Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
23-a De Aprilo

23-a de aprilo

Historio > Tagoj > la 23-a de aprilo ---- La 23-a de aprilo estas la 113-a tago de la jaro (la 114-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 252 tagoj restas. Je la 23-a de aprilo okazis, interalie:

Eventoj


- 1933 : Fondiĝo de la germana Gestapo

Naskiĝoj


- 1420 : Jiří z Poděbrad
- 1755 : William TURNER, pentristo
- 1791 : James BUCHANAN
- 1858 : Max PLANCK, fizikisto kaj nobelpremiita
- 1891 : Sergej PROKOFJEV, soveta komponisto
- 1892 : Richard HUELSENBECK
- 1897 : Pixinguinha, brazila muzikisto
- 1897 : Lester B. PEARSON, 14-a ĉefministro de Kanado
- 1902 : Halldor Kiljan LAXNESS, Islando
- 1928 : Shirley TEMPLE, aktorino
- 1930 : Silvana MANGANO, aktorino
- 1936 : Roy ORBISON, usona kantisto kaj muzikisto

Mortoj


- Pilar P. DE GARCÍA
- 1616 : Miguel DE CERVANTES, hispanlingva verkisto
- 1616 : William SHAKESPEARE, laŭ la julia kalendaro
- 1850 : William WORDSWORTH, angla poeto
- 1975 : Hasan KOCAMAN
- 1992 : Satyajit RAY, barata filmreĝisoro
- 2003 : Bernard KATZ, nobelpremiita pro medicino
- 2005 : John MILLS

Specialaj tagoj kaj festoj


- Katalunio : Tago de Sant Jordi ("sankta Georgo") – la viroj donacas rozojn kaj la virinoj librojn.
- Monda Tago de la Libro
- Laŭ la Katolika kalendaro : Festo de sankta Georgo, protektanto de Anglio, Kartvelio kaj Katalunio.
- Brazilo: festotago de Choro (ŝoro).

Tagoj de semajno

La 23-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.

Vidu ankaŭ jenon:


- 22-a de aprilo | 24-a de aprilo
- 23-a de marto | 23-a de majo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj kategorio:Almanako kategorio:Aprilo ja:4月23日 ko:4월 23일 simple:April 23 th:23 เมษายน

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

1933

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1933 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1933 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 25-a Universala Kongreso en Kolonjo.
- Publikita Peko de Kain de Ivan ŜIRJAEV.
- Publikita Gvidilo tra la Esperanto Movado de Gerrit Paulus de BRUIN.
- Apero de Enciklopedio de Esperanto.
- Brita Esperanto-Asocio anigis al UEA.
- 30-a de januaro : Adolf HITLER iĝis regna kanceliero de Germanio.
- Germana sekcio eliris la Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistoj.
- Otto SIMON estas ekzilita de Nazioj.
- Carl VON OSSIETZKY arestita en koncentrejo.
- Germanio kaj Japanio eliris la Ligon de Nacioj.
- Usono : La Aŭtoritato de la Valo Tennessee en Alabamo establiĝis per akto de la nacia parlamento.

Naskiĝoj


- Miroslav HLAVÁČ
- Eurico FIGUEIRA
- Mario SOLA
- Salah GHANEM
- Irako: Himar Al-RASHID
- 3-a de januaro : Maxie WANDER
- 29-a de januaro : Sacha DISTEL
- 13-a de februaro : Kim NOVAK
- 14-a de marto : Michael CAINE
- 15-a de aprilo : Boris STRUGACKIJ
- 31-a de julio : Cees NOOTEBOOM
- 22-a de aŭgusto : Irmtraud MORGNER
- 13-a de novembro : Germanio : Peter HÄRTLING
- 4-a de decembro : Horst BUCHHOLZ

Mortoj


- 5-a de januaro : Calvin COOLIDGE
- 31-a de januaro: Anglio : John GALSWORTHY
- 18-a de marto: Japanio: JOŜINO Sakuzo
- 23-a de junio : M. F. ONNEN
- 9-a de julio: Viktoro POLGAR
- 30-a de julio : Bulgario : Georgi AKTARĜIEV
- 15-a de oktobro : Japanio : NITOBE Inazo
- 23-a de oktobro : Ivan ŜIRJAEV
- 9-a de decembro : Felikso ZAMENHOF
- Josef KOŽÍŠEK ----
1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1933年 ko:1933년 simple:1933 th:พ.ศ. 2476

