Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
22-a De Majo

22-a de majo

Historio > Tagoj > la 22-a de majo ---- La 22-a de majo estas la 142-a tago de la jaro (la 143-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 223 tagoj restas. Je la 22-a de majo okazis, interalie:

Eventoj


- 1990 : Unuiĝo de Jemeno

Naskiĝoj


- 1813 : Richard WAGNER, komponisto
- 1844 : Mary CASSATT, artisto
- 1859 : Kavaliro Arthur Conan DOYLE, kuracisto, verkisto
- 1897 : Robert NEUMANN, verkisto
- 1907 : Kavaliro Laurence OLIVIER, aktoro
- 1907 : HERGE, belgo , kreinto de bildstriaj gazetoj
- 1943 : Betty WILLIAMS, politikisto kaj nobelpremiito pro paco en 1976
- 1946 : George BEST, futbalisto
- 1970 : Naomi CAMPBELL, aktorino, modelo

Mortoj


- 1667 : Aleksandro la 7-a, Papo
- 1885 : Victor HUGO, Francio
- 1939 : Jiri MAHEN
- 1939 : Ernst TOLLER
- 1967 : Langston HUGHES , verkisto
- 1972 : Margaret RUTHERFORD, Britio

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 21-a de majo | 23-a de majo
- 22-a de aprilo | 22-a de junio
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:5月22日 ko:5월 22일 simple:May 22 th:22 พฤษภาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Jemeno

Geografio > Azio > Arabio > Jemeno ---- Dosiero:ye.gif Jemeno - al-Jaman - اليمن Lando en sudokcidente de Araba duoninsulo.
  • Landkodo: YE.
  • E-nomo: Jemena Respubliko.
  • Nacia nomo: al-Ĝumhurijah al-Jamanijah, الجمهورية اليمنية
  • Areo: 528.000 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Ali Abdallah Salih (1994).
  • Ĉefurbo: Sanao (427 mil).
  • Urboj: Adeno (285 mil), Taizz (178 mil).
  • Loĝantaro: 15.272 mil (1995).
  • Ŝtatlingvo: araba lingvo.
  • Kredantoj: muzulmanoj.
  • Eksporto: naftoproduktoj, kotono, fiŝo.
  • Pokapa GNP: 260 $.
  • Organizoj: UNO (1947)
  • Historio: Jemena Respubliko kreiĝis en 1990 rezulte de unuiĝo de Jemena Araba Respubliko kaj Jemena Popola Demokratia Respubliko. Unuigo de ŝtataj strukturoj okazis en 1993.
  • Heredaĵo: malnova Sanao; Hadramaŭt.
Kategorio:Jemeno ja:イエメン ko:예멘 ms:Yaman th:ประเทศเยเมน zh-min-nan:Yemen

1813

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1813 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1813 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 21-a de januaro: Batalo de Raisin River inter Usono kaj Britio.
- 20-a de februaro: Batalo de Salta - Argentino.
- 24-a de februaro: Usona batalŝipo USS Hornet frakasis la britan batalŝipon HMS Peacock.
- 12-a de majo: Aprobo de 'Reglamento de Gobierno' (provizora Konstitucio de Paragvajo).
- 27-a de majo: usona armeo atakis kaj kapturis la britan gardaron de Fort George.
- 7-a de aŭgusto: Simon BOLÍVAR eniris pace en Karakaso (Venezuelo).
- 30-a de aŭgusto: Indiĝenoj venkis brankulojn de Fort Mims (Alabamo - Usono).
- 5-a de oktobro: Batalo de Thames inter Usono kaj Britio.
- 8-a de decembro: Unua prezentado de la 8ª Sinfonio de Ludwig van BEETHOVEN.
- Eŭskio: Donostio fajre detruiĝas.

Naskiĝoj


- 18-a de marto : Friedrich HEBBEL
- 19-a de marto: David LIVINGSTONE (Dr-o Livingstone, mi prezumas...)
- 5-a de aŭgusto : Norvegio : Ivar AASEN
- 9-a de oktobro : Giuseppe VERDI
- 17-a de oktobro : Georg BÜCHNER

Mortoj


- 20-a de januaro : Christoph Martin WIELAND
- 10-a de aprilo : Joseph-Louis de LAGRANGE
- 29-a de julio: Andoche JUNOT ----
1808 | 1809 | 1810 | 1811 | 1812 | 1813 | 1814 | 1815 | 1816 | 1817 | 1818
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1813년 simple:1813

Richard WAGNER

Muziko>>Klasika muziko>> Richard WAGNER<<opero

opero Richard WAGNER (22-a de majo 1813 - 13-a de februaro 1883) estis unu el la plej gravaj germanaj komponistoj kaj teoristo de la muziko. Li estas fama precipe pro siaj operoj.

Verkoj

Richard WAGNER verkis operaron laŭ La Kanto de la Nibelungoj, Der Ring des Nibelungen (La ringo de la Nibelungo), kiu konsistas el kvar operoj: Das Rheingold (La Rejnoro), Die Walküre (La valkirio), Siegfried (Sigfrido) kaj Götterdämmerung (La krepusko de la dioj). ja:リヒャルト・ワーグナー th:ริชาร์ด วากเนอร์

1844

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1844 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1844 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Svedio: Richard DYBECK verkas tekston de Du gamla, du fria.
- Eko de la Bahaa Kredo.
- 3-a de julio: La lasta paro de grandaj aŭkoj estis mortigita.
- Universala kaj analitika lingvo kreita.

