:: wikimiki.org ::
| 2-a De Aŭgusto |
2-a de aŭgusto----
Historio > Tagoj > la 2-a de aŭgusto
----
La 2-a de aŭgusto estas la 214-a tago de la jaro (la 215-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 151 tagoj restas.
Je la 2-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- -31 : La Batalo de Aktio
Naskiĝoj
- 1834 : Frédéric Auguste BARTHOLDI, franca skulptisto
- 1897 : OOHAŜI Kaiziro
- 1924 : James BALDWIN, usona verkisto
- 1932 : Peter O'Toole, aktoro
- 1934 : Valery BYKOVSKY, kosmonaŭto
- 1942 : Isabel ALLENDE, Peruo, verkistino
Mortoj
- 1921 : Enrico CARUSO,Italio, kantisto
- 1922 : Alexander Graham BELL, Kanado,inventisto
- 1934 : Paul von HINDENBURG, soldato kaj politikisto
- 1966 : R. A. DVORSKÝ
- 1976 : Fritz LANG, Usono
- 1980 : Nelson SILVEIRA
- 1997 : William S. BURROUGHS, verkisto
- 1997 : James KRÜSS
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:8月2日
ko:8월 2일
simple:August 2
th:2 สิงหาคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
-31Historio > Jarcentoj > 1-a jarcento a.K. > -31
----
En la jaro 31 antaŭ Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 2-a de aŭgusto : Oktavio venkis Antonion kaj Kleopatran en la Batalo de Aktio. Oktavio nun estas la sola pretendanto al la regnestro de Romio.
Naskiĝoj
Mortoj
----
-36 | -35 | -34 | -33 | -32 | -31 | -30 | -29 | -28 | -27 | -26
2-a jarcento a.K. - 1-a jarcento a.K. - 1-a jarcento
Batalo de AktioHistorio > Romio > Batalo de Aktio
----
La Batalo de Aktio (2-a de aŭgusto -31) estis marbatalo de Oktavio kontraŭ Antonio kaj Kleopatra en la maro okcidente de Aktio en Grekio. Oktavio estis la venkinto kaj fariĝis la sola forta generalo en Romio. Post kvar jaroj, Oktavio fariĝis Aŭgusto Cezaro kaj imperiestro de Romio.
Antonio estis multe pli bona generalo ol Oktavio sur la tero, sed Oktavio estis pli sperta sur la maro (lastatempe konkerinte Sicilion). Por plaĉi Kleopatran, Antonio batalis kontraŭ Oktavio sur la maro. Sed dum la batalo, ŝia egipta mararmeo subite forlasis kaj la mararmeo de Antonio estis disŝirita.
Spite de la malvenko, Antonio povis batali kontraŭ Oktavio surtere en Grekio -- ĉiuj atendis tion -- sed Antonio malaperis, sekvinte Kleopatran al Egipto.
Por klarigi tian malprudentecon en Antonio, Plutarko kulpigas lian pasian amoron por Kleopatra, kiu nubigis lian juĝon.
ko:악티움 해전
ms:Pertempuran Actium
Frédéric Auguste BARTHOLDIBelarto>>Skulptado
Frédéric Auguste Bartholdi naskiĝis la 2-a de aŭgusto 1834 en Colmar en la franca departemento Haut-Rhin, sed pasis sian infanaĝon en Parizo.
En 1853, li faris sian unuan skulptaĵon, la Generalo Rapp, por la urbo Colmar.
21 jaraĝe li longtempe vojaĝis kun amikoj en mezoriento. Li malkovris la tieajn gravajn malnovajn konstruaĵojn kiuj forte influos lin.
De 1857 ĝis 1871, li skulptis multajn verkojn, inter ili la unuan version de la statuo de libereco, projekto farota kiel lumturo por la kanalo de Suez.
En julio 1870, Francio ekkomencis militon kun Prusujo, dum kiu Bartholdi estis oficiro en Naciaj gvardistoj. La sekvonta paco donis lian naskiĝan regionon al Germanio. Korvundita li foriris en usonon. Lia unua skulptaĵo farita tie, nomiĝis "La malbena Alzaco". Li komencis la statuon de la libereco en 1875 kaj en 1880 Francio oficiale donacis la statuon al usono, kaj ĝi estos inaŭgarata la 28-a de oktobro 1886. Li mortis la 4-a de oktobro 1904
Aliaj famaj skulptaĵoj:
La fontano antaŭ la urbdomo de Liono.
La leono en Belfort
La fontano de la Kapitolo en Vaŝingtono
La statuo de Vercingetorix en Clermont-Ferrand
1897Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1897
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1897 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Clarence BICKNELL lasis Volapükon kaj ekesperantiĝis.
- Fondita en Louhans la unua Esperanto-Klubo de Francio.
- Unua Esperantisto en Santos.
- Unua Cionista Kongreso.
- Kreita Novromano.
Naskiĝoj
- Eŭropo : Milos LUKAS.
