Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
24-a De Julio

24-a de julio

---- Historio > Tagoj > la 24-a de julio ---- La 24-a de julio estas la 205-a tago de la jaro (la 206-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 160 tagoj restas. Je la 24-a de julio okazis, interalie:

Eventoj


- 1969 : Usono metis la unuan homon surlunen

Naskiĝoj


- 1783 : Simón BOLÍVAR
- 1802 : Alexandre DUMAS (Patro), Francio
- 1853 : Jorge Luis GUTIÉRREZ
- 1857 : Henrik PONTOPPIDAN
- 1864 : Frank WEDEKIND
- 1883 : Augustin PITLÍK
- 1897 : Amelia EARHART

Mortoj


- 1655 : Friedrich VON LOGAU
- 1862 : Martin VAN BUREN
- 1920 : Ludwig GANGHOFER
- 1927 : Japanio : Tokio : AKUTAGAWA Ryunosuke (memmortige)
- 1960 : Hans ALBERS
- 1991 : Isaac Bashevis SINGER, verkisto kaj nobelpremiita pro literaturo en 1978

Specialaj tagoj kaj festoj


- Ekvadoro : Tago de Simón Bolívar
- Venezuelo : Tago de Simón Bolívar ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:7月24日 ko:7월 24일 simple:July 24 th:24 กรกฎาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Tagoj

Historio > Tagoj ----

Tagoj en historio:

laŭ aranĝo de 2005

Sentabele:


- januaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
  - 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31

Vidu ankaŭ


- Tago
- Festa kaj Feria Tago Kategorio:Almanako ja:365日 ko:366일 zh-cn:历史上的今天 zh-tw:歷史上的今天

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

1969

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1969 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1969 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 54-a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinko.
- Deklaracio de Tirese.
- Stanislava Chrdlová ekesperantiĝis.
- Fondita Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
- Ekaperis revuo La Monda Lingvo problemo.
- Apero de Esperanta traduko de La Korano.
- Publikitaj planlingvoj Arcaicam Esperantom kaj Aligrams.
- 24-a de julio : Usono metas la unuan homon surlunen.
- Muamar KADAFI, post milita renverso, regas Libion.

Naskiĝoj


- 8-a de majo : AKEBONO Taro
- 28-a de decembro : Linus TORVALDS

Mortoj


- 18-a de januaro: Ismael GOMES BRAGA
- 22-a de junio : Usono : Judy GARLAND
- 28-a de marto : Dwight D. EISENHOWER
- 27-a de aŭgusto : Svislando : Erika MANN
- 17-a de decembro: COSTA e SILVA
- 25-a de decembro: Donald R. DUNCAN ----
1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1969年 ko:1969년 simple:1969 th:พ.ศ. 2512

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Luno

vidu natura satelito pri aliaj lunoj La Luno, la sola natura satelito de la Tero, la sola luno kiun ni povas vidi per la nuda okulo kaj la sola konata ĝis la laboro de Galileo GALILEI, mondo de maroj de antikva lafo ŝtoniĝinta; pro astronomia hazardo, ĝia ŝajna grandeco, vidita el la Tero, estas simila al tiu de la Suno. Suno maldekstra duono, de fundesupren: Maro de l'pluvoj, Oceano de l'Ventegoj (plej maldekstre) kaj Maro de la Nuboj, inter ili la fama cirko Copernic (Esperanto: kratero Koperniko).
Dekstra duono, de fundesupren: Maro de l'Nektaro, Maro de l'Trankvil, Maro de Sereneco, pli dekstre: Maro de Fekundeco, plej dekstre izole kiel lago: Maro de la krizoj.
Malsupre, kun plej da "radioj", la fama cirko (kratero) Tycho.
  • Nomo: Luno (Terra I)
  • Diametro: 3476 km
  • Maso: 0,07349 . 1024 kg (0,0123 da tero)
  • Meza distanco de la Tero: 384.400 km; ĝia sola luno
  • Sidera tago (= turniĝo ĉirkaŭ la interna akso): 2360,6 ks (27,32166 tertagoj)
  • Sidera monato (= rivoluo ĉirkaŭ la planedo, nome la Tero): 2,3606 Ms (27,32166 tertagoj), egala al la tago
  • Sinoda tago aŭ monato (= periodo inter du samaj lunofazoj): 29,531 tertagoj
  • Gravito: 1,6 m/s2 (0,163 da tergravito)
  • Temperaturo: 380 K (tage), 120 K (nokte)
  • Atmosfero: vakuo
  • Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de ĝia planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar lunoj estas pli grandaj laŭ maso (Ioo, Ganimedo, Kalistoo kaj Titano), kaj unu planedo, Plutono, estas eĉ pli malgranda!

