:: wikimiki.org ::
| 20-a De Novembro |
20-a de novembro----
Historio > Tagoj > la 20-a de novembro
----
La 20-a de novembro estas la 324-a tago de la jaro (la 325-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 41 tagoj restas.
Je la 20-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1910 - Komenciĝas la meksika revolucio, lanĉita de Francisco MADERO kontraŭ la diktaturo de Porfirio DÍAZ.
Naskiĝoj
- 1602 : Otto VON GUERICKE
- 1858 : Selma LAGERLÖF, Svedio
- 1889 : Edwin HUBBLE, astronomo (m. 1953)
- 1892 : Grietje Harmina BENINK
- 1923 : Nadine GORDIMER, Sudafriko
- 1925 : Robert F. KENNEDY
Mortoj
- 1910 : Lev TOLSTOJ
- 1947 : Wolfgang BORCHERT
- 1977 : Maxie WANDER
- 2003 : Drahomír KOČVARA
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- 20-a de oktobro | 20-a de decembro
-
- Historio - Tagoj.
ja:11月20日
ko:11월 20일
simple:November 20
th:20 พฤศจิกายน
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
Meksika revolucioHistorio > Meksiko > meksika revolucio
----
La meksika revolucio estis civila milito proklamita de Francisco I. MADERO kontraŭ la kvazaŭ-diktaturo de Porfirio DÍAZ, la 20-an de novembro 1910, kiu finiĝis per la promulgo de nova konstitucio en 1917.
Díaz demisiis en 1911, kaj estis organizita balotado, en kiu Madero estis elektita prezidanto. Sed la reformoj starigitaj de Madero aperis nesufiĉaj al la plimulto de la loĝantaro kaj tiel estiĝis armitaj ribeloj kontraŭ Madero, la ĉefaj el kiuj estis estritaj de Francisco VILLA, en la nordo, kaj Emiliano ZAPATA, en la sudo.
Emiliano ZAPATA
Madero estis murdita en 1913 de la armea ĉefkomandanto, Victoriano HUERTA, kiu tiel fariĝis prezidanto. Ne ĉiuj guberniestroj, tamen, agnoskis la aŭtoritaton de Huerta kaj, sub la komando de Venustiano CARRANZA, ribelis kontraŭ Huerta.
Carranza proklamis sin prezidanto kaj kunvokis al konstitucia kunveno, kiu efektiviĝis de la fino de 1916 ĝis la komenco de 1917. La 5an de februaro, 1917, estis promulgita la nova konstitucio; poste estis kunvokata balotado, el kiu Carranza rezultis elektita prezidanto.
Nur en 1929 la meksika revolucio estis deklarita kiel finita.
Kaj la partio, kiu dum longa tempo estis regonta la landon, nomis sin unue "Nacia Revolucia Partio (Partido Nacional Revolucionario), poste "Partio de la Meksika Revolucio" (Partido de la Revolución Mexicana) kaj tiam "Institucia Revolucia Partio" (Partido Revolucionario Institucional), kiom ajn la nocioj "revolucio" kaj "institucio" estas kontraŭdiraj.
REVOLUCIO
Kategorio:Revolucioj
ja:メキシコ革命
1602Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1602
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1602 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 20-a de novembro: Otto VON GUERICKE
Mortoj
-
----
1597 | 1598 | 1599 | 1600 | 1601 | 1602 | 1603 | 1604 | 1605 | 1606 | 1607
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1602년
1858Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1858
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1858 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 11-a de majo: Minesoto fariĝis la 32-a ŝtato de Usono.
- 28-a de julio: Unua transatlantika telegrafo inter Irlando kaj Novlando
- Britio: Alfred Russel WALLACE kaj Charles DARWIN ambaŭ anoncas siajn eltrovojn pri natura evoluado.
- Sankta Maria aperus en Lourdes.
Naskiĝoj
- 12-a de marto: Josef EISELT, Ĉeĥio
- 18-a de marto: Francio: Rudolf DIESEL
- 23-a de aprilo: Max PLANCK
- 19-a de oktobro : Honoratus BONNEVIE
- 27-a de oktobro: Theodore ROOSEVELT
- 20-a de novembro: Svedio: Selma LAGERLÖF
- 22-a de decembro : Giacomo PUCCINI
- 25-a de decembro: Karel Emanuel MACAN
- 30-a de decembro : Eduard MYBS
Mortoj
- 28-a de oktobro : Ida PFEIFFER
- 17-a de novembro : Robert OWEN
----
1853 | 1854 | 1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1858년
simple:1858
Selma LAGERLÖF
Selma Ottilia Lovisa LAGERLÖF [sélma ut-tí-lja lu-ví-sa lá-ger-lev](naskiĝis la 20an de novembro 1858 en la bieno Mårbacka en la sveda provinco Värmland, mortis samloke la 16an de marto 1940) estis sveda verkistino. En la jaro 1909 ŝi kiel unua virino gajnis la Premion Nobel de Literaturo.
Listo de verkoj:
- Gösta Berlings saga (romano, 1891)
- Jerusalem (romano, 2 partoj, 1901/02)
- Nils Holgerssons underbara resa genom Sverige (porinfana legolibro, 1906/07)
- Mårbacka (vivmemoraĵoj, 1922)
- Romantrilogio:
- Löwensköldska ringen (1925)
- Charlotte Löwensköld (1925)
- Anna Svärd (1928)
En Esperanto aperis
[http://www.luin.se/inko/069-4.pdf La junulino el Stormyr] / El la sveda trad. O. Frode. -
Stockholm: Eldona Societo Esperanto, [1930]. - 94 p.
Originalo: Tösen fran Stormyrtorpet
[http://www.luin.se/inko/054-6.pdf La infanoj de Betlehem] / El la sveda trad. Oscar Frode. -
Stockholm: Eldona Soc. Esperanto, 1933. - 32 p.
[http://www.luin.se/inko/053-8.pdf La mono de sinjoro Arne] : rakonto / El la sveda lingvo trad. Stellan Engholm. - Stockholm: Eldona Societo Esperanto, 1933. - 109 p.
Gösta Berling / El la sveda trad. Stellan Engholm. [Ilustr. de Einar Nerman]. - Stockholm: Eldona Soc. Esperanto ; Förlagsfören. Esperanto, [1934]. - 552 p.
[http://www.luin.se/inko/068-6.pdf La ringo de la generalo] / Trad. Stellan Engholm. - Stockholm: Eldona Soc. Esperanto = Förlagsfören. Esperanto, [1938]. - 127 p.
La legendo pri la birdnesto ; Onklo Ruben ; La tombvortoj ; La Ingmaroj / [Trad. Stellan Engholm, Sam Owen Jansson, Martin Björklid, Eric Blid].