- Hungario : SZATHMÁRI Sándor
- Norbert BARTHELMESS
- 4-a de februaro : Ludwig ERHARD
- 11-a de februaro : Emil POST, frua komputikisto
- 17-a de aprilo : Thornton WILDER
- 18-a de aprilo: Božena SKLENČKOVÁ
- 22-a de majo : Robert NEUMANN
- 31-a de majo: Lajos KÖKÉNY
- 24-a de julio : Amelia EARHART
- 2-a de aŭgusto : OOHAŜI Kaiziro
- 11-a de aŭgusto : Enid BLYTON
- 25-a de septembro : Usono: William FAULKNER
- 26-a de septembro : Japanio: KOBAJAŜI Tomeki
- 26-a de oktobro: Jakobo ŜAPIRO
Mortoj
- 17-a de junio : Sebastian KNEIPP
----
1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1897년
1924Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1924
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1924 post Kristo okazis, interalie:
Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1924
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1924 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 16-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno.
- Ekapero de revuo Sennaciulo.
- Publikita Amaj Poemoj de Casas Jaume GRAU.
- Fonditaj Internacia Radio Asocio, Aŭstria Esperantisto, Austria Esperantista Pacifista Societo kaj Esperanta Propaganda Asocio de Onisabro DEGUĈI.
- Petro FIRU, Tibor CZITROM, Poul JÖRGENSEN, Antonín ELTSCHKNER, Wilfred B. JOHNSON kaj Aleksandro LILJER eklernis Esperanton.
- Unua radio-disaŭdigo en Esperanto en Kanado, Francio, Ĉeĥoslovakio, Finnlando kaj Brazilo.
- Publikitaj Gŭidareko, Neoromano kaj Esperantido da Antido.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Grekio.
- Soveta Unio : Mortas Lenino (21-a de januaro). Potencprenas Stalino.
- Mongolio proklamatas "Mongola Popola Respubliko". Eko de komunismaj jaroj.
- 18-a de januaro: Encikliko 'Maximam Gravissimamque' publikita de Papo Pio la 11-a
- 28-a de februaro: Usono invadis Hondurason.
- aprilo: Prepara Konferenco por Internacia Radiotelefona Interkonsento en Ĝenevo .
- 1-a de aprilo: Adolf HITLER estas arestita kaj ekskribis Mein Kampf.
- 26-a de junio: Usona armeo eliris Domingon.
- 4-a de julio: kreita Diocezo de Santos.
- 5-a de julio: Ribelaj militistoj invadis San-Paŭlon kaj forpuŝis la ŝtatestron de San-Paŭlio, Carlos de CAMPOSn.
- 20-a de decembro: Adolf HITLER estas malarestita.
Naskiĝoj
- Aldo de' GIORGI
- 4-a de januaro: Carolina MARTUSCELLI BORI, brazila scientistino
- 18-a de februaro: Ledo Ivo, brazila verkisto
- 21-a de februaro : Zimbabvo : Robert MUGABE, prezidento de Zimbabvo
- 26-a de februaro: Climério ALMEIDA de ANDRADE, brazila episkopo
- 1-a de marto: Esquerdinha brazila ludanto de piedpilko
- 3-a de aprilo : Usono : Marlon BRANDO
- 3-a de aprilo : Usono : Doris DAY
- 7-a de aprilo : Johannes Mario SIMMEL
- 13-a de aprilo : José Cândido de CARVALHO Filho, brazila ĵuĝisto
- 20-a de aprilo: Dulce BRAGA, brazila polikistino
- 7-a de majo : Britio : Marjorie BOULTON
- 15-a de majo: José Maria de ALBUQUERQUE, brazila paŝtro kaj biologisto
- 22-a de majo : Charles AZNAVOUR, franca kantisto
- 9-a de junio: Oldegard Olsen SAPUCAIA, brazila heroo
- 12-a de junio : Usono : George H. BUSH
- 5-a de julio: Osman LINS, brazila verkisto
- 11-a de julio: César LATTES, brazila fizikisto
- 13-a de aŭgusto : Serafim FERNANDES de ARAÚJO, brazila ĉefepiskopo
- 14-a de aŭgusto : Péricles de ANDRADE MARANHÃO, brazila humordezegnisto
- 16-a de septembro : Lauren BACALL
- 18-a de septembro : Eloísa Mafalda, brazila aktorino
- 28-a de septembro : Marcello MASTROIANNI
- 30-a de septembro : Truman CAPOTE
- 1-a de oktobro : Usono : Jimmy CARTER
Mortoj
- 21-a de januaro : Sovetunio: Lenino
- 3-a de februaro : Woodrow WILSON
- 31-a de marto : Nilo PEÇANHA, brazila prezidento
- 22-a de aprilo: Vicente de CARVALHO, brazila poeto
- 3-a de junio : Aŭstrio: Franz KAFKA
- 10-a de julio: Giacomo MATTEOTI
- 12-a de oktobro : Anatole FRANCE
- 29-a de novembro : Giacomo PUCCINI
- 6-a de decembro : Klara ZAMENHOF
- 29-a de decembro : Carl SPITTELER
- Antonie JANALIKOVÁ
----
1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Naskiĝoj
- Aldo de' GIORGI
- 21-a de februaro : Zimbabvo : Robert MUGABE, prezidento de Zimbabvo
- 3-a de aprilo : Usono : Marlon BRANDO
- 3-a de aprilo : Usono : Doris DAY
- 7-a de aprilo : Johannes Mario SIMMEL
- 7-a de majo : Britio : Marjorie BOULTON
- 22-a de majo : Charles AZNAVOUR, franca kantisto
- 12-a de junio : Usono : George H. BUSH
- 16-a de septembro : Lauren BACALL
- 28-a de septembro : Marcello MASTROIANNI
- 30-a de septembro : Truman CAPOTE
- 1-a de oktobro : Usono : Jimmy CARTER
Mortoj
- 21-a de januaro : Sovetunio: Lenino
- 3-a de februaro : Woodrow WILSON
- 3-a de junio : Aŭstrio: Franz KAFKA
- 12-a de oktobro : Anatole FRANCE
- 29-a de novembro : Giacomo PUCCINI
- 6-a de decembro : Klara ZAMENHOF
- 29-a de decembro : Carl SPITTELER
----
1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1924年
ko:1924년
simple:1924
th:พ.ศ. 2467
1932Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1932
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1932 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 24-a Universala Kongreso de Esperanto en Parizo.