1420

Historio > Jarcentoj > 15-a jarcento > 1420 ---- En la jaro 1420 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj

Mortoj

----
1415 | 1416 | 1417 | 1418 | 1419 | 1420 | 1421 | 1422 | 1423 | 1424 | 1425
14-a jarcento - 15-a jarcento - 16-a jarcento
ko:1420년

Jiří z Poděbrad

Ĉeĥio > Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio > Jiří z Kunštátu a Poděbrad ---- Jiří z Kunštátu a Poděbrad (naskita la 23-an de aprilo 1420 en kastelo Poděbrady, mortinta la 21-an de marto 1471 en Prago) estis reĝo de Bohemio de 1458 ĝis sia morto. Li estis la unua monarko, kiu forlasis katolikismon kaj aliĝis al husanismo. Li estis la sola nekatolika reĝo en la historio de Ĉeĥio. En 1448 li decidis unuigi Bohemion, kiu estis dividita inter aŭstriema flanko, gvidata de Ulriko von Rožmberk, kaj lia patriotisma flanko. Li marŝis de Kutná Hora al Prago, konkeris la ĉefurbon kaj ankaŭ poste sukcesis venki la anojn de roma katolikismo. En 1451 imperiestro Bedřich la 3-a nomis lin marŝalo de Bohemio. Problemoj ekestis, kiam en 1453 reĝo Ladislao plenaĝiĝis kaj montris simpatiojn al rom-katolikismo. Post la morto de Ladislao en 1457 la nobelaro unuanime elektis Jiří-on reĝo. Papo Pio la 2-a intencis batali kontraŭ Jiří, sed mortis en 1464. Jiří provis intertrakti kun la posta papo Paŭlo la 2-a, sed estis rifuzita kaj ekskomunikita en 1466. Post lia morto en 1471 la statoj de Bohemio elektis Vladislav la 2-an kiel reĝon, kiu tamen devis batali kontraŭ sia bofilo Matyáš (Hunyadi Matyás), kiu jam en 1469 estis proklaminta sin (kontraŭ-)reĝo. Tial ne estas klare, kiu estis la posteulo de Jiří; Vladislav tamen iĝis posteŭlo de Matyáš.