En: Sveda antologio : Unua parto, vol II. ; p.232 - 267
La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson (tradukis Sten Johansson), Chapecó (Brazilo) 2002
Lagerlöf
Lagerlöf
LAGERLOF SELMA
ja:セルマ・ラーゲルレーヴ
th:เซลมา ลอเกร์เลิฟ
SvedioGeografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Svedio
----
Dosiero:se.gif
(svede Sverige [sverje], antaŭe ankaŭ Sverge; latine Suecia; pranordie Sviþjoð)
Lando en Norda Eŭropo, en la orienta parto de la Skandinava duoninsulo.
- Landkodo: SE.
- E-nomo: [a] Svedujo, Svedlando; [o] Sveda Reĝlando.
- Nacia nomo: Konungariket Sverige.
- Areo: 449.964 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Carl XVI Gustaf.
- Leĝdona organo: Parlamento (Svede: Riksdagen).
- Ĉefurbo: Stokholmo (754.948 loĝantoj en 2002).
- Urboj: Göteborg (471.267 en 2002), Malmö (254.904 loĝantoj en 2002).
- Adm. divido: 24 regionoj (län).
- Loĝantaro: 8.909.128 (2002), inter ili 92,8% svedoj, 3,6% finnoj.
- Ŝtatlingvo: Sveda
- Oficiale rekonataj lingvoj de malplimultoj: Samea, Finna, Tornival-Finna, Cigana, Jida.
- Kredantoj: Luteranismo.
- GNP: totala - 232 mlrd $; pokapa - 23.750 $.
- Eksporto: aŭtomobilo, ŝtalo, fero, papero.
- Monunuo: sveda krono SEK (= 100 oeroj).
- Organizoj: EU, UNO (1946)
- Nacia himno: Du gamla, du fria (Vi alta, libera)
Esperanto en Svedio
- Esperanto-muzeo
Ĉefregionoj:
- Götaland
- Svealand
- Norrland
Provincoj:
- Ångermanland
- Blekinge
- Bohuslän
- Dalarna
- Dalsland
- Gästrikland
- Gotland
- Halland
- Hälsingland
- Härjedalen
- Jämtland
- Lappland
- Medelpad
- Närke
- Norrbotten
- Skåne
- Småland
- Södermanland
- Uppland
- Värmland
- Västerbotten
- Västergötland
- Västmanland
- Öland
- Östergötland
Gubernioj:
- Blekinge län
- Dalarnas län
- Gävleborgs län
- Gotlands län
- Hallands län
- Jämtlands län
- Jönköpings län
- Kalmar län
- Kronobergs län
- Norrbottens län
- Skåne län
- Södermanlands län
- Stockholms län
- Uppsala län
- Värmlands län
- Västernorrlands län
- Västerbottens län
- Västmanlands län
- Västra Götalands län
- Örebro län
- Östergötlands län
Granda lando, varia klimato
Svedio estas granda lando – en Eŭropo nur Rusio, Ukrainio, Francio kaj Hispanio estas pli grandaj. La distanco de nordo al sudo estas 1600 kilometroj, kio egalas al la distanco Berlino-Moskvo aŭ Nov-Jorko-Minneapolis. En la nordo la vintroj estas longaj, malvarmaj kaj neĝoriĉaj, sed dum la mallongaj someroj la meznokta suno brilas la tutan tagnokton. En la sudo la vintroj estas konsiderinde malpli severaj kaj la someroj pli longaj.
Pli ol duono de la surfaco de Svedio estas kovrita de arbaro, plejparte konifera arbaro kun riĉa bestaro. Ĉirkaŭ 100 000 lagoj donas vivon al la pejzaĝo. Ekster la longaj bordoj de Balta maro oriente kaj Norda maro okcidente estas arkipelagoj kun dekmiloj da ŝeroj. Svedio havas landlimojn kontraŭ Norvegio kaj Finnlando. En 2000 estas inaŭgurita la sunda ponto inter Malmö kaj Kopenhago, kaj Svedio pliproksimiĝis al Danlando kaj al la eŭropa kontinento.
Malgranda loĝantaro, sed multaj novaj svedoj
La granda lando havas malgrandan loĝantaron, ĉ. naŭ milionoj. 85 procentoj de la enloĝantoj loĝas en la suda duono de Svedio kun granda koncentriĝo al tri urboj: la ĉefurbo Stokholmo (1,7 milionoj kun antaŭurboj), Gotenburgo ĉe la okcidenta bordo (800 000) kaj Malmö en la sudo (500 000).
Svedio longtempe estis etne homogena lando. Antaŭ la komenciĝo de la dua mondmilito la sameoj estis la ununura, klare difinita malplimulto en la lando. Hodiaŭ ĉ. 20 procentoj de la loĝantoj havas eksterlandan devenon, tiel ke ili aŭ naskiĝis ekster Svedio aŭ ke minimume la patro aŭ la patrino naskiĝis eksterlande.
Nur dum kaj post la dua mondmilito la enmigro pligrandiĝis. Svedio akceptis grandan nombron da rifuĝintoj dum la militaj jaroj kaj ankaŭ poste malfermis siajn limojn dum politikaj krizoj en aliaj landoj. Nur en 1992 estis akceptitaj 84 000 homoj, la plejmulto el eksa Jugoslavio.
Lingvo
La sveda lingvo apartenas al la norda grupo de la ĝermana lingva familio kune kun la norvega, dana, gotlanda, islanda kaj feroa lingvoj. En Finnlando, kiu dum sescent jaroj estis parto de Svedio, 300 000 homoj parolas la svedan kiel gepatran lingvon.
Oficialaj minoritataj lingvoj estas la oficiala finna, la finna dialekto parolata apud la landlimo (meänkieli), la samea -- la leĝo ne klarigas pri kiu el la pluraj sameaj lingvoj temas -- la cigana kaj la jida; en la listo mankas la gotlanda lingvo, eble ĉar la centraj aŭtoritatoj ne komprenis la diferencon inter ĝi kaj la gotlanda dialekto de la sveda lingvo.
Religio
En la 16-a jarcento Svedio nuligis la rilatojn al la romkatolika eklezio kaj dum pli ol kvar jarcentoj havis evangelian luteranan ŝtatan eklezion. La 1an de januaro 2000 la Sveda eklezio sendependiĝis kaj preskaŭ egaliĝis al aliaj kongregacioj (tamen la ŝtatestro devas ankoraŭ, laŭleĝe, havi ĝian konfeson). En 1999 apartenis al la Sveda eklezio 84 procentoj de la loĝantaro.