- Ĉesigo de Kontrakto de Helsinki;
- Skismo en laborista Esperanto-movado kaj kreo de Internacio de Proleta Esperantistaro.
- En Tokio okazis Japana Esperanta Kongreso.
- František OMELKA kaj Georges JUNIER eklernis Esperanton.
- 23-a de marto : Strato en urbo Rio-de-Ĵanejro ricevis nomon Esperanton.
- Unua vortaro Rumana-Esperanto publikita de Petro FIRU
- Hungara Esperanto-Muzeo
- Saudi-Arabio : Abdel Aziz as-Saud surtroniĝas
Januaro
- 3-a de januaro - Brita rego arestas kaj malliberas Mohandas GANDHI kaj Vallabhai PATEL.
- 8-a de januaro - Britio: La anglikana ĉefepiskopo de Canterbury malpermesas regeedzigon por divorciĝintoj.
- 12-a de januaro - Hattie W. CARAWAY iĝas la unua virino elektita por la Usona Senato
- 15-a de januaro
- Pierre LAVAL kolektas novan registaron en Francio.
- Ĉirkaŭ 6 milionoj da senlaboruloj en Germanio
- 26-a de januaro - Brita submarŝipo M-2 sinkas kun ĉiuj 50 maristoj.
- 28-a de januaro - Japana Imperio okupacias Ŝanhajon.
- 29-a de januaro - Auŝtrio: Malplimulteca registaro de Karl MURESCHI finas regokrizon.
- 31-a de januaro - Japanaj militŝipoj atingas Nankinon.
Februaro
- 2-a de februaro
- Konferenco pri malarmado ekas en Ĝenevo.
- Ligo de Nacioj rerekomendas negocon inter Respubliko Ĉinio kaj Japanio.
- 4-a de februaro - Japanio okupacias Harbin.
- 11-a de februaro - Papo Pio la 11-a rekontas Benito MUSSOLINI en Vatikanurbo
- 18-a de februaro - Japanio deklaras Manchukuo-n (japana nomo de Manchurio) sendependa el Ĉinio.
- 27-a de februaro
- Adolf HITLER akiras civitanecon de germanio antaŭ ol balotado.
- Ribelo de Mäntsälä en Suomio
Marto
- 1-a de marto - Charles Augustus LINDBERGH III, bebo filo de Anne MORROW LINDBERGH kaj aviadisto Charles LINDBERGH estas rabita.
- 9-a de marto - Eamon DE VALERA estas elektita regestro de Irlanda Libera Regno, la unua regoŝanĝo en 10 jaroj.
- 16-a de marto - Eknegoco pri paco inter Ĉinio kaj Japanio.
- 19-a de marto - Sydney Harbour Bridge inaŭgurita.
- 20-a de marto - Zepelino Graf Zeppelin komencas stabilan vojon al Sudameriko.
Aprilo-Aŭgusto
- 6-a de aprilo - Usona prezidanto Herbert HOOVER favoras limojn pri armilaro.
- 10-a de aprilo - Paul VON HINDENBURG elektita prezidanto de Germanio. Adolf Hitler ricevas pli ol 13 milionoj da voĉdonoj.
- 17-a de aprilo - Haile Selassie anoncas kontraŭsklavisman leĝon en Abisenio
- 19-a de aprilo - Germana artkomercisto Otto WACKER punita per 19 monatoj pro vendo de malaŭtentikajn pentraĵoj de Vincent VAN GOGH.
- 9-a de junio: Pro-Konstitucia Revolucio en Brazilo
Septembro-decembro
- 9-a de septembro - Hispanio: Kortesoj aprobs la leĝo pri autxonomeco de Katalunio, restatigante la registaron Generalitat.
- 30-a de oktobro : Irako sendependiĝas pro la fino de la mandato de Ligo de Nacioj.
- 20-a de novembro - Barcelono: publikigita la katalunlingva vortaro Diccionari general de la llengua catalana, direktita de Pompeu Fabra.
