:: wikimiki.org ::
| 21-an De Julio |
21-an de julio----
Historio > Tagoj > la 21-a de julio
----
La 21-a de julio estas la 202-a tago de la jaro (la 203-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 165 tagoj restas.
Je la 21-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 1900 : Unua Esperantista vespermanĝo en Parizo
- 1907 : Fondita la Brazila Esperanto-Ligo
- 1960 : Sirima BANDARANAIKE de Sri-Lanko fariĝis la unua virina ĉefministro en la mondo
Naskiĝoj
- 1893 : Hans FALLADA
- 1899 : Ernest HEMINGWAY, verkisto
- 1881 : Josef BURGER
- 1948 : Cat STEVENS
Mortoj
- 1796 : Robert BURNS, skota poeto
- 1870 : Joseph STRAUSS, komponisto
- 1964 : Luiz da COSTA PORTO CARREIRO Neto
- 1979 : Ludwig RENN, verkisto
- 1998 : Alan SHEPARD, usona kosmanaŭto
Specialaj tagoj kaj festoj
- Belgio: nacia tago
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:7月21日
ko:7월 21일
simple:July 21
th:21 กรกฎาคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
ParizoGeografio > Eŭropo > Francio > Pariza Regiono > Parizo < Urboj | Francaj departementoj
----
Francaj departementoj]
- loko: 48,85 Norde, 2,33 Oriente, aŭ aliforme:
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 10.150 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Parizo (france Paris [pa-RI]) estas la ĉefurbo de Francio. Parizo ankaŭ estas franca departemento kun numero 75, kiu estis la vico de la eksa departemento Seine.
Loĝantaro: 2,1 milionoj en la urbo mem, 10,56 milionoj kun la ĉirkaŭaĵo. (1999)
Parizo havas historion de pli ol du jarmiloj. Unue fondita kun la nomo Lutecio (latine: Lutetia) tri jarcentojn antaŭ Kristo, ĝi eknomiĝis Parizo dum la 4-a jarcento post Kristo.
En 1792 kaj en 1871 la Pariza Komunumo ludis apartan politikan rolon. En 1792 ĝi estis plej radikala motoro de la Franca Revolucio. En 1871 ĝi batalis la francan registaron, kiu elektis Versajlon kiel sidejon.
En Parizo estis sidejo de Centra Presejo Esperantista.
Arto kaj Historio
:Sainte-Chapelle
:Notre Dame (Katedralo)
:Baziliko de Sacré Coeur
:Muzeo Louvre kun sia piramido.
:Les Invalides
:La Place des Vosges
:Eiffel-Turo konstruita de Gustave EIFFEL, kiu ankaŭ faris la feran strukturon de la Statuo de Libereco, en Novjorko.
:Arc de Triomphe
:La Sorbonne
:Panthéon
:Orsay-Muzeo
:Picasso-Muzeo
:Muzeo de Modernaj Artoj en la Centre Georges Pompidou
:Obélisque en Place de la Concorde
:Champs Elysées
Gravuloj
:Esperanto-movado
- Parizo estas naskiĝurbo de Henri FAVREL, Fanny BONNET, André BAUDET, Emile GASSE, Louis COZIC, Georges WARNIER, kaj Ernest ARCHDEACON.
- En Parizo loĝis József MAJOR kaj Frederic PUJOLÀ I VALLÉS.
- Tie mortis Gustaf HENRICLUNDQUIST kaj Théophile CART.
Théophile CART
-
Kategorio:Urboj de Francio
Kategorio:Francaj Departementoj
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
als:Paris (Stadt)
ko:파리 시
ja:パリ
simple:Paris
th:ปารีส
Brazila Esperanto-LigoLa Brazila Esperanto-ligo estis fondita en la 21-a de julio 1907 kaj rekonita kiel utila por la nacia publiko en la 21-a de oktobro 1921. Ĝi kunordigas la esperanto-movadon en Brazilo kaj agas interalie tiel:
- eldonas la revuon Brazila Esperantisto;
- havas librovendejo kun verkoj en kaj pri Esperanto;
- havas bibliotekon;
- organizas korespondajn kursojn;
- peras abonojn de Esperantorevuoj kaj -ĵurnaloj;
- okazigas ĉiujare Brazilan Kongreson de Esperanto;
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Esperanto-asocio
1960Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1960
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1960 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 45-a Universala Kongreso de Esperanto en Bruselo
- Salah GHANEM, Elvira FONTES kaj Carmel MALLIA esperantiĝis.
- Vuk ECHTNER elkarceregita.
- Supera Voltalando sendependiĝas de Francio.
- Benino, Centr-afrika respubliko, Ĉado, Eburbordo, Gabono, Kameruno, Kongolo Brazavila, Madagaskaro, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Senegalo kaj Togolo sendependiĝas de Francio.
- Centr-afrika Respubliko: potencprenas Jean-Bedel BOKASSA.
- Kongolo sendependiĝas de Belgio.
- Niĝerio sendependiĝas de Britio.
- Al UNO aniĝas Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Kongolo (Brazavila), Kongolo (Kinŝasa), Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo, Somalio kaj Togolo.