Ekzistas, ekde la 19-a jarcento, en la lando pluraj memstaraj eklezioj kristanaj. Precipe pro enmigrado, estas nun grandaj grupoj de katolikoj, ortodoksaj kristanoj kaj islamanoj; judoj loĝas tie ekde pli ol ducent jaroj, budhanoj ekde ĉirkaŭ kvinde.
Ekde la komenco de 1952, la lando havas maksimuman religiliberecon.
Parlamentismo kaj monarĥio
Svedio estas parlamentisma demokratio. La parlamento, ”Riksdagen”, havas ĉambron kun 349 lokoj. Regula balotado okazas ĉiun kvaran jaron kaj la voĉdonrajtiga aĝo estas 18 jaroj. La lokoj en la parlamento dividiĝas proporcie inter la partioj, kiuj ricevas ne malpli ol 4 procentoj de la donitaj balotoj.
La socialdemokrata partio formis la registaron dum la plej granda parto de la tempo post la dua mondmilito. Dum la periodoj 1976-82 kaj 1991-94 la landon regis ”burĝaj”, nesocialismaj registaroj. Post la balotado en 1998 Svedio havas socialdemokratan malplimultan registaron kiu en multaj sferoj kunlaboras kun la Maldekstra partio kaj kun la Verduloj.
La socialdemokratoj je la balotado de 2002 ricevis 39,8 procentojn de la balotoj kaj la dua partio, la Konservema Koalicia Partio ricevis 15,2 procentojn. La nombroj de la ceteraj kvin partioj estis; Popola partio (liberaluloj) 13,3 procentoj, Maldekstra partio 8,3 procentoj, Kristdemokrata partio 9,1 procentoj, Centra partio 6,1 procentoj kaj la Verduloj 4,6 procentoj. Ĉefministro estas Göran PERSSON.
La sveda monarĥio estas nur konstitucia. La devoj de la reĝo kiel ŝtatestro estas ĉefe reprezentaj kaj ceremoniaj. La nuna reĝo Karlo XVI Gustavo (Carl XVI Gustaf) naskiĝis en 1946 kaj apartenas al la dinastio Bernadotte kun radikoj en Francio. Reĝino Silvia estas filino de germana komercisto kaj lia brazila edzino. Plej proksima al la trono estas kronprincino Victoria, naskita en 1977.
Multaj militoj, sed longa paco
Svedio havis la favoron vivi en paco dum preskaŭ 200 jaroj. Sed dum multaj jarcentoj antaŭe la lando partoprenis en fortokonsumantaj konfliktoj kaj longedaŭraj militoj. Vikingoj el Svedio kaj el ceteraj nordiaj landoj vojaĝis ekde ĉirkaŭ 800 kaj dum 250 jaroj poste al fremdaj landoj en vojaĝoj kiuj estis kombinaĵo de komercaj vojaĝoj, rabado kaj elmigrado.
La sveda regno formiĝis dum la 12a jarcento. Ĝis la 16a jarcento la limoj inter la nordiaj landoj estis malklaraj. Dum periodo en la 14a jarcento Svedio, Norvegio kaj Danio estis unuigitaj en union. Svedio jam antaŭe konkeris Finnlandon. La fundamento de moderna Svedio estis konstruita en la 16a jarcento. Dum la sekvanta jarcento Svedio evoluis al eŭropa grandpotenco kun kolonioj ĉirkaŭ Balta maro – sed la malgranda lando estis tro malfortika bazo por grandpotenca regno, kaj ĝia disfalo komenciĝis en la 18a jarcento.
Sekvis pliaj malsukcesoj. Post milito kontraŭ Rusio en 1808-1809 Svedio devis forlasi Finnlandon. La unuo, en kiu Svedio kaj Norvegio estis partoj ekde 1814, dissolviĝis en 1905. Svedio partoprenis nek en la unua nek en la dua mondmilito, kaj daŭrigis sian eksteraliancan politikon ankaŭ post la paciĝo en 1945. Senalianceco en paco, celanta al neŭtraleco en milito – tio fariĝis la principaro de Svedio. En 2001 la partioj de la parlamento komencis interparolojn pri ”nova sekurecpolitika doktrino, alĝustigita al nova situacio.”
Ĉiam estis forta sveda ambicio aktive partopreni en internacia kunlaboro. Forta sveda engaĝiĝo en UN estas fundamento en sveda ekstera politiko. Kun la ceteraj nordiaj landoj – Danio, Finnlando, Norvegio kaj Islando – Svedio havas proksiman kunlaboron en la plej multaj sferoj.
Novaj rilatoj kun la mondo ĉirkaŭanta
La ŝanĝiĝoj en Eŭropo dum la jaroj 1989-91 ŝanĝis la kondiĉojn por la sveda ekstera politiko. La disfaloj en la komunismaj diktaturoj kaj la dissolviĝo de Sovetio kreis situaciojn, kiuj malfermis novajn vojojn por la rilatoj inter Svedio kaj la mondo ĉirkaŭanta. En 1991 Svedio kandidatiĝis pri aliĝo al la Eŭropa Unio (EU) kaj en 1994 oni interkonsentis pri sveda membreco. Post referendumo Svedio aliĝis al EU la 1an de Januaro 1995. Kiam la eŭropa mona unio (EMU) ekfunkciis la 1an de Januaro 1999, Svedio elektis ne partopreni tuj, sed ne neis estontan partoprenon. En aŭgusto 2003 la sveda gento referendumis pri membreco en EMU, sed la plejparto ne akordis kaj Svedio devas atendi kelkaj jaroj por povi havi novan referendumon.
La armeo alĝustiĝas al nova situacio
Dum la jardekoj de la malvarma milito Svedio devis kalkuli kun la ebleco de invadprovo kontraŭ la bordoj de la lando je konflikto inter Varsovia pakto kaj Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). La cirkonstancoj ŝanĝiĝis post la malfondo de Varsovia pakto kaj la disfalo de Sovetio.
La defendaj fortoj (la armeo), kies fundamento estas ĝenerala militservo por viroj, nun estas malpli granda ol antaŭe. Parlamenta decido de la jaro 2000 signifas ke la nombro de taĉmentoj malkreskos, sed la kvalito kaj la adaptiĝemo kreskos. La aerarmeo estos grava. Estas preteco por sveda partopreno en internacia kontribuado por traktado de krizoj. Dum la pasintaj jaroj pli ol 60 000 svedaj soldatoj servis kiel UN-soldatoj en diversaj lokoj en la mondo.
Oni diskutis pri membreco en NATO, sed ĝi ne estas aktuala en la nuna situacio. Svedio aktive partoprenas en Partnereco Por Paco (PPP) kaj en la pacigaj taĉmentoj en eksa Jugoslavio.
