Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
22-a De Februaro

22-a de februaro

Historio > Tagoj > la 22-a de februaro ---- La 22-a de februaro estas la 53-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 312 tagoj restas (313 en superjaroj). Je la 22-a de februaro okazis, interalie:

Eventoj


- 1979 : Sankta Lucia sendependiĝis

Naskiĝoj


- 1440 : Ladislao la 1-a
- 1732 : George WASHINGTON, 1-a prezidento de Usono
- 1857 : Heinrich Rudolf HERTZ
- 1857 : George GORDON
- 1886 : Hugo BALL, Germanio
- 1908 : John MILLS
- 1943 : Horst KÖHLER, Germanio
- 1935 : Danilo Kiš, jugoslava verkisto
- 1975 : Drew BARRYMORE

Mortoj


- 1512 : Amerigo VESPUCCI, esploristo kaj kartografo
- 1797: Münchhausen
- 1942 : Stefan ZWEIG
- 1987 : Andy WARHOL, artisto

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 22-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.

Vidu ankaŭ jenon:


- 21-a de februaro | 23-a de februaro
- 22-a de januaro | 22-a de marto
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj kategorio:Almanako kategorio:Februaro ja:2月22日 ko:2월 22일 simple:February 22 th:22 กุมภาพันธ์

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน



Ladislao la 1-a

Ĉeĥio > Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio > Ladislao la 1-a Ladislao la 1-a de Ĉeĥio aŭ Ladislao la 5-a de Hungario (14521457)
- li naskiĝis la 22-an de februaro de 1440.
- gepatroj: reĝo Albreĥto Habsburgo kaj Elizabeto Luksemburgia.
- reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa, apostola reĝo hungara kaj reĝo kroatia, slovenia, duko aŭstria kaj silezia, luksemburgia, margrafo moravia kaj lusatia.
- li parolis germane, hungare, ĉeĥe, latine, pollingve kaj france.
- Ladislao naskiĝis kvar monatoj post la morto de sia patro Albreĥto Habsburgo, tial li estis nomita Postmortnaskiĝinto (de latina Postumus), pli malfrue li servakiris kromnomon reĝo „Nudulo“ (senbarba).
- 1440 reĝino Elizabeto vokis ĉeĥan vojevodon Johanon Jiskron el Brandýs, por ke li defendu rajtojn de la malgranda Ladislao al hungara trono.
- 1442 reĝino Elizabeto Luksemburgia postulis romgermanan reĝon Frederikon la 3-an, por ke li ekprenu la rajtojn de Ladislao al la landoj de la patro. (En Hungarujo estis elektita kiel reĝo pola reĝo Vladislao, sed kiu mortis jam en la jaro 1445 en batalo ĉe Varno.) Tiu lasis Ladislaon transveturigi Vienon kaj transprenis kuratoran regadon en Aŭstrio.
- 1445 Ladislao estis akceptita kiel hungara reĝo sub nomo Ladislao la 7-a.
- 1452 pro premo de nobelaro Frederiko la 3-a estis devigita tralasi Ladislaon. Tiu la saman jaron ekregis en Aŭstrio. En ĉiuj liaj landoj estis destinitaj la t.n. landaj administrantoj. En Aŭstrio tio estis grandpotenculo Oldřich Ceja, en Bohemio Jiří z Poděbrad kaj en Hungario Johano kaj pli malfrue Ladislao Huhnyady.
- la 4-an de septembro de 1452 Ladislao surtroniĝis sur la hungara trono.
- aprilo de 1453 Jiří z Poděbrad alveturis Vienon, por ke li traktu pri alveturo de la reĝo en la landon. Ladislao krom alia plilongigis lian landan administradecon por pluaj ses jaroj.
- 1453 Ladislao estis elektita kiel ĉeĥa reĝo.
- la 23-an de novembro de 1453 per la kronado reĝo Ladislao sidiĝis sur ĉeĥan tronon kaj post sia patro li fariĝis la dua generacio de Habsburgoj sidantaj unu post la alia sur la ĉeĥa trono kaj post la patrino la kvina generacio de Luksemburgoj.
- 1455 Ladislao forveturis Vienon.
- la 29-an de septembro de 1457 Ladislao denove alveturis Pragon, kie li intencis ekloĝi kun sia kortego. Li sendis ankaŭ mesaĝistojn Francion, por ke ili alveturigu al li de tie princidinon Magdalenon por geedziĝo.
- 1457 en Kunvald ĉe Žamberk Gregorio nomata Tajloristo fondis Unuecon fratecan devenanta el instruado de Petr CHELČICKÝ.
- la 23-an de novembro de 1457 Ladislao tute neatendite subiĝis al pestkontaĝo, per kiu li evidente infektiĝis jam forvojaĝonte el Vieno kaj pri kiu neniu sciis. Kiam Ladislao mortis, li estis deksepjara, kaj li estis unu el malĝojaj staturoj de la ĉeĥa historio. La reĝo, kiu estis kore bonvenigita kaj kiun la popolo ekŝatis pro lia agrabla aspekto, mortis tre juna. Lia sorto ŝajnigas Venceslaon la 3-an (li mortis ankaŭ deksepjara kaj formortis per li Přemyslidoj) kaj Ludovikon Jagellon (li mortis dudekjara). Estas necese noti, ke Ladislao dum la tuta sia vivo sentis sin esti pli Luksemburgo ol Habsburgo. Pro lia morto formortis alberta branĉo de Habsburgoj. Ladislao estadas ankaŭ notata kiel lasta Luksemburgo sur la ĉeĥa trono, eĉ kiam nur el flanko de la patrino (Vladislao la 2-a Jagello estis jam nur pli malproksima parenco.) Kategorio:Hungaraj reĝoj