- Ganao : Establiĝas respubliko kaj unupartia ŝtato.
- 11-a ĝenerala konferenco pri mezuroj: aprobis internacian sistemon de fizikaj grandoj. Ĝi nomiĝas Sistemo Internacia de Unuoj.
- IBM ekis fabrikadon de una komercia modemo.
- Publikitaj Simingsound kaj Kakono.
- La aŭstrala piloto Jack BRABHAM gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
- Vladimír DVOŘÁK
- 6-a de januaro : Nigella LAWSON
- 21-a de marto : Ayrton SENNA
- 28-a de oktobro: Kim HENRIKSEN Muzikisto por Esperanto Desperado.
- 11-a de novembro : Katja FLINT
Mortoj
- Jorge Frederico da Costa TEIXEIRA
- Stellan ENGHOLM
- Augustin PITLÍK
- 4-a de januaro : Francio : Albert CAMUS
- 15-a de marto: Cândido BRAVO
- 30-a de majo : Sovetunio : Boris PASTERNAK
- 23-a de junio : Ĉeĥio : František OMELKA
- 29-a de aŭgusto : Vicki BAUM
- 15-a de oktobro : Henny PORTEN
- 16-a de oktobro : Valdemar LANGLET
- 16-a de novembro : Usono : Clark GABLE
----
1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1960年
ko:1960년
simple:1960
th:พ.ศ. 2503
Sri-LankoGeografio > Azio > Sri-Lanko
----
Dosiero:lk.gif
Sri-Lanko - Sri Lanka
Respubliko en suda Azio, fondita en 1972; inter 1948 kaj 1972, la lando nomiĝis Cejlono (angle Ceylon, el Sīhala-dīpa, "Sinhala insulo") kaj estis monarkio sub la reĝo aŭ reĝino de Britio; antaŭ 1948 ĝi estis brita kolonio.
- Landkodo: LK.
- E-nomo: [a] Lanko; [o] Sri-Lanka Demokratia Socialisma Respubliko.
- Nacia oficiala nomo: Prajatantravadi Samajavadi Janarajaya Sri Lanka (si), Ilankaic Cananayaka Cocalicak Kutiyarcu (ta), Democratic Socialist Republic of Sri Lanka (en); la populara nomo sinhala estas Lankāva.
- Areo: 65.610 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Chandrika Kumaratunga (1994).
- Ĉefurbo: Kolombo (1.412 mil).
- Loĝantaro: 18.114 mil (1995), inter ili sinhaloj 74,5 %, tamiloj 17,7%.
- Ŝtatlingvo: sinhala, tamila kaj angla.
- Ĉefaj religioj: budhismo, hinduismo, kristanismo kaj islamo.
- Eksporto: tekstilaĵo, teo, multekostaj ŝtonoj, kaŭĉuko, kokoso.
- Organizoj: UNO (1955)
Teritorie, la lando konsistas el la ĉefinsulo Cejlono kaj kelkaj apudaj insuletoj.
Lingvohistorie, la insulo estis konata sub diversaj nomoj: Lanka, Lanka-dvīpa (sanskrite) aŭ Lanka-dīpa (palie), Taprobane (el sanskrito Tāmaraparnī), Serendip aŭ Serendib (el Sīhala-dvīpa/Sīhala-dīpa, poste pliŝanĝita al Selan, Ceilán kaj Ceylon). La oficiala nomŝanĝo de la ŝtato, kiam ĝi iĝis respubliko, ne okazis rapide, kaj neniam komplete; la teo de la lando eĉ hodiaŭ nomiĝas "Cejlona teo".
La oficiala nomo de la ŝtato, Sri-Lanka Demokratia Socialisma Respubliko, restis tia dum la tuta ĝisnuna historio de la respubliko, sendepende ĉu la aktuala registaro estas por- aŭ kontraŭsocialisma.
!
Kategorio:Insuloj
ja:スリランカ
ko:스리랑카
ms:Sri Lanka
th:ประเทศศรีลังกา
zh-min-nan:Sri Lanka
Hans FALLADALiteraturo > Germanlingva Literaturo > Hans FALLADA < Germana Lingvo
----
La germana verkisto Hans FALLADA [hans FAlada] naskiĝis je la 21-a de julio 1893 en Greifswald kaj mortis je la 5-a de februaro 1947 en Berlino. Lia reala nomo estis Rudolf DITZEN.
La vivo de la verkisto estas karakterizita de psikaj problemoj kaj alkoholmisuzo. Fininte la lernadon antaŭ la abiturienta ekzameno, li vivtenis sin per diversaj okupoj. La tempon de 1917 ĝis 1919 li pasigis ĉefe en hospitaloj por drogmaniuloj kaj en la 1920-aj jaroj li dufoje estis arestita pro defraŭdo. En la jaro 1929 li ediziĝis al Anna ISSEL, kies personeco fariĝis la modelo por la protagonistinoj de pluraj romanoj.
