Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1989

1989

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1989 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je dimanĉo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1989 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 74-a Universala Kongreso de Esperanto en Brajtono.
- Fondita la Ukrainia Esperanto-Asocio.
- 1-a Kongreso de Loĵbano kun 13 ĉeestantoj.
- Interlingvisto Rick HARRISON kreis Vorlinon kaj Peter DAVIS, Dejeru Sapuho.
- Belgio fariĝas federacia ŝtato.
- Pollando : demokratiaj elektoj: Tadeusz Mazowiecki de la sindikato Solidareco fariĝis ĉefministro.
- Rumanio : Ribelantoj renversas la komunisman reĝimon de Nicolae CEAUSESCU.
- Alĝerio : Aperas limigita pluralismo politika.
- Usono : George H. BUSH elektatas prezidento.
- Irano : Ayatollah Ali HOSEINI KHAMENEY spirit-gvidantiĝas.
- Sovetunio retrotiras sian armeon el Afganio.
- Ĉinio : Pekino : Tjan'anmen-placo: 4-a de junio. Studentoj protestas kontraŭsisteme. Kelkmil mortigitas kaj dekmilo da vunditoj.
- Somere: Neptunon observas Vojaĝanto 2.
- Ĉilio : Augusto PINOCHET lasas la rektan potencon lasante de li fasonitan konstitucion - Ĉilio ekdemokratiiĝas .
- La milita reĝimo en Birmo rebaptis la landon Mjanmao.
- Senegambia federacio disiĝas al Gambio kaj Senegalo.
- 6-an de decembro : Kanado : la mortigo de 14 virinoj en la Masakro de la École Polytechnique ŝokas la nacion kaj spronas la feminisman kaj kontraŭpafilan movadojn.
- 9-an de novembro : Germanio : La limpasejoj al okcidenta Germanio (FRG) kaj al la okcidenta parto de Berlino (>Berlina Muro) malfermiĝas por ĉiuj civitanoj de GDR (orienta Germanio).
- 25-a de decembro - Nicolae CEAUCESCU kaj lia edzino Elena estis ekzekutitaj.
- 29-an de decembro : Ĉeĥoslovakio : Václav HAVEL iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio.

Naskiĝoj


- 23-a de julio : Daniel RADCLIFFE

Mortoj


- P. H. VAN TERWISGA
- Ary ZAMORA
- 7-a de januaro : Showa Imperiestro
- 23-a de januaro : Salvador DALÍ
- marto: Giuseppina PICCIOTTO DE VITA
- 19-a de aprilo : Daphne DU MAURIER
- 30-a de aprilo : Sergio LEONE
- 11-a de julio : Britio : Laurence OLIVIER
- 22-a de julio : Martti TALVELA
- 26-a de aŭgusto : Irving STONE
- 4-a de septembro : Svislando : Georges SIMENON
- 6-a de oktobro : Francio : Bette DAVIS
- 1-a de decembro : Usono : Alvin AILEY
- 22-a de decembro : Francio : Samuel BECKETT ----
1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1989 ja:1989年 ko:1989년 simple:1989 th:พ.ศ. 2532 zh-min-nan:1989 nî

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

20-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jaroj:
19011902190319041905 19061907190819091910
19111912191319141915 19161917191819191920
19211922192319241925 19261927192819291930
19311932193319341935 19361937193819391940
19411942194319441945 19461947194819491950
19511952195319541955 19561957195819591960
19611962196319641965 19661967196819691970
19711972197319741975 19761977197819791980
19811982198319841985 19861987198819891990
19911992199319941995 19961997199819992000
ja:20世紀 ko:20세기 simple:20th century

Universala Kongreso de Esperanto

Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto ---- Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA. UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado. Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato. La kongresoj estas similaj, sed kompreneble varias de jaro al jaro. En UK estas:
- klerigaj programeroj, kiel prelegoj kaj debatoj pri la Kongresa Temo, la Internacia Kongresa Universitato, kaj prelegoj pri la kongresa lando.
- distraj kaj artaj programeroj, kiel la nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, balo, kaj la Belartaj Konkursoj.
- organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj.
- Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco.
- libroservo.
- prezentaĵoj de movadaj aktivaĵoj en ĉiuj sferoj de la vivo. La UK celas esti revuo de la Esperanto-movado en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj. Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK). La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer. En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe.

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj

Eksteraj Ligiloj

[http://www.uea.org/kongresoj/index.html Informoj] de UEA pri la UK-oj

Literaturo


- Ziko Marcus SIKOSEK: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, UEA: Rotterdam 2005, 217 p. Kategorio:Esperanto-movado
-


Dejeru Sapuho

Desa babilado (Dejeru Sapuho aŭ Desa Chat) estas apriora projekto de internacia planlingvo proponita de Peter DAVIS en 1989. La ĉefa ideo estas faciligi la komputilajn procedojn. Ĝi havas kvin vokalojn kaj dudek unu konsonantojn, kun 105 silaboj entute. La vortoj komencas per silabo kiu indikas la entutan nombron de silaboj en la vorto. La projekto havas apogon de l' "Desa Educational Trust", fondaĵo eduka por la promocio de metodoj de studo. Ekzempletoj: Camisi vigi gojumi. (Morgaŭ mi legos). Pisuvo remo tiruqe. (La floro estas el ĝardeno) Wuluyu ji befo jecuso. (La pentraĵoj estas sur la muro). Mehu liba bulico figeqe. (Eble li havas novaĵon). Moha to muhitu qago kiyevo. (Ŝi kantos dum la vizitado). Muviva tuvu bupiqo. (La arbo estas apud rivero). kategorio:planlingvoj