Origino

Ni ne scias la devenon de la Luno. Ĝi ne nur estas tero malgranda, sed mondo tre malsama. La Tero estas roko kun supraĵo de likva akvo kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas roko, fino al fino. Mankas al ĝi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj. Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estas juna, estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero kaj eĉ nun la Luno tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero. Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la fiziko de tia kapto ne estas klara.

Historio

Pri la maroj... Pri la krateroj... Pri esploro de homoj... 20-a de julio 1969: Usonaj astronaŭtoj Neil ARMSTRONG kaj Buzz ALDRIN surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.

Kuriozaĵoj

De la Tero, ni vidas la Lunon pasi tra kvar fazoj ĉiumonate. La lunfazoj nomiĝas: la malluma novluno, la kreskanta duonluno (unua kvarono), la plenluno, kaj la malkreskanta duonluno (tria kvarono). La Luno kaŭzas la tajdojn sur la Tero. tajdojn Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna jaro, Luno ĉiam direkas la saman flankon al Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, eblas vidi de Tero ĉ. 55 procentojn de la luna surfaco. La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro 1959, kiam la sovetia sondilo Luna 3 transsendis unuajn fotojn de la dorsa flanko. Je la 10-a de novembro 1966 la usona sondilo Lunar Orbiter 1 sendis la unuajn bildojn, pli bonkvalitajn, el ĉirkaŭluna orbito.

Vivo?

Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio. Lunar OrbiterLa plejparto de antikvaj socioj diigis la Lunon (Selene en greka mitologio, Luna en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino. Ĉar ĝi estas la dua plej videbla astro en la ĉielo, kaj pro siaj fazoj, la Luno estas la bazo de pluraj kalendaroj, kiel tiuj de la judoj kaj islamanoj. La tago lundo nomiĝas laŭ Luno. En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.
Dosiero:moon-galileo-color-thumb.jpg
[http://meta.wikipedia.com/upload/moon-galileo-color.jpg Pligrandigu bildon]
La kaŝita flanko

Kartografio de la Luno

Unuaj mapoj:
- 1647: Selenographia fare de Johannes HEVELIUS
- Giovan Battista RICCIOLI "Geografia" terminologio de la Luno

Vidu ankaŭ


- eklipso Kategorio:Sunsistemo ja:月 ko:달 ms:Bulan (satelit) simple:Moon th:ดวงจันทร์ zh-min-nan:Go̍eh-niû

