Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
2003

2003

Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2003 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 2003 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Svedio, Gotenburgo, 88-a Universala Kongreso de Esperanto
- Salah GHANEM kaj Edwin BURG iĝis honoraj membroj de UEA
- Marso atingis rekordan perielion kaj proksimecon de Tero sama al kio okazis en jaro -57617
- 1-a de februaro eksplodis la spacoŝipo Columbia 67 km super Teksaso, mortis 7 kosmonaŭtoj, inter ili la unua de Israelo
- 12-a de marto oni murdis Zoran DJINDJIĈ, la ĉefministron de Serbio
- 20-a de marto Usono ekatakis Irakon
- 29-a de majo ĝis 1-a de junio : Interasocia kongreso en Francio
- 18-a de julio David KELLY mortigis sin post kampanjo kontraŭ li
- Marso estis 56 milionojn km proksima al Tero.
- 11-a de aŭgusto: Liberio: Post intensa internacia premo, prezidento Charles TAYLOR forlasas sian landon, transdoninte potencon al Moses BLAH.
- septembro : Skeletojn de Homo floresiensis unuafoje malkovris Arkeologoj
- 10-a de septembro okazis murdo de la sveda ministrino pri eksteraj aferoj Anna LINDH
- 7-a de oktobro Arnold SCHWARZENEGGER venkis en la antaŭtempajn balotojn en Kalifornio
- 15-a de oktobro Ilham ALIJEV venkis en la prezidentaj balotoj en Azerbajĝano, tiel li transprenis la prezidentecon post sia patro (nepotismo)
- 31-a de oktobro abdikis Mahathir MOHAMAD ŝtatestro de Indonezio
- Publikitaj planlingvoj Interlango, Speto, Brandoniano, Kaniso, Aiola, Lusiakio, Inter-Esperanto, Arionako kaj 2004.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu [http://www.funof1.com.ar/tx/cp2003_spe_maxi_.htm].

Naskiĝoj


- 29-a de aprilo: Norvegio : Maud Angelica BEHN

Mortoj


- Aldo de' GIORGI
- Li NAIXI
- Angel Figuerola AUQUE
- 3-a de marto: Horst BUCHHOLZ, Gilbert LEDON
- 30-a de marto: Eurico FIGUEIRA
- 5-a de majo : Walter SISULU
- junio: Hella LANKA
- 12-a de junio: Gregory PECK
- 29-a de junio: Katharine HEPBURN
- 4-a de julio : Barry WHITE
- 14-a de julio : Compay Segundo
- 28-a de aŭgusto : Peter HACKS
- 30-a de aŭgusto : Charles BRONSON
- 8-a de septembro : Leni RIEFENSTAHL
- 9-a de septembro : Edward TELLER
- 22-a de septembro : Armand PIEN
- 28-a de septembro : Elia KAZAN
- 15-a de oktobro : Aage FALCH
- 18-a de oktobro : Manuel VÁZQUEZ MONTALBÁN, hispana ĵurnalisto kaj verkisto
- Drahomír KOČVARA : Drahomír KOČVARA
- 27-a de novembro : Will QUADFLIEG ----
1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
---- Vidu ankaŭ Nun en 2003 por eksvalidiĝontaj informoj. als:2003 ja:2003年 ko:2003년 ms:2003 simple:2003 th:พ.ศ. 2546 zh-min-nan:2003 nî

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

21-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento Jaroj:
20012002200320042005 20062007200820092010
20112012201320142015 20162017201820192020
20212022202320242025 20262027202820292030
20312032203320342035 20362037203820392040
20412042204320442045 20462047204820492050
20512052205320542055 20562057205820592060
20612062206320642065 20662067206820692070
20712072207320742075 20762077207820792080
20812082208320842085 20862087208820892090
20912092209320942095 20962097209820992100
ja:21世紀 ko:21세기 simple:21st century

Normala jaro komenciĝanta je merkredo

Normala jaro komenciĝanta merkrede. Ĉi tiaj jaroj estas (laŭ gregoria kalendaro): 1586 1597 1603 1614 1625 1631 1642 1653 1659 1670 1681 1687 1698 1710 1721 1727 1738 1749 1755 1766 1777 1783 1794 1800 1806 1817 1823 1834 1845 1851 1862 1873 1879 1890 1902 1913 1919 1930 1941 1947 1958 1969 1975 1986 1997 2003 2014 2025 2031 2042 2053 2059 2070 2081 2087 2098 2110 2121 2127 2138 2149 2155 2166 2177 2183 2194 Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je lundo Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je dimanĉo kategorio:Kalendaro

Svedio

Geografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Svedio ---- Dosiero:se.gif (svede Sverige [sverje], antaŭe ankaŭ Sverge; latine Suecia; pranordie Sviþjoð) Lando en Norda Eŭropo, en la orienta parto de la Skandinava duoninsulo.
- Landkodo: SE.
- E-nomo: [a] Svedujo, Svedlando; [o] Sveda Reĝlando.
- Nacia nomo: Konungariket Sverige.
- Areo: 449.964 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Carl XVI Gustaf.
- Leĝdona organo: Parlamento (Svede: Riksdagen).
- Ĉefurbo: Stokholmo (754.948 loĝantoj en 2002).
- Urboj: Göteborg (471.267 en 2002), Malmö (254.904 loĝantoj en 2002).
- Adm. divido: 24 regionoj (län).
- Loĝantaro: 8.909.128 (2002), inter ili 92,8% svedoj, 3,6% finnoj.
- Ŝtatlingvo: Sveda
- Oficiale rekonataj lingvoj de malplimultoj: Samea, Finna, Tornival-Finna, Cigana, Jida.
- Kredantoj: Luteranismo.
- GNP: totala - 232 mlrd $; pokapa - 23.750 $.
- Eksporto: aŭtomobilo, ŝtalo, fero, papero.
- Monunuo: sveda krono SEK (= 100 oeroj).
- Organizoj: EU, UNO (1946)
- Nacia himno: Du gamla, du fria (Vi alta, libera)

Esperanto en Svedio


- Esperanto-muzeo

Ĉefregionoj:


- Götaland
- Svealand
- Norrland

Provincoj:


