:: wikimiki.org ::
| 25-a De Decembro |
25-a de decembroHistorio > Tagoj > la 25-a de decembro
----
La 25-a de decembro estas la 359-a tago de la jaro (la 360-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 6 tagoj restas.
Je la 25-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1 a.K. : Jesuo Kristo, laŭ la kalkulo de Dionysius EXIGUUS, kiu fariĝis la bazo de la kristana erao. (Tamen, la evangeliisto Lukas rakontis, ke okaze de la Kristnasko lokaj ŝaffarmistoj restadis ekstere en la kampoj, atentante sian ŝafaron dum la nokto. Plej verŝajne, tio okazus ne dum malvarma Judeja decembro, sed ĉirkaŭ aprilo dum la ŝafida nasko.)
- 1877 : Josep ALBAGÉS VENTURA
- 1877 : Alfred Wheeler LYNDRIDGE
- 1858 : Karel Emanuel MACAN
- 1892 : Rebecca WEST, Irlando
- 1894 : Saul J. JAFFE
- 1925 : Hildegard KNEF, Germanio
- 1927 : Ernesto GELETA, Slovakio
- 1943 : Hanna SCHYGULLA
- 1949 : Sissy SPACEK
- 1950: Karl ROVE
Mortoj
- 1938 : Karel ČAPEK
- 1946 : W.C. FIELDS, Usono
- 1956 : Robert WALSER, Svisio
- 1977 : Charlie CHAPLIN, Svisio
- 1969 : Donald R. DUNCAN
Specialaj tagoj kaj festoj
- La tago de Kristnasko
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:12月25日
ko:12월 25일
simple:December 25
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
Jesuo Kristo
Vivo, interpreto, fontoj
Jesuo Kristo (ĉ. -5 ĝis ĉ. 33) (latine, Jesus Christus; greke, Ιησους
Χριστος /jesus ĥristos/)
estis juda predikanto kaj profeto, kiu verŝajne naskiĝis en
Nazareto kaj mortis krucumita en Jerusalemo. Fidindaj
historiaj informoj pri lia vivo mankas, sed multaj rakontoj pri lia
vivo estas kolektitaj en la kvar evangelioj: la unuaj kvar libroj de
la Nova Testamento de la kristana Biblio. Laŭ
kristanismo, Jesuo Kristo estas samtempe filo de Dio kaj Dio mem,
kaj li resurektis du tagojn post sia morto sur la kruco.
Notu: Ĉi tiu artikolo asertas pri li nur tion, kion samepokaj nekristanaj fontoj asertis pri li, kaj raportas kristanan aŭ partian kredon pri li kiel tia.
La nomo Jesuo Kristo
Jesuo venas el la latina Iesus, kiu siavice venas el la helena Iesous (Ιησους). La helena formo estas transliterado de la aramea nomo Jeŝua (ישוע) /jeŝŭa/, mallonga formo de hebrea Jehoŝua (יהושע) /jehoŝua/, kiu signifas "la sinjoro estas savado" aŭ "Jehovah savas".
La titolo Kristo venas, tra la latina, el la helena Ĥristos (Χριστος), kiu signifas unktita. La helena formo estas laŭvorta transskribo de Messiah el la hebrea mashiyakh (משיח) aŭ aramea m'shikha (משיחא).
En araba lingvo, Jesuo estas rekonata de islamanoj kiel profeto Isa bin Marjam (عيسى بن مريم), de arabaj kristanoj kiel Jasu al-Masih (يسوع المسيح).
Jesuo parolis aramee, kiu tiam estis komuna lingvo en Galileo kaj Judeo; sekve dum sia vivo li estis konata kiel Jeŝua. Li verŝajne ankaŭ parolis la komercan helenan, kaj liaj studoj pri skribaĵoj igis lin familiara kun la hebrea.
Vivo
Jesuo naskiĝis ĉirkaŭ -6 -- eble je la printempo de -5 -- en Judio, gubernio de Romio. Laŭ la Biblio, Jesuo naskiĝis sub la reĝo Herodo la Granda sub la Stelo de Bet-Leĥem. Do li ŝajne naskiĝis inter -12 kaj -4.
Laŭ tradicio, lia naskiĝtago estas festata je la 25-a de decembro (Kristnasko), kvankam li probable naskiĝis en la printempo (notu la ŝafistojn en la rakonto pri lia naskiĝo en la Biblio). Kiam Maria, lia patrino, gravediĝis, ŝi ne estis edzinigita. Unuj diris ke lia patro estis Jozefo, tiama fianĉo de Maria, aliaj romia soldato, kaj eĉ aliaj -- la kristanoj kaj islamanoj -- la spirito de Dio. Dum parto de lia infaneco, Jesuo loĝis en Egipto. Li ŝajne havis almenaŭ unu fraton, Jakobo, kvankam li eble estis kuzo aŭ duonfrato.
Jesuo faris miraklojn, allogis sekvantojn for de judismo, instruis novan leĝon kaj religion, kaj eĉ antaŭdiris sian morton. Estante minaco kontraŭ Juda religio kaj Romio, li aperis antaŭ Poncio Pilato, la Romia aŭtoritato de Judio (reginte 26-36), kaj, verdiktita kulpa, estis mortigita sur kruco de soldatoj de Romio. Li estis mortigita je la tago antaŭ Pasko (grava Juda ferio je la komenco de printempo) ĉirkaŭ 33 por krimoj kontraŭ religio. Kiam li mortis, la ĉielo estis mallumigita.
Kiel tia fiaskema juda profeto fariĝis fondinto de monda religio? La kriza fakto estas ke liaj sekvantoj kredis ke Jesuo leviĝis el la mortintoj. Bedaŭrinde, nur kristanaj fontoj raportis pri tio, kaj eĉ ili ne raportas pri ia ajn postmorta apero antaŭ nekredantoj (escepte de la raporto de la evangelio de Petro, evangelio ne akceptita de kristanoj). Sed la kristana kredo pri la releviĝo ne nur estas afero de fido, sed ankaŭ estas racia argumento por ĝia historieco.