Plena biografio

Jiří z Poděbrad (14581471)
- li naskiĝis la 23-an de aprilo de 1420.
- gepatroj: Viktorino Boček el Kunštát kaj en Poděbrady.
- reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa, margrafo moravia kaj luzacia, duko luksemburgia, brabanta, limburka kaj silezia kaj princo mustenberga, zahania kaj opavia, grafo kladna kaj sinjoro en Kunštát kaj en Poděbrady.
- li parolis ĉeĥe, parte germane kaj latine.
- ĉirkaŭ 1427 post morto de sia patro li fariĝis unusola heredanto de nobela familio de Kunštát-anoj kaj li heredis Kunštáton kaj regionon ĉirkaŭ Poděbrady.
- 1440 komune kun Hynek Ptáček (legu Hinek Ptaĉek) el Pirkenstejn li stariĝis en frunton de la t.n. „orientbohemiaj lanfridoj“ (tio estis kvar regionoj ĉirkaŭ Hradec, Kouřim, Chrudim kaj Čáslav, en kies frunto staris Hynek, kaj regiono ĉirkaŭ Boleslav, frunte kun Jiří.
- 1441 geedziĝo al Kunhuta el Šternberk.
- la 15-an de julio de 1442 naskiĝo de filo Boĉko (anime malsana).
- la 29-an de majo de 1443 naskiĝo de filo Viktorino.
- 1444 post morto de sinjoro Hynek li estis elektita en frunton de la „lanfridoj“. Jiří estis tiutempe jam tre potenca viro. Li aĉetis multajn sinjorujojn kaj li fariĝis amiko de Barboro Cejna – imperiestrino vidvino, avino de la malgranda Ladislao, vivanta en siaj doturboj. Pro la geedziĝo al Kunhuta el Šternberk li akiris ankaŭ subtenon de kelkaj katolikoj.
- 14441448 en Bohemio kliniĝis al decida batalo pro potenco inter katolikoj kaj kalikuloj.
- 1446 naskiĝo de filino Barboro.
- la 16-an de majo de 1448 naskiĝo de filo Henriko (edzino Urŝulo Branibora).
- la 24-an de junio de 1448 li kreis kun siaj aliancanoj Unuecon podebradan.
- fine de aŭgusto de 1448 li amasigis soldataron proklaminte, ke li ekmarŝos militi kontraŭ Saksio, kun kiu li havis iajn aferojn. Li eluzis anstataŭ tio momenton de surprizo kaj li flankenvojiĝis al Prago.
- la 3-an de septembro de 1448 Jiří enpenetris Pragon, kiun li priregis.
- la 8-an de februaro de 1449 Oldřich el Rožmberk kreis Unuecon strakonican celita kontraŭ Jiří.
- 1449 naskiĝo de dunaskitoj filinoj Katerino (edzo hungara reĝo Matiaso la 1-a Korvino) kaj Zdenko (edzo saksia duko Albreĥto).
- la 19-an de novembro de 1449 mortis Kunhuta el Šternberk kaj Jiří venontjare edziĝis al Johanino el Rožmitál.
- 1451 naskiĝo de filo Hynek.
- la 27-an de aprilo de 1452 Jiří estis en koncilio elektita kiel landa administranto.
- 1453 naskiĝo de filino Anneto.
- 1453 Jiří forveturis al nova reĝo Vienon, kie li traktis pri lia alveturo Bohemion. Ladislao ĉi tie ankaŭ konfirmis al li la landan administradecon por pluaj ses jaroj. La saman jaron li fariĝis grafo kladna kaj princo mustenberka.
- 1456 naskiĝo de filino Ludmilo.
- 14531457 li dediĉis sin al administrado de la lando firmigante sian postenon en la lando.
- 1458 estis kunvokita koncilio, kiu estis elektonta novan reĝon post morto de reĝo Ladislao. Kiel kandidatoj estis enkondukitaj duko Vilemo Saksia, reĝo Kazimiro Pola, duko Albreĥto Aŭstria, Karolo – filo de la franca reĝo Karolo la 7-a kaj imperiestro Frederiko la 3-a.
- la 2-an de marto de 1458 Jiří estis elektita kiel ĉeĥa reĝo Jiří la 1-a. Sed nun ekestis problemo kun la kronado, ĉar ĉefepiskopo Johano Rokycano ankoraŭ ne estis konfirmita kaj estis neniu, kiu kronus Jiříon. La nova reĝo do devis peti helpon de papo Kaliksto la 3-a. Tiu estis favora al Jiří kaj li permesis, por ke hungaraj episkopoj, kiujn pruntedonis al li Matiaso Korvino, faru la kronadon. La papo volis lin nome akiri en frunton de kruckavalira ekskurso, por ke li povu renovigi bizancan imperion konsiderante ankaŭ pri ebleco kroni Jiříon eĉ kiel imperiestro bizanca.
- la 7-an de majo de 1458 Jiří kaj lia edzino Johanino estis kronitaj, baldaŭ post tio Moravio, Lusatio kaj Silezio escepte de silezia metropolo Vroclavo agnoskis la regadon de Jiří.
- 14581461 Jiří firmigis sian interrilaton al imperiestro Frederiko la 3-a komencante konsideri pri ebleco lasi sin elekti kiel romia imperiestro, ĉar Frederiko ne zorgis pri la imperio.
- la 31-an de marto de 1462 estis sendita mesaĝistaro en Romon, postulanta konfirmon de kompaktato. Sed papo Pio la 2-a proklamis ĝin kiel nevalida.
- la 26-an de novembro de 1464 Jiří sendis mesaĝistaron gvidita de Leono el Rožmitál al regantoj de okcidenteŭropaj landoj. Li klopodis krei union de regantoj, kiu malhelpus turkian ekspansiemon kaj limigus la eklezian potencon. Sed pro malharmonio inter unuopaj regantoj tiu ĉi propono ne estis realigita.
- la 28-an de novembro de 1465 estis kreita kontraŭ la reĝo la t.n. Unueco zelenohora gvidita de Zdenko el Šternberk.
- la 23-an de decembro de 1466 papo Paŭlo la 2-a ĵetis anatemon super Jiří proklaminte lin kiel herezulo.
- la 31-an de marto de 1468 Matiaso la 1-a Korvino proklamis militon al Jiří sukcesinte ekpreni apudajn landojn de Reĝlando ĉeĥa.
- 1469 ne fariĝinte izolinta Jiří proponis al la pola reĝo Kazimiro la 4-a, ke se li subtenos lin kaj ne Matiason, Jiří subtenos elekton de lia filo Vladislao kiel venonta ĉeĥa reĝo.
- la 26-an de februaro de 1469 Matiaso estis ĉirkaŭigita ĉe Vilémov, kie li estis tralasita je honora vorto, ke li postlasos pluajn batalojn. Sed tiu la vorton same rompis kaj la bataloj daŭris ĝis morto de Jiří. Sed Jiří senpere mortonte sukcesis ellandigi Matiason. (Matiaso denove konkeris la apudajn landojn nur dum reĝo Vladislao la 2-a Jagello.)
- la 21-an de marto de 1471 la ĉeĥa reĝo Jiří subiĝis al longdaŭra malsano. Kiel administranto de la reĝlando li destinis reĝinon Johaninon. Per lia morto finiĝis la etapo de regado de la t.n. „husana reĝo“. La regado de Jiří donis al la lando trankvilon, ĉar kvankam mem katoliko, li kapablis teni ekvilibron inter katolikoj kaj kalikuloj. Dum lia regado ankaŭ okazis karakteriza plifortigo de ekonomia stabilizo de la ĉeĥa ŝtato.