- Ångermanland
- Blekinge
- Bohuslän
- Dalarna
- Dalsland
- Gästrikland
- Gotland
- Halland
- Hälsingland
- Härjedalen
- Jämtland
- Lappland
- Medelpad
- Närke
- Norrbotten
- Skåne
- Småland
- Södermanland
- Uppland
- Värmland
- Västerbotten
- Västergötland
- Västmanland
- Öland
- Östergötland

Gubernioj:


- Blekinge län
- Dalarnas län
- Gävleborgs län
- Gotlands län
- Hallands län
- Jämtlands län
- Jönköpings län
- Kalmar län
- Kronobergs län
- Norrbottens län
- Skåne län
- Södermanlands län
- Stockholms län
- Uppsala län
- Värmlands län
- Västernorrlands län
- Västerbottens län
- Västmanlands län
- Västra Götalands län
- Örebro län
- Östergötlands län

Granda lando, varia klimato

Svedio estas granda lando – en Eŭropo nur Rusio, Ukrainio, Francio kaj Hispanio estas pli grandaj. La distanco de nordo al sudo estas 1600 kilometroj, kio egalas al la distanco Berlino-Moskvo aŭ Nov-Jorko-Minneapolis. En la nordo la vintroj estas longaj, malvarmaj kaj neĝoriĉaj, sed dum la mallongaj someroj la meznokta suno brilas la tutan tagnokton. En la sudo la vintroj estas konsiderinde malpli severaj kaj la someroj pli longaj. Pli ol duono de la surfaco de Svedio estas kovrita de arbaro, plejparte konifera arbaro kun riĉa bestaro. Ĉirkaŭ 100 000 lagoj donas vivon al la pejzaĝo. Ekster la longaj bordoj de Balta maro oriente kaj Norda maro okcidente estas arkipelagoj kun dekmiloj da ŝeroj. Svedio havas landlimojn kontraŭ Norvegio kaj Finnlando. En 2000 estas inaŭgurita la sunda ponto inter Malmö kaj Kopenhago, kaj Svedio pliproksimiĝis al Danlando kaj al la eŭropa kontinento.

Malgranda loĝantaro, sed multaj novaj svedoj

La granda lando havas malgrandan loĝantaron, ĉ. naŭ milionoj. 85 procentoj de la enloĝantoj loĝas en la suda duono de Svedio kun granda koncentriĝo al tri urboj: la ĉefurbo Stokholmo (1,7 milionoj kun antaŭurboj), Gotenburgo ĉe la okcidenta bordo (800 000) kaj Malmö en la sudo (500 000). Svedio longtempe estis etne homogena lando. Antaŭ la komenciĝo de la dua mondmilito la sameoj estis la ununura, klare difinita malplimulto en la lando. Hodiaŭ ĉ. 20 procentoj de la loĝantoj havas eksterlandan devenon, tiel ke ili aŭ naskiĝis ekster Svedio aŭ ke minimume la patro aŭ la patrino naskiĝis eksterlande. Nur dum kaj post la dua mondmilito la enmigro pligrandiĝis. Svedio akceptis grandan nombron da rifuĝintoj dum la militaj jaroj kaj ankaŭ poste malfermis siajn limojn dum politikaj krizoj en aliaj landoj. Nur en 1992 estis akceptitaj 84 000 homoj, la plejmulto el eksa Jugoslavio.

Lingvo

La sveda lingvo apartenas al la norda grupo de la ĝermana lingva familio kune kun la norvega, dana, gotlanda, islanda kaj feroa lingvoj. En Finnlando, kiu dum sescent jaroj estis parto de Svedio, 300 000 homoj parolas la svedan kiel gepatran lingvon. Oficialaj minoritataj lingvoj estas la oficiala finna, la finna dialekto parolata apud la landlimo (meänkieli), la samea -- la leĝo ne klarigas pri kiu el la pluraj sameaj lingvoj temas -- la cigana kaj la jida; en la listo mankas la gotlanda lingvo, eble ĉar la centraj aŭtoritatoj ne komprenis la diferencon inter ĝi kaj la gotlanda dialekto de la sveda lingvo.

Religio

En la 16-a jarcento Svedio nuligis la rilatojn al la romkatolika eklezio kaj dum pli ol kvar jarcentoj havis evangelian luteranan ŝtatan eklezion. La 1an de januaro 2000 la Sveda eklezio sendependiĝis kaj preskaŭ egaliĝis al aliaj kongregacioj (tamen la ŝtatestro devas ankoraŭ, laŭleĝe, havi ĝian konfeson). En 1999 apartenis al la Sveda eklezio 84 procentoj de la loĝantaro. Ekzistas, ekde la 19-a jarcento, en la lando pluraj memstaraj eklezioj kristanaj. Precipe pro enmigrado, estas nun grandaj grupoj de katolikoj, ortodoksaj kristanoj kaj islamanoj; judoj loĝas tie ekde pli ol ducent jaroj, budhanoj ekde ĉirkaŭ kvinde. Ekde la komenco de 1952, la lando havas maksimuman religiliberecon.

Parlamentismo kaj monarĥio

Svedio estas parlamentisma demokratio. La parlamento, ”Riksdagen”, havas ĉambron kun 349 lokoj. Regula balotado okazas ĉiun kvaran jaron kaj la voĉdonrajtiga aĝo estas 18 jaroj. La lokoj en la parlamento dividiĝas proporcie inter la partioj, kiuj ricevas ne malpli ol 4 procentoj de la donitaj balotoj. La socialdemokrata partio formis la registaron dum la plej granda parto de la tempo post la dua mondmilito. Dum la periodoj 1976-82 kaj 1991-94 la landon regis ”burĝaj”, nesocialismaj registaroj. Post la balotado en 1998 Svedio havas socialdemokratan malplimultan registaron kiu en multaj sferoj kunlaboras kun la Maldekstra partio kaj kun la Verduloj. La socialdemokratoj je la balotado de 2002 ricevis 39,8 procentojn de la balotoj kaj la dua partio, la Konservema Koalicia Partio ricevis 15,2 procentojn. La nombroj de la ceteraj kvin partioj estis; Popola partio (liberaluloj) 13,3 procentoj, Maldekstra partio 8,3 procentoj, Kristdemokrata partio 9,1 procentoj, Centra partio 6,1 procentoj kaj la Verduloj 4,6 procentoj. Ĉefministro estas Göran PERSSON. La sveda monarĥio estas nur konstitucia. La devoj de la reĝo kiel ŝtatestro estas ĉefe reprezentaj kaj ceremoniaj. La nuna reĝo Karlo XVI Gustavo (Carl XVI Gustaf) naskiĝis en 1946 kaj apartenas al la dinastio Bernadotte kun radikoj en Francio. Reĝino Silvia estas filino de germana komercisto kaj lia brazila edzino. Plej proksima al la trono estas kronprincino Victoria, naskita en 1977.