En la jaro 1932 Hans Fallada subite gajnis internacian famon: pro la socikritika romano Kleiner Mann, was nun?, temanta pri juna familio, kiu malgraŭ gravaj ekonomiaj problemoj majstris la vivon. Kuraĝigite de la sukceso Fallada aĉetis bienon en Norda Germanio kaj daŭrigis la verkadon de similaj romanoj, sed transiris al politike neŭtrala kaj amuza temaro, kiam la naziaj regantoj akre kritikis liajn verkojn.
En la jaro 1944 Hans Fallada eksedziĝis. Post la provo, mortigi sian eksedzinon, oni denove portis lin al hospitalo por drogmaniuloj. Unu jaron poste li edziĝis al virino, kiu same kiel li luktis kontraŭ sia manio. En 1947 - la jaro de lia morto - finfine aperis nova socikritika romano de la aŭtoro. Postmorte (1950) eldoniĝis lia membiografia romano Der Trinker (= La drinkulo).
Famaj verkoj:
- Der junge Godeschal (romano, 1920)
- Bauern, Bonzen und Bomben (romano, 1931)
- Kleiner Mann, was nun? (romano, 1932)
- Wer einmal aus dem Blechnapf frisst (romano, 1934)
- Wolf unter Wölfen (romano, 1937)
- Der ungeliebte Mann (romano, 1940)
- Damals bei uns daheim (membiografio, 1941)
- Jeder stirbt für sich allein (romano, 1947)
- Der Trinker (membiografio, eld. 1950)
Ernest HEMINGWAYLiteraturo > Anglalingva Literaturo > Ernest HEMINGWAY < Angla Lingvo
----
Ernest Miller HEMINGWAY (naskiĝis la 21an de julio, 1899, mortis la 2an de julio 1961) estis Usona verkisto.
Hemingway naskiĝis en Oak Park, Ilinojo. Li komencis sian karieron kiel ĵurnalisto, li vojaĝis tra multaj landoj, partoprenis ambaŭ mondmilitojn kaj la enlanda militon en Hispanio. Liaj verkoj en simpla, sobra lingvaĵo rakontas pri la brutaleco de la vivo. Pro sia verko The Old Man and the Sea (Esp.: La oldulo kaj la maro) li en 1953 gajnis la Premion Pulitzer kaj en 1954 la Premion Nobel de Literaturo. Sian vivon li finis per suicido, en Ketchum, Idaho).
Listo de verkoj
- Three Stories and Ten Poems (poemoj kaj rakontoj, 1923)
- The Sun also Rises (romano, 1926)
- A Farewell to Arms (romano, 1929)
- Death in the Afternoon (eseo pri la taŭrobatalo, 1932)
- The Snows of Kilimanjaro (novelo, 1936)
- For Whom the Bell Tolls (romano, 1940)
- Across the River and into the Trees (romano, 1950)
- The Old Man and the Sea (novelo, 1952)
En Esperanto aperis
La oldulo kaj la maro / El la uson-angla trad. Fernando de DIEGO. [Ilustraĵoj de C. F. Tunnicliffe kaj Raymond Sheppard]. - Chapecú Eld. Eldonejo Fonto, 1996. - 99 p. : ilustr. - (Fonto-Serio ; 28)
Originalo: The Old Man and the Sea
La neĝoj de Kilimanĝaro / Esperantigis Edwin GROBE. - Tempe, Ariz.: Arizona-Stelo-Eld., 2000. - 20 p.
Originalo: The Snows of Kilimanjaro
HEMINGWAY ERNEST
ja:アーネスト・ヘミングウェイ
ko:어니스트 헤밍웨이
simple:Ernest Hemingway
1881Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1881
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1881 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- L.L. Zamenhof revenis Varsovion kaj ekscias pri la detruo de siaj notoj pri pra-Esperanto
Naskiĝoj
- Ĥristo ĤARALAMBEV
- Pierre CORRET : Francio
- 25-a de januaro : Germanio : Emil LUDWIG
- 2-a de februaro : Kate JAHNS
- 4-a de februaro : TUKIMOTO Kitadi
- 25-a de marto : BARTÓK Béla
- 1-a de majo : Pierre TEILHARD DE CHARDIN
- 21-a de julio : Josef BURGER
- 6-a de aŭgusto : Alexander FLEMING
- 11-a de septembro : Asta NIELSEN
- 25-a de oktobro : Pablo PICASSO, eminenta artisto
- 26-a de oktobro : Emile GASSE
- 28-a de novembro : Aŭstrio: Stefan ZWEIG
Mortoj
- 19-a de septembro : James A. GARFIELD
- 2-a de decembro: Jenny MARX
----
1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1881년
1948Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1948
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1948 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 33-a Universala Kongreso de Esperanto en Malmö.
- Gersi Alfredo BAYS eklernis Esperanton.
- 1-a de januaro : Italio akiras sian konstitucion.
- Luksemburgio deprenas el sia konstitucio la artikolon pri neŭtraleco.
- 5-a de majo : Okazis la unua oficiala festa "tago de la infanoj" en Japanio
- 14-a de majo : Israelo deklaras sin sendependa, juda ŝtato. Hajm WEIZMAN elektatas unua prezidento. Postsekvas sendependeciga milito.