Naskiĝoj


- Charles STEWART
- 2-a de februaro : Marie HANKEL
- 13-a de marto : Gábor BÁLINT
- 16-a de aprilo : Anatole FRANCE
- 3-a de junio : Detlev VON LILIENCRON
- 15-a de oktobro : Germanio : Nietzsche
- 22-a de oktobro : Sarah BERNHARDT
- 25-a de novembro : Carl BENZ

Mortoj


- ----
1839 | 1840 | 1841 | 1842 | 1843 | 1844 | 1845 | 1846 | 1847 | 1848 | 1849
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1844년 simple:1844

1859

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1859 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1859 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Origin of Species de Darvino
- 14-a de februaro : Oregono fariĝis ls 33-a ŝtato de Usono.

Naskiĝoj


- Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ
- Béla VIKÁR
- John BUCHANAN
- 15-a de majo : Francio : Pierre CURIE
- Britio : Cecil SHARP
- 22-a de majo : Britio : Arthur Conan DOYLE
- 4-a de aŭgusto : Norvegio : Knut HAMSUN
- 23-a de aŭgusto : Johannes Petrus Leonardus NIESTEN
- 3-a de septembro : Francio : Jean JAURÈS
- 4-a de septembro: Wilhelm WETEKAMP
- 14-a de novembro : Marcelle FAUVART-BASTOUL
- 15-a de decembro : Ludwik Lejzer ZAMENHOF, iniciatinto de Esperanto en Pollando, Bjalistoko
- 30-a de decembro : Nasko de Josef Bohuslav FOERSTER

Mortoj


- 20-a de januaro : Bettina VON ARNIM
- 6-a de majo : Alexander VON HUMBOLDT
- 28-a de novembro : Usono : Washington IRVING
- 16-a de decembro : Wilhelm GRIMM ----
1854 | 1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1859년 simple:1859

1897

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1897 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1897 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Clarence BICKNELL lasis Volapükon kaj ekesperantiĝis.
- Fondita en Louhans la unua Esperanto-Klubo de Francio.
- Unua Esperantisto en Santos.
- Unua Cionista Kongreso.
- Kreita Novromano.

Naskiĝoj


- Eŭropo : Milos LUKAS.
- Hungario : SZATHMÁRI Sándor
- Norbert BARTHELMESS
- 4-a de februaro : Ludwig ERHARD
- 11-a de februaro : Emil POST, frua komputikisto
- 17-a de aprilo : Thornton WILDER
- 18-a de aprilo: Božena SKLENČKOVÁ
- 22-a de majo : Robert NEUMANN
- 31-a de majo: Lajos KÖKÉNY
- 24-a de julio : Amelia EARHART
- 2-a de aŭgusto : OOHAŜI Kaiziro
- 11-a de aŭgusto : Enid BLYTON
- 25-a de septembro : Usono: William FAULKNER
- 26-a de septembro : Japanio: KOBAJAŜI Tomeki
- 26-a de oktobro: Jakobo ŜAPIRO

Mortoj


- 17-a de junio : Sebastian KNEIPP ----
1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1897년

1907

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1907 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1907 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo.
- 1-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- Fonditaj Brazila Esperanto-Ligo, Societo Sankta Katarino kaj La Verda Stelo Antverpeno.
- Aperis Internacia Krestomatio kaj Unua Legolibro, ambaŭ de Kabe.
- Henri VALLIENNE publikigis la unuan E-an originalan romanon " La Kastelon de Prelongo".
- Ivan ŜIRJAEV publikigis la E-an originalan rakonteton "La Ciganino" en brajla preso.
- Paul BOULET publikigis Francan Gramatikon por Esperantistoj kaj Tri Monologojn.
- Eklernis Esperanton: Aldo Ferdinando SCHMUCKER, Albin SANDSTRÖM, Péter TÖRÖK, Lehman WENDELL, Carl Johan JOHANSSON, Josep M. TERRICABRAS, Anders ROSENBERG, Rolf BUGGE PAULSEN, John Edgar McFADYEN, Albin Henning HALLDOR, Josep ALBAGÉS VENTURA, Julius GLÜCK, Julia FERNANDES kaj Peteris KIKAUKA.
- René de SAUSSURE proponas spesmilon.
- Fonditaj la Esperanto-Grupoj de Kenigsbergo kaj Santiago.
- Ido, Novslava lingvo, Novilatiino, Magistra lingvo kaj Apolema kreitaj.
- Fundamento tradukita al Slovaka lingvo.
- Ekaperis Brazila Revuo Esperantista.
- Fondita Brazila Ligo Esperantista.
- SIFO bombatencis Manchu-admiralon en Kantono.
- 23-a de januaro: Usono: Charles CURTIS fariĝis la unua usona indiana senatano.
- Usona subŝtato Indianao kiel unua proklamas leĝon pri truda steriligado de kelkaj malsanuloj kaj de la "vaguloj" kaj "nenitaŭguloj". Pliposte ĝis 30 subŝtatoj kaj aliaj landoj starigos similan leĝon.
- 16-a de novembro : Oklahomo fariĝis la 46-a ŝtato de Usono.
- Butano: monarkio establiĝis.
- The iron heel ("La fera kalkanumo") de Jack LONDON
- En islama universitato de Aligarh (Hindio) kreitis lernejo por la virinoj.