1755

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1755 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1755 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Grandega tertremo en Lisbono, pli ol 60 mil homoj mortis

Naskiĝoj


-

Mortoj


- ----
1750 | 1751 | 1752 | 1753 | 1754 | 1755 | 1756 | 1757 | 1758 | 1759 | 1760
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1755년

1791

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1791 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1791 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Brita Kanado dividiĝas en du partojn - alta kaj malalta Kanadoj.
- Kreita la metro.
- 4-a de marto: Vermonto fariĝas la 14a ŝtato de Usono.

Naskiĝoj


- 23-a de aprilo: James BUCHANAN
- 22-a de septembro: Michael FARADAY, brita fizikisto
- 26-a de decembro: Charles BABBAGE, angla Matematikisto

Mortoj


- 5-a de decembro: Aŭstrio: Wolfgang Amadeus MOZART ----
1786 | 1787 | 1788 | 1789 | 1790 | 1791 | 1792 | 1793 | 1794 | 1795 | 1796
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1791년

James BUCHANAN

Historio > Usono > Prezidentoj > James BUCHANAN ---- James BUCHANAN [ĝejmz bjuka'nan], (naskiĝis la 23-an de aprilo, 1791, mortis la 1-an de junio, 1868) estis la dek-kvina Prezidento de Usono. Buchanan naskiĝis en Cove Gap, apud Mercersburg, Pensilvanio. Dum sia regado li penis malsukcese konservi la usonan federacion. Li estis alta. Li neniam edziĝis, kaj restas la nura fraŭla kaj la nura pensilvania el la usonaj prezidentoj. Li estis presbiteriano. Buchanan mortis 77-jaraĝa en Wheatland, Pensilvanio, pro pneŭmonio kaj koraj problemoj. Dum lia administrado (1857-1861) okazis:
- 1857- La Paniko de 1857 kaŭzis ekonomikan depresion ĝis 1861
- 1857- La Decido de Dred Scott
- 1861- Kansaso iĝis libera ŝtato, kaj la Konfederaciaj Ŝtatoj ekformiĝis. BUCHANAN JAMES ja:ジェームズ・ブキャナン ko:제임스 뷰캐넌

1858

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1858 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1858 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 11-a de majo: Minesoto fariĝis la 32-a ŝtato de Usono.
- 28-a de julio: Unua transatlantika telegrafo inter Irlando kaj Novlando
- Britio: Alfred Russel WALLACE kaj Charles DARWIN ambaŭ anoncas siajn eltrovojn pri natura evoluado.
- Sankta Maria aperus en Lourdes.