Multaj militoj, sed longa paco

Svedio havis la favoron vivi en paco dum preskaŭ 200 jaroj. Sed dum multaj jarcentoj antaŭe la lando partoprenis en fortokonsumantaj konfliktoj kaj longedaŭraj militoj. Vikingoj el Svedio kaj el ceteraj nordiaj landoj vojaĝis ekde ĉirkaŭ 800 kaj dum 250 jaroj poste al fremdaj landoj en vojaĝoj kiuj estis kombinaĵo de komercaj vojaĝoj, rabado kaj elmigrado. La sveda regno formiĝis dum la 12a jarcento. Ĝis la 16a jarcento la limoj inter la nordiaj landoj estis malklaraj. Dum periodo en la 14a jarcento Svedio, Norvegio kaj Danio estis unuigitaj en union. Svedio jam antaŭe konkeris Finnlandon. La fundamento de moderna Svedio estis konstruita en la 16a jarcento. Dum la sekvanta jarcento Svedio evoluis al eŭropa grandpotenco kun kolonioj ĉirkaŭ Balta maro – sed la malgranda lando estis tro malfortika bazo por grandpotenca regno, kaj ĝia disfalo komenciĝis en la 18a jarcento. Sekvis pliaj malsukcesoj. Post milito kontraŭ Rusio en 1808-1809 Svedio devis forlasi Finnlandon. La unuo, en kiu Svedio kaj Norvegio estis partoj ekde 1814, dissolviĝis en 1905. Svedio partoprenis nek en la unua nek en la dua mondmilito, kaj daŭrigis sian eksteraliancan politikon ankaŭ post la paciĝo en 1945. Senalianceco en paco, celanta al neŭtraleco en milito – tio fariĝis la principaro de Svedio. En 2001 la partioj de la parlamento komencis interparolojn pri ”nova sekurecpolitika doktrino, alĝustigita al nova situacio.” Ĉiam estis forta sveda ambicio aktive partopreni en internacia kunlaboro. Forta sveda engaĝiĝo en UN estas fundamento en sveda ekstera politiko. Kun la ceteraj nordiaj landoj – Danio, Finnlando, Norvegio kaj Islando – Svedio havas proksiman kunlaboron en la plej multaj sferoj.

Novaj rilatoj kun la mondo ĉirkaŭanta

La ŝanĝiĝoj en Eŭropo dum la jaroj 1989-91 ŝanĝis la kondiĉojn por la sveda ekstera politiko. La disfaloj en la komunismaj diktaturoj kaj la dissolviĝo de Sovetio kreis situaciojn, kiuj malfermis novajn vojojn por la rilatoj inter Svedio kaj la mondo ĉirkaŭanta. En 1991 Svedio kandidatiĝis pri aliĝo al la Eŭropa Unio (EU) kaj en 1994 oni interkonsentis pri sveda membreco. Post referendumo Svedio aliĝis al EU la 1an de Januaro 1995. Kiam la eŭropa mona unio (EMU) ekfunkciis la 1an de Januaro 1999, Svedio elektis ne partopreni tuj, sed ne neis estontan partoprenon. En aŭgusto 2003 la sveda gento referendumis pri membreco en EMU, sed la plejparto ne akordis kaj Svedio devas atendi kelkaj jaroj por povi havi novan referendumon.

La armeo alĝustiĝas al nova situacio

Dum la jardekoj de la malvarma milito Svedio devis kalkuli kun la ebleco de invadprovo kontraŭ la bordoj de la lando je konflikto inter Varsovia pakto kaj Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). La cirkonstancoj ŝanĝiĝis post la malfondo de Varsovia pakto kaj la disfalo de Sovetio. La defendaj fortoj (la armeo), kies fundamento estas ĝenerala militservo por viroj, nun estas malpli granda ol antaŭe. Parlamenta decido de la jaro 2000 signifas ke la nombro de taĉmentoj malkreskos, sed la kvalito kaj la adaptiĝemo kreskos. La aerarmeo estos grava. Estas preteco por sveda partopreno en internacia kontribuado por traktado de krizoj. Dum la pasintaj jaroj pli ol 60 000 svedaj soldatoj servis kiel UN-soldatoj en diversaj lokoj en la mondo. Oni diskutis pri membreco en NATO, sed ĝi ne estas aktuala en la nuna situacio. Svedio aktive partoprenas en Partnereco Por Paco (PPP) kaj en la pacigaj taĉmentoj en eksa Jugoslavio.