1732

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1732 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1732 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- Chica da SILVA
- 22-a de februaro: George WASHINGTON, 1-a prezidento de Usono
- 8-a de aŭgusto: Johann Christoph ADELUNG, bibliotekisto kaj lingvisto

Mortoj


- ----
1727 | 1728 | 1729 | 1730 | 1731 | 1732 | 1733 | 1734 | 1735 | 1736 | 1737
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1732년

George WASHINGTON

Historio > Usono > prezidento de Usono > George WASHINGTON ----
Dosiero:Washington.jpg
George WASHINGTON [ŬO-ŝin-ton], la unua prezidento de Usono, naskiĝis je la 22-a de februaro, 1732, en la konteo de Westmoreland, Virginio. Li mortis 67-jaraĝa, je la 14-a de decembro, 1799, en Mount Vernon, Virginio, pro tonsilito. Washington liberigis Usonon el Britio, estinte la komandanto kaj generalo de la Kontinenta Armeo kontraŭ Britio en la Usona Revolucio (17751781). Li ne havis grandan, profesian armeon, sed li estis tre persista kaj bona generalo. Li estis 188 cm alta, kaj pezis ĝis 90 kg. Li edzinigis Martha Dandridge CUSTIS. Li estis pia anglikano kaj (post sendependiĝo) episkopano. Li krome estis framasono, kiel multaj el la fondintoj de Usono. Post kiam Washington sukcese ribelis kontraŭ la reĝo de Britio, Washington mem rifuzis esti reĝo aŭ tirano de la nova nacio. Tiu faro estas tre grava kaj helpis savi Usonon el la tiraneco, kiu poste plagis la naciojn de Latinameriko post sendependiĝo. Dum lia administrado (17891797) okazis:
- 1789: La Kreo de la Unua Ĉefkortumo
- 1791: La Kreo de la Banko de Usono (Alexander Hamilton), Akto de Rajtoj aldonita al la Usona Konstitucio
- 1794: Ribelo pri Viskio
- 1795: Traktato de Jay Washington estis heroo de MAO Zedong. WASHNIGTON George ja:ジョージ・ワシントン ko:조지 워싱턴 simple:George Washington th:จอร์จ วอชิงตัน

