:: wikimiki.org ::
| 24-a De Decembro |
24-a de decembroHistorio > Tagoj > la 24-a de decembro
----
La 24-a de decembro estas la 358-a tago de la jaro (la 359-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 7 tagoj restas.
En kristanaj regionoj (kaj nuntempe ankaŭ iomete en aliaj regionoj) oni je la 24-a de decembro festas la antaŭvesperon de kristnasko.
Je la 24-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1798 : Adam MICKIEWICZ, Litovio
- 1886 : William BAILEY
- 1922 : Ava GARDNER
Mortoj
- 1524 : Vasco da GAMA, portuga esploristo
- 1912: George W. BULLEN
- 1958: William Ebenezer THOMSON
- 1972 : Ernst KREUDER, verkisto.
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- 23-a de decembro | 25-a de decembro
- 24-a de novembro | 24-a de januaro
- Historio - Tagoj.
ja:12月24日
ko:12월 24일
simple:December 24
th:24 ธันวาคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
TagojHistorio > Tagoj
----
Tagoj en historio:
laŭ aranĝo de 2005
Sentabele:
- januaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
- 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
Vidu ankaŭ
- Tago
- Festa kaj Feria Tago
Kategorio:Almanako
ja:365日
ko:366일
zh-cn:历史上的今天
zh-tw:歷史上的今天
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
KristanismoKristanismo estas la plej granda monda religio, havante
1943 milionojn da kredantoj (islamo havas
1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda
Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala.
Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis
kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la
mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la
fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la
mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la
nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la
Vorto de Dio.
Historiaj branĉoj de kristanismo
Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de
judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis
transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo.
La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo:
# katolikismo (53%)
# protestantismo (16%)
# ortodoksismo (11%)
# anglikanismo (3%)
Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500
(Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj;
vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)
La baza mondbildo de nicea kristanismo
Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj.
En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan
virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la
Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj
obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu
robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva
decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu
homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni
scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la
mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam
ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj.
Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio
fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis
tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj
instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de
Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem
estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial
Jesuo estis mortigita, najlite al kruco.
Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la
peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn
ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas
punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj,
ekzemple, emfazas sakramenton,
dum protestantoj emfazas fidon.)
Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis
relevigita el la mortintoj. Tiuj,
kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste,
Jesuo supreniris al la ĉielo.
Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al
siaj kredantoj (Pentekosto).
Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la
Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi
ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj.
La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita,
kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro
de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli
eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.
La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri:
li estas tri personoj en unu substanco:
- Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
- Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
- Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la
koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute
komprenebla al la homoj.
Moralo
Kristana moralo estas resumita de la
Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo
kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
- Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi
morale sen la helpo, la graco, de Dio.
Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton,
samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed
ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.
Preĝado
Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe
resumas la kristanan fidon:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj
ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Amen.
- Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.
Kristanismo nenicea
Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la
jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj
albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas
jehovismo, mormonismo kaj
liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa,
bona homo, ne
Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio.
:Kristanismaj Specoj:
:Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Unitarismo
:Kristanaĵoj
:Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekologo - Graco - Himnoj -Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo
:Pensintoj, verkistoj, teologoj:
:Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de CHARDIN - Karl BARTH - Rahner - Bultmann - Tillich
:Postmortolando
:Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo
:Sakramentoj
:Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto
Kategorio:Kristanismo
ja:キリスト教
ko:기독교
ms:Kristian
simple:Christianity
th:คริสต์ศาสนา
zh-min-nan:Ki-tok-kàu
1798Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1798
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1798 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 1-a kaj 2-a de aŭgusto : marbatalo de Abukiro
Naskiĝoj
- 12-a de oktobro : Petro la 1-a (imperiestro de Brazilo)
- 24-a de decembro: Litovio: Adam MICKIEWICZ, verkisto
Mortoj
- 13-a de februaro : Wilhelm Heinrich WACKENRODER, verkisto
- 4-a de junio: Giacomo CASANOVA
----
1793 | 1794 | 1795 | 1796 | 1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801 | 1802 | 1803
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1798년
Litovio
Litovio (litove Lietuva) estas lando en nordoriento de Eŭropo, ĉe la Balta Maro.
La loĝantaro malkreskiĝis lastatempe de 3.715 mil 1995 ĝis 3.400 mil en 2004. Etne la loĝantaron konsistigas precipe litovoj (83%), poloj (7%) kaj rusoj (6%).
Apud la ĉefurbo Vilno (Vilnius) kun 386 mil enloĝantojn estas pliaj grandaj urboj Kaŭnaso (Kaunas) (314 mil), Klaipeda (Klaipėda) (144 mil) kaj Šiauliai (96 mil).