Malriĉa lando riĉiĝis
En la mezo de la 19a jarcento Svedio estis unu el la plej malriĉaj landoj de Eŭropo. 70 procentoj el ĝia loĝantaro estis terkulturistoj. Iom pli ol unu jarcenton poste la lando estis unu el la plej riĉaj kaj plej industriigitaj en la mondo, kaj nun nur 2 procentoj laboras pri terkulturado.
Dum la jardekoj post la dua mondmilito la sveda ekonomio bone evoluis. La bruta nacia produkto (BNP) kreskis, la lando prosperis kaj oni povis organizi bonstatan socion. En la komenciĝo de la 1990-aj jaroj Svedio tamen alvenis al sia plej serioza krizo post la 1930-aj jaroj. La BNP malkreskis, la sveda krono perdis valoron, la senlaboreco kreskegis kaj la nacia ŝuldo plialtiĝis. La pozicio de Svedio pri bonstato kompare al aliaj landoj malpliboniĝis.
Oni komencis vastan reordigon de la sveda ekonomio. En la komenciĝo de la nova jarcento la ŝtataj financoj denove tenas sin en ekvilibro. La ekonomia kresko pligrandiĝis, la inflacio estas moderigita, la ŝtata ŝuldo malpligrandiĝis kaj la realaj salajroj plialtiĝis samtempe kun malplialtiĝo de la senlaboreco. Svedio tre dependas de sia eksporta industrio, kiu donas al la lando signifan troaĵon en la komerca bilanco. Germanio kaj Britio estas la du plej gravaj komercaj partneroj de Svedio – kiam temas kaj pri eksporto kaj pri importo. La sveda produktada industrio plejparte baziĝas sur la plej gravaj enlandaj krudaĵoj, arbaro kaj ferminaĵo. La maŝinindustriaj kompanioj, inkluzive la aŭtokompaniojn, respondecas pri pli ol 40 procentoj de la rafina valoro en sveda industrio. Ligna-, paperkaĉa kaj papera industrioj respondecas pri 20 procentoj. La ono de la ĥemia industrio estas ĉirkaŭ 12 procentoj.
La nova informa teĥniko ludas ĉiam pli gravan rolon en la sveda ekonomio kaj Svedio, laŭ multaj esploroj estas unu el la plej gravaj informteĥnikaj industrioj de la mondo. Pli ol ĉiu dua svedo uzas interreton kaj ekzistas pli ol 4 milionoj da porteblaj telefonoj.
Intensa debato pri nuklea energio
Demandoj pri medio ĝenerale estas gravaj en Svedio. Unu el la plej disputvekaj temas pri produktado de energio. Nuklea energio respondecas pri duono de la elektro de Svedio. Post referendumo en 1980 la parlamento decidis ke ĉiuj nukleaj reaktoroj devos esti malfunkciigitaj en 2010, sed tiu tempoplano estas forlasita. Unu reaktoro estis malfunkciigita en 1999. La daŭra likvidado de nuklea energio dependas de kiel rapide eblas trovi anstataŭigan energion, kiun oni povas produkti sen malpuregigi la aeron kaj je akceptebla kosto.
Evoluinta socialzorga ŝtato
Grandskala socialzorga sistemo dum longa tempo donis al Svedio altan profilon en la internacia debato. Svedoj povis atendi subtenon en la plej multaj el la sortoŝanĝoj de l’ vivo. La ekonomia krizo de la lando en la komenciĝo de la 1990-aj jaroj devigis la ŝtaton ŝpari, sed kelkaj el la forigitaj socialaj rajtoj refunkciiĝis kiam la ŝtataj financoj reekvilibriĝis. La socialzorga ŝtato ĉefe povis resti nedetruita.
La kreskanta ono da pensiuloj en la loĝantaro kaŭzas ekonomiajn problemojn en Svedio – kiel en la plej multaj aliaj kompareblaj industriaj landoj. La meznombra aĝo kreskis al 76,7 por viroj kaj 81,8 por virinoj. Nova pensia sistemo, kiu konsideras novajn realaĵojn kaj ekonomian kreskon, ekfunkciis en 1999.
Egaleco inter la seksoj
Post la balotado en 1998 42,7 procentoj el la parlamentanoj estas virinoj kaj en la komenciĝo de 2000 virinoj formis la plejmulton en la registaro. En la politika sfero Svedio povas nomi sin monda ĉampiono koncerne la egalecon inter la seksoj. La leĝofarado celas krei justecon inter viroj kaj virinoj koncerne salajrojn kaj kariereblecojn. La familia politiko akcelas la eblecojn de ambaŭ gepatroj kombini profesian laboron kun komuna respondeco por la infanoj.
Edukado kaj esplorado
Naŭjara fundamenta lernejo estas deviga; la lernejo komenciĝas je aĝo de ses aŭ sep jaroj. La plej multaj infanoj frekventas senkostajn komunumajn lernejojn. Preskaŭ ĉiuj (98 procentoj) plustudas en trijara gimnazio kun kaj teoriaj kaj praktikaj programoj. Finstudinte en la gimnazio iom pli ol triono daŭrigas sian studadon en universitatoj. La celo estas ke tiu ĉi ono kreskos al la duono. La entuta sveda entrepreno pri esplorado kaj evoluo sumiĝas je 3,8 procentoj de BNP, la plej alta cifero inter la membrolandoj en Organizaĵo por Ekonomia Kooperado kaj Evoluo.
Preslibereco kun tradicioj
La unua leĝo pri preslibereco en Svedio estis akceptita jam en 1766. La leĝo kiu validas hodiaŭ celas faciligi por la amaskomunikiloj plenumi sian ekzamenan rolon en la socio. Ĉiuj oficialaj dokumentoj estas haveblaj por la ĝenerala publiko, kun kelkaj tre malmultaj detale difinitaj esceptoj. Cenzuro estas malpermesita, kaj tiuj kiuj donas informojn al amaskomunikiloj estas nepuneblaj, la esceptoj estas malmultaj ankaŭ en tiu ĉi rilato. La amaskomunikila situacio tamen rapide ŝanĝiĝas. La gazetoj bone gardas sian pozicion en la konkurenco kun novaj komunikiloj. La svedoj apartenas al la plej gazetlegantaj popoloj en la mondo
Kreskanta turismo
La kreskanta turismo en Svedio grandparte baziĝas kun la relative nedifektita naturo kaj la bonaj eblecoj por eksterdoma restado kaj distriĝo. La tradicia sveda rajto libere iri en arbaroj kaj sur alia tero inkluzivas kaj enloĝantojn kaj vizitantojn. Ĝi tamen postulas gardemon kaj respekton al la naturo kaj al la terposedanto. La plej multaj turistoj venas el la nordiaj landoj, sed la germanoj respondecas pri la plej granda nombro da transnoktadoj. Ĉiam pli granda nombro da germanoj, same kiel norvegoj kaj danoj, aĉetas somerdomojn en Svedio.