Malriĉa lando riĉiĝis

En la mezo de la 19a jarcento Svedio estis unu el la plej malriĉaj landoj de Eŭropo. 70 procentoj el ĝia loĝantaro estis terkulturistoj. Iom pli ol unu jarcenton poste la lando estis unu el la plej riĉaj kaj plej industriigitaj en la mondo, kaj nun nur 2 procentoj laboras pri terkulturado. Dum la jardekoj post la dua mondmilito la sveda ekonomio bone evoluis. La bruta nacia produkto (BNP) kreskis, la lando prosperis kaj oni povis organizi bonstatan socion. En la komenciĝo de la 1990-aj jaroj Svedio tamen alvenis al sia plej serioza krizo post la 1930-aj jaroj. La BNP malkreskis, la sveda krono perdis valoron, la senlaboreco kreskegis kaj la nacia ŝuldo plialtiĝis. La pozicio de Svedio pri bonstato kompare al aliaj landoj malpliboniĝis. Oni komencis vastan reordigon de la sveda ekonomio. En la komenciĝo de la nova jarcento la ŝtataj financoj denove tenas sin en ekvilibro. La ekonomia kresko pligrandiĝis, la inflacio estas moderigita, la ŝtata ŝuldo malpligrandiĝis kaj la realaj salajroj plialtiĝis samtempe kun malplialtiĝo de la senlaboreco. Svedio tre dependas de sia eksporta industrio, kiu donas al la lando signifan troaĵon en la komerca bilanco. Germanio kaj Britio estas la du plej gravaj komercaj partneroj de Svedio – kiam temas kaj pri eksporto kaj pri importo. La sveda produktada industrio plejparte baziĝas sur la plej gravaj enlandaj krudaĵoj, arbaro kaj ferminaĵo. La maŝinindustriaj kompanioj, inkluzive la aŭtokompaniojn, respondecas pri pli ol 40 procentoj de la rafina valoro en sveda industrio. Ligna-, paperkaĉa kaj papera industrioj respondecas pri 20 procentoj. La ono de la ĥemia industrio estas ĉirkaŭ 12 procentoj. La nova informa teĥniko ludas ĉiam pli gravan rolon en la sveda ekonomio kaj Svedio, laŭ multaj esploroj estas unu el la plej gravaj informteĥnikaj industrioj de la mondo. Pli ol ĉiu dua svedo uzas interreton kaj ekzistas pli ol 4 milionoj da porteblaj telefonoj.

Intensa debato pri nuklea energio

Demandoj pri medio ĝenerale estas gravaj en Svedio. Unu el la plej disputvekaj temas pri produktado de energio. Nuklea energio respondecas pri duono de la elektro de Svedio. Post referendumo en 1980 la parlamento decidis ke ĉiuj nukleaj reaktoroj devos esti malfunkciigitaj en 2010, sed tiu tempoplano estas forlasita. Unu reaktoro estis malfunkciigita en 1999. La daŭra likvidado de nuklea energio dependas de kiel rapide eblas trovi anstataŭigan energion, kiun oni povas produkti sen malpuregigi la aeron kaj je akceptebla kosto.

Evoluinta socialzorga ŝtato

Grandskala socialzorga sistemo dum longa tempo donis al Svedio altan profilon en la internacia debato. Svedoj povis atendi subtenon en la plej multaj el la sortoŝanĝoj de l’ vivo. La ekonomia krizo de la lando en la komenciĝo de la 1990-aj jaroj devigis la ŝtaton ŝpari, sed kelkaj el la forigitaj socialaj rajtoj refunkciiĝis kiam la ŝtataj financoj reekvilibriĝis. La socialzorga ŝtato ĉefe povis resti nedetruita. La kreskanta ono da pensiuloj en la loĝantaro kaŭzas ekonomiajn problemojn en Svedio – kiel en la plej multaj aliaj kompareblaj industriaj landoj. La meznombra aĝo kreskis al 76,7 por viroj kaj 81,8 por virinoj. Nova pensia sistemo, kiu konsideras novajn realaĵojn kaj ekonomian kreskon, ekfunkciis en 1999.

Egaleco inter la seksoj

Post la balotado en 1998 42,7 procentoj el la parlamentanoj estas virinoj kaj en la komenciĝo de 2000 virinoj formis la plejmulton en la registaro. En la politika sfero Svedio povas nomi sin monda ĉampiono koncerne la egalecon inter la seksoj. La leĝofarado celas krei justecon inter viroj kaj virinoj koncerne salajrojn kaj kariereblecojn. La familia politiko akcelas la eblecojn de ambaŭ gepatroj kombini profesian laboron kun komuna respondeco por la infanoj.

Edukado kaj esplorado

Naŭjara fundamenta lernejo estas deviga; la lernejo komenciĝas je aĝo de ses aŭ sep jaroj. La plej multaj infanoj frekventas senkostajn komunumajn lernejojn. Preskaŭ ĉiuj (98 procentoj) plustudas en trijara gimnazio kun kaj teoriaj kaj praktikaj programoj. Finstudinte en la gimnazio iom pli ol triono daŭrigas sian studadon en universitatoj. La celo estas ke tiu ĉi ono kreskos al la duono. La entuta sveda entrepreno pri esplorado kaj evoluo sumiĝas je 3,8 procentoj de BNP, la plej alta cifero inter la membrolandoj en Organizaĵo por Ekonomia Kooperado kaj Evoluo.

Preslibereco kun tradicioj

La unua leĝo pri preslibereco en Svedio estis akceptita jam en 1766. La leĝo kiu validas hodiaŭ celas faciligi por la amaskomunikiloj plenumi sian ekzamenan rolon en la socio. Ĉiuj oficialaj dokumentoj estas haveblaj por la ĝenerala publiko, kun kelkaj tre malmultaj detale difinitaj esceptoj. Cenzuro estas malpermesita, kaj tiuj kiuj donas informojn al amaskomunikiloj estas nepuneblaj, la esceptoj estas malmultaj ankaŭ en tiu ĉi rilato. La amaskomunikila situacio tamen rapide ŝanĝiĝas. La gazetoj bone gardas sian pozicion en la konkurenco kun novaj komunikiloj. La svedoj apartenas al la plej gazetlegantaj popoloj en la mondo

Kreskanta turismo

La kreskanta turismo en Svedio grandparte baziĝas kun la relative nedifektita naturo kaj la bonaj eblecoj por eksterdoma restado kaj distriĝo. La tradicia sveda rajto libere iri en arbaroj kaj sur alia tero inkluzivas kaj enloĝantojn kaj vizitantojn. Ĝi tamen postulas gardemon kaj respekton al la naturo kaj al la terposedanto. La plej multaj turistoj venas el la nordiaj landoj, sed la germanoj respondecas pri la plej granda nombro da transnoktadoj. Ĉiam pli granda nombro da germanoj, same kiel norvegoj kaj danoj, aĉetas somerdomojn en Svedio.