Pollando

Geografio > Eŭropo > Pollando ---- Pollando (en pola: Polska) estas lando en Centra Eŭropo. Pollando estas lando en la mezo de Eŭropo; ĝi havas areon de 312.685 km2, kaj loĝantaron de 39.633.912 (en 2001). Norde de Pollando estas la Balta Maro, Rusio (regiono de Kaliningrado), kaj Litovio; oriente estas Belarusio kaj Ukrainio; sude estas Slovakio kaj Ĉeĥio; kaj okcidente estas Germanio. Polska, la nomo de la lando en la pola, devenas de vorto signifanta "kampo" aŭ "maldensejo." En la norda parto de Pollando estas malaltejoj kaj lagoj; en la meza parto estas grandaj ebenaĵoj kaj malprofundaj riveraj valoj; kaj en la suda estas altejoj kaj montaroj. La poloj estas okcidentslava popolo. Post la jaro (?) poloj konstruis urbetojn en la nuntempa Pollando. En 966 Princo Mieszko enloĝis la unuan bone konatan historie polan ĉefurbon ĉe Gniezno, apud Poznan. En 966 je la 4-a de aprilo, Mieszko la 1-a, filo de Lech, kiu estis la filo de Ziemowit, agnoskis la katolikismon kiel la ŝtatan religion per edzidĝo al la Ĉeha kaj Romkatolika princino Dobrawa kaj per tiu geedziĝo oficiale akceptis la romkatolikismon. Lia Filo Bolesław la 1-a (Boleslavo la Valianta) akceptis reĝan kronon de la romkatolika papo kaj oficiala kapo de la Roma Imperio de tiuj tempoj. Iĝinte tiel oficiale laŭ la romkatolika eklezio la unua suverena reĝo de la suverena Regno de Pollando enkadre de la Sankta Roma Imperio li mortis la saman jaron en 1025. Koperniko, granda astronomo, naskiĝis en Toruno (Thorn) en 1473. En la jaro 1683, Jan SOBIESKI venkis la turkan armeon ĉe Vieno, Aŭstrio. De 1795 ĝis 1918 la tuta Pollando estis dividita inter Prusio, Aŭstrio kaj Rusio. Sed malgraŭ tio la poloj ĉiam konservis sian nacian lingvon. En 1859 en Bjalistoko naskiĝis Ludoviko ZAMENHOF. Li iniciatis la Lingvon Internacian Esperanto, por parte eviti lingvajn kaj naciajn konfliktojn, kaj en 1887 li eldonis la unuajn librojn pri tiu ĉi lingvo. En 1916 Pollando fariĝis, kiel reĝolando sed sub germana regado, formale sendependa de Rusio. Nur je la 11-a de novembro 1918 Pollando sendependiĝis. La ĉefurbo de Pollando estas Varsovio (2.269.000 loĝantoj) ĉe la proksimuma mezo de la fluo de rivero Vistulo (pole Wisła [VISŭa]). Aliaj urboj estas Katowice (344.100), Lodzo (1.055.000), Krakovo ĉe la komenca fluo de Vistulo (857,000), Poznań (590.000) kaj Gdańsk (364.000). Mapo de Pollando kun la limoj de la distriktoj (vojevodioj): right
- Varmio-Mazurio (Warmińsko-Mazurskie) [1]
- Granda Polio (Wielkopolskie) [2]
- Sanktakrucio (Świętokrzyskie) [3]
- Antaŭkarpatio (Podkarpackie) [4]
- Malgranda Polio (Małopolskie) [5]
- Kujavio-Pomerio (Kujawsko-Pomorskie) [6]
- Lubuŝio (Lubuskie) [7]
- Lodzio (Łódzkie) [8]
- Lublinio (Lubelskie) [9]
- Mazovio (Mazowieckie) [10]
- Malsupra Silezio (Dolnośląskie) [11]
- Opolio (Opola) [12]
- Podlasio (Podlaskie) [13]
- Pomerio (Pomorskie) [14]
- Silezia vojevodio (Śląskie) [15]
- Okcidenta Pomerio (Zachodniopomorskie) [16] Tyniec

