:: wikimiki.org ::
| 2-an De Aprilo |
2-an de apriloHistorio > Tagoj > la 2-a de aprilo
----
La 2-a de aprilo estas la 92-a tago de la jaro(la 93-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 273 tagoj restas.
Je la 2-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 1513 : Juan Ponce DE LEON eltrovis Floridon
- 1869 : Allan KARDEC estis sepultata.
- 1930 : HAILE SELASSIE estis proklamita imperiestro de Etiopio
- 1982 : La Falklanda Milito komenciĝas: Argentino ekmilitas kontraŭ Britio pro ties posedo de Falklandinsuloj, sed la britoj baldaŭ venkas. La milito daŭris tra la printempo.
- 2004 : NATO akceptis jenajn sep naciojn kiel novajn membrojn: Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio kaj Slovenio.
Naskiĝoj
- 1647 : Maria Sibylla MERIAN
- 1719 : Johann Wilhelm Ludwig GLEIM
- 1725 : Giacomo CASANOVA
- 1788 : Wilhelmine REICHARD
- 1805 : Hans Christian ANDERSEN, Danio
- 1879 : Jacint COMELLA MORA
- 1910 : Francisco Cândido XAVIER
- 1914 : Alec GUINNESS, Britio
Mortoj
- 1637 : Ferdinando la 2-a
- 1640 : Paul FLEMING
- 1657 : Ferdinando la 3-a
- 1914 : Paul HEYSE
- 1922 : Hermann RORSBACH, psikologo
- 1872 : Samuel MORSE, inventinto de la morskodo
- 1966 : C.S. FORESTER, verkisto
- 1974 : Georges POMPIDOU
- 2003 : Edwin STARR, usona kantisto
- 2005 : Johano Paŭlo la 2-a, papo
Specialaj tagoj kaj festoj
-
La 2-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.
Vidu ankaŭ jenon:
- 1-a de aprilo | 3-a de aprilo
- 2-a de marto | 2-a de majo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj
kategorio:Almanako
kategorio:Aprilo
ja:4月2日
ko:4월 2일
ms:2 April
simple:April 2
th:2 เมษายน
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
1513Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1513
----
En la jaro 1513 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 25-a de septembro: Vasco NUÑEZ DE BALBOA estas la unua eŭropano, kiu vidas Pacifikon.
- Italio: Aperas La Princo de Machiavelli.
Naskiĝoj
Mortoj
----
1508 | 1509 | 1510 | 1511 | 1512 | 1513 | 1514 | 1515 | 1516 | 1517 | 1518
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1513년
FloridoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Florido
----
Florido (angle, Florida [FLOR-i-da]) fariĝis la 27-a ŝtato de Usono je la 3-a de marto, 1845.
Pro la bona vetero, multaj homoj translokiĝas al Florido post emeritiĝo. Preskaŭ 19 procento de la loĝantaro estas pli ol 65 jaraĝa.
Spaco-Centro Kennedy, de kie NASA lanĉas kosmo-pramojn kaj direktas spac-vojaĝojn, troviĝas en Kabo Canaveral, Florido.
Multaj homoj el Kubo provas enmigri al Usono per boato al Florido. En 1980 pli ol 100,000 kubaj rifuĝintoj eniris, plejparte tra Florido, dum la boata veturigo Mariel.
La plej grandaj urboj de Florido:
- Miami
- Tampa-St. Petersburg
- Orlando
- Jacksonville
Loĝantaro: 15,982,378 (en 2000)
Ĉefurbo: Tallahassee
TTT-ejo de Florido en la angla http://www.state.fl.us
Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj
tp:ma Powita
ja:フロリダ州
ko:플로리다 주
ms:Florida
simple:Florida
th:มลรัฐฟลอริดา
Allan KardecAllan Kardec, realnome: Hippolyte Leon Denizard RIVAIL (naskiĝis la 3-an de Oktobro, 1804, mortis la 31-an de marto, 1869) estis grava edukisto de la 19-ª jarcento.
Li naskiĝis en Lyon, Francio.
Studinte en la fama Lernejo de Pestalozzi en Yverdon, Svisio, li regis multajn sciencojn kaj lingvojn. Kiam liaj studoj finiĝis, li decidis disvastigis la Metodon de Pestalozzi en Francio.
Membro de multaj akademioj kaj aŭtoro de diversaj verkoj, li studadis per sciencaj metodoj la strangajn fenomenojn kaj manifestiĝojn kiel la turniĝantajn tablojn aŭ la dancojn de la tabloj, la neklarigeblajn movojn de objektoj, eltrovante kiel iliajn kaŭzojn unu forton de la naturo ne konsiderata: la Spiritojn. Per diversaj mediumoj (personoj kapablaj kontakti la Spiritojn kaj ricevi iliajn mesaĝojn) li studadis la nevideblan mondon, la kaŭzojn de la homa sufero kaj la kialon de la vivo.
Li publikiĝis la unuan verkon la 18-an de aprilo de 1857, "La Libro de la Spiritoj", deirpunkto de la Spiritisma Doktrino aŭ Spiritismo, neologismo kreita de li, kiu traktas pri "la senmorteco de la animo, la naturo de la Spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro". Li ne atribuis al si la aŭtorecon, sed al la instruado donita de la Superaj Spiritoj, kolektitaj kaj ordigitaj de li, kio klarigas la motivon uzi pseŭdonimon.
