:: wikimiki.org ::
| 2004 |
2004Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2004
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).
2004
En la jaro 2004 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Pekino, Ĉinio : 89a Universala Kongreso de Esperanto.
- Kubo : 6a Tut-Amerika Kongreso Esperanta.
- Gersi Alfredo BAYS iĝis ano de Akademio de Esperanto.
- Oni publikigis la planlingvojn Igideon, Silargon, Pisinon, Atlo-Grekan, Latalmiŝon, Interon, Konjan kaj Chotonon.
- Eŭropo : Lillo (Francio) kaj Ĝenovo (Italio) estas dumjare la eŭropaj ĉefurboj pri kulturo.
- Eŭropa Unio : 1-a de majo : Plivastiĝo de Eŭropa Unio per membriĝo de 10 novaj ŝtatoj.
- Eŭropa Unio : Balotado rekta de la eŭropuniaj civitanoj por la Eŭropunia Parlamento.
- Grekio, Ateno : Someraj Olimpiaj Ludoj.
- Usono : Prezidenta balotado
- 11-a de marto : Terorismaj Atakoj kontraŭ la trajnsistemo de Madrid mortigis pli ol 200 homojn.
- 29-a de marto : Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio, kaj Slovenio aliĝis al NATO.
- novembro : Larĝaj demonstracioj kaj internacia atento post duboj pri prezident-elektoj en Ukrainio
- 15-a de decembro: Viadukto de Millau estis inaŭgurita.
- 26-a de decembro: Forta tertremo en Hinda Oceano kaŭzis cunamon, kiu mortigis en pluraj landoj pli ol 170.000 homojn.
:::::Ripetita fina raŭndo de prezidentaj elektoj en Ukrainio, venkas Viktor JUŜĈENKO.
- Laŭ informo de Mercury Research, parto de firmao Intel en vendado de x86-kongruaj procesoroj estas 82,2%, parto de AMD - 16,6%, parto de VIA kaj Transmeta - 1.2%
- Dum la jaro en mondo estis produktitaj proksimume 180 milionoj komputiloj. El ili 18% far Dell, 15,8% - Hewlett-Packard, 5,9% - IBM, 4% - Fujitsu/Siemens kaj 3,6% - Acer.
- En la jaro komputilaj kaj ĉekomputilaj firmaoj ricevis profiton: IBM - 3,1 miliardoj $, Intel - 2,12 miliardoj $, Samsung - 1,76 miliardoj $, Sony - 1,4 miliardoj $, Nokia - 1,02 miliardoj $, Siemens - 1 miliardoj $, NEC - 0,38 miliardoj $, Apple - 0,38 miliardoj $, Sun - 0,019 miliardoj $ kaj AMD havis malprofiton 0,03 miliardoj $.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
Mortoj
- 22-a de januaro, Ticky HOLGADO, franca aktoro
- 23-a de januaro : Helmut NEWTON, germana fotisto
- 2-a de februaro : Jaan OJALO
- 26-a de februaro, Boris TRAJKOVSKI, makedona prezidanto
- 4-a de marto, Claude NOUGARO, franca kantisto
- 22-a de marto, Aĥmed JASIN, palestina gvidanto
- 28-a de marto
- Peter USTINOV, brita aktoro
- Robert MERLE, franca verkisto
- 25-a de aprilo : Thom GUNN
- 26-a de aprilo : Hubert SELBY
- 30-a de aprilo : Georges LAGRANGE
- 13-a de junio : Jennifer NITSCH
- 20-a de junio : Hanns CIBULKA
- 1-a de julio : Marlon BRANDO
- 10-a de julio : Inge MEYSEL
- 22-a de julio : Sacha DISTEL kaj Serge REGGIANI
- 29-a de julio : Francis CRICK
- 30-a de julio : Ellen AUERBACH
- 8-a de aŭgusto : Fay WRAY
- 8-a de aŭgusto : Eva KEMLEIN
- 7-a de septembro : Johan Hammond ROSBACH, norvega verkisto
- 24-a de septembro : Françoise SAGAN
- 3-a de oktobro : Janet LEIGH
- 10-a de oktobro : Christopher REEVE
- 22-a de oktobro : Henri MÉNARD
- 2-a de novembro : Theo VAN GOGH
- 7-a de novembro : Howard KEEL
- 11-a de novembro : Jaser ARAFAT
- 29-a de novembro : John Drew BARRYMORE
- 28-a de decembro : Susan SONTAG
1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
als:2004
ja:2004年
ko:2004년
ms:2004
roa-rup:2004
simple:2004
th:พ.ศ. 2547
zh-min-nan:2004 nî
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
21-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
Jaroj:
ja:21世紀
ko:21세기
simple:21st century
Pekinoright
Geografio > Azio > Ĉinio > Pekino < Urboj
----
Urboj
- loko: 39,55° Norde, 116,25° Oriente
- horzono: GMT+8h (ne havas someran tempon)
- loĝantaro: 8.450 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Pekino (ĉine: 北京 aŭ Peking laŭ Wade-Giles, aŭ Běijīng laŭ pinyin) estas la ĉefurbo de Ĉinio. Vi ankaŭ povas vidi la Gvidlibron pri Pekino.