- Kolombio : Novaj tumultoj.
- UAE: Ras-Al-Ĥajmo: emiriĝas Saqr Bin Muhammad al-Qasimi.
- Aniĝas al UNO : Birmo.
- 10-a de decembro: La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj adoptiĝis de la UNO.
- 16-a de decembro: La tabulludo Skrablo publikiĝis.
- Jaroslav MAŘÍK enesperantigis la Ĉeĥoslovakan konstitucion
- Koreio fariĝis respubliko.
- Fonditaj urboj Glenrothes en Britio kaj Paŭlo-Afonso en Brazilo.
- Kreitaj planlingvoj Europa latine kaj Lingo.
Naskiĝoj
- Karel DANĚK
- WACHA Balázs
- 12-a de aprilo : Germanio : Joseph Martin FISCHER ("Joschka FISCHER")
- 28-a de junio : Kathy BATES
- 21-a de julio : Cat STEVENS
Mortoj
- 30-a de januaro : Mohandas K. GANDHI
- 9-a de aprilo : Kolombio : Jorge Eliecer GAITÁN
- 4-a de julio: MONTEIRO LOBATO
- 17-a de septembro : Svislando : Emil LUDWIG
----
1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1948
ja:1948年
ko:1948년
simple:1948
th:พ.ศ. 2491
Cat STEVENSMuziko > Cat STEVENS
----
Cat STEVENS (naskiĝis la 21-an de julio, 1948) estis populara kantisto, muzikisto kaj kantverkisto dum la 1970-aj jaroj. Li kiel Stephen Demetre GEORGIOU naskiĝis en Londono, kaj post la transiro al la islamo en la jaro 1978 li ŝanĝis sian nomon al Yusuf ISLAM.
Cat Stevens kiel filo de greko el Cipro kaj svedino pasigis sian junaĝon en Londono. Tie lia patro posedis restoracion. En la malfruaj 1960-aj jaroj li verkis siajn unuajn kantojn kaj turneis kun meza sukceso.
En 1967, kiam li havis 19 jarojn, li malsaniĝis de tuberkulozo kaj devis sufiĉe longan tempon pasigi en hospitalo. Komence de la 1970-aj jaroj li tamen revenis al sia kariero. En 1971 li kreis la muzikon por la filmo Harold and Maude; neforgeseblaj kantoj kiel ekz. Morning Has Broken, Peace Train, Wild World kaj Father and Son estiĝis.
Lia vivo radikale ŝanĝiĝis, kiam li kiel 30-jarulo donace ricevis la Koranon. Li ĝis tiam vivis nur por sia muziko, sed ĉiam serĉis idealon, kiun la okcidenta kulturo evidente ne povis doni al li. En 1978 li konvertiĝis al la islamo, ŝanĝis sian nomon kaj ĉesigis sian muzikistan karieron.
Nuntempe Yusuf Islam estas patro de kvin idoj, kaj li ankoraŭ vivas en Londono. Li revenis al la muziko, kiu tamen klare distingiĝas de la muziko de Cat Stevens: Anstataŭ gitaroj perkutinstrumentoj aŭskulteblas.
En 2003 li unuafoje post 25 jaroj faris anglecan muzikon: Li nov-registris Peace Train por kompil-disko kaj agadis en koncerto.
Eksteraj ligoj
- [http://www.catstevens.com La retejo de Cat Stevens]
- [http://www.yusufislam.org.uk La retejo de Yusuf Islam]
1796Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1796
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1796 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 1-a de junio: Tenesio fariĝis la 16-a ŝtato de Usono.
- Napoleono invadis Italion kaj kreis la italan flagon.
- Brita imperio finkonkeris tutan Hindion.
- 14-a de majo Edward JENNER kreis la vakcinon.
Naskiĝoj
- Nicolas Léonard Sadi CARNOT fizikisto
Mortoj
- 21-a de julio : Robert BURNS, skota poeto
----
1791 | 1792 | 1793 | 1794 | 1795 | 1796 | 1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1796년
simple:1796
th:พ.ศ. 2339
Robert BURNSLiteraturo > Anglalingva Literaturo > Robert BURNS < Angla Lingvo
----
Robert BURNS (naskiĝis la 25-an de januaro, 1759, mortis la 21-an de julio, 1796) estis skota poeto.
Burns naskiĝis en Alloway, Ayrshire. Liaj gepatroj estis malriĉaj kamparanoj, sed ili donis al la filo bonan instruon. Unuajn poemojn en sia regiona dialekto li verkis en la jaro 1783. En 1786 ili aperis en la volumo Poems, Chiefly in the Scottish Dialect. La kolektaĵo rikoltis vastan agnoskon, sed la financa situacio de la poeto ne vere boniĝis, kaj li plu vivtenis sin kiel kamparano kaj kiel oficisto. Li mortis 37 jarojn aĝa en Dumfries.
Robert Burns estas rigardata antaŭulo de la romantismo. Kelkaj poemoj verkitaj de li, ekz.Auld Lang Syne ("Iamo longe for"), fariĝis kvazaŭ popolkantoj.