1857

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1857 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1857 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- Janos KISS
- Julius PATZELT
- Antoni GRABOWSKI
- 21-a de januaro : Firmin DURIEŬ
- 23-a de januaro : Péter TÖRÖK
- 22-a de februaro : Heinrich Rudolf HERTZ
- 22-a de februaro: George GORDON
- 2-a de junio : Edward ELGAR, angla komponisto
- 24-a de julio : Henrik PONTOPPIDAN
- 13-a de septembro : Milton HERSHEY
- 15-a de septembro : William H. TAFT
- 26-a de novembro : Ferdinand de SAUSSURE
- 30-a de novembro : Odo BUJWID

Mortoj


- 2-a de majo : Alfred de MUSSET
- 23-a de majo : Augustin Louis CAUCHY
- 26-a de novembro : Joseph VON EICHENDORFF, germana poeto ----
1852 | 1853 | 1854 | 1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1857년 simple:1857

1857

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1857 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1857 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- Janos KISS
- Julius PATZELT
- Antoni GRABOWSKI
- 21-a de januaro : Firmin DURIEŬ
- 23-a de januaro : Péter TÖRÖK
- 22-a de februaro : Heinrich Rudolf HERTZ
- 22-a de februaro: George GORDON
- 2-a de junio : Edward ELGAR, angla komponisto
- 24-a de julio : Henrik PONTOPPIDAN
- 13-a de septembro : Milton HERSHEY
- 15-a de septembro : William H. TAFT
- 26-a de novembro : Ferdinand de SAUSSURE
- 30-a de novembro : Odo BUJWID

Mortoj


- 2-a de majo : Alfred de MUSSET
- 23-a de majo : Augustin Louis CAUCHY
- 26-a de novembro : Joseph VON EICHENDORFF, germana poeto ----
1852 | 1853 | 1854 | 1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1857년 simple:1857

George GORDON

George GORDON (pseŭdonime Gego), irlandano, bankisto. Naskiĝis en la 22-a de februaro 1857 en Gorex, Irlando. Familio enmigris Nov-Zelandon 1858. Loĝis en Christ-Church. Esperantisto de 1906. Verkoj: Kara Panjo, 1911; La Kamena Angulo, 1913; Alegorioj el la Naturo, 1913 kaj 1922; Lia lasta ŝanco, 1915; Indekso al Esperanto-Angla Vortaro de Millidge, 1924.

Vidu ankau


- Novzelanda esperantisto Kategorio:Novzelanda esperantisto

Hugo BALL

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Hugo BALL < Germana Lingvo ---- Hugo BALL [hugo bal] (
- la 22an de februaro 1886 en Pirmasens, Germanio, † la 14-an de septembro 1927 en Sant’Abbondio, Svislando) estis germana verkisto. Post studado en Munkeno kaj Heidelberg li laboris ĉefe kiel reĝisoro kaj dramaturgo en diversaj teatroj. La spertoj dum la Unua Mondmilito faris el li konvinkitan pacifiston, kaj en la jaro 1915 li elmigris kune kun sia estonta edzino, la verkistino Emmy BALL-HENNINGS, al la neŭtrala Svislando. En Zuriko li kunfondis la kabaredojn Cabaret Voltaire kaj la Galerie Dada. De 1917 ĝis 1920 li laboris en Berno por la gazeto Freie Zeitung. En 1920 li fariĝis katoliko. Ĝismorte li vivis en Svislando kaj en Italio. La verkaro de Hugo Ball konsistas el dramoj, poemoj, romanoj, eseoj kaj biografioj. Ĝis 1917 li estis grava reprezentanto de la dadaismo, poste li forlasis tiun ĉi movadon, ĉar ĝi laŭ li estis arte elĉerpita. Pri sia amiko de Hermann HESSE li verkis biografion.