Historio
Historio de Litovio
La unuan fojon en skribitaj fontoj Litovio estas menciita en 1009 jaro. Ĝis XV-a jarcento Litovio kreskiĝis al granda nacio.
Litovoj kaj aliaj baltaj etnoj estis fine unuigitaj al unu nacio XII jarcente de litova duko kaj poste reĝo Mindaugas.
Dum XII-XIV jarcentoj Litovio (tiam Litova Granda Dukaro (Lietuvos Didžioji kunigaikštystė) eĉ pli kreskiĝis kaj teritoriĝis en plej granda parto de Sudeŭropo. Ĝis la batalo de Žalgiris la plej granda danĝero por Litovio estis ade atakinta Teŭtona ordino, sed en la batalo de Žalgiris, 1410 jare de unuiĝitaj litovaj kaj polaj armioj ĝi estis bategita.
En la 1386 jaro la Granda Litova Duko Jogaila fariĝis la reĝo de Pollando. La litova-pola nacio fariĝis unio havinta la saman reĝon kaj parlamenton.
1795 jare pro ia malfortiĝo de la nacio, granda parto de la Litova teritorio estis aliginta al la Rusia imperio.
1918-02-16 t. Litovio regajnis sendependecon, sed 1940 m. la komunista CCCP denove aligis Litovio al si. Denove independecon Litovio regajnis nur 1990-03-11t.
2004-03-29 Litovio fariĝis membro de NATO, kaj 2004-05-01 fariĝis ĉiurajta membro de la Eŭropa Unio
Demografio
Ĉirkaŭ 70 % de la homaro vivas en urboj. Meza aĝo - 38 jaroj. Ĉirkaŭ 99,6 % de homoj aĝantaj pli ol 15 jaroj estas skribsciantaj.
Nacia konstisto estas (informacio de la 2001 jaro):
- litovoj - 83,45 perc.,
- poloj - 6,74 perc.,
- rusoj - 6,31 perc.,
- belarusoj - 1,23 perc.,
- aliaj - 2,27 proc.
Ekonomiko
En la 2003 jaro la kreskiĝo de ekonomiko en Litovio estis plej granda en la tuta sudorienta Eŭropo, la komuna nacia produkto komparante kun la 2002 jara kreskiĝis je 9,7 percentoj.
Ekonomiko ĝis nun tre rapide kreskiĝas, des pli ke Litovio aliĝis al la Eŭropa Unio.
Aliaj informoj
- Kredantoj: plej multaj katolikoj
- Heredaĵo: Vilniusa historia centro.
- Esperanto-movado
- [http://lt.wikipedia.org Litova-Vikipedio]
Kategorio:Litovio
als:Litauen
fiu-vro:Leedu
ja:リトアニア
ko:리투아니아
ms:Lithuania
roa-rup:Litva
simple:Lithuania
th:ประเทศลิทัวเนีย
zh-min-nan:Lietuva
William BAILEYEdE
William BAILEY (bejli), anglo muzikisto, ano de la Esperantista Akademio. Naskiĝis en la 24-a de decembro 1866 en Manchester. Esperantistiĝis en 1905 kaj de tiam li kunlaboris en The British Esperantist, La Esperanta Instruisto, The E Monthly kaj Literaturo. Li kunlaboris en la Esperanta-Angla vortaro de Miltidge kaj en la kontrolado de la Bibliaj tradukoj. Estas konata lia traduko de "Thought Power" (Penspotenco) de Anna MILLS. Li profunde studis la verkojn de L.L. Zamenhof kaj ĝisoste sekvas ilin. Li estas "vivanta konkordanco" al la Zamenhofa verkaro.
1922Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1922
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1922 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 14-a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinki;
- Firmata la Kontrakto de Helsinki pri la organizo de la Esperanto-movado.
- La Tria Asembleo de Ligo de Nacioj akceptas raporton pri Esperanto kiel internacia helplingvo. La raporto de Ligo de Nacioj misinformis ke Albana registraro enkodukis Esperanton en duagradaj lernejo. Sed en tiu jaro Albanio havas malpli ol 6 Esperantistojn.
- Ekapero de Literatura Mondo en Budapeŝto.
- Internacia Konferenco pri Esperanto en Lernejoj en Ĝenevo.
- Brazila Parlamento donis monan subvencion al Brazila esperanto-movado.
- Fondita Esperanto-grupo de Brescia
- Eŭgeno LANTI publikigis broŝuron For la Neŭtralismon.