Naskiĝoj


- 12-a de marto: Josef EISELT, Ĉeĥio
- 18-a de marto: Francio: Rudolf DIESEL
- 23-a de aprilo: Max PLANCK
- 19-a de oktobro : Honoratus BONNEVIE
- 27-a de oktobro: Theodore ROOSEVELT
- 20-a de novembro: Svedio: Selma LAGERLÖF
- 22-a de decembro : Giacomo PUCCINI
- 25-a de decembro: Karel Emanuel MACAN
- 30-a de decembro : Eduard MYBS

Mortoj


- 28-a de oktobro : Ida PFEIFFER
- 17-a de novembro : Robert OWEN ----
1853 | 1854 | 1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1858년 simple:1858

1891

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1891 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1891 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Vasilij Nikolajeviĉ DEVJATNIN pasis de Volapuko al Esperanto.
- Fondita Klubo Esperantista en Upsala
- Fino de la Mondo laŭ prediris Joseph SMITH.
- Survivlulilo por antaŭnaskitoj inventita en Berlino.
- Thomas Alva EDISON konstruis parolantan pupon.
- Gvineo fariĝas franca kolonio.
- 31-a de januaro: ribelo en Portugalio.
- Kreita Monda libera itala.

Naskiĝoj


- Hemann REMERS
- Otto BRANDT
- Ismael GOMES BRAGA
- Mikaelo GABRIELO
- Vlado JUKL
- Ĉeĥio : Vladislav VANCURA.
- 13-a de januaro : Hungario : Julio BAGHY
- 14-a de januaro : Leo BLAAS
- 9-a de marto: Otto EBERLER
- 11-a de marto : Hector CACHON
- 24-a de marto : Francio : Ludoviko GLODEAU
- 23-a de aprilo : Ukrajno : Sergej PROKOFJEV
- 23-a de majo : Svedio : Pär LAGERKVIST
- 14-a de julio : Fréhel
- 31-a de julio: Delfi DALMAU
- 23-a de aŭgusto: Pál TOLNAI
- 22-a de septembro : Hans ALBERS
- 10-a de decembro : Germanio : Nelly SACHS

Mortoj


- 10-a de februaro : Svedio : Sofja KOVALEVSKAJA
- 9-a de marto : Amalie DIETRICH
- 28-a de septembro : Herman MELVILLE

Esperanto-libroj eldonitaj en 1891


- Du rakontoj en la lingvo internacia Esperanto] / el la pola lingvo trad. A. Grabowski. - Nürnberg: Tümmel, 1891. - 20 p. (Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto ; [42]) Sienkiewicz, Henryk: Janko-Muzikanto : [noveleto]... Glowacki, Aleksander = Prus, Boleslaw - Renaskita Manfred : dramo en tri aktoj / de K. R. Trad. V. V. de Majnov. -Nürnberg: Kron, 1891. - 18 p. - ([Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto ; 46])
- Meier, Ludwig Emil: Vollständige methodische Grammatik, Formenlehre und Syntax der internationalen Sprache Esperanto / Ludwig Meier. - München: Meier, 1891. - 68 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Die Weltsprache "Esperanto": vollständiges Lehrbuch nebst zwei Wörterbüchern / nach der russischen Ausg. von L. Samenhof hrsg. von W. H. Trompeter. - Nürnberg: Tümmel, 1891. - 79 p. : ilustr. ----
1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1891년 simple:1891

1892

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1892 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1892 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- en Francio Louis DE BEAUFRONT komencas eldoni Esperanto-lernilojn.
- en Belgio ties unua Esperantisto,Armand DETHIER, komencas publikigi artikolojn pri Esperanto.
- René LEMAIRE kaj Wilhelm RÓBIN iĝis Esperantistoj.
- SIMOSE Kentarô iĝis unua Esperantisto en Japanio.
- Odo BUJWID iĝis profesoro en Universitato de Krakovo.
- En La Esperantisto kelkfoje aperis proponoj ke ĉiu esperantisto portu ian signon.
- En Japanio DEGUĈI Nao fondas la religian komunumon Oomoto.
- Kreita Akademi Internasional de Lingu Universal.
- en Pittsburgh (Usono) okazas la Homestead Steel Strike (Homsteda Ŝtalo-Striko), pro kiu pluraj homoj mortis.
- en Germanio Karl MAY komencas publikigi "Rakontoj pri vojaĝoj"... kaj iĝas sukcesa aŭtoro