Memorindaĵoj

Image:Varsovie04-32.jpg|Warszawa Image:Warsaw modern buildings.jpg|Warszawa Image:Wilanow palace.jpg|Warszawa Image:Warsaw palace.jpg|Warszawa Image:Warszawa Namiestnikowski.png|Warszawa Image:Warszawa Copernicus.png|Warszawa Image:Warsaw church.jpg|Warszawa Image:Warsaw church1.jpg|Warszawa Image:Krakow_Sukiennice.jpg|Krakow Image:Piazza_del_Mercato_di_Cracovia.JPG|Krakow Image:Krakow-Wawel-Courtyard.jpg|Krakow Image:Krakow-Wawel_cathedral.jpg|Krakow Image:Kalplica wawel.jpg|Krakow Image:Krakow nagrobek Kazimierza W.jpg|Krakow Image:Krakau_PeteruPaul.jpg|Krakow Image:Krakow_Boze_Cialo-2.jpg|Krakow Image:Teatr Slowackiego.JPG|Krakow Image:Gothic altar veit stoss.jpg|Krakow Image:Pl-gdansk-neptun2004.jpg|Gdansk Image:ZURAW-Gdansk 2004 ubt.jpeg|Gdansk Image:Bazylika mariacka gdansk ubt.jpeg|Gdansk Image:Gdansk Radhuset.jpg|Gdansk Image:Oliwa kathedraal.jpg|Gdansk Image:Wroclaw 1.jpg|Wroclaw Image:Breslau-rathaus.jpg|Wroclaw Image:Wroclaw-Katedra-3.jpg|Wroclaw Image:Wroclaw-AulaLeopoldina4.jpg|Wroclaw Image:Torun-Rynek-ratusz-2.jpg|Torun Image:Torun-palac-dambskich.jpg|Torun Image:Ratusz Poznan od Wielkiej.jpg|Poznan Image:Poznan Fara 106-07.jpg|Poznan Image:Lublin Archikatedra.jpg|Lublin Image:Bydgoszcz Spichrze.jpg|Bydgoszcz Image:Rogalin palac (1).jpg|Rogalin Image:Pulawy palac czartoryskich.jpg|Pulawy Image:Poland - Ksiaz castle.jpg|Ksiaz Image:Zamek w Pszczynie003 kpjas.jpg|Pszczyna Image:Jasna Góra 20050919.JPG|Czestochowa Image:Kielce palace 2.jpg|Kielce Image:Zamosc ratusz.jpg |Zamosc Image:Poland Baranow - Castle.jpg|Baranow Sandomierski Image:Kazimierz Dolny (kamienica pod sw Mikolajem i Krzysztofem) 01.jpg|Kazimierz Dolny Image:Janowiec dziedziniec.jpg|Janowiec Image:Nowy Wiśnicz.jpg|Nowy Wisnicz Image:Ogrodzieniec.jpg|Ogrodzeniec Image:Rzeszów zamek 2004b.jpg|Rzeszow Image:Malbork zamek zblizenie.jpg|Malbork Image:Poland Frombork - Cathedral Hill.jpg|Frombork Image:Golub-Dobrzyn2.jpg|Golub-Dobrzyn Image:Kwidzyn zamek.JPG|Kwidzyn Image:Moszna zamek4.jpg|Moszna Image:Tatry Panorama01xxx.jpg|Tatry als:Polen fiu-vro:Poola ja:ポーランド ko:폴란드 ms:Poland simple:Poland th:ประเทศโปแลนด์ zh-min-nan:Polska

Rumanio

Geografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Rumanio ---- Dosiero:ro.gif Rumanio - România Lando en Balkana duoninsulo, ĉe la Nigra Maro.
  • Landkodo: RO.
  • E-nomo: [a] Rumanujo; [o] Rumana Respubliko.
  • Nacia nomo: Republica România.
  • Areo: 238.391 kv.km.
  • Politika sistemo: evoluanta demokratio.
  • Ŝtatestro: prezidento Traian BĂSESCU (2004).
  • Ĉefurbo: Bukareŝto (1.926 mil) (2002).
  • Urboj: Iaşi (321 mil), Cluj-Napoca (318 mil), Timişoara (317 mil), Constanţa (310 mil), Craiova (303 mil) (2002).
  • Loĝantaro: 21.681 mil, inter ili rumanoj 89,5%, hungaroj 6,6%, ciganoj 2,5% (2002).
  • Ŝtatlingvo: la rumana (latinida lingvo).
  • Kredantoj: ortodoksaj kristanoj.
  • Eksporto: naftoproduktoj, cemento, iloj por kemia industrio.
  • Pokapa MEP: 1.480 $.
  • Organizoj: UNO (1955), NATO (2004)
  • Historio: de la 1940-aj jaroj la landon regis komunistoj. De la 1960-aj jaroj estis komencita movado por eliro el la influsfero de Sovetunio. En 1989 ribelantoj renversis la komunistan reĝimon de Nicolae CEAUŞESCU. En 1990 kaj 1992 okazis la unuaj demokratiaj elektoj.
  • Heredaĵo: Bukovinaj preĝejoj, sudtransilvaniaj fortikaĵoj, nordvalaĥiaj monaĥ(in)ejoj, Danubdelto, Sighişoara.
  • La nacia himno de Rumanio estas Deşteaptă-te, române! (Vekiĝu, ci, rumano!).
  • Esperanto-movado: Historio de Esperanto en Rumanio
  • Administra divido: 41 departamentoj (judeţe) plus la memstara municipo Bucureşti (vidu la liston de ISO-kodoj).
  • Alfabetorde la distriktoj jenas (interkrampe la distrikta ĉefurbo): :Alba (Alba Iulia) :Arad (Arad) :Argeş (Piteşti) :Bacău (Bacău) :Bihor (Oradea) :Bistriţa-Năsăud (Bistriţa) :Botoşani (Botoşani) :Braşov (Braşov) :Brăila (Brăila) :Buzău (Buzău) :Caraş-Severin (Reşiţa) :Călăraşi (Călăraşi) :Cluj (Cluj-Napoca) :Constanţa (Constanţa) :Covasna (Sfântu Gheorghe) :Dâmboviţa (Târgovişte) :Dolj (Craiova) :Galaţi (Galaţi) :Giurgiu (Giurgiu) :Gorj (Târgu Jiu) :Harghita (Miercurea-Ciuc) :Hunedoara (Deva) :Ialomiţa (Slobozia) :Iaşi (Iaşi) :Ilfov (Buftea) :Maramureş (Baia Mare) :Mehedinţi (Drobeta-Turnu Severin) :Mureş (Târgu Mureş) :Neamţ (Piatra Neamţ) :Olt (Slatina) :Prahova (Ploieşti) :Satu Mare (Satu Mare) :Sălaj (Zalău) :Sibiu (Sibiu) :Suceava (Suceava) :Teleorman (Alexandria) :Timiş (Timişoara) :Tulcea (Tulcea) :Vaslui (Vaslui) :Vâlcea (Râmnicu Vâlcea) :Vrancea (Focşani) :Bucureşti. ::Listo de urboj de Rumanio Neformale la lando konsistas el regionoj difinitaj parte geografie, parte historie, nome:
    - Valaĥio en sudo (blua en la mapo)
    - Moldavio en nord-oriento (apud la samnoma ŝtato; ruĝa)
    - Transilvanio en la centro kaj nordo (verda)
    - Dobroĝo en oriento ĉe Nigra Maro (flava)
    - parto de Banato en okcidento (verda)
    - parto de Bukovino en nordo (ruĝa)