- 6-a de decembro - Lluís Companys elektita prezidanto de la Parlamento de Katalunio.
Naskiĝoj
- Josef VÍCH
- Roger VAN HUMBEECK
- 5-a de januaro: Italio: Umberto ECO
- 16-a de januaro: Usono: Dian FOSSEY
- 6-a de februaro: François TRUFFAUT
- 15-a de februaro: Josef VÁVROVSKÝ
- 18-a de marto: John UPDIKE
- 17-a de majo: Miloslav VLK
- 4-a de junio: John Drew BARRYMORE
- 12-a de julio: Eddy WALLY, kantisto
- 7-a de aŭgusto: Abebe BIKILA
- 17-a de aŭgusto: Vidiadhar Surajprasad NAIPAUL
- 27-a de oktobro: Sylvia PLATH
Mortoj
- 10-a de januaro: Robert STERL, germana impresionisma pentristo
- 10-a de februaro : Edgar WALLACE
- 8-a de oktobro : Kazimiera BUJWID
- 4-a de decembro : Gustav MEYRINK
----
1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1932年
ko:1932년
simple:1932
th:พ.ศ. 2475
1934Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1934
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1934 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 26-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo.
- Publikiĝis originala verko "Kantoj de Amo kaj Sopiro" de Miĥalski.
- Alcindo BRITO eklernis Esperanton.
- Jaroslav MAŘÍK pasis de Esperantido al Esperanto.
- En la 20-a de majo ĝis 24-a de majo okazis en Vieno Internacia Konferenco: Esperanto en la Lernejon kal la Praktikon, pro iniciato de Rudolf Michael FREY.
- Fino de usona rego de Haitio.
- Kroniko.
Naskiĝoj
- Gersi Alfredo BAYS
- Mikaelo TERNAVSKI
- Zdenko KŘIMSKÝ
- 9-a de marto : Jurij GAGARIN, rusa astronaŭto
- 24-a de aprilo : Usono : Shirley MACLAINE, usona aktorino kaj dancistrino
- 13-a de majo : Adolf MUSCHG, svisa verkisto
- 6-a de junio : Alberto la 2-a, sesa Reĝo de la Belgoj
- 13-a de julio : Wole SOYINKA, niĝeria verkisto
- 20-a de septembro : Sophia LOREN, itala aktorino
- 28-a de septembro : Brigitte BARDOT, franca aktorino
- 26-a de oktobro : Ulrich PLENZDORF, germana verkisto
- en svislanda ubo Thun : Jean ZIEGLER
svisa docento, verkisto, deputito kaj alimondisma aktivulo.
Mortoj
- 1-a de januaro : Jakob WASSERMANN, germana verkisto
- 15-a de januaro : Hermann BAHR
- 15-a de februaro : Hjalmar Johannes RUNEBERG
- 17-a de februaro : Alberto la 1-a, tria reĝo de la belgoj
- 23-a de februaro : Edward ELGAR, angla komponisto
- 4-a de julio : Marie CURIE, pola-franca natursciencistino
- 10-a aŭ 11-a de julio : Erich MÜHSAM, germana verkisto
- 17-a de novembro : Joachim RINGELNATZ, germana verkisto
- Usono : Pensilvanio : Louise Adeline WEITZEL, usona verkistino
- Emilie SUCHARDOVÁ
----
1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1934年
ko:1934년
ms:1934
simple:1934
th:พ.ศ. 2477
Kosmonaŭto
Kosmonaŭto (devenas de la greka kosmos, "kosmo" aŭ "universo", kaj nautes, "navigisto") estas homo, kiu faras flugojn en la ekstertera spaco, aŭ kosmo. La unua kosmonaŭto estis Jurij GAGARIN (1961).
Kiam komenciĝis la vetkurado en spaco dum la malvarma milito, Sovetunio uzis la vorton "kosmonaŭto" kaj Usono "astronaŭto". Pro tio, multaj naciaj lingvoj uzas la vortojn kosmonaŭto, astronaŭto kaj tajkonaŭto (ĉi tie esperantigataj) por respektive distingi inter rusaj, usonanaj kaj ĉinaj kosmonaŭtoj. Eble, kiam aliaj nacioj havos siajn proprajn kosmonaŭtojn, oni inventos aliajn novajn vortojn. Do, por simpleco, esperante la vorto kosmonaŭto estas preferinda, tamen oni ofte trovas la aliajn vortojn, eble laŭ la lingva fono de la parolanto/skribanto.
Ekstera ligilo
- [http://gxangalo.com/modules/mylinks/visit.php?cid=15&lid=391 Nova E-a retejo pri kosmoesploro] (de Ĝangalo retĵurnalo).
KOSMONAUTO
Kategorio:Profesioj
ja:宇宙飛行士
simple:Astronaut
th:นักบินอวกาศ
Isabel ALLENDELiteraturo > Hispanlingva literaturo > Isabel ALLENDE < Latinamerika literaturo
----
Isabel ALLENDE [IsaBEL AlJENde] (naskiĝis la 2-an de aŭgusto, 1942) estas Ĉilia verkistino.