Konataj svedoj


- ABBA dum la 1970-aj jaroj komencis internacie sukcesplenan epokon por sveda popmuziko, kiu fariĝis vera eksporta produkto. Kiam Abba dissolviĝis en 1982 la diskoj de la ensemblo vendiĝis en 250 milionoj da ekzempleroj.
- Ingmar BERGMAN, n. 1918, teatristo kaj filmkreinto, produktis 40 filmojn dum la jaroj 1946-82. ”Somernokta rideto” konatigis lin internacie. Lia lasta filmo estis ”Fanny kaj Alexander”. Lia teatra laboro pludaŭras.
- Ingrid BERGMAN (1915-1982) venis al Holivudo en la komenciĝo de la 1940-aj jaroj. Ŝia hodiaŭ plej konata filmo estas ”Casablanca” (1943), en kiu ŝi aktoris kun Humphrey Bogart. Ŝi ricevis tri oskarojn.
- Jussi BJÖRLING (1911-60) unu el la plej famaj tenoruloj de la mondo, debutis en la Operejo en Stokholmo ankoraŭ ne havante 20 jarojn. Li poste faris grandan internacian karieron.
- Björn BORG, n. 1956, nomita la plej fama sveda sportisto de la 1900-aj jaroj, fariĝis historia tenisisto i.a. ĉar li gajnis la Wimbledon-konkurson dum kvin sinsekvaj jaroj.
- Greta GARBO (1905-1990), ”La dia”, naksiĝis kaj entombiĝis en Stokholmo. Ŝi debutis en Holivudo en 1926. Ŝiaj beleco kaj voĉo igis ŝin unu el la plej grandaj publikmagnetoj iam ajn.
- Dag HAMMARSKÖLD, (1905-1961) estis generala sekretario de UN ekde 1953 ĝis sia morto en aviadilakcidento dum labortasko en la nuna Zambio. Li havis la ambicion doni al UN aktivan rolon dum internaciaj krizoj.
- Valdermar LANGLET, (1872-1960), ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto. Li faris longajn vojaĝojn, i.a. surĉevale en Hungario kaj Rusio. En Budapeŝto li laboris en 14 jaroj kiel instruisto pri la sveda, kie li dum la dua mondmilito savis dekmilojn da homoj, ĉefe judojn, de nazia deportado.
- Astrid LINDGREN, (1907-2002) estas unu el la plej konataj svedoj kaj eble la plej amata. Ŝiaj libroj por infanoj estis tradukitaj al pli ol 60 lingvoj kaj donis materialon al pli ol 40 filmoj. Pipi Ŝtrumpolonga fascinis infanojn en la tuta mondo.
- Alfred NOBEL, (1833-96) inventis la dinamiton, kio famigis kaj riĉigis lin. Li donacis la plej grandan parton de sia riĉaĵo al fonduso, el kiu oni prenas monon por la Nobelaj premioj, kiuj disdoniĝas en Stokholmo kaj Oslo la 10an de Decembro ĉiujare, la mortotago de Nobel.
- Olof PALME, (1927-1986) la internacie plej konata politikisto de Svedio. Ĉefministro 1969-76 kaj 1982-86, estro de la socialdemokratoj ekde 1969 ĝis sia morto. Li mortpafiĝis surstrate en Stokholmo. La murdo ne estas solvita.
- August STRINDBERG, (1849-1912) aperas kiel la giganto en sveda literaturo. Lia grandega produktaĵo ampleksas ĉiujn ĝenrojn. Eksterlande li estas plej konata kiel dramverkisto.
- Raoul WALLENBERG, n. 1912, dum la dua mondmilito savis dekmilojn da judoj en Budapeŝto de nazia deportado. En 1945 sovetaj militistoj forkondukis lin. Laŭ sovetaj informoj li mortis en Moskvo en 1947, sed lia sorto restas necerta. (Laŭ senkopirajtaj informoj de Sveda Instituto) vidu ankaŭ:
- Svedlingva literaturo
- Reĝoj de Svedio
- Jakriborg Kategorio:Svedio als:Schweden fiu-vro:Roodsi [[got:

Universala Kongreso de Esperanto

Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto ---- Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA. UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado. Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato. La kongresoj estas similaj, sed kompreneble varias de jaro al jaro. En UK estas:
- klerigaj programeroj, kiel prelegoj kaj debatoj pri la Kongresa Temo, la Internacia Kongresa Universitato, kaj prelegoj pri la kongresa lando.
- distraj kaj artaj programeroj, kiel la nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, balo, kaj la Belartaj Konkursoj.
- organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj.
- Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco.
- libroservo.
- prezentaĵoj de movadaj aktivaĵoj en ĉiuj sferoj de la vivo. La UK celas esti revuo de la Esperanto-movado en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj. Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK). La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer. En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe.

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj

Eksteraj Ligiloj

[http://www.uea.org/kongresoj/index.html Informoj] de UEA pri la UK-oj

Literaturo


- Ziko Marcus SIKOSEK: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, UEA: Rotterdam 2005, 217 p. Kategorio:Esperanto-movado
-


Salah GHANEM

Esperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto < Salah GHANEM ---- Salah GHANEM (naskiĝis 1933) estas profesoro, psikologo, grafologia jurspertulo ĉe tribunaloj kaj honora membro de UEA (2003). Li naskiĝis en Libano. Esperanton li lernis en 1960; pioniro de la movado en Libano, kies landan asocion li prezidis dum pluraj jaroj. Li eldonis la unuan E-araban lernolibron en 1965 kaj prizorgis E-elsendojn de radio en Libano. Honora membro de la Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo (1984) ; prezidanto de alta komitato por festi la centjariĝon de Esperanto (1987) kaj membro de la Brazila Akademio de Belarto (1965).