Naskiĝoj


- Pál ROBICSEK
- Ernest DREZEN
- Adam JODKO
- Henrik GELGER : Frua esperantisto
- 3-a de januaro : Sud-Afriko : J.R.R. TOLKIEN
- 29-a de januaro : Germanio : Ernst LUBITSCH
- 12-a de februaro: Vlado JUKL
- 1-a de marto: Japanio: Tokio: AKUTAGAWA Ryunosuke
- 8-a de marto : Viktor BONDE
- 23-a de aprilo : Richard HUELSENBECK
- 11-a de majo : Britio: Margaret RUTHERFORD
- 26-a de junio : Pearl S. BUCK
- 4-a de julio : Helmi DRESEN
- 12-a de septembro : Albin Henning HALLDOR
- 16-a de septembro : Werner BERGENGRUEN
- 20-a de novembro: Grietje Harmina BENINK
- 20-a de decembro: K. M. KOLOBAŜKIN
- 25-a de decembro : Irlando : Rebecca WEST

Mortoj


- 23-a de aŭgusto : Brazilo : Rio-de-Ĵanejro : Deodoro da FONSECA
- 6-a de oktobro : Alfred, Lord TENNYSON

Esperanto-libroj eldonitaj en 1892


- Puŝkin, Aleksandr Sergeeviĉ: La neĝa blovado : Trad. A. Grabowski. - [2. eld.] [S. Peterburg, 1892]. - 21 p. ----
1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1892년 simple:1892

1897

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1897 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1897 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Clarence BICKNELL lasis Volapükon kaj ekesperantiĝis.
- Fondita en Louhans la unua Esperanto-Klubo de Francio.
- Unua Esperantisto en Santos.
- Unua Cionista Kongreso.
- Kreita Novromano.

Naskiĝoj


- Eŭropo : Milos LUKAS.
- Hungario : SZATHMÁRI Sándor
- Norbert BARTHELMESS
- 4-a de februaro : Ludwig ERHARD
- 11-a de februaro : Emil POST, frua komputikisto
- 17-a de aprilo : Thornton WILDER
- 18-a de aprilo: Božena SKLENČKOVÁ
- 22-a de majo : Robert NEUMANN
- 31-a de majo: Lajos KÖKÉNY
- 24-a de julio : Amelia EARHART
- 2-a de aŭgusto : OOHAŜI Kaiziro
- 11-a de aŭgusto : Enid BLYTON
- 25-a de septembro : Usono: William FAULKNER
- 26-a de septembro : Japanio: KOBAJAŜI Tomeki
- 26-a de oktobro: Jakobo ŜAPIRO

Mortoj


- 17-a de junio : Sebastian KNEIPP ----
1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1897년

Kanado

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado ----
Kanado
Nordameriko Blazonŝildo de Kanado
(Flago de Kanado) (Blazonŝildo de Kanado)
Nacia devizo: A Mari Usque Ad Mare (lat., de maro al maro)
image:LocationCanada.png
Oficialaj lingvoj Angla; Franca.
Ĉefurbo Otavo,Ontario
Plej granda urbo Toronto, Ontario
Registara sistemo: konstitucia monarkio, federacio, parlamenta demokracio
Ŝtatestroj
Reĝino
Guberniestro ĝenerala
Ĉefministro

Elizabeto la 2-a
Michaëlle JEAN
Paul MARTIN (Lib.)
Areo
 - Tuto
 - % akvo
enrangigita je 2-a
9,984,670 km²
8.62%
Popolkvanto
 - Tuto (2004)
 - Denseco
enrangigita 35-a
32,207,113 (jul. 2003)
3/km²
Sendependeco
-Akto BNA
-St. de Vestminstro
-Akto pri Kanado
Disde la U.R.:
1-a julio, 1867
11-a decembro, 1931
17-a april, 1982
Produkto Nacia Malneta (PNM)
 - Tuto (2002)
 - PNM/unuopo
enrangigita 12-a
$ 923 (biliono)
$ 29,400
Monunuo Kanada dolaro ($)
Horzono UTC -3.5 al -8
Nacia himnoO Canada
Reĝa himnoGod Save the Queen
LandkodoCA
Retreĝiona kodo.CA
Internacia telefonkodo1
Kanado estas la plej norda lando en Nordameriko. La lando eltendiĝas inter la Atlantika Oceano en la oriento kaj la Pacifika Oceano en la okcidento, kaj havas landlimon kun Usono sude kaj nordokcidente (Alasko). Kanado ankaŭ atingas la Arktan Oceanon en la nordo kie la teritoriaj pretedentoj etendas ĝis la Norda Poluso. Post Rusio, Kanado estas la dua plej granda lando laŭ tuta areo. Tamen ĝia popoldenseco estas tre malforta (po 3 homoj ĉiuj kvadrata kilometro) estante nur 32 milionoj da Kanadanoj. Kvamkvam Kanado havas pli grandan geografian areon ol la najbara Usono, ĝi nur havas unu naŭonon de la popolkvanto. Kanado estas necentra federacio de 10 provincoj kaj 3 teritorioj kuniĝintaj laŭ proceso nomata konfederaciiĝo.