Poste aliaj verkoj estis publikigitaj, interalie nome: "La Libro de La Spiritoj" La Libro de la Mediumoj", "La Evangelio laŭ la Spiritismo", "La Ĉielo kaj la Infero", "La Genezo". Tiuj verkoj aperis esperantlingve per la eldonejo de la "Federação Espírita Brasileira" (Brazila Spiritisma Federacio).
Ekde tiam, li sin dediĉis ĝis sia forpaso al tiaj studoj kaj ĉiam praktikante la bonon sub la devizo "ekster karitato ekzistas nenia savo".
KARDEC, ALLAN
Haile SELASSIEHajle Selasie, ankaŭ nomata Ras Tafari (naskiĝis la 23-an de julio, 1892, mortis la 27-an de aŭgusto, 1975) estis la lasta imperiestro de Etiopujo.
La Rastafarianoj adoris lin kiel Javeon.
ja:ハイレ・セラシエ1世
simple:Haile Selassie I of Ethiopia
ImperiestroPolitiko > Imperio > Imperiestro < Historio
----
Imperiestro estas plej alta rango de monarĥo, kiu norme kompreneble estras imperion.
Historie, la unuaj estroj, kiuj uzis la titulon de 'imperiestro', estis la estroj de la Romia imperio, kvankam oni tradukas tiel ankaŭ la titolojn de multaj pli fruaj regnestroj.
Ekde la imperiestro Diokleciano la Romia imperio povis havi du imperiestrojn. De Diokleciano ĝis Napoléon neniam havis plu ol du imperiestroj en la okcidenta signifo.
En pluraj eŭropaj lingvoj la vorto devenas de la latina vorto imperator ("generalo, kiu havas imperiumon"). Post la fino de la Romia respubliko, la Romia ĉefulo uzis tiun kromnomon, kaj dum la jaroj ĝi perdis sian armean signifon kaj fariĝis titolo de politika potenco.
Aliaj lingvoj uzas formojn el caesar.
Oni tradukas per "imperiestro" titolojn kiaj estas la japanaj tennoo kaj mikado, kiuj dum epoko estis nur religiaj.
Kiam hispanoj atingis Japanion en la 16-a jarcento, ili komence komprenis la imperiestron kiel japanan "papon" kaj la ŝogunon kiel la japanan "imperiestron".
Ekde la jaro 1804 "inflacio" de titolo okazis, ĉar ekde kiam Napoléon imperiestriĝis, pluraj reĝoj volis esti "imperiestro", ĉefe post akiri koloniojn.
Historiaj imperiestroj
- Persiaj imperiestroj: antaŭ 550 a.K. - 330 a.K.
- Partaj imperiestroj
- Romiaj imperiestroj: 27 a.K. - 395
- Romiaj imperiestroj de okcidento: 395 - 476
- Romiaj imperiestroj de oriento: 395 - 1453 (ekde 476 - 800 nur unu imperiestro)
- Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio: 800 - 1804 (ekde 1453 - 1804 nur unu imperiestro, postuloj pri Romia okcidenta imperiestreco)
Historiaj regantoj, nomigitaj imperiestroj post Napoléon
- Imperiestroj de Etiopio: ĉ. 16-a jarcento - 1974 (la titolo estis negus)
- Imperiestroj de Ĉinio: ?/1644 - 1911 (traduko uzita en la okcidento)
- Imperiestroj de Rusio: ĉ. 1400 - 1918 (caro egalvalore imperiestro, postuloj pri Romiaj orienta imperiestreco)
- Imperiestroj de Aŭstrio: 1804 - 1918 (postuloj pri Sankta Romia Imperiestreco)
- Imperiestroj de la Francoj: 1804 - 1814/1815 kaj 1852-1870
- Imperiestroj de Brazilo: 1822 - 1889
- Imperiestro de Meksiko: 1863 - 1867
- Imperiestroj de Japanio: ?/1868 - 1945/hodiaŭ
- Germanaj Imperiestroj: 1871 - 1918 (oficiale neniam "Imperiestro de Germanio")
- Imperiestroj de Hindio: 1877 - 1946 (titolo de la britaj gereĝoj)
- Imperiestroj de Persio: 1925 - 1979 (ŝaho egalvaloras imperiestron)
- Imperiestro de Centr-Afriko: 1976 - 1979
Kategorio:Regnestroj
ja:皇帝
EtiopioGeografio > Afriko > Etiopio
----
Dosiero:et.gif
Dosiero:et.gif
Etiopio - Jeityopia
Lando en Orienta Afriko, de kie eliras la Nilo Blua.
- Landkodo: ET.
- E-nomo: [a] Etiopujo; [m] Abisenujo; [o] Federacia Demokratia Respubliko Etiopio.
- Nacia nomo: Jeityopia Huzbawi Demokrasijawi Republik (am); Federative Democratic Republic of Ethiopia (en).
- Areo: 1.221.900 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Negasso Gidada.
- Ĉefurbo: Adis-Abebo (1.243 mil).
- Loĝantaro: 56.404 mil (1995), inter ili 39,2% amharoj, 38,0% oromoj, 7,4% tigrajoj.
- Ŝtatlingvo: amhara kaj angla.
- Kredantoj: islamanoj 50%, kristanoj 40%, animistoj 10%.
- Eksporto: kafo, ledaĵo, semoj de oleaj kreskaĵoj.
- Pokapa GNP: 100 $.
- Organizoj: UNO (1945).
- Heredaĵo: Aksuma urboruinoj, Simena nacia parko, Lalibela (enroke elĉizita) templo.
Historio
De 330 kristana ŝtato, pro prediko de Frumentius.
Ĝi sekvis la egiptan eklezion al koptismo. Post islama konkero de Egiptio, ĝi restis izolita el ceteraj kristanoj. La rumoroj pri foraj etiopaj kristanaj reĝoj estis unu el la fontoj de la legendo de Pastro Johano.
En 19-a jarcento dum afrika koloniado konservas sendependecon. Tial rastafarianismo kredis Etiopion la lando promesita de Dio al la nigruloj.
En 1930-aj jaroj estis okupita de Italio. Ĝis 1974 ĝin regis Hajle Selasie. Post tio venis periodo de militaj reĝimoj, popolaj malkontentoj kaj konfliktoj. En 1991 de la ŝtato dispartiĝis Eritreo.
----------
Etiopia Esperanto-movado laŭ EdE-E 1933
Etiopujo. (Afriko.). Laŭ UEA1928 la "unua E-isto estis Karlo Ludvik en Addis Abeba en 1925. Laŭ la Dietterle-statistiko E-istoj estis nur en A. A.
Kategorio:Etiopio
ja:エチオピア
ko:에티오피아
ms:Habsyah
th:ประเทศเอธิโอเปีย
zh-min-nan:Ityop'iya
Falklanda milito
La Falklanda Milito okazis en 1982 inter armeo de Britio kaj tiu de Argentino ĉe Falklandoj (aŭ Malvinoj), Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj pro la posedo de tiuj insularoj.
La 19-an de marto 1982, Argentino okupis armee la insularon, sep semajnojn poste britaj trupoj komencis la reokupadon en golfeto de San Carlos, kaj tiam komenciĝis la vera milito, ne tro longe daŭra sed ja tre kruela (655 argentinanoj mortaj kaj 255 el Britio).
La milito daŭris ĝis la 14-an de junio kaj faligis la armean diktaturon, kiu regis en Argentino ekde la puĉo de jaro 1976.
Kategorio:Militoj
Kategorio:Argentino
Kategorio:Britio
ja:フォークランド戦争
ko:포클랜드 전쟁
ms:Perang Falkland
ArgentinoGeografio > Ameriko > Sudameriko > Argentino
----
Sudameriko Sudameriko
Argentino - Argentina
Lando en Sudameriko, inter Andoj kaj Atlantiko.
Bazaj informoj
- Landkodo: AR.
- E-nomo: [o] Argentina Respubliko.
- Nacia nomo: [o] República Argentina.
- Areo: 2.758.827 kv.km. Malvinoj (Falklandoj) estas disputataj kun Britio.
- Politika sistemo: federacia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Néstor KIRCHNER (2003).
- Ĉefurbo: Bonaero (12.600 mil).
- Urboj: Kordobo (1.284 mil), Rosario (1.121 mil). Vidu artikolon Listo de urboj de Argentino.
- Adm. divido: 23 provincoj kaj unu federacia distrikto: Bonaera Provinco (Provincia de Buenos Aires); Catamarca; Chaco; Chubut; Cordoba; Corrientes; Federa Distrikto (Distrito Federal); Entre Rios; Formosa; Jujuy; La Pampa; La Rioja; Mendoza; Misiones; Neuquen; Rio Negro; Salta; San Juan; San Luis; Santa Cruz; Santa Fe; Santiago del Estero; Tierra del Fuego, Antartica e Islas del Atlantico Sur; Tucuman. Vidu Provincoj de Argentino.
- Loĝantaro: 36.995 mil (2000), inter ili 84,2% argentinanoj (plimulto hispandevenaj kaj italdevenaj), 4,3% italoj, 600 000 Indianoj, la ĉefaj indianaj popoloj en argentino estantaj : aymara, guarani, chiripá,choroti,chulupi, kaiwá, mapuche, mocoví, ona, pilagá, puelche, quechua, tapieté, tehuelche, toba, wichí.
- Ŝtatlingvo: hispana.
- Nacilingvoj: La hispana lingvo estas plejofte uzata. Eblas trovi personojn parolantajn aliajn eŭropajn lingvojn, ĉefe italan kaj germanan, Restas malmultaj parolantoj de indianaj lingvoj, ĉefe: keĉua (900 000 parolantoj), mapudunguna (40 000), amuzgoa (27 000), chatinoa (21 000).
- Kredantoj: katolikoj.
- MEP: totala - 319 miliardoj $; pokapa - 8.030 $.
- Ekonomiko: industria lando kun altevoluinta agrikulturo. Ĝi havas multajn naturajn riĉaĵojn kiel nafto, gaso kaj hidroenergio.
- Monunuo: peso (=100 centavoj).
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: En 1816 akiris sendependecon de Hispanio. Juan PERÓN estis prezidanto 1946-1955 kaj 1973-1974. En 1976 okazis milita renverso kontraŭ la prezidantino Isabel Peron, la tria edzino de Peron. En la postaj jaroj, multaj homoj "malaperis", verŝajne kaŝe murditaj de la registaro. En 1982 partoprenis en la Falklanda milito kontraŭ Britio. En 1989 Argentino suferis pro hiperinflacio kaj denove en 2002. Pro grandaj eksterlandaj ŝuldoj kaj registaro malŝparema, la ekonomio estas tre nestabila. Inter 1991-2001, la peso estis ligita al la usona dolaro, sed la ŝuldoj de la registaro kreskis tro kaj en decembro 2001 la ligo al la dolaro rompiĝis, kaj la ekonomio disfalis.
- Heredaĵo: Naciaj parkoj de Iguazu kaj Los Glaciares.
- Esperanto:. Vidu Esperanto en Argentino
vidu ankaŭ
- Argentina Esperanto-Ligo
- Listo de urboj de Argentino
- Argentina ekstera politiko
- Landnomoj
- Patagonio
Eksteraj ligoj:
- [http://www.esperanto.org.ar Esperanto Argentina]
- [http://ael.esperanto.org.ar Argentina Esperanto Ligo]
Kategorio:Argentino
Kategorio:Sudameriko
fiu-vro:Argentina
ja:アルゼンチン
ko:아르헨티나
ms:Argentina
simple:Argentina
th:ประเทศอาร์เจนตินา
FalklandinsulojGeografio > Ameriko > Sudameriko > Falklandoj (Malvinoj) < Britio
----
Dosiero:falkland.gif
Falkland Islands (angle), Islas Malvinas (hispane)
Dependa teritorio de Britio en Sud-Ameriko, disputataj kun Argentino kie oni konas kiel Malvinoj.
- Landkodo: FK.
- Areo: 12.173 kv.km.
- Loĝantaro: 2,8 mil.
- Adm. centro: Stanlejo.
La insularo situas en suda Atlantiko ĉirkaŭ la koordinatoj 52° S / 59° U, proksimume 60–800 km oriente de Argentino kaj Fuegio. Ilia klimato estas malmilda, kaj ili estis sen loĝantaro, ankaŭ post la observo fare de la brita navigisto John Davis en 1690 kaj la alveno de lia samlandano John Strong en 1690. Li nomis la insularon "Falklanda" honore al Viscount FALKLAND.
Unuaj setlejoj ekestis en 1764 sub franca regado; la setlintoj devenis el St. Malo, kio kredeble instigis la argentinan nomon Malvinas. En 1766 Francio transdonis la kolonion al Argentino. De tiam pri ĝi disputis Anglio unue kun Hispanio, poste kun Argentino.
Britio en 1833 instalis mar-armean bazon kaj tiel demonstris sian pretendon; Argentino kontestis ilin kaj siavice pretendis la insularon. En 1837 Britio instalis kolonian administracion kun guberniestro.
Je la 2-a de aprilo 1982 argentinaj trupoj okupis la brite administratajn insulojn kaj tiel ekigis la Falklandan Militon. Britio sendis ŝiparon, kies trupoj alteriĝis sep semajnojn poste. Sekvis mallongaj, tamen mortigaj bataloj, kaj je la 14-a de junio Argentino cedis.
La brita ŝiparo suferis neatenditajn perdon, unue, ĉar ĝiaj aluminiaj ŝipoj (kiuj neniam antaŭe estis en batalo) ekbrulis pro raketaj pafoj, kaj due, char Argentino posedis briti-devenajn batalilojn, kiujn la britaj defend-sistemoj agnoskis kiel proprajn.
Pro la milito mortis pli ol mil homoj. Sur la insularo restas garnizono, en 2002 ĉ. 1.700 soldatoj.
De 1985 la insuloj havas parlamenton el la guberniestro, la ĉefadministranto kaj ok deputitoj. En la ekonomio gravas bredado de ŝafoj kaj kaptado de fiŝoj. La ekstera komerco, kiu grandparte estas kun Britio, havas deficiton, kiu proksimas duonon de la malneta enlanda produkto. La insularo do estas ekonomie ne vivkapabla sen ekstera subteno. Ek de la fino de la 20-a jarcento Britio kaj Argentino kune ekspluatas proksimajn submarajn naftejojn.
ja:フォークランド諸島
ko:포클랜드 제도
simple:Falkland Islands
zh-min-nan:Falkland Kûn-tó
NATO
La Nord-Atlantika Traktat-Organizo (anglalingve, North Atlantic Treaty Organisation - NATO; franclingve, l'Organisation du Traité de l'Atlantique Nord - OTAN) estas internacia organizo por defenda kunlaboro, starigita en 1949, por subteni la Nord-Atlantikan Traktaton, subskribita en Vaŝingtono la 4-an de aprilo, 1949.
La kerna reguligo estas Artikolo 5, kiu tekstas:
:La Partioj konsentas, ke armita atako kontraŭ unu aŭ pli el ili en Eŭropo aŭ en Nord-Ameriko estos konsiderata kiel atako kontraŭ ĉiuj el ili kaj sekve ili konsentas ke, se tia armita atako okazos, ĉiuj el ili, praktikante la rajton de individua aŭ kolektiva sindefendo agnoskita de artikolo 51 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, helpos la Partion aŭ Partiojn tiel atakitajn per tuja agado, individue aŭ kune kun la aliaj Partioj, tiel, kiel tiu taksas necesa, inkluzive la uzadon de armita perforto, por restarigi kaj konservi la sekurecon de la Nord-Atlantika regiono.
Ĉi tiu reguligo havis la celon, ke se Sovetunio atakus la eŭropajn aliancanojn de Usono, tio estus traktata kiel atako kontraŭ Usono mem. Tamen, la timata soveta invado de Okcidenta Eŭropo neniam okazis. Anstataŭe, oni uzis tiun artikolon la unuan fojon dum la historio de la traktato la 12-an de septembro, 2001, responde al la terorisma atako de la 11-a de septembro 2001.
Kontraste al la Varsovia Kontrakto, kiu dissolviĝis post la fino de la Malvarma Milito, NATO ekzistas ĝis hodiaŭ.
Membro-Ŝtatoj
Ŝtatoj ĉisube sen kroma aliĝo-jaro estas membroj ekde la fondo en 1949.
- Belgio
- Bulgario (2004)
- Ĉeĥio (1999)
- Danio
- Estonio (2004)
- Francio
- Germanio (1955)
- Grekio (1952)
- Hispanio (1982)
- Hungario (1999)
- Islando
- Italio
- Kanado
- Litovio (2004)
- Luksemburgo
- Nederlando
- Norvegio
- Pollando (1999)
- Portugalio
- Rumanio (2004)
- Slovakio (2004)
- Slovenio (2004)
- Turkio (1952)
- Unuiĝinta Reĝlando
- Usono
Grekio kaj Turkio aliĝis al la organizo en Februaro 1952. Germanio aliĝis kiel Okcidenta Germanio en 1955 kaj la germana unuiĝo en 1990 etendis membrecon al la regionoj de la eksa Germana Demokratia Respubliko GDR. Oni enlasis Hispanion en Februaro 1982 kaj la landoj de la eksa Varsovia Pakto, Pollando, Hungario, kaj Ĉeĥio faris historion per aliĝo la 12-an de marto, 1999.
Francio ankoraŭ estas membro de NATO sed retiriĝis de la milita komando en 1966. Islando, la ununura membro de NATO, kiu ne havas propran militan potencon, aliĝis kun la kondiĉo, ke oni ne devigus ĝin partopreni en militado.
Historio
La 17-an de marto, 1948, Benelukso, Francio, kaj la Unuiĝinta Reĝlando subskribis la Traktaton de Bruselo, kiu estas antaŭanto al la akordo de NATO.
Sovetunio kaj ĝiaj satelitaj ŝtatoj faris la Varsovian Pakton en la 1955 jaro por kontraŭpezi NATO-on. Ambaŭ organizoj estis kontraŭaj unu al la alia dum la malvarma milito. Post la forfalo de la Ferkurteno en 1989, la Varsovia Pakto diseriĝis.
NATO la unuan fojon implikiĝis en milita agado dum la Kosova Milito, kiam ĝi efektivigis 11-semajnan bomban kampanjon kontraŭ serbaj militfortoj ekde la 24-a de marto, 1999.
Tri ekskomunismaj landoj, Hungario, Ĉeĥio kaj Pollando, aliĝis al NATO en 1999. Je la Praga konferenco de la 21-22 de novembro, 2002, sep landoj estas invititaj eknegoci por aliĝi al la alianco: Estonio, Latvio, Litovio, Slovenio, Slovakio, Bulgario kaj Rumanio. Oni atendas, ke la invititaj landoj aliĝos en 2004. Probable, oni diros al Albanio kaj Makedonio, ke ili ne plenumis la ekonomiajn, politikajn kaj militajn kriteriojn de reformo kaj devos atendi. Kroatio turnis sin al aliĝo en 2002 kaj ĵus komencis la procezon.
La decido de Charles DE GAULLE forigi Francion de la milita komando de NATO en 1966, por ke ĝi sekvu sian propran nukledefendan programon, kaŭzis la alilokigon de la stabejo de NATO de Parizo (Francio) al Bruselo (Belgio) ĝis la 16-a de oktobro 1967. Dum la politika stabejo troviĝas en Bruselo, la milita stabejo, la Supera Stabejo Aliancaj Potencoj Eŭropo, troviĝas tuj sude de Bruselo, en la urbo Mons.
La la 10-an de februaro, 2003, NATO alfrontis seriozan krizon pro la rompo fare de Francio kaj Belgio de la proceduro de silenta aprobo pri la tempo de protektaj agoj por Turkio, en la kazo de eventuala milito kontraŭ Irako. Germanio ne uzis sian rajton rompi la proceduron, sed diris, ke ĝi subtenas la vetoon. La la 16-an de aprilo 2003, NATO konsentis preni la komandon en aŭgusto de la Internacia Sekureca Asista Taĉmento (ISAF) en Afganio. La decido venis pro la peto de Germanio kaj Nederlando, la du nacioj, kiuj gvidis ISAF-on en la tempo de la akordo. Ĉiuj 19 ambasadoroj de NATO aprobis ĝin unuanime. Tio estas la unua fojo en la historio de NATO, ke ĝi ekgvidis mision ekster la nord-atlantika regiono. Kanado originale estis elektita por ekgvidi ISAF-on en aŭgusto.
La 29-a de marto 2004, sep novaj nacioj aliĝis kun NATO: Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio kaj Slovenio.
Ĝeneralaj Sekretarioj de NATO
- Lord ISMAY (1952-1957)
- Paul-Henri SPAAK (1957-1961)
- Dirk STIKKER (1961-1964)
- Manlio BROSIO (1964-1971)
- Joseph LUNS (1971-1984)
- Lord CARRINGTON (1984-1988)
- Manfred WÖRNER (1988-1994)
- Willy CLAES (1994-1995)
- Javier SOLANA (1995-1999)
- Lord ROBERTSON (1999-hodiaŭ)
Vidu ankaŭ: Eŭrop-Atlantika Partnereca Konsilio, Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, Okcident-Eŭropa Unio, UN
Ekstera Ligilo
- [http://www.nato.int/ Oficiala ttt-ejo de NATO]
kategorio:traktatoj
ja:北大西洋条約機構
ko:북대서양 조약 기구
th:องค์การสนธิสัญญาป้องกันแอตแลนติกเหนือ
EstonioGeografio > Eŭropo > Baltio > Estonio
----
Estonio (estone Eesti [prononcu: e:sti])
estas lando en nordoriento de Eŭropo, ĉe Balta Maro.
- Gravaj urboj: Talino (371 mil), ĉefurbo, Tartu (92 mil), Kohtla-Järve (69 mil), Narva (61 mil), Pärnu (47 mil).
- Loĝantaro: 1.487 mil (1995), inter ili - estonoj 62%, rusoj 30%.
- Ŝtatlingvo: estona.
- Parollingvoj: estona (kuzo de la finna lingvo), rusa
- Heredaĵo: historia centro de Talino; estona eposo - Kalevipoeg (1857-61).
Distriktoj
[http://meta.wikipedia.com/upload/ee-mapo.gif Mapo de distriktoj]
Harjumaa - Hiiumaa - Ida-Virumaa - Järvamaa - Jõgevamaa - Läänemaa - Lääne-Virumaa - Pärnumaa - Põlvamaa - Raplamaa - Saaremaa - Tartumaa - Valgamaa - Viljandimaa - Võrumaa
Eksteraj, internaj Ligoj
- [http://www.estonica.org Estonica - from A to Z about Estonia]
kontrakto de Tartu
Esperanto-movado
(laŭ Enciklopedio de Esperanto 1933)
Antaŭ ol Esperanto penetris Estonujon, ekzistis tie movadeto por Volapük: aperis 2-3 lerniloj por estonoj, propagandis Tartua universitata profesoro von Oettingen, ĵurnalisto A. Grenzstein, J. Leppik.
La unuajn Esperanto-pionirojn varbis reklamoj en estonaj gazetoj kaj propagandiloj disvastigitaj de la Peterburga Esperanto-Societo "Espero" (fondita en 1892). Villem Vaher, Hermann Stahlberg, Jaan Tenisson estis tiel varbitaj.
La komencon de memstara estona Esperanto-movado signas la apero de la unua Esperanto-lernilo estona kiel aldono al la populara ĵurnalo Postimees (1893). Ĝia vortaro Esperanto-Estona estis en 1895 represita en Nürnberg. Duan lernolibron estonan aperigis en 1899 H. Stahlberg. Dume en Narva jam en 1896 ekzistas grupo da Esperantistoj. Vera movado ekestas tie, kiam J. Tenisson en 1901 fervorege varbas, agitas, instruas pri la nova lingvo.
Tiam J. A. Rahamagi aperas en Tallinn sur la scenejo kun gazetartikoloj, lernolibroj. Kune kun F. Krass kaj fraŭlino Marta Reichenbachen 1907 li fondas la unuan estonan Esperanto-societon. J. A. Rahamagi aperigas kune kun kelkaj fervoruloj en 1907 hektografitan, en 1908 presitan Esperanto-gazeton Estlanda Esperantisto.
Fondiĝas privata Esperanto-klubo en Parnu, oficialaj societoj en Narva (1911) kaj Tartu (1914). La malvasthorizonta rusa polico ĵaluze ekatentis la novan movadon, kiam ekde 1907 komenciĝis intensa propagando per ekspozicioj, eldono de Esperantaĵoj, aranĝado de kursoj, de vesperfestoj kaj ekskursoj (al Finnlando, kie okazis amika akcepto de la fratgentaj samideanoj). La pioniroj de Esperanto aranĝis eĉ propagandajn Esperanto-paroladojn de eksterlandaj Esperantistoj: de Parrish el Usono (1912) kaj Pitlik el Praha (1913).
Karakteriza trajto de tiu unua estona Esperanto-movado estas la persista uzado de Esperanto en la societa vivo kaj en la intersamideanaj rilatoj. Tio parte estis eĉ nepre necesa, ĉar en Tartu la societo iam havis anojn el 7 nacioj, ĉar Tartu estis universitata, internacia urbo.
La mondmilito parte haltigis la societan vivon, la februara revolucio en 1917 akcelis pli viglan agitadon kaj propagandon, sed ĉion ĉesigis la invado de la germana armeo en 1918. Ĝia foriro en la aŭtuno samjara ebligis rekomencon de kulturceladoj estonaj jam en libera lando, sur propra teritorio (la Estona Respubliko estas proklamita la 24-an de februaro 1918).
La tri nomitaj societoj ekhavis heredantojn: en Tallinn V. Aro, J. Vahtkerl, Helmi DRESEN fondas E-istan Unuiĝon Espero (1919), kiu transprenas la bibliotekon de la malnova societo kaj al kiu aliĝas pluraj malnovaj agemaj anoj: J. Rosenberg, A. Tippi, T. Ounapuu, M. Tartu kaj aliaj. En Tartu UEA-delegito Rudolf Blaufeldt kune kun studanto H. Busch funkciigas novan societon (1921), same fondiĝas societoj en Narva (1921); en Haapsalu (1921), kie estas nominda pioniro Joh. Grünthal, delegito kaj dumviva membro de UEA, varbinta por Esperanto la eldoniston P. Tamwerk, eldonintan diversajn utilajn Esperanto-librojn; en Valga (1922), Parnu (1930), Vörn (1929), Sindi (1930), Rakvere (l931), Viljandi (1932) kaj aliloke. Tiuj ĉi neŭtralaj societoj estas unuiĝintaj en Esperanto-Asocio de Estonio (fondita en 1922). Krome fondiĝis fakaj Esperanto-societoj aŭ grupoj en diversaj lokoj: junularaj, laboristaj, instruistaj, fervojista kaj aliaj.
Ekde 1921 la estona Esperantistaro havas daŭrajn interrilatojn kun eksterlandaj Esperantistoj. Somere de 1921 okazis memorinda vizito de finnaj samideanoj al Tallinn (partoprenis Vilho Setälä, Leo Jalava, A. Sandström kaj aliaj). Poste tiaj vizitoj fariĝis pli oftaj kaj ankaŭ la estonoj kelkfoje ĉeestis karavane la UK-jn.
En 1925 fondiĝis Esperanto-Instituto (EIE), do la estonaj Esperantistoj povas de nun ekzameniĝi pri korespondist-, instru-, scienca kapablecoj, ricevante diplomojn rekonatajn ankaŭ de oficialaj instancoj. La ekzamenpostuloj respondas proksimume al tiuj de Germana Instituto en Leipzig. Sed la laborkampo de EIE ŝajnas esti pli vasta, estante dividita en aŭtonomajn sekciojn: lingvan, lingvopedagogian kaj lingvohistorian. La nombro de la ekzamenitoj ĝis la 1-a de aŭgusto 1932 estas 318.
La propagandaj metodoj akiras pligrandan amplekson: al la malnovaj rimedoj aldoniĝis radio (ekde 1927 regule okazadas radio-paroladoj en la sendstacio de Tallinn), diskonigo de Estonujo eksterlande per eldono de Esperantaj broŝuroj, subvenciate de la ŝtato; fondo de propra per Esperanta Turist-Societo Esperanta Turista Komisiono (1930), aranĝinta jam multajn ekskursojn al Svedlando, Laponujo kaj aliloken, kaj la unuan grandan aŭtobusekskurson al Parizo tra diversaj landoj (1932).
En 1920 ekaperis manskriba Esperanto-gazeto Estonia Esperantista Revuo ĉe la Tallinna societo; ĝin sekvis en 1922 Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio (hektografita). De 1923 la gazeto aperadas presite. Kreskas la estona Esperanto-literaturo: la modestajn unuajn lernolibrojn de Vaher, Stahlberg, Rahamagi, ekstere kaj enhave nesufiĉajn, sekvis iom pli altnivelaj eldonaĵoj de J. Rosenberg. En 1926 aperas la unua kompleta lernolibro por memstudantoj de magistro M. Arvisto, 1926 la tre kompleta Esperanto-Estona Vortaro de Vo-Ko (Vortara Komisiono, laborinta ĉe Espero gvidate de Helmi Dresen). Konversacia kurso de Esperanto de Vaher (1930) atingis jam 3 eldonojn. Granda okazaĵo estis la apero de la unuaj Esperanto-tradukoj de estonaj aŭtoroj: de Malbonaj flankoj de la sporto de d-ro J. Wilms (trad. J. Vahtkerl) kaj de Kvin Noveloj de Fr. Tuglas (trad. H. Seppik). Nunamomente la nombro de la estonaj Esperanto-eldonaĵoj estas taksata je almenaŭ 60 (eldonkvanto proks. 100.000 ekzempleroj). En 1933 aperis ankaŭ la Estona Antologio, kolekto de klasikaj verkoj de la estona literaturo en Esperanto.
La instruado de Esperanto post 1920 tre senteble fariĝis plisukcesa. Okazis post tiu tempo centoj da kursoj diversloke. Dank' al la disvastiĝo de laŭnaturaj instrumetodoj (kun laŭebla evitado de enua libro-laboro) la Esperanto-kursoj ĝuas nun jam la famon de ekstreme agrablaj kaj utilaj "tempopasigoj". Pastro Cseh mem instruis en Estonujo kelkajn kursojn (1928, 1929 kaj 1931). Li varbis inter la estonoj fervorajn disĉiplojn, el kiuj Henriko Seppik, Elinjo Pahn kaj Neeme RUUS estas instruintaj eksterlande Esperanton kun granda sukceso. Krom A. Cseh en Estonujo estas gvidintaj Esperanto-kurson Julio BAGHY el Budapest, Gösta Ahlstrand el Alvkarleö, Karl Tunón el Uppsala kaj aliaj.
Jam antaŭ dek jaroj eksperiment-instruis V. Vaher Esperanton en urba elementa lernejo de Tallinn. En 1922 ekinstruis kun daŭra sukceso Elinjo Lübek la lingvon en knabina elementa lernejo samurbe kaj gvidas tie la Esperanto-lernadon ĝis nun. En 1923 P. Ernits ekinstruis en Valga-j etem. lernejo kaj gimnazio, kun bona sukceso. Dank' al 2 someraj kursoj de pastro Cseh, aranĝitaj por instruistoj en Tartu, la E instruado penetris en tre multajn kamparajn lernejojn, disportite de la kursanoj. Sekve de tio la Internacia Cseh-Instituto havas en Estonujo specialan reprezentanton, instruistion Joh. Jaanisto en Tartu, kiu observas la evoluon de la Cseh-metodo en la lando.
La registaro kaj ĝiaj organoj jam kelkfoje estas oficiale rekonintaj la Esperanto-movadon. La Helsinki-an mondkongreson patronadis ankaŭ la estona ambasadoro d-ro Fr. Akel, la Nürnbergan kongreson ĉeestis reprezentanto de la estona klerministerio, en 1924 aperis dekreto de la klerministerio pri laŭdezira instrueblo de Esperanto en lernejoj, du jarojn la estona Esperanto-gazeto ricevis subvencion de la ŝtato, Esperanta Turista Komisiono havas oficialan reprezentantlokon en la ŝtata turismokomisiono ktp. En 1925 Esperanto estis instruata je ŝtata kosto en la Tallinna instruista seminario, ŝtate subvenciitaj estis ankaŭ la supre menciitaj porinstruistaj Cseh-kursoj (en 1928 kaj 1931). Dum la ŝtate subvenciita kongreso de instruistoj de tremdaj lingvoj en Tallinn (1927) ankaŭ la estonaj Esperanto-instruistoj oficiale kunsidis en propra sekcio, voĉdonis dum la ĝeneralaj kunvenoj.
Esperanto-Asocio de Estonio
(laŭ Enciklopedio de Esperanto 1933)
Ĉirkaŭ 500 anoj. Monata gazeto: Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio. Prezidanto Vaher, aliaj estraranoj: J. Türn, K. Brauer, Helmi Dresen, E. Lübek, E. Eik, E. Mälson, A. Siitam, d-ro M. Kolomoicev. Societoj aliĝintaj al EAE: Espero en Tallinn, prezidanto J. Türn, en Tartu, prezidanto J. Jaanisto; en Valga, prezidanto E. Ernits; en Narva, prezidanto K. Kultman; Akademia Esperanto-Klubo en Tartu, prezidanto profesoro d-ro H. Richter; en Sindi, prezidanto Aŭg. Ots; en Vöru, prezidanto A. Marju; Rakvere, estraranoj Kihlefeldt, Koov, Liiv, Markson kaj Priks; en Viljandi, estraranoj A. Pung ktp.
E-Instituto de Estonio
(laŭ Enciklopedio de Esperanto 1933)
Direktoro Vaher, fakestroj Sakaria, Seppik, Türn, Helmi Dresen; Lübek, Eik.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Estonio
- Landnomoj
Kategorio:Estonio
fiu-vro:Eesti
ja:エストニア
ko:에스토니아
ms:Estonia
roa-rup:Estonia
simple:Estonia
th:ประเทศเอสโตเนีย
zh-min-nan:Eesti
LatvioGeografio > Eŭropo > Baltio > Latvio
----
Latvio (latve: Latvija), oficiala nomo: Latvijas Republika (Respubliko Latvio), estas lando en nordoriento de Eŭropo, ĉe la Balta Maro. Ekde la 1-a de majo 2004 ĝi membras en Eŭropa Unio.
- Urboj: Daugavpils (102 mil), Liepaja (93 mil), Rezekne, Cēsis.
- Adm. divido: 8 provincoj - Riga, Pieriga, Kurzeme, Viduslatvia, Daugava, Ziemelaustrum, Rezekne, Latgale.
- Loĝantaro: 2.516 mil (1995), inter ili - latvoj 51%, rusoj 30%.
- Ŝtatlingvo: latva.
- Kredantoj: protestantoj kaj katolikoj.
- Eksporto: nutraĵoj, kemiaĵoj.
- Heredaĵo: Riga historia centro; latva eposo - Laĉplesis (1888).
Kategorio:Latvio
fiu-vro:Läti
ja:ラトビア
ko:라트비아
ms:Latvia
roa-rup:Letonia
simple:Latvia
th:ประเทศลัตเวีย
zh-min-nan:Latvia
Litovio
Litovio (litove Lietuva) estas lando en nordoriento de Eŭropo, ĉe la Balta Maro.
La loĝantaro malkreskiĝis lastatempe de 3.715 mil 1995 ĝis 3.400 mil en 2004. Etne la loĝantaron konsistigas precipe litovoj (83%), poloj (7%) kaj rusoj (6%).
Apud la ĉefurbo Vilno (Vilnius) kun 386 mil enloĝantojn estas pliaj grandaj urboj Kaŭnaso (Kaunas) (314 mil), Klaipeda (Klaipėda) (144 mil) kaj Šiauliai (96 mil).
Historio
Historio de Litovio
La unuan fojon en skribitaj fontoj Litovio estas menciita en 1009 jaro. Ĝis XV-a jarcento Litovio kreskiĝis al granda nacio.
Litovoj kaj aliaj baltaj etnoj estis fine unuigitaj al unu nacio XII jarcente de litova duko kaj poste reĝo Mindaugas.
Dum XII-XIV jarcentoj Litovio (tiam Litova Granda Dukaro (Lietuvos Didžioji kunigaikštystė) eĉ pli kreskiĝis kaj teritoriĝis en plej granda parto de Sudeŭropo. Ĝis la batalo de Žalgiris la plej granda danĝero por Litovio estis ade atakinta Teŭtona ordino, sed en la batalo de Žalgiris, 1410 jare de unuiĝitaj litovaj kaj polaj armioj ĝi estis bategita.
En la 1386 jaro la Granda Litova Duko Jogaila fariĝis la reĝo de Pollando. La litova-pola nacio fariĝis unio havinta la saman reĝon kaj parlamenton.
1795 jare pro ia malfortiĝo de la nacio, granda parto de la Litova teritorio estis aliginta al la Rusia imperio.
1918-02-16 t. Litovio regajnis sendependecon, sed 1940 m. la komunista CCCP denove aligis Litovio al si. Denove independecon Litovio regajnis nur 1990-03-11t.
2004-03-29 Litovio fariĝis membro de NATO, kaj 2004-05-01 fariĝis ĉiurajta membro de la Eŭropa Unio
Demografio
Ĉirkaŭ 70 % de la homaro vivas en urboj. Meza aĝo - 38 | | |