Listo de verkoj


- Der Henker von Brescia (dramo, 1914)
- Flametti oder vom Dandysmus der Armen (romano, 1918)
- Zur Kritik der deutschen Intelligenz (eseo, 1919)
- Byzantinisches Christentum (eseoj, 1923)
- Hermann Hesse (biografio, 1927)
- Mein Weg aus der Zeit (membiografio, 1927)
- Tenderenda oder Der Phantast (romano, eld. 1967)

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok


1908

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1908 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1908 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 4-a Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno
- 26-a de septembro okaziĝis kunveno de Moskvaj kuracistoj dediĉita al la propagando kaj praktika aplikado de Esperanto.
- Fondo de UEA, Federacio Esperantista Rodana, la Ligo de Germanlingvaj Esperanto Grupoj, Dia Regno kaj Esperanto Grupo de Palermo.
- La esperantistoj ĉesigas kunlaboron kun Delegacio por alpreno de lingvo internacia;
- Ekaperas la Oficiala Gazeto Esperantista;
- La Paro MEGAHY, Augusts KAZOKS, Leo BLAAS, John H. FAZEL kaj Ernest ARCHDEACON eklernis Esperanton.
- Ido-skismo.
- Starigo de Delegita reto
- Aperas supera komisiono de Lingva Komitato.
- Fondo de "ŝtateto" Amikejo, unua "Esperanta regno" en la mondo.
- Theodor ĈEIKA publikigis vortaron Esperanto-Ĉeĥan.
- P. Jovan JOVANOVIĈ publikigis unuan lernolibron al serbioj.
- Skismo en Ĉeĥa Esperanta movado.
- Doktoriga tezo Utileco kaj ebleco de alpreno de internacia helplingvo por la Medicino prezentita de Pierre CORRET.
- Publikitaj Interpreso kaj Panariŝo.
- Svisa Bankunio enkondukis ĉekojn internaciajn kun spesmilaj valoroj.
- Olimpiadoj de Londono
- 13-a de januaro: Henry FARMAN traflugis unu kilometron ronde per balono.
- "La Bonne Auberge" la unua pornografia filmo.
- 8-a de marto: Usono: Fajro de la Triangula Fabrikejo en Bostono, kie 129 virinoj perdis siajn vivojn dum ili strikis. La datrevenon oni festas en multaj landoj sub la nomo Virina Tago.
- Unua aro de japanoj al Brazilo por anstataŭigi nigrajn sklavulojn
- Bulgario sendependiĝas de Turkio.
- Brazilo : Cearao : Fortalezo: La Teatro José de Alencar ekkonstruatas.

Naskiĝoj


- Oswaldo ARRUDA STEIN
- Li NAIXI
- Tomáš BALDA
- 1-a de januaro : Hungario : Edward TELLER
- 9-a de januaro: Simone de BEAUVOIR
- 22-a de februaro : John MILLS
- 5-a de marto : Britio: Rex HARRISON
- 7-a de marto : Anna MAGNANI
- 7-a de marto: Zbigniew Marian ZIEBINSKI, Brazila teatrologisto
- 9-a de marto: Luís Cosme,Brazila komponisto
- 14-a de marto: Maurice MERLEAU-PONTY
- 14-a de marto: Arnaldo ESTRELLA, Brazila muzikisto
- 21-a de marto: João de SOUZA LIMA, Brazila muzikisto
- 28-a de marto: Luís VIANA Filho, Brazila verkisto
- 5-a de aprilo : Usono : Bette DAVIS
- 23-a de majo: Sílvio CALDAS, Brazila kantisto kaj komponisto
- 27-a de majo: Zeferino VAZ, Brazila klerulo
- 28-a de majo : Britio : Ian FLEMING
- 26-a de junio : Willy BURGEMEISTER
- 27-a de junio: João GUIMARÃES ROSA, Brazila verkisto
- 4-a de julio: Adolfo CASAIS MONTEIRO, Portugala poeto
- 3-a de aŭgusto: Ernesto GEISEL, Brazila diktatoro
- 26-a de aŭgusto: Simão MATHIAS, Brazila kemiisto
- 28-a de aŭgusto : Robert MERLE
- 9-a de septembro : Italio : Cesare PAVESE
- 19-a de septembro : Finnlando : Mika WALTARI
- 11-a de oktobro: Cartola, Brazila muzikisto kaj komponisto
- 15-a de oktobro: Otávio de FARIA, Brazila verkisto
- 12-a de novembro : Germanio : Hans Werner RICHTER
- 26-a de decembro: Charles Julius DUNLOP, Brazila verkisto
- 31-a de decembro: Simon WIESENTHAL