Laŭ la raporto de la Biblio, la postmortaj aperoj emis okazi je tagiĝo aŭ krepusko al sekvantoj enoko izolita (ekz., la tombo, serurita ĉambro, strando aŭ vojo malplena).
Interpreto
Laŭ la kristanoj , Jesuo estis tute Dio kaj tute homo (sed sen peko), kaj fakte estas la solenaskita Filo de Dio: li estis naskigita de virgulino, Maria , kiu estis gravedigita de la Spirito Sankta (t.e., Dio). Post lia morto sur la kruco, li estis entombigita. Li subeniris al infero kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj kaj, post 40 tagoj sur tero, supreniris al ĉielo, kie li nun estas, dekstre de la Patro. Jesuo revenos al tero je la Tago de Juĝado kiam li juĝos ĉiun homon, vivantan aŭ mortintan: la bona vivos ĉiam en la Regno de Dio kaj la malbona vivos ĉiam brulantaj en lago de fajro (infero). Jesuo mortis sur la kruco kiel pago al Dio por niaj pekoj, savante nin el infero (sed nur se ni kredas al li).
Notu: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco: La Patro, Dio kiel la ĉiopova kreanto de tero kaj ĉielo; La Filo, Dio kiel homo, kiel Jesuo mem; kaj La Spirito Sankta, Dio kiel spirito kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi. Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo.
Laŭ la Nova Testamento, Jesuo neniam klare diris ke li estas Dio aŭ la Filo de Dio. Li neniam eĉ nomis sin Jesuo -- anstataŭ li uzis la kuriozan titolon, Filo de Homo. Aliflanke, li ne korektis aŭ neis la uzon de Filo de Dio kaj agas kiel Dio, ne kiel homo: ekzemple, li pardonis pekojn kaj piediris sur la maro. Lia dieco estas manifestita ne per diro sed per ago.
"Tute Dio, tute homo": en la fruaj jarcentoj, multe de herezoj temis pri la dieco kaj homeco de Jesuo kaj la preciza rilato inter la du. Finfine, je la jarcento IV, la Eklezio asertis ke Jesuo estas, de nasko, tute homo kaj tute Dio, ke li enhavas du naturojn (dia kaj homa) sed estis nur unu persono. Sed kvankam li estis tute homo, li estis naskigita sen la originala peko de Adamo (la unua homo laŭ judismo, kristanismo kaj islamo), sen naturo pekema.
Al kristanoj, Sankta Paŭlo, kiu verkis preskaŭ duonon de la Nova Testamento, estas la precipa interpretisto de Jesuo.
Resumo de la kristana kredo pri Jesuo estas en La Kredo Nicea.
Laŭ la judoj , Jesuo estis falsa kaj blasfemanta profeto kiu sorĉis kaj logis judojn for de judismo. Kvankam ili atendis la Kriston anoncitan de siaj profetoj, ili kredis ke la Kristo estus reĝo karna kaj politika kiu venkus kaj regus la mondon en epoko de paco, tute malsimile al Jesuo. La titolo Kristo devenas de la greka vorto ĥristos, la oleo metita sur nova juda reĝo dum lia entroniĝo.
Laŭ la gnostikoj , Jesuo estis nek Dio nek homo sed Sendinto de Lumo de Dio. Kaj ne de la juda Dio aŭ la katolika Dio, kiu estis dio pretenda, sed de la vera Dio. La misio de Jesuo ne estis morti por niaj pekoj, sed por transdoni al ni sekretan scion, (greke, gnosis), por liberigi nin de iluzio kaj de ĉi tiu koruptita mondo. La ĉefa evangelio de la gnostika Jesuo estas la evangelio de Tomaso, kiu estis verkita en la jarcento I aŭ II. La unuaj komentaroj pri la evangelio de Johano estis gnostikaj, tial gnostikismo estas tre frua kaj eble radika formo de kristanismo.
Laŭ gnostikismo, Jesuo nur ŝajne suferis kaj mortis sur la kruco. Tial lia releviĝo ne estis neatendita.
...
Laŭ la islamanoj , Jesuo, nomigita Isa en la araba, estis sankta profeto de Dio, faris miraklojn, estis naskigita de la virgulino Marjam per la spirito de Dio, sed li ne estas Dio aŭ filo de Dio kaj ne estis najlita al kruco. Li estas menciita en la Korano kune kun Moseo, Abraham, Noah, Mohameto, ktp, kiel profeto, kaj estas tute homa kiel ili. Ekzemple, Jesuo, kiel Moseo, povis fari miraklojn ĉar Dio donis la potencon al li -- ne ĉar li estis Dio mem. La kristanoj ne komprenis tion kaj faris lin dio.
Kiel la kreskinta miskompreno (= judismo) pri la mesaĝo de Moseo necesigis la alvenon de Jesuo, tiel la kreskinta miskompreno (= kristanismo) pri la mesaĝo de Jesuo necesigis la alvenon de Mohameto, la fina profeto.
Pri la kruco kaj releviĝo, laŭ la Korano, Jesuo nur ŝajnis morti sur la kruco kaj poste Dio levis lin al si.
Laŭ la bahaanoj, Jesuo estis unu el la naŭ ĉefaj Mesaĝistoj de Dio, tiu por la epoko de la Romia Imperio, kaj ĝis la revelacio laŭ Mahometo. Bahaanoj akceptas la eldirojn de Kristo pri Sia Dieco, sed interpretas ilin laŭ la koncepto de Manifestiĝoj de Dio. Li estis perfekta spegulo de Dio, manifestante la Diajn atributojn kaj Volon, tamen ne la Dia Esenco Mem. Li estas Fondinto de la Kristana Kredo. Laŭ bahaanoj, Li estis Manifestiĝo de Dio, naskiĝis de virgulino, kaj faris miraklojn. Tamen, ili kredas ke Lia postmorta reviviĝo post krucumado devas esti interpretita metafore. Li venis duan fojon en Bahá'u'lláh, la Manifestiĝo por tiu ĉi epoko (mil jarojn) kaj Promesito de ĉiuj antaŭaj religioj.