Konataj svedoj
- ABBA dum la 1970-aj jaroj komencis internacie sukcesplenan epokon por sveda popmuziko, kiu fariĝis vera eksporta produkto. Kiam Abba dissolviĝis en 1982 la diskoj de la ensemblo vendiĝis en 250 milionoj da ekzempleroj.
- Ingmar BERGMAN, n. 1918, teatristo kaj filmkreinto, produktis 40 filmojn dum la jaroj 1946-82. ”Somernokta rideto” konatigis lin internacie. Lia lasta filmo estis ”Fanny kaj Alexander”. Lia teatra laboro pludaŭras.
- Ingrid BERGMAN (1915-1982) venis al Holivudo en la komenciĝo de la 1940-aj jaroj. Ŝia hodiaŭ plej konata filmo estas ”Casablanca” (1943), en kiu ŝi aktoris kun Humphrey Bogart. Ŝi ricevis tri oskarojn.
- Jussi BJÖRLING (1911-60) unu el la plej famaj tenoruloj de la mondo, debutis en la Operejo en Stokholmo ankoraŭ ne havante 20 jarojn. Li poste faris grandan internacian karieron.
- Björn BORG, n. 1956, nomita la plej fama sveda sportisto de la 1900-aj jaroj, fariĝis historia tenisisto i.a. ĉar li gajnis la Wimbledon-konkurson dum kvin sinsekvaj jaroj.
- Greta GARBO (1905-1990), ”La dia”, naksiĝis kaj entombiĝis en Stokholmo. Ŝi debutis en Holivudo en 1926. Ŝiaj beleco kaj voĉo igis ŝin unu el la plej grandaj publikmagnetoj iam ajn.
- Dag HAMMARSKÖLD, (1905-1961) estis generala sekretario de UN ekde 1953 ĝis sia morto en aviadilakcidento dum labortasko en la nuna Zambio. Li havis la ambicion doni al UN aktivan rolon dum internaciaj krizoj.
- Valdermar LANGLET, (1872-1960), ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto. Li faris longajn vojaĝojn, i.a. surĉevale en Hungario kaj Rusio. En Budapeŝto li laboris en 14 jaroj kiel instruisto pri la sveda, kie li dum la dua mondmilito savis dekmilojn da homoj, ĉefe judojn, de nazia deportado.
- Astrid LINDGREN, (1907-2002) estas unu el la plej konataj svedoj kaj eble la plej amata. Ŝiaj libroj por infanoj estis tradukitaj al pli ol 60 lingvoj kaj donis materialon al pli ol 40 filmoj. Pipi Ŝtrumpolonga fascinis infanojn en la tuta mondo.
- Alfred NOBEL, (1833-96) inventis la dinamiton, kio famigis kaj riĉigis lin. Li donacis la plej grandan parton de sia riĉaĵo al fonduso, el kiu oni prenas monon por la Nobelaj premioj, kiuj disdoniĝas en Stokholmo kaj Oslo la 10an de Decembro ĉiujare, la mortotago de Nobel.
- Olof PALME, (1927-1986) la internacie plej konata politikisto de Svedio. Ĉefministro 1969-76 kaj 1982-86, estro de la socialdemokratoj ekde 1969 ĝis sia morto. Li mortpafiĝis surstrate en Stokholmo. La murdo ne estas solvita.
- August STRINDBERG, (1849-1912) aperas kiel la giganto en sveda literaturo. Lia grandega produktaĵo ampleksas ĉiujn ĝenrojn. Eksterlande li estas plej konata kiel dramverkisto.
- Raoul WALLENBERG, n. 1912, dum la dua mondmilito savis dekmilojn da judoj en Budapeŝto de nazia deportado. En 1945 sovetaj militistoj forkondukis lin. Laŭ sovetaj informoj li mortis en Moskvo en 1947, sed lia sorto restas necerta.
(Laŭ senkopirajtaj informoj de Sveda Instituto)
vidu ankaŭ:
- Svedlingva literaturo
- Reĝoj de Svedio
- Jakriborg
Kategorio:Svedio
als:Schweden
fiu-vro:Roodsi
[[got:
AstronomoAstronomio > Astronomoj < Sciencisto
----
Astronomo estas sciencisto, kiu okupiĝas pri la studo de Astronomio kaj ĝiaj branĉoj. Jen la listo de monde konataj astronomoj (laŭ alfabeta ordo):
Listo de esperantistaj astronomoj
- David GALADI-ENRIQUEZ
- Hans Michael MAITZEN
- Marcel MINNAERT
- Josep PRATDESABA;
- Amri WANDEL
ja:天文学者
simple:Astronomer
1953Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1953
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1953 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 38-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo.
- 1-a Landa Kongreso de ELNA
- FonditaJ Kostarika Esperanto-Asocio kaj Mondpaca Esperantista Movado
- Eklernis Esperanton: Hans BAKKER.
- La itala piloto Alberto ASCARI gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Unuiĝintaj Nacioj : Dag HAMMARSKJOLD anstataŭigas Tryggve LIE kiel ĝenerala sekretario.
- Israelo : David BEN-GURION eksĉefministriĝas
- Butano: Nacia asembleo kreitas.
- 1-a de februaro: Nederlando: Inundo de grandaj partoj de la provincoj Zeeland, Zuid-Holland kaj Noord-Brabant; 1836 homoj mortis; pli ol 40000 bestoj pereis.
Naskiĝoj
- 5-a de januaro : Stano MARČEK, esperanto-redaktoro
- 25-a de februaro : José María AZNAR, ĉefministro de hispanio
- 16-a de majo: Pierce BROSNAN
- 24-a de julio: Jorge Luis GUTIÉRREZ
- Abel MONTAGUT
- 8-a de decembro : Kim BASINGER
Mortoj
- 5-a de marto : Sovetunio : Stalino kaj Sergej PROKOFJEV
- 28-a de septembro : Usono : Edwin HUBBLE, astronomo
- 5-a de oktobro : Friedrich WOLF
- 8-a de oktobro : Kathleen FERRIER
- 8-a de novembro : Francio : Ivan BUNIN
----
1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1953年
ko:1953년
simple:1953
th:พ.ศ. 2496
1892Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1892
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1892 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- en Francio Louis DE BEAUFRONT komencas eldoni Esperanto-lernilojn.
- en Belgio ties unua Esperantisto,Armand DETHIER, komencas publikigi artikolojn pri Esperanto.
- René LEMAIRE kaj Wilhelm RÓBIN iĝis Esperantistoj.
- SIMOSE Kentarô iĝis unua Esperantisto en Japanio.
- Odo BUJWID iĝis profesoro en Universitato de Krakovo.