Mortoj


- 9-a de januaro : Wilhelm BUSCH
- 28-a de januaro: Sankta Josef FREINADEMETZ
- 24-a de junio : Grover CLEVELAND
- 22-a de julio: Randal CREMER
- 9-a de aŭgusto: José Plácido de CASTRO
- 25-a de aŭgusto : Francio : Antoine Henri BECQUEREL
- 29-a de septembro: MACHADO de ASSIS, Brazila verkisto
- 22-a de oktobro: Artur Nabantino GONÇALVES de AZEVEDO, Brazila verkisto
- 21-a de decembro : P. DIAKONOV
- 21-a de decembro: Klara POELZL, patrino de Adolf HITLER
- 27-a de decembro: Vicgrafo de SINIMBU, brazila eks-ĉefministro ----
1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1908年 ko:1908년 simple:1908 th:พ.ศ. 2451

1943

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1943 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1943 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Rapidvortoj 3a-foje refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- Januaro : Germanion Rusio forpelas el Kaŭkazio
- Februaro : Rusio: La germanoj devas retrotiri sin de Stalingrado
- Publikitaj planlingvoj Intergloso.
- 13-a de oktobro: Italio deklaras militon kontraŭ Germanio
- Libano sendependiĝas
- Libio : la fino de itala kolonia regado. Libio falas sub la rego de Britio kaj Francio

Naskiĝoj


- Josef VOJÁČEK
- 22-a de februaro : Horst KÖHLER
- 25-a de februaro : George HARRISON
- 31-a de marto : Christopher WALKEN, aktoro
- 17-a de aŭgusto : Usono : Robert DE NIRO
- 22-a de oktobro : Francio : Catherine DENEUVE
- 11-a de novembro : Anne VANDERLOVE
- 5-a de novembro : Sam SHEPARD
- 8-a de decembro : James Douglas MORRISON
- 25-a de decembro : Hanna SCHYGULLA

Mortoj


- Lidja ZAMENHOF
- 26-a de junio : Karl LANDSTEINER
- 21-a de aŭgusto : Henrik PONTOPPIDAN
- 8-a de septembro : Julius FUCIK ----
1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1943年 ko:1943년 simple:1943 th:พ.ศ. 2486

Horst KÖHLER

Horst KÖHLER (naskita je la 22-a de februaro, 1943) estas germana ekonomisto, politikisto, kaj civit-servanto. Li estis prezidanto de EBRD (1998-2000), poste ĉefdirektoro de la Internacia Mona Fonduso (IMF) (ekde 2000) kaj apenaŭ estis elektita kiel la Prezidanto de Germanio je la 23-a de majo, 2004 de la germania nacia estraro (Bundesversammlung), kaj enoficiĝis la 1-an de julio. Lia familio devenas el Rumanio, sed li naskiĝis en Pollando, poste rifuĝis al Orienta germanio poste al Okcidenta Germanio (50-aj jaroj). El la tri infanoj nur li plulernis. Li negocis kun Sovetunio pri forlaso de Orient-Germanio. ja:ホルスト・ケーラー

1935

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1935 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1935 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 27-a Universala Kongreso de Esperanto en Romo.
- Oficialigo de sufikso -end.
- Eugen WÜSTER lasis Esperanton pro Okcidentalo.
- Universal Esperanto estas proponita de René de SAUSSURE.
- Kreitaj planlingvoj American Cosmo, Rapidvortoj kaj Sona.
- Irano petas al la mondo nomi ĝin tiel ĉi, ne "Persio".
- Kroniko.
- Carl VON OSSIETZKY gajnis la Premion Nobel de Paco.

Naskiĝoj


- 4-a de februaro : Martti TALVELA
- 16-a de aprilo : Sarah KIRSCH
- 13-a de junio : Christo kaj Jeanne-Claude
- 17-a de julio : Donald SUTHERLAND
- 25-a de septembro : Maj SJÖWALL
- 8-a de novembro : Francio : Alain DELON
- 1-a de decembro : Usono : Woody ALLEN

Mortoj


- 29-a de majo : Josef SUK
- 21-a de decembro : Germanio : Kurt TUCHOLSKY ----
1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1935年 ko:1935년 simple:1935

Danilo Kiš

Danilo Kiš ( li naskiĝis la 22-a de februaro 1935 en Subotica,Vojvodino, Serbio kaj mortis la 15-a de oktobro 1989) en Parizo, Francio) estis verkisto.

