i flera norska klubbar innan
Richard Tomson
Richard Tomson, född 2 september 1984, skådespelare.

Filmografi (urval)


- 2004 - Kärlekens Triumf
- 2005 - Mäklarligan T
Balsan
Balsan var ett indisk furstendöme, beläget i Himalayamassivets utlöpare. Riket grundades av rajputen Alak Singh och hade en yta av 148 kvkm. Statsreligionen var hinduism. Mellan 1803 och 1815 var furstendömet ockuperat av N
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org