Naskiĝoj


- Donald R. DUNCAN
- Roberto das NEVES
- Milivoje PAVLOVIĆ
- Hasan KOCAMAN
- Adolf BARTOŠÍK
- 1-a de februaro : Günter EICH
- 19-a de februaro : Pierre Paul Ferdinand Mourier NEERGAARD
- 11-a de marto : Georg MAURER
- 14-a de aprilo : Ladislav BOHÁČ
- 12-a de majo : Katharine HEPBURN
- 13-a de majo : Daphne DU MAURIER
- 22-a de majo : Britio : Laurence OLIVIER
- 26-a de majo : John WAYNE
- 31-a de majo : Britio : Peter FLEMING
- 10-a de junio : Petro FIRU
- 6-a de julio : Frida KAHLO
- 16-a de julio : Barbara STANWYCK
- 31-a de aŭgusto: Johannes WESTEN
- 15-a de septembro : Fay WRAY
- 14-a de novembro : Svedio : Astrid LINDGREN
- 28-a de novembro : Italio : Alberto MORAVIA

Mortoj


- 2-a de februaro : Rusio : Dmitri Mendeleev
- 16-a de februaro : Giosuè CARDUCCI
- 7-a de septembro : Sully PRUDHOMME
- 29-a de novembro: Marko ZAMENHOF
- 17-a de decembro: William THOMSON, pli bona konata Lordo KELVINO, inventisto de la absoluta sistemo por temperaturo.
- Norvegio : Edvard GRIEG
- E. Martyn WESTCOTT ----
1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1907年 ko:1907년 simple:1907 th:พ.ศ. 2450

1907

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1907 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1907 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo.
- 1-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- Fonditaj Brazila Esperanto-Ligo, Societo Sankta Katarino kaj La Verda Stelo Antverpeno.
- Aperis Internacia Krestomatio kaj Unua Legolibro, ambaŭ de Kabe.
- Henri VALLIENNE publikigis la unuan E-an originalan romanon " La Kastelon de Prelongo".
- Ivan ŜIRJAEV publikigis la E-an originalan rakonteton "La Ciganino" en brajla preso.
- Paul BOULET publikigis Francan Gramatikon por Esperantistoj kaj Tri Monologojn.
- Eklernis Esperanton: Aldo Ferdinando SCHMUCKER, Albin SANDSTRÖM, Péter TÖRÖK, Lehman WENDELL, Carl Johan JOHANSSON, Josep M. TERRICABRAS, Anders ROSENBERG, Rolf BUGGE PAULSEN, John Edgar McFADYEN, Albin Henning HALLDOR, Josep ALBAGÉS VENTURA, Julius GLÜCK, Julia FERNANDES kaj Peteris KIKAUKA.
- René de SAUSSURE proponas spesmilon.
- Fonditaj la Esperanto-Grupoj de Kenigsbergo kaj Santiago.
- Ido, Novslava lingvo, Novilatiino, Magistra lingvo kaj Apolema kreitaj.
- Fundamento tradukita al Slovaka lingvo.
- Ekaperis Brazila Revuo Esperantista.
- Fondita Brazila Ligo Esperantista.
- SIFO bombatencis Manchu-admiralon en Kantono.
- 23-a de januaro: Usono: Charles CURTIS fariĝis la unua usona indiana senatano.
- Usona subŝtato Indianao kiel unua proklamas leĝon pri truda steriligado de kelkaj malsanuloj kaj de la "vaguloj" kaj "nenitaŭguloj". Pliposte ĝis 30 subŝtatoj kaj aliaj landoj starigos similan leĝon.
- 16-a de novembro : Oklahomo fariĝis la 46-a ŝtato de Usono.
- Butano: monarkio establiĝis.
- The iron heel ("La fera kalkanumo") de Jack LONDON
- En islama universitato de Aligarh (Hindio) kreitis lernejo por la virinoj.

Naskiĝoj


- Donald R. DUNCAN
- Roberto das NEVES
- Milivoje PAVLOVIĆ
- Hasan KOCAMAN
- Adolf BARTOŠÍK
- 1-a de februaro : Günter EICH
- 19-a de februaro : Pierre Paul Ferdinand Mourier NEERGAARD
- 11-a de marto : Georg MAURER
- 14-a de aprilo : Ladislav BOHÁČ
- 12-a de majo : Katharine HEPBURN
- 13-a de majo : Daphne DU MAURIER
- 22-a de majo : Britio : Laurence OLIVIER
- 26-a de majo : John WAYNE
- 31-a de majo : Britio : Peter FLEMING
- 10-a de junio : Petro FIRU
- 6-a de julio : Frida KAHLO
- 16-a de julio : Barbara STANWYCK
- 31-a de aŭgusto: Johannes WESTEN
- 15-a de septembro : Fay WRAY
- 14-a de novembro : Svedio : Astrid LINDGREN
- 28-a de novembro : Italio : Alberto MORAVIA