Laŭ la modernistoj , Jesuo eble ne eĉ ekzistis sed estis mito inventita de fiŝkaptistoj kaj kredita de naivaj kamparanoj. Aŭ eble Jesuo fakte ekzistis kaj estis saĝa homo, sed li certe ne faris miraklojn aŭ releviĝis el la mortintoj kaj tial ne estis Dio veninta al tero. Modernismo estas materialisma en filozofio kaj tial kredas ke miraklo estas malebla. Tial ĝi kredas ke la kristana rakonto pri Jesuo necese malpravas iele. (Legu la tezon de Hume kontraŭ mirakloj en Ĉapitro 10 de Pri Homa Kompreno). La plej klera versio de la modernisma Jesuo estas la de usona profesoro John Dominic CROSSAN en lia 1991 libro, The Historical Jesus ("La Historia Jesuo").
La modernistoj interpretas la miraklojn (aŭ almenaŭ la raportojn pri ili) kiel pruvo ke Jesuo estas mito; la judanoj ke li estis sorĉisto; la islamanoj, ke li estis santka profeto; kaj la kristanoj, ke li estas Dio mem -- sed nur la kristanoj kredas ke li leviĝis el la mortintoj.
Fontoj
La precipa fonto pri Jesuo estas la kvar evangelioj de Mateo, Marko, Luko kaj Johano en la Biblio. Ĉi tiuj estis verkitaj inter jaroj 70
kaj 100 (t.e., pli ol 40 jaroj post la morto de Jesuo) kaj rakontas pri Jesuo laŭ la kristana kredo. Laŭ Sankta Ireneo de la jarcento II, Marko estis la evangelio de Sankta Petro verkita de lia sekvinto Marko, Luko estis la evangelio de Sankta Paŭlo verkita de lia sekvinto Luko, kaj Johano estis la evangelio de Sankta Johano verkita de li mem en maljuneco en Efeso.
La evangelio de Tomaso ankaŭ eble devenas de la 1-a jarcento (sed ankaŭ eble de la 2-a), sed la Eklezio ne ĝin rekonis kiel vera evangelio kaj tial la Biblio ne enhavas ĝin.
Ekzistas ankaŭ aliaj evangelioj, ekzemple la de Petro, Filipo, Maria kaj Hebreoj, el kiuj ni nur havas erojn, sed ili ŝajne estis verkitaj en la jarcento II aŭ poste. Kleruloj rekonstruis el la evangelioj de Mateo kaj Luko la perditan Q Evangelio ; kaj el Johano, la perditan evangelion de Signoj. Ili eble estis verkitaj dum 50-70.
Sed la senduba plej frua fonto pri Jesuo estas ne la evangelioj, sed la leteroj de Sankta Paŭlo, verkitaj dum 48-63 (du jardekojn post la morto de Jesuo). Spite ilian fruecon, ili priskribas la tute tradician kristanan komprenon pri Jesuo -- Jesuo kiel la Filo de Dio enkarnigita kiel homo por morti por niaj pekoj kaj relevigita el la mortintoj.
La precipaj fontoj el la 1-a jarcento laŭ jardeko:
- 30-oj: Jesuo krucumita
- 40-oj:
- 50-oj: la leteroj de Paŭlo: Romanoj, 1 Korintanoj, ktp.
- 60-oj: Q, Marko
- 70-oj: Signoj, 1 Petro
- 80-oj: Luko, Agoj, Mateo
- 90-oj: Hebreoj, Apokalipso, Jakobo, 2 Tesalonikanoj, Efesanoj, Johano, 1 Klemento, Didakeo
La Didakeo kaj 1 Klemento ne aperis en kristanaj biblioj post la 4-a jarcento. 1 Klemento estas letero de Klemento (papo 88–97) al la eklezio de Korinto. La Didakeo estas la baza instruo de Jesuo kaj liaj apostoloj.
(La Biblio estas havebla en Esperanto en kelkaj formoj).
Vidu ankaŭ: Logos - Mortotuko de Torino
Kategorio:Kristanismo
Kategorio:Profetoj
Kategorio:Bibliaj personoj
ko:예수 그리스도
ms:Yesus Kristus
ja:イエス・キリスト
simple:Jesus
th:เยซู คริสต์
zh-cn:耶穌基督
zh-tw:耶穌基督
Kristana eraoLa Kristana Erao komenciĝas kun la naskiĝo de Jesuo Kristo, laŭ la kalkulo de Dionysius EXIGUUS. Ĝi estas la erao de la gregoria kalendaro kaj, depost 527, de la julia kalendaro.
Dionysius inventis la eraon en la 6-a jarcento por faciligi la kalkuladon de la dato de Pasko. Ĝi estis popularigita en la 8-a jarcento en la historio de Bede.
La mallongigo estas a.K (antaŭ Kristo) kaj p.K. (post Kristo).
La jaro antaŭ 1 p.K. estas 1 a.K., ĉar la numero de jaro estas orda numero. Vidu: kial ne estas jaro 0
----
Vd. ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Tempintervalo > Erao > Kristana Erao
1877Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1877
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1877 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Clarence BICKNELL alvenis Italion.
- La italo Schiaparelli proklamas sin trovinta kanalojn (canali) sur Marso.