UEA

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 119 landoj (laŭ la Jarlibro de 2001) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Krom individuaj membroj, 95 landaj Esperanto-asocioj aliĝis al UEA. La nuna prezidanto de UEA estas Renato CORSETTI. La hodiaŭa UEA estas kunfandaĵo de la malnova UEA, fondita la 28-an de aprilo 1908 en Svislando fare de interalie Hector HODLER, kaj de Internacia Esperanto-Ligo, fondita la 18-an de septembro 1936 en Britio. La kunfandiĝo okazis en 1947. UEA havas Centran Oficejon en Roterdamo, Nederlando. Tie rezidas oficiale ankaŭ TEJO. Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekz. la Serva Centro en Ĝenevo (1947-1960/1980) aŭ la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj. UEA celas, laŭ la Statuto el 1980: :a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto; :b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon; :c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politikolingvo; :ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj. Ĉiujare, UEA organizas la Universalan Kongreson (UK), kiun partoprenas kutime 1500-3000 homoj. UEA eldonas librojn, havas [http://www.uea.org/katalogo/ la plej grandan perpoŝtan Esperanto-libroservon en la mondo] (kun pli ol 4000 libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj), tenas informejon kaj gravan Esperanto-bibliotekon, nome Biblioteko Hector Hodler. UEA tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fako. UEA eldonas monatan oficialan organon Esperanto kaj manlibron pri la Esperanto-movado Jarlibro. UEA ĉiujare organizas Belartajn Konkursojn pri diversaj artaĵoj en Esperanto. UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj. Kelkaj estas "aliĝintaj", simile al landaj asocioj, kaj sendas komitatanon al la UEA-Komitato. La plej multaj havas nur "kunlaboran" kontrakton kun UEA, inter ili ĉiuj "neneŭtralaj" asocioj kiel ekzemple la religiaj. Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizo por Normigado (ISO). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj laŭokaze ĉe aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA. Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junuloj el la tuta mondo. Vidu ankaŭ : Ĝeneralaj Direktoroj de UEA, Prezidantoj de UEA, Honoraj membroj de UEA, Honoraj prezidantoj de UEA, Honora patrona komitato, Volontuloj de UEA

Enciklopedio de Esperanto 1933-34 pri UEA

EdE-U UEA. - Plej grava organizaĵo de E. - Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: „Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj per malgranda maklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.“ La UK decidis „Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu nomo ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E-istaj Agentejoj.“ Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita. Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n-ro 30 (de la 1-a majo) de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA. Alia ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA. Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en ,E' (12 majo 1908) fiksis la celojn: 1. Sub la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvano kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. - 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj. - 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. - Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto. La unua kunveno de UEA okazis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fakoj ekzistintaj tiam (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdelegitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223. Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj entenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumentas la fakto, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj. La eksplodo de la milito trafis UEA en la plej bona stato: solida konduto financa, fido ĝenerala ĉe la E-ista publiko, klaraj gvidlinioj, ĝojiga membrostato. Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito. Tio permesis, ke la Centra Oficejo daŭrigu unue sian kutiman laboron, degeliĝanta al nenio dum la unuaj monatoj kaj nur time repreninta ioman amplekson post januaro 1915. La stabo, konsistinta kun la direktoro el ses personoj, malgrandiĝis je du por poste kreski ĝis ok kaj dek kun la libervolaj helpantoj. UEA dissendis dum sept. 1914 cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu ĉi informo tradukita en 30 lingvojn aperis en centoj da tagaj gazetoj. Ĝi tekstis: „Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝas surprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la oficejo de UEA, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn en la malamikaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel Perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al UEA, 10. rue de la Bourse, Genève, Svislando. Dum sept. ĝis dec. 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga - pro la laboro kiun postulis la plenumo. Jen la dispartiĝo laŭ fakoj: 1. simpla transsendo; 2. specialaj servoj; 3. monsendo; 4. militistoj; 5. civilkaptitoj; 6. rehejmigado de civiluloj en militregionoj; 7. militkaptitoj kaj rilatoj kun la respektivaj aŭtoritatoj; 8. rilatoj kun ruĝkrucaj organizaĵoj; 9. Ruĝa Kruco, Ĝenevo; 10. variaĵoj. Neforgesindaj estas la servoj, kiujn plenumis la delegitoj Pinagel, Alfred Mahn, Bernhard Luis, Charles Brunet, Schwaiger, f-ino Gérard, prof. Christaller, St. Rudnicki, Szabunlevicz kaj aro da aliaj. Menciinda detalo en la historio de UEA estas la ĉikanoj. De 1916 la gazeto ,E' estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto. (La gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francujo.) Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaraj landoj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis periodaĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn. La agado de UEA sur E-ista kampo estis tiu de ligilo inter la ankoraŭ funkciantaj organizaĵoj en kelkaj neŭtralaj landoj kaj la aktivaj E-istoj. Aperis regule ,E‘ ĉiumonate kun artikoloj pri tutmondaj problemoj. En 1916 aperis jarlibro, kiu enhavis ĉefajn informojn kaj la adresaron de delegitoj. Plie aperis dufoje libreto: „E dum la milito“, kiu enhavis resumon de la stato de la movado. Elokvente parolis pri la sekvoj de la milito la ciferoj. En 1914 la nombro de pagintaj anoj estis 7233, en 1915 estis 2699, en 1918 1958. Je la 11-a nov. 1918 silentis la kanonoj. Unu post la aliaj alvenis leteroj de revenintaj soldatoj. Per Alvoko al la E-istaro (jan. 1919) subskribita de Hodler kaj E. Stettler, UEA anoncis la reprenon de la laboroj. La malsano de Hodler devigis ŝanĝon en la administra gvidado, kiun akceptis E. Stettler kaj dum marto ankaŭ la Centra Oficejo translokiĝis al Bern. La jaro 1919 estis plene dediĉita rekonstrui la asocion. Je la fino de la jaro UEA kalkulis 3114 anojn. La sumo de poŝtaĵoj ricevitaj kaj senditaj atingis denove 20.000 kontraŭ 8.300 en 1918. Du gravaj okazintaĵoj distingas la jaron 1920: la morto de la fondinto Hodler kaj la okazigo de l' unua postmilita UK en Hago. Monumenton Hodler ne bezonas, tion li kreis en UEA, en kiu li metis sian tutan koron, amon kaj inteligenton. Bela memoraĵo, kiun li lasis, estis la donaco de kapitalo, kiu devis certigi la ekziston de UEA. Dum la UK la ĉefa laboro de la UEA-kunveno estis la diskuto pri la statuto, kiu estis verkata de Stettler. La UK en Helsinki en 1922 alportis gravan ŝanĝon: UEA fariĝis kolono de duflanka tutmonda organizaĵo E-ista. Per la kontrakto de Helsinki UEA fordonis certajn laborojn, kiujn ĝi ĝis tiam plenumis. La evoluo de UEA ĝis 1932 iris sian vojon, regule kaj decide. Ĝi ĉefe dediĉis sin al la firmigo de la propra organizaĵo, al la plibonigo de la servoj, al la plidensigo de la delegita reto kaj al la pligrandigo de la membraro. La membraro de 1919 kreskis ĝis 1927, poste malkreskis.
- 1920: 3894
- 1921: 5570
- 1922: 6253
- 1923: 6332
- 1924: 8205
- 1925: 9424
- 1926: 8687
- 1927: 9100
- 1928: 9095
- 1929: 9113
- 1930: 9062
- 1931: 8835
- 1932: 8619 La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia malsaniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien. Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlibron 1934 p: 6-16. Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908-1933, verkita de Georgo Agricola (Jarlibro 1933), kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.