Mortoj


- 2-a de februaro : Rusio : Dmitri Mendeleev
- 16-a de februaro : Giosuè CARDUCCI
- 7-a de septembro : Sully PRUDHOMME
- 29-a de novembro: Marko ZAMENHOF
- 17-a de decembro: William THOMSON, pli bona konata Lordo KELVINO, inventisto de la absoluta sistemo por temperaturo.
- Norvegio : Edvard GRIEG
- E. Martyn WESTCOTT ----
1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1907年 ko:1907년 simple:1907 th:พ.ศ. 2450

1943

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1943 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1943 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Rapidvortoj 3a-foje refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- Januaro : Germanion Rusio forpelas el Kaŭkazio
- Februaro : Rusio: La germanoj devas retrotiri sin de Stalingrado
- Publikitaj planlingvoj Intergloso.
- 13-a de oktobro: Italio deklaras militon kontraŭ Germanio
- Libano sendependiĝas
- Libio : la fino de itala kolonia regado. Libio falas sub la rego de Britio kaj Francio

Naskiĝoj


- Josef VOJÁČEK
- 22-a de februaro : Horst KÖHLER
- 25-a de februaro : George HARRISON
- 31-a de marto : Christopher WALKEN, aktoro
- 17-a de aŭgusto : Usono : Robert DE NIRO
- 22-a de oktobro : Francio : Catherine DENEUVE
- 11-a de novembro : Anne VANDERLOVE
- 5-a de novembro : Sam SHEPARD
- 8-a de decembro : James Douglas MORRISON
- 25-a de decembro : Hanna SCHYGULLA

Mortoj


- Lidja ZAMENHOF
- 26-a de junio : Karl LANDSTEINER
- 21-a de aŭgusto : Henrik PONTOPPIDAN
- 8-a de septembro : Julius FUCIK ----
1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1943年 ko:1943년 simple:1943 th:พ.ศ. 2486

1946

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1946 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1946 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Symilde SCHENK LEDON lernis Esperanto.
- Rapidvortoj 4-afoje refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis.
- Francio: La francoj adoptas per referendumo la forlason de la Tria Respubliko kaj la starigon de la Kvara Respubliko. La nova konstitucio (17-a konstitucio de Francio ekde 1789) estigas parlamentan reĝimon. La Kvara Franca Respubliko daŭros ĝis 1958 pro politika malstabilo kaj koloniaj krizoj.
- Tajlando : Pumpipon ADULIADET surtroniĝas.
- Filipinoj sendependiĝas de Usono.
- Argentino : Juan Domingo PERÓN prezidantiĝas.
- UNO : Tryggve LIE iĝas la unua ĝenerala sekretario. Aniĝas: Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando.
- 4-a de novembro: Efektiviĝas la konstitucio de Unesko kiam 20 ŝtatoj deponas akceptilojn.

Naskiĝoj


- 5-a de januaro : Diane KEATON
- 12-a de marto : Usono : Liza MINNELLI
- 6-a de julio : Usono : George W. BUSH
- 5-a de septembro : Freddie MERCURY
- 4-a de oktobro : Susan SARANDON
- 20-a de oktobro : Elfriede JELINEK

Mortoj


- 6-a de junio : Gerhart HAUPTMANN
- 13-a de aŭgusto : Britio : H. G. WELLS
- Josef VÁVROVSKÝ
- Julio MANGADA ROSENÖRN
- Alberto COUTO FERNANDES ----
1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1946年 ko:1946년 ms:1946 simple:1946 th:พ.ศ. 2489

1970

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1970 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1965 - 1966 - 1967 - 1968 - 1969 - 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1970 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 55-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno.
- Aperas Plena Ilustrita Vortaro (PIV);
- Hispanio : Angel Figuerola AUQUE fariĝis prezidanto de Hispana Esperanta-Federacio
- Germanio : Bavario : La partio CSU ("Kristana Socia Unuiĝo") gajnas la balotojn.
- Niĝerio : Ĉeso de la Biafra milito.
- Gambio fariĝas respubliko.
- Omano : Kabus ben Said sultaniĝas.
- Usono : Ohio : Membroj de la Nacia Gvardio pafis kaj mortigis kvar studentojn ĉe Ŝtata Universitato Kent dum manifestacio kontraŭ la milito en Vjetnamio.
- 26-a de marto : Unua supersonlima flugo de la Concorde.
- Fiĝioj sendependiĝas (10-a de oktobro) kaj aniĝas al UNO.
- 17-a de oktobro : Anwar SADAT fariĝis prezidento de Egipto.
- Gvajano eniras Britan Komunumon.

Naskiĝoj


- 27-a de marto : Mariah CAREY
- 29-a de aprilo : Uma THURMAN
- 22-a de majo : Naomi CAMPBELL
- 24-a de julio : Jennifer LOPEZ
- 23-a de aŭgusto : Usono : River PHOENIX
- 25-a de aŭgusto : Claudia SCHIFFER

Mortoj


- 2-a de februaro : Bertrand RUSSELL
- 1-a de marto: Karel ŠOLC
- 20-a de aprilo : Paul CELAN
- 12-a de majo : Svedio : Nelly SACHS
- junio: Otto BRANDT
- 1-a de junio : Italio : Giuseppe UNGARETTI
- 7-a de junio : E. M. FORSTER
- 10-a de aŭgusto : Alexander GODE, inventisto de Interlingua
- 13-a de aŭgusto : Vernon Joseph LECK
- 1-a de septembro : François MAURIAC
- 18-a de septembro : Jimi HENDRIX
- 19-a de septembro : Germanio : Johannes Heinrich SCHULTZ
- 25-a de septembro : Svislando : Erich Maria REMARQUE
- 2-a de oktobro : Germanio : Grethe WEISER
- Josef BURGER
- Marcel MINNAERT