- En Pekino okazis la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en 2004.
Kategorio:Ĉefurboj
Kategorio:Urboj de Ĉinio
ja:北京
ko:베이징
ms:Beijing
simple:Beijing
th:ปักกิ่ง
Ĉinio
Ĉinio (ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó), la Meza Regno, estas la plej granda nacio en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resaniĝas de fremda rego.
En la urboj (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo,
estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj.
Frenezuloj kaj almozuloj ne ofte estas vidataj en grandaj urboj, kiel en
Usono. Policanoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed
ili ne respektas homajn rajtojn.
Geografio kaj loĝantaro
Nur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj.
Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj.
Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj).
81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).
Provincoj kaj teritorioj
Kanado
- Anhujo Ānhuī
- Ĉinghajo Qīnghǎi
- Ĉongĉingo Chóngqìng
- Fuĝjano Fújiàn
- Gansuo Gānsù
- Gujĝoŭo Guìzhōu
- Gŭangdongo Guǎngdōng
- Gŭangŝjio Guǎngxī
- Ĝeĝjango Zhèjiāng
- Ĝjangsuo Gānsù
- Ĝjangŝjio Jiāngxī
- Ĝjilino Jílín
- Hajnano Hǎinán
- Hebejo Héběi
- Hejlongĝjango Hēilóngjiāng
- Henano Hénán
- Honkongo (Ŝianggango) Xiānggǎng
- Hubejo Húběi
- Hunano Húnán
- Interna Mongolio Nèiměnggǔ
- Junano Yúnnán
- Ljaŭningo Liáoníng
- Makao Àomén
- Ninŝao Níngxià
- Pekino Běijīng
- Siĉŭano Sìchuān
- Ŝandongo Shāndōng
- Ŝanhajo Shànghǎi
- Ŝanŝjio Shānxī
- Ŝenŝjio Shǎnxī
- Ŝinĝjango Xīnjiāng
- Tajvano Táiwān (politike sendependa ŝtato ne regata de Ĉinio)
- Tibeto Xīzàng
- Tjanĝino Tiānjīn
La plej grandaj urboj
La nombroj de loĝantoj estas el la jaro 2000.
| 11,80 |
Shànghǎi (Ŝanhajo) (#20 tutmonde) |
| 8,45 |
Běijīng (Pekino) |
| 6,75 |
Xiānggǎng (Honkongo) |
| 5,35 |
Tiānjīn (Tjanĝino) |
| 4,55 |
Wǔhàn (Vuhano) |
| 4,45 |
Chóngqìng (Ĉongkingo) |
| 4,45 |
Harbino |
| 4,40 |
Shěnyáng (Ŝenjango) |
| 4,35 |
Guǎngzhōu (Kantono) |
| 3,45 |
Chéngdū (Ĉengduo) |
| 2,90 |
Ĉangĉuno(Changchun) |
| 2,90 |
Ĉingdaŭo |
| 2,85 |
Nánjīng (Nankingo) |
| 2,85 |
Xī’ān (Ŝjiano) |
| 2,80 |
Dalian |
| 2,50 |
Jìnán (Ĝjinano) |
| 2,20 |
Hángzhōu (Hangĝoŭo) |
| 2,20 |
Zhèngzhōu (Ĝengĝoŭo) |
| 2,15 |
Shijiazhuang |
| 2,05 |
Taiyuan |
Etnoj
91,9% hanĉina, 8,1% alia: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia,
mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj
estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj
la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio,
Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.
Religio
Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato.
Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso).
Ŝtato
La ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.
Historio
Vidu ĉe Historio de Ĉinio
Ĉinujo en la Enciklopedio de Esperanto
Ĉinujo. Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo.
E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai (蔡元培 Cai Yuanpei) forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado.
La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y. P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K. C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo en Kanton.
Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin, Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow.
La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922-23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo.
Samtempe reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fudan-Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow.
Intertempe la movado en Kanton montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado, fondis E Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa propagando. Okazis grandioza Z festo en 1926. Granda procesio tra la urbo. Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo. 800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en 1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj, gazeto Kantona E-isto en 1931.
En 1929 nova centro ekstariĝis en Hankow. La movado venas preskaŭ subite, kun neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco. Pioniroj. Tikos Fang, Fu-Picing, k. a.
La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la translokigo de la ĉefurbo al Nanking. Sed estas reviviĝo en 1931; granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Chinkiang (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en Sui-Yuen (pioniro Wang Si-ĉaŭ). Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tai-yuen, Foo-chow, Lienping, Ning-po, Soo-chow, Cheng-tu, Tsi-nan, Tsmgtao, Amoy, Shen-si, Yun-nan, Nanking, Chang-sha, Shaoshin, Chun-chow, Swatow kaj en la universitatoj de Ching-Hua, Nan-Kai, Hu-Nan kaj ankaŭ en la arsenalo de Han-Yang. Fondiĝas ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj flugfolioj. Estas reprezentitaj la int. organizaĵoj de E.