Eksteraj ligoj

[http://www.uea.org La TTT-ejo de UEA] [http://www.tejo.org La TTT-ejo de TEJO] ---- Se vi anstataŭe volis informojn pri la brita universitato, UEA, vi povas trovi ilin ĉe University of East Anglia. Kategorio:Esperanto-asocio

Marso

Vidu ankaŭ dio Marso. Ne konfuzu ĝin kun mardomarto. ----
  • Nomo: Marso (Sol IV)
  • Diametro: 6794 km
  • Maso: 0,64219 . 1024 kg (0,107 da tero)
  • Loko: la 4-a planedo, 227,94 milionoj km for de la Suno (1,52 AU).
  • Tago: 88 642,6 s (24h 37m 22,6s)
  • Jaro: 59,355 Ms (686,98 tertagoj)
  • Gravito: 3,7 m/s2 (0,38 da tergravito)
  • Temperaturo: 190 K – 240 K
  • Atmosfero: 95% karbona dioksido, 3% nitrogeno, 1,6% argono (premo: 7 mb)
  • Koloro: ruĝa (hejmo de giganta, ruĝa porko, laŭ melanezianoj)
  • Lunoj: 2: Fobo, Dejmo
  • Eltrovinto: antikvulo
  • Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
  • Nuna loko en la Zodiako: Virgo (decembro 2002)
Marso, frato de Tero kaj Venuso, estas malgranda, malvarma, dezerta mondo. Simile al Tero, ĝia tago daŭras 24,6 horoj, ĝi havas sezonojn, polusan glacion kaj eble iam havis riverojn kaj grandan maron. Aliflanke, Marso estas multe pli malgranda ol Tero, tial ĝi ne povas teni sufiĉan aeron, sub sia roza ĉielo, por varmigi sin kaj allasi grandan floradon de vivo : la nuna aero estas tiel maldensa kaj malvarma, ke akvo ne povas esti fluida, kaj eĉ akva glacio ne fandas sed bolas (kiel glacio de karbona dioksido sur Tero). Se vi starus sur Marso sen premovesto, al vi estus tre malvarma sed via sango bolus!
Dosiero:vikinglander1-1-thumb.jpg
La surfaco de Marso fotografita per la spacprobo Viking.
[http://www.wikipedia.com/upload/vikinglander1-1.jpg Pligrandigu bildon]

Geografio

Kvankam Marso estas pli malgranda ol Tero, la areo de tero seka estas la sama. La nordo atestas pri antikva akvofluado – pri riveroj kaj eĉ granda maro – sed la sudo estas tre kraterita, kiel la Luno aŭ Merkuro. La suda tero estas multe pli alta ol la nordo. Marso, kiel la Tero, havas polusan glacion, glacio akva ĉe la norda poluso kaj glacio karbon-dioksida ĉe la sudo. Marso havas la plej altan monton konatan al homo, Olympus Mons ("monto Olimpo"), kiu estas 24 km alta de bazo al pinto! Eĉ ĉe la bazo (500 km en diametro), la klifo estas 6 km en alteco. Marso ankaŭ havas grandegan kanjonon, Valles Marineris, kiu estas 4000 km en longeco kaj 2–7 km en profundeco. En la sudo estas kratero mezuranta 2000 km en diametro kaj 6 km en profundo: Hellas Planitia ("Helenio ebenaĵo"). Por komparo, la pinto de Monto Everesto sur Tero estas 8,850 km super la maro. (Laŭ internacia konsento, la nomoj de marsaj lokoj estas en la latina).

Vivo?

Klare, la granda demando estas: Ĉu Marso ebligas – nun aŭ iam – vivon? Tra 20-a jarcento, la penso kaj kredo pri la ekzisto de marsa vivo alternadis: Dum la 1930-aj jaroj, inteligenta vivo sur Marso ŝajnis tiel probabla, ke usona radioprezento reĝisorita de Orson WELLES pri La Milito de Mondoj laŭ romano de H. G. WELLS pri invado de marsanoj sur Tero, estis kredita kiel prava novaĵo! H. G. WELLS Tia kredo en anglalingvaj landoj estis instigita de mistraduko de verko de la kolorblinda, itala astronomo, Schiaparelli. En 1877 li diris, ke li eltrovis kanalojn sur Marso. Sed la angla lingvo havas du vortojn por "kanalo": canal por kanalo artefarita kaj channel por kanalo natura. Schiaparelli pensis pri kanalo natura, sed lia vorto estis tradukita en la anglan kiel canal – kanalo artefarita, implicinte vivon inteligentan sur Marso. La usona astronomo Lowell, ekscitite de la "eltrovo", konstruis observatorion en la dezerto de Arizono en 1894 por mapi Marson. Lowell eltrovis (probable preter la povo de sia teleskopo!) pli ol 500 tiajn kanalojn artefaritajn, produkton de civilizo mortanta. Tia Marso estis priverkita de la sciencfikciaj aŭtoroj H. G. WELLS en 1898 en Milito de la Mondoj kaj Edgar Rice BURROUGHS en la 1930-aj jaroj en sia serio pri Barsoom (la indiĝena nomo por Marso, laŭ Burroughs. Burroughs ankaŭ verkis la serion pri Tarzano, homo de la ĝangalo). Ankaŭ en Rusio romano kaj filmo "Aelita" traktis la "marsan imperion". Sed dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, robotoj senditaj al Marso eltrovis planedon dezertan kaj kruelan. En 1976, Viking 1 & 2 vojaĝis al Marso por eltrovi proprainstrumente, ĉu vivo ja ekzistas sur Marso. Kvankam iuj el ĝiaj eksperimentoj sukcesis, aliaj malsukcesis. Ne havante sufiĉan pruvon, sciencistoj konkludis, ke vivo ne ekzistas sur Marso. La espero (kaj eĉ timo) pri marsa vivo disfalis. Sed dum la 1990-aj jaroj, la bildo ŝanĝiĝis ankoraŭ denove. En 1996 roko de Marso, kiu falis al Tero, estis eltrovita, kiu ŝajne atestis pri vivo antikva sur Marso. En la roko kemiaĵoj estas trovitaj, kiuj ordinare estas formitaj de vivo, ne de iu ajn alia procezo konata.