Simón BOLÍVAR

Simón BOLÍVAR (naskiĝis 24-an de julio 1783 , mortis 17-an de decembro 1830 ) estis Suda Amerika naciisto kaj generalo. Bolívar naskiĝis ĉe Karakaso en aristokrata familio. Post la morto de siaj gepatroj li iris al Hispanio por kompletigi sian edukadon kaj tie li renkontis kaj edziĝis kun María Teresa Rodríguez del Toro y Alaysa en 1802. Dum mallonga vizito al Venezuelo en 1803 ŝi mortis pro flava febro. Bolívar reiris al Eŭropo en 1804 kaj aniĝis la sekvantaron de Napoleono. Bolívar reiris al Venezuelo en 1807 kaj post kiam Napoleon nomumis sian fraton Jozefon reĝo de Hispanio kaj ĝiaj koloniaj en 1808, Bolívar partoprenis la kontraŭreĝajn direktoratojn. La Karakasa grupo deklaris sian sendependecon en 1810 kaj ili sendis Bolívar al Anglio por diplomatika misio. Bolívar reiris al Venezuelo en 1811, sed en julio 1812 la grupestro cedis kaj Bolívar devis forfuĝi al Cartagena de Indias, kie li verkis sian Manifesto de Cartagena. En 1813 li estris la invadon de Venezuelo. Li eniris Meridon je la 23-a de majo kaj estis alnomita El Libertador (La Liberiganto). Karakaso rekaptiĝis je la 6-a de aŭgusto kaj la dua Venezuela Respubliko proklamiĝis. Poste li estris nacian armeon de Kolombio kaj kaptis Bogoton en 1814. Tamen, post kelkaj militaraj repuŝoj Bolívar forkuris al Jamajko en 1815 kie li petis la estron de Haitio, Alexander Sabes Petion helpi lin. En 1816 per ties helpo Bolívar reeniris la batalon, surteriĝis en Venezuelo kaj kaptis Angostra (nun Ciudad Bolívar). Venko ĉe Bojakao (hisp. Boyacá) en 1819 aldonis Kolombion al la regionoj liberigitaj de Hispanio kaj je decembro Bolívar kreis la Grandan Kolombion (Gran Colombia, federacion enhavantan la plejpartojn de Venezuelo, Kolombio, Panamo kaj Ekvadoro). Bolívar estis la Prezidento kaj je la 17-a de januaro li proklamis la Respublikon de Kolombio. Pluaj venkoj ĉe Carabobo en 1821 kaj ĉe Pichincha en 1822 kunfirmis lian regon kaj en 1822 li pretiĝis por liberigi Peruon de hispana rego. Dum 1822 kaj 1823 Bolívar kaj Antonio José de SUCRE decidige venkis la hispanojn. En decembro, ĉe Ajakuĉo (Ayacucho), Sucre detruis la restaĵon de la hispana armeo. En aŭgusto, ĉe la kongreso de Alta Peruo, oni ŝanĝis ĉi ties nomon al Respubliko de Bolivio honore al Bolívar, sed jam en 1827 interna divido rezultis en milito kaj la malforta koalicio disfalis. Bolívar rezignis kiel prezidento en 1828 kaj mortis pro tuberkulozo je la 17-a de decembro 1830. Oni devas aldoni, ke iutempe Bolívar deziris unuigi ĉiujn landojn de Suda kaj Centra Ameriko kaj la Karibeo kiel unu ekonomie sendependa lando, Unuiĝintaj Ŝtatoj de Latinameriko (Estados Unidos de Latinoamerica), sed ĉe kunveno de prezidentoj kaj guberniestroj la propono malsukcesis pro nur unu voĉdono. ja:シモン・ボリバル simple:Simón Bolívar

1802

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1802 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1802 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 26-a de februaro : Francio : Victor HUGO
- 24-a de julio : Francio : Alexandre DUMAS (Patro)
- 5-a de aŭgusto : Norvegio : Niels Henrik ABEL
- 13-a de aŭgusto : Nikolaus LENAU
- 29-a de novembro : Stutgarto : Wilhelm HAUFF

Mortoj


- ----
1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801 | 1802| 1803 | 1804 | 1805 | 1806 | 1807
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1802년