Listo de verkoj
- Poems, Chiefly in the Scottish Dialect ("Poemoj, ĉefe en la skota dialekto", 1786)
- Tam o'Shanter (humura versrakonto, 1790)
tri unuaj strofoj de lia fama poemo "kaj musoj kaj homoj":
::AL MUSO (ĵus elfosinte ŝin kun ties nesto per la plugo)
:Ho glima timema besteto,
:Kioma teruro en brusteto !
:Necesas ne la urĝfortroto,
::Tiom rapidema!
:Hontus mi provi je via morto
::Per fosil’ murdema !
:Bedaŭras ke la hom-regado
:Iris el natur-kunvivado,
:Ke pravas la via timado
::Al danĝerfonto,
:Antaŭ mi : kiel vi Ter-ido.
::Kiel vi mortonto!
:Ja tamen foje nu ŝtelas vi;
:Kaj do? Kompatindulin’ endas viv’!
:En fask’ nur spiketo por vi
::Ne min damaĝos
:Nur la ceter’ ’stos beno por mi,
::Al mi ne mankos!
en la originala skotlingva teksto:
::TO A MOUSE (On turning her up with the plough.)
:Wee, sleekit, cow’rin’, tim’rous beastie,
:Oh, what a panic’s in thy breastie!
:Thou need na start awa sae hasty,
::Wi’ bickering brattle!
:I wad be laith to rin an’ chase thee,
::Wi’ murderin pattle!
:I’m truly sorry man’s dominion
:Has broken nature’s social union,
:An’ justifies thet ill opinion
::Which make thee startle
:At me, thy poor esrth-born companion,
::An’ fellow-mortal!
:I doubt na, whyles, but thou may thieve;
:What then? Poor beastie, thou maun live!
:A daimenicker in a thrave
::‘S a sma’ request:
:I’ll get a blessin’ wi’ the leave,
::An’ never miss’t!
En Esperanto aperis
Adiaŭ al la montaro / (el Robert Burns). -
En: Postrikolto : suplemento al parnaso "El parnaso de popoloj" /
Antoni GRABOWSKI. - Madrid ; Warszawa, 1921. p.6 - 7
La iamo longe for / Robert Burns. [El la skota] trad. Reto
Rossetti. - En: Nova Esperanta krestomatio / Rotterdam:
Universala Esperanto-Asocio, 1991. - p. 499. - ISBN 92-9017-043-3
Kantoj poemoj kaj satiroj / Robert Burns. Trad. Reto ROSSETTI kaj William AULD. - 2. eld. - Glasgow: Eld. Kardo, 1995. - 73 p. - ISBN 0-905149-26-2
Kantoj poemoj kaj satiroj / Robert Burns. Trad. Reto Rossetti kaj William
Auld. - Manchester: Esperantaj Kajeroj, 1977. - 79 p. - ISBN 0-9505323-1-2
Poemoj kantoj kaj satiroj / Robert Burns. Elskotigis Reto Rossetti. Eld. de
J. C. Rapley. - 2. eld. - Ilford: Rapley, 1972. - 39 folioj
Ekstera ligo
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.tradukita.b.html#robert_burns Rete legeblaj verkoj]
1870Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1870
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1870 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Zamenhof denove eniris en la Bialistokan realan gimnazion.
- Italio fin-unuiĝas
- 15-a de julio : Manitobo kaj la Nordokcidentaj Teritorioj aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- 19-a de julio : Komenciĝas la milito inter Francio kaj Germanio.
Naskiĝoj
- Alfred ADLER
- Isidoro FELS
- 13-a de aprilo : Rudolf KAFTAN
- 22-a de aprilo : Lenino
- 20-a de junio : Siegfried Eduard SPIELMANN
- 17-a de julio : John Edgar McFADYEN
- 6-a de aŭgusto : Josep PRATDESABA
- 9-a de septembro : Fanny BONNET
- 19-a de oktobro : Josef KRUMPHOLC
- 22-a de oktobro: Rusio : Ivan BUNIN
- 21-a de novembro : Jozefo ARTIGAS LASALA
- 10-a de decembro : Sophie Marie-Aline MENU de MÉNIL
Mortoj
- 9-a de junio : Britio : Charles DICKENS
- 23-a de septembro : Francio : Prosper MÉRIMÉE
- 21-a de novembro : Ĉeĥio : Karel Jaromir ERBEN.
- 5-a de decembro: Francio: Alexandre DUMAS (Patro)
----
1865 | 1866 | 1867 | 1868 | 1869 | 1870 | 1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1870년
simple:1870
1964Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1964
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1964 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 49-a Universala Kongreso de Esperanto en Hago.
- 20-a Kongreso de TEJO en Amsterdamo
- Ivo LAPENNA fariĝis prezidanto de UEA
- la 31-a de marto komencis militista diktatoreco en Brazilo.
- La 6-a de julio: Sendependiĝo de Malavio
- Luksemburgio : Jean Benoit Guilliaume Marie Robert Louis Antoine Adolphe Marc D'AVIANO granddukiĝas.
- Malto sendependiĝis de Britio, aniĝante al UNO kune kun Malavio kaj Zambio.