Registara subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton al Int. E konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kanton E Instituto por du klasoj; la centra komitato de Kuo-Min-Tang malfermas E fakon en sia eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de E pere de Komitato de Int. Rilatoj (Nanking), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio.
Shanghai, Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Ĉinujo.
WON KENN.
Literaturo
- Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a.
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Ĉinio
- Landnomoj
- El Popola Ĉinio
- Ĉiang Kai-ŝek
- Diaoyu-Insularo
- Dramo en Ĉinio
- [http://www.chinareport.com.cn/18s/01/index.htm koncize pri Ĉinio]
als:Volksrepublik China
ja:中華人民共和国
ko:중화인민공화국
ms:Republik Rakyat China
simple:People's Republic of China
th:สาธารณรัฐประชาชนจีน
zh-cn:中华人民共和国
zh-min-nan:Tiong-hoâ Jîn-bîn Kiōng-hô-kok
zh-tw:中华人民共和国
KuboPor aliaj uzo de la vorto Kubo, vidu Kubo (apartigilo)
Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Kubo < Nordameriko
Flago kaj blazono de Kubo, rimarku en la blazono uzon de Friga ĉapo kiel simbolo de liberiĝo (same en tiuj de Kolombio kaj Argentino).
Kubo (hispanlingve Cuba) estas lando (insularo, arkipelago)
en Kariba Maro, la plej granda el Antiloj.
Ĝeneralaj informoj
- Landkodo: CU.
- E-nomo: Kuba Respubliko.
- Nacia nomo: República de Cuba.
- Areo: 110.922 kv.km.
- Politika sistemo: socialisma respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Fidel CASTRO.
- Adm. divido: 14 provincoj kaj 1 speciala municipo.
- Ĉefurbo: Havano (2.250 mil).
- Urboj: Santiago (356 mil), Camagüey (256 mil).
- Loĝantaro: 11.011 mil (1995).
- Rasa konsisto: blankuloj - 66%, nigruloj - 12%, mestizoj - 22%.
- Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
- Kredantoj: katolikoj],afrikdevenaj kredoj].
- Eksporto: sukero, frukto, fiŝo, kafo, tabako, nikelo, rumo.
- Organizoj: [[UNO]] ([[1945
)
- Heredaĵo: malnova Havano kaj ĝiaj fortifikaĵoj, urbo Trinidad.
- Valuto: Kuba peso (CUP)kaj kubaj konverteblaj pesoj(CUC) ambaŭ monunuoj estas uzataj por landanoj kaj esterlandanoj,ĝi egalvaloras 1,10 usonan dolaron.
- Devizo: "Esti kleraj por esti liberaj."(Hispane: "Ser cultos para ser libres." José MARTÍ)
Provincoj
Dosiero:CubaProvincaro.png
1: Isla de la Juventud - 2: Pinar del Río - 3: La Habana - 4: Ciudad de La Habana - 5: Matanzas - 6: Cienfuegos - 7: Villa Clara - 8: Sancti Spíritus - 9: Ciego de Avila - 10: Camagüey - 11: Las Tunas - 12: Granma - 13: Holguín - 14: Santiago de Cuba - 15: Guantánamo
---------------------------------------------------------------------------
Ekonomio
agrikulturo
- Formoj de leĝa kaj mastrumstrukturoj:
- Ŝtataj bienoj
- UBPC (Unuiĝoj bazaj de kunlaboreca produktado)
- CCS (Kooperativoj de sevoj kaj kredito)
- CPA (kooperativoj de agrikultura produktado)
- Privataj etbienuloj.
Historio
Malkovro kaj kolonia epoko
Sendependiga ribelo kaj usona interveno
kastrisma revolucio
Ekonomia krizo post 1990 kaj ties supero
Ĝis 1990 Agrikulturo de Kubo estis fokusita sur unukultivado de sukero por eksportado al Komunismaj landoj, sed 60% de la necesa manĝo estis importita. La agrikulturo estis intensa agrikulturo dependanta de agrotoksaĵoj, ĥamiaj grundnotrado, ktp, ĉiuj importitaj el Sovetio. Kaj ĝenerale la tuta ekonomio estis dependanta de Sovetio. Post 1990 disfalas la komunista regimo de Sovetio, cetere la ekonomia blokado trudata de Usono pli severigis. Tial severa krizo batis Kubon. kaj la nutrado devis esti porcionita, kaj ege malkreskis.