- 12-a de aŭgusto: Asaph HALL malkovras Fobon
- Kreita Monoglotiko
Naskiĝoj
- Fran KOLAR
- Regina FELS
- 25-a de januaro : Peter ZOFFMANN
- 7-a de februaro : Godfrey Harold Hardy
- 11-a de aprilo: Ivan ŜIRJAEV
- 10-a de majo: Rumanio proklamas sian sendependon de Otomana Imperio
- 12-a de marto : Julius GLÜCK
- 11-a de junio: Pierre DEJEAN
- 30-a de junio: Julio MANGADA ROSENÖRN
- 2-a de julio : Germanio : Hermann HESSE
- 16-a de julio : Francio : Henri FAVREL
- 12-a de novembro: Frederic PUJOLÀ I VALLÉS
- 7-a de decembro : Ĉeĥio : Ludwig KRYSTA
- 25-a de decembro: Alfred Wheeler LYNDRIDGE
- 25-a de decembro : Katalunio : Josep ALBAGÉS VENTURA
Mortoj
- 6-a de majo : Johan Ludvig RUNEBERG
----
1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1877년
Josep ALBAGÉS VENTURAEdE-A > Josep ALBAGES VENTURA
Josep ALBAGES VENTURA, kataluno, instr., red. de pedagogiaj revuoj. Naskiĝis en la 25-a de decembro 1877 en Vimbodi. E-isto de 1907. Fond. de EG-j en Vic, Manresa, kursgvidanto depost sia E-iĝo. Premiito de Internaciaj Floraj Ludoj, organizinto de KEF-kongreso en Manresa.
Kategorio:Katalunaj esperantistoj
1877Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1877
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1877 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Clarence BICKNELL alvenis Italion.
- La italo Schiaparelli proklamas sin trovinta kanalojn (canali) sur Marso.
- 12-a de aŭgusto: Asaph HALL malkovras Fobon
- Kreita Monoglotiko
Naskiĝoj
- Fran KOLAR
- Regina FELS
- 25-a de januaro : Peter ZOFFMANN
- 7-a de februaro : Godfrey Harold Hardy
- 11-a de aprilo: Ivan ŜIRJAEV
- 10-a de majo: Rumanio proklamas sian sendependon de Otomana Imperio
- 12-a de marto : Julius GLÜCK
- 11-a de junio: Pierre DEJEAN
- 30-a de junio: Julio MANGADA ROSENÖRN
- 2-a de julio : Germanio : Hermann HESSE
- 16-a de julio : Francio : Henri FAVREL
- 12-a de novembro: Frederic PUJOLÀ I VALLÉS
- 7-a de decembro : Ĉeĥio : Ludwig KRYSTA
- 25-a de decembro: Alfred Wheeler LYNDRIDGE
- 25-a de decembro : Katalunio : Josep ALBAGÉS VENTURA
Mortoj
- 6-a de majo : Johan Ludvig RUNEBERG
----
1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1877년
Alfred Wheeler LYNDRIDGEKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L
Alfred Wheeler LYNDRIDGE (lindriĝ), anglo, instruisto pri komerco. Naskiĝis en la 25-a de decembro 1877 en Brierley Hill. Fondinto de komerca lernejo. Alfaranto de Pitmana Stenografio al Esperanto.
Karel Emanuel MACAN
Ĉeĥaj esperantistoj
Karel Emanuel MACAN (naskiĝis la 25-an de decembro 1858 Pardubice - mortis la 6-an de februaro 1925 Prago) estis ĉeĥa esperantisto, komponisto, instruisto de blinduloj, mem blinda.
Lia vido komencis malfortiĝi ekde lia 12-a jaro kaj dum studado en teknikumo li plene blingiĝis. Li trovis konsolon en muziko, studis en privana orgena lernejo, poste en la praga konservatorio. Post studado li fariĝis instruisto de muziko en la praga blindula instituto Klar. Tie li kolektis librojn en brajla skribo, kiuj poste fariĝis bazo de publika porblindula biblioteko kaj presejo, kiu ĝis nun portas lian nomon. Li ankaŭ pliperfektigis brajlan skribon de muzika notado. Li estis ankaŭ aŭtoro de unua ĉeĥa brajle skribita libro kaj de - ĝis nun eldonataj - brajlaj gazetoj Zora (ĉeĥe) kaj Aŭroro (esperantlingve). En 1921 li ankaŭ aranĝis en Prago la unuan kongreson de blindaj esperantistoj.
-----
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto M
EdE-M
Karel Emanuel MACAN, ĉeĥoslovako, blindulo, muzika komponisto kaj instruisto de blinduloj. Nask. 1858 en Pardubice, mortis 6 febr. 1925 en P. E-isto de 1904. Prop. inter blinduloj en Ĉ. kaj ankaŭ eksterlande. Fondinto de SOĈNE 1922.
1892Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1892
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1892 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- en Francio Louis DE BEAUFRONT komencas eldoni Esperanto-lernilojn.
- en Belgio ties unua Esperantisto,Armand DETHIER, komencas publikigi artikolojn pri Esperanto.
- René LEMAIRE kaj Wilhelm RÓBIN iĝis Esperantistoj.
- SIMOSE Kentarô iĝis unua Esperantisto en Japanio.
- Odo BUJWID iĝis profesoro en Universitato de Krakovo.
- En La Esperantisto kelkfoje aperis proponoj ke ĉiu esperantisto portu ian signon.
- En Japanio DEGUĈI Nao fondas la religian komunumon Oomoto.
- Kreita Akademi Internasional de Lingu Universal.
- en Pittsburgh (Usono) okazas la Homestead Steel Strike (Homsteda Ŝtalo-Striko), pro kiu pluraj homoj mortis.