Ŝi naskiĝis en Limo, Peruo. Ekde 1988 ŝi loĝas en Usono. Ŝi estas la nevino de la iama Ĉilia prezidento Salvador ALLENDE.
Allende kaj Esperanto
En sia verko La casa de los espíritus Allende dufoje mencias Esperanton:
Los movimientos autónomos del péndulo señalaban las letras y formaban los mensajes en español y esperanto, demostrando así que son los únicos idiomas que interesan a los seres de otras dimensiones, y no el inglés, como decía Clara en sus cartas a los embajadores de las potencias angloparolantes, sin que ellos le contestaran jamás, así como tampoco lo hicieron los sucesivos ministros de Educación a los cuales se dirigía para exponerles su teoría de que en vez de enseñar inglés y francés en las escuelas, lenguas de marineros, mercachifles y usureros, se obligara a los niños a estudiar esperanto.
Ĉi tie Clara, la protagonistino de la verko, kapablas kontakti supernaturajn estaĵojn. Tiuj spiritoj respondas ĉiam en la hispana lingvo aŭ en Esperanto kaj neniam en la angla. Nun Clara skribas leterojn al la ambasadoroj de anglalingvaj ŝtatoj kaj al la ministroj pri edukado, petante ke oni ne plu instruu al infanoj la anglan kaj la francan (kiuj estas la lingvoj de maristoj kaj trompemuloj), sed Esperanton. Tiuj ministroj kaj ambasadoroj tamen neniam respondas.
Su madre le advirtió que no intentara explicar a sus compañeras lo que había visto sobre la naturaleza humana en los libros de medicina de su tío Jaime, ni hablara a las maestras de las ventajas del esperanto sobre la lengua inglesa.
Alba, la nepino de Clara devas frekventi tre konservativan anglan lernejon. Blanca, la patrino, avertas la knabinon, ke ŝi ne diru al siaj amikinoj, kion ŝi eksciis el la medicinaj faklibroj de sia onklo kaj ke ŝi ne parolu al siaj instruistinoj pri la avantaĝoj de Esperanto kontraŭ la angla lingvo.
Listo de verkoj
- La casa de los espiritus ("La hejmo de la spiritoj", 1982)
- De amor y de sombra (1984)
- Eva Luna (1987)
- El plan infinito (1991)
- Paula (1994)
- Afrodita (1997)
- Hija de la fortuna ("Filino de la ŝanco", 1998)
- Retrato en sepia (2000)
1921Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1921
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1921 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 13-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago.
- 1-a SAT-kongreso.
- 6-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- La Akademio de Esperanto aprobas laŭvole anstataŭigi ĥ per k en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r.
- Fondo de SAT.
- Fondo de grupo de Esperanto de Sovjetlanda Esperantista Unuiĝo,Keio Universitato, Japanio kaj Sveda Laborista Esperanto-Asocio.
- La Vendreda Klubo publikita de Johannes DIETTERLE
- Hugo RÖLLINGER, Juntaro IŬAŜITA, Sam Owen JANSSON kaj Ludwig PUFF eklernis Esperanton.
- Aleksandr POSTNIKOV.
- Rusio invadis Kartvelion, kiu fariĝis tiam Gruzia Soveta Respubliko.
- Mongolio: Popola revolucio. Forpasas la lasta mongola reĝo.
- Antisionismaj atakoj en Jafo, Palestinio
- Irlando sendependiĝas de Britio.
- Luksemburgio eniras ekonomian-doganan union kun Belgio.
- Irano : Eko de la diktatoreco de Mohamed Reza PAHLAVI.
- Niĝero ekestas kiel Franca kolonio.
- Kreita Optoezo.
Naskiĝoj
- 5-a de januaro : Friedrich DÜRRENMATT
- 9-a de januaro : Usono, Patricia HIGHSMITH
- 25-a de marto : Germanio, Simone SIGNORET
- 16-a de aprilo : Britio, Peter USTINOV
- 2-a de majo : Hindio, Satjaĵit RAY
- 6-a de majo : Aŭstrio, Erich FRIED
- 19-a de majo : Eddie BARCLAY
- 20-a de majo : Wolfgang BORCHERT
- 26-a de junio : Mirko HANÁK
- 12-a de septembro : Pollando, Stanislaw LEM
- 19-a de septembro : Paulo FREIRE
- 30-a de septembro : Deborah KERR
- 13-a de oktobro : Yves MONTAND
- 1-a de novembro : Ilse AICHINGER
- 3-a de novembro : Usono, Charles BRONSON
- 10-a de decembro : Germanio, Christine BRÜCKNER
- Norvegio, Johan Hammond ROSBACH, Esperanto-verkisto
- Brazilo: Leopoldo KNOEDT
- Linhart RÝZNAR
Mortoj
- Antoni GRABOWSKI
- 2-a de aŭgusto : Italio,Enrico CARUSO
- 26-a de aŭgusto : Ludwig THOMA
----
1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1921年
ko:1921년
simple:1921
th:พ.ศ. 2464
Enrico CARUSO
Muziko > Enrico CARUSO < Opero < Teatro
----
Enrico CARUSO [Enriko Karuzo] (naskiĝis la 27-an de februaro, 1873, mortis la 2-an de aŭgusto 1921) estis itala tenoro.