    Vidu ankaŭ:


    - Transilvanio

    Eksteraj ligoj:


    - [http://www.geocities.com/cogaionon/ (anglaligve) ĉio pri la Dakoj aŭ Getoj]
    - [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/europe/roumanie.htm lingva situacio kaj leĝaro en Rumanio] Kategorio:Rumanio als:Rumänien fiu-vro:Romaania ja:ルーマニア ko:루마니아 ms:Romania roa-rup:România simple:Romania th:ประเทศโรมาเนีย zh-min-nan:România

    Alĝerio

    Geografio > Afriko > Alĝerio ----
    Dosiero:dz.gif Dosiero:Algeria_coa.jpg
    Demokrata Popolrespubliko Alĝerio
    الجمهورية الجزائرية الديمقراطية الشعبية
    Situo de Alĝerio
    Bazaj informoj
    Ŝtatlingvoaraba
    ĈefurboAlĝero
    Prezidento
    (ekde 1999)
    Abdelaziz BOUTEFLIKA
    Areo
     - de ĉiuj ŝtatoj
     - el tio akvo
      2.381.741 km²
     11-a rango
      0%
    Loĝantaro
     - de ĉiuj ŝtatoj
     - loĝdenso
    32.818.500 (2002)
    34-a rango
    13,3/km²
    Sendependiĝo de Francio je la 5-a de julio 1962
    Valutodinaro
    HorzonoUTC +1
    Nacia himnoKassaman
    Interretkodo.DZ
    Internacia telefonkodo213
    Alĝerio (arabe: الجزائر [Al-Ĝaza'ir], oficiale: الجمهورية الجزائرية الديمقراطية الشعبية [Al-Ĝumhurija al-Ĝazajirija ad-Dimukratija aŝ-Ŝaabija] - Demokrata Popolrespubliko Alĝerio) estas lando en Norda Afriko, inter Tunizio kaj Maroko. Ĝi estas membro de la ŝtat-asocio Frankofonio.
    • Etimologio: "Alĝero" kaj "Alĝerio" devenas de la franca vorto Algiers, francigo de araba vorto al-ĝazajir, kio signifas "insulo". Tian nomon havis unue la urbo, kiu situis sur 4 insuloj, pli poste ĝi disvastiĝis sur la tuta lando.
    • Politika sistemo: respubliko kun duonmilita reĝimo.
    • Urboj: Alĝero (3.000 mil), Orano (700 mil), Konstantino (600 mil), Anaba (400 mil).
    • Adm. divido: 48 provincoj (vilajat) (Adrar, Ain Defla, Ain Temouchent, Alger, Annaba, Batna, Bechar, Bejaia, Biskra, Blida, Bordj Bou Arreridj, Bouira, Boumerdes, Chlef, Constantine, Djelfa, El Bayadh, El Oued, El Tarf, Ghardaia, Guelma, Illizi, Jijel, Khenchela, Laghouat, Mascara, Medea, Mila, Mostaganem, M'Sila, Naama, Oran, Ouargla, Oum el Bouaghi, Relizane, Saida, Setif, Sidi Bel Abbes, Skikda, Souk Ahras, Tamanghasset, Tebessa, Tiaret, Tindouf, Tipaza, Tissemsilt, Tizi Ouzou, Tlemcen)
    • Loĝantaro: 32.818 mil (2002), inter ili alĝeriaj araboj 80%, berberoj 20%.
    • Parolataj lingvoj: araba, estas disvastigitaj ankaŭ franca kaj berbera.
    • Kredantoj: islamanoj (sunaistoj).
    • Eksporto: nafto, tergaso, oleo, vino.
    • Kapa MEP: 1.600 $.
    • Historio: Alĝerio estis haveno por berberaj piratoj sub turka imperio. Fariĝis sendependa en 1962 jaro. De 1989 aperis limigita politika pluralismo. Al la aktiviĝo de Islama Fundamentalista Fronto, sekvis alveno de militistoj en ŝtatpotencon.
    • Heredaĵo: Kalat Beni Hammad (urboruinoj, 11-a jarcento), fortikaĵoj de Mzabi-valo, Ĝamila komplekso, islama urbo Kasba.
    11-a jarcento