- Sovetio la 14-a de oktobro Leonid BREĴNEV iĝas ĝenerala sekretario de la Komunista partio de Sovetio, anstataŭ Nikita ĤRUŜĈOV
- Tanganjiko kaj Zanzibaro unuiĝis je unu ŝtato, Tanzanio.
- Usono John George Kemeny kaj Thomas Eugene Kurtz ellaboras la programadolingvo BASIC
Naskiĝoj
- 27-a de januaro : Bridget FONDA
- 26-a de julio : Sandra BULLOCK
- 2-a de septembro : Keanu REEVES
- 28-a de oktobro : Zelia DUNCAN brazila kantistino.
Mortoj
- Ĉeĥio : Rudolf HROMADA.
- 3-a de junio : Finnlando : Frans Eemil SILLANPÄÄ
- 21-a de julio : Luiz da COSTA PORTO CARREIRO Neto
- 5-a de aŭgusto : Moa MARTINSON
- 12-a de aŭgusto : Britio : Ian FLEMING
- 4-a de septembro : Werner BERGENGRUEN
- 20-a de oktobro : Herbert C. HOOVER
----
1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1964年
ko:1964년
simple:1964
th:พ.ศ. 2507
Luiz da COSTA PORTO CARREIRO NetoLuiz da Costa PORTO CARREIRO Neto (porhtŭ karhejrŭ netŭ), brazilano, d-ro, Inĝeniero, docento kaj asistanto ĉe la Politeknika Lernejo de Rio-de-Ĵanejro. Unu el plej grandaj mediumoj de Brazilo, sekvanto de Francisko Valdomiro LORENZ kaj kunulo de Francisco Cândido XAVIER. Naskiĝis en la 7-a de januaro 1895 en Recifo, Pernambuko kaj mortis je la 10-a horo en la 21-a de julio de 1964. Du tagoj post sia morto, manifestigis en spiritisma seanco.
Estis direktoro de Kemia Instituto de Politeknika Lernejo de 1937 ĝis 1946. Ĝenerala sekretario de BLE kaj vicprezidanto de BKE, vicĉefdelegito de UEA, Lingva komitatano. Dumviva membro de Brazila Spiritisma Federacio. Delegito de Pernambuko en Spiritisma Nacia Federacia Konsilantaro. Ano de Brazila Societo de Germana Kulturo kaj honora membro de Brazila Instituto de Geografio.
Ĉampiono de ŝako, li estis specialisto en artaj finaĵoj. Publikigis de 1932 ĝis 1934 artikolaron en revuo "Xadrez Brazileiro" (Brazila Ŝako).
Estas vojo en San-Paŭlo kun lia nomo.
Verkoj:
1-Tradukoj:
- La Libro de La Spiritoj de Allan KARDEC;
- La Libro de Mediumoj de Allan KARDEC (kun Ismael GOMES BRAGA);
- En Ombro kaj en Lumo de spirito Andreo Ludoviko;
- Nia Hejmo de spirito Andreo Ludoviko;
- Ago Kaj Reago de spirito Andreo Ludoviko;
- Paŭlo kaj Stefano de spirito Andreo Ludoviko;
2-Psikografioj:
- Ciência Divina (Dia Scienco) de spirito Jaime BRAGA.
3-Vortaro:
Kunredaktis kun Alberto COUTO FERNANDES kaj Carlos DOMINGUES kompletan Portugala-Esperanto Vortaron publikita en 1936.
CARREIRO Neto, Luiz da COSTA PORTO
Ludwig RENNLiteraturo > Germanlingva Literaturo > Ludwig RENN < Germana Lingvo
----
Germana Lingvo
Ludwig RENN [ludvig ren] (naskiĝis la 22-an de aprilo, 1889, mortis la 21-an de julio, 1979) estis germana verkisto.
Renn naskiĝis en Dresdeno kiel filo de nobela familio. Lia reala nomo estis Arnold Friedrich VIETH VON GOLSSENAU.
Unue li fariĝis oficiro, sed post la Unua Mondmilito li forlasis tiun ĉi karieron kaj studis juron, ekonomion, historion, rusan filologion kaj arkeologion. En la jaro 1928 li fariĝis komunisto. Samjare aperis lia romano Krieg (= Milito), temanta pri la milito el la perspektivo de la soldato Ludwig Renn. La nomo de la protagonisto fine fariĝis la pseŭdonimo de la aŭtoro.
Persekutita pro sia politika sinteno, Renn pasigis de 1932 ĝis 1935 en malliberejo. En la jaro 1936 li elmigris trans Svislando al Hispanio. Tie li partoprenis la civilan militon, interalie kiel stabestro de Internacia Brigado. De 1939 ĝis 1947 li vivis en Meksiko, poste li revenis al Dresdeno kaj fariĝis profesoro pri antropologio. Ekde 1952 li vivis kiel libera verkisto en Orienta Berlino, kie li en 1979 mortis.
Ludwig Renn parolis Esperanton. Kune kun Eŭgeno MIĤALSKI li iniciatis en 1931 Internacian Asocion de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj (IAREV), sekcio de Internacia Unio de Revoluciaj Verkistoj.
