:: wikimiki.org ::
| 2-a De Majo |
2-a de majo
Historio > Tagoj > la 2-a de majo
----
La 2-a de majo estas la 122-a tago de la jaro (la 123-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 243 tagoj restas.
Je la 2-a de majo okazis, interalie:
- 1808 : Hispanio: La madrida popolo atakas la francajn trupojn. Ekas la Milito de Hispana Sendependiĝo.
- 1879 : Hispanio: Fondo de Partido Socialista Obrero Español.
- 1888 : Inaŭguracio de Universa Ekspozicio ĉe Barcelono (Hispanio).
- 1927 : Fondo de Akademio de Kinematografaj Artoj kaj Sciencoj en Hollywood.
- 1953 : Kronado de reĝo Husejn de Jordanio.
- 1968 : Studentaj manifestacioj komencas "Francan Majon".
- 1997 : La sciencistaro de Atapuerca akiras Premion Príncipe de Asturias pri Scienca Esplorado.
- 1998 : Fondo en Bruselo de Eŭropa Centra Banko por difini kaj realigi la monan politikon de Eŭropa Unio.
Naskiĝoj
- 1729 : Katarina la 2-a de Rusio, "la Granda", carino de Rusio.
- 1772 : Novalis
- 1827 : Pierre-Gaëtan LEYMARIE.
- 1853 : Antonio MAURA, hispana politikisto.
- 1886 : Gottfried BENN, Germanio
- 1887 : Vernon CASTLE, Usono dancisto
- 1904 : Harry LILLS, "Bing Crosby", usona kantisto kaj aktoro.
- 1935 : Luis SUÁREZ, hispana futbalisto kaj futbaltrejnisto.
Mortoj
- 1519 - Leonardo da Vinci, artisto de la Renesanco.
- 1576 - Bartolomé CARRANZA, hispana episkopo.
- 1857 - Alfred de MUSSET, franca poeto.
- 1912 - Marcelino MENÉNDEZ y PELAYO, filologiisto kaj literatura kritikisto hispana.
- 1997 - Paulo FREIRE
Festoj
- Madrida Regiono: Regiona tago.
- Festotago de Sankta Atanasio
La 2-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.
Vidu ankaŭ jenon:
- 1-a de majo | 3-a de majo
- 2-a de aprilo | 2-a de junio
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj
kategorio:Almanako
kategorio:Majo
ja:5月2日
ko:5월 2일
simple:May 2
th:2 พฤษภาคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
TagojHistorio > Tagoj
----
Tagoj en historio:
laŭ aranĝo de 2005
Sentabele:
- januaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
- 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
Vidu ankaŭ
- Tago
- Festa kaj Feria Tago
Kategorio:Almanako
ja:365日
ko:366일
zh-cn:历史上的今天
zh-tw:歷史上的今天
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
HispanioGeografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio
----
Dosiero:es.gif
Hispanio - España
Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].
Ĝeneralaj informoj
- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado
----
Administra organizado
Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio
Lingvoj
Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska
Vidu:
- Lingvoj de Hispanio
Geografio
La ĉefaj riveroj estas Miño ( - ), Doŭro ( - ), Taĵo ( - ), Gvadiano ( - ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia.
( - ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo
Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj":
Mapo de aŭtonomaj komunoj
Naciaj Parkoj
- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)])
----
Historio de Hispanio
Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio
:Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio
Prahistorio
Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.
Antikva epoko
Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj.
La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj.
Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo.
(fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp.
Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj.
409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.
Mezepoko
711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo.
900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo.
1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon
1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon.
1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.
Moderna epoko
1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon.
1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro.
Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio.
Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.
Nuntempa epoko
Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi.
1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko.
1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko.
1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn.
1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion.
1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio.
1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro).
1986: Hispanio aniĝas EEK-n.
2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.
Ekstera ligilo
el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12)
fiu-vro:Hispaania
ja:スペイン
ko:에스파냐
ms:Sepanyol
simple:Spain
th:ประเทศสเปน
zh-min-nan:Se-pan-gâ
Milito de Hispana SendependiĝoHistorio > 19-a jarcento > Milito de Hispana Sendependiĝo < Historio de Hispanio < Hispanio
----
La Milito de Hispana Sendependiĝo estas la nomo kiun ricevas en Hispanio la militaj operacioj kiuj okazis inter la 2-a de majo de 1808 kaj la jaro 1814, kontraŭ francaj trupoj, senditaj de Napoleono la 1-a por aldoni Hispanion al la Franca Imperio, sub la reĝado de lia frato Joseph BONAPARTE. En aliaj historiografioj oni uzas la nomon Duoninsula Milito, kvankam ekzistas la diferenco ke tiu ĉi lasta inkluzivas la batalojn en Portugalio (jam antaŭ 1808), dum la unua fokusiĝas ĉefe en la hispaniaj eventoj.