- en Germanio Karl MAY komencas publikigi "Rakontoj pri vojaĝoj"... kaj iĝas sukcesa aŭtoro
Naskiĝoj
- Pál ROBICSEK
- Ernest DREZEN
- Adam JODKO
- Henrik GELGER : Frua esperantisto
- 3-a de januaro : Sud-Afriko : J.R.R. TOLKIEN
- 29-a de januaro : Germanio : Ernst LUBITSCH
- 12-a de februaro: Vlado JUKL
- 1-a de marto: Japanio: Tokio: AKUTAGAWA Ryunosuke
- 8-a de marto : Viktor BONDE
- 23-a de aprilo : Richard HUELSENBECK
- 11-a de majo : Britio: Margaret RUTHERFORD
- 26-a de junio : Pearl S. BUCK
- 4-a de julio : Helmi DRESEN
- 12-a de septembro : Albin Henning HALLDOR
- 16-a de septembro : Werner BERGENGRUEN
- 20-a de novembro: Grietje Harmina BENINK
- 20-a de decembro: K. M. KOLOBAŜKIN
- 25-a de decembro : Irlando : Rebecca WEST
Mortoj
- 23-a de aŭgusto : Brazilo : Rio-de-Ĵanejro : Deodoro da FONSECA
- 6-a de oktobro : Alfred, Lord TENNYSON
Esperanto-libroj eldonitaj en 1892
- Puŝkin, Aleksandr Sergeeviĉ: La neĝa blovado : Trad. A. Grabowski. - [2. eld.] [S. Peterburg, 1892]. - 21 p.
----
1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1892년
simple:1892
IrlandoGeografio > Eŭropo > Irlando
----
Tiu ĉi artikolo estas sole pri la plena insulo, nomata Irlando.
Estas ankaŭ artikoloj pri la landoj nomataj Respubliko de Irlando kaj Nord-Irlando.
----
Irlando (irlandlingve Éire [EJ-re]; angllingve Ireland [AJ-a-land]) estas unu de la insuloj el la Insularo de la Norda Atlantiko, kiu troviĝas okcidente de Britio, de kiu la Irlanda Maro apartigas ĝin. Ĝi enhavas la provincojn de Ulstero, Lenstero, Munstero kaj Konoĥto. La insulo enhavas la Respublikon de Irlando (kiu okupas la sudan, centran kaj nordokcidentan flankojn de la insulo) kaj Nord-Irlandon (kiu okupas la nordorientan flankon kaj estas parto de la Unuigita Reĝlando).
La centro de Irlando estas malalta, je ĉ. 60-120 metroj super la marnivelo; montetojn oni norme trovas ĉirkau la marbordo, krom kelkaj pintoj plialtaj ol 1.000 metroj - la plej alta estas Carrantuohill (1.040m), ero de la montaro Macgillicuddy's Reeks en la graflando de Kerry. La tuta okcidenta marbordo estas komplika alterno de golfetoj kaj estuaroj. Multaj el la riveroj fluas malrapide per la centra malaltejo, kaj poste ili traas fjordecajn valojn ĝis la maro. La Shannon precipe falas tra 30 metroj dum siaj finaj 26 kilometroj super Limeriko; ĝi estas uzata por hidroelektre generi elektron.
La malaltejaj ŝlimejoj, kiuj kovras partojn de centra Irlando, intermiksiĝas kun fertilaj kalkŝtonaj kamparoj kie lakto-farmado estas la ĉefa okupo. Ĉar egaj provizoj de ter-karbo mankas al Irlando, la ŝlimejoj estas gravaj fontoj de brulaĵo, kiel torfo.
La klimato estas milda, malseketa kaj ŝanĝema. La jara pluvkalkulo sur la malaltejoj varias de 76 cm oriente ĝis 203 cm okcidente, sed la akvofalo estas multe pli ega en la montetoj.
ja:アイルランド島
simple:Ireland
------
=Historio de Esperanto-movado=
EdE-I
Irlando. En la fruaj jaroj de E Irlando donis al la movado kelkajn el la plej spertaj pioniroj: O'Connor kaj Geoghegan. Inter la unuaj E-istoj de la lando estis M. Fournier, A. Mc Cormick kaj J. Douglas. La unua E Societo estis fondita en 1903 en Dublin. En 1907 estis organizita Irlanda E-ista Asocio, reorganizita en 1925 per Mc Cormick kaj Mortished. Antaŭmilite laboris kontentige la E Sekcio de la Societo de Modernaj Lingvoj en Dublin. Dum la milito kaj la "maltrankvilaj tempoj" la movado ne progresis, sed poste denove oni komencis klasojn. De 1925 ĝis 1930 IEA progresis, aranĝis klasojn, kunvenojn kaj prelegojn, propagandis en ĉiuj rondoj kaj eldonis gazeteton Irlanda E-isto. En 1928 Macaulay fondis la Ligon de Katolikaj E-istoj. Dum la lastaj jaroj la movado dormetas, sed estas multaj E-istoj en diversaj rondoj, kiuj kunvenas de tempo al tempo. Dum 1932 ne estis oficialaj klasoj. La Katolika Ligo nun propagandas vigle tra la lando kaj aranĝas ekzamenojn.
Noto. La artikolon tralegis H. MaEaulay.
F. R. A. Mc CORMtCK.
----
Vidu ankaŭ
- IRA
- Listo de urboj de Irlando
Kategorio:Insuloj
Saul J. JAFFEEdE-J
Saul J. JAFFE (ĝefi), usonano, ekonomisto. Naskiĝis en la 25-a de decembro 1894 en Rezekne, Latvolando. Esperantisto de 1909. Gvidis E kurson en sia naskiĝa urbo. Propagandas E-n en Flint (Mich.) Oficiale reprezentis ŝtaton Miŝigano ĉe la UK en Budapest.
Hildegard KNEFKino > Hildegard KNEF < Muziko < Literaturo
----
Hildegard Frieda Albertine KNEF ( - la 25-an de decembro 1925 en Ulm, † la 31-an de januaro 2002 en Berlino) estis germana aktorino, kantistino kaj verkistino.
Fine de la 1940-aj jaroj ŝi furoris en diversaj filmoj montrantaj la malfacilan situacion postmilitan. En la filmo "Die Sünderin" ŝi dummomente montris sin nude kaj kaŭzis la ĝis tiam plej grandan skandalon en la germana kinohistorio. La filmo tamen (aŭ ĝuste pro tio) fariĝis sukceso.