Ceteraj


- 1-a de januaro : Uniksa epoko komensis je 00:00:00 UTC. ----
1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1970 ja:1970年 ko:1970년 simple:1970 th:พ.ศ. 2513

Naomi CAMPBELL

Naomi Campbell estas perlo rara sur luksa juvelujo de veluro nigra. - Quincy Jones Naomi triumfas en kampo kie iu ajn magra blondulino de eŭropana sango estas favorata super virino kun strukturo de osto, brileco kaj la subtila, plurflanka kaj profunda beleco de diino. - gtslade
Naomi CAMPBELL [nejOmi KAMbel], usone [niOmaj KÆMbël] (1970-), la Nigra Panterino, la Venuso Nigra, brita supermodelo de Londono, estas unu el la plej superaj supermodeloj en la mondo. En aŭgusto 1988, ŝi estis la unua nigra virino sur la kovrilo de la franca Vogue. Post unu jaro, ŝi estis sur la kovrilo de la usona Vogue, la unua nigra modelino sur la kovrilo de iu ajn ĉefa magazino pri modo en la (pli rasisma) Usono. En tiu tago, Naomi larmis. Poste ŝi aperis sur multaj aliaj kovriloj. Ŝi estis eltrovita je 1985 de Beth BOLDT de Elite (modela agentejo) en Covent Garden, parko apud ŝia lernejo en Londono. Boldt diris, "Ŝi ĵus fosforeskis. Mi sekvis ŝin por vidi kiel ŝi movis kaj petis ĉu ŝi deziras esti modelo. Ŝi respondis, 'jes'". Naomi estis tiam nur 15-jara. Unu jaro poste ŝi estis sur la kovrilo de la brita Elle. Ekde tiam ŝi iĝis supermodelo kaj laboris por Anne Klein, Bill Blase, Chanel, Fendi, Guess, Karl Lagerfeld, Ralph Lauren, Todd Oldham, Yves Saint Laurent, kaj precipe Gianni Versace antaŭ lia morto. Ŝi gajnis 10,4 megadenarojn ĝis 1998. Nur kvar modeloj gajnis pli da mono. Naomi ankaŭ celas esti aktorino, rolinte en kino kaj televido. Ŝi "verkis" romanon pri la moda industrio, nomita Swan ("Cigno"). La eldonejo donis al ŝi resumon pri la libro tiel, ke ŝi povas paroli pri ĝi. La mono gajnita de la libro iras al la Ruĝa Kruco de Somalio. De infaneco, ŝi celis esti kantistino kaj verkis la diskon BabyWoman ("Bebovirino"). La kanto "La, La, La Love Song", kiun ŝi kantis kun la japana kantisto Toshi Kubota, estis la numero unu kanto en Japanio. Ŝi estas posedanto de la kafejo Fashion Cafe ("Kafejo de Modo") en Novjorko kun supermodeloj Elle MACPHERSON, Claudia SCHIFFER kaj Christy TURLINGTON. Kun la Dalai Lama, ŝi allogis monon por Unesko por konstrui lernejojn por malriĉaj infanoj tra la mondon. Unu staras en Jamajko kaj estas nomita por ŝi. Ŝi ankaŭ allogis monon kun Nelson Mandelo, estante ambasadoro por lia Children's Fund (Fonduso por Infanoj). Ŝi ankaŭ helpas la organizojn amfAR kaj Cancer Research. Nun estas eĉ pupo de Naomi. Kaj ŝi aperas en vakso en la muzeo de Tussard. Ŝiaj viroj: Multaj. Inter aliaj:
  • Robert DE NIRO - usona aktoro. Unu nokton, kiam ŝi suspektis ke li estis kun alia virino, ŝi raportis fajron en lia apartamento.
  • Adam CLAYTON - irlanda basgitaristo de la rokbando U2. Ŝia fianĉo en 1993.
  • Luca ORLANDI - itala milionulo kaj kinisto. Ĉirkaŭ 1995.
  • Joaquin CORTES - hispana dancisto de flamenko. 1996-97.
  • Mohammad "Max" AL HABTOOR - araba komercisto de Dubai. Ĉirkaŭ 1998.
  • Flavio BRIATORE - ŝia fianĉo, itala vetkuristo de Formula 1, milionulo, stariginto de Benneton en Usono. "la viro de mia vivo kaj la plej bona amiko mia". 1998-2000.
  • Joseph FIENNES - brita aktoro (Shakespeare in Love). 2000.
  • Damian ASPINALL - brita aristokrato. Amanto de goriloj kaj kazinoj. 2001.
Spite de ŝia famo kaj mono, ŝi deziras esti edzino kaj patrino. Ŝia umbiliko estas traborita. Ŝi unufoje nudiĝis publike en Novjorka noktoklubo. El ŝia belaspekta apero, ŝi estas la plej fiera pri siaj kruroj. Naomi kaj Felo: Naomi unufoje (1993-97) estis propagandisto de PETA (Popolo por la Etika Traktado de Animaloj, kiu, inter aliaj, staras kontraŭ la portado de felo). Ŝi publike ĵuris en 1993 ne porti felon, sed PETA eksigis ŝin kiam ŝi portis felon en marto 1997. Laŭ Naomi, ŝi eksigis sin mem post tagmanĝo en Novjorko kun la redaktoro de Vogue, kiam PETA-ano aperis kaj ĵetis la kadavron de prociono en la manĝon de la redaktoro. Naomi diris, "Mi manĝas viandon, mi portas ledon. Mi ne volas esti hipokrito." Naomi nun malkaŝe portas felon. La plej feliĉa tago de ŝia vivo estis kiam ŝi renkontis je Nelson MANDELA, kiun ŝi profunde admiras kaj tenas kiel sia heroo kaj modelo. Ŝi ankaŭ admiras Fidel CASTRO, la tirano de Kubo. Ŝi renkontis lin je februaro 1998 kaj donis monon al la Junaj Pioniroj de Kubo. Naomi diris, ke Castro estas "inspiro por la tuta mondo kaj homo tre inteligenta". Castro diris ke la renkontiĝo estis tre spirita kaj trovis ŝin surprize malsama en la karno. En 1998, dum la realigado de la filmo Prisoner of Love en Toronto, Naomi, kiu estas kolerema, frapis sian sekretarion kun telefono. La sekretario procesis kontraŭ Naomi. Je decembro 1999 ŝi aperis nuda en Playboy. En 2000 ŝi lanĉis sian parfumon, kiu simple estas nomita "Naomi Campbell". En 2001 ŝi aĉetis apartamenton en Trump Towers de Novjorko por 1,6 megadenaroj. Ŝi ankaŭ havas loĝejo en Parizo, sed ĉefe loĝas en Londono, la malamita urbo de ŝia infaneco, kie ŝi naskiĝis en malriĉa kvartalo de Londono el gepatroj jamajkanaj. Ŝia patrino, Valerie, kiu ankaŭ estas bela, estis modelo kaj dancistino; ŝia patro forlasis antaŭ la nasko. Naomi fumas, meditas kaj legas librojn de memhelpo. Ŝi ŝatas trinki teon, kokakolon kaj mineralan akvon, ŝi malŝatas kafon. Ŝi ŝatas Novjorkon, ŝi malŝatas Londonon. Ŝi ŝatas la arton de Basquiat kaj Matisse, la filmojn de Fellini kaj Scorcese kaj la librojn de Toni MORRISON. Ŝi malŝatas tinuson, al kiu ŝi estas alergia. Naomi havas kvar hundojn: Milo, Dolce, Luna kaj Venus.