    Parencaj temoj


    - Alĝeria muziko ------ EdE-A > Alĝerio. Alĝerio. (Afriko) La unuaj E-ist-oj estis en 1899 P. Decor (ankaŭ laŭ UEA-1928) en Alger, A. Rivier kaj kapitano A. Capé-Montrosier. La lasta komencis en 1903 ne-ordinare viglan propagandon per artikoloj kaj paroloj. Kune kun H. Tarry li fondis E grupon, kiu dum ses semajnoj varbis 122 anojn, inter ili la prefekton kaj urbestron de Alger kaj aliajn altrangulojn; la grupo 8 marto l904 jam havis 283 anojn. Ili publikis tutan vicon da prop. artikoloj en "La Nouvelliste d' Alger", "Les Nouvelles", "La Dépéche Algerienne" kaj "Vigie Alg.". Dank' al la gazetaro E estis tre favore rigardata en la lando, eĉ en Tunizio. En la plua laboro helpis al li Lemaire en Batna kaj Henri en Oran. Laŭ speciala peto de la kapitano, la milita ministro de Francujo permesis al oficiroj aniĝi en E grupoj. En 1904 la kapitano entreprenis prop. vojaĝon tra l' landoj paroladoj kaj ekinteresigo eĉ de italaj kaj hispanaj kolonianoj. Dume la grupo kreis prop. gazeton "Turco--Revue" kaj ellaboris bonan prop. broŝuron. En 1905 venis en Setifa la itala E-isto grafo Gallois kaj eklaboris tie por E. En 1905 Cape-Montrosier devis reiri Francujon, la prez. de la grupo fariĝis Bresson. En apr 1905 okazis granda E-ekspozicio en Alger, kiun dum tri tagoj vizitis kelkaj miloj. En 1906 aperis E grupo en Caen (prop. Lespesquer) kaj laborista grupo en Alger, kiu interrilatis kun anglaj laboristoj pri fondo de gazeto, kiu defendus la int. interesojn de la proletaro. Poste tiu vigla movado ruiniĝis. Laŭ la statistiko de Dietterle en 1928, E-istoj troviĝis en 5 urboj. Laŭ la ICK-raporto 1931 en A. loĝas izolaj s-anoj, sed ilia helpo estas ofte dumtempa; estante koloni-oficistoj ili ofte forlasas la landon post unu jaro. Indiĝenoj, kiuj lernis E-n: pro politika orientado preferis aliĝi al SAT. Dum kelkaj jaroj klopodis por E ankaŭ en oficialaj rondoj s-ino Tiard el Paris. En 1933 UEA-del. estis en Alger (ankaŭ ES), Constantine, Philippeville kaj Sétif I. ŜIRJAEV.

    vidu ankaŭ


    - Listo_de_urboj_de_Alĝerio
    - Landnomoj Kategorio:Alĝerio ja:アルジェリア ko:알제리 ms:Algeria simple:Algeria

    George H. BUSH

    Historio > Usono > Prezidento de Usono > George H. BUSH ---- George Herbert Walker BUSH, la kvardek-unua prezidento de Usono, naskiĝis la 12-an de junio, 1924, en Milton, Masaĉuseco. George H. Bush estas 188 cm alta, kaj pezas ĉirkaŭ 90 kg. Lia edzino estas Barbara PIERCE. George W. BUSH, la 43-a prezidento, estas unu de la ses gefiloj de la paro. En 1992, Bush suferis pro tiroida malsano. Bush estas episkopano. Dum lia administrado (1989-1993) okazis;
    - 1989- La Krizo de la Ŝparbankoj (Savings and Loan)
    - 1989- La Invado de Panamio- problemo kun Noriega
    - 1990- La Disverŝo de Petrolo- Exxon Valdez en Alasko
    - 1991- Disfalo de Sovetio
    - 1991- Strategiaj-Armilaj Redukta Traktato (START) kun Gorbachev
    - 1991- Milito de la Golfo Persa- pri Irako kaj Kuvajto
    - 1992- La Ago en Somalio BUSH George H. ja:ジョージ・H・W・ブッシュ ko:조지 H. W. 부시 ms:George H. W. Bush simple:George H. W. Bush th:จอร์จ บุช

    Irano

    Geografio > Azio > Irano ---- Azio thumb Irano - Iran - ايران Irano estas unu el antikvaj landoj, situanta en Sud-Okcidenta Azio. Ankoraŭ en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao ĉi-tie loĝadis popoloj parolintaj en hindeŭropaj lingvoj, aperis fortaj ŝtatoj - Medio kaj Persio, pli poste Baktrio kaj Partio. (1) Akemenida Irano estis fakte la unua imperio de antikva mondo, kies potenco disvastigadis de Grekio ĝis Hindio. Ĝin sekvis la Sasanida dinastio. Sur la procesoj de etna kaj kultura evoluado forte influis konkermilitoj de araboj dum 6-7 jc. Ili alportis novan religion - Islamon, kiu de tempo al tempo forpelis la malnovan - Zoroastrismon. Malgraŭ de daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, iranaj popoloj konservis sian originecon kaj en 16 jc denove kreis ŝtaton. En la 19a jarcento Irano famiĝis kiel la naskiĝlando de la Bahaa Kredo, kiu nun estas la dua plej granda minoritata religio en Irano, post Islamo. Nuntempa Irano estas bona ekzemplo de mirinda kunvivado de jarmilaj tradicioj kun specifikeco de islama revolucio. Eĉ multjara milito kun Irako ne povis detrui la kutiman vivritmon, ĝian variecon kaj brilon.

    vidu ankaŭ


    - Historio de Irano
    - Iranaj Artistoj
    - Perslingva literaturo
    - Listo de urboj de Irano
    - Landnomoj

    eksteraj ligoj


    - [http://www.geocities.com/esagil1/arkiran.htm malnovega historio de Irano] (france)
    - (1)[http://www.geocities.com/esagil1/iraniens.htm alveno de la unuaj iranaj popoloj en Irano] (france)
    - [http://www.bahai.org/article-1-8-3-6.html la situacio de bahaanoj en Irano] (angle) Kategorio:Irano ja:イラン ko:이란 ms:Iran simple:Iran th:ประเทศอิหร่าน zh-min-nan:Iran



    Ĉinio

    Ĉinio (ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó), la Meza Regno, estas la plej granda nacio en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resaniĝas de fremda rego. En la urboj (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo, estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj. Frenezuloj kaj almozuloj ne ofte estas vidataj en grandaj urboj, kiel en Usono. Policanoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed ili ne respektas homajn rajtojn.

    Geografio kaj loĝantaro

    Nur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj. Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj. Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj). 81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).