Caruso naskiĝis en Napolo. En la jaro 1894 li tie komencis sian muzikan karieron. Sian unuan grandan sukceson li festis kvar jarojn poste en Milano. En 1903 li unuafoje kantis en la Nov-Jorka Metropolitan Opera.
La repertuaro de Caruso ampleksis proksimume 60 (ĉefe italajn) operojn kaj 500 kantojn. Kiel unu el la unuaj kantistoj li registris sian voĉon sur sondiskoj. Pro la uzado de tiu nova medio kaj pro sia eksterordinare esprimoplena voĉo li fariĝis la plej renoma operkantisto de sia tempo.
Enrico Caruso mortis en Napolo en 1921.
ja:エンリコ・カルーソー
ItalioGeografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio
----
Dosiero:it.gif
----
Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj
1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per
la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000
Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400
kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo
la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de
Cezaro,
Cicerono,
Vergilio,
Danto,
Giotto,
Sankta Francisko,
Leonardo da VINCI,
Mikelanĝelo,
Galileo,
Antonio VIVALDI
kaj multaj aliaj.
Faktoj:
- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).
Regionoj
Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto
Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj.
Kategorio:Italio
als:Italien
fiu-vro:Itaalia
ja:イタリア
ko:이탈리아
ms:Itali
simple:Italy
th:ประเทศอิตาลี
zh-min-nan:Italia
1922Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1922
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1922 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 14-a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinki;
- Firmata la Kontrakto de Helsinki pri la organizo de la Esperanto-movado.
- La Tria Asembleo de Ligo de Nacioj akceptas raporton pri Esperanto kiel internacia helplingvo. La raporto de Ligo de Nacioj misinformis ke Albana registraro enkodukis Esperanton en duagradaj lernejo. Sed en tiu jaro Albanio havas malpli ol 6 Esperantistojn.
- Ekapero de Literatura Mondo en Budapeŝto.
- Internacia Konferenco pri Esperanto en Lernejoj en Ĝenevo.
- Brazila Parlamento donis monan subvencion al Brazila esperanto-movado.
- Fondita Esperanto-grupo de Brescia
- Eŭgeno LANTI publikigis broŝuron For la Neŭtralismon.
- Japanujo kaj mondlingvo publikita de Fuĵisaŭa Ĉikao.
- Unuaj dissendoj de Esperanto per radio.
- Fondita Societo de ĉeĥoslovakaj nevidantaj Esperantistoj, Bulteno de CK SEU kaj Tramvojista Esperanto-Unuiĝo de Vieno.
- Esperantiĝis:
::Mladen VRTUNSKI, Anton GOLDMANN, Hector VERMUYTEN kaj Léon BERGIERS.
- Aleksandr POSTNIKOV liberigita.
- Planlingvoj Okcidentalo kaj Esperantido de Antido publikitaj.
- februaro okazis la Artmoderna Semajno en San-Paŭlo, kiu ekestis la Modernisma Skolo de Brazila literaturo.
- 28-a de februaro: Egipto sendependiĝas de Britio
- 11-a de septembro: Palestino estas transdonita for de la otomana imperio al la brita imperio
- Jaroslav HEYROVSKÝ diskrovis la polarografion
- Kreita Kasuelo
Naskiĝoj
- 31-a de januaro: Otaviano CURVELO de SOUZA
- 10-a de junio: Usono, Judy GARLAND
- 19-a de septembro : Emil ZATOPEK
- 8-a de novembro : Christiaan BARNARD
- 4-a de decembro : Gérard PHILIPE
- 24-a de decembro : Ava GARDNER
- Carlo MUSAZZI
- Árni BÖDVARSSON
- Rüdiger EICHHOLZ
- Aderaldo ROCHA
Mortoj
- Jiří František CHALOUPECKÝ
- Leon FAUVART-BASTOUL
- 7-a de februaro : Francio, Fernand DORÉ
- 14-a de marto : Karolo la 1-a (Aŭstrio)
- 27-a de marto: John ANDERSON
- 2-a de aŭgusto: Kanado, Alexander Graham BELL
- 11-a de novembro: Brazilo: Nuno BAENA
- 18-a de novembro: Francio, Marcel PROUST
----
1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1922年
ko:1922년
simple:1922
th:พ.ศ. 2465
KanadoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado
----
Kanado
|
|
| Nacia devizo: A Mari Usque Ad Mare (lat., de maro al maro) |
| image:LocationCanada.png |
| Oficialaj lingvoj |
Angla; Franca. |
| Ĉefurbo | Otavo,Ontario |
| Plej granda urbo | Toronto, Ontario |
| Registara sistemo: | konstitucia monarkio, federacio, parlamenta demokracio |
Ŝtatestroj Reĝino Guberniestro ĝenerala Ĉefministro | Elizabeto la 2-a Michaëlle JEAN Paul MARTIN (Lib.) |
Areo - Tuto - % akvo | enrangigita je 2-a 9,984,670 km² 8.62% |
Popolkvanto - Tuto (2004) - Denseco | enrangigita 35-a 32,207,113 (jul. 2003) 3/km² |
Sendependeco -Akto BNA -St. de Vestminstro -Akto pri Kanado
| Disde la U.R.: 1-a julio, 1867 11-a decembro, 1931 17-a april, 1982 |
Produkto Nacia Malneta (PNM)
- Tuto (2002)
- PNM/unuopo | enrangigita 12-a
$ 923 (biliono)
$ 29,400 |
| Monunuo | Kanada dolaro ($) |
| Horzono | UTC -3.5 al -8 |
| Nacia himno | O Canada |
| Reĝa himno | God Save the Queen |
| Landkodo | CA |
| Retreĝiona kodo | .CA |
| Internacia telefonkodo | 1 |
Kanado estas la plej norda lando en Nordameriko. La lando eltendiĝas inter la Atlantika Oceano en la oriento kaj la Pacifika Oceano en la okcidento, kaj havas landlimon kun Usono sude kaj nordokcidente (Alasko). Kanado ankaŭ atingas la Arktan Oceanon en la nordo kie la teritoriaj pretedentoj etendas ĝis la Norda Poluso.