- Reformoj
- En mastrumado de grundo:
- En pkultivadmetodoj
- Rezultoj
- Kubo kiel monda centro de esploro pri ekologia agrikulturo kaj bioteĥnologio
pluigenda
Sansituacio, kaj iniciatoj
- Kubo estas internacie agnoskita pro ties escepte bonaj (rilate la kompareblaj landoj kaj la mona riĉeco de la lando) prisanaj statistikoj. La prisana zorgado kaj stato de la la kubaj loĝantoj estas kompareblaj al tiuj en riĉaj landoj kaj draste pli altaj ol en aliaj kompareblaj tropikamerikaj landoj. Nome:
pluigenda
- La interamerika lernejo pri medicino de Havano: kreita en 1998, ĝia celo estas liveri senpagan kuracistan kapabligon al nepagipovaj studentoj el ĉiuj landoj de Latinameriko (kaj eĉ el kelkaj malriĉaj tavoloj en Usono). GNun estas 9 600 studentoj en ĝi, el 19 amerikaj landoj (inkluzive 65 el Usono) kaj 4 afrikaj.
Homaj rajtoj
Kubo daŭre persekutas disidentojn, kaj la mortpuno estas ankoraŭ ekzekutata en Kubo. Ne ekzistas sendependa advokataro.
La 16an julio 1997 kvar aŭtoroj de la dokumento La patria es de todos (la patrio apartenas al ĉiuj) estis arestitaj kaj multaj el ili kondamnitaj al multjaraj malliberejaj punoj. Osvaldo Payá kaj aliaj pacemaj batalantoj por civitanaj rajtoj subtenas la t.n. projekton „Varela“ proyecto Varela kolektinte 25.000 subskribojn por ŝanĝo de konstitucio, ĉar la ekzistinta konstitucio permesis ŝanĝon de konstitucio kun 10.000 subskriboj.
Dum junio 2003 - 98% de elektantoj voĉdonis por ŝanĝo de la konstitucio, en kiu socialismo kiel ŝtatformo estis fiksita en la nuna konstitucio. Tamen, la voĉdono estis tute maldemokratia. Tiu plebiscito estis devigita per la kubana registaro kaj estas konsiderata kiel reago al la projekto „Varela“. La balotrezultato de 98% eksplikiĝas per nedirekta balotdevigo. En kazo de ne-partopreno en la elektoj, kubanoj devas atendi malavantaĝojn kaj eĉ sankciojn. Elekto-obzervantoj ne estas allasitaj.
Kontraste al la tre malbona stato de la politikaj kaj civitanaj rajtoj, menciindas ke kelkaj el la ekonomiaj kaj socialaj homaj rajtoj estas sekvataj pli ol en multaj aliaj samregionaj landoj. Ekzemple, la edukado kaj la sansistemo por la ĝenerala publiko estas pli bonaj en Kubo ol en ĉiuj aliaj latinamerikaj landoj.
La grandegaj subvencioj por la sansistemo kaj aliaj prestoj en Kubo estas kompensitaj en la ŝtata budĝeto inter alie per la salajropolitiko. La averaĝa monata salajro estas 250 kubanaj pesoj (ĉirkaŭ €10) La edukado- kaj sanosistemoj apartenas al la t.n. atingaĵoj de la revolucio, kiujn la interna disedenteco taksas kritike (en la hispana) http://www.cubdest.org/0012/cmitlogr.html
Medioj
Kiel konsekvenco de antaŭa stato, antau 1959 kiam la kubaj amasmedioj apartenis al grandaj inform-monopoloj je la servo de kapitalo, unu el la ĉefaj decidoj de la nova revolucia registaro estis naciigi la amasmediojn tial ke de tiam ili apartenas al la ŝtato laŭ la konstitucio de 1976, ĉap.VI, art. 52. kaj konfirmita en 1992. Konsekvence la komunista partio de Kubo posedas striktan monopolon pri informado. La centra organo de la komunisma partio estas la ĉiutaga gazeto Granma.Ekzistas pluraj naciaj gazetoj de la laboristoj, junularo kaj provincaj. Ankau la nacia televidkanalo kun kvar tutlandaj kanaloj el kiuj du estas edukaj ofertas plurajn edukajn kaj didaktikajn programojn. Eksterlande oni konsideras kiel kontraŭpezan la hispanlingva stacio Radio Martí el Usono, ret-ĵurnaloj kiel Cubanet [http://www.cubanet.org/], kiuj ricevas jare kelkajn milionojn da dolaroj el la usona kongreso kiel parto de la politika konflikto kiu markas la ambaŭlandajn rilatojn. Kutime pluraj gazetoj kaj agentejoj el eksterlando http://www.abyznewslinks.com/cuba.htm, raportas preskaŭ senescepte kritike kaj pri apartaj temoj je politika intereso pri Kubo kaj ties registaro.Agentejoj kiel CNN kaj BBC havas raportejojn konstantan en Havano.