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

Jorge Luis GUTIÉRREZ

Esperanto-movado > Historio de la Esperanto-movado > Meksiko
Jorge Luis GUTIÉRREZ naskiĝis en la 24-a de julio 1953, en Meksikurbo. Li lernis esperanton en 1968 kaj tuj poste aliĝis al Meksika Esperanta Junularo, kie li aktivis ĝis 1971, kiam la organizaĵo perdis la sidejon kiu estis pruntedonita de registara instanco. En 1978 li eldonis hispanligvan tradukon de Bazaj faktoj pri la lingvo internacia, de Ivo LAPENNA kaj ankaŭ partoprenis la Unuan Seminarion por Instruistoj, organizita de MEJ en la urbo Oastepeko. En 1981 li ĉeestis la Internacian Junularan Kongreson, organizita de MEJ ankaŭ en Oastepeko. En 1983, li partoprenis la preparajn kunsidojn de la Meksika Asocio por la Progresado de Internacia Lingvo (MAPIL), en kiu, tamen, li ne partoprenis. Tiun jaron li komencis eldoni la bultenon Ni ĉiuj, kiu poste fariĝis la oficiala organo de Meksika Esperanto-Federacio (MEF). En 1985 li prezentis diploman tezon, La lingva baro kaj kiel ĝin salti en kiu, post analizi la historian kaj politikan fonon en kiu aperis esperanto kaj priskribi ties historion, li pledas por la ĝenerala instruado de esperanto en la elementaj lernejoj. Dank' al tiu tezo li ricevis diplomon kiel ĵurnalisto. En tiu sama jaro, li ekkomencis labori ĉe unu el la ĉefaj ĵurnaloj de Meksiko, Excélsior, kaj malproksimiĝis de la esperanto-movado. En 1996 li denove aktivis en la movado: reeldonis la bultenon Ni ĉiuj, partoprenis en la fondkunveno de MEF kaj estis elektita ĝenerala sekretario. En novembro, la iniciatis la interretan paĝaron de MEF, ĉe http://wwww.esperantomex.org/. Por la sesa nacia kongreso, en 1998, li eldonis la antologion de meksika poezio Flor' kaj kanto, kies enhavon li tradukis kune kun Juan Jacobo SCHMITTER. Li editoris la libron Tra l' okuloj de l' venkitoj, de D-ro Miguel LEÓN PORTILLA, en esperanta traduko de SCHMITTER. La eldono, fare de MEF, estis prezentita dum la Kvina Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, okazigita en Meksikurbo, 15-21 de aprilo, 2001. Post la kongreso, li estis elektita prezidanto de MEF, postenon kiun li rezignis komence de 2003. Nuntempe li loĝas en Kuernavako, 70 km sude de Meksikurbo.

Henrik PONTOPPIDAN

Literaturo > Danlingva Literaturo > Henrik PONTOPPIDAN < Dana Lingvo ---- Henrik PONTOPPIDAN (naskiĝis la 24-an de julio, 1857, mortis la 21-an de aŭgusto, 1943) estis dana verkisto.

Vivo

Henrik PONTOPPIDAN naskiĝis en Fredericia, kiel filo de pietisma pastro. Li deziris fariĝis inĝeniero, sed ĉesigis la studadon kaj eklaboris kiel instruisto. Ekde 1881 li plene dediĉis al la verkado. Li multe vojaĝis ene de Eŭropo. Henrik Pontoppidan estas grava reprezentanto de la dana naturalismo. En sia verkaro li priskribis la kontrastojn inter urboj kaj vilaĝoj, inter riĉuloj kaj malriĉuloj, naturo kaj kulturo. En la jaro 1917 li kune kun Karl GJELLERUP gajnis la Premion Nobel de Literaturo. Henrik Pontoppidan mortis en Kopenhago.