Faktoj:

  • Alteco: 177cm
  • Pezo: 55 kg
  • Mezuro (brusto-talio-kokso): 86-61-88 cm
  • Haro: Malhela Bruna
  • Okulo: Malhela Bruna (iafoje false blua aŭ verda)
  • Grandeco de Robo: 38
  • Grandeco de Ŝuo: 40
  • Grandeco de Mamzono: 34C (usona)
  • Agentejo: International Creative Management de Los-Anĝeleso
  • Enspezo: 10,4 megadenaroj entute ĝis 1998; 1,5 Md en 1995; 0,9 Md en 1994.
  • Naskiĝo: vendredon la 22-an de majo 1970 en Streatham en suda Londono, Britio (de gepatroj jamajkanaj). Laŭ raso afrikana kaj eble parte ĉina.
  • Hobioj: bokso
  • Herooj: Josephine BAKER, Nelson MANDELA, Fidel CASTRO, Toni MORRISON
  • Televido: Ŝi unufoje aperis en la muzika filmeto de Michael JACKSON, "In the Closet" (En la Ŝranko"), en alia de George MICHAEL, "Freedom" ("Libereco") kaj en la de Madonna, "Erotica". Ŝi ankaŭ aperis sur usona televido, inter aliaj en la Cosby Show kaj New York Undercover. Por scii ĉu ŝi aperas ĉimonate sur usona televido klaku ĉi tie
  • Kino: Kvankam Naomi aperis en multaj filmoj, plejparte kiel ŝi mem (t.e., fama supermodelo), ŝi ne ĉefrolis ĝis 1999 en la kanada filmo Prisoner of Love ("Malliberulo de Amo"). La filmo perdis monon. Ŝi estos en filmo de Antonioni.
ja:ナオミ・キャンベル