- En La Esperantisto kelkfoje aperis proponoj ke ĉiu esperantisto portu ian signon.
- En Japanio DEGUĈI Nao fondas la religian komunumon Oomoto.
- Kreita Akademi Internasional de Lingu Universal.
- en Pittsburgh (Usono) okazas la Homestead Steel Strike (Homsteda Ŝtalo-Striko), pro kiu pluraj homoj mortis.
- en Germanio Karl MAY komencas publikigi "Rakontoj pri vojaĝoj"... kaj iĝas sukcesa aŭtoro
Naskiĝoj
- Pál ROBICSEK
- Ernest DREZEN
- Adam JODKO
- Henrik GELGER : Frua esperantisto
- 3-a de januaro : Sud-Afriko : J.R.R. TOLKIEN
- 29-a de januaro : Germanio : Ernst LUBITSCH
- 12-a de februaro: Vlado JUKL
- 1-a de marto: Japanio: Tokio: AKUTAGAWA Ryunosuke
- 8-a de marto : Viktor BONDE
- 23-a de aprilo : Richard HUELSENBECK
- 11-a de majo : Britio: Margaret RUTHERFORD
- 26-a de junio : Pearl S. BUCK
- 4-a de julio : Helmi DRESEN
- 12-a de septembro : Albin Henning HALLDOR
- 16-a de septembro : Werner BERGENGRUEN
- 20-a de novembro: Grietje Harmina BENINK
- 20-a de decembro: K. M. KOLOBAŜKIN
- 25-a de decembro : Irlando : Rebecca WEST
Mortoj
- 23-a de aŭgusto : Brazilo : Rio-de-Ĵanejro : Deodoro da FONSECA
- 6-a de oktobro : Alfred, Lord TENNYSON
Esperanto-libroj eldonitaj en 1892
- Puŝkin, Aleksandr Sergeeviĉ: La neĝa blovado : Trad. A. Grabowski. - [2. eld.] [S. Peterburg, 1892]. - 21 p.
----
1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1892년
simple:1892
Grietje Harmina BENINKKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto B
EdE
Nederlanda esperantisto
Grietje Harmina BENINK (naskiĝis la 20-an de novembro 1892 en Wedde - mortis la 20-an de februaro 1982) estis esperantistino, nederlandanino, instruistino.
Ŝi fondis kaj prezidis Esperanto-Grupon en Almelo (Nederlando) de 1925, estrarano de LEEN de oktobro 1932. Kursgvida kaj propaganda laboro. Verkis lernolibrojn por nederlingvanoj. Ŝi estis delegito kaj fakdelegito de UEA en Almelo.
Verkoj
- Esperanto (1966)
- Esperanto leerboek (1928)
- Vertaalde oefeningen van het Esperanto leerboek (1931)
Nadine GORDIMERLiteraturo > Anglalingva Literaturo > Nadine GORDIMER < Angla Lingvo
----
Nadine GORDIMER (naskiĝis la 20-an de novembro, 1923) estas sudafrika verkistino.
Gordimer naskiĝis en en Springs, Transvaal. La ĉefa temo en sia verkaro estas la rasa apartigado kaj ties malbonaj efikoj kaj por la blanka kaj por la nigra loĝantaro de Sudafriko. En la jaro 1974 ŝi gajnis la Premion Booker kaj en 1991 ŝi estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo.
Listo de verkoj
- The Lying Days ("La mensogaj tagoj", 1953)
- A World of Strangers ("Mondo de nekonatuloj", 1958)
- Occasion for Loving ("Okazo por amado", 1963)
- Not for Publication ("Ne por eldono", 1965)
- The Late Burgeois World ("La forpasinta etburĝa mondo", 1966)
- The Conservationist ("La konservisto", 1974)
- Burger’s daughter ("La filino de Burger", 1979)
- July’s People ("La popolo de julio", 1981)
- Something Out There ("Io tie for", 1984)
- Lifetimes: under apartheid ("Vivodaŭroj: sub rasapartigo", 1986)
- A Sport of Nature (1987)
- My Son’s Story ("La rakonto de mia filo", 1990)
- None to Accompany Me ("Neniu por akompani min", 1994)
- Writing and Being ("Skribado kaj estado", 1995)
- The House Gun (1998)
- The Pickup (2001)
GORDIMER NADINE
ja:ナディン・ゴーディマー
1925Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1925
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1925 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 17-a Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo.
- Kataluna Antologio publikita.
- Malfermo de unua Somera Universitato.
- Esperanto akceptita kiel klara lingvo en telegrafio.
- Apero de unua poŝtmarko en Esperanto.
- Pierre Paul Ferdinand Mourier NEERGAARD kaj László SPIERER lernis Esperanton.
- La Kataluna Popolkanto publikita de Casas Jaume GRAU.
- Okazis en Parizo samtempe 2 konferencoj, nome la Internacia Konferenco por Uzado de Esperanto en Sciencoj Puraj kaj Aplikitaj organizita de la Internacia Scienca Asocio Esperantista, kaj la Dua Konferenco por la Uzado de Esperanto en Komerco kaj Industrio sub aŭspicioj de la Societo „Esperanto et Commerce“ kaj la Komitato de la Pariza Foiro.
- Fondita Esperanto-Organizo de la Ofichavantoj de Vieno.
- Esperanto Triumfonta iĝis Heroldo de Esperanto.
- Jaroslav HEYROVSKÝ kunkreis la polarografon.
- Francisco Cândido XAVIER fariĝis spiritisto.
- La Real Academia de la Lengua oficiale ŝanĝis la nomon de la lingvo "castellana" (Kastila) al "Español" (Hispana Lingvo).
- Irano : Mohamed Reza PAHLAVI proklamita imperiestro.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Turkio.
- 1-a de januaro: Norvegio : Oslo denove estas la nomo de la ĉefurbo, anstataŭ Christiania.
- Usono : Vajomingo : Nellie Tayloe ROSS fariĝis la unua virina ŝtatestro en Usono.
- Universala Telegrafa Unio deklaris Esperanton Klaran Lingvon.
- Britio: fondita la "Air Defences of Great Britain" (Aeraj Defendoj de Britio).
- Oni konvenciis ke Astronomia Tago ekis je media-nokto.
- 3-a de marto: Benito MUSSOLINI malfermis Italian Parlamenton.
- "Unione Sindacala Italiana" (Sindikata Itala Unio) malfermita.
- Leo TROTSKJ forigita de estraro de Milita Konsilantaro de Rusa Revolucio.
- Internacia Konferenco Pri Sano en Singapuro - Ligo de Nacioj
- Francisco FRANCO iĝis Koronelo.
- 21-a de februaro Grupo de Virgulino Ferreira da Silva (Lampião) venkis paraibajn militfortojn.