Vivo

...

Verkaro

1962 Mansarda, Psalam 44. Beograd: Kosmos. 1965 Basta, pepeo: romano, Beograd: Prosveta. 1968 Noc i magla: igra u jednom cinu. en: Pozorisni Zivot, 1968, br. 31-32.. Knj. II, S. 44-52. (kaj en: Antologija TV drame. - Beograd: RT Beograd, 1969, S.155-188.) 1969 Rani jadi: za decu i osetljive. Beograd: Nolit. 1972 Pescanik: romano, Beograd: Prosveta. 1972 Po-etika. Beograd: Nolit. 1974 Po-etika: knjiga druga. Beograd: Savez studenata Jugoslavije. 1976 Grobnica za Borisa Davidovica: sedam poglavlja jedne zajednicke povesti. Beograd: Beogradski izdavacko-graficki zavod (=BIGZ) /Zagreb: Liber. 1978 Cas anatomije. Beograd: Nolit. 1983 Enciklopedija mrtvih. Beograd: Prosveta. 1983 Djela Danila Kisa. Zagreb: Globus, Beograd: Prosveta. (= Gesamtausgabe in zehn Bänden: I Mansarda: satiricna poema, II Psalam 44, III Rani jadi, IV Basta, pepeo, V Pescanik, VI Noc i magla, VII Grobnica za Borisa Davidovica, VIII Cas anatomije, IX Homo poeticus, X Enciklopedija mrtvih) 1985 "Censorship - self-censorship" en: Report on the Cultural symposium, Budapest, October 1985. Vienna: International Helsinki Federation for Human Rights, S. 55-61.; das. 1986 "Cenzura. autocenzura: Kritika kritike - obrana kritike" in: Republika (Zagreb), XLII, 7-8. Zagrebacki knjizevni razgovori 86, S. 688-690. 1987 Izabrana dela Danila Kisa. Beograd: BIGZ/Prosveta. (= sesvoluma elektita verkaro: I Mansarda: satiricna poema, II Rani jadi, III Basta, pepeo, IV Pescanik, V Grobnica za Borisa Davidovica: sedam poglavlja jedne zajednicke povesti, VI Enciklopedija mrtvih) 1990 Gorki talog iskustva. (eldonis kaj postparolis Mirjana Miocinovic). Beograd: BIGZ, Srpska knjizevna zadruga, Narodna knjiga. 1990 Zivot, literatura. (eldonis kaj postparolis Mirjana Miocinovic) Sarajevo: Svjetlost. 1990 Homo poeticus. (eldonis kaj postparolis Mirjana Miocinovic) Sarajevo: Svjetlost. 1992 Elektra: po Euripidu. Cacak: Gradac. 1992 Pesme i prepevi. (eldonis Predrag Cudic, elektis Oto Tolnai) Predrag Cudic, Radivoje Konstantinovic, Illustrationen von Leonid Sejka u. a., Beograd: Prosveta. 1994 Lauta i oziljci. eldonis Mirjana Miocinovic. Split: Feral Tribune, 1994. (das. 1994 Beograd: BIGZ.) 1995 Skladiste. eldonis Mirjana Miocinovic. Beograd: BIGZ. 1995 SABRANA DELA DANILA KISA, je la 60-a naskiĝtago (eldonis kaj postparolis Mirjana Miocinovic). Beograd: BIGZ. Pogovor . Kun bibliografio de Milena Markovic. (= kompleta eldo en 14 volumoj: I Mansarda, II Psalam 44, III Rani jadi, IV Basta, pepeo, V Pescanik, VI Noc i magla, VII Grobnica za Borisa Davidovica, VIII Cas anatomije, IX Homo Poeticus, X Enciklopedija mrtvih, XI Pesme, Elektra, XII Varia, XIII Skladiste, XIV Zivot, literatura)