Listo de verkoj


- Sandinge Meninghed (romano, 1883)
- Fra Hytterne (novelo, 1887)
- Isbjørnen (romano, 1887)
- Det forjættede Land (romano, 3 vol., 1891-1895)
- Lykke-Per (romano, 8 vol., 1898-1904)
- De Dødes Rige (romano, 5 vol., 1912-1916)

En Esperanto aperis


- Fiŝista nesto ; Agloflugo. En: Dana antologio. 1961. p.184 - 191

Eksteraj ligoj


- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5702/vaganto.html "La vaganto" kaj pli da informoj pri la verkisto] PONTOPPIDAN HENRIK

1864

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1864 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1864 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Meksiko : Napoleono III de Francio instalas Maximilian kiel ŝtatestro de Meksiko.
- 31-a de oktobro : Nevado fariĝis la 36-a ŝtato de Usono.
- Kreitaj Pasilalio de Paic kaj Alfagnomonomio.

Naskiĝoj


- 11-a de junio : Richard STRAUSS
- 18-a de julio : Ricarda HUCH
- 20-a de julio : Erik Axel KARLFELDT
- 24-a de julio : Frank WEDEKIND
- 31-a de oktobro : Islando : Einar BENEDIKTSSON
- Britio : Robert CECIL
- Georgi OREŜKOV
- Stanislav SCHULHOF

Mortoj

----
1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864 | 1865 | 1866 | 1867 | 1868 | 1869
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1864년

Frank WEDEKIND

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Frank WEDEKIND < Germana Lingvo ---- Frank WEDEKIND [frank WEdekint] (naskiĝis la 24-an de julio, 1864, mortis la 9-an de marto, 1918) estis germana verkisto. Frank Wedekind naskiĝis en Hanovro. Sian junaĝon li pasigis en Svislando. Post studado de juro li laboris inter alie kiel varbisto, ĵurnalisto, sekretario en cirko, dramaturgo kaj aktoro. La tempon de 1899 ĝis 1900 li pasigis en aresto, pro satira poemo lia kontraŭ Vilhelmo la 2-a en revuo Simplissimus ofendis moŝtulon. Liaj humuraj, satiraj verkoj direktis sin kontraŭ la konvencia moralo de la burĝaro. Siatempe forte kritikata kaj cenzurata, Frank Wedekind nuntempe estas rigardata unu el la gravaj influintoj al la Ekspresionismo kaj la Absurda Teatro. Wedekind mortis en Munkeno.

Listo de verkoj:


- Frühlings Erwachen (dramo, 1891)
- Der Erdgeist (dramo, 1895)
- Der Marquis von Keith (komedio, 1901)
- Die Büchse der Pandora (dramo, 1904)
- König Nicolo oder So ist das Leben (dramo, 1904)
- Die vier Jahreszeiten (poemoj, 1905)
- Lautenlieder (kantoj, eld. 1920)

Augustin PITLÍK

Ĉeĥaj esperantistoj Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto P EdE-P Augustin PITLÍK (naskiĝis la 24-an de julio 1883 en Bavorov, mortis 1960), ĉeĥoslovako, d-ro pri filologio, supera sekretario en komerca ministerio en Praha. Esperantisto de 1902. Partoprenis diversmaniere la movadon. En 1912-13 li travojaĝis Eŭropon kun lumbildparolado Esperant-lingva, kaj per tio multe helpis la propagandon. Li parolis en 33 urboj de 11 ŝtatoj antaŭ sume 9370 homoj pri „Praha, popolaj kostumoj kaj Sokolaro“. Ĝenerala Sekretario de la UK en Praha, 1921. De 1922 lektoro de Esperanto ĉe la ĉeĥa teknika altlernejo en Prago. En 1923 li fondis la CEI, kies prezidanto li estis. Komitatano de diversaj Esperanto-organizaĵoj. De 1930 vicprezidanto de ĈAE (ĝis 1938). Ano de la ŝtata ekzamena komisiono. Laboris por aperigo de Esperantaj turismaj eldonaĵoj; tradukis al Esperanto eldonaĵon de la fervoja ministerio. Lingva Komitatano. Posedas distingilojn finnan kaj francan. Direktoro de kursoj en Doksy. Honora membro de UEA.