Post Rusio, Kanado estas la dua plej granda lando laŭ tuta areo. Tamen ĝia popoldenseco estas tre malforta (po 3 homoj ĉiuj kvadrata kilometro) estante nur 32 milionoj da Kanadanoj. Kvamkvam Kanado havas pli grandan geografian areon ol la najbara Usono, ĝi nur havas unu naŭonon de la popolkvanto.
Kanado estas necentra federacio de 10 provincoj kaj 3 teritorioj kuniĝintaj laŭ proceso nomata konfederaciiĝo.
Supervido
La ĉefurbo de Kanado estas Otavo en la provinco Ontario, la seĝo de la Parlamento de Kanado.
Kanado estas regata kiel konstitucia monarkio kun Elizabeto 2-a kiel Reĝino de Kanado kaj ŝtatestro. Ŝin reprezentas guberniestro ĝenerala, la laŭfakta sed simbola ŝtatestranto. Kanado estante parlamenta demokracio, la veran potencon tenas la Ĉefministro de Kanado kaj la ĉefministroj de la provincoj kaj teritorioj.
Unuio de antaŭaj francaj kaj britaj kolonioj, Kanado estas laŭ geografio la plej granda membro de la Komunumo de Nacioj kaj de la Frankofonio. Kanado estas oficiale dulingva:
- La angla lingvo estas majoritata en la plejparto de Kanado.
- La franca lingvo estas majoritata en la provinco Kebekio; francparolantoj troviĝas vaste ankaŭ en Novbrunsviko kaj partoj de Ontario kaj Manitobo.
Pluraj indiĝenaj lingvoj paroliĝas en Kanado kaj estas oficialaj en la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto. En Nunavuto la inuka lingvo estas majoritata kaj oficiala.
Kanado estas moderna kaj teĥnologie antaŭeniĝinta lando kaj estas pri energio sinsufiĉa. Ties ekonomio tradicie dependis ege je sia abundaj naturaj krudaĵoj, tamen la moderna ekonomia Kanada estas vaste diversiĝinta.
La plej grandaj de Kanado estas: Toronto (Ontario), Montrealo (Kebekio), Vankuvero (Brita Kolumbio), Otavo (Ontario), Kalgario (Alberto), Edmontono (Alberto), Kebeko (Kebekio), kaj Vinipego (Manitobo).
Nomo
:Ĉefa artikolo: Nomiĝo de Kanado
La nomo "Kanado" venis el Hurona / Irokva vorto, kanata, signifante "vilaĝo". [http://www.canadianheritage.gc.ca/progs/cpsc-ccsp/sc-cs/o5_e.cfm] Ĉi tiu estas referenco al Stadacona, vilaĝo proksime al la nuna Kebeko.
La nomo elparoliĝas [ˈkʰæ nədə] angle, [kanada] france.
Historio
:Ĉefa artikolo: Historio de Kanado
Kanadon, enloĝatan farde la indiĝenaj popoloj (kiu oni nomas la Unuaj Nacioj en Kanado) dum ĉirkaŭ 10 000 jaroj, unue vizitis Eŭropanoj ĉirkaŭ 1000 kiam Vikingoj nelonge koloniumis ĉe L'Anse aux Meadows en Novlando.
Britaj pretendoj en nuna Kanado komenciĝis kun la vojaĝo de Giovanni CABOTO al Novlando en 1497. Francaj pretendoj komenciĝis per la esploroj de Jacques CARTIER (1534) kaj Samuel de CHAMPLAIN (1603). La unuaj eŭropaj koloniantoj en Kanado estis francoj en la nunaj Kanadaj Marprovincoj - la tiel-nomataj Akadianoj. Pli solida eŭropa ĉeesto estiĝis en la 16-a kaj 17-a jarcento kiam la Francoj koloniumis tie, laŭ la Rivero Sankta Laŭrenco. Champlain nomis sian teritorion Nova Francio.