- Vivanta latino, Veltpiĉno, Internacia komunika lingvo kaj Universal (Radzeckim) kreitaj.
Naskiĝoj
- Maria ANGELOVA
- Hella LANKA
- Evaldo PAULI
- Edwin BURG
- Jiří ZVĚŘINA
- 14-a de januaro : MIŜIMA Jukio: Japana Verkisto
- 14-a de januaro : Grace HOFFMAN
- 18-a de januaro: Gilles DELEUZE
- 20-a de januaro: Ernesto CARDENAL
- 8-a de februaro : Usono, Jack LEMMON
- 12-a de marto : Harry HARRISON
- 3-a de junio : Tony CURTIS
- 11-a de junio : William STYRON
- 1-a de aŭgusto : Aŭstrio, Ernst JANDL
- 28-a de aŭgusto : Arkadij STRUGACKIJ
- 10-a de novembro : Britio, Richard BURTON
- 10-a de novembro : Jon MIRANDE
- 20-a de novembro : Robert F. KENNEDY
- 25-a de decembro : Germanio, Hildegard KNEF
- 27-a de decembro : Michel PICCOLI
Mortoj
- Theodor FUCHS
- Aleksandr POSTNIKOV
- Guido BANTI
- Karel PELANT
- 6-a de februaro : Karel Emanuel MACAN
- 12-a de majo : Amy LOWELL
- 22-a de julio : Sophie Marie-Aline MENU de MÉNIL
- 30-a de aŭgusto: Joseph SILBERNIK
- 5-a de decembro : Władysław Stanisław REYMONT
----
1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1925年
ko:1925년
simple:1925
th:พ.ศ. 2468
Robert F. KENNEDYHistorio > Usono > Robert F. KENNEDY
----
Usono
Robert F. KENNEDY (aŭ mallonge: RFK) (20-a de novembro 1925 - 6-a de junio 1968) (angle, Robert
Francis Kennedy) estis la pli juna frato de la usona prezidento John F. KENNEDY
(JFK, r. 1961–63). En 1968, RFK staris kontraŭ la
milito en Vjet-Namo, kiun Usono tiam batalis, kaj
tial en marto 1968, li staris kiel kandidato por prezidento kontraŭ la
tiama prezidento kaj sampartiano, Lyndon B. JOHNSON (LBJ). En
junio, RFK mem estis pafmurdita, kiel lia frato kvin
jarojn antaŭe. Novembron, kvin monatoj post la morto de RFK, Richard NIXON
gajnis la prezidentecon.
Pri RFK en decembro 1967 de la plumo de amiko Jack NEWFIELD
(Village Voice, la 28-an de decembro 1967), kiam RFK
decidis ĉu li estos kandidato kontraŭ Jonsono:
Kennedy estas korŝirita pri tio, kion li faros. La parto de li, kiu
estas la senkora, cinika politikestro kun instinkto pri aritmetikaj
plimultoj, pensas ke li ne povas venki, ke eĉ se li prenus la kandidatecon
for de LBJ, la partio estos tiel fendita, ke li neniam venkus en
novembro. Tio estas la "Malbona Boĉjo", kiun Jules Feiffer brile satirigis
antaŭ kelkaj monatoj. Li estas kutimema, sekura, ambicia. Kaj, se li fine
dominos super la alia Kennedy, kaj formortigos la alian, subteran
Kennedy-on, niaj esperoj pri li cindriĝos.
Sed ekzistas alia Kennedy. Tio estas la Kennedy, kiu sonas kiel
Fidel CASTRO, kiam li estas kortuŝita de la vido de kamparanoj, kiuj travivas
manĝante krabojn, kiuj travivas manĝante ekskrementon en Brazilo. Tiu
estas la Kennedy, kiu emocie diris al la junulinoj de la Kolegio Marymount,
ke Usono faras al la vjet-namanoj tion, kion la germanoj faris al la
judoj. Tio estas la Kennedy, kiu povas legi je Camus kaj subite eltrovas,
ke li jam ne kredas je mortpuno.
Se Kennedy ne estas kandidato en 1968, la plej bona flanko de lia
karaktero mortos. Li mortigos ĝin ĉiufoje, kiam li buĉas sian konsciencon kaj parolas por Johnson venontan aŭtunon. Ĝi mortos ĉiufoje, kiam junulo demandas
lin, ke se li estas tiagrade kontraŭ la vjet-nama milito, kial li metas
partion super principon? Ĝi mortas ĉiufoje, kiam fremdulo citas al li liajn proprajn vortojn pri la valoro de kuraĝo kiel homa eco.
La plej bona eco de Kennedy estas, ke li povas esti li mem, esti
aŭtentika en ĉi tiu ekzistencialista senco. Tiu estas la eco, kiun la
plej bonaj de la junularo kunsentas tiel instinkte en Kennedy. Kaj tiu
estas la eco, kiun Kennedy perdos, se li ne staras nun kontraŭ Johnson. Li
fariĝos roboto buŝe dirante malhonestan retorikon, kiel la ceteraj
politikistoj.
Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero. Ĉi tiu
estas tempo difinita de plago kaj sezono por kuraĝo...
----
ja:ロバート・ケネディ
1910Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1910
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1910 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Esperantujo: 6-a Universala Kongreso de Esperanto en Vaŝingtono.
- 1-a Rusia Kongreso de Esperantistoj en Peterburgo.
- 1-a Kongreso de Katolikoj Esperantistoj en Parizo en kiu estis fundata IKUE;
- Esperantujo: 3-a Brazila Kongreso de Esperanto en Petropolo.
- Esperantujo: Francisko Valdomiro LORENZ rezignis pri Nov-Esperanto kaj revenis al Esperanto.
- Esperantujo: Himnaro Esperanta publikita.
- Esperantujo: Georgi AKTARĜIEV iĝis prezidento de Bulgara Esperanto-Asocio, BEA.
- Esperantujo: Fonditaj la Internacia Asocio de Instruistoj (IAI) kaj la unua Internacia Pedagogia Revuo.
- Esperantujo: Fondita la Kataluna Esperantisto.
- Esperantujo: Fondita la Esperanto Hejmo de Liono, Francio.
- Esperantujo: Fondita la Esperanto-Grupo de Bordighera.
- Esperantujo: La Nova Testamento de la Biblio eldoniĝis en Esperanto
- Esperantujo: Jenö FUCHS tradukis el la Hungara lingvo al Esperanto la Elektitaj Poemoj de Petöfi.
- Esperantujo: Enciklopedia Vortareto Esperanta publikita de Charles VERAX.
- Esperantujo: Fondita la Klubo "Stelo Bosnia" de Josef EISELT.