Amelia EARHART

Transporto > Aviado > Amelia EARHART ----
Dosiero:Earhart.jpg
Amelia EARHART
Amelia EARHART (naskiĝis la 24-an de julio, 1897, malaperis la 2-an de julio, 1937) estis usona feministino kaj pionirino de la aviado.

Vivo

Amelia Earhart naskiĝis en Atchinsons, Kansaso. Ĉar ŝia patro, juristo, estis alkoholmalsana, ŝi pasigis sian infanaĝon ĉefe ĉe siaj geavoj. Jam frue ŝi ribelis kontraŭ la tiutempa rolo de la virinoj. Ŝi grimpis sur arbojn, ĉasis ratojn per pafilo kaj kolektis gazetartikolojn pri virinoj en virecaj profesioj. En 1915 ŝi kun elstara rezulto forlasis la lernejon. Ekde 1917 ŝi laboris kiel militara flegistino kaj sociala laboristino en Bostono. En 1919 ŝi ekstudis medicinon en Novjorko, sed pro malŝato ŝi post malpli ol unu jaro ĉesigis la studadon kaj revenis al siaj gepatroj vivantaj en Losanĝeleso. En la jaro 1920 ŝi unuafoje rajtis kunflugi en aviadilo, kaj post tiam ŝi nur havis unu celon: mem stiri flugmaŝinon. Fluglecionoj tiutempe kostis mil dolarojn kaj ŝiaj gepatroj rifuzis subteni tiun ĉi frenezan ideon. Ŝi do laboregis en 28 diversaj okupoj kaj ĝuis sian unuan fluglecionon en 1921 ĉe Neta SNOOK. Jam post ses monatoj ŝi de ŝparita kaj pruntita mono aĉetis sian unuan aviadilon, per kiu ŝi starigis la unuan virinan mondrekordon de atingita alteco (4300 metroj). En la jaro 1924 ŝiaj gepatroj disiĝis, kaj Amelia transloĝiĝis kun sia patrino al la orienta marbordo. Por fari komplezon al sia patrino ŝi forvendis la aviadilon kaj aĉetis aŭton. Ŝi laboris en Bostono kiel instruistino kaj faris socialajn laborojn. En 1928 ŝi famiĝis kiel unua virino transfluganta la Atlantikon – kvankam nur kiel pasaĝerino, kio ŝin ege ĉagrenis. Tamen ŝi estis honorata kvazaŭ heroino, elektiĝis Virino de la jaro kaj gajnis pli da atento ol la piloto Wilmer STULTZ. Mallonge poste Amelia Earhart fariĝis idolo de junaj virinoj en Usono. Ŝi daŭre estis invitata al prelegoj kaj intervjuoj, kiujn ŝi uzis por liberigi la virinojn el la kaĝo de sia sekso. En la jaro 1929 ŝi, finance kaj morale subtenita de la Novjorka eldonisto George Palmer PUTNAM, partoprenis la Cleveland Women's Air Derby, kiu estis konkurso por inaj pilotoj. Post malicaj, mokaj reagoj de la gazetaro, Amelia Earhart renkontiĝis kun kvar aliaj konataj pilotinoj, kaj ili fondis la klubon Ninety Nines, kiu havu la celon fortigi la situacion de la virinoj en la aviado. En 1931 ŝi (kun hezito, kiel ŝi emfazis) edziniĝis al sia longjara subtenanto kaj admiranto George Palmer Putnam. Ŝi fakte nur la sesan geedziĝproponon respondis jese, ĉar ŝi timis, ke la edzeco limigus ŝian flugadon, krome ŝi ne volis havi idojn. En 1932 ŝi entreprenis sian plej grandan aventuron: Kvin jarojn post Charles LINDBERGH ŝi kiel unua virino transflugis sole la Atlantikon. Ŝi startis la 20-an de majo direkte al Parizo. Pro malbona vetero kaj teknikaj problemoj ŝi ne atingis la planitan celon, sed devis surteriĝi proksime al Londonderry, Irlando. Pro tiu ĉi flugo ŝi gajnis oran medalon de la National Geographic Society. Kiel gvidantino de la klubo Ninety Nines ŝi senĉese luktis por siaj feminismaj celoj kaj ŝi senhonte eluzis sian popularecon por oponi kontraŭ la tradicia eduka sistemo, kiu plu dividis homojn laŭ seksoj. Ŝi emfazis, ke ŝi per siaj aventuraj rekordflugoj ankaŭ celis pruvi la kapablon de virinoj, atingi elstarajn teknikajn sukcesojn, kaj ŝi luktis por la akcepto de virinoj en teknikaj altlernejoj. En la jaro 1935 ŝi kiel unua homo transflugis la Pacifikon de Honolulu, Havajo, al Oakland, Kalifornio – distanco pli longa ol inter Ameriko kaj Eŭropo. Samjare ŝi unuafoje sole flugis de Meksikurbo al Newark, Nov-Ĵerzejo. Mallonge antaŭ sia 40-a naskiĝtago ŝi planis aventuron, kiun neniu homis ĝis tiam aŭdacis fari: ĉirkaŭflugi la teron laŭ la ekvatoro. La unuan provon en marto ŝi pro brulanta motoro devis ĉesigi jam en Havajo. La 21-an de majo 1937 ŝi kune kun sia navigisto Fred NOONAN startis denove el Miami, Florido. Post surteriĝoj en Brazilo, Okcidenta Afriko, Kalkato kaj Ranguno ŝi la 29-an de junio estis majstrinta tri kvaronojn de la vojo. La aviadilo startis la 2-an de julio de Nov-Gvineo, por transflugi la lastan, plej danĝeran parton: la Pacifikon. Ŝi alflugis la insulon Howland Island, kie ŝi planis sian lastan interan surteriĝon – sed neniam alvenis tie. La plej granda serĉado en la ĝistiama historio, kun 64 aviadiloj kaj 8 militŝipoj, komenciĝis post ŝia lasta radiogramo, sed la 19-an de julio oni finis ĝin sen sukceso. Amelia Earhart estis deklarata malaperinta, supozeble morta. Ŝin kaj la aviadilon oni neniam trovis. Eble tio estis la kaŭzo, ke aro da onidiroj ekaperis. Usonaj pilotoj ekzemple rakontis pri virino trovita en Pacifika insulo, kiu aspektis simile kiel Amelia Earhart, sed ne volis malkaŝi sian nomon. Laŭ alia onidiro ŝi estis usona spionino, kiu mem planis sian malaperon, por prispioni japanajn militbazojn, kaj tria versio asertis, ke ŝi surteriĝis sur la Marŝalaj Insuloj, kie la japana armeo arestis ŝin.
Kvankam ŝia flugo finiĝis en la eterneco, oni povas funebri pri la perdo, sed ne bedaŭri ŝian provon. Amelia ne malgajnis, ĉar ŝia lasta flugo estis senfina. Kvazaŭ en stafetkurado ŝi simple transdonis la torĉon de la progreso al aliuloj, kiuj portas ĝin al la sekvonta celo kaj de tie en la eternecon. (Jackie COCHRAN, kunfondintino de la Ninety Nines pri Amelia Earhart)