Papo

] Papo (el la greka vorto, papas "patro") estas titolo de la plej alta estro de kelkaj eklezioj, ekzemple la kopta kaj la katolika. La katolika papo estas episkopo de Romo kaj la ĉefo de la Katolika Eklezio. Laŭ katolika kredo, por esti episkopo de Romo (la Sankta Diocezo) li heredas la rolon kaj potencon de Sankta Petro, la unua episkopo de Romo, per apostola posteuleco. Li do pretendas esti la paŝtisto de ĉiuj kristanoj kaj reprezentanto de Kristo surtere (laŭ Mateo 16:18-19):
    Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.
Laŭ la katolika interpreto de ĉi tiuj versoj, la Katolika Eklezio estis fondita de Jesuo Kristo kaj la papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj portas lian aŭtoritaton (simbolita per "la ŝlosiloj"). Nekatolikaj kristanoj, kiuj ne aprobas papan aŭtoriton, asertas ke la 'roko' ne estas Petro, sed la konfeso parolita de Petro en Mateo 16:17. Aliaj, ekzemple adventismo, kredas ke la papo estas la Antikristo mem, aŭ la malĉastino de Babilono de Apokalipso. La papo ankaŭ estas patriarko de preskaŭ ĉiuj kristanoj sub sia papa aŭtoritato. Inter tiuj ĉi estas ne nur la romkatolika eklezio, sed eklezioj de la Orienta Rito, foje nomataj 'grekkatolikaj'. La lastaj estas en komunio kun la Vatikano, sed adoras Kriston laŭ la liturgio de Sankta Johano Krisostomo Papoj elektiĝas de kaj el la kolegio de kardinaloj. Kvankam ĉiu needziĝinta vira katoliko rajtas esti elektita, plej ofte elektiĝas kardinalo. Ĉar la papo regas la sendependan Vatikanon, li ankaŭ estas ŝtatestro. La eklezio kredas ke Dio ne permesas ke la papo eraru dum formalaj eldiroj pri aferoj de fido aŭ moralo (papa neerareco). Sed tiu doktrino ne estis formale konfirmita ĝis la 19-a jarcento en la unua vatikana koncilio. Pro tio, la doktrina potenco de la papo estas tre konservema: ĝi ne povas kontraŭdiri antaŭajn papajn dirojn pri oficiala dogmo. Nur unu fojon la papo parolis sub la mantelo de neerareco, en 1950 kiam Pio la 12-a instruis ke Sankta Maria estis prenita korpe en ĉielon. Iuj kredas ke la doktrino de neerareco mem anonciĝis kun papa neerareco. La potenco de la papo, religie kaj politike, kreskis kaj malkreskis tra la jarcentoj. En la tempo de Danto kaj poste, la papo eĉ komandis armeojn kaj batalis kontraŭ la Sankta Romia Imperio. En la 14-a jarcento la papo loĝis en Avinjono, dum kontraŭpapo loĝis en Romo mem. Iuj papoj dum la tempo de la Renaskiĝo estis malvirtaj. Iuj papaj fiaj faroj instigis la Reformacion de Lutero kaj la protestantoj. En la ortodoksaj eklezioj ne ekzistas ekvivalento de la katolika papo kaj anstataŭe la koncilio mem regas. La "ĉefa inter egalaj" episkopoj en ortodoksa kristaneco estas la patriarko de Konstantinopolo.

Vidu ankaŭ:


- Listo de papoj Kategorio:Katolikismo als:Papst ja:ローマ教皇 ko:교황 simple:Pope

1885

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1885 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1885 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- L.L. Zamenhof decidis ke Esperanto estas preskaŭ preta.
- Januaro: L.L. Zamenhof fariĝis kuracisto kaj forveturis en la vilaĝon Vejseje, por komenci kuracistan praktikon.
- Aprilo: L.L. Zamenhof decidis reveni Varsovion kaj fariĝi okulkuracisto.
- Sudano: Kartumon konkeras Al-Mahdi.
- Kreita Pasilingvo

Kulturaj eventoj


- Germanio : Publikiĝo de Tiel parolis Zaratustro far Nietzsche.

Naskiĝoj


- 21-a de januaro : Umberto NOBILE
- 18-a de januaro : Masgrau Jacint BREMON
- 31-a de januaro : Antoni CZUBRINSKY
- 1-a de februaro : Rudolf Michael FREY
- 7-a de februaro : Sinclair LEWIS
- 12-a de februaro : Siegfried LIEBECK
- 26-a de julio : André MAUROIS
- 15-a de aŭgusto : Usono : Edna FERBER
- 11-a de septembro : D. H. LAWRENCE
- 7-a de oktobro : Niels BOHR
- 11-a de oktobro : François MAURIAC

Mortoj


- 22-a de majo : Francio : Victor HUGO
- 23-a de julio : Ulysses S. GRANT ----
1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1885년 simple:1885

Victor HUGO

Literaturo > Franclingva Literaturo > Victor HUGO < Franca Lingvo ---- Franca Lingvo La franca verkisto Victor HUGO naskiĝis je la 26-a de februaro 1802 en Besançon, kaj mortis je la 22-a de majo 1885 en Parizo. Li estis fama reprezentanto de la franca romantikismo, membro de la Académie Française, ankaŭ politike aktiva.

Biografio

Lia patro estis generalo en la armeo de Napoleono. Lia infanaĝo pasiĝis ĉefe en Parizo (elvokita en poemo "Aux Feuilantines"), sed restadoj en Napolo kaj en Hispanujo influis lin. Li edzinigis Adèle Foucher (1803-1868) en 1822 kiu lin donis la unuan filinon Léopoldine en 1824. Li ekfamiĝis en la jaro 1827 kiam en la antaŭparolo de sia unua teatraĵo Cromwell li oponis la klasikajn konvenciojn pri la teatro, kaj la literara gusto de lia tempo. Tiam li iĝis enokule de la socia publiko la ĉefo de la romantisma skolo, li estis karikaturita ĉekape de ties bando kun lia tipika elstara vasta frunto. En 1830 lia dua filino Adèle naskiĝis, tri jaroj antaŭ li komencas ligadon kun aktorino Juliette DROUET. Ĝi daŭris 50 jarojn. Post fekunda periodo (ĉefe multaj dramoj inter 1830 kaj 1840) li estis elektata al en la Académie Française en 1841.