- Esperantujo: OISHI Wasaburo, Paŭlo MEDEM, Hector CACHON, Siegfried Eduard SPIELMANN, Isabelle M. HORN, Aleksandr Miĥajloviĉ NEDOŜIVIN kaj Ernest DREZEN eklernis Esperanton.
- Esperantujo: Ors. Vicente INGLADA kaj fariĝis Akademiano.
- Kreitaj Adjuvilo kaj Academia pro Interlingua.
- Fino de Ji dinastio en Koreio.
- Kongolo Brazavila iĝas parto de Franca Ekvatora Afriko.
- To build a fire ("Konstrui fajron") de Jack LONDON eldoniĝis.
- Brazilo: Cearao: Fortalezo: La Teatro José de Alencar finkonstruitas.
Naskiĝoj
- Lisbono: Albertino dos SANTOS MATIAS
- Varsovio,Pollando: Irena SENDLEROWA
- Japanio: KUROSAWA Akira
- André SCHILD
- 28-a de januaro : Adina MANDLOVÁ
- 30-a de januaro : Carola HÖHN
- 5-a de marto: HUYNG BA DUONG
- 2-a de aprilo: Francisco Cândido XAVIER
- 10-a de aprilo : Simeon St. ĤESAPĈIEV
- 20-a de aprilo : Brigitte MIRA
- 24-a de aprilo : Wilhelmus Johannes Arnoldus MANDERS
- 27-a de aprilo : Ranieri MAZZILLI
- 30-a de majo : Inge MEYSEL
- 17-a de septembro: Frantisek HRUBIN
- 26-a de novembro: Karl SCHULZE
Mortoj
- 21-a de aprilo: Mark TWAIN, usona verkisto
- 26-a de aprilo: Bjørnstjerne BJØRNSON, norvega verkisto
- 27-a de majo: Robert KOCH
- 5-a de junio: O. HENRY
- 17-a de oktobro: Kurd LASSWITZ
- 15-a de novembro: Wilhelm RAABE
- 20-a de novembro: Lev TOLSTOJ, rusa verkisto
----
1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1910年
ko:1910년
1947Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1947
----
En la jaro 1947 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Restarigita dua foje la Universala Kongreso de Esperanto kun la 32-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno.
- Kunfandiĝo de UEA kaj IEL; restariĝo de l' neutrala movado;
- Nova difino de neŭtraleco de UEA.
- 11-a Brazila Kongreso de Esperanto
- Malavio: fondiĝas Lilongwe.
- Pollandon ekregas komunistoj.
- Palestinon dupartigas UNO - al juda Israelo kaj arabida Jordanio.
- 3-a de majo: Japanio postmilita akiras sian konstitucion.
- 14-a de aŭgusto: Pakistano sendependiĝas de Barato. Post nelonge ĝi membriĝas en UNO.
- 15-a de aŭgusto: Barato disiĝas de Pakistano.
- 14-a de oktobro : Chuck YEAGER flugis aviadilon Bell X-1 pli rapide ol la rapideco de sono, fariĝante la unua homo kiu faris tion dum horizontala flugo.
- Aniĝas al UNO : Jemeno kaj Pakistano.
- World Skills (esperante, Lertuloj de la Mondo) (konkurso de metiistoj) ekis en Hispanio.
- Honkonga lingvo kaj Neolatino (Schild) publikitaj.
Naskiĝoj
- 30-a de julio : Arnold SCHWARZENEGGER
- 7-a de oktobro : France GALL
- 31-a de oktobro : Frank SHORTER
Mortoj
- Eŭgeno LANTI
- 1-a de decembro : Godfrey Harold Hardy
- 5-a de februaro : Hans FALLADA
- 22-a de aprilo : Liu Ren
- 4-a de oktobro : Max PLANCK
- 17-a de novembro : Ricarda HUCH
- 20-a de novembro : Wolfgang BORCHERT
- 30-a de novembro : Usono : Ernst LUBITSCH
----
1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1947年
ko:1947년
ms:1947
simple:1947
th:พ.ศ. 2490
Wolfgang BORCHERTLiteraturo > Germanlingva Literaturo > Wolfgang BORCHERT < Germana Lingvo
----
Wolfgang BORCHERT [volfgang boĥet] ( - la 20-an de majo 1921 en Hamburgo, † la 20-an de novembro 1947 en Bazelo) estis germana verkisto.
La filo de instruisto kaj verkistino en la aĝo de 15 jaroj komencas verki poemojn. Konforme al la deziro de siaj gepatroj li en la jaro 1939 komencas lerni la profesion de librovendisto, sed unu jaron poste li forlasis tiun ĉi karieron por fariĝi aktoro. En marto 1941 li eklaboras en la Lüneburga teatro Landesbühne Osthannover, sed jam en junio de la sama jaro la militservo vokis lin al la fronto.
La sekvajn jarojn karakterizis malsanoj, vundoj, restadoj en lazaretoj kaj akuzoj pri memvundigo kaj defetismaj paroloj. En 1945 Wolfgang Borchert sukcesis fuĝi el la franca militkaptiteco kaj reveni al Hamburgo. Denove li agis kiel aktoro, reĝisora asistanto kaj kabaredisto, ĝis kiam lia malbona sanstato malebligis tion.
Ekde 1946 – la kuracistoj prognozis al li unu plian vivojaron – li ege fervore dediĉis sin al la verkado. En rapida sinsekvo estiĝis prozaĵoj kaj poemoj, kiuj respegulis la spertojn de la aŭtoro kaj de multaj aliaj soldatoj revenintaj el la Dua Mondmilito.
En septembro de 1947 li vojaĝis al Bazela hospitalo, por kuraci sian hepatomalsanon: Amikoj kaj eldonistoj peris tiun ĉi eblecon al la intertempe konata aŭtoro. Lia sanstato tamen jam estis tiel malbona, ke li mortis tie la 20-an de novembro, en la aĝo de 26 jaroj.
Listo de verkoj
- Laterne, Nacht und Sterne (poemoj, 1946)
- Die Hundeblume (rakontoj, 1947)
- An diesem Dienstag (rakontoj, 1947)
- Draußen vor der Tür (dramo, 1947)
- Die traurigen Geranien und andere Geschichten aus dem Nachlass (rakontoj, eld. 1962)
1977Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1977
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj
Jaroj: 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1977 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 62-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko
- Angel Figuerola AUQUE fariĝis eks-prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.
- Fondita revuo Laŭte!.
- Kreita planlingvo Berendt.
- Carl WOESE eltrovis la regon arkian.
- Ĝibutio sendependiĝis de Francio.
- Sejŝeloj : Prezidentiĝis France Albert RENE.
- Vjetnamo kaj Ĝibutio aniĝis al UNO.
- Komputiko : firmao Apple prezentis kompu | | |