Listo de verkoj
- Krieg (romano, 1928)
- Nachkrieg (romano, 1930)
- Adel im Untergang (membiografia romano, 1944)
- Morelia (memoroj, 1951)
- Trini (infanlibro, 1954)
- Nobi (infanlibro, 1955)
- Der spanische Krieg (memoroj, 1955)
- Meine Kindheit und Jugend (membiografio, 1957)
- Krieg ohne Schlacht (memoroj, 1957)
- Camilo (infanlibro, 1963)
- Ausweg (raporto, 1967)
- Anstöße in meinem Leben (membiografio, 1980)
kaj aliaj
Kion skribis Enciklopedio de Esperanto 1933-34
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto R
EdE-R
Ludwig RENN, germano, romanverkisto kaj poeto, aŭtoro de la famaj germanlingvaj romanoj „Milito“ kaj „Postmilito“. Nask. en 1896. E-isto de 1930. Komencis originale verki en E. En 1932 li estas elektita prez. de IAREV, sed malliberigita baldaŭ post la nacisocialista ekrego en Germanujo - li ne povis ankoraŭ aktive montri sin en la E-movado.
1998Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1998
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj
Jaroj: 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999 - 2000 - 2001 - 2002 - 2003
----
Internacia Jaro de la Oceano
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1998 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 83-a Universala Kongreso: Montepeliero, Francio - 3133 partoprenantoj
- 54-a Internacia Junulara Kongreso: Rijeka, Kroatio - 378 partoprenantoj
- Fondita Esperanta Civito
- Fermita la Esperanto-Kulturdomo de Fortalezo
- Werner MOELLER eklernis Esperanton.
- LEGO Mindstorms, nova LEGO-ludilo
- Google fondita
- Grandajn partoj de Afganio kontrolas la taliboj.
- Jugoslavio: Akriĝas la sinteno inter albanoj kaj serboj en Kosovo. Onidiroj pri etno-purigado.
- Bombatako per sinmortigantoj kontraŭ la usonaj ambasadorejoj en Kenjo kaj Tanzanio. 224 mortintoj. Usono kulpigas je Osama Bin-Laden.
- Indonezio: Falo de Suharto.
- La afero Lewinsky.
- Burundo: Pierre BUYOYA elektatas prezidento.
- Kolombio: Andres PASTRANA ARANGO prezidentiĝas.
- Gvineo: Elektatas prezidento Lansana CONTE.
- Somalio: Puntlando deklaras sin sendependa ŝtato.
- Francio : junio-julio : Monda Pokalo de Futbalo. Fine venkas kiel monda ĉampiono la franca teamo.
- Proponitaj Arvano, Globa lingvo kaj Interkelta lingvo.
Naskiĝoj
Mortoj
- Josef VANĚČEK
- 1-a de februaro: Islando: Halldor Kiljan LAXNESS
- 17-a de februaro: Germanio: Ernst JÜNGER
- 20-a de aprilo : Meksiko : Octavio PAZ
- 3-a de majo : Raimund HARMSTORF
- 12-a de majo: Germanio: Hermann LENZ
- 14-a de majo: Usono: Frank SINATRA
- 2-a de julio : Gaston Hoessélo EBOE
- 9-a de aŭgusto: Mikaelo TERNAVSKI
- 6-a de septembro - Akira KUROSAWA, japana kina direktoro
- 12-a de oktobro - Bernhard MINETTI
- 8-a de novembro : Jean MARAIS
----
1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1998
ja:1998年
ko:1998년
simple:1998
th:พ.ศ. 2541
BelgioGeografio > Eŭropo > Belgio
----
Belgio aŭ Belgujo (nederlande:België, france:La Belgique, germane:Belgien), oficiale Reĝlando Belgio, estas Okcident-Eŭropa lando limigita de la Norda Maro en la okcidento, Nederlando en la nordo, Germanio kaj Luksemburgio en la oriento kaj Francio en la sudo. La landnomo devenas de kelta tribo de la belgoj.
Historie la lando konsistas el du etnoj, flandroj kaj valonoj.
Provincoj
- Flandrio konsistas el la provincoj
Okcidenta Flandrio, Orienta Flandrio, Antverpenio, Limburgo, Flandra Brabanto;
- Valonio konsistas el la provincoj
Valona Brabanto, Henegovio, Namurio, Lieĝio, Luksemburgio
- la Brusela Ĉefurba Regiono apartenas nek al Flandrio, nek al Valonio. Estas aparta, dulingva regiono; iel provinco en si mem.
Ĉefaj urboj
- Flandrio: Antverpeno, Bruĝo, Gento kaj Loveno
- Valonio: Charleroi, Lieĝo kaj Namur
- Bruselo, kie i.a. troviĝas la sidejo de la Eŭropa Parlamento
Historio
Belgio fariĝis sendependa de Nederlando en 1830. La tiama reĝo, Vilhelmo I de la Nederlandoj, nur akceptis tion oficiale en 1839. De 1945 Belgio estas centro de eŭropa kunlaborado (Benelukso, Eŭropa Konsilio, NATO, Eŭropa Unio). En 1980 estis kreitaj regionaj strukturoj de ŝtatadministrado por Bruselo, Flandrio kaj Valonio. En 1994 oni adoptis novan konstitucion.