    Provincoj kaj teritorioj

    Kanado
    - Anhujo Ānhuī
    - Ĉinghajo Qīnghǎi
    - Ĉongĉingo Chóngqìng
    - Fuĝjano Fújiàn
    - Gansuo Gānsù
    - Gujĝoŭo Guìzhōu
    - Gŭangdongo Guǎngdōng
    - Gŭangŝjio Guǎngxī
    - Ĝeĝjango Zhèjiāng
    - Ĝjangsuo Gānsù
    - Ĝjangŝjio Jiāngxī
    - Ĝjilino Jílín
    - Hajnano Hǎinán
    - Hebejo Héběi
    - Hejlongĝjango Hēilóngjiāng
    - Henano Hénán
    - Honkongo (Ŝianggango) Xiānggǎng
    - Hubejo Húběi
    - Hunano Húnán
    - Interna Mongolio Nèiměnggǔ
    - Junano Yúnnán
    - Ljaŭningo Liáoníng
    - Makao Àomén
    - Ninŝao Níngxià
    - Pekino Běijīng
    - Siĉŭano Sìchuān
    - Ŝandongo Shāndōng
    - Ŝanhajo Shànghǎi
    - Ŝanŝjio Shānxī
    - Ŝenŝjio Shǎnxī
    - Ŝinĝjango Xīnjiāng
    - Tajvano Táiwān (politike sendependa ŝtato ne regata de Ĉinio)
    - Tibeto Xīzàng
    - Tjanĝino Tiānjīn

    La plej grandaj urboj

    La nombroj de loĝantoj estas el la jaro 2000.

    Etnoj

    91,9% hanĉina, 8,1% alia: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia, mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio, Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.

    Religio

    Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato. Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso).

    Ŝtato

    La ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.

    Historio

    Vidu ĉe Historio de Ĉinio

    Ĉinujo en la Enciklopedio de Esperanto

    Ĉinujo. Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo. E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai (蔡元培 Cai Yuanpei) forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado. La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y. P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K. C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo en Kanton. Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin, Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow. La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922-23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo. Samtempe reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fudan-Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow. Intertempe la movado en Kanton montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado, fondis E Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa propagando. Okazis grandioza Z festo en 1926. Granda procesio tra la urbo. Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo. 800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en 1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj, gazeto Kantona E-isto en 1931. En 1929 nova centro ekstariĝis en Hankow. La movado venas preskaŭ subite, kun neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco. Pioniroj. Tikos Fang, Fu-Picing, k. a. La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la translokigo de la ĉefurbo al Nanking. Sed estas reviviĝo en 1931; granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Chinkiang (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en Sui-Yuen (pioniro Wang Si-ĉaŭ). Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tai-yuen, Foo-chow, Lienping, Ning-po, Soo-chow, Cheng-tu, Tsi-nan, Tsmgtao, Amoy, Shen-si, Yun-nan, Nanking, Chang-sha, Shaoshin, Chun-chow, Swatow kaj en la universitatoj de Ching-Hua, Nan-Kai, Hu-Nan kaj ankaŭ en la arsenalo de Han-Yang. Fondiĝas ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj flugfolioj. Estas reprezentitaj la int. organizaĵoj de E. Registara subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton al Int. E konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kanton E Instituto por du klasoj; la centra komitato de Kuo-Min-Tang malfermas E fakon en sia eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de E pere de Komitato de Int. Rilatoj (Nanking), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio. Shanghai, Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Ĉinujo. WON KENN.

    Literaturo


    - Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
    La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a.

    Vidu ankaŭ


    - Listo de urboj de Ĉinio
    - Landnomoj
    - El Popola Ĉinio
    - Ĉiang Kai-ŝek
    - Diaoyu-Insularo
    - Dramo en Ĉinio
    - [http://www.chinareport.com.cn/18s/01/index.htm koncize pri Ĉinio] als:Volksrepublik China ja:中華人民共和国 ko:중화인민공화국 ms:Republik Rakyat China simple:People's Republic of China th:สาธารณรัฐประชาชนจีน zh-cn:中华人民共和国 zh-min-nan:Tiong-hoâ Jîn-bîn Kiōng-hô-kok zh-tw:中华人民共和国

    Pekino

    right Geografio > Azio > Ĉinio > Pekino < Urboj ---- Urboj
    - loko: 39,55° Norde, 116,25° Oriente
    - horzono: GMT+8h (ne havas someran tempon)
    - loĝantaro: 8.450 mil (en la aglomeraĵo en 2000) Pekino (ĉine: 北京 aŭ Peking laŭ Wade-Giles, aŭ Běijīng laŭ pinyin) estas la ĉefurbo de Ĉinio. Vi ankaŭ povas vidi la Gvidlibron pri Pekino.
    - En Pekino okazis la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en 2004. Kategorio:Ĉefurboj Kategorio:Urboj de Ĉinio ja:北京 ko:베이징 ms:Beijing simple:Beijing th:ปักกิ่ง