Poste la aktorino ankaŭ famiĝis en Usono, kie ŝi nomis sin Hildegarde NEFF kaj krom en filmroloj tre sukcese aktoris en la Broadway-musikalo "Silk stockings". Apud sia aktora kariero ŝi en la 1960-aj jaroj pli kaj pli dediĉis sin al la kantado de kanzonoj, kaj ŝia raŭka voĉo (eble kaŭzata pro la 40-60 cigaredoj, kiujn ŝi potage fumis) plaĉis al la publiko.
En la 1970-aj jaroj ŝi komencis trian karieron: la verkadon. Ŝiaj verkoj estas ĉefe membiografiaj kaj priskribas inter alie ŝian batalon kontraŭ la kancero. Je la 31-a de januaro 2002 Hildegard KNEF mortis en Berlino.
Listo de filmoj:
- Unter den Brücken (Germanio, 1945)
- Die Mörder sind unter uns (Germanio, 1946)
- Film ohne Titel (Germanio, 1947)
- Die Sünderin (Germanio, 1950)
- Decision Before Dawn (Usono, 1951)
- The Snows of Kilimanjaro (Usono, 1952)
- Nachts auf den Straßen (Germanio, 1952)
- Landru (Francio, 1963)
- Fedora (Germanio/Usono/Francio, 1977)
Listo de diskoj:
- So oder so ist das Leben (1962)
- Hildegard Knef spricht und singt Kurt Tucholsky (1965)
- 17 Millimeter (1999)
Listo de Libroj:
- Der geschenkte Gaul (1970)
- Das Urteil (1975)
- Romy (1983)
Websites
http://www.hildegardknef.de
1927Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1927
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1927 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 19-a Universala Kongreso de Esperanto en Danzig.
- Unuaj ministerie aprobitajn lerno- kaj legolibrojn de Esperanto por aŭstriaj lernejoj;
- Esperanto estas la sola traduklingvo dum konferenco de Internacia Eduka Oficejo pri "Paco per lernejoj" en Prago.
- Fonditaj Sud-Brazila Esperantistigilo kaj Amika Rondo en Sundsvall.
- Publikitaj la originala novelaro Dancu, Marionetoj de Baghy kaj la originala poemaro Novaj Amaj Poemoj de Casas Jaume GRAU.
- SAT publikigis Kvardek Jarojn.
- Publikigita la unua Esperanto-Lernolibro en Aŭstrio.
- Boris Lvoviĉ EJDELMAN eklernis Esperanton.
- En Hukuoka okazis Japana Esperanta Kongreso.
- Odo BUJWID vojaĝis al Brazilo.
- Kreitaj Kosmiano, Cosman kaj Cosmolingvia.
- Francisco Cândido XAVIER fariĝis edukata mediumo.
- 4-a de februaro: Usono : Eldoniĝis la unua kina filmo kun parolado, The Jazz Singer
- En Ĉinio, Ĉina Komunisma Partio rompiĝis je Kuomintang.
- Kreita aerdivizio de Brazila armeo (estonta Brazila aerarmeo).
- Fondiĝis la belga germanlingva gazeto Grenz-Echo
Naskiĝoj
- Ivon BARBOSA
- 16-a de aprilo : Joseph RATZINGER
- 25-a de aprilo : Albert UDERZO
- 6-a de julio : Janet LEIGH
- 29-a de julio : Nederlando: Harry MULISCH
- 16-a de septembro : Peter FALK
- 16-a de oktobro : Germanio/Pollando (Gdansk): Günter GRASS
Mortoj
- Walter CURRIE
- Lilian M. PYKE
- Julia FERNANDES
- Julius PATZELT
- Fran KOLAR
- 29-a de junio: John Cyprian RUST
- 20-a de julio : Alcebiades PAIS
- 24-a de julio : Japanio : Tokio : AKUTAGAWA Ryunosuke (memmortige)
- 14-a de septembro : Svislando : Hugo BALL
----
1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1927年
ko:1927년
simple:1927
th:พ.ศ. 2470
Ernesto GELETASlovakaj esperantistoj
Ernesto GELETA (nacilingve GELETA Ernő) (naskiĝis la 25-an de decembro 1927 - mortis la 14-an de februaro 2003 en Nové Zámky) estis slovakia hungaro, dumviva UEA-membro, delegito kaj fakdelegito, estrarano de slovakiaj regionaj organizoj ESO kaj OSES, mezlerneja profesoro, E-instruisto, organizanto de Ĉedanubaj Renkontiĝoj, aŭtoro de ŝercaj aforismoj kaj poemoj.
Verkoj
- Apetitveka enkonduko en Esperanto ŝercvortaro-n
- Diversrilataj aforismoj en ritmoj, rimoj
- Esperanto gramatiko en versoj, bildoj
- Esperanto ŝerc-vortaro
- Homa korpo: en ritmaj, rimaj, kanteblaj, trafaj kaj determinaj aforismoj: eltiraĵo el la 2400 vorta "Esperanto-vortaro en aforismoj"
- Ridigaj aforismoj: en amor-rimoj kanteble: rimsimetriaj
- Viv-estaĵoj en versoj: partoj: homa korpo, bestaro, vegetaĵo, milito
- Kantu en Esperanto!
GELETA
1943Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1943
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1943 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Rapidvortoj 3a-foje refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- Januaro : Germanion Rusio forpelas el Kaŭkazio
- Februaro : Rusio: La germanoj devas retrotiri sin de Stalingrado
- Publikitaj planlingvoj Intergloso.