Esperanto-movado
Vidu apartajn artikolojn: Esperanto-movado en Kubo kaj Kubaj esperantistoj
Eksteraj ligoj
- [http://www.cubadebate.cu/ Cubadebate (hispane)]
- [http://www.cubanet.org/ hispanlingve novaĵgazeto kontraŭkomunisma] Cubanet
- [http://www.martinoticias.com/ hispanlingve organo de la kontraŭkomunismaj] Radio TV Martí
- [http://www.cubasource.org/index_e.asp - anglalingve idem angle]
- [http://www.rebelion.org/seccion.php?id=14 novaĵoj el favora vidpunkto (hispane)]
- [http://www.ain.cubaweb.cu/idioma/esperanto/principalesperanto.htm Kuba ŝtata novaĵagentejo en Esperanto] kubana ŝtata kontraŭpropagando en Esperanto
- [http://www.travel-impressions.de/cuba/cuba_mix/waves.htm Kubo Fotos]
- [http://www.rebelion.org/noticia.php?id=14858 pri la agrikultura krizo kaj nova provo de ekologia agrikulturo
ktp]
Kategorio:Kubo
ja:キューバ
ko:쿠바
ms:Cuba
simple:Cuba
Tut-Amerika Kongreso EsperantaEsperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Tut-Amerika Kongreso de Esperanto
----
La Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) komenciĝis kiel neregula renkontiĝo de amerikaj esperantistoj, kaj ekde la tria, ĝi okazas ĉiujn tri jarojn, kunvokita de la Amerika Komisiono de UEA, kaj organizita de la Loka Kongresa Komitato (LKK).
Ĝi celas plifortigi solidarecon inter la tutamerikaj esperantistoj, progresigi la movadon kaj studi ĝiajn problemojn. La Kongreso intencas enhavi multnombrajn programerojn por ke en ĝi kunvenu diversaj fakaj aŭ ne fakaj samideanoj, kiuj interesiĝas konigi diversajn proprajn, grupajn kaj oficialajn agadojn de la esperanto movado en la diversaj landoj de la Amerika Kontinento kaj de aliaj partoj de la mondo, kiu iamaniere estas rilataj. Krom la laboraj partoj, la Kongreso enhavas ankaŭ multajn klerigajn kaj distrajn programerojn, kies celo estas eduki la partoprenantojn kaj diskonigi la kongresan landon inter la esperantistaro.
La Kongresoj:
# 1978: Marilio, Brazilo
# 1980: Bonaero, Argentino
# 1996: San José, Kostariko; kun la temo "Tut-Amerika Agado"
# 1999 Jan - Feb : Bogoto,Kolombio; 76 aliĝintoj el 22 landoj (partoprenis 63 homoj el 12 landoj);
# 2001 15-21 apr : Meksikurbo, Meksiko; 169 aliĝintoj el 29 landoj kaj 4 kontinentoj; kun la temo "Ameriko: Unu Kontinento, Diversaj Historioj"
# 2004: Havano, Kubo; 178 partoprenintoj el 19 landoj; la kongresa temo estis: "Kia Esperanto-movado por Ameriko?"
# 2007: Kalgario, Kanado
# 2010
Eksteraj ligoj
- [http://www.geocities.com/espameriko/amtake.htm 5-a TAKE]
- [http://take2001.8k.com/Take40.htm 5-a TAKE] : Kongresaj rezolucioj
- [http://www.esiss.co.cu/esperanto/6take/6takerap.htm 6-a TAKE]
Gersi Alfredo BAYSGersi Alfredo BAYS /ĵer'si al'fredo ba'i/ (naskiĝis en 1934) estas brazila esperantisto. Li eklernis Esperanton en 1947. Li estas eldonisto de la literatura revuo Fonto kaj eldonejo Fonto en Chapecó, suda Brazilo. Li verkis la originalan romanon "La Profeto el Pedras" krom rakontojn kaj artikolojn. Li estas ano de Akademio de Esperanto ekde 2004.
BAYS, Gersi Alfredo
BAYS, Gersi Alfredo
IgideoIgideo (Ygyde) estas apriora planlingvo proponita de Andrew NOWICKI kaj Patrick HASSEL-ZEIN en 2004.
Ygyde estas helplingvo kun radikoj de silaboj je du literoj. La formado de vortoj dependas de l' aglutino de tiuj radikoj. La nomoj de literoj de l' alfabeto de Ygyde kaj la sciencaj konstantoj oni forma per nur du literoj. La nomoj de variaĵoj kun kvar. Substantivoj propraj havas ses literojn. Tiel defuty ("Granda Nova Lando") signifas Usono (kompreneble la aŭtoroj estas usonanoj, ĉar Kanado estas pligranda kaj plinova...), kaj wemapy (bela ina homo) estas virina nomo.
Aliaj vortoj komencas per vokalo sekvata de konsonanto. La "funkciaj" vokaloj estas prepozicioj komponataj de unu litero. La nombroj, la koloroj, la pronomoj, tiel kiel adjektivoj kaj substantivoj kaj "nefunkciaj" prepozicioj havas tri literojn.
Ĉiuj aliaj vortoj havas kvin aŭ sep literojn. Tiuj estas vortoj komponitaj de l' unuigo de un prefikso vokala kon du aŭ tri silaboj. Ekzemple, la adjektivo aniga (korupta) estas formita de unuigo de un prefikso adjektiva kun silabo ni (sekreto) kaj la silabo ga (monero) (do, laŭvorte, aniga = sekretmonera). La vorto ofyby (pano) estas farita per la kombino de l' prefikso o (substantivo) kun la silabo fy (ŝaŭmo) kaj la silabo by (manĝaĵo) (sekve, laŭvorte, ofyby = ŝaŭmmanĝaĵo). La verbo igugo (vaporigi) estas konstituita de la kombino de l' prefikso i (verbo) kun la silabo gu (likvo) kaj go (gaso).