    Tjan'anmen-Placo

    Turismo > Gvidlibro Pri Pekino > Tian An Men-placo
    ---- En la centro de Pekino antaŭ la Imperiestra Palaco staras alta bazamento el brikoj, kun ligna naŭĉambra turo duetaĝa sur si. Jen Tian An Men-pordego ("Pordego de (la) Ĉiela Paco") fame konata tra la mondo. Dum ming- kaj Ĉing-dinastioj Tian An Men estis la ĉefa pordo de la Imperiestra Palaco. En 1420 Ming-dinastio konstruigis Ĉengtjanmen tie, kaj en la 8-a jaro de la regado de la imperiestro Ŝunĝi de Ĉing-dinastio (1651) oni rekonstruis ĝin kaj alinomis ĝin Tian An Men. La pordega turo estas granda halo kun skulpitaj traboj kaj pentritaj kolonoj ruĝe lakitaj kaj fiksitaj per oritaj lignaj najloj. Tiam oni nomis la pordegon Ŝtata Pordo. Antaŭ Tian An Men-pordego fluas la Ora Rivero, super kiu kuŝas sep pontetoj el blanka mamoro kun balustradoj skulptitaj. Sude de la sep pontetoj staras paro da ornamaj blank-marmoraj kolonoj kun skulptitaj drakoj kaj paro da ŝtonaj leonoj. Sude de la pordego etendiĝis placo. En la feŭdaj dinastioj ĝi, ĉirkaŭita de ruĝa murego, formis antaŭan korton de la palacon en T-formo. Trairi ĝin estis malpermesite al popolanoj. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, dank' al pluraj plivastigoj, nun ĝi okupas areon de 400,000 kvadrataj metroj kaj fariĝis la plej granda placo en la mondo, kie povas okazi mitingo kun miliono da partoprenantoj. Centre de la placo staras la Monumento de Popolaj Herooj 37.94 metrojn alta. Sude de ĝi estas la majesta Memorhalo de Prezidanto Maŭ Zedong. Oriente de la placo estas la muzeo de la Ĉina Historio kaj la Muzeo de la Ĉina Revolucio kaj okcidente la Popola Halo. Ambaŭ mondernaj konstruaĵoj estis faritaj en 1959. Ili, kun helflavaj muroj, helruĝaj kaj blankaj granitaj bazamentoj, formis kune kun Tian An Men-pordego, kiu havas flave glazuritajn tegolojn kaj ruĝajn kolonojn, kaj la vasta placo majestan kaj belan vidaĵon. ----

    Nuna historio

    La 4-an de junio 1989, post semajnoj da studentaj manifestacioj, la ĉinaj ŝtataj aŭtoritatoj ordonas perfortan punon; la Popola Liberiga Armeo invadas la Tian An Men-placon helpe de ĉaroj, terurigante kaj mortigante : oni kalkulas ĉirkaŭ 1400 mortintojn kaj 10 000 vundintojn en nura semajnfino. Bildoj de tiu tragedio estis montritaj tutmonde kaj simbolas la maldemokratecon de la ĉina reĝimo. ja:天安門広場

    Neptuno

    Dosiero:neptune.jpg
    Foto de la Vojaĝanto 2 de NASA. Somere 1989, Vojaĝanto 2 unue observis la Neptunon, sia fina planeda celo. Ĝi vojaĝis proksime 4.950 km super Neptuno.
    1989 ---- Kategorio:Sunsistemo ja:海王星 ko:해왕성 ms:Neptun simple:Neptune (planet) th:ดาวเนปจูน

    Ĉilio

    Geografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko > Ĉilio ----
    250px
    250px
    250px
    Ĉilio - Chile Lando en Suda Ameriko. EdE-Ĉ Ĉilo. Komenco en 1901. La unuaj E-istoj estis Luis E. SEPÚLVEDA Cuadra kaj katolika pastro E. Fabres. En 1902 Sepúlveda faris longan paroladon en Scienca Societo de Ĉilo (aperis ankaŭ en broŝuro) kaj presigis artikolojn en "El Diario Ilustrado", "El Mercurio", "El Porvenir", "El Chileno" k. a. 17 jul. 1903 li fondis la "Societon E-istan de Ĉilo" kaj en sept. komencis redakti kvarpaĝan gazeton en E kaj hispana lingvoj, Ĉilio E-ista, kiu estis dissendata senpage. En 1904 li instruis E-n en la instituto por blinduloj. Poste oni instruis la lingvon en Komerca Instituto de Santiago, en Liceo de Valparaíso. La 8-a Scienca Kongreso, okazinta en 1913, en Santiago, rekomendis al la registaro enkonduki E-n en la programoj de la komercaj, militaj kaj maristaj lernejoj. (Poste okazis ankoraŭ aliaj similaj rekomendoj 24 nov. 1907 estis fondita Ĉila E-ista Asocio, kiu grandparte unuigis la E-istaron. En 1910 oni aranĝis la unuan landan kongreson en Santiago. Malgraŭ ĉiuj penadoj, malgraŭ la penado starigi en 1927 Societon E-istan de Ĉilo kaj 14 marto 1928 la Ĉilan Ligon E-istan, la movado havis malgrandan progreson pro indiferenteco. Lastatempe la movado en la lando denove ekvivas kaj 30 jul. 1932 Sepúlveda invitis diversajn junulojn de liceoj kaj oni fondis la societon "E-ista Junularo de Ĉilo". En sept. Sepúlveda fondis per propraj rimedoj en sia loĝdomo E-istan Informejon. SEPÚLVEDA Cuadra. Kategorio:Ĉilio fiu-vro:Tsiili ja:チリ ko:칠레 ms:Chile simple:Chile th:ประเทศชิลี zh-min-nan:Chile

    Birmo

    Geografio > Azio > Birmo ---- Dosiero:mm.gif Birmo - Myanma Neinang Lando en sud-orienta Azio.
    • Landkodo: MM.
    • E-nomo: [a] Mjanmao.
    • Nacia nomo: Myanma Neinang.
    • Areo: 676.600 kv.km.
    • Politika sistemo: milita reĝimo.
    • Ŝtatestro: gvidanto de ŝtata konsilio Than Shwe (1992).
    • Adm. divido: 7 regionoj kaj 7 ŝtatoj.
    • Ĉefurbo: RangunoJangono (3.662 mil).
    • Urboj: Mandalay (417 mil), Basejn (356 mil).
    • Loĝantaro: 45.106 mil (1995), inter ili 68% birmanoj, 9% ŝanoj, 7% karenoj, 3% ĉinoj, 13% aliaj.
    • Ŝtatlingvo: birma
    • Parollingvoj: karena, ŝana, kaĉina, mona, ĉina.
    • Kredantoj: budhistoj.
    • Eksporto: rizo, kaŭĉuko.
    • Organizoj: UNO (1948)

    Birmo aŭ Mjanmao?