- 13-a de oktobro: Italio deklaras militon kontraŭ Germanio
- Libano sendependiĝas
- Libio : la fino de itala kolonia regado. Libio falas sub la rego de Britio kaj Francio
Naskiĝoj
- Josef VOJÁČEK
- 22-a de februaro : Horst KÖHLER
- 25-a de februaro : George HARRISON
- 31-a de marto : Christopher WALKEN, aktoro
- 17-a de aŭgusto : Usono : Robert DE NIRO
- 22-a de oktobro : Francio : Catherine DENEUVE
- 11-a de novembro : Anne VANDERLOVE
- 5-a de novembro : Sam SHEPARD
- 8-a de decembro : James Douglas MORRISON
- 25-a de decembro : Hanna SCHYGULLA
Mortoj
- Lidja ZAMENHOF
- 26-a de junio : Karl LANDSTEINER
- 21-a de aŭgusto : Henrik PONTOPPIDAN
- 8-a de septembro : Julius FUCIK
----
1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1943年
ko:1943년
simple:1943
th:พ.ศ. 2486
Hanna SCHYGULLAKino > Aktoroj > Hanna SCHYGULLA
----
Hanna SCHYGULLA [hana ŝigula] (naskiĝis la 25-an de decembro, 1943) estas germana aktorino.
Naskiĝinte en Kattowitz (nuntempe: Katowice en Pollando), ŝi en la jaro 1945 kun sia familio ekloĝis en Munkeno, Bavario. Post la abiturienta ekzameno ŝi laboris dum unu jaro en Parizo, poste ŝi studis germanistikon kaj romanistikon en Munkenon, kaj lernis samtempe la aktoradon.
En la 1960-aj jaroj ŝi konatiĝis kun la reĝisoro Rainer Werner FASSBINDER. Kun li (kaj kelkaj aliaj personoj) ŝi en la jaro 1968 fondis la ensemblon Antitheater, poste ŝi aperis en aro da teatraĵoj, filmoj kaj du televidserioj sub lia reĝisorado.
Ekde la 1980-aj jaroj ŝi ankaŭ sukcese prezentas sin internaci-nivele, ekz. en Passion (de Jean-Luc GODARD) kaj Dead Again de Kenneth BRANAGH.
Hanna Schygulla nuntempe vivas en Parizo.
Listo de filmoj
- Liebe ist kälter als der Tod (Germanio, 1969)
- Katzelmacher (Germanio, 1969)
- Jagdszenen aus Niederbayern (Germanio, 1969)
- Warum läuft Herr R. Amok? (Germanio, 1970)
- Händler der vier Jahreszeiten (Germanio, 1972)
- Die bitteren Tränen der Petra von Kant (Germanio, 1972)
- Acht Stunden sind ein Tag (germana televidserio, 1972)
- Fontane Effi Briest (Germanio, 1974)
- Falsche Bewegung (Germanio, 1975)
- Die Ehe der Maria Braun (Germanio, 1978)
- Lili Marleen (Germanio, 1980)
- Die Fälschung (Germanio/Francio, 1981)
- Passion (Francio, 1982)
- Dead Again (Usono, 1991)
- Les cent et une nuit (Francio/Britio, 1994)
SCHYGULLA, HANNA
1949Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1949
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1949 okazis, interalie:
Eventoj
- 34-a Universala Kongreso de Esperanto en Bournemouth.
- Karel KRAFT eniras E-movadon.
- Danio, Francio, Italio ekmembras en NATO.
- Ankaŭ Sovetio akiras Atombombon.
- Israelo: Fino de la sendependeciga milito. David BEN-GURION elektatas unua ĉefministro. La lando iĝas UNO-membro.
- Ĉinion subjugigas komunistoj sub MAO Zedong. Kapitalismemuloj fuĝas Tajvanen.
- Aŭstrio: unua SOS-Infanvilaĝo.
- Progresa lingvo proponita.
- 5-a de januaro en Brazilo leĝo pri pago de salajro en dimanĉoj kaj feriaj tagoj.
- 31-a de januaro : Ĉinio : Pekino liberiĝas. Je la 1-a de oktobro ĝi ĉefurbiĝas.
- 31-a de marto : Novlando aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- 23-a de majo : Germania konstitucio.
Naskiĝoj
- Roberto PASSOS NOGUEIRA
- Pedro ALMODÓVAR
- 26-a de marto: Patrick SÜSKIND
- 21-a de majo: Arno HINTJENS, kantisto
- 22-a de junio: Meryl STREEP
- 12-a de aŭgusto: Fernando COLLOR de MELLO
- 23-a de septembro: Bruce SPRINGSTEEN, kantisto
- 8-a de oktobro: Sigourney WEAVER
- 25-a de decembro: Sissy SPACEK
Mortoj
- František KAVAN
- 21-a de majo : Francio : Klaus MANN
- 10-a de junio : Norvegio : Sigrid UNDSET
- 16-a de aŭgusto : Usono : Margaret MITCHELL
- 8-a de septembro : Richard STRAUSS
----
1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1949年
ko:1949년
simple:1949
th:พ.ศ. 2492
Sissy SPACEKKino > Aktoroj > Sissy SPACEK
----
Sissy SPACEK, origine: Mary Elizabeth SPACEK (naskiĝis la 25-an de decembro, 1949) estas usona aktorino kaj kantistino.
Post mallonga kariero kiel kantistino, ŝi en la jaro 1972 havis sian filmdebuton. Mondfamon ŝi akiris en 1976, per la ĉefrolo en la horora filmo Carrie (laŭ romano de Stephen KING).
Ŝi kvinfoje estis nomumita por la Oskaro, kaj ŝi gajnis ĝin unufoje, pro la filmo Coal Miner's Daughter, temanta pri malriĉa junulino, kiu fariĝis fama kantistino.
Listo de filmoj
- Prime Cut (1972)
- Badlands (1973)
- Carrie (1976 – nomumita por Oskaro)
- Three Women (1976)
- Welcome to L.A. (1976)
- Coal Miner's Daughter (1980 - gajnis Oskaron kaj nomumon por la muzikpremio Grammy)
- Missing (1981 – nomumita por Oskaro)
- The River (1983 – nomumita por Oskaro)
- The Long Walk Home (1990)
- JFK (1991)
- The Straight Story (1992)
- If These Walls Could Talk (1997)
- Blast From the Past (1998)
- In the Bedroom (2000 – nomumita por Oskaro)
SPACEK, SISSY
SPACEK, SISSY
Karl ROVE
Karl Christian Rove (Karl Kristjan Rov) (25-a de decembro 1950) estas partia strategiisto ĉe la Respublikana Partio de Usono.