Laŭ la aŭtoro Ygyde estas "grandioza" help-lingvo, ĉar ĝi estas facile prononcebla, facile komprenebla kaj facile lernebla.
=Ekstera ligo=
http://www.medianet.pl/~andrew/ygyde/ygyde.htm
kategorio:planlingvoj
PisinoPisino (Pisina) estas apriora planlingvo proponita de iu kiu uzas kaŝnomon µ (Mü) en 2004. Pisina havas kiel unua celo la komunikado inter homoj kaj komputiloj. Ĝi estas bazita en khmera kaj indonezia lingvo. Estas versio de Pisina nomata Tunu kun nur 6 fonemoj.
Simile al BABM, Pisina uzas latinan alfabeton kiel silabaron. Krom la 26 literojn uzas ankaŭ simbolo @.
Specimenoj:
- Timiko a tomana nai a simaka (Ŝajnas ke li estas bona);
- Pikani a tilolona nai o timiko a sai milana (Mi pensas ke ne estas problemo);
- Pikani a pinonomi kai timiko i nai o pikani a mataki pimomoti manola i
salota kai kitola (Mi promesas ke mi aĉetos la manĝaĵon al kato).
kategorio:planlingvoj
LatalmiŝoLatalmiŝo (Latalmish) estas planlingvo proponita de Ian BURLESON en 2004.
=Ekstera ligo=
http://www.latalmish.com/
kategorio:planlingvoj
InteroIntero estas planlingvo kreita en 2004 de du uloj, unu kiu nomiĝas GayVeganGenius aŭ Marq THOMPSON kaj alia nomata Kleme, aŭ Jonathan MOORE. Ili proponas reformi Esperanton sed ne tiel profunde kiel Ido, ili deklaris ke Intero estu nur 'dialekto' de Esperanto. Tamen Intero ne nur "reformas" alfabeton, sed ankaŭ la fonetikon. Intero forigis akuzativon, sed prenis genitivon. Finfine kelkaj afiksoj de Ido estas adoptitaj.
Ortografiaj ŝanĝoj: j > y; ĵ > j; ŭ > w;ĉ > x; ŝ > c.
Fonetikaj ŝanĝoj ($ signifas ian ajn konsonanton): sc > c; ĝ > j; ĥ > k; ps- > s-; sv- > sw-; gv > gw; kv > kw; kz > ks; $kt > $t; $kc > $c; ŝv > cw;
Morfologiaj ŝanĝoj: forigo de akuzativo; genitivo per -es (singularo) -oyes (pluralo); multaj finaĵoj al adverboj; ktp.
----
Especimeno (Babela Turo):
Sur u tuta tero estis un lingwo kay un parolkielo.
Kay kiam loy ekiris de u oriento, loy trovis valo e u lando Cinar kay tie eklojis.
Kay loy diris un en aliu: Venu, moy faru brikoy kay moy brulpretigu xoy per fayro. Kay u brikoy farijis por loy ctonoy, kay u bitumo farijis por loy kalko.
Kay loy diris: Venu, moy konstruu en moy urbo, kay turo, kies supro atingos la xielo, kay moy akiru en moy gloro, antam ol moy disijos sur u suprajo es u tuta tero.
Kay u Eternulabo mallevijis, por vidi u urbo kay u turo, kiuy u homidoy konstruis.
Kay u Eternulabo diris: Jen estas un popolo, kay un lingwo loy xiuy havas; kay jen, kio ili komencis fari, kay loy nel estos malhelpatay e xio, kio loy decidis fari.
Moy malleviju do, kay Moy konfuzu tie loyes lingvo, por ke un nel komprenu u parolo es aliu.
Kay u Eternulabo disigis loy de tie sur u suprajo de u tuta tero, kay loy xesis konstrui u urbo.
Tial oni donis en xo u nomo Babel, al tie u Eternulabo konfuzis u lingwo es u tuta tero kay de tie u Eternulabo disigis loy sur u suprajo es u tuta tero.
Kategorio:Esperantidoj
Konja lingvoKonja (Konya aŭ Kon'ya) estas ĉefe apriora planlingvo proponita de Larry SULKY ekde 2004.
Konja havas memdividan morfologion, kun indiko en ĉiu radiko pri ties baza vortspeco; afiksoj povas alispecigi la radikojn, kiel la gramatikaj finaĵoj (-o, -a, ktp) en Esperanto. Multaj radikoj estas aprioraj, sed aliaj venas el diversaj homaj lingvoj (ne nur eŭropaj). La silaboj havas la formon KV(n), konsonanto + vokalo + eventuala /n/.
Konya uzas sufikson por marki propajn nomoj; tiu sama morfema ankaŭ duoblas kiel la vokativa vorteto.