Supervido

La ĉefurbo de Kanado estas Otavo en la provinco Ontario, la seĝo de la Parlamento de Kanado. Kanado estas regata kiel konstitucia monarkio kun Elizabeto 2-a kiel Reĝino de Kanado kaj ŝtatestro. Ŝin reprezentas guberniestro ĝenerala, la laŭfakta sed simbola ŝtatestranto. Kanado estante parlamenta demokracio, la veran potencon tenas la Ĉefministro de Kanado kaj la ĉefministroj de la provincoj kaj teritorioj. Unuio de antaŭaj francaj kaj britaj kolonioj, Kanado estas laŭ geografio la plej granda membro de la Komunumo de Nacioj kaj de la Frankofonio. Kanado estas oficiale dulingva:
- La angla lingvo estas majoritata en la plejparto de Kanado.
- La franca lingvo estas majoritata en la provinco Kebekio; francparolantoj troviĝas vaste ankaŭ en Novbrunsviko kaj partoj de Ontario kaj Manitobo. Pluraj indiĝenaj lingvoj paroliĝas en Kanado kaj estas oficialaj en la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto. En Nunavuto la inuka lingvo estas majoritata kaj oficiala. Kanado estas moderna kaj teĥnologie antaŭeniĝinta lando kaj estas pri energio sinsufiĉa. Ties ekonomio tradicie dependis ege je sia abundaj naturaj krudaĵoj, tamen la moderna ekonomia Kanada estas vaste diversiĝinta. La plej grandaj de Kanado estas: Toronto (Ontario), Montrealo (Kebekio), Vankuvero (Brita Kolumbio), Otavo (Ontario), Kalgario (Alberto), Edmontono (Alberto), Kebeko (Kebekio), kaj Vinipego (Manitobo).

Nomo

:Ĉefa artikolo: Nomiĝo de Kanado La nomo "Kanado" venis el Hurona / Irokva vorto, kanata, signifante "vilaĝo". [http://www.canadianheritage.gc.ca/progs/cpsc-ccsp/sc-cs/o5_e.cfm] Ĉi tiu estas referenco al Stadacona, vilaĝo proksime al la nuna Kebeko. La nomo elparoliĝas [ˈkʰæ nədə] angle, [kanada] france.