Li instruis ĵurnalismon ĉe Lyndon B. Johnson School of Public Affairs kaj ĉe la Universitato Teksaso kaj estis prezidanto de la firmao Karl Rove and Company, kiu okupiĝis pri la publika laboro. Rove kunlaboras jam pli ol 30 jarojn kun la familio de George W. BUSH kaj gvidis ĉiun elektan kampanjon de Bush.
Rove estas famigata pro sia politika sento kaj taktiko: tiel aperas ekzemple infromoj pri la kontraŭuloj per anonimuloj aŭ per tria persono, kiel la fifama akuzo de Swift Boat Veterans (Boatistaj Veteranoj de la Vjetnama Milito), kiuj akre atakis kontraŭulon de Bush, Kerry dum la elekta kampanjo en 2004.
Oni rigardas lin, kiel ekestigon de valoro-kampanjo en la baloto de 2004, kiu movigis milionojn da kristanoj por baloti al Bush. Li tiam eluzis la tiaman populariĝantan permeson de la samseksula edziĝo.
Bush nomumis lin en la balotvenka parolo de 2004 kiel arkitekton de sia balota venko.
Eksteraj ligoj
- http://news.bbc.co.uk/2/hi/americas/3987237.stm - BBC: Drawing up blueprints for Bush victory
- http://www.theatlantic.com/doc/prem/200411/green - The Atlantic Monthly: Karl Rove in a Corner (tre detala)
1938Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1938
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1938 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 30-a Universala Kongreso de Esperanto en Londono.
- Robert BLOCH iĝis prezidanto de Neŭtrala Esperanto-Centro en Prago.
- Fondo de Tutmonda Junular-Organizo
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio
- Aŭstrion aneksas Hitlero.
- 9-a de novembro : Kristallnacht okazis en Germanio, Aŭstrio, kaj aliaj regionoj regataj de la Nazio-Partio.
- Kreita Panlingvo.
Naskiĝoj
- 8-a de aprilo : Kofi ANNAN
- 15-a de aprilo : Claudia CARDINALE itala aktorino
- 16-a de junio : Joyce Carol OATES
- 20-a de julio : Natalie WOOD
- 25-a de aŭgusto : Frederick FORSYTH
- 23-a de septembro : Aŭstrio : Romy SCHNEIDER
Mortoj
- Jakov DAVIDOV
- 4-a de majo : Carl VON OSSIETZKY
- 29-a de aŭgusto : Hungario : KARINTHY Frigyes
- 3-a de oktobro : Vladimir VARANKIN
- 10-a de novembro : Kemal ATATÜRK
- 8-a de decembro : Friedrich GLAUSER
- 25-a de decembro : Karel CAPEK
----
1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1938年
ko:1938년
ms:1938
simple:1938
1946Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1946
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1946 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Symilde SCHENK LEDON lernis Esperanto.
- Rapidvortoj 4-afoje refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis.
- Francio: La francoj adoptas per referendumo la forlason de la Tria Respubliko kaj la starigon de la Kvara Respubliko. La nova konstitucio (17-a konstitucio de Francio ekde 1789) estigas parlamentan reĝimon. La Kvara Franca Respubliko daŭros ĝis 1958 pro politika malstabilo kaj koloniaj krizoj.
- Tajlando : Pumpipon ADULIADET surtroniĝas.
- Filipinoj sendependiĝas de Usono.
- Argentino : Juan Domingo PERÓN prezidantiĝas.
- UNO : Tryggve LIE iĝas la unua ĝenerala sekretario. Aniĝas: Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando.
- 4-a de novembro: Efektiviĝas la konstitucio de Unesko kiam 20 ŝtatoj deponas akceptilojn.
Naskiĝoj
- 5-a de januaro : Diane KEATON
- 12-a de marto : Usono : Liza MINNELLI
- 6-a de julio : Usono : George W. BUSH
- 5-a de septembro : Freddie MERCURY
- 4-a de oktobro : Susan SARANDON
- 20-a de oktobro : Elfriede JELINEK
Mortoj
- 6-a de junio : Gerhart HAUPTMANN
- 13-a de aŭgusto : Britio : H. G. WELLS
- Josef VÁVROVSKÝ
- Julio MANGADA ROSENÖRN
- Alberto COUTO FERNANDES
----
1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1946年
ko:1946년
ms:1946
simple:1946
th:พ.ศ. 2489
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
Robert WALSERLiteraturo > Germanlingva Literaturo > Robert WALSER < Germana Lingvo
----
Robert WALSER [robet valse] (naskiĝis la 15-an de aprilo 1878, mortis la 25-an de decembro 1956) estis svisa verkisto.
Robert Walser naskiĝis en Biel. Ĉar lia provo, fariĝi aktoro, fiaskis, li vivtenis sin per diversaj okupoj en oficejoj kaj dediĉis sin al la verkado. Dum pluraj jaroj li vivis ĉe sia frato, la pentristo Karl WALSER, en Berlino, konatiĝis tie kun diversaj verkistoj, sed liaj verkoj ne trovis vastan agnoskon kaj li revenis al Svislando. Psikaj problemoj turmentis lin kaj ekde la jaro 1929 li pasigis sian vivon en psikiatriaj hospitaloj. La literaturan valoron de la Robert Walser (kiu nuntempe ofte estas komparata kun Franz KAFKA) la fakularo ekkonis nur post la Dua Mondmilito. Robert Walser mortis en Herisau, Appenzell.
Listo de verkoj
- Geschwister Tanner (romano, 1907)
- | | |