La Nova Flugaro

La nova flugaro de robotoj, kiu estas sendata al Marso inter 1996-2005, eble plue klarigos la demandon pri vivo. La unuaj robotoj alvenis al Marso je la somero de 1997 por mapi Marson en detalo kaj esplori la supraĵon. La misio de Pathfinder ankaŭ alvenis en la sama somero, en Ares Vallis ("valo de Ares, helena samvalorulo de romia Marso"), kie antaŭ 1-3 miliardoj jaroj estis grandega inundo. Pathfinder sendas robotan veturilon, Sojourner, por esplori la terenon. En 1999 alia misio al Marso estis senditaj de Usono por esplori la sudan poluson, sed ĝi fiaskis. Kiel rezulto, en 2000, Usono malambiciigis sian programon por Marso, kaj ĝia espero venigi marsajn rokojn al la Tero estis detruita. La sekvonta roboto sendita al Marso estis Beagle 2 el Eŭropo (Beagle 1 estis la ŝipo de Darvino). Ĝi estis lanĉita de orbitulo Mars Express (lanĉita de Tero la ) kaj surmarsiĝis la . Ĉar poste neniam establiĝis radia kontakto, ĝi supozeble estis detruita. Mars Express funkcias kaj faris multajn fotojn de la marsa surfaco. Komence de 2004 sukcese almarsiĝis la usonaj sondiloj Spirit (MER-A) kaj Opportunity (MER-B). En aŭgusto 2005 estis lanĉita la usona mars-sondilo Mars Reconnaissance Orbiter. En 2003, Marso estis 56 milionojn da km proksime de Tero -- la plej proksima distanco ĝis 2287. La planedo Marso nomiĝas laŭ la romia Dio Marso, verŝajne pro sia sangruĝa koloro.
- John Hickman The Political Economy of Very Large Space Projects Journal of Evolution and Technology. Vol. 4, November 1999. [http://www.transhumanist.com/volume4/space.htm Terraforming] ---- Kategorio:Sunsistemo als:Mars (Planet) ja:火星 ko:화성 ms:Marikh simple:Mars (planet) th:ดาวอังคาร

Tero

Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento. ---- Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun). La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema. Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969. Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.

Historio:

La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun: Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj. ----

Vidu ankaŭ:

Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero ---- Kategorio:Sunsistemo ja:地球 ko:지구 ms:Bumi simple:Earth th:โลก zh-min-nan:Tē-kiû

1-a de februaro

Historio > Tagoj > la 1-a de februaro ---- La 1-a de februaro estas la 32-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 333 tagoj restas (334 en superjaroj). Je la 1-a de februaro okazis, interalie:

Eventoj


- 1953 : Nederlando Inundo de grandaj partoj de la provincoj Zeeland, Zuid-Holland kaj Noord-Brabant; 1836 homoj mortis; pli ol 40000 bestoj pereis.

Naskiĝoj


- 1690 : Francesco Maria VERACINI, komponisto (m. 1768)
- 1761 : Christian Hendrik PERSOON, mikozisto (m. 1836)
- 1834 : BITTENCOURT SAMPAIO
- 1841 : Henry DAVENPORT
- 1844 : G. Stanley HALL, psikologo (m. 1844)
- 1856 : Anália FRANCO
- 1859 : Victor Herbert, komponisto (d. 1924)
- 1874 : Hugo VON HOFMANNSTHAL, tekstisto, dramisto, rakontanto, kaj tezisto (m. 1929)
- 1882 : Louis Stephen St. LAURENT, 12-a Ĉefministro de Kanado (m. 1973)
- 1885 : Rudolf Michael FREY
- 1887 : Charles NORDHORFF, verkisto (m. 1947)
- 1894 : John FORD, reĝisoro, produktisto (m. 1973)
- 1894 : James P. JOHNSON, pianisto, komponisto (m. 1955)
- 1901 : Clark GABLE, aktoro, Usono (m. 1960)
- 1902 : Langston HUGHES verkisto (m. 1967)
- 1904 : S. J. PERELMAN, humoristo, verkisto (m. 1979)
- 1905 : Peixotinho
- 1906 : Hildegarde, aktorino, kantistino
- 1907 : Günter EICH, tekstisto (m. 1972)
- 1908 : George PÁL, reĝisoro, produktisto (m. 1980)
- 1918 : Damo Muriel SPARK, virkistino
- 1925 : Alfred GROSSER, politika sciencisto kaj publicisto
- 1931 : Jelcino, prezidanto de Rusio 1991-1999
- 1935 - Dieter KUEHN, verkisto, dramatisto, kaj tezisto
- 1937 - Don EVERLY, muzikisto,
- 1937 - Garrett MORRIS, komediisto
- 1938 - Sherman HEMSLEY, komediisto, aktoro
- 1942 - Terry JONES, aktoro, verkisto (Monty Python's Flying Circus)
- 1947 - Jessica SAVITCH, ĵurnalistino, (m. 1983)
- 1952 - Rick JAMES, muzikisto
- 1954 - Bill MUMY, aktoro, muzikisto
- 1965 - Sherilyn FENN, aktorino
- 1965 - Brandon LEE, aktoro (m. 1993)
- 1965 - Princino Stephanie de Monako
- 1966 - Michelle AKERS, usona futbala sportistino
- 1968 - Lisa Marie PRESLEY, aktorino
- 1969 - Gabriel BATISTUTA, argentina futbala sportisto
- 1971 - Jill KELLY, erotika aktorino
- 1971 - Zlatko ZAHOVIč, slovena futbala sportisto

Mortoj


- 1851 : Mary SHELLEY
- 1908 : Charles Ier
- 1966 : Buster KEATON, Usono
- 1998 : Halldor Kiljan LAXNESS, Islando

Specialaj tagoj kaj festoj

Tagoj de semajno

La 1-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895</