Nombroj:
0 to
1 mu
2 xuma
3 sifa
4 koka
5 fexa
6 sota
7 pipa
8 tema
9 lika
Ekzemplo
(Babela Turo, Genezo 11: 1-9):
wosa, po mŭa yo, telaxa tota tenyu sila we tokanlai mu.
wola, su xoxa kenxoyu faisa ye tufyu we xemapanxo luwi Xinarya ye kepyu we lunlo.
wola, lo tokyu kewi sefanfaila we yoka "mi tota fetyu ne we petanketata ye kusansexyu fina we losa" punyoka. wola, lo lilyu lona we pitanketata wo pita ye we taula wo taulanpita.
wola, lo tokyu nexa yoka "fetyu ne we xita tenwi kaipasa yo, lelantoxyu we saila punyo, yema mi tota kenyusa ne we su tota ye pefyusa ne no we tota lewi telaxa" punyoka.
yeta, Nunsailya xuyu yema sinyu we xita ye we kaipasa yo, su fetyu.
wola, Nunsailya tokyu we yoka "su tota seyu we setansu yo, tokyu we tokanlai mu punyo, yefala lo teyu ku we xi tisa, yefala xi to yo lo sepyu punyo seyu puntenposa lauwi lo" punyoka.
yoka mi keyu ne we telaxa ye punkaunpimyu we tokanlai lewi lo yema lo lolanpimyu no we sefanfaila punyoka.
yefala Nunsailya pefyu we lo xuwi lunlo kewi tota lewi telaxa yo, ye lo kailyu fetyu we xita.
yefala xau nemyu we xita sewi Bebalya, yexata Nunsailya punkaunpimyu luwi lunlo we tokanlai lewi telaxa tota. wola, Nunsailya pefyu we lo xuwi lunlo kewi tota lewi telaxa.
kategorio:planlingvoj
=Ekstera ligo=
http://ca.geocities.com/handydad/konya/konya-main.html
ChotonĤotono (Choton) estas internacia planlingvo proponita de Pascal A. KRAMM, el Nordrejn-Vestfalio, Germanio, en 2004. Ĥotono estas bazita sur la angla, germana kaj japana lingvo. La aŭtoro kontraŭas interlingvaon ĉar latineca, kaj, laŭ li la angla estas la "nature" uzata internacia lingvo kaj la germana estas la lingvo de plejparto de eŭropanoj.
=Ekzemplo=
Genezo 11:1-9 (Babel Turo)
1 ima Sembu welt häfte eins shprahCH mit säim wörd.
2 tabiing ost-e, hito findte flätland shinar-ni änd setlte soko.
3 itra säite einanda: "kom! maCHmasho renga änd feua itra saro." itra uhste renga shtat shtein änd tehr shtat mörtel.
4 sorekara itra säite: "kom! baumasho ziti für ichra mit turm soko made skei, joh-ni maCHu name für ichra, So-ni ichra isnai ferstreute üba Sembu erd."
5 aba hashem komte daun joh-ni miru ziti änd turm hito iste bauing.
6 hashem säite: "if äs eins folk shprahCHing ein shprahCH itra häf beginte tuing kono, nichz itra plan tuing wil is unmöglich für itra.
7 kom! ikumasho daun änd konfuhs itras shpraCH, So itra wil wakanai sich."
8 So hashem ferstreute itra üba Sembu erd, änd itra shtopte bauing ziti.
9 dakara ziti iste namete babel, weil soko hashem konfuhste Sembu welts sprahCH; soko kara hashem ferstreute itra üba Sembu erd.
=Ekstera lingvo=
http://www.choton.org/
kategorio:planlingvoj
LilloGeografio > Eŭropo > Francio > Nordo-Kaleza Markolo > Lille < Urboj
----
30px Por la samnoma belga komunumo, vidu Lille (Belgio).
----
Lille [lil] (esperantigite Lilo aŭ eĉ Lillo) estas nordfranca urbo, centre de la "triangulo" Londono-Bruselo-Parizo. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Nord kaj de la administracia regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝin oni alnomas ankaŭ "ĉefurbo de la Franca Flandrio". La nederlanda nomo de la urbo estas Rijsel.
nederlanda
Loĝantaro
En Lille kaj ties ĉirkaŭaĵo loĝas pli ol 1 miliono da homoj. Tiel, Lille estas inter la plej ampleksaj urboj en Francio.
Historio
Laŭ legendo, Lille-on estus fondinta brava giganto en la jaro 640 p.K., sed unua surpapera apero datiĝas de la 11-a jarcento. Unue memstare flandra, franca, poste hispana, ĝi iĝis definitive franca urbo en 1667 pro anekso al Francio fare de Reĝo Ludoviko la 14-a. En la 20-a jarcento Lille tre suferis pro la duj mondmilitoj.