- Japanujo kaj mondlingvo publikita de Fuĵisaŭa Ĉikao.
- Unuaj dissendoj de Esperanto per radio.
- Fondita Societo de ĉeĥoslovakaj nevidantaj Esperantistoj, Bulteno de CK SEU kaj Tramvojista Esperanto-Unuiĝo de Vieno.
- Esperantiĝis:
::Mladen VRTUNSKI, Anton GOLDMANN, Hector VERMUYTEN kaj Léon BERGIERS.
- Aleksandr POSTNIKOV liberigita.
- Planlingvoj Okcidentalo kaj Esperantido de Antido publikitaj.
- februaro okazis la Artmoderna Semajno en San-Paŭlo, kiu ekestis la Modernisma Skolo de Brazila literaturo.
- 28-a de februaro: Egipto sendependiĝas de Britio
- 11-a de septembro: Palestino estas transdonita for de la otomana imperio al la brita imperio
- Jaroslav HEYROVSKÝ diskrovis la polarografion
- Kreita Kasuelo
Naskiĝoj
- 31-a de januaro: Otaviano CURVELO de SOUZA
- 10-a de junio: Usono, Judy GARLAND
- 19-a de septembro : Emil ZATOPEK
- 8-a de novembro : Christiaan BARNARD
- 4-a de decembro : Gérard PHILIPE
- 24-a de decembro : Ava GARDNER
- Carlo MUSAZZI
- Árni BÖDVARSSON
- Rüdiger EICHHOLZ
- Aderaldo ROCHA
Mortoj
- Jiří František CHALOUPECKÝ
- Leon FAUVART-BASTOUL
- 7-a de februaro : Francio, Fernand DORÉ
- 14-a de marto : Karolo la 1-a (Aŭstrio)
- 27-a de marto: John ANDERSON
- 2-a de aŭgusto: Kanado, Alexander Graham BELL
- 11-a de novembro: Brazilo: Nuno BAENA
- 18-a de novembro: Francio, Marcel PROUST
----
1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1922年
ko:1922년
simple:1922
th:พ.ศ. 2465
1524Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1524
----
En la jaro 1524 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Nordameriko: Hudsonan Riveron vizitas italo Giovanni da VERRAZANO.
Naskiĝoj
Mortoj
----
1519 | 1520 | 1521 | 1522 | 1523 | 1524 | 1525 | 1526 | 1527 | 1528 | 1529
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1524년
simple:1524
1912Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1912
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1912 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo.
- L.L. ZAMENHOF ĉe la UK de Krakovo rezignis ĉian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto, kaj eĉ la simplan titolon „Majstro“.
- Edukministro CAJ Juanpej dekretas la enkondukon de Esperanto en la elementajn lernejojn de Ĉinio.
- Eklernis Esperanton:
Bruno RIEFLING, SIFO, Gerrit WOUD, Gerrit Paulus de BRUIN, Maksimiliano BLASSBERG, Frits FAULHABER, Helmi DRESEN, Modesto Eugenio CAROLFI, Carl Adolph HVORSLEV kaj Vasilij ĴELEZNJAKOV.
- Fonditaj Esperanto-asocio de Ŝanhajo, Virina Esperanto-Klubo en Brazilo kaj Esperanta junulara grupo de Varsovio.
- Fondita unua Esperanto-Klubo en Venezuelo
- Kreitaj planlingvoj Omnezo, Lingvo Kosmopolita, Ariana kaj Fraternitato.
- Ĉinio elĵetas fremdan regon kaj fariĝas respubliko.
- Albanio sendependiĝas.
- Hispanio: Kanarioj: Fuerteventura ekhavas propran parlamenton.
- 6-a de januaro: Nov-Meksiko fariĝis la 47-a ŝtato de Usono.
- 16-a de januaro: La grupo de anglo Robert Falcon SCOTT apud Sudan Poluson trovas restaĵojn de tendaro de konkuranta norvego Roald AMUNDSEN.
- 18-a de januaro: Scott atingas Sudan Poluson.
- 14-a de februaro: Arizono fariĝis la 48-a ŝtato de Usono.
- 15-a de aprilo: La Titanic pereas en la norda Atlantiko
- Tupaciguara fondita.