    En 1989 la militista registaro decidis, ke oni uzu en aliaj lingvoj ne plu la landnomon "Birmo" (Burma, Birmanie k.s.), sed anstataŭe la nomon birmlingvan: Myanma. Tiun nomon la lando jam havas delongege en la birma lingvo, sed tamen la afero estas ofte false prezentata kiel nomŝanĝo okazinta en 1989. Por la angla lingvo la registaro aparte enkondukis la formon Myanmar kun aldona "r", ŝajne por konservi la sonon por tiuj, kiuj parolas angle laŭ brita maniero (la "r" tiam ne sonas). La esperanta formo de tiu nomvarianto estas "Mjanmao". La registaro samtempe deklaris, ke oni uzu por la ĉefurbo la nomformon Yangon (en Esperanto Jangono), anstataŭ la formo Rangoon (en Esperanto Ranguno), kiun uzas multaj lingvoj. Iuj landoj kaj instancoj agnoskis tiujn postulojn, sed ne ĉiuj. En Esperanto, "Birmo" estas ankoraŭ la plej ofte uzata nomo. Ankaŭ la nomon de la lingvo oni volas reliterumi kiel "la mjanmaa". Kategorio:Birmo als:Myanmar ja:ミャンマー ko:미얀마 ms:Myanmar th:ประเทศพม่า zh-min-nan:Myanmar

    Gambio

    Geografio > Afriko > Gambio ---- Dosiero:gm.gif Gambia Lando en Okcidenta Afriko.
    - Landkodo: GM.
    - E-nomo: [a] Gambilando; [o] Gambia Respubliko.
    - Nacia nomo: Republic of The Gambia [ripablik ev ze GEMbie].
    - Areo: 11.295 kv.km.
    - Politika sistemo: liberala demokratia respubliko.
    - Ŝtatestro: prezidento Yahya JAMMEH (1997).
    - Ĉefurbo: Banĵulo (147 mil).
    - Loĝantaro: 1.113 mil (1995).
    - Ŝtatlingvo: angla.
    - Parollingvoj: mandinka, fula kaj aliaj.
    - Eksporto: arakido, palmoleo, fiŝo.
    - Pokapa GNP: 320 $.
    - Historio: sendependa de Anglio de 1965. Fariĝis respubliko en 1970. Dum 1982-89 estis membro de Senegambia (Senegalo kaj Gambio) Konfederacio. Kategorio:Gambio ja:ガンビア ko:감비아 ms:Gambia zh-min-nan:Gambia

    Senegalo

    Geografio > Afriko > Senegalo ----

    Lando Senegalo

    CIA World Factbook 1. Regno en okcidenta Afriko, ĉe la rivero Senegalo.
    - Landkodo: SN.
    - E-nomo: [a] Senegalio, [o] Respubliko Senegalo.
    - Nacia nomo: République du Senegal.
    - Areo: 196.192 kv.km.
    - Politika sistemo: respubliko.
    - Ŝtatestro: prezidento Abdoulaye WADE.
    - Ĉefurbo: Dakaro (Dakar) (1.500 mil).
    - Loĝantaro: 8.468 mil (1995).
    - Ŝtatlingvo: franca.
    - Parollingvoj: volofa, fula, malinka, djola, serera, soninka.
    - Kredantoj: islamanoj.
    - Pokapa GNP: 600 $.
    - Eksporto: fiŝaj produktoj, kemiaĵoj, fosfatoj.
    - Organizoj: UNO (1960)

    Historio

    De 1895 estis kolonio de Francio. En 1960 deklaris sendependecon. Havis teritoriajn problemojn kun Maŭritanio. Planis union kun Gambio por formi Senegambion. vidu ankaŭ: Léopold Sédar SENGHOR ---- [http://perso.wanadoo.fr/kultur.art.festival.eo/Senegal/Eo/EsperantoSn.htm Esperanto en Senegalo] ----

    Rivero Senegalo

    Rivero en Afriko, fluanta en la Atlantikon Deveno de la nomo: Kiam la unuaj eŭropaj esploristoj alvenis ĉe la elfluejo de la rivero ili vidis fiŝkaptistojn lokaj, kaj demandis al ili montrante al la riverbordo "kio estas la nomo de tiu rivero?" Sed la indiĝenoj pensis ke ili montris la boatojn sur la plaĝo, kaj "respondis "tio estas niaj pirogoj", kio sonis en la loka lingvo "senegal", kaj la eŭropanoj kredis ke tio estis la nomo de la rivero! Kategorio:Senegalo ja:セネガル ko:세네갈 ms:Senegal simple:Senegal zh-min-nan:Senegal

    6-a de decembro

    Historio > Tagoj > la 6-a de decembro ---- La 6-a de decembro estas la 340-a tago de la jaro (la 341-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 25 tagoj restas. Je la 6-a de decembro okazis, interalie:

    Eventoj


    - 1917 : Finnlando proklamas sin sendependa de Rusio.
    - 1978 : La hispanoj aprobas referendume demokratian konstitucion.
    - 1989 : La mortigo de 14 virinoj en la Masakro de la École Polytechnique, Montrealo, Kanado, ŝokas la nacion kaj spronas la feminisman kaj kontraŭpafilan movadojn.

    Naskiĝoj


    - 1896: Elisabeth LÜBEK

    Mortoj


    - 1976 : João GOULART

    Specialaj tagoj kaj festoj


    - Finnlando: nacia tago ---- Vidu ankaŭ :
    - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31,
    - 5-a de decembro | 7-a de decembro
    - 6-a de novembro | 6-a de januaro
    - januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro |