:: wikimiki.org ::
| 20-a De Januaro |
20-a de januaroHistorio > Tagoj > la 20-a de januaro
----
La 20-a de januaro estas la 20-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 345 tagoj restas (346 en superjaroj).
Je la 20-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1981 : 52 usonaj ostaĝoj liberiĝis post 444 tagoj en Irano.
Naskiĝoj
- 1920 : Federico FELLINI
- 1930 : Buzz ALDRIN
Mortoj
- 1612 : Rudolfo la 2-a
- 1779 : David GARRICK
- 1850 : Adam OEHLENSCHLÄGER
- 1859 : Bettina VON ARNIM
- 1900 : John RUSKIN
- 1919 : Anália FRANCO
- 1990 : Barbara STANWYCK
- 1993 : Audrey HEPBURN, Svislando
- 1996 : Gerry MULLIGAN, Usono
Specialaj tagoj kaj festoj
-
La 20-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Sabato en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097.
Vidu ankaŭ jenon:
- Historio - Tagoj.
ja:1月20日
ko:1월 20일
simple:January 20
th:20 มกราคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
1981Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1981
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1981 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 66-a Universala Kongreso de Esperanto en Braziljo.
- Kreita planlingvo Gloso.
- Eŭropo : 1-a de januaro : Grekio membriĝas en la Eŭropan Ekonomian Komunumon -- "Eŭropo de la Dek".
- Francio : François MITTERRAND fariĝas la nova prezidento de la Franca Respubliko (li estas la unua maldekstra prezidento en la Kvina Respubliko, t.e. ekde 1958).
- Andoro : La ĉefministra posteno establitas.
- Brixton, Londono en aprilo okazis seriozan tumulton kaj grandajn batalojn inter la polico kaj la enloĝantoj.
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj: Je la 25-a de majo, ŝtatestroj de ses landoj en la Persa Golfo subskribis ĉarton en Abu-dabio oficiale kreante la Kunlabora Konsilio de la Golfo. En Um-Al-Kajvano emiriĝas Raŝid Bin Ahmad al-Mu'alla, kaj en Aĵmano, Humad Bin Rashid an-Nuaimi.
- Antigvo-Barbudo aplikas postenon de guberniestro kaj membriĝas en Brita Komunumo.
- Belizo sendependiĝas.
- Al UNO aniĝas Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo.
- 20-a de januaro: 52 usonaj ostaĝoj liberiĝis post 444 tagoj en Irano.
Naskiĝoj
- SZEKERES Melinda
- 17-a de majo : Cosma Shiva HAGEN
- 9-a de junio : Natalie PORTMAN
Mortoj
- Valda VINAŘ
- Roberto das NEVES
- 30-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 11-a de majo : Usono : Florido : Bob MARLEY
- 13-a de julio : André SCHILD
- 27-a de novembro : Lotte LENYA
- 29-a de novembro : Natalie WOOD
----
1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1981
ja:1981年
ko:1981년
simple:1981
th:พ.ศ. 2524
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
1920Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1920
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1920 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 12-a Universala Kongreso de Esperanto en Hago.
- Oficiala Gazeto Esperantista malaperas.
- Fondita gazeto Esperanto Triumfonta de Teo JUNG
- Fondita ĈEA, Josef EISELT ĝia unua prezidento
- Restarigita Esperanta Federacio de la Pariza Regiono.
- Henrik SEPPIK, Franz CHRISTANELL, Gaetano FACCHI, Stellan ENGHOLM, O. F. OLDEN, Johan WEINHENGST kaj Ludwig KRYSTA eklernis Esperanton.
- Théophile CART iĝis prezidanto de Akademio de Esperanto.
- Fondita Ĉeĥa prunta biblioteko.
- Publikita Neuchâtela Esperantido.
- Aleksandr POSTNIKOV liberigita.
- Britio: Akto de la Brita Parlamento apartigas Nord-Irlandon de la cetere katolika Irlando.
- Ĉadon agnoskas Francio kolonie.
- Eŭropo: La Traktado de Versailles finas la Unuan Mondmiliton, starigante la Ligon de Nacioj, forumo por paca decido de înternaciaj disputoj.
- Eŭropo: aperas la libron de Karl BINDING kaj Alfred HOCHE, pri "Liberigo de forviŝado la vivojn, kiuj ne indas esti vivitaj".
- Namibion "heredas" Sud-Afriko post Germanio.
Naskiĝoj
- Félix GOMEZ
- Brazilo: Amaro PINANGÉ SOARES
- Ĉeĥio: Eva SEEMANNOVÁ
- Ĉeĥio : Ladislav BALA
- Ĉeĥio: Karolo PIC.
- Francio : François MITTERRAND, prezidento (1981-1995)
- 2-a de januaro: Isaac ASIMOV scienc-fikcia verkisto (proksima dato)
- 2-a de januaro: Armand PIEN
- 20-a de januaro: Federico FELLINI
- 25-a de julio: Rosalind FRANKLIN, esploristino dank al kies laboroj estis malkovrita la strukturo de DNA-molekulo
- 16-a de aŭgusto: Charles BUKOWSKI
- 22-a de aŭgusto: Ray BRADBURY
- 20-a de septembro : Hanns CIBULKA
- 1-a de oktobro: Walter MATTHAU
- 17-a de oktobro: Miguel DELIBES
- 31-a de oktobro : Helmut NEWTON
- 23-a de novembro : Paul CELAN
Mortoj
- 26-a de aprilo : Barato : Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN
- 5-a de majo: Charles LAISANT
- 16-a de julio : Tobias Rabelo LEITE
- 24-a de julio : Ludwig GANGHOFER
----
1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1920年
ko:1920년
simple:1920
th:พ.ศ. 2463
Federico FELLINIKino > Reĝisoroj > Federico FELLINI
----
Federico FELLINI [federiko fellini] (naskiĝis la 20-an de januaro, 1920, mortis la 31-an de oktobro 1993) estis itala reĝisoro kaj scenaristo.
Fellini naskiĝis en Rimini. Sian unuan filmon li faris en la jaro 1951: Lo sceicco bianco. Famon li gajnis tri jarojn poste, per La strada, kies ĉefrolon prezentis lia edzino Giulietta MASINA. En la jaro 1993 li gajnis Oskaron pro sia dumviva agado. Li mortis en Romo.
Listo de filmoj
- Lo sceicco bianco (1951)
- I vitelloni (1953)
- La strada (1954)
- Le notti di Cabiria (1956)
- La dolce vita (1960)
- Otto e mezzo (1963)
- Giulietta degli spiriti (1965)
- Satyricon (1969)
- Roma (1971)
- Amarcord (1973)
- Il Casanova di Federico Fellini (1976)
- La città delle donne (1979)
- E la nave va (1983)
- Ginger e Fred (1985)
FELLINI Federico FELLINI Federico
ja:フェデリコ・フェリーニ
1930Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1930
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1930 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Apero de Plena Vortaro de Esperanto.
- Eklernis Esperanton: József PAPP, Milivoje PAVLOVIĆ, Angel Figuerola AUQUE kaj Hasan KOCAMAN
- Esperanto por ĉiuj verkita de Josef EISELT.
- Esperanto por Infanoj, Elektitaj Prozaĵoj de Heine en Esperanto, Anni kaj Montmartre, originala romaneto de R. Schwartz kaj Sennaciismo kaj internaciismo de Boris Lvoviĉ EJDELMAN publikitaj.
- Odo BUJWID faris propaganda vojaĝo tra norda Eŭropo.
- Fondita Internacia Cseh-Instituto de Esperanto en Hago kaj Organiza Oficejo de Klasbatala SAT Opozicio en Berlino.
- Kreitaj Baza Angla, Monda latino, Latinesko kaj Aliq.
- 18-a de februaro : Usono : Clyde TOMBAUGH malkovras la Plutonon
Naskiĝoj
- Germanio : Reinhard SELTEN
- 20-a de januaro : Buzz ALDRIN
- 8-a de februaro : Germanio : Eva STRITTMATTER
- 31-a de majo : Usono : Clint EASTWOOD
- 9-a de junio: Franca kanzonistino Barbara
- 5-a de aŭgusto : Neil ARMSTRONG
- 25-a de aŭgusto : Skotlando : Sean CONNERY
- 7-a de septembro : Baldueno la 1-a, kvina Reĝo de la Belgoj
- 8-a de septembro : Mario ADORF
- 8-a de decembro : Maximilian SCHELL
- 17-a de decembro : Armin MUELLER-STAHL
Mortoj
- Groenlando : Alfred WEGENER
- 27-a de februaro : John BUCHANAN
- 1-a de marto : Francesco BARBERI
- 2-a de marto : D. H. LAWRENCE
- 8-a de marto : William H. TAFT
- 14-a de aprilo : Vladimir MAJAKOVSKIJ
- 30-a de aprilo : Johannes Petrus Leonardus NIESTEN
- 7-a de julio : Britio : Arthur Conan DOYLE
- 17-a de julio: Arnold MIMBECK
- 13-a de aŭgusto: Janos KISS
- 14-a de oktobro : NAKANO Ĉuiĉiro
- novembro: Gustaf HENRICLUNDQUIST
- 11-a de novembro: Daniel Henry LAMBERT
----
1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1930年
ko:1930년
simple:1930
th:พ.ศ. 2473
Buzz ALDRIN
Buzz ALDRIN [buz oldrin] (naskiĝis la 20-an de januaro, 1930) estas usona kosmonaŭto. Li estis la dua homo sur la Luno.
Aldrin naskiĝis en Montclair, Nov-Ĵerzejo. Sian originan nomon Edwin Eugene ALDRIN Jr li laŭleĝe ŝanĝis al Buzz ALDRIN, en 1988.
Studinte en la militakademio de Westpoint li fariĝis kolonelo de la Usona aerarmeo. En la milito kontraŭ Koreio li agadis kiel piloto. En la jaro 1963 li doktoriĝis en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Samjare oni elektis lin por kosmoprogramoj.
Por la programo Gemini 9 (1966) li estis rezerva piloto, dum Gemini 12 (1966) li estis piloto, krome li estis rezerva komandanto por Apollo 8. Per Apollo 11 li en julio 1969 atingis la Lunon, kaj post Neil ARMSTRONG li estis la dua homo, kiu marŝis sur la luno. La tria kolego, Michael COLLINS, dume restis en la kosmoŝipo.
Aldrin forlasis la kosmoentreprenon NASA en 1971 kaj fariĝis estro de la kosmonaŭta lernejo Edwards Air Force Base (ARPS) en Kalifornio. En 1972 li forlasis la aerarmeon kaj fariĝis konsilanto de helporganizaĵo. Li nuntempe vivas en Suda Kalifornio, donas konsilojn al la firmao Starcraft Enterprices kaj li prelegas. Du librojn li verkis: Return to Earth kaj Men from Earth.
Vidu ankaŭ
Projekto Apollo
ALDRIN BUZZ
ALDRIN BUZZ
ja:エドウィン・オルドリン
simple:Buzz Aldrin
1612Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1612
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1612 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Ĉeĥio : La luteranoj forpuŝiĝas el Prago.
Naskiĝoj
- Peter STUYVESANT
- Louis LE VAU
Mortoj
- 20-an de januaro : Rudolfo la 2-a
----
1607 | 1608 | 1609 | 1610 | 1611 | 1612 | 1613 | 1614 | 1615 | 1616 | 1617
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1612년
1779Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1779
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1779 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 14-a de novembro : Adam OEHLENSCHLÄGER
Mortoj
- 20-a de januaro : David GARRICK
- 14-a de februaro : James COOK
----
1774 | 1775 | 1776 | 1777 | 1778 | 1779 | 1780 | 1781 | 1782 | 1783 | 1784
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1779년
1850Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1850
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1850 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 4-a de februaro: Doroteo Vasconcelos VALLE iĝis (je 2-a fojo) prezidento de Salvadoro.
- 10-a de junio: Diego NOBOA Y ARTETA iĝis prezidento de Ekvatoro.
- 10-a de aŭgusto: Princino Isabel deklarita heredantino de brazila trono.
- 28-a de aŭgusto: Fondita la masonisma Loĝio Piratininga, Brazilo.
- 9-a de septembro : Kalifornio fariĝas la 31-a ŝtato de Usono.
- 9-a de septembro: Miguel CALMON du PIN e ALMEIDA iĝis Grad-Majstro de Granda Oriento de Brazilo.
- Norvegio : Ivar AASEN lanĉas sian nov-norvegan planlingvon landsmål.
Naskiĝoj
- Václav ROSICKÝ
- Rosa JUNCK
- Tomáš Garrigue MASARYK
- Amatus van der BIEST-ANDELHOF
- 14-a de januaro : Pierre LOTI
- 15-a de januaro : Mihai EMINESCU
- 15-a de januaro : Sofja KOVALEVSKAJA
- 5-a de aŭgusto : Guy de MAUPASSANT
- 13-a de novembro : Skotlando : Robert Louis STEVENSON
Mortoj
- 20-a de januaro : Adam OEHLENSCHLÄGER
- 22-a de januaro: Sankta Vicente PALLOTI
- 9-a de julio : Zachary TAYLOR
- 18-a de aŭgusto : Honoré de BALZAC
- 22-a de aŭgusto : Nikolaus LENAU
- 23-a de septembro: José Gervasio ARTIGAS
- Marie TUSSAUD
----
1845 | 1846 | 1847 | 1848 | 1849 | 1850 | 1851 | 1852 | 1853 | 1854 | 1855
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1850년
simple:1850
Adam OEHLENSCHLÄGERLiteraturo > Danlingva Literaturo > Adam OEHLENSCHLÄGER < Dana Lingvo
----
Adam (Gottlob) OEHLENSCHLÄGER (naskiĝis la 14-an de novembro, 1779, mortis la 20-an de januaro, 1850) estis dana poeto kaj verkisto de spektakloj. Li ankaŭ estis aktoro kaj profesoro. OEHLENSCHLÄGER interalie verkis la danan nacian himnon Der er et yndigt land (Ho, vi ĉarmega land') kaj la konatan poemon Guldhornene (La oraj kornoj). Oni konsideras lin la lanĉinto de romantismo en Danion, kaj li freŝe novigis la Danan poezian lingvaĵon.
Vivo
Adam ØHLENSLÆGER naskiĝis en Vesterbro (nuntempe parto de Kopenhago). Post famiĝo li germanecigis sian nomon en 1803.
Lia provado por esti aktoro de 1797 ĝis 1799 malsukcesis. Li daŭrigis studi, kaj de 1800 li studis juron en la Universitato de Kopenhago. Dum lia jura studo li ankaŭ verkis poemojn. En 1801 li gajnis arĝentan medalon sia universitato per
traktaĵo pri la ebleco anstataŭigi la grekan mitologion per la indiĝena
nordia en la poezio. Li komencis kiel romantisma poeto kaj eldonis en decembro 1802 sian unuan poemaron Digte 1803 ("Poemoj 1803). Tiulibre aperas lia plej fama poemo, Guldhornene, gemo de la Nordia romantismo kaj ankoraŭ legendaĵo en Danaj lernejoj.
En 1810 Adam OEHLENSCHLÄGER profesoriĝis pri estetiko je la
Kopenhaga Universitato. En 1829 li estis laŭrumata en Katedralo de Lund kiel "la poeta reĝo de Nordio".
Li mortis en Kopenhago.
En Esperanto aperis
Aladdin (parto) ; Hakon Jarl (parto) ; Printempa himno ; La dana nacia himno. - En: Dana antologio ; p.52 - 72
Kategorio:Poetoj
Bettina VON ARNIMLiteraturo> Germanlingva Literaturo > Bettina VON ARNIM < Germana Lingvo
----
Bettina VON ARNIM [betina fon anim], origine: Elisabeth Catharina Ludovica Magdalene BRENTANO (naskiĝis la 4an de aprilo 1785 en Frankfurt am Main, mortis la 20an de januaro 1859 en Berlino) estis germana verkistino.
Ŝi estis la fratino de Clemens BRENTANO kaj la edzino de Achim VON ARNIM. Kiel tiutempe multaj tre talentaj virinoj ŝi daŭre staris en la ombro de sia edzo. Nur post ties morto en la jaro 1831 ŝi, kiu ankaŭ estis patrino de sep idoj, regule verkis kaj publikigis, ofte verkojn kun politika/socikritika enhavo.
Listo de verkoj:
- Briefwechsel mit einem Kinde (1835, korespondaĵoj kun Goethe)
- Die Günderode (1840)
- Dies Buch gehört dem König (1843)
- Clemens Brentanos Frühlingskranz (1844)
- An die aufgelöste Preussische Nationalversammlung (1849)
1900Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1900
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1900 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 21-a de julio: unua Esperantista vespermanĝo en Parizo.
- Paul FRUICTIER, J. R. G. ISBRÜCKER, Charles LAISANT, - Leon FAUVART-BASTOUL kaj Theodor ČEJKA eklernis Esperanton.
- Theodor ČEJKA publikigis la duan lernolibron de Esperanto por Ĉeĥoj.
- Emile GASSE eklernis Esperanton, unua en Normandio.
- Fondita Esperanto-Grupo en Dijon
- Leon BOLLACK publikigis la Lingvon Bluan.
- The son of the wolf ("La filo de la lupo") de Jack LONDON
- Brita Laborista Partio fondita.
- Tutmonda Ekspozicio en Parizo
Naskiĝoj
- KENN Won
- Adolf MALÍK
- Vselovod IVANOV
- Dalibor CHALUPA : Ĉeĥio
- 4-a de februaro : Jacques PRÉVERT
- 7-a de februaro : Tibor CZITROM
- 5-a de aprilo : Spencer TRACY
- 28-a de aprilo : Germanio : Bruno APITZ
- 12-a de majo : Aŭstrio : Helene WEIGEL
- 5-a de junio : Hungario : Dennis GABOR
- 29-a de junio : Antoine de SAINT EXUPÉRY
- 14-a de julio : Susumu AIBARA
- 29-a de julio : Svedio : Eyvind JOHNSON
- 20-a de septembro : CASTELLO BRANCO
- 8-a de novembro : Usono : Margaret MITCHELL
- 19-a de novembro : Germanio : Anna SEGHERS
- 22-a de decembro: Hermanus Jacob BLOKKER
Mortoj
- 20-a de januaro : Britio : John RUSKIN
- 25-a de aŭgusto : Germanio : Nietzsche
- 30-a de novembro : Francio : Oscar WILDE
----
1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900| 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1900年
ko:1900년
simple:1900
th:พ.ศ. 2443
John RUSKINPolitiko > Literaturo > Anglalingva Literaturo > John RUSKIN < Angla lingvo
----
John RUSKIN ( - la 8an de februaro 1819, † la 20an de januaro 1900), estis socialisto kaj verkisto. Li naskiĝis en Londono kaj estis la filo de riĉa vinvendisto.
Li studis ĉe la Universitato de Oksfordo kaj gajnis prestiĝan premion pro poezio.
Baldaŭ post la jaroj ĉe Oksfordo li renkontis la pentriston, J.M.W. TURNER kaj decidis ke Turner meritis esti pli bone konata.
Ruskin verkis libron Modern Painters (modernaj pentristoj) en 1843 en kiu li vere laŭdis la talenton de Turner.
Tiam oni konsideris ke Ruskin estis la plej grava verkisto pri kulturaj aferoj.
En 1850 Ruskin interesiĝis pri politiko kaj fariĝis subtenanto de socialismo.
Li instruis ĉe kolegio por laboristoj kaj forte subtenis la ideon ke avarico estis gvidanta principo en brita vivo.
En siaj libroj li argumentis kontraŭ konkursado kaj proponis ian kristanan socialismon.
En 1870 li fariĝis profesoro de belartoj ĉe Oksfordo.
En 1871 Ruskin komencis eldoni Fors Clavigera (Leteroj al la laboristoj de Britio).
Li eldonis ĝin ĉiumonate en partoj ĝis 1878 kaj poste malpli regule ĝis 1884.
La verkoj de Ruskin forte influis sindikatanojn kaj politikajn aktivulojn.
Ruskin fariĝis tre riĉa post la morto de la patro sed li opiniis ke ne eblas esti riĉa socialisto do li fordonis multe da mono al diversaj progresemaj organizaĵoj kaj fondis kelkajn edukejojn.
Bonkonata kolegio en Oksfordo portas la nomon de Ruskin.
Li mortis en Coniston en 1900.
Verkoj
- The Seven Lamps of Architecture (1849)
- Pre-Raphaelitism (1851)
- The Stones of Venice (1853)
- Architecture and Painting (1854)
- Modern Painters III (1856)
- Political Economy of Art (1857)
- Modern Painters IV (1860)
- Unto this Last (1862)
- Essays on Political Economy (1862)
- Time and Tide (1867)
En Esperanto aperis
[http://82.182.30.179/inko/179-8.pdf La reĝo de la ora rivero] aŭ La nigraj fratoj / John Ruskin. Trad. Ivy KELLERMAN. - Berlin: Möller & Borel, [1911]. - 41 p.
(2-a eldono 1926)
Eksteraj ligoj
- [http://www.lancs.ac.uk/users/ruskinlib/ Biblioteko Ruskin]- nur en la angla
- [http://www.ruskinmuseum.com/ Muzeo Ruskin (Coniston)]- nur en la angla
- [http://www.speel.demon.co.uk/other/ruskmus.htm Galerio Ruskin] - nur en la angla
- [http://www.brantwood.org.uk/ Domo de Ruskin ] - nur en la angla
- [http://217.215.67.169/inko/179-8.pdf La reĝo de la ora rivero] - en Esperanto
1990Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1990
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj
Jaroj: 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je lundo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1990 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 75-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano.
- Jugoslavio : Naciistoj envenas la ŝatadministradon.
- Kroatio proklamas sin sendependa, lanĉante konstitucion, kaj ekkonfliktante kun Serbio.
- Rumanio : Unua el du unuaj demokratiaj elektoj.
- Venuson unuafoje vizitas spacosondilo Magellan.
- La du Jemenoj, norda kaj suda, unuiĝis en unu Jemenon.
- La du Germanioj, okcidenta kaj orienta, unuiĝis en unu Germanion.
- Namibio sendependiĝis de Sudafriko (Sam NUJOMA iĝas prezidento unua), membriĝante en UNO, kune kun Liĥtenŝtejno.
- Butano : Pordemokratiaj demonstracioj.
- Mongolio: Venkas la demokrata movado.
- UAE : Dubajo : emiriĝas Maktum Bin Rashid al-Maktum.
- Kreita Eurial
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
Mortoj
- Deodato de FRANÇA MELLO
- 20-a de januaro : Barbara STANWYCK
- 25-a de januaro : Ava GARDNER
- 15-a de aprilo : Usono : Greta GARBO
- 6-a de majo : Irmtraud MORGNER
- 2-a de junio : Usono : Rex HARRISON
- 26-a de septembro : Italio : Alberto MORAVIA
- 14-a de decembro : Friedrich DÜRRENMATT
----
1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1990
ja:1990年
ko:1990년
simple:1990
th:พ.ศ. 2533
Barbara STANWYCKKino > Aktoroj > Barbara STANWYCK
----
Barbara STANWYCK, origine: Ruby Katherine STEVENS (naskiĝis la 16-an de julio, 1907, mortis la 20-an de januaro, 1990) estis usona aktorino.
Naskiĝinte en Novjorko, ŝi komencis sian karieron kiel dancistino. En la jaro 1926 ŝi en la dramo The Noose unuafoje devis krom danci ankaŭ aktori. Ekde tiu tempo ŝi uzis la pseŭdonimon Barbara Stanwyck.
Unuan filmrolon ŝi ricevis en 1927. Ŝi famiĝis en la 1930-aj jaroj per roloj en kelkaj filmoj de Frank CAPRA, ekz. Ladies of Leisure, The Miracle Woman, Forbidden kaj Meet John Doe.
Ekde la 1960-aj jaroj Barbara Stanwyck transprenis ĉefe televidajn rolojn, ekz. en la vakera serio The Big Valley. Ankaŭ la filmigita romano The Thorn Birds, en kiu ŝi agadis kune kun Richard CHAMBERLAIN, kaj la televidserio The Colbys akiris grandan popularecon.
Dum sia kariero ŝi aperis en preskaŭ cent filmoj, kaj ŝi kvar-foje estis nomumita por la Oskaro en la kategorio plej bona aktorino, pro: Stella Dallas, Ball of Fire, Double Indemnity kaj Sorry, Wrong Number. En la jaro 1982 ŝi gajnis honor-Oskaron pro sia dumviva laboro.
Listo de filmoj
- Broadway Nights (1927)
- Ladies of Leisure (1930)
- The Miracle Woman (1931)
- Forbidden (1932)
- The Bitter Tea of General Yen (1932)
- The Plough and the Stars (1936)
- Stella Dallas (1937)
- Breakfast for Two (1937)
- Union Pacific | | |