Listo de verkoj


- 20 Hours 40 Minutes (1928)
- The Fun of It (1932)
- Last Flight (eld. 1937 de George P. Putnam post ŝia malapero)
- Soaring Wings (biografio laŭ taglibroj, eld. 1939 de George P. Putnam)

Eksteraj ligiloj


- [http://www.ameliaearhart.com La oficiala paĝo pri Amelia Earhart, anglalingva] ja:アメリア・イアハート

1655

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1655 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1655 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 25-a de marto: Christiaan HUYGENS malkovris Titano.

Naskiĝoj


- 28-a de februaro: Johann BEER, poeto

Mortoj


- 24-a de julio: Friedrich VON LOGAU, poeto ----
1650 | 1651 | 1652 | 1653 | 1654 | 1655 | 1656 | 1657 | 1658 | 1659 | 1660
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1655년

1862

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1862 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1862 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Belizo iĝas kolonio de Britio.
- Usono : 18-a de februaro : Konstanta parlamento de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko establiĝis.

Naskiĝoj


- Vasilij Nikolajeviĉ DEVJATNIN
- Usono : Viskonsino : Louise Adeline WEITZEL
- 24-a de januaro : Usono : Edith WHARTON
- Aŭstrio : 15-a de majo : Arthur SCHNITZLER
- Japanio : 1-a de septembro : NITOBE Inazo
- 11-a de septembro : O. HENRY
- 15-a de novembro : Germanio : Gerhart HAUPTMANN
- 8-a de decembro : Paŭlo MEDEM

Mortoj


- 18-a de januaro : John TYLER.
- 24-a de julio : Martin VAN BUREN
- 13-a de novembro : Ludwig UHLAND ----
1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864 | 1865 | 1866 | 1867
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1862년

1920

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1920 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1920 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 12-a Universala Kongreso de Esperanto en Hago.
- Oficiala Gazeto Esperantista malaperas.
- Fondita gazeto Esperanto Triumfonta de Teo JUNG
- Fondita ĈEA, Josef EISELT ĝia unua prezidento
- Restarigita Esperanta Federacio de la Pariza Regiono.
- Henrik SEPPIK, Franz CHRISTANELL, Gaetano FACCHI, Stellan ENGHOLM, O. F. OLDEN, Johan WEINHENGST kaj Ludwig KRYSTA eklernis Esperanton.
- Théophile CART iĝis prezidanto de Akademio de Esperanto.
- Fondita Ĉeĥa prunta biblioteko.
- Publikita Neuchâtela Esperantido.
- Aleksandr POSTNIKOV liberigita.
- Britio: Akto de la Brita Parlamento apartigas Nord-Irlandon de la cetere katolika Irlando.
- Ĉadon agnoskas Francio kolonie.
- Eŭropo: La Traktado de Versailles finas la Unuan Mondmiliton, starigante la Ligon de Nacioj, forumo por paca decido de înternaciaj disputoj.
- Eŭropo: aperas la libron de Karl BINDING kaj Alfred HOCHE, pri "Liberigo de forviŝado la vivojn, kiuj ne indas esti vivitaj".
- Namibion "heredas" Sud-Afriko post Germanio.

Naskiĝoj


- Félix GOMEZ
- Brazilo: Amaro PINANGÉ SOARES
- Ĉeĥio: Eva SEEMANNOVÁ
- Ĉeĥio : Ladislav BALA
- Ĉeĥio: Karolo PIC.
- Francio : François MITTERRAND, prezidento (1981-1995)
- 2-a de januaro: Isaac ASIMOV scienc-fikcia verkisto (proksima dato)
- 2-a de januaro: Armand PIEN
- 20-a de januaro: Federico FELLINI
- 25-a de julio: Rosalind FRANKLIN, esploristino dank al kies laboroj estis malkovrita la strukturo de DNA-molekulo
- 16-a de aŭgusto: Charles BUKOWSKI
- 22-a de aŭgusto: Ray BRADBURY
- 20-a de septembro : Hanns CIBULKA
- 1-a de oktobro: Walter MATTHAU
- 17-a de oktobro: Miguel DELIBES
- 31-a de oktobro : Helmut NEWTON
- 23-a de novembro : Paul CELAN

Mortoj


- 26-a de aprilo : Barato : Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN
- 5-a de majo: Charles LAISANT
- 16-a de julio : Tobias Rabelo LEITE
- 24-a de julio : Ludwig GANGHOFER ----
1915 | 1916 | 1917 | 1918 |