Naskiĝoj
- Raymond DOURY
- 20-a de februaro: Francio: Pierre BOULLE
- 21-a de aprilo : William Thomas STEAD
- 16-a de majo: Johannes HARTOG
- 23-a de junio: Britio: Alan TURING, frua komputikisto (m. 1954)
- 14-a de aŭgusto: Germanio: Erwin STRITTMATTER
- 26-a de novembro : Eugène IONESCO
Mortoj
- 16-a de januaro: Georg HEYM
- 27-a de januaro: BAGGI de ARAUJO
- 30-a de marto: Germanio: Karl MAY.
- 20-a de aprilo: Bram STOKER
- 14-a de majo: Svedio: August STRINDBERG
- 16-a de aŭgusto : Germanio : Johann Martin SCHLEYER
- 24-a de decembro : George W. BULLEN.
- Ĉeĥio: Zikmund WINTER.
- Antarkto: Kapitano SCOTT kaj sia grupo.
- Amatus van der BIEST-ANDELHOF
----
1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1912年
ko:1912년
simple:1912
th:พ.ศ. 2455
1958Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1958
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1958 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 49-a Universala Kongreso de Esperanto en Majenco.
- Penka BATOEWA kaj Anatolij GONĈAROV eklernis Esperanton.
- Vuk ECHTNER enkarceregita.
- 1-a de januaro : Eŭropo : La du Romaj Traktatoj starigas la Eŭropan Ekonomian Komunumon (EEK) kaj la Eŭropa Atom-Energia Komunumo (EAEK, Eŭratom) inter la membroŝtatoj-fondintoj : Francio, Germanio, Belgio, Italio, Luksemburgo kaj Nederlando -- "Eŭropo de la Ses".
- 28-a de septembro : Francio : La francoj adoptas per referendumo sian nunan konstitucion ; ĝi estas promulgita la 4-an de oktobro 1958.
- 4-a de oktobro : Francio : La ĵus adoptita, nuna konstitucio de Francio estas promulgita. Ĝi tiel estas la 18-a konstitucio de Francio ekde 1789. Estigante parlamentan reĝimon, ĝi starigas la nunan Kvinan Francan Respublikon.
- Francio : Charles DE GAULLE estas elektita prezidento de la Franca Respubliko. Li tiel estas la unua prezidento en la Kvina Respubliko.
- Kolombio : Stabiliĝo.
- Gvineo sendependiĝas sub Ahmed Sekou TOURE, aniĝante al UNO.
- Kreita Romanido.
- La brita piloto Mike HAWTHORN gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
- 29-a de aprilo : Michelle PFEIFFER
- 29-a de aŭgusto : Michael JACKSON (muzikisto)
- 16-a de oktobro : Tim ROBBINS
Mortoj
- Josef ŠILHART
- 21-a de decembro Usono : Lion FEUCHTWANGER
- 24-a de decembro : William Ebenezer THOMSON
----
1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1958年
ko:1958년
simple:1958
th:พ.ศ. 2501
William Ebenezer THOMSONGravaj esperantistoj - Britaj esperantistoj
William Ebenezer THOMSON (naskiĝis la 30-an de majo 1871 - mostis la 24-an de decembro 1958) estis brita subtenanto de Esperanto el Bexleyheatrh, patro de fama esperantisto Avoto.
Kvankam ne mem E-parolanto, li senrezerve donis subtenon al la IL-movado dum pli ol 40 jaroj. Jam dum la Unua mondmilito li gvidis la lokan grupon ĝis reveno de sia filo el militservo. Membro de la Sudorient(brit)a Federacio. Homo de altaj idealoj kaj nekorupteblaj principoj, poeto kaj libroamanto.
Ernst KREUDERLiteraturo > Germanlingva Literaturo > Ernst KREUDER < Germana Lingvo
----
Ernst KREUDER [ernst krojde] ( - la 29-an de aŭgusto 1903 en Zeitz, † la 24-an de decembro 1972 en Darmstadt) estis germana verkisto.
Sian junaĝon li pasigis en Offenbach am Main. Li laboris en banko, studis en filozofion, literaturan historion kaj kriminologion en Frankfurto ĉe Majno, vivtenante sin dume kiel helplaboristo en minejo, brikfarejo kaj konstruejo.
1926/27 li kune kun amiko migradis tra Jugoslavio, Albanio kaj Grekio. En la jaro 1932 li eklaboris por la satireca ĵurnalo Simplicissimus. De 1934 ĝis 1940 li vivis retirite en muelejo apud Darmstadt; por vivteni sin li verkis amajn kaj aventurajn rakontojn, krome li komencis sian ĉefverkon Die Unauffindbaren, kiu aperis en 1948'.