Britaj kolonioj stariĝis en la Atlantika kaj Hudsongolfa marbordoj. Pro la pligrandiĝo de ambaŭ koloniaroj, Britio kaj Francio ekluktis por Nordameriko inter 1689 kaj 1763 (la Francaj kaj Indianaj Militoj). Francio perdis pli kaj pli da teritorio al Britio, cedante la Novskotian peninsulon en la Traktado de Utreĥto (1713) kaj la ceteran Novan Francion en la Traktado de Parizo (1763).
Uost la Usona Milito de Sendependeco, multaj Lojalistoj de la Unuiĝinta Imperio (United Empire Loyalists) transloĝis al Brita Nordameriko — tiam konsistante el la apartaj kolonioj de Novlando, Nova Skotio, Kebekio, kaj Insulo de Princo Eduardo. Por akomodiĝi al la lojalistoj, Britio kreis la kolonion de Nov-Brunsviko el parto de Nova Skotio en 1784, kaj dividis Kebekion en Alta Kanado kaj Malalta Kanado per la Konstitucia Akto de 1791.
La Milito de 1812 komenciĝis kiam Usono atakis britajn fortojn en Kanado cele de malpliigi ilian regon de Nordameriko kaj la Atlantiko. En Aprilo 1813, usonaj fortoj brulis Jorkon (nunan Toronton). La britoj venĝis per la brulo de Vaŝingtono en surpriza atako en 1814. La Traktato de Ĥento subsigniĝis en decembro 1814.
La Ribeloj de 1837-1838 en Alta kaj Malalta Kanado serĉis respondecan registaron; ili aparte fortis en Malalta Kanado (nuna Kebekio) en la Ribelo de la Patriotoj. Post tiuj, Britio unuigis la Kanadojn en la Provinco Kanado per la Akto de Unuiĝo (1840) en senfrukta klopodo asimili la franckanadanojn. Post kiam Usono konsentis pri la 49a paralelo norda kiel landlimo inter la Usona kaj Britnordamerika okcidento, la brita registaro kreis la koloniojn de Nova Kaledonio (1848) kaj Insulo Vankuvero (1849) kiuj kuniĝis en 1866 kiel Brita Kolumbio.
Parte pro timo de usona forto, la kolonioj de Nov-Brunsviko kaj Nova Skotio konsentis kuniĝi kun la Provinco Kanado. La 1-an de julio 1867, Britio imponis la Akto pri Brita Nordameriko, kunigante la tri koloniojn en la nova, limite sinreganta Dominio Kanado, kun kvar provincoj:
#Ontario (antaŭa Alta Kanado; Kanado Okcidenta en la Provinco Kanado);
#Kebekio (antaŭa Nova Kanado; Kanado Orienta en la Provinco Kanado);
#Nov-Brunsviko;
#Nov-Skotio.
La termo Kanada konfederacio estas uzata por tiu unuiĝo kaj ofte por la sekva federacio.
Aliaj Britaj kolonioj kaj territorioj baldaŭ kuniĝis al la Konfederacio. En 1870, Kanado ekregis la vastegan Rupertlandon, la antaŭan monopoliejon de la Korporacio de la Hudsona Golfo, proksimume 2/3 de la areo de moderna Kanado; tri modernaj provincoj, multe de la teritorio de aliaj tri, kaj la tri teritorioj konsistas el ĉi tiu regiono. La kolonioj de la Insulo de Princo Eduardo kaj Brita Kolumbio aliĝis en 1871. En 1880, Kanado inkluzivis la tuton de sia nuna area krom Novlando kaj Labradoro (kuniĝis 1949).
Plena rego super la aferoj de la Dominio venis oficiale en 1931 per la Statuto de Westminster, laŭ kiu aktoj de la Brita Parlamento ne plu aplikiĝis al Kanado sen ties konsento; kaj en 1982 per la patrolandigo de la Konstitucio de Kanado. Kanado ankaŭ distingiĝis per sia partopreno en la Dua Mondmilito.
En la dua duono de la 20-a jarcento, multaj civitanoj de la plejmulte france parolante provinco Kebekio, petis sendependecon per du referendoj: 1980 kaj 1995. En ambaŭ la disiĝistoj malvenkis, 60% kaj 50.6% voĉdonante kontraŭ.
La historio de eŭropa kontakto kun la indiĝenoj de Kanado ne estas tiom sanga kiel en Usono kaj pli sude; grava ekonomiaĵo en frua Kanado estis la tiel-nomita "Indiana komerco" por peltoj. Multaj traktatoj subsigniĝis inter la indiĝenoj kaj la eŭropanoj. Tamen ekde la 19-a jarcento mistraktadoj kaj malrespekto de la traktatoj pliiĝis. Nun la indiĝenoj — la Kanadaj Unuaj Nacioj (indianoj), inuitoj ("eskimoj"), kaj Metisoj (descendantoj de koloniistoj kaj unuaj nacioj) — pli kaj pli postulas reparojn kaj respekton de la traktatoj. Unu el la plej gravaj decidoj tiucele estis la konkludo de landpretenda konsento kun la inuitoj de norda Kanado per la kreo de la teritorio Nunavuto, inuita hejmlando kaj la sola memreganta indiĝena teritorio en Ameriko.
Geografio
:Ĉefa artikolo: Geografio de Kanado | | |