La milito dum tiuj jaroj havis duoblan karakteron: unuflanke serio de bataloj inter hispanaj kaj portugalaj, kun ĉefrolo ankaŭ de angla armeo, kontraŭ la trupoj de la Franca Imperio, kaj aliflanke kampanjoj de disa rezistado, kiu donis nomon al la taktiko konata kiel gerilo (en la hispana lingvo, militeto).
Ĉefaj momentoj
Ĝis 1808, la Hispana dinastio de la Burbonoj estis aliancita al Bonaparte, al kiu helpis ekz. en la batalo de Trafalgar. Diversaj intrigoj de Napoleono klopodis preni la rektan kontrolon super la registaro, kaj finiĝis per la deviga abdikado de la reĝo Karlo la 4-a kaj lia filo Fernando la 7-a en Bajono.
Subita popola leviĝo en Madrido la 2-an de majo estis forte subpremata la sekvan tagon fare de Joachim MURAT. Ambaŭ eventoj estis montritaj en du tre famaj verkoj de Francisco de GOYA.
Francisco de GOYA]
De tiam, la ribelo eksplodis laŭlonge de la tuta duoninsulo, kaj ekis la militon.
Listo de bataloj
1808
- 18-a de julio: batalo de Bailén
- 31-a de oktobro: batalo de Durango
1809
- 27-a de julio: batalo de Talavera de la Reina
- 11-a de aŭgusto: batalo de Almonacid
- 19-a de novembro: batalo de Ocaña
1810
- 10-a de julio: batalo de Ciudad Rodrigo
1811
- 5-a de majo: batalo de Fuentes de Oñoro
- 16-a de majo: batalo de Albuera
1812
- 6-a de majo: preno de Badajoz fare de la Duko de Wellington.
- 22-a de julio: batalo de Arapiles, apud Salamanca.
1813
- 21-a junio: batalo de Vitorio
1814
- 30-a de marto: batalo de Tuluzo
Politika disvolviĝo
Tuj post la popola leviĝo, kaj konsiderante la mankon de povo pro la ĉeesto de la reĝoj en Francio, oni kreis en la diversaj urboj kaj regionoj la t.n. Juntas (pli-malpli, komitatoj), kiuj kuniĝis en centrala organizaĵo, la Junta Central. Oni nomumis Parlamento, la Kortezoj, Cortes, kiuj je la 19-a de marto de 1812 aprobis la unuan Konstitucio de Hispanio.
La konsisto de la Juntas estis varia, kaj montriĝis ĉefe divido inter la tradiciistoj kaj la plej avangardaj, kiuj ricevos la nomon de liberales, vorto signifanta unue malavarajn, sed kiu poste uziĝos ankaŭ internacie kaj donos nomon al la politika liberalismo. Tiu ĉi tendenco estos komence la plej forta en la Kortezoj, kio montriĝos per la forta progresema karaktero de la Konstitucio, kiu interalie forigos la institucion de la Inkvizicio. Ankaŭ en la gerilo troviĝos ambaŭ tipoj de tendencoj.
Dume, en la parto regata de la francoj, oni kreos propran registaron de Joseph Bonaparte, kiu estos nomumita reĝo kun la nomo Jozefo la 1-a. Oni aprobos apartan Konstitucion, la Konsitucio de Bajono, kiu fakte neniam aplikiĝos. La partianoj de Bonaparte, inter kiuj troviĝis parto de la ĉefaj kleruloj de tiu momento, ricevos la nomon de afrancesado, t.e. francigita. Jozefo Bonaparte estis saĝa reĝo, kiu tamen neniam sukcesos sendependiĝi de sia frato kaj ne akiros la favoron de la popolo, kiu lin kronnomos Pepe Botella (Joĉjio Botelo, pro lia supoza sed nevera emo al drinkado).
Post la fino de la milito, fariĝos reĝo la juna Fernando, kun la nomo Fernando la 7-a. Li ricevis la kronnomon la dezirata. Baldaŭ tamen li forigos ĉiujn konstituciojn, kaj kontraŭbatalos la liberalulojn, inter kiuj kelkajn ĉefojn de la gerilo, kiel El Empecinado. Li estos poste nomata la Perfida Reĝo.