De 1940 ĝis 1945 li soldatservis, en 1945 li iĝis usona militkaptito. Post la Dua Mondmilito li dediĉis sin plene al la verkado. Subtenate de Alfred DÖBLIN li en la jaro 1949 fariĝis membro de la Akademie der Wissenschaften und der Literatur (= Akademio de Sciencoj kaj Literaturo) en Majenco. En 1953 li gajnis la renoman literaturpremion Georg-Büchner-Preis.
La verkaro de Ernst Kreuder, montranta influojn de romantismo kaj superrealismo, ofte temas pri la fuĝo el la realeco al pli bona fantazia mondo. Krom romanojn kaj rakontojn li verkis ankaŭ poemojn kaj literatursciencajn eseojn.
Listo de verkoj
- Die Gesellschaft vom Dachboden (rakonto, 1946)
- Die Unauffindbaren (romano, 1948)
- Herein ohne anzuklopfen (rakonto, 1954)
- Agimos oder Die Weltgehilfen (romano, 1959)
- Tunnel zu vermieten (rakontoj, 1966)
- Hörensagen (romanoj, 1969)
- Der Mann im Bahnwärterhaus (romano, eld. 1973)
23-a de decembroHistorio > Tagoj > la 23-a de decembro
----
La 23-a de decembro estas la 357-a tago de la jaro (la 358-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 8 tagoj restas.
Je la 23-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- Fondita la Spiritista Grupo "União Espírita", em Maceioo, Alagoaso, Brazilo.
Naskiĝoj
- 1597 : Martin OPITZ
- 1790 : Jean-François CHAMPOLLION, franca filologo
- 1888 : Friedrich WOLF
Mortoj
-
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- Historio - Tagoj.
ja:12月23日
ko:12월 23일
simple:December 23
th:23 ธันวาคม
25-a de decembroHistorio > Tagoj > la 25-a de decembro
----
La 25-a de decembro estas la 359-a tago de la jaro (la 360-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 6 tagoj restas.
Je la 25-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1 a.K. : Jesuo Kristo, laŭ la kalkulo de Dionysius EXIGUUS, kiu fariĝis la bazo de la kristana erao. (Tamen, la evangeliisto Lukas rakontis, ke okaze de la Kristnasko lokaj ŝaffarmistoj restadis ekstere en la kampoj, atentante sian ŝafaron dum la nokto. Plej verŝajne, tio okazus ne dum malvarma Judeja decembro, sed ĉirkaŭ aprilo dum la ŝafida nasko.)
- 1877 : Josep ALBAGÉS VENTURA
- 1877 : Alfred Wheeler LYNDRIDGE
- 1858 : Karel Emanuel MACAN
- 1892 : Rebecca WEST, Irlando
- 1894 : Saul J. JAFFE
- 1925 : Hildegard KNEF, Germanio
- 1927 : Ernesto GELETA, Slovakio
- 1943 : Hanna SCHYGULLA
- 1949 : Sissy SPACEK
- 1950: Karl ROVE
Mortoj
- 1938 : Karel ČAPEK
- 1946 : W.C. FIELDS, Usono
- 1956 : Robert WALSER, Svisio
- 1977 : Charlie CHAPLIN, Svisio
- 1969 : Donald R. DUNCAN
Specialaj tagoj kaj festoj
- La tago de Kristnasko
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:12月25日
ko:12월 25일
simple:December 25
24-a de novembro----
Historio > Tagoj > la 24-a de novembro
----
La 24-a de novembro estas la 328-a tago de la jaro (la 329-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 37 tagoj restas.
Je la 24-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1713 : Laurence STERNE, Irlando
- 1784 : Zachary TAYLOR
- 1826 : Carlo COLLODI, Italio
- 1888 : Dale CARNEGIE
Mortoj
- 1571 : Jan BLAHOSLAV
- 1937 : Vselovod IVANOV
- 1957 : Diego RIVERA
- 1991 : Freddie MERCURY
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:11月24日
ko:11월 24일
simple:November 24
th:24 พฤศจิกายน
24-a de januaroHistorio > Tagoj > la 24-a de januaro
----
La 24-a de januaro estas la 24-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 341 tagoj restas (342 en superjaroj).
Je la 24-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1776 : E. T. A. HOFFMANN
- 1862 : Edith WHARTON, Usono
- 1878 : João PESSOA
- 1888 : Vicki BAUM
- 1895 : Eugen ROTH
- 1905 : Poul JÖRGENSEN
- 1914 : Hana VÍTOVÁ
Mortoj
- 1965 : Winston CHURCHILL
Specialaj tagoj kaj festoj
-
Tagoj de semajno
La 24-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 | | |