Ekstera ligo


- [http://www.kis.org.yu retejo pri Danilo Kiš]
- [http://www.slavistik.uni-halle.de/_danilo/home.htm germane]

Drew BARRYMORE

Kino > Aktoroj > Drew BARRYMORE ---- Drew BARRYMORE (naskiĝis la 22-an de februaro, 1975) estas usona aktorino. Ŝi estas la nepino de la aktoro John Drew BARRYMORE. John Drew BARRYMORE Naskiĝinte en Culver City, Kalifornio, ŝi jam en la aĝo de kvin jaroj unuafoje aperis en filmo. Famon ŝi akiris en la jaro 1982, kvankam ŝi nur havis epizodan rolon en la filmo E.T. – The Extra-Terrestrial. La frua famo tamen havis ne nur bonajn efikojn: En la aĝo de naŭ jaroj Drew Barrymore komencis konsumi alkoholon, aliaj drogoj sekvis. Tiun ĉi vivperiodon, sian perditan infanecon, ŝi poste priskribis en sia membiografio Little Girl Lost (1990). En la 1990-aj jaroj Drew Barrymore revenis al la filmlaboro. 1990

Listo de filmoj


- Altered States (1980)
- E.T. - the Extra-Terrestrial (1982)
- Firestarter (1984)
- Irreconcilable Differences (1984)
- Cat's Eye (1985)
- Far from Home (1989)
- Poison Ivy (1992)
- Guncrazy (1992)
- Doppleganger (1993)
- No Place to Hide (1993)
- Bad Girls (1994)
- Boys on the Side (1995)
- Batman Forever (1995)
- Everyone Says I Love You (1996)
- Scream (1996)
- Ever After (1998)
- Home Fries (1998)
- The Wedding Singer (1998)
- Never Been Kissed (1999)
- Charlie's Angels (2000)
- Riding in Cars with Boys (2001)
- Donnie Darko (2001)
- Confessions of a Dangerous Mind (2002)
- Charlie's Angels: Full Throttle (2003)
- 50 First Dates (2004) BARRYMORE, DREW ja:ドリュー・バリモア

1512

Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1512 ---- En la jaro 1512 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Italio: Florenca Respubliko falas.
- Martino LUTERO doktoriĝis pri Teologio.
- Indiĝenoj detruis la muritan burgeton de Cabo Frio en Brazilo
- 2-a de novembro: Mikelanĝelo finprezentis sian verkon en Siksta Kapelo.

Naskiĝoj


- Papo Gregorio la 13-a
- 5-a de marto : Gerardus MERCATOR

Mortoj


- 22-a de februaro : Amerigo VESPUCCI, esploristo kaj kartografo ----
1507 | 1508 | 1509 | 1510 | 1511 | 1512 | 1513 | 1514 | 1515 | 1516 | 1517
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1512년 nb:1512

Amerigo VESPUCCI

Amerigo VESPUCCI (naskiĝis je la 9-a de marto, 1454, mortis je la 22-a de februaro, 1512) estis itala komercisto, esploristo kaj kartografo je la servo de Hispanio. De lia nomo devenas Ameriko, la kontinento. Li naskiĝis en la itala urbo Firenze en la jaro 1454. En 1492 li iris al Sevilla, Hispanio, kie laboris kun Juanoto Berardi, firenzano kiu estis rilata al la negoco de oro kaj sklavoj. Post la morto de Berardi, Vespucci eniris al la ŝipirado. Inter 1499 kaj 1502 li translokiĝis al Lisbono, el kie li plurfoje vojaĝis al Ameriko. Li estis membro de la ekspedicio de Gonzalo Coelho, sub la portugala krono, en 1501. En tiu ekspedicio li iris al la insularo Cabo Verde, al Brazilo kaj al La Patagonia, proksime al la Markolo de Magallanes. Tiel li pruvis ke tiuj ĉi landoj estis alia kontinento. Li rakontis tiun ĉi vojaĝon en letero al Lorenzo di Pier Francesco de Medici, eldonita en Parizo en 1502 kun la titolo Mondus Novus. En la enkonduko de la verko Comographie introdutio (eldonia en 1507), Martin WALDSEEMÜLLER</