Alia konsekvenco de la vakuo de povo dum la milito kaj de la postaj internaj luktoj estos la procezo de sendependiĝo de la amerikaj sendependiĝoj kolonioj en la Hispana Imperio, kiu okazos en la jardeko de 1820
Kategorio:Historio de Hispanio
Kategorio:Milito
Partido Socialista Obrero EspañolLa Partido Socialista Obrero Español aŭ PSOE (Hispana Laborista Socialisma Partio) estas nuntempe unu el la plej gravaj politikaj partioj en Hispanio.
Ideologio
La PSOE estis fondita kun la intenco reprezenti la interesojn de la novaj laboristaj klasoj, aperigitaj de la Industria Revolucio. Iom post iom ĝi moderigis siajn ideojn, kaj en 1979 ĝi forlasis la marksismajn tezojn, kun Felipe González kiel partiestro. Nuntempe, la PSOE estas ideologie tre proksima al la aliaj eŭropaj socialdemokratiaj partioj.
Historio
La Partio estis klandestine fondita en Madrido, je la 2-a de majo 1879, fare de grupo de laboristoj, ĉefe tipografoj, kaj intelektuloj, gvidataj de Pablo IGLESIAS, kiu baldaŭ fariĝos la sendisputa gvidanto kaj dum multaj jaroj prezidanto.
Ĝi estis komence relative radikala partio, kun granda malfido al la politika agado de la monarĥia reĝimo en Hispanio. Ĝi ankaŭ klopodis ne alianciĝi kun la etburĝaj fortoj reprezentitaj de la tiama respublikismo. La partio preferis firmigi la ligojn kun la preskaŭ samtempe fondita socialista sindikato UGT.
Iom post iom ĝi integriĝis en la politikan vivon, kaj Pablo Iglesias akiris parlamentan seĝon, fariĝante la unua laborista kiu oficis kiel parlamentano. La prestiĝo ricevita kondukis al plifirmigo de la partio.
Dum la jardekoj 10-aj kaj 20-aj de la 20-a jarcento, la agado de la partio estis miksa, kun reformisma karaktero kaj kun diversaj revoluciaj provoj. Komence de la 20-aj jaroj la Partio debatis la eblan eniron en la Tria Internacio, sed fine ne akceptis la kondiĉojn, kaj ĝi suferis skismon kondukantan al la formiĝo de la Hispana Komunista Partio.
Ĉe la alveno de la Dua Hispana Respubliko, la partio fariĝas la plej granda de la parlamento, kaj ĝi donas plurajn ministrojn al la unuaj registaroj. Tamen, ĝi suferas gravan dividon inter la gvidantoj, reprezentantaj almenaŭ tri tendencojn: dekstran de Julián BESTEIRO, centran de Indalecio PRIETO kaj maldekstran de Francisco LARGO CABALLERO.
La divido multe malhelpis la agadon de la partio, eĉ dum la civila milito, kiam du socialistoj fariĝis registarestroj: unue Largo-Caballero kaj poste Juan NEGRÍN.
Post la milito granda parto de la gvidantoj devis ekziliĝi. Denove, la divido inter la partianoj tre bremsis la agadon dum la diktaturo, kiam ĝia publika opono estis relative malgranda kompare kun aliaj opoziciaj partioj.
En 1971, kongreso en la franca urbo Suresnes kondukis al la renovigo de la partio, kiun de tiam gvidis nova generacio, kun Felipe González kiel ĝenerala sekretario.
La PSOE estis la dua partio plej voĉdonita en la unuaj ĝeneralaj elektoj post la fino de la diktaturo. Ĝi regis en Hispanio de 1982 ĝis 1996. Post la perdo de la balotoj en tiu ĉi lasta jaro, ĝi renovigis sian gvidantaron, kun la elekto unue de Josep BORRELL kaj poste de Joaquín ALMUNIA.
En la somero de 2000, estis elektita nova ĝenerala sekretario José Luis RODRÍGUEZ ZAPATERO. La prezidanto (posteno ĉefe honora) estas la prezidanto de la andaluza registaro Manuel CHAVES.
En marto 2004 la Socialista Partio venkis enla ĝeneralaj elektoj, kaj Rodríguez-Zapatero fariĝis nova prezidanto de la hispana registaro.