Politike

Komence de sia beletra kaj politika kariero li estis konservema kaj favora al legitima monarĥio. Sed poste li politike evoluis al favoro pri humanema demokratio. Kiam la nevo de Napoleono faris ŝtatrenverson kaj sin proklamis imperiestro sub la nomo Napoleono la 3-a, Victor HUGO iĝis ties akra nefleksebkla kontraŭulo, kaj pasigis la jarojn de 1851 ĝis 1870 ekzile en Bruselo kaj sur la anglo-normanaj insuloj Jersey kaj Guernesey. Poste li kondamnis la ekcesojn de la Parizan Komunumon sed proklamis, ke tiuj de la konservativa reprimo estis centoble pli abomenaj. Li devenis senatoro en 1876.

Fino de sia vivo

Li iĝis vivanta simbolo de sociaj humanistaj republikanaj sentoj. Victor HUGO mortis la 22-an de majo 1885, je 13:27. Oni faris al li Nacian Funebron, kaj estis entombigita en la pariza Pantheono, kie ripozas la francaj gloruloj.

Verkoj

Antaŭ 1830


- Odes et Poésies diverses (poemoj, 1822)
- Han d'Islande (1823)
- Nouvelles Odes (poemoj, 1824)
- Bug-Jargal (1826)
- Odes et Ballades (poemoj, 1826)
- Cromwell (dramo, 1827)
- Le Dernier Jour d'un Condamné (romano, 1829)
- Les Orientales (poemoj, 1829)

1830 - 1840


- Hernani (dramo, 1830)
- Notre-Dame de Paris (romano, 1831)
- Les Feuilles d'automne (poemoj, 1831)
- Marion Delorme (dramo, 1831)
- Le Roi s'amuse (dramo, 1832)
- Lucrèce Borgia (1833)
- Marie Tudor (dramo, 1833)
- Claude Gueŭ (1834)
- Angelo (dramo, 1835)
- Les Chants du crépuscule (1835)
- Les Voix intérieures (1837)
- Ruy Blas (dramo, 1838)

1840 - 1870


- Les Rayons et les Ombres (1840)
- Le Rhin ("La Rejno", 1842)
- Les burgraves (dramo, 1843)
- Les Châtiments (1853)
- Les contemplations ("La kontemploj", poemoj, 1856)
- Les misérables ("La mizeruloj", romano, 1862)
- Les Chansons des rues et des bois (poemoj, 1865)
- Les Travailleurs de la mer (1866)

Post 1870


- L'Année terrible (1872)
- Quatrevingt-treize ("Naŭdek tri", 1874)
- L'Art d'être gran-père (1877)
- Histoire d'un crime (1877)
- Religions et Religion (1880)
- Les Quatre Vents de l'Esprit (1881)
- Torquemada (dramo, 1882)

Tradukoj en Esperanto


- La mizeruloj / de Victor Hugo. Esperantigis Centezimala. - Amsterdam. - (Serio da Eldonaĵoj de "Internacia Socia Revuo" ; 9-17). Originalo: Les misérables
- Post la batalo ; Ekstazo ; Veni, vidi, vixi ; Boazo dormanta / Victor Hugo. - En: Tutmonda sonoro / Hrsg.: Kálmán KALOCSAY; p.358 - 362, vol. 2
- Legendo pri la bela Pekopeno kaj la bela Boldura : el "Le Rhin" (Rejno) / Viktoro Hugo. El la franca originalo esperantigis Valo. - [Laroque-Timbaut]: SAT-Broŝurservo, 1988. - 67 p.
- Hernani (antologieto de franca literaturo)

Eksteraj ligiloj


- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/pour_envoi.html Adiaŭo]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/tombo_kaj_rozo.html La tombo kaj la rozo]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/vivi.html Vivi] Hugo Victor ja:ヴィクトル・ユーゴー ko:빅토르 위고 simple:Victor Hugo

1939

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1939 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1939 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 31-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno.
- Ĉeso de la civilmilito en Hispanio.
- Germanio kaj Sovetunio interkonsentis, dividi inter si Pollandon. Aŭguste Germanio ekatakis Pollandon. Komenco de la Dua Mondmilito.
- 1-a de septembro : Germanio invadis Pollandon; komenciĝis la Dua Mondmilito.
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio.
- Kreita Monda lingvo.

Naskiĝoj


- 28-a de februaro : Erika PLUHAR
- 31-a de marto : Volker SCHLÖNDORFF
- 7-a de aprilo : Usono : Francis Ford COPPOLA
- 20-a de aprilo : Norvegio : Gro Harlem BRUNDTLAND, politikisto
- 28-a de majo : Vida JERMAN
- 14-a de julio : Ĉeĥio : Karel GOTT
- 18-a de novembro : Margaret ATWOOD
- 26-a de novembro : Tina TURNER
- 16-a de decembro : Japanio : Liv ULLMANN, norvega aktoro

Mortoj


- 28-a de januaro : Francio : William Butler YEATS
- 22-a de majo : Jiri MAHEN
- 22-a de majo : Ernst TOLLER ----
1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1939年 ko:1939년