Federacia ŝtato
1994
1994
Tradicie Belgio estas Reĝolando. Ĝi konsistas socie, kulture, politike kaj sociologie precipe el du grandaj Komunumoj, la Flandroj kaj la Franclingvanoj. Ĝis la jaroj 1930 la franca lingvo estis la sola oficiala lingvo de la lando. La flandroj protestis kontraŭ tio kaj post pluraj ŝtataj reformoj Belgio en 1993 iĝis federacio. Flandrio tuj kunfandis siajn instituciojn, tiel ke ekzistas nur unu Flandra Parlamento kaj unu Flandra Registaro. La franclingvanoj gardis ĉion aparte.
La Komunumoj
- la Nederlandlingva Komunumo (ankaŭ nomata "Flandra Komunumo")
- la Franclingva Komunumo
- la Germanlingva Komunumo
La Regionoj
- la Flandra Regiono
- la Valona Regiono
- la Brusela Ĉefurba Regiono
Ceteraj informoj
Tra Belgio fluas la riveroj Skeldo kaj Mozo. Belgio estas unu el la landoj kun la plej granda loĝdenso de Eŭropo.
- Estas ankaŭ minoritato, kiu parolas la germanan en la orienta parto de Belgio (Eupen, Malmédy).
- Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilaĵo, naftokemiaĵoj, plasto.
- MEP: totala - 272 mlrd $, persona - 24.710 $.
- Monunuo: Eŭro (€ aŭ EUR) de la unua januaro, 2002; la malnova monunuo estas la Belga franko
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
Famaj Belgoj
- Georges REMI (aŭ Hergé), desegnisto de Tintin (Tinĉjo)
- Justine HENIN, tenisulino
- Kim CLIJSTERS, tenisulino
- Eddy MERCKX, biciklisto
- Benoît POELVOORDE, aktoro
- Jean-Claude VANDAMME, aktoro
- Helmut LOTTI, kantisto
- Jacques BREL, kantisto
- René MAGRITTE, pentristo
Vidu ankaŭ
- Esperanto-movado
- Listo de belgaj reĝoj
- Listo de urboj de Belgio
- Landnomoj
- [http://www.famousbelgians.net/ Famaj belgoj] (angle)
Eksteraj ligoj
- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/E%C5%ADropo/Belgio/ Belgio en DMOZ]
als:Belgien
fiu-vro:Belgiä
ja:ベルギー
ko:벨기에
ms:Belgium
simple:Belgium
th:ประเทศเบลเยียม
zh-min-nan:Belgien
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
Bataloj Famaj
Civilizoj
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
Dinastioj
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
Historio de kontinentoj
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
Kalendaroj
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
Militoj
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
Regionoj
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Tempordigo:
Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)
Historio enklasigata laŭ dato
- Jarcentoj
- 19-a jarcento
- 20-a jarcento
- 21-a jarcento
- ...
- Tagoj
- januaro
- 1, 2, 3, ...
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú Сонные веретёнаСигма-ритм (σ-ритм, сонные веретёна, веретенообразная активность, взрывная или вспышечная активность, веретенообразные вспышки, α-подобный ритм животных, барбитуровые веретёна) — один из основных и наиболее чётко выраженных элементов спонтанной ЭЭГ, регистрируемый в состоянии естественного сна. Возникает также при некоторых нейрохирургических и фармакологических воздействиях. Впервые описан Лумисом и соавторами (Loomis et al., 1935) при исследовании электроэнцефалографического выражения различных стадий сна.
Спонтанный сигма-ритм имеет частоту от 10 до 16 Гц, но в основном 12—14 Гц. Характерным признаком сигма-ритма является нарастание амплитуды в начале вспышки сигма-ритма и её убывание в конце вспышки. Амплитуда различна, но у взрослых в основном не меньше 50 мкВ.
Сигма-ритм появляется в начальной стадии медленного сна, которая следует непосредственно за дремотой. Во время сна с дельта-волнами сигма-ритм возникает редко. В процессе перехода к быстрому сну сигма-ритм наблюдается в ЭЭГ, но полностью блокируется в развитой фазе быстрого сна.
Из позвоночных животных сигма-ритм зарегистрирован только у млекопитающих, за исключением отряда однопроходных (ехидна). Сигма ритм отсутствует у рыб, амфибий, рептилий и птиц. Что касается онтогенеза, то описываются различные сроки появления сигма-ритма. У грызунов он появляется на 10—15 день после рождения. У котят и щенков сигма-ритм появляется несколько позже. У человека этот ритм возникает примерно с трёхмесячного возраста. С возрастом частота колебаний ритма, как правило, не меняется.
Литература
- Гусельников В. И. Электрофизиология головного мозга. — М.: Высшая школа, 1976.
Category:Ритмы ЭЭГ
media hoteles en berlin doda Bramy garaowe tapety na pulpit
|
|
|
| |