Historio

:Ĉefa artikolo: Historio de Kanado Kanadon, enloĝatan farde la indiĝenaj popoloj (kiu oni nomas la Unuaj Nacioj en Kanado) dum ĉirkaŭ 10 000 jaroj, unue vizitis Eŭropanoj ĉirkaŭ 1000 kiam Vikingoj nelonge koloniumis ĉe L'Anse aux Meadows en Novlando. Britaj pretendoj en nuna Kanado komenciĝis kun la vojaĝo de Giovanni CABOTO al Novlando en 1497. Francaj pretendoj komenciĝis per la esploroj de Jacques CARTIER (1534) kaj Samuel de CHAMPLAIN (1603). La unuaj eŭropaj koloniantoj en Kanado estis francoj en la nunaj Kanadaj Marprovincoj - la tiel-nomataj Akadianoj. Pli solida eŭropa ĉeesto estiĝis en la 16-a kaj 17-a jarcento kiam la Francoj koloniumis tie, laŭ la Rivero Sankta Laŭrenco. Champlain nomis sian teritorion Nova Francio. Britaj kolonioj stariĝis en la Atlantika kaj Hudsongolfa marbordoj. Pro la pligrandiĝo de ambaŭ koloniaroj, Britio kaj Francio ekluktis por Nordameriko inter 1689 kaj 1763 (la Francaj kaj Indianaj Militoj). Francio perdis pli kaj pli da teritorio al Britio, cedante la Novskotian peninsulon en la Traktado de Utreĥto (1713) kaj la ceteran Novan Francion en la Traktado de Parizo (1763). Uost la Usona Milito de Sendependeco, multaj Lojalistoj de la Unuiĝinta Imperio (United Empire Loyalists) transloĝis al Brita Nordameriko — tiam konsistante el la apartaj kolonioj de Novlando, Nova Skotio, Kebekio, kaj Insulo de Princo Eduardo. Por akomodiĝi al la lojalistoj, Britio kreis la kolonion de Nov-Brunsviko el parto de Nova Skotio en 1784, kaj dividis Kebekion en Alta Kanado kaj Malalta Kanado per la Konstitucia Akto de 1791. La Milito de 1812 komenciĝis kiam Usono atakis britajn fortojn en Kanado cele de malpliigi ilian regon de Nordameriko kaj la Atlantiko. En Aprilo 1813, usonaj fortoj brulis Jorkon (nunan Toronton). La britoj venĝis per la brulo de Vaŝingtono en surpriza atako en 1814. La Traktato de Ĥento subsigniĝis en decembro 1814. La Ribeloj de 1837-1838 en Alta kaj Malalta Kanado serĉis respondecan registaron; ili aparte fortis en Malalta Kanado (nuna Kebekio) en la Ribelo de la Patriotoj. Post tiuj, Britio unuigis la Kanadojn en la Provinco Kanado per la Akto de Unuiĝo (1840) en senfrukta klopodo asimili la franckanadanojn. Post kiam Usono konsentis pri la 49a paralelo norda kiel landlimo inter la Usona kaj Britnordamerika okcidento, la brita registaro kreis la koloniojn de Nova Kaledonio (1848) kaj Insulo Vankuvero (1849) kiuj kuniĝis en 1866 kiel Brita Kolumbio. Parte pro timo de usona forto, la kolonioj de Nov-Brunsviko kaj Nova Skotio konsentis kuniĝi kun la Provinco Kanado. La 1-an de julio 1867, Britio imponis la Akto pri Brita Nordameriko, kunigante la tri koloniojn en la nova, limite sinreganta Dominio Kanado, kun kvar provincoj: #Ontario (antaŭa Alta Kanado; Kanado Okcidenta en la Provinco Kanado); #Kebekio (antaŭa Nova Kanado; Kanado Orienta en la Provinco Kanado); #Nov-Brunsviko; #Nov-Skotio. La termo Kanada konfederacio estas uzata por tiu unuiĝo kaj ofte por la sekva federacio. Aliaj Britaj kolonioj kaj territorioj baldaŭ kuniĝis al la Konfederacio. En 1870, Kanado ekregis la vastegan Rupertlandon, la antaŭan monopoliejon de la Korporacio de la Hudsona Golfo, proksimume 2/3 de la areo de moderna Kanado; tri modernaj provincoj, multe de la teritorio de aliaj tri, kaj la tri teritorioj konsistas el ĉi tiu regiono. La kolonioj de la Insulo de Princo Eduardo kaj Brita Kolumbio aliĝis en 1871. En 1880, Kanado inkluzivis la tuton de sia nuna area krom Novlando kaj Labradoro (kuniĝis 1949). Plena rego super la aferoj de la Dominio venis oficiale en 1931 per la Statuto de Westminster, laŭ kiu aktoj de la Brita Parlamento ne plu aplikiĝis al Kanado sen ties konsento; kaj en 1982 per la patrolandigo de la Konstitucio de Kanado. Kanado ankaŭ distingiĝis per sia partopreno en la Dua Mondmilito. En la dua duono de la 20-a jarcento, multaj civitanoj de la plejmulte france parolante provinco Kebekio, petis sendependecon per du referendoj: 1980 kaj 1995. En ambaŭ la disiĝistoj malvenkis, 60% kaj 50.6% voĉdonante kontraŭ. La historio de eŭropa kontakto