Universitatoj
La Lille-a Metropolo enhavas tri universitatojn : (1) pri sciencoj kaj teknikoj, (2) pri juro kaj san-scienco kaj (3) pri lingvoj, literaturo kaj arto.
arto
Tradicioj
Dum la unua semajnfino de ĉiu septembro okazas la Lille-a Brokantado, kiu ĉiujare akceptas 2 milionojn da vizitantoj - kio igas ĝin la dua plej granda manifestacio en Eŭropo post la Munkena Biera Kermeso !
Internaciaj manifestacioj
Lille kun Ĝenovo estos dum la jaro 2004 la Eŭropa Ĉefurbo pri Kulturo. Ĝi estis kandidato en 1995 por la Olimpikoj de 2004. Fine, pri Esperanto ĝi kandidatiĝis en 2001 por organizi la Universalan Kongreson de 2005, tiel memorfestonte la centjariĝon de la unua Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro (samregione).
Esperanto-klubo
En Lille kaj ties urbo-najbaro Villeneuve-d'Ascq estas aktiva Esperanto-grupo nomita Lille-Villeneuve-Esperanto, kies franclingva retejo estas ĉe : http://www.lve-esperanto.com/
Eksteraj ligiloj
- [http://www.mairie-lille.fr/ Oficiala paĝaro de Lille] [fr|en]
- [http://www.lilletourism.com/ Turisma oficejo] [fr|en]
Kategorio:Urboj de Francio
ja:リール (フランス)
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Politiko
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
ĜenovoNe konfuzu ĝin kun svisa Ĝenevo
----
Geografio > Eŭropo > Italio > Ligurio > Ĝenovo < Urbo
----
Ĝenovo (Itale Genova [ĝe'nova]) estas havenurbo en nordokcidenta Italio, ĉefurbo de Ligurujo.
Enloĝantoj : 714.640.
En la Mezepoko ĝi estis unu el la italaj Maraj Respublikoj kune kun Venecio, Amalfi kaj Pizo. La Ĝenova Respubliko, kiu ampleksis la hodiaŭan Ligurion kaj koloniojn en Mezoriento, Grekio, Nordafriko kaj Korsiko, finiĝis en la jaro 1815, kiam ĝi estis aneksata de Piemonto.
Vidindaj estas la Antikva Porto (Mandraccio) kun la plej granda akvario de Eŭropo, La Palaco de Sankta Georgio (Palazzo San Giorgio), la katedralo de Sankta Laŭrenco (Cattedrale di San Lorenzo), La Strato Garibaldi (Via Garibaldi) kun ĝiaj palacoj.
- Famaj ĝenovanoj estas Kristoforo KOLUMBO (1451-1506), la violonisto Nicolò PAGANINI (1782-1840), la itala patrioto Giuseppe MAZZINI (1805-1872) kaj Michele ARABENO.
Ĝenovo havas la unuan havenon en Italio kaj la duan en la Mediteraneo (post la marsejla).
ja:ジェノヴァ
ko:제노바
ItalioGeografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio
----
Dosiero:it.gif
----
Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj
1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per
la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000
Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400
kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo
la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de
Cezaro,
Cicerono,
Vergilio,
Danto,
Giotto,
Sankta Francisko,
Leonardo da VINCI,
Mikelanĝelo,
Galileo,
Antonio VIVALDI
kaj multaj aliaj.
Faktoj:
- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).
Regionoj
Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto
Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj.
Kategorio:Italio
als:Italien
fiu-vro:Itaalia
ja:イタリア
ko:이탈리아
ms:Itali
simple:Italy
th:ประเทศอิตาลี
zh-min-nan:Italia
1-a de majo
Historio > Tagoj > la 1-a de majo
----
La 1-a de majo estas la 121-a tago de la jaro (la 122-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 244 tagoj restas.
Je la 1-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 1864 : Katolika Eklezio malpermesas la legadon de libroj pri Spiritismo
- 1884 : Eko de ĝenerala striko en Usono, kiu atingis okhoran labortagon, festata tutmonde kiel Tago de la Laboro, precipe en socialismaj landoj.
- 2004 : Pligrandiĝo de Eŭropa Unio per aliĝo de dek pliaj ŝtatoj.
Naskiĝoj
- 1819 : Herman MELVILLE, usona verkisto
- 1830 : Mother JONES
- 1880 : Eurípedes BASSANULFO
- 1881 : Pierre TEILHARD DE CHARDIN
Mortoj
- 1874 : Vilém BLODEK
- 1904 : Antonin DVORAK
- 1993 : memmortigo de Pierre BÉRÉGOVOY, franca ĉefministro (1992 -1993).
Specialaj tagoj kaj festoj
- La 1-a de majo estas la "Tago de la Laboro" en multaj landoj, precipe en socialismaj; ekzemple Fête du Travail estas feritago en Francio. Tiu festo estas elektita memore al ĝenerala striko komenciĝinta la 1-an de Majo 1884 en Usono. Ĉiujare okazas grandaj surstrataj manifestacioj de laboristaj partioj kaj sindikatoj.
:Reage al tio papo Pio la 12-a en 1955 deklaris la tagon "festo de Sankta Jozefo la laboristo".
Tagoj de semajno
La 1-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 | | |