Ekstera ligo
[http://www.psoe.es Oficiala retejo de la PSOE]
Kategorio:Politikaj partioj
ja:スペイン社会労働党
ko:에스파냐 노동자 사회주의 당
1927Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1927
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1927 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 19-a Universala Kongreso de Esperanto en Danzig.
- Unuaj ministerie aprobitajn lerno- kaj legolibrojn de Esperanto por aŭstriaj lernejoj;
- Esperanto estas la sola traduklingvo dum konferenco de Internacia Eduka Oficejo pri "Paco per lernejoj" en Prago.
- Fonditaj Sud-Brazila Esperantistigilo kaj Amika Rondo en Sundsvall.
- Publikitaj la originala novelaro Dancu, Marionetoj de Baghy kaj la originala poemaro Novaj Amaj Poemoj de Casas Jaume GRAU.
- SAT publikigis Kvardek Jarojn.
- Publikigita la unua Esperanto-Lernolibro en Aŭstrio.
- Boris Lvoviĉ EJDELMAN eklernis Esperanton.
- En Hukuoka okazis Japana Esperanta Kongreso.
- Odo BUJWID vojaĝis al Brazilo.
- Kreitaj Kosmiano, Cosman kaj Cosmolingvia.
- Francisco Cândido XAVIER fariĝis edukata mediumo.
- 4-a de februaro: Usono : Eldoniĝis la unua kina filmo kun parolado, The Jazz Singer
- En Ĉinio, Ĉina Komunisma Partio rompiĝis je Kuomintang.
- Kreita aerdivizio de Brazila armeo (estonta Brazila aerarmeo).
- Fondiĝis la belga germanlingva gazeto Grenz-Echo
Naskiĝoj
- Ivon BARBOSA
- 16-a de aprilo : Joseph RATZINGER
- 25-a de aprilo : Albert UDERZO
- 6-a de julio : Janet LEIGH
- 29-a de julio : Nederlando: Harry MULISCH
- 16-a de septembro : Peter FALK
- 16-a de oktobro : Germanio/Pollando (Gdansk): Günter GRASS
Mortoj
- Walter CURRIE
- Lilian M. PYKE
- Julia FERNANDES
- Julius PATZELT
- Fran KOLAR
- 29-a de junio: John Cyprian RUST
- 20-a de julio : Alcebiades PAIS
- 24-a de julio : Japanio : Tokio : AKUTAGAWA Ryunosuke (memmortige)
- 14-a de septembro : Svislando : Hugo BALL
----
1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1927年
ko:1927년
simple:1927
th:พ.ศ. 2470
Hollywood
Hollywood, Kalifornio estas sekcio de Los-Anĝeleso, Kalifornio, kiu famiĝis pro la tiea kina industrio.
Kategorio:Kalifornio
ja:ハリウッド
1953Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1953
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1953 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 38-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo.
- 1-a Landa Kongreso de ELNA
- FonditaJ Kostarika Esperanto-Asocio kaj Mondpaca Esperantista Movado
- Eklernis Esperanton: Hans BAKKER.
- La itala piloto Alberto ASCARI gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Unuiĝintaj Nacioj : Dag HAMMARSKJOLD anstataŭigas Tryggve LIE kiel ĝenerala sekretario.
- Israelo : David BEN-GURION eksĉefministriĝas
- Butano: Nacia asembleo kreitas.
- 1-a de februaro: Nederlando: Inundo de grandaj partoj de la provincoj Zeeland, Zuid-Holland kaj Noord-Brabant; 1836 homoj mortis; pli ol 40000 bestoj pereis.
Naskiĝoj
- 5-a de januaro : Stano MARČEK, esperanto-redaktoro
- 25-a de februaro : José María AZNAR, ĉefministro de hispanio
- 16-a de majo: Pierce BROSNAN
- 24-a de julio: Jorge Luis GUTIÉRREZ
- Abel MONTAGUT
- 8-a de decembro : Kim BASINGER
Mortoj
- 5-a de marto : Sovetunio : Stalino kaj Sergej PROKOFJEV
- 28-a de septembro : Usono : Edwin HUBBLE, astronomo
- 5-a de oktobro : Friedrich WOLF
- 8-a de oktobro : Kathleen FERRIER
- 8-a de novembro : Francio : Ivan BUNIN
----
1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1953年
ko:1953년
simple:1953
th:พ.ศ. 2496
1968Historio > Jarcentoj > 20-a j | | |